summaryrefslogtreecommitdiff
diff options
context:
space:
mode:
authornfenwick <nfenwick@pglaf.org>2025-02-07 13:33:29 -0800
committernfenwick <nfenwick@pglaf.org>2025-02-07 13:33:29 -0800
commitaa59fba92cab26d4f80dc972827232267d293228 (patch)
tree6ba11776d71f767b49d341d58c470ecc86780c56
parent82009fd6bf64bd143be49309cc112321a53498e1 (diff)
NormalizeHEADmain
-rw-r--r--.gitattributes4
-rw-r--r--LICENSE.txt11
-rw-r--r--README.md2
-rw-r--r--old/55302-0.txt15210
-rw-r--r--old/55302-0.zipbin253380 -> 0 bytes
-rw-r--r--old/55302-h.zipbin313237 -> 0 bytes
-rw-r--r--old/55302-h/55302-h.htm15423
-rw-r--r--old/55302-h/images/cover.jpgbin51988 -> 0 bytes
8 files changed, 17 insertions, 30633 deletions
diff --git a/.gitattributes b/.gitattributes
new file mode 100644
index 0000000..d7b82bc
--- /dev/null
+++ b/.gitattributes
@@ -0,0 +1,4 @@
+*.txt text eol=lf
+*.htm text eol=lf
+*.html text eol=lf
+*.md text eol=lf
diff --git a/LICENSE.txt b/LICENSE.txt
new file mode 100644
index 0000000..6312041
--- /dev/null
+++ b/LICENSE.txt
@@ -0,0 +1,11 @@
+This eBook, including all associated images, markup, improvements,
+metadata, and any other content or labor, has been confirmed to be
+in the PUBLIC DOMAIN IN THE UNITED STATES.
+
+Procedures for determining public domain status are described in
+the "Copyright How-To" at https://www.gutenberg.org.
+
+No investigation has been made concerning possible copyrights in
+jurisdictions other than the United States. Anyone seeking to utilize
+this eBook outside of the United States should confirm copyright
+status under the laws that apply to them.
diff --git a/README.md b/README.md
new file mode 100644
index 0000000..2f95fd0
--- /dev/null
+++ b/README.md
@@ -0,0 +1,2 @@
+Project Gutenberg (https://www.gutenberg.org) public repository for
+eBook #55302 (https://www.gutenberg.org/ebooks/55302)
diff --git a/old/55302-0.txt b/old/55302-0.txt
deleted file mode 100644
index 5d00846..0000000
--- a/old/55302-0.txt
+++ /dev/null
@@ -1,15210 +0,0 @@
-Project Gutenberg's Princo Serebrjanij, by Aleksey Konstantinovich Tolstoy
-
-This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and most
-other parts of the world at no cost and with almost no restrictions
-whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of
-the Project Gutenberg License included with this eBook or online at
-www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you'll have
-to check the laws of the country where you are located before using this ebook.
-
-
-
-Title: Princo Serebrjanij
-
-Author: Aleksey Konstantinovich Tolstoy
-
-Translator: Maria Sidlovskaja
-
-Release Date: August 8, 2017 [EBook #55302]
-
-Language: Esperanto
-
-Character set encoding: UTF-8
-
-*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK PRINCO SEREBRJANIJ ***
-
-
-
-
-Produced by Andrew Sly, Brenda Lewis, Kirill Shvedov and
-the Online Distributed Proofreading Team at
-http://www.pgdp.net
-
-
-
-
-
-
- LITERATURA ALDONO DE GAZETO
- "LA ONDO DE ESPERANTO."
-
-Grafo A. Tolstoj.
-
- PRINCO
- SEREBRJANIJ
-
-HISTORIA ROMANO.
-
- EL LA LINGVO RUSA TRADUKIS
- S-ino M. Ŝidlovskaja.
-
-
- Librejo
- "Esperanto"
- Moskvo, Tverskaja, 26.
- RUSLANDO.
-
- Книжный Магазинъ
- "Эсперанто"
- Москва, Тверская, 26.
- РОССІЯ.
-
-1912.
-
-
- AL NIA KARA MAJSTRO
- DEDIĈAS SIAN LABORON
- la tradukintino.
-
-
-
-
-ANTAŬPAROLO DE L' TRADUKINTINO.
-
-
-Prezentante ĉi tiun laboron al juĝo de la legantoj, mi sentas
-internan bezonon kore danki nian karan Majstron, kiu, ricevinte en la
-somero 1910 kelkajn ĉapitrojn de mia traduko, feliĉigis min per
-kelkaj aprobaj linioj, kiuj decidigis min publikigi la laboron. Mi
-kore dankas s-ron R. Mencel (Moskvo), kun kies kompetenta helpo estis
-faritaj la rimarkoj pri botaniko kaj arĥeologio en la unuaj
-ĉapitroj de l' libro.
-
- * * * * *
-
-Grafo A. K. Tolstoj naskiĝis en Peterburgo en 1817. Dank' al la
-amikeco de lia onklo kun la fama poeto Ĵukovskij, edukinto de l'
-kronprinco, la 8-jara Tolstoj estis prezentita al la samaĝa
-kronprinco (estonta imperiestro Aleksandro II), kaj Tolstoj estis
-inter la infanoj, kiujn oni invitis ĉiudimanĉe al la kronprinco por
-komuna ludo. Liaj riĉaj kaj kleraj gepatroj zorgis pri la edukado
-kaj instruado de l' filo: de infanaj jaroj li jam konis la
-ĉefverkojn de l' rusaj kaj eksterlandaj poetoj, tre frue li mem
-komencis verki poeziaĵojn.
-
-Plenuminte en 1836 siajn ekzamenojn en Moskva universitato, li
-ricevis oficon ĉe la rusa konsulejo de Germana deputitaro en
-Frankfurto a/M. Poste li havis oficon ĉe imperiestra kancelario en
-Peterburgo, sed baldaŭ li eksiĝis kaj kun kortegana titolo de
-ĉasmajstro, sed sen ia ofico, li sin dediĉis ekskluzive al la
-literaturo. Komence la publiko ekkonis lin kiel aŭtoron de belformaj
-lirikaj kaj eposaj versaĵoj. Ili preskaŭ ĉiuj per sia stilo
-atingis plej altan gradon de perfekteco kaj sonas kiel plej ĉarma
-muziko. Adorado de naturo en ĉiuj ĝiaj formoj, honorado de homo
-sincera, sendependa, homo de forta volo kaj kredo, kiu "malŝatante
-la publikan verdikton, pie kaj kuraĝe klinas sian liberan frunton
-antaŭ ĉio, kio estas lumo, kio estas vero", "homo, kiu sentime iras
-_kontraŭ la fluo_"[1],--jen estas la ĉefaj temoj de liaj
-poeziaĵoj. Sed samtempe li diligente kaj fervore studis la rusan
-historion. Kiel rezultato de liaj studoj aperis en 1863 lia fama,
-ĝis nun multe legata en Ruslando, historia romano "Princo
-Serèbrjanij", kiu sendispute apartenas al ĉefverkoj de l' rusa
-historia beletristiko, pro la originala altgrade bela stilo, tre
-interesa enhavo kaj la senduba realeco de la historiaj faktoj, funde
-studitaj de la aŭtoro. La sama historia epoko servis al Tolstoj kiel
-materialo por liaj 3 famekonataj dramoj: "Morto de Ivano IV" (1866),
-"Caro Teodoro Ivanoviĉ" (1868) kaj "Caro Boriso" (1870). Ili
-aperigas profundan konon de la epoko kaj havas altan literaturan kaj
-draman valoron; tial ĝis nun ili estas multe aplaŭdataj en plej
-bonaj rusaj teatroj, kiel en la fama Moskva Arta Teatro, sur kies
-scenejo "Caro Teodoro Ivanoviĉ", ekzemple, estis prezentita pli ol
-100 foje.
-
-Kelkaj kritikistoj konsideras Tolstoj'n kiel reprezentanton de l'
-principo "arto por la arto", kaj ĉi tiu titolo en lia epoko ne estis
-tre honorinda: en tiu epoko de kultura reviviĝo de l' rusa vivo plej
-multe estis ŝatataj poetoj-civitanoj, poetoj, kiuj uzis sian
-pli-malpli grandan talenton kiel batalilon kontraŭ ĉiaspecaj
-premegantoj de la rusa popolo. Sed Tolstoj estis tro granda
-artamanto, por ne suferi, vidante en la literaturo la elmontrojn de
-malvastiga materialismo, lin ne povis ne indignigi la preferado de la
-"utilo" al la "belo". Kaj, kiel homo sincera kaj tute ne politikema,
-li senkaŝe eldiradis sian opinion, kaj tial oni baldaŭ donis al li
-nomon de konservativulo, de politika indiferentulo. Sed indiferentulo
-li ne estis: li posedis propran socia-politikan kredon, kvankam li
-laŭ sia karaktero ne estis batalanto por io ajn. En la antikva
-Ruslando lian simpation altiris ne la epoko de l' moskvaj
-caroj-potenculoj, sed precipe la liberplena komunuma reĝimo de
-Pskovo kaj Novgorodo ("La Posadniko", "La heroo Potoko"). Li satire
-kritikas la krudan perfortecon, kun kiu Petro la Granda penadis
-aliformigi Ruslandon en ekstere kulturan landon; plenhumore li
-rakontas, kiel "nia granda caro, patro nia Petro Aleksèeviĉ" kuiris
-kaĉon el eksterlanda grio kaj, kuirante, per bastono ĝin knedis; la
-kaĉo montriĝis tro sala, tro densa,--kion fari? la infanoj tamen
-ĝin manĝu... Ĉiam sincera kaj sendependa, li en siaj humoraĵoj
-("Sonĝo de Popov", "Skizo de l' rusa historio de Gostomislo ĝis
-Timaŝev", ,"La heroo Potoko") sentime aludas la tiutempajn faktojn
-de la historia kaj literatura vivo, kio donis al li ne malmulte da
-malamikoj en oficialaj kaj neoficialaj sferoj. Kaj ĝis sia morto
-(1875) li restis homo sendependa, libera kaj kritikema.
-
-_Maria Ŝidlovskaja._
-
-
-
-
-ĈAPITRO I.
-
-La "opriĉnikoj".
-
-
-En la jaro 1565, la 23-an de junio, dum varmega tagmezo, juna bojaro[2],
-princo Nikito Romànoviĉ Serèbrjanij rajde algalopis al vilaĝo
-Medvedevka, kuŝanta 30 verstojn de Moskvo.
-
-Lin sekvis liaj militistoj kaj servistoj.
-
-La princo nun revenis el Litovujo. Antaŭ kvin jaroj la caro Ivano
-Vasìljeviĉ sendis lin tien por fari kun la reĝo Zigimondo
-packontrakton por multaj jaroj. Sed tiun fojon la elekto de la caro ne
-estis bona. Certe, Serèbrjanij fervore defendis la profitojn de sia
-lando kaj ŝajne estis plej dezirinda peranto, sed li ne estis taŭga
-por diplomatio. Malŝatante la artifikojn de l' diplomatia arto, li
-deziris agi malkaŝe kaj malpermesis ĉiujn elturniĝojn al oficistoj,
-kiuj lin akompanis. La reĝaj konsilantoj, jam pretaj cedi, profitis la
-veremecon de l' princo, lerte informiĝis pri nia malforteco kaj tuj
-plialtigis siajn postulojn. Tion ĉi Serèbrjanij ne volis toleri: en
-kunsido de l' deputitaro ("sejmo") li ekfrapis la tablon per la pugno
-kaj disŝiris la subskribotan kontrakton. "Vi ĉiuj, kun via reĝo,
-estas ruzuloj kaj friponoj! Mi traktas kun vi laŭ konscienco, kaj vi
-ĉiam penas min superruzi. Ne bone estas agi tiamaniere!" Lia varmegeco
-neniigis unumomente ĉiujn rezultatojn de ĝisnuna traktado, kaj granda
-cara malfavoro minacis al Serèbrjanij; sed feliĉe la saman tagon el
-Moskvo venis la ordono lasi pacan traktadon kaj rekomenci militon.
-Ĝojigita, Serèbrjanij tuj lasis Vilnon, ŝanĝis siajn velurajn
-vestojn por brilanta kiraso, kaj de tiam li interbatalis kun litovoj
-ĉie, kie li ilin renkontis. Pli bone li servis al la caro en milito, ol
-en diplomatio, kaj grandan laŭdon li meritis en Rusujo same kiel en
-Litovujo.
-
-La fizionomio de l' princo estis konforma al lia karaktero. La ĉefaj
-trajtoj de lia pli agrabla, ol bela vizaĝo estis simplanimeco kaj
-malkaŝemeco. En liaj grizaj okuloj kun nigraj okulharoj oni distingis
-eksterordinaran, senkonscian kaj kvazaŭ malgraŭvolan decidemecon, kiu,
-en momento de agado, igis lin forĵeti ĉiun ajn hezitadon. Malordigitaj
-brovoj, kun oblikva sulko inter ili, montris ion senordan kaj
-nekonsekvencan en lia pensado. Sed lia buŝo, malsevere kaj firme
-kurbigita, esprimis honestan neŝanceleblan persistecon, kaj lia
-rideto--senfinan, kvazaŭ infanan bonkorecon; tial oni povus opinii lin
-ne tre saĝa, se la nobleco, trapenetranta ĉiujn liajn trajtojn, ne
-estus garantio, ke li ĉiam komprenas ĉion almenaŭ per koro, se ne per
-saĝo. Entute lia fizionomio faris bonan impreson kaj atestis, ke oni
-povas sendanĝere konfidi al li en ĉiuj okazoj, bezonantaj decidemecon
-kaj sinoferemecon, sed ke li ne havas kutimon primediti siajn agojn,
-ĉar meditado ne estas lia fako.
-
-Serèbrjanij havis la aĝon de ĉirkaŭ 25 jaroj. Li estis mezkreska,
-larĝŝultra, beltalia. Liaj densaj blondaj haroj estis pli helaj ol la
-sunbrunigita vizaĝo kaj faris kontraston kun malhelaj brovoj kaj nigraj
-okulharoj. Mallonga barbo, iom pli malhela ol la kapharoj, bele
-konturigis la lipojn kaj la mentonon.
-
-Kun ĝojo en la koro revenis la princo el eksterlando. La tago estis
-sunbrila, unu el tiaj tagoj, kiam la tuta naturo spiras feste, kiam la
-floroj ŝajnas pli helaj, la ĉielo pli blua, la aero sur la horizonto
-fluas per travideblaj ondoj, kaj la homo sentas sin tiel facilmova,
-kvazaŭ lia animo transloĝiĝis en naturon kaj tremetas en ĉiu folio
-kaj balanciĝas en ĉiu herba trunketo.
-
-Brila estis la junia tago, sed por la princo, kiu kvin jarojn pasigis en
-Litovujo, ĝi ŝajnis ankoraŭ pli brila. Kampoj kaj arbaroj,--ĉio
-estis Rusujo! Senflate kaj sincere la princo amis la junan caron Ivanon
-IV. Li bone memoris sian perkrucan ĵuron, kaj nenio malhelpos lin ĉiam
-defendi sian caron. Kvankam li delonge deziris revidi la patrolandon kaj
-pense jam nun estis tie, tamen, se li en ĉi tiu momento ricevus ordonon
-reveni Litovujon, anstataŭ rapidi Moskvon, al siaj parencoj, li tuj
-senmurmure returnus sian ĉevalon kaj kun antaŭa fervoro rekomencus
-militon. Cetere, ne li sola pensis tiel. Ĉiuj rusoj amis Ivanon, la
-tuta lando amis lin. Ŝajne, kun li aperis en Rusujo nova ora epoko, kaj
-la monaĥoj, tralegante la kronikon, ne povis tie trovi la caron,
-similan al Ivano.
-
-De malproksime ankoraŭ la princo kaj lia sekvantaro ekaŭdis gajan
-kantadon kaj alproksimiĝinte ili ekvidis, ke la vilaĝanoj havis iun
-feston. Sur la strato junuloj kaj knabinoj aranĝis du apartajn
-dancrondojn; en la mezo de ĉiu rondo oni portis betuleton, ornamitan
-per multkoloraj ĉifonetoj. Kronoj el verdaj folioj kovris ĉiujn
-kapojn. Jen kantas junuloj, jen knabinoj, poste ĉiuj kune, jen ili
-interparolas kaj interŝanĝas ŝercajn insultetajn vortojn. Laŭta
-knabina rido ekaŭdiĝas je la fino de ĉiu kanto, kaj rapide moviĝas
-la junuloj, vestitaj per diverskoloraj ĉemizoj. Amaso da kolomboj
-flugis de tegmento al tegmento. Gaje moviĝis, kvazaŭ bolis la tuta
-vilaĝo!
-
-La princo estis rajdanta antaŭe, sed apud la vilaĝo lin galope atingis
-lia ĉevalservisto.
-
---He, he! diris li kun rido. Jen kiel ili festas la tagon de sankta
-Agripino la Banistino! Estus bone, kara princo, se ni ĉi tie iom
-ripozus. Niaj ĉevaloj jam laciĝis, kaj ni ankaŭ pli gaje daŭrigus la
-vojaĝon post ripozo kaj tagmanĝo. Satan ventron, kiel oni diras, bati
-oni povas per hakiltenilo...
-
---Ĉu Moskvo ankoraŭ estas malproksime?--demandis la princo, kiu tute
-ne deziris ripozi.
-
---He, vi, kara princo! Kiom da fojoj dum la tago vi jam faris la saman
-demandon? Antaŭnelonge oni diris al vi, ke restas ankoraŭ preskaŭ 40
-verstoj. Ordonu halti, princo, mi do diras la veron, la ĉevaloj estas
-tre lacaj.
-
---Nu, bone,--konsentis la princo. Ni ripozu!
-
---He, he,--ekkriis Miĥeiĉ, sin turnante al militistaro. Deĉevaliĝu,
-demetu kaldronojn, faru fajron!
-
-La militistoj kaj servistoj ĉiuj obeis al Miĥeiĉ. Ili desaltis teren
-kaj komencis malligi la pakaĵojn. La princo ankaŭ deĉevaliĝis kaj
-demetis la kirason.
-
-Rekoninte en li nobelon, la junularo ĉesis danci, la maljunuloj demetis
-la ĉapojn kaj ĉiuj atendis momenton, kiam oni povus rekomenci la
-festadon.
-
---Ne ĝenu vin, bonuloj!--afable diris Serèbrjanij: unu falko ne
-malhelpas la aliajn!
-
---Dankon, via bojara moŝto,--respondis nejuna vilaĝano. Se vi toleras
-nian societon, mi petas, sidiĝu apud la domo, kaj, se vi permesos, mi
-vin regalos per mieltrinkaĵo[3], bonvolu, bojaro, trinki kun ni!--Nu,
-vi, malsaĝulinoj!--li daŭrigis, sin turnante al knabinoj: kion do vi
-timas? Ĉu vi ne vidas, ke tio estas bojaro kaj liaj servistoj, sed ne
-opriĉnikoj? Jes, via bojara moŝto, de kiam aperis ĉe ni tiuj ĉi
-opriĉnikoj, ni ĉion timas; por malriĉa homo ne eble estas vivi! Eĉ
-dum la festo oni ne povas trankvile drinki, nek kanti. Ĉiam ili povas
-ekaperi, tute neatendite, kiel neĝo dum vintro!
-
---Kion vi diras? Kiuj estas tiuj opriĉnikoj!--demandis la princo.
-
---Diablo ilin prenu! Ili sin nomas caraj viroj! Ili fanfaronas: ni estas
-caraj viroj, opriĉnikoj, kaj vi--"zèmŝĉino"[4]. Ni povas vin rabi
-kaj ofendi, kaj vi devas toleri kaj nin danki. Tiel deziras la caro!
-
-Serèbrjanij ekkoleris.
-
---La caro ordonis ofendi la homojn? Friponoj ili estas! Diru, mi petas,
-de kie ili venis? Kial vi ne arestas la rabistojn?
-
---Aresti la opriĉnikojn! Ho, ho, oni bone vidas, ke via bojara moŝto
-estas de malproksime, se vi ne scias pri opriĉnikoj! Provu ilin
-tuŝi!--Antaŭnelonge venis deko da ili al Stefano Miĥajlov,--jen tien,
-kie vi vidas fermitan pordegon. Stefano estis en la kampoj, la edzino
-hejme. Ili komencis postuli tion kaj tion ĉi; la maljunulino ĉion
-alportis kun saluto. Fine ili ekkriis: donu monon! Ekploris la
-malfeliĉulino, sed kion fari? Ŝi malfermis la keston, elprenis du
-monerojn, donas al ili plorante: prenu, nur ne mortigu! Ili krias: donu
-ankoraŭ! Kaj unu opriĉniko ekbatis ŝian kapon, ŝi tuj mortis! Poste
-Stefano revenas el la kampoj, vidas sian maljunan edzinon mortintan, kun
-dishakita kapo... Ne povis sin deteni la malfeliĉulo, komencis insulti
-la carajn servistojn: ĉu vi ne timas Dion, malbenitoj? Estu enterigitaj
-sen ĉerkoj! Ili tuj pendigis lin sur lia pordego.
-
-Ektremis Nikito Romànoviĉ pro kolero. Ekbolis lia koro.
-
---Kion vi rakontas? Ĉi tie, apud Moskvo, iuj rabistoj rabas kaj
-mortigas vilaĝanojn! Kion do faras viaj oficistoj? Kial ili permesas,
-ke iuj kanajloj sin nomu caraj viroj?
-
---Jes, kara princo,--ripetis la vilaĝano. Ili diras: ni estas caraj
-viroj, opriĉnikoj, ni ĉion povas, kaj vi estas zèmŝĉino. Estrojn
-ili havas, kiuj portas signojn--balailon kaj hundan kapon. Certe, ili
-estas caraj viroj!
-
---Malsaĝulo!--ekkriis la princo: ne kuraĝu nomi rabistojn caraj viroj!
-Mi ne komprenas--li diris al si mem. Iuj signoj? Opriĉnikoj? Kion
-signifas la vorto? Kiu estas la viroj? Alveninte Moskvon, mi nepre
-ĉion rakontos al la caro. Li ordonu, ke mi ilin arestu! Mi ilin ne
-indulgos, je Dio, ne indulgos.
-
-La dancoj daŭris kiel antaŭe.
-
-Juna knabo prezentis fianĉon, juna knabino--fianĉinon; la fianĉo
-profunde salutis la geparencojn de l' fianĉino, kiujn ankaŭ prezentis
-junuloj kaj knabinoj.
-
---Mia bona bopatro! kantis la fianĉo kun la ĥoro:--donu al mi bieron!
-
---Mia bona bopatrino, baku por mi kukojn!
-
---Mia bona bofrato, selu por mi rajdĉevalon!
-
-Poste, tenante unuj la aliajn per la manoj, ĉiuj ludantoj faris rondon
-ĉirkaŭ la gefianĉoj kaj moviĝadis jen al unu flanko, jen al
-kontraŭa.
-
-La fianĉo eldrinkis la tutan bieron, formanĝis la kukojn, finlacigis
-la ĉevalon kaj forpelas la boparencojn:
-
---Al la diablo, bopatro!
-
---Al la diablo, bopatrino!
-
---Al la diablo, bofrato!
-
-Ĉe ĉiu verso li forpuŝas el la rondo knabon aŭ knabinon.
-
-La vilaĝanoj laŭte ridis.
-
-Subite ekaŭdiĝis akra krio. Dekdujara knabeto sangkovrita sin ĵetis
-en la rondon.
-
---Savu! Kaŝu min!--li kriis, kaptante la vilaĝanojn je la vestoj.
-
---Kio estas al ci, Ivaĉjo? Kial ci krias? Kiu cin batis? Ĉu eble
-opriĉnikoj?
-
-Tuj la du rondoj intermiksiĝis ĉirkaŭ la knabo, kiu pro teruro ne
-povis elparoli eĉ unu vorton.
-
---Tie, tie,--fine li diris per tremanta voĉo: post legomĝardenoj mi
-paŝtis bovidojn... ili alrajdis, komencis trapiki bovidojn, dishaki
-ilin per sabroj. Dunjo venis, petis ilin,--ili ŝin prenis, Dunjon, kaj
-min...
-
-Nova kriado ekaŭdiĝis. Virinoj alkuris el apuda strato...
-
---Malfeliĉo, malfeliĉo!--ili kriis: opriĉnikoj! Forkuru, knabinoj,
-kaŝu vin en la grenoj! Dunjon kaj Helenjon ili ekkaptis kaj
-Sergèevno'n ili mortigis...
-
-Samtempe oni ekvidis kvindek rajdantojn kun nudaj sabroj. Plej antaŭe
-galopis nigrabarba viro, vestita per ruĝa kaftano, kapkovrita per
-linkfela ĉapo kun orŝtofa supro. Al lia selo estis alligitaj balailo
-kaj hunda kapo.
-
---Ho! ho! li kriis: trapiku brutaron, dishaku virojn, kaptu knabinojn,
-forbrulu la vilaĝon! Sekvu min, kamaradoj! Neniun indulgu!
-
-La vilaĝanoj forkuris ĉiuflanken.
-
---Bojaro nia kara! ĝempetis tiuj, kiuj staris pli proksime al la
-princo:--defendu nin, malfeliĉulojn.
-
-Sed la princo jam estis for.
-
---Kie do estas la bojaro? ekkriis lia antaŭa interparolanto, rigardante
-ĉirkaŭen.--Li malaperis! Kaj liaj servistoj ankaŭ? Verŝajne, ili
-forgalopis! Ho, ho, granda malfeliĉo venis, morto por ni ĉiuj!
-
-La viro en ruĝa kaftano haltigis la ĉevalon.
-
---He, vi, maljunulaĉo! Ĉi tie oni dancis, kie do estas la knabinoj?
-
-La vilaĝano silente kliniĝis.
-
---Pendigu lin sur betulo!--ordonis la nigraharulo: se li ŝatas
-silenton, li silentu sur la betulo!
-
-Kelkaj rajdantoj deĉevaliĝis kaj metis la maŝon ĉirkaŭ la kolo de
-la vilaĝano.
-
---Sinjoroj, karaj! Ne mortigu min, maljunulon, lasu min, karuloj.
-Indulgu!
-
---Ha, vi trovis vian langon, maljunulaĉo? Ne, vi tro malfruis, ne
-ŝercu alian fojon! Pendigu lin!
-
-La opriĉnikoj ektrenis la vilaĝanon al betulo. En ĉi tiu momento de
-post la domo eksonis pafado, dek infanteriaj militistoj kun sabroj en la
-manoj sin ĵetis sur la krimulojn, kaj samtempe la rajdantoj de
-Serèbrjanij, algalopante de post la angulo de l' strato, kun laŭtaj
-krioj atakis la opriĉnikojn. La princaj militistoj estis duone pli
-malmultenombraj, sed la atako okazis tiel rapide, tiel neatendite, ke
-ili tuj renversis la opriĉnikojn. La princo mem per tenilo de sabro
-deĉevaligis ilian estron. Pli frue ol tiu ĉi havis eblecon
-rekonsciiĝi, la princo desaltis de l' ĉevalo, ekgenuis sur lian
-bruston kaj premis lian kolon per la mano.
-
---Kiu vi estas, kanajlo?--li demandis.
-
---Kaj vi?--per raŭka voĉo diris la opriĉniko, brilante per okuloj.
-
-La princo alproksimigis pistolan tubfinon al lia frunto.
-
---Respondu, malbenita hundo, aŭ vi estos pafmortigita.
-
---Ne al vi mi servas, rabisto,--respondis la nigraharulo, ne perdante
-kuraĝon:--vin oni pendigos, por ke vi ne tuŝu carajn servistojn!
-
-La ĉano ekkrakis, sed la pafo malsukcesis, kaj la bravulo restis viva.
-
-La princo rigardis ĉirkaŭen. Kelkaj opriĉnikoj kuŝis mortigitaj,
-kelkaj estis ligataj de liaj servistoj, aliaj forkuris.
-
---Ligu ankaŭ lin!--li ordonis kaj, rigardante lian bestan sed sentiman
-vizaĝon, li malgraŭvole miris.
-
---Bravulo, vera bravulo! li pensis:--domaĝe, ke li estas rabisto!
-
-Dume aliris la princon lia ĉevalservisto Miĥeiĉ.
-
---Rigardu, kara princo, li diris, montrante faskon da maldikaj, sed
-fortaj ŝnuroj kun maŝoj sur la ekstremaĵoj:--kiajn ilojn ili
-kunportas! Estas videble, ke pli ol unu fojon jam ili havis okazon
-mortigi homojn!
-
-La militistoj alkondukis du ĉevalojn, sur kies seloj sidis alligitaj du
-viroj. Unu estis maljunulo kun krispaj grizaj haroj kaj longa barbo. Lia
-kunulo, nigrokula brava viro, ŝajnis esti ĉirkaŭ tridekjara.
-
---Kiuj estas tiuj ĉi viroj?--demandis la princo. Kial vi ilin alligis
-al seloj?
-
---Ne ni tion faris, via bojara moŝto, sed la rabistoj. Ni nur trovis
-ilin malantaŭ la legomĝardenoj, kie ili estis gardataj.
-
---Malligu ilin!
-
---La malligitaj kaptitoj etendadis la rigidiĝintajn membrojn, sed, ne
-rapidante uzi la ricevitan liberecon, ili restis por ekscii, kia estos
-la sorto de venkitoj.
-
---Aŭskultu, kanajloj!--diris la princo al ŝnurligitaj opriĉnikoj.
-Respondu, kiel vi kuraĝis vin nomi caraj servistoj? Kiu vi estas?
-
---Ĉu vi perdis la okulojn?--respondis unu el ili.--Ĉu vi ne vidas, kiu
-ni estas? Ĉiu konas nin, carajn servistojn, opriĉnikojn!
-
---Malbenitoj!--ekkriis Serèbrjanij: se vi ŝatas la vivon, diru la
-veron!
-
---Certe, vi falis el la ĉielo,--ridante diris la nigraharulo, se vi
-neniam vidis opriĉnikojn! Diablo vin sciu, de kie vi venas, diablo vin
-prenu!
-
-La obstineco de la rabistoj eksplodigis la princon.
-
---Nu, bravulo!--li ekkriis: via kuraĝeco al mi plaĉis, kaj mi intencis
-vin indulgi. Sed se vi tuj ne respondos, kiu vi estas, je Dio,--mi vin
-pendigos.
-
-La rabisto prenis fieregan aspekton.
-
---Mi estas Mateo Ĥomjàk! li respondis,--ĉevalservisto de Gregoro
-Lukìĉ Skuratov-Bjelskij! Kiel opriĉniko mi bone servas al mia mastro
-kaj al mia caro. La balailo, kiun ni portas ĉe la selo, signifas, ke ni
-balaas Rusujon, forbalaante la perfidon el la cara lando, kaj la hunda
-kapo signifas, ke ni mordas malamikojn de l' caro.--Jen vi scias, kiu mi
-estas; diru vi ankaŭ, kiel vi vin nomas, kiun nomon mi devas uzi, kiam
-mi havos la okazon rompi vian kapon?
-
-La princo pardonus al la opriĉniko lian arogantan parolmanieron.
-Plaĉis al la princo la sentimeco de ĉi tiu viro ĉe la vido de l'
-morto. Sed Ĥomjàk kalumniis la caron--tion ne povis toleri
-Serèbrjanij. Li faris signon al siaj militistoj. Alkutimintaj obei al
-la bojaro kaj krom tio ekscititaj per aroganteco de l' rabistoj ili
-ĵetis maŝojn ĉirkaŭ iliaj koloj kaj estis farontaj la ekzekuton, kiu
-antaŭnelonge minacis al la malfeliĉa vilaĝano.
-
-Tiam la pli juna el la viroj, kiuj ĵus estis liberigitaj laŭ la ordono
-de Serèbrjanij, aliris lin.
-
---Permesu al mi paroli, via princa moŝto!
-
---Bone, mi aŭdas.
-
---Via bojara moŝto, vi hodiaŭ faris bonan agon, liberiginte nin el la
-manoj de ĉi tiuj bestoj,--tial mi nun volas pagi al vi per bona ago.
-Videble, vi de longe ne estis en Moskvo. Sed ni bone scias, kio fariĝas
-tie. Kredu al ni, bojaro! Se via vivo havas ankoraŭ valoron por vi, ne
-pendigu ĉi tiujn diablojn! Forlasu ilin ĉiujn kune kun ilia ĉefdiablo
-Ĥomjàk. Ne ilin mi kompatas, sed vin, bojaro! Kaj se mi iam ilin
-renkontos, je Dio, mi nepre ilin pendigos. Sendube, ili trovos perfortan
-morton, sed ne vi devas ilin sendi al la diablo, sed mi kun miaj
-kamaradoj!
-
-La princo mirigite rigardis la fremdulon. La nigraj okuloj aspektis
-firme kaj traige; granda nigra barbo kovris la tutan malsupran parton de
-l' vizaĝo; fortaj, ebenaj dentoj estis blindige blankaj. Laŭ la
-vestoj, li similis urbanon aŭ riĉan vilaĝanon; sed li parolis tiel
-persiste, tiel sincere, ŝajne, li volis averti la bojaron, ke
-Serèbrjanij pli atente lin ekrigardis. Kaj li malkovris en liaj trajtoj
-signojn de eksterordinara saĝeco kaj spriteco kaj en lia
-rigardo--konstantan kutimon obeigi.
-
---Kiu vi estas, bravulo?--demandis la princo. Kial vi penas savi la
-homojn, kiuj vin mem alligis al la selo?
-
---Jes, via bojara moŝto,--sen via heroaĵo mi nun jam pendus tie!
-Tamen, ne malŝatu miajn vortojn. Kiam vi venos Moskvon, vi vidos, ke mi
-estas prava. Ne tion vi tie ekvidos, kio estis antaŭ kvin jaroj!--Se mi
-povus pendigi ĉiujn opriĉnikojn, mi volonte tion farus! Sed se vi
-pendigos nur ĉi tiujn, restos ankoraŭ multe da tiuj hundoj en Rusujo!
-Deko da ili estas forkurintaj, ili baldaŭ jam alvenos Moskvon kaj nepre
-kulpigos vian bojaran moŝton!
-
-Malklara parolado de l' nekonata viro malmulte impresis la princon, sed
-lia kolerego jam pasis. Li pripensis, ke tuja ekzekutado de l' rabistoj
-malmulte utilos, dume li povos malkovri la tutan bandon de tiuj strangaj
-krimuloj, se li komencos juĝan proceson. Li informiĝis, kie estas
-loĝejo de plej proksima juĝisto, kaj ordonis al sia ĉefa militisto
-preni taĉmenton kaj akompani tien la kaptitojn,--kaj li mem volis
-daŭrigi sian vojaĝon Moskvon sola kun Miĥeiĉ.
-
---Via bojara moŝto! ree komencis la nekonatulo. Sendube, vi povas sendi
-ĉi tiujn hundojn al juĝisto, sed sciu, ke la juĝisto tuj malligigos
-ilin. Estus pli bone, se vi mem donus al ili liberecon. Cetere, bonvolu
-fari laŭ via plaĉo, via bojara moŝto!
-
-Miĥeiĉ silente aŭskultis la interparoladon, gratante sin post la
-orelo. Kiam la fremdulo ĉesis paroli, Miĥeiĉ aliris la princon kaj
-profunde salutis lin.
-
---Via princa moŝto, eble, ĉi tiu viro diras la veron, eble, la
-juĝisto liberigos la rabistojn. Sed se vi, pro bonkoreco, ne volas ilin
-pendigi,--pro kio Dio estu malsevera kontraŭ vi,--permesu nun, ke ni,
-antaŭ ol foririgi ilin, regalu la kanajlojn per kvindek vipbatoj, por
-ke ili estu pli singardaj kaj ne mortigu la bonajn kristanojn!
-
-Kaj, akceptante la silenton de l' princo kiel signon de konsento, li tuj
-ordonis preni la kaptitojn kaj puni ilin, kio rapide kaj akurate estis
-plenumita, spite la minacoj kaj la furiozeco de Ĥomjàk.
-
---Plej utila afero!--diris Miĥeiĉ kontentigita, revenante al la
-princo. Unuflanke, ĉi tio ne estas granda ofendo, sed tamen memorinda
-afero por ili ĉiuj!
-
-La fremdulo, ŝajne, aprobis la trafan proponon de Miĥeiĉ. Li
-ridetadis, karesante sian barbon, sed baldaŭ lia vizaĝo ree akceptis
-la antaŭan esprimon.
-
---Via bojara moŝto! li diris, se vi nepre volas daŭrigi la vojon kun
-via ĉevalservisto, permesu, ke mi kun mia kunulo vin akompanu. Ni iras
-la saman vojon, kaj en kompanio oni pli gaje vojaĝas; ĉio povas okazi:
-se ni ree devos batali dumvoje, ni kvar havos pli certan sukceson, ol vi
-du.
-
-Ne ekzistis kaŭzoj, por ke la princo suspektu siajn novajn konatulojn.
-Li konsentis, kaj post mallonga ripozo ili kvarope ekvojrajdis.
-
-
-
-
-ĈAPITRO II.
-
-La novaj konatuloj.
-
-
-Dum vojaĝo Miĥeiĉ kelkfoje provis ekscii, kiu estas la nekonatuloj,
-sed ili ŝerce forflankigis liajn demandojn per diversaj artifikoj.
-
---Fi! fine diris Miĥeiĉ al si mem.--Strangaj homoj ili estas...
-kvazaŭ angiloj: oni ilin kaptas je la vosto, kaj tuj ili forglitas
-inter la fingroj!
-
-Dume vesperiĝis. Miĥeiĉ algalopis al la princo.
-
---Kara princo!--li diris: ĉu bone ni faris, kunprenante ĉi tiujn
-virojn kiel akompanantojn? Tro artifikemaj ili estas, nenion oni povas
-de ili ekscii. Kaj fortegaj viroj ambaŭ, simile al Ĥomjàk! Ĉu ne
-estas ili ankaŭ rabistoj?
-
---Nu, bone, se ili eĉ estas rabistoj,--senzorge respondis
-Serèbrjanij,--ili tamen defendos nin, se eble ni ree renkontos novajn
-opriĉnikojn.
-
---Ĉu oni povas esti certa pri tio, kara princo? Korvo al korvo okulojn
-ne elpikas,--kaj ĉu vi ne aŭdis, kian strangan, tute nekompreneblan
-lingvon ili ambaŭ parolas? Nenion oni povas kompreni, kvankam ili
-ŝajne ruse parolas! Estu singarda, bojaro kara: gardatan ŝafon eĉ
-lupo timas!
-
-La mallumo pligrandiĝis. Miĥeiĉ eksilentis. Serèbrjanij ankaŭ
-silentis. Estis aŭdeblaj nur ĉevala piedfrapado kaj iufoje raŭka
-spirblovado.
-
-Ili rajdis tra arbaro. Unu fremdulo komencis kanton, la dua kante
-akompanis.
-
-Ĉi tiu kantado aŭdata dum nokto, meze de arbaro, strange impresis la
-princon post ĉiuj aventuroj de l' tago: malĝoje fariĝis al li! Li
-ekmemoris pasintan tempon, li ekmemoris pri sia forveturo el Moskvo,
-antaŭ kvin jaroj, kaj en revoj li ree sin vidis en la sama preĝejo,
-kie antaŭ la forveturo li aŭskultis la diservon, kie, malgraŭ solena
-kantado, malgraŭ laŭta murmureto de l' popolo, li bone distingis
-delikatan, sed klaran voĉon, kiun ne forigis el lia memoro bruo de l'
-glavoj nek tondro de l' litovaj pafiloj:--"adiaŭ, princo, mi preĝos
-por vi!"
-
-Dume, la fremduloj kantis kaj kantis, sed la vortoj de iliaj kantoj ne
-estis konformaj al la pensoj de l' bojaro. La kanto rakontis pri
-liberplena vivo en la vastaj stepoj, pri granda riverego Volgo, pri
-diboĉa vivmaniero de burlakoj[5]. La voĉo jen kuniĝis, jen disiĝis,
-jen fluis glate, unutone, kvazaŭ larĝa rivero, jen leviĝis kaj falis,
-kiel ondoj dum ventego, kaj fine, suprenflugante tute alten, tre alten,
-ŝvebis en aero, kvazaŭ agloj kun disetenditaj flugiloj...
-
-Estas malĝoje kaj samtempe gaje aŭskulti liberan rusan kanton dum
-trankvila somera nokto, meze de silenta arbaro! En ĝi oni aŭdas jen
-angoron senfinan, senesperan, jen forton nevenkeblan, jen stampon
-fatalan de l' sorto, feran antaŭdestinon, kiu estas unu el la ĉefaj
-bazoj de nia popola spirito, klarigante multon enigman en la rusa
-vivo... Sed multon alian ankoraŭ oni aŭdas en nia kanto, tirate
-kantata dum somera nokto en silenta arbaro!
-
-Akrelaŭta fajfado interrompis la revojn de l' princo. Du viroj elsaltis
-el post la arboj kaj ekkaptis lian ĉevalon je la brido. Du aliaj tenis
-liajn brakojn. Kontraŭbatalo estis neebla.
-
---Kanajloj!--ekkriis Miĥeiĉ, kiun ankaŭ ĉirkaŭis nekonataj
-viroj.--Ĉio estas de ili aranĝita, malbenitaj rabistoj!
-
---Kiu rajdas?--demandis maldelikata voĉo.
-
---Ŝpinilo de avino!--respondis la pli juna kunvojaĝanto de l' princo.
-
---En bastŝuo de l' avo!--diris la antaŭa voĉo.
-
---De kie vi venas, samlandanoj?
-
---Ne skuu la pomarbon! Ne tuŝu fermentilon, ke la pasto estu bona!
-daŭrigis la kunulo de l' princo.
-
-La brakoj, tenintaj la bojaron, tuj lasis lin, kaj lia ĉevalo, sentinte
-liberecon, ree ekspirblovis kaj ekpaŝis inter la arboj.
-
---Ĉu mi ne estis prava, via bojara moŝto,--diris la fremdulo,
-galopante apud li, kiam mi diris, ke pli gaje estos vojaĝi kvarope ol
-duope? Ĝis la muelejo ni vin akompanos kaj tie ni vin adiaŭos. Tie vi
-povas pasigi la nokton kaj nutri la ĉevalojn. Du verstoj restas nur
-ĝis la muelejo, kaj de tie Moskvo estas tute proksima.
-
---Dankon, bravuloj, por via servo! Se ni iam renkontiĝos, mi ne
-forgesos vin. Dirite do estas: ŝuldo ne makulas, sed pagon postulas!
-
---Ne, bojaro, ni devas memori pri via helpo! Mi dubas, ke ni nin iam
-renkontos. Sed se ĝi okazos, sciu, ke rusa homo ne forgesas bonaĵon,
-kaj ke mi ĉiam estos via fidela servisto!
-
---Dankon, dankon, bravuloj! Sed diru do viajn nomojn!
-
---Mi havas multajn nomojn, bojaro,--respondis la pli juna. Nun mi estas
-nomata Ivano Ringo kaj poste, eble, oni min nomos alie...
-
-Baldaŭ ili alproksimiĝis al muelejo. Malgraŭ la nokto la rado sin
-turnadis en la akvo. Ringo ekfajfis,--venis muelisto. Lia vizaĝo ne
-estis videbla en mallumo, sed, laŭ la voĉo, li ŝajnis esti maljuna.
-
---Karulo mia!--li diris al Ringo: mi tute vin ne atendis hodiaŭ, kaj vi
-venas kun gastoj! Pli bone estus, se vi ilin akompanus ĝis Moskvo. Mi
-nun havas nek avenon, nek fojnon, nek vespermanĝon.
-
-Ringo diris ion al la maljunulo en sia nekomprenebla lingvo. La muelisto
-respondis per same nekompreneblaj vortoj kaj mallaŭte aldonis:
-
---Mi volonte farus ĉion, sed mi atendas gaston, gaston koleregan, kiun
-mi tre timas.
-
---Kaj en apuda ĉambro?
-
---La ĉambro estas plenplena je sakoj.
-
---Vi havas ankoraŭ provizejon. Vi tuj devas trovi lokon kaj doni avenon
-al ĉevaloj kaj vespermanĝon al la bojaro. Mi vin bone konas, min vi ne
-superruzos!
-
-La muelisto, ĉiam murmurante, kondukis la gastojn en la ĉambron, kie,
-krom sakoj plenaj je greno kaj faruno, restis ankoraŭ sufiĉe da loko.
-
-Dume li forestis, serĉante kenon[6], Ringo kaj lia kunulo adiaŭis la
-bojaron.
-
---Diru do, bravuloj,--demandis Miĥeiĉ: kie ni povas vin trovi, se ni
-bezonos atestantojn pri hodiaŭa aventuro?
-
---Demandu la venton,--respondis Ringo,--de kie ĝi venas; demandu
-fluantan ondon, kie ĝi loĝas! Ni estas kvazaŭ sagoj akrigitaj,
-trapikantaj la aeron: kien trafos la sago, tie estos ĝia hejmo! Ni ne
-povas esti atestantoj por via princa moŝto. Sed se vi nin ekbezonos por
-io alia, venu, maljunulo, al la muelisto: li helpos al vi trovi Ivanon
-Ringo'n.
-
---Kiaj sagacaj paroloj!--murmuris Miĥeiĉ al si mem: diablo vin prenu,
-sagaculoj!
-
---Via bojara moŝto, aldonis Ringo forirante.--Kredu al mi, vi ne devas
-rakonti en Moskvo, ke vi havis la intencon pendigi la serviston de
-Maluta Skuratov kaj ke vi lin ekvipis!
-
---Ĉiam li diras la samon,--ree murmuris Miĥeiĉ: foririgu la rabiston,
-ne pendigu la rabiston, eĉ ne rakontu, ke vi volis lin pendigi! Ĉiam
-la samaj paroloj,--sendube, li mem apartenas al tiaj... Trankviliĝu,
-amiko,--li aldonis laŭte: nia princa moŝto neniun timas kaj vian
-Skuratov'n li ankaŭ ne timas, li sole la caron obeas!
-
-La muelisto alportis ekbruligitan kenon kaj enŝovis ĝin en la fendon
-de l' trabara muro. Poste li alportis brasikan supon, panon kaj kruĉon
-da "brago"[7]. Liaj trajtoj esprimis strangan miksaĵon de bonkoreco kaj
-de ruzeco. Liaj haroj kaj lia barbo estis tute blankaj, liaj
-okuloj--helgrizaj, la vizaĝon kovris multegaj sulkoj.
-
-Post vespermanĝo la princo kaj Miĥeiĉ preĝis Dion kaj kuŝiĝis sur
-la sakojn. La muelisto, dezirante al ili bonan nokton, profunde salutis
-ilin, estingis la kenon kaj foriris.
-
---Kara princo!--diris Miĥeiĉ, kiam ili restis solaj: ŝajnas al mi, ke
-ni ne devus ĉi tie pasigi la nokton. Estus pli bone daŭrigi la vojon
-ĝis al Moskvo!
-
---Por timigi bonajn kristanojn meze de l' nokto, sur ĉiu strato
-desaltante de l' ĉevaloj kaj malfermante barilojn?
-
---Jes, kara princo, mi pli volonte malfermus ĉiujn barilojn, ol dormus
-en la diabla muelejo. Por kio do ĉi tiuj kanajloj venigis nin al
-muelejo? Dum festo de Ivano la Banisto![8]. Pereu la diabla forto,
-pereu!
-
---Ĉu vi sentas vin malbone ĉi tie?
-
---Ne, kara princo, kial malbone? Bona litaĵo, bona manĝaĵo por ni,
-aveno por ĉevaloj; nur unu malbono, ke la mastro estas muelisto!
-
---Nu, do?
-
---Kial vi demandas?--diris Miĥeiĉ pasie.--Ĉu vi ne scias, ke ĉiu
-muelisto havas parencojn inter diabloj? Alie li do ne povus fari digon,
-sen helpo de diablo! Ne, certe ne!
-
---Mi aŭdis pri tio,--jesis la princo:--sed ne ĉio estas vera, kion oni
-diras! Krome, ĉu hodiaŭ ni povas elekti: prenu, kion Dio sendas!
-
-Miĥeiĉ silentis momenton, oscedis, silentis ankoraŭ iom da tempo kaj
-ree demandis jam per dorma voĉo:
-
---Diru, karulo, kia homo estas Mateo Ĥomjàk, kiun vi elĵetis el la
-selo?
-
---Rabisto, kompreneble!
-
---Vi estas prava. Kaj tiu alia, Ivano Ringo?
-
---Ankaŭ rabisto, ŝajne.
-
---Jen kio estas vero! Sed ĉi tiu rabisto estas pli danĝera ankoraŭ,
-ol Ĥomjàk! Konsentite?
-
-La princo ankoraŭ ne havis la tempon por respondi, kiam Miĥeiĉ jam
-ronkis. Baldaŭ ekdormis ankaŭ la princo.
-
-
-
-
-ĈAPITRO III.
-
-Sorĉaĵo.
-
-
-La luno aperis en la ĉielo, steloj hele brilis. Duone ruina muelejo kun
-bruanta rado estis arĝentumita de lunaj radioj.
-
-Subite eksonis ĉevala piedfrapado, kaj tuj ordonanta voĉo ekkriis apud
-la muelejo.
-
---He, sorĉisto!
-
-Ŝajne, la nova alveninto ne kutimis atendi, ĉar, ne ricevinte
-respondon, li ekkriis ankoraŭ pli laŭte:
-
---He, sorĉisto! Eliru, aŭ mi vin frakasos!
-
-Aŭdiĝis la voĉo de la muelisto.
-
---Mallaŭte, pli mallaŭte, kara princo, ni ne estas solaj, mi havas
-gastojn, vojaĝantojn, mi tuj eliros, mi nur fermos la keston!
-
---Lasu la keston, diabla karbŝovelilo! ekkriis tiu, kiun la muelisto
-nomis princo. Vi ja sciis, ke mi venos hodiaŭan nokton! Kial vi
-kuraĝis doni rifuĝejon al iuj vojaĝantoj? For ilin de ĉi tie!
-
---Silentu, karulo, pro Dio, ne kriu, vi ĉion malhelpos. Mi jam diris al
-vi, la afero devas esti farata senbrue, kaj forpeli la vojaĝantojn mi
-do ne povis. Krom tio, ili tute ne malhelpas, ili dormas nun, se vi nur
-ilin ne estas vekinta.
-
---Nu, bone, maljunulaĉo;--sed se vi volas min trompi, pli bone estus,
-ke vi tute ne ekzistus en la mondo. Mi trovos por vi tian ekzekuton,
-kiun neniu ankoraŭ iam elpensis!
-
---Kompaton, karulo! Kion mi devas fari, malfeliĉulo? Mi diros tion,
-kion mi vidos, sed kio poste okazos,--estas en la manoj de Dio. Sed se
-via princa moŝto volas min ekzekuti, prefere ni ne komencos la aferon.
-
---Nu, nu, maljunulaĉo, mi ja ŝercas!
-
-La princo alligis la ĉevalon al arbo. Li estis altkreska kaj ŝajne tre
-juna. La butonoj de lia kaftano brilis ĉe la luno, oraj penikoj de lia
-ĉapo pendis ĝis la dorso.
-
---Nu, karulo,--demandis la muelisto: ĉu vi ellernis la vortojn?
-
---Jes, mi konas la sorĉvortojn kaj hirundan kapon mi ĉiam portas
-ĉirkaŭ la kolo.
-
---Nu, ĉu ĉi tio ankaŭ ne helpas?
-
---Ne,--respondis la princo malĝoje: nenio helpas! Antaŭnelonge mi ŝin
-ekvidis en ŝia ĝardeno. Min ekkoninte, ŝi paliĝis, eksaltis kaj
-forkuris en la domon.
-
---Via princa moŝto... ne koleru... ne dehakigu mian nekulpan kapon,
-permesu al mi diri la veron!
-
---Bone, maljunulo!
-
---Aŭskultu, via bojara moŝto! Sed--mi timas paroli...
-
---Parolu!--ripetis la princo, piedfrapante la teron.
-
---Diru, kara princo, ĉu ŝi ne amas iun alian?
-
---Kiun alian? Edzon? Maljunan?
-
---Kaj se ŝi--daŭrigis la muelisto, balbutante: se ŝi amas ne la
-edzon, sed...
-
---Ha, arbara koboldo!--ekkriis la princo:--kiel vi kuraĝas eĉ pensi
-pri tio? Se mi iun suspektus, mi per propra mano elŝirus la korojn de
-ili ambaŭ!
-
-La muelisto posteniris terurita.
-
---Sorĉisto!--daŭrigis la princo, kiel eble dolĉigante sian
-voĉon:--helpu min! Venkis min amo, kvazaŭ malbonega serpento! Ĉion mi
-provis fari! Tutajn noktojn mi preĝis antaŭ sankta pentraĵo,--mi ne
-elpreĝis por mi pacon... Mi ĉesis preĝi, mi komencis galoprajdi,
-vagadi en kamparo de mateno ĝis vespero, pli ol unu bonegan ĉevalon mi
-mortlacigis rajdante; tamen, neniun pacon mi ricevis! Mi komencis
-diboĉi tutajn noktojn, mi eldrinkis multe da forta vino,--sed ne dronis
-mia sopiro en la vino, ne paciĝis mia animo post diboĉtagoj! Tiam mi
-tute malesperis kaj fariĝis opriĉniko. Mi drinkas ĉe la cara
-manĝotablo kun Basmanov'j, kun Grjaznij'j kaj t. p. Mi estis pli
-kruela, ol ili, mi detruadis vilaĝojn kaj antaŭurbojn, mi forkondukis
-virinojn kaj knabinojn, sed la sangverŝado ne helpis min forigi mian
-sopiron! Min timas bojaroj, min timas opriĉnikoj, min laŭdas la caro
-pro mia braveco, min malbenas la bonaj kristanoj! La nomo de l' princo
-Afonasjo Vjàzemskij fariĝis same terura, kiel la nomo de Maluta
-Skuratov. Jen kion faris mia amo, mi estas pereigonta mian animon! Por
-kio mi bezonas nun mian animon? En la fundo de l' infero ne povas esti
-pli malbone, ol ĉi tie. Nu, maljunulo, kial vi rigardas min? Ĉu vi
-opinias min freneza? Ne, mia kapo ne freneziĝis: ĝi estas forta, same
-kiel mia korpo. La plej terura turmento estas tiu, kiu ne mortigas!
-
-La muelisto tremadis, aŭskultante la princon. Li konis lian senliman
-koleron, li timis pro sia vivo.
-
---Kial vi silentas, maljunulo? Ĉu vi havas neniun sorĉherbon aŭ
-sorĉradikon por venki ŝin? Diru, rakontu, kiujn sorĉkreskaĵojn vi
-havas? Nu, nu, sorĉisto!
-
---Kara princo! kion mi diros al vi? Diversaj herboj estas. Ekzistas,
-ekzemple, dornohava-herbo[9], oni ĝin ŝirkolektas dum St.-Petra fasto:
-ĉirkaŭfumu per ĝi sagon,--la sago nepre trafos. Ekzistas
-tirliĉ-herbo[10], kiu kreskas apud Kievo, sur Nuda monto: kiu ĝin
-kunportas, neniam meritas caran koleron. Ekzistas ankoraŭ
-plakùn-herbo[11]: kiu pendigas ĉirkaŭ sia kolo krucon, faritan el la
-radiko de ĉi tiu kreskaĵo, tiun ĉiuj timas, kvazaŭ fajron!
-
-Vjàzemskij maldolĉe ekridis.
-
---Mi jam estas sufiĉe timata,--li diris: mi ne bezonas vian
-plakùn-herbon. Nomu aliajn!
-
---Ekzistas ankoraŭ Adama-kapo, kiu kreskas apud marĉoj; ĝi helpas al
-akuŝantinoj kaj ricevigas donacojn. Ekzistas marĉa golubèc[12]: se vi
-volas ĉasi urson, trinku infuzaĵon el ĉi tiu herbo, kaj la urso vin
-ne tuŝos. Ekzistas rabarbo: kiam ĝi estas elŝirata el tero, ĝi
-ĝemas kaj ploregas kiel homo: se oni ĝin kunhavas, oni ne dronas!
-
---Ĉu ne ekzistas aliaj herboj?
-
---Ne, ekzistas ankoraŭ kelkaj, ekzemple, filiko: havante ĝian floron,
-oni nepre trovos kaŝitan trezoron. Ankoraŭ unu: "Ivano kaj Mario"[13].
-Kiu scias ĝin uzi, ĉiam havas sukceson en veta ĉevalkurado, eĉ
-rajdante sur plej malbona ĉevalaĉo.
-
---Kaj ĉu ne ekzistas herbo, kiu povus igi junan virinon ekami viron
-malamatan?
-
-La muelisto ŝanceliĝis.
-
---Mi ne scias, karulo, ĉu estas tia herbo, ĉu ne,--vere, mi ne scias,
-je Dio, ne!
-
---Aŭ donu herbon, kiu igos la viron forgesi sian adoratinon!
-
---Ne, princo, tian herbon mi ankaŭ ne havas. Sed mi havas
-razrìv-herbon[14]: kiam per ĝi oni ektuŝas seruron aŭ feran
-ŝlositan pordon, la pordo tuj malfermiĝas.
-
---For kun viaj malbenitaj herboj!--kolere ekkriis Vjàzemskij kaj fiksis
-sian severegan rigardon sur la mueliston.
-
-Ĉi tiu mallevis la okulojn kaj silentis.
-
---Maljunulo!--subite ekkriis Vjàzemskij, kaptante lin je la
-kolumo:--donu ŝin al mi! Ĉu vi aŭdas? Donu ŝin, donu al mi,
-sorĉisto! Tuj donu!
-
-Kaj li per ambaŭ manoj forte skuadis la malfeliĉan mueliston. La
-muelisto decidis, ke estas alveninta lia lasta horo.
-
-Subite Vjàzemskij lasis la maljunulon kaj falis teren antaŭ li.
-
---Kompatu min!--li ploregis: helpu al mi! Mi donos al vi riĉaĵon, mi
-fariĝos via servutulo! Kompatu min, maljunulo!
-
-La muelisto ektimis ankoraŭ pli multe.
-
---Via princa moŝto! Kion vi faras? Rekonsciiĝu! Kun vi estas mi,
-Davìdoviĉ, muelisto! Rekonsciiĝu, via bojara moŝto!
-
---Ne, ne, mi kuŝos antaŭ vi, ĝis kiam vi min helpos.
-
---Via princa moŝto, kara princo!--per tremanta voĉo petis la muelisto:
-ni devas rapidi. La tempo pasas senutile! Oni devas komenci. Leviĝu!
-Pli bone ĝi estas en mallumo... Ni povas ĉion kaŝi kaj malkonfesi: mi
-vin ne konas, vi min ne konas. Ĉu ne vere? Nu, rapidu, ni tuj komencu!
-
-La princo leviĝis.
-
---Komencu!--li diris: mi estas preta.
-
-Ili ambaŭ eksilentis. Ĉio ĉirkaŭe estis senbrua. Nur la rado,
-lumigita de lunradioj, bruege turniĝis, kiel antaŭe. Malproksime en la
-marĉoj kriis krekso[15]. Strigo ĝemis de tempo al tempo en densa
-arbaro.
-
-La maljunulo kaj la princo proksimiĝis al la muelejo.
-
---Rigardu sub la radon, via princa moŝto, kaj mi komencos sorĉadon!
-
-La maljunulo kuŝiĝis teren kaj, ankoraŭ spiregante pro teruro,
-ekmurmuretis iujn vortojn. La princo atente rigardis la akvon sub la
-rado. Pasis kelkaj minutoj.
-
---Kion vi vidas, via princa moŝto?
-
---Mi vidas, kvazaŭ oni ŝutas perlojn, kvazaŭ oni briligas orajn
-monerojn...
-
---Riĉega vi estos, via princa moŝto, plej riĉega viro en Rusujo.
-
-Ekĝemis Vjàzemskij.
-
---Rigardu ankoraŭ, princo! Kion vi vidas?
-
---Mi vidas sabrojn interkruciĝantajn kaj ree la orajn monerojn...
-
---Vi havos sukceson en milito, via bojara moŝto, vi havos sukceson en
-via servado al la caro. Nu, rigardu ankoraŭ, diru, kion nun vi vidas?
-
---Nun fariĝis mallumo, la akvo malklariĝis. Jen la akvo ruĝiĝas,
-kvazaŭ sango. Kion signifas ĉi tio?
-
-La maljunulo ne respondis.
-
---Kion signifas, he, maljunulo?
-
---Sufiĉe, sufiĉe, via princa moŝto. Ne decas rigardi tro longan
-tempon, ni iru!
-
---Jen tiriĝas kvazaŭ purpuraj fadenoj, kvazaŭ tendenoj sangkovritaj;
-jen oni malfermas kaj fermas grandan feran prenilon, jen...
-
---Ni iru, ni iru, via princa moŝto! Sufiĉe!
-
---Atendu,--diris Vjàzemskij, forpuŝante la mueliston: jen mi vidas
-segilegon kun granda dentaro: ĝi malrapide moviĝas kaj el sube sango
-ŝprucas...
-
-La muelisto volis perforte fortiri la princon.
-
---Atendu, maljunulo, mi svenas, doloras ĉiuj miaj membroj... Doloras...
-
-La princo mem saltis malantaŭen. Li ŝajne komprenis la viditaĵon...
-
-Longe ambaŭ silentis. Fine Vjàzemskij diris:
-
---Kiel estas eble ekscii, ĉu ŝi amas iun?
-
---Via bojara moŝto, ĉu vi ne havas iun ŝian aĵon?
-
---Jen kion mi trovis ĉe ŝia ĝardenpordo!
-
-La princo montris helbluan rubandon.
-
---Ĵetu ĝin sub la radon!
-
-La princo obeis.
-
-La muelisto donis al la princo argilan boteleton, kiun li estis portanta
-sur la brusto, sub la vesto.
-
---Trinku!--li diris.
-
-La princo trinkis. Li eksentis kapturniĝon, al li mallumiĝis antaŭ la
-okuloj.
-
---Rigardu, rigardu nun, kion vi vidas?
-
---Ŝin mi vidas, maljunulo, ŝin...
-
---Ĉu ŝi estas sola?
-
---Ne, ne sola! Ili estas duope: ŝi kaj blonda junulo en karmezina
-kaftano, la vizaĝon mi ne vidas. Atendu! Jen ili kuniĝas... Ĉiam pli
-kaj pli proksime... Malbeno! Ili kisas unu la alian! Malbeno! Estu
-malbenita, sorĉisto, malbenita...
-
-La princo ĵetis al la muelisto plenmanon da moneroj, deŝiris de la
-arbo la bridon de sia ĉevalo, kaj en la arbaro ekaŭdiĝis laŭta
-ĉevala piedfrapado, kiu iom post iom ĉesis... Nur la rado kun antaŭa
-bruego turniĝadis en la nokta silento.
-
-
-
-
-ĈAPITRO IV.
-
-Bojaro Morozov kaj lia edzino.
-
-
-Se la leganto povus esti transportita en epokon antaŭ 300 jaroj kaj de
-l' supro de sonorilejo ekrigardus la tiaman Moskvon, li trovus malmulte
-da simileco kun la nuna ĉefurbo.
-
-La bordoj de l' riveroj Moskvo, Jaŭzo kaj Neglinko estis kovritaj de
-aro da lignaj dometoj kun lignaj kaj eĉ pajlaj tegmentoj, plejparte
-nigraj pro tempo. Inter ĉi tiuj nigraj tegmentoj akre konturiĝis
-blankaj kaj ruĝaj muroj de Kremlo, Kitàj-urbo kaj aliaj fortikaĵoj,
-konstruitaj dum la lastaj jarcentoj. Multaj preĝejoj kaj sonorilejoj
-levis al ĉielo siajn orumitajn kupolojn. Kvazaŭ grandegaj verdaj kaj
-flavaj makuloj, vidiĝis inter la domoj densaj arbaretoj kaj grenkampoj.
-Trans Moskvo-rivero kondukis ŝanceliĝaj pontoj, tre malaltaj, kiuj
-tremadis kaj estis kovrataj de akvo, kiam ĉevaloj aŭ rajdantoj ilin
-transpasis. Sur Jaŭzo kaj sur Neglinko turniĝadis dekoj da muelejaj
-radoj, starantaj unu preskaŭ apud la alia. Ĉi tiuj arbaretoj,
-grenkampoj kaj muelejoj meze de la urbo faris tiaman Moskvon tre
-pentrinda. Plej gajigan aspekton prezentis la monaĥejoj, kiuj kun siaj
-blankaj muroj kaj multaj oraj kaj multkoloraj kupoloj ŝajnis esti
-apartaj urboj. Super la tuta labirinto de preĝejoj, de domoj, de
-arbaretoj kaj de monaĥejoj fiere suprenleviĝis la preĝejoj de Kremlo
-kaj la antaŭ nelonge konstruita preĝejo je honoro do Propeto de Sankta
-Virgulino, komencita de l' caro Ivano antaŭ kelkaj jaroj, kiel
-memoraĵo pri almilito de Kazanjo kaj nuntempe konata sub la nomo de
-preĝejo de Bazilo la Sankta. Multe ĝojis la moskvanoj, kiam fine estis
-forprenita la alta trabaro, ŝirminta ĉi tiun preĝejon, kaj kiam ĝi
-fine sin prezentis al ĉiuj okuloj en sia tuta iom stranga beleco,
-brilante per oro kaj multkoloraj ornamaĵoj! Dum longe ankoraŭ la
-popolo laŭdegis la lertan arĥitekturiston, dankis Dion kaj gloris la
-caron, kiu donis al la popolo vidindaĵon ĝis nun ne viditan. Belaj
-estis ankaŭ aliaj moskvaj preĝejoj. La moskvanoj malavare donacis
-monon kaj laboron por ornami la domojn de Dio. Ĉie oni vidis
-multekostan koloritaĵon, oron kaj grandajn sanktajn pentraĵojn sur la
-ekstera supraĵo de l' preĝejoj. La rusoj, volonte ornamante siajn
-preĝejojn, tute malzorgis siajn proprajn dometojn: ĉiuj domoj estis
-konstruitaj firme sed simple, el pinaj aŭ kverkaj traboj, eĉ ne
-kovritaj de rabotitaj tabuloj, laŭ antikva rusa proverbo: domon ornamas
-ne tukoj, sed kukoj!
-
-Nur la domo de bojaro Druĵino Andrèeviĉ Morozov sur la bordo de
-Moskvo-rivero distingiĝis per neordinara beleco. La kverkaj traboj
-estis bele-rektaj kaj egale-rondaj; la domo havis tri etaĝojn, krom
-subtegmenta ĉambreto. Larĝa tegmento, bele ĉizita, kovris eĉ la
-peronon kaj sin apogis sur dikaj ornamitaj kolonoj. La fenestraj
-kovriloj estis bele pentritaj, montrante florojn kaj birdojn, kaj en la
-fenestroj oni vidis ne malklaran bovan vezikon, kiel ordinare, sed puran
-travideblan glimon. Sur la vasta korto troviĝis mastrumaj konstruaĵoj,
-provizejoj, fojnejoj, kolombejoj kaj somera dormoĉambro de l' bojaro.
-Al la domo aliĝis de unu flanko hejma masonita preĝejo, de alia--vasta
-ĝardeno, ĉirkaŭita de kverkligna palisaro, apud kiu staris alta, bele
-pentrita kaj ornamita balancilo. Unuvorte la domo estis perfekte
-konstruita. Kaj la homoj, tie loĝintaj, ne estis ne indaj por tia domo!
-
-La bojaro Druĵino, kvankam maljuna, estis ankoraŭ forta kaj sana kaj
-antaŭ nelonge li edziĝis kun plej rimarkinda moskva belulino. Ĉiuj
-miris, ke la dudekjara Heleno Dmìtrievna, filino de okòlniĉij[16]
-Pleŝĉeef-Oĉin, mortigita dum Kazanja militiro, konsentis fariĝi
-edzino de ĉi tiu severa maljunulo. Ne tian fianĉon deziris por ŝi
-moskvaj svatistinoj! Sed Heleno havis jam poredziĝan aĝon, estis
-orfino, kaj ŝia beleco, ĉe malĉastaj moroj de novaj caraj
-favoratuloj, povis pli ofte malutili al ŝi, ol doni feliĉon. Morozov,
-kiel edzo, fariĝis ankaŭ ŝia protektanto, kaj en Moskvo ĉiu bone
-sciis, ke malpermesite estas ofendi la fraŭlinon, kiun protektas bojaro
-Morozov.
-
-Multaj caraj favoratoj aspiris la amon de fraŭlino Heleno, plejmulte la
-princo Afonasjo Ivànoviĉ Vjàzemskij. Multekostajn donacojn li sendis
-al ŝi, en preĝejoj li ĉiam serĉis la okazon stari proksime de ŝi,
-kelkfoje li pretergalopis, por plaĉi al ŝi, sur furioza ĉevalo kaj
-dum pugnobatalo[17] li montris grandegan kuraĝon. Sed ne havis sukceson
-la princo Vjàzemskij! La svatistinoj redonis al li liajn donacojn, kaj
-Heleno, renkontante lin, deturnadis sin. Kia estis la kaŭzo? Ĉu ne
-plaĉis al ŝi Afonasjo Ivànoviĉ aŭ eble ŝi jam amis iun alian, sed
-spite ĉiuj penadoj de l' princo Vjàzemskij lia amindumado ne estis
-akceptata. Fine li ekkoleris kaj decidiĝis sciigi la caron pri sia
-malsukceso kaj peti lin pri helpo. La caro promesis sendi siaparte
-svatistinojn al Heleno. Eksciinte ĉi tion, Heleno ekploregis. Ŝi kun
-sia nutristino iris preĝejon, ekgenuis antaŭ sankta pentraĵo de
-Dipatrino, ploregis kaj preĝis. La preĝejo estis malplena; sed kiam
-Heleno ekstaris kaj rigardis posten, ŝi ekvidis bojaron Morozov,
-vestitan per nebutonumita orŝtofa terliko[18], sub kiu oni vidis verdan
-veluran kaftanon.
-
---Pro kio vi ploras, Heleno? demandis la bojaro. Heleno ekĝojis,
-rekoninte lin. Li estis iam amiko do ŝiaj gepatroj kaj post ilia morto
-li iufoje vizitis ŝin kaj estis kvazaŭ ŝia parenco. Heleno respektis
-lin kiel patron kaj konfidadis al li siajn pensojn: nur unu sekreton ŝi
-malkonfesis al li por sia malfeliĉo, por lia pereo!
-
-Kaj nun ree, respondante al la bojaro, ŝi ne malkovris al li sian
-sekreton. Ŝi nur rakontis, ke ŝin plorigas la sciigo pri la intenco de
-la caro edzinigi ŝin kun princo Vjàzemskij.
-
---Heleno! diris Morozov: ĉu vere, vi ne amas la princon Vjàzemskij?
-Pripensu bonege! Mi scias, ke ĝis nun vi ankoraŭ lin ne amas, sed
-kredeble vi neniun ankoraŭ amas, kaj ĝis tiam fraŭlina koro similas
-je mola vakso; poste vi alkutimiĝos kaj ekamos lin!
-
---Neniam! pasie respondis Heleno: neniam mi lin ekamos. Prefere mi
-mortos!
-
-La bojaro silentis kaj rigardis la kompatindulinon.
-
---Heleno! li diris post pripenso: ekzistas rimedo por vin helpi.
-Aŭskultu! Mi estas maljuna kaj grizhara, sed mi vin amas kiel mian
-propran filinon. Diru, Heleno, ĉu vi konsentus edziniĝi kun mi,
-maljunulo?
-
---Ho jes, bojaro, mi konsentas! ekkriis Heleno ĝojigite kaj falis teren
-antaŭ Morozov.
-
-Neatendita konsento kortuŝis la bojaron; en sia feliĉo li ne divenis,
-malfeliĉulo, ke la ĝojo de Heleno estis ĝojo de iu, kiu dronante
-alkroĉiĝas al prunelo.
-
-Karese li levis Helenon kaj kisis ŝian frunton.
-
---Infano!--li diris,--ĵuru al mi antaŭ ĉi tiu krucifikso, ke vi ne
-senhonorigos mian grizan kapon!
-
---Mi ĵuras, mi ĵuras!--murmuretis Heleno.
-
-La bojaro tuj venigis la pastron, la ceremonio de fianĉiĝo estis
-plenumita, kaj ĉe la alveno de caraj svatistinoj Heleno jam estis
-fianĉino de Morozov.
-
-Ne pro amo Heleno edziniĝis kun Druĵino Andrèeviĉ! Sed ĉar ŝi
-estis ĵurinta al li, ke ŝi restos fidela, ŝi firme decidiĝis plenumi
-sian ĵuron, ne peki kontraŭ sia edzo per vortoj, nek eĉ per pensoj.
-
-Kial do ne ami la bojaron Druĵino? Vere, la bojaro ne estis juna, sed
-Dio donis al li sanon kaj fortojn, gloron militistan kaj firman
-karakteron; krom tio li estis riĉa, posedis multajn vilaĝojn, multajn
-bienojn trans Moskvo-rivero kaj multajn provizejojn superplenajn je oro,
-orŝtofo kaj multekostaj feloj. Nur unu mankis al Druĵino: li ne havis
-caran favoron. Eksciinte, ke malfruiĝis liaj svatistinoj, la caro Ivano
-ekkoleris kontraŭ la bojaro, ekdeziris puni lin, invitis lin al sia
-manĝotablo kaj sidigis lin ne nur pli malsupren ol Vjàzemskij'n, sed
-eĉ pli malsupren ol Borìs Fèodoroviĉ Godunòv'n, kiu tiam ankoraŭ
-ne estis multe honorata kaj havis neniun rangon[19].
-
-Ne ektoleris la bojaro tian malhonoron, fortabliĝis: ne konvenas al
-Morozov esti pli malsupre ol Godunòv! Tiam ankoraŭ pli multe ekkoleris
-la caro kaj promesis al Godunòv la kapon de Morozov[20]. La bojaro
-estis devigata peti pardonon de sia malamiko, sed anstataŭ tio li
-insultis Godunòv'n, nominte lin "hundido".
-
-Tiam la caro eksentis grandan koleregon kontraŭ Morozov, malpermesis al
-li sin montri en la palaco kaj ordonis, ke li ne tondigu siajn grizajn
-harojn, ĝis kiam la caro deprenos de li sian malfavoron. Kaj la bojaro
-ne sin montris plu inter la korteganoj. De tiam li ĉiam surhavis
-modestan vestaron, ne kombis la barbon, kaj lian larĝan frunton kovris
-longaj grizaj haroj. Malfeliĉa li estis, ne vidante tiel longe sian
-caron, sed tamen li ne senhonorigis sian genton, li ne sidiĝis pli
-malsupre ol Godunòv!
-
-La domo de Morozov estis riĉega. La servistoj timis kaj amis la
-mastron. Ĉiun alvenantan li akceptis gastame. Konatoj kaj nekonatoj
-ĝuadis lian afablecon: al ĉiuj li disdonadis bonkorajn vortojn,
-riĉajn vestojn kaj saĝajn konsilojn. Sed plej multe li karesis, plej
-multe superŝutis per donacoj sian junan edzinon Heleno'n, kaj la edzino
-ŝajne sincere amis lin; ĉiumatene kaj ĉiuvespere ŝi longtempe
-preĝis surgenue en sia preĝeja ĉambro, fervore preĝis por lia sano
-kaj feliĉo.
-
-Ĉu estis ŝi kulpa pri tio, ke meze de afabla interparolado kun la
-edzo, meze de fervora preĝado antaŭ la sanktaj pentraĵoj subite kaj
-nevole ŝia imago prezentis al ŝi figuron de la juna heroo, algalopanta
-kun levita ŝestopro[21] kaj pelanta antaŭ si disordigitajn litovajn
-regimentojn? Ĉu estis ŝi kulpa pri tio, ke la sama figuro persekutis
-ŝin ĉie, hejme kaj en preĝejo, tage kaj nokte, ŝin riproĉante:
-"Heleno! Vi rompis vian vorton, vi ne ĝisatendis mian revenon, vi
-trompis min!"
-
-La 24-an de junio de la jaro 1565-a, en la tago de Ivano la Banisto,
-ĉiuj sonoriloj en Moskvo de l' mateno komencis sonori kaj ne ĉesis dum
-la tuta tago. La preĝejoj estis plenplenaj. Post la meso la popolo
-plenigis la stratojn. Junuloj kaj maljunuloj, riĉaj kaj malriĉaj,
-ĉiuj alportadis hejmen verdajn branĉojn, florojn, freŝajn betuletojn,
-ornamitajn per rubandoj. Ĉio estis gaja, vivoplena, multkolora.
-
-Sed tagmeze la stratoj senhomiĝis: iom post iom la popolo disiĝis, kaj
-baldaŭ oni ne povus en Moskvo renkonti eĉ unu homon en la stratoj.
-Ekregis morta silento. La bonaj kristanoj dormis en siaj ĉambroj, kaj
-neniun oni povus trovi, kiu kolerigus Dion, promenante en la stratoj,
-ĉar Dia ordono estas, ke homo same kiel besto ripozu dum tagmezo, kaj
-estas do peko malobei Dion, se ne urĝas iu afero. Tiel ĉiuj dormis,
-Moskvo aspektis kiel neloĝata urbo. Nur en Bàlĉugo[22], en ĵus
-konstruita drinkejo, aŭdiĝis krioj kaj kantoj. Tie, malgraŭ tagmezo,
-diboĉfestenis militistoj, preskaŭ ĉiuj junaj, riĉe vestitaj. Ili
-sidis ne nur en la drinkejo, sed ankaŭ ekstere, sur la korto, en la
-strato. Ĉiuj estis ebriaj; iu junulo, kuŝante tere, verŝis pokalon da
-vino sur sian veston, alia per raŭka voĉo penadis kunkanti, sed eligis
-nur malklarajn, nekompreneblajn sonojn. Selitaj ĉevaloj staris ĉe la
-pordego. Al ĉiu selo estis alligita balailo kaj hunda kapo.
-
-Samtempe du rajdantoj ekaperis sur la strato. Unu el ili, kiu surhavis
-karmezinan kaftanon kun oraj penikoj kaj blankan orŝtofan ĉapon, el
-sub kiu falis ondantaj densaj blondaj bukloj, sin turnis al sia
-kunvojaĝanto:
-
---Ĉu vi vidas la drinkulojn, Miĥeiĉ?
-
---Jes, bojaro kara, mi vidas. Ha, kiel ili bruegas!
-
---Sed atentu iliajn selojn!
-
---Jes, jes, bojaro: balailojn kaj hundajn kapojn ili kunportas, simile
-al tiu rabisto Ĥomjàk. Do ili efektive estas caraj viroj. Kion ni
-faris, bojaro? Kaj nun?
-
-Serèbrjanij sulkigis la brovojn.
-
---Iru, demandu ilin, kie loĝas bojaro Morozov?
-
---He, bonuloj, honestuloj! ekkriis Miĥeiĉ, algalopante la aron: kie
-loĝas lia bojara moŝto Druĵino Andrèeviĉ Morozov?
-
---Por kio scii, kie loĝas ĉi tiu hundo?
-
---Mia bojaro princo Serèbrjanij havas leteron al Morozov de vojevodo
-princo Pronskij el la granda regimento.
-
---Donu la leteron!
-
---Ne eble, ne eble! Ĉu vi freneziĝis? Kial mi donos al vi la princan
-leteron?
-
---Donu la leteron, maljunulaĉo, tuj donu! Ni rigardu, ĉu tiu ĉi
-Morozov ne elpensis perfidon, ĉu li ne intencas pereigi la caron!
-
---Kanajloj!--ekkriis Miĥeiĉ, forgesante ĝisnunan singardemon: ĉu mia
-mastro povas esti perfidulo aŭ interrilati kun perfiduloj?
-
---Ha, vi volas insulti? For de ĉevalo! Kamaradoj, ni vipu lin!
-
-En la sama momento Serèbrjanij algalopis.
-
---Haltu!--li ordonis per tiel severega voĉo, ke ili obeis malgraŭvole.
-
---Se iu el vi,--daŭrigis la princo: se iu ektuŝos ĉi tiun viron eĉ
-per fingro, mi dishakos la kapon al li, kaj vi ĉiuj respondos pro tio
-antaŭ la caro!
-
-La opriĉnikoj konfuziĝis. Sed novaj iliaj kunuloj aliris el apudaj
-stratoj kaj ĉirkaŭis la princon. Arogantaj paroloj aŭdiĝis; kelkaj
-opriĉnikoj jam elingigis la sabrojn, kaj granda malfeliĉo trafus la
-princon, se en la sama momento tute proksime ne eksonus voĉo, kantanta
-psalmon, voĉo, kiu haltigis la opriĉnikojn iom mirakle. Ĉiuj
-ekrigardis al la direkto, de kie estis aŭdata la voĉo. Laŭlonge de la
-strato iris viro ĉirkaŭ kvardekjara, vestita nur per tola ĉemizo. Sur
-lia brusto tintadis feraj krucoj kaj ĉenoj, en la manoj li tenis lignan
-rozarion. Lia pala vizaĝo, kun maldensa barbo, esprimis
-eksterordinaran bonkorecon, sur la lipoj vagis rideto, sed la okuloj
-havis malhelan kaj distritan rigardon.
-
-Ekvidinte Serèbrjanij'n, li interrompis la kanton, rapidege aliris lin
-kaj ekrigardis lin rekte en la vizaĝon.
-
---Vi ĉi tie?--li demandis, kvazaŭ mirante: por kio vi estas ĉi tie,
-inter ili?..
-
-Kaj, ne atendante respondon, li rekomencis la psalmon:
-
-"Feliĉa estas la homo, kiu ne iras laŭ konsilo de malpiuloj!.."
-
-La opriĉnikoj deflankiĝis kun respekto, sed la viro, ne atentante
-ilin, daŭre rigardis la princon.
-
---Nikĉjo, Nikĉjo,--li diris, skuante la kapon: kien vi venis?
-
-Serèbrjanij, kiu vidis la viron por la unua fojo, ekmiregis, ke li
-konas lian nomon.
-
---Ĉu vi min konas?--li demandis.
-
-La frenezulo ekridis.
-
---Vi estas mia frato!--li respondis: mi tuj vin ekkonis. Vi estas same
-freneza, kiel mi... Kaj ne pli saĝa, alie vi ne venus ĉi tien. Vian
-tutan koron mi bone vidas. Pura ĝi estas, nenion ol puran veron ĝi
-enhavas,--ni ambaŭ estas frenezuloj. Kaj tiuj homoj,--li daŭrigis,
-montrante la opriĉnikojn,--tiuj homoj estas por ni fremduloj. Fi!..
-
---Bazĉjo,--demandis unu el la opriĉnikoj: kion vi bezonas? Eble monon?
-
---Ne, ne, ne,--respondis la frenezulo: de vi mi nenion prenos. Bazĉjo
-nenion prenos de vi, sed vi donu al Nikĉjo, pri kio li petas.
-
---Homo Dia,--rediris Serèbrjanij: mi deziras ekscii, kie loĝas bojaro
-Morozov?
-
---Druĵino? Nia Druĵino? Piulo! Sed fierega... tiom fierega! Li ne
-ŝatas klini sian kapon... Tamen baldaŭ li devos klini, kaj ĝi plu ne
-releviĝos...
-
---Kie li loĝas, Bazĉjo?--bonkore ripetis Serèbrjanij sian demandon.
-
---Mi ne diros,--respondis la frenezulo, kvazaŭ kolera: aliaj diru! Mi
-ne volas vin sendi por fari nebonan agon!
-
-Kaj li tuj foriris, kantante sian psalmon.
-
-Ne penante kompreni la strangajn parolojn, Serèbrjanij ree sin turnis
-al la opriĉnikoj.
-
---Nu, li demandis: ĉu vi fine diros al mi, kie mi trovos la domon de
-Morozov?
-
---Iru ĉiam rekten,--malafable respondis unu el ili: jen tie turnu
-maldekstren, kaj vi trafos en la neston de l' maljuna korvo!
-
-Dume la princo pli kaj pli malproksimiĝis, la opriĉnikoj, kiujn la
-apero de l' frenezulo silentigis, ree ekbruegis.
-
---He, he! ekkriis unu: salutu niaflanke Morozov'n kaj diru, ke li sin
-preparu por esti pendigita: tro longe li vivas!
-
---Kaj ankaŭ por vi mem preparu la ŝnuron!--aldonis alia.
-
-Sed la princo tute ne atentis iliajn parolojn.
-
---Kion volis diri la frenezulo? li meditadis, rajdante kun mallevita
-kapo.--Kial li ne volis montri al mi la domon de Morozov, aldoninte, ke
-li ne volas min sendi por fari nebonan agon?
-
-Voje la princo kaj Miĥeiĉ renkontis ankoraŭ multe da opriĉnikoj.
-Kelkaj jam estis ebriaj, aliaj nur iris drinkejon. Ili ĉiuj aspektis
-arogante, kaj kelkaj el ili permesis al si tiajn maldelikatajn parolojn
-koncerne la preterrajdantoj, ke videble estis, ke ili jam alkutimiĝis
-al senpuneco.
-
-
-
-
-ĈAPITRO V.
-
-Renkontiĝo.
-
-
-Rajdante sur la bordo de Moskvo-rivero, oni bone povis vidi la tutan
-ĝardenon de Morozov.
-
-Florantaj tilioj ĉirkaŭis la klarakvan lageton, kiu liveradis abundan
-manĝaĵon al la bojaro dum fasttagoj. Malantaŭ la lageto kreskis
-verdaj pom-, ĉeriz- kaj prunarboj. Mallarĝaj vojetoj zigzage iris tra
-nefalĉita herbo. Varmega estis la tago. Orflugilaj skaraboj rondflugis
-super bonodorantaj floroj de ruĝaj nekulturitaj rozoj; abeloj zumis en
-foliaro de tilioj; griloj ĉirpis en densa herbaĵo; el super la ruĝaj
-ribarbetoj estis vidataj larĝaj kapoj de grandaj sunfloroj, kiuj
-ŝajnis ĝui la tagmezan sunon.
-
-Bojaro Morozov jam de unu horo ripozis en sia dormoĉambro. Heleno kun
-siaj servistinoj sidis sub la tilioj sur herba benko, apud palisaro. Ŝi
-surhavis helbluan veluran ljetnikon[23] kun rubenaj butonoj. Larĝaj
-muslinaj manikoj, delikate falditaj, estis ĉirkaŭligitaj super la
-kubutoj per perlaj ĉirkaŭmanoj. Perlaj orelringoj malsuprenpendis ĝis
-la ŝultroj; la kapon kovris kokoŝniko[24], ankaŭ ornamita per perloj;
-sur la piedoj ŝi havis marokenajn ŝuetojn orbroditajn.
-
-Heleno ŝajnis esti gaja. Ŝi ridis kaj ŝercis kun knabinoj.
-
---Via bojarina moŝto,--diris unu el ili: provu ankoraŭ unu fojon ĉi
-tiujn ĉirkaŭmanojn, ili estas plej belaj.
-
---Sufiĉe, sufiĉe, knabinoj--respondis Heleno per afabla voĉo.--Jam de
-pli ol unu horo vi ĉiam min ornamas; sufiĉas por hodiaŭ!
-
---Surmetu nur ĉi tiun ĉirkaŭkolon! Tiam vi estos vera sankta
-pentraĵo, ore enkadrigita!
-
---Ĉesu, Pranjo, granda peko estas tiel paroli!
-
---Nu, bone, se vi ne volas vin ornami, via bojarina moŝto, ni ludu
-ŝtonetojn aŭ eble gorjelki![25] Aŭ ĉu vi ne volas nutri fiŝojn en
-lageto aŭ balanciĝi sur balancilo? Eble vi deziras, ke ni kantu ion?
-
---Kantu, karulino, kantu por mi, Pranjo, tiun kanton, kiun vi kantis
-antaŭnelonge, ŝirkolektante berojn!
-
---Ne, via bojarina moŝto, ne ĝojiga estas tiu kanto. Ĝi ne taŭgas
-por festtago!
-
---Sed mi deziras nepre ĝin aŭdi, kantu do, Pranjo, mia karulino!
-
---Bone, bone, via bojarina moŝto: mi ĝin volonte kantos, se vi tion
-nepre deziras; sed ne mi estos kulpa, se vi poste malĝojiĝos! Nu,
-kamaradinoj, kunkantu!
-
-La knabinoj sidiĝis ronde, kaj Pranjo per plenda voĉo ekkantis:
-
- Ho, ve, ve, se vintre ne estus malvarmege,
- Estus ankaŭ vintre florantaj la floretoj!
- Ho, ve, ve, se nuntempe ne havus mi ĉagrenon,
- Estus ankaŭ nun mi gaja kaj senzorga,
- Mi nun ne ploregus, sidante ĉe fenestro,
- Vane rigardante kamparon kaj herbejon...
-
- * * * * *
-
- Kiam mi trapaŝis hejman pordon,
- Zorge mi sublevis la vestaron,
- Por ke mia pelto zibelfela
- Per butonoj helaj ne ekbruu:
- Min ne devas vidi do bopatro mia,
- Min ne devas aŭdi edzo, lia fil'!
-
-Pranjo ekrigardis la bojarinon: du larmoj ruliĝis el la okuloj de
-Heleno.
-
---Malsaĝulino mi estas! ekkriis Pranjo: kion mi faris? Obeis mi al
-la bojarino por mia malfeliĉo! Ĉu bone estas kantigi tiajn kantojn,
-kara nia bojarino?
-
---Ne bone estas koni kaj kanti tiajn kantojn!--aldonis Dunjo, knabino
-kun gajaj, vivecaj, nigraj okuloj.--Jen, aŭskultu, kian kanton mi
-tuj ekkantos. Mi ĵuras, ke mi ĝojigos ŝian bojarinan moŝton!
-
-Kaj Dunjo tuj eksaltis, apogis unu brakon al la kokso, la alian levis
-supren, kliniĝis iom flanken kaj lerte kaj gracie dancante ŝi
-ekkantis:
-
- "Panteleo Kuzmìĉ nun ornamas sin
- Kaj promenas li en belega kort'.
- Mustelpelton li havas ĝis la ter',
- Per zibela ĉap' li kapkovris sin.
- Ĉiam estas al li Dipatrina favor',
- Bela, bela estas fianĉino ĉe li.
- La bojaroj ĉiuj admiradas lin,
- Same kiel la bojarinoj;
- La bojaroj diras: "kiu estas li?"
- Bojarinoj diras: "kies fianĉo li?"
- Fianĉino diras: "mia kara kor'!"
-
-Finis Dunjo kaj ekridis. Sed Heleno ankoraŭ pli malĝojiĝis. Ŝi
-longe detenis la larmojn, sed subite ŝi kovris la vizaĝon per
-ambaŭ manoj kaj eksplodis per ploregoj.
-
---Jen kion kaŭzis nia kantado!--ekkriis Pranjo: kion fari nun? Se
-Druĵino Andrèeviĉ ekvidos la postplorajn okulojn de l' bojarino,
-li ekkoleros, ke ni ne sukcesis ŝin amuzi!
-
---Miaj karaj kamaradinoj!--subite ekkriis Heleno, ĉirkaŭprenante
-Pranjon: ni ploru kune! Ne malhelpu min!
-
---Kio estas al vi, kara bojarino? Kial vi tiel malĝojas?
-
---Ne tuj ĝi fariĝis, karulinoj! De mateno mi sentas min malgaje.
-Kiam komenciĝis sonorado en preĝejoj, kiam mi ekvidis el la
-fenestro arojn da viroj kaj virinoj, gaje rapidantajn al preĝejo,
-tuj mi eksentis tian grandan malĝojon... Kaj ĝis nun doloras mia
-koro! Krome, la tago estas tiel hela, sunbrila, kaj vi komencis min
-ornami... Rapide demetu de mi ĉiujn ĉi tiujn ĉirkaŭmanojn,
-rapide, karulinoj, demetu mian kokoŝnikon, plektu mian harligon laŭ
-knabina kutimo!
-
---Ne, ne! estas peko ĉi tion fari, via bojarina moŝto! Ĉu estas
-permesite plekti viajn harojn laŭ nia knabina kutimo? Dio nin gardu!
-Druĵino Andrèeviĉ povus ekscii...
-
---Ne, karulinoj, kiel li ekscios? Poste mi ree surmetos la
-kokoŝnikon!
-
---Ne, ni tion ne faros, ni ne volas peki, via bojarina moŝto, eĉ se
-vi koleros!
-
---Ĉu estas peko,--meditis Heleno, eĉ rememorigi al si pasintan
-tempon?--Nu, bone,--ŝi diris al la knabinoj: mi ne demetos la
-kokoŝnikon, sed permesu, Pranjo, ke mi plektu vian harligon same,
-kiel antaŭnelonge estis plektata la mia!
-
-Pranjo, ruĝa pro plezuro, ekgenuis antaŭ la bojarino. Heleno
-displektis ŝiajn harojn, dividis ilin je multaj egalaj faskoj kaj
-komencis plekti larĝan rusan harligon, enhavantan naŭdek
-harfaskojn. Ne facila estis ĉi tiu laboro. Plekti oni devis plej
-malforte, por ke la harligo, kvazaŭ krado, kovru la tutan nukon kaj
-poste malsuprenfalante iom post iom mallarĝiĝu. Heleno plektis
-diligente, intermiksante kelkajn harfaskojn kun perlaj fadenoj.
-
-Jen, la harligo estas finplektita! Heleno alligis al ĝia pinto
-triangulan kosnikon[26] kun multekostaj ringoj.
-
---Mi finis, Pranjo,--ŝi ekkriis, admirante sian verkon.--Nun
-ekstaru, preterpaŝu antaŭ ni! Ĉu ne vere, knabinoj, tia harligo do
-estas pli bela ol kokoŝniko?
-
---Ĉio siatempe, via bojarina moŝto,--ridante respondis la knabinoj:
-sed sciu, ke Dunjo volonte surhavus kokoŝnikon, ĉu ne vere?
-
---Nu vi, mokantulinoj!--respondis Dunjo.--Mi volonte neniam forlasus
-mian harligon! Sed mi konas knabinojn, kiuj ne sen plezuro renkontas
-bojaran ekonomon...
-
-La knabinoj laŭte ekridegis kaj kelkaj el ili konfuzite ruĝiĝis.
-Bela do devis esti la bojara ekonomo!
-
---Kliniĝu iomete, Pranjo, mi volas meti ankoraŭ rubandon kun
-pòdnizi[27]. Vi scias, knabinoj, hodiaŭ ni havas feston de Ivano la
-Banisto, hodiaŭ eĉ nimfoj plektas siajn harojn.
-
---Ne, ne, vi eraras, kara bojarino, ne hodiaŭ, sed je Semiko[28] kaj
-je Pentekosta tago la nimfoj plektas siajn harojn. Sed hodiaŭ la
-nimfoj vagas kun displektitaj haroj, forlogante la homojn for de la
-filiko, por ke neniu deŝiru ĝian floreton[8].
-
---Gardu nin Dio,--diris Pranjo: kiom multe da strangaĵoj okazas en
-ĉi tiu tago! Mi tute ne dezirus ion vidi!
-
---Ĉu vi timas la nimfojn, Pranjo?
-
---Sendube! Kial ne? Dum hodiaŭa nokto mi ne konsentus iri en
-arbaron, same kiel je Pentekosto kaj dum semajno de l' nimfoj: tiam
-la knabinojn ili morttiklas, la junulojn per amo pereigas!
-
---Nu, Pranjo, vi rakontas tion, kion vi mem ne scias! interrompis
-alia knabino.--Ĉu ekzistas nimfoj ĉi tie, apud Moskvo? Ili tute
-forestas ĉe ni. En Malgrandrusujo estas alia afero, tie svarmas
-nimfoj. Pli ol unu junulon ili jam frenezigis. Junulo, kiu ekvidos
-nimfon, sopiras al ŝi dum la tuta vivo, ĝis la morto; edziĝinta--li
-forrifuzas sian edzinon, siajn infanojn, fraŭlo--li forgesas sian
-amatinon!
-
-Heleno ekmeditis.
-
---Knabinoj!--ŝi subite demandis: ĉu ekzistas nimfoj en Litovujo?
-
---Ho, jes, via bojarina moŝto, ĝuste tie estas ilia patrujo: en
-Litovujo kaj en Malgrandrusujo...
-
-Heleno profunde ekspiris. Sammomente aŭdiĝis ĉevala piedfrapado,
-kaj el super la palisaro ekaperis la blanka ĉapo de Serèbrjanij.
-
-Ekvidinte viran figuron, Heleno volis forkuri, sed ŝi ekkonis lin
-kaj kvazaŭ rigidiĝis. La princo haltigis la ĉevalon. Li ne fidis
-al siaj okuloj. Mil malsamaj pensoj en unu momento trakuris lian
-kapon. Li vidis antaŭ si Helenon, filinon de Pleŝĉeev-Oĉin,
-Helenon, kiu lin amis, kiu antaŭ kvin jaroj estis ĵurinta al li
-resti fidela. Sed kial do ŝi troviĝas en la ĝardeno de l' bojaro
-Morozov?
-
-Nur tiam Serèbrjanij rimarkis la perlornamitan kokoŝnikon sur ŝia
-kapo. Li paliĝis...
-
-Ŝi estis edziniĝinta!
-
---Ĉu mi sonĝas? li pensis, rigardante ŝin per senmovaj, preskaŭ
-teruritaj okuloj.
-
---Knabinoj!--petis Heleno: foriru, mi vin petas, lasu min por iom da
-tempo, mi vin vokos. Mia Dio, mia Dio! Sankta Dipatrino! Kion fari?
-Kion diri al li?
-
-Dume Serèbrjanij retrovis la vortojn.
-
---Heleno Dmìtrievna!--li diris per decidoplena voĉo.--Bonvolu
-respondi al mi unu vorton: vi estas edziniĝinta? Ne trompo, ne
-ŝerco estas ĉi tio? Ĉu vere vi estas edziniĝinta?
-
-Plena je malespero, Heleno ne tuj trovis la vortojn.
-
---Respondu, Heleno Dmìtrievna, ne moku min plue,--ni ne havas do
-Kristnaskan semajnon?[29].
-
---Aŭskultu min! murmuretis Heleno.
-
-La princo ektremis.
-
---Mi havas nenion por aŭskulti!--li diris: mi ĉion komprenas. Ne
-perdu la vortojn senbezone, adiaŭ, via bojarina moŝto!
-
-Kaj li ektiregis la bridon de sia ĉevalo.
-
---Nikito Romànoviĉ!--ekkriis Heleno: pro Jezuo Kristo, pro Sankta
-Virgulino,--aŭskultu min! Poste mortigu min, sed nun aŭskultu...
-
-Ŝi ne povis paroli plu, ŝia voĉo rompiĝis, ŝiaj genuoj
-fleksiĝis, ŝi falis sur la herban benkon kaj petegante etendis al
-la princo siajn brakojn.
-
-Konvulsio trakuris lian tutan korpon: kun kompato en la koro, li
-haltis.
-
-Heleno, perdante la spiron pro larmoj, komencis rakonti, kiel ŝin
-persekutadis Vjàzemskij, kiel fine la caro intencis ŝin edzinigi
-kun sia favorato kaj kiel ŝi, malesperinte, fariĝis edzino de l'
-maljuna bojaro. Interrompante la rakonton per ploro, ŝi kulpigadis
-sin pri nevola perfido, ŝi konsentis, ke ŝi devus sin mortigi, sed
-ne edziniĝi kun alia viro, ŝi malbenadis sian kuraĝmankon...
-
---Vi min ne povas nun ami, kara princo,--ŝi parolis: la sorto ne
-volis, ke ni nin amu reciproke! Nur promesu al mi, ke vi min ne
-malbenos; diru, ke vi pardonas al mi mian grandegan kulpon!
-
-La princo aŭskultis kun sulkigitaj brovoj, sed ne diris eĉ unu
-vorton.
-
---Nikito Romànoviĉ!--timeme ekmurmuretis Heleno: pro Dio, parolu
-ion ajn!
-
-Kaj ŝi direktis al li la okulojn, plenajn je timo kaj atendo, kaj
-ŝia tuta animo alcentriĝis en ĉi tiu peteganta kaj elokventa
-rigardo.
-
-Fortege bataladis Serèbrjanij kun si mem.
-
---Via bojarina moŝto!--li fine diris per tremanta voĉo: sendube tia
-estis volo de Dio... kaj vi ne estas tiel multe kulpa... jes, certe,
-vi tute ne estas kulpa... mi havas nenion por pardoni al vi, Heleno
-Dmìtrievna, mi ne malbenas vin, ne, tute kontraŭe, je Dio--mi, mi
-vin amas, amas kiel antaŭe...
-
-Ĉi tiuj vortoj senkonscie elglitis el lia buŝo.
-
-Heleno ekkriis, ekploregis kaj sin ĵetis al la palisaro. Samtempe la
-princo sin levis en piedingoj kaj ekkaptis la trabojn de l' palisaro.
-En la ĝardeno Heleno jam staris sur la benko. Ne meditante, preskaŭ
-senkonscie ili sin ĵetis unu al alia, kaj iliaj lipoj kuniĝis...
-
-Kison donis Heleno al la juna bojaro! Edzino ruzega trompis sian
-maljunan edzon! Ŝi forgesis la ĵuron, kiun ŝi faris en la tago de
-edziĝo! Kiel nun ŝi ekaperos antaŭ sia Druĵino Andrèeviĉ? Li
-ĉion ekscios, rigardinte nur ŝiajn okulojn. Kaj ne tia homo li
-estas, ke li indulgos ŝin! Malpli multe Druĵino ŝatas la vivon, ol
-sian honoron! Mortigos la maljunulo sian edzinon, mortigos li ankaŭ
-la princon Nikito'n Romànoviĉ...
-
-
-
-
-ĈAPITRO VI.
-
-La gasto.
-
-
-Morozov estis koninta la princon Serèbrjanij kiel knabon, kaj poste ili
-dum longa tempo ne vidis unu la alian. Kiam Serèbrjanij forveturis
-Litovujon, Morozov estis vojevodo de iu malproksima provinco; pli ol dek
-jaroj pasis de post ilia lasta sinvido. Sed Druĵino Andrèeviĉ ne
-multe ŝanĝiĝis: li estis vigla, kiel antaŭe, kaj la princo ĉiam tuj
-ekkonus lin, ĉar la persono de l' maljuna bojaro estis de tia speco,
-kiu firme engravuriĝas en la memoro. Eĉ lia altkreska kaj korpulenta
-figuro imponis. Li estis unu kapon pli alta ol Serèbrjanij. Malpale
-blondaj haroj, inter kiuj aperis jam multe da grizaj, senorde
-malsuprenfalis sur lian saĝan frunton, markitan per kelkaj profundaj
-cikatroj. Larĝa barbo, preskaŭ tute griza, duonkovris lian bruston. El
-sub malhelaj densaj brovoj brilis penetremaj okuloj kaj ĉirkaŭ la
-buŝo ludis afabla rideto kun nuanco de ia ruzeco. Liaj manieroj, lia
-gracia sinteniĝo esprimis ion similan al leono, ian eksterordinare
-kvietan, gravan trankvilecon, memestimon kaj altan memfidon. Lin
-vidante, ĉiu ekpensus: "bone estas ne malpaci kun ĉi tiu viro!" Kaj
-samtempe ĉiu dirus al si mem: "ne bone estus havi tian malamikon!"
-Efektive, liaj trajtoj, atente rigardataj, divenigis, ke lia kvieta
-vizaĝo devos fariĝi teruriga en momentoj de kolero! Sed afabla rideto
-kaj sincera, ne ŝajnigata bonkoreco baldaŭ malaperigis ĉi tiun
-impreson.
-
---Bonan tagon, mia princo, bonan tagon, mia kara gasto! Estu la
-bonvenanto!--parolis Morozov, enirigante la princon en vastan ĉambron
-kun kahela kuŝbenko apud la forno, kun longaj kverklignaj benkoj, kun
-multekostaj bataliloj sur la muroj kaj kun amaso da bela ora kaj
-arĝenta vazaro sur larĝaj murbretoj.
-
---Bonan tagon, princo! Jen kian gaston sendis al mi Dio! Mi memoras vin,
-Nikĉjo, kiam vi estis ankoraŭ tute malgranda knabeto. Brava knabeto,
-vera bravulo! Kiam vi, knaboj, ludis gorodkì[30], ne bone sin sentis,
-Nikĉjo, viaj kontraŭuloj. Vi tiam fariĝis kiel juna falko, ekbolis
-via juna sango, ekkoleregis vi, kvazaŭ malgranda ursido,--ne riproĉu
-al mi, Nikito Romànoviĉ, ĉi tiun ne tre delikatan komparon! Kaj poste
-vi komencadis faligi iujn dekstren, aliajn maldekstren, tiel ke la koro
-ĝojis. Kaj nun kiel belega, kiel brava vi estas, verdire, mia princo!
-Pri viaj faroj en Litovujo mi ankaŭ aŭdis! Bone, bone vi ilin
-renversis, same kiel iam viajn ludkamaradojn!
-
-Gaje ridetis Morozov, kaj brilis lia leonsimila vizaĝo.
-
---Ĉu vi memoras, Nikĉjo,--li daŭrigis, ĉirkaŭprenante la princon
-per unu brako:--ĉu vi memoras, kiel dum ludado vin, knabon, kolerigis
-ĉiu trompo? Se vi interbatalis kun iu, vi pli volonte cedis al
-kontraŭulo, ol agus kontraŭ la kondiĉoj de l' ludo, ekzemple
-substarigus la piedon kaj cetere. Ĉion vi estis preta toleri, sed ĉiam
-vi restis verema, kaj al neniu estis permesate trompi aŭ superruzi vin!
-
-La princo sentis sin ĝenata en ĉeesto de Morozov.
-
---Bojaro,--li diris: mi havas por vi leteron de princo Pronskij!
-
---Dankon, mia princo! Mi ĝin poste legos, mi ankoraŭ havos la tempon,
-kaj nun mi volas vin regali. Kie do estas Heleno? He, servistoj! Diru al
-ŝia bojarina moŝto, ke ni havas karan gaston, la princon Serèbrjanij,
-ke ŝi bonvolu veni kaj regali la gaston!
-
-Malrapide kaj facilmove eniris Heleno kun pleto en la manoj. Sur la
-pleto staris pokaloj plenaj je diversspecaj vinoj. Heleno profunde
-salutis la princon, kvazaŭ ŝi lin vidis por la unua fojo. Ŝi estis
-mortpala.
-
---Mia princo,--diris Morozov,--jen mia kara edzino, Heleno Dmìtrievna!
-Amu ŝin kaj estimu, Nikito Romànoviĉ! Vi do estas kvazaŭ nia
-parenco. Via patro kaj mi--ni estis kvazaŭ fratoj, sekve, mia edzino
-ankaŭ ne devas esti fremda por vi. Salutu, Heleno, regalu la princon.
-Trinku, mia kara princo, ne malŝatu nian regalaĵon! Kion mi povas,
-tion mi elŝovas! Jen estas roma vino, jen la hungara, jen mieltrinkaĵo
-framba, preparita de la mastrino mem!
-
-Morozov profunde salutis.
-
-La princo respondis al salutoj de ili ambaŭ kaj eltrinkis unu pokalon.
-
-Heleno ne ekrigardis la princon. Ŝiaj longaj okulharoj kovris la
-pupilojn. Ŝi tremadis, kaj la pokaloj tintadis sur la pleto.
-
---Kio estas al vi, Heleno? subite demandis Morozov,--ĉu vi malsaniĝis?
-Via vizaĝo estas blanka kiel neĝo! Helenjo--li aldonis mallaŭte: eble
-ree preterrajdis Vjàzemskij? Jes? Ne ĉagrenu, Helenjo! Ĝi ne estas ja
-via kulpo! Ne restu plue sola en la ĝardeno, sen mi! Trankviliĝu tuj,
-mia karulino, mi ne permesos, ke oni vin ofendu. Nu, ridetu, estu pli
-gaja, por ke la gasto nenion rimarku!--Pardonu, kara princo, ke mi
-klopodas, mi nur petis la edzinon, ke la tagmanĝo estu tuj preta. Vi
-certe ankoraŭ ne tagmanĝis, princo?
-
---Dankon, bojaro, mi jam tagmanĝis.
-
---Ne dankinde, mia kara. Vi tagmanĝos ankoraŭ unu fojon! Iru, Helenjo,
-iru, pretigu pli rapide. Vi, princo kara, ne rifuzu al maljunulo, mi ja
-estas en cara malfavoro! Ne pligrandigu mian doloron!
-
-Morozov montris siajn longajn netonditajn harojn.
-
---Jes, jes, mi vidas, bojaro, sed mi ne fidas al miaj okuloj. Vi--en
-malfavoro? Pro kio? Pardonu al mi mian demandon!
-
-Morozov ekspiris.
-
---Pro tio, princo, ke mi ŝatas antikvajn kutimojn, ke mi gardas bojaran
-honoron kaj ne falas teren antaŭ homoj novaj!
-
-Ĉe tiuj ĉi vortoj lia vizaĝo malsereniĝis, kaj liaj okuloj prenis
-severegan esprimon.
-
-Li rakontis pri sia malpaco kun Godunòv, maldolĉe plendante pri la
-maljusteco de la caro.
-
---Jes, princo mia, multaj ŝanĝoj okazis en Moskvo de post kiam la caro
-kreis institucion de opriĉnikoj.
-
---Kion signifas ĉi tiu institucio, diru, mi petas, bojaro! Mi jam vidis
-opriĉnikojn, sed mi nenion komprenas.
-
---Certe ni ekkolerigis Dion, mia princo, kaj Li mallumigis la klarajn
-okulojn de l' caro! Post kiam oni kalumniis pri perfido la carajn
-favoratojn Silvestron kaj Aleksiso'n Adaŝev, post kiam la caro forigis
-ilin ambaŭ de l' kortego, ni ne havis plu feliĉajn tagojn. La caro
-suspektas eĉ nin, siajn fidelulojn! Li ĉiam parolas pri perfido, pri
-komploto, li elpensas tion, kion eĉ ne eble estas imagi! Kaj la novaj
-homoj ĝojas kaj ĉiam murmuretas al li en orelon pri bojaroj, ĉu pro
-kolero kontraŭ kelkaj el ili, ĉu pro espero havi sian propran
-profiton. Kaj la caro ilin ĉiujn aŭskultas... Kiu havis malamikon
-inter la bojaroj, tiu nun kalumnias la senkulpulon, ke li parolis
-kontraŭ la caro, ke li intencis venigi la ĥanon aŭ litovan reĝidon
-en Rusujon. Kaj, ne timante teruran Lastan Juĝon, ili ĵuras sian
-kalumniaĵon antaŭ Krucifikso, ili donas mensogajn subskribojn. Multaj
-senkulpaj homoj estis malliberigataj, multaj--turmentataj. Estas sufiĉe
-nur diri "slovo i djelo"[31], por komencigi esploron pri politika
-perfido. Iam la denuncanto mem estis devigata doni fidindajn pruvojn,
-sed nuntempe eĉ ĉe okulvideblaj kontraŭparoloj oni kaptas la
-kalumniatan kaj oni esploras la aferon per turmentado. Malfacilan tempon
-ni travivas, princo. Tia teruro neniam estis vidata ĉe niaj caroj! La
-turmentojn sekvas ekzekutoj. Kaj kiun oni ekzekutis? Eble vi jam aŭdis
-pri tio, princo?
-
---Jes, mi aŭdis, sed ne precize. En Litovujo ni ricevis malfruiĝintajn
-novaĵojn. Cetere, kial do vi miras? Ĉu la caro ne havas la rajton
-ekzekuti siajn malamikojn?
-
---Certe, la caro havas la rajton puni kaj pardoni, mi nenion diras
-kontraŭ. Sed estas terure, ke oni ne malamikojn ekzekutas, ne
-krimulojn, sed ĉiam fidelajn servistojn de l' caro: la okòlniĉij'n[16]
-Adaŝev (fraton de Aleksiso) kun malgranda filo; la tri fratojn
-Satin, Iohanon Ŝiŝkin kune kun edzino kaj infanoj kaj ankoraŭ
-multajn senkulpajn bojarojn.
-
-Per indigno ekflamis la vizaĝo de Serèbrjanij.
-
---Ne la caro estas kulpa pri tio, sed liaj konsilantoj!
-
---Ho ve, kara princo! Min dolorigas la vortoj, teruras la penso! Sed mi
-diras la veron! Ne nur konsilantoj kaj ĉikanistoj estas kulpaj pri
-mortigado de senkulpuloj! Jen kio okazis antaŭnelonge. Basmanov, nova
-kravĉij[32] de la caro, plendis al li kontraŭ princo Obolenskij-Ovĉina,
-kiu, laŭ lia rakonto, lin vorte ofendis. Kion do faris la caro? Dum
-tagmanĝo li propramane trapikis per tranĉilo la koron de l' princo!
-
---Bojaro!--ekkriis Serèbrjanij kaj salte leviĝis: se iu alia rakontus
-al mi la teruraĵon, mi lin nomus kalumnianto! Mi mem lin mortpunus pro
-tiaj vortoj!
-
---Nikito Romànoviĉ! mi jam tro maljuniĝis por esti kalumnianto! Kaj
-ĉu mi povus kalumnii mian caron?
-
---Pardonu, bojaro! Sed diru, ĉu vi mem komprenas ĉi tiun ŝanĝon?
-Eble oni ensorĉis la caron?
-
---Verŝajne. Sed sidiĝu, princo, kaj aŭskultu plue! Foje la caro,
-multe drinkinte (hontinda estas eĉ penso pri tio!) kun siaj favoratoj,
-surmetis maskon kaj komencis danci. Ĉeestis bojaro Mikaelo Repnìn. Li
-ekploris pro ĉagreno. Tiam la caro ordonis al li ankaŭ surmeti
-maskon.--"Ne!" respondis Repnìn: "mi ne malhonoros mian bojaran
-rangon!" kaj li piedpremis la maskon. Post kvin tagoj oni lin mortigis
-en preĝejo, laŭ ordono de la caro.
-
---Bojaro! Dio nin punas!
-
---Estu Lia sankta volo super ni, princo! Sed aŭskultu ankoraŭ. La
-ekzekutoj ŝajne ne havos finon. Ĉiutage oni verŝas sangon ĉu en
-ekzekutejo, ĉu en malliberejoj, ĉu en monaĥejoj. Ĉiutage oni kaptas
-tiun aŭ alian bojaran serviston por fari perturmentan esploron. Dank'
-al turmentoj kaj teruro multaj konfesas ĉion, pri kio oni ilin
-demandas, kaj kalumniadas siajn mastrojn. Kaj tiuj, kiuj ne volas
-fordoni siajn animojn en eternan inferon kaj kiuj senkulpigas siajn
-bojarojn, tiuj mem estas mortigataj. Multaj suferis pro la vero, multaj
-ricevis martiran kronon, mia princo! Iutempe la caro kvazaŭ
-rekonsciiĝas. Tiam li pentofaras, li preĝas, ploregas, li sin nomas
-mortiganto kaj krimulo... Tiam li dissendas donacojn en monaĥejojn, por
-ke oni preĝu pri la mortigitaj. Sed ne longtempe daŭras la pentofarado
-de Ivano Vasìljeviĉ! Fine jen kion li elpensis! Aŭskultu, kara
-princo! Foje mi vekiĝas frumatene kaj mi vidas grandan tumulton. La
-stratoj estas plenplenaj je popolo, oni kuras jen Kremlon, jen el
-Kremlo. Ĉiuj krias: "forveturas nia caro, oni ne scias kien!" Teruro
-ekposedis min. Mi min vestas, surĉevaliĝas; de ĉiuflanke bojaroj
-rapidas Kremlon, iuj surĉevale, iuj piedire, kvazaŭ simpluloj,
-forgesinte sian rangon! Kiam ni atingis Iverska-pordegon, ni ekvidis
-militistojn, galope rajdantajn el Kremlo; la popolo disiĝas antaŭ ili.
-Poste ni ekvidis glitveturilon, kie sidis la caro kun carino kaj kun
-malgranda kronprinco. Ilin sekvis multego da glitveturiloj kun havo,
-mono kaj vestoj de la caro, poste ree nobeloj, militistoj kaj ĉiurangaj
-oficistoj,--ili ĉiuj forlasas Kremlon. Ni volis nin ĵeti al cara
-glitveturilo, sed forpuŝis nin la rajdistoj kun la vortoj: "estas
-malpermesite!" Tiel la karavano trapaŝis la tutan Moskvon kaj forlasis
-la urbon kaj la antaŭurbojn.
-
-Reveninte hejmen, ni longe atendis: eble la caro ŝanĝos sian intencon
-kaj revenos Moskvon. Post ok tagoj la ĉefepiskopo ricevas de li
-leteron. La caro skribas, ke pro sia granda ĉagreno li, la caro, ne
-povante plu toleri la perfidon, forlasas Rusujon kaj foriras tien, kien
-Dio bonvolos lin konduki. Kiam tiu sciigo estis disvastigita en Moskvo,
-ĉie ekaŭdiĝis ploregoj: "nia caro volas nin forlasi! Kiu nun regos
-nin?"
-
-Verdire, severega estas Ivano Vasìljeviĉ, sed Dio mem lin starigis
-super ni, tiel ke li, laŭ Dia volo, pro niaj pekoj punadis kaj
-ekzekutadis nin. En nia bojara Duma[33] ni decidis, ke ni ĉiuj devas
-iri al la caro, fali teren kaj petegi lin. Estis jam konate, ke la caro
-loĝas en Aleksandra antaŭurbo, pli ol okdek verstojn de Moskvo. Ni
-preĝis Dion kaj ekvojiris. Ekvidinte de malproksime la antaŭurbon, ni
-haltis, ree preĝis. Timegon ni sentis! Ne tio nin timigis, ke la caro
-povas ordoni nin mortigi, sed ke li nin ne allasos. Tamen ĉio bone
-sukcesis. La caro nin allasis. Kaj ni ne rekonis la caron Ivanon! Ian
-alian vizaĝon li havis, lia barbo, liaj kapharoj maldensiĝis. Kio
-fariĝis al li? Kia ŝanĝo! Longe li parolis al ni: li riproĉis al ni
-ĉiujn nefaritajn perfidojn, li kalkulis niajn kulpojn, kiujn ni ne
-havis, kaj fine li diris, ke li konsentas resti nia caro nur tial, ke la
-ĉefepiskopo kaj la episkopoj pri tio petegas, sed ke li donos siajn
-kondiĉojn. Poste li permesis al ni kisi lian manon kaj adiaŭis nin.
-
---Kiaj estis liaj kondiĉoj? demandis Serèbrjanij.
-
---Vi poste ekscios, princo, bonvolu aŭskulti! Post tri semajnoj Ivano
-Vasìljeviĉ alvenis Moskvon. Granda ĝojado estis, pli granda ol dum
-Paskotagoj. La caro kunvenigis la Duma'n: bojarojn same kiel pastraron.
-Kaj kiam ni kunvenis, li diris al ni, ke li konsentas resti nia caro
-kondiĉe, ke oni lasu al li ekzekutigi liajn malamikojn, malfavorigi
-perfidulojn, konfiski ilian havon kaj ke nek ĉefepiskopo, nek iu civila
-estraro tedu lin per petoj pri kompato. "Mi volas", li diris, "fondi
-novan institucion: ne nur mi havos apartan gardistaron, sed mi proprigas
-al mi por miaj bezonoj ankaŭ kelkajn urbojn kaj antaŭurbojn kaj eĉ en
-Moskvo kelkajn stratojn. Ĉi tiujn urbojn kaj stratojn kaj mian propran
-gardistaron mi de nun nomas "opriĉnino" kaj ĉio alia estos
-"zèmŝĉino"[4]. Kaj ke la bojaroj kun ĉefepiskopo ne sin enmiksu en
-mian regionon! Nur ĉe tiaj kondiĉoj mi konsentas repreni la regadon".
-Kaj de post tiu tago li komencis elekti por si novajn homojn,
-opriĉnikojn, atentante, ke ili ne estu altranguloj kaj ke ili promesu
-ne havi rilatojn kun bojaroj. Al ili li fordonis sian tutan regionon kun
-ĉiuj domoj, kun la tuta havo; kaj la antaŭajn posedantojn de ĉi tiu
-regiono, entute preskaŭ dekdu mil, li forpelis el iliaj domoj, kvazaŭ
-brutaron el staloj. Verdire, mia princo, ĝis nun mi ne povas kredi al
-tio, kvankam mi mem ĉion vidis! Kaj nun vagadas en Rusujo diablaj
-sangavidaj aroj kun balailoj kaj hundaj kapoj: ili piedpremas la veron,
-ili forbalaas ne perfidon, sed la rusan honoron, ili mordas ne
-malamikojn de l' caro, sed liajn fidelajn servistojn, kaj neniu juĝejo
-ekzistas kontraŭ ili!
-
---Kial vi akceptis ĉi tiujn kondiĉojn?--demandis Serèbrjanij.
-
---Kara princo! Ĉu oni povas disputi kun la caro, kun la sendito de Dio?
-
---Vi estas prava, bojaro. Sed li mem demandis vin pri via konsento. Kial
-vi ne forrifuzis al li la opriĉnino'n?
-
---Tiaokaze li ree forveturus! Kion tiam ni farus? Sen la caro oni ne
-povas resti! Kion dirus la popolo?
-
-Serèbrjanij meditis.
-
---Jes, vi diras la veron, ne eble estis resti sen la caro! Sed nun? Kial
-vi nun ne diras al la caro, ke ĉi tiu institucio pereigas la tutan
-landon? Kial vi ĉion rigardas, komprenas kaj silentas?
-
---Mi ne silentas, princo,--respondis Morozov dignoplena.--Neniam mi
-kaŝis miajn pensojn, tial mi nun estas en malfavoro. Se la caro min
-invitos, mi certe ne silentos, sed li min ne invitos... Neniu el la niaj
-troviĝas apud li. Rigardu lian sekvantaron! Kiaj altranguloj lin
-ĉirkaŭas? Vi ne trovos eĉ unu. Ĉiuj devenas el popolamaso, iliaj
-patroj ne taŭgus eĉ esti servistoj de niaj patroj. Ekzemple: la du
-Basmanov'j, patro kaj filo, du abomenuloj, unu pli malbona ol alia,
-Maluta Skuratov, tiu buĉisto aŭ sovaĝa besto, ĉiam sangkovrita;
-Bazĉjo Grjaznòj--ne ekzistas por li iu ajn hontindaĵo; Borìs
-Godunòv--preta vendi la gepatrojn kune kun siaj infanoj, se tio nur
-helpos al li plialtiĝi en la cara favoro, viro kapabla trapiki ies
-gorĝon per tranĉilo kaj moksaluti la trapikitan. Unu sola altrangulo
-tie estas,--princo Afonasjo Vjàzemskij. Senhonorigis li sin kaj nin
-ĉiujn, malbenitulo! Ne inde estas eĉ paroli pri li!
-
-Morozov eksvingis la manon. Aliaj pensoj ekposedis la maljunulon.
-Serèbrjanij ankaŭ sidis meditema: li pensis pri la terura ŝanĝo,
-okazinta en la persono de l' caro; por kelke da tempo li preskaŭ
-forgesis pri siaj rilatoj kun Morozov, kaŭzitaj de la sorto.
-
-Dume la servistoj preparis la tablon.
-
-Spite la rifuzo de l' princo, Druĵino Andrèeviĉ devigis lin gustumi
-multenombrajn manĝaĵojn: ĉiuspecajn gelatenojn, rostaĵojn, supojn,
-kukojn kaj porkaĵon. Kaj kiam oni alportis diversajn vinojn, Morozov
-plenigis sian pokalon kaj tiun de l' princo per "malvazio", leviĝis,
-ordigis siajn longajn harojn kaj tostis, alte tenante sian pokalon:--Por
-la sano de nia granda caro, Ivano Vasìljeviĉ!
-
---Ke Dio malfermu liajn okulojn!--respondis Serèbrjanij, trinkante sian
-pokalon ĝis la fundo. Ili ambaŭ faris signojn de kruco.
-
-Heleno ne ĉeestis dum tagmanĝo kaj dum la interparolado de la bojaroj.
-
-Multon ankoraŭ rakontis Morozov pri la ŝtataj aferoj, pri la atako de
-l' Krimeaj tataroj kontraŭ Rjazanlando, poste li demandis la princon
-pri la litova milito kaj severe mallaŭdis la princon Kurbskij pro lia
-forkuro Litovujon[34]. La princo Serèbrjanij detale respondis ĉiujn
-demandojn kaj fine rakontis pri sia aventuro kun opriĉnikoj en vilaĝo
-Medvedevka, pri hodiaŭa sia malpaco kun ili en Moskvo, pri renkontita
-frenezulo Bazĉjo, silentante cetere pri liaj malklaraj, misteraj
-paroloj.
-
-Morozov aŭskultis lin kun granda atento.
-
---Ne bone staras via afero, mia kara princo,--li diris, frotante sian
-larĝan frunton;--ne bone! Ne estas mirinde, ke ili volis ĉirkaŭrabi
-la vilaĝon: la vilaĝo estas mia, mi estas en malfavoro,--do ĉiu havas
-la rajton ofendi miajn vilaĝanojn. Konata afero: oni forprenas, kion
-oni povas kunporti, la reston oni forbrulas, la brutaron oni mortpikas.
-Tia estas ilia kutimo. La frenezulon mi konas. Li estas efektive Dia
-homo. Ne vin solan li nomis ĉe la unua rigardo, ne konante vian nomon:
-ŝajne, li ĉion vidas trae. Eĉ la caro lin timas. Kiom da fojoj
-Bazĉjo riproĉis la caron tute malkaŝe! Se ni havus pli multe da tiaj
-sanktuloj, eble pereus la opriĉnino. Diru, princo, daŭrigis
-Morozov,--kiam vi intencas saluti la caron?
-
---Morgaŭ frumatene, kiam lia cara moŝto estos eliranta el sia
-dormoĉambro.
-
---Kion vi diras, princo? Jam vesperiĝis, kaj vi devas fari ankoraŭ pli
-ol cent verstojn?
-
---Kiel? Ĉu la caro ne loĝas en Kremlo?
-
---Ne, kara princo, li ne loĝas tie. Kolerigis ni Dion, la caro forlasis
-nin, revenis Aleksandran antaŭurbon, tie li loĝas kun siaj
-favoratoj,--estu ili enterigitaj sen ĉerkoj!
-
---Tiuokaze mi devas rapidi, adiaŭ, bojaro. Mi ankoraŭ ne vizitis mian
-hejmon. Mi iom ripozos kaj morgaŭ frumatene mi forveturos la
-antaŭurbon.
-
---Princo, ne forveturu!
-
---Kial, bojaro?
-
---Vi estos mortigita, Nikito Romànoviĉ!
-
---Mi estas en la manoj de Dio, faru Li, kion Li volas!
-
---Princo, aŭskultu! Certe, vi ne memoras min, sed mi vin konis kiel
-knabon. Via patro kaj mi--ni estis intimaj amikoj, ni kore amis unu la
-alian. Li ne vivas plu, estu li en regno Dia! Neniun vi havas, kiu vin
-gardus, kiu donus al vi konsilon. Kaj ne enviinda estas via sorto, ne,
-ne enviinda! Se vi iros antaŭurbon, vi pereos, princo, nepre pereos!
-
---Eble, bojaro! Sekve tia estas mia fatala sorto!
-
---Restu, Nikĉjo, mi vin gardos. Neniu vin trovos, miaj servistoj vin ne
-perfidos, vi loĝos ĉe mi, kvazaŭ mia propra filo!
-
---Bojaro kara, rememoru, kion vi mem parolis pri Kurbskij. Ne dece estas
-al rusa bojaro sin kaŝi de sia caro!
-
---Nikito Romànoviĉ! Kurbskij estas perfidulo. Li forkuris al malamikoj
-de la caro, kaj mi do ne estas malamiko de la caro!
-
---Pardonu, pardonu, bojaro, forgesu miajn malsaĝajn vortojn! Tamen
-estu, kio estos!
-
---Se vi, Nikĉjo, restos ĉe mi, eble pasos la cara kolero kontraŭ vi,
-eble mi kaj la ĉefepiskopo aranĝos vian aferon, dume en la nuna
-momento la puno estas neevitebla.
-
---Mia vivo estas en la manoj de Dio, bojaro! Ne decas peni plilongigi
-ĝin per ruzo, se Dio tion ne volas! Dankon por la regalado--diris
-Serèbrjanij kaj leviĝis:--dankon por via amikeco (ĉe tiuj ĉi vortoj
-li malgraŭvole konfuziĝis), mi foriras. Adiaŭ, Druĵino Andrèeviĉ!
-
-Morozov ekrigardis la princon kun malgaja kompato, sed videble estis, ke
-en la fundo de sia koro li lin aprobas kaj ke li mem agus same en
-similaj cirkonstancoj.
-
---Dio benu vin, Nikĉjo!--li diris, ĉirkaŭbrakante la princon.--Ke Dio
-dolĉigu la caran koron! Revenu sendifekta el la antaŭurbo, kiel junulo
-el forno flamanta, ke mi vin tiam ĉirkaŭbraku tiel same, kiel hodiaŭ,
-gratulante de mia tuta koro!
-
-La princo kaj la bojaro adiaŭis unu la alian ĉe la sojlo de la
-vestiblo.
-
-Estis jam vespero. Rajdante preter la palisaro, Serèbrjanij ekvidis en
-la ĝardeno blankan veston. Lia koro ekbatis. Li haltigis la ĉevalon.
-Tie estis Heleno.
-
---Princo,--ŝi diris mallaŭte,--mi aŭdis vian interparoladon, vi volas
-veturi antaŭurbon? Dio gardu vin, princo, vi trovos morton tie!
-
---Heleno Dmìtrievna! Kredeble Dio volas, ke mi ricevu la morton el la
-manoj de la caro. Ne por ĝuado mi estas reveninta patrujon, ne feliĉon
-preparis por mi Dio, ne al mi vi apartenas, Heleno Dmìtrievna! Estu Dia
-volo super mi!
-
---Princo, ili vin turmentegos. Terura estas eĉ la penso! Dio mia,
-princo, ĉu vi jam tute ne ŝatas la vivon?
-
---Pereu mia vivo!--ekkriis la princo, svingante la manon.
-
---Sankta Dipatrino! Se vi, princo, vin mem ne kompatas, kompatu do
-aliajn! Kompatu min, kara princo! Rememoru, kiel multe vi min amis?
-
-La luno ekaperis el post la nuboj. La vizaĝo de Heleno, ŝiaj
-perlornamitaj orelringoj, ŝia kokoŝniko kaj ĉirkaŭkolo, ŝiaj
-larmoplenaj okuloj mirinde ekbrilis. Ankoraŭ plorante, Heleno jam estis
-preta ekrideti. Unu vorto de l' princo transformigus ŝian ĉagrenon en
-senliman ĝojon. Ŝi forgesis pri la edzo, ŝi forgesis pri la neceso
-esti singarda. La princo rimarkis en ŝiaj okuloj tian amon, tian
-sopiron, ke li kontraŭvole ŝanceliĝis. Por ĉiam estis perdita lia
-feliĉo. Heleno apartenis al la alia, sed ŝi amis nur lin, la princon.
-Ĉu li ne povas resti, prokrasti sian vojaĝon? Eĉ Morozov donis la
-saman konsilon. Tiamaniere meditis la princo, kaj ĉarman bildon pentris
-al li lia imago, sed lia honorsento, silentiĝinta por momento, subite
-ree vekiĝis.
-
---Ne, ne, li diris al si mem: hontinde estus al mi, se mi eĉ pense
-ofendus la amikon de mia patro! Nur senhontulo pagas per trompo la
-bonkoran akcepton, nur timemulo kuras for de la morto!
-
---Mi devas veturi! li diris decidtone. Mi sola ne povas min kaŝi de mia
-caro, dume pereas plej eminentaj viroj. Adiaŭ, Heleno!
-
-Ĉi tiuj liaj vortoj, kvazaŭ tranĉilo, vundis la koron de l' bojarino.
-Plena je malespero, ŝi sin ĵetis teren.
-
---Disiĝu, tero! ŝi ĝeme kriis:--mi ne povas plu vivi. Mi min mem
-mortigos, mi min venenos! Vin mi ne postvivos, princo! Vin mi amas pli
-ol mian vivon, pli ol la mondon, neniun alian mi amas kaj estos
-amanta!..
-
-Doloris la koro al la princo! Li volis konsoli Helenon, sed ŝi ploregis
-ĉiam pli kaj pli laŭte. Oni povis ŝin ekaŭdi, ekvidi ilin kune kaj
-denunci al la bojaro. Bone komprenis ĉi tion la princo Serèbrjanij
-kaj, por savi Helenon, li fariĝis decidema.
-
---Adiaŭ, Heleno! li diris: adiaŭ, mia koro, feliĉo de mia vivo!
-Ĉesigu viajn larmojn, Dio estas kompatema, eble ni nin revidos
-ankoraŭ!
-
-Nuboj kovris la lunon, vento balancis la suprojn de tilioj kaj
-superŝutis la princon kaj Helenon per bonodoraj floroj. Ekskuiĝis la
-maljunaj branĉoj, kvazaŭ ili volis diri: kial ni verdas, kial ni
-floras, vane pereas la viro, vane pereas lia amatino.
-
-Serèbrjanij postenrigardis ankoraŭ unu fojon kaj en la fundo de la
-ĝardeno li ekvidis kvazaŭ nigran homan figuron. Ĉu tio ŝajnis al la
-princo, ĉu eble iu servisto promenis en la ĝardeno, aŭ ĉu tie estis
-la bojaro Druĵino Andrèeviĉ mem?
-
-
-
-
-ĈAPITRO VII.
-
-Aleksandra antaŭurbo.
-
-
-La vojo el Moskvo tra monaĥejo de Sankta Triunuo[35] ĝis Aleksandra
-antaŭurbo prezentis plej vivplenan aspekton. Senĉese galopis tie
-kurieroj de l' caro; piediris aroj da ĉiuspecaj pilgrimoj; taĉmentoj
-da opriĉnikoj rapidis tien kaj reen; falkogardistoj[36] preterrajdis
-por serĉi en apudaj vilaĝoj vivantajn kolombojn; komercistoj treniĝis
-kun siaj komercaĵoj, ĉu sidante en veturiloj, ĉu rajde akompanante
-longajn vicojn da ŝarĝveturiloj. Preterpaŝis aroj da arlekenoj en
-diverskoloraj vestoj kun fajfiloj, volinkoj kaj balalajkoj[37]; ili
-kuntrenis malsovaĝigitajn ursojn, ili kantadis aŭ petis almozon de
-riĉaj vojaĝantoj.
-
---Ekkompatu nin, sinjoroj,--ili petis per ŝanĝitaj voĉoj:--al vi Dio
-donis bienojn kaj ĉiuspecan havon, kaj al ni Li ordonis nin nutri per
-via almozo, do ne forpuŝu nin, malriĉulojn!
-
---Sinjoroj, karuloj!--preĝkantis aliaj, sidante ĉe la rando de la
-vojo: Dio donu al vi sanon! Dio vin helpu ekvidi Sanktan
-Triunuon-Sergij'n.
-
-Kelkaj aldonis iun spritaĵon, kiu farus la vojaĝantojn pli malavaraj.
-Iufoje la arlekenoj komencis interbatiĝi kun ĉifonvestitaj almozuloj,
-kiuj amase venis antaŭurbon por ricevi malavaran caran almozon.
-
-Pasis ankaŭ kun harpoj surŝultre blindaj harpistoj kaj fabelkantistoj,
-sin subtenante reciproke. Ĉio ĉi bruis, kantis, insultis. Homoj,
-ĉevaloj, ursoj kriis, blekis, muĝegis. La vojo kondukis tra densa
-arbaro. Kvankam ĝi tute ne estis dezerta, okazis tamen, ke armitaj
-rabistoj atakis la komercistojn kaj rabis ilin.
-
-Rabado en la ĉirkaŭaĵo de Moskvo precipe plioftiĝis de kiam la
-opriĉnikoj senhomigis tutajn vilaĝojn, tutajn urbetojn. Senigitaj je
-loĝejo, je ĉiu laborenspezo, ĉi tiuj homoj aliĝis al aroj da
-rabistoj, faris embuskojn kaj tiel plimultenombriĝis, ke vere fariĝis
-danĝeraj. La opriĉnikoj pendigis ĉiun kaptitan rabiston, sen iu
-kompato; kompense la rabistoj pagis al ili sammaniere, kiam ili sukcesis
-kapti opriĉnikon. Cetere, ne nur rabistoj rabis sur la vojoj. Arlekenoj
-kaj almozuloj, renkontante vespere ŝarĝveturilaron ne bone gardatan,
-ne malofte prenis sur sin la rolon de rabistoj. Plej malbone estis al
-komercistoj. Ilin prirabis rabistoj kaj arlekenoj, almozuloj kaj ebriaj
-opriĉnikoj. Sed, konsolante sin per proverbo "enspezo postulas
-elspezon", ili ne ĉesis viziti antaŭurbon, dirante: "Dio gardos nin,
-eble ni feliĉe alvenos". Kaj, malgraŭ ĉio, la komercistoj tamen ĉiam
-havis sian profiton!
-
-En la monaĥejo Serèbrjanij konfesis kaj komuniiĝis, same kiel liaj
-servistoj. La ĉefabato, adiaŭante lin, benis lin kiel homon, irantan
-al certa morto.
-
-Tri verstojn antaŭ la antaŭurbo troviĝis trabbariero, kaj armitaj
-gardistoj haltigis la vojaĝantojn, demandante ilin, kiu ili estas kaj
-por kio ili iras "malliberejon". Tiel la popolamaso moke nomis
-antaŭurbon, uzante vorton, havantan tute kontraŭan sencon[38].
-Serèbrjanij kaj lia sekvantaro ankaŭ devis trairi severan ekzamenon
-pri la celo de ilia vojaĝo. La estro forprenis de ili batalilojn, kaj
-kvar opriĉnikoj denun rajde akompanis ilin. Baldaŭ ili ekvidis de
-malproksime kolorigitajn kupolojn kaj strangformajn orkovritajn
-tegmentojn de la cara palaco. Jen kion rakontas pri ĉi tiu palaco nia
-historiisto, laŭ la atesto de eksterlandaj samtempuloj de Ivano:
-
-"En ĉi tiu teruriga amuzo-palaco Ivano dediĉis plej grandan parton de
-sia tempo al diservoj, celante per fervora preĝado pacigi sian animon.
-Li eĉ intencis el la palaco fari monaĥejon kaj el opriĉnikoj--monaĥojn.
-Li elektis tri cent siajn favoratojn plej kruelajn, nomis ilin
-"frataro" kaj sin mem abato, la princon Afonasjo Vjàzemskij--kelaro[39],
-Maluton Skuratov--paraklisiarĥo, li ordonis, ke ili surmetu
-skufja'jn[40] kaj nigrajn pastrajn vestojn, sub kiuj ili portis riĉajn,
-orbroditajn kaftanojn kun zibelfela randaĵo; li verkis por ili
-monaĥejan regularon kaj mem sekvis ĝin. Tiele oni priskribas la
-monaĥejan vivmanieron de Ivano. Je la kvara matene li kun siaj du
-filoj kaj kun Maluto Skuratov supreniris sonorilejon por sonorigi al
-matena preĝo; la frataro devis rapidi preĝejon: kiu ne ĉeestis, estis
-punata per oktaga malliberigo. La diservo daŭris ĝis la sesa aŭ la
-sepa horo. La caro kantis, laŭte legis kaj preĝis tiel fervore, ke sur
-lia frunto ĉiam restis postsignoj de fortaj ĝisteraj salutoj. Je la
-oka komenciĝis la meso, post la deka ĉiuj, krom Ivano, altabliĝis
-por komuna tagmanĝo, dume la caro staris kaj laŭte legis iun edifan
-libron. La frataro manĝis kaj trinkis ĝis plena satiĝo; ĉiu tago
-similis festtagon; oni malavare donis vinon, mieltrinkaĵon; la resto
-de manĝaĵo estis manĝata de almozuloj sur la placo antaŭ la cara domo.
-La abato, t.e., la caro tagmanĝis poste kaj post tagmanĝo li
-interparoladis kun siaj favoratoj pri la leĝo, dormetis iomete aŭ iris
-malliberejon por ĉeesti perturmentan esploron de iu malfeliĉulo.
-Ŝajne, ĉi tiu terura spektaklo lin amuzis: li ĉiam revenis
-kontentigita, li ŝercis, babilis pli gaje ol ordinare. Je la oka oni
-ĉeestis vesperan preĝon; je la deka Ivano reiris sian dormoĉambron,
-kie tri blinduloj rakontis al li fabelojn; li atente aŭskultis ilin
-ĝis kiam venis la dormo; sed ne longe daŭris lia dormo: noktomeze li
-jam vekiĝis kaj komencis sian tagon per preĝado. Iufoje oni raportis
-al li pri ŝtataj aferoj, dume li preĝis en preĝejo; kelkajn plej
-kruelajn ordonojn Ivano donis dum maten- aŭ vesperpreĝo. La unutoneco
-de tia vivmaniero estis interrompata dum tiel nomataj revizioj, kiam li
-vizitis pli-malpli proksimajn monaĥejojn, apudlimajn fortikaĵojn,
-ĉasis sovaĝajn bestojn en arbaroj kaj dezertaĵoj. Speciale li ŝatis
-ĉasi ursojn kaj samtempe ĉie li sin okupadis je ŝtataj aferoj, ĉar
-la bojaroj, pseŭdo-rajtigitaj regantoj de l' ŝtato, ne kuraĝis ion
-ajn decidi sen li".
-
-En la antaŭurbo Serèbrjanij ekvidis, ke la palaco aŭ la monaĥejo de
-l' caro estis apartigita de aliaj konstruaĵoj per profunda fosaĵo kun
-remparo. Malfacile estas priskribi ĉi tiun luksan, belegan palacon.
-Neniu fenestro similis je alia, ankaŭ neniu kolono similis je alia per
-koloro aŭ ornamo. La konstruaĵo havis multajn kupolojn. Ili ĉiuj
-amase elstariĝis en la ĉielon, unu apud la alia kaj unu pli alta ol
-alia, kelkaj--mallarĝaj kaj provizitaj je fenestroj, aliaj--larĝaj kaj
-dikaj, similaj je grandaj vezikegoj. Oro, arĝento, multkoloraj kaheloj,
-kvazaŭ brilanta skvamo, kovris la palacon de supre ĝis malsupre. Ĉe
-sunlumo oni ne povis distingi, ĉu tio estas palaco aŭ granda bukedo el
-gigantaj floroj, ĉu eble fajrobirdoj venis grandamase, disetendante ĉe
-la suno siajn flamantajn plumojn.
-
-Proksime de la palaco staris presejo kaj literfandejo kun loĝejo de
-kompostistoj kaj aparta domo por eksterlandaj laboristoj, kiujn Ivano
-venigis el Anglujo kaj Germanujo. Apude staris sennombraj mastrumaj
-konstruaĵoj, kie loĝis ekonomoj, subekonomoj, kuiristoj, mielfaristoj,
-bakistoj, veturigistoj, hundgardistoj, falkgardistoj kaj ĉiuspecaj
-servistoj.
-
-Ne malpli riĉaj estis preĝejoj en la antaŭurbo. Granda preĝejo de
-Dipatrino estis ekstere multkolore kolorigita; kruco brilis sur ĉiu
-briko, kaj la preĝejo estis kvazaŭ tegita per ora reto.
-
-La beleco de la antaŭurbo dispelis por iom da tempo la malgajajn
-pensojn, kiuj posedis la princon Serèbrjanij dum la tuta vojaĝo. Sed
-baldaŭ malagrablega spektaklo rememorigis al la princo lian situacion.
-Ili preterrajdis kelkajn pendigilojn, vice starantajn. Apude estis
-eŝafodoj kun hakiloj. La pendigiloj kaj eŝafodoj, nigre kolorigitaj,
-ŝajne, estis konstruitaj fortike, ne por unu tago nek unu jaro, sed
-por multaj jaroj.
-
-Kiom ajn sentima estus la homo, li ne povas resti indiferenta ĉe la
-penso pri proksima morto, precipe se tio estas ne glorplena morto meze
-de glavsonorado aŭ tondro de pafilegoj, sed malbrila kaj humiliga morto
-el la manoj de malestiminda ekzekutisto! Kredeble Serèbrjanij,
-preterrajdante apud ekzekutejo, ne povis kaŝi sian ekscitiĝon, kaj ĝi
-malgraŭvole rebrilis sur lia reagema vizaĝo. La kondukantoj rigardis
-la princon kaj diris ridetante:
-
---Jen niaj balanciloj, via princa moŝto! Ŝajne, ili plaĉas al vi,
-ĉar vi ne povas deturni la okulojn!
-
-Miĥeiĉ, kiu rajdis malantaŭ la princo, nenion diris, sed nur ekfajfis
-kaj ekskuis la kapon.
-
-Proksimiĝinte al la remparo, la princo kaj liaj kunvojaĝantoj
-deĉevaliĝis kaj alligis la ĉevalojn al speciale destinitaj kolonoj.
-Ili eniris grandegan korton, plenplenan je almozuloj. Ili ĉiuj laŭte
-preĝis, kantis psalmojn kaj vidigis siajn abomenajn ulcerojn.
-Dvoreckij[41] de l' caro disdonadis al ili manĝaĵon kaj monon, je la
-nomo de l' caro Ivano. De tempo al tempo opriĉnikoj promenis en la
-korto, aliaj sidis surbenke kaj ludis ŝakojn aŭ ĵetostojn. Kelkaj
-opriĉnikoj en angulo de l' korto ludis svajko'n[42] kaj laŭte mokridis
-la malgajninton. La vestoj de l' opriĉnikoj kontrastis la ĉifonojn de
-l' almozuloj. La caraj servistoj brilis je oro. Ĉiu el ili surhavis
-veluran aŭ orŝtofan kaftanon, ornamitan per perloj kaj multekostaj
-ŝtonoj, kaj ili ĉiuj prezentis vivantajn ornamaĵojn de l' mirinda
-palaco, kvazaŭ kunfandiĝante kun ĝi.
-
-Unu juna opriĉniko altiris atenton de Serèbrjanij. Li estis ĉirkaŭ
-dudekjara viro, eksterordinare bela, sed lia vizaĝo esprimis
-malagrablan arogantecon. Li estis vestita pli riĉe ol aliaj, havis,
-spite kutimo, longajn harojn, neniun barbon kaj virinsimilajn manierojn.
-Stranga ankaŭ estis la sintenado de liaj kunuloj rilate al li. Ili
-interparoladis kun li kiel kun egalulo kaj elmontris neniun respekton,
-sed, kiam li aliradis iun grupon da opriĉnikoj, la rondo disiĝis, kaj
-ĉiam oni donis al li lokon sur la benko. Oni lin ĉu gardis kontraŭ
-io, ĉu timis. Ekvidinte Serèbrjanij'n kaj Miĥeiĉ'n, li arogante kaj
-fikse rigardis ilin, vokis la kondukantojn kaj ŝajne demandis pri la
-nomoj de l' alvenintoj. Poste li ree ekrigardis la princon, ekridetis
-kaj diris ion al siaj kunuloj. Ili same ekridetis kaj komencis disiĝi.
-La junulo supreniris ŝtuparon, sin apogis al balustrado kaj daŭre moke
-rigardis la princon Serèbrjanij. Subite granda tumulto fariĝis inter
-almozuloj. Ili grandamase sin ĵetis flanken kaj preskaŭ faligis la
-princon. Ili kriadis kaj kuris for el la palaco kun teruregitaj mienoj!
-La princo miris, sed baldaŭ li komprenis la kaŭzon de l' komuna
-teruro. Grandega urso salte persekutadis la almozulojn. En unu momento
-la korto malpleniĝis, kaj la princo restis sola kontraŭ la urso. Pri
-la forkuro li ne pensis eĉ unu momenton. Pli ol unu fojon Serèbrjanij
-sola ĉasis urson. Tia ĉaso estis lia amuziĝo. Li haltis kaj en la
-sama momento, kiam la urso, premante siajn orelojn al la kapo,
-proksimiĝis al li, volante lin ekkapti per siaj manegoj, li faris movon
-por eltiri sian sabron. Sed la sabron li ne havis! Li forgesis, ke ĝi
-estis fordonita al opriĉnikoj ĉe la trabbariero. La junulo, kiu lin
-observis de l' supro de la ŝtuparo, ekridegis: jes, jes, serĉu la
-sabron!--li mokis.
-
-Per unu bato la urso faligis la princon teren, la dua bato forŝirus
-lian kapon, sed, al lia mirego, la princo ne ricevis la duan baton kaj
-eksentis fluon de varma sango lin superverŝanta.
-
---Leviĝu, bojaro!--diris al li iu, etendante la manon.
-
-La princo leviĝis kaj ekvidis junan deksepjaran opriĉnikon kun
-sangkovrita sabro en la mano. La urso kun dishakita kapo kuŝis surdorse
-kaj, movetante siajn manegojn, estis mortanta ĉe liaj piedoj. La
-opriĉniko, ŝajne, ne estis fiera pri sia venko. Lia dolĉa vizaĝo
-esprimis profundan malĝojon. Konvinkita, ke la urso ne rompis la
-membrojn de l' princo, li volis foriri, ne atendante lian dankon.
-
---Junulo! diris Serèbrjanij: bonvolu diri vian nomon, por ke mi sciu,
-pri kiu mi devas preĝi!
-
---Por kio vi bezonas mian nomon, bojaro? respondis la junulo.--Mi ne
-ŝatas mian nomon, je Dio!
-
-Ĉi tiu stranga respondo mirigis Serèbrjanij'n, sed lia savinto jam
-estis for.
-
---Nu, kara princo! diris Miĥeiĉ, viŝante per la basko de sia kaftano
-la ursan sangon, kiu kovris la princon:--kiel multe mi estis timeganta!
-Mi eĉ kriis al la urso, ke ĝi vin lasu kaj min ataku, sed samtempe tiu
-bravulo--Dio lin gardu--dispecigis al la besto la kapon. Ĉio estas
-aranĝita de tiu senbarbulo, kiu jen staras sur la ŝtuparo. Kara
-princo,--li aldonis murmurete: kien ni alvenis? Ĉu estas eble, ke oni
-deĉenigu ursojn en la korto de l' cara palaco?
-
-Miĥeiĉ estis tute prava, sed la antaŭurbo havis siajn proprajn
-kutimojn, kaj ĉi tie nenio okazis kiel ordinare.
-
-En la cara kortego oni ĉiam havis kelkajn ursojn en feraj kaĝegoj kaj
-de tempo al tempo la caro aŭ liaj opriĉnikoj deĉenigis la bestojn kaj
-amuziĝis per popola teruro. Se la urso iun kripligis, la caro malavare
-rekompencis lin per mono. Kaj se la urso iun mortigis, la caro pagis al
-la parencoj de l' malfeliĉulo kaj la nomon de l' mortigita li
-enskribigis en sian preĝlibron, por preĝi pri li dum diservoj, same
-kiel pri aliaj viktimoj de l' cara amuziĝo aŭ de l' cara kolero.
-
-Baldaŭ du stolnikoj[43] malsupreniris la ŝtuparon kaj diris al la
-princo Serèbrjanij, ke la caro lin ekvidis el sia fenestro kaj deziris
-scii, kiu li estas. Ekkoninte lian nomon, la caro ordonis demandi pri
-lia sano kaj ekdeziris vidi lin la saman tagon ĉe sia manĝotablo.
-
-Ĉi tiu favoro ne multe ĝojigis la princon. Eble Ivano ankoraŭ ne
-aŭdis pri lia malpaco kun opriĉnikoj en la vilaĝo Medvedevka? Sed oni
-ankaŭ povis supozi, kiel tio ne malofte okazis, ke la caro por iom da
-tempo kaŝis sian koleron sub la masko de favoro, por ke neatendita puno
-dum festeno kaj ĝojado aperu pli terura por la krimulo. Ĉiuokaze la
-princo sin preparis al ĉio kaj fervore li preĝis pri sia savo.
-
-Hodiaŭ estis escepta tago en Aleksandra antaŭurbo. Ĉar la caro
-intencis pilgrimi Sùzdalon, li ekdeziris partopreni en la tagmanĝo de
-sia frataro kaj ordonis inviti al sia tablo, krom ordinare kune
-manĝantaj tricent membroj de la frataro, ankaŭ kvarcent opriĉnikojn,
-tiel ke entute li havis sepcent invititojn.
-
-
-
-
-ĈAPITRO VIII.
-
-Festeno.
-
-
-En granda duluma ĉambrego, ornamita per bele pentritaj kolonoj, staris
-tri vicoj da longaj tabloj, po dek tabloj en ĉiu vico, ĉiu tablo
-destinita por dudek personoj. Apartaj tabloj por la caro, la kronprinco
-kaj plej intimaj favoratoj staris en la fundo de la ĉambrego. La gastoj
-estas sidontaj sur longaj benkoj, tegitaj per orŝtofo kaj veluro; por
-la caro estis preparita alta skulptita apogseĝo, ornamita per perlaj
-penikoj kaj havanta du leonojn anstataŭ piedetoj kaj oritan dukapan
-aglon kun disetenditaj flugiloj anstataŭ dorsapogilo. Meze de la
-ĉambrego staris forta kvarangula kverkligna tablo kun same fortaj
-tornitaj piedoj: tutan monton da ora kaj arĝenta vazaro ĝi estis
-subtenanta. Tie staris fandefaritaj pelvoj kun skulptitaj teniloj, tiel
-pezaj, ke kvar viroj apenaŭ povus levi ĉiun el ili; pezaj ĉerpiloj,
-pokaloj, ornamitaj per multo da perloj, kaj diversgrandaj pladoj kun
-presitaj desegnaĵoj. Tie staris pokaloj kaj kruĉoj el multekostaj
-ŝtonoj kaj bovkornoj, ore kadrigitaj. Inter pladoj kaj ĉerpiloj staris
-strangformaj oraj pokaloj, prezentantaj ursojn, leonojn, kokojn, pavojn,
-gruojn, unukornulojn kaj t. p. Ĉiuj ĉi pezaj pladoj, ĉerpiloj,
-pokaloj, birdoj kaj bestoj staris unuj super la aliaj, formante
-piramidon, kies supro preskaŭ atingis la plafonon.
-
-Etikete eniris la ĉambregon brilanta aro da korteganoj kaj dislokiĝis
-sur la benkoj. Tiam sur la tabloj ankoraŭ staris neniu vazaro krom
-salujoj, piprujoj kaj vinagrujoj, kaj neniuj manĝaĵoj krom malvarma
-viando kun oleo, peklitaj kukumoj, prunoj kaj acida lakto en lignaj
-vazoj.
-
-La opriĉnikoj altabliĝis, sed ne komencis la tagmanĝon, atendante la
-caron.
-
-Baldaŭ stolnikoj popare eniris kaj stariĝis apud la cara apogseĝo,
-ilin sekvis dvoreckij'j kaj kravĉij'j.
-
-Fine ektondris trumpetoj, eksonoris multaj sonoriloj sur preĝejaj
-turoj, kaj malrapide eniris la ĉambregon la caro Ivano mem.
-
-Ivano IV estis altkreska, belstatura kaj larĝŝultra. Li surhavis
-longan orŝtofan superveston, borderitan per perloj kaj juveloj. Longa
-kaj peza ĉirkaŭkolo estis ornamita per emajlitaj pentraĵoj,
-prezentantaj Dipatrinon, Kriston, apostolojn kaj profetojn. Ĉirkaŭ la
-kolo li havis ankaŭ oran ĉenon kun granda desegnita kruco. Liaj piedoj
-estis vestitaj per ruĝaj marokenaj botoj kun altaj kalkanumoj,
-ornamitaj per arĝentaj krampoj. Grandan ŝanĝon ekvidis Serèbrjanij
-en la caro Ivano. Lia regulforma vizaĝo restis ankoraŭ bela, sed la
-trajtoj fariĝis pli akraj, lia agla nazo pliĝibiĝis, liaj okuloj
-flamis per malhela fajro, kaj sulkoj vidiĝis sur lia frunto. Plej multe
-mirigis la princon la maldensaj lipharoj kaj la barbo de l' caro. Ivano
-estis nur tridekkvinjara, sed li ŝajnis pli maljuna ol kvardekjarulo.
-Lia vizaĝo havis tute novan esprimon. Tiel ŝanĝiĝas konstruaĵo post
-brulo: ĝi staras ankoraŭ, oni vidas ĉambrojn, sed la ornamo pereis,
-malhelaj fenestroj rigardas iom malice, kaj kvazaŭ io malbona ekloĝis
-en malplenaj ĉambroj!
-
-Tamen, kiam Ivano rigardis afable, ankoraŭ ĉarma estis lia rigardo.
-Lia rideto allogis eĉ tiujn, kiuj lin bone konis kaj malaprobis liajn
-krimojn. Krom sia bela eksteraĵo Ivano posedis ankoraŭ talenton de
-oratoro. Okazis, ke homoj bonkoraj, aŭdante lin, estis konvinkataj pri
-neceseco kaj justeco de liaj teruraj ekzekutoj.
-
-Kiam Ivano eniris, ĉiuj leviĝis kaj profunde salutis la caron. La caro
-malrapide trapaŝis inter la tabloj ĝis sia apogseĝo, haltis kaj
-salutis ĉiuflanken; poste li laŭte tralegis longan preĝon, faris
-signon de kruco, benis la manĝaĵon kaj sidiĝis en sian apogseĝon.
-Krom unu kravĉij kaj ses stolnikoj ĉiuj sekvis lian ekzemplon.
-
-Aro da servistoj, vestitaj per veluraj violkoloraj orbroditaj kaftanoj,
-laŭvice stariĝis antaŭ la caro, salutis lin kaj popare eliris el la
-ĉambrego por alporti manĝaĵon. Baldaŭ ili revenis, portante du cent
-rostitajn cignojn sur oraj pladoj.
-
-La tagmanĝo komenciĝis.
-
-La princo Serèbrjanij havis lokon proksime de la cara tablo kune kun
-bojaroj de zèmŝĉino, kiuj, kvankam ne apartenante al opriĉnino,
-ricevis ĉi tiun fojon, dank' al sia alta rango, la honoran inviton
-tagmanĝi kun la caro. Kelkajn el ili la princo estis konanta antaŭ sia
-forveturo Litovujon. De sur sia loko li bone povis vidi la caron mem kaj
-ĉiujn, kiuj sidis ĉe la tablo de la caro. Malĝoje sin sentis la
-princo, kiam li komparis Ivanon, tian, kian li konis antaŭ kvin jaroj,
-kun nuntempa Ivano, sidanta ĉi tie meze de siaj novaj favoratoj.
-
-Serèbrjanij demandis sian najbaron, unu el tiuj bojaroj, kiujn li iam
-konis:
-
---Kiu sidas dekstre de la caro, tiu junulo pala kaj malgaja?
-
---Kronprinco Ivano Ivànoviĉ,--respondis la bojaro kaj,
-ĉirkaŭrigardinte singarde, li ekmurmuretis:--Dio gardu nin! Li ne
-similas al sia avo, sed al la patro, kruela estas la koro de la junulo,
-kaj ŝajne ni ne havos feliĉon dum lia regado.
-
---Kaj ĉi tiu junulo kun nigraj okuloj kaj afabla vizaĝo, kiu sidas je
-l' ekstremaĵo de la tablo? Liaj trajtoj ion rememorigas al mi, sed mi
-ne scias, kie mi lin estis vidanta.
-
---Vi verŝajne vidis lin, princo, antaŭ kvin jaroj, kiel rindo'n[44]
-ĉe la cara kortego; de tiam li multe sukcesis kaj pli multe li ankoraŭ
-sukcesos. Li estas Boriso Teodòroviĉ Godunòv, plej amata cara
-konsilanto. Rigardu,--daŭrigis la bojaro per mallaŭtigita voĉo:--vi
-vidas apud li tiun flavruĝan larĝŝultrulon, kiu neniun rigardas kaj
-avide manĝas cignoviandon, sulkigante la brovojn. Ĉu vi lin ne konas?
-Li estas Gregoro Lukìĉ Skuratov-Bjelskij, nomata Maluto: amiko,
-konsilanto kaj ekzekutisto de nia caro. Ĉi tie, en la monaĥejo, oni
-lin nomas paraklisiarĥo. Sendube li estas plej intima persono ĉe la
-caro, sed, se Boriso Godunòv eldiros eĉ unu vorton, ĉio fariĝos laŭ
-la deziro de Godunòv! Rigardu tiun tute junan viron,--jen, li verŝas
-vinon al la caro,--li estas Teòdoro Alekseiĉ Basmanov.
-
---Basmanov?--demandis Serèbrjanij, rekonante la belan virinosimilan
-junulon, kies eksteraĵo lin frapis en la cara korto kaj kies neatendita
-ŝerco apenaŭ lin ne pereigis.
-
---Jes, Basmanov. La caro tre amas lin, ŝajne li ne povas vivi sen li.
-Tamen, en ĉiuj gravaj okazoj ne lian konsilon deziras ricevi la caro,
-ne, ne lian,--Boriso'n li demandas!
-
---Jes, jes,--diris Serèbrjanij, fikse rigardante Godunòv'n.--Nun mi
-lin rememoras. Li estis gardanto de l' cara saadako?[45]
-
---Jes, vi estas prava, princo. Ne tre alta ofico, ĉu ne vere? Ne facile
-estas tie plirangiĝi. Sed foje okazis dum ĉasado jen kio: la caro
-proponis vetan arkpafadon. Sendito de l' tatara ĥano Devlèt-Murzà
-partoprenis. Ĉiun fojon, kiam li ekpafadis, la sago trafis la caran
-ĉapon, pendigitan sur stango, cent paŝojn de l' cara tendaro. Dum
-tagmanĝo ne malmulte da pokaloj estis malplenigitaj! Tiam leviĝas la
-caro Ivano kaj diras: donu al mi mian pafarkon, mi trafos ne malpli bone
-ol la tataro! Ekĝojis la tataro: "trafu, via cara moŝto, trafu; mi
-vetas per mil ĉevaloj, kaj vi, via cara moŝto, per kio?"--Mi vetas per
-la urbo Rjazanjo! diris la caro kaj aldonis: donu al mi mian pafarkon.
-Boriso sin ĵetis al la ĉevalo, kiu portis la saadakon, surĉevaliĝis,
-sed subite ni vidas: la ĉevalo batas per la hufoj, stariĝas sur la
-postaj piedoj kaj ekgalopas tiel rapide, ke tuj ĝi malaperas kune kun
-Boriso. Post kvarono da horo Boriso revenas,--la sagujo kaj la sagoj
-rompitaj, parte disŝutitaj, la pafarko ankaŭ disrompita. Boriso--kun
-vundo sur la frunto--tuj deĉevaliĝas, sin ĵetas al la piedoj de l'
-caro: "pardonu, via cara moŝto, mi ne povis deteni la ĉevalon, mi
-rompis vian saadakon!" Sed la caro tiam jam duone malebriiĝis.--Bone!
-li diris: vi ne estos plu, malsaĝulo, ĉe mia saadako, sed mi nun ne
-deziras pafi el alia pafarko!--De tiam Boriso komencis plialtiĝi, kaj
-malfacile estas diveni, kiun rangon ankoraŭ li atingos. Kia
-viro!--daŭrigis la bojaro:--neniam li sin ŝovas antaŭen kaj ĉiam li
-estas proksime, neniam li diras la veron aŭ kontraŭdiras al la caro,
-li iras sian apartan vojon, ne havante rilaton kun iu sanga ago aŭ
-ekzekuto. Ĉirkaŭ li fluas rivero da sango, kaj li estas pura kaj
-blanka kiel infano, li eĉ ne estas enskribita kiel opriĉniko. Jen
-rigardu!--li montris viron kun malbona rideto:--jen patro de Teòdoro
-Basmanov, Aleksiso Basmanov, jen Bazilo Grjaznòj, jen pastro Levkij,
-abato de monaĥejo de Ĉùdovo. Dio gardu nin! Ne pastro li estas, sed
-granda pekulo!
-
-Serèbrjanij aŭskultis scivole, sed malĝoje.
-
---Diru, bojaro!--li demandis: diru, mi petas, kiu estas ĉi tiu
-altkreska tridekjarulo kun nigraj okuloj kaj buklaj haroj? Li drinkas
-jam kvaran grandegan pokalon! Bonege li drinkas, sed ŝajne ne pro
-ĝojo! Kiel li sulkigas la brovojn! Liaj okuloj ĵetas fulmojn! Ĉu li
-freneziĝis? Rigardu, kiel li tranĉas tablotukon per tranĉilo!
-
---Ĉu vi lin ne rekonas, princo? Li estas el la niaj. Verdire li multe
-ŝanĝiĝis, de kiam li fariĝis opriĉniko por malhonoro de ĉiuj
-bojaroj. Li estas princo Afonasjo Ivànoviĉ Vjàzemskij. Vera bravulo,
-sed ne longe daŭros lia gloro! Kiam li enamiĝis, li fariĝis kvazaŭ
-frenezulo. Nenion li vidas, nenion aŭdas, li parolas kun si mem, kiel
-frenezulo, kaj en ĉeesto de la caro li parolas tion, ke terure fariĝas
-lin aŭdi. Sed ĝis nun ĉion pardonas al li la caro: li lin amas kaj
-kompatas. Oni diras, ke eĉ opriĉniko li fariĝis pro amo.
-
-Kaj la bojaro sin klinis al la princo Serèbrjanij, volante rakonti al
-li kelkajn detalaĵojn pri Vjàzemskij, sed en la sama momento
-proksimiĝis al ili stolniko kaj diris al la princo, starigante antaŭ
-li pladon kun rostaĵo:
-
---Princo Nikito, la granda caro donacas al vi pladon de sia propra
-tablo!
-
-La princo leviĝis kaj laŭkutime profunde salutis la caron.
-
-Tiam ĉiuj sidantaj ĉe la sama tablo kun Serèbrjanij ankaŭ leviĝis
-kaj salutis lin, gratulante lin okaze de la cara favoro. Serèbrjanij
-devis ĉiun danki per aparta saluto.
-
-Dume la stolniko revenis al la caro kaj diris al li kun saluto:
-
---Granda caro! Princo Nikito akceptis la pladon kaj profunde salutas
-vian caran moŝton!
-
-Kiam la cignoviando estis manĝita, la servistoj popare eliris el la
-ĉambrego kaj revenis kun tricent rostitaj pavoj, kies disetenditaj
-vostoj balanciĝis super ĉiu plado, kvazaŭ ventumilo. Poste oni
-alportis grandajn kukojn kun farĉaĵo el kokviando kaj fromaĝo,
-ĉiuspecajn flanojn, malgrandajn kuketojn kaj platajn kukojn. Dum la
-gastoj manĝis, la servistoj disdonadis ĉerpilojn kaj pokalojn, plenajn
-je mieltrinkaĵo--ĉeriza, junipera kaj frangola. Aliaj alportis
-diversajn eksterlandajn vinojn--roman, rejnan kaj muskatan. Apartaj
-stolnikoj iradis tien kaj reen inter la tabloj, montrante al servistoj,
-kies pokalon oni devas plenigi.
-
-Kontraŭ Serèbrjanij sidis maljuna bojaro, kiu ial estis ekscitinta la
-caran koleron. La bojaro antaŭvidis nenion bonan por si, ne sciante
-nur, kiel li estos punita, kaj trankvile atendis sian sorton. Ĉiuj
-miregis, kiam la kravĉij[32] Teòdoro Basmanov mem alportis al li
-pokalon da vino.
-
---Bazilo! diris Basmanov: la granda caro donacas al vi vinon!
-
-La maljunulo leviĝis, salutis la caron kaj eltrinkis la vinon, kaj
-Basmanov, reveninte al la caro, raportis:
-
---Bojaro Bazilo eltrinkis la pokalon kaj salutas vian caran moŝton!
-
-Ĉiuj leviĝis kaj salutis la maljunulon, li ankaŭ devus ĉiujn
-resaluti, sed la bojaro staris senmova. Li kun peno spiris, li tremis
-per sia tuta korpo. Subite liaj okuloj fariĝis sangruĝaj, lia vizaĝo
-bluiĝis, kaj li falis teren.
-
---La bojaro estas ebria!--diris la caro: oni lin forportu!
-
-Murmureto trakuris la kunvenon, kaj la bojaroj de zèmŝĉino
-interrigardadis kaj sidis kun mallevitaj okuloj super siaj teleroj, ne
-kuraĝante eĉ eldiri vorton.
-
-Ektremis Serèbrjanij. Antaŭ nelonge li ne volis kredi, aŭdante pri la
-cara krueleco, nuntempe li mem fariĝis atestanto de ĉi tiu terura
-venĝo.
-
---Eble min ankaŭ atendas la sama sorto?--li pensis.
-
-Dume oni forportis la mortinton, kaj la tagmanĝo daŭris, kvazaŭ
-nenio okazis. La harpistoj ludis, la sonoriloj sonoris, la korteganoj
-laŭte interparolis kaj ridis. La servistoj, kiuj ĝis nun surhavis
-velurajn vestojn, nun ekaperis en orŝtofaj kaftanoj. Ĉi tiu ŝanĝado
-de l' vesto estis unu el luksaĵoj de l' cara tagmanĝo. Oni alportis
-diversajn gelatenojn, plue--gruojn spicitajn, kokojn peklitajn kun
-zingibro, kokinojn kaj anasinojn senostigitajn, kukumojn. Poste sekvis
-diversaj supoj kaj interalie tri specoj da kokina supo--blanka, nigra
-kaj safrana. Fine oni alportis tetraojn kun prunoj, anserojn kun milia
-kaĉo kaj tetrojn kun safrano.
-
-Tiam venis tempo de intermanĝo, kaj oni disdonis al la gastoj
-mieltrinkaĵojn--riban kaj tiel nomatajn princan kaj bojaran--kaj
-vinojn: alikanton, bastron kaj malvazion[46].
-
-La interparolado fariĝis pli laŭta, la ridego aŭdiĝis pli ofte,
-kelkaj jam fariĝis iom ebriaj. Serèbrjanij inter opriĉnikoj ekvidis
-ĉe malproksime staranta tablo la junulon, kiu antaŭ kelkaj horoj estis
-lin savinta. La princo demandis pri li siajn najbarojn, sed la bojaroj
-de zèmŝĉino ne konis la junulon. La juna opriĉniko, kubutapoginte
-sur la tablon, sidis en profunda medito kaj ne partoprenis la komunan
-ĝojadon. La princo jam volis demandi pri lia nomo la preterpasantan
-serviston, sed subite li aŭdis post sia dorso:
-
---Princo Nikito! La granda caro donacas al vi vinon!
-
-Serèbrjanij ektremis. Post li staris, kun aroganta rideto sur la lipoj,
-Teòdoro Basmanov, etendante al li pokalon, plenan je vino.
-
-Ne hezitante eĉ unu momenton, la princo salutis la caron kaj eltrinkis
-la tutan vinon.
-
-Ĉiuj rigardis lin kun scivolo, li mem atendis tujan morton kaj tre
-estis mirigita, ne sentante efikon de veneno. Anstataŭ antaŭmorta
-malvarmo agrabla varmeco trakuris lian korpon kaj malaperigis nevolan
-palecon de lia vizaĝo. La vino, donacita de la caro, estis pura malnova
-bastro. Serèbrjanij divenis, ke la caro aŭ pardonis al li la kulpon,
-aŭ eble ankoraŭ nenion scias.
-
-Jam pli ol kvar horojn daŭris la tagmanĝo, tamen finiĝis nur la unua
-duono. La kuiristoj de l' caro multe penadis en ĉi tiu tago. Neniam
-antaŭe ili kuiris tiajn bonajn turnrostitajn renojn kaj karasojn kun
-ŝafidviando. Apartan miregon vekis gigantaj fiŝoj, kaptitaj en Blanka
-Maro kaj alsenditaj al la caro el la monaĥejo de Solovkì. La fiŝoj
-estis alvenigitaj vivantaj, en grandegaj bareloj, la vojaĝo daŭris
-kelkajn semajnojn. Ĉi tiuj fiŝoj kuŝis en grandegaj arĝentaj kaj
-oraj pelvoj, kaj ĉiun portis po kelkaj servistoj. Jen kie la kuiristoj
-aperigis sian tutan artecon! La sturgoj kaj sevrugoj estis tiel mirinde
-preparitaj, ke ili similis je kokoj kun disetenditaj flugiloj, je
-flugilhavaj serpentoj kun malfermitaj buŝegoj. Bongustaj estis ankaŭ
-leporoj kun vermiĉelo, kaj la gastoj, kvankam treege sataj, ne
-preterpasigis koturnojn kun bulba saŭco nek alaŭdojn kun ajlo kaj
-safrano.
-
-Fine, laŭ mansigno de l' stolniko, oni deprenis de l' tabloj salon,
-pipron kaj vinagron, ĉiujn viandojn kaj fiŝojn. La servistoj foriris
-kaj revenis en novaj vestoj. La orŝtofajn kaftanojn ili anstataŭigis
-per someraj kuntuŝoj[47] el blanka veluro, arĝentbroditaj kaj
-borderitaj per zibelfelo. Ĉi tiu vestaro estis ankoraŭ pli riĉa kaj
-pli bela ol la du unuaj. La servistoj alportis en la ĉambregon figuron
-de Kremlo, faritan el sukero, kvin pudojn pezan, kaj starigis ĝin
-antaŭ la caro. La figuro estis tre arte farita. Dentohavaj muroj,
-turetoj kaj eĉ homoj piedirantaj aŭ rajdantaj estis zorge ellaboritaj.
-Similaj figuroj, nur pli malgrandaj, du-tri pudojn pezaj, ornamis aliajn
-tablojn. Poste oni alportis preskaŭ cent oritajn kaj kolorigitajn
-arbojn, kies branĉoj, anstataŭ fruktoj, estis ŝarĝitaj per mielkukoj
-kaj dolĉaj kukoj. Samtempe aperis sur la tabloj leonoj, agloj kaj aliaj
-birdoj, elfanditaj el sukero. Inter la urbfiguroj kaj la birdoj kuŝis
-montoj da pomoj, beroj kaj nuksoj. Sed neniu jam manĝis fruktojn, ĉiuj
-estis plensatigitaj. Kelkaj gastoj trinkis ankoraŭ siajn pokalojn da
-vino pli pro etiketo ol pro soifo; aliaj dormetis, sin apogante sur la
-tablon; multaj jam kuŝis sub la benkoj, ĉiuj senescepte jam demetis la
-zonojn kaj malbutonumis la kaftanojn. La karaktero de ĉiu gasto
-vidiĝis pli bone.
-
-La caro preskaŭ nenion manĝis. Dum tagmanĝo li multe ŝercis kaj
-bonkore parolis kun siaj najbaroj. Lia vizaĝo ne ŝanĝiĝis ĉe la
-fino de l' tagmanĝo. La samon oni povas diri pri Godunòv. Boriso,
-ŝajne, ne preterpasigis bongustan manĝaĵon, nek pokalon da forta
-vino, li estis gaja, amuzis la caron kaj liajn favoratojn per saĝaj
-paroloj, sed ĉiam restis sindetenema. La trajtoj de lia vizaĝo, same
-kiel en komenco de l' tagmanĝo, aperigis miksaĵon de saĝeco, konscia
-humileco kaj memfido. Boriso nerimarkite ekridetis, ĵetante rapidan
-rigardon sur la aron da ebriaj kaj dormantaj korteganoj, kaj malestimo
-trakuris liajn lipojn.
-
-La kronprinco Ivano multe manĝis, silentis, aŭskultis kaj de tempo al
-tempo interrompis la parolanton per maldeca aŭ ofenda ŝerco. Plej
-multe li atakis Maluton Skuratov, kvankam Skuratov ne similis la homon,
-kiu tolerus ofendon. Lia eksteraĵo teruris eĉ la plej maltimajn. Lia
-frunto estis mallarĝa kaj kunpremita, la kapharoj komenciĝis de super
-la brovoj, male--la makzeloj kaj vangostoj estis nekonforme grandaj; la
-kapo havis malgrandan vizaĝon, kaj la nuko similis larĝan kaldronon,
-ankaŭ post la oreloj troviĝis tiaj grandaj elstaraĵoj, ke la oreloj
-ŝajnis enfalintaj. La okuloj de nedifinebla koloro neniun rigardis
-rekte, sed teruro ekposedis tiun, kiu okaze renkontis ĉi tiun malhelan
-rigardon! Ŝajne, neniu grandanima sento, neniu penso, superanta la
-sferon de brutaj instinktoj, povis penetri en ĉi tiun malgrandan
-cerbon, kovritan de dika kranio kaj densaj haregoj. La vizaĝo esprimis
-ion senesperigan kaj nekortuŝeblan. Rigardante Maluton, oni klare
-vidis, ke senrezultate estus serĉi en li iun homsenton. Efektive,
-morale li vivis aparte de ĉiuj homoj, en ilia medio li vivis izolita,
-sen ies amikeco aŭ intimeco; li ne estis plu homo, sed vera cara hundo,
-preta disŝiri ĉiun, kiun montros al li Ivano.
-
-La sola homa sento de Maluto estis, ŝajne, lia amo al la filo, la juna
-Maksimo Skuratov. Sed kia amo? Amo de sovaĝa besto, amo senkonscia,
-kvankam preta al sinoferado. Ĝin pligrandigis la ambicio de Maluto.
-Devenante mem el popolamaso, li multege enviis nobelojn kaj
-altrangulojn, kaj lia celo estis plialtigi almenaŭ siajn posteulojn,
-antaŭ ĉio la amatan sian solan filon. La penso, ke lia Maksimo ĉiam
-restos en okuloj de l' popolo pli malalta ol la fieraj bojaroj, milojn
-da kiuj li, Maluto, jam estis ekzekutinta, ĉi tiu penso lin frenezigis.
-Per oro li penadis atingi honorojn, je kiuj li estis senigita pro sia
-deveno, kaj apartan plezuregon li sentis dum ekzekutoj: li sin venĝis
-al la malamegataj bojaroj, li riĉiĝis per ilia havaĵo kaj li sin
-plialtigis en cara favoro, alcelante ankaŭ plialtigi sian amatan filon.
-Sed, krom ĉi tiuj motivoj, la sango mem estis por li necesaĵo kaj
-fonto de plezuro. Multajn li mortigis propramane, kaj la kroniko
-rakontas, ke iufoje, post la ekzekutoj, li propramane dishakadis la
-kadavrojn, ĵetante pecojn al hundoj. Por plenigi la bildon de ĉi tiu
-persono, oni devas aldoni, ke, malgraŭ lia tre limigita intelekto, li,
-kvazaŭ sovaĝa besto, estis treege ruza, dum milito li distingiĝis
-per eksterordinara braveco, en interrilatoj li estis tre suspektema,
-kiel ĉiu sklavo, atinginta ne merititan honoron, kaj neniu tiel longe
-memoris ofendon, kiel Maluto Skuratov.
-
-Tia estis la viro, kiun tiel nesingarde ofendadis la kronprinco.
-
-Specialan kaŭzon havis Ivano Ivànoviĉ por moki Maluton. Maluto,
-turmentata de envio kaj ambicio, de longe soifis bojaran rangon; sed la
-caro, kiu iufoje ankaŭ respektis antikvajn kutimojn, ne deziris
-malhonori la plej altan rusan rangon per la persono de sia malaltranga
-favoratulo kaj ne atentis liajn klopodojn. Tiam Maluto kuraĝis
-rememorigi al Ivano sian deziron. La saman matenon, ĉe la eliro de la
-caro el lia dormoĉambro, Maluto falis teren antaŭ li, elkalkulis
-ĉiujn siajn meritojn kaj petis kiel rekompencon donaci al li bojaran
-ĉapon. Ivano kun pacienco aŭskultis lin ĝis la fino, ekridis kaj
-nomis lin hundo. Kaj nun, dum tagmanĝo, la kronprinco rememorigis al
-Maluto lian nesukcesintan peton. Ne devus li tion fari, se li pli bone
-konus Maluton! Maluto eksilentis kaj fariĝis pli kaj pli pala. Kun
-granda malplezuro la caro konstatis la malamikajn rilatojn inter Maluto
-kaj la kronprinco. Por ŝanĝi la temon, li sin turnis al Vjàzemskij.
-
---Afonĉjo,--li diris duonvoĉe: ĉu longe ankoraŭ vi estos malgaja? Mi
-ne rekonas mian bonan opriĉnikon! Ĉu vin tute formanĝis la amo, la
-malbonega serpento?
-
---Vjàzemskij ne estas opriĉniko,--rimarkigis la kronprinco.--Li
-sopiras, kvazaŭ juna knabino. Via cara moŝto, ordonu vesti lin per
-sarafano[48] kaj razigi lian barbon, por ke li similu je Teòdoro
-Basmanov, aŭ ordonu, ke li kantu kune kun harpistoj. Harpo estos por li
-pli konvena ol sabro!
-
---Via kronprinca moŝto!--ekkriis Vjàzemskij: se vi estus kvin jarojn
-pli aĝa kaj ne estus filo de l' caro, mi vin elvokus pro tia
-malhonorigo sur placon de Triunuo en Moskvo,--tie ni mezurus niajn
-fortojn, kaj Dio mem decidus, al kiu konvenas manumi batalilojn, al kiu
-ludi la harpon!
-
---Afonĉjo,--severe ekkriis la caro:--ne forgesu, antaŭ kiu vi parolas!
-
---Granda caro Ivano,--arogante respondis Vjàzemskij. Se mi ŝajnas al
-vi kulpa, ordonu, ke oni min senkapigu, sed mi ne permesos, ke la
-kronprinco min ofendu!
-
---Ne,--diris per pli mola tono la caro, kiu ĉiam pardonis al
-Vjàzemskij ĉiujn liajn strangaĵojn, ŝatante lian bravecon:--ne venis
-ankoraŭ tempo dehaki la kapon de Afonĉjo. Li ankoraŭ servu al la
-caro! Aŭskultu, Afonĉjo, mi rakontos al vi fabelon, la saman, kiun la
-pasintan nokton rakontis al mi la blinda Filĉjo. En la glora urbo
-Rostovo, la bela urbo, loĝis brava junulo, Aleĉjo Popoviĉ. Pli ol
-sian vivon li ekamis junan princinon, kies nomon mi forgesis. Sed ŝi
-estis edzino de la maljuna Tugarin Zmejeviĉ kaj, kiom ajn klopodis
-Aleĉjo, ĉiam li ricevis de ŝi rifuzon:--"mi ne amas vin, junulo, mi
-amas sole mian edzon, mian karan maljunan Zmejeviĉ'n".--"Bone!"--diris
-Aleĉjo: "vi ankaŭ min estos amanta, mia blanka cignineto". Kun dekdu
-fidelaj servistoj li penetris en la palacon de Zmejeviĉ kaj forportis
-lian junan edzinon.--"Gloro al vi, bravulo!"--diris la virino: "ke vi
-povis ne nur min ami, sed ankaŭ min akiri per glavo; kaj pro tio mi vin
-amas pli ol mian vivon, pli ol la lumon, pli ol mian abomenan maljunan
-edzon Zmejeviĉ!"--Nu, diru, Afonĉjo,--aldonis la caro, fikse
-rigardante Vjàzemskij'n:--kiel plaĉas al vi la fabelo de l' blinda
-Filĉjo?
-
-Avide aŭskultis la princo Vjàzemskij la rakonton de l' caro. Enfalis
-ĝi en lian animon, kvazaŭ fajreroj en sekajn garbojn,--ekflamis pasio
-en lia brusto, ekbrilis la okuloj.
-
---Afonĉjo,--daŭrigis la caro: nun mi forveturas al pilgrimado
-Suzdalon, kaj vi iru Moskvon al bojaro Druĵino Andrèeviĉ Morozov,
-demandu lin pri lia farto, diru, ke mi vin sendis por depreni mian
-malfavoron... Kaj ne forgesu,--li aldonis plensignife: ne forgesu
-kunpreni, por pli granda honoro, pli multe da opriĉnikoj!
-
-Serèbrjanij bone vidis, kiel ŝanĝiĝis la vizaĝo de Vjàzemskij, kia
-sovaĝa ĝojo ekbrilis en liaj okuloj, sed li ne estis aŭdinta la
-interparoladon de la caro kun princo Vjàzemskij.
-
-Se divenus Nikito Romànoviĉ, kio ĝojigas la princon-opriĉnikon, li
-forgesus pri la ĉeesto de l' caro, li deŝirus akran sabron de la muro,
-li dehakus la kapon al Vjàzemskij; pereigus li sendube sian kapon, sed
-ĉi tiun fojon lin savis sonoj de l' harpoj, de l' preĝejaj sonoriloj
-kaj laŭta interparolado de opriĉnikoj. Li ne sciis, pri kio ĝojis
-Vjàzemskij!
-
-Fine Ivano leviĝis. Ĉiuj korteganoj ekmoviĝis, kvazaŭ abeloj,
-maltrankviligitaj en la abelujo. Kiu nur povis, leviĝis ankaŭ, kaj
-ĉiuj laŭvice aliradis la caron por ricevi de li sekigitajn prunojn,
-kiujn li propramane disdonis al la frataro. En la sama momento tra la
-aro traŝoviĝis opriĉniko, ne partopreninta la festenon, kaj ion
-murmuretis al Maluto Skuratov. Maluto ruĝiĝis, kaj koleron esprimis
-lia vizaĝo. Ĉion rimarkis la akravida caro! Ivano postulis klarigon.
-
---Via cara moŝto!--ekkriis Maluto: neniam aŭdita ago! Perfido, ribelo
-kontraŭ via cara moŝto!
-
-Ĉe la vorto "perfido" la caro paliĝis, kaj liaj okuloj ekbrilis.
-
---Via cara moŝto!--daŭrigis Skuratov: antaŭ kelkaj tagoj mi sendis
-revizion en ĉirkaŭaĵon de Moskvo por ekscii, ĉu apudmoskva
-loĝantaro bone gardas vian caran regularon. Subite iu nekonata bojaro
-kun siaj servistoj atakis la reviziistojn. Multajn ili mortigis, kaj
-mian ĉevalserviston ili tute kripligis. Jen li staras post la pordo,
-kruele batita! Ĉu li povas eniri?
-
-Ivano ĉirkaŭrigardis ĉiujn siajn opriĉnikojn kaj sur ĉiuj vizaĝoj
-legis koleron kaj indignon. Tiam liaj trajtoj akceptis esprimon de ia
-stranga plezuro kaj li diris per trankvila voĉo:
-
---Li eniru!
-
-Baldaŭ la aro disiĝis, kaj en la ĉambregon eniris Mateo Ĥomjàk kun
-bandaĝita kapo.
-
-
-
-
-ĈAPITRO IX.
-
-Juĝa esploro.
-
-
-Ĥomjàk eĉ ne estis lavinta la vizaĝon, male, li intence makulis per
-sango sian bandaĝon kaj siajn vestojn, por ke la caro vidu, kiel kruele
-oni lin batis.
-
-Proksimiĝinte al Ivano, li falis teren kaj surgenue atendis la permeson
-paroli.
-
-Ĉiuj scivole rigardis Ĥomjàk'n. Caro la unua rompis la silenton.
-
---Kontraŭ kiu vi plendas?--li demandis: kiel okazis la afero? Rakontu
-de l' komenco!
-
---Mi mem ne scias, via cara moŝto, kontraŭ kiu mi plendas. La hundo ne
-diris al mi sian nomon! Kaj mi surgenue plendas nun al via cara moŝto,
-ke mi estas batita kaj kripligita de nekonata viro!
-
-La komuna atento plialtiĝis; oni eĉ ne kuraĝis spiri. Ĥomjàk
-daŭrigis:
-
---Ni venis, via cara moŝto, kiel reviziistoj, en vilaĝon Medvedevka,
-kaj subite atakis nin malbenitaj nekonatoj. Ili falis sur nin, kiel
-neĝo sur la kapon, trapikis, dishakis unu dekon da viroj, la aliajn
-ligis; kaj ilia bojaro, kanajlo, jam volis nin ĉiujn pendigi, kaj la
-du rabistojn, kiujn ni estis kaptintaj dum revizio, li liberigis.
-
-Eksilentis Ĥomjàk kaj ordigis sian sangmakulitan bandaĝon sur la
-kapo. Nekredema surda murmuro ekaŭdiĝis inter la opriĉnikoj. La
-rakonto ŝajnis nekredinda. La caro ankaŭ dubis.
-
---Ĉu la veron vi parolas, amiko?--li diris, trapikante Ĥomjàk'n per
-sia agla rigardo.--Eble vi estis ebria? Eble bona kruĉo da "brago"[49]
-sekvigis tiun kripligon?
-
---Mi estas preta ĵuri antaŭ kruco, ke mi diras la veron; aŭ, pli
-bone, mi ĵuras per mia kapo!
-
---Sed diru do, amiko, kial la nekonata bojaro vin ne pendigis?
-
---Kredeble, li ŝanĝis sian intencon, li neniun pendigis, li nur
-ordonis vipi nin ĉiujn.
-
-Murmuro ree trakuris inter la aŭdantaro.
-
---Ĉu vi estis multaj en la taĉmento?
-
---Kvindek viroj, mi la kvindekunua.
-
---Kaj la liaj?
-
---Mi ne volas mensogi,--ili estis pli malmultenombraj, ĉirkaŭ dudek
-aŭ tridek...
-
---Kaj vi permesis, ke oni vin ligu kaj vipu, kvazaŭ vi estus
-virinaĉoj! De kie venis tia timegeco? Ĉu viaj brakoj estis
-paralizitaj? He, vi, bravulo en via angulo, veran ridindaĵon vi
-rakontas! Kiu do estas la bojaro, kiu dum plena tago kuraĝas ataki la
-opriĉnikojn? Neeblaĵo!.. Certe, la bojaroj deziras neniigi la
-opriĉnikojn, sed ili ne kuraĝas! Min ili ankaŭ volonte formanĝus,
-tamen--okulo vidas, sed lango ne trafas! Aŭskultu, se vi deziras, ke mi
-kredu al vi, diru la nomon de la bojaro, alie konfesu vian mensogon. Kaj
-se vi ne povas ĝin nomi kaj ne konfesos,--malbone al vi estos, amiko!
-
---Via cara moŝto!--diris la ĉevalservisto tre firme: Dio scias, ke mi
-diras la veron. Vi povas min ekzekutigi, mi ne timas la morton, mi timas
-la mensogon, estu ĉiuj viaj homoj miaj atestantoj!
-
-Kaj li montris la opriĉnikojn, kvazaŭ alvokante ilin esti atestantoj.
-Subite lia rigardo falis sur Serèbijanij'n.
-
-Ne facile estas priskribi, kio fariĝis en la koro de Ĥomjàk. Miregon,
-dubon kaj fine ĝojon, malican ĝojon revidigis en si liaj trajtoj.
-
---Via cara moŝto!--li ekkriis: se vi deziras scii, kiu nin atakis, kiu
-mortigis la kamaradojn kaj ordonis nin vipi, diru, ke ĉi tiu bojaro
-deklaru sian nomon!
-
-Ĉies okuloj sin turnis al Serèbrjanij. La caro kuntiris siajn
-senharajn brovojn kaj fikse observadis la princon tute senparole. Nikito
-Romànoviĉ staris senmova, trankvila, sed pala.
-
---Nikito!--fine diris la caro, malrapide eldirante ĉiun vorton: venu
-ĉi tien, respondu, ĉu vi konas ĉi tiun homon?
-
---Jes, via cara moŝto!
-
---Ĉu vere vi estis atakinta lin kaj liajn kunulojn?
-
---Via cara moŝto! Ĉi tiu homo kaj liaj kunuloj mem atakis la
-vilaĝanojn...
-
-Ĥomjàk interrompis la princon. Por pereigi la malamikon, li decidis ne
-indulgi sin mem.
-
---Via cara moŝto!--li diris: bonvolu ne fidi al la bojaro! Li mensogas!
-Li volas min kalumnii, ĉar mi estas servisto, ĉar mi ne estas
-altrangulo, kaj tiamaniere vi ne ekkonos la veron. Ordonu, via cara
-moŝto, juĝe esplori la aferon, bonvolu demandi miajn kamaradojn aŭ,
-prefere, ordonu nin ambaŭ turmente esplori, kaj vi vidos la veron!
-
-Serèbrjanij rigardis Ĥomjàk'n kun malestimo.
-
---Via cara moŝto,--li diris: mi ne malkonfesas mian agon. Mi atakis ĉi
-tiun homon kaj liajn kamaradojn, mi ordonis ilin vipi...
-
---Sufiĉas!--severe interrompis la caro.--Respondu: kiam vi ilin atakis,
-ĉu vi sciis, ke ili estas miaj opriĉnikoj?
-
---Ne, via cara moŝto!
-
---Kaj kiam vi volis ilin pendigi, ili diris al vi, kiu ili estas?
-
---Jes, via cara moŝto!
-
---Kial do vi ilin ne pendigis?
-
---Ĉar mi preferis, ke viaj juĝistoj ilin juĝe esploru!
-
---Kial do vi tuj de komenco ne sendis ilin al miaj juĝistoj?
-
-La princo ne sciis, kion diri.
-
-La caro ekzamenis lin per rigardo, penetranta ĝis en la fundon de lia
-animo.
-
---Ne pro tio vi ilin ne pendigis, ke vi ekdeziris ilin sendi al miaj
-juĝistoj, sed pro tio, ke ili sin nomis caraj servistoj! Kaj
-vi,--daŭrigis la caro kun ĉiam kreskanta kolero,--vi, sciante, ke ili
-estas miaj servistoj, vi ordonis ilin vipi?
-
---Via cara moŝto...
-
---Sufiĉe!--ektondris Ivano.--La esploro estas finita. Frataro!--li sin
-turnis al siaj favoratoj: diru, kion meritas la bojaro Nikito? Konigu
-viajn pensojn, mi deziras scii, kion pensas ĉiu el vi!
-
-La voĉo de la caro estis firma, sed lia rigardo diris, ke li jam estis
-decidinta en sia koro la sorton de l' princo, kaj ke malfeliĉo atendas
-tiun, kies verdikto estos pli malsevera, ol lia.
-
---Nu, diru, homoj!--li ripetis, plilaŭtigante la voĉon,--kion meritas
-Nikito?
-
---Morton!--diris la kronprinco.
-
---Morton!--ripetis Maluto, Grjaznòj, pastro Levkij kaj ambaŭ
-Basmanov'j.
-
---Li do ricevu la morton!--diris Ivano trankvile,--ĉar skribite estas:
-kiu levis la glavon, per glavo pereos! Prenu lin!
-
-La princo silente salutis la caron. Kelkaj viroj tuj ĉirkaŭis lin kaj
-elirigis lin el la ĉambrego. Multaj sekvis ilin por vidi la ekzekuton,
-aliaj restis. Malsonora murmuro aŭdiĝis en la ĉambrego. La caro sin
-turnis al la opriĉnikoj. Lia mieno estis solena.
-
---Frataro!--li demandis: ĉu justa estis mia juĝo?
-
---Justa, justa! ekaŭdiĝis inter la plej proksimaj opriĉnikoj.
-
---Justa, justa!--ripetadis la pli malproksimaj.
-
---Ne justa!--diris unu sola voĉo.
-
-La opriĉnikoj ekscitiĝis.
-
---Kiu diris? Kiu eldiris la vorton? Ne justa estas la juĝo de l'
-caro?--aŭdiĝis ĉie.
-
-Ĉies vizaĝoj esprimis miron, ĉies okuloj ekbrilis per indigno. Nur
-unu, la plej kruela, ne montris koleron. Maluto fariĝis pala, kiel
-morto.
-
---Kiu diras, ke ne justa estas mia juĝo?--demandis Ivano, penante doni
-al siaj trajtoj plej trankvilan esprimon.--Kiu diris ĉi tion, elpaŝu
-antaŭen!
-
---Via cara moŝto!--diris Maluto, treege ekscitita: inter viaj fidelaj
-servistoj nun estas multe da ebriaj, multe da tiuj, kiuj parolas, ne
-demandinte sian prudenton! Ne serĉu ĉi tiun drinkulon, via cara
-moŝto! Kiam li estos sobra, li mem ne kredos, ke li tion eldiris en
-ebria stato.
-
-La caro nefideme rigardis Maluton.
-
---Sankta paraklisiarĥo!--li diris, ridetante: de kiam vi fariĝis tiel
-bonkora?
-
---Via cara moŝto!--daŭrigis Maluto: ne ordonu...
-
-Sed estis jam tro malfrue.
-
-La filo de Maluto jam elpaŝis antaŭen kaj respektplene staris antaŭ
-la caro. Maksimo Skuratov estis la sama opriĉniko, kiu ĵus savis
-Serèbrjanij'n de l' urso.
-
---Ha, Makĉjo, do estas vi, kiu mallaŭdas mian juĝon,--diris Ivano,
-rigardante kun malbona rideto jen la patron, jen la filon.--Nu, diru,
-Makĉjo, kial do ne plaĉis al vi mia juĝo?
-
---Via cara moŝto, vi ne ĝis fino aŭskultis la princon Serèbrjanij,
-vi ne permesis al li sin pravigi, vi eĉ ne demandis lin, pro kio li
-volis pendigi Ĥomjàk'n.
-
---Via cara moŝto, ne aŭskultu lin,--petegis Maluto,--li estas ebria.
-Ĉu vi ne vidas, li estas ebria. Bonvolu lin ne aŭskulti! For,
-drinkulo, jen kiom multe vi drinkis! For, for de ĉi tie!
-
---Maksimo drinkis nek vinon, nek mieltrinkaĵon,--malice rimarkis la
-kronprinco.--Mi lin observadis la tutan tagmanĝon, li eĉ ne trempis la
-lipharojn!
-
-Maluto ĵetis sur la kronprincon rigardon, kiu estus tremiginta ĉiun
-alian. Sed la kronprinco opiniis sin neatingebla por la venĝo de
-Maluto. La dua filo de Ivano la Terura, la kronprinco Ivano Ivànoviĉ
-posedis preskaŭ ĉiujn malvirtojn de sia patro, kaj la malbonaj
-ekzemploj ĉiam pli kaj pli malaperigis la bonajn trajtojn de lia
-karaktero. La kronprinco jam ne konis kompaton.
-
---Jes,--li ripetis, ridetante: Maksimo nenion drinkis nek manĝis
-hodiaŭ. Li ne ŝatas nian vivmanieron. Abomena estas por li via
-opriĉnino, patro!
-
-Dum li parolis, Boriso Godunòv fikse lin rigardis. Ŝajne, li studis
-lian vizaĝon kaj poste senbrue, ne rimarkite li eliris el la
-manĝoĉambro.
-
-Maluto falis teren antaŭ la caro.
-
---Via cara moŝto! Patro nia, Ivano Vasìljeviĉ!--li balbutis, kaptante
-la baskojn de l' cara supervesto. Hodiaŭ matene mi, malsaĝulo, sovaĝa
-kamparanaĉo, petis vin donaci al mi bojaran rangon. Kie estis mia
-prudento? Kie estis mia homa konscio? Ĉu mi, sklavo malbonodora, indas
-porti bojaran ĉapon? Forgesu, via cara moŝto, pri miaj malsaĝaj
-paroloj, ordonu demeti de mi ĉi-tiun orkovritan kaftanon, ordonu, ke mi
-surmetu bastaĵon,--nur pardonu al Maksimo lian kulpon! Juna li estas,
-via cara moŝto, juna kaj malsaĝa, li mem ne scias, kion li parolas.
-Sed se vi iun ajn volas ekzekuti, ekzekutu min, por ke mi, malsaĝulo,
-ne permesu al mia filo drinki tiel multe! Permesu, via cara moŝto, ke
-mi suriru la eŝafodon, aŭ ordonu, ke mi mem min tuj mortigu?
-
-Kompatinda fariĝis lia vizaĝo, malesperegon esprimis la trajtoj, kiuj
-ĝis nun nenion rebriligis, krom sentoj de sovaĝa besto.
-
-La caro ekridis.
-
---Por kio mi ekzekutos vin aŭ vian filon!--li diris: Maksimo estas
-prava!
-
---Kion vi diras, via cara moŝto?--ekkriis Maluto.--Kiel Maksimo povas
-esti prava?--Kaj pro ĝojo kaj mirego li komencis stulte rideti, sed
-baldaŭ ree nebuliĝis lia vizaĝo, ĉar ekŝajnis al li, ke la caro lin
-mokas. Ĉi tiuj rapidaj ŝanĝoj de lia vizaĝo estis tiel ridindaj, ke
-la caro, lin rigardante, ree komencis ridi.
-
---Maksimo estas prava,--li ripetis fine kun tute serioza mieno: mi tro
-rapidis. Neeble estas, ke Serèbrjanij propravole ion entreprenu
-kontraŭ mi. Mi rememoras Nikiton ankoraŭ antaŭ la litova milito. Mi
-ĉiam lin amis, li estis mia bona servisto. Vi, malbenitoj, daŭrigis la
-caro, sin turnante al Grjaznòj kaj Basmanov'j,--vi ĉiam estas kulpaj
-pri tio, ke mi verŝigas la sangon! Ĉu ne sufiĉas por vi niaj
-mortigoj? Nun vi ekdeziris, ke mi pereigu mian fidelan bojaron! Kial vi
-staras tie, sovaĝaj bestoj? Kuru, ĉesigu la ekzekuton! Ne, ne iru,
-estas jam malfrue... Sendube, lia kapo jam estas forhakita. Vi, vi ĉiuj
-pagos al mi por lia sango!
-
---Ne estas malfrue, via cara moŝto,--diris Godunòv, ree enirante la
-ĉambregon.--Mi ordonis haltigi la ekzekuton. Kompato estas via eco; mi
-scias, ke vi pli ol unu fojon kondamnis la krimulon kaj poste lin
-pardonis. Sed la princo jam metis sian kapon sur la ŝtipon, kaj la
-ekzekutisto sen kaftano staras, suprenvolvinte la manikojn, kaj atendas
-vian caran ordonon.
-
-Sereniĝis la vizaĝo de Ivano.
-
---Boriso, li diris,--iru al mi, mia kara servisto! Vi sola konas mian
-koron. Vi sola scias, ke mi verŝigas la sangon ne pro amuzo, sed por
-ekstermi la perfidon. Vi min ne opinias sangavida! Iru al mi, Boriso
-Teodòroviĉ, mi vin kisos!
-
-Godunòv klinis la kapon. La caro kisis lin.
-
---Alproksimiĝu ankaŭ vi, Maksimo, mi donos al vi mian caran manon por
-kisi. Ĉiam diru la veron! Faru same en estonteco! Mi donacas al vi
-zibelajn felojn por pelto!
-
-Maksimo falis teren kaj kisis la manon de l' caro.
-
---Kiun salajron vi ricevas?--demandis Ivano.
-
---Kutiman salajron de ordinara opriĉniko, via cara moŝto!
-
---Mi vin egaligos kun ĉefaj opriĉnikoj. Vi ricevos salajron kaj
-provizon, kiel ĉiuj estroj! Sed, ŝajnas al mi, vi havas ankoraŭ ion
-por diri; diru senĝene, petu, kion vi bezonas!
-
---Via cara moŝto, mi ne meritas vian grandan donacon, mi ne indas
-riĉan vestaron, donu al aliaj, pli altrangaj ol mi! Pri unu nur mi
-petas vin, via cara moŝto! Permesu al mi militiri Litovujon aŭ
-Livonujon, aŭ Rjazanon por batali kontraŭ tataroj!
-
-Io simila je suspekto ekaperis en la okuloj de l' caro.
-
---Kial vi ekdeziris militiri, bravulo? Ĉu tedis al vi nia vivmaniero?
-
---Jes, via cara moŝto!
-
---Kial do, bravulo?--demandis Ivano, fikse rigardante Maksimon.
-
-Maluto ne permesis al li respondi.
-
---Via cara moŝto,--li diris,--vi vidas, li deziras servi al via cara
-moŝto. Li volonte meritus grivnon[50] sur ora ĉeneto el la manoj de
-via cara moŝto. Tial li ekdeziris militiri kontraŭ tataroj aŭ
-litovoj! Varmega estas lia sango!
-
---Ne por tio li deziras esti forsendita,--diris la kronprinco: sed por
-ke ĉio fariĝu laŭ lia kaprico, por ke li povu diri al si mem: mi ne
-deziras esti opriĉniko kaj mi ne estos opriĉniko. Estu tiel, kiel mi
-volas, sed ne tiel, kiel volas la caro!
-
---Jen kio?--diris Ivano ironie: vi, Makĉjo, ekdeziris esti pli forta ol
-mi? Kia heroo! Ĉu mi, malfeliĉulo, povas vin venki? Nu, bone, se vi ne
-volas esti opriĉniko, mi vin enskribigos kiel...
-
---Via cara moŝto!--interrompis lin Maluto: kien ajn vi bonvolus
-enskribigi Maksimon, ĉie li estos preta servi al vi kaj plenumi viajn
-ordonojn. Iru hejmen, Maksimo, jam estas malfrue, diru al la patrino, ke
-ŝi min ne atendu, mi estos okupata en malliberejo: ni faras
-perturmentan esploron de bojaroj Kòliĉev'j. Iru, Maksimo, iru!
-
-Maksimo foriris. La caro ordonis enirigi Serèbrjanij'n. La opriĉnikoj
-enkondukis lin kun kunligitaj manoj, sen kaftano, en malbutonumita
-ĉemizo. Lin sekvis la ĉefa ekzekutisto Terĉjo, kun suprenvolvitaj
-manikoj, kun brilanta hakilo en la manoj: li ne sciis, ĉu la caro
-pardonas la princon aŭ deziras nur ŝanĝi manieron de l' ekzekutado.
-
---Iru ĉi tien, princo!--diris Ivano.--Miaj servistoj estas tro
-rapidemaj. Ne koleru! Tia estas ilia kutimo; ili ĉiam komencas
-sonorigi, ne eksciinte, kiu festo estas![51] Ili forgesis, ke por
-mortigi la homon oni ĉiam trovos la tempon; male, kiam la kapo estas
-forhakita, oni ĝin ne povos alglui al la korpo. Dankon al Boriso! Sen
-li, vi jam estus nun en alia mondo, kaj mi ne havus la eblon iun demandi
-pri Ĥomjàk. Rakontu, pro kio vi lin atakis?
-
---Pro tio, via cara moŝto, ke li mem atakis senkulpajn vilaĝanojn.
-Tiam mi ankoraŭ ne sciis, ke li estas via servisto, mi eĉ ne aŭdis
-pri opriĉnino. Mi estis revenanta el Litovujo Moskvon kaj survoje mi
-ekvidis, ke Ĥomjàk kun siaj kamaradoj atakis la vilaĝon kaj mortigis
-la vilaĝanojn.
-
---Sed se vi scius, ke ili estas miaj servistoj, ĉu vi ilin estus
-atakinta?
-
-Ivano fikse rigardis la princon. Serèbrjanij meditis momenton.
-
---Jes, tiam mi same estus ilin atakinta,--li respondis simplanime: mi ne
-povus kredi, ke ili mortigas laŭ via ordono.
-
-Ivano fiksis sur Serèbrjanij malhelan rigardon kaj longe silentis. Fine
-li diris:
-
---Bone vi respondis, Nikito! Ne por tio mi fondis en Rusujo la
-opriĉninon, ke miaj servistoj mortigu senkulpulojn. Mi ilin destinis,
-por ke ili, kvazaŭ fidelaj hundoj, gardu miajn ŝafojn kontraŭ lupoj
-atakantaj, por ke mi povu respondi dum la Lasta Dia Juĝo tion, kion
-diras la profeto: mi estas kune kun infanoj, kiujn donis al mi Dio! Bone
-vi respondis. Mi diras malkaŝe: vi kaj Boriso, vi solaj ekkonis min.
-Aliaj pensas alimaniere: oni min nomas sangavida, sed oni ne scias, ke,
-verŝante la sangon, mi dronas en larmoj! Sangon ĉiu vidas, ĝi estas
-ruĝa, videbla por ĉiu; sed mian koran ploregon neniu vidas, la
-senkoloraj larmoj falas en mian animon kaj kvazaŭ varmega peĉo
-tramanĝas ĝin, trabruligas ĝin ĝis la fundo! (ĉe tiuj ĉi vortoj la
-caro levis la okulojn supren kun esprimo de profunda ĉagreno). Same
-kiel iam Raĥelo,--li daŭrigis (kaj la pupiloj de liaj okuloj tute
-malaperis sub la palpebroj). Same kiel iam Raĥelo ploris pri siaj
-infanoj, tiel same mi nun ploras pri miaj malamikoj kaj perfiduloj! Bone
-vi respondis, Nikito! Mi pardonas al vi vian agon. Malligu la manojn de
-l' princo, Terĉjo, kaj foriru! Mi vin ne bezonas plu... Ne, atendu
-iomete!
-
-Ivano sin turnis al Ĥomjàk.
-
---Respondu!--li demandis severege: kion vi kuraĝis fari en Medvedevka?
-
-Ĥomjàk strabe ekrigardis Terĉjon, la princon kaj ekgratis al si la
-nukon.
-
---Mi iomete tuŝis la vilaĝanojn!--li respondis, duonarogante,
-duonruze: mi ne malkonfesas, ni estas kulpaj, via cara moŝto, ke ni iom
-maltrankviligis viajn nefavoratojn. La vilaĝo apartenas al bojaro
-Morozov!
-
-La severa mieno de Ivano moliĝis. Li ekridetis.
-
---Ĉu vi estas kontentaj je la vipbatoj de l' princo?--li
-demandis.--Sufiĉas por vi? Bone, estu tiel, mi pardonas al vi. Iru for,
-Terĉjo, hodiaŭ estas tia tago, en kiu mi vin ne bezonas.
-
-La favoro de l' caro al Serèbrjanij vekis murmuron de kontentiĝo inter
-la bojaroj de zèmŝĉino. La akrasentaj oreloj de Ivano aŭdis ĉion,
-kaj lia suspektplena kapo klarigis ĉion laŭ sia propra maniero. Kiam
-Ĥomjàk kaj Terĉjo estis for el la ĉambrego, Ivano fiksis sian
-traigan rigardon sur la bojaroj.
-
---Vi, homoj!--li diris severege: vi ne revu, vidinte ĉi tiun mian
-juĝon, ke mi vin indulgos!
-
-Kaj samtempe en lia malkvieta animo naskiĝis la penso, ke eble ankaŭ
-Serèbrjanij klarigos la pardonon per lia malforteco; li jam bedaŭris
-pri sia bonkoreco kaj deziris korekti sian eraron.
-
---Aŭskultu, princo!--li diris al Serèbrjanij: hodiaŭ mi pardonis vin
-pro viaj veraj paroloj, mi ne reprenos mian pardonon. Sed sciu, ke se vi
-havos iun ajn novan kulpon, mi punos vin ankaŭ por la hodiaŭo. Kaj
-tiam vi, sciante, ke vi estas kulpa, ne kuraĝu forkuri Litovujon aŭ
-Tatarujon, kiel faras aliaj, sed ĵuru al mi tuj, ke kie ajn vi estus,
-vi ĉiam atendos la punon, kiun mi destinos por vi!
-
---Via cara moŝto!--respondis la princo: mia vivo estas en viaj manoj.
-Min kaŝi de vi ne estas mia kutimo. Mi ĵuras al vi, ke se mi iam estos
-kulpa, mi atendos vian juĝon kaj ne forkuros!
-
---Ĵuru antaŭ ĉi tiu kruco!--gravmiene diris Ivano kaj etendis al
-Serèbrjanij la ornamitan krucon, kiu pendis al lia kolo, kaj samtempe
-ĵetis straban rigardon flanken, kie sidis bojaroj de zèmŝĉino.
-
-Meze de komuna silento oni aŭdis nur la tintadon de la ora ĉeno, kiam
-Ivano ĵetis sur sian bruston la krucifikson, kiun Serèbrjanij, sin
-krucesigninte, estis kisinta.
-
---Nun iru!--diris la caro: kaj preĝu la Sanktan Triunuon kaj ĉiujn
-sanktulojn, ke ili vin gardu kontraŭ nova, eĉ malgranda kulpo! Kaj
-vi,--li aldonis, rigardante la bojarojn de zèmŝĉino: vi, kiuj aŭdis
-nian kontrakton, ne atendu novan pardonon por Nikito kaj ne provu peti
-min pri li, se li ankoraŭ unu fojon meritos mian koleron!
-
-Tiamaniere la ebleco de lia estonta arbitra ago kontraŭ Serèbrjanij
-fariĝis kvazaŭ lia morala rajto, kio tre kontentigis Ivanon.
-
---Nun iru ĉiu al sia ofico! La bojaroj de zèmŝĉino administru la
-prikazojn[52], kiel antaŭe, kaj la opriĉnikoj, miaj elektitaj
-servistoj kaj militistoj, ne forgesu vian perkrucan ĵuron kaj ne
-konfuziĝu, ke mi hodiaŭ pardonis al Nikito: ĉar senpartia mi estas
-rilate al ĉiu mia regato!
-
-Oni komencis disiĝi. Ĉiuj iris hejmen, unuj kun teruro, aliaj kun
-malĝojo, kun kolero, kun diversaj esperoj, kelkaj tute simple kun ebria
-bruado en la kapo. La antaŭurbo dronis en mallumo, el super la arbaro
-aperis nova luno. Terura ŝajnis la malluma palaco kun siaj kupoloj,
-siaj akradentaj pezaj muroj. De malproksime ĝi similis kunvolviĝintan
-monstron, pretan salte leviĝi. Unu malfermita fenestro brilis kvazaŭ
-okulo de l' monstro: ĝi estis en la dormoĉambro de l' caro. Tie
-fervore preĝis Ivano. Li preĝis pri dezirinda paco en Rusujo, li
-petis, ke Dio helpu lin venki perfidon kaj malobeemon, ke Dio lin benu
-plenumi malfacilegan taskon--egaligon de l' fortaj kaj malfortaj, por ke
-en Rusujo neniu estu pli alta ol aliaj, ke ĉiuj estu egalaj, ke li
-sola, la caro, staru super ĉiuj kvazaŭ kverko meze de l' kampoj.
-
-La caro preĝis, ĉiumomente falante teren. Lin rigardis tra la fenestro
-la helaj steloj kaj fariĝis malhelaj, kvazaŭ pensante: ha, granda
-caro, Ivano Vasìljeviĉ! Vi grandan agon komencis, ne demandinte nian
-konsilon, kaj ne havos vi sukceson: same kiel ne ekzistas du egalaj
-spikoj en la grenkampo, same kiel ne eble estas egaligi altajn montojn
-kun malgrandaj altaĵoj,--same estas neeble malaperigi en Rusujo la
-bojaran rangon!
-
-
-
-
-ĈAPITRO X.
-
-Patro kaj filo.
-
-
-Estis jam plena nokto, kiam Maluto, fininte perturmentan esploron de
-bojaroj Kòliĉev'j, amikoj kaj parencoj de eksigita ĉefepiskopo,
-forlasis malliberejon. Densaj nubegoj, kvazaŭ nigraj montoj, pendis
-super la antaŭurbo kaj antaŭdiris ventegon. En la domo de Maluto ĉiuj
-jam dormis. Maldormis nur Maksimo. Li venis renkonten al la patro.
-
---Paĉjo!--li diris: mi vin atendas, mi volas paroli kun vi.
-
---Pri kio?--demandis Maluto kaj malgraŭvole deturnis siajn okulojn.
-Maluto neniam tremis antaŭ siaj malamikoj, sed en ĉeesto de Maksimo li
-sin sentis ĝenata.
-
---Morgaŭ mi forveturos,--daŭrigis Maksimo:--adiaŭ, paĉjo!
-
---Kien?--demandis Maluto, kaj ĉi tiun fojon li direktis sian malklaran
-rigardon al Maksimo.
-
---Mi ne scias, paĉjo: Rusujo estas granda, kaj por mi ankaŭ troviĝos
-sufiĉe da loko!
-
---Ĉu vi freneziĝis? Malsaĝulo! Kion vi faris hodiaŭ dum la
-tagmanĝo? Kiel vi kuraĝis kontraŭparoli al la caro? Ĉu vi ne scias,
-kiu li estas, kaj kiu estas vi?
-
---Mi scias, paĉjo; kaj mi ankaŭ scias, ke la caro min por ĉi tio
-dankis. Tamen mi ne povas resti.
-
---Arogantulo! Kie vi prenis tiun volon? Kio fariĝis al vi hodiaŭ? Kial
-nun forveturi, post kiam la caro vin rekompencis, egaliginte kun la
-opriĉnikestroj? Kial nepre nun forlasi la kortegon?
-
---Jam delonge mi suferas ĉi tie, vi jam scias, sed mi ne konfidis al mi
-mem; de infana aĝo ĉiam mi aŭdas, ke la cara volo estas Dia volo, ke
-plej terura peko estas pensi alie ol la caro. Pastro Levkij kaj ĉiuj
-aliaj pastroj de l' antaŭurbo ĉiam dum konfeso trovis en mi grandan
-pekon, ĉar mi havas aliajn pensojn, ol vi. Kompreneble, iufoje mi
-komencis dubi, ĉu mi povas sola esti prava kontraŭ ĉiuj? Tial mi
-prokrastis la forveturon kaj mi restis. Sed hodiaŭ,--daŭrigis Maksimo,
-kaj lia vizaĝo ruĝiĝis,--hodiaŭ mi konsciis, ke mi estas prava! Kiam
-mi ekaŭdis la rakonton de l' princo Serèbrjanij, kiam mi eksciis, ke
-li estas disbatinta vian taĉmenton kaŭze de mortigado kaj rabado, kiam
-poste li ne neis sian pravan agon antaŭ la caro, sed kvazaŭ martiro
-estis preta morti pro ĝi, tiam ekbatis mia koro kunsente kun li kiel
-neniam antaŭe, kaj finiĝis miaj duboj, kaj mi tute klare ekvidis, ke
-ne viaflanke estas la vero!
-
---Jen kiu igis vin perdi prudenton!--ekkriis Maluto, kiu jam antaŭe
-koleris kontraŭ Serèbrjanij:--jen kiu estas nia malamiko! Se li iam
-estos en miaj manoj, li mortos ne per facila morto, hundo, mi tion
-ĵuras!
-
---Dio gardu lin kontraŭ vi!--diris Maksimo, farante signon de
-kruco.--Ne permesu Dio, ke vi neniigu ĉion bonan en Rusujo!
-Jes,--daŭrigis en ekstazo la filo de Maluto:--tuj kiam mi ekvidis la
-princon, mi komprenis, kiel bone estus ne disiĝi de li, kaj mi
-ekdeziris lin peti, ke li min kunprenu, sed mi hontis antaŭ li: miaj
-okuloj ne rigardos lin, ĝis kiam mi demetos ĉi tiun vestaron!
-
-Dume Maluto aŭskultis la filon, du sentoj batalis en lia animo. Li
-deziris insulti Maksimon, piedbati la teron kaj per minacoj obeigi la
-filon, sed nevola respekto detenis lian koleron. Instinkte li komprenis,
-ke la minacoj nuntempe ne havos sukceson, kaj li komencis serĉi en sia
-malnobla animo aliajn rimedojn por deteni la filon.
-
---Makĉjo!--li diris petegante, penante mildigi sian sovaĝan vizaĝon:
-ne ĝustatempe vi elpensis forveturi! Via hodiaŭa parolado plaĉis al
-la caro. Kvankam vi multe timigis min per via elpaŝo, sed certe nin
-gardas niaj sanktuloj, kaj moliĝis la koro de nia caro. Anstataŭ vin
-ekzekutigi, li vin rekompencis, pligrandigis vian salajron kaj eĉ
-donacis al vi zibelfelan pelton. Kiel rapide vi nun povas superiĝi!
-Klarigu do al mi, mi petas, kial vi ne ŝatas ĉi tiean vivon?
-
-Maksimo sin ĵetis al la piedoj de l' patro.
-
---Mi ne ŝatas ĉi tiean vivon, ne, paĉjo, mi ne povas ŝati! Neeble
-estas por mi resti hejme! Mi ne povas plu aŭdi ĝemojn kaj ploregojn
-dum la tuta tago, mi ne povas vidi, ke mia patro...
-
-Maksimo haltis.
-
---Nu?--demandis Maluto.
-
---Ke mia patro estas ekzekutisto!--eldiris Maksimo kaj mallevis la
-okulojn, kvazaŭ timigita, ke li diris tiajn vortojn pri sia patro.
-
-Sed Maluton ne konfuzis ĉi tiu alnomo.
-
---Ekzistas diversaj ekzekutistoj!--li respondis.--Same kiel en ĉiu
-ofico ekzistas simpluloj kaj estroj, tiel same unu ekzekutisto mortigas
-simplajn ŝtelistojn, alia--bojarojn, kiuj subfosas la caran tronon kaj
-intencas ŝanceli la tutan landon. Rabistojn mi ne mortigas; mia hakilo
-forhakas nur kapojn de bojaroj-perfiduloj!
-
---Silentu, patro!--diris Maksimo, leviĝante: ne turmentu mian koron per
-viaj paroloj! Kiu el tiuj, kiujn vi pereigis, intencis ion kontraŭ la
-caro? Kiu el ili ribeligis la landon? Ne pro iuj kulpoj, sed pro via
-malico vi forhakas bojarajn kapojn! Sen vi la caro ne estus tiel kruela.
-Sed vi elserĉas perfidon, vi per turmentegoj eligas denuncojn. Vi,
-patro, vi estas kulpa pri sangverŝado! Ne, patro, ne kolerigu Dion, ne
-kalumniu la bojarojn, sed diru tute sincere, ke vi intencas radike
-ekstermi la bojaran genton!
-
---Kial vi ilin defendas?--diris Maluto kun malbona rideto.--Ĉu vin tre
-ĝojigas, ke, kiel ajn vi estu bela, gracia, vi tamen restos ilia
-subulo? Kaj kial vi ne povas esti ilia egalulo? Kio igas ilin tiel
-fieriĝi antaŭ vi? Ĉu Dio skulptis ilin el alia argilo? Se ili
-fieriĝas per sia riĉeco, tiam atendu do, sinjoroj! La caro ne forgesas
-siajn fidelajn servistojn; kaj kiam estos ekzekutitaj la bojaroj
-Kòliĉev'j, ilia riĉaĵo venos ne al iu alia, ol al ni. Multe da
-penadoj mi havas kun ili en la turmentejo, fortegaj estas la hundoj, mi
-devas konfesi!
-
-Malbona sento ekbolis en la koro de Maluto, sed, ĉar li ankoraŭ ne
-perdis la esperon konvinki Maksimon, li nur kurbigis sian buŝon por
-afabla rideto. Ne konvena al li estis ĉi tiu rideto, kaj teruron
-eksentis Maksimo, ĝin ekvidinte. Maluto ne rimarkis ĉi tiun efekton.
-
---Makĉjo!--li diris: por kiu do mi ŝparis monon? Por kiu mi laboras,
-mi penas? Ne forlasu min, restu ĉe mi! Vi ankoraŭ estas juna, vi ne
-taŭgas ankoraŭ kiel militisto. Ne foriru. Memoru, ke mi estas via
-patro! Kiam mi ekrigardas vin, sereniĝas mia animo, kvazaŭ la caro mem
-estus min laŭdinta aŭ estus donanta al mi sian manon por kisi, kaj se
-vin iu ofendas, mi sentas, ke mi povus lin formanĝi tute vivantan!
-
-Maksimo silentis. Maluto penadis fari sian vizaĝon plej afabla.
-
---Ĉu vi min tute ne amas, Makĉjo? Ĉu neniu amsento estas en via koro
-al mi?
-
---Neniu, patro!
-
-Maluto apenaŭ detenis sian indignon.
-
---Kion do diros la caro, eksciinte pri via forveturo? Li nepre pensos,
-ke vi forkuris pro li!
-
---Ĝi estos la vero, patro. Mi sentas teruron. Mi scias, ke Dio ordonas
-ami la caron, sed kiam mi vidas liajn agojn, turniĝas mia tuta interno.
-Mi deziras ami, sed la fortoj mankas. Kiam mi estos for, kiam mi ne
-havos sangon de senkulpuloj antaŭ la okuloj, tiam eble, dank' al Dio,
-mi ree ekamos la caron. Kaj se mi ne sukcesos lin ekami, mi tamen povos
-servi al li, sed nur ne kiel opriĉniko.
-
---Kaj via patrinjo?--diris Maluto, uzante la lastan rimedon.--Ŝi ne
-postvivos tian ĉagrenon! Vi mortigos la maljunulinon. Vi ja scias, ke
-ŝi estas malsaneta, malfeliĉulino!
-
---Dio kompatema ne lasos mian patrinjon!--respondis Maksimo kun profunda
-ekspiro:--ŝi senkulpigos min!
-
-Maluto komencis grandpaŝe iri tien kaj reen. Post iom da tempo li
-haltis antaŭ Maksimo. La afabla mieno, kiun li ŝajnige ĝis nun estis
-montranta, tute malaperis. Lia maldelikata vizaĝo esprimis nur
-nevenkeblan volon.
-
---Aŭskultu, suĉulo!--li diris, ŝanĝante la voĉon kaj
-parolmanieron.--Ĝis nun mi petis vin, nun mi jen kion diros al vi: mi
-ne benas vian forveturon. Mi ne permesas, ke vi foriru. Sed se vi ne
-ĉesos paroli pri tio, mi morgaŭ ordonos al vi propramane ekzekuti la
-carajn malamikojn. Eble, kiam vi mem sangkovros viajn manojn, vi ne
-estos plu tia blankmanulo, kaj la patro ne estos al vi abomena!
-
-Paliĝis Maksimo, sed ne diris eĉ unu vorton. Li konis la fortan
-karakteron de Gregoro Lukìĉ, li sciis, ke ne facile estas rompi la
-volon de l' patro.
-
---Tro multe mi parolis kun vi!--daŭrigis Maluto.--Baldaŭ estos
-noktomezo, mi devas rapidi al la caro por redoni la ŝlosilojn de l'
-malliberejo. Jen pluvo komenciĝas, donu al mi terlikon![53] Kia
-bravulo! Mi volas foriri, mi ne volas resti... Kion ankoraŭ volas via
-moŝto? Se oni donus al vi liberecon, vi eble min aliformigus laŭ via
-bontrovo? Ne, bravulo, tro frue vi disetendis la flugilojn! Ne sole
-viajn similulojn mi sciis kvietigi. Mi vin instruos, kiel oni devas obei
-al la patro! Ha, kia vetero! Donu al mi la ĉapon! Kiaj fulmoj! La
-ĉielo kvazaŭ fendiĝas! kvazaŭ la antaŭurbo jam brulas! Fermu la
-fenestron kaj iru dormi; kredeble, ĝis mateno vi elĵetos el la kapo
-malsaĝajn pensojn. Kaj vian Serèbrjanij'n mi havos en miaj manoj! Mi
-rememorigos al li ĉion!
-
-Maluto eliris. Restinte sola, Maksimo komencis mediti. Ĉio silentis en
-la domo; nur ekstere bruadis la fulmotondro kaj de tempo al tempo la
-vento, penetrante en la ĉambron tra la fenestro, balancis la ĉenojn,
-pendantajn al la muro, kaj tiamaniere, tuŝante unu la alian, ili sonis
-per malica fera sonado. Maksimo atingis la ŝtuparon, kondukantan en la
-supran etaĝon, al la ĉambro de lia patrino. Li sin klinis kaj komencis
-aŭskulti. Ĉio silentis ankaŭ tie supre. Maksimo singarde supreniris
-la krutajn ŝtupojn kaj haltis antaŭ la pordo, post kiu dormis lia
-patrino.
-
---Dio mia!--li diris al si mem.--Vi vidas mian koron, Vi konas miajn
-pensojn. Vi scias, ho, Sinjoro, ke ne pro fiereco, ne pro obstineco mi
-malobeas al la patro! Pardonu al mi, Dio, ke mi ne plenumas vian sanktan
-ordonon! Kaj vi ankaŭ, panjo mia, pardonu al mi! Mi vin forlasas sen
-via scio, mi forveturas sen via beno; mi scias, panjo, ke mi disŝiras
-vian koron, sed alie mi ne povus foriri! Adiaŭ, bona, kara panjo, vi
-min ne vidos plu!
-
-Maksimo falis teren kaj kisis la sojlon de l' ĉambro. Poste li kelkfoje
-signadis sin kruce, malsupreniris la ŝtuparon kaj eliris eksteren. La
-pluvo falis, kvazaŭ kolerante kontraŭ la tuta mondo. Neniu estis en la
-korto. Maksimo iris en la stalon, ĉevalservistoj ĉiuj dormis. Li mem
-elstaligis sian favoratan ĉevalon kaj selis ĝin. Granda hundo,
-alĉenigita ĉe la eniro, elgrimpis el sia dometo kaj komencis boji kaj
-sin ĵeti, kvazaŭ antaŭsentante lian foriron. Ĝi estis vilhara hundo
-el la speco de ŝafistaj luphundoj. Ĝia longa kaj malmola griz-bruna
-hararo senorde kovris ĝian nigran buŝegon, kaj preskaŭ ne videblaj
-restis ĝiaj saĝaj okuloj.
-
-Maksimo karesis la hundon, ĝi metis siajn nigrajn manegojn sur liajn
-ŝultrojn kaj lekis lian vizaĝon.
-
---Adiaŭ, Bujano,--diris Maksimo: gardu nian domon, fidele servu al
-patrinjo!
-
-Li malfermis la pordegon, surseliĝis kaj ekgalopis for el la patra
-domo.
-
-Li ankoraŭ ne atingis la remparon, kiam li ekaŭdis laŭtan bojadon kaj
-rimarkis Bujanon, kiu saltadis antaŭ li, ĝojante, ke ĝi prosperis
-rompi la ĉenon kaj ke ĝi nun povas akompani sian mastron.
-
-
-
-
-ĈAPITRO XI.
-
-Nokta procesio.
-
-
-Dum Maluto parolis kun la filo, la caro preĝis. Ŝvito jam gutis de sur
-lia vizaĝo; la bluaj makuloj sur lia alta frunto, postsignoj de multaj
-antaŭaj dumpreĝaj ĝisteraj salutoj, ree plividebliĝis, ĉar multe da
-tiaj salutoj li hodiaŭ ree faris; subite li aŭdis en la ĉambro iun
-brueton, rigardis posten kaj ekvidis sian nutristinon Onùfrievna.
-
-Tre maljuna estis lia nutristino. Ŝi servis en la cara palaco jam de
-longe. Granda princo Bazilo Ivànoviĉ, patro de Ivano, prenis ŝin kiel
-servistinon por sia edzino Heleno Glìnskaja; ŝi ĉeestis ĉe naskiĝo
-de Ivano Vasìljeviĉ; la mortanta patro benis lin, infanon, en la
-brakoj de Onùfrievna. Oni rakontis pri Onùfrievna, ke ŝi multon
-scias, kion neniu eĉ suspektas. Dum infanjaroj de l' caro Ivano liaj
-parencoj, bojaroj Glìnskij'j timis ŝin; aliaj bojaraj familioj,
-Ŝujskij'j kaj Belskij'j ĉiam penis akiri ŝian favoron.
-
-Multon misteran divenis Onùfrievna per sorĉarto kaj neniam ŝi eraris.
-Dum plej glora epoko de princo Telepnèv,--kiam Ivano estis
-kvarjara,--ŝi antaŭdiris al la princo permalsatan morton. Ĉi tio
-efektiviĝis. Multaj jaroj pasis de tiam, sed ĝis nun la maljunuloj
-rememoras tiun antaŭdiron.
-
-Nuntempe Onùfrievna, maljunulino preskaŭ centjara, estis duone
-kurbigita; la haŭto de ŝia vizaĝo havis tiom multe da sulkoj, ke ĝi
-similis je arba ŝelo, kaj same kiel la ŝelon kovras maldensa musko,
-ŝian mentonon kovris grizaj harflokoj. Jam de longe ŝi perdis ĉiujn
-dentojn, la okuloj ŝajne nenion povis vidi, la kapo konvulsie
-balanciĝis.
-
-Onùfrievna sin apogis sur bastono. Longe ŝi staris kaj rigardis
-Ivanon, movante siajn flavajn lipojn, kvazaŭ ŝi ion maĉadis aŭ
-murmuradis.
-
---Nu!--ŝi fine diris per raŭka, tremetanta voĉo: vi preĝas, karulo?
-Preĝu, preĝu, Ivano Vasìljeviĉ! Multe da preĝado vi ankoraŭ
-bezonas! Se vi havus nur pasintajn pekojn, Dio kompatema certe pardonus
-vin! Sed vi ĉiutage faras novajn pekojn, ĉiutage vi pekas eĉ pli ol
-unu fojon!
-
---Ĉesu, Onùfrievna!--diris la caro, sin levante: vi mem ne scias, kion
-vi parolas.
-
---Mi ne scias? Ĉu mi estas freneza? Ne, ne!
-
-Kaj la senvivaj okuloj de l' maljunulino tuj ekbrilis.
-
---Kion vi faris hodiaŭ dum tagmanĝo? Pro kio vi venenis la bojaron? Vi
-estas supozanta, ke mi nenion scias? Jes? Ne sulkigu la brovojn! Atendu,
-Ivano: venos la horo de via morto, atendu! Tiam alkroĉiĝos al vi ĉiuj
-viaj pekoj, kvazaŭ mil miloj da pudoj[54], ili fortrenos vin ĝis sur
-la fundon de l' infero, kaj tie la diabloj per hokegoj turmentos vin!
-
-La maljunulino ree komencis maĉadi, plena je indigno. Fervora preĝado
-estis preparinta la caron al pieco. La ekscitita imago jam pli ol unu
-fojon montris al li bildon de estonta puno, sed lia granda volo venkis
-la teruron de postmortaj suferoj. Ivano penadis sin certigi, ke ĉi tiu
-teruro kaj eĉ riproĉoj de la konscienco estis kaŭzataj en lia animo
-de la diablo, kiu celas malhelpi lin, la sanktoleitan caron, en liaj
-altcelaj taskoj. Al diabla ruzeco la caro kontraŭstarigis la preĝon;
-sed ne malofte li perdis la fortojn sub la kruela atako de sia imago.
-Tiam malespero ekposedis lin. Lia maljusteco tiam aperis al li tute
-nevualita, kaj antaŭ liaj okuloj estis malfermataj teruraj
-profundegaĵoj de l' infero. Sed ne longe daŭris tio. Baldaŭ Ivano jam
-ree mallaŭdis sian kuraĝmankon. Plena je kolero kontraŭ si kaj la
-diablo, li, spite la riproĉoj de sia konscienco, intence verŝis la
-sangon, kaj neniam antaŭe lia krueleco atingis tian forton, kiel en
-epokoj, sekvantaj ĉi tiujn momentojn de nevola senforteco.
-
-Nuntempe la penso pri infero, vivigita de venanta fulmotondro kaj de
-profeta voĉo de Onùfrievna, trapenetris lian tutan korpon, kiu febre
-tremis. Li sidiĝis sur liton. Liaj dentoj interfrapadis.
-
---Nu, karulo?--diris Onùfrievna, mildigante sian voĉon: kio okazis al
-vi? Ĉu vi malsaniĝis? Sendube? Jen kiel mi vin ektimigis! Negravaĵo,
-karulo mia, konsolu vin, trankviliĝu. Kvankam grandegaj estas viaj
-pekoj, sed boneco de Dio estas multe pli granda! Nur pentofaru kaj plu
-ne peku. Mi preĝas por vi, mi preĝas ĉiam, tage kaj nokte mi preĝas
-por viaj pekoj, kaj nun mi preĝos ankoraŭ pli multe! Volonte mi
-konsentus mem iri en inferon, por ke vi trafu en paradizon! Tial mi
-preĝas kaj preĝas!
-
-Ivano ekrigardis sian nutristinon: ŝi kvazaŭ ridetis, sed malafabla
-estis la rideto sur ŝia severa vizaĝo.
-
---Dankon, Onùfrievna, dankon; mi sentas min pli bone, iru kun Dio!
-
---Pli bone? Kiam oni konsolas vin, vi tuj perdas la timon. Vi jam min
-volas forpeli: iru kun Dio! Ne, karulo, ne tro esperu Dian paciencon!
-Dio mem perdos paciencon pro vi, pekulo! Dio forrifuzos vin, kaj diablo
-ĝojigita tuj eniros vian animon! Nu, bone, ne tremu do! Ĉu vi volas,
-ke mi faru por vi "zbiteno"'n?[55] Vi trinkos, karulo? Via mortinta
-patro trinkis zbitenon ĉiuvespere kaj via panjo--Dio pacigu ŝian
-animon!--ankaŭ ŝatis zbitenon. Malbenitaj Ŝujskij'j eĉ venenis ŝin
-per zbiteno!
-
-La maljunulino kvazaŭ ekdormetis. Ŝiaj okuloj estingiĝis; ŝi ree
-komencis movi la lipojn, senĉese balancante la kapon.
-
-Subite iu frapis la fenestron. La caro ektremis. La maljunulino per
-tremanta mano faris signon de kruco.
-
---Jen!--ŝi diris: jam pluvas. Kaj fulmoj brilas! Jen tondras, gardu nin
-Dio!
-
-La fulmotondro plifortiĝis ĉiam pli, kaj baldaŭ ĝiaj eksplodoj
-sekvis unu la alian seninterrompe. Ĉe ĉiu tondrobato Ivano tremetis.
-
---Jen kia frosttremado, karulo! Atendu iomete, mi kuirigos por vi
-zbitenon!
-
---Ne, ne estas bezone, Onùfrievna, mi ne malsaniĝis.
-
---Ne malsaniĝis? Sed via vizaĝo estas tute pala! Enlitiĝu, karulo,
-enlitiĝu, mi kovros vin per litkovrilo. Kia lito! Nudaj tabuloj! Por
-kio? Ĉu ĝi decas al la caro? Ĉu monaĥo vi estas?
-
-Ivano ne respondis. Li atente ion aŭskultis.
-
---Onùfrievna!--subite li ekkriis terurite: kiu estas en la vestiblo? Mi
-aŭdas ies paŝojn!
-
---Kristo vin benu, karulo! kiu povas tie esti? Ĝi nur ŝajnas al vi!
-
---Iu venas, venas! Venas ĉi tien! Rigardu, Onùfrievna!
-
-La maljunulino malfermis la pordon. Malvarma vento eniris la ĉambron.
-Post la pordo staris Maluto.
-
---Kiu venas?--demandis la caro kaj salte leviĝis.
-
---Jen, via flavruĝa hundo!--respondis la nutristino kolertone,
-rigardante Maluton.--Greĉjo Skuratov, kiel vi nin ektimigis, malbenito!
-
---Lukìĉ?--diris la caro, ĝojigita ĉe la vido de sia favorato: estu
-la bonvenanto! De kie vi venas?
-
---El la malliberejo, via cara moŝto: mi faris esploron. Nun mi alportas
-al vi la ŝlosilojn!
-
-Maluto profunde salutis la caron kaj strabe ekrigardis la nutristinon.
-
---Ŝlosiloj!--ekmurmuretis la maljunulino: atendu iom, oni vin bruligos
-per brulruĝigitaj ŝlosiloj en postmorta vivo, vin, la diablon! Vera
-diablo, je Dio! Eĉ la vizaĝo similas la diablon! Vi neniel evitos
-eternan fajron! Jes, Greĉjo, vi nepre lekos varmegajn patojn pro ĉiuj
-viaj nunaj kalumnioj! Vi nepre bolos en brulanta peĉo, jes, nepre,
-nepre, kredu al mi!
-
-La fulmo eklumigis la minacantan maljunulinon, kaj terura ŝi estis kun
-levita bastono, kun brilantaj okuloj.
-
-Maluto mem iom ektimis; sed Ivanon kuraĝigis la ĉeesto de lia
-favorato.
-
---Ne aŭskultu ŝin, Lukìĉ, li diris:--faru vian devon, ne aŭskultu
-virinaĉan paroladon! Nu, iru, maljuna malsaĝulino, lasu nin!
-
-Ŝiaj okuloj ree ekbrilis.
-
---Maljuna malsaĝulino?--ŝi ripetis: por vi mi nun estas maljuna
-malsaĝulino? Atendu, vi ekmemoros min post la morto, vi ambaŭ min
-ekmemoros! Ĉiuj viaj kunuloj, Ivaĉjo, ĉiuj ricevos sian punon,
-ricevos en ĉi tiu vivo, ĉiuj, Grjaznòj, kaj Basmanov, kaj
-Vjàzemskij, ĉiu ricevos konforme al siaj agoj, sed jen ĉi tiu,--ŝi
-daŭrigis, montrante Maluton per bastono: ĉi tiu ne ricevos sian punon:
-ne ekzistas en nia mondo suferoj, indaj je li; liaj suferoj estos en la
-fundo de l' infero, tie estas lia loko, tie la diabloj lin atendas kaj
-ĝojos pri lia alveno! Vi ankaŭ tie havas lokon, Ivaĉjo, varmegan,
-varmegan lokon!
-
-La maljunulino eliris, kun bruo ŝovante la piedojn kaj frapante per
-bastono.
-
-Ivano estis pala. Maluto eĉ unu vorton ne diris. Sufiĉe longe daŭris
-la silento.
-
---Nu, Lukìĉ!--demandis la caro: ĉu konfesas la bojaroj Kòliĉev'j?
-
---Ne, ankoraŭ ne, via cara moŝto. Sed mi ilin igos konfesi, ili nepre
-konfesos.
-
-Ivano deziris ekscii ĉiujn detalojn de l' esploro. La rakonto de Maluto
-ŝanĝis la direkton de liaj pensoj.
-
-Ekŝajnis al la caro, ke li povas ekdormi. Li forsendis Maluton,
-enlitiĝis kaj ekdormetis.
-
-Li vekiĝis kvazaŭ pro subita ekskuo.
-
-La ĉambro estis iomete lumigata per lampetoj, brulantaj antaŭ sanktaj
-pentraĵoj. La lunaj radioj, penetrantaj tra malgranda fenestro, ludis
-sur pentritaj kaheloj de l' forno. Post la forno ĉirpis grilo. Muso ie
-mordetis lignaĵon.
-
-Meze de ĉi tiu silento Ivano ree eksentis teruron.
-
-Subite ŝajnis al li, ke leviĝas planka tabulo kaj el sub ĝi rigardas
-lin la hodiaŭ venenita bojaro.
-
-Ivano ofte havis samajn halucinaciojn. Li tion klarigis per diabla
-sorĉaĵo. Por foririgi la fantomon, li faris signon de kruco.
-
-Sed la fantomo ne malaperis, kiel iufoje. La mortinta bojaro daŭre
-malafable lin rigardis. La okuloj de l' maljunulo, lia blua vizaĝo
-havis la saman aspekton, kiel dum tagmanĝo, post kiam li estis
-trinkinta la senditan de l' caro pokalon.
-
---Ree sorĉaĵo?--pensis la caro: sed mi ne cedos al la diablaj
-artifikoj, mi venkos la diablan ruzecon! Ke Dio reviviĝu kaj ke estu
-venkitaj liaj malamikoj!
-
-La mortinto malrapide leviĝis el sub la planko kaj alproksimiĝis
-Ivanon.
-
-Ivano deziris ekkrii, sed ne povis. En liaj oreloj zumis.
-
-La mortinto kliniĝis super la caro.
-
---Estu sana, Ivano!--diris raŭka nehoma voĉo: mi vin salutas, vin, kiu
-mortigis min senkulpan!
-
-Ĉi tiuj vortoj resonis en la fundo de l' koro de Ivano. Li ne sciis,
-ĉu la fantomo eldiris ĝin aŭ lia propra penso aperis en la formo de
-aŭdeblaj sonoj.
-
-Sed jen leviĝis alia planka tabulo; el sub ĝi montriĝis la vizaĝo de
-okolniĉij Danilo Adaŝev, ekzekutita de Ivano antaŭ kvar jaroj.
-
-Adaŝev ankaŭ leviĝis el sub la planko, salutis la caron kaj diris:
-
---Estu sana, Ivano! Mi vin salutas, vin, kiu min ekzekutis senkulpan!
-
-Post Adaŝev aperis bojarino Mario, ekzekutita kune kun siaj infanoj.
-Ŝi leviĝis el sub la planko, akompanata de kvin siaj filoj. Ĉiuj
-salutis la caron kaj ĉiu diris:
-
---Estu sana, Ivano! Mi salutas vin!
-
-Poste montriĝis: princo Kurljatev, princo Obolenskij, Nikito
-Ŝeremetjev kaj aliaj bojaroj, mortigitaj kaj ekzekutitaj de l' caro
-Ivano.
-
-La ĉambro pleniĝis je mortintoj. Ili ĉiuj profunde salutis la caron,
-ĉiuj diris:
-
---Estu sana, Ivano! Estu sana! Ni vin salutas!
-
-Jen leviĝis monaĥoj, maljunuloj, monaĥinoj, ĉiuj nigrevestitaj,
-ĉiuj palaj, sangkovritaj.
-
-Jen aperis militistoj, partoprenintaj kun la caro la Kazanjan militiron.
-Teruraj vundoj vidiĝis sur iliaj korpoj, ne dum milito ricevitaj, sed
-faritaj per la mano de l' ekzekutisto.
-
-Jen aperis virgulinoj en disŝiritaj vestoj, junaj edzinoj kun
-suĉinfanoj. La infanoj etendis al Ivano sangkovritajn manetojn kaj
-balbutis:
-
---Estu sana, Ivano! Estu sana vi, kiu pereigis nin senkulpajn!
-
-La ĉambro ĉiam pli kaj pli pleniĝis je fantomoj. La caro jam ne povis
-ĉiujn distingi.
-
-La vortoj de l' fantomoj estis ripetataj per centvoĉa eĥo. Samtempe
-Ivano aŭdis rekviemon kaj kanton pro mortantaj. Liaj haroj
-suprenstaris.
-
---Per Dio vivanta!--li ekkriis:--se vi estas la diabloj, senditaj el
-infero, malaperu! Se vi vere estas animoj de miaj viktimoj, atendu la
-Lastan Juĝon Dian, la Teruran Juĝon! Dio tiam nin juĝos!
-
-Ekĝemis la mortintoj kaj ekrondflugis ĉirkaŭ Ivano, kvazaŭ aŭtunaj
-folioj, pelataj de vento. Aŭdiĝis plenda rekviemo, la pluvo ree
-ekfrapis la fenestron, kaj meze de l' ventbruo la caro distingis kvazaŭ
-sonojn de l' trumpeto kaj la voĉon dirantan:
-
---Ivano, Ivano! Al Juĝo, al Juĝo!
-
-La caro laŭte ekkriis. Servistoj alkuris el apudaj ĉambroj.
-
---Leviĝu!--ekkriis la caro:--kiu dormas nun? Venis la lasta horo, venis
-la lasta horo! Ĉiuj iru preĝejon! Ĉiuj sekvu min!
-
-La korteganoj ekmoviĝis. Eksonoris preĝejaj sonoriloj. Ĵus dormintaj
-opriĉnikoj, ekaŭdinte la konatajn sonojn, ellitiĝis kaj rapide sin
-vestis.
-
-Multaj el ili ankoraŭ festenis ĉe Vjàzemskij. Ili sidis kun plenaj
-pokaloj ĉe la tabloj kaj kantis gajajn kantojn. Ekaŭdinte la
-sonoradon, ili salte leviĝis kaj surmetis nigrajn pastrajn vestojn kiel
-supervestojn kaj kapkovris sin per altaj nigraj kapuĉoj.
-
-La tuta antaŭurbo ekmoviĝis. Preĝejo de Dipatrino brilis per fajroj.
-La timigita loĝantaro sin ĵetis al la palaco kaj ekvidis tra la
-fenestroj multe da fajretoj, trapasantaj ĉiujn ĉambrojn al la ĉefa
-eliro. Poste la fajroj formis longan ĉenon, kaj la procesio serpentiris
-laŭlonge de l' koridoro, kuniganta la palacon kun preĝejo.
-
-Ĉiuj opriĉnikoj, egale vestitaj per nigraj vestoj kun nigraj kapuĉoj,
-portis peĉajn torĉojn. La lumo mirinde briligis la ĉizitajn kolonojn
-kaj la belan muran ornamaĵon. La vento disblovadis la vestojn, kaj la
-lunaj radioj kune kun lumo de torĉoj respeguliĝis en oro, en perloj
-kaj multekostaj ŝtonoj.
-
-Antaŭe iris la caro, vestita kiel monaĥo. Li batis sian bruston kaj
-vokis, laŭte ploregante:
-
---Dio, kompatu min, pekulon! Kompatu min, malbonodoran hundon! Kompatu
-mian abomenan kapon! Pacigu, ho, Dio, la animojn de l' homoj senkulpaj,
-de mi mortigitaj!
-
-En la vestiblo de la preĝejo Ivano falis svenanta. La torĉoj lumigis
-maljunulinon, sidantan sur la ŝtupo. Ŝi etendis al la caro sian
-tremantan manon.
-
---Leviĝu, karulo!--diris Onùfrievna:--mi helpos vin. Longe mi vin
-atendis, Ivaĉjo! Eniru, ni preĝu kune!
-
-Du opriĉnikoj levis la caron sub la brakoj. Li eniris preĝejon.
-
-Aliaj procesioj, konsistantaj ankaŭ el homoj nigrevestitaj kun altaj
-kapuĉoj sur la kapoj, rapidis sur la stratoj kun brulantaj torĉoj. La
-preĝeja pordego englutis ĉiam novajn amasojn da opriĉnikoj, kaj
-grandaj pentraĵoj de sanktuloj kolere rigardis ilin de super la altaj
-muroj kaj la altaj kupoloj de la preĝejo.
-
-Meze en la nokto, ĝis nun silenta, aŭdiĝis kantado de kelkcentoj da
-voĉoj, kaj malproksimen flugis la sonoj de preĝejaj sonoriloj kaj la
-malrapida kantado.
-
-Arestitoj leviĝadis en malliberejo, bruante per siaj katenoj kaj
-aŭskultante.
-
---Nia caro aŭskultas matenan diservon,--ili diris.--Mildigu, ho, Dio,
-lian koron, metu kompaton en lian animon!
-
-Malgrandaj infanoj en dometoj de l' antaŭurbo, dormintaj apud la
-patrinoj, vekiĝis timigitaj kaj ploris.
-
-Iu patrino longe ne povis trankviligi la infanon.
-
---Silentu!--fine ŝi diris: silentu, alie Maluto ekaŭdos.
-
-Kaj ĉe la nomo de Maluto la infano ĉesis plori, teruregita ĝi sin
-premis al patrino kaj en nokta silento ree aŭdiĝis nur psalmoj,
-kantataj de opriĉnikoj, kaj senĉesa preĝeja sonorado.
-
-
-
-
-ĈAPITRO XII.
-
-Kalumnio.
-
-
-La suno leviĝis, sed por Maluto ne ĝojiga estis la tago. Reveninte
-hejmen, li ne trovis la filon kaj li divenis, ke Maksimo estas foririnta
-por ĉiam. Granda estis kolero de Maluto. Al ĉiuj flankoj li dissendis
-persekutantojn. La ĉevalservistojn, kiuj dormis kaj ne vidis la
-forkuron de Maksimo, li tuj metis en malliberejon.
-
-Sulkigante la brovojn, kunpremante la dentojn, li rajdis meze de la
-strato, pripensante, ĉu li devas sciigi la caron pri ĉi tiu
-okazintaĵo, aŭ silenti. Ĉevala piedfrapado kaj gaja interparolado
-aŭdiĝis post lia dorso. Li ekrigardis posten. La kronprinco kaj
-Basmanov kun aro da junaj opriĉnikoj estis revenantaj de matena
-promenado. Pro la dumnokta pluvo la tero fariĝis ŝlimo, el kiu la
-ĉevaloj kun peno elŝiradis siajn piedojn. Ekvidinte Maluton, la
-kronprinco donis spronojn al sia ĉevalo, kaj el sub la hufoj de lia
-galopanta ĉevalo ekŝprucis koto sur preterrajdantan Maluton.
-
---Mi profunde vin salutas, bojaro Maluto!--diris la kronprinco,
-haltigante la ĉevalon.--Ni ĵus renkontis viajn persekutantojn.
-Kredeble, ne bone sin sentis Maksimo en la patra domo, se li decidiĝis
-forkuri. Cetere, eble vi mem sendis lin Moskvon por serĉi bojaran
-ĉapon, kaj nun viaj intencoj ŝanĝiĝis?
-
-Kaj la kronprinco ekridegis.
-
-Laŭ kutimo Maluto deĉevaliĝis. Starante ne kapkovrita apud la
-kronprinco, li per manplato viŝadis la koton de sur sia vizaĝo. Liaj
-akraj okuloj kvazaŭ trapikis la kronprincon.
-
---Pro kio li forviŝas la koton?--diris Basmanov por plaĉi al la
-kronprinco: sur alia vizaĝo ĝi estus videbla, sed ne sur lia...
-
-Basmanov parolis duonvoĉe, sed Skuratov ekaŭdis. Kiam la tuta aro,
-ridante kaj interparolante, forgalopis kune kun la kronprinco, li
-surmetis la ĉapon, surĉevaliĝis kaj malrapide ekrajdis al la palaco.
-
---Bone!--li pensis:--atendu, sinjoroj, atendu!
-
-Liaj paliĝintaj lipoj montris grimacon, kaj en lia koro, jam ekscitita
-de l' forkuro de la filo, malrapide kreskis projekto de venĝo kontraŭ
-la nesingardaj opriĉnikoj.
-
-Kiam Maluto venis en la palacon, la caro sidis sola en sia ĉambro. Lia
-vizaĝo estis pala, liaj okuloj brilis. Nigran pastran veston li
-anstataŭis per flava strie stebita kaftano kun blua subaĵo. Anstataŭ
-butonoj ĝi havis ok silkajn ŝnurojn kun longaj penikoj. Bastono kaj
-ĉapo, ornamita per granda smeraldo, kuŝis sur la tablo antaŭ la caro.
-La noktaj halucinacioj, senĉesa preĝado, maldormo ne konsumis la
-fortojn de Ivano, sed nur altgrade ilin ekscitis. La noktan okazintaĵon
-li ree konsideris kiel sorĉaĵon de la diablo. Nuntempe la caro hontis
-pri sia teruro.
-
---Malamiko de Kristo--li meditis--obstine malhelpas min kaj subtenas
-miajn malamikojn. Sed mi ne permesos, ke li amuziĝu je mia kosto! Min
-ne timigos plu lia sorĉaĵo! Mi montros al li, ke ĉi tiun fojon la
-kontraŭulo estas pli forta, ol li!
-
-Kaj la caro decidis daŭrigi la ekzekutadon de siaj perfiduloj kaj la
-mortigon de siaj malamikoj, se li havos eĉ milojn da ili.
-
-Kaj li komencis rememorigi al si ĉiujn korteganojn, serĉante inter ili
-perfidulojn.
-
-Ĉiu rigardo, ĉiu ekmovo nun ŝajnis al li suspektindaj.
-
-Li rememorigis al si diversajn parolojn de la korteganoj kaj en ĉiu
-parolo li serĉis aludon al komploto. Eĉ liaj parencoj ne restis ekster
-suspekto.
-
-Maluto trovis lin en stato, simila je febra deliro.
-
---Via cara moŝto,--diris Maluto post silento: vi ordonas per turmenta
-esploro ekscii ĉe Kòliĉev'j pri novaj perfiduloj. Fidu al mi! Mi scios
-sukcesi, ke ili ĉion rakontu al mi dum turmentoj. Sed ekzistas io, kion
-mi ne povas atingi. Mi ne povas postuli, ke ili nomu vian plej danĝeran
-malamikon...
-
-La caro mirigite ekrigardis la favoraton.
-
-La okuloj de Maluto esprimis ion eksterordinaran.
-
---Tia estas la cirkonstanco, via cara moŝto,--daŭrigis Skuratov, kaj
-lia voĉo ŝanĝiĝis,--ke la okuloj vidas, la oreloj aŭdas, sed la
-lango ne kuraĝas eldiri...
-
-La caro demande rigardis lin.
-
---Multajn malamikojn vi jam ekzekutis, granda caro, sed la perfido
-ankoraŭ ne finiĝis en Rusujo. Kaj ankoraŭ vi povas ekzekuti la saman
-kvanton, eĉ dekoblan kvanton, kaj la perfido restos...
-
-La caro aŭskultis, sed ne divenis.
-
---Via cara moŝto, la kialo estas, ke vi dehakas branĉojn kaj
-branĉetojn, dume la trunko kun radikoj daŭre kreskas, tute ne
-difektitaj!
-
-La caro ankoraŭ nenion komprenis, sed li aŭskultis kun pli granda
-intereso.
-
---Mi tuj ĉion klarigos al vi, via cara moŝto! Vi certe memoras, ke,
-kiam vi estis danĝere malsana kaj preskaŭ mortanta,--donu al vi Dio
-multajn, multajn jarojn da sana vivo!--tiam la bojaroj elpensis
-komploton kontraŭ vi. Tiam ili havis estro vian kuzon Vladimiron
-Andrèeviĉ!
-
---Ha!--pensis la caro: jen kion signifas miaj noktaj teruroj! La diablo
-volis nebuligi mian prudenton, por ke mi ne kuraĝu detrui la pereigajn
-projektojn de mia kuzo. Sed estos alie! Mi ne indulgos la kuzon!
-
---Parolu!--li sin turnis al Maluto kaj diris per minaca voĉo:--parolu,
-kion vi scias pri Vladimir Andrèeviĉ?
-
---Ne, ne, via cara moŝto! Mi parolas nun ne pri Vladimir Andrèeviĉ.
-Ne estas supozeble, ke li ion intencu kontraŭ vi! Kaj la bojaroj ne
-esperas plu ion de li. Jam delonge li ĉesis klopodi por atingi caran
-rangon. Ne pri li mi parolas!
-
---Pri kiu?--demandis la caro, pli kaj pli mirante, kaj liaj trajtoj
-konvulsie ekmoviĝis.
-
---Aŭskultu, via cara moŝto! Vladimir Andrèeviĉ ne pensas plu pri
-perfido, sed la bojaroj ĉiam pensas. Ili silentas kaj pensas: se ni ne
-sukcesis fari lin, Vladimiron, caro, ni faros...
-
-Maluto ŝanceliĝis.
-
---Kiun?--demandis la caro, kaj liaj okuloj ekbrilis.
-
-Maluto paliĝis.
-
---Via cara moŝto! Ne ĉion estas eble eldiri. Multon mi vidas kaj
-komprenas, sed ne ĉion mi devas diri.
-
---Kiun?--ripetis Ivano kaj leviĝis.
-
-Maluto ne respondis.
-
-La caro ekkaptis lin je kolumo per ambaŭ manoj, altiris lin tute
-proksime al sia vizaĝo, kvazaŭ trapikante lin per okuloj.
-
-La piedoj de Maluto fleksiĝis.
-
---Via cara moŝto!--li diris duonvoĉe: ne koleru kontraŭ li, ne eble
-estas, ke li mem tion elpensis...
-
---Parolu!--per raŭka voĉo ekmurmuretis Ivano kaj pli forte kunpremis
-la kolumon de Maluto.
-
---Li mem ne povus elpensi tion,--daŭrigis Maluto, evitante la caran
-rigardon:--certe, oni lin delogis, liaj plej intimaj amikoj lin delogis.
-Kaj li, eble, pensis: ĉu ne estas egale, pli frue aŭ pli malfrue
-fariĝos la samo!
-
-La caro komencis diveni. Li paliĝis. Liaj fingroj rektiĝis, kaj li
-ellasis Maluton.
-
-Maluto kuraĝiĝis. Li komprenis, ke venis la tempo por la decidiga
-ekbato.
-
---Via cara moŝto!--subite li diris per akra tono: ne serĉu perfidon
-malproksime. Via malamiko sidas apud vi, li trinkas el via pokalo, li
-manĝas el via plado, li surhavas viajn vestojn...
-
-Eksilentis Skuratov kaj, plena je atento, li fine kuraĝis direkti siajn
-ruĝajn okulojn al la caro.
-
-Eksilentis ankaŭ la caro. Liaj brakoj malleviĝis. Li komprenis, kiun
-aludis Maluto...
-
-En la sama momento en la korto aŭdiĝis gajaj voĉoj. Kiam Maluto
-komencis sian interparoladon kun la caro, la kronprinco kun sia
-sekvantaro jam eniris en la korton, kie lin atendis komercistoj el
-Moskvo kaj el antaŭurboj, alvenintaj lin peti pri multaj gravaj por ili
-aferoj. Ekvidinte la kronprincon, ili ĉiuj ekgenuis.
-
---Kion vi bezonas, arŝinulaĉoj?[56]--demandis la kronprinco.
-
---Via kronprinca moŝto!--respondis delegitoj: ni venis plendi al vi!
-Defendu nin! Kompatu nin! La opriĉnikoj nin ruinigas, formanĝas nin,
-niajn edzinojn kaj niajn infanojn!
-
---Jen, malsaĝuloj!--ridante sin turnis la kronprinco al Basmanov.--Ili
-deziras havi siajn edzinojn kaj siajn komercaĵojn por si mem
-ekskluzive! Nu, ne ploru. Iru hejmen: mi konsentas diri vian plendaĵon
-al mia patro!
-
---Via kronprinca moŝto, patro nia! Dio donu al vi multajn
-jarojn!--ekkriis la komercistoj.
-
-La kronprinco estis surĉevale. Apud li staris Basmanov. La komercistoj
-estis surgenue antaŭ li. La plej aĝa delegito tenis en la manoj pladon
-kun pano kaj salo[57].
-
-Maluto ĉion observis tra la fenestro.
-
---Via cara moŝto!--murmuretis li al la caro: certe, lin instigis iu el
-tiuj, kiuj nun staras apud li. Rigardu, jen salutas lin jam la
-komercistoj, kvazaŭ li estus caro.
-
-Same kiel sorĉisto iufoje timas la diablon, kiun li mem elvokis, Maluto
-nun ektimis la esprimon, kiun liaj vortoj aperigis sur la vizaĝo de
-Ivano. Sur ĉi tiu vizaĝo malaperis ĉio homeca. Tiel terura neniam
-ĝis nun Maluto estis vidinta la caron. Pasis kelkaj minutoj. Subite
-Ivano ekridetis.
-
---Griĉjo,--li diris, metinte ambaŭ manojn sur la ŝultrojn de
-Maluto:--kiel vi ĵus diris? "Mi dehakas branĉojn kaj branĉetojn, kaj
-la trunko staras nedifektita". Griĉjo,--daŭrigis la caro, malrapide
-elparolante ĉiun vorton kaj rigardante Maluton kun teruriga
-konfido:--ĉu vi konsentas elŝiri la perfidon plenradike?
-
-Malbona ĝojo elkurbigis la buŝon de Maluto.
-
---Por via cara moŝto mi devas konsenti,--li ekmurmuretis, tremante per
-la tuta korpo.
-
-La vizaĝo de Ivano subite ŝanĝiĝis. La rideto malaperis, kaj liaj
-trajtoj ricevis malvarman, nevenkeblan senmovecon. Lia vizaĝo estis
-kvazaŭ skulptita el marmoro.
-
---Ne hezitu! Ne perdu la tempon!--li ordonis per interrompita
-voĉo.--Neniu ion suspektu! Hodiaŭ li ĉasos. Hodiaŭ oni devas lin
-trovi en arbaro. Oni diros, ke li falis de l' ĉevalo kaj mortis. Ĉu vi
-konas la Malbenitan Ŝlimakvon?
-
---Jes, via cara moŝto.
-
---Tie oni devas lin trovi!
-
-La caro montris al li la pordon.
-
-Maluto eliris kaj en la vestiblo li ekspiris pli libere.
-
-La caro longe restis senmova. Poste li malrapide sin direktis al sanktaj
-pentraĵoj kaj falis teren, preĝante.
-
-El ĉiuj servistoj de Maluto la plej brava kaj lerta estis lia
-ĉevalservisto Mateo Ĥomjàk. Li ne evitadis la danĝeron, li ŝatis
-diboĉon, ŝatis atakojn kaj nur lia mastro sola superis lin en la
-krueleco. Se Maluto bezonis homon por bruligi vilaĝon, por subĵeti
-leteron, laŭ kiu oni poste ekzekutos bojaron, por forŝteli ies
-edzinon,--en ĉiuj ĉi cirkonstancoj li sendis Ĥomjàk'n. Kaj Ĥomjàk
-forbruligis vilaĝojn, subĵetis leterojn kaj, anstataŭ unu forŝtelis
-kelkajn edzinojn samtempe.
-
-Al Ĥomjàk sin turnis Skuratov hodiaŭ. Kion ili interparoladis, neniu
-aŭdis. Sed en la sama mateno, kiam la ĉashundoj de l' kronprinco
-laŭte bojis en la ĉirkaŭaĵo de Moskvo, kaj la atento de l' ĉasistoj
-estis okupata de l' ĉasado, kiam ĉiu havis sian zorgon kaj ne
-interesiĝis pri siaj kunuloj,--en la sama mateno galopadis sur dezerta
-intervilaĝa vojo, ĉiam malproksimiĝante de l' ĉasistoj, Ĥomjàk kaj
-Maluto, kaj inter ili, sur aparta ĉevalo, galopadis ankoraŭ iu viro,
-alligita al selo, kun kunligitaj brakoj, kun vizaĝo, kovrita per nigra
-kapuĉo ĝis la mentono. Ĉe unu vojturno aliĝis al ili dudek armitaj
-opriĉnikoj, kaj ĉiuj daŭrigis la vojon, ne interparolante.
-
-Dume la ĉaso daŭris, kaj neniu rimarkis la foreston de l' kronprinco,
-krom du ĉevalservistoj, kiuj nun estis mortantaj en intermonto,
-trapikitaj per tranĉiloj.
-
-Ĉirkaŭ 30 verstojn de l' antaŭurbo, meze de virga arbaro, troviĝis
-netrairebla marĉo, kiun la popolamaso nomis Malbenita Ŝlimakvo. Multon
-mirindan oni rakontis pri ĉi tiu loko. Lignohakistoj timis esti
-proksime de ĝi vespere. Oni rakontis, ke dum someraj noktoj tie super
-la akvo saltadis kaj dancadis fajretoj, animoj de l' homoj, mortigitaj
-de rabistoj kaj ĵetitaj ĉi tien, en Malbenitan Ŝlimakvon. Eĉ tage la
-marĉo aspektis misterplene. Grandaj arboj kun nudaj trunkoj kaj
-branĉriĉaj suproj leviĝis el la akvo, nigra kaj malklara.
-Respeguliĝante en la akvo, ili similis malbelegajn homojn kaj
-neekzistantajn bestojn. Proksime de la marĉo neniu homa voĉo
-aŭdiĝis. Aroj da sovaĝaj anasoj alflugis de tempo al tempo sin bani
-en la akvo. En la kanoj aŭdiĝis plendantaj krioj de akva kokino[58].
-Nigra korvo preterflugis super la arboj, kaj la eĥo ripetadis ĝian
-minacantan krion. Kelkfoje oni aŭdis de malproksime sonon de hakilo,
-krakadon de dehakita arbo, falanta teren.
-
-Sed kiam la suno subiris, kiam super la marĉo leviĝis diafanaj
-elvaporaĵoj, la bruo de l' hakilo silentiĝis, kaj novaj sonoj
-aperadis: unutona kriado de ranoj, komence mallaŭta kaj malofta, poste
-laŭta ĥora kvakado. Ju pli densiĝis la mallumo, des pli laŭte
-kvakadis la ranoj. Iliaj voĉoj kvazaŭ kunfandiĝis en unu longan
-senĉesan sonon, kiu ne malhelpis aŭdi ankaŭ malproksiman blekadon de
-lupoj kaj ĝemojn de strigo... La mallumo plidensiĝas; la objektoj
-perdas sian antaŭan formon kaj akceptas novan eksteraĵon. Akvo,
-branĉoj de l' arboj kaj strioj de nebulo kunfandiĝas. Figuroj kaj
-sonoj kunmiksiĝas kaj fariĝas nedistingeblaj. Malbenita Ŝlimakvo de
-nun apartenas al fortoj superhomaj...
-
-Al ĉi tiu malbenita loko Maluto kun siaj opriĉnikoj rapidis ne dum
-malluma nokto, sed dum sunplena mateno.
-
-Dum ili rapidigis la ĉevalojn, aliaj bravuloj kunvenadis en la virga
-arbaro, proksime de Malbenita Ŝlimakvo.
-
-
-
-
-ĈAPITRO XIII.
-
-Ivaĉjo Ringo kaj liaj kamaradoj.
-
-
-En la vasta arbara herbejo, ĉirkaŭita de maljunaj kverkoj kaj
-netrairebla densejo, staris kelkaj terdometoj kaj antaŭ la dometoj
-kuŝis kaj sidis sur eltiritaj arbostumpoj, sur amasoj da fojno kaj da
-seka foliaĵo multe da viroj diversaĝaj, diversvestitaj. El la arbaro
-senĉese alvenis armitaj viroj kaj aliĝis al la kamaradoj. Granda
-diverseco estis inter ili. Popolaj kaftanoj kaj riĉaj vestoj, unuj
-ĉifonaj, aliaj orbrilantaj vidiĝis inter la arboj. Kelkaj estis
-armitaj per sabroj, aliaj havis en la manoj rimenkuglojn[59] aŭ sin
-apogis sur larĝaj halebardoj. Kiom da cikatroj, da sulkoj, da malpuraj
-nekombitaj hararoj kaj barboj!
-
-La brava komunumo formis kelkajn apartajn rondetojn. En la mezo de l'
-arbara herbejo oni kuiris kaĉon kaj rostis viandon. Super krakanta
-fajro pendis kaldronoj; la fumo kvazaŭ nigrablua nubo apartiĝis de l'
-verda maso, ĉirkaŭanta la herbejon. La kuiristoj tusadis, frotadis la
-okulojn kaj sin deturnadis for de la fumo.
-
-Flanke maljunulo kun krispaj grizaj haroj, kun longa barbo rakontis al
-la junularo fabelon. Li staris, sin apogante sur hakilo kun longa
-tenilo. Tiel li sentis sin pli oportune ol sidante, li povis rektiĝi
-kaj sin turni tiun aŭ alian flankon, iufoje eksvingi la hakilon kaj
-brave ekfajfi. Lin aŭskultis la junularo kun vera plezurego, eĉ kun
-malfermitaj buŝoj. La rabistoj kaŭris tere aŭ sidis sur branĉoj de
-l' arboj, kelkaj staris kun disstarigitaj kruroj kaj larĝe malfermitaj
-okuloj; sed plej granda aro kuŝis surventre, apogante la kubutojn
-teren kaj la kapon sur manplaton: la plej oportuna pozo!
-
-Du junuloj interŝanĝadis pugnobatojn je la kapo. La ludo devas
-finiĝi, kiam unu aŭ alia petas kompaton. Neniu volis cedi. Ambaŭ
-vizaĝoj jam ruĝiĝis kvazaŭ du ruĝaj rapoj, sed la fortaj pugnoj
-ĉiam frapadis la kapojn, kiel marteloj batas la amboson.
-
---Ĉu ne sufiĉe, Ĥlopko?--demandis tiu, kiu ŝajnis esti pli malforta.
-
---Ne, Anĉjo, kiam estos sufiĉe, mi diros! Atendu, estas vi, kiu tuj
-devos cedi!
-
-Kaj la pugnobatoj ripetiĝis.
-
---Rigardu, kamaradoj, Anĉjo tuj falos!--interparolis la observantoj.
-
---Ne, li ne falos!--respondis aliaj: por kio li falos, li havas fortan
-kapon.
-
---Sed rigardu do, li nepre falos!
-
-Sed Anĉjo tute ne volis fali. Li ekcelis kaj, anstataŭ ol ekfrapi la
-kontraŭulon je la verto, ekfrapis la tempion.
-
-Ĥlopko falis surdorsen.
-
-Kelkaj observantoj ekridegis, sed la plej multaj indignis.
-
---Ne honeste! Ne honeste!--ili ekkriis.--Anĉjo faris friponaĵon! Ni
-vipu Anĉjon!
-
-Kaj oni vipis Anĉjon.
-
---De kie vi venas?--demandis la maljuna fabelisto kelkajn junulojn, kiuj
-ĵus aliris al la fajro kaj timeme rigardis ĉirkaŭen. Ilin alkondukis
-altkreska bravulo kun larĝa tranĉilo ĉe la zono; la junuloj ne havis
-armaĵon kaj ŝajnis esti novuloj.
-
---Ĉu vi aŭdas, karuloj?--sin turnis al ili la altkreska bravulo:--la
-avo Vulturo demandas, de kie vi venas? Respondu al la avo!
-
---Bone! Mi, mi estas de apud Moskvo,--respondis unu el la junuloj
-balbutante.
-
---Por kio do vi elflugis el la nesto?--demandis Vulturo:--ĉu vin frosto
-forpelis aŭ varmego?
-
---Varmego?--diris la junulo: jes, kiam la opriĉnikoj forbruligis la
-domon, fariĝis vere varmege, sed kiam la domo ne ekzistis plu, ni
-sentis ankaŭ froston ekstere.
-
---Bonege! Vi ne estas malsaĝulo! Kaj vi, alia, de kie vi estas?
-
---Mi serĉas parencojn!
-
-La rabistoj ekridegis.
-
---Spritulo! Kiajn parencojn?
-
---Kiam la opriĉnikoj mortigis mian patron, mian patrinon, miajn fratojn
-kaj fratinojn, mi sola restis en la mondo kaj ekenuis; kaj mi ekpensis:
-mi iros al bonaj homoj, ili donos al mi trinki kaj manĝi, ili estos por
-mi patro kaj fratoj. En drinkejo mi renkontis ĉi tiun vian bravulon kaj
-petis lin min kunpreni.
-
---Bravulo!--diris la rabistoj: sidiĝu, manĝu kaj trinku, ni estos viaj
-fratoj.
-
---Kaj ĉi tiu ploremulo, kial li staras kun mallevita nazo, kvazaŭ li
-manĝis sen salo[60]? He, he, ne ŝveligu la lipojn! De kie vi venas?
-
---De apud Kolomno[61], malrapide kaj kvazaŭ ne volonte respondis forta
-junulo kun malgaja vizaĝo.
-
---Vin ankaŭ ofendis la opriĉnikoj?
-
---Fianĉinon ili prenis!--respondis la junulo same nevolonte kaj per
-tirata voĉo.
-
---Rakontu, bonulo!
-
---Kion rakonti? Ili venis kaj prenis!
-
---Kaj poste?
-
---Poste? Nenio estis poste.
-
---Kial do vi ne atakis ilin por ŝin repreni?
-
---Neeble estis! Ili venis kaj prenis!
-
---Kaj vi rigardis tion kun malfermita buŝo?
-
---Ne, kiam ili estis for, mi terure ekkoleris.
-
-La rabistoj ree ekridegis.
-
---Ne tro rapidmova vi estas, bonulo!
-
-La junulo konservis malsaĝan mienon kaj silentis.
-
---He, vi, putrinta rapo!--diris unu rabisto.--Se oni prenis vian
-fianĉinon, kial ĉagreniĝi, ĉu alian oni ne trovos?
-
-La junulo staris kun malfermita buŝo kaj nenion respondis.
-
-Lia mieno amuzis la rabistojn.
-
---Nu, vi, ĉu vi ne aŭdas, kion oni diras?--kriis unu el ili, puŝante
-la junulon.
-
-La junulo silentis.
-
-La rabisto ekpuŝis lin pli forte.
-
-La junulo ekrigardis lin tiel stulte, ke ree ĉiuj ekridegis.
-
-Tiam aliaj aliris kaj komencis puŝegi lin.
-
-La junulo ne komprenis, ĉu li devas koleri aŭ ridi, sed unu puŝo, pli
-forta ol aliaj, eligis lin el lia dorma hezito.
-
---Lasu min, ne puŝu!--li diris: ĉu mi estas sako kun faruno? Lasu, aŭ
-mi ekkoleros!
-
-La rabistoj ridegis ankoraŭ pli.
-
-La junulo efektive volis ekkoleri, sed lia denaska maldiligenteco
-malhelpis. Ŝajnis al li, ke ne penvaloras koleri pro bagatelo, ĉar
-grava kaŭzo forestis.
-
---Nu, koleru do, malsaĝulo!--diris la rabistoj: kial vi ne koleras?
-
---Puŝu ankoraŭ unu fojon!
-
---Ha! Ĝi plaĉas al vi! Jen, ricevu!
-
---Puŝu pli forte!
-
---Bone, jen, vi havas!
-
---Nun haltu vi kaj gardu vin!--diris la junulo, kiu nun efektive
-ekkoleris.
-
-Li suprenvolvis la manikojn, kraĉis sur siajn pugnojn kaj komencis bati
-kulpan kaj nekulpan. La rabistoj ne atendis tian atakon. La plej
-proksimaj estis renversitaj en unu momento kaj faligis ankaŭ siajn
-najbarojn. La tuta aro forŝoviĝis al la fajro, la kaldrono falis, kaj
-la supo verŝiĝis sur la karbojn.
-
---Ĉesu vi, diablo, ĉesu do! Sufiĉe! He, he, aŭskultu,
-ĉesu!--kriadis la rabistoj. Sed la junulo jam nenion aŭdis. Li ĉiam
-svingis la pugnojn dekstren kaj maldekstren kaj per ĉiu ekbato faligis
-unu aŭ du rabistojn.
-
---Kia urso!--parolis tiuj, kiuj sukcesis desalti flanken.
-
-Fine la junulo kvietiĝis. Li ĉesis bati kaj haltis antaŭ la
-renversita kaj rompita kaldrono, gratante la nukon, kvazaŭ volante
-diri:
-
---Ĉion ĉi mi estas farinta, he!
-
---Nu, karulo,--parolis la rabistoj, sin levante de l' tero kaj frotante
-siajn ripojn: se vi ĝustatempe ekkolerus, oni ne forkondukus vian
-fianĉinon. Vera Elio Mùromec![62]
-
---Kia estas via nomo, karulo?--demandis la maljuna rabisto.
-
---Dmiĉjo.
-
---Dmiĉjo? Bonege. Bravulo, Dmiĉjo!
-
---Kamaradoj!--diris unu rabisto: la hetmano ree komencas rakonti pri sia
-vivado apud Volgo. Neniu plu kantas aŭ aŭskultas fabelon, ĉiuj
-deziras aŭskulti la hetmanon. Ni iru tuj, aŭ mankos al ni loko!
-
---Ni iru, ni iru! ni aŭskultu la hetmanon!--aŭdiĝis inter la
-rabistoj.
-
-Larĝŝultra, mezkreska viro, vestita per riĉa orbrodita kaftano, sidis
-sur arbostumpo, en ombro de grandega kverko. Sur la kapo li havis feran
-rondan ĉapon kun "bàrmica", t. e. ŝtala ringhava reto, kiu protektas
-kolon, nukon kaj orelojn kontraŭ malamikaj sabroj. En la manoj li tenis
-"ĉekanon", t. e. martelon sur longa tenilo. En ĉi tiu vesto ne facile
-estis ekkoni nian konatulon, Ivaĉjon Ringon. Liaj okuloj rigardis jen
-iun, jen alian. De post mallongaj nigraj lipharoj brilis liaj dentoj
-tiel blankaj, ke ili, ŝajne, lumigis la tutan vizaĝon.
-
-La rabistoj silente aŭskultis.
-
---Jes, kamaradoj,--diris Ringo: ĉu estas mirindaĵo, se vi haltigas
-ŝarĝveturilaron aŭ bojaran karavanon, kiam vi estas dekoble pli
-multenombraj, ol la pretervojaĝantoj? Sed estus mirindaĵo, se vi
-unuope haltigus kaj prirabus pli ol kvindek virojn!
-
---Ne mensogu!--kriis la rabistoj: tro multon vi ekdeziris! Eble vi mem
-farus tion?
-
---Mi ne parolas pri mi, sed mi konas iun, kiu unuope povis haltigi la
-tutan karavanon!
-
---Via apudvolga heroo, ĉu ne vere?
-
---Certe, li. Foje oni trenis barkon sur ŝnuregoj kontraŭ la fluo de
-Volgo, el Astraĥanjo. Multe da homoj troviĝis en la barko:
-komercistoj, armitaj per sabroj kaj pafiloj, en disbutonumitaj kaftanoj,
-kun ĉapoj, deklinitaj iom flanken--veraj rabistoj! Kaj kiaj
-komercaĵoj: oro, multekostaj ŝtonoj, perloj, diversaj objektoj el
-Astraĥanjo k. t. p. Alta la bordo, mallarĝa la vojeto, sur kiu paŝis
-burlakoj, laboristoj, tirantaj la ŝnuregon. Kaj meze de Volgo--insulo:
-nuda ŝtonego kun tre akra promontoro, kiu ĝuste estis preterirota. Mia
-heroo sciis, kian ŝarĝon havis la barko. Dirinte al neniu eĉ unu
-vorton, li de mateno iris sin kaŝi en la arbetaĵo, sidis kaj silentis.
-Pasas unu, du horoj, fine, li vidas, treniĝas kun granda peno burlakoj,
-ĉirkaŭ dekdu, unu post alia, streĉante la tirŝnuregon; ili ĝemas,
-grakas. Ne malpeza estis la barko kaj multe malhelpis ankaŭ la rapida
-fluo.
-
-La heroo ekvidis, ke ili jam estis preteririntaj la akran ŝtonegon.
-Tiam li elsaltas el post la arbetaro, ekbatas per sia sabro la ŝnuregon
-kaj dupartigas ĝin, tiel ke ĉiuj burlakoj falis teren. Kaj li komencis
-ilin bati iun per pugno, aliajn per rimenkuglo[59], nur kelkaj sukcesis
-forkuri. La fluo de l' rivero tiris la barkon malsupren, rekte al la
-akra ŝtonego. Ektimegis la komercistoj, ne pri pafado ili jam pensas,
-ili meditas, kiamaniere eviti la teruran ŝtonegon kaj ne perei. Tiam
-mia heroo, sin tenante je arbo per unu mano, ekkaptis per alia la
-tirŝnuregon, kaj la barko haltis.
-
---He, vi, arŝinulaĉoj, komercistoj, bravuloj! Ĵetu en Volgon ĉiujn
-viajn sabrojn, pafilojn, ĵetu tuj,--alie mi ellasos la ŝnuregon, kaj
-vi ĉiuj pereos kun via tuta ŝarĝo!
-
-La komercistoj komence intencis pafmortigi la heroon, sed ŝanceliĝis,
-pensante: se ni lin mortigos, ni ankaŭ pereos!
-
-Kaj ili ĵetis batalilojn en Volgon, nur kelkajn ili kaŝis, por lin
-mortigi, kiam li venos prirabi la barkon. Sed la heroon ne facile estis
-superruzi.
-
---Bone!--li diris,--la bataliloj dronis, nun vi iru, kien vi volas!
-Alivorte: saltu el la barko en la riveregon, kun la kapo antaŭen!
-
-Ili ŝanceliĝis, sed li alkroĉis la ŝnuregon al la arbo, ekkaptis
-pafilon kaj ekpafis.
-
-Tiam ili ĉiuj sin ĵetis en Volgon, kvazaŭ ili estus ranoj. Kaj la
-heroo krias al ili:
-
---Ne alnaĝu ĉi tien! Naĝu al alia bordo, aŭ vi ĉiuj estos
-mortigitaj, kiel anasidoj!
-
---Nu, kamaradoj, kion vi diros? Bona estas mia heroo?
-
---Bravulo!--aprobis la rabistoj,--vera bravulo! Kion li faris poste?
-
---Li per ŝnurego eltiris la barkon sur la sablon.
-
---Li devis esti tre altkreska?
-
---Ne, ne pli altkreska, ol mi, nur la ŝultroj iom pli larĝaj!
-
---Pli larĝaj ankoraŭ, ol ĉe vi? Kiel li aspektas?
-
---Li aspektas kiel bona bravulo: haroriĉa kapo, nigra barbo, iom
-kurbigita figuro, plata vizaĝo; sed kiaj okuloj?--teruro!
-
---Nu, hetmano, vi rakontas pri via heroo mirindaĵon, sed ni ne tre
-kredas al vi. Neniun ni iam vidis pli bravan, ol vi!
-
---He, he, ĉu vi multon vidis, malsaĝuloj? Ne,--daŭrigis Ringo kun
-fervoro: eksciu, ke, kompare al li, mi estas nenio! Sentaŭgaĵo, nenio
-plu!
-
---Kiel estas la nomo de via heroo?
-
---Jermako Timofèeviĉ!
-
---Ha, kia nomo! Ĉu li sola laboras, sen kamaradoj?
-
---Ne, ne sola. Li havas bonegajn kamaradojn. Sed la rusa caro ekkoleris
-kontraŭ ili. Li sendis sian armeon al Volgo por venki ilin kaj venigi
-Moskvon la dehakitan kapon de ilia esaulo[63] Ivano Ringo[64].
-
---Ĉu oni lin kaptis, Ivanon?
-
---La caraj servistoj kaptis Ringon, sed la ringo forglitis inter iliaj
-fingroj kaj forruliĝis en la mondon. Kie ĝi nun estas, Dio scias, sed
-kredeble baldaŭ ĝi ree aperos apud Volgo: kiu unu fojon vidis Volgon,
-al tiu ne plaĉas aliloke!
-
-Silentis la hetmano kaj meditis.
-
-Silentis ankaŭ la rabistoj. Ili mallevis siajn bravajn kapojn
-surbrusten kaj silente karesis siajn longajn lipharojn, siajn larĝajn
-barbojn. Pri kio pensis la bravuloj, sidante sur la vasta arbara
-herbejo, meze de l' virga arbaro? Ĉu pri pasintaj jaroj de sia juneco,
-kiam ili estis ankoraŭ honestaj militistoj aŭ pacaj vilaĝanoj? Ĉu
-pri Volgo arĝentkolora? Ĉu pri mirinda heroo, pri kiu ĵus rakontis la
-hetmano? Ĉu pri alta konstruaĵo, staranta meze de l' vasta kampo, pri
-du kolonoj, supre kunigitaj per trabo, pri kiuj en tiu epoko nepre
-pensis ĉiu bravulo en momento de malgaja humoro?...
-
---Hetmano!--ekkriis unu rabisto, rapide alkurante kaj preskaŭ perdante
-la spiron.--Kvin verstojn de ĉi tie, sur Rjazana vojo rajdas dudek
-viroj, riĉe armitaj, en orkovritaj kaftanoj! Belegaj ĉevaloj, ne
-malpli ol cent rublojn ĉiu!
-
---Kien ili rajdas?--demandis Ringo, eksaltante.
-
---Ili ĵus sin direktis al Malbenita Ŝlimakvo. Ekvidinte ilin, mi tuj
-ekgalopis ĉi tien tra arbaro kaj marĉaĵo.
-
---He, kamaradoj!--ekkriis Ringo: leviĝu! Dudek viroj sekvu min! Vi,
-Vulturo,--li sin turnis al la maljuna rabisto,--prenu aliajn dudek
-virojn kaj kaŝu vin ĉe la malrekta kverko; ataku ilin, se ni eble
-venos tro malfrue. Nu, rapide, prenu la sabrojn!
-
-Ringo eksvingis per sia ĉekano, kaj ekbrilis liaj okuloj. Li similis
-severan militestron meze de obeema armeo.
-
-Ĝisnuna libera sintenado de l' rabistoj malaperis kaj estis
-anstataŭita per senescepta disciplino.
-
-En la sama momento kvardek rabistoj eliris el la aro kaj formis du
-taĉmentojn.
-
---He, Dmiĉjo!--diris Vulturo al la junulo el apud Kolomno:--prenu
-bastonegon, iru kun ni, eble vi ekkoleros ankoraŭ unu fojon!
-
-Dmiĉjo faris stultan grimacon, sed sendispute prenis el la manoj de l'
-maljunulo grandan bastonegon, metis ĝin surŝultren kaj iris ne
-rapidante kun sia taĉmento al la malrekta kverko.
-
-Alia taĉmento, gvidata de Ringo, galopis al Malbenita Ŝlimakvo,
-penante alveni pli frue, ol la nekonataj rajdantoj.
-
-
-
-
-ĈAPITRO XIV.
-
-Survango.
-
-
-Dume Maluto kun Ĥomjàk, akompanataj de dudek opriĉnikoj, sin direktis
-kun sia kaptito al Malbenita Ŝlimakvo, Serèbrjanij sidis ĉe Godunòv
-antaŭ kovrita tablo kun du pokaloj da vino.
-
---Diru, mi petas, Boriso Teodòroviĉ,--demandis la princo: kio fariĝis
-la lastan nokton al la caro? Kial la tuta antaŭurbo leviĝis noktomeze?
-Ĉu ofte ĝi okazas ĉe vi?
-
-Godunòv levis la ŝultrojn.
-
---La granda caro,--li respondis,--ofte ploras nokte pri siaj malamikoj,
-preĝas por iliaj animoj. Ne estas mirinde, ke li nin kunvokis noktomeze
-por preĝi. Vi scias, en la dua letero de Bazilo la Granda al Gregoro
-Nazianzin staras la vortoj: "kio por unuj estas mateno, tio estas
-noktomezo por homo pia kaj preĝanta". Meze de nokta silento, kiam nek
-okuloj, nek oreloj donas danĝerajn impresojn, tiam decas al la homo
-resti en la ĉeesto de Dio!
-
---Boriso Teodòroviĉ! Antaŭe mi ankaŭ estis vidinta, kiel preĝis la
-caro, sed ĝi okazis ne tiel, kiel nun. Nuntempe ĉio fariĝas
-alimaniere. Kaj la opriĉninon mi tute ne povas kompreni. Ne monaĥoj
-estas viaj opriĉnikoj, sed veraj rabistoj. Ne multe da tagoj mi vivas
-en Moskvo, sed mi jam aŭdis, mi vidis tiom da teruraĵoj, ke ne facile
-estus kredi... Eble, oni ensorĉis la caron. Boriso Teodòroviĉ, vi
-estas intima kun la caro, la caro amas vin,--se vi dirus al li pri
-opriĉnino?
-
-Godunòv ekridetis pro la naiveco de l' princo.
-
---La caro estas al ĉiuj favora,--li diris kun ŝajniga humileco: kaj mi
-ne estas inda je lia favoro. Ne konvenas al mi juĝi pri la caraj aferoj
-aŭ instrui la caron! Sed la opriĉnino ne estas malfacile komprenebla.
-La tuta Rusujo apartenas al la caro, ni ĉiuj estas liaj sklavoj: kion
-prenas la caro por si mem, tio estos lia, kion li bonvolas lasi al ni,
-tio estas nia; kiun li ne volas havi apud si, tiu restas en lia
-sekvantaro; kiujn li ne volas alproksimigi, tiuj restas malproksime. Jen
-kio estas la opriĉnino!
-
---Ne, Boriso Teodòroviĉ, kiam vi tion rakontas, ĉio ŝajnas esti bona,
-sed en realeco ĉio estas tute alia. La opriĉnikoj pereigas kaj detruas
-la zemŝĉinon pli multe ol la tataroj. Ekzistas neniu juĝo kontraŭ
-ili. La tuta lando pereas pro ili. Vi diru pri tio al la caro! Al vi li
-kredos!
-
---Princo Nikito Romànoviĉ, multe da malbono ekzistas en la mondo! Ne
-pro tio homoj pereigas homojn, ke unuj estas opriĉnikoj kaj aliaj
-bojaroj, sed pro tio, ke ili ĉiuj estas homoj! Se mi eĉ dirus al la
-caro, kio sekvos? Ĉiuj ekkoleros kontraŭ mi kaj la caro ankaŭ!...
-
---Bone! Li ekkoleru, sed vi do faris laŭ konscienco, vi diris al li la
-veron!
-
---Nikito Romànoviĉ! Ne multe da tempo oni bezonas por diri la veron,
-sed oni devas scii ĝin elparoli. Se mi kontraŭdirus al la caro, jam de
-longe mi ne estus ĉi tie, kaj se mi ĉi tie ne estus, kiu hieraŭ estus
-savinta vin, princo!
-
---Vi estas prava, Boriso Teodòroviĉ, donu Dio sanon al vi! Sen vi mi
-nun ne ekzistus plu!
-
-Godunòv pensis, ke li estis konvinkinta la princon.
-
---Jen, Nikito Romànoviĉ!--li daŭrigis: bone ĝi estas defendi la
-veron, sed unu sola soldato ne povas esti hetmano... Kion vi farus,
-ekzemple, se en via ĉeesto kvardek rabistoj atakus senkulpulon?
-
---Kion mi farus? Mi tuj min ĵetus kun sabro en la mano al ili ĉiuj kaj
-mi ilin batus ĝis kiam mi estus mortigita!...
-
-Godunòv ekrigardis lin mirigite.
-
---Kaj post kiam vi mortigus kvin, eble dek rabistojn, vi nepre estus
-mortigita kaj la restintaj rabistoj mortigus la senkulpulon. Ne, princo!
-Ĉu ne estus pli bone ne sin enmiksi, sed, kiam ili estos senvestigantaj
-la mortigitan, tiam krii al ili, ke Stepĉjo prenas pli multe ol Miĉjo,
-kaj ili tranĉos la gorĝojn unuj al aliaj!
-
-Ne plaĉis ĉi tiu ekzemplo al Serèbrjanij. Godunòv rimarkis ĝin kaj
-ŝanĝis la temon.
-
---Rigardu, princo!--diris li rigardante tra fenestro:--kiu tie galopas
-tiel rapidege? Ŝajne, via ĉevalservisto?
-
---Mi dubas!--respondis Serèbrjanij:--li forrajdis hodiaŭ matene al
-malproksima pilgrimado!
-
-Sed tio estis Miĥeiĉ, pala, sur neselita ĉevalo. Ŝajne, li prenis la
-unuan ĉevalon, kiun li trafis, kaj nun li, spite kutimoj, enrajdis en
-la korton, rekte al la fenestroj.
-
---Kara princo!--li kriis jam de malproksime: vi sidas, manĝas kaj
-trinkas kaj ne scias, kio okazis! Mi ĵus renkontis Maluton Skuratov
-kun Ĥomjàk, ambaŭ surĉevale, kaj inter ili--kun ligitaj brakoj,--ĉu
-vi scias, kiu?--la kronprinco mem, jes, la kronprinco! Sur lian kapon
-ili metis nigran kapuĉon, sed la vento forlevis la kapuĉon, kaj tial
-mi rekonis la kronprincon! Li ekrigardis min, kvazaŭ petante pri helpo,
-kaj Maluto algalopis kaj surŝovis la kapuĉon ĝis la mentono!
-
-Serèbrjanij salte leviĝis.
-
---Vi aŭdas, vi aŭdas, Boriso Teodòroviĉ?--li ekkriis, brilante
-per okuloj.--Ĉu nun oni povas atendi ĝis kiam la rabistoj
-intermalpaciĝos?--Kaj li sin ĵetis eksteren.
-
---Ĉevalon!--li ordonis, prenante la bridon el la manoj de Miĥeiĉ.
-
---La ĉevalo ne konvenas por vi, karulo,--kriis Miĥeiĉ,--malbona
-ĉevalaĉo, eĉ ne selita, ĉu eble estas kun tiu ĉevalo iri al la
-caro?
-
-Sed la princo jam rajdis, certe, ne al la caro, sed al persekuto de
-Maluto...
-
- * * * * *
-
-Forgesis Serèbrjanij, ke li ne kunhavas sabron, nek pafilon, ke li
-sidas sur maljuna ĉevalo! Siatempe la ĉevalo estis bonega: pli ol
-dudek jarojn ĝi bone servis en milito, sed ne ricevis ĝi ripozon por
-siaj maljunaj jaroj, nuntempe ĝi servis kiel akvoportisto, ricevante
-nur putran fojnon kaj bastonbatojn. Sed hodiaŭ ĝi eksentis sur sia
-dorso lertan rajdiston, kaj ĝi ekmemoris pri siaj iamaj tagoj, kiam ĝi
-surportadis heroojn dum militiroj, kiam ĝi estis nutrata per plej bona
-aveno... Kaj ĝi plenblovigas siajn ruĝajn naztruojn, etendas la kolon
-kaj galopas, streĉante siajn ĉiujn fortojn por atingi Maluton
-Skuratov.
-
-Maluto rajdas kaj rajdas en densa arbaro kun siaj opriĉnikoj. Li
-rapidigas ilin por atingi Malbenitan Ŝlimakvon, ordigante la kapuĉon
-sur la kapo de l' kronprinco, por ke ne sciu la opriĉnikoj, kiun ili
-akompanas al la morto. Se ili konus la kaptiton, ili rifuzus helpi al
-Maluto, eble ĉiuj forkurus. Ĝis nun ili kredas, ke simplulo rajdas
-inter Maluto kaj Ĥomjàk, ili ne povas nur kompreni, por kio oni
-decidis lin ekzekuti tiel malproksime.
-
-Maluto rapidigas la opriĉnikojn, Maluto koleras kontraŭ la ĉevaloj,
-li vipas la ĉevalojn senkompate.
-
---La caro eble ŝanĝos sian intencon, la caro eble sendos post ni por
-nin revenigi!
-
-Galopas la maljuna Maluto en densa arbaro, birdoj scivole rigardas post
-li, etendante la koletojn, nigraj korvoj flugas super li, jam proksime
-estas la Malbenita Ŝlimakvo.
-
---He!--diras Maluto al Ĥomjàk:--ŝajnas al mi, mi aŭdas ĉevalan
-piedfrapadon post ni!
-
---Ne!--respondis Ĥomjàk:--vi aŭdas piedfrapadon de niaj propraj
-ĉevaloj.
-
-Pli kaj pli rapidigas Maluto la opriĉnikojn, pli kaj pli ofte ili vipas
-siajn ĉevalojn.
-
---He!--diras Maluto al Ĥomjàk:--ŝajnas al mi, mi aŭdas kriojn post
-ni!
-
---Ne!--respondis Ĥomjàk:--vi aŭdas la eĥon de niaj propraj voĉoj!
-
-Multe koleras Maluto kontraŭ la ĉevaloj...
-
---Ĉu oni ne persekutas nin?
-
-Subite Maluto aŭdas post si la voĉon:
-
---Haltu, Gregoro Lukìĉ!
-
-Serèbrjanij estis post lia dorso. Bone servis al la bojaro lia maljuna
-ĉevalo!
-
---Haltu, Maluto!--ripetis la princo kaj, streĉinte ĉiujn siajn
-fortojn, li donis al li survangon.
-
-Forta estis la ekfrapo de Nikito Romànoviĉ! Ĝia sono ektondris
-kvazaŭ pafo: ekbruis la arbaro, ekfalis la folioj; arbaraj bestoj
-flugkuris en densejon; strigoj kun larĝe malfermitaj okuloj elflugis el
-siaj kavernoj, kaj kamparanoj, kiuj tre malproksime de tie estis
-senŝeligantaj la tiliojn, rigardis unuj la aliajn kaj parolis:
-
---Kia krakado! Ĉu ne rompiĝis la maljuna kverko super la Malbenita
-Ŝlimakvo?
-
-Maluto falis el la selo. Malfeliĉa maljuna ĉevalo de Serèbrjanij
-faletis, renversiĝis kaj mortis.
-
---Maluto!--ekkriis la princo, tuj leviĝante: ne taŭgan pecon vi volis
-engluti! La peco vin sufokos! Kaj, elingiginte la sabron de Maluto, li
-eksvingis ĝin por dehaki lian kapon.
-
-Sammomente alia sabro ekfajfis super la kapo de Serèbrjanij. Mateo
-Ĥomjàk venis helpi al sia mastro. Batalo ekbolis inter Ĥomjàk kaj la
-princo. Aliaj opriĉnikoj kun nudaj sabroj ankaŭ atakis la princon,
-kiun defendis nur la altaj arboj kaj la densega arbetaro.
-
---Certe, mi pereos,--li pensis dum batalo,--kaj ne savos mi la
-kronprincon! Se mi povus elteni nur duonon da horo, eble alvenus iu ajn
-helpo!
-
-Apenaŭ li ĝin ekpensis, akra ekfajfo eksonis en la arbaro, poste
-laŭtaj krioj.
-
-La opriĉniko, kiu jam levis la sabron super la princo, falis kun
-dishakita kapo, kaj super lia kadavro jam staris Ivaĉjo Ringo,
-svingante sian sangkovritan ĉekanon. Samtempe rabistoj, simile je aro
-da lupoj, sin ĵetis sur la opriĉnikojn de Maluto, kaj komenciĝis
-manbatalo! Maluto volonte mem atakus la malamikojn, sed en la densejo li
-ne havis sufiĉe da loko. Multaj opriĉnikoj jam kuŝis mortigitaj, sed
-aliaj baldaŭ retrovis la fortojn, kriadis: "ha, ha, hurà!" kaj
-piedpremadis la rabistojn per siaj ĉevaloj. Eĉ Ringo, ricevinte vundon
-de l' brako, ne tiel fervore batis per sia ĉekano. Sed subite nova
-ekfajfo ekaŭdiĝis en la arbaro.
-
---Vigle tenu vin, bravuloj!--ekkriis Ringo: la avo Vulturo venas helpi
-nin!
-
-Kaj li ankoraŭ ne finis siajn vortojn, kiam Vulturo kun sia taĉmento
-atakis la opriĉnikojn, kaj ree ekbolis granda, kruelega manbatalo!
-
-En densa arbaro la rajdantoj sentis sin ne tiel oportune, kiel la
-infanterianoj. La ĉevaloj stariĝis sur postajn piedojn, falis sur la
-dorson, premante la rajdantojn. Malespero ekkaptis la opriĉnikojn. La
-sabro de Ĥomjàk fajfis kiel vento, kvazaŭ fulmoj brilis super lia
-kapo.
-
-Subite io nova okazis en komuna tumulto. La forta Dmiĉjo, dispuŝante
-la batalantojn, ekcelis Ĥomjàk'n, renversante ĉiujn senescepte, la
-siajn same kiel la fremdajn. Dmiĉjo ekkonis tiun, kiu estis rabinta
-lian fianĉinon. Tenante sian pezan bastonegon per ambaŭ manoj, li
-ekfrapis per ĝi sian malamikon. Ĥomjàk deflankiĝis, la ekfrapo
-trafis la kapon de l' ĉevalo, la besto falis morta, la bastonego
-rompiĝis.
-
---Atendu, atendu!--diris Dmiĉjo, sin ĵetante sur Ĥomjàk: nun vi ne
-foriros!
-
-La batalo estis finita. Forestis la malamikoj: ĉiuj opriĉnikoj falis
-mortaj, nur Maluto forgalopis sur sia rapidega ĉevalo.
-
-La rabistoj ankaŭ perdis multe da siaj.
-
---Jen, via bojara moŝto!--diris Ringo al princo Serèbrjanij,
-forviŝante la ŝviton de sur sia vizaĝo.--Jen kie ni ree renkontiĝis!
-
-La princo, ĉe la apero de la rabistoj, sin ĵetis al la kronprinco kaj
-prenis lian ĉevalon flanken. La kronprinco estis alligita al la selo.
-Serèbrjanij per sabro distranĉis la ŝnurojn, helpis al la kronprinco
-deĉevaliĝi kaj demetis la tukon de antaŭ lia buŝo. Dum la batalo
-Serèbrjanij staris antaŭ la kronprinco, protektante lin.
-
---Via kronprinca moŝto!--li diris, vidante, ke la rabistoj jam prirabas
-la mortigitajn kaj kaptas la forkurantajn ĉevalojn:--la batalo estas
-finita, ĉiuj viaj malamikoj mortis, nur Maluto forkuris, sed, ŝajnas
-al mi, ne multon li ankaŭ gajnis, ĉar sendube la caro juĝe esploros
-la kazon!
-
-Ĉe la nomo de kronprinco Ringo posteniris.
-
---Ĉu vere?--li demandis: tio estas la kronprinco mem? La filo de l'
-caro? Jen kiun defendi mi havis la feliĉon! Jen kiun la hundoj venigis
-tien ĉi kunligitan!--Kaj la hetmano falis al la piedoj de Ivano
-Ivànoviĉ.
-
-La sciigo rapide disvastiĝis inter la rabistoj. Ĉiuj lasis la
-mortigitajn kaj venis saluti la caran filon.
-
---Dankon al vi, bonuloj!--li diris afable, sen sia kutima fiereco: kiu
-ajn vi estu, dankon al vi!
-
---Ne dankinde, via kronprinca moŝto--respondis Ringo: se mi scius, kio
-minacas al vi, mi kunprenus ne kvardek, sed ducent bravulojn, kaj ne
-forkurus de ni tiu Skuratov. Ni nepre kaptus lin vivantan kaj tuj
-pendigus lin en via ĉeesto! Cetere, ŝajne, restis ĉe ni lia
-ĉevalservisto, ankaŭ mia malnova konatulo; se la fiŝoj mankas, oni
-kontentiĝas per kraboj[65].--He, bravulo, ĉu vi tenas Ĥomjàk'n?
-
---Jes!--respondis Dmiĉjo, kuŝante surventre kaj ne ellasante sian
-viktimon.
-
---Ellasu lin, ne timu, nun li ne forkuros. Nu, bravuloj, faru fajron por
-esplorado, alportu ŝnuregon kaj vergojn!
-
-Dmiĉjo leviĝis. El sub li leviĝis forta altkreska junulo; kiam li
-turnis la vizaĝon al la rabistoj, ĉiuj ekkriis mirigitaj:
-
---Ĥlopko! Li estas Ĥlopko! Ĥlopkon li premadis anstataŭ opriĉnikon!
-
-Dmiĉjo rigardis ĉirkaŭen kun malfermegita buŝo.
-
-Ĥlopko apenaŭ spiris.
-
---Jen kiun mi kaptis!--fine eldiris Dmiĉjo.--Kial do vi ne parolis?
-
---Ĉu eble estis paroli, kiam vi premadis mian gorĝon?
-
---Kiel do vi trafis sub min?
-
---Kiel, kiel? Vi, urso, ekfrapis la ĉevalon je la kapo, kaj la rajdanto
-falis sur min, kaj tuj vi, anstataŭ lin, min ekkaptis kaj eksufokis!
-
---Jen kio!--malrapide diris Dmiĉjo, gratante al si la nukon.
-
-La rabistoj ekridegis. La kronprinco ankaŭ ridetis. Ĥomjàk'n oni ne
-povis trovi.
-
---Ne venis ankoraŭ lia tempo,--diris Ringo,--domaĝe, tre domaĝe! Nu,
-eble Dio donos, mi havos lin ankoraŭ en la manoj! Kaj nun permesu, via
-kronprinca moŝto, ke mi vin akompanu kun miaj bravuloj ĝis la ŝoseo!
-Hontinde estas por mi, via kronprinca moŝto! Ne konvenus al mi,
-malaltrangulo, eĉ paroli kun via kronprinca moŝto, sed kion fari? sen
-mia helpo vi ne eliros de ĉi tie!
-
---Nu, kamaradoj,--daŭrigis Ringo: venu akompani lian kronprincan
-moŝton! Vi, bojaro,--li diris al Serèbrjanij, montrante sian
-ĉevalon:--surĉevaliĝu, mi prenos alian ĉevalon. Vi, Vulturo, povas
-piediri kaj Dmiĉjo tiom pli!
-
---Por kio?--diris Dmiĉjo, ekkaptis la kolharojn de iu ĉevalo, preskaŭ
-faliginte ĝin:--mi ankaŭ povas rajdi!
-
-Li levis la piedon al piedingo, sed, ĉar li ne povis trovi ĝin per la
-piedo, li surventre kuŝiĝis sur la dorson de l' ĉevalo, tiamaniere
-tragalopis kelkajn paŝojn kaj nur poste trafis en la selon.
-
---He, he!--li ekkriis, balancante per la piedoj kaj levante la kubutojn.
-
-La kronprinco direktis la ĉevalon hejmen, antaŭ- kaj postirata de la
-tuta bando.
-
-Kiam fine oni venis en la kamparon kaj ekvidis de malproksime tegmentojn
-de l' antaŭurbo, Ringo haltis.
-
---Via kronprinca moŝto,--li diris, saltante for de la ĉevalo: jen
-estas via vojo, jen la antaŭurbo! Ne konvenas, ke mi restu plue kun via
-kronprinca moŝto. Krome, mi rimarkas tie polvon super la vojo:
-kredeble, militistoj! Adiaŭ, via kronprinca moŝto! Ne koleru: neceseco
-nin kunigis!
-
---Atendu, bravulo!--diris la kronprinco, kiu, sentante sin en
-sendanĝereco, reprenis siajn antaŭajn manierojn:--atendu, bravulo!
-Diru antaŭe, al kiu bojara familio vi apartenas, kial vi portas
-orkovritan kaftanon?
-
---Via kronprinca moŝto,--modeste respondis Ringo: ekzistas ĉi tie
-multe da tiaj bojaroj senfamiliaj, multe da princoj sennomaj! Ni
-surhavas tion, kion sendas al ni Dio!
-
---Ĉu vi ne scias!--severtone daŭrigis la kronprinco,--ke por tiaj
-princoj, kiel vi, estas starigita alta konstruaĵo sur la placo? Vi mem
-ne estas inda ĉi tiun kaftanon! Se vi ne estus farinta al mi la
-hodiaŭan servon, mi ordonus al tiuj militistoj kapti vin ĉiujn kaj
-venigi en la antaŭurbon. Sed pro hodiaŭa via faro mi pardonas al vi
-la antaŭan rabadon kaj mi defendos vin antaŭ mia patro, se vi volas
-nun peti lian pardonon!
-
---Dankon por viaj afablaj paroloj, via kronprinca moŝto, grandan
-dankon, sed ne venis ankoraŭ tempo, ke mi petu pardonon de la caro!
-Grandegaj estas miaj pekoj antaŭ Dio, multenombraj miaj kulpoj antaŭ
-la caro; ne povas min pardoni lia cara moŝto, kaj se eĉ li min
-pardonus, mi ne povas nun forlasi miajn kamaradojn!
-
---Kion mi aŭdas?--miris la kronprinco: vi ne volas lasi vian rabistan
-vivmanieron, kiam mi mem promesas al vi mian protekton kaj helpon!
-Certe, rabado estas pli profita, ol honesta laborado?
-
-Ringo karesis sian nigran barbon kaj ruze ridetante aperigis du vicojn
-da ebenaj blankaj dentoj, pro kio lia sunbruligita vizaĝo ekŝajnis
-ankoraŭ pli bruna.
-
---Via kronprinca moŝto!--li diris: por tio vivas ezoko en la maro, ke
-karaso ne dormetu[66]. Mi ne estas alkutiminta al militista ofico nek al
-komercista afero. Adiaŭ, via kronprinca moŝto: la polvo tie
-alproksimiĝas, ni devas foriri: fiŝo serĉas dronon, homo serĉas
-bonon, kaj ni, rabistoj, sendanĝeran rifuĝejon.
-
-Kaj Ringo malaperis inter la arbetaro. Ĉiuj rabistoj ankaŭ malaperis
-en la arbaro, kaj la kronprinco kun princo Serèbrjanij ekgalopis al la
-antaŭurbo, kaj baldaŭ ili renkontis taĉmenton de rajdistoj,
-kondukatan de Boriso Godunòv...
-
- * * * * *
-
-Kiamaniere Maluto sukcesis klarigi sian kalumnion kaj ree ricevi la
-caran favoron, ni ne scias. Eble Ivano, kiam lia ekscitita koro
-kvietiĝis, aljuĝis la agon de sia favorato al trompita fervorego, eble
-li parte konservis siajn suspektojn kontraŭ sia filo. Ĉiuokaze
-Skuratov ne nur ne perdis la caran favoron, sed de nun fariĝis ankoraŭ
-pli kara al Ivano. Ĝis tiam Rusujo malamegis Maluton, de nun
-ekmalamegis lin la kronprinco. La caro estis la sola apogilo de Maluto.
-Komuna malamego kontraŭ Maluto atestis al Ivano pri lia fideleco. Aludo
-kontraŭ Basmanov ankaŭ ne restis sen sekvo. En la koro de Ivano restis
-grajno de suspekto, kaj kvankam ĝi ne enradikiĝis, sed ĝi multe
-plimalgrandigis lian favoron al Basmanov, ĉar neniam la caro pardonis
-al tiu, kiu iam igis lin tremi, se eĉ li mem siatempe vidus sian
-eraron.
-
-
-
-
-ĈAPITRO XV.
-
-Ceremonio de kisado.
-
-
-Estas jam tempo, ke ni revenu al Morozov. La konfuziĝo de Heleno en la
-ĉeesto de Serèbrjanij ne evitis la traigajn okulojn de l' bojaro.
-Verdire, komence li opiniis, ke la kaŭzo estis ŝia renkontiĝo kun
-Vjàzemskij, sed baldaŭ nova suspekto naskiĝis en lia animo.
-
-Adiaŭinte la princon en la vestiblo, Morozov revenis en la ĉambron.
-Liaj densaj brovoj estis minace kuntiritaj, profundaj sulkoj kovris la
-frunton, li sufokiĝis pro varmego.
-
---Heleno nun dormas!--li pensis: ŝi ne atendas min, mi iros promeni en
-la ĝardeno; eble, mia kapo refreŝiĝos!
-
-Li eliris. En la ĝardeno regis mallumo. Ĉe la palisaro li rimarkis
-blankan kaftanon. Li haltis. Subite amaj paroloj frapis lian aŭdon. La
-maljunulo ekkonis la voĉon de sia edzino. Trans la palisaro konturiĝis
-malklara figuro de rajdanto. La nekonatulo kliniĝis al Heleno kaj
-parolis ion al ŝi. Morozov apenaŭ spiris, sed atako de vento ekmovigis
-la suprojn de l' arboj kaj forportis la vortojn kaj la voĉon de l'
-viro. Kiu li estis? Ĉu Vjàzemskij per sia persisteco sukcesis akiri la
-koron de Heleno? Enigma estas virina koro! Hodiaŭ ŝi amas tiun, kiun
-hieraŭ ŝi malamegis! Aŭ eble la princo Serèbrjanij havis rendevuon
-kun lia edzino ĉi tie? Kiu scias? Eble, la princo, kiun li ĵus
-akceptis kvazaŭ sian propran filon, la saman tagon faris al li, plej
-bona amiko de lia patro, plej kruelan ofendon, al li, kiu estis preta
-riski sian propran vivon, nur por kaŝi la princon Serèbjanij de l'
-kolero de l' caro!
-
---Ne,--pensis la bojaro: tio ne estas Serèbrjanij, tio estas iu
-opriĉniko, nova favorato de l' caro! Ĉu por la unua fojo ili
-senhonorigas altrangulon? Kaj mia edzino, jen estas serpento! Ĉu mi
-ŝin ne amis? Ĉu mi ŝin ne gardis, kvazaŭ mian propran filinon? Kaj
-ĉu ne memvole ŝi edziniĝis kun mi? Kiel ŝi min estis dankanta,
-ruzulino! Ŝi, kiu sankte promesis al mi fidelecon! Ne, ne fidu,
-Druĵino, al virina fideleco! Alta palisaro, kverkligna pordego kaj fera
-seruro--jen kio gardos virinan fidelecon! Vi iom rapidis, Druĵino
-Andrèeviĉ, enmaniginte vian honoron al la virino! Ekflamis, maljunulo,
-via ardanta koro! Vin trompis nun via juna edzino, vin mokos nun ĉiu en
-Moskvo!
-
-Tiel parolis al si Morozov, multege suferante. Li volis sin ĵeti
-antaŭen. Sed la rajdanto forgalopos, kaj la bojaro ne ekscios, kiu
-estas lia malamiko. Li preferis atendi.
-
-La vento seninterrompe bruadis dum la tuta vespero, kaj la luno restis
-kovrita de nuboj. Morozov ne rekonis la rajdiston, nek lian voĉon. Li
-nur aŭdis, ke la bojarino diris al li plorante:
-
---Mi vin amas pli ol la vivon, pli ol la sunon. Mi neniun amis krom vi
-kaj neniun amos, ne povas ami!
-
-Baldaŭ Heleno preterpaŝis antaŭ Morozov, ne rimarkinte lin. Malrapide
-sekvis ŝin la bojaro.
-
-La sekvintan tagon li ne rimarkigis al ŝi siajn suspektojn. Kiel
-antaŭe, li estis afabla kun ŝi. Nur iatempe, nerimarkite de ŝi, la
-bojaro sulkigis la brovojn kaj minace rigardis ŝin. Terura sento
-posedis la bojaron en tiuj momentoj! Li meditis, kiamaniere li povus
-elserĉi sian malamikon.
-
-Pasis kvar tagoj. Morozov sidis en sia ĉambro ĉe la kverkligna tablo.
-Antaŭ li kuŝis malfermita libro, velurbindita, kun arĝentaj bukoj.
-Sed la bojaro ne legis. Liaj okuloj glitis super la multkoloraj titoloj
-kaj la implikitaj desegnaĵoj de l' paĝo, sed lia imago vagadis inter
-la ĉambro de lia edzino kaj la palisaro de l' ĝardeno.
-
-La pasintan tagon Serèbrjanij revenis el la antaŭurbo kaj laŭ sia
-promeso vizitis Morozov'n. Heleno ŝajnigis malsanon kaj restis en sia
-ĉambro. Morozov neniel ŝanĝis sian konduton rilate al Serèbrjanij.
-Sed dum li lin gratulis okaze de lia feliĉa reveno, dum li fervore
-regalis la karan gaston, li ĉiam penis diveni la esprimon de lia
-vizaĝo, li ĉiam penis trovi postsignojn de perfido. Serèbrjanij estis
-enpensema, sed simplanima kaj sincera kiel antaŭe. Nenion povis ekscii
-Morozov.
-
-Jen pri kio li pensis nun, sidante super la malfermita libro!
-
-Lian meditadon interrompis la enirinta servisto, kiu, ekvidinte la
-zorgoplenan vizaĝon de Morozov, haltis respektplene. La bojaro per
-rigardo demandis lin.
-
---Via bojara moŝto!--diris la servisto: alvenas la caraj homoj. Antaŭe
-rajdas princo Afonasjo Ivànoviĉ Vjàzemskij. Ili jam estas proksime,
-ĉu vi ordonos, ke ni renkontu ilin?
-
-Samtempe aŭdiĝis sonoj de tintilo, batata de antaŭeniranta servisto,
-kiu havis oficon dispeli la popolon en la stratoj kaj fari vojon al sia
-mastro.
-
---Vjàzemskij venas al mi?--diris Morozov.--Ĉu li freneziĝis?
-Kredeble, li preterrajdos. Iru al la pordego kaj atendu, kaj se li
-turnos la ĉevalon ĉi tien, diru al li, ke mia domo ne estas drinkejo,
-ke mi ne konas la opriĉnikojn, ke mi ne volas ilin koni. Iru!
-
-La servisto hezitis.
-
---Kio ankoraŭ?--demandis la bojaro.
-
---Via bojara moŝto, bonvolu puni min, sed... mi ne diros tion al
-Vjàzemskij.
-
---Iru!--ekkoleris Morozov, piedfrapante.
-
---Via bojara moŝto!--diris la enkuranta dvoreckij[41]. Princo
-Vjàzemskij kun opriĉnikoj estas proksime de nia pordego. La princo
-diras, ke li estas sendita de lia cara moŝto!
-
---De lia cara moŝto? Ĉu vere, li diras,--de lia cara moŝto? Larĝe
-malfermu la pordegon! Donu al mi oran pladon kun pano kaj salo! Ĉiuj
-miaj homoj venu renkonten al la senditoj de lia cara moŝto!
-
-Dume la sonoj de l' tintilo pli kaj pli alproksimiĝis. Ĉirkaŭ dudek
-rajdistoj kaj antaŭ ili la princo Vjàzemskij, sur bonstatura
-arĝentornamita ĉevalo, paŝe eniris en la korton. La princo surhavis
-blankan atlasan kaftanon kun malalta kolumo; la nudan kolon ornamis
-riĉa perla ĉirkaŭkolo. Perlaj ĉirkaŭmanoj subtenis super manradikoj
-la larĝajn manikojn de l' kaftano, malzorgete zonita per ruĝa silka
-zono kun ora franĝo je la ekstremaĵoj; broditaj gantoj pendis ĉe la
-zono. Velura ruĝa pantalono faris larĝajn faldojn super la grandaj
-flavaj marokenaj perlobroditaj botoj, dense falditaj supre kaj
-provizitaj per grandaj kalkanumoj kun arĝentaj hufetoj. Super la
-kaftano la princo surhavis silkan malpezan orkoloran somerveston kun
-duobla diamanta agrafo ĉe la brusto, sur la kapo--blankan orŝtofan
-ĉapon kun fleksebla diamanta plumo, kiu balanciĝis je ĉiu lia movo,
-reflektante la sunradiojn. Nigraj bukloj de l' princo, pendantaj el sub
-la ĉapo, kuniĝis kun lia mallonga krispa barbeto. La lipharoj faris
-super lia buŝo ne nigran strion, sed apenaŭ videblan nuancon. Lia
-staturo estis alta kaj gracia, lia aspekto--juna kaj gaja.
-
-Laŭ kutimo de tiu epoko, malantaŭ la princo liaj piedirantaj
-ĉevalservistoj kondukis je bridoj ses ĉevalojn tute vestitajn por
-rajdado: unu--nigran, alian--flavruĝan kun pli hela kol- kaj
-dorshararo, ankoraŭ unu--fergrizan kaj tri--tute blankajn. Sur la kapoj
-de l' ĉevaloj balanciĝis multkoloraj plumoj, de sur iliaj dorsoj
-pendis bestaj feloj aŭ orŝtofaj kovriloj, ornamitaj per multekostaj
-ŝtonoj, kaj ĉiuj ses sonoradis dum irado per multaj arĝentaj
-sonoriletoj aŭ per oraj truitaj globetoj, agorde sonantaj kaj pendantaj
-per longaj tufoj ĉe ambaŭ oreloj.
-
-Ĉe la apero de Druĵino Andrèeviĉ, Vjàzemskij kaj ĉiu opriĉnikoj
-deĉevaliĝis.
-
-Morozov kun ora plado en la manoj malrapide iris renkonten al ili, lin
-sekvis liaj bojaraj servistoj de ĉiuj rangoj.
-
---Via princa moŝto,--eldiris Morozov,--vi estas sendito de lia cara
-moŝto. Mi rapidas akcepti vin kaj la viajn kun pano kaj salo!
-
-Kaj la longaj grizaj haroj de l' maljunulo kovris lian vizaĝon, kiam li
-faris profundan saluton al la alvenintoj.
-
---Via bojara moŝto!--respondis Vjàzemskij: la granda caro ordonis diri
-al vi sian caran volon. Druĵino Andrèeviĉ, la granda caro Ivano
-Vasìljeviĉ de l' tuta Rusujo bonvolas demeti de vi sian koleron,
-forpreni sian caran malfavoron, bonvolas pardoni al vi ĉiujn viajn
-kulpojn, por ke vi, bojaro Druĵino, estu kiel antaŭe en favoro de lia
-cara moŝto, ke vi daŭre servu al lia cara moŝto!
-
-Fininte la paroladon, Vjàzemskij metis unu manon post la zonon, per
-alia karesis sian barbon, prenis dignoplenan mienon kaj, observante la
-bojaron per siaj aglaj okuloj, atendis lian respondon.
-
-En la komenco de lia parolado Morozov ekgenuis. Nun la servistoj helpis
-al li leviĝi. Li estis pala.
-
---Sankta Triunuo kaj la Moskvaj sanktuloj benu nian grandan caron!--li
-diris per tremanta voĉo.--Dio malavarega, Dio bonkora plilongigu liajn
-tagojn por eterne! Vin mi ne atendis, princo, sed vi estas sendito de
-mia caro, bonvolu eniri! Bonvolu eniri, sinjoroj opriĉnikoj! Estu la
-bonvenantoj! Kaj mi tuj iros diri dankan preĝon, kaj poste ni festenos
-kune ĝis malfrua nokto!
-
-La opriĉnikoj eniris.
-
-Morozov vokis serviston.
-
---Surĉevaliĝu tuj, galopu al princo Serèbrjanij, salutu lin kaj diru
-al li, ke mi lin invitas festeni ĉe mi la hodiaŭan tagon. Diru, ke la
-granda caro sendis al mi feliĉon, bonvolis demeti de mi sian caran
-malfavoron!
-
-Poste Morozov kondukis la gastojn en la domon kaj mem iris trans la
-korto en sian hejman preĝejon, kun ĉiuj siaj multenombraj servistoj.
-En la domo restis nur unu dvoreckij kaj tiom da servistoj, kiom da ili
-bezonis la gastoj.
-
-Oni alportis ĉiuspecajn almanĝaĵojn kaj vinojn, sed la tagmanĝo
-devis esti pli malfrue.
-
-Baldaŭ alveturis Serèbrjanij, ankaŭ akompanata de multaj servistoj,
-ĉar, laŭ tiama kutimo, en gravaj okazoj ne konvenis al bojaro veturadi
-sola aŭ kun malmultenombra sekvantaro.
-
-La tablo jam estis preta en la granda manĝoĉambro, la servistoj okupis
-siajn lokojn, ĉiuj atendis la mastron.
-
-Fininte la preĝon, Druĵino Andrèeviĉ eniris en la ĉambron en riĉa
-orŝtofa kaftano, kun zibelfela ĉapo en la manoj. Liaj grizaj bukloj
-estis bele tonditaj, lia barbo zorge kombita. Li salutis la gastojn, la
-gastoj salutis lin, kaj ĉiuj altabliĝis.
-
-Komenciĝis honora festeno, eksonoris pokaloj kaj kruĉoj, kaj samtempe
-eksonoris io, nekunigebla kun la ĝojplena festeno, eksonoris bataliloj,
-kaŝitaj sub la vestoj de l' opriĉnikoj.
-
-Sed Morozov ne aŭdis la minacantajn sonojn. Aliaj pensoj priokupadis
-lin. Interna sento diris al Morozov, ke lia nokta ofendinto sidas ĉe
-lia tablo, kaj la bojaro primeditis rimedon, kiel lin malkovri. La
-rimedo ŝajnis esti certa.
-
-Jam multajn pokalojn malplenigis la gastoj, ili tostis la grandan caron,
-ŝian carinan moŝton, ĉiujn carajn parencojn; poste ĉefepiskopon kaj
-la tutan rusan pastraron; princon Vjàzemskij, princon Serèbrjanij,
-fine la afablan mastron kaj ĉiun gaston aparte. Kiam la tostoj estis
-elĉerpitaj, Vjàzemskij leviĝis kaj proponis tosti la junan bojarinon,
-ilian mastrinon.
-
-Ĉi tio estis antaŭvidita de Morozov.
-
---Karaj gastoj,--li diris: ne bone estas tosti la mastrinon en ŝia
-foresto! Iru,--li diris al servistoj: iru kaj petu ŝian bojarinan
-moŝton, ke ŝi bonvolu veni kaj regali la karajn gastojn!
-
---Bone, bone!--bruege jesis la gastoj: sen mastrino la mieltrinkaĵo ne
-estas dolĉa!
-
-Post iom da tempo venis Heleno en riĉa sarafano[48], akompanata de du
-siaj ĉambristinoj; ŝi tenis en la manoj oran pleton kun unu sola
-pokalo. La gastoj leviĝis. La dvoreckij enverŝis en pokalon vinon ĝis
-la rando. Heleno ektuŝetis la vinon per lipoj kaj aliradis ĉiun gaston
-laŭvice, salutante ĉiun kaj proponante trinki el pokalo. La dvoreckij
-sekvis ŝin kaj plenigis la pokalon, kiam ĝi estis malplenigata.
-
-Kiam Heleno finis la regaladon, Morozov, kiu la tutan tempon fikse ŝin
-observis, sin turnis al la gastoj.
-
---Miaj karaj gastoj, nun, plenumante rusan antikvan kutimon, mi proponas
-al vi, ke vi bonvolu honori mian hejmon, laŭdi mian mastrumaĵon, ke vi
-bonvolu, karaj gastoj, kisi mian edzinon! Heleno, prenu la honoran lokon
-kaj redonu al ĉiu gasto, laŭvice, lian kison!
-
-La gastoj dankis la mastron. Heleno tremante okupis honoran lokon ĉe la
-forno kaj mallevis la okulojn.
-
---Via princa moŝto, aliru!--diris Morozov al Vjàzemskij.
-
---Ne, ne, plenumu la kutimon!--ekkriis la gastoj: unue la mastro mem
-devas kisi la edzinon! Faru laŭkutime, kiel faris niaj praavoj!
-
---Bone, estu laŭkutime!--konsentis Morozov kaj, alirinte Helenon, li
-salutis ŝin ĝisteren. Kiam ili interŝanĝis la kisojn, la lipoj de
-Heleno brulis kvazaŭ fajro; kiel glacio estis la malvarmaj lipoj de
-Druĵino Andrèeviĉ.
-
-Post la edzo aliris Helenon princo Vjàzemskij. Morozov atente observis.
-
-La okuloj de Afonasjo Ivànoviĉ brilegis kvazaŭ du karboj, sed la
-vizaĝo de Heleno restis senmova. En ĉeesto de l' edzo kaj de
-Serèbrjanij ŝi ne timis la arogantan princon.
-
---Iu alia!--pensis Morozov.
-
-Vjàzemskij salutis ĝisteren kaj kisis Helenon, sed ĉar lia kisado
-daŭris pli longan tempon, ol estis bezonate, ŝi deturnis sin kun
-rimarkebla malkontento.
-
---Ne, ne, iu alia!--ripetis Morozov al si mem.
-
-Post la princo aliradis laŭvice ĉiuj opriĉnikoj. Ĉiu faris ĝisteran
-saluton kaj kisis Helenon; sed Druĵino Andrèeviĉ nenion povis rimarki
-sur la vizaĝo de sia edzino, krom maltrankvilo. Kelkfoje ŝiaj longaj
-okulharoj leviĝis, kaj ŝia rigardo ŝajne kun timo serĉis iun inter
-la gastoj.
-
-Subite teruro ekposedis Helenon. Ŝiaj okuloj renkontis la okulojn de l'
-edzo kaj per sia virina koro ŝi divenis liajn pensojn. Sub ĉi tiu
-peza, senmova rigardo estis por ŝi neeble kisi Serèbrjanij'n kaj ne
-aperigi sian amon al li. Ĉiuj cirkonstancoj de ilia interparolado ĉe
-la palisaro de l' ĝardeno tuj renaskiĝis en ŝia memoro. Ŝia nuna
-stato kaj la antaŭatendata kiso ŝajnis al ŝi Dia puno por tiu krima
-renkontiĝo, por tiama krima kiso. Morta malvarmo trakuris ŝiajn
-membrojn.
-
---Mi malsanetas...--ŝi murmuris: permesu al mi foriri, Druĵino
-Andrèeviĉ!
-
---Restu, Heleno,--trankvile diris Morozov: atendu, nun vi ne povas
-foriri, ĉi tio estas neeblaĵo, oni devas fini la ceremonion!
-
-Kaj li trapikis la edzinon per inkvizitora rigardo.
-
---La piedoj ne subtenas min!--diris Heleno.
-
---Kion vi diras?--demandis Morozov, kvazaŭ ne bone aŭdinte: vi
-malsaniĝis pro haladzo? Ne gravaĵo! Bonvolu, sinjoroj, aliru, ne
-atentu ŝiajn parolojn! Ŝi ankoraŭ estas infano, tro hontema, kaj por
-la unua fojo ŝi faras la ceremonion. Krom tio haladzo! Karaj gastoj,
-bonvolu aliri!
-
---Kie do estas la princo Serèbrjanij?--pensis Morozov, trarigardante la
-vicojn de l' gastoj.
-
-Princo Nikito Romànoviĉ staris flanke. Li bone vidis eksterordinaran,
-atentplenan rigardon de Morozov por la edzino kaj ĉiu aliranta gasto.
-En ŝia vizaĝo li tralegis timon kaj maltrankvilon. Serèbrjanij, viro
-decidema, kiam lia konscienco lin ne riproĉis, nuntempe ne sciis, kion
-fari. Li timis, ke, alirinte Helenon, li nur pligrandigos ŝian
-konfuziĝon, kaj samtempe li timis veki suspekton ĉe la edzo, se li ne
-aliros. Se li nur povus diri al ŝi unu kuraĝigan vorton! Sed Heleno
-estis ĉirkaŭata de gastoj, la edzo fikse ŝin rigardis; Serèbrjanij
-devis preni ian decidon.
-
-Li aliris, falis teren, sed li ne sciis, ĉu pli bone estus rigardi ŝin
-aŭ eviti ŝian rigardon. Ĉi tiu hezitado lin denuncis. Siaflanke
-Heleno ne eltenis la turmenton, kiun destinis al ŝi Morozov.
-
-Heleno estis trompanta la edzon ne pro frivoleco, ne pro malbona koro.
-Ŝi lin trompis, ĉar ŝi mem trompiĝis, opiniante, ke estos eble por
-ŝi ekami Druĵinon. Kiam ŝi, ĉe la palisaro de l' ĝardeno, konfesis
-al Serèbrjanij sian amon, la vortoj eliĝis malgraŭvole el ŝia buŝo,
-ŝi ne serĉis la esprimojn, kaj se en tiu momento ŝi ekvidus post si
-la edzon, ŝi tuj sincere ĉion al li konfesus. Sed spite sia pasia
-imago, ŝi estis virino timema. Post la nokta rendevuo kun Serèbrjanij
-riproĉoj de konscienco ĉiam turmentadis ŝin. Krom tio, ŝin multe
-priokupis la malfeliĉa sorto de Serèbrjanij. Ŝian koron disŝiris
-diversaj sentoj: ŝi havis grandan deziron fali teren antaŭ la edzo kaj
-peti lian pardonon kaj konsilon; sed ŝi timis lian koleron, ŝi timis
-pro Nikito Romànoviĉ.
-
-Ĉi tiu batalado, ĉi tiuj turmentoj, la timego, kiun ŝi sentis antaŭ
-la edzo, ĉiam bona kaj karesa sed nekortuŝebla en ĉio, kio rilatas
-lian honoron, ĉio ĉi subfosis ŝiajn fortojn. Kiam Serèbrjanij
-ektuŝetis per la lipoj ŝian buŝon, ŝi ektremis kvazaŭ en febro,
-ŝiaj genuoj fleksiĝis, kaj ŝi ekkriis preskaŭ senkonscie:
-
---Sankta Dipatrino, indulgu min!
-
-Morozov subtenis Helenon.
-
---He!--li diris: jen estas virina saneco! Laŭvide tiel sana, forta, kaj
-iom da haladzo jam tute ŝin senfortigas! Nu, bone, ĉio pasos! Aliru,
-karaj gastoj, aliru!
-
-La voĉo kaj la sintenado de Morozov neniel ŝanĝiĝis. Li ŝajnis
-same trankvila, same afabla kaj gastama, kiel antaŭe.
-
-Serèbrjanij ne sciis, ĉu la bojaro ekkonis lian sekreton, aŭ ne.
-
-Kiam la ceremonio finiĝis, kaj Heleno, subtenata de la ĉambristinoj,
-foriris en sian ĉambron, la gastoj, invititaj de Morozov, ree
-altabliĝis. Druĵino Andrèeviĉ ĉiujn regalis kaj gastigis kun
-antaŭa fervoro kaj ne forgesis eĉ plej malgrandan devon, kies
-plenumado donis al la mastro de tiama epoko famon de gastamulo.
-
-Jam vesperiĝis. La vino varmegigis la opriĉnikojn, kaj strangaj vortoj
-aŭdiĝis iafoje en la interparolado de l' opriĉnikoj.
-
---Via princa moŝto!--diris unu el ili sin klinante al Vjàzemskij:
-estas jam tempo!
-
---Silentu!--murmuretis Vjàzemskij: la maljunulo ekaŭdos!
-
---Se li eĉ ekaŭdos, li ne komprenos!--laŭte daŭrigis la opriĉniko
-kun obstineco de ebriulo.
-
---Silentu!--insistis Vjàzemskij.
-
---Mi diras al vi, princo, jam estas tempo! Je Dio, estas tempo! Mi tuj
-donos signon!
-
-Kaj la opriĉniko provis leviĝi.
-
-La princo per forta mano residigis lin.
-
---Ĉesu!--li diris al li en la orelon: alie mi trapikos vin per ĉi tiu
-tranĉilo!
-
---Ho, vi eĉ minacas!--ekkriis la opriĉniko, tuj leviĝante, jen kia vi
-estas! Mi ĉiam diras, ke vi ne estas fidinda! Fremdulo! Se mi povus, mi
-tuj ĉiujn princojn kaj bojarojn, ĉiujn, kiuj formanĝas nian
-salajron... Atendu, princo, ni ekvidos ankoraŭ, kiu venkos! Demetu la
-kirason! Prenu sabron! Ni rigardu, kiu el ni venkos!..
-
-Ĉi tiuj vortoj estis diritaj per ebria tono, meze de komuna
-interparolado kaj bruado; sed kelkajn el ili aŭdis Serèbrjanij kaj
-fariĝis atenta. Morozov nenion aŭdis. Li nur rimarkis, ke inter la
-gastoj komenciĝas malpaco.
-
---Karaj gastoj!--li diris, leviĝante: estas jam nokto ekstere! ĉu ne
-venis tempo por ripozi? Por ĉiu el vi estas preparita mola kusenego,
-lanugaj kusenoj!
-
-La opriĉnikoj ĉiuj leviĝis, dankis la mastron, salutis lin kaj iris
-en la dormoĉambrojn.
-
-Serèbrjanij ankaŭ volis foriri.
-
-Morozov haltigis lin.
-
---Via princa moŝto!--li murmuretis: atendu min ĉi tie!
-
-Kaj Druĵino Andrèeviĉ iris en la ĉambron de sia edzino.
-
-
-
-
-ĈAPITRO XVI.
-
-Forrabo.
-
-
-Dum tagmanĝo ĉirkaŭ la domo fariĝis io eksterordinara.
-
-Kiam krepuskiĝis, novaj opriĉnikoj po unu aperis apud la ĝardena
-palisaro, apud la muro, ĉirkaŭanta la korton, kaj fine en la korto
-mem. La servistoj de Morozov nenion rimarkis. Ĉe la nokto la domo estis
-de ĉiuj flankoj ĉirkaŭita de opriĉnikoj.
-
-Ĉevalservisto de Vjàzemskij eliris el la domo, kvazaŭ por trinkigi
-ĉevalojn. Sed antaŭ la ĉevalejo li ĉirkaŭrigardis, iris al la
-pordego kaj ekfajfis siamaniere. Iu ŝteliris renkonte al li.
-
---Ĉu vi ĉiuj venis?--demandis la ĉevalservisto.
-
---Ĉiuj,--respondis la alia.
-
---Kiom da viroj?
-
---Kvindek!
-
---Bone, atendu la signalon!
-
---Ĉu baldaŭ? Oni enuas.
-
---Mi ne scias. Kiam la princo ordonos. Aŭskultu, Ĥomjàk, la princo
-malpermesas bruligi aŭ prirabi la domon.
-
---Malpermesas? Li ne estas mia mastro, jes!
-
---Ne, ne, Ĥomjàk, Skuratov sendis vin hodiaŭ, por ke vi obeu al la
-ordonoj de l' princo.
-
---Bone. Al li mi servos, sed nur al li, ne al bojaro Morozov. Mi helpos
-al la princo forrabi la bojarinon, kaj poste mi mem scias, kion fari!
-
---Nu, Ĥomjàk, estu singarda, la princo ne ŝatas ŝercojn!
-
---Kion vi diras?--respondis Ĥomjàk kun malbona rideto.--La princo
-havas sian intereson, mi la mian. Se mi volas diboĉi, tio estas mia
-afero.
-
-Dum ĉi tiu interparolado ĉe la pordego, Morozov eniris en la ĉambron
-de Heleno.
-
-La bojarino ankoraŭ ne dormis, sed jam demetis de l' kapo la
-kokoŝnikon[24]. Ŝiaj densaj longaj haroj libere pendis sur la blankaj
-ŝultroj, la ljetnikon[23] ŝi duone malbutonumis. Heleno estis
-senvestiĝonta, sed ŝi klinis la kapon al la ŝultro kaj enpensiĝis.
-Ŝiaj pensoj vagadis en pasinteco. Ŝi rememorigis al si sian konatiĝon
-kun Serèbrjanij, siajn tiamajn esperojn, la malesperon, la
-edziĝoproponon de Morozov kaj ĵuron al li. La imago pentris al ŝi,
-kiel ŝi, laŭ kutimo de orfinoj, dum Radunica[67] vizitis la tombon de
-sia patrino, metis sub la kruco vazon de ruĝe kolorigitaj ovoj, pense
-deziris al ŝi bonan Paskon kaj petis ŝian benon por edziniĝo kun
-Morozov. Tiam ŝi kredis, ke ŝi venkos la unuan amon, ŝi kredis, ke
-ŝi estos feliĉa kun Morozov. Kaj nun... Heleno ekmemoris la ceremonion
-de kisado kaj frostotremis. La edzo eniris nerimarkita de ŝi kaj haltis
-ĉe la sojlo. Lia vizaĝo estis severa kaj malĝoja. Iom da tempo li
-silente observis Helenon. Ŝi estis ankoraŭ tiel juna, tiel naiva, tiel
-nesperta en trompado, ke Morozov eksentis nevolan kompaton.
-
---Heleno!--li diris: kial vi konfuziĝis dum la ceremonio?
-
-Heleno ektremis kaj turnis al la edzo okulojn, plenajn je teruro. Ŝi
-havis deziron fali al liaj piedoj kaj konfesi la tutan veron, sed,
-esperante, ke li ankoraŭ ne suspektas la princon Serèbrjanij, ŝi ne
-volis veki venĝsenton de l' edzo.
-
---Kial vi konfuziĝis?--ripetis Morozov.
-
---Mi estis malsaneta...--ekmurmuretis Heleno.
-
---Jes, vi estis malsaneta, nur ne korpe, sed anime: en via koro
-troviĝas via malsano. Vi pereigos vian animon, Heleno!
-
-La bojarino tremadis.
-
---Kiam hodiaŭ matene Vjàzemskij kun siaj opriĉnikoj venis en nian
-domon, mi estis leganta la Sanktan Skribon. Ĉu vi scias, kio estas
-dirita en la Sankta Skribo pri malfidelaj edzinoj?
-
---Mia Dio!--ekĝemis Heleno.
-
---Mi estis leganta,--daŭrigis Morozov,--pri puno pro adulteco...
-
---Mia Dio!--petegis la bojarino: estu kompatema, Druĵino Andrèeviĉ,
-indulgu min, mi ne estas tiel kulpa, kiel vi supozas... Mi ne estis al
-vi malfidela...
-
-Morozov severe sulkigis la brovojn.
-
---Ne mensogu, Heleno. Ne faru artifikojn. Ne pligrandigu vian kulpon per
-mensogaj paroloj! Vi ne estis al mi malfidela, ĉar por fariĝi
-malfidela oni devis kelke da tempo esti fidela, kaj vi neniam estis
-fidela al mi...
-
---Druĵino Andrèeviĉ, kompatu min!
-
---Jes! Vi neniam estis fidela al mi! Dum nia edziĝceremonio vi, kisante
-la krucon, ĵurante al mi, vi amis alian... Jes, alian!--li daŭrigis,
-plilaŭtigante la voĉon.
-
---Mia Dio, mia Dio!--ekmurmuretis Heleno kaj kovris la vizaĝon per
-ambaŭ manoj.
-
---Heleno, ho, Heleno! Kial vi ne antaŭsciigis min, ke vi amis lin?
-
-Heleno ploris kaj nenion respondis.
-
---Kiam mi ekvidis en preĝejo vin, malfeliĉan orfinon, kiun oni
-intencis perforte edzinigi kun Vjàzemskij, mi decidis savi vin, por ke
-vi ne havu malamatan edzon, sed certe mi bezonis vian ĵuron, ke vi ne
-malhonoros miajn grizajn harojn. Kial vi donis al mi la ĵuron? Kial vi
-ne konfesis ĉion? Viaj paroloj, Heleno, estis al mi, sed via koro, viaj
-pensoj--al alia! Se mi scius pri via amo, ĉu mi prenus vin! Mi kaŝus
-vin en iu izolita kampardomo, malproksime de Moskvo, aŭ en iu
-monaĥejo, sed mi ne edziĝus kun vi, je Dio, ne! Pli bone estus forlasi
-la mondon, ol havi la edzon, kiun oni ne amas. Kial do vi ne estis
-forkurinta en monaĥejon? Ne, vi vin kaŝis post mia nomo, kvazaŭ post
-ŝtona muro, kaj poste vi mokis min kune kun via amanto! Vi opiniis:
-Morozov estas malforta, facile estas lin trompi!
-
---Ne, ne, sinjoro mia!--ekploregis Heleno kaj ekgenuis: neniam mi pensis
-tiel, neniam! Kaj li estis tiam en Litovujo!
-
-Ĉe la vorto "li" la okuloj de l' bojaro ekbrilegis, sed li ekposedis
-sin kaj maldolĉe ekridetis.
-
---Jes! Vi konfesis vian reciprokan amon ne tiutempe, sed pli malfrue,
-kiam li revenis Moskvon. Vi min trompis nokte, ĉe la ĝardena palisaro,
-la saman vesperon, kiam mi lin akceptis kaj karesis kvazaŭ propran
-filon. Diru, Heleno, ĉu vere vi esperis, ke mi ne malkovros vian
-projekton, ke mi igos min trompi, ke mi ne povas puni la malfidelan
-edzinon kaj mian malamikon, ŝian deloginton? Ĉu li vere esperis, tiu
-suĉulo, ke lia abomena ago ne alportos al li malfeliĉon? Ĉu li ne
-estis leganta en la libro de Levito[68]: "Se viro delogos ies virinon,
-li mortu same kiel ŝi!"
-
-Heleno terurigite ekrigardis la edzon. En liaj okuloj brilis malvarma
-decido.
-
---Druĵino Andrèeviĉ!--ŝi diris plena je angoro: kion vi intencas
-fari?
-
-La bojaro elprenis de sub la vesto longan pafilon.
-
---Kion vi faras?--ekkriis la bojarino, postenirante.
-
-Morozov ekridetis.
-
---Ne timu por vi mem!--li diris malvarmtone: vin mi ne mortigos. Prenu
-kandelon, iru antaŭ mi!
-
-Li ankoraŭ unu fojon reviziis la pafilon kaj sin direktis al la pordo.
-Heleno ne moviĝis. Morozov ŝin rigardis.
-
---Lumigu al mi!--li ripetis ordontone.
-
-En la sama momento en la korto aŭdiĝis bruado. Pli ol unu voĉo
-parolis samtempe. La servistoj de Morozov vokis unu la alian. La bojaro
-komencis aŭskulti. La bruado kreskis. Ŝajnis, multe da viroj penas
-penetri en la vestiblon. Eksonis pafo.
-
-Heleno tuj prezentis al si, ke Serèbrjanij estas mortigita laŭ ordono
-de Morozov. Kolero revenigis ŝiajn fortojn.
-
---Bojaro!--ŝi ekkriis, kaj ŝia rigardo flamis: min mortigu, min! Mi
-sola estas kulpa!
-
-Sed Morozov ne atentis eĉ ŝiajn parolojn. Li atente aŭskultis,
-klininte la kapon, kaj lia vizaĝo montris miregon.
-
---Mortigu min!--petegis Heleno en malespero: mi ne volas, mi ne povas
-lin postvivi! Mortigu min! Mi vin trompis, mi poste vin mokis! Min
-mortigu!
-
-Morozov ekrigardis Helenon, kaj certe ne facile estus diveni, ĉu
-kompato aŭ kolero superis en lia rigardo.
-
---Druĵino Andrèeviĉ!--ekaŭdiĝis voĉo de malsupre.--Perfido!
-Perfido! La opriĉnikoj volas forrabi vian edzinon! Gardu vin, Druĵino
-Andrèeviĉ!
-
-Tio estis la voĉo de Serèbrjanij. Ekkoninte lin, Heleno kun
-neesprimebla ĝojo sin ĵetis al la pordo. Morozov forpuŝis ŝin,
-enŝovis la riglilon kaj enmetis la feran hokegon de la pordo.
-
-Rapidaj paŝoj ekaŭdiĝis sur la ŝtuparo, poste tintado de sabroj,
-malbenoj, batalado, laŭtaj krioj kaj falo...
-
-La pordo ekkrakis sub la batoj.
-
---Bojaro,--kriis Vjàzemskij: malfermu, aŭ mi dispecigos vian tutan
-domon!
-
---Mi ne kredas, via princa moŝto!--respondis Morozov dignoplene.--Ne
-estas ankoraŭ vidite en Rusujo, ke gasto malhonoru la mastron, ke gasto
-perforte eniru en la ĉambron de edzino de l' mastro. Ebriiga estis mia
-mieltrinkaĵo, via kapo iom turniĝis, iru, via princa moŝto, dormu
-bone, morgaŭ ĉio estos forgesita. Kaj mi ne forgesos, ke vi estas mia
-gasto!
-
---Malfermu!--ripetis Vjàzemskij, krakigante la pordon.
-
---Afonasjo Ivànoviĉ! ekmemoru, kiu vi estas! Ekmemoru, ke vi ne estas
-rabisto, sed princo kaj bojaro!
-
---Mi estas opriĉniko, ĉu vi aŭdas, bojaro, opriĉniko! Mi havas
-nenian honoron! Mi ekamis vian edzinon, ĉu vi aŭdas, bojaro? Mi nenion
-timas, la tutan Moskvon mi bruligos, sed Heleno estos mia!
-
-Subite la ĉambro hele lumiĝis. Morozov ekvidis tra la fenestro, ke
-brulis tegmentoj de liaj apuddomaj konstruaĵoj. Samtempe la pordo,
-skuata per novaj fortaj ekbatoj, falis krakante, kaj ĉe la sojlo aperis
-Vjàzemskij, lumigita de fajro, kun rompita sabro en la mano.
-
-Lia blanka atlasa kaftano estis disŝirita kaj sangkovrita. Videble, ne
-sen batalo li atingis la bojarinan ĉambron.
-
-Morozov ekpafis lin preskaŭ korpotuŝe, sed la pafo malsukcesis: la
-kuglo trafis la pordan foston, la princo sin ĵetis sur Morozov'n. Ne
-longe daŭris la interbatalo. Post forta ekbato per sabra tenilo Morozov
-falis surdorsen. Vjàzemskij kuris al Heleno, sed apenaŭ liaj
-sangokovritaj manoj ŝin tuŝis, ŝi ekkriis, plena je malespero, kaj
-svenis. La princo prenis ŝin en siajn brakojn kaj malsuprenkuris la
-ŝtuparon, balaante la ŝtupojn per ŝiaj libere pendantaj haroj.
-
-Ĉe la pordego estis preparitaj ĉevaloj. La princo svinge
-surĉevaliĝis kun duonemorta bojarino, ekgalopis, kaj post li ekgalopis
-liaj servistoj, tintante batalilojn.
-
-Teruro regis en la domo de Morozov. La flamo ekkaptis ĉiujn mastrumajn
-konstruaĵojn. Servistoj kriis, falante sub la batoj de l' opriĉnikoj.
-Ĉambristinoj ploregante kuris tien kaj reen. La kamaradoj de Ĥomjàk
-rabis la domon, elsaltis eksteren, amasigante multvaloran vazaron, monon
-kaj riĉan vestaron, ĉion kune. Sur la korto, super amaso da arĝento
-kaj oro, staris Ĥomjàk en sia ruĝa kaftano kaj laŭte vokis,
-surdigante la kriojn, la bruon kaj la krakadon de fajro:
-
---He, he, gaje, gajege! Kia festeno!--kaj li frotis la manojn.
-
---Ĥomjàk!--ekkriis iu opriĉniko: la servistoj forportis Morozov'n en
-boato. Ĉu revenigi ilin aŭ ne?
-
---Diablo ilin prenu! Lasu ĉion! He, he! ĉiuj eliru, por ne sufokiĝi!
-
---Ĥomjàk,--demandis alia opriĉniko: kion fari kun Serèbrjanij?
-
---Ne tuŝu lin! Ke oni bone lin gardu! Ni lin kun honoro veturigos en la
-antaŭurbon. Vi ĉiuj vidis, kiel li ekfrapis nian princon Afonasjon
-Ivànoviĉ, kiel li batadis per sia sabro la niajn?
-
---Jes, ni ĉiuj vidis!
-
---Kaj vi ĵure atestos ĉi tion antaŭ la caro?
-
---Jes, jes, ni ĵuros, ni ĉiuj ĵuros!
-
---Ne forgesu tion! Hodiaŭ neniu lin ofendu, sed, kiam ni estos hejme,
-tiam Maluto rememorigos al li sian survangon, kaj mi--miajn vipbatojn!
-
-Longtempe ankoraŭ bruis kaj rabis la opriĉnikoj. Sed kiam ili estis
-for kun ĉevaloj, ŝarĝitaj de peza akiraĵo, longe ankoraŭ estis
-vidata ĉielruĝo super la loko, kie antaŭ nelonge staris la domo de
-Druĵino Andrèeviĉ, kaj Moskvo-rivero ĝis mateno ruligis fajrajn
-ondojn kvazaŭ fanditan oron.
-
-
-
-
-ĈAPITRO XVII.
-
-Ensorĉado de sango.
-
-
-La najbaroj, eksciinte pri la atako do opriĉnikoj kaj vidante brulantan
-domon de Morozov, rapide fermis siajn pordegojn kaj estingis la lumon.
-
---Dio, kompatu nin,--parolis tiuj, antaŭ kies domoj pretergalopis
-Vjàzemskij: forportu la malfeliĉon!--Kaj ili signadis sin kruce.
-
-Kaj kiam la ĉevala piedfrapado kaj sonado de kirasoj ne estis plu
-aŭdeblaj en malplenaj stratoj, la loĝantoj parolis: Dankon al Dio!
-Malfeliĉo pasis!--Kaj ili ree signis sin kruce.
-
-Dume la princo ĉiam galopis kaj galopis kaj multe postrestigis siajn
-servistojn. Li intencis antaŭ tagiĝo atingi la vilaĝon, kie lin
-atendis freŝaj ĉevaloj, por veturigi Helenon en sian Rjazanan bienon.
-Sed antaŭ ol la princo faris kvin verstojn, li komprenis, ke li
-elvojiĝis.
-
-Samtempe li eksentis, ke la vundoj, kiujn li komence tute ne atentis,
-nun kaŭzas al li neelporteblan doloron.
-
---Via bojarina moŝto!--li diris, haltigante la ĉevalon: miaj servistoj
-postrestas... ni devas atendi!
-
-Heleno iom post iom rekonsciiĝis. Malferminte la okulojn, ŝi ekvidis
-unue malproksiman ĉielruĝon, poste arbaron kaj la vojon, poste ŝi
-komprenis, ke ŝi kuŝas sur dorso de l' ĉevalo kaj ke fortaj brakoj
-ŝin tenas. Iom post iom ŝi komencis rememori la okazintaĵojn de l'
-tago, ŝi rekonis Vjàzemskij'n kaj ekkriis pro teruro.
-
---Via bojarina moŝto,--diris la princo kun maldolĉa rideto: mi vin
-terurigas? Vi malbenas min? Ne min malbenu, Heleno Dmìtrievna, malbenu
-vian sorton! Vane vi penis min eviti! Se decidos la sorto, helpos neniu
-forto. Videble, la fatalo volis, ke vi apartenu al mi, jes, al mi,
-bojarino mia kara!
-
---Princo!--ekmurmuretis Heleno, tremante pro teruro: se vi ne havas
-konsciencon, rememoru vian bojaran honoron, rememoru la honton...
-
---Mi havas nek honoron, nek honton! Ĉion, ĉion mi fordonis por vin
-havi, Heleno Dmìtrievna!
-
---Princo, ekmemoru pri la Dia juĝo, ne pereigu vian animon!
-
---Tro malfrue, mia bojarino! Mi jam pereigis mian animon! Ĉu povas savi
-la animon tiu, kiu tiamaniere pagas por gastameco, kiel mi ĵus tion
-faris? Ne, via bojarina moŝto! En hodiaŭa nokto mi perdis por ĉiam
-mian animon! Hieraŭ ankoraŭ estis tempo, hodiaŭ forestas iu ajn
-espero por mi, ne ekzistas eĉ pardono por mi en miaj krimoj! Kaj mi ne
-bezonas paradizan feliĉegon sen vi, Heleno...
-
-Vjàzemskij fariĝis pli kaj pli malforta. Li vidis sian malfortiĝon
-kaj vane li sin kuraĝigis. Deliro malklarigis lian prudenton.
-
---Heleno!--li parolis,--mi mortas pro sangelfluo, la servistoj estas
-malproksime... neniu helpo ĉi tie: eble baldaŭ mi iros en eternan
-flamon... Do ekamu min, ekamu por la sola lasta horo... ke mi havu por
-kio fordoni mian animon al la diablo! Heleno!--li daŭrigis, kunigante
-la lastajn fortojn: ekamu min, trezoro de mia koro, pereigintino de mia
-animo!
-
-La princo volis ŝin ĉirkaŭpreni per siaj sangkovritaj brakoj, sed la
-fortoj lasis lin, la kondukiloj elglitis el liaj manoj, li ŝanceliĝis
-kaj falis teren.
-
-Heleno, por ne fali, ekkaptis kolharojn de l' ĉevalo. Sentante
-plimalgrandigitan ŝarĝon, la ĉevalo ekgalopis pli rapide. Heleno, por
-ĝin haltigi, ekkaptis la kondukilon, sed la ĉevalo deflankiĝis kaj
-galope forportis la bojarinon en arbaron. Longan tempon ĝi galopadis
-tra malluma arbaro. Komence Heleno penis haltigi la ĉevalon, sed
-baldaŭ ŝiaj brakoj laciĝis, kaj ŝi, tenante ĉevalajn kolharojn,
-rezignacie sin donis al Dia volo. La ĉevalo galopis senhalte. Branĉoj
-alkroĉiĝis al ŝiaj vestoj, vipis ŝian vizaĝon. Kiam ŝi pretergalopis
-kampojn lunlumigitajn, ŝajnis al ŝi, ke en blanka nebulo moviĝas
-nimfoj, kiuj allogas, allogas ŝin... De malproksime aŭdiĝis unutona
-bruado, ripetata de eĥo. Ĉu arbara koboldo ridegis, ĉu io alia bruis,
-sed la sonoj fariĝis pli kaj pli laŭtaj; la koro de Heleno preskaŭ
-haltis pro teruro, kaj ŝi pli kaj pli firme alkroĉiĝis al la ĉevalaj
-kolharoj. Kvazaŭ intence, la ĉevalo celis tien, kie aŭdiĝis la
-bruado. Jen ekbrilis fajreto, jen arĝenta fantomo eksvingis
-flugilojn... Subite la ĉevalo haltis, kaj Heleno svenis. Ŝi falis
-sur molan herbaĵon. Agrabla freŝeco ĉirkaŭis ŝin. La aero estis
-saturita de arbara parfumo, la bruado daŭris, sed plu ne estis
-teruriga. Ĝi enlulis kaj endormigis Helenon kvazaŭ malnova kanto...
-Kun peno ŝi malfermis la okulojn. Granda rado de akva muelejo turniĝis
-antaŭ ŝi kaj malproksimen disŝprucis akvon. Lumigitaj de lunradioj la
-ŝprucetoj rememorigis al ŝi juvelojn, per kiuj ŝiaj ĉambristinoj
-ŝin ornamis en la tago, kiam alvenis Serèbrjanij.
-
---Ĉu ĝi estas mia ĝardeno?--pensis Heleno.--Vere, mi ree estas ĉe
-mi! Knabinoj! Pranjo! Dunjo! Kie vi estas?
-
-Sed anstataŭ freŝaj knabinaj vizaĝoj super ŝi kliniĝis sulkoriĉa
-vizaĝo de maljunulo; neĝblanka barbo preskaŭ tuŝetis ŝian nazon.
-
---Jen, kiel bone Dio vin gardas!--diris la nekonata maljunulo, scivole
-rigardante la trajtojn de la bela vizaĝo: se la ĉevalo sin direktus
-iom pli maldekstren, ĝi trafus en marĉon; certe, la ĉevalo
-alkutimis--li diris al si mem,--ĝi bone konas la lokon: Dio scias, kiom
-da fojoj ĝi estis ĉe mi!
-
-La apero de l' maljunulo komence ektimigis Helenon: ŝi ekmemoris
-rakontojn pri arbaraj koboldoj, strange impresis ŝin la sulkigita
-vizaĝo kaj la blanka barbo de l' maljunulo, sed io bonkora aŭdiĝis en
-lia voĉo. Heleno, subite ŝanĝinte la sentojn, sin ĵetis al liaj
-piedoj.
-
---Avĉjo, avĉjo!--ŝi ekkriis: defendu min, kaŝu min, kara avĉjo!
-
-La muelisto tuj komprenis la cirkonstancojn. La ĉevalo, kiu alportis
-Helenon, apartenis al Vjàzemskij. Sendube, tio estis bojarino Morozova,
-la sama, kiun li penadis alsorĉigi al la princo. Li ŝin neniam vidis,
-sed multe aŭdis pri ŝi de Vjàzemskij. Ŝi ne amis la princon, kaj nun
-ŝi petis pri helpo, sekve, ŝi iamaniere sukcesis sin forsavi de l'
-princo, uzinte lian ĉevalon. La maljunulo rapide ĉion kunigis en sia
-kapo.
-
---Dio gardu vin, via bojarina moŝto! Kiamaniere mi povas vin savi?
-Forta estas la princo Afonasjo Ivànoviĉ, longajn brakojn li havas, li
-pereigos min, maljunulon!
-
-Heleno terurigite ekrigardis la mueliston.
-
---Vi scias,--ŝi demandis,--de kie vi scias, kiu mi estas?
-
---Multon mi scias, kara Heleno Dmìtrievna! Multon dum mia longa vivo
-rakontis al mi akvo kaj arbaro! Mi multon scias, sed ne ĉion mi povas
-sciigi.
-
---Avĉjo, se vi ĉion scias, vi devas ankaŭ scii, ke Vjàzemskij ne
-povas vin pereigi, ke li nun kuŝas survoje kaj mortas pro vundoj. Lin
-mi ne timas, avĉjo, mi timas liajn servistojn kaj la opriĉnikojn. Pro
-Sankta Virgulino, avĉjo, kaŝu min!
-
---Ho, ho, ho!--profunde ekspiris la muelisto.--Afonasjo Ivànoviĉ
-kuŝas survoje, sed li ne mortas. Ne pro vundoj li mortos, ne tion
-destinis al li la sorto. Leviĝos la princo, algalopos ĉi tien,
-demandos: kie estas amata bojarino, trezoro de mia koro? Kion mi diros
-al li? Li ne estas homo, kiun oni povus trompi. Li min tuj dispecigos!
-
---Avĉjo, jen mia ĉirkaŭkolo! Prenu! Multon ankoraŭ mi donos al vi,
-se vi min savos!
-
-La okuloj de l' muelisto ekbrilis. Li prenis la perlan ĉirkaŭkolon el
-la manoj de Heleno kaj admiris ĝin ĉe lunradioj.
-
---Kara mia cignino, bela bojarina moŝto!--li diris kontenta: benu vin
-Dio malavarega kaj la Moskvaj sanktuloj! Ne facile estas forkaŝi vin de
-la princaj servistoj, se ili venos ĉi tien! Sed mi penos helpi al vi,
-malgardante mian propran kapon... Dio gardu nin ambaŭ!
-
-La maljunulo ne finis ankoraŭ ĉi tiujn parolojn, kiam en arbaro
-aŭdiĝis ĉevala piedfrapado.
-
---Ili venas, ili venas!--ekkriis Heleno: ne perfidu min, avĉjo kara!
-
---Bone, bone, karulino, iru post mi!
-
-La muelisto rapide enkondukis Helenon en sian muelejon.
-
---Kaŝu vin ĉi tie, post la sakoj,--li diris, ŝlosis la pordon kaj
-kuris al la ĉevalo.
-
---Ha, mia Dio, kie do mi kaŝos la ĉevalon, por ke ili ĝin ne ekvidu!
-
-Li prenis la ĉevalon je la brido kaj alligis ĝin apud la abelujoj,
-kiuj troviĝis malantaŭ la muelejo.
-
-Dume la ĉevala piedfrapado kaj la voĉoj pli kaj pli proksime
-aŭdiĝis. La muelisto foriris en sian ĉambron kaj estingis la kenon.
-
-Baldaŭ antaŭ la muelejo aperis servistoj de Vjàzemskij. Du servistoj
-piedirante portis la senkonscian princon sur portilo, plektita el
-branĉoj. Ĉiuj haltis ĉe la muelejo.
-
---Ĉu ni venis ĝustan lokon?--demandis la estro.
-
---La ĉevalo iris tien ĉi!--respondis la alia. Postsignojn mi vidis.
-Tie ĉi loĝas la sorĉisto. Eble, li helpos al la princo!
-
---Kuŝigu lian princan moŝton teren, nur singarde! Nu, ĉu la sango
-ĉiam fluas?
-
---Jes, respondis la servistoj: dumvoje la princo iom rekonsciiĝis kaj
-ree svenis. Se la muelisto ne ĉesigos la sangadon, pereos nia princo!
-Kie do li estas, malbenita sorĉisto? Voku lin!
-
-La opriĉnikoj ekfrapis la pordon de la muelejo. Longe ili frapis kaj
-vokis, ne ricevante respondon. Fine en la ĉambro aŭdiĝis tusado, kaj
-la kapo de l' muelisto aperis en la fenestreto.
-
---Kiun venigis Dio tiel malfrue?--demandis la maljunulo, tusante tiel
-forte, kvazaŭ li volus eltusi sian internon.
-
---Eliru, sorĉisto, venu rapide kaj ĉesigu la sangadon! La bojaro
-Vjàzemskij mortas pro sabraj vundoj!
-
---Kiu bojaro?--ree demandis la muelisto, ŝajnigante surdecon.
-
---Nu, nu, sentaŭgulo! Li ankoraŭ demandas: kiu? Rompu la pordon, he,
-servistoj!
-
---Atendu, atendu, karuloj! Mi mem malfermos, por kio rompi la pordon? Mi
-tuj eliros!
-
---Ha, fine li ekaŭdis, surdulaĉo!
-
---Ne koleru, sinjoro,--diris la muelisto, elirante: pardonu, mi estas
-iom surda, iafoje mi ne tuj komprenas, kion oni diras! Krom tio, mi
-devas konfesi: kiam vi, karuloj, komencis frapegi la pordon kaj la
-murojn, mi ektimis, pensante, ke venis rabistoj. Dio nin gardu! Ĉi tie,
-en arbaro, ili ja havas siajn rifuĝejojn, jes, karuloj. Ĉiam mi devas
-timi, loĝante en arbaro, ĉiam ili povas veni!...
-
---Nu, ne babilu. Iru tuj, rigardu, kia sangado! Ĉu vi povas ĉesigi?
-
---Mi tuj rigardos, karuloj, tuj! He, he, malbona afero! Kiu ekfrapis lin
-tiel terure? Se li frapus iomete pli malsupren, la tempio estus
-dishakita! Nu, bone, Dio gardis lin! Kaj, jen, ankoraŭ vundo. La
-ŝultro estas vundita preskaŭ ĝis la osto! Jes, jes, karuloj, bone la
-homo scias manumi la sabron, he, bonege!
-
---Ĉu estas eble ĉesigi la sangadon, maljunulo?
-
---Malfacile, karulo, tre malfacile. La sabro estis ensorĉita!
-
---Ensorĉita! Ĉu vi aŭdas, kamaradoj, mi tion supozis, ensorĉita!
-Alie, kiamaniere li povis sola mortigi sep virojn?
-
---Jen kio!--interparolis la opriĉnikoj: certe ensorĉita, per alia
-Serèbrjanij ne povus mortigi sep virojn!
-
-La muelisto aŭskultis kaj bone kunigis ĉion.
-
---Kia sangado!--li daŭrigis: kiamaniere ĝin ĉesigi? Se la sabro ne
-estus ensorĉita, mi povus helpi, sed nun... verdire ekzistas rimedo,
-sed mi timas... kiam mi eldiros la sorĉaĵon, eble mi mutiĝos...
-
---Ne gravaĵo! Diru, sorĉisto!
-
---Ne gravaĵo? Por vi certe negravaĵo! Sed por mi?
-
---He!--diris la opriĉniko al unu servisto: donu la monujon de Morozov,
-plenan je oraj moneroj. Jen, maljunulo, prenu plenmanon da dukatoj! Se
-vi ĉesigos la sangadon, vi ricevos la duan plenmanon, se ne--mi
-mortigos vin...
-
---Dankon, karulo, dankon! Ke Dio vin rekompencu kaj liaj sanktuloj! Nu,
-karuloj, mi penos helpi al la bojaro, spite la danĝero, kiu min
-minacas. Flanken iru, karuloj, en via ĉeesto nenio sukcesos!
-
-La opriĉnikoj iris flanken. La muelisto kliniĝis super Vjàzemskij,
-reviziis liajn vundojn, faris bandaĝon, legis "Patro nia", metis la
-manon sur la kapon de la princo kaj ekmurmuretis: "Rajdis maljuna viro
-sur bruna ĉevalo, rajdis tra kamparo, tra densa arbaro. Ci, kara sango,
-sango en karno, ĉesu, ĉesu, haltu, revenu! Maljuna homo cin nun
-fermas, cin varme pacigas. Same kiel forestas akvo por lia ĉevalo, same
-forestu ci, kara sango! Tero lanuga, tero mola, ĉiuj estas parencoj,
-okazu laŭ mia volo! Estu mia vorto forta!"
-
-Dum la maljunulo murmuretis la sorĉaĵon, la sangado pli kaj pli
-malmultiĝis, kaj ĉe liaj lastaj vortoj ĝi tute ĉesis. Vjàzemskij
-ekspiris, sed ne malfermis la okulojn.
-
---Venu, karuloj,--vokis la muelisto: venu sentime, ĉesis la sangado, la
-princo ankoraŭ vivos, sed malbone fariĝas al mi, jes, mi sentas, la
-lango rigidiĝas!
-
---La opriĉnikoj ĉirkaŭis la princon. La luno lumigis lian mortpalan
-vizaĝon, la sangado tute forestis.
-
---Efektive, la sango ne fluas plu! Jen, maljunulaĉo, li scias sian
-fakon!
-
---Nu, ricevu viajn dukatojn!--diris la estro de l' opriĉnikoj. Sed
-aŭskultu, maljunulo! Laŭ postsignoj ni scias, ke per ĉi tiu vojo
-forkuris la ĉevalo de l' princo, eble kun bojarino surdorse. Se vi ilin
-vidis, diru!
-
-Muelisto faris grandajn okulojn, kvazaŭ li nenion komprenis.
-
---Ĉu vi vidis la ĉevalon kun bojarino?
-
-La maljunulo iom ŝanceliĝis, pripensante, ĉu pli bone estos diri, ĉu
-ne. Sed en unu momento li faris jenan kalkulon:
-
---Se Vjàzemskij estus sana, tiam estus tre danĝere penadi kaŝi la
-bojarinon de li, sed estus multe pli profitdone, se li perfidus ŝin.
-Sed ĉu Vjàzemskij resaniĝos ĉu ne, tio ankoraŭ estis tute nekonate.
-Kaj la bojaro Morozov nepre rekompencos pri la servo. Krom tio, la
-princo Serèbrjanij kredeble multe amas la bojarinon, se li pro ŝi tiel
-kruele vundis la princon! Sekve--pensis la muelisto,--Vjàzemskij
-nuntempe min ne ofendos, Serèbrjanij kaj Morozov dankos min, se mi
-savos la bojarinon.
-
-Tiu kalkulo lin tute decidigis.
-
---Ne, ne, karuloj, nenion mi vidis, nenion mi aŭdis!--li diris: mi eĉ
-ne komprenas, pri kiu ĉevalo, pri kiu bojarino vi parolas?
-
---He, ne mensogu, maljunulo!
-
---Estu mi malbenita! Ke mi ne eniru la Regnon Dian! Ke fulmotondro min
-tuj mortigu, se mi ion ajn scias pri ĉevalo aŭ pri bojarino!
-
---Nu, donu kenon, mi rigardos, ĉu ni trovos postsignojn sur la sablo!
-
---Ne penvaloras, sinjoro,--respondis la alia opriĉniko.--Se eĉ estis
-postsignoj, niaj ĉevaloj jam ilin ĉiujn malaperigis. Nun neeble estas
-ion rimarki!
-
---Nu, bone. Maljunulo, malfermu la pordon, ni kuŝigos la princon en la
-ĉambro!
-
---Tuj, tuj, karuloj. Maljuna mi estas, karuloj, alie mi kurus en la
-vilaĝan gastejon kaj alportus por vi bragon[7] kaj vinon.
-
---Ĉu vi ne havas vinon aŭ bragon?
-
---Ne, karuloj. Por kio mi havus? Mi havas nek vinon, nek manĝaĵon, nek
-nutraĵon por viaj ĉevaloj. En la gastejo, sendube, ĉio estas. La tiea
-vino taŭgus por la cara tablo. Ĉe mi estos por vi, karuloj, tro
-malmulte da loko! Kaj kion vi manĝos? Certe, militistoj vi estas,
-karuloj, kaj militistoj povas ankaŭ sen vespermanĝo iri dormi! La
-ĉevaloj povas manĝi herbon... Sed jen kio! La herbo ĉe ni havas
-strangan econ: iafoje ĉevalo, manĝinte ĝin, tuj malsaniĝas, fariĝas
-dikventra kvazaŭ monto... Kelkaj jam mortis pro tio...
-
---Diablo vin prenu, maljunulaĉo! Ĉu vi volas, ke ankaŭ niaj ĉevaloj
-mortu?
-
---Dio gardu vin, karuloj! La ĉevalojn oni povas ja tiel alligi, ke ili
-ne povu atingi la herbon: ne estas grave, se ili ne manĝos unu nokton!
-Kaj vin, karuloj, mi kore invitas, faru honoron al mia hejmo! Certe, mi
-havas nek fojnon, nek pajlon, nuda planko. Ĉi tie ne estas gastejo, kaj
-ne forgesu, karuloj, legi preĝon antaŭdorman, por ke vi ne havu
-noktan teruron... la loko ne estas sankta...
-
---He, vi, diabla baptopatro! Pereu vi kune kun via ĉambraĉo! Kion vi
-proponas al ni! Ne, kamaradoj, ni iru en la gastejon! Ĉu proksime estas
-de vi la gastejo, he, maljunulo?
-
---Tute proksime, karuloj, tute proksime! Iru ĉi tiun vojeton: kiam vi
-ekvidos larĝan vojon, turnu vin maldekstren kaj post ĉirkaŭ unu
-versto vi ekvidos la gastejon!
-
---Ni iru!--decidis la opriĉnikoj.
-
-Vjàzemskij ankoraŭ estis senkonscia. La servistoj relevis la portilon
-kaj singarde ĝin portis. La opriĉnikoj surĉevaliĝis kaj ektrotis
-poste.
-
-Apenaŭ la aro foriris, kaj neniu homa voĉo jam estis aŭdata en la
-arbaro, la maljunulo malŝlosis la pordon de la muelejo.
-
---Via bojarina moŝto! Ili estas for!--li diris.--Venu en mian ĉambron.
-Ha, vi, mia karulino, kiel vi vin kaŝis? Venu en la ĉambron, mia
-cignino, tie vi pli bone vin sentos!
-
-Li sternis multe da freŝa musko en la angulo de l' ĉambro, ekbruligis
-kenon kaj alportis al Heleno lignan vazon kun mielĉelaro kaj pecon da
-nigra pano.
-
---Manĝu, manĝu kaj estu sana, kara bojarino!--li diris, profunde ŝin
-salutante: mi tuj alportos al vi vinon!
-
-Kaj el la muelejo li alportis grandan botelon kaj argilan kruĉon.
-
---Je via sano, via bojarina moŝto!
-
-La maljunulo, kiel mastro, eltrinkis la unuan kruĉon. La vino lin
-gajigis.
-
---Trinku, via bojarina moŝto!--li diris: nun vi timu neniun! Ili
-serĉas gastejon! Ĉu ili trovos, ĉu ne trovos ĝin, ĉiuokaze ili ne
-revenos: la vojo ne estas bone montrita, he, he! Kial vi ne gustumas
-vinon, via bojarina moŝto? Cetere atendu, ne bona estas ĉi tiu vino!
-Ne trinku! Mi tuj donos al vi alian!
-
-La muelisto ree kuris al la muelejo kaj ĉi tiun fojon alportis alian
-vinon kaj arĝentan pokalon.
-
---Jen, vino!--li diris, enverŝante.--Je via sano, via bojarina moŝto!
-Ĉi tiun vinon same kiel la pokalon donacis al mi bona viro, oni nomas
-lin Ringo... he, he! Tie ĉi en arbaro estas multe da tiaj bonaj viroj,
-ĉiuj estas miaj amikoj! Manĝu, via bojarina moŝto! Kial vi ne manĝas
-la mielon? Mia mielĉelaro estas perfektega. Tian mielon vi nenie
-trovos. Kial? Ĉar mi bone scias, kiamaniere oni devas eduki la abelojn.
-Mi ne faras, kiel aliaj. Ĉiun someron mi ĵetas plej bonan abelujon en
-marĉaĵon por la nikso,--jes, jes, ke manĝu li, avĉjo, ke li manĝu!
-He, he! Pro tio li gardas mian abelejon, jes, jes, via bojarina moŝto!
-Vi ja scias, sen li la homo tute ne havus abelojn. Foje la nikso
-mortlacigis sian ĉevalon kaj ĵetis ĝin en marĉaĵon, pro tio devenis
-abeloj... Kaj fiŝistoj per siaj retoj eltiris abelojn anstataŭ
-fiŝojn... He, via bojarina moŝto, kiel malmulte vi manĝas kaj
-trinkas! Nu, atendu, mi tuj igos vin trinki vinon! Aŭskultu, mia kara!
-He, he! Je la sano de--he, he! de la princo... ne de tiu, sed de la
-princo Serèbrjanij! Donu Dio al li sanon, bonege li vundis la princon
-Vjàzemskij! Kaj Druĵino Andrèeviĉ? He, he, kara mia bojarino, je lia
-sano! Loĝu ĉe mi kelkajn tagojn tute kaŝita kaj poste iru, kien vi
-volas, ĉu al Druĵino, ĉu al Serèbrjanij, por mi ĝi estas tute
-egala. Je via sano...
-
-Ekdoloris la koro de Heleno ĉe la lastaj paroloj de l' muelisto. Li
-ŝajnis esti konanta ĉiujn ŝiajn plej sekretajn pensojn: kvazaŭ li
-legis en ŝia koro. La keno, enŝovita en la muron, hele lumigis lian
-sulkigitan vizaĝon; liaj grizaj okuloj malklariĝis pro ebrieco, sed
-ŝajnis trapiki Helenon. Ŝi ree eksentis teruron kaj komencis laŭte
-preĝi.
-
---He, he!--diris la muelisto: preĝu, preĝu, via bojarina moŝto, mi
-tion ne timas... la preĝo ne timigas min, la incensoj ankaŭ ne... mi
-mem scias preĝi... mi ne estas... min konas nikso, min konas... arbara
-koboldo... kaj nimfoj... kaj sorĉistinoj, kaj kikimoroj[69]... min
-ĉiuj... ĉiuj konas, min, min... Ĉu vi volas, ke mi ilin voku?..
-_Ŝikalu, likalu!_
-
---Mia Dio!--murmuretis Heleno.
-
---_Ŝikalu, likalu!_ Nu? Ili ne venas? Atendu, mi tuj ilin venigos!
-_Bdu, bdu!_
-
-La maljunulo leviĝis kaj, ŝanceliĝante kaj dancante, eliris el la
-ĉambro. Heleno, tute terurita, ŝlosis la pordon post li. Longe la
-muelisto parolis kun si mem.
-
---Min ĉiuj konas!--li ripetis per fanfarona kaj jam neklara
-voĉo,--arbara koboldo... kaj nikso... kaj nimfoj kaj kikimoroj... mi ne
-estas iu tia... min ĉiuj konas... _Bdu, bdu!_
-
-Estis aŭdeble, kiel la maljunulo dancis kaj piedfrapis. Poste lia voĉo
-malfortiĝis, li kuŝiĝis teren kaj baldaŭ aŭdiĝis lia ronkado, kiu
-la tutan nokton akompanis la bruon de la granda mueleja rado.
-
-
-
-
-ĈAPITRO XVIII.
-
-La malnova konatulo.
-
-
-La sekvintan tagon post la ruinigo de la domo de Morozov, maljuna
-rajdanto sur nigra ĉevalo malrapide trotis en densa arbaro. De tempo al
-tempo li demetis sian ĉapon kaj ion aŭskultis.
-
---Nu, Galka, ne ronku!--li diris al sia ĉevalo, karesante ĝian kolon.
-Jen kia besto: nenion mi aŭdas pro ĝi! Stranga afero, mi ne povas
-rekoni la lokon! Ĉie tilioj kaj avelujoj, kaj tiam ŝajne, kiam ni
-nokte tie ĉi rajdis, odoris koniferoj.
-
-Kaj li daŭrigis sian vojaĝon.
-
---Atendu, Galka!--li diris subite, haltigante la ĉevalon: jen mi ree,
-ŝajne, aŭdas ion! Staru do trankvile, ne faru bruon! Jes, mi vere
-aŭdas! Tio ne estas jam bruo de folioj, sed mueleja rado. Jen kie ĝi
-estas, la muelejo! Mi fine ĝin trovis kaj plu ne perdos!
-
-Kaj Miĥeiĉ, por ree ne perdi la vojon, ekgalopis laŭ direkto de l'
-bruado.
-
---Dank' al Dio!--li ekkriis, kiam li ekvidis inter la arboj la muelejon
-muskokovritan kun ĝia turniĝanta rado.--Ne facile estis ĝin trovi, mi
-bone laciĝis: jen bruis antaŭe, jen--malantaŭe, ne eble estis ion
-distingi! Nu, fine mi vidas la muelejon! Pasintan fojon, kiam la
-rabistoj montris al ni la vojon, ni venis de tiu flanko, mi kaj la
-bojaro. Ne, mi ne bone komprenas. Tiam la rado estis dekstre kaj
-nun--maldekstre, tiam la fenestroj de l' ĉambro rigardis sur la
-muelejon, kaj nun--sur la arbaron, kaj la pordo estas flanke! Fi,
-malbenita sorĉisto! Jen kiel li ensorĉas kaj trompas la homojn! Tial
-mi erarvagis la tutan tagon ĉirkaŭ la sama loko, ne povante ĝin
-trovi. Je neniu prezo mi venus ĉi tien, se nur mi ne bezonus helpon por
-mia kara bojaro!
-
-Miĥeiĉ deĉevaliĝis, alligis sian ĉevalon al arbo, iom timeme
-proksimiĝis al muelejo kaj ekfrapis la pordon.
-
---Mastro, he, mastro!
-
-Neniu respondo.
-
---He, he, mastro, eliru!
-
-Ĉio silentis en la muelejo, nur la muelŝtonoj sonoris kaj la
-dentradaro frapadis.
-
-Miĥeiĉ provis puŝi la pordon: ĝi estis ŝlosita.
-
---Jen, grizhara diablo, ĉu li dormas aŭ sin kaŝas?--pensis Miĥeiĉ
-kaj el ĉiuj siaj fortoj ekfrapis la pordon.
-
-Neniu respondo! Miĥeiĉ ekkoleris.
-
---He, vi, maljunulaĉo!--li ekkriis: eliru do, aŭ mi ĉion bruligos!
-
-Ekaŭdiĝis tusado kaj tra malgranda fenestreto super la pordo aperis
-blanka barbo kaj sulkoplena vizaĝo kun helgrizaj okuloj.
-
-Ekvidinte la mueliston, Miĥeiĉ iom hontis.
-
---Bonan tagon, mastro!--li diris afable.
-
---Dio vin gardu!--respondis la muelisto: kion vi bezonas, bonulo?
-
---Ĉu vi min ne rekonas, mastro? Iam mi pasigis la nokton ĉe vi kun mia
-bojaro.
-
---Kun princo Serèbrjanij? Jes, jes, nun mi rekonas. Nu, karulo, kio
-okazis?
-
---Kial do vi, mastro, sidas tie kvazaŭ gufo en kava arbo? Eliru aŭ
-enirigu min, ne estas oportune interparoli tiel!
-
---Atendu, karulo, tuj mi enŝutos grajnon kaj mi venos, tuj, karulo!
-
---Jes,--pensis Miĥeiĉ: mi volonte vidus, kiun grajnon la diabla
-baptano enŝutas tien! Certe, li pulvorigas hebreajn ostojn en sia
-muelilo, preparante farunon por sorĉistinoj! Kiu povus veturigi grenon
-ĉi tien? Tute sovaĝa loko, kaj eĉ ĉiuj radsignoj estas kovritaj de
-herbaĵo!
-
---Jen mi estas, karulo, bonan tagon, karulo!--diris la muelisto, zorge
-fermante post si la pordon.
-
---Fine vi venis. Malviglulo vi!
-
---Kion fari, karulo! Mi ja loĝas izola, en arbaro. Ne eble estas
-malfermi al ĉiu pasanto, povas okazi malfeliĉo: ekzistas homoj kaj
-homoj, mi ja ne povas scii antaŭe, ĉu iu panon portas sub la vesto,
-aŭ ŝtonon por min mortigi.
-
---Jen, malbona fungaĉo!--pensis Miĥeiĉ: li nur ŝajnigas, ke li timas
-rabistojn, kaj estas dubeble, ĉu li ne estas baptano de ĉiu arbara
-koboldo!
-
---Nu, karulo, kion vi volas de mi? Bonvolu paroli, mi aŭskultas!
-
---Jen, kia malfeliĉo okazis, mastro: malbenitaj opriĉnikoj kaptis mian
-mastron kaj ŝlosis lin en la grandan malliberejon de l' antaŭurbo: li
-sidas nun, malfeliĉulo, en malliberejo kaj ĉagrenas. Kaj pro kio oni
-lin kaptis, Dio scias, nenion malbonan li faris antaŭ la caro aŭ
-antaŭ Sinjoro Dio; li nur defendis pravan aferon, li batalis pro bojaro
-Morozov kaj pro lia bojarino, kiam la opriĉnikoj per trompo penetris en
-la domon kaj dum festeno forbruligis la domon de l' bojaro!
-
-La okuloj de l' muelisto prenis strangan esprimon.
-
---Ho, ho, ho!--li ĝemis: malbona afero, malbonega, malbonega afero,
-karulo! Ne bone estas al via princo sidi en malliberejo, pli malbone
-estas al bojaro Morozov sen lia juna edzino, ankoraŭ pli malbone estas
-al princo Vjàzemskij pro la fremda edzino.
-
-Miĥeiĉ miris.
-
---Kial vi scias, ke Vjàzemskij forrabis la edzinon de Morozov? Mi ja
-nenion diris al vi!
-
---He, he, karulo, ne tion nur mi scias, kion mi diras! Foje malproksime
-eksonas la frapo, sed la eĥo aŭdiĝas ĉi tie; foje malplialtiĝas
-akvo sub mia rado, do devis esti senpluveco cent verstojn de ĉi tie,
-kaj ĉie estos malbonega rikolto. Ĉion mi, maljunulo, devas observi kaj
-pripensi!
-
---Nu, bone, mastro, ĉu vi povas elpensi rimedon por helpi al la bojaro?
-Mi pripensis tion kaj tion ĉi, sed nenion mi povis elpensi. Tiam mi
-venis al vi, ke vi donu konsilon, bonulo! Mi ja bone memoras: tiu
-bravulo, kiu nin akompanis tiam ĝis al vi, parolis: se vi min bezonos,
-iru al la muelisto, demandu lin, kie estas Ivaĉjo Ringo, kaj mi volonte
-servos al la bojaro, mi eĉ mortos por li, se estos bezono! Tial mi nun
-venis al vi, mastro: estu bona, bonvolu instrui min, kiamaniere oni
-povas savi la bojaron. Se vi helpos al li, la princo bone vin
-rekompencos, kaj mi ankaŭ estos via servisto dum mia tuta vivo!
-
---Ke li pereu, sorĉisto,--diris Miĥeiĉ al si mem: jen antaŭ kiu mi
-devas humiliĝi!
-
---Bone, karulo, oni nepre devas peni forigi la malfeliĉon. Malbonaj
-estas la cirkonstancoj, sed el grandega flamo oni ankaŭ elprenas poton
-per forna forko, kaj el sub muelŝtono okaze elglitas grajneto
-nemuelita. Ĉio okazas, malsaman sorton havas la homoj!
-
---Certe, certe, mastro: okazas, onidire, ke koko metas ovojn kaj skarabo
-mortigas per kornoj kvazaŭ bovo; verdire, ĉio okazas, kaj nun vi
-instruu min, kion mi devas fari, instruu, karulo, mi vin tre petas!
-
-La muelisto mallevis la kapon kaj kvazaŭ aŭskultis la bruon de l'
-rado.
-
-Pasis kelkaj minutoj. La maljunulo skuis la kapon kaj komencis paroli,
-ne atentante la gaston:
-
---"Turniĝas rado, turniĝas. Kio estis supre, estos malsupre; kio estis
-malsupre, estos supre; jen aŭdiĝas ie preĝeja sonorado, ne sciate
-estas, ĉu pro enterigo, ĉu pro edziĝo; kiun oni enterigas, kiun oni
-edzigas, ne eble estas ekscii pro bruo de l' akvo, pro granda fumo".
-
---"De malproksime alflugas korvoj, vokas unuj la aliajn por riĉa
-festeno, kaj kiun ili manĝos, kies okulojn ili forpinĉos, ili ne
-scias, ili nur alflugas kaj kriegas! Akrigita jam estas la hakilo,
-vestita jam la ekzekutisto, sur kverkligna eŝafodo fluos riveroj da
-varma sango, kapoj falos de ies ŝultroj, sed nekonate estas, kies
-kapoj".
-
-Miĥeiĉ ektimis.
-
---Kion vi parolas, avĉjo, kvazaŭ vi priploras iun mortinton?
-
-La muelisto, ŝajne, ne aŭdis, kion diris Miĥeiĉ. Li ĉiam ion
-balbutis nekompreneblan. Liaj lipoj moviĝis senhalte, liaj grizaj
-okuloj rigardis malklare, kvazaŭ nenion vidante.
-
---Avĉjo, he, avĉjo!--kaj Miĥeiĉ tiris lin je maniko.
-
---Nu?--respondis la muelisto kaj sin turnis al Miĥeiĉ, kvazaŭ li ĵus
-lin rimarkas.
-
---Kion vi balbutas, avĉjo?
-
---He, karulo! Multon oni aŭdas, ne ĉion oni eldiras. Nu, iru tuj ĉi
-tiun vojeton, preter la pino. Iru ĉiam rekten, vi vidos multajn vojojn,
-dekstre kaj maldekstre, sed vi ĉiam iru rekten; post ĉirkaŭ kvin
-verstoj vi vidos dometon flanke de la vojo, tie vi neniun trafos. Atendu
-ĝis nokto, venos bonaj viroj, ili pli multe diros al vi. Kaj kiam vi
-estos revenanta, venu al mi, vi havos ion fari: venis fajrobirdo en
-kaptilon, ĝin vi redonos al reĝo Dalmato kaj ricevos duonon da pago,
-mi--la alian.
-
-Kaj ne atendante lian respondon, la muelisto foriris kaj fermis post si
-la pordon.
-
---Avĉjo!--kriis Miĥeiĉ al li: avĉjo, klarigu pli bone al mi, pri
-kiuj viroj vi parolas, pri kiu fajrobirdo?
-
-Sed la muelisto plu ne aperis, kaj, kiom ajn Miĥeiĉ aŭskultis, li
-nenion ekaŭdis krom bruado de akvo kaj frapado de radoj.
-
---Jen, sorĉisto!--pensis Miĥeiĉ: kien li sendas min? Kvin verstojn de
-ĉi tie staras dometo, tie atendu ĝis nokto, kaj tiam, diablo scias,
-kiu venos kaj pli multon diros? Volonte mi vin mem sendus tien,
-maljunulaĉo! Se mi ne bezonus vin por la bojaro, vi ekscius bone, kiu
-estas Miĥeiĉ! Fi, maljunulaĉo! Tamen, Galka, nenio estas farebla, mi
-devas serĉi la diablan dometon!
-
-Kaj Miĥeiĉ surĉevaliĝis kaj ektrotis laŭ la direkto, montrita de la
-muelisto.
-
-
-
-
-ĈAPITRO XIX.
-
-Rusa homo ne forgesas bonaĵon.
-
-
-Estis jam malfrue, kiam Miĥeiĉ ekvidis flanke de la vojo fumnigrigitan
-malaltan dometon, similan pli je duoneputra fungo, ol je homa loĝejo.
-La suno jam estis subirinta. Strioj de nebulo rampis super la alta
-herbaĵo, kovranta la malgrandan arbaran herbejon. Estis malvarmete kaj
-malseke. La birdoj ne pepadis plu, nur de tempo al tempo unu aŭ alia
-duondorme komencis iun kanteton kaj ne fininte ree ekdormis. Iom post
-iom ili ĉiuj eksilentis, kaj meze de komuna silento apenaŭ estis
-aŭdebla murmuro de rivereto kaj iafoje zumado de vesperaj skaraboj.
-
---Jen kien ni venis, Galka!--diris Miĥeiĉ, rigardante ĉion ĉirkaŭe:
-certe, neniu homo vivanta estas ĉi tie! Nu bone, mi atendos, mi
-ekvidos, kiu venos, kiun konsilon oni al mi donos! Sed se venos iu el
-tiaj, kiun... fi, fi! Gardu nin Dio! Certe mi havus neniun aferon kun la
-muelisto, se mi ne bezonus lian helpon por la bojaro!
-
-Miĥeiĉ deĉevaliĝis, demetis la bridon de sia Galka, metis ŝnuron
-ĉirkaŭ ĝiaj postaj piedoj kaj lasis ĝin sin paŝti.
-
---Manĝu herbon, manĝu!--li diris: kaj mi eniros la dometon, se la
-pordo ne estas fermita, kaj mi serĉos ion por manĝi. Kvankam nebone
-estas manĝi ĉe sorĉisto, sed malsato ankaŭ ne estas frato!--Li
-ekpuŝis per la piedo la malaltan kriplan pordon; strange eksonis en ĉi
-tiu senhoma loko ĝia daŭra grincado, preskaŭ simila je homa plorado.
-Kiam fine ĝi plene malfermiĝis kaj ekfrapis la muron, Miĥeiĉ
-kliniĝis kaj eniris. Lin ekkaptis mallumo kaj odoro de fumo. Palpante
-ĉirkaŭe, li trovis sur la tablo pecon da nigra pano kaj komencis avide
-manĝi ĝin. Poste li alproksimiĝis al forno, ekpalpis en la cindro
-varmegajn karbojn, kun peno disblovis ilin, ricevis fajron kaj
-ekflamigis la kenon, kiu kuŝis sur benko. Inter la forno kaj la muro
-troviĝis larĝa ligna benko, tiel nomata "polati"[70]. Tie kuŝis
-diversspecaj vestoj, interalie orŝtofa kaftano, kvazaŭ bojara. Plej
-multe altiris la atenton de Miĥeiĉ sankta pentraĵo, tute kovrita de
-fulgo kaj staranta sur ia fosto. La sankta pentraĵo restarigis por li
-la reputacion de l' nekonataj mastroj.
-
-Miĥeiĉ faris kelkajn signojn de kruco, estingis la kenon, kuŝiĝis
-sur "polati", ĝemkrakis kelke da fojoj kaj tuj bone ekdormis. Li dormis
-dolĉan dormon, kiam subita pugnobato faligis lin teren.
-
---Kiu venis?--ekkriis Miĥeiĉ, jam kuŝante surtere: kiu kuraĝas min
-bati? Gardu vin...
-
-Antaŭ li staris viro kun senordigitaj haroj, kun larĝa tranĉilo ĉe
-la zono, kaj pretiĝis regali lin per nova pugnobato.
-
---Ne tuŝu lin!--diris alia fortika, tute juna viro kun lanugo super la
-lipo.--Ĉu li ion faris al vi? Nu? Kaj li forigis la kamaradon per
-ekmovo de ŝultro, kaj li mem atente observis Miĥeiĉ'n kun larĝe
-malfermitaj okuloj.
-
---Grizharulo!--li diris kun respektplena miro.
-
---Kial vi vin miksas en mian aferon, he, vi, foko?--insultis lin la
-unua: ĉu li estas via patro aŭ parenco?
-
---Maljunulo! Grizhara, sekve maljuna! Nu, lasu do, mi jam diris al vi,
-aŭ mi ekkoleros.
-
-Laŭta rido eksplodis inter la rabistoj, kiuj amase eniris dometon.
-
---He, Ĥlopko,--diris unu el ili: gardu vin! Se Dmiĉjo ekkoleros,
-nebone vi vin sentos! Ne provu lin eksciti!
-
---Iru li al arbara koboldo!--insultis Ĥlopko, deirante: en arbaro ni
-loĝas, urson ni nutras!
-
-Aliaj bravuloj, ĉiuj armitaj, ĉirkaŭis Miĥeiĉ'n kaj rigardis lin ne
-tro afable.
-
---De kie vi venis?--demandis lin unu el ili, fikse rigardante lin.
-
-Sed Miĥeiĉ jam kuraĝiĝis.
-
---He, he!--li pensis: ili estas ja la rabistoj mem!
-
---Bonan vesperon, bonuloj! Kie estas tiu, kiun oni nomas Ivaĉjo Ringo?
-
---Ha, li bezonas nian hetmanon? Kial vi tion ne diris pli antaŭe, vi ne
-ricevus pugnobaton!
-
---Jen venas la hetmano!--aldonis la alia, montrante Ringon, kiu ĵus
-eniris, akompanata de l' maljuna Vulturo.
-
---Hetmano, he, hetmano!--kriis la rabistoj: jen homo, kiu volas vin
-vidi!
-
-Ringo aliris kaj tuj rekonis la gaston.
-
---Ha, vi estas, kamarado?--li diris: estu la bonveninta! Nu, rakontu,
-kiel fartas lia princa moŝto de post la tago, kiam ni kune estis
-batintaj la opriĉnikojn de Maluto? Bonege ni ilin regalis apud
-Malbenita Ŝlimakvo! Domaĝe estas, ke Maluto mem elglitis el niaj manoj
-kaj ke tiu nia mallertulo, Dmiĉjo, forglitigis Ĥomjàk'n. Ne bone ili
-sin sentus en miaj manoj! Sendube la granda caro multe ĝojis, revidinte
-la kronprincon? Bonege li, certe, rekompencis la princon Serèbrjanij?
-
---Jes, karulo!--respondis Miĥeiĉ: la caro Ivano Vasìljeviĉ, donu Dio
-al li sanon, estis favora al mia mastro. Sed ne plaĉis la princo al
-liaj opriĉnikoj. Verdire, kiel ili povus ŝati nin, malbenitoj? Komence
-ni ilin vipbatis en Medvedevka, poste Maluto ricevis bonan survangon
-apud Malbenita Ŝlimakvo, kaj hieraŭ en Moskvo mia bojaro mortigis
-multe da ili. Sed la malbenitoj, kiuj estis pli multenombraj, renversis
-lin kaj veturigis lin ŝnurligitan en la antaŭurbon. Jen kio estas
-malbona: Maluto, tiu hundo, kalumnios lin antaŭ la caro, li nepre
-venĝos al la princo la survangon!
-
---Jes!--diris Ringo, sidiĝante surbenken: sekve la caro ne pendigis
-Maluton? Kial do ne? Nu, tio nin ne koncernas, tia estas lia cara volo!
-Diru, kion nun vi intencas fari?
-
---Kara Ivano, pardonu, mi ne konas vian patronomon...
-
---Por kio? Ivaĉjo--tute simple!
-
---Nu, bone, kara Ivaĉjo, mi mem nun ne scias, kion fari. Donu konsilon!
-Du saĝoj valoras pli ol unu![71] Ankaŭ la muelisto sendis min al vi.
-Iru,--li diris, al la hetmano, li helpos: mi bone vidas, laŭ miaj
-antaŭsignoj, ke en ĉi tiu afero li havos sukceson kaj grandan
-profiton! Iru al la hetmano!
-
---Jes? Ĉu vere? Li sendis vin al mi?
-
---Jes, jes, tute vere. Iru,--li diris, al la hetmano, salutu lin de mi,
-diru, ke li nepre devas savi la princon; mi ja bone vidas, ke li havos
-sian profiton, miaj antaŭsignoj ne trompas... Kio ajn estus, li nepre
-liberigu la bojaron, kaj mi ne forgesos tiun lian servon,--tiel li
-diris.--Sed se li ne savos la princon, estos grandega malfeliĉo por li,
-t. e. por vi, hetmano... malsano lin konsumos kaj pereigos, kvazaŭ
-herban trunketon!..
-
---Vere?--demandis Ringo, mallevinte la kapon kaj kvazaŭ
-enpensiĝinte:--ĉu vere li diris, malsano konsumos?
-
---Jes, karulo, li diris ankaŭ, ke viaj piedoj kaj brakoj fariĝos
-senfortaj, ke sur via kapo aperos tia abomenaĵo, Dio vin gardu!
-
-Ringo levis la kapon kaj atente rigardis Miĥeiĉ'n.
-
---Kaj nenion plu diris la muelisto?
-
---Kiel ne?--daŭrigis la maljunulo, ĵetinte flankan rigardon sur la
-grandan poton da varmega brasika supo, kiun la rabistoj ĵus metis sur
-la tablon.--Ankoraŭ li parolis: diru al la hetmano, ke li vin bone
-gastigu, kvazaŭ min mem. Sed plej grave estas,--li diris,--ke li savu
-la princon. Jen, karulo, kion diris la muelisto!
-
-Kaj Miĥeiĉ observis, kiel impresis la hetmanon liaj paroloj.
-
-Sed Ringo ekrigardis lin ankoraŭ pli fikse kaj subite eksplodis per
-laŭta, gajega rido.
-
---He, vi, maljunulo! Ĉu vere la muelisto diris al vi, ke mi pereos, se
-mi ne penos savi la princon?
-
---Jes, jes, karulo,--respondis Miĥeiĉ, iom konfuzita: li diris, ke
-viaj piedoj kaj brakoj...
-
---Kia ruzulo!--interrompis lin Ringo, bonkore ekfrapante lin je ŝultro
-kaj ĉiam gaje ridante: por kio vi min, maljunulo, volas superruzi?
-
---Nu, altabliĝu, bonulo,--li aldonis, alirante kun li la tablon: bonan
-apetiton! Prenu kuleron, kaj ni vespermanĝu kune; kaj se estos eble
-helpi al la princo, mi volonte tion faros sen viaj elpensaĵoj. Nur
-kiamaniere aranĝi la aferon? Kiajn rimedojn trovi? La princo sidas en
-malliberejo?
-
---Jes, jes, karulo!
-
---En la sama, kiu troviĝas sur la placo, apud la domo de Maluto?
-
---Kredeble. Plej fortika malliberejo!
-
---Kaj la ŝlosiloj de l' malliberejo troviĝas ĉe Maluto?
-
---Jes, kiam ni estis en la antaŭurbo, okaze mi vidis, ke vespere li
-ĉiam vizitis malliberejon por ĉeesti perturmentan esploron. Ŝlosilojn
-li ĉiam kunhavis. Sed antaŭ la nokto li ilin alportis ĉiam al la
-caro, kaj la caro, onidire, havas ilin sub sia kuseno.
-
---Jen kio!--diris Ringo, manĝante la supon: kia diablo povas helpi al
-via bojaro? Nu, diru, kia diablo?
-
---Kion mi diros? Mi vidas, ke neeble estas ion fari! Jes, karulo,--diris
-Miĥeiĉ kaj ĵetis la kuleron.--Tiuokaze mi ankaŭ ne volas plu vivi.
-Mi tuj iros al mia mastro, kaj ni mortos kune, kaj mi servos al li en la
-estonta mondo, se mi ne povis servi ĉi tie.
-
---Ne, ne, atendu iomete, vi havos ankoraŭ tempon priplori la mortinton!
-Eble, via princo ne estas en malliberejo. Tiam pro kio plori? Sed se li
-vere sidas en malliberejo, tiam ni pripensu... Mi bone konas la
-antaŭurbon: en la pasinta monato mi tie estis kun dresita urso. La
-palacon mi ankaŭ konas, ĉion mi bone observis pro ĉiu okazo: eble, mi
-pensis, mi iam bezonos! Atendu, mi iomete pripensos!
-
-Kaj Ringo meditis iom da tempo.
-
---Bone, mi trovis la rimedon!--li ekkriis kaj salte leviĝis.--Vulturo!
-Nin ambaŭ la princo savis el mortdanĝero, nun ni iru savi lin, venis
-nia tempo. Ĉu vi volas iri kun mi al nefacila ago?
-
-La maljuna rabisto sulkigis la brovojn kaj skuis siajn grizajn buklojn.
-
---Nu, Vulturo, ĉu vi ne volas?
-
---Vi, hetmano, ŝajne, freneziĝis? Ĉu vi ne aŭdis, kie sidas la
-princo? Ĉu vi ne aŭdis, ke la ŝlosiloj tage estas ĉe Maluto kaj
-nokte sub la cara kuseno? Kio estas farebla? La vipo ne disrompas
-hakildorson![72] Pereis la princo, ne eble estas al li helpi. Ĉu pro
-tio ni ankaŭ devas perei? Ĉu li fartos pli bone, kiam oni nin
-senhaŭtigos?
-
---Vi estas prava, Vulturo, sed ne forgesu la rusan proverbon: ŝuldo ne
-makulas, sed pagon postulas! Se tiam la princo nin ne estus savinta, kie
-nun ni estus? Ni pendus ie sur betulo, balancataj de vento. Kaj nun kiel
-li devas suferi, malfeliĉa princo! Certe li pensas: tiam mi helpis al
-bonaj homoj, nun ili venos helpi al mi! Sed se ni ne venos al li, li
-havos la rajton nin malbeni, irante al eŝafodo: fi!--li diros, malbonaj
-homaĉoj, rabistoj, ŝtelistoj, ili forgesis mian servon! Ili scias nur
-verŝi sangon de senkulpuloj, sed savi bonan kristanon ili ne volas! Ne,
-li diros, mi ne petos Dion por ili! Ke ili pereu en ĉi tiu mondo, same
-kiel en la estonta! Jen kion diros la princo!
-
-Vulturo ankoraŭ pli multe sulkigis la brovojn. Internan bataladon
-rebriligis en si lia severega vizaĝo. Estis videble, ke Ringo komprenis
-ektuŝi vivajn kordojn en lia malmoligita koro. Sed ne longe daŭris la
-batalado. La maljunulo eksvingis la manon.
-
---Ne, hetmano!--li diris: sensencaĵon vi elpensis, ĉiu por si mem
-estas la plej kara!
-
---Nu, bone!--diris Ringo.--Ni atendu ĝis mateno, eble ni trovos iun
-alian rimedon. Venos mateno, venos konsilo! Kaj nun, kamaradoj, estas
-jam tempo iri dormi. Kiu povas, preĝu Dion, kiu ne povas, kuŝiĝu!
-
-Kaj la hetmano ĵetis flankan rigardon sur Vulturon. Kredeble, li konis
-ion, ĉar Vulturo ektremetis kaj, por ke neniu tion rimarku, komencis
-laŭte oscedi kaj eĉ kanteti.
-
-La rabistoj leviĝis. Kelkaj tuj kuŝiĝis sur "polati", aliaj longe
-ankoraŭ preĝis antaŭ la sankta pentraĵo. Dmiĉjo ankaŭ fervore sin
-signis kruce kaj frunte batis la teron: se liaj vestoj kaj lia armaĵo
-ne aperigus lian metion, neniu, vidante lian bonkoran mienon, rekonus en
-li rabiston. Ne tia estis la maljuna Vulturo. Kiam ĉiuj jam kuŝis,
-Miĥeiĉ ekvidis ĉe malforta estingiĝanta flamo, ke la maljunulo
-leviĝis de l' benko kaj iris al la sankta pentraĵo. Li faris kelkajn
-signojn de kruco, ion balbutante, kaj baldaŭ diris kolertone:
-
---Ne, mi ree ne povas preĝi! Mi opiniis, ke hodiaŭ ĝi estos pli
-facile!
-
-Longe Miĥeiĉ estis aŭdanta, kiel Vulturo sendorme sin turnadis de
-flanko al flanko, ion murmurante por si mem. Antaŭ tagiĝo la rabisto
-vekis la hetmanon.
-
---Hetmano, he, hetmano!
-
---Nu, karulo?
-
---Mi konsentas, mi iros kun vi, kien vi volas!
-
---Kial do?
-
---Mi ne povas dormi. Pli ol unu nokton mi maldormas!
-
---Ĉu vi definitive decidis?
-
---Jes, se mi promesas al vi, mi ne perfidos!
-
---Bone, Vulturo, dankon! Nun ni bezonas ankoraŭ ne pli multe ol unu
-kamaradon! Ĉu baldaŭ tagiĝos?
-
---Jes, jam ekkantas birdetoj.
-
---Do, estas tempo leviĝi, sufiĉe oni dormis. Dmiĉjo,--vokis Ringo,
-puŝante la junulon.
-
---Nu?--demandis li, malfermante la okulojn.
-
---Ĉu vi volas iri kun ni?
-
---Kien?
-
---Ĉu ne estas egale? Mi vin demandas, ĉu vi volas iri kun mi kaj kun
-maljuna Vulturo?
-
---Kial ne?--respondis Dmiĉjo, oscedante, kaj liaj piedoj ekaperis de
-super la "polati".
-
---Jen kial mi amas la junulon! Iru, kien oni vokas kaj ne demandu: kien?
-Se oni dispecigos al vi la kapon, tio ne rilatas vin, tio estas nia
-zorgo, kaj vi devas nur obei. Nun gardu vin: kiu sin jungis, tiu sin
-dungis. Kiu reiros, estos nomata kankro!
-
---Mi ne estos nomata,--respondis Dmiĉjo kaj komencis ĉirkaŭvolvi la
-piedojn per ĉifonoj.
-
-La rabistoj leviĝis kaj sin vestis.
-
-Kia estis la elpensaĵo de Ringo kaj ĉu li sukcesis en ĝia plenumado,
-tion ni ekscios el la sekvontaj ĉapitroj.
-
-
-
-
-ĈAPITRO XX.
-
-Gajaj homoj.
-
-
-En malluma subtera malliberejo kun malsekaj muroj, kovritaj de ŝimo,
-sidis princo Serèbrjanij kun katenitaj manoj kaj piedoj, atendante
-morton. Li ne sciis, kiom da tagoj pasis de kiam li estis kaptita, ĉar
-la lumo ne penetris en la subterejon; nur de tempo al tempo atingis
-liajn orelojn malproksima preĝeja sonorado kaj konforme al ĉi tiuj
-surdaj kaj malfortaj sonoj li kalkulis, ke li troviĝas en malliberejo
-jam pli ol tri tagojn. La pano, kiun oni lasis al li, delonge estis
-formanĝita, la akvo en la kruĉo eltrinkita, soifo kaj malsato jam
-komencis turmenti lin, kiam subite neatendita bruo altiris lian atenton.
-Super lia kapo iu malŝlosis seruron. Ekgrincis la unua ekstera pordo de
-la malliberejo. La sonoj aŭdiĝis pli proksime. Ekbruis la dua seruro,
-kaj la dua pordo ekgrincis. Fine oni malŝlosis la trian pordon, kaj li
-ekaŭdis paŝojn sur la ŝtuparo, kondukanta al lia ĉelo. Tra fendo de
-l' lasta pordo ekbriletis fajro, la ŝlosilo turniĝis krietante, kelkaj
-rigliloj estis formetitaj; la rustaj maŝoj knaris, kaj neelporteble
-hela lumo blindigis la princon.
-
-Kiam li mallevis la manojn, per kiuj li nevole kovris siajn okulojn,
-antaŭ li staris Maluto Skuratov kaj Boriso Godunòv. La ilin
-akompananta ekzekutisto alte tenis super iliaj kapoj peĉan torĉon.
-
-Maluto, krucinte la brakojn, ridetante rigardis Serèbrjanij'n, kaj liaj
-pupiloj alterne larĝiĝis kaj mallarĝiĝis.
-
---Bonan tagon, kara princo!--li diris per tia dolĉa voĉo, kiun neniam
-antaŭe Serèbrjanij estis aŭdinta, voĉo tirata, karese penetrema kaj
-malica, simila je sangavida miaŭado de katino, aliranta muskaptilon.
-
-Malgraŭvole Serèbrjanij ektremetis, sed la ĉeesto de Godunòv bone
-impresis lin.
-
---Boriso Teodòroviĉ,--li diris, sin deturnante de Maluto: dankon al vi,
-ke vi min vizitis. Nun pli facila estos al mi la morto!
-
-Kaj li etendis al li la katenitan manon. Sed Godunòv posteniris, kaj
-neniu trajto de lia malvarma vizaĝo aperigis kompaton.
-
-La mano de Serèbrjanij kun sono de katenoj refalis sur la genuojn.
-
---Mi ne atendis, Boriso Teodòroviĉ,--li diris kun riproĉo: ke vi min
-forrifuzos. Ĉu vi venis nur por vidi miajn turmentojn?
-
---Mi venis,--trankvile respondis Godunòv, por ĉeesti vian esploron
-kune kun Gregoro Lukìĉ. Forrifuzi vin mi ne havis okazon; mi neniam
-estis via samideano kaj nur, konante la favorkorecon de nia kara caro,
-mi tiam haltigis la ekzekuton, de vi merititan!
-
-La koro de Serèbrjanij dolore kuntiriĝis, kaj ĉi tiu ŝanĝo en
-Godunòv ŝajnis al li pli kruela, ol la morto mem.
-
---La tempo de favorkoreco nun pasis,--daŭrigis Godunòv
-malvarmsange.--Vi ne forgesis la ĵuron, kiun vi donis tiam al la caro?
-Obeu do nun al lia sankta volo kaj, se vi konfesos al ni ĉion senkaŝe,
-vi evitos turmentegon kaj ricevos rapidan morton. Ni komencu la
-esploron, Gregoro Lukìĉ!
-
---Atendu iomete, atendu!--ridetante diris Maluto.--Mi havas apartan
-konton kun lia moŝto! Mallongigu liajn ĉenojn, Fomĉjo!--li ordonis al
-la ekzekutisto.
-
-Kaj la ekzekutisto, enŝovinte la torĉon en feran ringon ĉe la muro,
-altiris la brakojn de Serèbrjanij ĝuste al la muro, tiel ke li ne
-povis plu ilin movi.
-
-Tiam Maluto alproksimiĝis al li kaj dum kelke da tempo rigardis lin kun
-la antaŭa rideto.
-
---Kara princo Nikito Romànoviĉ!--li fine diris: faru al mi grandan
-favoron!
-
-Li ekgenuis kaj salutis la princon ĝisteren.
-
---Antaŭ via moŝto ni estas malgrandaj hometoj,--li daŭrigis kun moka
-humileco:--tiom eminentajn bojarojn, kiel vi, ni neniam ankoraŭ estis
-turmentintaj aŭ ekzekutintaj! Mi ne kuraĝas eĉ komenci la esploron!
-Oni diras, malsama sango fluas en niaj kaj en viaj vejnoj...
-
-Maluto haltis, lia rideto fariĝis plena je veneno, kaj la pupiloj ree
-larĝiĝis kaj ekmoviĝis.
-
---Permesu, via princa moŝto,--li daŭrigis per peteganta tono: permesu,
-ke mi, antaŭ ol komenci la esploron, reakiru la kuraĝon, ekvidinte,
-kia estas via bojara sango?...
-
-Kaj li elprenis tranĉilon el post la zono kaj surgenue alrampis al
-Serèbrjanij.
-
-La princo provis sin deŝiri kaj ĵetis rigardon sur Godunòv.
-
-La vizaĝo de Godunòv restis senmova.
-
---Kaj poste,--daŭrigis Maluto, plialtigante la voĉon: permesu al mi,
-malaltrangulo, eltranĉi rimenojn el via princa dorso! Permesu al mi,
-servutulo, uzi vian bojaran haŭton kiel ĉevalkovrilon! Permesu al mi,
-malbonodora sklavo, nutri miajn hundojn per via altrangula korpo.
-
-La voĉo de Maluto, ordinare malmola, nun similis je bleko de ŝakalo,
-plorado kaj rido samtempe.
-
-La haroj de Serèbrjanij leviĝis. Kiam li la unuan fojon estis
-kondamnita de la caro Ivano al la morto, li supreniris la eŝafodon
-senŝanceliĝe, sed ĉi tie en malliberejo, kie li sidis katenita kaj
-elkonsumita de malsato, mankis al li la fortoj por eltoleri ĉi tiun
-voĉon kaj rigardon.
-
-Maluto dum iom da tempo ĝuis la efikon de siaj vortoj.
-
---Via princa moŝto!--subite li ekkrietis, forĵetante la tranĉilon kaj
-ree leviĝante:--antaŭ ĉio permesu al mi, ke mi honeste pagu al vi
-mian ŝuldon!
-
-Kaj, kunpreminte la dentojn, li levis la manon kaj pretiĝis doni
-survangon.
-
-La tuta sango alfluis al la koro de Serèbrjanij, kaj al lia kolerego
-aliĝis terura abomeno, kiun ni sentas ĉe alproksimiĝo de iu
-malpuregaĵo, nin tuŝonta.
-
-Malespere li ekrigardis Godunòv'n.
-
-En la sama momento la mano de Maluto estis kaptita de Godunòv.
-
---Gregoro Lukìĉ!--diris Godunòv tute trankvile: se vi lin ekfrapos,
-li disrompos sian kapon al la muro, kaj ni ne havos, kiun esplori. Mi
-konas ĉi tiun Serèbrjanij'n.
-
---For!--blekegis Maluto: ne malhelpu, ke mi amuziĝu per li! Mi devas
-pagi al li por la Malbenita Ŝlimakvo.
-
---Rekonsciiĝu, Gregoro Lukìĉ! Ni respondas por li antaŭ la caro.
-
-Kaj Godunòv ree ekkaptis la manojn de Maluto.
-
-Sed Maluto, kvazaŭ sovaĝa besto, flaranta sangon, nenion plu
-komprenis. Kun ĝemoj kaj malbenoj li alkroĉiĝis al Godunòv, penante
-lin faligi por sin ĵeti sur sian viktimon. Batalo komenciĝis inter
-ili; la torĉo, kiun iu el ili tuŝis, falis teren kaj estingiĝis sub
-iliaj piedoj.
-
-Tiam Maluto rekonsciiĝis.
-
---Mi diros al la caro!--li ronkis, spiregante: ke vi defendas lian
-perfidulon.
-
---Kaj mi,--respondis Godunòv,--diros al la caro, ke vi volis mortigi
-lian perfidulon sen esploro, ĉar vi timas esti de li denuncita.
-
-Io simila je murmurego elŝiriĝis el la brusto de Maluto, kaj li sin
-ĵetis for el la malliberejo, elvokante la ekzekutiston.
-
-Dume ili, palpeserĉante en mallumo, suprenrampis la ŝtuparon,
-Serèbrjanij eksentis, ke oni ree plilongigas liajn ĉenojn, kaj ke nun
-li ree povas moviĝi.
-
---Ne malesperu, princo!--ekmurmuretis Godunòv, forte premante lian
-manon:--ĉefe, oni devas gajni tempon.
-
-Kaj li sekvis Maluton, post kiam li fermis la pordon kaj zorge metis
-ĉiujn riglilojn.
-
---Gregoro Lukìĉ!--li diris al Skuratov, kiam li lin atingis ĉe la
-eliro, kaj li etendis al li la ŝlosilojn en ĉeesto de la
-gardistaro.--Vi forgesis ŝlosi la malliberejon. Ne decas tion fari: oni
-povas konsideri vin kiel kunhelpanton de Serèbrjanij!
-
-Dum la ĵus priskribita sceno okazis en la malliberejo, Ivano sidis en
-sia palaco, malgaja kaj malbonhumora. Nekonata sento iom post iom
-ekposedis lin. Ĉi tiu sento estis malgraŭvola respekto antaŭ
-Serèbrjanij, kies sentima konduto indignigis lian aŭtokratan koron kaj
-samtempe ne koincidis kun lia propra ideo pri perfido. Ĝis nun Ivano
-renkontis aŭ videblan malobeemon, ekzemple en bojaroj, kiuj malgajigis
-liajn infanajn jarojn per siaj malpacoj, aŭ fieran arogantecon, kiel en
-Kurbskij[34], aŭ sklavan humiliĝon, kiel en ĉiuj nunaj liaj
-ĉirkaŭantoj. Sed Serèbrjanij apartenis al neniu el tiuj kategorioj.
-Li partoprenis la tiaman ideon pri la diaj netuŝeblaj rajtoj de l'
-caro; li konfesis ĉi tiun ideon kaj, ĝenerale pli inklina agi ol
-mediti, li neniam intence malobeis al la caro, kiun li konsideris kiel
-reprezentanton do Dio sur la tero. Sed, malgraŭ tio, ĉiufoje, kiam li
-renkontis videblan maljustaĵon, lia animo ekflamis pro kolero, kaj
-denaska honesteco superis la regulojn, laŭkrede akceptitajn. Tiam li,
-kvazaŭ senkonscie kaj tute senintence, agadis spite ĉi tiuj reguloj,
-kaj la rezultato tute ne konformiĝis al tio, kion postulis la reguloj.
-Ĉi tiu nobla nekonsekvenco renversis ĉiujn ideojn de Ivano pri la
-homoj kaj konfuze ŝanĝis ĉiujn liajn ideojn pri la homa koro.
-Malkaŝemeco de Serèbrjanij, lia nesubaĉetebla sincereco kaj lia
-indiferenteco por liaj propraj profitoj estis videblaj por Ivano mem. Li
-komprenis, ke Serèbrjanij lin neniam trompos, ke al li oni povas pli
-multe fidi ol al iu ajn el la opriĉnikoj, kaj iafoje li havis deziron
-alproksimigi lin kaj fari lin sia ilo; sed samtempe li sentis, ke ĉi
-tiu ilo, kvankam tute fidinda, povas tute neatendite elgliti el liaj
-manoj, kaj la sola ideo pri tiu ebleco transformigis lian favoron al
-Serèbrjanij en malamon. Kvankam, sekve de sia ŝanĝema karaktero, la
-caro iafoje forigis siajn sangplenajn ordonojn kaj eĉ pentofaris, sed
-ĉi tiuj momentoj estis escepto; ordinare lin tute plenigis la konscio
-de lia senerareco, li firme kredis je dia esenco de sia potenco kaj
-ĵaluze gardis ĝin kontraŭ iuj atencoj; kaj atencon li vidis en ĉiu
-eĉ senparola mallaŭdo. La samo okazis nun. La deziro pardoni al
-Serèbrjanij preterflugis en lia animo kaj tuj cedis al konvinkeco, ke
-Serèbrjanij apartenas al speco da homoj, ne tolereblaj en la regno.
-
---Se meze de la tuta ŝafaro, paŝanta dekstren, troviĝas unu ŝafo,
-paŝanta maldekstren, paŝtisto prenas kaj mortigas tiun ŝafon.--Tiel
-pensis Ivano kaj decidis en sia koro la sorton de Serèbrjanij. Lia
-ekzekuto estis destinita por la sekvonta tago, sed li ordonis lin
-senkatenigi kaj sendis al li manĝaĵon el sia cara kuirejo.
-
-Samtempe, por malaperigi la impresojn de ĉi tiu interna batalado,
-impresojn nekutimajn, lin ĝenantajn, li ekpensis amuziĝi per granda
-birdoĉaso.
-
-La mateno estis belega. Ĉefa falkgardisto, lia asistanto kaj ĉiurangaj
-falkservistoj surĉevale kolektiĝis en la kampo, en brila ornamaĵo,
-kun falkoj sur gantitaj manoj.
-
-De antikvaj tempoj oni diras, ke la ĉasado konsolas malgajan homon kaj
-ke speciale perfalka ĉasado ĝojigas junulon same kiel maljunulon. Kiom
-ajn malĝoja estis la caro, sed, kiam li surĉevale elgalopis ekster la
-antaŭurbo kun siaj opriĉnikoj kaj kiam li ekvidis brilantan aron da
-falkgardistoj, lia vizaĝo sereniĝis. Loko de kuniĝo estis elektita
-apud caraj herbejoj, du verstojn de l' antaŭurbo, sur la vojo
-Vladimiron.
-
-Ĉeffalkgardisto, en ruĝa velura kaftano kun ora surkudrita strio kaj
-en ora skarpo, en orŝtofa ĉapo, en flavaj botoj kaj ornamitaj gantoj,
-deĉevaliĝis kaj aliris Ivanon, akompanata de sia asistanto, kiu tenis
-sur la mano blankan falkon en kapuĉeto kaj kun sonoriletoj.
-
-Salutinte ĝisteren, la ĉeffalkgardisto demandis:
-
---Ĉu estas tempo, via cara moŝto, komenci la amuziĝon?
-
---Jes,--respondis Ivano,--komencu!
-
-Tiam la ĉeffalkgardisto donis al Ivano riĉe ornamitan ganton kaj,
-preninte la falkon de sia asistanto, li ĝin metis sur la manon de l'
-caro.
-
---Honestaj kaj laŭdindaj ĉasistoj!--diris la ĉeffalkgardisto, sin
-turnante al opriĉnikoj:--amuziĝu per glora, bela kaj saĝa ĉasado,
-por ke malaperu ĉiuj viaj malĝojoj kaj por ke viaj koroj estu
-ĝojigitaj!
-
-Poste, sin turnante al siaj servistoj:
-
---Bonaj kaj diligentaj falkĉasistoj!--li diris: lasu flugi la birdojn
-kaj ekĉasu!
-
-Tiam la tuta multkolora aro da falkĉasistoj disiĝis en la kampo.
-Kelkaj kun krioj sin ĵetis en la arbaron, aliaj ekgalopis al malgrandaj
-lagetoj, kvazaŭ pecetoj de spegulo kuŝantaj inter la arbetaro.
-
-Baldaŭ aro da anasoj leviĝis el sub la kanoj kaj flugpendis en aero.
-
-La ĉasistoj ellasis falkojn. La anasoj komence volis reveni al siaj
-lagetoj, sed tie ilin renkontis aliaj falkoj, kaj teruregitaj ili sin
-ĵetis ĉiuflanken senorde.
-
-Tiam la falkoj, kuraĝigitaj per krioj de falkĉasistoj, atakis la
-anasojn, flug-atingante ilin aŭ kaptante tiujn, kiuj flugis renkonte al
-ili, aŭ falante de supre, kvazaŭ ŝtonoj, sur la dorson de l' viktimo.
-
-Tiam sin distingis Bjedrjàj kaj Smjeljàj, falkoj el Siberio, kaj
-Arbàs, kaj Anpràs, sovaĝaj falkoj, kaj Horjàk kaj Hudjàk, kaj
-Malèc, kaj Palèc. Multon da anasoj ili mortigis same kiel da tetroj,
-kiujn la falkservistoj per vipfrapado fortimigis el la arbardensejo.
-Mirinda kaj bela estis flugmaniero de ĉiuspecaj falkoj. La tetroj
-ĉiumomente falis, turniĝante en aero. Kelkfoje la anasoj en malespero
-sin ĵetis al la piedoj de l' ĉevaloj, kaj la ĉasistoj kaptis ilin
-vivantajn.
-
-Okazis ankaŭ perdoj. La juna Gamajùn, de supre ekvidinte maljunan
-tetron, flugantan tute malsupre, frapiĝis per brusto al tero kaj tuj
-mortis.
-
-Astrec kaj Sorodum, du falkoj el Kazanjo, malaperis, malgraŭ vokado de
-ĉasistoj, malgraŭ kolombaj flugiloj, per kiuj oni ilin reallogis.
-
-Sed plej mirinda estis la konduto de l' cara falko, tiel nomata
-Adrahàn. Du fojojn ellasis lin la caro kaj ĉiufoje ĝi longe restis en
-la aero, bonŝance mortigis ĉiuspecajn birdojn kaj bone amuziĝinte
-revenis kaj sidiĝis sur la orbroditan ganton de l' caro. Ellasita la
-trian fojon, Adrahàn tiel multe ekscitiĝis, ke ĝi komencis bati ne
-nur aliajn birdojn, sed ankaŭ siajn kamaradojn, la falkojn, kiuj okaze
-preterflugis antaŭ li. La falko Smiŝljàj kaj ankaŭ Kruĵòk falis
-teren kun disbatitaj flugiloj. Vane la caro kaj ĉiuj proksime starantaj
-falkĉasistoj penis allogi Adrahanon per ruĝa tuko kaj per birdaj
-flugiloj. La blanka falko faris en la aero larĝajn rondojn, leviĝis al
-nevidebla alteco kaj fulmrapide sin ĵetis sur sian viktimon; kaj,
-anstataŭ ol serĉi la mortigitan birdon surtere, Adrahàn, post ĉiu
-nova venko, ree leviĝis supren kaj tre alten. La ĉeffalkgardisto,
-perdinte la esperon kapti Adrahanon, tuj prezentis al la caro alian
-falkon. Sed la caro amis Adrahanon kaj malĝojiĝis pro malapero de sia
-plej bela birdo. Li demandis la ĉeffalkgardiston, kiu servisto flegadis
-Adrahanon. La ĉeffalkgardisto nomis sian serviston Triĉjon.
-
-Ivano ordonis, ke venu Triĉjo. Ĉi tiu, atendante malfeliĉon, aperis
-tute pala antaŭ la caro.
-
---Homo!--diris al li la caro: jen kiel vi flegas la falkojn! Ĝis nun vi
-ne scias allogi vian falkon? Aŭskultu, Triĉjo: vian sorton mi metas en
-viajn manojn; se vi realportos Adrahanon, mi bone rekompencos vin, se
-ne, vi estos senkapigita, por ke la aliaj timu! De longe jam mi vidas
-nenion bonan inter la falkgardistoj, pereas la perfalka ĉasado!
-
-Ĉe la lastaj vortoj Ivano severe ekrigardis de flanke la
-ĉeffalkgardiston, kiu siavice paliĝis, ĉar bone estis konata de li la
-signifo de tiu flanka cara rigardo.
-
-Triĉjo, ne perdante la tempon, surĉevaliĝis kaj ekgalopis serĉi
-Adrahanon, preĝante al sia patrono, la sankta Trifono, ke li montru al
-li la perditan falkon.
-
-Dume la ĉasado daŭris. Pli ol unu horon jam amuziĝis la caro, kaj jam
-multe da ĉiuspecaj birdoj estis alligitaj per torokoj[73], kiam nova
-vidindaĵo altiris la atenton de Ivano.
-
-Sur la vojo al Vladimiro malrapide paŝis du blinduloj, unu mezjara,
-alia maljuna kun griza bukla kapo kaj longa barbo. Ili surhavis blankajn
-eluzitajn ĉemizojn, kaj sur viŝtukoj, krucitaj sur la dorso, pendis de
-unu flanko sakoj por almozaĵo, de la alia--disŝiritaj kaftanoj, kiujn
-ili demetis pro varmego. Aliajn aĵojn, kiel harpon, balalajkon[37] kaj
-sakon kun pano ili estis surmetintaj sur fortan junulon, ilian
-kondukanton. Komence pli juna blindulo tenis je ŝultro la kondukanton
-kaj mem trenis post si la maljunulon. Sed la junulo, videble, forgesis
-la kamaradojn, forlogita de l' ĉasado. La blinduloj postrestis;
-subtenante unu la alian, ili palpadis la teron per altaj bastonoj kaj
-ĉiumomente faletis. Rigardante ilin, Ivano ne povis sin deteni de rido.
-Li altrotis pli proksime al ili. En la sama momento unu blindulo
-faletis, falis en ŝlimakvon, kuntirinte la alian. Ili ambaŭ leviĝis,
-kovritaj de koto, kraĉante kaj insultante la kondukanton, kiu kun
-malfermita buŝo observis la brilantajn opriĉnikojn. La caro laŭte
-ridegis.
-
---Kiu vi estas, bonuloj?--li demandis.--De kie vi iras kaj kien?
-
---Iru for!--respondis la pli juna blindulo, ne demetante la ĉapon: kiu
-multon ekscios, baldaŭ maljuniĝos[74].
-
---Malsaĝulo!--ekkriis iu opriĉniko: ĉu vi ne vidas, kiu staras antaŭ
-vi?
-
---Malsaĝulo vi!--respondis la blindulo, levante siajn blanketajn
-okulojn.--Ĉu mi povas vidi, se mi ne havas okulojn? Kun vi estas alia
-afero: vi havas kvar da ili sen du, do vi vidas bone kaj multe. Diru al
-mi, kiu staras tie, kaj mi estos scianta.
-
-La caro faris al la opriĉniko signon silenti kaj ree afable ripetis
-sian demandon.
-
---Ni estas gajaj homoj,--respondis la blindulo: ni vagadas tra urboj kaj
-vilaĝoj, nun ni iras el Muromo en la antaŭurbon por amuziĝi, amuzi
-bonajn homojn, iujn surĉevaligi, aliajn deĉevaligi[75].
-
---Jen kio!--diris la caro, al kiu plaĉis la respondoj de l' blindulo:
-vi estas el Muromo? Diru, mi petas, ĉu ekzistas ankoraŭ herooj en via
-Muromo?
-
---Kial ne?--respondis la blindulo sen ia pripenso: ĉi tiu komercaĵo
-neniam forestas. Ni havas onklon Miĥejon, li scias sin mem levi je l'
-haroj de super la tero; ni havas onklinon Uljanon, ŝi sola atakas
-blaton!
-
-Ĉiuj opriĉnikoj ekridis. Jam de longe la caro ne sentis sin tiom gaja.
-
---Vere, ili estas gajaj homoj,--li pensis: videble, ne ĉi tieaj. Min
-jam tedas miaj fabelistoj, ĉiam la samo kaj la samo. Kaj ankaŭ miaj
-arlekenoj! De kiam mi permesis al mi ŝercon kun unu el ili, ili ĉiuj
-min timas, nenion ridindan rakontas, kvazaŭ mi estas kulpa, ke la animo
-de tiu malsaĝulo ne firme sidis en lia korpo.--Aŭskultu, bonulo: ĉu
-vi scias rakonti fabelojn?
-
---Kiujn vi deziras?--respondis la blindulo: ne ĉian fabelon oni povas
-rakonti. Foje mi rakontis al la vojevodo de Stàrici fabelon pri vila
-kaprino, kaj okazis malfeliĉo por ni: la kaprino estis edzino de l'
-vojevodo mem; li nin forpelis, rekompencinte per batoj. Ni plu ne estos
-rakontantaj tiun fabelon.
-
-Malfacile estas priskribi la eksplodon de ridego inter la opriĉnikoj.
-Tiu vojevodo estis en malfavoro de la caro. La mokaj paroloj de la
-blindulo venis ĝustatempe.
-
---Aŭskultu, bonuloj,--diris la caro: iru en la antaŭurbon rekte en la
-palacon, tie atendu mian alvenon, diru, ke la caro vin sendis. Ke oni al
-vi donu manĝi kaj trinki, kaj kiam mi revenos, mi aŭskultos viajn
-fabelojn.
-
-Ĉe la vorto "caro" la blinduloj ektimis.
-
---Via cara moŝto!--ili diris, falante teren: ne koleru pro niaj
-maldelikataj kamparanaĉaj paroloj! Ne dehakigu niajn kapojn, pro nescio
-tio okazis!
-
-La caro ridetis ĉe la ektimo de la blinduloj kaj forrajdis por daŭrigi
-la ĉason, kaj la blinduloj kun sia kondukanto sin direktis al la
-antaŭurbo. Ĝis kiam la opriĉnikoj povis vidi ilin, ili tenis unu la
-alian kaj senĉese faletadis, sed tuj kiam la vojturniĝo malaperigis la
-opriĉnikojn, la pli juna blindulo haltis, rigardis ĉirkaŭen kaj diris
-al sia kamarado:
-
---Nu, Vulturo, ĉu vi estas laca pro ĉiama faletado? Ĝis nun la afero
-iras bonege, kio estos plue? Pro kio vi sulkigas la brovojn? He,
-kamarado! Eble vi bedaŭras, ke ni komencis la aferon?
-
---Ne,--respondis la maljuna rabisto: se mi konsentis iri, certe, mi ne
-rigardos posten; sed ne scias mi mem, kio fariĝas al mi! Doloras mia
-koro, kiel neniam antaŭe, kaj kion ajn mi faras, ĉiam la samo sin
-prezentas al miaj okuloj!
-
---Kio do?
-
---Aŭskultu, hetmano! Jam de dudek jaroj venis al mi sopiro, kaj pri tio
-neniu scias ĉi tie, en Moskvo, nek apud Volgo; al neniu mi diris eĉ
-unu vorton; mi kaŝis la sopiron en mia animo, kaj mi kunportas ĝin
-kvazaŭ muelŝtonon ĉirkaŭ la kolo. Foje mi provis fasti kaj pentofari
-dum Granda Fasto, mi volis ĉion konfesi al pastro, sed mi ne povis
-preĝi, kaj mi ĉesis fasti. Kaj nun ĝi ree min sufokas kaj premas;
-ŝajnas al mi, ke mi min sentus pli bone, se mi ĉion eldirus. Por mi
-estas multe pli facile rakonti ĉion al vi, ol al pastro, ĉar vi mem
-estas simila pekulo...
-
-Profundan malĝojon esprimis la mieno de Vulturo. Ringo silente
-aŭskultis. Ili ambaŭ sidiĝis ĉe la rando de l' vojo.
-
---Dmiĉjo,--diris Ringo al la kondukanto: sidiĝu iom pli malproksime
-kaj bone rigardu. Se vi iun ekvidos, svingu la manon, nur gardu vin, ne
-forgesu, ke vi estas surdamuta, ne parolu eĉ unu vorton!
-
---Bone,--diris Dmiĉjo,--ne, mi ne parolos.
-
---Estu pipso sur via lango, malsaĝulo, silentu! Ankaŭ kun ni ne
-parolu. Alkutimiĝu al silento, alie vi nepre ion elparolos tiam, kiam
-ni ne estos solaj, kaj pro vi ni ambaŭ pereos.
-
-Dmiĉjo deiris cent paŝojn kaj kuŝiĝis surventren kun kubutapogita
-kapo.
-
---Bonega junulo!--diris Ringo, postsekvante lin per okuloj,--sed
-malsaĝega! Lasu lin sola, li tuj ion babilos. Tamen, li estas plej bona
-ol ĉiuj, almenaŭ li ne perfidos: li defendos nin kaj sin mem, se, Dio
-gardu, ni havos malfeliĉon. Nu, Vulturo, nun neniu nin aŭdos, parolu:
-kiun ĉagrenon vi havas? Ha, kiel ne ĝustatempe la ĉagreno vin
-ekposedis!
-
-La maljuna rabisto mallevis sian buklan kapon kaj ektuŝis la frunton
-per la mano. Granda estis lia deziro ĉion eldiri, sed la komenco ne
-estis facila!
-
---Jes, hetmano,--li fine decidiĝis:--sufiĉe multe da homoj mi pereigis
-dum mia vivo, kompreneble! De juneco mi ekamis la ruĝan ĉemizon. Se
-okazis, ke komercisto ne tuj cedas aŭ virino komencas krieti, mi tuj
-enigis tranĉilon en la bruston kaj finita estas la afero! Eĉ nune, se
-venus la okazo iun mortigi, mia mano ne ektremus. Nu, ne penvaloras
-paroli, al vi ĉio-ĉi estas konata: certe, ne malmulte da homoj vi
-ankaŭ transloĝigis en la alian mondon. Ĉu ne?
-
---Nu, por kio tiaj demandoj?--diris Ringo kun videbla malkontento.
-
---Mi volas nur diri, ke ni ambaŭ estas nek virinoj, nek junaj
-virgulinoj; multe da sango premegas niajn animojn; sed diru al mi,
-hetmano, eble vi ankaŭ travivis la samon: se vi rememoras iun vian
-agon, kvazaŭ kuntiriĝas via koro, jen varmego, jen frosto ekkaptas vin
-de l' piedoj ĝis la kapo, kaj io mordetas, mordetas vin tiel terure, ke
-vi prefere ne estus naskiĝinta en la mondon?
-
---Ĉesu, Vulturo, pro kio la demandoj? Ĉu ĝustatempe?
-
---Jes,--daŭrigis Vulturo:--mi jam multon forgesis el miaj faroj, jen
-kion mi ne povas forgesi. Antaŭ dudek jaroj mi estis apud Volgo, ni
-veturis sur naŭ flosoj; nia hetmano estis tiam Danielo Kato; vin ni
-ankoraŭ ne konis, kaj mi jam estis konata sub la nomo Vulturo. Ni
-disrompadis riĉajn ŝipojn, ni rabadis en apudvolgaj urboj, kaj ĉiun
-rabaĵon ni dividis egalparte, neniujn disputojn permesis Danielo Kato.
-Ĉu ne bone estis? Libera vivo, ĉiuj ĉiam sataj, bone vestitaj! Kiam
-ni, surmetinte multkolorajn kaftanojn kaj deklininte la kapojn iom
-flanken, komencis remi, ĥore kantante bravan rusan kanton, tiam la
-homoj en vilaĝoj same kiel en urboj are amasiĝis ĉe la bordo por vidi
-nin, bravulojn, nin admiri! Kaj ni remas kaj remas kaj kantas, kantas
-plengorĝe, kaj de tempo al tempo ni pafas el pafiloj sencele,
-palpebrumante al belaj knabinoj. Sed iafoje, kiam ni nin provizis je
-ponardegoj kaj rogatinoj[76], niaj flosoj prezentis kvazaŭ arbaron.
-Bone ni vivis, sed malbenita diablo min delogis! Foje mi ekpensis: mi
-laboras pli ol aliaj, sed profiton mi havas la saman, kiel la aliaj. Kaj
-mi tuj decidis iri sola, akiri ion kaj ne fordoni al komunumo, sed lasi
-por mi mem. Mi min vestis kiel almozulo, same kiel hodiaŭ, metis sakon
-ĉirkaŭ la kolo, prenis bonan ilon en la boton kaj ekiris laŭlonge de
-la vojo al urbeto, atendante la unuan venonton. Mi longe devis atendi:
-nek ŝarĝita veturilaro, nek iu komercisto, neniu estis vidata. Mi
-ekkoleris. Nu, bone, se Dio ne donas al mi profiton, mi promesas, ke nun
-mi plene prirabos ĉiun preterpasanton, se eĉ li estos mia propra
-patro! Ĵus kiam mi ekpensis, mi ekvidis survoje malriĉan virinon kun
-malgranda korbo, kovrita per ĉifono. Kiam ŝi min preterpaŝis mi
-elsaltis el post la arbo. "Haltu, virino, donu la korbon!" Si ekgenuis:
-prenu ĉion, nur ne korbon!
-
---He, he,--mi pensis: kredeble, vi havas monon tie!--Kaj mi ekkaptis la
-korbon. Kaj la virino kriis, insultis, mordis mian manon. Mi jara
-antaŭe estis kolera, ĉar mia tago senutile pasis, kaj nun mi ankoraŭ
-pli ekkoleris. Diablo puŝis min, mi eltiris tranĉilon kaj enigis ĝin
-en ŝian gorĝon. Kiam ŝi falis, timo ekposedis min. Mi volis forkuri,
-sed pripensinte mi revenis preni la korbon. Mi prenis la korbon kaj ne
-enrigardinte, kion ĝi enhavas, ekkuris tra arbaro. Sed ne longe mi
-estis kuranta, miaj genuoj fleksiĝis, kaj mi ekdeziris ekscii, ĉu mi
-akiris multe da mono. Mi demetas la ĉifonon kaj vidas: en la korbo
-kuŝas malgranda infaneto, apenaŭ viva kaj spiranta kun peno. "Ha,
-diablo!"--mi pensis. "Jen kial la virino ne volis fordoni la korbon! Pro
-vi, malbenito, mi prenis pekon en mian animon!"
-
-Vulturo volis daŭrigi, sed subite li eksilentis kaj enpensiĝis.
-
---Kion vi faris kun la infano?--demandis Ringo.
-
---Nu, ĉu mi povus ĝin flegi! Kion mi faris? Kompreneble, kion!
-
-La maljunulo ree eksilentis.
-
---Hetmano!--diris li subite: kiam mi rememorigas al mi ĉion ĉi, mia
-koro doloras. Kaj hodiaŭ mi, surmetante la vestaron de almozulo, denove
-ĉion ekmemoris tiel klare, tiel vivege, kvazaŭ ĝi okazis hieraŭ. Sed
-ne nur tion mi ekmemoris, ankaŭ multon alian, pri kio mi jam de longe
-eĉ ne pensis. Kia estas la kaŭzo? Onidire, ne bone ĝi estas, se oni
-subite senkaŭze rememoras tion, kio jam de longe malaperis el la
-memoro?
-
-La maljunulo malĝoje eksopiris.
-
-Ambaŭ rabistoj silentis. Subite flugiloj ekfajfis super iliaj kapoj,
-kaj bruna vulturo falis surdorsen ĝuste ĉe la piedoj de la maljunulo.
-En la sama momento la falko Adrahàn facilmove kaj senskue preterflugis
-en la aero, ne volante preni sian viktimon. Dmiĉjo eksvingis la manon.
-Malproksime ekaperis la ĉasistoj.
-
---Karulo!--rapide diris Ringo:--penu forgesi la pasintecon, ni ja nun ne
-estas rabistoj, sed blindaj almozuloj. Jen venas la caraj homoj, baldaŭ
-ili estos ĉi tie. Nu, frato, estu vigla, preparu viajn spritaĵojn!
-
-La maljunulo balancis la kapon.
-
---Malfeliĉo trafos min,--diris li, montrante la mortigitan
-vulturon.--Min mortigis la blanka falko, mortigis kaj tuj estas for!
-
-Ringo atente ekrigardis lin kaj plena je ĉagreno gratis sian nukon.
-
---Nu, karulo!--li diris: mi tute ne komprenas, kio hodiaŭ fariĝis al
-vi! Sed mi ne volas vin devigi. Oni diras, koro estas plej bona
-divenanto! Povas esti, via koro tute prave antaŭsentas malfeliĉon.
-Restu, mi sola iros en la antaŭurbon.
-
---Ne, ne,--interrompis lin Vulturo: mi ne tion intencas diri. Se la
-sorto destinas al mi morton en la antaŭurbo, ne bone estus postresti.
-Kio devas okazi, okazu! Jen kun kia celo mi komencis paroli kun vi! Ĉu
-vi konas, hetmano, apud Volgo vilaĝon, nomatan Bogoròdickoje?
-
---Kial ne? Mi konas.
-
---Kaj ne malproksime de tie, ĉirkaŭ kvin verstoj, estas loko, nomata
-Pastra Rondo, ĉu vi ĝin konas?
-
---Jes, mi konas ankaŭ Pastran Rondon.
-
---Ĉu vi ne memoras tie, apud Pastra Rondo, maljunan kverkon?
-
---Jes, mi memoras, sed la kverko plu ne ekzistas, jam estas forhakita.
-
---Jes, vi estas prava, la kverko estas forhakita, sed restis la stumpo.
-
---Nu?
-
---Aŭskultu! Mi mem neniam plu vidos la belan Volgon, sed vi, kredeble,
-ankoraŭ revidos la karan patrolandon. Kiam vi estos apud Volgo, trovu
-la malnovan kverkon apud Pastra Rondo, t. e. ĝian stumpon. De tiu
-stumpo faru kvardek kvin paŝojn al okcidento, tie elfosu la teron.
-Tie,--daŭrigis Vulturo, malaltigante la voĉon,--tie mi iam enfosis
-multe da arĝentaj kaj oraj moneroj, grandan riĉaĵon. Trovu ĝin kaj
-prenu ĉion! Mi ne bezonos riĉaĵon post la morto. Se mi iafoje,
-precipe nokte, ekpensas, ke por ĉiuj miaj faroj mi devos respondi en
-postmorta vivo, kvazaŭ frosto trakuras tutan mian korpon! Hetmano, mi
-petas vin, kiam mi plu ne ekzistos, mendu al pastro meson por mi. Ĝi
-devas helpi! Kaj donu pli multe da mono por la meso, por ke la pastro
-bone ĉion diru, nenion preterlasu. Mian nomon vi ja konas: Emeljano,
-Vulturo min nomas nur la kamaradoj, sed mia baptonomo estas Emeljano. Do
-vi petu la pastron, ke li servu la meson por Emeljano, kaj pagu al li
-malavare, jes, hetmano, ĉar grandan riĉaĵon mi lasas al vi, grandan
-riĉaĵon, kiu sufiĉos por via tuta vivo!
-
-Vulturon interrompis algalopintaj falkĉasistoj.
-
---He, kripluloj!--diris unu el ili: tuj diru, kien flugis la falko?
-
---Mi volonte dirus al vi, karuloj,--respondis Ringo,--sed jam de kvardek
-jaroj mi estas blinda.
-
---Kiamaniere tio okazis?
-
---Foje mi iris sur monton por senŝeligi ŝtonon, kaj jen mi ekvidis
-kverkon, en kies kaverno pepas rostitaj kokidoj. Mi enrampis, formanĝis
-ĉiujn kokidojn, fariĝis tiom dikega, ke elrampi mi jam ne povis. Kion
-fari? Mi tuj kuris hejmen, alportis hakilon, plilarĝigis la truon de l'
-kaverno kaj elrampis, sed, supozeble, rapide laborante mi faris grandan
-polvon, la polvo difektis miajn okulojn; de tiam mi nenion vidas:
-manĝante la supon, mi metas la kuleron en orelon; se la nazo al mi
-jukas, mi gratas la dorson.
-
---Ha, vi estas la samaj blinduloj,--ridante diris la ĉasistoj,--kiuj
-ĵus parolis kun la caro? La bojaroj ĝis nun ridas pri viaj spritaĵoj.
-Jes, karuloj, tage ni amuzadis lian caran moŝton, nokte tio estos via
-devo. Mi aŭdis, la caro deziras aŭskulti viajn fabelojn?
-
---Dio donu sanon al lia cara moŝto,--gaje ekkriis Vulturo,--kial ne
-aŭskulti? Se ni ĝis la nokto ne elartikigos niajn langojn, ni estas
-pretaj rakonti fabelojn ĝis mateno!
-
---Bonege,--respondis la ĉasistoj,--alifoje ni ankoraŭ babilos kun vi.
-Nun ni rapidas serĉi la falkon, helpi al kamarado Triĉjo. Se li ne
-trovos Adrahanon, la malfeliĉulo estos senkapigita: lia cara moŝto ne
-amas ŝercojn!
-
-Kaj ili forgalopis.
-
-Ringo kaj Vulturo, ŝajnigante blindulojn, treniĝis kun Dmiĉjo al la
-antaŭurbo.
-
-Ĉe la unua gastejo ili de malproksime ekvidis du kantistojn, kiuj ludis
-balalajkon[37] kaj kantis plengorĝe:
-
- Ha! Ĉe nia kamarado
- Estis gaja babilado!
-
-Kiam la rabistoj preterpaŝis, unu el la kantistoj, flavruĝa viro
-kun pava plumo sur la ĉapo, sin klinis al Ringo:
-
---Jam de kvin tagoj via princo estas en malliberejo,--ekmurmuretis
-li, ĉiam tuŝante la kordojn de l' instrumento.--Mi ĉion eksciis.
-Morgaŭ oni lin ekzekutos. En la granda malliberejo li sidas, apud la
-domo de Maluto. De kiu flanko ni devas ellasi la ruĝan kokon?[77]
-
---De tiu,--respondis Ringo, montrante la flankon, plej malproksiman
-de la malliberejo.
-
-La flavruĝa kantisto ekbatis la kordojn per la tuta mano kaj, sin
-deturnante de Ringo, kvazaŭ ili tute ne estis interparolantaj,
-daŭrigis per alta voĉo:
-
- Ha, ĉe nia kamarado
- Estis gaja babilado!
-
-
-
-
-ĈAPITRO XXI.
-
-Fabelo.
-
-
-La caro Ivano, laca, reveninte post la ĉaso, pli frue ol ordinare
-foriris en sian dormoĉambron.
-
-Baldaŭ Maluto alportis ŝlosilojn de la malliberejo.
-
-Al la demando de l' caro Maluto respondis, ke forestas iuj novaĵoj,
-ke princo Serèbrjanij konfesis fine, ke li estis defendanta bojaron
-Morozov, ke li mortigis sep opriĉnikojn kaj vundis Vjàzemskij'n je
-la kapo.
-
---Sed,--aldonis Maluto: li ne volas konfesi, ke li havis malbonajn
-intencojn kontraŭ via cara moŝto, kaj Morozov'n li ankaŭ ne volas
-denunci. Post matenpreĝo ni faros al li perturmentan esploron, kaj
-se la fajro ne igos lin konfesi pri la kulpo de Morozov, tiam ni plu
-ne atendos, estos tempo, ke li pereu.
-
-Ivano ne respondis. Maluto volis ion aldoni, sed en la dormoĉambron
-eniris la maljuna nutristino Onùfrievna.
-
---Via cara moŝto,--ŝi diris: matene vi venigis ĉi tien du
-blindulojn, ŝajne ili estas fabelistoj; nun ili atendas en la
-vestiblo.
-
-La caro ordonis, ke ili eniru.
-
---Ĉu vi ilin konas, karulo?--demandis Onùfrievna.
-
---Kial vi demandas?
-
---Ĉu vi certe scias, ke ili estas blinduloj?
-
---Ĉu ili ne estas?--demandis Ivano, kaj suspekto tuj ekposedis lin.
-
---Aŭskultu, karulo,--daŭrigis la nutristino: gardu vin kontraŭ ĉi
-tiuj fabelistoj; ŝajnas al mi, ke ne bonaj estas iliaj intencoj;
-estu singarda, karulo, estu singarda!
-
---Kion vi scias pri ili?--demandis Ivano.
-
---Ne demandu min, karulo! Mia kono ne elmontriĝas per vortoj;
-ŝajnas nur al mi, ke ili estas ne bonaj homoj, sed kial? pri tio ne
-demandu min! Senkaŭze mi neniam iun avertis. Se via patrino estus
-min obeinta, ŝi eble ĝis hodiaŭ vivus tute sana.
-
-Maluto terurite rigardis la nutristinon.
-
---Kial vi min rigardas?--diris Onùfrievna: vi scias nur senkulpajn
-pereigi, sed ekkoni malbonan homon vi ne povas! Via flarsento ne
-helpas al vi, flavruĝa hundo!
-
---Via cara moŝto!--ekkriis Maluto: permesu, ke mi esploru tiujn
-blindulojn. Mi tuj ekscios, kiu ili estas kaj kiu ilin sendis al vi!
-
---Ne estas necese,--diris Ivano: mi mem ilin esploros. Kie ili estas?
-
---Tie, post la pordo, karulo,--diris Onùfrievna: en la vestiblo ili
-atendas.
-
---Maluto, donu al mi kirason de sur la muro; iru kvazaŭ hejmen, kaj
-kiam ili eniros ĉi tien, revenu kun militistoj kaj kaŝu vin tie,
-post la pordo. Kiam mi vin vokos, tuj enkuru kaj kaptu ilin.
-
---Onùfrievna, donu al mi la bastonon!
-
-La caro surmetis kirason, poste nigran monaĥan veston, enlitiĝis
-kaj metis apude la saman bastonon, per kiu li antaŭ nelonge trapikis
-la piedon de l' sendito de l' princo Kurbskij[78].
-
---Nun diru, ke ili eniru!--li ordonis.
-
-Maluto metis la ŝlosilojn sub la caran kusenon kaj eliris kune kun
-Onùfrievna. Malgrandaj lampetoj antaŭ la sanktaj pentraĵoj
-malforte lumigis la ĉambron. La caro kuŝis en la lito, ŝajnigante
-laciĝon.
-
---Eniru, kripluloj,--diris la nutristino: la caro vin vokas!
-
-Ringo kaj Vulturo eniris, malrapide kaj singarde movante la piedojn
-kaj palpante ĉirkaŭe per la manoj.
-
-Per unu rapida rigardo Ringo ĉirkaŭrigardis la ĉambron kaj ĉion
-en ĝi.
-
-Maldekstre de la pordo estis forno; antaŭe staris la cara lito;
-inter la forno kaj la lito troviĝis fenestro en la muro, kiu neniam
-estis ŝirmata per fenestra kovrilo, ĉar la caro deziris, ke la
-unuaj sunradioj penetru en lian dormoĉambron. Nune la luno lumis tra
-ĉi tiu fenestro kaj ĝiaj arĝentaj briloj ludis sur la multkoloraj
-kaheloj de la forno.
-
---Bonan vesperon, blinduloj!--diris la caro, fikse kaj nerimarkite
-studante la trajtojn de iliaj vizaĝoj.
-
---Estu sana por multe da jaroj, via cara moŝto!--respondis Ringo,
-kaj ambaŭ falis teren.--Savu, defendu kaj pardonu vin sankta
-Dipatrino pro tio, ke vi kompatas nin, malfeliĉajn kriplulojn, nin
-vagulojn, senigitajn je lumo Dia! Savu kaj defendu vin sanktaj Petro
-kaj Paŭlo, sankta Ivano Orbuŝa, sanktaj Kuzmà kaj Damiano,
-miraklofarantoj de Ĥutin, kaj ĉiuj aliaj sanktuloj! Donu al vi Dio
-tion, pri kio vi lin petas! Eterne surhavu oraĵon, manĝu
-bongustaĵon, dormu dolĉan dormon! Kaj pri viaj malamikoj, ke ili
-eterne estu malsataj kaj malsanaj, ke ĉiutage konvulsioj ilin
-turmentegu kaj konsumu!
-
---Dankon, dankon, blinduloj!--diris Ivano, ĉiam atente rigardante la
-rabistojn: diru, ĉu de longe vi estas jam blindaj?
-
---De junaĝo, via cara moŝto,--respondis Ringo, ekgenuante: de
-junaĝo ni ambaŭ estas blindaj! Ni eĉ ne memoras, kiam ni estis
-vidantaj la Dian sunon.
-
---Kiu vin instruis kanti kaj rakonti fabelojn?
-
---Dio mem, karulo, Dio mem kompatis nin ankoraŭ de antikva tempo.
-
---Kion vi diras?--demandis Ivano.
-
---Niaj maljunuloj rakontas,--respondis Ringo: kaj la samon kantas
-niaj famaj kantistoj, ke en antikva tempo, dum Ĉieliro de Kristo,
-malfeliĉaj kaj mizeraj blinduloj, kripluloj kaj aliaj almozuloj
-komencis plori kaj plendi: "kien vi iras, Sinjoro Kristo? Kiel vi nin
-forlasas, malfeliĉulojn? Kiu nin nutros kaj trinkigos?" Kaj Dio
-Kristo diris al ili: "Mi donos al vi, homoj, oran monton, riveron el
-mielo, ĝardenojn kaj vinberejojn kaj belegajn pomarbojn: vi ĉiam
-estos sataj kaj ebriaj, ĉiam bone vestitaj!" Sed Ivano la Sankta,
-lia disciplo, diris al Dio: "Dio kompatema! Donu al ili nek oran
-monton aŭ mielan riveron, nek vinberejojn kaj belegajn ĝardenojn
-kun pomarboj! Ili ne scios posedi tion; venos riĉuloj kaj
-forteguloj, ĉion forprenos de ili. Sed donu al ili, ho, Sinjoro,
-donu Vian Dian nomon, donu al ili dolĉajn kantojn, belegajn
-rakontojn pri antikva tempo kaj pri viaj sanktuloj. La almozuloj
-ĉien iros, ĉie rakontos siajn rakontojn, kaj ĉie ili estos bone
-nutritaj kaj vestitaj, neniam ili suferos pro malsato aŭ malvarmo".
-Kaj respondis Dio Kristo, caro de ĉielo: "Estu, kiel vi diris,
-Ivano! Mi donas al ili dolĉajn kantojn, belsonajn harpojn, belegajn
-rakontojn kaj fabelojn; kaj kiu ilin nutros kaj vestos, kiu ilin
-gastigos kaj donos al ili noktan rifuĝejon, al tiu mi preparos lokon
-en mia paradizo, al tiu mi malfermigos ĝian pordon!"
-
---Amen!--diris la caro.--Kiujn fabelojn kaj rakontojn vi konas?
-
---Ni konas ĉiuspecajn, via cara moŝto, kiajn vi nur deziras! Ni
-povas rakonti fabelon pri Jerŝo Jerŝoviĉ, filo de Ŝĉetìnikov,
-pri sep Simeonoj, pri la serpento Goriniĉ, pri harpo memludanta, pri
-Dobrinja Nikitiĉ, pri Akundino...
-
---Diru,--interrompis lin Ivano: ĉu vi sola rakontas fabelojn? Kial
-la maljunulo venis kun vi?
-
-Ringo tiam nur ekmemoris, ke Vulturo ne diris ĝis nun eĉ unu
-vorton, kaj por lin elirigi el malĝojo, ne deca al fabelisto, li tuj
-ŝanĝis sian parolmanieron kaj komencis siajn spritaĵojn, samtempe
-nerimarkite premante la piedon de Vulturo.
-
---Maljunulo? Li estas mia kunulo, Emelĉjo Gudòk. Li havas longan
-barbon, sed mallongan saĝon; kiam mi rakontas ion liberan, ne tute
-konvenan, aŭ mensogon sensencan, li min subtenas, min helpas,
-laŭdas kaj silentas. Ĉu ne vere, karulo, blankbarbulo, anseraj
-paŝoj, kokinaj piedetoj, ne perditaj estu niaj vojetoj!
-
---Vere, vere,--ekkriis Vulturo kun ŝajniga gajeco: nia kruĉo plena
-je vino, trinku ĝin ĝis fino, kiu ĝin plenigis! Jen kiel, karulo,
-talpa okulo, kokida voĉeto; se ni eliris unu fojon, ni faros la
-tutan vojon!
-
---Ha, ha, ta, ra, ont, kaproj dancas sur la mont',--ekkriis Ringo,
-dancante: kaproj dancas, muŝoj flugas, ĉe maljuna Efrosinjo zumas
-io en orelo, ĉe maljuna la avino en maldekstra la orelo!
-
---Ha, ha, ho, ho!--interrompis Vulturo, ankaŭ dancante: kankro
-surtere sidas, ploron ne vidas, gaje ĝi atendas, kiam alta akvo
-venos!
-
---Via cara moŝto!--sin turnis Ringo al la caro kaj profunde salutis:
-vi ne miru, sed nin admiru, ĝi ne estas fabelo, vera bagatelo, nur
-antaŭfabelo!
-
---Bone, bone!--diris la caro, oscedante:--bona kutimo estas ĉiam
-laŭdinda. Nun komencu fabelon pri Dobrinja Nikitiĉ, eble mi
-ekdormos, vin aŭskultante!
-
-Ringo kliniĝis ankoraŭ unu fojon, tusis kaj komencis la
-fabelon:[79]
-
---Ĉe Voldemaro, princo de Kievo, estis aranĝita granda festeno por
-princoj, bojaroj kaj grandaj herooj. Ĉe sunsubiro, kiam la festeno
-ne estis ankoraŭ finita, oni ekaŭdis tute neatendite sonojn de
-milita trumpeto. Tiam Voldemaro, princo de Kievo, sin turnis al siaj
-korteganoj: "He, vi, miaj gloraj princoj, bojaroj kaj herooj! Oni
-devas ekscii, kiu kuraĝis proksimiĝi al Kievo, kiu kuraĝis
-trumpeti antaŭ nia fortega ĉefurbo, iru kaj rigardu, du el plej
-grandaj herooj..."
-
---Nu, bone!--diris Ivano, intence ŝajnigante intereson al fabeloj:
-la fabelon mi bone konas. Rakontu pri Akundino!
-
---Pri Akundino?--diris Ringo iom konfuzita, ĉar li ekmemoris, ke en
-tiu fabelo estas honorata la ribela urbo Nòvgorod[80].--Ĉi tiu
-fabelo ne estas bela, via cara moŝto,--malspritaj kamparanaĉoj de
-Nòvgorod elpensis ĝin, kaj mi, ŝajne, ĝin ne bone memoras, via
-cara moŝto!
-
---Rakontu, blindulo!--severe ordonis la caro: rakontu ĉion,
-senŝanĝe, ne kuraĝu preterlasi eĉ unu vorton.
-
-Kaj la caro ĝojis pri malfacila situacio, en kiun li metis la
-fabeliston.
-
-Ringo, nekontenta pri si mem, pro sia propra propono, sed ne sciante,
-ĉu la caro bone konas la fabelon, decidis senhezite komenci la
-rakonton, nenion preterlasante.
-
---En malnova urbo Nòvgorod estis brava junulo Akundino, li estis nek
-metiisto, nek komercisto; kunulojn li havis, kun kiuj li boatveturis
-sur la rivero Volĥov, ili ĉiuj estis liberaj viroj, per rabado ili
-perlaboris al si la vivon, sed samtempe volonte venis defendi ĉiun
-maljuste prematan urbon aŭ homon. Foje Akundino albordigis sian
-ŝipon al kruta bordo de Volĥov. Tie ĉe la bordo li ekvidis
-migrantan kriplulon. La kriplulo prenis Akundinon per la mano,
-supreniris kun li la altan monteton kaj, montrante al li de tie la
-urbon Rostislàvl, li demandis Akundinon: "ĉu vi vidas, Akundino,
-kio fariĝas en la urbo Rostislàvl?" Akundino rigardis kaj terurite
-vidis, kia granda malfeliĉo okazis en la urbo: la militistoj de la
-juna Rjazana princo Gljèb Olègoviĉ staras meze de la placo, volas
-defendi la urbon, sed tro malfortaj ili estas. Sur la rivero Okà li
-vidas strangan monstron, serpenton Tugarin. Ĝi estas tricent
-klaftojn longa, havas grandegan voston, per kiu ĝi batas la princan
-armeon, rompante la bordojn per sia forta dorso kaj postulante
-donacojn de la urbanaro. Tiam la kriplulo ree prenas la manojn de
-Akundino kaj diras al li: "Brava junulo, kiu estas via nomo? De kie
-vi estas?"--Mi estas el Granda Nòvgorod, mia nomo estas Akundino
-Akundìnoviĉ!
-
---"Vin, Akundino, mi estas atendanta ĝuste tridek tri jarojn! Rekonu
-vian onklon Zamjàtnja Putjatiĉ; mia samgepatra frato estis via
-patro, Akundino Putjatiĉ. Kaj mi fordonos al vi lian glavon, la
-faman glavon de Akundino Putjatiĉ!"--Kaj ĉe la lastaj vortoj
-komenciĝis agonio de Zamjatnja Putjatiĉ, li havis nur tempon diri
-jenon al sia nevo: "Kara Akundino Akundìnoviĉ! Kiam vi ree estos en
-Granda Nòvgorod, salutu ĝin, la urbon, diru al ĝi, kion mi nun
-diras al vi: Dio donu al vi, glora Nòvgorod, vivi eterne, ke viaj
-urbanoj eterne estu famaj, ke vi, Nòvgorod, estu potenca kaj riĉa!"
-
---Sufiĉe!--kun kolero interrompis lin la caro, tute forgesante en
-ĉi tiu momento, ke lia celo estis nur observi la fabeliston:--rakontu
-alian fabelon!
-
-Ringo, kvazaŭ timigita, genufleksis kaj kliniĝis ĝisteren.
-
---Kiun fabelon vi deziras aŭdi, via cara moŝto?--demandis li kun
-iom ŝajniga timo.--Eble pri Virinaĉo Jagà? Pri Ĉurila Plènkoviĉ?
-Pri Ivano nomata Lago? Aŭ eble ion el la sankta historio?
-
-Ivano ekmemoris, ke li ne devas timigi la blindulojn. Tial li oscedis
-ankoraŭ unu fojon kaj demandis per duone dorma voĉo.
-
---Kion vi povas rakonti el la sankta historio?
-
---Ĉion mi povas, via cara moŝto: pri Aleksiso Homo Dia, pri Georgo
-la Bravulo, pri Jozefo la Bela, pri Libro Kolomba...
-
---Bone!--interrompis la caro, kies okuloj, ŝajne, jam
-fermiĝis:--rakontu pri Libro Kolomba. Por ni, pekuloj, utile estas
-aŭskulti nokte sanktaĵon!
-
-Ringo ree tusis, rektiĝis kaj komencis per voĉo iom kantanta.
-
---Foje, dum terura ventego, ekaperis en la ĉielo nigra nubo, el ĉi
-tiu nubo falis sur la teron Libro Kolomba. Al ĉi tiu Libro Kolomba
-alvenis kvardek reĝoj kaj reĝidoj, kvardek caroj kaj caridoj,
-kvardek princoj kun princidoj, kvardek pastroj kun pastridoj, multe
-da bojaroj, da militistoj, multe da bonaj kristanoj. Inter ili estis
-kvin grandaj caroj: Jesajo-caro, Bazilo-caro, Konstanteno-caro,
-Voldemaro-caro kaj la saĝa caro Davido Jevsèeviĉ. Tiam ekparolis
-Voldemaro caro: "Kiu el ni, fratoj, bone scias legi? Kiu povas
-tralegi ĉi tiun Libron Kolomban? Kiu ekscios el ĝi pri la Dia
-mondo: De kie aperis la bela suno? De kie aperis la hela luno? De kie
-aperis la brilaj steloj? De kie aperis hela matenruĝo? De kie aperis
-teruraj ventegoj? De kie aperis minacaj nubegoj? De kie aperis noktoj
-mallumaj? De kie aperis la homoj en la mondo? De kie aperis la caroj
-inter la homoj? De kie la princoj kaj bojaroj? De kie simplaj
-kamparanoj?" Kaj ĉiuj caroj silentis. Respondis fine saĝega caro
-Davido Jevsèeviĉ:--"Mi povas rakonti al vi, fratoj, pri ĉi tiu
-Libro Kolomba. Ne malgranda ĝi estas: kvardek klaftojn longa, dudek
-klaftojn larĝa; neniu povus ĝin relevi kaj porti, neniu povus ĝin
-tralegi kaj trafolii. Ĝin skribis Sankta Ivano, ĝin legis Jesajo la
-Profeto, li legis dum tri jaroj, tralegis nur tri foliojn,--do mi
-tiom pli ne povas tralegi la libron, la Dian libron. Sed mi diros al
-vi, fratoj, ne el libro tia, sed el mia memoro, kion mi scias pri
-antikva tempo, pri antikva tempo, ne pri nuna tempo. Nia bela suno
-aperis el hela vizaĝo Dia, nia luno--el blanka brusto Dia, brilaj
-steloj--el okuloj Diaj, hela matenruĝo--el la vestoj Diaj, ventegoj
-teruraj--el spirado Dia, nubegoj minacaj--estas pensoj Diaj, mallumaj
-noktoj estas el mantelo Dia! La homoj devenas de Adamo: el Adama kapo
-aperis niaj caroj, el Adama korpo--niaj princoj kaj bojaroj, el
-Adamaj genuoj--niaj kamparanoj kaj ankaŭ ĉiuj virinoj!" Ĉiuj caroj
-salutis lin:--Dankon, saĝega Davido Jevsèeviĉ! Sed ankoraŭ vi
-devas klarigi al ni: kiu caro estas caro de l' caroj? Kiu lando estas
-patrino de ĉiuj landoj? Kiu maro estas patrino de ĉiuj maroj? Kiu
-rivero estas patrino de ĉiuj riveroj? Kiu monto estas patrino de
-ĉiuj montoj? Kiu urbo estas patrino de ĉiuj urboj?
-
-Ringo singarde ekrigardis la caron, kiu videble fariĝis pli kaj pli
-dormema. De tempo al tempo li, kvazaŭ kun peno, malfermis la okulojn
-kaj ree fermetis ilin, sed ĉiufoje li ĵetis sur la fabeliston
-esplorantan, penetrantan rigardon. Ringo okulsignis al Vulturo kaj
-daŭrigis:
-
---Al ili respondis la saĝega caro Davido Jevsèeviĉ: "Tion mi povas
-klarigi al vi, fratoj. En Kolomba Libro estas skribite: nia Blanka
-Caro estas caro de l' caroj, ĉar li havas bonan kredon ortodoksan,
-kredon je Dipatrino Ĉiela kaj je Sankta Nedividebla Triunuo.
-Submetiĝis al li ĉiuj popoloj, lia regno estas la tuta tero, la
-tuta mondo, kaj ĉiuj humiliĝas antaŭ la Blanka Caro, ĉar la
-Blanka Caro estas caro de l' caroj! Sankta Ruslando estas patrino de
-ĉiuj landoj: tie estas konstruataj preĝejoj sanktaj, katedralaj. La
-oceano estas patrino de ĉiuj maroj: el la oceano eliris la katedrala
-preĝejo, en kiu ripozas la cindro de roma pastro, de roma pastro
-Klemento; la oceano ĉirkaŭas la tutan teron, ĉiuj riveroj kuras al
-maroj, ĉiuj maroj kuniĝas kun la oceano. La rivero Iordano estas
-patrino de ĉiuj riveroj; en Iordano estis baptita Jesuo Kristo, nia
-Caro Ĉiela. La monto Favòr estas patrino de ĉiuj montoj; sur la
-monto Favòr okazis Aliformiĝo de Jesuo Kristo, tie montriĝis Lia
-gloro al Liaj Apostoloj. La urbo Jeruzalemo estas patrino de ĉiuj
-urboj; ĝi okupas la centron de l' mondo kaj tie staras preĝejo
-katedrala, en kiu troviĝas ĉerko de nia Dio, kun Liaj sanktaj
-vestoj; tie oni ĉiam bruligas incenson, tie brulas kandeloj
-neestingataj!"
-
-Ringo ree ekrigardis la caron. La okuloj de Ivano estis fermitaj, li
-regule spiris. Ŝajne la caro dormis. La hetmano ektuŝetis Vulturon
-per kubuto. La maljunulo alproksimiĝis du paŝojn. Ringo daŭrigis
-per kantanta voĉo:
-
---Lin salutis ĉiuj caroj:--Dankon, saĝega caro Davido Jevsèeviĉ!
-Sed vi devas ankaŭ klarigi al ni: kiu fiŝo estas patrino de ĉiuj
-fiŝoj? Kiu birdo estas patro de ĉiuj birdoj? Kiu besto estas estro
-de ĉiuj bestoj? Kiu ŝtono estas patro de ĉiuj ŝtonoj? Kiu arbo
-estas patrino de ĉiuj arboj? Kiu herbo estas patrino de ĉiuj
-herboj?--Al ili respondis saĝega caro Davido Jevsèeviĉ:--"Tion mi
-povas klarigi al vi, fratoj: la fiŝo Baleno estas patrino de ĉiuj
-fiŝoj, sur tri balenoj staras nia tero; la birdo Estrafilo estas
-patrino de ĉiuj birdoj,--ĝi loĝas apud la blua maro; kiam la birdo
-ekflirtas, la blua maro ekmoviĝas, dronigas ŝipojn kaj ŝipetojn;
-kaj se la birdo Estrafilo je la dua horo postnoktomeze ekflirtas,
-tiam ekkantas kokoj sur la tuta tero, tiam lumo aperas sur la tuta
-tero".
-
-Ringo deflanke ekrigardis la caron. Ivano kuŝis kun firme kunigitaj
-okuloj; lia buŝo estis malfermita, kiel ĉe dormanto. Samtempe Ringo
-rimarkis tra la fenestro, ke la preĝejon de la palaco kaj la
-tegmentojn de l' proksimaj konstruaĵoj eklumigis flamo de
-malproksima brulo.
-
-Li nerimarkeble puŝis Vulturon, kiu faris ankoraŭ unu paŝon al la
-caro.
-
---"La besto Indro,--daŭrigis Ringo,--estas estro de ĉiuj bestoj:
-ĝi loĝas en subteraĵo same kiel la suno en la ĉielo; ĝi per siaj
-kornoj fosas la teron, elfosas profundajn fontojn, donas al homoj
-riverojn, riveretojn, lagojn kaj lagetojn, por ke ili havu akvon por
-trinkado kaj lavado. La ŝtono Alatiro estas patro de ĉiuj ŝtonoj;
-sur la ŝtono Alatiro Kristo mem estis ripozanta, tie li
-interparoladis kun siaj 12 apostoloj, sur la ŝtono li firmigis la
-kristanan religion. La arbo Ciprezo estas patrino de ĉiuj arboj; el
-la ligno de ĉi-tiu arbo estis elĉizita la sankta Krucifikso; sur
-ĉi tiu Krucifikso estis krucumita nia Kristo, Sinjoro Jesuo, nia
-Caro Ĉiela, meze de du ŝtelistoj, du rabistoj. La herbo Plakùn[11]
-estas patrino de ĉiuj herboj: kiam Jesuo Kristo estis pendanta sur
-la kruco, venis al li Sankta Lia Dipatrino, venis al sia krucumita
-filo; larmoj falis el ŝiaj sanktaj okuloj, kaj el tiuj sanktaj
-larmoj puraj elkreskis herbo plakùn; el radiko de l' herbo plakùn
-oni faras ĉe ni en Ruslando mirindajn krucojn, tiujn krucojn
-surportas maljunaj monaĥoj, sanktaj viroj".
-
-En ĉi-tiu momento Ivano profunde ekspiris, sed ne malfermis la
-okulojn. La fajro de l' brulo fariĝis pli hela. Ringo timis, ke
-tumulto komenciĝos pli frue, ol li havos la tempon preni la
-ŝlosilojn. Ne kuraĝante mem ŝanĝi la lokon, por ke la caro ne
-rimarku lian movon laŭ la ŝanĝita voĉo, li montris al Vulturo la
-brulon, poste la dormantan caron kaj daŭrigis la fabelon:
-
---Salutis lin ĉiuj caroj:--Dankon, saĝega caro Davido Jevséeviĉ!
-Bone vi ĉion diras parkere, kvazaŭ legante libron!--Kaj la caro
-Voldemaro aldonis:--diru al mi, saĝega caro Davido Jevsèeviĉ, kion
-signifas mia sonĝo de hieraŭa nokto: du bestoj, blanka kaj griza,
-kunpuŝiĝis kaj komencis batali, kaj la blanka besto ŝajne estis
-venkanta?--Respondis al li saĝega caro Davido Jevsèeviĉ:--"Granda
-caro Voldemaro Voldemàroviĉ! Ne du bestoj tio estis, kiuj
-interbatalis, tio estis en nia Ruslando granda batalo de bono
-kontraŭ la malbono. La blanka besto estas la bono, kaj la griza la
-malbono; venkis la bono la malbonon, iris la bono al Dio en la
-ĉielon, kaj la malbono restis sur nia tero; kaj kiu vivos ĉe ni
-laŭ vero, tiu heredos Regnon Dian, sed kiu vivos laŭ malvero, estos
-kondamnita al eternaj turmentoj".
-
-Tiam ili ekaŭdis malfortan ronkadon de la caro. Vulturo metis la
-manon sur la kusenon de l' caro... Ringo aliris singarde al la
-fenestro, sed por ne interrompi per subita silentiĝo la dormon de l'
-caro, li daŭrigis sian fabelon per la sama unutona voĉo:
-
---Salutis lin ĉiuj caroj:--Dankon, saĝega caro Davido Jevsèeviĉ!
-Vi ankoraŭ diru al ni: kiuj pekoj estos pardonataj kaj kiuj ne estos
-pardonataj?--Respondis al ili la saĝega caro: "Ĉiuj pekoj estos
-pardonataj, tri pekoj nur postulas longan penton: se oni delogas sian
-baptaninon, se oni insultas siajn gepatrojn, se oni"...
-
-En la sama momento la caro subite malfermis la okulojn. Vulturo
-fortiris sian manon, sed estis jam malfrue: lia rigardo renkontiĝis
-kun la cara rigardo. Dum kelkaj minutoj ili senmove rigardis unu la
-alian, kvazaŭ kunligitaj per ia sorĉa forto.
-
---Blinduloj!--subite ekkriis la caro, rapide
-salteleviĝante:--ekzistas la tria peko: se oni sin vestas kiel
-almozulo kaj penetras en la caran dormoĉambron!
-
-Kaj li ekfrapis per sia akra bastono Vulturon je la brusto. La
-rabisto ekkaptis la bastonon per la mano, ŝanceliĝis kaj falis
-teren.
-
---He! he!--ekkriis la caro, eltirante la akran pinton el la brusto de
-Vulturo.
-
-Enkuris la opriĉnikoj, tintante batalilojn.
-
---Kaptu ilin ambaŭ!--ordonis Ivano.
-
-Kvazaŭ sovaĝa besto sin ĵetis Maluto sur Ringon, sed la hetmano
-kun eksterordinara lerteco ekfrapis lin je la ventro, samtempe li
-elŝiris per la mano fenestran kadron kaj forkuris en la ĝardenon.
-
---Ĉirkaŭgardu la ĝardenon! Kaptu la rabiston! ekmuĝegis Maluto,
-volverampante pro doloro kaj per ambaŭ manoj tenante sian ventron.
-
-Dume la opriĉnikoj levis Vulturon.
-
-Ivano en sia nigra monaĥa mantelo, el sub kiu brilis la kiraso,
-staris kun bastono en la tremanta mano, fiksante sian minacplenan
-rigardon sur la vizaĝon de Vulturo. La teruritaj servistoj staris
-kun brulantaj kandeloj en la manoj. Tra la disrompita fenestro estis
-vidata la brulego. La antaŭurbo vekiĝis; malproksime jam sonis
-tumulta sonorilo.
-
-Vulturo staris, kuntirinte la brovojn, mallevinte la okulojn,
-subtenata de opriĉnikoj; larĝaj sangaj makuloj kovris lian
-ĉemizon.
-
-Blindulo!--diris la caro:--diru, kiu vi estas kaj kion vi intencis
-fari kontraŭ mi?
-
---Mi ĉion konfesos!--respondis Vulturo.--Mi deziris ŝteli
-ŝlosilojn de via trezorejo kaj nenion plu mi intencis kontraŭ vi!
-
---Kiu vin alsendis? Kiu estas viaj kunuloj?
-
-Vulturo sentime ekrigardis Ivanon.
-
---Via cara moŝto? Kiam mi estis juna, mia amata kanto estis: "ne
-bruu, malluma kverka arbaro!" En ĉi tiu kanto la caro demandas la
-bravan junulon-rabiston, kiu estas liaj kunuloj? Kaj la bravulo
-respondas: kvarope ni estas, mia unua kunulo estas nokto malluma, mia
-dua kunulo...
-
---Sufiĉe!--interrompis lin Maluto:--ni vidos, kion vi diros dum
-perturmenta esploro! Ha, diablo!--daŭrigis li, atente rigardante
-Vulturon,--kie mi jam vidis ĉi tiun vilan kapon?
-
-Vulturo ridetis kaj profunde salutis Maluton.
-
---Jes, via moŝto, Maluto Skuràtoviĉ! Ni konatiĝis, se vi bonvolas
-ekmemori, apud Malbenita Ŝlimakvo...
-
---Ĥomjàk!--interrompis lin Maluto, sin turnante al sia
-ĉevalservisto:--prenu ĉi tiun maljunulon, interparolu kun li, petu
-lin rakonti, por kio li bonvolis viziti lian caran moŝton? Mi tuj
-mem venos en la turmentejon.
-
---Iru, maljunulaĉo!--diris Ĥomjàk, prenante Vulturon je kolumo: ni
-iru kune, interparolu bone!
-
---Atendu!--diris Ivano: Maluto, gardu ĉi tiun maljunulon, por ke li
-ne mortu dum perturmenta esploro. Por li mi elpensos modelan
-ekzekuton, ekzekuton ankoraŭ ne aŭditan, neestintan, tian
-ekzekuton, ke mi ekmirigos eĉ vin, patro paraklisiarĥo!
-
---Danku lian caran moŝton, vi, hundo!--puŝis Maluto Vulturon:--ne
-venis ankoraŭ via tempo por morti. Sed viajn piedojn kaj manojn mi
-tamen elartikigos ĉi tiun nokton!
-
-Kaj kune kun Ĥomjàk li forkondukis la rabiston el la cara
-dormoĉambro.
-
-Dume Ringo, profitante la komunan konfuziĝon, transgrimpis la
-ĝardenan palisaron kaj kuris al la placo, kie staris la malliberejo.
-La placo estis dezerta: ĉiuj homoj sin direktis al la brulo.
-
-Singarde glitante apud la mallibereja muro, Ringo puŝiĝis je io
-mola kaj ekpalpis per la mano malvivan viron.
-
---Hetmano!--murmuretis al li la sama flavruĝa kantisto, kiu matene
-renkontiĝis kun li:--la gardistojn mi mortigis! Tuj donu la
-ŝlosilojn, ni malfermu la malliberejon kaj adiaŭ! Mi rapidas helpi
-al la kamaradoj, kiuj rabas tie, kie brulas. Kie estas nia Vulturo?
-
---En la manoj de l' caro!--mallonge respondis Ringo:--ĉio pereis!
-Kunigu la kamaradojn, kaj ni forkuru. Tss-ss: kiu iras?
-
---Mi iras!--respondis Dmiĉjo, alproksimiĝante.
-
---Forkuru, malsaĝulo! Rapidu! Ĉiuj forkuru el la antaŭurbo!
-Kolektiĝu apud la malrekta kverko!
-
---Sed la princo?--malrapide demandis Dmiĉjo.
-
---Malsaĝulo! Ĉu vi ne aŭdas, ĉio pereis! Vulturon oni kaptis,
-ŝlosilojn oni ne prenis!
-
---Ĉu la malliberejo estas fermita?
-
---Kompreneble! Kiu ĝin povis malfermi?
-
---Mi malfermis.
-
---Ne babilu, malsaĝulo! Por kio paroli sensencaĵon?
-
---Kia sensencaĵo? Mi venis kaj vidis, ke neniu gardas la
-malliberejon, la gardisto kuŝas, disetendinte la krurojn. Mi
-ekprovis, ĉu fortika estas la pordo, ekpuŝis ĝin per ŝultro, kaj
-ĝin demetis de la maŝoj!
-
---Jen nia malsaĝulo!--ĝojigite ekkriis Ringo.--Prava estas la rusa
-proverbo: malsaĝuloj subtenas la mondon. Kara mia malsaĝuleto,
-permesu, ke mi vin kisu!
-
-Kaj Ringo tutkore kisis Dmiĉjon, laŭ antikva rusa kutimo, je ĉiu
-vango alterne, dum Dmiĉjo etendis al li ankaŭ siajn dikajn lipojn;
-poste li tute trankvile viŝis sian vizaĝon por maniko.
-
---Nu, ni iru kune, karulo!--sin turnis Ringo al Dmiĉjo: kaj vi,
-kamarado, restu ĉi tie. Se vi iun ekvidos, fajfu!
-
-Ringo eniris malliberejan korton. Lin sekvis Dmiĉjo. En la interna
-korto de la malliberejo ili renkontis ankoraŭ du sinsekvajn pordojn,
-sed ĉi tiuj pordoj estis ankoraŭ malpli fortikaj kaj facile cedis
-al heroaj brakoj de Dmiĉjo.
-
---Kara princo!--ekkriis Ringo, kiam li venis en la subteraĵon:
-leviĝu!
-
-Serèbrjanij pensis, ke oni venis konduki lin al la ekzekuto.
-
---Ĉu jam estas mateno?--li demandis: aŭ vi, Maluto, ne povas atendi
-ĝis la tagiĝo?
-
---Princo, mi ne estas Maluto!--respondis Ringo.--Mi estas tiu, kiun
-vi iam estis savinta de nepra morto. Leviĝu, princo. La tempo
-urĝas. Leviĝu, mi vin elkondukos!
-
---Kiu vi estas?--siavice demandis la princo: mi ne rekonas la voĉon.
-
---Certe, via bojara moŝto, kiel vi povas memori min. Tamen leviĝu!
-Ni devas rapidi!
-
-Serèbrjanij ne respondis. Li pensis, ke tio estis unu el
-ekzekutistoj, senditaj de Maluto, kiu intence mokis lin.
-
---Ĉu vi ne fidas al mi, princo?--ĉagrenite demandis Ringo.--Ĉu vi
-forgesis la vilaĝon Medvedevka, la Malbenitan Ŝlimakvon? Mi estas
-Ivaĉjo Ringo.
-
-Ĝojo ekflamis en la koro de Serèbrjanij, li antaŭvidis liberecon
-kaj vivon... Tuj ekaperis antaŭ liaj okuloj arbaroj kaj kampoj,
-gloraj bataloj estontaj kaj, en aŭreolo de suno, hela bildo de
-Heleno!..
-
-Li jam estis leviĝonta kaj sekvonta Ringon, kiam li subite ekmemoris
-la al la caro donitan ĵuron, kaj tuta lia sango alfluis al la koro.
-
---Mi ne povas foriri,--li diris.--Mi estis promesinta al la caro ne
-malobei al li kaj atendi lian juĝon, kie ajn mi estus!
-
---Princo!--respondis Ringo mirigite: mi ne havas tempon disputi kun
-vi! La kamaradoj atendas; ĉiu momento perdita povas valori niajn
-kapojn, morgaŭ oni vin ekzekutos, nun ni havas ankoraŭ tempon,
-leviĝu kaj sekvu min!
-
---Estas neeble!--malĝoje ripetis la princo: mi antaŭ krucifikso
-ĵuris al la caro.
-
---Bojaro!--ekkriis Ringo, kaj lia voĉo ŝanĝiĝis pro kolero: ĉu
-vi volas nin moki? Pro vi mi ekbruligis la antaŭurbon, pro vi mi
-pereigis mian plej fidelan kamaradon, pro vi ni ĉiuj estas oferontaj
-niajn kapojn, kaj vi ne volas eliri? Ĉu senutile ni venis ĉi tien?
-Ĉu ni estas viaj arlekenoj? Mi ne permesos, ke oni tiel moku min!
-Respondu lastfoje, ĉu vi konsentas eliri aŭ ne?
-
---Mi restas!--decidtone respondis la princo kaj kuŝiĝis sur
-malsekan argilan plankon.
-
---Vi restas?--ripetis Ringo, kunpreminte la dentojn.--Ne, vi ne
-restos! Dmiĉjo, prenu lin tuj!
-
-Kaj sammomente la hetmano sin ĵetis sur la princon kaj kunligis lin
-per sia zono, ŝtopinte ankaŭ lian buŝon.
-
---Nun provu disputi!--malice aldonis li.
-
-Dmiĉjo levis la kunligitan princon kiel sakon kaj tute senpene,
-kvazaŭ infanon, elportis lin el la malliberejo.
-
---Rapidu! Rapidu!--diris Ringo.
-
-En unu strato ili renkontis opriĉnikojn.
-
---Kiun vi portas?--demandis ili.
-
---Burĝon vunditan dum brulo!--respondis Ringo.
-
-Ĉe la eliro el la antaŭurbo gardisto ilin haltigis. Ili volis
-preterpaŝi, gardisto malfermis la buŝon por ekkrii; Ringo ekfrapis
-lin per rimenkuglo, kaj li falis senvoĉe. La rabistoj elportis la
-princon Serèbrjanij sen pluaj malhelpaĵoj.
-
-
-
-
-ĈAPITRO XXII.
-
-Monaĥejo.
-
-
-Ni lastfoje vidis Maksimon en pluva nokto forlasantan la Aleksandran
-antaŭurbon. La vila Bujano bojis kaj saltis antaŭ li, ĝojante, ke ĝi
-sukcesis sin deŝiri de la ĉeno.
-
-Elirante el la gepatra domo, Maksimo ankoraŭ ne havis antaŭ si
-difinitan celon. Li deziris nur ne partopreni plu la malamatan
-vivmanieron de caraj favoratoj, ne vidi plu iliajn malĉastajn festenojn
-kaj ĉiutagajn ekzekutojn. Forlasinte la teruran antaŭurbon, Maksimo
-rezignacie sin donis al sia sorto. Komence li rapidigis la ĉevalon, por
-ke ne povu lin atingi la patraj servistoj, kiujn certe sendos Maluto por
-lin persekuti. Sed baldaŭ li sin direktis per flanka vojeto kaj
-ekrajdis malrapide.
-
-Ĉe la fino de la nokto fulmotondro ĉesis. La ĉielo ruĝiĝis sur la
-horizonto, kaj Maksimo pli klare distingis la ĉirkaŭaĵon. Ĉe ambaŭ
-flankoj de la vojo kreskis branĉriĉaj kverkoj alterne kun avelarboj.
-Estis malvarmete; pluvgutoj falis de l' arboj sur la vojon. Baldaŭ
-malgrandaj birdetoj ekflirtis kaj ekpepis en la verdaĵo, pego frapis la
-sekan arbon, kaj pintoj de l' arboj oriĝis ĉe la leviĝanta suno. La
-naturo pli kaj pli viviĝis, la ĉevalo paŝis pli vigle. Antaŭ Maksimo
-disetendiĝis lia patrolando, la kara Ruslando, gaje li povus spiri meze
-de ĝiaj liberaj spacoj, sed lian koron premegis sopiro, granda speciale
-rusa sopiro! Lian kapon plenigis pensoj neklaraj pri lia kara forlasita
-panjo, pri lia izoliteco, pri multo alia, kion li eĉ ne tute bone
-konsciis, kaj pensoplena li ekkantis tirtonan kanton.
-
-Bonegaj estas la kortuŝantaj rusaj kantoj! La vortoj, tute ne signifaj,
-estas nur preteksto; ne per vortoj sed per sonoj estas esprimataj
-profundaj, senlimaj sentoj!
-
-Tiele Maksimo, rigardante la verdaĵon, la ĉielon, la tutan Dian
-mondon, kantis pri sia malfeliĉa sorto, pri kara libereco, pri malluma
-kverka arbaro. Li sin donis al sia ĉevalo, por ke ĝi portu lin en
-fremdan landon, kie sen vento oni tremas, kie sen frosto estas
-malvarmege. Li konfidis al la vento alporti lian saluton al la panjo. Li
-prikantis ĉion, kion li havis antaŭ la okuloj, ĉion, kio venis en
-lian kapon; sed la voĉo parolis pli klare ol la vortoj, kaj se oni
-ekaŭdus ĉi tiun kanton, oni longe ne forgesus ĝin kaj de tempo al
-tempo, en malĝojaj momentoj, oni ekmemorus ĝin...
-
-Fine, kiam la sopiro pli kaj pli ekposedis Maksimon, li ordigis la
-kondukilojn, surŝovis pli profunden sian ĉapon, ekfajfis, ekkriis kaj
-ekgalopis kiel eble plej rapide.
-
-Baldaŭ li ekvidis blankajn murojn de monaĥejo. La monaĥejo staris sur
-deklivo de monteto, meze de kverka arbaro. Oraj kupoloj kaj ĉizitaj
-krucoj akre konturiĝis sur la verdaĵo de l' kverkoj kaj sur la blua
-ĉielo.
-
-Maksimo renkontis taĉmenton da monaĥaj novicoj en kirasoj kaj kaskoj.
-Ili rajdis malrapide kaj kantis la psalmon: "Mi ekamos Vin, Sinjoro, mia
-Forto!" Ekaŭdinte la sanktajn vortojn, Maksimo haltigis la ĉevalon,
-demetis sian ĉapon kaj faris signon de kruco.
-
-Malgranda rivero fluis sub la monteto. Kelke da muelradoj bruadis tie.
-Ĉe la bordo sin paŝtis dekkelkaj bovinoj.
-
-Ĉirkaŭ la monaĥejo ĉio spiris tian pacon, ke la armita taĉmento
-ŝajnis nenecesa. Eĉ la birdoj en la verdaĵo de l' kverkoj pepis
-kvazaŭ intence mallaŭte, neniu vento movis la foliaĵon, kaj sole la
-verdaj griloj, sin kaŝante en la herbo, senĉese ĉirpis. Kiu povus
-pensi, ke malbonaj homoj rompus ĉi tiun silenton?
-
---Jen kie mi ripozos!--pensis Maksimo.--Post tiuj muroj mi pasigos kelke
-da tagoj, ĝis kiam la patro ĉesos min persekuti. Mi pentefarante
-konfesos al la abato mian tutan koron, eble li konsentos doni al mi
-rifuĝejon por iom da tempo.
-
-Maksimo ne eraris. La maljuna abato kun longa griza barbo, kun serena
-vizaĝo, en kiu lumis plena indiferenteco pri mondaferoj, afable
-akceptis lin. Du novicoj prenis lian lacan ĉevalon. La tria alportis
-panon kaj lakton por la hundo. Ĉiuj gastame klopodis apud Maksimo. La
-abato proponis al li iri tagmanĝi, sed Maksimo deziris antaŭe
-pentofari.
-
-La maljunulo ekrigardis lin per esploranta sed bonkora rigardo kaj, ne
-dirinte unu vorton plu, li ekiris kun Maksimo tra la vasta korto al
-malalta, unukupola preĝejo. Ili preteriris tombajn krucojn kaj longan
-vicon da ĉeloj, ĉirkaŭitaj de florbedoj. La renkontataj de ili
-monaĥoj silente salutis ilin. La ŝtonaj platoj, kiuj kovris la
-tombojn, resonis ĉe la paŝoj de Maksimo; alta herbo kreskis inter la
-platoj kaj duonekovris la surskribojn, plenajn je humilo. Ĉio memorigis
-vantecon de la vivo, ĉio invitis al preĝo kaj medito. La preĝejo
-staris meze de maljunaj kverkoj, kies centjaraj branĉoj preskaŭ kovris
-la mallarĝajn glimajn fenestrojn de la preĝejo. Ĉe la eniro malvarmo
-kaj mallumo ekkaptis ilin. Tra unu sola fenestro, malpli kovrita ol
-aliaj, strabaj sunradioj falis sur la muran pentraĵon de la Lasta
-Juĝo. Aliaj partoj de l' preĝejo ŝajnis pro tio ankoraŭ pli
-mallumaj, nur tie kaj ĉi tie briletis arĝentaj globoj de lustroj,
-arĝentaj kronoj, ornamantaj la sanktajn pentraĵojn, kaj
-arĝentbroditaj krucoj kaj preĝoj sur nigra velura kovrilo, kuŝanta
-sur la ĉerkoj de l' princoj Vorotinskij, fondintoj de la monaĥejo. La
-oraj ornamaĵoj de la muro, apartiganta la altaron de la navo, kvazaŭ
-karboj briletantaj sub la cindro, jen ekbrilis, jen ree mallumiĝis.
-Odoris malsekeco kaj incenso. Iom post iom la okuloj de Maksimo
-kutimiĝis al duonmallumo kaj distingis ankaŭ aliajn detalojn de la
-preĝejo: super la ĉefa pordo de l' altaro pendis bildo de Sinjoro kun
-ĉiuj Fortoj, kun keruboj kaj seruboj, kaj super ĝi la pentraĵo,
-prezentanta dekses Sinjorajn festojn. La granda bildo de Ivano la
-Baptisto prezentis lin kun flugiloj, tenantan sian dehakitan kapon sur
-la plado. Sur la flankaj pordoj de l' altaro malbele kaj neartiste estis
-pentritaj la parabolo pri migranta filo, la disputo inter vivo kaj morto
-kaj la vojaĝo de l' animo peka kaj de l' animo virta. Ĉi tiuj
-malĝojaj pentraĵoj forte impresis Maksimon: ree viviĝis en lia kapo
-ĉiuj ideoj pri humiliĝo de l' animo, pri senescepta obeemo al patra
-volo, ĉiuj tiuj ideoj, kiujn oni de frua infanaĝo penadis inspiri al
-li. Li ekdubis, ĉu li estis prava, forlasinte la patron kontraŭ lia
-volo? Sed la konscienco respondis al li, ke li estis prava, tamen, lia
-animo ne estis tute trankvila. La pentraĵo pri la Lasta Juĝo plej
-multe frapis lian imagon. Kiam la ombro de kverkaj folioj, movataj do
-ekstera vento, tremetis sur la muro, kie pendis ĉi tiu pentraĵo,
-ŝajnis al li, ke pekuloj kaj diabloj, havantaj normalan viran kreskon,
-spiras kaj moviĝas...
-
-Pia teruro plenigis lian koron. Li falis teren antaŭ la abato.
-
---Patro!--li ekkriis: sendube, mi estas granda pekulo!
-
---Preĝu!--kviete respondis la maljuna abato: grandega estas Dia
-favorkoreco; pentofaru kaj vi ricevos helpon, mia filo!
-
-Maksimo komencis la pentofaron. Lia voĉo tremis.
-
---Grandega estas mia krimo! Patro, aŭskultu! Mi eĉ timas eldiri;
-malaperis mia amo al la caro, mia koro vokas min for de li!
-
-La abato mirante ekrigardis Maksimon.
-
---Ne forpuŝu min, patro!--daŭrigis Maksimo: aŭskultu min ĝis la
-fino. Longtempe mi batalis kontraŭ mi mem, ĉiam preĝante antaŭ la
-sanktaj pentraĵoj. Mi zorge penadis trovi en mia koro amon al la caro,
-sed ĝi malaperis!
-
---Mia filo!--diris la abato, plena je simpatio al la junulo: eble diabla
-artifiko mallumigis vian spiriton; vi kalumnias vin mem. Estas neeble,
-ke vi malamu la caron. Multajn grandajn krimulojn mi vidis antaŭ mi en
-ĉi tiu preĝejo, preĝejajn ŝtelistojn, mortigintojn, sed neniam mi
-vidis iun, kiu sin kulpigus pri malamo al la caro!
-
-Maksimo paliĝis.
-
---Do, mi estas pli krima ol preĝeja ŝtelisto aŭ mortigisto!--li
-ekkriis.--Patro, kion mi devas fari? Diru al mi, instruu min, mia animo
-doloras!
-
-La maljunulo rigardis la pentofarantan junulon kaj miris pli kaj pli.
-
-La bela vizaĝo de Maksimo aperigis neniun kriman aŭ malvirtan trajton.
-Tio estis vizaĝo modesta, plena je bonkoreco kune kun braveco, unu el
-tiuj vizaĝoj, kiuj ĝis nun estas renkontataj inter Moskvo-rivero kaj
-Volgo, en lokoj malproksimaj de la grandaj ŝoseoj, kien ankoraŭ ne
-penetris pereiga influo de la grandaj urbegoj.
-
---Mia filo!--daŭrigis la abato: mi ne fidas al vi, mi ripetas, vi
-kalumnias vin mem. Mi ne kredas, ke via koro vokas vin for de la caro.
-Tio estas neebla. Pripensu vi mem; la caro estas por ni pli ol la patro,
-kaj la Dian ordonon vi ja konas: honoru la gepatrojn... Diru al mi, mia
-filo, ĉu vi plenumas ĉi tiun ordonon?
-
-Maksimo silentis.
-
---Mia filo, diru, ĉu vi honoras vian patron?
-
---Ne!--apenaŭ aŭdeble diris Maksimo.
-
---Ne?--ripetis la abato kaj, postenirante, komencis signi sin kruce.
-
---Vi ne amas la caron? Vi ne honoras la patron? Do kiu vi estas?
-
---Mi estas... ŝanceliĝis la juna opriĉniko: mi estas Maksimo
-Skuratov, filo de Skuratov Bjelskij.
-
---Filo de Maluto?
-
---Jes!--diris Maksimo kaj ekploregis.
-
-La abato ne respondis. Malĝojega li staris antaŭ la terkuŝanta
-Maksimo. Senmove rigardis ilin mallumaj vizaĝoj de l' sanktuloj. La
-pekuloj sur la bildo de la Lasta Juĝo plende levis siajn brakojn al
-ĉielo, sed ĉio silentis. La pacon de la preĝejo rompis nur ploregoj
-de Maksimo, pepado de hirundoj sub tegmento kaj de tempo al tempo pli
-laŭta vorto, kiun iafoje aŭdigis la abato, kiu senvoĉe preĝis.
-
---Mia filo!--fine diris la maljunulo: rakontu al mi ĉion laŭvice,
-nenion kaŝante. Kiel komenciĝis via malamo al la caro?
-
-Maksimo rakontis pri sia tuta vivo en la antaŭurbo, pri sia lasta
-interparolo kun la patro kaj pri sia nokta forkuro.
-
-Li rakontis malrapide, kun paŭzoj, meditante kaj penante memorigi al si
-ĉion, por nenion forgesi kaj nenion kaŝi de sia konfesprenanto.
-
-Fininte la rakonton, li mallevis la okulojn kaj longe ne kuraĝis
-ekrigardi la abaton, atendante lian verdikton.
-
---Ĉu vi ĉion rakontis, mia filo?--demandis la abato: ĉu ne ŝarĝas
-ankoraŭ io vian animon? Eble vi intencis ion kontraŭ la caro? Eble vi
-volis entrepreni ion kontraŭ nia sankta patrolando?
-
-La okuloj de Maksimo ekbrilis.
-
---Patro, prefere mi konsentus, ke oni forhaku mian kapon, ol mi permesus
-al mi atenci ion kontraŭ la patrolando! Mi estas kulpa pri malamo al la
-caro, sed ne pri perfido!
-
-La abato kovris lian kapon per epitraĥilo[81].
-
---"Estas purigata Dia sklavo Maksimo!"--li diris: "Estas pardonataj liaj
-pekoj volaj kaj nevolaj..."
-
-Dolĉa sento plenigis la animon de Maksimo.
-
---Mia filo,--aldonis la abato: via konfeso purigis vin. La sankta
-preĝejo ne kulpigas vin pri tio, ke vi forlasis la antaŭurbon. Ĉiu
-povas kaj devas eviti la tenton. Sed timu obei al delogado de l'
-malamiko de homaro. Timu imiti princon Kurbskij, altrangan rusan
-bojaron, kiu fariĝis nun amiko de diablo! Dio kompatema, pro niaj
-grandegaj pekoj, sendis al ni malfacilan tempon. Nia homa vanteco ne
-estas inda prijuĝi la nekompreneblan Providencon. Kiam Dio sendas al ni
-malsaton aŭ malsanon, kio restas al ni, ol preĝi kaj rezignacii antaŭ
-Lia sankta volo? Same okazas nuntempe. Super ni staras terura caro,
-kruelega caro. Ni ne scias, pro kio li nin pereigas kaj ekzekutas, sed
-ni scias, ke li estas sendito de Dio, kaj ni respektas en lia persono ne
-la caron Ivanon, sed la volon de Dio, lin sendinta. Ekmemoru la
-profetaĵon: "Se la homoj kontentigos Dion, Dio donos al ili bonan caron
-kaj juĝiston kaj ĉian feliĉon; se ili pekos antaŭ Dio, Li donos al
-ili malbonan caron kaj juĝiston kaj ĉian malfeliĉon". Restu ĉe ni,
-mia filo, vivu kun ni. Kiam vi foriros, mi mem kaj nia frataro preĝos
-por vi, ke Dio helpu al vi ĉie, kien vi iros! Kaj nun,--bonkore
-daŭrigis la abato, demetante la epitraĥilon: nun iru tagmanĝi! Post
-nutraĵo porspirita ni ne forpuŝu nutraĵon porkorpan. Ni havas
-grandajn ezokojn, bonegajn karasojn; manĝu nian kazeon, trinku nian
-mieltrinkaĵon frangolan je la sano de nia caro kaj de nia sankta
-ĉefepiskopo.
-
-Kaj, amike interparolante, ili iris en la manĝoĉambron.
-
-
-
-
-ĈAPITRO XXIII.
-
-La vojo.
-
-
-Pace kaj unutone pasis la vivo en la monaĥejo.
-
-Dum libertempo monaĥoj ŝirkolektis herbojn kaj preparis sanigajn
-miksaĵojn. Aliaj pentris, eltranĉis el cipresligno krucojn kaj
-sanktajn figurojn, kolorigis kaj origis lignajn vazojn.
-
-Maksimo ekamis la bonajn monaĥojn. Tute nerimarkite pasis lia tempo.
-Sed post unu semajno li tamen decidis forveturi. Ankoraŭ en la
-antaŭurbo Maksimo estis aŭdinta pri novaj atakoj de tataroj kontraŭ
-Rjazanlando kaj tiam li estis dezirinta militiri kontraŭ la malamikoj
-kun Rjazana armeo. Kiam li sciigis ĉi tion al la abato, la maljunulo
-ĉagreniĝis:
-
---Por kio vi forveturas, filo?--li diris.--Ni ĉiuj vin amas, ni estas
-alkutimintaj al vi. Eble, Dia beno vin vizitos, kaj vi restos ĉe ni por
-ĉiam! Ne, Maksimo, ne forlasu nin.
-
---Estas neeble, patro! Jam de longe mia sorto vokas min en malproksimon!
-Jam de longe mi aŭdas fajfadon de tatara pafarko, iafoje eĉ ŝajnas
-al mi, kvazaŭ sago preterflugas super mia kapo. Jen kio forlogas min!
-
-La abato plu ne detenis Maksimon, li aranĝis porvojaĝan diservon por
-li, benis la junulon, kaj la tuta frataro malĝoje adiaŭis lin.
-
-Kaj denove Maksimo galopas meze de verda arbaro! Kiel antaŭe, Bujano
-saltas antaŭ la ĉevalo kaj gaje rigardas sian mastron. Subite la hundo
-ekbojis kaj sin ĵetis antaŭen. Maksimo jam ekkaptis sian sabron,
-atendante nebonan renkontiĝon, sed el post la vojkurbiĝo ekaperis
-rajdanto en flava kaftano kun nigra dukapa aglo, brodita surbruste.
-
-La rajdanto trotis, gaje fajfante kaj tenante sur multkolora ganto
-blankan falkon en kapuĉo kaj kun malgrandaj sonoriletoj.
-
-Maksimo rekonis la caran falkgardiston.
-
---Trifono!--li vokis lin.
-
---Maksimo Gregòrjeviĉ!--gaje ekkriis Trifono:--bonan tagon! Kiel vi
-fartas? Jen kie vi estas! Kaj ni en la antaŭurbo supozis, ke vi
-forveturis ien malproksimen! Kiel multe koleris via patro! Dio gardu!
-Terure estis vidi! Kaj multon ankoraŭ oni rakontas pri via patro, pri
-la kronprinco kaj pri princo Serèbrjanij! Ni ne scias, al kiu kredi.
-Nu, dank' al Dio, vi revenas, Maksimo Gregòrjeviĉ! Kiel multe ĝojos
-via patrino!
-
-Maksimo estis tre malkontenta pri ĉi tiu renkonto. Sed Trifono estis
-bona homo kaj sciis silenti, kiam ĝi estis necesa. Maksimo demandis
-lin, de kiam li forestas el la antaŭurbo?
-
---Jam de ĉirkaŭ unu semajno. Dum la cara ĉaso Adrahàn
-forflugis!--respondis Trifono, montrante sian falkon.--Cetere vi nenion
-scias, Maksimo Gregòrjeviĉ? Multe mi timis, kiam la caro koleris
-kontraŭ mi! Kompatis min Dio Favorkora kaj la sankta martiro Trifono,
-mia patrono: miraklo okazis!
-
-La servisto demetis la ĉapon kaj faris signon de kruco.
-
---Aŭskultu, Maksimo Gregòrjeviĉ! Antaŭ unu semajno la caro aranĝis
-perfalkan ĉason! Du fojojn li sendadis Adrahàn'n, sed la trian fojon
-Adrahàn kvazaŭ freneziĝis, komencis frapi la falkojn, faligis
-Smiŝljaj'n kaj Kruĵòk'n kaj mem forflugis. Antaŭ ol oni havis tempon
-kalkuli ĝis deko, ĝi jam malaperis el niaj okuloj. Mi ekgalopis post
-ĝi, sed vane. Ĝi tute malaperis. La ĉeffalkgardisto sciigis al la
-caro la malaperon de Adrahàn. La caro min vokis kaj severe ordonis
-trovi la falkon kaj promesis min rekompenci, se mi ĝin trovos, kaj
-forhaki mian kapon, se mi ne trovos. Kion fari? Lia cara moŝto ne
-ŝatas ŝercojn. Mi ekgalopis, mi dum ses tagoj vane penadis trovi
-Adrahàn'n, mi jam sentis ĉirkaŭ la kolo, ke baldaŭ mi restos sen
-kapo... Mi ekploris, longe ploris kaj fine ekdormis en arbaro. En sonĝo
-mi vidas strangan brilon en la arbaro kaj aŭdas sonon de
-sonoriletoj.--Sonoriletoj de Adrahàn!--mi diris al mi mem. Jen mi vidas
-blankan ĉevalon kun juna rajdanto, tute radianta, kaj en lia mano--mian
-Adrahàn'n--"Trifono!" diris la rajdanto: "ĉi tie ne serĉu Adrahàn'n.
-Leviĝu, iru al Moskvo, trovu lokon, nomatan Làzarevo, tie sur pino
-sidas via Adrahàn". Mi vekiĝis kaj tuj komprenis, ke la rajdanto estis
-neniu alia ol la sankta martiro Trifono. Mi galopis al Moskvo. Kaj ĉu
-vi volas kredi, Maksimo Gregòrjeviĉ? Veninte en Làzarevon, mi vidas:
-staras granda pino kaj sur la branĉo sidas Adrahàn, kiel estis dirinta
-mia patrono!
-
-La voĉo de l' falkgardisto tremis, grandaj larmaj gutoj ruliĝis el
-liaj okuloj.
-
---Maksimo Gregòrjeviĉ,--aldonis li, viŝante la larmojn: se mi eĉ
-perdos mian tutan havon, se mi eĉ mem fariĝos sklavo, tamen mi nepre
-konstruos preĝejeton de Sankta Trifono. Tie mi konstruos, kie mi trovis
-la falkon. Kaj en la preĝejeto estos pentraĵo de la sanktulo, tia,
-kiel mi lin sonĝis: sur blanka ĉevalo, kun alte levita brako kaj kun
-blanka falko sur la mano. Mi ordonos al miaj filoj kaj nepoj honori la
-sanktan Trifonon, preĝi al li, starigi por li kolorajn kandelojn, ĉar
-li ne deziris min pereigi, ĉar li savis min de l' eŝafodo. Jen,
-rigardu,--li daŭrigis, montrante la falkon: jen Adrahàn, tute sana!
-Nu, atendu, mi demetos vian kapuĉeton! Kial vi krias? Vi volas flugi?
-Ne, karulo, atendu! Vi sufiĉe estis fluganta, nun mi vin ne ellasos!
-
-Kaj Trifono incitetis la falkon per fingro.
-
---Jen, kia malbonulo! Kaptas la fingron! Kiel ĝi krias! Almenaŭ
-verston de ĉi tie oni povas ĝin aŭdi!
-
-La rakonto de Trifono kortuŝis Maksimon.
-
---Prenu ankaŭ mian donacon!--li diris, ĵetante plenmanon da oraj
-moneroj en la ĉapon de Trifono.--Jen mia tuta mono; mi ĝin ne bezonas,
-kaj vi multon ankoraŭ bezonas da mono por konstrui la preĝejeton!
-
---Dio benu vin, Maksimo Gregòrjeviĉ! Kun via mono mi konstruos ne nur
-preĝejeton, sed grandan preĝejon. Kiam mi estos en la antaŭurbo, mi
-preĝos por vi kaj prenos hostion por via sano. Eterne mi estos via
-servisto, Maksimo Gregòrjeviĉ! Ordonu, kion vi volas!
-
---Aŭskultu, Trifono. Faru al mi ne tro malfacilan servon! Kiam vi venos
-en la antaŭurbon, al neniu rakontu, ke vi min estas renkontinta. Kaj
-post tri tagoj iru al mia patrino kaj diru al ŝi, kaj nur al ŝi sola,
-tiel ke neniu aŭdu, ke ŝia filo, dank' al Dio, estas sana kaj sendas
-al ŝi saluton.
-
---Nenion plu, Maksimo Gregòrjeviĉ?
-
---Aŭskultu ankoraŭ, Trifono! Mi forveturas malproksimen. Eble, mi ne
-baldaŭ revenos. Se vi povas, venu de tempo al tempo al mia patrino kaj
-diru al ŝi ĉiun fojon: "mi aŭdis, ke via filo, dank' al Dio, estas
-sana,--vi ne ploru pri li!" Se ŝi demandos, de kiu vi aŭdis tion, vi
-respondu:--mi aŭdis de Moskvaj homoj, kaj ili aŭdis de aliaj
-homoj,--kaj kiu estas la homoj, ne rakontu, por ke oni min ne trovu, por
-ke nur sciu la kara panjo, ke mi estas sana!
-
---Maksimo Gregòrjeviĉ, ĉu vi ne revenos la antaŭurbon?
-
---Dio scias! Sed vi al neniu rakontu, ke vi min estis vidinta!
-
---Fidu al mi, Maksimo Gregòrjeviĉ: mi al neniu rakontos. Sed se vi
-forveturas malproksimen, mi ne prenos vian monon. Dio punos min!
-
---Por kio mi bezonas la monon? Ĉu ne ekzistas bonaj kristanoj?
-
---Ne, ne, Maksimo Gregòrjeviĉ, mi ne povas preni! Se vi estus
-revenanta hejmen, ĝi estus alia afero. Por kio do mi prirabos vin,
-kvazaŭ apudvoja rabisto? Ne, ne, se vi eĉ min mortigos, mi ne prenos!
-
-Maksimo levis la ŝultrojn kaj prenis el la ĉapo kelkajn ormonerojn.
-
---Se vi ne prenos,--li diris:--prenos iu alia, sed mi ĝin ne bezonas!
-
-Li adiaŭis Trifonon kaj ekgalopis.
-
-La suno jam subiris. La longaj ombroj de l' arboj fariĝis ĉiam pli
-longaj kaj kovris la kampojn. Apud Maksimo rajdis lia propra ombro,
-kvazaŭ malluma grandegulo. Ĝi jen kuris sur la herbo, jen rampis sur
-la arbojn. Bujano montriĝis kvazaŭ sorĉa besto. Iom post iom la
-ombroj de Bujano, de la ĉevalo kaj de Maksimo malaperis sur la herbo
-kaj sur la arboj; venis krepusko; nebulo kuŝiĝis tien kaj ĉi tien;
-vesperaj skaraboj leviĝis super la tero kaj zumante flugadis en aero.
-La luno aperis el super la arbaro; sur la mallumiĝanta ĉielo steloj
-ekbrilis; antaŭe kuŝis senlima, kvazaŭ arĝenta kampo.
-
-Ho, mia patrolando! Pli ol unu fojon ankaŭ mi vespere aŭ nokte
-trarajdis vian dezerton! Kviete paŝis la ĉevalo, ripozante post la
-taga varmego kun ĝiaj tabanoj; varmeta vento disportis odoron de
-floroj, de freŝa fojno, kaj tiel dolĉe estis al mi, tiel malĝoje,
-tiel multe mi pensis pri la pasinta tempo, tiel multe mi revis pri la
-estonteco! Bone, bonege ĝi estas rajdi vespere tra dezertaj lokoj, tra
-arbaroj, tra kampoj,--malrapide rajdi, malstreĉante la kondukilojn kaj
-pensoplene rigardante la stelojn...
-
-Jam pli ol unu horon rajdis Maksimo... Subite Bujano levis la buŝegon
-kaj komencis svingi per la vosto. La vento alportis odoron de fumo.
-Maksimo ekmemoris, ke estas tempo serĉi rifuĝejon por pasigi la
-nokton, kaj rapidigis sian ĉevalon. Baldaŭ li ekvidis mizeran dometon
-tute kurbiĝintan. La kamentubo forestis, la fumo eliris rekte el la
-tegmento. En malgranda fenestro briletis fajro. Interne iu kantis
-unutone. Maksimo alproksimiĝis al fenestro. Li ekvidis en la dometo
-ĉiujn apartenaĵojn de malriĉa familio. Brulanta keno lumigis la
-kuirejan ilaron, ĉio estis malnova, malbona. De super la plafono pendis
-fleksebla stango, sur kies ekstremaĵo balanciĝis lulilo. Virino
-ĉirkaŭ tridekjara, pala, malsana, balancis lulilon kaj mallaŭte
-kantis. Apude sidis viro kun maldensa barbo, plektante bastŝuon. Du
-malgrandaj infanoj rampis ĉe iliaj piedoj.
-
-Ekŝajnis al Maksimo, ke en sia kanto la virino nomas lian patron.
-Komence li pensis, ke li eraris, sed baldaŭ li tute klare ekaŭdis la
-nomon de Maluto Skuratov. Plena je miro, li komencis aŭskulti.
-
- Dormu, dormu, mia kara,
- Dume daŭras malĝojego,
- Malfeliĉo nia daŭras,
- Dormu, dormu, infaneto,
- Dormu!
- Baldaŭ ĉesos nia malfeliĉo,
- Baldaŭ igos Car' forhaki al la hundo,
- Al malbona hund' Skuratov lian kapon.
- Dormu, dormu, infaneto,
- Dormu!
-
-La tuta sango de Maksimo alfluis al lia koro. Li desaltis de la
-ĉevalo kaj alligis ĝin al plektobaro.
-
-La virino daŭrigis:
-
- Ĉar Maluto hundo malbonega
- Li sufokis sanktan la Filipon,
- La maljunan nian episkopon[82].
- Dormu, dormu, infaneto,
- Dormu!
-
-Maksimo ne povis plu elteni kaj puŝis la pordon per piedo.
-
-Vidante la riĉajn vestojn kaj la oran sabron de l' opriĉniko, la
-gemastroj ektimis.
-
---Kiu vi estas?--demandis Maksimo.
-
---Via moŝto!--balbutis la vilaĝano tremante kaj salutante: ne koleru,
-via moŝto! Mi estas Fedoto, kaj mian edzinon, jen ŝin, ne koleru, via
-moŝto! oni ŝin nomas Mario.
-
---Per kio vi vivas, bonaj homoj?
-
---Ni senŝeligas tiliojn kaj plektas bastŝuojn; ankaŭ ni faras
-kriblilojn kaj ĉion ni vendas al pretervojaĝantaj komercistoj.
-
---Kredeble, ne multe da vojaĝantoj estas tie ĉi?
-
---Malmulte, via moŝto, tute malmulte! Iafoje ni nenion havas eĉ por
-manĝi. Oni povas morti ĉi tie pro malsato kaj malvarmo. Ĉevalon ni ne
-havas por vendi la produktaĵojn en la urbo: antaŭ pli ol unu jaro
-lupoj ĝin formanĝis.
-
-Maksimo rigardis la mizerulojn kun kompato kaj elŝutis sian tutan monon
-sur la tablon.
-
---Dio helpu vin, bonaj homoj!--li diris kaj volis eliri.
-
-La geedzoj falis teren antaŭ la gasto.
-
---Diru, karulo, kiu vi estas? Por kiu ni preĝos Dion?
-
---Preĝu ne por mi, preĝu por Maluto Skuratov. Diru, mi petas, ĉu
-estas proksime de ĉi tie la vojo al Rjazanjo?
-
---Jen ĝi estas, la vojo al Rjazanjo, karulo nia, falko nia kara. Nia
-dometo staras ĉe la vojkruciĝo: rekte estas vojo al Muromo,
-maldekstre--al Vladimiro kaj dekstre--al Rjazanjo. Sed ne risku vojaĝi
-nun, karulo, la tempo estas malbonega: multe oni rabas ĉi tie. Hieraŭ
-oni prirabis grandan veturilaron, ŝarĝitan per vino. Kaj krom tio, mi
-aŭdis, ree ekaperis tataroj. Dormu ĉe ni la nokton, karulo, patro nia,
-falketo kara nia. Dio gardu vin, ĉu oni scias, kie okazos malfeliĉo?
-
-Sed Maksimo ne volis resti en la domo, kie antaŭ nelonge estis
-malbenata lia patro. Li esperis trovi alian lokon por pasigi la nokton.
-
---Karulo!--kriis al li la gevilaĝanoj, kiam li jam ree trotis laŭlonge
-de la vojo: revenu, karulo, kredu al ni, estas danĝere! Vi povas perei
-nokte sur tiu vojo!
-
-Sed Maksimo ne obeis, li trotis kaj trotis. Post duono da horo subite
-Bujano sin ĵetis al malluma arbetaro kaj komencis boji tiel furioze,
-tiel persiste, kvazaŭ ĝi flaris kaŝitan malamikon. Vane penis Maksimo
-per fajfo ĝin revoki. Bujano bojis al la arbetaro, revenis al Maksimo
-kun starigita harego kaj ree sin ĵetis al la arbetaro.
-
-Tio tedis Maksimon. Li eligis la sabron kaj ekrajdis al la arbetaro.
-Kelkaj viroj kun levitaj bastonegoj elsaltis renkonte al li, kaj iu per
-raŭka voĉo ordonis:
-
---For de la ĉevalo!
-
---Jen, ricevu!--respondis Maksimo, ekfrapante la plej proksime
-starantan viron.
-
-La rabisto ekŝanceliĝis.
-
-Maksimo estis fraponta la duan fojon, sed lia sabro kunpuŝiĝis kun
-levita bastonego de alia rabisto kaj disrompiĝis.
-
---He, he, rigardu lian ilaron! Li estas opriĉniko. Prenu lin
-vivantan!--ekkriis la sama voĉo.
-
---Jes, sendube, opriĉniko!--ekkrietis la alia,--jen estos amuziĝo
-por ni ĉiuj, kamaradoj!
-
---Vi, Ĥlopko, ĉiam ŝatas amuziĝon.
-
-Kaj sammomente ĉiuj sin ĵetis al Maksimo kaj forprenis lin de sur
-la ĉevalo.
-
-
-
-
-ĈAPITRO XXIV.
-
-Ribelo de la rabistoj.
-
-
-Unu verston kaj duonon de la loko, kie estis atakita Maksimo, aroj da
-armitaj viroj sidis ĉirkaŭ malfermitaj bareloj da vino. Pokaloj kaj
-bastaj ĉerpiloj estis transdonataj de unu al alia. Lignofajroj lumigis
-maldelikatajn vizaĝojn, longe ne kombitajn barbojn kaj ĉiuspecajn
-vestojn. Tie estis niaj konatuloj: Anĉjo, Vasĉjo, la flavruĝa
-kantisto; forestis nur la maljuna Vulturo. Pli ol unu fojon la rabistoj
-rememoris lin dum festeno!
-
---Ha!--parolis iu: kio estas nun al nia kara Vulturo?
-
---Kio estas? Konata afero,--respondis alia: oni turmentegas lin per tiu
-aŭ alia maniero...
-
---Mi estas certa, li ne perfidos, ne, ne perfidos: nenion oni ekscios de
-li.
-
---Certe ne, ne tia homo! Li ne perfidos, se eĉ oni lin dispecigos!
-
---Kompatinda nia grizbarbulo! Mi ne komprenas la hetmanon: kiel li mem
-povis forkuri, lasinte al ili la maljunulon?
-
---Jes, ĉu Ringo estas hetmano? Ĉu hetmano tiel faras, kiel li: pereigi
-la kamaradon por savi ian princon?
-
---Onidire, la princo estas lia amiko. Jen ili ree sidas kune en la
-tendo! Silentu pri la princo; se la hetmano aŭdos, gardu vin Dio!
-
---Ĉu mi timas, he? Li aŭdu! Mi diros al li rekte en la okulojn, ke li
-ne estas vera hetmano. Vulturo--jen kiu estus vera hetmano! La maljunulo
-malhelpis Ringon kvazaŭ katarakto en okulo, tial li intence lin
-pereigis!
-
---Verŝajne, bravuloj, li efektive intence perfidis Vulturon!
-
-Malklara murmureto trakuris la rabistaron.
-
---Intence, sendube, intence!--parolis multaj el la aro.
-
---Kiu estas tiu princo?--demandis iu.--Por kio li kuntrenas lin? Ĉu la
-hetmano esperas ricevi reaĉetpagon por li?
-
---Ne, kian reaĉetpagon!--respondis la flavruĝa kantisto.--La princon
-ofendis nia caro, volis lin ekzekuti, do la princo forkuris de la caro
-al ni; li diris: mi mem alkondukos vin, karuloj, en la antaŭurbon, mi
-bone scias, kie kuŝas la cara trezoro. Ĉiujn opriĉnikojn ni
-mortigos,--tiel li diris, la princo!--kaj la trezoron ni forportos kaj
-interdividos.
-
---Jen kio! Do kial li ne kondukas nin? Jam tri tagojn ni restas ĉi tie
-senutile!
-
---Kial? Tute simple, ĉar la hetmano estas vera virinaĉo!
-
---Ne, ne, ne mensogu, Ringo ne estas virinaĉo.
-
---Se ne virinaĉo, tiam io pli malbona...
-
---Kredeble, li nin trompas.
-
---Ŝajne,--aldonis ankoraŭ iu: li volas la caran trezoron proprigi al
-si mem, kaj ni restos sen ĉio...
-
---Jes, jes, Ringo volas perfidi nin, same kiel li perfidis Vulturon!
-
---Nu, ni ne estas trompeblaj senpune!
-
---Kaj rigardu, li ja ne volas liberigi la maljunulon!
-
---Lasu lin! Al la diablo! Ni mem liberigos Vulturon!
-
---Sen lia helpo ni prenos la caran trezoron: la princo devas nin
-konduki!
-
---Nun ni havas ĝustan tempon: la caro estas en pilgrimado, en la
-antaŭurbo ne restis eĉ duono da opriĉnikoj.
-
---Ni forbruligos la antaŭurbon!
-
---Ni mortigos ĉiujn opriĉnikojn!
-
---For Ringon! La princo nin konduku!
-
---La princo nin konduku, la princo!--aŭdiĝis de ĉiuflanke.
-
-Simile je tondro ruliĝis ĉi tiuj vortoj de grupo al grupo, atingis la
-plej malproksimajn fajrujojn, kaj ĉio leviĝis, ĉio ekbolis, kaj ĉiuj
-ĉirkaŭis la tendon, kie la princo Serèbrjanij kun Ringo vivege
-interparolis.
-
---Ĉu vi volas aŭ ne,--parolis la hetmano: ĉu vi koleras aŭ ne,--mi
-vin ne lasos. Ne pro tio mi vin savis el malliberejo, ke vi metu vian
-kapon sur eŝafodon.
-
---Nur mi mem povas decidi tion!--respondis la princo nekontente.--Por
-kio vi min savis el malliberejo, se mi nun ree estas en malliberejo?
-
---Kara princo, la tempoj aliiĝas! La caro povas alipensi, la caro povas
-morti,--ĉio povas okazi,--tiam iru al ĉiuj kvar flankoj! Kion
-fari?--li aldonis, vidante, ke la princo ĉiam pli kaj pli
-koleras:--kredeble la sorto al vi destinis vivi ankoraŭ iom da tempo en
-nia mondo. Vi estas homo tre obstina, sed mi ankaŭ ne cedos ĉi-tiun
-fojon, jes, kara princo!
-
-En la sama momento la voĉoj de la rabistoj ekaŭdiĝis apud ilia tendo.
-
---En la antaŭurbon, en la antaŭurbon! kriegis ebriaj rabistoj.
-
---Ni sendos ruĝan anseron[83] al la antaŭurbo!
-
---Ni sendos la tutan aron da anseroj!
-
---Ni iru liberigi Vulturon!
-
---Ni liberigu la avon!
-
---Ni prenu barelojn da vino el subteraĵo!
-
---Ni prenu la oron!
-
---Ĉiujn opriĉnikojn ni mortigu!
-
---Ĉiujn loĝantojn de l' antaŭurbo!
-
---Kie estas la princo? Li nin konduku!
-
---Li konduku, li konduku!..
-
---Se li ne volas, pendigu lin sur tremolon!
-
---Sur tremolon, sur tremolon...
-
---Kaj ankaŭ Ringon! Ringon sur tremolon!
-
-Ringo salte leviĝis.
-
---Jen kion ili entreprenas!--li ekkriis:--mi de longe aŭdas tumulton,
-sed mi ne sciis la kaŭzon. Eĉ diablo nun ilin ne haltigos. Nu, kara
-princo, nenio estas farebla, vi venkis: mi plu ne detenos vin, liberulo
-iras, kien li deziras! Eliru al ili, diru, ke vi konsentas konduki ilin
-en la antaŭurbon!
-
-La princo ekflamis.
-
---Mi... ilin konduki en la antaŭurbon?--li diris.--Prefere mi estos
-dispecigita de ili.
-
---Nu, princo, ŝajnigu vian konsenton. Vi vidas, ili estas ebriaj,
-morgaŭ oni povos paroli kun ili!
-
---Princo!--kriegis la aro: oni vin vokas, eliru!
-
---Eliru do, princo!--insistis Ringo: estos pli malbone, se ili venos en
-la tendon!
-
---Bone!--diris la princo, elirante el la tendo: ni rigardu, kiel ili min
-devigos konduki ilin en la antaŭurbon.
-
---Ha, ha!--kriegis la rabistoj: li venas, venas!
-
---Konduku nin en la antaŭurbon!
-
---Estu nia hetmano, alie ni pendigos vin!
-
---Jes, jes,--estu hetmano!
-
---Ni salutas vin!--vokis aliaj; estu hetmano, alie vi estos pendigita!
-
---Pendigita, je Dio, pendigita!
-
-Ringo, kiu konis la flameman karakteron de l' princo, ankaŭ eliris.
-
---Kion vi faras, kamaradoj?--li sin turnis al la aro: ŝajne, vi perdis
-la saĝon? La princo alkondukos vin, kien vi volas, morgaŭ frumatene
-alkondukos, kaj nun donu al lia moŝto ripozon, kaj vi ankaŭ kuŝiĝu,
-sufiĉe jam vi amuziĝis!
-
---Kial vi nin admonas?--kriis iuj: ĉu vi estas nia hetmano?
-
---Vi aŭdas, kamaradoj? Li ne volas cedi la hetmanan rangon!
-
---Sur tremolon!
-
---Sur tremolon! Tuj sur tremolon!
-
-Ringo vidis sin ĉirkaŭita de malamikoj.
-
---He, vi, malsaĝuloj, malsaĝuloj!--li ekkriis.--Ĉu mi ŝatas vian
-hetmanan rangon? Elektu, kiun vi deziras, kaj mi mem rifuzas, jes,
-rifuzas. Kaj mi kraĉas sur vin, fi, fi...
-
---Bone!--kriis iu.
-
---Bonege li parolas!--aldonis alia.
-
---Jes, mi kraĉas sur vin!--daŭrigis Ringo.--Ĉu mi ne trovos tiajn,
-kiel vi? Kia honoro--esti via hetmano! Se mi deziros, mi iros al Volgo,
-kaj tie mi havos multe da pli bonaj kamaradoj!
-
---Ne, karulo, lasu ĉi tiujn parolojn! Ni permesos al vi nenien iri,
-ĉar vi vendos nin same, kiel vi vendis Vulturon!
-
---Ni ne permesos, restu kun ni, obeu al la nova hetmano.
-
-Sovaĝaj krioj surdigis la voĉon de Ringo.
-
-Rabisto altkreska aliris la princon Serèbrjanij kun pokalo en la mano.
-
---Patro!--li diris, frapante lin per sia grandega mano je la
-ŝultro:--vi nun vendis vian kapon, vi fariĝis nia parenco, do ni
-trinku kune, kaj ni kisu unu la alian!
-
-Dio scias, kion farus la princo! Eble, li faligus la pokalon kaj la
-ebriigita aro lin dispecigus... Sed, feliĉe, nova kriado atentigis
-ĉiujn.
-
---Rigardu, rigardu!--eksonis en la aro: oni kaptis opriĉnikon!
-Opriĉnikon! Rigardu, rigardu!
-
-El la arbaro venis kelkaj viroj en disŝiritaj vestoj kun bastonegoj
-surŝultre. Ili kondukis la kunligitan Maksimon. La rabisto, kiun li
-estis vundinta per sabrobato, rajdis lian ĉevalon. Antaŭe iris
-Ĥlopko, fajfante kaj dancante. La vundita Rujano sin trenis malantaŭe.
-
-Ĥlopko kantis, kunfrapadis la manojn, falis surdorsen kaj ruliĝis
-kvazaŭ ringego.
-
-Lin ekvidinte, la flavruĝa kantisto ne povis sin deteni, ekkaptis
-balalajkon[37] kaj ankaŭ ekdancis antaŭ Maksimo.
-
---Jen, diabloj,--diris Ringo al Serèbrjanij.--Vi tuj vidos, ili ne
-simple mortigos la opriĉnikon, ili lin turmentegos ĝis la morto. Mi
-konas ilin ambaŭ: se ili sin enmiksis en la aferon, atendu nenion bonan
-por la junulo!
-
-Efektive, la kapto de l' opriĉniko estis vera festo por la tuta bando.
-Ili volis venĝi al la kaptito ĉion, kion ili elsuferis de liaj
-kamaradoj.
-
-Kelkaj viroj kun bestaj vizaĝoj tuj komencis prepari ĉion por lia
-ekzekuto.
-
-Kvar stangojn oni enbatis en la teron, al ili oni fiksis horizontalajn
-bastonojn, kaj oni komencis brulruĝigi najlojn.
-
-Maksimo tute trankvile observis ĉi tion. Li ne timis turmentegon kaj
-morton; nur tio malĝojigis lin, ke li devis morti sen glavo, kun
-ŝnurligitaj brakoj, ke li ne aŭdos antaŭ la morto militkriojn, nek
-blekojn de ĉevaloj, nenion, krom vulgaraj kantoj kaj ebria ridego de
-siaj turmentantoj...
-
---La koro trompis min!--li pensis: mi ne atendis por mi tian morton.
-Estu la volo Dia!
-
-Subite li ekvidis la princon Serèbrjanij, rekonis lin kaj volis iri al
-li. Sed la flavruĝa kantisto ekkaptis lin je kolumo.
-
---La lito estas preta!--li diris: demetu la kaftanon kaj enlitiĝu!
-
---Malligu miajn brakojn!--petis Maksimo: mi ne povas fari signon de
-kruco.
-
-Ĥlopko distranĉis la ŝnuron sur liaj brakoj.
-
---Preĝu, sed ne tro longe!--li ordonis, kaj kiam Maksimo finis la
-preĝon, Ĥlopko kaj la flavruĝulo deŝiris de li la vestojn kaj
-komencis jam alligi liajn brakojn kaj krurojn al la stangoj.
-
-Tiam la princo Serèbrjanij elpaŝis antaŭen.
-
---Kamaradoj!--li ekkriis per la voĉo, uzata dum militservo: aŭskultu!
-
-Kaj liaj laŭtaj vortoj eksonoris en la aro kaj malgraŭ la bruego estis
-aŭdataj de plej malproksime starantaj rabistoj.
-
---Aŭskultu!--daŭrigis la princo.--Ĉu vi deziras ĉiuj, ke mi estu via
-estro? Eble, kelkaj el vi tion ne deziras?
-
---He, he,--aŭdiĝis ies voĉo: kredeble, vi jam volas rifuzi?
-
---Princo, ne ŝercu kun ni!
-
---Foje elektita, estu hetmano!
-
---Akceptu la honoron dume oni vin ne pendigis.
-
---Donu al mi hetmanan ĉekanon!--diris Serèbrjanij.
-
---Bone!--ekkriis la rabistoj: jen kio estas bona!
-
-Oni donis al la princo la ĉekanon de Ringo.
-
-La princo venis rekte al la flavruĝa kantisto.
-
---Malligu la opriĉnikon!--ordonis li per severega voĉo.
-
-La flavruĝulo ekrigardis lin grandmire.
-
---Malligu tuj!--ripetis Serèbrjanij per la sama voĉo.
-
---Jen, kion vi volas!--respondis la ruĝulo: eble, vi estas lia kunulo?
-Nu, nu, ekpalpu, ĉu via propra kapo bone sidas sur la ŝultroj?
-
---Kanajlo!--ekkriis la princo: ne kuraĝu disputi, kiam la hetmano
-ordonas!
-
-Kaj, svinginte sian ĉekanon, li dishakis lian kranion.
-
-La flavruĝulo falis teren senviva.
-
-Ĉi tiu ago konfuzis la rabistojn. La princo uzis tiun tempon.
-
---Malligu, vi!--sin turnis li al Ĥlopko, levante la ĉekanon super lia
-kapo.
-
-Ĥlopko ekrigardis lian vizaĝon kaj rapide malligis la opriĉnikon.
-
---Kamaradoj!--daŭrigis la princo: jena junulo ne apartenas al tiuj,
-kiuj vin ofendas; mi konas lin; li estas malamiko de opriĉnikoj, same
-kiel mi kaj vi. Gardu vin Dio, se vi per unu fingro tuŝos lin! Kaj nun
-ne perdu la tempon, prenu batalilojn, viciĝu laŭ centoj, mi alkondukos
-vin!
-
-La firma voĉo de l' princo, lia hetmana sintenado kaj la neatendita
-decidemo forte impresis la rabistojn.
-
---He, he!--interparolis ili: li ne ŝercas!
-
---Vera hetmano!
-
---Kun li oni devas esti singarda! Kun li oni multe ne parolos! Jen kiel
-rapide li finis kun nia kantisto!
-
-Tiel interparoladis la rabistoj, kaj neniu plu kuraĝis frapi la
-hetmanon je ŝultro aŭ kisi lin.
-
---Bone, bonege, via princa moŝto!--ekmurmuretis Ringo, kun granda
-respekto lin rigardante:--jen kiel bone vi ilin kvietigis! Nur ne lasu
-al ili la tempon por pripensi, iru kun ili al la antaŭurbo, kaj tie vi
-jam vidos, kion fari!
-
-Malfacila estis la situacio de Serèbrjanij. Fariĝinte hetmano, li
-savis Maksimon kaj gajnis la tempon; sed ĉio tuj estus perdita, se li
-rifuzus konduki la sovaĝan bandon. La princo sin turnis al Dio kaj tute
-sin donis al Lia volo.
-
-La rabistoj, sin preparante al forveturo, konstatis, ke forestas iu
-Teodoro Poddubnij, kiu matene estis foririnta kun taĉmento kaj ĝis nun
-ne revenis.
-
---Jen Teodoro!--diris iu: jen li iras kun la kamaradoj!
-
-Poddubnij estis maldika viro kun difektita okulo kaj kun multe da
-cikatroj sur la vizaĝo.
-
-Lia kaftano estis disŝirita. Li iris kun peno, trenante la piedojn,
-kiel homo treege laca.
-
---Nu?--demandis lin iu rabisto.
-
---Ree vi estas venkitaj?--demandis alia.
-
---Estas iu alia venkita!--respondis Poddubnij, sidiĝante apud la fajro:
-sed ne ni! Jes, kamaradoj, multe da pekoj mi havis en la koro, sed
-hodiaŭ la duonon mi forigis!
-
---Kiamaniere?
-
-Poddubnij sin turnis al siaj taĉmentanoj.
-
---Kie estas la kaptito?
-
-Oni alkondukis ŝnurligitan viron en striita kaftano kaj en alta ĉapo
-kun levitaj randoj. La kunpremita nazo, la elstarantaj vangostoj kaj la
-mallarĝaj okuloj atestis pri lia nerusa origino.
-
-Unu el la kamaradoj de Poddubnij alportis ponardegon, sagujon kaj
-saadakon, apartenantajn al la kaptito.
-
---Tataro?--ekkriis la rabistoj.
-
---Jes, kamaradoj! Kaj kia tataro! Apenaŭ ni sukcesis lin superforti,
-tia fortegulo! Se Dmiĉjo ne helpus, li nepre forkurus de ni!
-
---Rakontu, rakontu!--petis la rabistoj.
-
---Aŭskultu, kamaradoj! Matene ni estis sur Rjazana vojo, ni renkontis
-komerciston, haltigis lin, traserĉis lin, kaj li diris al ni: "nenion
-vi trovos en miaj poŝoj! Mi iras el Rjazanjo, tie svarmas tataroj sur
-ĉiuj vojoj, ili min prirabis ĝisfunde,--Moskvon mi venos tute sen
-mono!"
-
---Jen, kanajloj!--ekkriis unu el la aro.
-
---Kion vi faris al la komercisto?--demandis la alia.
-
---Ni donis al li monon, por ke li povu daŭrigi la vojon, kaj lasis
-lin,--respondis Poddubnij.--Poste ni renkontis ankaŭ vilaĝanon, kiu
-rakontis, ke hieraŭ tataroj atakis vilaĝon kaj forbruligis ĝin.
-Baldaŭ ni ree ekvidis virojn kun virinoj kaj infanoj, ĉiuj ploregis
-kaj ĝemkriis: "nian vilaĝon forbruligis tataroj, la preĝejon oni
-prirabis, la sanktajn pentraĵojn ili dispecigis, el pastra vestaro ili
-faris ĉevalkovrilojn"...
-
---Ha, malbenitaj hundoj!--ekkriis la rabistoj: kiel ilin portas la tero,
-la malbenitojn!
-
---La pastron,--daŭrigis Poddubnij,--ili alligis al ĉevala vosto...
-
---La pastron? Kiel fulmotondro ilin ne frapas, kanajlojn!
-
---Dio scias!
-
---Ĉu mankas fortoj al rusoj por neniigi tatarojn malbenitajn?
-
---Jes, jes, mankas fortoj! Ĉiuj regimentoj estas forpermesitaj, kion
-povas fari vilaĝanoj, virinoj kaj maljunuloj? Kaj la malpiuloj profitas
-la foreston de la militistoj, ili scias, ke ilin neniu atakos...
-
---Ho, se mi nur povus montri al ili!...
-
---Kaj mi ankaŭ!
-
---Kie vi trovis la kaptiton?
-
---Jen kiamaniere! Mi ekaŭdis ĉevalan piedfrapadon survoje. Mi diras al
-la kamaradoj: "ni kaŝu nin en la arbetaro, ni rigardu, kiu
-preterrajdos". Ni nin kaŝis kaj ekvidis: rajdas ĉirkaŭ tridek viroj,
-ĉiuj kun la samaj ĉapoj, kun ponardegoj, kun pafarkoj kaj sagujoj.
-"Kamaradoj!" mi murmuretis: "tio estas ili, la tataroj! Domaĝe, ke ni
-estas malmultenombraj, alie ni povus ataki ilin!" Subite unu rajdanto
-perdis sian sakon. Li haltis, deĉevaliĝis por preni la sakon, dume
-liaj kunuloj jam estis malproksime. "Kamaradoj!" mi proponis: "se ni lin
-atakus! Nu, karuloj, ĉiuj kune sekvu min!" Kaj ni nin ĵetis sur la
-tataron. Sed vane! Li nur levis la ŝultrojn, kaj faligis nin ĉiujn. Ni
-ree atakis lin, li ree faligis nin kaj ekkaptis la ponardegon. Tiam
-Dmiĉjo ekiris antaŭen: "deflankiĝu, kamaradoj!" li ekkriis:--"ne
-malhelpu min!" Ni liberigis por li la lokon, li forprenis de la tataro
-lian ponardegon, ekkaptis lin je la kolumo kaj ĵetis lin teren. Tiam mi
-metis la ganton inter liaj dentoj kaj kunligis lin, kvazaŭ ŝafon.
-
---Bravulo nia Dmiĉjo!--diris la rabistoj.
-
---Jes, li certe povus bovon faligi je la kornoj!--rimarkis Poddubnij.
-
---He, Dmiĉjo?--demandis lin iu: ĉu vi faligus bovon?
-
---Kial ne?--respondis Dmiĉjo kaj iris flanken, ne volante daŭrigi la
-interparoladon.
-
---Kio estas en la sako de l' tataro?--demandis Ĥlopko.
-
---Jen, rigardu, kamaradoj!
-
-Poddubnij malligis la sakon kaj montris pecon da pastra vesto,
-multekostan ujon por Sankta Sakramento, oran krucon kaj aliajn
-apartenaĵojn de diservo.
-
---Hundo!--ekkriis ĉiuj kune: li prirabis preĝejon!
-
-Serèbrjanij utiligis la indignon de l' rabistoj.
-
---Kamaradoj!--li ekkriis: vi vidas, kiamaniere la malpiaj tataroj
-insultas nian ortodoksan religion! Vi vidas, ili deziras pereigi la
-sanktan Ruslandon! Kamaradoj, ĉu ni ankaŭ fariĝis malpiuloj? Ĉu ni
-permesos insulti la sanktajn pentraĵojn? Ĉu ni permesos al tataroj
-bruligi rusajn vilaĝojn kaj mortigi niajn kunfratojn?
-
-Surda murmuro aŭdiĝis en la vicoj.
-
---Kamaradoj!--daŭrigis Serèbrjanij: kiu el ni estas senpeka? Nun ni
-repurigos niajn animojn, ni meritos pardonon de Dio, ni ĉiuj iru ataki
-la malamikojn de Ruslando kaj de la sankta religio!
-
-La parolado de l' princo forte impresis la rabistaron; pli ol unu
-malmoliĝinta koro ektremis, en ĉiuj harkovritaj brustoj naskiĝis amo
-al la patrolando. La maljunuloj balancis la kapojn, la junuloj rigardis
-unu la alian. Laŭtaj ekkrioj aŭdiĝis en la komuna tumulto.
-
---Jes!--diris unu: ĉu eble estas permesi al tataroj insulti niajn
-preĝejojn?
-
---Ne, ne eble, ne eble!--ripetis la alia.
-
---Du mortojn ni ne havos, de unu ni nin ne savos!--aldonis la tria:
-plibone estas morti dum milito, ol sur pendigilo!
-
---Vere!--jesis la maljuna rabisto: bonega estas morto dummilita!
-
---Nu, estu, kio estos!--ekkriis unu juna bravulo: mi ne scias, kion
-faros la aliaj, sed mi atakos la tatarojn!
-
---Mi ankaŭ! mi ankaŭ! kaj mi, mi ankaŭ!--ekkriis multaj.
-
---Oni rakontas pri vi, kamaradoj,--daŭrigis Serèbrjanij,--ke vi
-forgesis Dion, ke vi perdis konsciencon kaj animon. Nun estas por vi
-bela okazo montri al la homoj, ke oni mensogas pri vi, ke vi havas
-konsciencon, animon! Montru, ke nun, kiam venis la tempo defendi la
-sanktan religion kaj nian karan patrolandon, vi ĝin defendos ne malpli
-bone, ol la caraj militistoj, la caraj opriĉnikoj!
-
---Ni defendos, ni defendos!--ekkriis ĉiuj unuanime.
-
---Ni ne permesos al malpiuloj moki la sanktan Ruslandon.
-
---Ni atakos la tatarojn!
-
---Konduku nin, hetmano, kaj ni atakos la malpiulojn!
-
---Konduku nin, konduku! Ni defendos la sanktan religion!
-
---Kamaradoj!--diris la princo: se ni venkos la tatarojn, se nia caro
-vidos, ke ni ne estas malpli bonaj, ol liaj opriĉnikoj, li pardonos al
-ni niajn krimojn, li diros: mi ne bezonas plu miajn opriĉnikojn, krom
-ili ne mankas al mi bonegaj servistoj!
-
---Li diru!--ekkriis multaj voĉoj: ni estas pretaj servi al li per niaj
-kapoj!
-
---Ĉu mi laŭvole fariĝis rabisto?--diris unu.
-
---Kaj mi ankaŭ ne!--aldonis iu alia.
-
---Ni mortu, se estos bezone, por kara Ruslando!--ekkriis la princo.
-
---Ni mortu!--ripetis la rabistaro.
-
---Nu, kamaradoj!--daŭrigis Serèbrjanij: se ni deziras ataki la
-malamikojn de Ruslando, oni devas trinki la sanon de nia rusa caro!
-
---Ni trinku!
-
---Prenu ĉiuj viajn pokalojn, kaj al mi donu la mian!
-
-Oni alportis al la princo pokalon, plenan je vino. Ĉiuj rabistoj ankaŭ
-plenigis la siajn.
-
---Estu sana nia granda caro, Ivano Vasìljeviĉ de la tuta
-Ruslando!--tostis Serèbrjanij.
-
---Estu sana la caro!--ripetadis la rabistoj.
-
---Estu feliĉa nia Ruslando!--daŭrigis Serèbrjanij.
-
---Estu feliĉa, estu feliĉa!--ripetadis la rabistoj.
-
---Pereu ĉiuj malamikoj de sankta Ruslando kaj de nia kara ortodoksa
-religio!--daŭrigis la princo.
-
---Pereu la tataroj! Pereu ĉiuj malamikoj de rusa religio!--kriadis la
-rabistoj.
-
---Konduku nin, ke ni ataku la tatarojn! Kie ili estas, la malpiuloj,
-kiuj forbruligas niajn preĝejojn?
-
---Konduku, konduku nin!--aŭdiĝis ĉie la sama voko.
-
---En fajron la tataron!--ekkriis iu.
-
---En fajron! En flamon la kaptiton!--subtenis la aliaj.
-
---Atendu, kamaradoj!--diris Serèbrjanij: antaŭe ni eldemandu lin!
-Respondu,--diris la princo, sin turnante al la kaptito: ĉu estas multe
-da viaj? Kie vi havas la tendaron?
-
-La tataro faris signon, ke li ne komprenas.
-
---Atendu, princo,--diris Poddubnij: ni tuj malligos lian langon! He,
-Ĥlopko, donu fajron! Bonege! Ĉu vi nun scias paroli?
-
---Jes, jes, moŝto!--ekkriis la brulvundita tataro.
-
---Ĉu estas multe da viaj?
-
---Multege, multege, moŝto!
-
---Kiom!
-
---Dek mil, moŝto: hodiaŭ dek mil, morgaŭ cent mil.
-
---Do vi estis nur antaŭgvardio? Kiu vin kondukas?
-
---La ĥano!
-
---La ĥano mem?
-
---Ne la ĥano mem. La ĥano morgaŭ venos; hodiaŭ princo Ŝiĥmàt
-Ŝirinskij.
-
---Kie estas lia tendaro?
-
-La tataro ree montris geste, ke li ne komprenas.
-
---He, Ĥlopko, fajron!--ordonis Poddubnij.
-
---Proksime la tendaro, moŝto, proksime!--tuj respondis la tataro: ne
-pli multe ol dek verstojn de ĉi tie.
-
---Montru la vojon!--ordonis la princo.
-
---Ne eble, moŝto! Ne estas eble nun vidi la vojon. Morgaŭ mi montros,
-moŝto!
-
-Poddubnij metis la brulantan torĉon al la kunligitaj manoj de l'
-kaptito.
-
---Ĉu vi trovos la vojon?
-
---Mi trovos, moŝto, mi trovos.
-
---Bone!--diris Serèbrjanij.--Nun manĝu, kamaradoj, donu ankaŭ al la
-tataro manĝi, kaj ni tuj ekvojiru! Ni montru al la malamikoj, kion
-valoras la rusa forto!
-
-
-
-
-ĈAPITRO XXV.
-
-Preparado al batalo.
-
-
-En la bando komenciĝis tia movado, kriado kaj kurado, ke Maksimo eĉ ne
-havis la tempon danki la princon. Kiam fine la rabistaro laŭkolone
-ekmoviĝis el la arbaro, Maksimo, al kiu oni redonis lian ĉevalon kaj
-lian armilon, alrajdis al la princo.
-
---Nikito Romànoviĉ!--li diris: hodiaŭ vi pagis al mi por la urso!
-
---Nu, Maksimo Gregòrjeviĉ,--respondis la princo: por tio ni vivas en
-la mondo, ke ni helpu unu al alia!
-
---Princo,--aldonis Ringo, kiu rajdis apud Serèbrjanij: hodiaŭ mi vin
-admiris kaj mi pensis: domaĝe estas, ke vin ne vidas la brava viro,
-kiun mi lasis apud Volgo! Kvankam li ne estas nobelo, same kiel mi, vi
-nepre ekamus lin, princo, kaj li vin ekamus! Ne ofendiĝu, princo, vere,
-vi multe similas unu je alia laŭ karaktero. Kiam vi ekparolis pri
-sankta Ruslando, kiam ekbrilis viaj okuloj, mi tuj ekmemoris Jermakon
-Timofèeviĉ. Forte li amas patrolandon, kvankam li estas rabisto. Pli
-ol unu fojon li diris al mi, ke hontinde estas vivi senutile, ke lia
-plej granda deziro estas fari bonan servon por la patrolando. Ha! se
-hodiaŭ li povus kune kun ni ataki la tatarojn! Li sola valoras pli
-multe ol cent aliaj. Kiam li ekkrias: "sekvu min, kamaradoj!" tiam
-ŝajnas al ni, ke ni fariĝis pli altaj, pli fortaj, kaj nenio jam povas
-nin haltigi, kaj ĉio falas sub niaj batoj. Je Dio, Nikito Romànoviĉ,
-vi multe similas je li, tre multe, vi ne ofendiĝu!
-
-Ringo ekmeditis. La princo rajdis malrapide, atente rigardante antaŭen.
-Maksimo silentis. Surde sonoris la piedfrapado de l' taĉmento; la
-stelplena ĉielo silente kuŝis super la dormanta tero. Longe marŝis la
-taĉmento laŭ la direkto, montrata de la tataro, kiun eskortis Ĥlopko
-kaj Poddubnij kun seningaj sabroj.
-
-Subite eksonis malproksime strangaj laŭtaktaj sonoj. Tio estis nek homa
-voĉo, nek korneto, nek harpo, sed io simila je bruo de kanoj sub la
-vento, se nur kanoj povus soni kiel vitro aŭ kordoj.
-
---Kio ĝi estas?--demandis la princo, haltigante la ĉevalon.
-
-Ringo demetis la ĉapon kaj klinis la kapon preskaŭ ĝis la
-selkurbiĝo.
-
---Atendu princo, mi aŭskultos!
-
-La sonoj fluis laŭtakte kaj malgaje, jen per sonoraj arĝentaj triloj,
-jen kvazaŭ bruo de arbaro, balancata de vento, kaj subite ĉio ree
-eksilentis.
-
---Li finis!--ekridis Ringo.--Kiaj pulmoj! Dum duono da horo li blovis
-seninterrompe.
-
---Kio ĝi estis?--demandis la princo.
-
---_Ĉebuzgà!_--respondis Ringo.--Io simila je nia korneto!
-Verŝajne, baŝkiro![84] Kun la ĥano venas ĉiuspecaj azianoj: el
-Kazanjo, Astrahanjo, Nogajaj malpiuloj! Jen, li ree ekludis!
-
-Malproksime aŭdiĝis kvazaŭ nova ventekblovo, ĝi formis longajn,
-malgajajn kaj belsonajn ruladojn kaj post iom da tempo ĉio finiĝis
-subite, kvazaŭ ĉevala ronkado.
-
---Ha!--ekkriis Ringo: ĉi tiun fojon la rulado estis pli mallonga,
-laciĝis la malbenita hundfilo!
-
-Sed ree eksonis la kanto, pli kaj pli sonora, kvazaŭ multe da
-sonoriletoj sonis kune kaj seninterrompe.
-
---Kia gorĝo!--diris Ringo: ĉu ne vere, de malproksime ŝajnas, ke oni
-ludas instrumenton, sed nun li faras ĉion per gorĝo. Jen kiel
-amuziĝas la malpiuloj!
-
-La malgajajn sonojn anstataŭis gaja kanto, sed ne rusa gajo ĝi estis,
-ne rusa malgajo. La kanto esprimis sovaĝan triumfon de nomada popolo,
-kun ĝiaj ĉevalaroj, kun bravaj ekskursoj kaj militiroj, kaj migradon
-tra novaj kaj ĉiam novaj landoj, kaj sopiron al nekonata
-prapatrolando...
-
---Princo,--diris Ringo: la tendaro devas esti proksime. Malantaŭ la
-monteto, kredeble, ni ekvidos la fajrojn. Permesu, ke mi iru kaj esploru
-la aferon: por mi ĝi ne estas novaĵo, sufiĉe da tataroj mi vidis apud
-Volgo, kaj dume vi donos al la kamaradoj mallongan ripozon.
-
---Iru, Dio vin helpu!--konsentis la princo. Ringo deĉevaliĝis kaj
-malaperis en la mallumo.
-
-La rabistoj ordigis la armaĵon kaj sidiĝis teren, tute pretaj al
-batalo. Profunda silento regis en la bando. Ĉiu komprenis la gravecon
-de l' entrepreno kaj la necesecon de senescepta obeemo. La sonoj de
-ĉebuzgà ne ĉesis, la luno kaj la steloj lumigis la kampon, ĉio estis
-paca kaj majesta, nur de tempo al tempo apenaŭ rimarkebla blovetado de
-vento ondigis la arĝentkoloran herbon.
-
-Pasis preskaŭ unu horo; Ringo ne revenis. La princo jam komencis perdi
-paciencon, kiam subite, du paŝojn for de li, viro leviĝis el la stipo.
-La princo ekkaptis sian sabron.
-
---Silento, princo, silento, jen mi venas!--mallaŭte diris Ringo
-ridetante.--Tiel same mi alrampis al la tatara tendaro, kaj mi ĉion
-bone esploris: nun mi ne malpli bone konas ĝin, ol mian propran tendon.
-Se vi permesos, princo, mi kunprenos dek bravulojn, timigos la ĉevalojn
-kaj ankaŭ la tatarojn; kaj vi samtempe, se vi volas, princo, povos
-ataki ilin de ambaŭ flankoj, farante kiel eble plej multe da bruo;
-tiam, mi estas certa, pli ol duonon da ili ni pereigos. Pardonu, ke mi
-donas konsilon, sed nokte ne ĉiu vidas egale bone, kaj kiam la suno
-leviĝos, mi plu nenion parolos: tiam vi estos ordonanta, princo, kaj ni
-estos obeantaj.
-
-Serèbrjanij bone konis la sperton kaj praktikan saĝon de Ringo, kaj li
-permesis, ke li agu laŭ sia plano.
-
---Karuloj!--sin turnis Ringo al la rabistoj: ni iomete malpaciĝis, sed
-al venĝema malpaculo estu elpikita la okulo[85]. Ĉu mi trovos inter vi
-dekon da viroj, dezirantaj sekvi min en la tataran tendaron?
-
---Elektu, kiun vi volas,--respondis la rabistoj: ni ĉiuj estas pretaj!
-
---Dankon, karuloj: se vi permesas al mi elekti, mi kunprenos jen
-kiujn!... Kaj li elvokis el la bando dek virojn...
-
---Por kio vi iras, Dmiĉjo? Mi vin ne kunprenos, restu apud la princo,
-por nia ago vi ne taŭgas. Lasu, karuloj, viajn sabrojn, ili malhelpos
-al ni rampi, niaj tranĉiloj sufiĉas. Sed aŭskultu, kamaradoj, vi
-devas obei al mi, sen mia ordono nenion faru? Se vi volonte iras kun mi,
-vi devas fari nur tion, kion mi ordonos. Se iu malobeos, mi ne indulgos!
-
---Bone, bone!--respondis la dek elektitaj: kion vi diros, tion ni faros.
-Se ni ekiris por sankta ago, ni certe ne malpaciĝos!
-
---Jen vidu, princo, tiun monteton!--daŭrigis Ringo: de tie oni jam bone
-povas vidi iliajn fajrojn. Mi konsilas al vi atendi apud la monteto, kaj
-kiam mi timigos la ĉevalojn kaj vi aŭdos kriadon en la tendaro, tiam
-ataku la malpiulojn. Kien ili povos iri? Ĉevalojn ili plu ne havos, de
-unu flanko ni atakos ilin, de la alia flanko estas rivero kaj marĉo.
-
-La princo promesis plenumi la konsilon de Ringo.
-
-Tiam la ekshetmano kun siaj dek bravuloj foriris kaj baldaŭ malaperis
-en la herbo. Estis supozeble, ke ili sin kaŝas tie; sed rigardante pli
-atente, oni povus rimarki iom post ioman kaj kontraŭventan movetadon de
-la herbo.
-
-Post duono da horo Ringo kun sia deko jam estis apud la tatara tendaro.
-
-Ringo levis la kapon super la densa herbo.
-
-Kvindek paŝojn antaŭe brulis fajro, lumiganta dekkelkajn ronde
-kaŭrintajn baŝkirojn. Iuj surhavis multkolorajn ĥalatojn[86],
-aliaj--ŝafpeltojn, kelkaj--disŝiritajn kaftanojn el kamela lano. La
-longaj ponardegoj staris apude, enŝovitaj en la teron, kaj iliaj longaj
-ombroj atingis preskaŭ ĝis Ringo. Kelkmiloj da ĉevaloj, gardataj de
-baŝkiroj, sin paŝtis en la apuda stepo. Aliaj fajroj, cent paŝojn de
-tie, lumigis sennombrajn feltajn tendojn.
-
-La baŝkiroj ne bone gardis siajn ĉevalojn. Ili estis venintaj de trans
-Volgo ĝis Rjazanjo, ne renkontinte eĉ unu kontraŭatakon; ili sciis,
-ke niaj regimentoj estis forpermesitaj kaj ke ili renkontos neniun
-malamikon; kontraŭ la lupoj ili havis ĉebuzgon kaj kantojn. Kaj kvar
-viroj, tenante en la fortikaj dentoj la pintojn de longaj tuboj kaj
-pleniginte ĝisekstreme siajn vastajn pulmojn per aero, blovis el siaj
-tutaj fortoj. Aliaj helpis al ili per gorĝo, kaj la fajro lumigis
-iliajn larĝostajn fizionomiojn, ruĝiĝintajn pro streĉiĝo.
-
-Dum kelkaj momentoj Ringo ĝuis la bildon, ne decidante, ĉu estos pli
-bone tuj sin ĵeti kun tranĉiloj en la manoj kontraŭ la baŝkiroj kaj,
-profitante ilian konfuziĝon, buĉi ĉiujn senescepte, aŭ fortimigi
-antaŭe la ĉevalaron kaj poste komenci la buĉadon.
-
-Ambaŭ planoj estis allogaj.--Jen kia granda ĉevalaro,--li pensis,
-apenaŭ spirante: se ni bone ĝin fortimigos, la ĉevaloj disrompos
-ĉiujn iliajn tendojn; tiom granda tumulto okazos, ke ili ne distingos
-siajn kaj fremdajn. Kaj bone ankaŭ sidas tie la malpiuloj, bonege
-sidas! Jen kiel ili amuziĝas, du paŝojn de ili oni povas sidi, sen
-esti rimarkita!
-
-Kaj Ringo ne povis preterlasi la okazon buĉi baŝkirojn.
-
-Reŝetò!--li murmuretis al sia kamarado, kaŭrinta apud li: ĉu via
-gorĝo fartas bone? Ĉu vi povas bone kriaĉi?
-
---Kial vi mem ne kriaĉas?--flustre demandis Reŝetò.
-
---Ŝajne, mi havas raŭkan voĉon!
-
---Bone, mi povas kriaĉi. Ĉu jam estas tempo?
-
---Atendu iomete! Alrampu kiel eble plej proksime al la ĉevalaro, rampu
-ĝis kiam la ĉevaloj vin rimarkos, kaj tiam streĉu viajn tutajn
-fortojn, kriegu kaj pelu la ĉevalaron rekte al la tendoj.
-
-Reŝetò kapjesis kaj malaperis en la herbo.
-
---Kaj vi, kamaradoj,--murmuretis Ringo al ceteraj kamaradoj: rampu post
-mi plej proksimen al la malpiuloj, nur singarde! Ili estas ne pli multaj
-ol dudek, kaj ni estas naŭ viroj, ĉiu el vi havos du tatarojn, kaj por
-mi restas kvar da ili. Kiam Reŝetò ekkriegos, vi ankaŭ kriegu ĉiuj
-kune, kaj ĵetu vin kontraŭ ili! Ĉu vi estas pretaj?
-
---Jes, jes, ni estas pretaj!--murmuretis la rabistoj.
-
-La hetmano atendis iom da tempo kaj malrapide eltiris el post la zono
-sian longan tranĉilon.
-
-
-
-
-ĈAPITRO XXVI.
-
-Kunfratiĝo.
-
-
-Serèbrjanij, duono da versto malantaŭ la tatara tendaro, malpacience
-atendis la signon, por komenci la atakon.
-
---Princo,--diris al li Maksimo, kiu ne deiris de li: ne longe ni estos
-atendantaj, baldaŭ jam komenciĝos la batalo. Kiam la suno leviĝos,
-jam multaj el ni plu ne estos en vivo, kaj mi havas peton al vi...
-
---Kiun peton, Maksimo Gregòrjeviĉ?
-
---Tute simpla afero, sed mi hontas eldiri...
-
---Parolu, Maksimo Gregòrjeviĉ, mi plenumos, se estos eble!
-
---Nu, bone, kara princo, mi diros ĉion. Sekrete mi forlasis la
-antaŭurbon, kontraŭ la volo de patro, sen scio de patrino. Mi ne povis
-plu servi kiel opriĉniko: prefere mi min dronigus en rivero. Sola filo
-de miaj gepatroj, mi neniam havis fraton. Mi havas aĝon de 19 jaroj
-kaj--ĉu vi volas kredi al mi?--ĝis nun mi havis neniun, kun kiu mi
-povus interŝanĝi amikajn vortojn. Mi vivis en la antaŭurbo kvazaŭ en
-soleco, neniu amiko, ĉiuj fremduloj! Ĉiu penas nur malutili al alia
-por sin plirangigi. Ĉiutage novaj turmentegoj, novaj ekzekutoj! Oni
-preĝas simile je monaĥoj kaj oni pereigas pli multe da homoj, ol
-rabistoj. Ili nur povu proprigi al si riĉaĵon kaj bienojn, kaj pereu
-por ili la tuta Ruslando. Kvankam terura, kruelega estas la caro, li
-ankaŭ iafoje deziras aŭdi la veron, sed ĉe neniu el ili la lango
-scias eldiri la veron! Ili jese aprobas ĉiun lian parolon, ili ĉiuj
-kaj ĉiam humiliĝas! Ĉu vi volas kredi aŭ ne, kiam mi ekvidis vin,
-princo, ekĝojis mia koro, kvazaŭ mi ekvidis parencon. Ankoraŭ ne
-sciante, kiu vi estas, mi vin jam ekamis; viaj okuloj rigardas ne tiel,
-kiel ĉe aliaj, viaj paroloj sonas alie. Boriso Godunòv, ŝajne, estas
-pli bona ol ili ĉiuj, tamen vi estas malsimila je li. Mi admiris vin,
-kiam vi nearmita staris kontraŭ la urso; kiam Basmanov, post la morto
-de tiu venenita bojaro, al vi ankaŭ alportis pokalon da vino; kiam oni
-vin kondukis al ekzekuto; kiam hodiaŭ vi parolis al la rabistoj. Mia
-koro estas al vi, mi volus vin ĉirkaŭbraki! Ne miru, princo, pri miaj
-malsaĝaj paroloj,--aldonis Maksimo, mallevante la okulojn: mi ne
-kuraĝas fariĝi via amiko, mi scias, kiu mi estas, kiu vi estas; sed
-diru, kion fari, kiel deteni la vortojn, kiuj elsaltas senhalte, kiel
-haltigi la koron, kiu al vi estas altirata?
-
---Maksimo Gregòrjeviĉ,--diris Serèbrjanij, forte premante lian manon:
-mi ankaŭ ekamis vin kvazaŭ mian fraton!
-
---Dankon, kara princo, dankon! Se tiel estas, mi tuj eldiros ĉion, kio
-estas en mia animo. Videble, vi ne malŝatas min. Permesu do, princo,
-nun, antaŭ la batalo, plenumi antikvan kristanan kutimon de
-kunfratiĝo! Jen pri kio mi volis vin peti, nenio plu, ne ofendiĝu, ho,
-princo! Se mi scius, ke ni ambaŭ vivos ankoraŭ longe, mi ne petus vin,
-mi ne forgesus, ke mi ne estas inda fariĝi via frato, sed nun...
-
---Ne kolerigu Dion, Maksimo!--interrompis lin la princo: kial vi ne
-indas fariĝi mia frato? Mi scias, ke mia gento estas pli nobla, ol la
-via, sed tio apartenas al ŝtataj aferoj; hodiaŭ, antaŭ la tataroj,
-dum milito ni ĉiuj estas egalaj, jes, Maksimo Gregòrjeviĉ! Ĉie ni
-estas egalaj, kie ni staras antaŭ Dio, ne antaŭ homoj. Ni kunfratiĝu,
-Maksimo Gregòrjeviĉ!
-
-Kaj la princo demetis sian krucon, pendantan je lia kolo sur bele
-ĉizita ora ĉeno, kaj etendis ĝin al Maksimo.
-
-Maksimo ankaŭ demetis sian simplan kupran krucon sur silka ŝnureto,
-kisis ĝin kaj faris signon de kruco.
-
---Prenu ĝin, Nikito Romànoviĉ! La panjo per ĝi min benis, kiam ni
-ankoraŭ estis malriĉaj homoj, kiam ni ankoraŭ ne ĝuis la caran
-favoron. Gardu ĝin, ĝi estas plej kara al mi!
-
-Poste ili ambaŭ ankoraŭ unu fojon faris signon de kruco kaj
-interŝanĝinte siajn krucojn, ĉirkaŭbrakis unu la alian.
-
-Maksimo sereniĝis.
-
---Nun,--li ekkriis: vi estas mia frato, Nikito Romànoviĉ! Kio ajn
-okazu, mi ne forlasos vin; via amiko estos mia amiko, via malamiko estos
-mia malamiko; mi amos per via amo, mi koleros per via kolero, mi pensos
-per viaj pensoj! Nun por mi estas pli gaje eĉ morti, kaj la vivo
-fariĝis ne tiel maldolĉa; mi havas, por kiu morti, mi havas, kun kiu
-vivi!
-
---Maksimo!--diris Serèbrjanij kortuŝita.--Dio vidas, mi tutkore
-fariĝis via frato; mi vin ne forlasos ĝis morto!
-
---Dankon al vi, Nikito Romànoviĉ, certe, ni ne disiĝos! Se ni restos
-en vivo, ni kune pripensu, kio estas farebla por la patrolando, kiun
-servon ni povas fari al sankta Ruslando! Ĉu vere, ĉio pereis en
-Ruslando? Ĉu ne eble estas servi al la caro alimaniere, ol estante
-opriĉniko?
-
-Maksimo parolis kun nekutima fervoro, sed subite li haltis kaj ekkaptis
-la manon de l' princo.
-
-Akra kriego ekaŭdiĝis en malproksimo. La aero kvazaŭ ektremis, la
-tero kvazaŭ balanciĝis; surdaj krioj, neklara bruado eksonis en la
-tendaro de l' tataroj, kelkaj ĉevaloj kun levita kolhararo
-pretergalopis antaŭ la rabistoj.
-
---Estas tempo!--diris Serèbrjanij, surseliĝis kaj prenis sian sabron.
-
---Nu, kamaradoj, obeu al mi, ne disigu la vicojn, ĉiu bone memoru sian
-lokon, ne disŝutiĝu, ne kuniĝu amase! Dio helpu, sekvu min!
-
-La rabistoj salte leviĝis de l' tero.
-
---Estas tempo, estas tempo!--aŭdiĝis en ĉiuj vicoj: ni obeu al la
-princo!
-
-Kaj la tuta taĉmento sekvis la princon trans la monteto, de kie oni jam
-povis vidi la malamikajn fajrojn.
-
-Tiam nova neatendita vidaĵo frapis iliajn okulojn. Dekstre de la tatara
-tendaro fajro kuris el la stepo, kaj ĝiaj malregulaj desegnoj, pli kaj
-pli larĝiĝantaj kaj kunfandiĝantaj, ĉiam pli proksimen alrampis al
-la tendaro.
-
---Bravulo nia Ringo!--ekkriis la rabistoj: bravuloj la niaj! Jen ili
-ekbruligis la stepon, la fajron ili pelas laŭvente rekte kontraŭ la
-malpiuloj!
-
-La fajro pligrandiĝis kun ega rapideco; la tuta stepo dekstre jam
-fariĝis maro da fajro, baldaŭ la flamaj ondoj jam kaptis la plej
-proksimajn tendojn kaj eklumigis la tendaron, similan je
-maltrankviligita formikejo.
-
-La tataroj, savante sin de l' fajro, senorde kuris renkonte al la
-rabistoj.
-
---Ataku ilin, kamaradoj!--ektondris Serèbrjanij; ĵetu en akvon, pelu
-en fajron!
-
-Komuna krio respondis al la princo. La rabistoj sin ĵetis sur la
-tatarojn, kaj la buĉado komenciĝis....
-
- * * * * *
-
-Kiam la suno leviĝis, la batalo ankoraŭ daŭris, sed la kampo estis
-kovrita per mortigitaj tataroj. Premataj de unu flanko per la fajro, de
-alia--de la taĉmento de Serèbrjanij, la malamikoj senhelpe sin savadis
-al marĉaj bordoj de l' rivero, kie multege da ili dronis. Aliaj pereis
-en la fajro aŭ sufokiĝis en fumo. La fortimigita ĉevalaro tuj de
-komenco sin ĵetis al la tendaro, disrompis la tendojn kaj tiel multe
-konfuzis la tatarojn, ke ili erarvagante komencis premi kaj buĉi unuj
-la aliajn, anstataŭ la malamikojn. Unu malgranda aro sukcesis penetri
-tra la fajro kaj senorde diskuris en la stepo. Alia aro ne sen peno
-kunigita de la Ŝirinska estro Ŝiĥmàt, venis trans la rivero kaj
-formis tie malgrandan taĉmenton. Miloj da sagoj falis de tie sur la
-triumfantajn rusojn! La rabistoj, ne havantaj aliajn batalilojn, krom
-sabroj kaj tranĉiloj, ekvidinte trans la rivero la malamikojn kun
-pafarkoj, konfuziĝis kaj ekkuris. Vane la princo per petoj kaj minacoj
-penis ilin deteni. La tataroj, protektataj per siaj sagoj, jam revenis
-de trans la rivero kaj intencis ataki la rusojn de malantaŭe, kiam
-subite Ringo ekaperis apud la princo. Lia bruna vizaĝo flamis, la
-ĉemizo estis disŝirita, lia tranĉilo sanggutis.
-
---Haltu, karuloj! Haltu, amikoj!--li ekkriis laŭtvoĉe: ĉu vi ĉiuj
-blindiĝis? Ĉu neniu el vi vidas, ke ni ricevas helpon?
-
-Efektive, ĉe la kontraŭa bordo de la rivero moviĝis taĉmento, preta
-al batalo; ponardegoj kaj halebardoj brilis en la radioj de la
-leviĝanta suno.
-
---Ĉu ne tataroj ili estas?--demandis iu.
-
---Vi mem estas tataro!--indignante respondis Ringo. Ĉu la tatara bando
-tiel marŝas? Ĉu tataroj havas infanterion? Ili ĉiam rajdas sur siaj
-ĉevaloj! Kaj ĉu vi ne vidas tiun viron, kiu antaŭ la taĉmento rajdas
-sur griza ĉevalo? Ĉu tataran kirason li surhavas?
-
---Rusoj venas!--aŭdiĝis inter la rabistaro: haltu, kamaradoj, fratoj
-venas helpi al ni!
-
---Vi vidas, princo,--sin turnis Ringo al Serèbrjanij: eĉ malpiuloj
-komencis ne tiel ofte elĵeti siajn sagojn, ili komprenis, kio okazas.
-Kaj kiam tiu taĉmento atakos ilin, mi montros al vi bonan transirejon,
-ni vade transiros kaj atakos ilin de flanke.
-
-La nova taĉmento proksimiĝis pli kaj pli, jam oni povis distingi ĝian
-armaĵon kaj la vestojn, preskaŭ same multespecajn, kiel ĉe la
-rabistaro. Super la kapoj de la militistoj oni vidis draŝilojn,
-falĉilojn kaj forkegojn. Ili, ŝajne, estis kamparanoj, ĵus armitaj,
-kaj nur la antaŭe rajdantaj viroj surhavis unukolorajn kaftanojn kaj
-tenis halebardojn kaj ponardegojn. La estro estis gracia junulo. El sub
-lia brilanta kasko pendis longaj blondaj haroj. Li lerte rajdis sian
-arĝentogrizan ĉevalon, kiu jen stariĝis sur la postajn piedojn, jen
-bele kaj gracie marŝis egalpaŝe kaj blekis, rimarkinte la tatarajn
-ĉevalojn.
-
-Kiel pluvo falis la tataraj sagoj al la proksimiĝanta taĉmento.
-
-Princo Serèbrjanij kun siaj homoj transiris la riveron en malprofunda
-loko kaj brave atakis la malamikojn de unu flanko, dume la alveninta
-taĉmento premegis ilin de la alia flanko.
-
-Unu tutan horon jam daŭris la batalo.
-
-Serèbrjanij alrajdis al rivero por trinkigi la ĉevalon kaj ordigi la
-jungilaron. Maksimo, ekvidinte lin, ankaŭ algalopis.
-
---Bone, bonege, princo,--gaje li ekkriis: ŝajne, Dio protektas la
-sanktan Ruslandon, ni nepre venkos.
-
---Jes!--respondis Serèbrjanij: dankon al tiu bojaro, kiu venis
-ĝustatempe por nin subteni. Jen kiel li disdonas batojn dekstren kaj
-maldekstren! Kiu li estas? Ŝajnas al mi, mi lin ie estis vidinta!
-
---Nu, Nikito Romànoviĉ, ĉu vere vi lin ne rekonas?
-
---Ĉu vi konas lin?
-
---Kiel ne? Dio lin gardu! Multe da pekoj Dio pardonos al li por la
-hodiaŭa tago. Sed vi ankaŭ devas koni lin, princo: Teodoro Basmanov!
-
---Basmanov? Ĉi tiu? Ĉu povas esti?
-
---Vi estas prava, li fariĝis tute alia. Antaŭ nelonge li
-dancadis--hontinda afero! en virina vesto, kvazaŭ juna knabino.
-Nuntempe li saĝiĝis, li kunigis vilaĝanojn kaj servutulojn kaj atakis
-la tatarojn: la rusa koro vekiĝis en li! Kaj kia fortegulo! Jes,
-princo, en tia tago oni ne povas ne ŝanĝiĝi,--daŭrigis Maksimo kun
-entuziasmo, kaj liaj okuloj ĝojplene ekbrilis.--Mi ne rekonas min mem,
-princo. Kiam mi foriris el la patra domo, mi sentis, ke por mi restas
-malmulte da jaroj por vivi en la mondo. Mi deziris batali kontraŭ
-malpiuloj, sed ne por venki ilin, venkon havos aliaj pli bonaj viroj,
-sed por esti mortigita per tatara sabro. Kaj nun, princo, nun mi deziras
-vivi! Ĉu vi aŭdas, kara princo, kiam tumulto ĉesas por momento, ĉu
-vi aŭdas, kiel kantas alaŭdoj tie supre en la ĉielo? Same gaje kantas
-mia koro! Tiom grandan forton kaj volon mi sentas, ke jarcento ŝajnas
-al mi tro mallonga, por ĉion plenumi! Kaj multon, multon mi trapensis
-de post la tagiĝo! Bone mi komprenis kaj konsciis, kiom multe da bono
-oni povas ankoraŭ fari por la patrolando. La caro certe vin pardonos!
-Ne eble estas, ke vi ne estos pardonita. Eble, li vin eĉ ekamos. Kaj vi
-prenos min kune: ni ambaŭ ĉion pripensos kaj faros bone, simile je
-Silvestro kaj Adaŝev[87]. Mi ĉion, ĉion rakontos al vi, kion hodiaŭ
-mi havas en la kapo, kaj nun pardonu, princo, mi rapidas: rigardu, la
-tataroj ĉirkaŭas Basmanov'n. Kvankam li ne estas tute bona homo, oni
-ja devas helpi al li!
-
-Serèbrjanij karese ekrigardis Maksimon, kvazaŭ li estus lia filo.
-
---Estu singarda, Maksimo,--li diris: ne ĵetu vin en batalon
-senpripense, rigardu, sango estas sur via vesto!
-
---Ne, ĝi estas sango de malamikoj,--respondis Maksimo, gaje rigardante
-sian ĉemizon;--mi ne ricevis eĉ unu graton, gardas min via kruco!
-
-En la sama momento tataro, ŝtele kaŭrinta en la kanoj, elrampis al la
-bordo, streĉis la pafarkon kaj ekcelis Maksimon.
-
-Eksonis la bone streĉita pafarko, ekkantis la ŝnuro, ekkrietis la
-sago, penetrante en la bruston de Maksimo, en la blankan bruston, sub la
-koron. Maksimo ŝanceliĝis sur la selo, ekkaptis la kolharojn de sia
-ĉevalo: li ne volas morti, sed jam venis lia tempo, li falis teren, la
-piedo en piedingo. Kaj la galopanta ĉevalo ektrenis lin post si...
-Kuŝas Maksimo surdorse, disĵetinte la brakojn, kaj liaj bukloj balaas
-la teron, restigante sangmakulitajn postsignojn.
-
-Venos la malbonega sciigo en la antaŭurbon, kaj ekploregos lia patrino,
-ke pereis ŝia kara filo, ke mortis li, kiu devus fermi ŝiajn maljunajn
-okulojn. Ekploregos ŝi, sed ne revivigos ŝi sian karan filon!
-
-Venos la malbonega sciigo en la antaŭurbon, ekgrincigos Maluto la
-dentojn, sin ĵetos li sur la kaptitajn tatarojn, forhakos li milojn da
-kapoj kaj penos li sattrinki tiun sangon, sed ne revivigos li sian karan
-filon!
-
-La princo forgesis la batalon, la tatarojn. Li ne vidas plu, kiel
-Basmanov forpelas la malpiulojn, kiel Ringo atakas la pelatajn, li vidas
-nur la ĉevalon, trenantan lian novan fraton. Kaj Serèbrjanij ekrajdis
-post la ĉevalo, kaptis ĝin per la brido, desaltis teren kaj liberigis
-Maksimon el la piedingo.
-
---Maksimo, mia kara!--li diris, genufleksante kaj levante lian kapon:
-ĉu vi vivas ankoraŭ, mia nova frato? Malfermu la okulojn, diru unu
-vorton!
-
-Kaj Maksimo malfermis la nebulajn okulojn kaj etendis al li la brakojn.
-
---Adiaŭ, mia kara frato, adiaŭ, karulo! Ne multe da tempo ni vivis
-kune. Faru sola, kion ni intencis fari kune!
-
---Maksimo!--diris Serèbrjanij, kisante la varmegan frunton de l'
-mortanto: ĉu vi ne komisios ion al mi?
-
---Redonu al mia patrino mian lastan kison, diru al ŝi, ke mi ŝin
-rememoras, mortante!.. Kaj la krucon,--daŭrigis Maksimo,--la krucon,
-kiun mi surhavas, donu al ŝi... kaj la mian vi surportu je mia memoro.
-
---Kara mia frato,--diris la princo: kion ankoraŭ vi havas en la koro?
-Eble vi amis iun knabinon? Ne hontu, Maksimo, diru, kiun ankoraŭ vi
-bedaŭras, krom panjo?
-
---Mi bedaŭras mian patrolandon, mi bedaŭras la sanktan Ruslandon! Ne
-malpli multe mi ĝin amis, ol mian patrinon, kaj krome... mi neniun
-amis...
-
-Maksimo fermis la okulojn. Lia vizaĝo brulis, la spirado plioftiĝis.
-
-Post kelke da minutoj li ree ekrigardis la princon.
-
---Frato,--li diris: mi soifas, donu akvon plej malvarman...
-
-El la apuda rivero la princo ĉerpis per sia kasko akvon kaj alportis al
-la mortanto.
-
---Nun mi sentas min pli bone,--diris Maksimo: levu min, mi volas preĝi!
-
-La princo levis lin. La junulo ĉirkaŭrigardis, ekvidis la forkurantajn
-tatarojn kaj ekridetis.
-
---Mi diris ja, frato, ke Dio nin protektas... rigardu, kiel ili
-kuregas... Ne, mallumiĝas miaj okuloj, ho, ne volonte mi mortas...
-
-La sango ekfluis el lia buŝo.
-
---Dio, akceptu mian animon!--ekmurmuretis Maksimo kaj mortis.
-
-
-
-
-ĈAPITRO XXVII.
-
-Basmanov.
-
-
-La homoj de Basmanov kaj la rabistoj ĉirkaŭis princon Serèbrjanij.
-
-La tataroj estis plene venkitaj, multaj kaptitaj, aliaj forkurintaj. Por
-Maksimo oni elfosis tombon kaj oni lin enterigis kun honoro. Dume
-Basmanov ordonis starigi ĉe la bordo de la rivero sian persan tendon,
-kaj lia dvoreckij[41], unu el la ĉefmilitistoj de la taĉmento, venis
-anonci al Serèbrjanij, ke la bojaro lin salutas kaj petas lin veni
-tagmanĝi kune.
-
-Kuŝante sur silkaj kusenoj, Basmanov, jam kombita kaj parfumita,
-rigardis en spegulon, kiun tenis antaŭ li, starante surgenue, lia juna
-ĉevalservisto. La vizaĝo de Basmanov aperigis strangan miksaĵon el
-ruzeco, ambicio, dorlotita volupteco kaj senzorga braveco; kaj tra tiuj
-diversaj sentoj tralumis malkonfido, kiu estis kutima por ĉiu
-opriĉniko ĉe la vido de l' bojaro de zemŝĉino. Supozante, ke
-Serèbrjanij devis lin malestimi, li, eĉ plenumante la devon de
-gastiganto, jam primeditis la planon, kiel sin venĝi al la gasto, se li
-aperigos sian malestimon. Ĉu la eniro de la princo Basmanov salutis lin
-per kapmovo, sed ne leviĝis.
-
---Vi estas vundita, Teodoro Alekséeviĉ?--naive demandis Serèbrjanij.
-
---Ne,--respondis Basmanov, akceptante tiujn vortojn kiel mokon kaj
-intence kontraŭmetante senhontecon: ne, vundita mi ne estas, nur iom
-laca, kaj mia vizaĝo estas ŝajne sunbrunigita. Kiel vi opinias,
-princo,--aldonis li, ĉiam rigardante en spegulon kaj ordigante siajn
-perlajn orelringojn: kiel vi opinias, ĉu baldaŭ malaperos ĉi tiu
-sunbrunaĵo?
-
-Serèbrjanij ne sciis, kion respondi.
-
---Domaĝe estas,--daŭrigis Basmanov,--hodiaŭ ni ne povas preni banon:
-ĝis mia bieno restas ĉirkaŭ 30 verstoj, kaj morgaŭ, princo, mi vin
-invitas, tie mi regalos vin pli bone ol hodiaŭ, mi montros al vi mian
-ĥorrondon,--ĉarmajn knabinojn kaj tute freŝajn junulojn, ne pli
-aĝajn ol dudekjaraj!
-
-Basmanov intence kartavis parolante.
-
---Dankon, bojaro, mi rapidas en la antaŭurbon,--seke respondis la
-princo.
-
---En la antaŭurbon? Vi, ŝajne, estas forkurinta el tiea malliberejo?
-
---Mi ne estas forkurinta, bojaro, oni min perforte forkondukis. Ĉar mi
-donis ĵuron al nia caro, mi ne rajtis forkuri kaj nuntempe mi ree min
-donos al lia volo!
-
---Do, vi deziras esti pendigita? Liberulo iras, kien li deziras! Sed
-vidu, mi vere ne scias, ĉu mi devas reveni?
-
---Kial do ne, bojaro?
-
---Aŭskultu!--respondis Basmanov, kvazaŭ ĉagrenita, aŭ eble volante
-ricevi la konfidon de Serèbrjanij: tutkore mi servas al la caro, korpon
-kaj animon mi donas al la caro, kaj jen la caro starigas super mi iun
-Godunòv'n.
-
---Ŝajnas al mi, vi ĝuas la caran favoron.
-
---Favoron! Ĝis nun li eĉ ne konsentas, ke mi fariĝu okolniĉij[16].
-Kaj ĉu li havas serviston pli fidelan ol mi? Lia Godunòv ne servas
-tiel, kiel mi. Li estas homo singarda, li penas, ke la bojaroj de
-zemŝĉino ne havu pri li malbonan opinion.--"He, Boriso, iru en
-malliberejon juĝe esplori la bojaron!"--Bone, via cara moŝto, mi tuj
-iras, sed la bojaro povos min trompi, mi ne estas sperta en similaj
-aferoj, ordonu, ke Maluto iru kune!--"He, Boriso, vidu, tie ĉe la
-tablo sidas bojaro, kiu malmulte drinkas! Iru, donu al li vinon, ĉu vi
-komprenas?"--Mi komprenas, via cara moŝto, sed li min jam suspektas,
-prefere sendu Teodoron Basmanov!--Kaj Teodoro ne rifuzas, li iras ĉien,
-kien oni lin sendas. Se la caro okulsignos, mi venenos mian propran
-fraton, ne demandinte eĉ pri la kaŭzo. Vi ne forgesis, princo, kiel mi
-alportis al vi pokalon da vino, senditan de la caro mem? Je Dio, mi
-certa estis, ke la pokalo enhavas venenon, je Dio, princo!
-
-Serèbrjanij ridetis.
-
---Kie ankaŭ li trovos serviston pli belan ol mi?--daŭrigis Basmanov,
-fariĝante pli kaj pli aroganta.--Ĉu vi iam vidis brovojn, similajn je
-la miaj? Veraj zibelaj brovoj! Kaj miaj haroj? Ektuŝu, princo, mi vin
-petas, vera silko, ĉu ne vere?
-
-Abomenon montris la vizaĝo de Serèbrjanij. Basmanov ĝin bone rimarkis
-kaj daŭrigis, por inciteti la gaston:
-
---Kaj miaj manoj, rigardu, princo, ĉu ili ne estas manoj de juna
-knabino? Certe, hodiaŭ mi faris kelkajn kalojn. Tia estas mia
-karaktero, mi neniam ŝparas miajn fortojn!
-
---Bojaro!--ekkriis la princo, ne povante plu deteni sian indignon: se
-estas vere, kion oni rakontas pri vi...
-
---Kion oni rakontas pri mi?--demandis Basmanov, ruze fermetante la
-okulojn.
-
---Sufiĉas tio, kion vi mem rakontas pri vi! Sed oni ankaŭ rakontas, ke
-vi dancas antaŭ la caro en ljetniko[23] kvazaŭ knabino!
-
-Basmanov ruĝiĝis, sed lia kutima senhonteco devis helpi al li.
-
---Nu bone,--li diris kun senzorga gesto: kaj se efektive mi dancas?
-
---Tiam adiaŭ,--diris Serèbrjanij: mi hontas ne nur tagmanĝi kun vi,
-sed eĉ rigardi vin!
-
---Bone!--ekkriis Basmanov.--Lia ŝajniga senzorgeco malaperis, liaj
-okuloj brilis kaj li jam ne kartavis:--bone, ke vi fine eldiris ĉion!
-Mi scias, kion vi ĉiuj pensas pri mi! Sed sciu, ke mi kraĉas sur vian
-opinion!
-
-La brovoj de l' princo sulkiĝis, kaj li jam volis kapti sian sabron,
-sed, ekmemorinte, kun kiu li parolas, li nur levis la ŝultrojn.
-
---Por kio vi kaptas la sabron?--daŭrigis Basmanov.--Min vi ne timigos.
-Se mi ankaŭ prenos mian sabron, oni vidos, kiu el ni venkos.
-
---Adiaŭ!--diris Serèbrjanij kaj levis la kurtenon de l' tendo por
-foriri.
-
---Aŭskultu!--ekkriis Basmanov, kaptante la baskon de lia kaftano: se iu
-alia min same ekrigardus, mi ne pardonus al li, je Dio, ne pardonus, sed
-kun vi, princo, mi ne volas malpaciĝi: tiel bonege vi batas la
-tatarojn.
-
---Vi ne malpli bonege ilin batas,--bonkore diris la princo, haltante ĉe
-la eniro kaj ekmemorante, kiel batalis Basmanov.--Por kio vi nun babilas
-sensencaĵon kvazaŭ vera virinaĉo?
-
-La vizaĝo de Basmanov ree fariĝis senzorga.
-
---Ne koleru, princo! Ne ĉiam mi estis tia; sed, vivante ĉe la kortego,
-oni kontraŭvole fariĝas tia.
-
---Peko ĝi estas, Teodoro Aleksèeviĉ! Kiam mi vidas vin surĉevale,
-kun sabro en la mano mi sentas ĝojon en la animo. Hodiaŭ vi montris
-grandegan bravecon. Lasu viajn virinaĉajn kutimojn, tondigu la longajn
-harojn, iru pentofari Kievon aŭ monaĥejon de Solovki kaj revenu
-Moskvon kiel bona kristano![88]
-
---Nu, ne koleru, ne koleru, Nikito Romànoviĉ! Altabliĝu, mi petas, ni
-manĝu kune. Mi ja ne estas hundo! Ekzistas homoj pli malbonaj, ĉu ne?
-Kaj ne ĉio estas vero, kion oni diras pri mi: ne ĉiu raporto estas
-vera vorto! Iafoje mi kolerante intence rakontas pri mi mem tion, kio
-tute ne okazis.
-
-Serèbrjanij estis ĝojigita, ke li povas bone klarigi al si la konduton
-de Basmanov.
-
---Do ne estas vere, ke vi dancis, vestita per ljetniko?
-
---Ree tiu ljetniko! Ĉu mi ĝin surmetas laŭvole? Ĉu vi ne konas la
-caron? Kaj mi tute ne deziras fariĝi sanktulo! En la antaŭurbo,
-kompreneble, mi fastas por plaĉi al la caro, mi vizitas ĉiujn noktajn
-diservojn, ĉiumerkrede kaj ĉiuvendrede mi faras po cent ĝisteraj
-salutoj, mirinde estas, ke mia frunto ĝis nun ne estas rompita! Se vi
-tutajn semajnojn devas surhavi monaĥan veston, vi ankaŭ volonte
-anstataŭus ĝin eĉ per ljetniko, ĉu ne?
-
---Ne, ne! Mi preferus eŝafodon!--ekkriis Serèbrjanij.
-
---Jes?--moke diris Basmanov kaj, malice ekrigardinte la princon, li
-daŭrigis konfideme:--ĉu vi opinias, princo, ke al mi estas agrable, ke
-pro cara kaprico oni jam komencis min nomi Teodora[89] anstataŭ
-Teodoro? Kaj kiun profiton mi havas el tio? Neniun profiton, nur honton!
-Antaŭ nelonge mi rajdas tra Dorogomila antaŭurbo, kaj vilaĝanaĉoj
-montras min per fingroj kaj mokas: "jen rajdas Teodora de la caro!" Mi
-volis ilin puni, sed ili forkuris. Tiam mi iras al la caro kaj rakontas
-al li ĉion, petante lin: "malpermesu, ke oni min moku, jen iu en
-Dorogomila antaŭurbo jam nomis min Teodora!"--"Kiu li estas?"--"Se mi
-scius, kiu li estas, mi ne venus vin tedi, mi mem lin mortigus!"--"Nu,
-Teodĉjo,--li diris,--prenu el mia trezorejo kvardek zibelojn por fari
-taliveston!"--"Por kio mi bezonas taliveston? Certe, vi ne donacos
-taliveston al Godunòv, ĉu mi estas malpli bona, ol li?"--"Kion do vi
-volas, ke mi donacu al vi?"--"Faru min via okolniĉij[16], por ke oni
-ĉesu min moki!"--"Ne, Teodĉjo, okolniĉij vi ne estos: vi estas mia
-amuzanto, kaj Godunòv--mia konsilanto, por vi mi havas monon, por
-Godunòv--honoron. Kaj la Dorogomilan antaŭurbon, kie oni vin nomis
-Teodora, mi ordonos enskribi en opriĉninon!" Vi aŭdas, amuzanto? Sed
-de kiam ni forlasis Moskvon, ni tute ne amuziĝis. Ni nur fastas kaj
-preĝas. Min tedis tia vivmaniero, kaj mi elpetis, ke la caro permesu al
-mi viziti miajn bienojn. Sed tie mi ankaŭ enuis: ne eble estas ĉiutage
-ĉasi leporojn aŭ koturnojn! Tial mi ekĝojis, eksciinte pri la
-tataroj. Ĉu ne bone ni ilin atakis, je Dio, bonege! Multe da kaptitoj
-ni venigos Moskvon! Ĝustokaze, princo, ĉu vi bone scias arkpafi?
-
---Kial vi demandas?
-
---Jen kial! Post tagmanĝo ni alligos tataron je cent paŝoj kaj faros
-provon: kiu la unua trapafos lian koron? Nepre la koron, ne aliloken!
-Kiam li mortos, ni alligos alian!
-
-La serenaj trajtoj de Serèbrjanij malheliĝis.
-
---Ne, bojaro,--li respondis: mi ne arkpafas kunligitan homon.
-
---Ne? Tiuokaze ni ordonos al li kuri antaŭ ni: kiu el ni trafos lin
-kurantan? Ĉu vi deziras?
-
---Ne, lasu, bojaro, mi ne deziras kaj al vi mi ankaŭ ne permesos. Dank'
-al Dio, ĉi tie ni ne estas en Aleksandra antaŭurbo!
-
---Vi ne permesos?--ekkriis Basmanov, kaj ree liaj okuloj ekbrulis. Sed
-kredeble li ne havis intencon malpaciĝi kun Serèbrjanij, tial li
-subite ĝoje diris:
-
---He, he, princo, ĉu vi ne komprenas, ke mi ŝercas kun vi? Pri la
-ljetniko vi ankaŭ ne kredu! Jam duonon da horo mi ridas kaj ŝercas,
-kaj vi ĉion, kion mi babilas, akceptas kiel veron? Ho, princo, por mi
-la antaŭurbaj kutimoj estas ankoraŭ pli abomenaj, ol por vi! Ĉu vi
-opinias, ke mi havas bonajn rilatojn kun Grjaznòj, kun Vjàzemskij, kun
-Maluto? Je Dio, por mi ili estas kvazaŭ katarakto en okulo! Aŭskultu,
-princo,--daŭrigis li flateme: aŭskultu do! Se mi revenos antaŭurbon
-pli frue, ol vi, mi elpetos por vi pardonon de la caro, sed kiam vi ree
-estos en favoro, tiam vi ankaŭ devas helpi al mi. Se vi nur aludos al
-la caro pri Vjàzemskij, poste pri Maluto kaj pri aliaj, vi ekvidos, ke
-baldaŭ ni ambaŭ fariĝos liaj solaj konfidatoj! Kaj kion rakonti al li
-pri ĉiu el ili, tion mi bone scias, sed estus pli efike, se la caro
-tion aŭdos de iu alia, krom mi! Mi instruos vin, kion vi devas rakonti
-al la caro, kaj poste vi mem min dankos por tio!
-
-Strange sin sentis Serèbrjanij apud Basmanov. La braveco de l' bojaro
-kaj la duone konfesita bedaŭro pri lia hontinda vivmaniero allogis la
-princon. Li eĉ estis preta kredi, ke Basmanov efektive ŝercis aŭ pro
-ĉagreno sin mem kalumniis. Sed la lasta propono, kiu videble enhavis
-nenion ŝercan, estis por li abomena.
-
---Nu?--demandis Basmanov, arogante lin rigardante: ĉu vi deziras dividi
-kun mi la caran favoron? Kial vi silentas, princo? Eble vi ne konfidas
-al mi?
-
---Teodoro Aleksèeviĉ!--respondis Serèbrjanij, pensante esti kiel eble
-plej ĝentila por sia gastiganto: tio, kion vi proponas, estas,--kiel mi
-diros? tio estas...
-
---Nu?--demandis Basmanov.
-
---Tio estas hontindaĵo!--diris fine Serèbrjanij, opiniante, ke per sia
-mola tono li malakrigis la esprimon.
-
---Hontindaĵo?--ripetis Basmanov, kaŝante sian koleron sub aspekto de
-miro: ŝajne, vi forgesis, pri kiu mi parolis, princo? Ĉu vi simpatias
-kun Vjàzemskij aŭ kun Maluto?
-
---Fulmotondron Dio sendu sur ilin kaj sur la tutan opriĉninon!--ekkriis
-Serèbrjanij: se la caro permesos al mi paroli, mi malkaŝe rakontos pri
-ili ĉion, kion mi scias kaj kion mi pensas, sed aludi ion pri ili aŭ
-pri iu ajn mi ne povas, ne, ne povas, des malpli laŭ via deziro...
-
-Malbonan rigardon ĵetis sur lin Basmanov.
-
---Do vi ne deziras, ke mi dividu kun vi la caran favoron?
-
---Ne, bojaro!--diris Serèbrjanij.
-
-Basmanov klinis la kapon, prenis ĝin per ambaŭ manplatoj kaj komencis
-balanciĝi.
-
---Ho ve, orfo mi estas, orfo malfeliĉa!--li kvazaŭ plorkantis: orfo
-mizera! De kiam la caro ĉesis min ami, ĉiu volas min ofendi! Neniu
-karesas, neniu konsolas, ĉiu min nur mallaŭdas. Ho ve, kia malĝoja
-vivo! Kiel tedis min ĉi tiu hunda vivo! Pli bone estus, ke mi min
-pendigu sur mia zono!
-
-Serèbrjanij miregante rigardis Basmanov'n, kiu longe plendis kaj
-ploregis, kvazaŭ virinaĉo dum enterigo[90], kaj de tempo al tempo
-ĵetis arogantajn rigardojn al la princo por observi la impreson.
-
---Fi!--fine diris Serèbrjanij kaj volis eliri, sed Basmanov ree kaptis
-lin je la basko.
-
---He, he!--li ekkriis,--kantistoj!
-
-Eniris kelkaj viroj, kiuj sendube jam atendis ekstere. Ili malhelpis la
-princon eliri.
-
---Karuloj!--sin turnis al ili Basmanov per plenda voĉo.--Kantu
-malgajaĵon, por ke la animo plendu, ploru kaj forlasu la korpon...
-
-La kantistoj komencis longan, malĝojan kanton, similan al enteriga
-kanto, kaj Basmanov la tutan tempon balanciĝis kaj ripetis:
-
---Pli malrapide, pli plende! Ankoraŭ pli plende, miaj amikoj! Enterigu
-vian bojaron, jen kiel, jen kiel! Bone! Bonege! Kial do la animo ne
-forlasas la korpon? Aŭ deziras la sorto, ke mi ankoraŭ suferu en la
-mondo? Se la sorto tiel decidis, oni devas obei! Se mi devas vivi, mi
-vivos! Danckanton!--li subite ekkriis, kaj la kantistoj, jam
-alkutimintaj al liaj kapricoj, komencis danckanton.
-
---Pli rapide!--komandis Basmanov, prenis du arĝentajn vazojn kaj
-kunfrapadis ilin.--Karuloj, pli rapide! Pli rapide, diabloj! Kanajloj,
-friponoj! Rapide!
-
-La tuta eksteraĵo de Basmanov ŝanĝiĝis. Nenio virinsimila restis en
-lia vizaĝo. Serèbrjanij rekonis la bravulon, kiu matene batalis en
-plej danĝeraj lokoj kaj pelis arojn da tataroj antaŭ si.
-
---Jen kio plaĉas al mi!--ekkriis Serèbrjanij kun laŭdanta kapmovo.
-
-Basmanov gaje lin ekrigardis.
-
---Kaj vi ree ekkredis al mi, princo? Vi kredis, ke mi vere ploris? He,
-he, princo, kiel facile estas vin trompi! Nu, ni kunfrapu la pokalojn
-por nia konatiĝo! Se ni kune vivos, vi vidos, ke mi ne estas tia, kia
-mi ŝajnas!
-
-La senzorga gajeco bone impresis la princon, li volonte prenis la
-pokalon el la mano de Basmanov.
-
---Kiu povas vin kompreni, Teodoro Aleksèeviĉ? Neniam mi vidis iun,
-similan al vi. Eble, efektive, vi estas pli bona, ol vi ŝajnas esti. Mi
-ne scias, kion mi devas pensi pri vi, sed Dio nin kunigis en batalo,
-tial--estu sana, bojaro!
-
-Kaj li trinkis la pokalon ĝis la fundo.
-
---Bone, princo, bone, mia kara! Je Dio, mi vin amas. Ankoraŭ unu
-pokalon, kaj pereu ĉiuj tataroj, kiuj restas en Ruslando!
-
-Serèbrjanij ne facile fariĝis ebria, sed hodiaŭ post la dua pokalo
-liaj pensoj iom konfuziĝis. Eble la vino estis tro forta, aŭ Basmanov
-alŝutigis ion en lian pokalon, sed la princo sentis kapturniĝon, li
-nenion vidis antaŭ si, li nur aŭdis gajegan kanton kaj ankaŭ la
-ordonantan voĉon de Basmanov:
-
---Pli rapide, karuloj! Pli rapide! Ĉu vi dormas? Kiun vi enterigas,
-kanajloj?
-
-Kiam Serèbrjanij rekonsciiĝis, la kantado ankoraŭ daŭris, sed li jam
-ne staris, sed duonkuŝis sur la persaj kusenoj, kaj Basmanov kun helpo
-de sia ĉevalservisto penis vesti lin per virina ljetniko.
-
---Surmetu vian kaftanon, princo!--li diris: jam fariĝas malvarmete!
-
-En la sama momento la kantistoj, fininte la kanton, iom haltis por
-ripozi.
-
-Punktoj flugis en okuloj de Serèbrjanij, liaj pensoj ankoraŭ ne estis
-tute klaraj, kaj li surmetus virinan veston anstataŭ sia kaftano, sed
-subite meze de silento aŭdiĝis kvazaŭ tirata ĝemblekado.
-
---Kiu blekas?--kolere demandis Basmanov.
-
---Hundo sur la tombo de Skuratov,--respondis la servisto, elrigardinte
-el la tendo.
-
---Donu al mi pafarkon kaj sagon, mi lernigos ĝin ĝembleki, kiam mi
-regalas la gaston!
-
-Sed ĉe la nomo de Skuratov Serèbrjanij tute malebriiĝis.
-
---Atendu, bojaro!--li diris, leviĝante: ne tuŝu la hundon, ĝi estas
-Bujano de Maksimo, ĝi vokas min al la tombo de mia frato! Tro longe mi
-festenis kun vi, adiaŭ, mi devas for!
-
---Vi forgesis vian kaftanon, princo!
-
---Ne por mi ĝi estas kudrita,--respondis Serèbrjanij, ekkoninte, kiun
-veston Basmanov tenas antaŭ li: surmetu ĝin mem kaj portu, kiel vi
-portis ĝis nun.
-
-Kaj, ne atendante la respondon, li kraĉis kaj eliris.
-
-Post li aŭdiĝis malbenoj, insultoj, blasfemoj! Sed, ne atentante ilin
-plu, la princo iris al la tombo de Maksimo, falis teren kaj preĝis por
-sia mortinta frato, kaj poste li, akompanata de Bujano, revenis al la
-rabistoj, kiuj, gvidataj de Ringo, jam aranĝis sian tendaron ĉirkaŭ
-ekbruligitaj fajroj.
-
-
-
-
-ĈAPITRO XXVIII.
-
-La disiĝo.
-
-
-Apenaŭ tagiĝis, kiam Ringo jam vekis la rabistojn.
-
---Kamaradoj!--li diris al ili: venis tempo, ke ni disiĝu! Adiaŭ,
-kamaradoj! Mi ree iras al Volgo. Pardonu, se mi iun el vi ofendis!
-
-Kaj li profunde kliniĝis antaŭ la kamaradoj.
-
---Hetmano!--ekkriis la rabistaro, kvazaŭ unu homo: ne forlasu nin! Kien
-ni iros sen vi?
-
---Iru kun lia princa moŝto, karuloj! Per via hieraŭa heroaĵo vi
-meritas pardonon, kaj vi povos reveni hejmen, la princo certe vin ne
-forlasos.
-
---Bravuloj,--diris Serèbrjanij: mi promesis al la caro, ke mi ne estos
-evitanta lian juĝon. Vi scias, ke el la malliberejo mi foriris ne
-propravole. Nun mi devas plenumi mian promeson, kaj iri al la caro. Ĉu
-vi volas kune?
-
---Sed se li nin ne pardonos?--demandis kelkaj.
-
---Tio estos Dia volo, mi ne deziras vin trompi. Eble li pardonos, eble
-ne. Pripensu, priparolu ĉion kaj respondu al mi, kiu iros kun mi, kiu
-restos.
-
-La rabistoj interŝanĝis rigardojn, deiris flanken kaj
-interkonsiliĝis. Post iom da tempo ili revenis al Serèbrjanij.
-
---Ni ĉiuj iros kun vi, princo, se nur la hetmano iros kune!
-
---Ne, karuloj,--respondis Ringo: min ne petu. Se vi ne sekvos la
-princon, tute egale--niaj vojoj estas malsamaj. Sufiĉe da tempo mi
-restis ĉi tie, mi devas reveni hejmen. Krom tio, ni iomete malpaciĝis,
-kaj disŝiritan ŝnuron, kiel ajn oni penus, oni ne kunligos sen nodo!
-Iru kun la princo, karuloj, aŭ elektu alian hetmanon, sed mi konsilas
-al vi iri kun la princo: mi estas certa, ke post via venko la caro
-pardonos vin kaj lin ankaŭ.
-
-La rabistoj ankoraŭ interkonsiliĝis iomete, kaj baldaŭ poste ili
-dupartiĝis. La plej granda grupo aliris la princon.
-
---Konduku nin!--ili diris: trafu nin la sama sorto, kiel vin!
-
---Kaj la ceteraj?--demandis Serèbrjanij.
-
---Ili elektis kiel hetmanon Ĥlopkon, sed ni lin ne deziras.
-
---Tie restis ĉiuj malpli bonaj homoj,--murmuretis Ringo al la princo:
-ili hieraŭ ne tiel bone batalis, kiel la viaj.
-
---Kaj vi, Ringo,--ree demandis la princo: vi definitive forlasas nin?
-
---Jes, princo, mi ne estas kiel la aliaj. Miajn krimojn la caro ne povas
-pardoni al mi. Krom tio, mi enuas sen Jermako Timofèeviĉ: kiom da
-jaroj mi jam lin ne vidis! Adiaŭ, princo, ne koleru kontraŭ mi!
-
-Serèbrjanij forte premis la manon de Ringo kaj ĉirkaŭbrakis lin.
-
---Adiaŭ, hetmano,--li diris: mi tre bedaŭras, ke vi nin forlasas kaj
-iras al Volgo; ne tia vivmaniero decas al vi!
-
---Kiu scias, princo?--respondis Ringo, kaj lia rigardo fariĝis
-stranga:--Dio estas favorkora, eble mi ŝanĝos la vivmanieron!
-
-La rabistoj sin preparadis al foriro.
-
-Kiam la suno leviĝis, ĉe la bordo de la rivero jam forestis la
-taĉmento de Basmanov: la bojaro ekvojiris ankoraŭ nokte por pli frue
-alporti al la caro sciigon pri la venko.
-
-Adiaŭante la kamaradojn, Ringo ekvidis apud si Dmiĉjo'n.
-
---Adiaŭ, malsaĝuleto!--li diris gaje: hieraŭ vi servis al la caro
-kiel kvar viroj, certe, li bone vin rekompencos.
-
-Sed Dmiĉjo, kvazaŭ ne komprenante, gratis al si la nukon.
-
---Nu, Dmiĉjo, kion vi diros?--demandis Ringo.
-
---Nenion,--ne tuj respondis Dmiĉjo, gratante per unu mano la nukon, per
-alia la lumbon.
-
---Nenion? Nu, bone!--kaj Ringo jam deiris de li, kiam Dmiĉjo fine diris
-malrapide:
-
---Hetmano, ha, hetmano!
-
---Kion vi bezonas?
-
---Mi ne volas iri en la antaŭurbon.
-
---Kien do vi volas iri?
-
---Kun vi mi volas.
-
---Neeble: mi iras al Volgo.
-
---Mi ankaŭ al Volgo!
-
---Iru kun la aliaj, kun la princo!
-
-Dmiĉjo, kvazaŭ konfuzita, observis la bastŝuon de sia elstarigita
-piedo.
-
---Eble vi timas la opriĉnikojn?--moke demandis Ringo.
-
-Dmiĉjo ĉiam gratis jen la nukon, jen la dorson aŭ la flankojn kaj
-nenion respondis.
-
---Ĉu vi ilin ne vidis?--daŭrigis Ringo: ili ja ne formanĝos vin?
-
---Mian fianĉinon ili prenis,--diris Dmiĉjo kvazaŭ ne volonte.
-
-Ringo ekridis.
-
---Kia venĝemulo! Vi ne volas havi rilatojn kun ili? Nu, iru kun
-Ĥlopko!
-
---Mi ne volas!--decideme diris Dmiĉjo:--kun vi mi iros al Volgo.
-
---Mi ne tuj iros al Volgo!
-
---Mi ankaŭ ne tuj.
-
---Kien do vi nun iros?
-
---Kun vi.
-
---Nu, ne facile oni sin deŝiras de li. Sciu, ke mi antaŭe ankaŭ devas
-viziti la antaŭurbon.
-
---Por kio?--demandis Dmiĉjo kaj per grandaj okuloj ekrigardis la
-hetmanon.
-
---Por kio, por kio!--ripetis Ringo malpacience: por tio, ke antaŭ unu
-jaro mi tie krevigis nuksojn kaj forgesis preni la ŝelon.
-
-Dmiĉjo ekrigardis lin kun miro, sed li tuj ekridetis, plilarĝigante la
-buŝon ĝis oreloj, dume lia sulkigita vizaĝo montris plej ruzan
-esprimon, kvazaŭ li deziris diri: ne tiel facile estas min superruzi!
-mi tre bone komprenas, ke vi iras en la antaŭurbon ne por preni la
-nuksajn ŝelojn, sed por io tute alia. Tamen li nenion diris kaj nur
-ripetis ridetante:
-
---Mi ankaŭ iras kun vi antaŭurbon.
-
---Kion fari kun la malsaĝulo?--diris Ringo, levante la ŝultrojn:
-neeble estas liberiĝi de li. Nu, bone, iru kun mi, malsaĝulo, sed ne
-koleru, se vi estos pendigita!
-
---Oni min pendigu!--apatie diris Dmiĉjo.
-
---Bonege, karulo! Jen kial mi vin amas! Nu, rapide diru adiaŭ al la
-kamaradoj, kaj ni iru!
-
---La apatia vizaĝo de Dmiĉjo ne vigliĝis: li tuj mallerte aliris al
-la kamaradoj kaj kisis ĉiun el ili po tri fojoj, ne atentante, ĉu ili
-volas aŭ ne, kaptante iun je la ŝultroj, alian je la kapo.
-
---Hetmano!--diris Serèbrjanij: do, ni iras la saman vojon?
-
---Ne, bojaro. Kie mi iros, tie vi ne rajdos. En la antaŭurbo mi estos
-pli frue, ol vi, kaj se vi min renkontos, ne rekonu min; tamen ni ne
-povas renkontiĝi: mi estos for antaŭ ol vi alvenos; mi havas nur iujn
-aferojn tie.
-
-Serèbrjanij divenis, ke Ringo havis ion kaŝitan aŭ enfositan en la
-ĉirkaŭaĵo de l' antaŭurbo, kaj li plu ne insistis.
-
-Baldaŭ du taĉmentoj ekmoviĝis en du malsamaj direktoj.
-
-La pli granda iris kun Serèbrjanij laŭlonge de la apudrivera
-herbkampo, kovrita per postsignoj de hieraŭa batalo; post ĝi treniĝis
-Bujano kun mallevita kapo kaj pendanta vosto. Ĝi de tempo al tempo
-aliris la princon, plende blekis kaj sin turnis posten al la hieraŭ
-elfosita tombo, ĝis kiam fine la altaj kanoj kaŝis ĉi tiun tombon de
-la okuloj.
-
-Alia pli malgranda taĉmento sekvis Ĥlopkon. Ringo ekiris aliflanken,
-kaj lin sekvis Dmiĉjo, malrapide kaj mallerte movante la piedojn.
-
-Senhomiĝis la vastaj stepoj, kaj ekregis la antaŭa silento, kvazaŭ
-hieraŭ tie ne estis tumulto de batalo! Nur tie kaj ĉi tie paŝtis sin
-la forgesitaj tataraj ĉevaloj, kaj en la bruligita herbo kuŝis
-disĵetitaj bataliloj. Super la florantaj bordoj de la rivero alaŭdoj
-laŭte kantis en la ĉiela bluaĵo, aliaj malgrandaj birdetoj pepis kaj
-flirtis en la kanoj aŭ kantante ripozis sur la sagoj, kiuj dum batalo
-enŝoviĝis en la teron kaj nun staris inter la marĉaj floroj,
-similante je floroj, de longe ĉi tie kreskantaj.
-
-
-
-
-ĈAPITRO XXIX.
-
-Samtempa esploro de du kontraŭuloj.
-
-
-Ok tagojn post la batalo la caro akceptis en sia dormoĉambro
-Basmanov'n, ĵus alvenintan el Rjazanjo. La caro jam detale sciis pri la
-batalo, sed Basmanov esperis, ke li la unua rakontos pri ĝi. Li esperis
-alskribi al si sola la honoron de l' venko kaj kiel sekvon de sia
-rakonto li deziris ree ricevi la antaŭan favoron de la caro.
-
-La caro atente aŭskultis, movante la rozarion kaj observante la
-perlornamitan ringon de sia montra fingro. Sed kiam Basmanov, fininte la
-rakonton kaj ekskuinte siajn buklojn, diris memkonfide--"via cara
-moŝto, vi vidas, kiel multe ni laboris por via cara moŝto!", Ivano
-levis la okulojn kaj ekridetis.
-
---Ni ne ŝparis niajn fortojn,--flateme daŭrigis Basmanov,--kaj via
-cara moŝto, certe, bone rekompencos vian fidelan serviston?
-
---Kion vi dezirus, Teodĉjo?--demandis la caro kun ŝajniga bonkoreco.
-
---Plej bone, faru min okolniĉij, por ke oni min plu ne kuraĝu ofendi.
-
-Ivano fikse rigardis lin.
-
---Kaj per kio mi rekompencos la princon Serèbrjanij?--li demandis tute
-neatendite.
-
---Vian malfavoraton?--demandis Basmanov, kaŝante sian konfuzon sub sia
-ordinara senhonteco: kion pli li meritas, ol pendigilon? Li estis
-forkurinta el malliberejo, li kun siaj rabistoj sufiĉe multe malhelpis
-nin: se li ne ektimigus la tatarojn, ni atakus kaj kaptus ilin ĉiujn
-kvazaŭ koturnojn.
-
---Ĉu vere? Kaj mi supozas, ke sen li ree iu tataro alligus vin al sia
-ĉevalo, kiel iam, ĉu vi memoras, Teodĉjo? Ĝi estus ne por la unua
-fojo, vi jam provis ĝin!
-
---Mi jam provis suferi por via cara moŝto, arogante daŭrigis Basmanov:
-mi nur ne provis vian caran dankon. Nek Godunòv, nek Vjàzemskij, nek
-Maluto tiel servas kiel mi, tamen, vi bone rekompencas ilin.
-
---Certe, ili ne tiel servas, kiel vi! Ĉu, ekzemple, ili povas danci,
-kiel vi?
-
---Via cara moŝto,--diris Basmanov, perdante la paciencon: se mi ne
-plaĉas al vi, bonvolu min forpermesi; mi iros for de la kortego.
-
-Basmanov esperis, ke Ivano lin estos retenanta, sed lia foresto el la
-antaŭurbo, anstataŭ revivigi la amon de l' caro por li, ankoraŭ pli
-multe ĝin malpligrandigis: la caro lin forgesis, kaj aliaj favoratoj,
-precipe Maluto, ofendita per la fiereco de Basmanov, utiligis la tempon
-por deturni de li la caran koron.
-
-La plano de Basmanov malsukcesis. Estis videble, ke lia ĉagreno amuzis
-la caron.
-
---Kion fari?--diris la caro kun ŝajniga malĝojo:--kvankam mi enuos sen
-vi, mi, malfeliĉa orfo, kvankam la ŝtataj aferoj eble malprosperos,
-sed kion fari? mi provos ĉion fari sola, per mia malsaĝa kapo! Iru,
-Teodĉjo, iru, kien vi volas! Mi ne deziras vin deteni perforte!
-
-Basmanov ne povis kaŝi plu sian koleron; dorlotita de Ivano, li nun
-tutplene aperigis sian karakteron.
-
---Dankon, via cara moŝto, dankon por via gastameco! Dankon, ke vi pelas
-for vian serviston kiel malbonan hundon! Nun,--aldonis li
-senpripense,--nun mi laŭdos en Ruslando vian caran bonecon! Estu la
-aliaj por vi same bonaj servistoj, kiel estis via Teodora! Multaj pekoj
-ŝarĝas mian konsciencon de post mia servado al vi,--unu nuran pekon mi
-ne konas, mi ne havis rilatojn kun sorĉistoj!
-
-Ivano komence ridetis, sed ĉe la lastaj paroloj lia mieno ŝanĝiĝis.
-
---Sorĉistoj?--li demandis, mirigita, preskaŭ kolera.--Kiu do havas ĉi
-tie rilatojn kun sorĉistoj?
-
---Kiu? Ekzemple, via Vjàzemskij,--respondis Basmanov, brave renkontante
-fiksan rigardon de l' caro.--Jes!--daŭrigis li, ne timigita de la
-terura mieno de Ivano: vi sola nur ne scias, ke kiam Vjàzemskij estas
-en Moskvo, li ĉiunokte vizitas la mueliston en la arbaro, la muelisto
-ja estas sorĉisto, nepre ili kune penas pereigi vian caran moŝton!
-
---Kial vi scias ĉion ĉi?--demandis la caro, trapikante la opriĉnikon
-per esploranta rigardo.
-
-Ĉi tiun fojon Basmanov iom ektimis.
-
---Via cara moŝto,--li rapidis respondi: se mi ĝin scius pli frue, mi
-certe raportus ĉion al via cara moŝto, sed mi nur hieraŭ ekaŭdis de
-liaj servistoj...
-
-La caro enpensiĝis.
-
---Iru!--li diris post mallonga silento: mi esploros la aferon. Ne
-forlasu la antaŭurbon, ĝis kiam mi ordonos!
-
-Basmanov foriris kontenta, ke li sukcesis veki en la suspektema koro de
-l' caro dubon kontraŭ unu el siaj malamikoj, sed samtempe tro malĝoja
-pro la malvarmeco, kun kiu la caro lin akceptis.
-
-Baldaŭ la caro eliris el la dormoĉambro en sian akceptejon, sidiĝis
-en apogseĝon kaj, ĉirkaŭita de opriĉnikoj, aŭskultis raportojn de
-l' bojaroj, alvenintaj el Moskvo kaj el aliaj urboj. Disdoninte siajn
-ordonojn, detale pridiskutinte kun ili ĉiujn bezonojn de l' ŝtato, la
-rilatojn kun fremdaj landoj, la rimedojn kontraŭ la invado de tataroj
-en Ruslandon, Ivano demandis, ĉu ĉiuj petantoj jam estas akceptitaj?
-
---Bojaro Druĵino Andrèeviĉ Morozov,--anoncis stolniko[43],--humile
-salutas vian caran moŝton kaj petas, ke vi permesu al li aperi antaŭ
-viaj helaj okuloj!
-
---Morozov?--demandis Ivano:--ĉu li ne forbrulis kun sia domo? Vivema
-estas la maljuna hundo! Bone. Mi demetis de li mian malfavoron, li
-eniru!
-
-La stolniko eliris. Baldaŭ la aro da korteganoj donis lokon al bojaro
-Morozov, kiu, subtenata de siaj du servistoj, alproksimiĝis al la caro
-kaj falis teren antaŭ li.
-
-Ĉies okuloj sin turnis al la maljuna bojaro. Lia vizaĝo estis pala, li
-multe malgrasiĝis, sur la frunto estis videbla la cikatro, postsigno de
-la sabra vundo, farita de Vjàzemskij; sed liaj enfalintaj okuloj
-aperigis la antaŭan fortan volon, kaj sur liaj kunigitaj brovoj kuŝis
-la antaŭa sigelo de nevenkebla obstineco.
-
-Kontraŭ la kutimo de l' kortego, liaj vestoj ne estis luksaj.
-
-Ivano silente rigardis lin.
-
-Kiu sciis legi la carajn rigardojn, tiu legus nun kaŝitan malamon kaj
-plezuron vidi la malamikon humiliĝintan, sed malatenta observanto povus
-nomi la rigardon de Ivano eĉ bonkora.
-
---Druĵino Andrèeviĉ!--li diris grave, sed afable: mi demetis de vi
-mian malfavoron; kial do vi surhavas tiajn vestojn?
-
---Via cara moŝto,--respondis la bojaro restante surgenue: ĉu luksaj
-vestoj konvenas al tiu, kies domon forbruligis viaj opriĉnikoj, kies
-edzinon ili forrabis? Via cara moŝto,--li daŭrigis per firma voĉo: mi
-humile plendas al vi kontraŭ via opriĉniko, Afonĉjo Vjàzemskij!
-
---Leviĝu!--diris la caro: kaj rakontu ĉion laŭvice. Se iu el miaj
-opriĉnikoj vin ofendis, mi ne indulgos lin eĉ se li estus plej intima
-mia servisto.
-
---Via cara moŝto!--daŭrigis Morozov ĉiam surgenue: li mem venu,
-Afonĉjo! Li respondu en mia ĉeesto al via cara moŝto!
-
---Bone!--konsentis la caro post pripenso: vi estas prava! La plendato
-devas scii, pri kio oni lin kulpigas. Venigu Vjàzemskij'n! Kaj vi,--li
-sin turnis al la servistoj de Morozov, kiuj humilege staris
-flanke:--levu vian bojaron kaj sidigu lin sur benkon, ke li atendu la
-plendaton.
-
-De post la ruinigo de l' domo de Morozov pasis pli ol du monatoj.
-Vjàzemskij jam resaniĝis post la ricevitaj vundoj. Kiel antaŭe, li
-loĝis en la antaŭurbo, sed, nenion sciante pri la sorto de Heleno,
-kiun neniu el liaj kurieroj povis trovi, li estis ankoraŭ pli malgaja,
-ol antaŭe, li tre malofte sin montris ĉe la kortego, pretekstante
-sian malsanon, ne partoprenis en festenoj kaj kelkaj lin opiniis eĉ iom
-freneza. Al la caro ne plaĉis lia foresto dum komunaj preĝoj aŭ
-festenoj; sed, sciante pri la malfeliĉa aventuro kun Heleno, li
-alskribis la konduton de Vjàzemskij al amturmentoj kaj estis indulgema
-por li. Nur post la interparolo kun Basmanov ĉi tiu konduto ekŝajnis
-al li suspektinda. La plendo de Morozov donis bonan okazon multon ekscii
-per samtempa esploro de ambaŭ kontraŭuloj,--jen kial la caro akceptis
-Morozov'n pli afable, ol la korteganoj estis atendintaj.
-
-Baldaŭ venis Vjàzemskij. Lia eksteraĵo ankaŭ multe ŝanĝiĝis. Li
-ŝajnis esti pli aĝa per kelkaj jaroj, la trajtoj de lia vizaĝo
-fariĝis pli akraj, kaj la vivo kvazaŭ alcentriĝis en liaj fajraj,
-malkvietaj okuloj.
-
---Venu, venu, Afonĉjo?--diris la caro,--alproksimiĝu ankaŭ vi,
-Druĵino! Diru, en kio konsistas via plendo? Diru malkaŝe, rakontu
-ĉion, kiel ĝi okazis!
-
-Druĵino Andrèeviĉ alproksimiĝis al la caro. Starante apud
-Vjàzemskij, sed ne rigardante lin, li detale rakontis ĉiujn
-cirkonstancojn de l' atako.
-
---Ĉu li rakontis la veron?--demandis la caro, sin turnante al
-Vjàzemskij.
-
---Jes, via cara moŝto!--respondis Vjàzemskij, kiun mirigis la demando
-de l' caro, ĉar la caro jam de longe ĉion sciis.
-
-La vizaĝo de l' caro malsereniĝis.
-
---Kiel vi kuraĝis fari tion?--li diris kaj direktis al Vjàzemskij sian
-severan rigardon:--ĉu mi permesas, ke miaj opriĉnikoj estu rabistoj?
-
---Vi scias, via cara moŝto,--respondis Vjàzemskij, pli kaj pli
-miregante: vi scias, ke la domo estis rabita ne laŭ mia ordono, kaj se
-la bojarinon mi forkondukis, mi havis ja vian permeson!
-
---Mian permeson?--demandis la caro, akcentante ĉiun vorton.--Kiam mi
-donis al vi tian permeson?
-
-Tiam Vjàzemskij komprenis, ke li ne devus sin apogi sur la aludo de l'
-caro Ivano dum festeno, aludo, kiun Vjàzemskij konsideris kiel
-rajtigilon por forkonduki perforte Helenon. Ne divenante ankoraŭ la
-celon, kiu igas la caron nei tiun aludon, li tamen komprenis, ke li
-devas ŝanĝi la manieron de sia defendo. Ne la timo aŭ la deziro
-konservi la vivon, kiu, ĉe la ŝanĝebla karaktero de Ivano, ĉiam
-povis esti en danĝero, decidigis Vjàzemskij'n serĉi senkulpiĝon. Li
-ankoraŭ ne perdis la esperon retrovi Helenon, kaj ĉiuj rimedoj
-ŝajnis al li taŭgaj por tia celo.
-
---Via cara moŝto!--li diris:--pardonu, vi ne estis permesinta al mi
-forkonduki la bojarinon. Jen kiel okazis la afero! Vi sendis min Moskvon
-por demeti la malfavoron de l' bojaro Druĵino Morozov, kaj la bojaro,
-kiel vi scias, de longe konsideras min kiel malamikon, ĉar mi iam estis
-konanta kun lia edzino, amindumis ŝin... Kiam mi alvenis en lian domon,
-li decidis kune kun princo Serèbrjanij min mortigi. Post tagmanĝo ili
-kun siaj servistoj atakis nin per plej perfida maniero; ni komencis nin
-defendi, kaj la bojarino, lia edzino, konante la kruelan karakteron de
-sia edzo, ne deziris resti ĉe li, kaj elpetis, ke mi ŝin kunprenu. Si
-forlasis lian domon tute propravole, sed ĉar mi en la arbaro svenis, mi
-ne scias, kio fariĝis al ŝi, kie ŝi estas. Kredeble, bojaro Morozov
-trovis ŝin kaj kaŝas ŝin ie, eble li jam mortigis ŝin! Ne
-li,--daŭrigis Vjàzemskij kun ĵaluza rigardo al Morozov: ne li devus
-plendi, mi mem, via cara moŝto, kulpigas la bojaron pri tio, ke li kun
-Nikito Serèbrjanij estis min atakinta en sia domo!
-
-La caro ne atendis tian turniĝon. La kalumnio de Vjàzemskij estis
-okulvidebla, sed Ivano tute ne intencis ĝin refuti. Morozov nun
-unuafoje ekrigardis sian kontraŭulon.
-
---Mensogas la malbenita hundo!--li diris, malestimege rigardante lin de
-la kapo ĝis la piedoj: ĉiu lia vorto estas abomeninda mensogo; mi
-estas preta kisi la krucon por atesti la veron! Via cara moŝto! ordonu,
-ke li, malbenito, redonu al mi mian edzinon, kun kiu min kunligas la
-leĝo kristana!
-
-Ivano ekrigardis Vjàzemskij'n!
-
---Kion vi diros?--demandis li kun la mieno de kvazaŭ senpartia
-juĝisto.
-
---Mi jam diris al vi, via cara moŝto, ke mi kunprenis la bojarinon,
-plenumanta ŝian propran peton; kiam survoje mi perdis multe da sango,
-miaj servistoj trovis min svenintan en arbaro. Apud mi estis nek la
-ĉevalo, nek la bojarino, oni min transportis en la muelejon, kie la
-maljuna muelisto per sorĉvortoj haltigis la sangfluon. Nenion plu mi
-scias.
-
-Vjàzemskij ne supozis, ke, rakontante pri la muelisto, li plifortigas
-en la caro lian jam naskiĝintan suspekton kaj kredebligas la vortojn de
-Basmanov, sed Ivano ne aperigis atenton pri ĉi tiu cirkonstanco, li nur
-notis ĝin en sia memoro por profiti, kiam alvenos la tempo; dume li
-kaŝis siajn pensojn sub la masko de senpartieco.
-
---Ĉu vi aŭdis?--li diris al Vjàzemskij: la bojaro Druĵino estas
-preta kisi la krucon por atesti la veron! Kiamaniere vi vin senkulpigos
-antaŭ li?
-
---La bojaro ĉion povas diri,--respondis Vjàzemskij, decidiĝinta,--kio
-ajn okazus--sin defendi ĝis la fino:--estas lia volo kalumnii min;
-tamen mi kulpigas lin pri mia vundo, kaj mi mem ankaŭ kisos la krucon
-por atesti mian veron!
-
-Murmuro trakuris la ĉeestantaron. Ĉiuj opriĉnikoj sciis, kiamaniere
-okazis la atako, kaj malgraŭ alkutimiĝo al krimoj ne ĉiu el ili
-kuraĝus ĵuri malveraĵon.
-
-Ivanon mem mirigis la aroganteco de Vjàzemskij, sed sammomente li
-komprenis, ke per ĝi li povas pereigi malamegatan Morosov'n,
-konservante la ŝajnon de severa justeco.
-
---Fratoj!--li diris, sin turnante al la ĉeestantoj: bonvolu atesti, ke
-mi deziris ekscii la veron. Mi ne havas la kutimon juĝi, ne
-aŭskultinte sinpravigon. Tamen estas neeble, ke en la sama proceso
-ambaŭ partioj kisu la krucon por atesti la veron... Nepre unu el la
-kontraŭuloj ĵurus malvere. Kiel bona paŝtisto, gardanta mian
-ŝafaron, mi ne volas permesi, ke iu pereigu sian animon. Morozov kaj
-Vjàzemskij estu juĝotaj per Dia juĝo. Mi donas al ili batalkampon ĉi
-tie, sur la Ruĝa Placo. Post dek tagoj ili aperu kun siaj helpantoj kaj
-atestantoj! Al kiu Dio donos la venkon, tiu estos pura ankaŭ antaŭ mi;
-kiu malvenkos, tiu, se li restos viva, akceptu samloke mortpunon pere de
-ekzekutisto!
-
-La verdikto de Ivano forte impresis la ĉeestantaron. Kiel multaj
-opiniis, ĝi por Morozov egalis la mortverdikton, ĉar estis pli ol
-dubeble, ke la maljuna bojaro povus kontraŭbatali la junan kaj fortan
-Vjàzemskij'n. Oni supozis, ke li forrifuzos la duelon aŭ almenaŭ
-petos la permeson sin anstataŭigi per dungota batalanto. Sed Morozov
-kliniĝis antaŭ la caro kaj diris per trankvila voĉo:
-
---Ĝi estu laŭ via volo, via cara moŝto! Mi estas maljuna kaj malsana,
-jam delonge mi ne estis surmetanta kirason; tamen en Dia juĝo venkas ne
-la forto, sed la vero! Mi esperas havi la helpon de Dio, kiu ne forlasos
-min en mia prava afero kaj aperigos antaŭ via cara moŝto kaj antaŭ
-ĉiuj homoj malpravecon de malamiko mia.
-
-Aŭdinte la caran verdikton, Vjàzemskij komence ekĝojis, sed la
-memkonfido de Morozov iom konfuzis lin. Li ekmemoris, ke, laŭ komuna
-kredo, en juĝa duelo Dio neeviteble donas venkon al la vera partio, kaj
-dubo pri sukceso kontraŭvole enrampis lian animon.
-
-Tamen, subpreminte nun la konfuziĝon, li ankaŭ kliniĝis antaŭ la
-caro kaj diris:
-
---Fariĝu laŭ via volo, via cara moŝto!
-
---Iru,--diris Ivano: serĉu atestantojn por vi, kaj post dek tagoj, je
-tagiĝo, vi ambaŭ estu sur la Ruĝa Placo, kaj ve al tiu, kiu ne venkos
-en la batalo!
-
-Ĵetinte al ili ambaŭ traigan neklarigeblan rigardon, la caro leviĝis
-kaj foriris en siajn ĉambrojn. Morozov eliris el la ĉambrego
-dignoplena, postsekvata de siaj servistoj, tute ne atentante la
-ĉirkaŭantajn opriĉnikojn.
-
-
-
-
-ĈAPITRO XXX.
-
-La ensorĉita sabro.
-
-
-La sekvantan tagon Vjàzemskij forveturis Moskvon.
-
-Alitempe, sin pretigante al duelo, li fidus al siaj fortoj, al sia
-lerteco. Sed nun la afero rilatis Helenon. Ĝi ne estis simpla duelo, la
-rezultato dependis de Dia juĝo, kaj la princo sentis sian malpravecon;
-do, kiom malestiminda estus por li Morozov dum ordinara batalo, nun li
-timis ĉielan fulmkoleron, li timis, ke dum la duelo liaj manoj
-rigidiĝos aŭ senmoviĝos. La timo estis des pli forta, ke liaj antaŭ
-nelonge resaniĝintaj vundoj ankoraŭ doloris kaj ke li de tempo al
-tempo sentis malfortecon. La princo volis nenion preterlasi por certigi
-al si la venkon. Kaj li decidis sin turni al la konata muelisto, preni
-de li iun ajn sorĉradikon kaj tiamaniere fari siajn ekbatojn
-nerebateblaj.
-
-Meditoplena kaj ekscitita li rajdis malrapide tra arbaro, kliniĝante de
-tempo al tempo en la selo por rigardi la vojetojn, kovritajn de filiko.
-Post multaj turniĝoj li fine trovis pli bonan vojon, ĉirkaŭrigardis,
-rekonis la signojn, faritajn sur arboj kaj ektrotis. Baldaŭ aŭdiĝis
-bruado de mueleja rado. Alproksimiĝinte, la princo tra la bruado
-distingis homan voĉon. Li haltis, elseliĝis kaj, alliginte la ĉevalon
-al avelarbo, paŝe aliris la muelejon. Ĉe la dometo staris ies
-rajdĉevalo, riĉe jungita. La muelisto interparolis kun belstatura
-viro, kies vizaĝon Vjàzemskij ne povis vidi, ĉar la nekonato turnis
-al li la dorson, preta surseliĝi.
-
---Vi estos kontenta, via bojara moŝto,--parolis al li la muelisto, jese
-kapoklinante: vi estos kontenta! Ree vin ekamos la caro kaj, estu mi
-samloke mortigita de tondro, se ne pereos Vjàzemskij kaj ĉiuj viaj
-malamikoj! Estu trankvila, ĉar kontraŭ tirliĉo[10] neniu povas
-elteni!
-
---Bone!--respondis la vizitinto, surĉevaliĝante: sed, maljuna diablo,
-memoru nian interkonsenton: se mi ne havos sukceson, mi pendigos vin
-kiel hundon!
-
-La voĉo ŝajnis al Vjàzemskij konata, sed la rado bruis tiom forte, ke
-li ne povis kompreni, kiu estis la vizitanto.
-
---Kial vi ne havos sukceson, karulo?--daŭrigis la muelisto, profunde
-kliniĝante: nur ne demetu de vi la tirliĉon, kaj kiam vi estos
-parolanta kun la caro, rigardu lin gaje kaj rekte en okulojn, kuraĝe
-rigardu, karulo, ne aperigu timon, diru al li ŝercojn kaj spritaĵojn,
-kiel antaŭe, kaj, estu mi anatemota, se vi ne ricevos ree la caran
-favoron!
-
-La rajdanto turnis la ĉevalon kaj, ne rimarkinte Vjàzemskij'n,
-pretertrotis apud li.
-
-La princo rekonis Basmanov'n, kaj lia ĵaluza imago ekbolis. Okupita per
-unu sola penso pri Heleno, li komence ne atentis la parolojn de la
-muelisto, sed, aŭdinte sian nomon, li eksuspektis en Basmanov novan
-neatenditan konkuranton.
-
-Dume la muelisto, kiam Basmanov forrajdis, sidiĝis apud la muro de sia
-domo kaj komencis kalkuli la orajn monerojn. Li gaje ridetadis,
-transmetante ilin el unu manplato en la alian. Subite li eksentis sur
-sia ŝultro pezan manon. La maljunulo ektremis, salte leviĝis kaj
-preskaŭ mortis pro teruro, kiam liaj okuloj renkontis la nigrajn
-okulojn de Vjàzemskij.
-
---Pri kio vi, sorĉisto, parolis kun Basmanov?--demandis Vjàzemskij.
-
---Ho, karulo!--eldiris la muelisto, sentante tremadon en la piedoj: via
-princa moŝto, Afonasjo Ivànoviĉ, kiel vi fartas?
-
---Respondu!--ekkriis Vjàzemskij, kaptante la mueliston je la gorĝo kaj
-trenante lin al la rado: respondu, kion vi pri mi parolaĉis?
-
-Kaj li ŝovis la maljunulon al la rado.
-
---Karulo mia!--ekĝemis la muelisto: mi ĉion diros, ĉion diros al via
-princa moŝto, nur lasu min viva!
-
---Pro kio estis ĉe vi Basmanov?
-
---Pro radiko, karulo, pro tirliĉo! Mi ja sciis, ke vi estas ĉi tie, ke
-vi ĉion aŭdas, ho, karulo, tial mi intence parolis pli laŭte por ke
-vi povu ekscii la planon de Basmanov pereigi vian princan moŝton!
-
-Vjàzemskij forpuŝis la mueliston flanken.
-
-La maljunulo komprenis, ke pasis jam la unua eksplodo de kolero.
-
---Kiel kolerema vi estas, karulo!--diris li, sin levante de l' tero.--Mi
-ja diris al vi, mi sciis, ke via princa moŝto estas proksime, de la
-mateno mi jam atendas vin, karulo.
-
---Nu, kion do volas Basmanov?--demandis la princo per moligita voĉo.
-
-La muelisto dume jam tute rekuraĝiĝis.
-
---Basmanov rakontis al mi,--li diris kun konfidema mieno: ke la caro
-ĉesis lin ami, ke vin li pli multe amas, kaj ke nur al vi, al Godunòv
-kaj al Maluto li havas favoron. Tial Basmanov insiste petis, ke mi donu
-al li tirliĉon.--"Donu,--li diris,--tirliĉon, por ke mi ree povu havi
-la caran favoron kaj por ke ilin la caro ĉesu ami kaj malfavoru!" Kion
-mi devis fari kontraŭ li, kiam li kvazaŭ algluiĝis al mi? Ĉu eble
-estis disputi kun li? Nu, mi donis al li radiketon, kompreneble ne
-ĝustan, tute simplan radiketon, nur ke li min lasu viva! Ĉu mi povus
-doni al li tirliĉon, por ke lin la caro ekamu pli multe ol vin!
-
---Diablo lin prenu!--trankvile diris Vjàzemskij: ĉu amas lin la caro,
-ĉu ne--tio min ne rilatas. Ne pro tio mi venas al vi! Ĉu vi ion
-eksciis, maljunulo, pri la bojarino?
-
---Ne, kara princo, nenion certan. Mi ja parolis al viaj kurieroj, ke
-estas neeble ekscii. Kiel multe mi penadis por via princa moŝto! Sep
-noktojn unu post alia mi rigardis sub la radon. Rajdas la bojarino tra
-arbaro, mi vidas, duope kun maljuna viro, malgajega ŝi estas, kaj la
-viro ŝin konsolas, kaj nenio plu estas videbla; la akvo malklariĝas
-kaj nenion plu videbligas, karulo!
-
---Kun maljuna viro? sekve, kun Morozov? Kun la edzo?
-
---Ne, karulo: Morozov estas pli dika kaj li portas alian veston. La viro
-surhavis simplan kaftanon, ne bojaran, li devas esti simplulo!
-
-Vjàzemskij enpensiĝis.
-
---Maljunulo!--diris li subite: ĉu vi povas ensorĉi sabron?
-
---Kial ne? Sed, karulo, ĉu vi bezonas, ke la sabro haku, aŭ ke ĝi
-estu malakra?
-
---Kompreneble, ke ĝi haku, arbara koboldo!
-
---Okazas, princo, oni ensorĉadas malamikan sabron, por ke ĝi fariĝu
-malakra kaj rompiĝu kontraŭ kiraso...
-
---Mi bezonas ensorĉi la propran sabron. Mi devas dueli kaj mi nepre
-devas mortigi mian malamikon, ĉu vi aŭdas, maljunulo?
-
---Mi aŭdas, karulo, mi aŭdas! Kial ne aŭdi?
-
-Kaj la maljunulo komencis mediti: kun kiu li duelos? Kiu estos lia
-malamiko? Ĉu eble Basmanov? Dubeble! Li tuj parolis pri li malestime,
-kaj la princo ne estas homo lerta por kaŝi siajn pensojn. Eble kun
-Serèbrjanij? Sed la muelisto sciis de Miĥeiĉ, ke Serèbrjanij estis
-malliberigita, kaj li aŭdis de l' kurieroj de Vjàzemskij kaj ankaŭ de
-kelkaj kamaradoj de Ringo, ke la rabistoj liberigis la princon kaj
-forveturigis lin. Sekve ne kun Serèbrjanij. Restas bojaro Morozov. Li
-pro forrabo de la edzino povus fari duelpostulon al Vjàzemskij. Kvankam
-li estas tro maljuna, sed en juĝa duelo estas permesate sin
-anstataŭigi per alia duelonto. Sekve,--decidis la muelisto: la princo
-Vjàzemskij duelos aŭ kontraŭ Morozov, aŭ kontraŭ lia dungoto.
-
---Permesu al mi, kara princo,--li diris,--ĉerpi akvon por rigardi vian
-kontraŭulon!
-
---Agu, kiel vi scias!--respondis Vjàzemskij kaj sidiĝis enpensema sur
-faligitan arbostumpon.
-
-La muelisto alportis el la domo sitelon, ŝovis ĝin sub la radon kaj,
-ĉerpinte akvon, starigis ĝin apud la princo.
-
---Ho, ho!--li diris, kliniĝinte super la sitelo kaj fikse rigardante la
-akvon: jen mi vidas vian kontraŭulon, princo, nur mi ne povas kompreni!
-Li estas tro maljuna... Vin ankaŭ mi vidas, princo, jen vi elpaŝas
-kontraŭ li...
-
---Nu, nu?--demandis Vjàzemskij, vane penante ion vidi en la akvo de la
-sitelo.
-
---Anĝeloj protektas la maljunulon,--daŭrigis la muelisto mistertone
-kaj kvazaŭ miregante pri tio, kion li vidis: la fortoj ĉielaj lin
-protektas; estos malfacile ensorĉi vian sabron, princo kara!
-
---Kaj min neniu protektas?--demandis Vjàzemskij, kontraŭvole tremante.
-
-La muelisto rigardis ĉiam pli fikse, liaj okuloj fariĝis tute
-senmovaj; ŝajnis, ke li, komence mistifikante la princon Vjàzemskij,
-estis surprizita per efektive terura vizio.
-
---Via princa moŝto ankaŭ havas protektantojn... Sed, jen, mi ree
-nenion vidas, la akvo malklariĝis!
-
-Li suprenlevis la kapon, kaj Vjàzemskij rimarkis, ke grandaj ŝvitgutoj
-ruliĝis de sur lia frunto.
-
---Vi ankaŭ havas protektantojn, via princa moŝto,--flustris li
-tememe.--Estas eble ensorĉi vian sabron!
-
---Prenu!--diris la princo, nudigante la pezan sabron: prenu, ensorĉu!
-
-La muelisto profunde ekspiris, elfosis per la manoj kaveton en la tero,
-enigis tien la sabrotenilon. Piedbatinte la teron ebene, li firmigis la
-tranĉparton pintsupren kaj poste komencis paŝi ĉirkaŭe, dirante
-ensorĉigajn parolojn.......
-
-...Fininte, li eligis la sabron kaj redonis ĝin al la princo,
-forskuinte de la tenilo la teron kaj zorge viŝinte ĝin per sia basko.
-
---Bonvolu ricevi, princo Afonasjo Ivànoviĉ! Bone ĝi servos al vi, se
-nur via kontraŭulo ne trempos sian sabron en sanktan akvon.
-
---Sed se li trempos?
-
---Tiam nenio estas farebla, princo kara! Kontraŭ sankta akvo ensorĉita
-fero ne havas forton. Cetere mi povas helpi al vi. Mi donos al vi
-marĉan golubec'n[12], kaj vi enmetu ĝin en saketon kaj pendigu al la
-kolo, tiam vi povos deturni flanken la okulojn de l' malamiko.
-
---Donu al mi la golubec'n!--diris Vjàzemskij.
-
---Volonte, karulo; por vi, karulo, mi ne povas esti avara!
-
-La maljunulo eniris la dometon kaj alportis ion enkudritan en ĉifonon.
-
---Ne facile ĝi estas akirita,--li diris, kvazaŭ ne volante fordoni la
-herbon: kun granda peno mi ĝin proprigis al mi. Se oni ne ĝustatempe
-ĝin serĉas en la marĉo, oni vidas teruraĵon--Dio gardu!
-
-La princo prenis la enĉifonigitan herbon kaj ĵetis al la sorĉisto
-sakon, plenan de ormoneroj.
-
---Dio rekompencu vian princan moŝton!--diris la maljunulo kun profunda
-saluto.--Ankoraŭ mi havas ion por diri al vi, karulo: atendante la
-duelon, vi ne devas plu viziti preĝejon, aŭskulti la meson, alie mia
-ensorĉaĵo desaltos de l' sabropinto.
-
-Vjàzemskij nenion respondis kaj sin direktis jam al sia ĉevalo, sed
-subite li haltis.
-
---Ĉu vi povas ekscii nun, kiu el ni restos viva?
-
-La muelisto ŝanceliĝis.
-
---Vi, kredeble, restos viva, karulo! Ĉu vi povas ne resti viva? Jam
-delonge mi antaŭdiris al vi: ne per glavo vi pereos!
-
---Rigardu ankoraŭ unu fojon en la sitelon!
-
---Por kio, kara princo? Nuntempe ne estas eble ion ekvidi, jam la akvo
-malklariĝis.
-
---Ĉerpu freŝan akvon!--ordonis Vjàzemskij.
-
-La muelisto nevolonte obeis.
-
---Nu, kion vi vidas?--senpacience demandis la princo.
-
-La maljunulo sin klinis super la sitelo kun videbla abomeno.
-
---Nek vin, nek vian kontraŭulon mi vidas!--diris li, paliĝante: mi
-vidas placon, multe da homoj, multe da kapoj pendas sur stangoj, kaj
-flanke fajro finbrulas, kaj homaj ostoj tie, alĉenigitaj al paliso...
-
---Kies kapojn vi vidas sur stangoj?--demandis Vjàzemskij, plena je
-nevola teruro.
-
---Mi ne vidas, karulo, ĉio ree malklariĝis, nur la fajro brulas, kaj
-ies ostoj estas videblaj ĉe la paliso.
-
-La muelisto kun peno levis la kapon kaj, ŝajne, nevolonte sin deturnis
-de super la sitelo. Li havis konvulsiojn, lia frunto ŝvitis,
-ĝemsopirante li alrampis ĝis antaŭ la pordo de sia dometo kaj tie
-falis senkonscia.
-
-Vjàzemskij revenis al sia ĉevalo, surseliĝis kaj pensoplena ekrajdis
-Moskvon.
-
-
-
-
-ĈAPITRO XXXI.
-
-Dia juĝo.
-
-
-Dum foresto de Vjàzemskij, Maluto ricevis gravan ordonon de l' caro:
-preni servistojn de Vjàzemskij kaj per turmentegoj rakontigi ilin, ĉu
-Afonasjo Ivànoviĉ vizitis la muelejon de la sorĉisto, kiom da fojoj,
-kaj kion ĝuste li intencis kontraŭ la caro.
-
-La plej multaj nenion konfesis, sed kelkaj ne eltenis la turmentegon kaj
-jesis ĉion, kion Maluto ordonis. Ili atestis, ke la princo havas
-rilatojn kun la muelisto por pereigi la caron; ke li foje elprenis la
-teron el la postsigno de l' cara piedo kaj bruligis la teron en la
-fajro; kelkaj eĉ atestis, ke Vjàzemskij rilatas kun princo Vladimir
-Andrèeviĉ[91] por helpi al li akiri la caran tronon. Kvankam tute
-sensencaj kaj senenhavaj, ĉiuj ĉi atestoj zorge estis registrataj de
-oficistoj, ĉeestantaj la turmentegon, kaj poste estis legataj al la
-caro. Ĉu la caro opiniis ilin veraj aŭ ne,--Dio scias! Sed li
-malpermesis al Maluto malkovri al Vjàzemskij, post lia reveno, la
-kaŭzon, kial liaj servistoj estis kaptitaj, kaj ordonis diri al li, ke
-ili estas suspektataj kiel ŝtelintaj el cara provizejo. Tamen en iliaj
-atestoj restis multe da malsamaĵoj, kaj Ivano venigis Basmanov'n, por
-ke li ripetu ĉion, kion li certigis esti aŭdinta el la buŝo de ĉi
-tiuj servistoj de Vjàzemskij.
-
-Oni ne trovis Basmanov'n en la antaŭurbo. Hieraŭ li forveturis
-Moskvon. Kaj la caro koleris, ke li kuraĝis forveturi, malobeinte al la
-cara ordono. Maluto utiligis la fakton por veki suspekton kontraŭ
-Basmanov mem.
-
---Kiu scias, via cara moŝto,--li diris,--kial li malobeis al vi? Eble,
-li estas kunkulpulo de Vjàzemskij, eble li intence denuncis lin por pli
-certe pereigi vian caran moŝton!
-
-La caro ordonis al Maluto kaŝi dumtempe ĉi tiujn suspektojn kaj, kiam
-Basmanov revenos, ne montri al li, ke lia forestado estis rimarkita.
-
-Dume venis la tago, destinita por la juĝa duelo. Antaŭ tagiĝo multe
-da homoj amasiĝis sur la Ruĝa Placo; ĉiuj fenestroj, ĉiuj tegmentoj
-estis plenplenaj de scivoluloj. La sciigo pri la eksterordinara duelo
-multe disvastiĝis en la ĉirkaŭaĵo. La famaj nomoj de la duelontoj
-altiris multe da popolo el diversaj vilaĝoj kaj urboj, eĉ el Moskvo
-venis homoj ĉiurangaj por vidi, al kiu Dio donos venkon en ĉi tiu
-duelo.
-
---Nu, karulo!--diris iu elegante vestita harpisto al sia kamarado,
-vastkorpa junulo kun bonanima, iom malsaĝeta vizaĝo: iru antaŭen,
-eble vi sukcesos atingi la unuan vicon. Kiom da homoj! Permesu, karuloj,
-donu lokon al ni, venintaj el Vladimiro, ni ankaŭ volas vidi la Dian
-juĝon!
-
-Sed liaj petegoj restis sensukcesaj. La arego estis tro densa, tiel ke
-se eĉ oni volus, ne eble estis doni lokon.
-
---Iru do, foko!--ree diris la harpisto, puŝante antaŭen sian
-kamaradon: ĉu vi ne povas veni antaŭen?
-
---Por kio ne?--apatie demandis la junulo.
-
-Kaj per sia fortega ŝultro li komencis fari al si la vojon tra la
-amaso, disŝovante la homojn kvazaŭ per fera kojno. Oni kriis, oni
-insultis, sed la du kamaradoj moviĝis antaŭen, nenion atentante.
-
---Dekstren, pli dekstren,--komandis la pli aĝa: por kio vi iras
-maldekstren, malsaĝulo? Iru tien, kie staras ponardegoj!
-
-La loko, kiun montris la harpisto, estis preparita por la caro mem. Tie
-staris ligna estrado, tegita per ruĝa tuko, sur la estrado--apogseĝo
-por la caro, ĉirkaŭita de kelkdekoj da opriĉnikoj kun elingigitaj
-ponardegoj kaj sabroj. Aliaj opriĉnikoj staris antaŭ la ĉeno,
-ĉirkaŭanta la duelkampon, la vastan lokon, preparitan por batalo,
-okazonta piedire aŭ surĉevale, laŭ interkonsento de la duelontoj. La
-opriĉnikoj forpuŝadis la homojn, kiuj premegis unu la alian apud la
-ĉeno.
-
-Malrapide traborante al si la vojon, la harpisto kaj la forta junulo
-atingis fine la duelkampon.
-
---Kien vi ŝovas vin?--ekkriis unu opriĉniko kaj volis ilin ekbati.
-
-La junulo malfermis la buŝon kaj embarase sin turnis al sia kamarado,
-sed ĉi tiu demetis per ambaŭ manoj sian lanan ĉapon kun orkolora
-rubando kaj pava plumo kaj, kelkfoje kliniĝinte antaŭ la opriĉnikoj,
-komencis peti:
-
---Permesu, bonaj sinjoroj, al ni, harpistoj el Vladimiro, rigardi la
-Dian juĝon! El la urbo Vladimiro ni ĵus venis! Permesu al ni resti ĉi
-tie, sinjoroj!
-
-Kaj kun ruza, flatema rideto li aperigis el sub sia nigra barbo la
-blankajn dentojn.
-
---Bone!--respondis la opriĉniko: staru ĉi tie, malantaŭen vi jam ne
-sukcesos nun veni; nur trankvile staru kaj ne venu pli antaŭen, por ke
-mi ne forhaku viajn kapojn!
-
-Sur la duelkampo promenis atestantoj de ambaŭ partioj kaj oficistoj,
-tie staris ankaŭ bojaro kaj okolniĉij[16], kiuj devis gardi la
-duelkampon, kaj du diakoj[52], kies devo estis observi ordon dum la
-duelo. Unu el la diakoj tenis la leĝaron, verkitan ankoraŭ ĉe la
-granda princo Ivano Vasìljeviĉ III, kaj interparolis kun sia kamarado
-pri diversaj eblaĵoj dum duelo.
-
---"Kaj se ili venos al duelkampo",--li legis el la libro: "kaj tie ili
-deziros paciĝi"... Subite liaj vortoj estis interrompitaj per aklamoj:
-
---La caro! la caro!... Ĉiuj ekscitiĝis kaj demetis la ĉapojn.
-
-Ĉirkaŭita de multaj opriĉnikoj, Ivano alrajdis al la duelkampo,
-deĉevaliĝis, supreniris la ŝtupojn de l' estrado kaj, salutinte la
-popolon, sidiĝis en sian apogseĝon kun mieno de homo, preta rigardi
-ion tre interesan.
-
-Malantaŭ li kaj ĉirkaŭe staris liaj korteganoj.
-
-Samtempe eksonoris ĉiuj sonoriloj de ĉiuj antaŭurbaj preĝejoj, kaj
-de du kontraŭaj flankoj aperis sur la duelkampo Morozov kaj
-Vjàzemskij, ambaŭ vestitaj por batalo. Riĉa kaj peza, konforma al
-antikva kutimo estis la armaĵo de Morozov, arĝento kaj oro kovris lin
-kaj lian belan fortan rajdĉevalon... Malrapide kaj egalpaŝe iris la
-ĉevalo, levante la belajn vilajn krurojn kaj fleksante la dikan kolon,
-kaj kiam Morozov haltigis ĝin je distanco de ĉirkaŭ kvin klaftoj
-antaŭ sia kontraŭulo, la ĉevalo komencis balanci sian densan ondantan
-kolhararon, atingantan ĝis la tero, mordi la enbuŝaĵon kaj
-senpacience fosi sablon per siaj fortaj hufoj, montrante ĉe ĉiu ekbato
-la brilantajn najlojn de siaj larĝaj hufferaĵoj. Ŝajne, la granda
-ĉevalo estis inda je sia brava rajdanto, eĉ ĝia blanka hararo
-konformiĝis al la griza barbo de l' bojaro.
-
-La armaĵo de Vjàzemskij estis ne tiel peza. Ankoraŭ ne tute sana post
-siaj lastaj vundoj, li surhavis nur malpezan maŝkirason, ornamitan per
-multekostaj ŝtonoj. Ornamita estis ankaŭ lia malalta, bele elkurbigita
-kasko, provizita per ora sago, kiu devis gardi kontraŭ laŭlarĝaj
-ekbatoj, se oni ĝin tenas antaŭ la vizaĝo. Sed Vjàzemskij pro
-braveco kaj eleganteco levis la sagon supren, tiel ke lia tuta pala
-vizaĝo kaj la nigra barbo restis ne ŝirmitaj kaj la sago aspektis kiel
-ora plumo, ornamanta la kaskon. Ĉe lia flanko pendis la kurbigita
-sabro, ensorĉita de la muelisto, sabro, al kiu nun Vjàzemskij multe
-fidis. Lia bela orgriza, nigravosta ĉevalo estis kovrita de la kapo
-ĝis la vosto per multaj kavaj arĝentaj sonoriletoj, formantaj
-sonorantajn ĉenojn. Ankaŭ al ĉiu kruro estis alligita malgranda
-arĝenta sonorileto.
-
-Jam de longe aŭdiĝis sur la placo laŭta blekado de tiu ĉevalo. Kaj
-nun la bela rajdato levis la kapon, larĝigis siajn flamantajn naztruojn
-kaj, streĉinte sian nigran voston, ĝi komence per malpezaj paŝoj,
-apenaŭ tuŝetante la teron, ekiris renkonte al la ĉevalo de Morozov;
-sed kiam la princo subite devigis ĝin halti, forte ektirinte la
-sonorantajn kondukilojn, la ĉevalo sin ĵetis flanken kaj transsaltus
-la ĉenon, se la rajdanto per lerta mano ne returnigus ĝin sur la saman
-lokon. Tiam ĝi stariĝis sur la postaj piedoj kaj rapide piedbatis la
-teron, penante faligi la rajdanton malantaŭen; sed la princo kliniĝis
-al la selkurbiĝo, malstreĉis la kondukilojn kaj enigis en la ventron
-de l' ĉevalo la akrajn spronojn. La rajdato vigle eksaltis kaj haltis
-kiel ŝtonigita. Neniu haro de ĝia nigra kolhararo moviĝis. Ĝiaj
-sangoplenaj okuloj strabis, kaj sur ĝia orflava haŭto vidiĝis reto da
-plenblovitaj vejnoj.
-
-Kiam, brilante kaj sonante, aperis Vjàzemskij, kovrita kvazaŭ per
-arĝenta kaj diamanta pluvo, la harpisto el Vladimiro ne povis deteni
-sian admiron: pli plaĉis al li la ĉevalo ol la rajdanto.
-
---Brava ĉevalo!--li ekkriis: bonega ĉevalo! Neniam mi vidis tian
-ĉevalon! Multajn ĉevalojn mi vidis, sed nur ne tian!
-
-Kaj li pensis por si mem: se tiu rajdanto sur ĉi tiu ĉevalo venus tiam
-al Malbenita Ŝlimakvo!
-
---Aŭskultu,--li gaje sin turnis al sia kamarado, puŝante lin per
-kubuto: aŭskultu, malsaĝulo, diru, kiu ĉevalo pli al vi plaĉas?
-
---Tiu!--respondis la junulo, montrante per la fingro la ĉevalon de
-Morozov.
-
---Vere? Kial do ne ĉi tiu?
-
---Ĝi estas pli dika!--respondis la junulo apatie.
-
-La harpisto ridegis, sed en la sama momento eksonis la aklamoj de
-heroldoj.
-
---He, vi, homoj!--ili kriis: tuj komenciĝas la juĝa duelo inter la
-cara batalilestro, princo Afonasjo Ivànoviĉ Vjàzemskij, kaj la bojaro
-Druĵino Andrèeviĉ Morozov. La kazo konsistas en senhonorigo, atako
-kaj forrabo de la bojarino, edzino de Morozov! He, homoj! Preĝu al la
-Sankta Triunuo, ke Ĝi sendu venkon al la prava partio!
-
-La placo silentiĝis. Ĉiuj ĉeestantoj komencis sin signadi kruce, kaj
-la bojaro, kiu devis observi la ordon de la duelo, aliris la caron kaj
-demandis lin kun profunda saluto:
-
---Ĉu via cara moŝto ordonas komenci la duelon?
-
---Oni komencu!--respondis Ivano.
-
-La bojaro, la okolniĉij, ĉiuj atestantoj kaj la du diakoj deiris
-flanken.
-
-La bojaro donis signon.
-
-La kontraŭuloj eligis la sabrojn.
-
-Post la dua signo ili devis sin ĵeti unu kontraŭ la alia. Sed subite
-Vjàzemskij ekbalanciĝis en la selo kaj faligis la kondukilojn. Li
-povus fali teren, se la alkurintaj atestantoj kaj oficistoj lin ne
-subtenus kaj ne helpus al li deĉevaliĝi. Liaj ĉevalservistoj tuj
-prenis lian ĉevalon per la brido.
-
---Prenu ĝin!--diris Vjàzemskij, ĉirkaŭrigardante per malklaraj
-okuloj: mi batalos piedire.
-
-Ekvidinte, ke la princo forlasis la ĉevalon, Morozov ankaŭ elseliĝis,
-kaj la ĉevalservistoj forkondukis lian belan ĉevalon.
-
-La oficisto donis al Morozov kaj al Vjàzemskij po unu ŝildo, preparita
-por piedira batalo.
-
-Sed la princo ne havis la fortojn teni sian ŝildon. Liaj kruroj
-fleksiĝis, kaj li ree falus, se oni lin ne subtenus.
-
---Kion vi havas, via princa moŝto?--samtempe ekkriis la oficisto kaj la
-atestanto, kun miro lin rigardante: rekuraĝiĝu, princo, fali antaŭ la
-batalo egalas malvenkon!
-
---Demetu mian kirason!--diris Vjàzemskij, sufokiĝante: demetu la
-kirason! La radiko min sufokas!
-
-Li demetis sian kaskon, disŝiris la kolumon de la kiraso kaj forprenis
-de sia kolo la ŝnureton, al kiu estis alligita la talismano kun
-golubèc.
-
---Estu malbenita la sorĉisto!--li ekkriis, malproksimen ĵetante la
-saketon kun golubèc.--Estu malbenita, li trompis min!
-
-Druĵino Andrèeviĉ aliris la princon kun nuda glavo.
-
---Kapitulacu, hundo!--li diris kaj levis la sabron: konfesu vian krimon!
-
-Oni sin ĵetis inter la du kontraŭuloj.
-
---Ne, mi ne kapitulacos!--diris Vjàzemskij, kaj lia nebula rigardo
-ekflamis per antaŭa kolero!--Vi, maljuna korvo, min senfortigis! vi
-trempis vian sabron en sanktan akvon. Nun mi prenos batalanton
-anstataŭantan, kaj ni vidos, kiu venkos!
-
-Inter la oficistoj komenciĝis disputo: unu certigis, ke Morozov jam
-estas la venkinto; la dua insistis, ke la juĝo ankoraŭ ne okazis, ĉar
-neniu batalo estis.
-
-La caro ne preterlasis la movon de Vjàzemskij kaj ordonis levi kaj
-alporti la objekton, ĵetitan de l' princo. Plena je scivolo kaj timo,
-li ĉirkaŭrigardis la talismanon kaj flustris al Maluto:
-
---Kaŝu ĝin, ĝis kiam mi ĝin bezonos. Kaj nun,--daŭrigis li voĉe:
-princo Vjàzemskij aliru!
-
---Nu, Afonĉjo!--li diris al li, ridetante dusence: videble Morozov
-estas pli forta, ol vi!
-
---Via cara moŝto!--respondis Vjàzemskij, kies vizaĝo estis mortpala:
-mia malamiko per sorĉaĵo malhelpis min! Krome, mi la unuan fojon post
-la malsano surmetas la kirason. Miaj vundoj malfermiĝis: jen, vi vidas
-sangon sub la vesto? Permesu, via cara moŝto, ke mi prenu
-anstataŭanton!
-
-La pretendo de Vjàzemskij estis kontraŭ la reguloj. Kiu ne deziris mem
-batali, devis diri tion pli frue. Post la komenco de la duelo jam ne
-estis permesate anstataŭigi sin per iu ajn. Sed la caro donis sian
-konsenton, ĉar li deziris pereigi Morozov'n.
-
---Bone!--li diris:--la heroldoj voku: eble troviĝos iu pli sperta ol
-vi! Se ne, Morozov estos pravigita, kaj vin mi fordonos al ekzekutisto.
-
-Oni prenis la princon sub la brakoj kaj forkondukis lin. Baldaŭ aperis
-heroldoj, kiuj malrapide paŝis laŭlonge de l' ĉeno kaj vokis
-laŭtvoĉe:
-
---Kiu el antaŭurbaj aŭ moskvaj aŭ aliaj homoj deziras batali kontraŭ
-bojaro Morozov? Kiu deziras anstataŭi princon Vjàzemskij? Eliru, vi,
-batalistoj, eliru kaj defendu princon Vjàzemskij!
-
-Sed la placo restis senmova, neniu batalanto aperis.
-
---Eliru, eliru, vi, batalistoj!--vokis la heroldoj,--eliru! Kiu venkos
-Morozov'n, al tiu la princo donacos ĉiujn siajn bienojn; se la venkonto
-estos ne-bojaro, la princo donacos al li ĉiujn siajn trezorojn.
-
-Neniu respondis: ĉiuj sciis, ke Morozov estis prava, kaj la caro,
-malgraŭ sia malamego por Morozov, jam estis proklamonta lin venkinto,
-kiam subite aŭdiĝis la voko:
-
---Jen iras anstataŭanto! Li iras, li iras!--Kaj sur la areno aperis
-Ĥomjàk.
-
---He, he!--li ekkriis, trafajfante la aeron per sia sabro: aliru, via
-bojara moŝto, mi defendos Vjàzemskij'n!
-
-Ekvidinte Ĥomjàk'n, Morozov, kiu ĝis tiam estis atendanta kun nuda
-glavo, indignante sin turnis al la oficistoj:
-
---Mi ne batalos kun servisto!--li diris fiertone: ne konvenas al bojaro
-Morozov batali kontraŭ la ĉevalservisto de Skuratov!
-
-Kaj eningiginte sian glavon, li alproksimiĝis al la caro.
-
---Via cara moŝto!--li diris:--vi permesis al mia malamiko sin
-anstataŭigi per alia batalanto; volu permesi ankaŭ al mi, ke mi elvoku
-anstataŭanton, aŭ bonvolu prokrasti la duelon ĝis alia tago.
-
-Kvankam la caro havis grandan deziron pereigi Morozov'n,--la pretendo de
-Morozov estis tro justa. Ne deziris la caro montriĝi partia dum la Dia
-juĝo.
-
---La heroldoj voku!--li diris kolertone: sed memoru, bojaro, se vi ne
-trovos anstataŭanton, vi devas mem batali aŭ konfesi vian malpravecon
-kaj esti ekzekutota.
-
-Dume Ĥomjàk promenis antaŭ la ĉeno, svingante la sabron kaj mokante
-la ĉeestantojn.
-
---Jen kiom da korvoj, kaj neniu falko! Ĉu neniu deziras ekprovi miajn
-batojn, amuzi la caron? Kredeble viaj brakoj estas lacegaj post
-draŝado? Aŭ eble vi, en litoj kuŝante, lacigis al vi la flankojn?
-
---Nu, diablo,--diris la harpisto duonvoĉe: mi bone regalus vin, se mi
-havus mian sabron. Rigardu!--li ekpuŝis sian kamaradon: ĉu vi lin
-rekonas?
-
-Sed lia kamarado nenion aŭdis. Li staris kun larĝe malfermita buŝo,
-kvazaŭ volante engluti Ĥomjàk'n per okuloj.
-
---Nu!--daŭrigis Ĥomjàk: ĉu vere neniu deziras batali kontraŭ mi?
-He vi, batalaĉistoj, bakistoj, teksistoj, ŝpinistinoj! Kiu volas min
-venki?
-
---Mi volas,--aŭdiĝis voĉo, kaj la kamarado de la harpisto, per ambaŭ
-manoj ekkaptinte la ĉenon, levis ĝin super sia kapo kaj preskaŭ
-elŝiris la kverklignajn stangojn, al kiuj ĝi estis alkroĉita.
-
-Li jam estis sur la areno kaj, ŝajne, mem miregis pri sia trobraveco.
-
-Malferminte la okulojn kaj la buŝon, li rigardis jen Ĥomjàk'n, jen la
-opriĉnikojn, jen la caron, ne dirante eĉ unu vorton.
-
---Kiu vi estas?--demandis lin la oficisto.
-
---Mi?--siavice demandis la junulo kaj, iom pripensinte, ekridetis.
-
---Kiu vi estas?--ripetis la oficisto.
-
---Dmiĉjo!--li respondis bonanime, kvazaŭ mirante pri la demando.
-
---Dankon al vi, bravulo!--diris Morozov al la junulo: dankon, ĉar vi
-volas defendi la pravan partion. Se vi venkos mian kontraŭulon, mi ne
-estos avara; ne la tuta mia trezoro estas rabita de mi, dank' al Dio, mi
-havas ankoraŭ per kio rekompenci mian defendanton!
-
-Ĥomjàk estis vidinta Dmiĉjon apud la Malbenita Ŝlimakvo, kie Dmiĉjo
-per sia bastonego mortigis lian ĉevalon kaj, anstataŭ Ĥomjàk'n,
-preskaŭ sufokis sian propran kamaradon. Sed tiam en komuna batalo
-Ĥomjàk ne vidis lian vizaĝon, eble li eĉ vidis, sed ne memoris ĝin,
-ĉar nenion eksterordinaran havis la vizaĝo de Dmiĉjo,--ĉiuokaze
-Ĥomjàk nuntempe lin ne rekonis.
-
---Per kio vi volas batali?--demandis la oficisto, scivole rigardante la
-junulon, kiu havis nek kirason, nek batalilojn.
-
---Per kio?--ripetis Dmiĉjo kaj sin returnis por demandi konsilon ĉe
-sia kamarado. Sed la harpisto, videble, estis for, kaj la okuloj de
-Dmiĉjo ne povis lin trovi.
-
---Nu?--ree demandis la oficisto: surmetu kirason, prenu sabron; estas
-tempo komenci la batalon!
-
-Dmiĉjo konfuzite rigardis ĉiuflanken.
-
-Liaj manieroj amuzis la caron.
-
---Donu al li batalilojn,--li ordonis: ni rigardu, ĉu li estas bona
-batalanto.
-
-Oni alportis plenan armaĵon, sed vane Dmiĉjo penis enŝovi siajn
-brakojn en la kirason, kaj la kasko tiel malmulte taŭgis por lia granda
-kapo, ke ĝi balanciĝis ĉe ĉiu lia movo.
-
-Tiel vestita, Dmiĉjo senhelpe sin turnadis dekstren kaj maldekstren,
-ĉiam esperante trovi la harpiston kaj demandi lin, kion li devas fari.
-
-Rigardante lin, la caro laŭte ridis, same ridis ĉiuj opriĉnikoj kaj
-ĉiuj ĉeestantoj.
-
---Kial oni disŝiras al si la gorĝon?--demandis Dmiĉjo malkontente: mi
-atakos lin sen via kloŝo, sen via fera ĉemizo!
-
-Li montris Ĥomjàk'n per fingro kaj komencis demeti la kirason.
-
-Nova eksplodo de ridego.
-
---Per kio do vi estos batalanta?--demandis la oficisto.
-
-Dmiĉjo gratis al si la nukon.
-
---Ĉu vi ne havas bastonegon?--li malrapide demandis, sin turnante al
-opriĉnikoj.
-
---Jen, malsaĝulo!--De kie li estas? Kiu lin venigis tien ĉi? Ĉu vi
-opinias, malsaĝulo, ke ni interbatalas per bastonegoj, kiel vi,
-kamparanaĉoj?
-
-Sed la caro amuziĝis per la mieno de Dmiĉjo kaj ne permesis lin
-forpeli.
-
---Donu al li bastonegon!--li ordonis: li batalu, kiel li povas.
-
-Ĥomjàk ofendiĝis.
-
---Via cara moŝto, ne permesu, ke iu kamparanaĉo ofendu vian bonan
-serviston,--li ekkriis: mi kiel opriĉniko konscience servas al via cara
-moŝto, sed neniam mi estis batalanta per bastonego.
-
-Sed la caro havis sian bonan humoron.
-
---Vi batalu per via sabro, Ĥomjàk,--li diris: kaj la junulo batalos
-laŭ sia bontrovo. Donu al li bastonegon. Ni ekvidu, kiel kamparano
-defendos bojaron Morozov!
-
-Oni alportis kelkajn bastonegojn.
-
-Dmiĉjo malrapide trarigardis ĉiujn ilin kaj poste sin turnis al la
-caro.
-
---Ĉu vi ne havas pli fortan!--li demandis apatie.
-
---Donu al li timonstangon!--ordonis la caro, atendante kun plezuro
-interesan spektaklon.
-
-Tuj oni donis al Dmiĉjo pezan timonstangon, elŝiritan el apudstaranta
-ŝarĝveturilo.
-
---Nu, ĉu ĝi taŭgas?--demandis la caro.
-
---Kial ne?--respondis Dmiĉjo: eble ĝi taŭgas!
-
-Kaj, por fari provon, li tiel forte eksvingis la timonon, ke granda
-vento leviĝis kaj polvo ekturniĝis kvazaŭ pro subita ventego.
-
---He, diablo!--interparolis la opriĉnikoj.
-
-La caro sin turnis al Ĥomjàk.
-
---Stariĝu!--li diris ordontone kaj aldonis ridetante: mi deziras vidi,
-kiamaniere vi evitos la kamparanaĉan timonon.
-
-Dume Dmiĉjo suprenvolvis la manikojn, kraĉis sur la manplatojn kaj,
-forte tenante la timonstangon ambaŭmane, balancis ĝin, ĉiam
-rigardante Ĥomjàk'n. Lia konfuziĝo tute malaperis.
-
---He, he, stariĝu!--li diris fine decidtone: mi montros al vi, kiel
-ŝteli fianĉinon!
-
-La situacio de Ĥomjàk, pro nekutima batalilo kaj eksterordinara forto
-de Dmiĉjo, estis sufiĉe embarasiga, kaj la rigardantoj videble
-simpatiis al la junulo kaj jam komencis moki Ĥomják'n.
-
-La konfuziĝo de Ĥomjàk amuzis la caron. La okazonta duelo estis por
-li same interesa, kiel teatraĵo aŭ ursĉaso.
-
---Komencu!--li ordonis, por ĉesigi la hezitojn de Ĥomjàk.
-
-Tiam Dmiĉjo levis la timonon super la kapo kaj komencis turni ĝin,
-salte irante renkonte al Ĥomjàk.
-
-Vane Ĥomjàk serĉis momenton por ekbati Dmiĉjon per sia sabro. Li
-ĉiam devis deflankiĝi, por eviti la terurigan timonon, kiu larĝronde
-turniĝis super la kapo de Dmiĉjo, farante lin neatingebla.
-
-Por granda plezuro de la rigardantaro kaj de la caro mem, Ĥomjàk
-komencis posteniĝi, serĉante sendanĝerecon por si mem; sed Dmiĉjo
-kun lerteco de urso pli kaj pli proksime aliris kun sia timono, kiu
-fajfegis super lia kapo.
-
---Mi montros al vi, kiel ŝteli fianĉinon!--li kriis, pli kaj pli
-furioziĝante kaj penante ekbati Ĥomjàk'n...
-
-La simpatio de l' rigardantoj por Dmiĉjo montriĝis per aprobantaj
-aklamoj kaj baldaŭ fariĝis vera entuziasmo.
-
---Bone! Bone!--kriis ĉiuj, forgesante pri la ĉeesto de l' caro: batu,
-batu lin! Kia bravulo! Bonege! Defendu la bojaron, defendu la pravan
-partion!
-
-Sed ne pri Morozov zorgis Dmiĉjo.
-
---Mi montros al vi, kiel ŝteli fianĉinon!--li ĉiam ripetis la samon
-kaj, turnante la timonstangon super sia kapo, ĉiam persekutis
-Ĥomjàk'n, kiu streĉis ĉiujn siajn fortojn por lin eviti.
-
-Kelkfoje la opriĉnikoj, starantaj laŭlonge de la ĉeno, devis
-ekkaŭri, por ne esti mortigitaj per la bastonego, fajfeganta ĝuste
-super iliaj kapoj.
-
-Subite eksonis surda bato, kaj Ĥomjàk, trafita je la brusto per la
-timono, falis teren kelkajn klaftojn pli malproksimen, disetendinte la
-brakojn.
-
-Ĝojplenaj ekkrioj ektondris tra la placo.
-
-Dmiĉjo sin ĵetis sur Ĥomjàk'n kaj komencis lin sufoki.
-
---Sufiĉe, sufiĉe!--kriis la opriĉnikoj, kaj Maluto tuj sin klinis al
-la caro kun zorgoplena mieno:
-
---Via cara moŝto, ordonu fortiri ĉi tiun diablon! Ĥomjàk estas nia
-plej valora opriĉniko!
-
---Tiru for la malsaĝulon, tiru je la kruroj!--ordonis la caro:
-superverŝu lin per akvo, nur lasu lin viva!
-
-Ne sen peno la opriĉnikoj sukcesis fine fortiri Dmiĉjon, sed
-Ĥomják'n oni jam trovis senviva. Kaj dume ĉies atento estis turnita
-al lia bluiĝinta vizaĝo, la harpisto el Vladimiro aperis apud Dmiĉjo
-kaj, tirante lin je la basko, ekmurmuretis:
-
---Nu, malsaĝulo, iru tuj! Iru kaj savu vian kapon!
-
-Kaj ili ambaŭ malaperis en la homamaso.
-
-
-
-
-ĈAPITRO XXXII.
-
-La talismano de Vjàzemskij.
-
-
-La caro ordonis, ke Morozov alproksimiĝu.
-
-La placo ree silentiĝis. Ĉiuj scivole turnis siajn okulojn al la caro
-kaj atendis, retenante la spiron.
-
---Bojaro Druĵino!--solene diris Ivano kaj leviĝis de sia seĝo: per
-Dia juĝo vi vin pravigis antaŭ mi. Sinjoro nia Dio, venkinte vian
-kontraŭulon, montris vian pravecon, kaj mi ankaŭ montros mian favoron
-al vi. Ne forlasu la antaŭurbon sen mia ordono! Sed,--daŭrigis Ivano
-severtone: tio estas nur duono de la afero! La vera juĝo ankoraŭ
-sekvos. Venigu princon Vjàzemskij!
-
-Kiam la princo venis, la caro longe rigardis lin per neesprimebla
-rigardo.
-
---Afonasjo!--li fine diris: vi scias, ke mi ĉiam plenumas mian vorton.
-Mi decidis kaj promesis, ke tiu el vi, kiu, mem batalante aŭ uzante
-anstataŭanton, estos venkita en la duelo, devas esti mortigota. Via
-anstataŭanto falis, Afonasjo!
-
---Kion fari?--respondis Vjàzemskij decidtone: ordonu, ke oni forhaku
-mian kapon, via cara moŝto!
-
-Stranga rideto trakuris la lipojn de l' caro.
-
---Vian kapon forhaki?--li ripetis malice: nur vian kapon forhaki? Eble
-tio okazus, se vi estus kulpa nur antaŭ Morozov, sed vi devas elpagi
-alian pli grandan krimon, multe pli gravan pekon. Maluto, donu la
-talismanon!
-
-Kaj preninte el la manoj de Maluto la saketon, ĵetitan de Vjàzemskij,
-li levis ĝin, tenante la pinton per du fingroj.
-
---Kion vi havas ĉi tie?--demandis li, minace rigardante rekte en la
-okulojn de Vjàzemskij.
-
-La princo volis respondi, sed la caro ne donis al li la tempon.
-
---Ruzega sklavo!--li diris minactone, kaj malvarma tremo trakuris la
-ĉeestantaron: ruzega sklavo! Mi vin alproksimigis al mia trono, mi vin
-plirangigis kaj superŝutis per mia favoro, kaj vi kion faris? Vi en via
-malpurega koro atencas pereigi min, vian caron, pereigi per sorĉaĵo,
-certe, ĝuste por tio vi fariĝis mia opriĉniko? Kio signifas la
-opriĉnino?--daŭrigis Ivano, ĉirkaŭrigardante kaj plilaŭtigante la
-voĉon, por esti aŭdata de ĉiuj.--Mi, kvazaŭ mastro de vinberĝardeno,
-estas metita de Sinjoro Dio super mia popolo por eduki miajn vinberojn.
-Miaj bojaroj, miaj konsilantoj, la Duma ne volis min helpi kaj intencis
-min pereigi; tiam mi forprenis de ili miajn vinberojn kaj fordonis al
-aliaj gardistoj. Jen kion signifas la opriĉnino! La gastoj, invititaj
-por festeno, ne venis, kaj mi sendis inviti ĉiujn, kiujn oni trovos sur
-vojoj kaj vojkruciĝoj. Kaj tio ankaŭ estas opriĉnino! Nun mi demandas
-vin ĉiujn: kion meritas la gasto, kiu venis al festeno, ne surmetinte
-festajn vestojn? Pri li ni legas en Sankta Skribaĵo: "Ligu liajn
-brakojn kaj krurojn kaj enigu lin en mallumegan ejon, kie estas
-plorego kaj dentgrincado".
-
-Tiel parolis Ivano, kaj la popolo silente aŭskultis ĉi tiun arbitran
-uzon de l' evangelia sentenco, sen simpatio por Vjàzemskij, sed
-profunde frapita per subita falo de l' potenca favorato.
-
-Neniu el la opriĉnikoj kuraĝis nek deziris diri unu vorton, por
-defendi Vjàzemskij'n. Teruron esprimis ĉies vizaĝoj. Nur Maluto en
-siaj bestaj okuloj aperigis nenion krom la preteco tuj plenumi la caran
-volon; ankaŭ la vizaĝo de Basmanov montris malican triumfon, kvankam
-kaŝitan sub ŝajno de indiferenteco.
-
-Vjàzemskij ne trovis necesa sin senkulpigi. Li konis Ivanon kaj decidis
-rezignacie akcepti la baldaŭan turmentegon. Lia vizaĝo restis firma
-kaj dignoplena.
-
---Prenu lin!--ordonis la caro.--Mi ekzekutigos lin kune kun tiu rabisto,
-kiu estis penetrinta en mian dormoĉambron kaj nun atendas sian
-mortpunon. Oni trovu ankaŭ kaj venigu la sorĉiston, kiu helpis al la
-princo. Oni esploru lin per turmentoj, por ricevi novajn sciigojn.
-Granda estas la malico de satano,--daŭrigis Ivano kun okuloj, turnitaj
-al ĉielo: li, kvazaŭ leono blekeganta, iras ĉirkaŭ mi, penante min
-formanĝi, trovante siajn fervorajn servistojn eĉ inter miaj intimuloj!
-Sed mi esperas al la favoro de Dio kaj, kun Lia sankta helpo, mi
-elradikigos la perfidon el Ruslando!
-
-Ivano malsupreniris la estradon kaj rajde revenis en sian palacon,
-ĉirkaŭita de siaj silentantaj opriĉnikoj.
-
-Maluto venis al Vjàzemskij kun ŝnuro en la manoj:
-
---Pardonu, princo!--li diris ridetante, kunligante liajn brakojn post la
-dorso: ni mem estas sklavoj!
-
-Kaj ĉirkaŭita de militistoj kaj gardistoj Vjàzemskij estis kondukita
-en malliberejon.
-
-La popolo komencis disiri, silentante aŭ mallaŭte pridiskutante la
-okazintaĵon, kaj baldaŭ la granda placo ree malpleniĝis.
-
-
-
-
-ĈAPITRO XXXIII.
-
-La talismano de Basmanov.
-
-
-Oni esplordemandis Vjàzemskij'n, sed neniu turmentego igis lin eldiri
-eĉ unu vorton. Kun eksterordinara volstreĉo li silente toleris la
-malhumanajn torturojn, per kiuj Maluto penadis elŝiri de li la konfeson
-pri liaj malbonintencoj kontraŭ la caro. Pro fiereco, pro malestimo aŭ
-pro indiferenteco al sia propra vivo, li eĉ ne trovis necesa evidentigi
-la kalumnion de Basmanov, atestante pri liaj propraj vizitoj al la
-muelejo.
-
-Laŭ la ordono de la caro oni kaptis la mueliston, sekrete gardis lin en
-la antaŭurba malliberejo, sed lia turmentado estis prokrastita.
-
-Basmanov klarigis al si la sukceson de sia kalumnio per efiko de l'
-tirliĉo, kiun li ĉiam surhavis kaj tiom pli li kredis je ĝia
-miraklofaranta potenco, ĉar Ivano montris neniun suspekton kaj kvankam
-mokante lin, kiel ordinare, estis sufiĉe afabla por li.
-
-Pereiginte unu el siaj konkurantoj, vidante la renaskiĝantan amon de l'
-caro por si kaj ne sciante ankoraŭ, ke la muelisto jam sidis en la
-antaŭurba malliberejo, Basmanov fariĝis ankoraŭ pli aroganta.
-Plenumante la konsilojn de l' muelisto, li kuraĝe rigardis rekte en la
-okulojn de l' caro, senĝene ŝercis kun li kaj malhumile respondis
-liajn mokaĵojn.
-
-La caro ĉion pacience toleris.
-
-Foje, dum sia kutima revizio, la caro kun siaj favoratoj, interalie kun
-la du Basmanov'j, ĉeestis frumatenan meson en apuda monaĥejo kaj poste
-vizitis la abaton en lia ĉelo por matenmanĝi ĉe li.
-
-La caro sidis surbenke en la ĉefa angulo de l' ĉambro, sub la sanktaj
-pentraĵoj; la korteganoj staris ĉe la muroj, kaj la abato kun profunda
-saluto alportis kaj metis antaŭ la caro mielĉelaron, konfitaĵojn,
-lakton, freŝajn ovojn.
-
-La caro havis bonan humoron; li ĉion gustumis, ŝercis kun siaj
-akompanantoj kaj parolis edifajn sentencojn. Kun ambaŭ Basmanov'j li
-estis pli afabla, ol ordinare, kaj Teodoro Basmanov pli ol antaŭe
-konvinkiĝis pri la nerefutebla potenco de la tirliĉo.
-
-Subite oni aŭdis ĉevalan piedfrapadon post la palisaro.
-
---Teodoĉjo!--diris Ivano: rigardu, kiu venas?
-
-Basmanov volis eliri, sed la pordo malfermiĝis, kaj ĉe la sojlo aperis
-Maluto Skuratov.
-
-Lia mieno esprimis misteran kaj malican ĝojon.
-
---Eniru, Maluto!--afable diris la caro: kia novaĵo?
-
-Maluto eniris la ĉambron kaj, interŝanĝinte rigardojn kun la caro,
-komencis sin signadi kruce.
-
---De kie vi venas?--demandis Ivano, kvazaŭ Maluto venis por li tute
-neatendite.
-
-Sed Maluto, antaŭ ol respondi, profunde salutis la caron kaj poste
-aliris la abaton.
-
---Bonvolu beni, patro!--li sin klinis antaŭ la abato, samtempe ĵetante
-flankan rigardon al Teodoro Basmanov, kiun tuj ekposedis malbona
-antaŭsento.
-
---De kie vi venas?--ripetis la caro sian demandon.
-
---El la malliberejo, via cara moŝto, mi turmente esploris la
-sorĉiston.
-
---Nu, kion li diris?--demandis la caro kun preterfluganta rigardo al
-Basmanov.
-
---Malfacile estas ion kompreni en lia balbutado. Tamen jen kion li
-kriis, kiam oni komencis rompi liajn femurojn: "ne sole Vjàzemskij min
-vizitis, ankaŭ Teodoro Basmanov, kiu prenis de mi radiketon, kaj la
-radiketon li nun havas sur la kolo"...
-
-Kaj Maluto ree ĵetis flankan rigardon al Basmanov.
-
-La vizaĝo de Basmanov ŝanĝiĝis. Lia tuta aroganteco malaperis.
-
---Via cara moŝto!--li diris, streĉinte ĉiujn siajn fortojn por
-ŝajnigi trankvilecon: kredeble li kalumnias min pro tio, ke mi lin
-denuncis!
-
---Kaj kiam ni,--daŭrigis Maluto,--komencis brulvundi liajn plandojn, li
-diris, ke tiun radikon postulis de li Basmanov, por pereigi vian caran
-moŝton!
-
-Ivano fiksis per sia rigardo Basmanov'n, kiu ektremis sub tiu rigardo.
-
---Via cara moŝto!--li diris: por kio vi fidas al la muelisto? Se mi
-interrilatus kun li, ĉu mi lin denuncus?
-
---Ni tuj vidos. Malbutonumu la kaftanon, montru, kion vi havas sur la
-kolo.
-
---Kion mi povas havi, krom kruceto kaj sanktaj pentraĵoj!--diris
-Basmanov per voĉo tute malcerta.
-
---Malbutonumu la kaftanon!--insistis Ivano.
-
-Basmanov konvulsie malbutonumis la supron de sia kaftano.
-
---Jen!--li diris, donante al la caro ĉeneton kun kruco kaj sanktaj
-pentraĵetoj.
-
-Sed la caro bone vidis, ke, krom ĉeneto, ĉirkaŭ la kolo pendis
-ankoraŭ silka ŝnureto.
-
---Kaj kion ankoraŭ vi tie havas?--li demandis, mem malbutonumante lian
-kaftanon kaj eltirante ŝnureton kun talismano.
-
---Tio estas,--balbutis Basmanov kun lasta malespera peno: tio estas, via
-cara moŝto, benaĵo de mia patrino!
-
---Ni rigardu la benaĵon!--Ivano redonis la talismanon al Grjaznòj:
-malkudru ĝin, Basĉjo!
-
-Grjaznòj distranĉis per sia tranĉilo la kovrilon de la talismano kaj,
-disvolvinte la pecon da tolo, elŝutis la internaĵon sur la tablon.
-
---Kio estas tie?--demandis la caro, kaj ĉiuj scivole sin klinis super
-la tablo kaj ekvidis iujn radiketojn, intermiksitajn kun ranaj ostoj.
-
-La abato faris signon de kruco.
-
---Jen per kio la patrino vin benis!--ironie diris Ivano.
-
-Basmanov falis surgenuen.
-
---Pardonu, ho, via cara moŝto, pardonu al via sklavo!--li ekkriis
-teruregite.--Vidante vian malamon por mi, mi tre ĉagreniĝis kaj, por
-ree ricevi vian favoron, mi elpetis la radikon ĉe la muelisto. Ĝi
-estas tirliĉo, via cara moŝto! La muelisto donis ĝin al mi, por ke vi
-ree ekamu vian sklavon, kaj neniajn malbonintencojn kontraŭ vi mi iam
-havis, mi per Dio ĵuras!
-
---Kaj la ranaj ostoj?--demandis Ivano, ĝuante la malesperon de
-Basmanov, kies aroganteco jam de longe lin tedis.
-
---Pri la ostoj mi nenion sciis, je Dio, nenion sciis, via cara moŝto.
-
-La caro sin turnis al Maluto.
-
---Vi diras,--li demandis: ke la sorĉisto denuncas Teodoron, ke Teodoro
-vizitis lin por trovi rimedon min pereigi?
-
---Jes, via cara moŝto!--Kaj Maluto ne povis deteni sian ĝojon ĉe la
-malfeliĉo de sia delonga malamiko.
-
---Nu, Teodoĉjo,--daŭrigis la caro ridetante: oni devas vin
-esplordemandi en ĉeesto de l' sorĉisto. Li jam eltenis la turmentegon,
-nun estas via vico, por ke oni ne diru: la caro per turmento esploras
-nur la bojarojn, kaj por siaj opriĉnikoj li estas malsevera!
-
-Basmanov falis teren antaŭ la caro.
-
---Suno mia bela!--li ekkriis, kaptante la baskojn de l' cara vesto: lumo
-mia, granda caro, ne pereigu min, suno mia, mia luno, falko mia, ermeno
-mia! Rememoru, kiel mi servis al vi, kiel mi ĉiam plenumis vian volon.
-
-Ivano sin deturnis.
-
-Basmanov en malespero sin ĵetis al sia patro.
-
---Paĉjo!--li ĝemkriis: petegu la grandan caron, ke li lasu al mi la
-vivon. Mi estas preta surmeti ne nur virinan, eĉ arlekenan veston! Mi
-estas lia sklavo, mi estas ĝoja, se mi povas servi kiel arlekeno al lia
-cara moŝto!
-
-Sed por Aleksiso Basmanov estis fremda la amo al sia propra filo, same
-kiel kompato al iu ajn. Li ne deziris perdi la caran favoron pro la
-simpatio al sia filo.
-
---For!--li diris, forpuŝante Teodoron: for, malpiulo! Kiu ribelas
-kontraŭ mia caro, tiu ne estas mia filo. Obeu al la volo de lia cara
-moŝto!
-
---Sankta abato!--ploregis Teodoro, rampante surgenue antaŭ la abato:
-sankta abato, petu la grandan caron pri mi!
-
-Sed la abato staris kvazaŭ ŝtonigita, kun okuloj, turnitaj malsupren,
-kaj tremis per sia tuta korpo.
-
---Lasu la abaton!--diris Ivano malvarmtone: se estos bezone, li poste
-preĝos pri vi, kiam vi estos ekzekutita.
-
-Basmanov glitigis ĉirkaŭen siajn petegantajn okulojn kaj ĉie li
-renkontis malamikan aŭ timigitan mienon.
-
-Tiam ŝanĝo okazis en lia koro.
-
-Li komprenis, ke neeble estas eviti la turmentegon, kiu per krueleco
-egalis mortpunon kaj ne malofte finiĝis per morto; li komprenis, ke li
-nenion plu havis por perdi, kaj kun tiu konvinkiteco revenis al li lia
-decidemo.
-
-Li leviĝis, rektiĝis kaj, kun la mano post sia zono, li sin turnis al
-Ivano kun aroganta rideto:
-
---Via cara moŝto!--li ekkriis, svingordigante siajn buklojn.--Via cara
-moŝto! Laŭ via ordono mi iras al turmentegoj kaj al la morto! Permesu
-do, ke mi diru al vi mian lastan dankon por ĉiuj viaj favoroj! Mi
-nenion atencis kontraŭ vi, kaj miaj pekoj kaj la viaj estas la samaj!
-Kiam oni min kondukos al ekzekuto, mi ĉion rakontos al la popolo,
-nenion forgesos. Kaj vi, abato, bonvolu tuj aŭskulti mian konfeson!
-
-La opriĉnikoj kaj Aleksiso Basmanov malhelpis al li daŭrigi. Ili lin
-fortiris el la ĉelo eksteren, kaj Maluto, metinte lin kunligitan
-surĉevalen, tuj forkondukis lin en la antaŭurbon.
-
---Vi vidas, sankta patro,--diris Ivano al la abato: per kiom da
-malamikoj mi estas ĉirkaŭita, unuj videblaj, aliaj kaŝitaj! Preĝu
-Dion por mi, neinda, ke Li bonvolu doni bonan finon al miaj entreprenoj,
-ke li benu min, pekulon, elradikigi la perfidon!
-
-La caro leviĝis kaj, farinte krucsignon, sin klinis antaŭ la abato,
-por ricevi la benon.
-
-La abato kun sia frataro tremante akompanis la caron ĝis la pordego,
-kie atendis la caraj ĉevalservistoj kun ĉevaloj riĉe ornamitaj. Kaj
-longe ankoraŭ, post kiam la caro kun siaj opriĉnikoj malaperis en la
-polva nubo kaj kiam ne estis plu aŭdebla la piedfrapado de iliaj
-ĉevaloj, la monaĥoj staris senmovaj kun mallevitaj okuloj, ne
-kuraĝante levi la kapojn.
-
-
-
-
-ĈAPITRO XXXIV.
-
-La arlekena kaftano.
-
-
-En la sama tago frumatene du stolnikoj de l' caro venis al la bojaro
-Morozov, kiu, plenumante la caran volon, restis en la antaŭurbo, kaj
-invitis lin tagmanĝi ĉe la cara tablo.
-
-Kiam Druĵino Andrèeviĉ alrajdis al la palaco, la opriĉnikoj jam
-svarmis tie, la tabloj estis pretigitaj, servistoj, riĉe vestitaj,
-preparis manĝaĵon.
-
-Ĉirkaŭrigardinte, la bojaro ekvidis, ke el la bojaroj de zemŝĉino li
-sola ĉeestis, kaj li komprenis, ke la hodiaŭa invito estis speciala
-favoro por li.
-
-Eksonoris la sonoriloj de l' palaco, aŭdiĝis trumpetoj, kaj la caro
-Ivano kun afabla, bonfavora mieno eniris la ĉambregon, akompanata de l'
-ĉefepiskopo Levkij, de Bazilo Grjaznòj, de Aleksiso Basmanov, de
-Boriso Godunòv kaj de Maluto Skuratov.
-
-Interŝanĝinte salutojn kun la ĉeestantoj, li altabliĝis, kaj ĉiuj
-sekvis lian ekzemplon, sidiĝante laŭ rangoj. Restis unu libera loko
-pli malsupera ol tiu de Godunòv[19].
-
---Altabliĝu, bojaro Druĵino!--diris la caro afable, montrante la
-liberan seĝon.
-
-La vizaĝo de Morozov ruĝiĝis.
-
---Via cara moŝto,--li respondis: kion Morozov faris dum sia tuta vivo,
-tion li estos faranta ĝis la morto! Maljuna mi estas, via cara moŝto,
-por preni novajn kutimojn! Bonvolu ree puni min per via malfavoro, pelu
-min for de viaj okuloj, mi ne sidiĝos pli malsupren ol Godunòv!
-
-Ĉiuj interŝanĝis miregitajn rigardojn. Sed la caro ŝajne atendis
-tian respondon. Lia vizaĝo restis trankvila.
-
---Boriso!--li diris al Godunòv: antaŭ du jaroj mi, pro la sama
-respondo de l' bojaro Druĵino, promesis al vi lian kapon. Sed kredeble
-venis tempo, ke mi ŝanĝu mian kutimon. Kredeble, venis tempo, kiam ne
-mi ordonos al la bojaroj, sed la bojaroj al mi! Kredeble, mi ne estas
-plu mastro en mia propra domaĉo! Venis tempo, kiam mi, mizerulo, devas
-forkuri ien kun ĉiuj miaj servistoj, kunportante mian mizeran havaĉon!
-Oni min volas forpeli de ĉi tie. Same kiel el Moskvo oni min forpelis!
-
---Via cara moŝto,--humile respondis Godunòv, volante savi la bojaron
-Morozov: pri la lokoj juĝi estas ne nia, sed via cara volo! Sed
-maljunuloj ĉiam ŝatas malnovajn kutimojn, kaj ne koleru, via cara
-moŝto, kontraŭ la bojaro, kiu memoras la rangojn. Se vi permesos, via
-cara moŝto, mi cedos mian lokon al la bojaro kaj sidiĝos pli
-malsupren. Ĉe via tablo ĉiuj lokoj estas same bonaj!
-
-Li jam estis leviĝonta, sed Ivano detenis lin per rigardo.
-
---Vi estas prava, Boriso, maljuna estas Morozov!--li diris
-malvarmtone,--kaj lia trankvileco ĉe la vido de evidenta malobeemo igis
-ĉiujn atendi ion eksterordinaran. Neeble nur estis diveni, kiamaniere
-elmontriĝos la cara kolero, kies antaŭsignoj jam estis videblaj en
-konvulsietoj de l' vizaĝo, similaj je malproksima sentondra fulmado.
-
-Ĉiuj koroj estis premitaj kvazaŭ antaŭ ventego.
-
---Jes,--daŭrigis Ivano trankvile: maljuna estas Morozov, sed lia
-prudento estas kvazaŭ ĉe infano. Li ŝatas ŝercojn. Mi ankaŭ ŝatas
-ŝercojn kaj dum libertempo mi volonte amuziĝas. Sed de kiam mortis mia
-arlekeno Nogtev, mi neniun havas por min amuzi. Videble, al Druĵino
-plaĉas ĉi tiu profesio! Kaj ĉar mi promesis donaci al li mian
-favoron, tial mi nun lin nomas mia unuaranga arlekeno. Alportu la
-kaftanon de Nogtev, surmetu ĝin sur la bojaron!
-
-La konvulsioj sur la vizaĝo de l' caro plifortiĝis, sed lia voĉo
-restis trankvila.
-
-Morozov staris kvazaŭ tondrofrapita. Lia purpura vizaĝo paliĝis, la
-sango alfluis al la koro, la okuloj ekbrilis, kaj la brovoj kuntiriĝis
-tiel minace, ke eĉ en ĉeesto de l' caro Ivano lia mieno ŝajnis
-teruriga. Li ankoraŭ ne fidis al siaj oreloj, li dubis, ĉu vere la
-caro deziras publike senhonorigi lin, la fieran bojaron, kies meritoj
-kaj kies multjara braveco estis de longe famekonataj.
-
-Li staris silente, fiksante sur Ivanon senmovan demandantan rigardon,
-kvazaŭ atendante, ke li ŝanĝos sian intencon kaj reprenos sian
-ordonon. Sed Bazilo Grjaznòj, laŭ signo de l' caro, aliris la bojaron
-Morozov, tenante en la manoj arlekenan kaftanon, faritan duone el
-orŝtofo, duone el maldelikata drapo, kun multaj flikaĵoj kaj
-sonoriletoj.
-
---Surmetu, via bojara moŝto!--diris Grjaznòj: la granda caro donacas
-al vi ĉi tiun kaftanon de sia lasta arlekeno Nogtev!
-
---For!--ekkriis Morozov, forpuŝante la opriĉnikon: ne kuraĝu,
-kanajlo, tuŝi la bojaron Morozov, al kies prapatroj viaj prapatroj
-servis kiel sklavoj kaj hundgardistoj!
-
-Kaj, sin turnante al Ivano, li diris per la voĉo, tremanta pro indigno.
-
---Via cara moŝto! reprenu viajn parolojn! Ordonu mortigi min! Vi povas
-disponi mian kapon, sed ne mian honoron!
-
-La caro ekrigardis siajn opriĉnikojn.
-
---Ĉu mi ne estis prava, dirante, ke Druĵino ŝatas ŝercojn? Ĉu vi
-aŭdis? Mi ne havas la rajton donaci al li la kaftanon!
-
---Via cara moŝto,--daŭrigis Morozov: mi petegas vin per la nomo de
-Sinjoro nia Dio, reprenu viajn parolojn! Via cara moŝto ankoraŭ ne
-ekzistis, kiam via bonmemorinda patro min honoris. Tiam mi kun Ĥabàr
-Simskij venkis ĉuvaŝojn kaj ĉeremisojn[92] apud la rivero Sviago,
-tiam mi kun princoj Odojevskij kaj Mstislavskij forpelis for de
-Oka-rivero la krimean reĝidon kaj savis Moskvon de l' tataroj. Multajn
-vundojn mi ricevis, multe da sango mi perdis dum la servado al via
-patro kaj ankaŭ al via cara moŝto! Mi ne ŝparis miajn fortojn en
-milito, same kiel en bojara Duma mi disputadis, kiam vi estis infano,
-kun princoj Ŝujskij kaj Bjelskij, defendante vin kaj patrinon vian! Unu
-solan trezoron mi havis dum mia tuta vivo,--mian honoron, kaj al neniu
-mi permesos ĝin makuli! Kaj nun, ĉu vere vi deziras senhonorigi mian
-grizan kapon? Ĉu vere vi deziras ofendi la serviston de via patro?
-Mortigu min, via cara moŝto, ordonu, ke mi supreniru eŝafodon, kaj mi
-gaje iros al turmentego, kiel iam mi iradis al milito!
-
-Ĉiuj silentis, frapitaj de l' fiera kaj majesta parolado de Morozov;
-sed meze de profunda silento subite eksonis la minaca voĉo de Ivano:
-
---Sufiĉe vi babilaĉis!--li diris, kaj kolerego aŭdiĝis en lia ĝis
-nun ironia voĉo: viaj malsaĝaj paroloj, maljunulo, montras, ke vi
-estos bonega arlekeno. Surmetu la kaftanon!
-
---Nu!--daŭrigis la caro, sin turnante al opriĉnikoj: helpu al la
-bojaro, li estas alkutiminta, ke oni lin helpu!
-
-Se Morozov obeus aŭ, falinte teren antaŭ la caro, humilege petus lian
-pardonon, eble Ivano cedus al lia peto. Sed Morozov havis tro fieran
-aspekton, tro decidplenan voĉon; eĉ en lia peto aŭdiĝis
-nefleksebleco, kaj tion Ivano ne povis toleri. Li ĉiam sentis
-nevenkeblan malamon kontraŭ la fortaj karakteroj, kaj la ĉefa kaŭzo,
-kial li, kvankam senkonscie, deturnis sian koron de Vjàzemskij, estis
-la konata sendependeco de l' princo.
-
-En unu momento la opriĉnikoj deŝiris de Morozov lian superveston kaj
-surmetis la arlekenan kaftanon.
-
-Post la lastaj vortoj de l' caro Morozov plu ne kontraŭparolis. Li ne
-malhelpis, ke oni lin vestu, kaj silente staris dum la opriĉnikoj
-ridante ordigis lian kaftanon. Liaj pensoj ŝajnis esti ie profunde, lia
-koro estis okupita de ia interna laboro.
-
---Kaj la ĉapon ni forgesis,--diris Grjaznòj, kapkovrante Morozov'n per
-multkolora kloŝo, kaj poste li posteniris kaj salutis la bojaron
-ĝisteren.
-
---Druĵino Andrèeviĉ,--li diris: ni salutas vin okaze de via nova
-ofico! Amuzu nin, kiel nin amuzis la mortinta Nogtev!
-
-Tiam Morozov levis la kapon kaj ĉirkaŭrigardis.
-
---Bone!--li diris laŭte kaj firme: mi akceptas la novan caran favoron.
-Ne konvenis al bojaro Morozov sidi apud Godunòv, sed konvenas al la
-cara arlekeno sidi ĉe la cara tablo apud Grjaznòj kaj Basmanov.
-Deflankiĝu, sklavoj, donu lokon al la nova arlekeno! Donu al li lokon
-kaj aŭskultu vi ĉiuj, kiel li estos amuzanta la caron Ivanon!
-
-Morozov faris ordonantan geston, kaj la opriĉnikoj kontraŭvole
-deflankiĝis.
-
-Tintante la sonoriletojn, la bojaro aliris la tablon kaj sidiĝis sur
-benkon antaŭ la caro kun tiel majestaj manieroj, kvazaŭ li surhavus ne
-arlekenan kaftanon, sed caran veston.
-
---Kiamaniere mi vin amuzos, via cara moŝto?--li demandis, apogante
-siajn kubutojn sur la tablon kaj rigardante rekte en la okulojn de l'
-caro.--Strangaj fariĝis viaj amuzaĵoj, ne facile estas vin per io
-mirigi! Multe da ŝercoj oni ŝercis en Ruslando, de kiam vi fariĝis
-caro! Kiel junulo, vi amuziĝis en la stratoj de Moskvo, piedpremante la
-popolon per via ĉevalo; vi amuziĝis kiam vi ĉasante ordonis, ke viaj
-hundgardistoj mortigu la princon Ŝujskij; vi amuziĝis, kiam la
-deputitaro el Pskovo venis plendi al vi kontraŭ via vojevodo, kaj vi
-ordonis ŝmiri iliajn barbojn per varmega peĉo!
-
-La opriĉnikoj volis salte leviĝi kaj sin ĵeti sur Morozov'n, sed la
-caro per kapmovo detenis ilin.
-
---Sed,--daŭrigis Morozov: tio estis amuzo de infano, ĝi baldaŭ tedis
-vin. Vi komencis perforte monaĥigi la famekonatajn virojn, prenante
-iliajn edzinojn kaj filinojn por via plezuro. Sed ankaŭ tio vin tedis!
-Tiam vi komencis kapti viajn plej fidelajn servistojn kaj turmentegi
-ilin. Jen estis plej gajiga amuziĝo! Sed ne longedaŭra! Ne ĉiam oni
-povas moki kaj malhonori la bojarojn kaj la popolon! Ankaŭ la Dian
-preĝejon oni povas senhonorigi! Kaj vi kunvokis ĉiajn drinkulojn,
-sentaŭgulojn, ĉiajn malindajn kanajlojn, vi igis ilin sin vesti
-monaĥe, vi mem surmetis monaĥan veston, vi komencis tage mortigi kaj
-nokte kanti preĝojn. Vi mem, sangkovrita, kantis, sonorigis kaj,
-ŝajne, mem diradis la meson, kvazaŭ pastro. Ĉi tiu amuziĝo estis
-plej gaja, krom vi neniu povus elpensi ion similan!
-
---Kion plu mi diros al via cara moŝto? Kiamaniere mi ankoraŭ amuzos
-vin? Jen kion mi ankaŭ rakontos al vi. Dum vi kun viaj opriĉnikoj
-amuziĝas, sonorigante en preĝejoj kaj sattrinkante la homan sangon,
-venos la litova Ĝigimondo el okcidento, venos germanoj el nordo, kaj de
-sudo kaj de oriento leviĝos la tataroj. La ĥano tatara kun sia
-militistaro atakos Moskvon, kaj mankos la vojevodoj por defendi la Diajn
-sanktaĵojn! Ekflamos la rusaj preĝejoj kun sanktrestaĵoj, revenos la
-tempoj de la unua tatara invado de Batìj. Kaj vi, la caro de l' tuta
-Ruslando, falos teren antaŭ la ĥano kaj surgenue kisos lian piedingon!
-
-Morozov eksilentis.
-
-Neniu interrompis lin; la ĉeestantoj apenaŭ spiris. La caro
-aŭskultis, sin klininte antaŭen, pala, kun brulantaj okuloj, kun
-ŝaŭmantaj lipoj. Konvulsie li premadis per la manoj la apogilojn de
-sia seĝo kaj, ŝajne, ne preterlasis eĉ unu vorton el la parolado de
-Morozov, ĉion engravurante en sian memoron, por ke poste li elpagu
-ĉiun sian vorton per aparta turmentego.
-
-Ĉiuj opriĉnikoj estis palaj; neniu kuraĝis ekrigardi la caron.
-Godunòv mallevis la okulojn kaj preskaŭ ne spiris, por ne altiri ies
-atenton. Eĉ Maluto sin sentis ĝenata.
-
-Subite Grjaznòj eligis sian tranĉilon, alkuris al la caro kaj
-demandis, montrante Morozov'n.
-
---Permesu, via cara moŝto, ke mi ŝtopu lian gorĝon!
-
---Silentu!--respondis la caro, preskaŭ murmurete kaj sufokiĝante pro
-ekscitiĝo: lia moŝto bonvolu fini sian paroladon!
-
-Morozov fiere ĉirkaŭrigardis.
-
---Vi atendas ankoraŭ miajn ŝercojn, via cara moŝto? Bone, mi vin
-ankoraŭ amuzos! Restis ĉe vi unu fidela servisto, bojaro altranga, el
-bona malnova familio; lian ekzekuton vi prokrastis, eble timante la Dian
-koleron, eble, ĉar vi ankoraŭ ne elpensis por li indan ekzekuton. Li
-vivis en izoliteco, en malfavoro, kaj vi povus forgesi pri li, sed via
-cara moŝto neniun forgesas... Vi sendis al li vian malbenitan
-Vjàzemskij'n, por bruligi lian domon kaj forrabi lian edzinon. Kaj kiam
-la bojaro venis al vi plendi kontraŭ Vjàzemskij kaj peti justan
-juĝon, vi ordonis al ili interbatali en via ĉeesto, por amuzi vin...
-Vi esperis, ke la juna Vjàzemskij mortigos vian maljunan serviston. Sed
-Dio ne permesis, ke li pereu, Dio aperigis la veron.
-
---Tiam, kion vi faris, via cara moŝto? Tiam,--daŭrigis Morozov, kaj
-lia voĉo ektremis, kaj la sonoriletoj de lia vesto ektintis: tiam vi
-trovis, ke tro da honoro restas ĉe via servisto, kaj vi decidis lin
-senhonorigi per maniero ankoraŭ ne aŭdita...
-
---Tiam,--ektondris Morozov, forpuŝante la tablon kaj rektiĝante,--tiam
-via cara moŝto surmetis arlekenan kaftanon sur la bojaron Morozov kaj
-ordonis, ke li, kiu estis defendinta Moskvon kaj Tulon, amuzu vin kune
-kun viaj sklavoj kaj krimaj servistoj!
-
-Minaca estis la aspekto de l' maljuna vojevodo meze de silentantaj
-opriĉnikoj. Lia arlekena vesto ricevis tute alian sencon. El sub la
-densaj brovoj brilis fulmoj. La blanka barbo majeste kovris la bruston,
-kiu iam akceptis multe da malamikaj ekbatoj kaj nun estis kovrita per
-multkoloraj flikaĵoj; kaj lia indignanta rigardo esprimis tiom da
-indeco, tiom da nobleco, ke, kompare kun li, la caro Ivano montriĝis
-malŝatinda.
-
---Via cara moŝto!--daŭrigis Morozov, plialtigante la voĉon: via nova
-arlekeno staras antaŭ vi. Aŭskultu lian lastan ŝercon! Dum via vivo
-la buŝo de l' rusa popolo estas sigelita de timo; sed finiĝos via
-bestsimila regado, kaj restos en Ruslando nur memoro pri viaj agoj, kaj
-transiros via nomo de posteuloj al posteuloj por eterna malbeno, ĝis
-fine venos la terura Lasta Juĝo! Kaj tiam centoj kaj miloj da viroj kaj
-virinoj, da infanoj kaj maljunuloj, ĉiuj, kiujn vi pereigis kaj
-mortigis, ĉiuj stariĝos antaŭ Sinjoro Dio, plendante kontraŭ vi,
-ilia turmentinto. Kaj en tiu terura tago venos ankaŭ mi antaŭ la
-Eterna Juĝisto, mi venos en la nunaj vestoj kaj mi repostulos de vi
-mian honoron, kiun vi prenis hodiaŭ de mi! Kaj vi ne havos plu viajn
-opriĉnikojn, por silentigi la plendantojn. Kaj la Sinjoro Juĝisto
-ekaŭdos ilin, kaj ĵetita vi estos en eternan flamon, preparitan por la
-diablo kaj por liaj servistoj!
-
-Morozov eksilentis kaj kun malestimega rigardo por la caraj favoratoj li
-turnis al ĉiuj la dorson kaj malrapide foriris.
-
-Neniu lin haltigis. Majeste li iris inter la vicoj de tabloj, kaj nur
-kiam ne aŭdiĝis plu la tintado de liaj sonoriletoj, la opriĉnikoj
-kvazaŭ elrigidiĝis, kaj Maluto, leviĝante, demandis la caron:
-
---Ĉu via cara moŝto ordonas tuj mortigi lin aŭ lin malliberigi?
-
---Malliberigi!--diris Ivano, kun peno spirante.--Gardu lin! Ke li manĝu
-kaj vivu! Ne turmentegu lin, ke li ne mortu antaŭtempe: vi respondos
-per via kapo!
-
-Vespere la caro havis kun Maluto specialan interkonsiliĝon.
-
-La bojaroj Kòliĉev'j, kiuj jam de longe sidis en malliberejo kaj estis
-turmentegitaj de Maluto, parte konfesis sian kulpon, parte estis sufiĉe
-kulpigitaj per atestoj de siaj amikoj kaj servistoj, kiuj ne povis
-suferi la turmentegojn kaj ilin denuncis. Ankaŭ multaj aliaj personoj
-estis enmiksitaj en la sama afero. Kaptitaj laŭ la ordono de l' caro
-kaj kruele elturmentitaj ĉu en Moskvo, ĉu en la antaŭurbo, tiuj
-personoj siavice nomis multajn aliajn, kaj la nombro de turmentataj kaj
-turmentotaj kreskis ĉiutage kaj fine atingis tri cent.
-
-Ivano, ŝatante la opinion de alilandaj reĝoj, decidis atendi la
-forveturon de la litovaj senditoj, kiuj tiam gastis en Moskvo, kaj poste
-aranĝi por ĉiuj kondamnitaj komunan ekzekuton; kaj por ke ĝia efiko
-estu pli frapanta kaj teruriga por la estontaj ribeluloj, la ekzekuto
-estis plenumota en Moskvo publike.
-
-En la sama tago estis ekzekutotaj Vjàzemskij kaj Basmanov. La muelisto,
-kiel sorĉisto, estis bruligota sur lignaro, kaj por Vulturo, kiu havis
-trobravecon enŝteliĝi en la caran dormoĉambron kaj kiun oni gardis
-por solena spektaklo, Ivano destinis specialan, tute novan turmentegon.
-La sama sorto atendis la bojaron Morozov.
-
-Pri la detaloj de tiu komuna ekzekuto la caro interparolis kun Maluto
-ĝis malfrua nokto, kaj la kokoj jam dufoje kantis, kiam li adiaŭis
-Maluton kaj foriris en sian dormoĉambron.
-
-
-
-
-ĈAPITRO XXXV.
-
-Ekzekuto.
-
-
-Post la forveturo de la litovaj senditoj la moskvanoj kun teruro ekvidis
-rapide preparatajn aranĝojn por la morgaŭa ekzekutado.
-
-Sur la granda bazara placo, en la centro de Kitàj-gorod[93], oni
-konstruis multe da pendigiloj kaj kelkajn eŝafodojn. Aparte sur
-horizontala trabo, apogita sur du palisoj, pendis grandega fera
-kaldrono. Aliflanke staris izolita paliso kun kelkaj ĉenoj, ĉirkaŭ
-ĝi kuŝis amaso da sekaj branĉoj kaj da ligno por lignaro. Inter la
-pendigiloj troviĝis nekonataj iloj, kies destinon la moskvanoj kun
-teruro penadis diveni.
-
-Iom post iom ĉiuj kutimaj vizitantoj de l' bazaro disiĝis teruritaj.
-Senhomiĝis ne nur la placo, sed ankaŭ la apudaj stratoj. La loĝantoj
-fermis pordojn de siaj domoj kaj murmurete parolis pri la okazontaĵo.
-La sciigo pri la terura ekzekutado, okazonta morgaŭ, disvastiĝis en la
-tuta Moskvo, kaj ĉie ekregis mortsimila silento. La butikoj estis
-fermitaj, neniu eliris sur la straton, nur de tempo al tempo
-pretergalopis kurieroj de l' caro Ivano, kiu, alveninte el la
-antaŭurbo, loĝis en sia amata palaco ĉe la strato Arbàt. En
-Kitàj-gorod oni ne aŭdis aliajn sonojn, krom frapado de hakiloj kaj
-interparolado de opriĉnikoj, observantaj la laboron de ĉarpentistoj.
-
-Kiam venis la nokto, silentiĝis ankaŭ ĉi tiuj sonoj, kaj la luno,
-staranta super la dentohavaj muroj de Kitàj-gorod, lumigis la tute
-senhoman placon kun palisoj kaj pendigiloj. Neniu lumo brilis en la
-domoj; ĉiuj fenestraj kovriloj estis fermitaj, nur tie kaj ĉi tie
-briletis lampetoj ĉe la eksteraj pordoj de preĝejoj, antaŭ la sanktaj
-pentraĵoj. Sed neniu dormis en ĉi tiu nokto, ĉiuj preĝis, atendante
-la tagiĝon.
-
-Fine la fatala mateno venis, kaj en la ĉielo oni ekvidis multege da
-korvoj kaj da monedoj, kiuj, antaŭsentante sangon, de ĉiuflanke
-rapidis al Kremlo, kun laŭtaj krioj amase rondflugis super la placo kaj
-per nigra tavolo kovris la domajn tegmentojn, la krucojn de preĝejoj
-kaj eĉ la trabojn de pendigiloj.
-
-La silenton rompis malproksimaj sonoj de tamburinoj kaj tulumbasoj[94],
-pli kaj pli laŭtiĝantaj kaj alproksimiĝantaj. Montriĝis taĉmento da
-rajdantaj opriĉnikoj po kvin en la vico. Fronte rajdis tamburinistoj,
-por dispeli la homamason kaj fari vojon al la caro, sed senbezone ili
-batis iliajn tamburinojn kaj tulumbasojn: neniun homan estaĵon ili
-renkontis.
-
-Ilin sekvis la caro Ivano surĉevale, en parada vesto, kun sagujo ĉe la
-selo, kun orita pafarko sur la dorso. Lian kaskon ornamis tiel nomata
-Dejesuo, t. e. kolorigita sur arĝento pentraĵo de Jesuo Kristo kun
-Dipatrino, Ivano la Baptisto kaj aliaj sanktuloj. La ĉevalkovrilo
-brilis per multekostaj ŝtonoj, kaj ĉirkaŭ la kolo de lia nigra
-ĉevalo estis alligita hunda kapo.
-
-Apud la caro rajdis lia filo, Ivano Ivànoviĉ, kaj ilin sekvis aro da
-korteganoj, po tri en la vico. Poste iris pli ol tricent kondamnitoj al
-mortpuno. Kun katenoj ĉe la piedoj kaj manoj, elturmentitaj per malsato
-kaj doloro, ili apenaŭ moviĝis, pelataj de akompanantaj opriĉnikoj.
-
-La procesion finis nova kavaleria taĉmento.
-
-Kiam la procesio atingis la placon, kaj la tuta militistaro
-deĉevaliĝis kaj amasiĝis ĉirkaŭ la pendigiloj, Ivano, ankoraŭ
-surĉevale, ĉirkaŭrigardis kaj kun mirego ekvidis, ke sur la placo
-forestis la popolo.
-
---Kunvoku la popolon!--li ordonis al siaj opriĉnikoj: ke oni nenion
-timu! Diru al moskvanoj, ke la caro ekzekutigas krimulojn, sed al
-senkulpuloj li promesas sian favoron.
-
-Iom post iom la placo pleniĝis je popolamaso, la fenestraj kovriloj
-malfermiĝis, kaj ĉe la fenestroj aperis palaj timemaj vizaĝoj.
-
-Dume la fajro sub la fera kaldrono ekflamis, kaj ekzekutistoj supreniris
-eŝafodon.
-
-Ivano ordonis apartigi el la aro da kondamnitoj dekkelkajn malpli
-kulpajn.
-
---Homoj!--li ekkriis laŭtvoĉe, por ke ĉiu lin aŭdu en la placo: kiel
-amikoj kaj kunuloj de ribeluloj, al kiuj vi montradis gastamecon, vi
-meritas la saman ekzekuton, kiel ili; sed, malĝojante pri viaj
-pereontaj animoj, mi pardonas vin kaj donacas al vi la vivon, por ke vi
-pentofarante elpagu viajn kulpojn kaj preĝu pri mi, neinda!
-
-Laŭ la signo de l' caro, la pardonitaj deiris flanken.
-
---Moskvanoj!--tiam diris Ivano: hodiaŭ vi vidos ekzekutojn kaj
-turmentegojn; sed mi punas krimulojn, kiuj volis perfidi Ruslandon al
-malamikoj! Ploregante, mi donas iliajn korpojn al turmentegoj, ĉar mi
-estas juĝisto, destinita de Dio mem, por juĝi mian popolon! Senpartia
-estas mia juĝo, ĉar mi, kiel Abrahamo, levinta tranĉilon super sia
-propra filo, oferdonas miajn plej intimajn favoratojn! Ilia sango falu
-sur la kapojn de miaj malamikoj!
-
-Tiam el la aro da kondamnitaj oni elkondukis la bojaron Druĵino
-Andrèeviĉ Morozov.
-
-La caro, en la unua eksplodo de kolerego, destinis por li plej terurajn
-turmentojn, sed, laŭ nekomprenebla ŝanĝemeco de sia karaktero, eble
-pro komuna amo de moskvanoj al la bojaro Morozov, Ivano hieraŭ
-forprenis sian ordonon kaj destinis al li malpli kruelan mortpunon.
-
-La diako[52], staranta ĉe la eŝafodo, malvolvis longan rulpaperon kaj
-legis per laŭta voĉo:
-
---Estinta bojaro Morozov! Vi intencis ribeligi la regnon, venigi la
-ĥanon el Krimeo kaj la litovan reĝon Ĝigimondon kaj fari aliajn
-malfeliĉojn al sankta Ruslando! Vi kuraĝis per malbonaj akraj paroloj
-insulti la caron de l' tuta Ruslando kaj ribeligi kontraŭ li liajn
-bonajn regatojn. Pro tio vi meritis ne nur la mortpunon, sed kruelajn
-turmentegojn; sed la granda caro, memorante viajn antaŭajn meritojn,
-ekkompatis vin kaj ordonis ne turmentegi vin kiel la aliajn, sed
-mortpuni per forhako de l' kapo, kaj vian havaĵon ankaŭ ne konfiski.
-
-Morozov, jam staranta sur la eŝafodo, faris krucsignon.
-
---Mi estas pura antaŭ Dio kaj antaŭ la caro,--li diris tute trankvile:
-mian animon mi fordonas al Jesuo Kristo, kaj la caron mi petas pri unu
-sola favoro. Ĉion, kio restas post mi el mia havaĵo, oni dividu je tri
-partoj: la unuan mi destinas por preĝejoj kaj por mesoj pro mia peka
-animo; la duan--por almozuloj; la trian--por miaj fidelaj servistoj; al
-ĉiuj miaj sklavoj mi donas liberecon! Mian vidvinon mi pardonas, kaj
-ŝi bonvolu edziniĝi laŭ bontrovo...
-
-Post ĉi tiuj vortoj Morozov ree faris krucsignon kaj metis la kapon sur
-eŝafodon.
-
-Eksonis surda sono, la kapo de Druĵino Andrèeviĉ ruliĝis, kaj lia
-nobla sango ruĝigis la tabulojn de l' eŝafodo.
-
-Post li la opriĉnikoj, ĉe mirego de l' popolo, elkondukis la caran
-batalilestron, princon Vjàzemskij, la opriĉnikon Teodoron Basmanov kaj
-lian patron Aleksison Basmanov, kiun Teodoro denuncis dum turmentegoj.
-
---Moskvanoj!--diris Ivano, montrante la kondamnitajn: jen estas viaj kaj
-miaj malamikoj! Forgesinte sian ĵuron, ili vin premegis je mia nomo;
-malŝatante la Dian juĝon, ili prirabis vin, pereigis vin, kiujn mi
-komisiis al ilia gardado. Kaj nun ili akceptos turmentojn, indajn je
-iliaj krimoj.
-
-Vjàzemskij kaj ambaŭ Basmanov'j estis kondamnitaj al kruela morto.
-
-La diako legis la verdikton, per kiu ili estis kulpigataj pri intenco
-pereigi la caron per sorĉaĵo, pri rilatoj kun malamikoj de l' regno
-kaj pri premegado de popolo je la nomo de l' caro.
-
-Kiam la ekzekutistoj kun Teodoro Basmanov supreniris la eŝafodon, li
-sin turnis al la popolo kaj ekkriis laŭtvoĉe:
-
---Homoj! antaŭ ol morti, mi volas pentofari antaŭ vi! Mi volas, ke vi
-aŭdu pri miaj ĉiuj pekoj! Aŭskultu, homoj!
-
-Sed Maluto, staranta post li, malhelpis lin daŭrigi. Per lerta
-sabrobato li forhakis lian kapon en la sama momento, kiam li volis
-komenci sian konfeson.
-
-Lia sangokovrita kadavro falis sur eŝafodon, kaj la forhakita kapo
-ruliĝis, tintante per orelringoj, sub la piedojn de l' cara ĉevalo,
-kiu desaltis flanken, ronkante kaj timeme ĝin strabe rigardante. Per
-sia lasta aroganteco Basmanov sukcesis eviti la turmentojn.
-
-Lia patro kaj Vjàzemskij ne estis tiel feliĉaj. Ilin kune kun la
-rabisto Vulturo oni suprenirigis sur eŝafodon, kie estis preparitaj
-terurigaj iloj. Samtempe oni metis la maljunan mueliston sur lignaron
-kaj alĉenigis lin al la paliso.
-
-Vjàzemskij, elturmentita kaj senforta, kun peno staris, subtenata sub
-la brakoj per ekzekutistoj, kaj promenigis ĉirkaŭe frenezajn
-rigardojn. En liaj okuloj vidiĝis nek timo, nek pento. Ekvidinte la
-alĉenigitan mueliston kaj la fumon, ĉirkaŭantan lin sur la lignaro,
-la princo rememoris liajn lastajn parolojn, kiam la maljunulo,
-ensorĉinte lian sabron, rigardis en sitelon da akvo; li ekmemoris
-ankaŭ, ke li mem, dum luna nokto, observis la akvon sub la bruanta
-muelrado, penante vidi sian estontecon, kaj ekvidis nur la akvon ruĝan,
-kiel sango, kaj dentohavajn grandegajn segilojn, fermatajn kaj
-malfermatajn ferajn prenilojn...
-
-La muelisto ne vidis Vjàzemskij'n. Ensorbita en si mem, li murmuris ion
-mallaŭte kaj kiel frenezulo dancis sur lignaro, tintante per la ĉenoj.
-
---Ŝikalu! Likalu!--li murmuris: alflugis korvoj por riĉa festeno!
-Ekturniĝis la rado, ekturniĝis! Kio estis supre, fariĝis malsupre!
-Ŝahadam! Vento, alflugu el mia muelejo, ataku miajn malamikojn! Kulla!
-Kulla! Disventumu la flamon, estingu la fajron!
-
-Kaj efektive, kvazaŭ respondante al lia sorĉado, vento leviĝis sur la
-placo, sed, anstataŭ estingi la fajron, ĝi fortigis la flamon, kiu
-ĉirkaŭkaptis la sekan lignon kaj kaŝis la figuron de la muelisto.
-
---Ŝahadam! Kulla! Kulla!--aŭdiĝis ankoraŭ el post la fuma nubo, sed
-baldaŭ la krakado de l' flamanta ligno kovris la voĉon...
-
-Vulturo preskaŭ tute ne ŝanĝiĝis sekve de longa malliberigo kaj
-kruelaj turmentoj. Lia forta naturo kontraŭstaris al ĉio, nur lia
-mieno ŝanĝiĝis, fariĝis pli mola, la okuloj rigardis pli trankvile.
-
-De post la sama nokto, kiam li estis kaptita en la cara dormoĉambro kaj
-ĵetita en malliberejon, la konsciencriproĉoj lin plu ne turmentis. Li
-akceptis la venontan ekzekuton kiel elpagon de liaj pasintaj krimoj, kaj
-sur la putra pajlo de l' malliberejo li ekdormis trankvile, kiel li jam
-de longe ne dormis.
-
-La diako legis por la popolo pri la krimo de Vulturo kaj la destinita al
-li ekzekuto.
-
-Vulturo, starante sur la eŝafodo, sin signadis kruce, rigardante la
-kupolojn de l' preĝejoj, kaj poste kvarfoje falis teren antaŭ la
-popolo, salutante al ĉiuj kvar flankoj.
-
---Pardonu, homoj!--li ekkriis: ho, pardonu al mi miajn pekojn, pardonu
-min, rabiston, ŝteliston, mortigiston! Pardonu al mi ĉion, kion mi
-pekis kontraŭ vi! Mi meritas la mortpunon, pardonu miajn kulpojn vi,
-homoj!
-
-Kaj sin turninte al ekzekutistoj, li mem metis siajn brakojn en
-destinitajn ingojn.
-
---Nu, alligu!--li ordonis, ordigante sian grizan krispan barbon, kaj ne
-diris unu vorton plu...
-
-Tiam, laŭ signo de Ivano, la diako sin turnis al aliaj kondamnitaj kaj
-legis iliajn verdiktojn, laŭ kiuj ili ĉiuj estis kulpigataj pri
-komploto kontraŭ la caro, pri intenco fordoni Novgorod'n kaj Pskov'n al
-litova reĝo kaj pri krimaj rilatoj kun la turka sultano.
-
-Oni estis kondukonta ilin ĉu al pendigiloj, ĉu al kaldrono, ĉu al
-aliaj ekzekutiloj.
-
-La popolo laŭtvoĉe preĝis.
-
---Sinjoro Dio!--aŭdiĝis sur la placo: pardonu ilin, Dio, Jesuo Kristo!
-Prenu iliajn animojn!
-
---Preĝu pri ni, ho, sanktuloj!--kriadis kelkaj el la popolamaso:
-ekmemoru nin, kiam vi estos en la Dia regno!
-
-La opriĉnikoj, por surdigi ĉi tiujn aklamojn, laŭte vokis:
-
---He, he! Pereu la malamikoj de l' caro!
-
-Sed en ĉi tiu momento la popolo ekmoviĝis, ĉiuj kapoj turniĝis
-unuflanken, kaj eksonis la aklamoj:
-
---Frenezulo venas! Rigardu, rigardu! jen la frenezulo!
-
-Ĉe la rando de l' placo montriĝis viro kvardekjara kun maldensa barbo,
-kun pala vizaĝo, nudpieda, vestita sole per blanka tola ĉemizo. Lia
-vizaĝo esprimis eksterordinaran bonecon, kaj sur la lipoj ludis
-stranga, kvazaŭ infana, bonkora rideto.
-
-La apero de ĉi tiu figuro meze de tiom da homaj vizaĝoj, esprimantaj
-timon, teruron aŭ kruelecon, forte impresis ĉiujn. La placo
-silentiĝis, la ekzekutado haltis.
-
-Ĉiuj konis la frenezulon, sed neniu ankoraŭ estis vidinta tian
-esprimon de lia vizaĝo, kiel hodiaŭ. Kontraŭ kutimo, konvulsio
-trakuris ĉi tiun ridetantan buŝon, kvazaŭ alia nekutima sento batalis
-kontraŭ la bonkoreco.
-
-Kliniĝinte antaŭen, tintigante la ĉenojn kaj la ferajn krucojn, lin
-kovrantajn, la frenezulo, sin direktante al Ivano, iris tra la homamaso,
-kiu disiĝis antaŭ li:
-
---Ivaĉjo, Ivaĉjo!--li kriis de malproksime, movante sian lignan
-rozarion kaj ĉiam ridetante: Ivaĉjo, pri mi vi forgesis!
-
-Ekvidinte lin, Ivano volis turni la ĉevalon kaj deiri flanken. Sed la
-frenezulo jam staris antaŭ li.
-
---Rigardu min, Ivaĉjo!--li diris, prenante lian ĉevalon je la brido:
-kial do vi ne ordonas ekzekuti la frenezulon? Ĉu Bazĉjo estas malpli
-bona ol aliaj?
-
---Dio gardu vin!--diris la caro, prenante plenmanon da oraj moneroj el
-sia desegnita saketo, pendanta sur ora ĉeneto ĉe lia zono: prenu,
-Bazĉjo, iru, preĝu pri mi!
-
-La frenezulo etendis ambaŭ manplatojn, sed tuj fortiris ilin, kaj la
-mono disŝutiĝis teren.
-
---Aj, aj! ĝi brulas!--li ekkriis svingante kaj surblovante la fingrojn:
-por kio vi brulruĝigis la monon? Por kio vi ekbruligis inferan fajron?
-
---Iru, Bazĉjo,--ripetis Ivano senpacience: lasu nin, ĉi tie ne estas
-loko por vi!
-
---Ne, ne! Mia loko estas ĉi tie, kun martiroj! Donu al mi ankaŭ
-pormartiran kroneton! Por kio vi min forgesis? Por kio vi ofendas min?
-Donu al mi la saman kroneton, kiel al aliaj!
-
---Iru for!--diris Ivano kun naskiĝanta kolero.
-
---Mi ne foriros!--obstine ripetis la frenezulo, alkroĉiĝante al la
-jungaĵo de la cara ĉevalo, kaj li ekridis, montrante Ivanon per la
-fingro.--Rigardu, rigardu, vi ĉiuj! Kion li havas sur la frunto? Kion
-vi havas Ivaĉjo? Kornoj super via kapo! Kapraj kornoj! Kaj via kapo
-fariĝis hunda kapo!
-
-La okuloj de Ivano ekbrilegis.
-
---For, frenezulo!--li ekkriis kaj, eligante la ponardegon de l' apude
-staranta opriĉniko, li levis la manon super la malfeliĉulo.
-
-Krioj de indigno aŭdiĝis en la homamaso.
-
---Ne tuŝu lin! Ne tuŝu la sanktan frenezulon! Disponu je niaj kapoj,
-nur ne tuŝu la sanktulon!
-
-Kaj Bazĉjo ĉiam ridetis duoninfane, duonfreneze.
-
---Traboru min, reĝo Saulo!--li diris, forŝovante la krucojn,
-kovrantajn lian bruston: traboru ĉi tien, en la koron! Ĉu mi estas
-malpli bona, ol tiuj martiroj? Enirigu ankaŭ min en la Dian regnon!
-Eble vi envias, ke vi ne estos tie kun ni, reĝo Saulo, reĝo Irodo,
-reĝo de infero?
-
-La ponardego ektremis en la mano de l' caro. Unu momenton ankoraŭ, kaj
-ĝi eniĝus en la bruston de l' frenezulo, sed denove la voĉoj en la
-popolamaso detenis la caron. La caro venkis sian volon, sed la ventegon
-sekvis fulmotondro.
-
-Kun ŝaŭmanta buŝo, kun brilegantaj okuloj, kun levita ponardego, li
-donis spronojn al sia ĉevalo, kiu salte sin ĵetis en la aron de l'
-kondamnitaj, kaj la cara ponardego trapikis la plej proksime starantan.
-
-Kiam li malrapide revenis sur sian lokon, kun mallevita sanggutanta
-ponardego, la frenezulo jam estis forigita de opriĉnikoj.
-
-Ivano eksvingis la manon, kaj la ekzekutistoj eklaboris. Sur la pala
-vizaĝo de l' caro aperis ruĝo: liaj okuloj pligrandiĝis, bluaj vejnoj
-vidiĝis sur lia frunto, la naztruoj plilarĝiĝis...
-
- * * * * *
-
-Kiam fine, satiginte sian kruelan naturon, li turnis la ĉevalon kaj
-ekrajdis hejmen, sangmakulita kaj ĉirkaŭita de siaj sangkovritaj
-militistoj, la korvoj, sidintaj ĝis tiam sur preĝejaj krucoj kaj sur
-domaj tegmentoj, unu post alia eksvingis flugilojn kaj malsuprenflugis
-sur amason da disŝiritaj membroj kaj sur kadavrojn, balanciĝantajn sur
-pendigiloj...
-
-Boriso Godunòv ne troviĝis en tiu tago inter la sekvantaro de Ivano:
-hieraŭ li proponis akompani la litovajn senditojn el Moskvo.
-
-La sekvintan tagon la placo estis purigita, kaj la kadavroj estis
-ĵetitaj en la fosaĵon, ĉirkaŭantan Kremlon. Tie post kelke da jaroj
-moskvanoj konstruis kelkajn lignajn preĝejojn "super ostoj kaj sango",
-kiel diras la antikvaj kronikoj.
-
-Pasis multaj jaroj; la impreso pri la terura ekzekuto jam malaperis el
-la memoro de l' popolo; sed longe ankoraŭ staris apud la fosaĵo de
-Kremlo tiuj malriĉaj preĝejoj, kaj la vizitantoj aŭdis tie preĝojn
-pri martiroj, elturmentitaj kaj mortigitaj laŭ ordono de l' caro Ivano
-la Kvara de l' tuta Ruslando.
-
-
-
-
-ĈAPITRO XXXVI.
-
-Reveno en la antaŭurbon.
-
-
-Terureginte Moskvon, la caro ekdeziris sin montri korfavora kaj
-grandanima. Laŭ lia ordono, la malliberejoj estis malfermitaj kaj ĉiuj
-malliberuloj, kiuj jam ne esperis por si pardonon, estis liberigitaj.
-Kelkaj eĉ ricevis donacojn de l' caro. Ŝajne, lia kolerego, de longe
-tropleniginta lian animon kaj ĉiam kreskinta, eksplodis dum la lasta
-ekzekutado kaj forlasis lian animon, kvazaŭ garbo da flamantaj radioj
-el fajrospiranta vulkano. Lia animo trankviliĝis, kaj li ĉesis ĉie
-serĉi perfidon.
-
-Ne ĉiufoje, verŝinte sangon de senkulpuloj, Ivano havis riproĉojn de
-konscienco. Tio dependis ankaŭ de aliaj cirkonstancoj. Ĉielaj signoj,
-subita fulmotondro, apero de popolaj malfeliĉoj vekis lian senteman
-imagon kaj iafoje igis lin fari publikan penton; sed kiam ne okazis
-brulado aŭ malbonega rikolto aŭ iu alia malfeliĉo, lia interna voĉo
-silentis, lia konscienco dormetis. Tiel okazis en la nuna tempo.
-Trankvila estis la animo de l' caro. Post siaj mortigoj Ivano sentis
-kvazaŭ kontentiĝon, kiel homo satmanĝinta post longa fastado. Obeante
-pli al sia kutimo ol al kora bezono, li, revenante en la antaŭurbon tra
-la monaĥejo de Sankta Triunuo, interrompis sian vojaĝon por preĝi dum
-kelkaj tagoj.
-
-Dum la tuta vojaĝo la fronte rajdantaj oficistoj plenmane disdonadis
-arĝentajn monerojn al almozuloj kaj, forlasante la monaĥejon, la caro
-lasis al la ĉefabato riĉajn donacojn, por ke oni preĝu pri lia sano.
-
-Dume en la antaŭurbo okazis io tute neatendita.
-
-Godunòv, sendita antaŭen por prepari triumfan akcepton de l' caro,
-fininte ĉion necesan, sidis en sia domo, ĉe kverkligna tablo, apoginte
-la kapon sur la manplaton. Li primeditadis ĉion okazintan dum la lastaj
-tagoj, la publikan ekzekuton, kiun li sukcesis ne ĉeesti, la malfacile
-divineblan karakteron de l' terura caro kaj la rimedojn por ne perdi
-lian favoron, ne partoprenante la farojn de l' opriĉnikoj,--kiam subite
-eniris lia servisto kaj anoncis, ke ĉe la doma pordo atendas princo
-Nikito Romànoviĉ Serèbrjanij.
-
-Aŭdinte ĉi tiun nomon, Godunòv mirigite leviĝis.
-
-Serèbrjanij estis malfavorato de l' caro, kondamnita al morto. Li estis
-forkurinta el malliberejo, kaj rilatoj kun li povis kosti al Godunòv
-lian kapon. Aliparte, rifuzi al la princo gastamecon aŭ denunci lin al
-la caro, tio estus malindaĵo, kiun ne riskus Godunòv, timante perdi la
-popularecon, kiun li plej multe ŝatis. Samtempe li ekmemoris, ke la
-caro en la lastaj tagoj estis en bonega humoro, kaj li tuj decidis sian
-agadmanieron.
-
-Li ne eliris el la domo, por akcepti la princon, sed ordonis, ke oni lin
-tuj invitu en la ĉambron. Neniuj fremdaj atestantoj ĉeestis, kaj
-Godunòv, decidinte lin akcepti, deziris montri plenan gastamecon.
-
---Estu la bonveninta, princo,--li diris, ĉirkaŭbrakante la gaston:
-bonvolu sidiĝi! Kiel vi kuraĝis reveni la antaŭurbon? Sed antaŭe
-permesu, ke mi vin regalu, certe, vi estas tre laca?
-
-Laŭ lia ordono oni alportis manĝaĵon kaj kelkajn pokalojn da vino.
-
---Diru, mi petas, princo,--demandis Godunòv: ĉu iu vin vidis, kiam vi
-supreniris la ŝtuparon?
-
---Mi ne scias,--naive respondis la princo: eble, iu vidis, mi min ne
-kaŝis, mi rekte alrajdis al via domo. Mi scias, ke vi ne simpatias por
-la opriĉnikoj!
-
-Godunòv sulkigis la vizaĝon.
-
---Boriso Teodòroviĉ,--daŭrigis Serèbrjanij konfideme: mi ne estas
-sola, kun mi venis ĉirkaŭ ducent rabistoj el apud Rjazanjo.
-
---Kion vi diras, princo?--ekkriis Godunòv.
-
---Ili restis ekster la antaŭurbo. Ni ĉiuj prezentas niajn kapojn al la
-caro: li bonvolu nin ekzekutigi aŭ pardoni, laŭ sia bontrovo!
-
---Mi scias, princo, mi aŭdis, kiel vi kun tiuj rabistoj forpelis
-tatarojn; sed eble vi ne scias, kio dume okazis en Moskvo?
-
---Mi ĉion scias,--respondis Serèbrjanij, sulkigante la brovojn.--Mi
-veturis ĉi tien kaj esperis, ke la opriĉnino estas finita, sed ĉe vi
-fariĝas ĉiam pli kaj pli malbone. Dio pardonu al la caro! Sed kial do
-vi, Boriso Teodòroviĉ, nur observas ĉion kaj nenion kontraŭdiras?
-
---Nu, princo, mi vidas, vi estas ĉiam la sama. Se mi eĉ dirus al la
-caro, ĉu li obeus min?
-
---Tute egale,--obstine respondis Serèbrjanij: ĉu li obeos aŭ ne, sed
-vi devis nepre eldiri vian opinion. De kiu li ekscius la veron, se ne de
-vi?
-
---Ĉu, vi opinias, li ne scias la veron? Ĉu vi opinias, ke li efektive
-kredas al la denuncoj, laŭ kiuj tiom da homoj estis ekzekutitaj?
-
-Kaj Godunòv haltis, timante, ĉu li ne diris tro multe, sed li tuj
-ekmemoris, ke li parolas kun Serèbrjanij, kies sincera mieno estis
-garantio kontraŭ perfido.
-
---Ne, princo,--li daŭrigis duonvoĉe: maljusta vi estas kontraŭ mi. La
-caro ekzekutigas tiujn, kontraŭ kiuj li koleras, kaj la impulsojn de
-lia koro ĉu oni povas kontroli? "La koro de l' caro estas en la mano de
-Dio",--diras la Sankta Skribo. La bojaro Morozov provis paroli la veron
-al la caro,--kio sekvis? Morozov estas ekzekutita, tamen ĉu tio helpis
-al la aliaj? Kaj vi, princo, ŝajne, malbone gardas vian kapon, se vi,
-sciante pri la ĵusaj ekzekutoj, kuraĝis veni en la antaŭurbon?
-
-Ĉe la nomo de Morozov Serèbrjanij ekspiris. Li multe amis la bojaron,
-kvankam Morozov estis forpreninta lian feliĉon.
-
---Nu, Boriso Teodòroviĉ,--li diris al Godunòv, respondante al lia
-demando: se decidos la sorto, helpos neniu forto! Verdire, la vivo tedis
-min, ne bona vivo komenciĝis en Ruslando!
-
---Aŭskultu, princo, vi mem vin ne ŝparas, tia certe estas via
-karaktero, sed Dio zorgas pri vi. Ĝis nun, malgraŭ ĉio, vi restas en
-vivo. Eble, la sorto ne destinis, ke vi pereu senbezone. Se vi estus
-reveninta antaŭ unu semajno, vi certe jam ne ekzistus plu; sed nun,
-ŝajnas al mi, vi povas havi iujn esperojn. Nur ne rapidu aperi antaŭ
-la caro, antaŭe mi devas paroli kun li.
-
---Mi dankas vin, Boriso Teodòroviĉ, sed vi ne zorgu multe pri mi, nur
-miajn rabistojn, se eble, bonvolu pardonigi. Kvankam krimuloj, ili ja
-bone elpagis siajn kulpojn!
-
-Godunòv mirigite ekrigardis la princon. Li ne povis alkutimiĝi al la
-naiveco de l' princo, kaj lia indiferenteco pri la propra vivo ŝajnis
-al Godunòv nenatura.
-
---Ĉu pro iu ĉagreno vi, princo, ne volas plu vivi?--li demandis.
-
---Eble pro ĉagreno. Por kio vivi nun? Ĉu vi volas kredi, Boriso
-Teodòroviĉ, iafoje malgraŭvole mi pensas pri Kurbskij[34]: timo
-ekposedas min, mi mem tiam havas la deziron forlasi la patrolandon kaj
-iri for al la poloj, se nur la poloj ne estus niaj malamikoj!
-
---Jes, princo! En la nuna tempo ni ne havas alian vojon: aŭ imiti la
-princon Kurbskij kaj por ĉiam forlasi la patrolandon, aŭ fari, kiel
-mi--resti apud la caro kaj peni konservi lian favoron. Kaj vi, princo,
-celas nek unu, nek alian: la caron vi ne forlasas kaj samtempe vi
-kontraŭstaras al li; tio estas neeble, princo, oni devas elekti tion
-aŭ ĉi tion. Se vi ne deziras forkuri el Ruslando, plenumu la volon de
-l' caro. Kaj se li vin ekamos, eble li mem forlasos sian opriĉninon. Se
-ni, ekzemple, estus duope apud li, subtenante unu la alian, tiel ke
-hodiaŭ mi dirus al li necesan vorteton, morgaŭ vi,--io nepre restos en
-lia kapo, senĉesa gutado eĉ ŝtonon traboras. Sed perforte, kara
-princo, nenio estas farebla!
-
---Se li ne estus la caro,--malgaje diris Serèbrjanij,--mi scius, kion
-mi devus fari, sed nun mi mem ne povas decidi, kion fari: unuflanke, Dio
-malpermesas kontraŭstari al la caro, duaflanke--mi ne povas simpatii
-por li; se oni min dispecigos, mi ne povas interrilatiĝi kun
-opriĉnikoj!
-
---Atendu, princo, ne malesperu! Ekmemoru, kion mi tiam diris al vi! Ni
-lasu la opriĉnikojn; ni ne kontraŭparolu al la caro; la opriĉnikoj
-pereigos sin mem. Jam tri ĉefoj ne ekzistas, ambaŭ Basmanov'j kaj
-Vjàzemskij. Atendu, princo, la tuta opriĉnino sin mem formanĝos.
-
---Kaj ĝis tiam kion fari?--demandis Serèbrjanij.
-
---Ĝis tiam,--respondis Godunòv, evitante tuj malkovri la ideon, kiun
-li intencis firmigi en la kapo de sia interparolanto: ĝis tiam, se la
-caro vin pardonos, vi ree povas batali kontraŭ tataroj, tio ja estas
-utila faro!
-
-En la cerbo de Serèbrjanij ne facile kunvivis du malsamaj impresoj, kaj
-la perspektivo batali kontraŭ tataroj tuj malaperigis lian malĝojon.
-
---Jes,--li diris: nenio plu al ni restas, ol batali kontraŭ tataroj!
-Bone estus, se ni ne atendus, kiam ili venos Ruslandon, sed se ni kun
-ĉiuj niaj regimentoj atakus ilin en Krimeo, eble ni eĉ povus almiliti
-Krimeon!
-
-Li eĉ ekridetis ĉe tiu ĉi penso.
-
-Godunòv demandis lin pri lia kontraŭvola liberigo kaj pri la batalo
-apud Rjazanjo. Jam vesperiĝis, kaj ili ĉiam sidis kaj interparoladis
-antaŭ du pokaloj da vino.
-
-Fine Serèbrjanij leviĝis.
-
---Adiaŭ, bojaro,--li diris: jam vesperiĝis!
-
---Kien vi iras, princo? Restu ĉe mi, pasigu la nokton, morgaŭ mi
-parolos kun la caro pri vi, li devas reveni.
-
---Neeble estas, bojaro! Mi devas reveni al la miaj. Mi timas, ke ili
-komencos malpacon kun iu. Se la caro estus en la antaŭurbo, ni rekte
-irus al li kun nia pento,--estu, kio estos,--sed estas danĝere resti
-longtempe apud ĉi tieaj kanajloj: kvankam ni havas nian tendaron ne
-survoje, apud la arbaro, tamen iu taĉmento da opriĉnikoj ĉiam povas
-veni...
-
---Adiaŭ, princo,--diris Godunòv.--Gardu vin, ne iru al la caro, ĝis
-kiam mi sendos voki vin.
-
---Atendu! Kien vi iras?--aldonis Godunòv, vidante, ke Serèbrjanij
-volas eliri en la straton, kaj preninte lin je la mano, li elkondukis
-lin tra la korto.
-
---Adiaŭ, Nikito Romànoviĉ!--li ripetis kaj ĉirkaŭbrakis la
-princon.--Dio estas kompatema, eble, via afero bone sukcesos!
-
-Kaj ne pli frue, ol kiam la princo surĉevale trairis la kortan
-pordegon, Godunòv revenis en sian ĉambron, tre kontenta, ke
-Serèbrjanij ne konsentis pasigi la nokton en lia domo.
-
-La sekvintan matenon la caro kun granda pompo revenis la antaŭurbon,
-kvazaŭ post sukcesplena militiro. La opriĉnikoj akompanis lin kun
-aklamoj: he, he, hurrà! tra ĉiuj stratoj ĝis la palaco.
-
-Nur la maljuna nutristino Onùfrievna akceptis lin per insultoj:
-
---Besto!--ŝi ekkriis, irante renkonten al li: kiel la tero ne englutas
-vin, sangavidan beston! Vi haladzas sangan odoron, mortigisto! Kaj vi
-kuraĝis ankoraŭ viziti la tombon de Sankta Sergèj post via moskva
-krimo! Dia fulmotondro frapos vin, malbenitan, kune kun via diabla
-militistaro!
-
-Sed ĉi tiun fojon la insultoj de l' maljunulino tute ne impresis la
-caron. Estis neniu fulmotondro aŭ ventego. La suno bele brilis en la
-sennuba ĉielo kaj lumigis la orornamitajn multkolorajn flankdomojn de
-l' palaco kun iliaj strangformaj kupoloj. Ivano ne diris eĉ unu vorton
-kaj preteriris apud la nutristino en siajn ĉambrojn.
-
---Atendu, atendu!--ŝi daŭrigis, sekvante lin per okuloj kaj frapante
-la plankon per sia bastono: Diaj fulmoj frapos vin kaj bruligos vian
-tutan malpian antaŭurbon!
-
-Kaj la maljunulino foriris en sian ĉambreton, malrapide movante la
-piedojn kaj kolere rigardante la korteganojn, kiuj deflankiĝis antaŭ
-ŝi, plenaj je superstiĉa timo.
-
-En la sama posttagmezo Godunòv, vidante, ke la caro estas bonhumora kaj
-kontraŭ sia kutimo deziras iom ripozi, sekvis lin en lian
-dormoĉambron. La amo de la caro por li rajtigis lin tion fari, precipe
-se li havis ion raporti, kion ne ĉiuj devis aŭdi.
-
-En la cara dormoĉambro staris du litoj: unu farita el nuraj tabuloj
-nekovritaj,--tie Ivano Vasìljeviĉ kuŝis dum periodoj de anima
-ekscitiĝo kaj de pentofarado; alia--pli larĝa, estis kovrita per mola
-ŝaffelaĵo, lanugaj kusenegoj kaj silkaj kusenoj; en ĉi tiu lito la
-caro dormis, kiam lia animo estis trankvila. Verdire, ĝi ne ofte
-okazis, kaj pli ofte ĉi tiu lasta lito restis neuzata.
-
-Bone oni devis koni la naturon de l' caro, por ĉiam senerare
-diveni lian humoron. Ne ĉiam dum turmentoj de l' konscienco li
-fariĝis pardonema kaj korfavora. Ne malofte li aljuĝis siajn
-konsciencriproĉojn al artifikoj de l' diablo, kiu deziris malhelpi al
-li persekutadi la perfidon, kaj tiam, anstataŭ montriĝi pardonema, li,
-por kontraŭbatali la diablon, ĉiam preĝante kaj farante krucsignojn,
-sin donadis al plej granda krueleco. Ne ĉiam ankaŭ lia videble
-trankvila vizaĝo atestis pri interna trankvileco. Ofte ĝi estis ne pli
-ol ŝajno, kaj la caro, kun sia eksterordinare traiga rigardo kaj la
-kapableco diveni fremdajn pensojn, pli ol unu fojon mirigis sian
-interparolanton kaj frapis lin per neatendita eksplodo de kolero dum
-momentoj, kiam ĉi tiu esperis vidi esprimon de favoro.
-
-Sed Godunòv sciis distingi la plej malgrandajn nuancojn de l'
-karaktero de l' caro kaj ĉiam senerare divenis kaj komprenis la por
-aliaj neklarigeblajn ŝanĝojn de lia vizaĝo.
-
-Kiam la caro kuŝiĝis en sian molan liton, Boriso Godunòv, vidante en
-liaj trajtoj nenion krom laciĝo, diris sen iaj preparoj:
-
---Via cara moŝto, via malfavorato troviĝis!
-
---Kiu?--demandis Ivano, oscedante.
-
---Nikito Serèbrjanij, la sama, kiu sabrovundis vian perfidulon
-Vjàzemskij kaj estis malliberigita.
-
---Ha!--diris Ivano: fine oni kaptis la paseron! Kiu lin kaptis?
-
---Neniu, via cara moŝto. Li mem venis kaj kunvenigis ĉiujn rabistojn,
-kun kiuj li apud Rjazanjo venkis la tatarojn. Ili ĉiuj kune kun
-Serèbrjanij venis konfesi al via cara moŝto siajn kulpojn.
-
---Ili retrovis la prudenton, bone!--diris Ivano.--Ĉu vi vidis lin?
-
---Jes, via cara moŝto! Li rekte venis al mi; li ne sciis, ke vi
-forestas, kaj li venis peti min, ke mi raportu pri lia reveno al via
-cara moŝto! Komence mi intencis lin malliberigi, sed poste venis al mi
-la ideo, ke Skuratov eble kulpigos min, ke mi alproprigas al mi lian
-rajton; certe, Serèbrjanij ne forkuros, se li mem venis ĉi tien!
-
-Godunòv parolis tute malkaŝe, kun sincera mieno, sen iu konfuziĝo,
-kvazaŭ sen ruzeco, sen iu simpatio por Serèbrjanij. Kiam li hieraŭ
-estis elkondukanta Serèbrjanij'n per la korta pordo, li tute ne havis
-la intencon kaŝi de la caro lian viziton (tro danĝere tio estus!), li
-nur ne volis, ke iu el la opriĉnikoj, pli frue ol li, sciigu la caron
-pri tiu vizito kaj, kiel unua sciiganto, kolerigu la caron eble eĉ
-kontraŭ Godunòv mem. La aludo, ke Serèbrjanij estis malamiko de l'
-ekzekutita Vjàzemskij, ne sencele estis uzita de Godunòv.
-
-La caro oscedis ankoraŭ unu fojon, sed nenion respondis, kaj Godunòv,
-observante lin tre atente, ne legis en lia vizaĝo ion similan je kolero
-eĉ kaŝita. Male, ŝajnis al li, ke la intenco de Serèbrjanij sin
-prezenti kun la rabistoj al la cara volo, plaĉis al Ivano.
-
-La caro Ivano, verŝante sangon kaj tremigante ĉiujn, havis tamen la
-deziron, ke oni opiniu lin justa kaj eĉ favorkora; lia krueleco ĉiam
-havis la ŝajnon de severa justeco, kaj la fido je lia favorkoreco tiom
-pli multe flatis lin, ĉar ne ofte li renkontis tiun fidon.
-
-Post iom da tempo Godunòv kuraĝis demandi:
-
---Via cara moŝto, eble mi devas voki Gregoron Lukìĉ?
-
-Sed la lastaj ekzekutoj jam trosatigis Ivanon; kelkaj kapoj nenion povis
-aldoni por lia kontentiĝo nek povis ree eksciti lian sangsoifon, nun
-dormantan.
-
-Li fikse ekrigardis Godunòv'n.
-
---Ĉu vi opinias, ke mi ne povas vivi sen mortigoj?--li diris severtone:
-la ribelulojn, kiuj subfosas la regnon, ĉu oni povas kompari kun
-Nikito, kiu vundis Afonĉjon? Kaj la rabistoj ankaŭ ne ĉiuj meritas
-mortpunon. Ili ĉiuj kun Nikito kolektiĝu en mia korto. Kiam mi eliros
-el la dormoĉambro, mi ekvidos, kion fari kun ili!
-
-Godunòv, dezirinte al la caro bonan ripozon, foriris kun profunda
-saluto.
-
-Ĉio nun dependis de l' humoro de Ivano post lia vekiĝo.
-
-
-
-
-ĈAPITRO XXXVII.
-
-Pardono.
-
-
-Sciigita de Godunòv, Serèbrjanij venis en la caran korton kun ĉiuj
-siaj rabistoj.
-
-En disŝiritaj, diversspecaj vestoj, unuj en kaftanoj, aliaj en
-ŝafpeltoj, kelkaj en bastŝuoj aŭ nudpiedaj, multaj vunditaj, kun
-bandaĝitaj kapoj kaj vizaĝoj, ĉiuj sen ĉapoj kaj sen armaĵo, ili
-silente amase staris en la korto de la palaco, atendante la vekiĝon de
-l' caro.
-
-Ne por la unua fojo la rabistoj nun vidis la antaŭurbon; ili vizitadis
-ĝin kiel harpistoj, kiel almozuloj aŭ kiel ursaj kondukantoj. Kelkaj
-eĉ partoprenis la lastan brulatencon, dum kiu Ringo kun Vulturo venis
-liberigi Serèbrjanij'n. Multe da konataj figuroj ni trovus inter ili,
-sed ne ĉiuj ĉeestis. Forestis tiuj, kiuj, defendante Ruslandon, mortis
-antaŭnelonge sur Rjazanja batalkampo, forestis tiuj, kiuj, post la
-venko, ŝatante la liberan nomadan vivon, ne deziris prezenti al la caro
-siajn kulpajn kapojn. Forestis Ringo, Dmiĉjo, la flavruĝa kantisto kaj
-Vulturo! Ringo, kiu la lastan fojon vizitis la antaŭurbon la tagon post
-la dia juĝo, malaperis Dio scias kien; Dmiĉjo sekvis lin; la
-kantiston, kiel ni scias, mortpunis Serèbrjanij, kaj la kadavron de
-Vulturo nun disŝiregis hundoj kaj bekpikis korvoj apud la muroj de
-Kremlo...
-
-Dum du horoj jam staris la bravuloj, kun mallevitaj okuloj; ili ne
-sciis, ke la caro de longe ilin observas el sia malgranda fenestreto
-super la doma pordo. Ĉiuj silentis same kiel Serèbrjanij, kiu staris
-aparte, enpensiĝinte kaj ne atentante la homojn, amasiĝantajn apud la
-pordego kaj en la korto. Meze de scivoluloj troviĝis la nutristino de
-l' caro. Ŝi staris sur la perono, sin apogante sur bastonon, kaj
-rigardis ĉirkaŭen per siaj senvivaj okuloj, atendante la aperon de
-Ivano, eble, kun celo malhelpi lin per sia ĉeesto fari novan
-kruelaĵon.
-
-Ivano Vasìljeviĉ, satrigardinte el la kaŝita fenestro siajn
-malfavoratojn, kun ĝojiga penso, ke nun ili troviĝas inter vivo kaj
-morto kaj ke ne agrable ili devas sin senti, subite aperis sur la
-perono, akompanata de kelkaj stolnikoj[43].
-
-Ĉe la apero de l' caro, en orŝtofa vesto kaj kun desegnita bastono en
-la mano, la rabistoj genufleksis kaj kliniĝis ĝisteren.
-
-Ivano silentis iom da tempo.
-
---Bonan tagon, ĉifonuloj!--fine li diris kaj, sin turnante al
-Serèbrjanij, li aldonis: pro kio vi venis la antaŭurbon? Ĉu vi enuas
-sen malliberejo?
-
---Via cara moŝto,--respondis Serèbrjanij modeste: la malliberejon mi
-forlasis ne propramove, min perforte forkondukis la rabistoj. Ili poste
-venkis la Ŝirinan ĥanon Ŝiĥmàt, pri kio vi jam devas scii, via cara
-moŝto. Kune ni batalis kontraŭ tataroj, kune ni venis prezenti al vi
-niajn kulpajn kapojn: bonvolu ekzekutigi aŭ pardoni, laŭ via bontrovo!
-
---Ĉu vi lin estis forkondukintaj el la malliberejo?--demandis Ivano la
-rabistojn: kial vi lin konas?
-
---Via cara moŝto!--duonvoĉe respondis la rabistoj: li estis savinta
-nian hetmanon, kiam en Medvedevka oni volis lin pendigi. La hetmano
-siaflanke lin forkondukis el la malliberejo!
-
---En Medvedevka?--ripetis la caro kaj ekridetis: tio estis, kiam vi
-regalis Ĥomjàk'n per vipbatoj? Mi memoras la okazintaĵon. Mi pardonis
-al vi tiun unuan kulpon kaj, laŭ nia interkonsento, vi estis
-malliberigita post via dua kulpo, kiam ree vi atakis miajn servistojn en
-la domo de Morozov. Kiel vi klarigos al mi ĉi tion?
-
-Serèbrjanij volis respondi, sed Onùfrievna sin enmiksis en la
-interparoladon.
-
---Por kio kalkuli liajn kulpojn?--kolertone ŝi sin turnis al
-Ivano.--Anstataŭ rekompenci lin pro tio, ke li venkis la tatarojn kaj
-defendis la sanktan preĝejon, vi nur penas trovi iun lian kulpon. Ĉu
-ne sufiĉas por vi la moskvaj ekzekutoj? fi, lupo nesatigebla!
-
---Silentu, maljunulino!--diris Ivano severtone: ne decas al virinaĉo
-min instrui!
-
-Sed kolerante kontraŭ Onùfrievna, la caro ne deziris ŝin inciti kaj,
-sin turnante al la rabistoj, ĉiam starantaj surgenue, li diris:
-
---Kie estas via hetmano, kanajloj? Li eliru antaŭen!
-
-Serèbrjanij respondis anstataŭ la rabistoj.
-
---Ilia hetmano forestas, via cara moŝto! Tuj post la Rjazanja batalo li
-forlasis nin. Mi proponis al li iri kune, sed li ne konsentis!
-
---Li ne konsentis?--ripetis Ivano.--Ŝajnas al mi, ke via hetmano estas
-la sama blindulo, kiu kun maljunulo penetris en mian dormoĉambron!
-Aŭskultu, ĉifonuloj! Mi ordonos trovi vian hetmanon kaj mortpuni lin!
-
---Atendu, kion faros al vi mem la diabloj post via morto!--ekmurmuretis
-la nutristino.
-
-Sed la caro ŝajnigis, ke li ne aŭdas, kaj daŭrigis, rigardante la
-rabistojn:
-
---Kaj vin ĉiujn, pro tio, ke vi mem venis al mi kun viaj kulpaj kapoj,
-mi pardonas. Oni donu al ili tuj kvin barelojn da mieltrinkaĵo! Nu,
-maljuna malsaĝulino, ĉu vi estas kontenta?
-
-La nutristino ekmaĉis siajn lipojn.
-
---Vivu nia caro!--ekkriis la rabistoj. Ni servos al via cara moŝto! Ni
-meritos la pardonon per niaj kapoj!
-
---Oni donu al ili,--daŭrigis Ivano,--bonajn kaftanojn kaj po unu ora
-monero al ĉiu! Mi faros ilin miaj opriĉnikoj! Ĉu vi deziras,
-kanajloj, servi al mi kiel opriĉnikoj?
-
-Iuj el la rabistoj ŝanceliĝis, sed plej multaj tuj ekkriis:
-
---Ni estas feliĉaj servi al via cara moŝto laŭ via ordono!
-
---Kia estas via opinio?--sin turnis Ivano al Serèbrjanij kun kontenta
-mieno: ĉu taŭgas ili esti militistoj?
-
---Sendube, ili taŭgas,--respondis Serèbrjanij: sed mi kuraĝas peti
-vin, via cara moŝto, ne faru ilin opriĉnikoj!
-
-La caro opiniis, ke Serèbrjanij konsideras la rabistojn neindaj tian
-honoron.
-
---Se mi iun pardonas,--li diris majeste,--mi pardonas tutplene kaj donas
-mian tutan favoron.
-
---Kia favoro, via cara moŝto?--interrompis Serèbrjanij.
-
-Ivano ekrigardis lin kun miro.
-
---Via cara moŝto,--daŭrigis Serèbrjanij, iom ŝanceliĝante: ili ja
-faris bonan agon, sen ilia venko eble la tataroj atakus la urbon
-Rjazanjo.
-
---Nu, pro kio do ili ne povas fariĝi opriĉnikoj?--demandis Ivano,
-trapikante Serèbrjanij'n per siaj okuloj.
-
---Pro tio, via cara moŝto!--ne tuj eldiris Serèbrjanij, vane penante
-trovi pli konvenan esprimon,--pro tio, ke ili, kvankam rabistoj, tamen
-estas pli laŭdindaj, ol viaj krimuloj!
-
-Ĉi tiu neatendita kaj neintenca arogantaĵo de Serèbrjanij mirigis
-Ivanon. Li ekmemoris, ke jam pli ol unu fojon Serèbrjanij tiel malkaŝe
-parolis kun li. Tamen Serèbrjanij, kondamnita al morto, propramove
-revenis en la antaŭurbon kaj sin prezentis al lia cara volo. Pri multo
-oni povis kulpigi lin, nur ne pri malobeemo, kaj la caro ne povis
-decidi, kiel konsideri ĉi tiun arogantaĵon, sed subite nova homa
-figuro altiris lian atenton.
-
-En la aron da rabistoj tute nerimarkite enŝteliĝis maljunulo preskaŭ
-sesdekjara, bone vestita, kiu, sin kaŝante por ne esti vidata de la
-caro, penadis atingi Serèbrjanij'n. Jam pli ol unu fojon li etendis
-sian manon el post la unua vico de la rabistoj, penante kapti la baskon
-de l' princo kaj post malsukceso ree sin kaŝante post la dorsoj de l'
-rabistoj.
-
---Kiu estas tiu rato?--demandis la caro.
-
-Sed la maljunulo jam sin kaŝis en la aro.
-
---Deflankiĝu, homoj!--komandis la caro.--Montru al mi tiun, kiu sin
-kaŝas tie!
-
-Kelkaj opriĉnikoj disŝovis la aron kaj ekkaptis la maljunulon.
-
---Kiu vi estas?--demandis la caro kun suspektplena mieno.
-
---Li estas mia ĉevalservisto!--rapide diris Serèbrjanij, rekoninte
-sian maljunan Miĥeiĉ'n: li min ne vidis, de kiam...
-
---Jes, jes, via cara moŝto!--jesis Miĥeiĉ, balbutante pro timego kaj
-ĝojo: lia princa moŝto estas tute prava, mi lin ne vidis de kiam oni
-malliberigis lin. Permesu do, via cara moŝto, ke mi nun rigardu mian
-karan bojaron! Sinjoro Dio, mia karulo! Mi jam perdis esperon vin iam
-revidi!
-
---Kion vi deziris diri al li?--demandis la caro ankoraŭ suspekteme: por
-kio vi vin kaŝis post la dorsoj?
-
---Mi timas, via cara moŝto, Ivano Vasìljeviĉ, mi timas viajn
-opriĉnikojn! Vi ja scias mem, ili estas tiaj...
-
-Kaj Miĥeiĉ haltigis sian langon.
-
---Kiaj!--demandis Ivano, penante ŝajnigi bonkorecon: diru do,
-maljunulo, diru senĝene, kiaj estas miaj opriĉnikoj?
-
-Miĥeiĉ ekrigardis la caron kaj trankviliĝis.
-
---Ili estas tiaj, via cara moŝto, kiujn ni neniam estis vidintaj antaŭ
-la litova militiro!--li tuj diris, kuraĝigita de l' bonkora mieno de l'
-caro: mi ne volas ilin ofendi, sed ne fidindaj ili ĉiuj estas, certe,
-nefidindaj, via cara moŝto!
-
-La caro fikse rigardis Miĥeiĉ'n, mirante vidi la serviston same
-sincera, kiel lia mastro.
-
---Nu, pro kio vi malfermegas la okulojn?--ree enmiksiĝis Onùfrievna:
-Ĉu vi volas lin formanĝi? Ĉu ne la veron li diris? Tiajn kanajlojn
-ĉu ni antaŭe vidis en Ruslando?
-
-Miĥeiĉ ĝojis, trovinte helpantinon.
-
---Jes, avinjo, vi estas tute prava!--li diris: ili estas kulpaj pri ĉiu
-malbono, kiu okazas en Ruslando! Ili ankaŭ kalumniis mian bojaron! Ne
-fidu al ili, via cara moŝto, ne fidu! Ĉe la selo ili havas hundajn
-kapojn kaj en la buŝo hundan langon! Mia mastro estas via plej fidela
-servisto, tamen Vjàzemskij kun tiu Ĥomjàk lin kalumniis. Jen la avino
-diras la veron, ke tiaj rabistoj neniam estis vidataj en Ruslando.
-
-Kaj rigardante la ĉirkaŭstarantajn opriĉnikojn, Miĥeiĉ aliris pli
-proksimen al Serèbrjanij: kvankam lupoj, vi nin nune ne formanĝos!--li
-kvazaŭ deziris diri.
-
-Kiam la caro eliris en la korton, li jam estis decidinta pardoni la
-rabistojn. Li nur intencis ĝui kelke da tempo ilian konfuzon! La
-enmiksiĝo de l' nutristino venis ne ĝustatempe kaj preskaŭ kolerigis
-Ivanon, sed feliĉe li havis sian bonkoran humoron, kaj, anstataŭ
-ekkoleri, li elpensis ridindigi la maljunulinon kaj senvalorigi ŝin en
-la okuloj de siaj korteganoj kaj samtempe moketi la ĉevalserviston de
-Serèbrjanij.
-
---Do vi ne ŝatas la opriĉninon?--li demandis Miĥeiĉ'n kun bonkora
-mieno.
-
---Kiu ĝin ŝatas? Via cara moŝto, de kiam ni revenis el Litovlando,
-ĉiuj malfeliĉoj de mia bojaro okazas pro via opriĉnino. Se ne estus
-ĉi tiuj senfeligistoj, Dio nin gardu, mia mastro estus, kiel antaŭe,
-via favorato.
-
-Miĥeiĉ ree ĵetis singardan rigardon al la caraj korpogardistoj kaj
-samtempe pensis: Diablo ilin prenu! Mi volonte pereigus mian kapon, se
-mi nur sukcesus senkulpigi mian karan bojaron antaŭ la caro!
-
---Bonegan serviston vi havas!--diris la caro al Serèbrjanij.--Mi estus
-kontenta havi similajn servistojn! Ĉu de longe li estas ĉe vi?
-
---Via cara moŝto,--enmiksiĝis Miĥeiĉ, tute rekuraĝigita de la cara
-laŭdo: mi servas al mia princo de lia infaneco. Eĉ al lia karmemora
-patro mi servis, kaj mia patro servis al lia avo, kaj miaj infanoj, se
-mi ilin havus, servus al liaj infanoj!
-
---Ĉu vi ne havas infanojn, avĉjo?--demandis Ivano ankoraŭ pli
-bonkore.
-
---Du filojn mi havis, via cara moŝto, sed Dio forprenis ilin ambaŭ.
-Ili falis en batalkampo apud Polock, kiam mi kun mia princo Nikito
-Romànoviĉ kaj kun princo Pronskij defendis la urbon. Al mia pli aĝa
-filo Bazilo iu polo dishakis la kapon, kaj mia pli juna filo Stefano
-ricevis pafvundon en la bruston, jen tien ĉi, iomete pli supren ol la
-maldekstra mampinto.
-
-Kaj Miĥeiĉ per fingro montris sur sia brusto la lokon, kie Stefano
-havis la vundon.
-
---Domaĝe!--diris Ivano, balancante la kapon, kvazaŭ li multe kompatis
-Miĥeiĉ'n kaj liajn filojn.--Sed kion fari, maljunulo? Se Dio prenis
-ilin, oni devas ricevi aliajn.
-
---Kiamaniere, via cara moŝto? Mia maljunulino jam mortis, ĉu el maniko
-mi ricevos infanojn?
-
---Nu!--respondis la caro, kvazaŭ por konsoli la serviston: se estos Dia
-volo, novan edzinon oni povas trovi!
-
---Sendube, oni povas, se oni deziras,--diris Miĥeiĉ, kontente
-ridetante: sed mi ne tre ŝatas virinaĉojn, via cara moŝto, kaj pasis
-jam la tempo, kiam mi min okupadis per tiaj aferoj!
-
---Estas virinaĉo kaj virinaĉo!--diris Ivano kaj prenante Onùfrievna'n
-je ŝia talivesto: jen edzino por vi!--li diris kaj antaŭenŝovis la
-nutristinon.
-
---Prenu ŝin, maljunulo, amu ŝin kaj vi nasku infanojn!
-
-La opriĉnikoj, ĉe la ŝerco de l' caro, laŭte ridegis. Miĥeiĉ
-mirigite rigardis la caron, esperante ekvidi rideton sur lia vizaĝo,
-sed Ivano restis serioza.
-
-La senvivaj okuloj de la nutristino ekflamis.
-
---Senhontulo!--ŝi ekkriis: malpiulo! mi ne permesos, ke vi min moku!
-Senhontulo, fi, herezulo senkonscienca!
-
-La maljunulino ekfrapis per sia bastono la peronon, ŝiaj lipoj
-ekmaĉadis ankoraŭ pli multe kaj la nazo bluiĝis.
-
---Ne koleru, avino,--diris la caro: mi svatas al vi bonan edzon: li vin
-amos, faros al vi donacojn, instruos vin! Hodiaŭ post la vespera preĝo
-ni festos vian edziĝan feston! Ĉu plaĉas al vi la fianĉino,
-maljunulo?
-
---Indulgu, via cara moŝto!--ekkriis Miĥeiĉ, postenirante.
-
---Amo venos kun la tempo,--diris Ivano: kaj mi donos al ŝi bonan
-doton!
-
-Miĥeiĉ konsternite ekrigardis Onùfrievnan, kiun la caro ĉiam tenis
-je la talivesto.
-
---Via cara moŝto, Ivano Vasìljeviĉ,--li ekkriis genuante: ekzekutigu
-min, nur ne senhonorigu tiamaniere! Pli volonte mi iros eŝafodon, ol
-edziĝos kun ŝi!
-
-La caro iom pripensis kaj subite laŭte ridegis.
-
---Nu, bone!--li diris, fine ellasante la nutristinon, kiu rapide
-foriris, insultante kaj kraĉante: ne prenis pastro la donon, rekaŝu
-sako la monon. Mi deziris fari vian feliĉon, sed mi tute ne intencis
-vin geedzigi perforte. Servu al via bojaro, kiel antaŭe, bona
-maljunulo, kaj vi, Nikito, proksimiĝu! Mi pardonas al vi vian duan
-kulpon. Kaj viajn kanajlojn mi ne faros opriĉnikoj, efektive miaj
-bravuloj povus ofendiĝi. Ili iru Ĵizdro'n, al gvardia regimento. Se
-ili volonte batalas kontraŭ tataroj, ili havos tie laboron! Kaj vi,--li
-daŭrigis kun speciala favoro, sen ordinara ironio kaj metinte la manon
-sur la ŝultron de Serèbrjanij:--vi restu ĉe mi. Mi pacigos vin kun la
-opriĉnino. Kiam vi nin pli bone ekkonos, vi ĉesos nin eviti. Bone
-estas batali kontraŭ tataroj, sed miaj malamikoj estas ne nur tataroj;
-ekzistas ankaŭ pli malbonaj. Tiujn vi devas scii mordeti per dentoj kaj
-forbalai per balailo!
-
-Kaj la caro ekfrapis la princon je la ŝultro.
-
---Nikito!--li aldonis bonkore, ne forprenante la manon de lia
-ŝultro:--vi havas veramantan koron, via lango ne scias ruzecon; ĝuste
-tiajn servistojn mi bezonas! Fariĝu opriĉniko, mi donos al vi oficon
-de Vjàzemskij! Al vi mi fidas, vi min ne perfidos!
-
-Ĉiuj opriĉnikoj kun envio rigardis Serèbrjanij'n, ili jam antaŭvidis
-novan naskiĝantan stelon, kaj multaj jam komencis intermurmureti kaj
-esprimi sian malkontenton, ke la caro, malatentante iliajn meritojn,
-starigas super ili malfavoraton altrangan el antikva princa familio.
-
-Sed la koro de Serèbrjanij dolore kunpremiĝis ĉe la vortoj de Ivano.
-
---Via cara moŝto,--li diris ne sen peno: mi vin treege dankas por via
-favoro, sed bonvolu permesi, ke mi aliĝu al la gvardia regimento. Ĉi
-tie mi ne scias, kion fari, mi ne estas alkutiminta vivi en la
-antaŭurbo, kaj tie mi estos servanta al via cara moŝto ĝis miaj
-fortoj sufiĉos!
-
---Jen kiel?--diris Ivano kaj demetis sian manon de l' ŝultro de
-Serèbrjanij: tio signifas, ke ni ne plaĉas al via princa moŝto? Eble
-vi opinias, ke estas pli honorinda afero vivi kun viaj kanajloj, ol
-fariĝi mia batalilestro? Bone,--li daŭrigis sarkasme:--mi ne deziras
-kontraŭvolajn amikojn, mi ne deziras trudi mian amikecon kaj neniun mi
-perforte detenas. Se vi bone kunvivas, estu tiel: servu ĉiuj kune!
-Bonan vojaĝon, kanajlara vojevodo!
-
-Kaj kun rigardo, plena de malestimo, la caro turnis al Serèbrjanij la
-dorson kaj eniris en sian palacon.
-
-
-
-
-ĈAPITRO XXXVIII.
-
-Elmarŝo el la antaŭurbo.
-
-
-Godunòv proponis al Serèbrjanij loĝi en lia domo ĝis la elmarŝo.
-Nun la propono estis farita tutkore, ĉar Godunòv, kiu bone observis
-ĉiujn parolojn, ĉiujn gestojn de l' caro, konkludis, ke la ventego
-preterpasis kaj ke la caro kontentiĝos per malvarmeco kontraŭ la
-princo.
-
-Plenumante la promeson, donitan de li al Maksimo, Serèbrjanij tuj el la
-cara palaco iris al lia patrino por redoni al ŝi la krucon. Maluto ne
-estis hejme. La maljunulino jam sciis pri la morto de la filo kaj
-akceptis Serèbrjanij'n kiel parencon; sed kiam li, fininte la komision,
-adiaŭis ŝin, ŝi ne kuraĝis lin deteni, timante la revenontan edzon,
-kaj ŝi kun benoj akompanis la gaston ĝis la dompordo.
-
-Vespere, kiam Godunòv lasis Serèbrjanij'n solan en dormoĉambro,
-dirinte al li "bonan nokton", Miĥeiĉ donis plenan liberecon al sia
-ĝojo.
-
---Nu, bojaro kara,--li diris: fine mi havas feliĉan tagon post tiom da
-malfeliĉaj! De kiam vi estis malliberigita, mi, kara princo, kvazaŭ ne
-vidis la Dian mondon! Ĉiam mi vagadis en Moskvo kaj en la antaŭurbo,
-por aŭdi ion pri vi! Kiam hodiaŭ mi ekaŭdis, ke vi kun rabistoj estas
-reveninta, mi flugkuris en la caran korton, kaj la caro jam staras sur
-la perono! Tiam mi komencis klopodi por vin atingi el post la dorsoj de
-l' rabistoj, mi ne povis min deteni kaj kaptis vin je la basko, kaj tiam
-la caro min rimarkis. Jes, kiom multe mi ektimis! Kion mi travivis!
-Neniam mi tion forgesos! Du dankpreĝojn mi mendos morgaŭ: la
-unuan--por via sano, la duan--pro tio, ke Dio min liberigis de tiu cara
-sorĉistino kaj deturnis tiun malfeliĉon.
-
-Kaj Miĥeiĉ komencis detale rakonti ĉion, kion li travivis post la
-ruinigo de l' domo de Morozov, kiel li, sciiginte Ringon kaj reveninte
-al la muelisto, trovis tie Helenon kaj konsentis ŝin akompani ĝis la
-bieno de Morozov, kien la servistoj de tiu lasta lin alportis dum la
-brulo.
-
-Serèbrjanij senpacience aŭskultis senĉesajn deflankiĝojn de
-Miĥeiĉ.
-
---Kara princo,--parolis la maljunulo: mi ja ne estas blinda, mi ĉion
-vidas, kvankam mi silentas. Mi devas konfesi, karulo, al mi treege ne
-plaĉis viaj vizitoj al bojaro Druĵino. Neniu bono sekvos,--mi
-pensis,--kaj mi eĉ hontis pro vi, kiam vi sidis kun li ĉe la sama
-tablo kaj trinkis el la sama pokalo. Vi min komprenas, karulo? Kvankam,
-verdire, neniu estas kulpa en tiaj aferoj,--Dio scias, de kie ĝi venas
-al la homo,--tamen kontraŭ la edzo ĝi estis peko. Nun, certe, estas
-alia afero; nun ŝi dependas de neniu, estu li en Dia regno! Kaj tro
-juna ŝi estas por resti vidvino!
-
---Ne riproĉu min, Miĥeiĉ,--diris Serèbrjanij malkontente,--sed diru
-al mi, kie ŝi estas nun kaj kion vi scias pri ŝi?
-
---Atendu, karulo, atendu, mi ĉion diros laŭorde. Jen, kiam mi revenis
-de ĉe la rabistoj, la muelisto diras: "venis al mi fajrobirdo, akompanu
-ŝin al reĝo Dalmato!" Komence mi ne povis kompreni, kiu birdo, kiu
-Dalmato? Sed kiam li montris al mi la bojarinon, mi komprenis, ke li
-parolas pri ŝi. Kaj ni ekvojaĝis ambaŭ kune al la bieno de Druĵino
-Andrèeviĉ. Komence ŝi silentis kaj sidis kun mallevitaj okuloj; poste
-ŝi komencis demandi pri sia edzo, pri tio kaj ĉi tio, fine pri vi; ŝi
-ne rekte demandis, sed ĉirkaŭfraze, kvazaŭ kontraŭvole deturninte la
-okulojn. Kompreneble, virina modo! Mi ĉion rakontis al ŝi, kion mi
-estis scianta, kaj ŝi, malfeliĉulino, ankoraŭ pli multe ekmalĝojis,
-mallevis la okulojn kaj la reston de l' vojaĝo ŝi ne diris eĉ unu
-vorton plu! Kiam ni estis jam proksime al la bieno, ŝi, videble,
-malkvietiĝis. "Kial vi malkvietiĝas, bojarino?" mi demandis. Ŝi
-ekploregis. Mi devis ŝin konsoli: "ne malĝoju, mia karulino, bojaro
-Druĵino ja estas sana!" Ĉe la nomo de Druĵino ŝi ankoraŭ pli
-maldolĉe ploris. Mi tiam ekrigardis ŝin kaj vere mi ne sciis, kion
-paroli plu. "Kaj princo Nikito Romànoviĉ"--mi fine diris--"estas
-kvankam en malliberejo, tamen sendube ankaŭ sana". Mi vere ne sciis,
-karulo, kion diri al ŝi, mi sentis, ke mi ne tion diras, kio decas, sed
-ion ajn mi ja devis paroli! Kaj kiam mi nomis vin, karulo, ŝi tuj
-haltigis la ĉevalon kaj diris: "ne, mi ne povas veturi en la bienon de
-l' bojaro!"--"Kion vi diras, via bojarina moŝto, kien do vi
-veturos?"--"Ĉu vi vidas oritajn krucojn tie post la arbaro?"--"Jes,
-bojarina moŝto, mi vidas."--"Tie estas monaĥinejo",--ŝi diris,--"mi
-rekonas la krucojn: akompanu min tien!" Mi komence rifuzis, sed ŝi
-insistis kaj insistis: "Akompanu! Mi tie pasigos unu semajnon aŭ du, mi
-preĝos Dion, kaj poste mi sciigos al bojaro Druĵino, kie mi estas, li
-sendos iun por min akompani!" Nenio estis farebla, mi ŝin akompanis,
-karulo, mi ŝin tie restigis ĉe la abatino!
-
---Kiom da verstoj estas ĝis la monaĥinejo?--demandis Serèbrjanij.
-
---De la muelejo restas ĉirkaŭ kvardek verstoj, de Moskvo iom pli ol
-kvardek. Kiam ni iros Ĵizdro'n, la monaĥinejo estos preskaŭ survoje.
-
---Miĥeiĉ,--diris Serèbrjanij:--faru al mi servon. Pli frue ol matene
-mi ne povas ekmarŝi kun mia regimento: miaj homoj devas ĵuri al la
-caro per kruckisado. Sed vi tuj prenu du ĉevalojn kaj rajdu rapide, ne
-kompatante la ĉevalojn; vizitu la bojarinon, rakontu al ŝi ĉion,
-petegu ŝin, ke ŝi min akceptu, petegu ke ŝi nenion decidu antaŭ ol
-ŝi min revidos!
-
---Bone, karulo, bone! Ŝajne vi supozas, ke ŝi povas fariĝi monaĥino?
-Tio ne okazos, karulo. Pasos unu jaro, certe, ŝi sufiĉe ploros, afero
-neevitebla, ĉu oni povas ne plori pri Druĵino? Estu li en Dia regno!
-Kaj poste ni havos edziĝan feston! Mi diras la veron, ĉu ne, princo?
-Ne ĉiam ni ja havos malĝojon kaj malfeliĉon!
-
-Miĥeiĉ tuj ekrajdis al la monaĥinejo, kaj Serèbrjanij tuj post
-tagiĝo iris adiaŭi Godunòv'n.
-
-Boriso jam estis reveninta de l' matena preĝo, kiun li ĉeestis,
-laŭkutime, kune kun la caro.
-
---Kial vi tiel frue leviĝis, princo?--demandis lin Godunòv: ni, kiuj
-loĝas en la antaŭurbo, estas devigataj tion fari, sed vi povus iomete
-ripozi post la hieraŭa tago. Aŭ ĉu vi ne havis komforton en mia domo?
-
-Sed la ruzeta rigardo de Godunòv montris, ke li bone sciis la kaŭzon
-de l' sendormeco de l' princo.
-
-La afableco de Godunòv, lia sincera simpatio al Serèbrjanij, la
-servoj, kiujn li jam pli ol unu fojon estis farinta al la princo, kaj,
-kio estis plej grava, lia plena malsimileco al aliaj korteganoj, allogis
-la princon. Li konfesis antaŭ li sian amon al Heleno.
-
---Ĉion ĉi jam de longe mi scias!--diris Godunòv, ridetante.--Mi
-divenis ĝin ankoraŭ dum via unua vizito en la antaŭurbon laŭ viaj
-rigardoj, ĵetitaj al Vjàzemskij. Kaj krom tio, kiam mi intence
-ekparolis kun vi pri Morozov, vi ne volonte parolis pri li, kvankam vi
-estis lia amiko. Vi, princo, nenion scias kaŝi: kion vi pensas, tio
-estas videbla sur via vizaĝo. Kaj tro verema vi estas en viaj paroloj,
-princo! Vi ne ofendiĝu! Hieraŭ mi ektimis pro vi kaj eĉ koleris
-kontraŭ vi, princo, kiam vi tute malkaŝe respondis al la caro, ke vi
-ne deziras fariĝi lia opriĉniko.
-
---Ĉu mi povis respondi ion alian, Boriso Teodòroviĉ?
-
---Vi devus danki la caron kaj akcepti lian favoron.
-
---Vi ŝercas, bojaro? Ĉu mi povus danki la caron por tio? Vi ja mem ne
-estas opriĉniko!
-
---Mi estas io alia, princo. Mi scias, kion mi faras. Mi ne kontraŭdiras
-al la caro, li mem ne deziras, ke mi fariĝu opriĉniko. Tia estas mia
-situacio. Sed vi, ricevinte la oficon de Vjàzemskij, fariĝinte
-batalilestro de l' caro, lia plej intima servisto, vi povus bone servi
-al la tuta lando. Ni estas samideanoj kaj kune ni eble sukcesus faligi
-la opriĉninon.
-
---Ne, ne, bojaro, ĉi tion mi ne povus! Vi ja mem diras, ke mia vizaĝo
-aperigas ĉiujn miajn pensojn.
-
---La kaŭzo estas, ke vi ne volas vin devigi, princo. Se vi fine decidus
-venki vian veremon kaj fariĝus opriĉniko, almenaŭ laŭaspekte, kiom
-multe ni farus duope! Nun, vi scias, mi multe suferas: mi estas tute
-sola, tute izolita, ĉiun homon mi devas timi, ĉiun vorton pripensi;
-iafoje turniĝas al mi la kapo! Kaj se ni duope starus apud la cara
-trono, niaj fortoj duobliĝus! Ne multe ekzistas da tiaj homoj, kiel vi,
-princo. Se diri la veron, de post nia unua renkontiĝo mi esperis je vi!
-
---Mi ne taŭgas por tia rolo, Boriso Teodòroviĉ. Kiom da fojoj mi
-penadis ludi fremdan rolon, ĉiam mi malsukcesis. Vi, efektive, estas
-majstro en tiaj aferoj. Verdire, komence ne tre plaĉis al mi, ke vi
-iafoje parolas ne tion, kion vi pensas, sed nun mi komprenas, kien vi
-celas, kaj mi vidas, ke vi bone faras. Mi volonte farus same, sed mi ne
-povas: Dio ne donis al mi tian kapablon. Tamen, ne penvaloras nun ĉi
-tion pritrakti. Vi ja scias, ke la caro konsentis sendi min al la
-gvardia regimento.
-
---Tio ne malhelpas, princo. Vi ree venkos tatarojn, la caro ree
-ekdeziros vin vidi. Certe, li vin ne faros batalilestro, sed, se vi lin
-petos, li faros vin opriĉniko. Sed, se vi ne havos la okazon venki la
-tatarojn, vi ja nepre venos Moskvon, kiam finiĝos la vidvintempo por
-Heleno Dmìtrievna. Vi ne timu, princo, ke ŝi fariĝos monaĥino, tio
-ne okazos: la homan koron mi pli bone konas, ol vi. Ne pro amo ŝi
-edziniĝis kun Morozov, nun ŝi ne havas la kaŭzon fariĝi monaĥino.
-Atendu, ĝis kiam la larmoj sekiĝos, kaj, se vi deziras, mi vin
-svatos.
-
---Dankon, bojaro, dankon, Boriso Teodòroviĉ. Mi hontas, ke vi tiom
-multe jam por mi estas farinta, per nenio mi povus al vi pagi. Se mi
-havus okazon suferi turmentegon por vi, morti por vi, mi volonte tion
-farus. Sed ne admonu min fariĝi opriĉniko aŭ kortegano. Pro tio mi
-devas aŭ tute perdi konsciencon, aŭ esti simila je vi. La laston mi ne
-povas. Ĉiu havas sian propran agadmanieron, destinitan de Dio: falko
-flugas laŭ sia maniero, cigno laŭ alia,--nur ĉiu gardu sian veron!..
-
---Do vi min plu ne kulpigas, princo, ke mi iras flankan vojon?
-
---Mi pekus, se mi vin kulpigus, bojaro. Ni ne parolu pri mi, sed kiom da
-bonaĵo vi faris al aliaj! Ankaŭ al miaj kamaradoj ne bone estus sen
-via helpo! Ne senkaŭze oni vin tre ŝatas en Ruslando, precipe la
-popolamaso. Ĉiuj esperas je vi, la tuta lando rigardas vin.
-
-La bruna vizaĝo de Godunòv iom ruĝiĝis, liaj okuloj ekbrilis pro
-plezuro. Akceptigi sian agadmanieron al Serèbrjanij por li estis grava
-afero kaj atestis pri lia alloganta forto.
-
---Miavice dankon al vi, princo,--li diris.--Pri unu mi vin petas: se vi
-ne volas min helpi, bonvolu ne kredi almenaŭ, se vi aŭdos malbonan
-parolon pri mi; diru al la kalumniantoj ĉion, kion vi pri mi scias!
-
---Estu senzorga, Boriso Teodòroviĉ! Al neniu mi permesos pensi pri vi
-malbone, tiom malpli paroli. Miaj rabistoj jam preĝas por via sano, kaj
-reveninte hejmen ili preĝigos ankaŭ siajn parencojn. Ke nur Dio gardu
-vin!
-
---Dio gardas tiujn, kiuj ne faras malbonaĵon!--diris Godunòv, modeste
-mallevante la okulojn,--tamen ĉio estas en Lia sankta volo! Do, adiaŭ,
-princo, ĝis baldaŭa revido! Ne forgesu, ke mi deziras esti invitota al
-via edziĝa festo!
-
-Ili amike ĉirkaŭbrakis unu la alian, kaj la koro de Serèbrjanij
-ĝojis. Li kutimis kredi, ke Godunòv ne faras falsajn supozojn, kaj lia
-antaŭa timo pro Heleno malaperis.
-
-Baldaŭ li forlasis la antaŭurbon kun sia infanteria taĉmento. Sed
-antaŭe okazis io, kio, laŭ tiama opinio, estis malbona antaŭsigno.
-
-Apud unu preĝejo la taĉmento devis halti pro amaso da almozuloj,
-okupantaj la tutan straton antaŭ la preĝejo, atendante donacojn de iu
-riĉa persono.
-
-Malrapide rajdante kun sia taĉmento tra la homamaso, Serèbrjanij
-ekaŭdis rekviemon kaj demandis, por kiu oni preĝas? Oni respondis, ke
-ĝi estis meso por la filo de Maluto, de la tataroj mortigita Maksimo.
-Samtempe ekaŭdiĝis laŭta plorego, kaj el la preĝejo oni elportis
-maljunulinon svenintan: ŝia malgrasiĝinta vizaĝo estis larme-malseka,
-kaj ŝiaj grizaj haroj senorde falis de sub velura ĉapeto. Tio estis
-patrino de Maksimo.
-
-Maluto en funebraj vestoj aperis sur la perono, kaj liaj okuloj
-renkontiĝis kun tiuj de Serèbrjanij, sed la trajtoj de Maluto ne havis
-ĉi tiun fojon esprimon de kutima krueleco, ili estis rigidaj, kvazaŭ
-sen esprimo. Li ordonis kuŝigi la maljunulinon sur la peronon, revenis
-mem en la preĝejon por aŭskulti ĝis fino la meson, kaj la rabistoj
-kun la princo, sen ĉapoj kaj sin signante kruce, preterpasis la
-preĝejon, de kie aŭdiĝis solena kaj malrapide kantata preĝo: "kun
-sanktuloj Viaj lin en paco metu!"
-
-Tiu malĝoja kantado kaj la rememoroj pri Maksimo ne bone impresis la
-princon, sed li ankoraŭ ne forgesis la trankviligan parolon de
-Godunòv, kaj la impresoj de l' rekviemo baldaŭ malaperis. Ĉe la
-vojturniĝo, enirante la malluman arbaron, li ĵetis la lastan rigardon
-al la Aleksandra antaŭurbo, kaj kiam la oritaj kupoloj de l' cara
-palaco jam ne estis plu videblaj, li eksentis, kvazaŭ lia koro
-senpeziĝis.
-
-La mateno estis suna kaj malvarmeta. La iamaj rabistoj, bone vestitaj
-kaj armitaj, regulpaŝe sekvis la princon kaj la rajdistojn lin
-akompanantajn. Verda mallumo ĉirkaŭis ilin de ĉiuflanke. La ĉevalo
-de Serèbrjanij, plena de malpacienca kuraĝo, deŝiradis preterpasante
-foliojn de l' pendantaj branĉoj, kaj Bujano, kiu, post la morto de
-Maksimo, ne forlasis plu la princon, kuris antaŭe, de tempo al tempo
-levante sian vilan buŝegon, por flari la aeron, aŭ kliniĝante la
-orelon, se iu malproksima sono aŭdiĝis en la arbaro.
-
-
-
-
-ĈAPITRO XXXIX.
-
-La lasta revido.
-
-
-Dum kelkaj tagoj jam vojaĝis Serèbrjanij kun sia taĉmento. Foje ili
-haltis por pasigi nokton ĉe vojkruciĝo, de kie flanka vojo kondukis al
-la monaĥinejo. La princo lasis siajn militistojn kaj sola ekrajdis
-renkonte al Miĥeiĉ, kiu devis alporti al li respondon de Heleno.
-
-La tutan nokton li rajdis seninterrompe. Ĉe tagiĝo li rimarkis sian
-Miĥeiĉ'n, sidantan apud estingiĝanta fajro. Liaj du selitaj ĉevaloj
-sin paŝtis ne malproksime.
-
-Ekaŭdinte la ĉevalan piedfrapadon, Miĥeiĉ salte leviĝis.
-
---Mia kara princo!--li ekkriis, rekonante Serèbrjanij'n:--ne rajdu
-pluen! Revenu, nenio jam estas farebla!
-
---Kio okazis?--demandis Serèbrjanij, kaj lia koro preskaŭ ĉesis bati.
-
---Ĉio estas finita, karulo! Dio ne donis al ni feliĉon!
-
-Serèbrjanij desaltis teren.
-
---Diru,--li ekkriis: kio okazis?
-
-La maljunulo silentis.
-
---Kio okazis al Heleno Dmìtrievna?--ripetis la princo konsternita.
-
---Ne ekzistas plu Heleno Dmìtrievna, karulo!--severe respondis
-Miĥeiĉ:--ekzistas nur fratino Eŭdoksio!
-
-Serèbrjanij ŝanceliĝis kaj sin apogis sur arbon.
-
-Miĥeiĉ malgaje lin rigardis.
-
---Kion fari, kara princo? Videble, tia estis Dia volo. Ne feliĉa estas
-nia sorto!
-
---Rakontu!--diris Serèbrjanij, rekonsciiĝinte.--Rakontu ĉion, ne
-indulgu min. Kiam la bojarino monaĥiniĝis?
-
---Post kiam ŝi eksciis pri la ekzekutigo de Druĵino Andrèeviĉ, post
-kiam en la monaĥinejo estis ricevita la cara ordono kun la nomoj de
-ĉiuj ekzekutitoj, por kiuj oni devas preĝi; ŝi monaĥiniĝis unu
-tagon antaŭ mia alveturo!
-
---Ĉu vi ŝin vidis?
-
---Jes, karulo.
-
-Serèbrjanij estis ion dironta, sed ne povis.
-
---Mi ŝin vidis por unu momento; komence ŝi ne volis min akcepti.
-
---Kion ŝi ordonis diri al mi?--demandis Serèbrjanij kun peno.
-
---Ke vi preĝu por ŝi, karulo.
-
---Kaj nenion plu?
-
---Nenion, karulo.
-
---Miĥeiĉ!--diris la princo post mallonga silento: akompanu min en la
-monaĥinejon, mi deziras adiaŭi ŝin!
-
-La maljunulo balancis la kapon.
-
---Por kio, karulo? Ne maltrankviligu ŝin plu! Nun ŝi estas kvazaŭ
-sanktulino. Prefere ni revenu al la taĉmento kaj ni iru rekte
-Ĵizdro'n.
-
---Mi ne povas,--respondis Serèbrjanij.
-
-Miĥeiĉ ree balancis la kapon, sed poste montris al la princo unu el
-siaj ĉevaloj.
-
---Prenu ĉi tiun,--li ekspiris: la via tro laciĝis!
-
-Silente ili ekrajdis al la monaĥinejo.
-
-La vojo iris la tutan tempon tra arbaro. Baldaŭ aŭdiĝis murmuro de
-akvo, kaj malgranda rivereto ekbrilis tra densa verdaĵo de kanaro.
-
---Ĉu vi rekonas la lokon?--malgaje demandis Miĥeiĉ.
-
-Serèbrjanij levis la kapon kaj ekvidis lokon, antaŭ nelonge
-bruligitan. Tie kaj ĉi tie la tero estis elfosita; la ruinoj de
-konstruaĵoj kaj la rompita rado montris, ke ĉi tie iam estis muelejo.
-
---Kiam ili arestis la sorĉiston,--diris Miĥeiĉ,--ili ankaŭ lian
-loĝejon forbruligis, esperante tie trovi trezoron.
-
-Serèbrjanij distrite ekrigardis la lokon, kaj ili daŭrigis la vojon,
-ne parolante plu eĉ unu vorton.
-
-Kelke da horoj poste la arbaro maldensiĝis. Inter la arboj ili rimarkis
-blankan ŝtonan ĉirkaŭbaron kaj konstruaĵojn de la monaĥinejo,
-staranta meze de arbaro. La monaĥinejo ne okupis, kiel ordinare, iun
-altaĵon. Tra mallarĝaj kradfenestroj oni ne vidis vastajn stalojn,
-ĉevalejojn, bovinejojn kaj aliajn mastrumajn konstruaĵojn, kiel en
-aliaj monaĥejoj; la rigardo ĉie renkontis nur la nudajn trunkojn kaj
-la malgajan pinglaĵon de pinoj, kiuj per mallarĝa ringo ĉirkaŭis la
-barilon. La lokaĵo estis malgaja kaj senhoma; la monaĥinejo ne ŝajnis
-esti riĉa.
-
-La rajdantoj deĉevaliĝis kaj ekfrapis ĉe la pordeto. Pasis kelkaj
-minutoj; ektintis la ŝlosiloj.
-
---Gloro al nia Sinjoro Jesuo Kristo!--mallaŭte diris Miĥeiĉ.
-
---Por eterne, amen!--respondis la fratino-pordistino, malŝlosante la
-pordeton.--Kiun vi deziras vidi, sinjoroj?
-
---La fratinon Eŭdoksion,--duonvoĉe diris Miĥeiĉ, timante per tiu
-nomo dolorigi la korvundon de sia bojaro.--Vi min konas, patrino, mi
-estis ĉi tie antaŭ kelkaj tagoj.
-
---Ne, mi ne konas, sinjoro: mi nur de hodiaŭ estas pordistino, pli frue
-estis fratino Agnio.
-
-Kaj la pordistino timeme ekrigardis la alvenintojn.
-
---Tute egale, patrino,--daŭrigis Miĥeiĉ: bonvolu nin enlasi kaj diri
-al via abatino, ke venis princo Nikito Romànoviĉ Serèbrjanij.
-
-La pordistino ĵetis sur la princon timoplenan rigardon, posteniris kaj
-fermis post si la pordeton.
-
-Estis aŭdeble, kiel rapide ŝi malproksimiĝis, ĉiam balbutante: Dio
-Sinjoro nia, savu nin!
-
---Kio okazis?--pensis la ĉevalservisto: por kio do ŝi timas mian
-princon?
-
-Li ekrigardis la princon kaj komprenis, ke lia polvokovrita armaĵo,
-liaj vestoj, disŝiritaj en pikanta dornarbetaro kaj lia konsternita
-mieno fortimigis la pordistinon. Efektive, la trajtoj de l' princa
-vizaĝo tiel multe ŝanĝiĝis, ke Miĥeiĉ mem povus lin ne rekoni, se
-li ne estus kune alveninta.
-
-Post iom da tempo ree aŭdiĝis la paŝoj de l' pordistino.
-
---Ne koleru, sinjoroj,--ŝi diris per iom tremanta voĉo tra la pordeto:
-nun la abatino ne povas vin akcepti; bonvolu veni morgaŭ post
-matenpreĝo!
-
---Mi ne povas atendi!--ekkriis Serèbrjanij kaj, frapinte la pordeton
-per la piedo, li elbatis ĝin kaj eniris la korton.
-
-Antaŭ li staris la abatino, preskaŭ same pala, kiel li.
-
---Je la nomo de Jesuo Kristo,--ŝi diris per tremanta voĉo,--haltu! Mi
-scias, kion vi deziras... sed Dio punas la krimulon, kaj senkulpa sango
-falos sur vian kapon!
-
---Honorinda patrino!--respondis Serèbrjanij, ne komprenante la kaŭzon
-de ŝia timo kaj tro ekscitita: honorinda patrino, permesu al mi vidi
-fratinon Eŭdoksion! Nur por unu momento. Mi deziras adiaŭi ŝin.
-
---Adiaŭi?--demandis la abatino: vi deziras nur adiaŭi ŝin?
-
---Jes, respektinda patrino; kaj mian tutan havon mi donacos al via
-monaĥinejo.
-
-La abatino ekrigardis lin, ne fidante.
-
---Vi venas perforte,--ŝi diris: vi vin nomas princo, sed Dio scias, kiu
-vi estas kaj kiuj estas viaj intencoj... Mi scias, ke nuntempe la
-opriĉnikoj venas en sanktajn monaĥinejojn por mortigi edzinojn kaj
-filinojn de l' sanktuloj, kiuj ĵus estis ekzekutitaj en Moskvo...
-Fratino Eŭdoksio estis edzino de l' ekzekutita bojaro...
-
---Sed mi ne estas opriĉniko!--ekkriis Serèbrjanij: mi mem donus mian
-tutan sangon pro bojaro Morozov! Permesu, ke mi vidu la bojarinon, ho,
-respektinda patrino!
-
-Kredeble, veron kaj sincerecon esprimis la trajtoj de Serèbrjanij. La
-abatino trankviliĝis kaj ekrigardis lin kun simpatio.
-
---Mi pekis kontraŭ vi!--ŝi diris: sed dank' al Dio kaj Sankta
-Dipatrino nun mi vidas, ke mi eraris. Gloro al Kristo, Sankta Triunuo
-kaj al ĉiuj Diaj sanktuloj, ke vi ne estas opriĉniko! La pordistino
-min timigis, mi intencis nur gajni tempon, por kaŝi la fratinon
-Eŭdoksion. Malfacilan tempon ni nun travivas, bojaro! Eĉ la sanktaj
-rifuĝejoj ne estas bona kaŝejo por malfavoratoj! Dank' al Dio, ke mi
-eraris! Se vi estas amiko aŭ parenco de Morozov, mi venigos vin al
-Eŭdoksio. Sekvu min, bojaro, ĉi tien, en la ĝardenon: tie troviĝas
-ŝia ĉelo.
-
-La abatino kondukis la princon tra la ĝardeno al izolita ĉelo,
-dronanta en loniceroj kaj sovaĝaj rozujoj. Tie, surbenke, antaŭ la
-pordo, sidis Heleno, nigre vestita, kun vualo antaŭ la vizaĝo. La
-malrektaj radioj de l' subiranta suno lumigis ŝin tra la densaj aceroj
-kaj oris super ŝi iliajn velkantajn branĉojn. La somero proksimiĝis
-al fino. La lastaj sovaĝaj rozoj estis velkantaj; la nigraj vestoj de
-l' monaĥino estis superŝutitaj de iliaj rozkoloraj folietoj. Malgaje
-observis Heleno malrapide kaj unutone falantajn sekajn kaj flavajn
-acerajn foliojn, kaj nur la bruo de alproksimiĝantaj paŝoj rompis
-ŝian meditadon. Ŝi levis la kapon, rekonis la abatinon kaj leviĝis
-por iri renkonte al ŝi. Sed, subite rimarkinte la princon, ŝi ekkriis,
-premis la manojn al la koro kaj tute senforta falis sur benkon.
-
---Ne timu, infano!--diris karese la abatino: li estas via konata bojaro,
-amiko de via mortinta edzo, li venis por adiaŭi vin.
-
-Heleno ne povis respondi. Ŝi nur tremis kaj kun teruro rigardis la
-princon. Longe ili ambaŭ silentis.
-
---Jen kiel ni revidis unu la alian!--fine diris Serèbrjanij.
-
---Alie estis neeble,--diris Heleno apenaŭ aŭdeble.
-
---Kial vi min ne atendis, Heleno Dmìtrievna?--demandis Serèbrjanij.
-
---Se mi vin atendus,--murmuretis ŝi,--tiam al mi mankus la fortoj... vi
-ne permesus al mi... sufiĉe da pekoj mi jam havas...
-
-Ekreĝis ree silento. La koro de Serèbrjanij forte batis.
-
---Heleno Dmìtrievna!--li diris per interrompita voĉo: mi por ĉiam vin
-adiaŭas, por ĉiam... Permesu do, Heleno Dmìtrievna, ke mi vin rigardu
-la lastan fojon, senvualigu vin, Heleno...
-
-Heleno per maldikiĝinta mano levis la nigran teksaĵon, kovrantan ŝian
-vizaĝon, kaj la princo ekvidis ŝiajn karajn plorruĝajn okulojn,
-ekvidis la multe konatan karan rigardon, nebulitan per sendormaj noktoj
-kaj animaj suferoj...
-
---Adiaŭ, ho, Heleno!--li ekkriis, falante teren antaŭ ŝi: adiaŭ por
-ĉiam! Dio helpu min forgesi, ke ni povus esti feliĉaj!
-
---Ne, Nikito Romànoviĉ,--malgaje diris Heleno: feliĉo ne estas por ni
-destinita. La sango de Druĵino Andrèeviĉ kuŝus inter ni kaj la
-feliĉo. Pro mi li ricevis malfavoron de l' caro, kaj mi pekis kontraŭ
-li, mi estas kulpa pri lia morto! Ne, princo, ni ne povus esti feliĉaj.
-Kaj ĉu ekzistas nuntempe feliĉaj homoj?
-
---Jes,--ripetis Serèbrjanij: ĉu ekzistas nuntempe feliĉaj homoj? Dio
-ne havas favoron por nia sankta Ruslando; tamen mi neniam estis
-supozanta, ke ni devos disiĝi por ĉiam!
-
---Ne por ĉiam, ne,--ekridetis Heleno malgaje: nur por ĉi tiu tera
-vivo! Ĝi devis okazi. Ne dece estus, se ni ĝojus, kiam la tuta
-patrolando suferas malfeliĉon.
-
---Kial,--diris Serèbrjanij malgajege: kial mi ne estis mortinta dum la
-tatara milito? Kial la caro min ne estis ekzekutinta, kiam mi alportis
-al li mian kulpan kapon? Kio nun restas por mi en la mondo?
-
---Portu vian krucon, Nikito Romànoviĉ, same kiel mi--la mian! Via
-sorto estas pli facila ol la mia. Vi povas defendi la patrolandon, kaj
-mi povas nur preĝi por vi kaj priplori mian pekon!
-
---Kiun patrolandon? Kie estas nia patrolando?--ekkriis la
-princo.--Kontraŭ kiu defendi la patrolandon? Ne tataroj, sed nia caro
-pereigas Ruslandon! Miaj pensoj konfuziĝas, Heleno... Vi sola povus
-ankoraŭ subteni mian prudenton; nun ĉio mallumiĝas antaŭ mi, mi plu
-ne vidas, kie estas vero, kie malvero! Ĉiu bono pereas, ĉiu malbono
-triumfas. Ofte, ho, Heleno, pri princo Kurbskij mi ekmemoris, kaj mi
-forpelis de mi tiujn malbonajn pensojn, sed tiam mi havis ankoraŭ
-antaŭ mi la celon de mia vivo, mi estis forta,--nun mi plu ne havas la
-celon kaj miaj fortoj malaperas... mia prudento konfuziĝas...
-
---Helpu al vi Dio, princo! Ĉu pro tio, ke via propra feliĉo pereis, vi
-fariĝos cara malamiko, vi kontraŭstaros al la tuta popolo, kiu
-kliniĝis antaŭ sia caro? Ekmemoru, ke Dio sendas al ni pruvojn, por ke
-ni povu renkonti unu la alian en la venonta vivo! Rememorigu al vi vian
-tutan vivon, ne mensogu antaŭ vi mem, princo!
-
-La princo mallevis la kapon. La eksplodinta indigno cedis al severaj
-ideoj de l' devo, en kiuj li estis edukita kaj kiujn li ĝis nun portis
-kiel sanktaĵon en sia koro, kvankam ne ĉiam li sukcesis agi laŭ ili.
-
---Portu vian krucon, Nikito Romànoviĉ!--ripetis Heleno,--iru, kien la
-caro vin sendas. Vi forrifuzis fariĝi opriĉniko, kaj via konscienco
-devas esti pura! Batalu kontraŭ la malamikoj de Ruslando, kaj mi ne
-ĉesos preĝi por ni ambaŭ ĝis mia lasta horo!
-
---Adiaŭ, Heleno, adiaŭ, mia fratino!--ekkriis Serèbrjanij, sin
-ĵetante al ŝi.
-
-Heleno trankvile renkontis lian malesperan rigardon, ĉirkaŭbrakis lin
-kvazaŭ fraton kaj kisis lin trifoje, sen iu timo aŭ konfuzo; ĉar en
-tiu adiaŭa kiso jam forestis la sento, kiu antaŭ du monatoj, apud la
-palisaro de l' ĝardeno de Morozov, ŝin nevole kaj senkonscie ĵetis en
-la brakojn de Serèbrjanij.
-
---Adiaŭ!--ŝi ripetis kaj, mallevinte la vualon, ŝi rapide foriris en
-sian ĉelon.
-
-Oni sonorigis por vesperpreĝo. La princo longe postsekvis Helenon per
-sia rigardo. Li ne aŭdis, kion diris al li la abatino, li ne sentis,
-kiel ŝi prenis lian manon kaj akompanis lin ĝis la pordeto. Silente li
-surĉevaliĝis, silente li rajdis kun Miĥeiĉ tra la pina arbaro sur
-konata vojeto. La sonoj de l' monaĥineja sonorilo fine lin elrigidigis.
-Nur tiam li komprenis sian tutan malfeliĉon. Lia koro disfendiĝis ĉe
-tiuj sonoj, sed li tamen ameme aŭskultis ilin, kvazaŭ ili enhavis la
-lastan adiaŭon de Heleno. Kaj kiam la kupraj sonoj, kunfluante, fine
-tute malaperis en la vespera aero, ekŝajnis al li, ke ĉio parenca
-forlasis lian vivon kaj ke de ĉiuflanke lin ĉirkaŭkaptas malvarma,
-senesperiga soleco.
-
-La sekvintan tagon la taĉmento de Serèbrjanij daŭrigis sian vojon,
-Ĉiam pli kaj pli enprofundiĝante en mallumajn densajn arbarojn, kiuj
-post iu interspaco aliĝis al la fama Brjanska densejo. La princo rajdis
-fronte de l' taĉmento, kaj Miĥeiĉ sekvis lin de malproksime, ne
-kuraĝante rompi lian silenton.
-
-Serèbrjanij rajdis, mallevinte la kapon, kaj meze de liaj malgajaj
-pensoj, meze de lia malespero brilis al li, kvazaŭ matenruĝo, sento
-konsolanta. Tio estis la konscio, ke li laŭforte plenumis sian devon,
-ke li iris rektan vojon, ke intence li ne deflankiĝis eĉ por unu
-momento. Netaksebla sento, kiu meze de malfeliĉoj kaj ĉagrenoj
-ĉiuspecaj, kvazaŭ neforprenebla trezoro, vivas en la homa koro kaj
-antaŭ kiu ĉiuj trezoroj de l' mondo, ĉio, kio estas celo de l' homa
-penado, ĉio estas polvo...
-
-Sole ĉi tiu konscio ebligis la princon ne morti, kaj rememorante ĉiujn
-cirkonstancojn de sia adiaŭa revido kun Heleno, ĉiujn ŝiajn parolojn,
-li trovis malgajan plezuron en la penso, ke efektive estus ne dece ĝoji
-nuntempe, kaj ke li ne sin apartigas de ĉiuj, sed portas sian parton de
-komuna malfeliĉo.
-
-Ankaŭ la dirojn de Godunòv li ekmemoris, kaj li maldolĉe ridetis pri
-la certeco, kun kiu Godunòv parolis pri sia scio de l' homa
-koro.--"Kredeble",--li pensis: "ne ĉion povas diveni Boriso
-Teodòroviĉ? La ŝtataj aferoj kaj la koro de l' caro estas por li bone
-konataj; li antaŭvidas, kion diros Maluto, kion faros tiu aŭ alia
-opriĉniko; sed kion sentas tiuj, kiuj ne serĉas sian profiton, por li
-estas tute nekonata!"
-
-Kaj kontraŭvole Serèbrjanij ekmemoris Maksimon kaj meditis, ke li
-juĝus alie. Li ne dirus: "ŝi ne pro amo edziniĝis kun Morozov, do ŝi
-vin atendas". Li dirus: "rapidu, mia frato! Ne perdu eĉ momenton,
-lacpelu la ĉevalon, sed haltigu ŝin, dum estas ankoraŭ tempo!"
-
-Kaj nun, la soleco ŝajnis al Serèbrjanij ankoraŭ pli senespera, ĉar
-li sciis, ke neniu jam estos tia amiko por li, kiel Maksimo, neniu
-plenigos lian animon per sia animo, neniu helpos al li kompreni tion,
-kion li bone sentis per sia honesta koro, sed kion li ankoraŭ ne
-sukcesis klare respeguligi en sia konscio...
-
-Kaj de nun iros lia vivo sian vojon, ne demandante, ĉu liaj plej bonaj
-deziroj koincidas kun ĝiaj severaj reguloj, kaj dum longe ankoraŭ
-estos disetenditaj ĝiaj multkoloraj desegnaĵoj, en kiuj ĉiu detalo,
-aparte prenita, havas, eble, neniun sencon, sed en kiuj ĉiuj partoj
-estas interligitaj per unu seninterrompa ĉeno, sekvante unu la alian
-kun severa interna logikeco...
-
-Serèbrjanij mallevis la kapon kaj malstreĉis la kondukilojn, malrapide
-rajdante tra densa arbaro, same mallumega, kiel liaj pensoj. Egalpaŝa
-marŝado de l' rabistoj interrompis la ĉirkaŭantan trankvilecon. La
-sovaĝa loĝantaro de l' densejo, sciuroj kaj aliaj bestoj, ne havinte
-ĝis nun kaŭzon timi homon, ne sin kaŝis ĉe la apero de l' rajdantoj,
-sed nur suprenrampis la suprajn branĉojn, de kie ili scivole observis
-la preterpaŝantajn. Multkoloraj pegoj, alkroĉiĝinte al muskokovrita
-ŝelo de l' arbaj trunkoj, direktis siajn ruĝajn kapetojn al la gastoj
-kaj poste ree frapis kaj frapis la sekan arbon.
-
-Unu militisto duonvoĉe ekkantis tirtone sonantan melodion; aliaj
-alkantis, kaj baldaŭ ĉiuj voĉoj formis komunan ĥoron, kiu potence
-plenigis la aeron sub la densa arbara tegmento...
-
-Ni povus fini nian malgajan rakonton, sed restas al ni ankoraŭ diri,
-kio okazis al aliaj personoj, kiuj, eble, same kiel princo Serèbrjanij,
-ĝuas la simpation de l' legantaro. Pri la princo mem ni ankoraŭ aŭdos
-ĉe la fino de nia rakonto. Nun ni devas forĵeti deksep malgajajn
-jarojn kaj veni Moskvon en la glora jaro de l' almilito de Siberio.
-
-
-
-
-ĈAPITRO XL.
-
-La senditaro de Jermako.
-
-
-Multe da tempo pasis de kiam Serèbrjanij forlasis la antaŭurbon kun
-siaj pardonitaj rabistoj. Multaj ŝanĝoj okazis en Ruslando dum ĉi tiu
-intertempo. Sed la caro Ivano, kiel antaŭe, jen fariĝis suspektema kaj
-ekzekutigis siajn plej fidelajn, plej famajn regnanojn, jen
-rekonsciiĝis, faris publikan penton kaj sendis en monaĥejojn riĉajn
-donacojn kaj nomaron de mortigitaj de li homoj, por ke oni preĝu pri
-ili. El liaj estintaj favoratoj neniu restis. La plej ĉefa, Maluto
-Skuratov, eĉ unu fojon ne estis malfavorata, sed li mortis sub la muroj
-de Vejsenŝtein en Livonio, kaj je lia honoro Ivano forbruligis ĉiujn
-kaptitajn germanojn kaj svedojn.
-
-Centoj, eĉ miloj da rusoj, perdinte la tutan paciencon kaj esperon pri
-pli bona tempo, are forkuris Litovujon kaj Polujon.
-
-Dum ĉi tiu periodo okazis unu sola feliĉo por Ruslando. Caro Ivano
-komprenis la malutilon de l' dividado de Ruslando en du duonoj, el kiuj
-unu turmentegis la alian, kaj, instigata de Godunòv, konsentis neniigi
-la malamegatan opriĉninon. Li revenis Moskvon, kaj la teruriga palaco
-en la Aleksandra antaŭurbo por ĉiam restis neloĝata.
-
-Dume, multe da malfeliĉoj frapis nian patrolandon. Malsato kaj
-epidemioj dezertigis urbojn kaj vilaĝojn. Pli ol unu fojon la tatara
-ĥano invadis Ruslandon, kaj li eĉ sukcesis forbruligi ĉiujn
-antaŭurbojn de Moskvo kaj grandan parton de la urbo mem. Svedoj atakis
-nin de Nordo, Stefano Batorio, kiun la litova deputitaro elektis post
-Ĝigimondo, rekomencis la militon kaj, spite la kuraĝo de niaj
-regimentoj, li nin venkis per sia sperto kaj forprenis ĉiujn niajn
-okcidentajn regionojn.
-
-La kronprinco Ivano, kvankam aprobanta ĉiujn krimojn de sia patro, tiun
-fojon eksentis humiligon de l' regno kaj deziris iri kontraŭ Stefano
-Batorio. Ivano la Terura suspektis, ke li intencas detronigi lin, kaj la
-kronprinco, kiu iam estis savita de Serèbrjanij apud Malbenita
-Ŝlimakvo, nun ne evitis kruelan morton. Dum eksplodo de frenezeco, la
-patro mortfrapis lin per sia akrapinta bastono. Oni rakontas, ke
-Godunòv, kiu sin ĵetis inter la patro kaj la filo, ricevis multe da
-vundoj kaj ne mortis nur dank' al kuracarto de l' Perma komercisto
-Stroganov.
-
-Post tiu mortigo Ivano en sia malespero kunvokis la bojaran Duma'n,
-proklamis sian deziron monaĥiĝi kaj ordonis elekti alian caron. Nur
-cedante al insista petegado de l' bojaroj, li fine konsentis resti caro
-kaj kontentiĝis per pento kaj riĉaj donacoj al preĝejoj. Sed baldaŭ
-ree komenciĝis la mortekzekutoj. Laŭ atesto de Oderborn, li mortigis
-du mil tri cent siajn militistojn pro tio, ke ili kapitulacis al la
-malamiko kelkajn fortikaĵojn, kvankam Batorio mem miris pri ilia
-grandega kuraĝo en milito.
-
-Perdante siajn posedaĵojn unu post alia, ĉiuflanke ĉirkaŭita de
-malamikoj, vidante plenan malorganizadon en la regno, Ivano terure
-suferis, kaj tio montriĝis en liaj manieroj, en liaj vizaĝtrajtoj. Li
-malzorgis siajn vestojn, lia altkreska figuro fleksiĝis, liaj okuloj
-estingiĝis, la malsupra makzelo pendis kvazaŭ ĉe maljunulo kaj nur
-dum kunvenoj li penadis sidi rekte, rigardi fiere kaj suspektplene, ĉu
-oni ne rimarkas lian malfortecon. En ĉi tiuj momentoj li estis ankoraŭ
-pli teruriga, ol dum la tagoj de lia iama majesteco. Neniam ankoraŭ
-Moskvo estis suferinta tian premegon de malĝojo kaj de teruro!
-
-Dum ĉi tiu epoko tute neatenditaj sciigoj venis de l' oriento kaj
-ĉiujn kuraĝigis, aliformigante komunan malĝojon en ĝojon.
-
-De la bordoj de l' malproksima riverego Kamo alvenis Moskvon riĉaj
-komercistoj Stroganov'j. Ili posedis oficialajn leterojn de l' caro,
-permesantajn al ili proprigi al si neloĝatan teritorion de l' Perma
-lando, kaj tie ili loĝis kvazaŭ princoj-posedantoj, sendependaj de l'
-caraj vojevodoj, havante propran administracion kaj propran
-militistaron, kondiĉe ke ili devis defendi la limojn kontraŭ sovaĝaj
-popoloj de Siberio, kiuj antaŭ kelkaj jaroj promesis pagi al ni
-tributon, sed ne estis plene fidindaj. Ĉar la ĥano Kuĉumo pli ol unu
-fojon atakis iliajn lignajn fortikaĵojn, ili fine decidis penetri trans
-la Ŝtona Zono[95] kaj siavice ataki la tatarojn. Por havi pli da
-sukceso, ili sin turnis al kelkaj rabistaj aŭ tiel nomataj kozakaj
-hetmanoj, kiuj tiutempe ofte dezertigis la bordojn de Volgo kaj de Dono.
-La plej ĉefaj el ili estis Jermako Timofèeviĉ kaj Ivano Ringo, kiu
-iam estis kondamnita al mortpuno, sed prosperis forkuri de l' caraj
-militistoj kaj longatempe vagadis. Jermako kaj Ringo, ricevinte de l'
-komercistoj Stroganov'j donacojn kaj leterojn, alvokantajn ilin al glora
-kaj honora faro, unuiĝis apud Volgo kun tri aliaj kozakaj hetmanoj, kaj
-kun granda militistaro, varbita el liberamaj junaj bravuloj, ili venis
-al Stroganov'j. Kvardek flosoj tuj estis provizitaj de armaĵo kaj
-manĝprovizo. La malgranda taĉmento, kun Jermako kiel estro,
-aŭskultinte la meson, kun gaja kantado ŝipveturis kontraŭ la fluo de
-l' rivero Ĉusovaja[96] al sovaĝaj Uralaj montoj. Ĉie venkante la
-malamikon, ili transportis siajn ŝipojn el unu rivero en alian kaj fine
-atingis la bordojn de Irtìŝ, kie ili venkis kaj malliberigis la ĉefan
-tataran vojevodon de Siberio, nomatan Mametkulo, kaj okupis la urbon
-"Siberio", starantan sur kruta monto super Irtìŝ. Post ĉi tiu
-almilito Jermako marŝis pluen, venkis la tataran landon ĝis la rivero
-Obj kaj igis la venkitajn popolojn kisi lian sangmakulitan sabron je l'
-nomo de Ivano Vasìljeviĉ, la caro de l' tuta Ruslando. Nur tiam li
-sciigis la komercistojn Stroganov'j pri sia venko kaj samtempe sendis
-sian amatan hetmanon Ivanon Ringon en Moskvon, por saluti la grandan
-caron kaj prezenti al li nove almilititan landon. Kun ĉi tiu ĝojiga
-sciigo Stroganov'j alvenis al Ivano, kaj baldaŭ poste alveturis ankaŭ
-la senditaro de Jermako.
-
-Granda triumfo ekregis en Moskvo. En ĉiuj preĝejoj estis legataj
-specialaj dankpreĝoj, ĉiuj sonoriloj sonoris kvazaŭ dum Paska
-semajno. La caro, favore akceptinte Stroganov'jn, destinis la tagon por
-triumfa akcepto de la senditaro.
-
-En granda salono de l' Kremla palaco Ivano, brilante per ĉiuj signoj de
-sia cara majesteco, sidis sur sia trono en granda, Monomaĥa ĉapo, en
-larĝa orŝtofa talaro, ornamita per sanktaj pentraĵoj kaj multekostaj
-ŝtonoj.
-
-Dekstre staris kronprinco Teodoro, maldekstre Boriso Godunòv. Ĉirkaŭ
-la trono kaj ĉe la pordo staris la caraj korpogardistoj en blankaj
-atlasaj kaftanoj, arĝente broditaj, kun ornamitaj hakiloj surŝultre.
-La tuta salono estis plena de princoj kaj bojaroj.
-
-Rekuraĝigita per la sciigo, alportita de Stroganov'j, Ivano jam ne
-havis tian malgajan aspekton, kaj eĉ rideto de tempo al tempo aperis
-sur liaj lipoj, kiam li sin turnis al Godunòv kun afablaj vortoj. Sed
-lia vizaĝo multe maljuniĝis, la sulkoj pliprofundiĝis, la kapo perdis
-preskaŭ ĉiujn harojn, same kiel la barbo.
-
-Boriso Godunòv en la lastaj jaroj ĉiam pli kaj pli rangiĝis: li
-fariĝis bofrato de l' kronprinco, ĉar lia fratino Ireno edziniĝis kun
-Teodoro, kaj nun Boriso havis altan bojaran rangon de l' cara
-ĉevalejestro. Oni rakontis, ke foje Ivano Vasìljeviĉ, por montri sian
-grandan amon al Godunòv, levis supren siajn tri fingrojn kaj diris,
-kalkulante ilin: "tio estas Teodoro, tio--Ireno, tio--Boriso: egalan
-doloron mi sentus, se oni dehakus al mi iun ajn el tiuj tri fingroj;
-same estus al mi dolorige perdi iun el miaj tri karaj infanoj!"
-
-Tia eksterordinara favoro vekis en Godunòv nek ambicion, nek
-arogantecon. Kiel antaŭe, li restis modesta, por ĉiu afabla, ne multe
-kaj saĝe parolis, nur liaj manieroj ricevis pli da seriozeco kaj da
-kvieta graveco, kio konvenis al lia alta rango.
-
-Ne sen kompromisoj kun sia konscienco Godunòv atingis tian influon,
-tiajn honorojn. Ne ĉiam li sukcesis per sia ruzeco sin liberigi de l'
-faroj, kiujn lia konscienco ne aprobis. Tiel ekzemple li, vidante en
-Maluto tro fortan kontraŭulon kaj perdinte la esperon diskreditigi lin
-antaŭ la caro, fariĝis lia intima amiko kaj, por plimultigi iliajn
-reciprokajn profitojn, edziĝis kun lia filino. La dudek jaroj,
-pasigitaj de li ĉe la trono de l' caro Ivano, ne restis sen efiko por
-lia naturo, kaj en Boriso Godunòv jam okazis tiu granda metamorfozo,
-kiu, laŭ atesto de samtempuloj, faris krimulon el ĉi tiu diversflanke
-talenta viro.
-
-Rigardante la junan kronprincon Teodoron, oni tuj komprenis, ke
-malfortaj estis la brakoj, kiuj post la morto de Ivano IV estis
-subtenontaj la regnon. Lia bonkora, sed kvazaŭ senviva vizaĝo montris
-neniun trajton de inteligenteco aŭ de spirita forto. Jam du jarojn li
-estis edzigita, sed la esprimo de lia vizaĝo restis infana. Li estis
-malaltkreska, malbonstatura, havis palan, kvazaŭ ŝvelintan, vizaĝon.
-Li ofte ridetis kaj havis timeman rigardon. Ne senkaŭze oni diris pri
-la caro, ke li, rememorante sian plej aĝan filon, parolis al Teodoro:
-"preĝeja sonorigisto vi devus naskiĝi, Teodoĉjo, sed ne kronprinco!"
-
---Sed Dio estas favora,--pensis multaj: bone estas, ke la malforta
-kronprinco similas nek patron, nek sian plej aĝan fraton! Lia bofrato,
-Boriso Godunòv, povas ja lin helpi. Ĉi tiu viro ne pereigos la regnon!
-
-Murmuro inter la korteganoj subite estis interrompita per trumpetado kaj
-sonorigado. Eniris la ĉambregon antaŭirataj de ses stolnikoj la
-senditoj de Jermako, post ili Maksimo kaj Nikito Stroganov'j kun sia
-onklo Simeono. Post ili oni enportis multekostajn felojn, strangajn
-vazojn kaj ilojn kun multe da neordinara, nenie vidata armaĵo.
-
-Ivano Ringo, kiu iris en la fronto de l' senditaro, estis viro
-proksimume kvindekjara, mezkreska, staturfortika, kun rapidaj traigaj
-okuloj, kun densa nigra iom griziĝanta mallonga barbo.
-
---Granda caro!--li diris, starante ĉe la ŝtupoj de l' trono: via
-kozaka hetmano Jermako Timofèeviĉ, kune kun ĉiuj viaj malfavoritaj
-apudvolgaj kozakoj, kiujn via cara moŝto iam estis kondamnita al morto,
-penadis elpagi siajn kulpojn kaj nun prezentas al vi novan almilititan
-landon. Granda caro! Bonvolu aligi al viaj antaŭ nelonge akiritaj
-provincoj Kazanjo kaj Astraĥano ankaŭ ĉi tiun provincon Siberion kaj
-posedu ĝin tiom longe, kiom ekzistos la mondo.
-
-Kaj post tiuj nemultaj paroloj Ringo kaj liaj kamaradoj ekgenuis kaj
-salutis la caron ĝisteren.
-
---Leviĝu, miaj bonaj servistoj!--diris Ivano.--Ne iras hakilo al kolo
-humila! Mi donacas al vi ĉiuj mian caran favoron. Aliru, Ivano!
-
-Kaj la caro etendis la manon, Ringo leviĝis kaj, por ne tuŝi per la
-piedo la tapiŝokovritajn ŝtupojn de l' trono, ĵetis antaŭen sian
-ŝaffelan ĉapon, sur ĝin starigis sian piedon kaj, profunde
-kliniĝinte, tuŝetis per la lipoj la manon de l' caro, kiu lin
-ĉirkaŭbrakis kaj kisis je la kapo.
-
---Mi dankas Plejbonegan Eternan Triunuon,--diris la caro, levante la
-okulojn al ĉielo: mi vidas super mi Ĉiopovan Dian Providencon. Ĉar en
-la sama tempo, kiam min premegas miaj malamikoj, kiam miaj intimaj
-servistoj malice intencas min pereigi, Dio Kompatema sendas al mi venkon
-super malpiuloj kaj glore pligrandigas miajn posedaĵojn!
-
-Kaj kun triumfantaj rigardoj ĉiuflanken li aldonis minactone:
-
---Se Dio Sinjoro nin subtenas, neniu nin ofendos! Kiu havas orelojn,
-aŭskultu!
-
-Sed tuj li sentis, ke li ne devus mallumigi la komunan ĝojadon, kaj li
-sin turnis al Ringo, intence moligante sian rigardon kaj tonon.
-
---Ĉu plaĉas al vi Moskvo? Ĉu vi ie vidis tiajn salonojn, preĝejojn?
-Aŭ eble vi estis ĉi tie pli frue?
-
-Ringo ekridetis ruze kaj samtempe modeste, kaj liaj blankaj dentoj
-kvazaŭ lumigis lian brunan sunbruligitan vizaĝon.
-
---Kie ni, simpluloj, povus vidi tiajn mirindaĵojn?--li diris, humile
-levante la ŝultrojn: eĉ sonĝante ni ne revas pri io simila, ho,
-granda caro! Apud Volgo ni vivas kiel kamparanaĉoj, pri Moskvo ni nur
-aŭdis, sed neniam ni havis okazon ĝin viziti!
-
---Restu ĉi tie iom da tempo,--diris Ivano bonfavore: mi ordonos vin
-bonege regali. Kaj la leteron de Jermako, mi legis, bone komprenis, kaj
-mi jam sendis la princon Bolĥovskij kaj Ivanon Gluĥov kun kvin cent
-militistoj por helpi vin.
-
---Grandan dankon!--respondis Ivano Ringo kun profunda saluto: sed, via
-cara moŝto, ĉu ne malmulte da militistoj estas de vi senditaj?
-
-Ivano miris pri la trobraveco de Ringo.
-
---Jen rapidemulo!--li diris severtone: eble vi deziras, ke mi mem tuj
-flugkuru por helpi vin? Ĉu vi opinias, via Siberio estas mia sola
-zorgo? Mi bezonas militistojn kontraŭ la ĥano, kontraŭ Litovlando.
-Estu kontenta pri tio, kion oni donas al vi! Kaj revenante varbu
-volontulojn! Sufiĉe da malriĉaj sentaŭguloj ni havas en Ruslando.
-Anstataŭ ĉiutage tedi min, petante almozon, ili prefere transmigru
-novajn landojn! Kaj al la episkopo de Vologdo mi skribis, ke li sendu al
-vi dek pastrojn por diservi ĉe vi kaj plenumi ĉiujn sakramentojn.
-
---Dankon por tio al via cara moŝto!--respondis Ringo kun nova
-saluto.--Bonege vi ĉion aranĝis, via cara moŝto! Sed estu malavara:
-ne nur pastrojn, bonvolu doni al ni ankaŭ kiel eble pli multe da
-armaĵo kaj da pulvo.
-
---Ne mankos al vi ĉio tio! Mi jam ordonis al Bolĥovskij.
-
---Kaj niaj vestoj estas sufiĉe eluzitaj, via cara moŝto!--diris Ringo,
-kun flatema rideto levante la ŝultrojn.
-
---Ha, en Siberio vi ne havas kiun prirabi ĉe la vojoj?--diris la caro,
-nekontenta pri la trudemo de l' hetmano.--Mi vidas, vi nenion forgesas
-por via mastrumaĵo, sed mia malforta kapo jam ĉion antaŭe pripensis.
-Vestojn liveros por vi Stròganov'j; kaj mi destinis mian salajron al
-viaj estroj kaj ordinaraj militistoj. Kaj por ke vi, sinjoro mia
-konsilanto, ne restu sen vesto, mi donacas al vi mian propran pelton.
-
-Laŭ signo de l' caro du stolnikoj alportis multekostan pelton, kovritan
-per orŝtofo, kaj surmetis ĝin sur Ringon.
-
---Via lango, videble, estas tre akra, diris Ivano: sed ĉu vi havas same
-akran sabron?
-
---Bonega estis mia sabro, via cara moŝto, sed ĝi iom malakriĝis pro
-malamikaj kapoj en Siberio.
-
---Prenu en mia armaĵejo sabron, kiu plej plaĉas al vi, sed elektu
-bone, ne eraru. Cetere, kredeble, vi vin ne ĝenos, ĉu ne?
-
-La okuloj de l' hetmano ekbrulis pro ĝojo.
-
---Granda caro--li ekkriis:--el ĉiuj viaj favoroj la lasta estas plej
-granda! Estus peko, se mi min ĝenus, elektante sabron. Certe mi elektos
-la plej bonan. Sed,--li aldonis post iom da tempo: se via cara moŝto
-bonvolas donaci al mi sabron, permesu, ke mi ĝin transdonu al Jermako
-Timofèeviĉ je via cara nomo!
-
---Ne klopodu pri li, mi lin ne forgesos. Sed se vi timas, ke mi ne scios
-bone elekti por lia moŝto, elektu mem du sabrojn, unu por vi, alian por
-Jermako.
-
---Vivu la granda caro!--ekkriis Ringo entuziasmigita.--Kiel bonege ni
-ankoraŭ servos al via cara moŝto per tiuj ambaŭ sabroj!
-
---Sed krom sabroj vi bezonas ankaŭ kirasojn,--daŭrigis Ivano: por vi
-mi povas trovi laŭmezure, sed por Jermako estas eble ne bone trafi. Ĉu
-altkreska li estas?
-
---Ne pli altkreska, ol mi, sed iom pli larĝŝultra. Li similas al ĉi
-tiu bravulo,--diris Ringo, sin turnante kaj montrante unu el siaj
-kamaradoj, vastkorpan viron, kiu, alportinte grandegan amason da armaĵo
-kaj ĵetinte ĝin teren, staris kun malfermegita buŝo kaj ĉiam miregis
-jen pri la orŝtofa vesto de l' caro, jen pri la ornamitaj vestoj de l'
-rindoj[44], ĉirkaŭantaj la tronon. Li eĉ provis ekparoli kun iu el
-ili, por ekscii, ĉu ne estas ili ĉiuj reĝidoj? Sed la alparolata
-ekrigardis lin tiel severege, ke li ne kuraĝis plu ripeti demandojn.
-
---Alportu,--ordonis la caro,--la grandan kirason kun agloj, kiu pendas
-en la unua vico en la armaĵejo. Ni provos meti ĝin sur ĉi tiun
-strigon kun elstarantaj okuloj!
-
-Baldaŭ oni alportis pezan feran kirason kun kupraj manumoj, kun kupra
-strio ĉe la malsupra rando, kun du oraj dukapaj agloj sur la dorso kaj
-sur la brusto.
-
-Bonege estis forĝita la kiraso kaj ĝi elvokis ĉirkaŭe
-laŭd-aklamojn.
-
---Surmetu, foko!--diris la caro.
-
-La viro obeis, sed kvankam multe li penadis, li tamen ne povis ĝin
-surtiri, li povis enigi sian manon nur ĝis la mezo de l' maniko.
-
-Ia delonge forgesita rememoro trakuris la kapon de l' caro.
-
---Sufiĉe!--ekkriis Ringo, kiu atente rigardis lian senrezultatan
-penadon: lasu la caran kirason! Alie vi ĝin disŝiros, urso! Via cara
-moŝto! la kiraso estas bonega, kaj ĝi certe taŭgos por Jermako
-Timofèeviĉ. Sed ĉi tiu mia kamarado ne povas ĝin surmeti pro siaj
-pugnoj. Tiajn pugnojn neniu havas, krom li!
-
---Nu, montru la pugnon!--diris Ivano, scivole observante la viron.
-
-Sed la viro rigardis lin, kvazaŭ ne komprenante la ordonon.
-
---Ĉu vi ne aŭdas, malsaĝulo?--ripetis Ringo: montru la pugnon al lia
-cara moŝto!
-
---Kaj se li pro tio forhakos mian kapon?--diris la viro per tirtona
-voĉo, kaj lia malsaĝa vizaĝo aperigis timon.
-
-La caro ekridis, kaj ĉiuj ĉeestantoj apenaŭ detenis la ridon.
-
---Malsaĝulo, malsaĝulo!--diris malkontente Ringo: ĉiam vi estis
-malsaĝulo kaj ĝis nun vi restas malsaĝulo!
-
-Kaj liberiginte la viron el la kiraso, li altiris lin al la trono kaj
-montris al la caro lian larĝan manon, similan pli al ursa manego, ol al
-homa mano.
-
---Ne koleru, granda caro, pro lia malsaĝeco! Li estas malsaĝulo, kiam
-li parolas, sed bonega viro, kiam li agas. Li propramane arestis la
-reĝidon Mametkulon.
-
---Kia estas lia nomo?--demandis Ivano,--ĉiam pli kaj pli atente lin
-rigardante.
-
---Dmiĉjo!--respondis la viro simplanime.
-
---Atendu!--diris Ivano, subite rekonante Dmiĉjon: ŝajne, vi estas la
-sama, kiu en la antaŭurbo batalis por Morozov kaj mortigis Ĥomjàk'n
-per timonstango?
-
-Dmiĉjo ekridetis malsaĝe.
-
---Mi ne tuj vin rekonis, malsaĝulo, sed nun mi bone rememoras vin.
-
---Kaj mi tuj de la komenco vin rekonis!--diris Dmiĉjo kontente: vi
-sidis tie supre, apud la batalkampo!
-
-Nun ĉiuj laŭte ridegis.
-
---Dankon al vi,--diris Ivano,--ke vi ne forgesis min, malaltrangulon.
-Kiel do vi kaptis Mametkulon?
-
---Per ventro!--respondis Dmiĉjo apatie kaj nekomprenante, pro kio ĉiuj
-ree ekridis.
-
---Jes!--diris Ivano, rigardante Dmiĉjon: se tia ŝtipo kuŝiĝos per
-ventro sur iun, ne facile oni sin liberigos de sub li! Mi memoras, kiel
-li dispremis Ĥomjàk'n! Kial do vi tiam foriris de la batalkampo? Kaj
-kiel vi el la antaŭurbo trafis Siberion?
-
-La hetmano ekpuŝis Dmiĉjon nerimarkite per kubuto, ke li silentu, sed
-li komprenis tiun signon tute male.
-
---Li min forkondukis de l' batalkampo? kaj li montris la hetmanon per
-fingro.
-
---Li forkondukis?--ripetis la caro, kun miro rigardante Ringon: kiel
-do,--li daŭrigis, lin fikse rigardante: kiel vi ĵus diris, ke vi
-venis ĉi tien la unuan fojon? Atendu, amiko, ŝajne ni estas malnovaj
-konatoj! Ĉu vi ne estis iam rakontinta al mi pri la libro Kolomba? Jes,
-jes, mi vin rekonas! Kaj vi ankaŭ forkondukis princon Serèbrjanij el
-mia malliberejo? Kiel do, Dia homo, de tiam vi retrovis la vidkapablon?
-Kie vi preĝis, kiu sanktrestaĵo vin kuracis?
-
-Kaj ĝuante la konfuziĝon de Ringo, la caro fiksis sur lin sian
-traigan, demandantan rigardon.
-
-Ringo mallevis la okulojn teren.
-
---Nu,--fine diris la caro: farita ne estas refarebla,
-farita--elstrekita! Sed diru al mi nun, kial vi post la Rjazanja venko
-ne deziris veni por peti de mi pardonon kun aliaj viaj rabistoj?
-
---Granda caro!--diris Ringo tute sincere kaj sentime: tiam mi ankoraŭ
-ne estis meritinta vian favoron. Mi hontis tiam aperi antaŭ viaj
-okuloj, kaj kiam princo Nikito Romànoviĉ kondukis al vi kamaradojn, mi
-revenis al Volgo, por kune kun Jermako Timofèeviĉ trovi okazon
-ankoraŭ servi al via cara moŝto?
-
---Kaj intertempe forŝteli mian trezoron de l' ŝipoj, prirabi la
-senditojn de Kizilbàŝ, veturantajn Moskvon al mi?
-
-Pli mokema ol minaca estis la mieno de Ivano. De post la aroganta ago de
-Ivano Ringo pasis jam deksep jaroj, kaj la venĝemo de l' caro ne
-daŭris tiom longe, se samtempe ne estis ekscitita lia ambicio.
-
-Ringo legis en la mieno de Ivano nur deziron moki lian konfuziĝon.
-Konsiderante lian nunan favoron, li mallevis la kapon kaj kun zorge
-detenata ruza rideto sur la lipoj diris duonvoĉe:
-
---Okazis tio kaj ĉio, ho granda caro! Ni estas kulpaj antaŭ via cara
-moŝto!
-
---Bone,--diris la caro:--vi kaj Jermako Timofèeviĉ repagis viajn
-kulpojn, kaj ĉio pasinta nun estu forgesita. Sed se vi tiam trafus en
-miajn manojn, estus alia afero, ne ofendiĝu!
-
-Ringo nenion respondis, sed pensis por si mem: "tial do mi ne volis tiam
-alporti al vi mian kulpan kapon, granda caro!"
-
---Atendu!--daŭrigis Ivano: ĉi tie devas esti via amiko! He!--li
-ekkriis, sin turnante al korteganoj: ĉu ĉi tie estas la kanajlara
-vojevodo, nomata--mi ne memoras--ŝajne, Nikito Serèbrjanij?
-
-Murmuro trakuris en la aro, sed neniu respondis.
-
---Ĉu vi aŭdas?--ripetis Ivano, plialtigante la voĉon: mi demandas,
-ĉu ĉi tie estas Nikito, kiu deziris servi apud Ĵizdro kun siaj
-rabistoj?
-
-Post la dua demando de l' caro eliris antaŭen iu maljuna bojaro, kiu
-iam estis vojevodo de Kalugo.
-
---Granda caro!--li diris kun profunda saluto: la persono, pri kiu vi
-demandas, plu ne ekzistas. Li estis mortigita de tataroj antaŭ deksep
-jaroj, tuj, kiam li estis veninta al Ĵizdro, kaj lia tuta taĉmento
-pereis kune.
-
---Ĉu vere?--diris Ivano: kaj mi ne sciis tion! Nu,--li daŭrigis sin
-turnante al Ringo: se li ne ekzistas, kion fari? Mi nur havis la deziron
-rigardi, kiel vi kisos unu la alian.
-
-La vizaĝo de l' hetmano aperigis ĉagrenon.
-
---Ĉu vi bedaŭras la kamaradon?--demandis Ivano ridetante.
-
---Jes, via cara moŝto!--respondis Ringo, ne timante inciti la caron per
-sia konfeso.
-
---Sendube,--diris Ivano malestime,--ĝi devas esti tiel: egalulo ĉiam
-estas kunulo!
-
-Ĉu efektive la caro ne estis scianta pri la morto de Serèbrjanij aŭ
-li nur ŝajnigis nescion, por montri, kiel malmulte li ŝatas la
-personojn, kiuj ne aspiras lian favoron, Dio scias. Sed se li efektive
-hodiaŭ nur aŭdis pri tiu morto, ne facile estis diveni, ĉu li
-bedaŭras la pereinton aŭ ne: la vizaĝo de l' caro aperigis neniun
-kompaton; ĝi ne ŝanĝiĝis post la ricevita sciigo.
-
---Restu ĉe ni,--li diris al Ringo: sed kiam Bolĥovskij estos preta, vi
-revenu kun li Siberion... Ha, mi preskaŭ forgesis: Bolĥovskij devenas
-de Rjuriko[97], tiaj altranguloj tre ŝatas sian rangon kaj ĉie vidas
-humiligon. Ne ĉiuj, kiel Nikito, konsentus fariĝi rabistoj! Do, por ke
-li ne ofendiĝu esti submetata al kozaka hetmano, mi nun donas al
-Jermako Timofèeviĉ la rangon de Siberia princo. Ŝĉelkalov!--li diris
-al apudstaranta diako: skribu al Jermako leteron, ke li bonvolu esti
-vojevodo super la tuta Siberio, kaj Mametkulon, bone gardatan, li
-bonvolu alsendi Moskvon. Krome, skribu leteron al Stroganov'j, ke mi
-ilin rekompencas pro iliaj bonegaj servoj kaj zorgoj: al Simeono mi
-donacas grandan kaj malgrandan salminejon apud Volgo kaj al Nikito kun
-Maksimo mi donas la rajton komerci, ne pagante impostojn, en ĉiuj
-Siberiaj urboj kaj vilaĝoj.
-
-Stroganov'j danke salutis.
-
-La caro komencis trarigardi felaĵojn kaj aliajn donacojn, senditajn de
-Jermako, kaj adiaŭis Ringon post kelkaj same favoraj mokparoloj.
-
-La kunvenintoj disiris.
-
-La saman tagmezon Ringo kun Stroganov'j tagmanĝis ĉe Boriso Godunòv
-en granda kompanio de invititoj.
-
-Post kutimaj tostoj je la sano de l' caro, de l' kronprinco, de la tuta
-cara familio, de l' granda ĉefepiskopo, Godunòv leviĝis kun sia ora
-pokalo en la mano kaj proponis tosti Jermakon Timofèeviĉ kaj ĉiujn
-liajn bonajn kamaradojn.
-
---Vivu ili longe je l' gloro de l' tuta Ruslando!--ekkriis la gastoj,
-leviĝante kaj salutante Ivanon Ringon.
-
---Mi salutas vin je la nomo de l' tuta Ruslando!--diris ankaŭ Godunòv
-kun profunda saluto: vin kaj Jermakon Timofèeviĉ mi salutas je la nomo
-de ĉiuj princoj kaj bojaroj, de ĉiuj komercistoj, de l' tuta rusa
-popolo! Akceptu nian grandan saluton pro viaj grandaj servoj al
-Ruslando!
-
---Viaj nomoj transiru al viaj filoj kaj nepoj kaj sekvontaj posteuloj
-por eterna gloro, amo kaj imitado!
-
-La hetmano leviĝis por danki por la honoro, sed lia reagema vizaĝo
-subite ŝanĝiĝis pro emocio, la lipoj ektremis, kaj larmoj, eble la
-unuan fojon dum lia tuta vivo, aperis en liaj bravaj okuloj.
-
---Vivu Ruslando!--li diris mallaŭte kaj post saluto ĉiuflanken li ree
-sidiĝis, ne aldoninte unu vorton plu.
-
-Godunòv petis la hetmanon rakonti ion el siaj aventuroj en Siberio, kaj
-Ringo, modeste silentante pri si mem, rakontis kun entuziasmo pri
-eksterordinara forto, granda braveco de Jermako, pri lia amo al severa
-justeco kaj pri lia kristana boneco rilate la venkitojn.
-
---Per sia boneco,--finis Ringo,--Jermako Timofèeviĉ ricevis, eble, pli
-multe ol per sia sabro. Preninte iun malamikan urbon aŭ fortikaĵon, li
-tuj karese traktis kun la loĝantaro, eĉ faris donacojn. Kaj kiam ni
-malliberigis Mametkulon, li eĉ ne sciis, kiamaniere lin pli bone
-honori! Sian propran pelton li demetis kaj vestis la reĝidon. En la
-tuta lando estis disvastigata la famo pri Jermako, ke tute ne malfacile
-estas submetiĝi al li, kaj multaj tieaj princoj mem venis al li kaj
-alportis tributon. Gaja estis nia vivo en Siberio,--aldonis Ringo: mi
-nur ĉiam bedaŭris, ke forestas princo Nikito Romànoviĉ Serèbrjanij:
-al li certe plaĉus ĉe ni, kaj ni estus feliĉaj lin kune havi. Ŝajne,
-vi, Boriso Teodòroviĉ, estis amiko lia? Permesu, ke mi nun lin tostu!
-
---Estu li en regno Dia!--kun ekspiro diris Godunòv, kiu sciis, ke
-forestas nun iu ajn danĝero montri simpation por viro, tiom multe
-respektata de lia gasto: estu li en regno Dia!--li ripetis, plenigante
-sian pokalon,--ofte mi lin rememoras!
-
---Eternan memoron al li!--diris Ringo kaj, trinkinte sian pokalon, li
-mallevis la kapon kaj enpensiĝis.
-
-Longe ankoraŭ ili interparolis, kaj post la tagmanĝo Godunòv ne
-adiaŭis la gastojn, sed invitis ilin iom ripozi kaj pasigi ĉe li la
-reston de l' tago. Kelkfoje dumtage oni regalis ĉiujn gastojn, kaj
-ĉiuj gaje kaj agrable kune pasigis la tagon ĝis kiam en malfrua
-vespero preterrajdantaj gardistoj pli ol unu fojon admonis, ke estas
-tempo estingi fajron. Tiam la gastoj disiĝis, ĉarmitaj de la gastameco
-de Boriso Teodòroviĉ.
-
- * * * * *
-
-Pasis pli ol tri cent jaroj de post tiam, kaj ne multe da rememoraĵoj
-restis en Ruslando pri la priskribita epoko. Oni povas aŭdi inter la
-popolamaso legendojn kaj rakontojn pri gloro, pompo kaj krueleco de l'
-terura caro, kantojn pri la kronprinco, aljuĝita al la morto de sia
-propra patro, pri invado de l' tataroj en Moskvon, pri almilito de
-Siberio de Jermako Timofèeviĉ, kies portretojn, kredeble ne similajn,
-ĝis nun oni renkontas preskaŭ en ĉiuj domoj de Siberiaj vilaĝanoj.
-Sed en ĉiuj rakontoj, kantoj kaj legendoj la vero estas intermiksita
-kun fantazio, kaj la realajn okazintaĵojn ili aperigas kvazaŭ tra
-moviĝanta nebulo, por ke imago laŭplaĉe rekonstruu tiujn neklarajn
-figurojn.
-
-Veran ateston pri la epoko prezentas kelkaj konstruaĵoj, kiel preĝejo
-de Bazilo la Sankta, kies multkoloraj pentritaj kupoloj povas doni ideon
-pri groteska arĥitekturo de l' cara palaco en la Aleksandra antaŭurbo,
-aŭ preĝejo de Trifono Superlageta en Moskvo, konstruita de l'
-falkĉasisto Trifono, laŭ lia sankta promeso, preĝejo, en kiu ĝis nun
-oni povas vidi pentraĵon de l' sanktulo sur blanka ĉevalo, kun falko
-sur gantita mano.
-
-La Aleksandra antaŭurbo, post kiam la caro Ivano kun sia kortego ĝin
-forlasis, staris forgesita kiel malgaja monumento de lia kolerega pieco,
-kaj vivo aperis tie nur unu fojon, kiam la princo Mikaelo Vasìljeviĉ
-Skopin-Ŝujskij, unuigita kun sveda generalo Delagardi, alcentrigis en
-ĝiaj fortikaj muroj siajn regimentojn kaj de tie devigis la polan
-vojevodon Sapjega'n forrifuzi la longedaŭran sieĝon de l' monaĥejo
-Triunuo Sergèj.
-
-Post kelkaj jaroj, dum malvarma januara tago, subite aperis super la
-antaŭurbo nigra nubego, malleviĝis ĝuste sur la caran palacon kaj
-eksplodis per fulmotondro, kiu forbruligis ĉiujn konstruaĵojn de l'
-palaco kaj poste la tutan antaŭurbon. Restis neniuj postsignoj de la
-ejo de lukso, malĉasteco, diboĉo, mortigoj kaj sakrilegiaj diservoj.
-
-Dio nin ankaŭ helpu ekstermi el niaj koroj la lastajn signojn de l'
-terura epoko, kies influo, kiel hereda malsano, longe ankoraŭ vidiĝis
-en sinsekvaj generacioj! Ni pardonu al la peka ombro de l' caro Ivano,
-ĉar ne li sola estas respondeca pri sia regno, ne li sola estas kreinta
-siajn kapricojn, ĉiujn turmentegojn, ekzekutojn, denuncojn,
-fariĝintajn kutimo kaj devo. Ĉi tiuj indignigaj fenomenoj estis
-preparitaj de l' pli fruaj epokoj, kaj la malfeliĉa lando, kiu povis
-senindigne rigardi ĉion ĉi tion, mem kreis kaj pliperfektigis Ivanon,
-same kiel la sklavemaj Romanoj de l' epoko de regreso mem kreis siajn
-Tiberon, Neronon kaj Kaligulon.
-
-La viroj, kiel Bazilo la Sankta, princo Repnin, Morozov kaj
-Serèbrjanij, ne malofte aperis kvazaŭ klaraj steloj sur la senĝoja
-ĉielo de nia rusa vivo, sed simile al steloj ili ne povis dispeli ĝian
-mallumon, ĉar ili lumis izolitaj, malkunigitaj, ne subtenataj de la
-socia opinio. Do, ni pardonu al la peka ombro de Ivano Vasìljeviĉ, sed
-ni danke ekmemoru la personojn, kiuj, de li dependante, tamen persistis
-honeste, ĉar malfacile estis ne fali dum epoko, kiam ĉiuj ideoj
-aliiĝis, kiam malnoblaĵo estis nomata virto, perfideco fariĝis leĝo,
-honoro kaj homa indeco estis konsiderataj kiel krima devrompo! Paco al
-viaj cindroj, honestuloj! Laŭ kredo de l' epoko, vi vidis en la terura
-caro elmontraĵon de l' Dia kolerego kaj pacience lin toleris; sed vi
-mem iris rektan vojon, timante nek malfavoron, nek morton; kaj via vivo
-ne pasis senutile, ĉar nenio en la mondo malaperas; ĉiu faro, ĉiu
-vorto, ĉiu penso kreskas kiel arbo el malgranda ĝermo; kaj multe da
-bono kaj malbono, ĝis nun, kiel enigma fenomeno, ekzistanta en la rusa
-vivo, havas la radikojn, kaŝitajn en mallumaj profundegaĵoj de l'
-pasinteco.
-
-
-
-
-Tabelo de enhavo.
-
- Paĝoj.
- Antaŭparolo I
- Ĉapitro I. La opriĉnikoj 1-9
- Ĉapitro II. La novaj konatuloj 10-14
- Ĉapitro III. Sorĉaĵo 14-18
- Ĉapitro IV. Bojaro Morozov kaj lia edzino 19-26
- Ĉapitro V. Renkontiĝo 26-32
- Ĉapitro VI. La gasto 32-42
- Ĉapitro VII. Aleksandra antaŭurbo 42-48
- Ĉapitro VIII. Tagmanĝo 48-59
- Ĉapitro IX. Juĝa esploro 59-68
- Ĉapitro X. Patro kaj filo 68-73
- Ĉapitro XI. Nokta procesio 73-80
- Ĉapitro XII. Kalumnio 80-86
- Ĉapitro XIII. Ivaĉjo Ringo kaj liaj kamaradoj 86-93
- Ĉapitro XIV. Survango 93-100
- Ĉapitro XV. Ceremonio de kisado 101-108
- Ĉapitro XVI. Forrabo 109-114
- Ĉapitro XVII. Ensorĉado de sango 114-123
- Ĉapitro XVIII. La malnova konatulo 123-127
- Ĉapitro XIX. Rusa homo ne forgesas bonaĵon 127-133
- Ĉapitro XX. Gajaj homoj 133-146
- Ĉapitro XXI. Fabelo 146-159
- Ĉapitro XXII. Monaĥejo 159-164
- Ĉapitro XXIII. La vojo 164-170
- Ĉapitro XXIV. Ribelo de la rabistoj 170-180
- Ĉapitro XXV. Preparado al batalo 180-184
- Ĉapitro XXVI. Kunfratiĝo 185-191
- Ĉapitro XXVII. Basmanov 191-199
- Ĉapitro XXVIII. La disiĝo 199-202
- Ĉapitro XXIX. Samtempa esploro de du kontraŭuloj 202-209
- Ĉapitro XXX. La ensorĉita sabro 209-214
- Ĉapitro XXXI. Dia juĝo 214-224
- Ĉapitro XXXII. La talismano de Vjàzemskij 224-226
- Ĉapitro XXXIII. La talismano de Basmanov 226-230
- Ĉapitro XXXIV. La arlekena kaftano 230-237
- Ĉapitro XXXV. Ekzekuto 237-244
- Ĉapitro XXXVI. Reveno en la antaŭurbon 244-251
- Ĉapitro XXXVII. Pardono 251-258
- Ĉapitro XXXVIII. Elmarŝo el la antaŭurbo 258-263
- Ĉapitro XXXIX. La lasta revido 263-270
- Ĉapitro XL. La senditaro de Jermako 271-283
-
-
-LA TRADUKOJ DE LA SAMA AŬTORO.
-
-L. TOLSTOJ. 1) Pentofaranta pekulo. "Germ. Esp. Gaz." 1910. N-o 16.
-
--- 2) Tri mortoj. "Ling. Intern." 1910. N-o 10-11 kaj aparta eldono de
-Pres. Esp. Soc. 1911.
-
--- 3) La kafejo de Surate. "Ĉirkaŭ la mondo" 1911 N-o 4 (18).
-
--- 4) Unuaj rememoroj. "Germ. Esp. Gaz." 1911. N-o 2.
-
--- 5) Tri rakontoj:
- 1) Per kio la homoj vivas.
- 2) Kie estas amo, tie estas Dio.
- 3) Du junuloj ("Esper. Univ. Bibliot." N-o 2).
-
--- 6) Pri milito (el "Infana saĝeco") "G. Esp. Gaz." 1912. N-o 19.
-
-A. ĈEĤOV. 7) Sen titolo. "La Ondo de Esper." 1910. N-o 4.
-
--- 8) Nebona ago. "La Ondo de Esper." N-o 10.
-
--- 9) En somerloĝejo. "La Ondo de Esper." 1911. N-o 11.
-
--- 10) Malbonintenculo. "Germ. Esp. Gaz." 1910. N-o 21.
-
--- 11) Terura nokto. "Vesp. Horo" 1910. N-o 16.
-
--- 12) Okazintaĵo. "La Revuo" 1910. N-o 4.
-
--- 13) Antaŭpaska semajno. "Germ. Esp. Gaz." 1911. N-o 31.
-
--- 14) Griĉjo. "Universo" 1911. N-o 10.
-
-KOROLENKO. 15) Paska nokto. "Germ. Esperant." 1910. N-o 3.
-
--- 16) La lasta radio. "La Ondo de Esp." 1910 N-o 5.
-
-VERESAEV. 17) La stelo. "La Ondo de Esp." 1910. N-o 5-6.
-
-DOROŜEVIĈ. 18) Saĝulo. "La Ondo de Esp." 1911. N-o 12.
-
-V. GARŜIN. 19) Legendo pri la fiera Aggej. "Universo". 1910. N-o 3.
-
-ZWJEZDIĈ. 20) Anguleto de muzikema Vieno. "Pol. Esper." 1910. N-o 8.
-
-G. PETROV. 21) Pripensoj pri la tutmonda ekspozicio. "Esperanto". 1910.
-N-o 90, 91.
-
-
-ESTAS PREPARITAJ POR ELDONO:
-
-KOROLENKO. Senlingvulo.
-
-ĈEĤOV. Negravaĵo de l' vivo.
-
-L. TOLSTOJ. Rakonto por infanoj (el postmortaj verkoj).
-
--- El "Infana saĝeco": a) Pri malliberejoj; b) Pento; c) Pri boneco.
-
-IV. TURGENEV. Stranga historio.
-
-A. HERCEN. Aforismoj.
-
-N. MOROZOV. En maron kaj en aeron.
-
-
-MOSKVA LIBREJO "ESPERANTO".
-
-26, Tverskaja, Moskvo, Ruslando.
-
-
-Plena Esperanto-Rusa Vortaro de D-ro L. L. Zamenhof. La plej plena
-kaj nova esperanto-rusa vortaro. 80 kop. (Sm. 0,85)
-
-Patroj kaj Filoj, romano de J. S. Turgenev, tradukita de D-ro K. Bein.
-1 rub. (Sm. 1,06)
-
-En Malliberejo, rakonto de E. Ĉirikov, tradukita de D-ro K. Bein.
-10 kop. (Sm. 0,10)
-
-Du rakontoj de A. Ĉeĥov, tradukitaj de B. Kotzin. 10 kop. (Sm. 0,10)
-
-Kaŭkaza Kaptito de L. Tolstoj, trad. de A. Ŝarapova. 10 kop.
-(Sm. 0,10)
-
-Plena verkaro, libro 3-a, de V. Devjatnin. 65 kop. (Sm. 0,65)
-
-Эсперанто въ 10 уроковъ, Каръ и Панье. 20 kop. (Sm. 0,21)
-
-Ключъ къ учебнику "Эсперанто въ 10 уроковъ", сост. В. Н. Девятнинъ.
-15 kop. (Sm. 0,16)
-
-Полный курсъ Эсперанто, сост. Т. А. Щавинскій, 2-e изд. 60 kop.
-(Sm. 0,63)
-
-Internacia Krestomatieto kun laŭartikola vortaro seslingva,
-de A. Ajspurit. 15 kop. (Sm. 0,16)
-
-Sur vojo al kunfratiĝo de popoloj, de A. A. Saĥarov. Kolekto de
-artikoloj en esperanta kaj rusa lingvoj. 60 kop. (Sm. 0,63)
-
-Ĉefeĉ--ŝlosilo por rusoj. 2 kop. (Sm. 0,02)
-
-En Rusujo per Esperanto, de A. Rivier. 60 kop. (Sm. 0,63)
-
-Ruslanda Adresaro Esperantista 40 kop. (Sm. 0,40)
-
-Signifo de akciaj societoj por la Esperanta movado, de A. A.
-Saĥarov. 5 kop. (Sm. 0,05)
-
-Rusa-Esperanta Vortaro, verkis D-ro N. Korzlinskij, R. Mencel,
-G. Smirnov, A. Stupin, trarigardis D-ro L. L. Zamenhof. 1 r. 75 k.
-(Sm. 1,85)
-
-Por kaj kontraŭ Esperanto, de A. Nedoŝivin. 25 kop. (Sm. 0,25)
-
-Ornitologia Vortaro oklingva de birdoj Eŭropaj, de P. Stojan.
-1 rub. (Sm. 1,00)
-
-Titolaro de Esper. verkoj, trad. el la Rusa Literaturo, de G.
-Davidov. 10 kop. (Sm. 0,10)
-
-
-НАСТОЛЬНОИ КНИГОИ
-
-для каждаго русскаго эсперантиста долженъ быть
-
-ПОЛНЫЙ ЭСПЕРАНТО-РУССКІЙ СЛОВАРЬ
-
-съ производными и интернаціональными словами.
-
-2-е изданіе 1912 года.
-
-Составилъ авторъ языка Эсперанто Д-ръ Л. Л. Заменгофъ.
-
-Ц. 80 к. (Съ пересылкой наложеннымъ платежомъ 1 руб.).
-
-
-АДРЕСНАЯ КНИГА
-
-Ruslanda Adresaro
-
-por la jaro 1912. Prezo 40 kop.
-
-
-LA ONDO DE ESPERANTO
-
-ВОЛНА ЭСПЕРАНТО.
-
-Ĉiumonata ilustrata organo de ruslandaj esperantistoj, eldonata
-de la jaro 1909.
-
-Literaturaj konkursoj kun premioj. Portretoj de konataj Esperantistoj.
-Diversaj ilustraĵoj. Beletristiko originala kaj tradukita. Plena
-kroniko. Bibliografio. Amuza fako (kun premioj). Anekdotaro. Korespondo
-tutmonda (poŝtk. ilustr.).
-
-Al kunlaborado ĉiam estas altirataj la plej bonaj esperantaj
-verkistoj.
-
- Jara abonprezo kun senpage aldonitaj libroj[*]
- 2 rubl. (2,120 Sm.)
-
-Redakcio kaj Administracio: Moskvo, (Ruslando), Tverskaja, 26.
-
-La abonpagon (2 rubl. = 2,120 sm.) oni sendu al librejo "Esperanto"
-(Moskvo, Tverskaja, 26) aŭ al aliaj Esper. librejoj--poŝtmandate,
-respondkupone, papermone aŭ per bankĉekoj. La Moskva librejo
-"Esperanto" akceptas la pagon ankaŭ per rusaj poŝtmarkoj.
-
-Anonco en la "Koresponda Fako" kostas nur 30 kop. (Sm. 0,30).
-
-Plenaj jarkolektoj de gazeto "La Ondo de Esperanto" por la jaroj
-1909, 1910 kaj 1911. Prezo afrankite de unu jarkolekto 80 kop.
-
-[*] En la jaro 1911 la abonantoj senpage ricevis "Rivier. En Rusujo
-per Esperanto" kaj V. Devjatnin. Plena verkaro. V. III. En la jaro
-1912--"Princo Serebrjanij" de A. Tolstoj.
-
-
-
-
-Piednotoj
-
-
-[1] Titolo de lia famekonata poeziaĵo.
-
-[2] Nobelo.
-
-[3] Alkohola trinkaĵo, preparata de vilaĝanoj hejme el mielo kun diversaj
-herboj kaj beroj.
-
-[4] "Zèmŝĉino"--institucio el zemskaj homoj aŭ landanoj. La rusa radikvorto
-"zem", "zemljà" signifas "lando" aŭ "tero".
-
-[5] "Burlakoj" estis apudvolgaj laboristoj, kiuj dum la tuta antaŭvaporŝipa
-epoko trenadis per dikaj ŝnuregoj ŝipojn kaj barkojn kontraŭ la fluo
-de Volgo.
-
-[6] La rusaj vilaĝanoj iam uzis brulantan kenon anstataŭ kandelo por lumigi
-siajn ĉambrojn vespere.
-
-[7] Speco de biero, hejme preparata.
-
-[8] La 24-an de junio estas festo de Ivano la Banisto; dum la nokto
-antaŭ ĉi tiu tago okazas, laŭ la kredo de rusa popolamaso, diversaj sorĉaĵoj:
-interalie ekfloras filiko, sin kovrante per helruĝaj floroj, kiuj malaperas
-ĉe la tagiĝo: kiu sukcesos havigi al si tiun floron, nepre trovos
-grandan riĉaĵon, kaŝitan en la tero.
-
-[9] "Carlina" (lat.).
-
-[10] "Gentiana" (lat.).
-
-[11] "Litrum salicaria" (lat.).
-
-[12] "Baccinum uliginosum" (lat.).
-
-[13] "Melampirum" (lat.).
-
-[14] "Razrìv"--ruse "rompi" aŭ "krevigi".
-
-[15] "Crex pratensis" (latin.).
-
-[16] «Okòlniĉij»--de rusa radikvorto «òkolo»--signifas «apud»: viro, kiu
-devas troviĝi apud la caro. La oficistoj, tiel nomataj, havis la devon prizorgi
-ĉion dum vojaĝo de l' caro kaj aranĝi prezentadon de alilandaj senditoj
-al la caro.
-
-[17] «Pugnobatalo»--kruela amuzo, multe disvastigita en antikva Rusujo.
-La batalon oni aranĝis plej ofte dum vintraj festtagoj, sur glacio de rivero.
-La ludantoj formis du malamikajn partiojn kaj, laŭ donita signo, unu partio
-sin ĵetis kontraŭ alian. La interbatalantoj donis batojn je la brusto, je
-l' ventro, je l' vizaĝo, batojn kruelajn, senkompatajn, kaj ne malofte okazis,
-ke kelkaj el la batalantoj restis por tuta sia vivo kripligitaj aŭ eĉ mortis
-sur la batalkampo.
-
-[18] «Terliko»--longa laŭtalia supervesto.
-
-[19] Laŭ tiama rusa kutimo, la gastoj, invitataj al manĝotablo de la caro,
-sidis laŭ sia rango. Oni konsideris kiel senhonorigon, se la caro donacis
-pli malproksiman, pli malsuperan lokon al iu, kiu per rango meritis sidi
-pli supre. Tiu ĉi kutimo, nomata "mjèstniĉestvo" ("miesto"--ruse "loko")
-estis konservata ankaŭ ĉe disdonado de oficoj kaj ne malmulte malutilis
-al bona administrado en Rusujo: rango ĉiam devis esti preferata al merito.
-Kiom da malpacoj ĉi tiu kutimo naskis inter la rusa nobelaro kaj oficistaro!
-
-[20] "Promesi la kapon" signifis, ke, se la ofendinto ne elpetos pardonon
-de la ofendita de li homo, ĉi tiu havas la rajton lin puni je sia bontrovo,
-eĉ per morto, kaj neniu leĝo lin defendos.
-
-[21] Nefajropafa armilo.
-
-[22] Parto de Moskvo.
-
-[23] Malpeza somera vesto: "ljeto" ruse "somero".
-
-[24] Kapornamo, kiun laŭkutime devis surhavi ĉiu rusa virino (edzinigita).
-
-[25] Komuna ludo: la ludantaj paroj stariĝas unu post alia, havante
-antaŭe unu personon, kiu "brulas" (gorjetj--ruse signifas bruli), t. e. kaptas.
-Ambaŭ personoj de plej malantaŭa paro diskuras antaŭen, ĉiu siaflanken, penante
-antaŭ "brulanta" persono kunmaniĝi. Se tio sukcesas antaŭ ol la
-"brulanto" ilin kaptos, ili stariĝas plej antaŭe, kaj la "brulanto" penas
-kapti sekvantan diskurantan paron. Kiam tio fine sukcesas al li (aŭ al ŝi),
-li faras kun la kaptita persono novan paron kaj okupas plej antaŭan lokon
-kaj la nekaptita parano devas "bruli".
-
-[26] Ornamaĵo de l' harligo.
-
-[27] Perla franĝo de la kokoŝniko, interplektita kun juveloj.
-
-[28] Lasta ĵaŭdo antaŭ Pentekosto. En ĉi tiu tago estas kutimo ornami
-per rubandoj betuleton. Junaj knabinoj promenas, kunportante tian betuleton
-kaj kantante specialajn kantojn. Vespere ili ĵetas florkronojn en riveron
-aŭ lagon: kies krono dronas, tiu knabino mortos dum sekvonta jaro;
-kies krono elnaĝas, tiu edziniĝos k. t. p.
-
-[29] Dum Kristnaska semajno maskiĝado estas kutimo ĉe la rusoj.
-
-[30] Infana ludo. La vorto "gorodkì" signifas "urbojn".
-
-[31] «Vorto kaj faro»--estis signaldiro, uzita, por kaptigi kaj malliberigi
-iun ajn, por turmente esplori la aferon.
-
-[32] «Kravĉij»--ofico ĉe la cara kortego, iom pli malsupera ol tiu de okòlniĉij:
-honora ofico, kiun oni okupadis ne pli longe ol 5 jarojn, poste ricevante
-oficon de okòlniĉij.
-
-[33] Kunveno de bojaroj.
-
-[34] Bojaro princo Kurbskij, verkisto kaj politika aganto, homo tre inteligenta
-kaj klera, ne povis eltoleri la vivon en Rusujo ĉe Ivano la IV-a kaj
-elmigris Litovujon, el kie li skribis al la caro Ivano leterojn, malkaŝe
-eldirante al li sian opinion pri lia kruela regado kaj penante malkovri al
-la caro la veron pri opriĉnikoj kaj iliaj intrigoj kontraŭ la zemskaj bojaroj.
-
-[35] Fama en la historio de Rusujo kaj ĝis nun ekzistanta riĉa monaĥejo,
-fondita je la nomo de Sankta Triunuo kaj samtempe de Sankta Sergèj
-Radoneĵskij: la popolo plimallongigas la nomon de monaĥejo, nomante ĝin
-Triunuo Sergij.
-
-[36] La rusaj caroj ŝatis perfalke ĉasi ĉiuspecajn birdojn. Detale pri ĉi
-tiu ĉaso vid. ĉap. XX.
-
-[37] "Volinko"--popola muzika instrumento kun aera rezervujo el unupeca
-bovida aŭ kapra felo; "balalajka"--popola korda muzika instrumento.
-
-[38] La loĝantoj de l' antaŭurboj havis iam kelkajn privilegiojn kompare
-kun urbanoj, tial antaŭurbo ruse estas nomata laŭ popolamasa dirmaniero
-"slobodà", kripligita vorto "svobòda", kio signifas "libereco".
-
-[39] "Kelaro"--monaĥeja ekonomo.
-
-[40] Ĉapelo el lana ŝtofo, kiun tiam surhavis ĉiuj ekleziaj personoj.
-
-[41] Ofico ĉe la cara kortego, kvazaŭ kortegestro, kiu administris ĉiujn
-servistojn de l' kortego kaj prizorgis terkulturadon sur terposedaĵoj de
-l' kortego.
-
-[42] Popola ludo: per dika najlo, ĵetata de supre, oni penas trafi en feran
-ringon, enfosigitan en la teron.
-
-[43] Ofico ĉe la cara kortego. Komence ili nur servis ĉe la cara manĝotablo
-("stol" signifas ruse "tablo"), alportante manĝaĵojn kaj enverŝante
-vinojn. Ĉe solena tagmanĝo estis bezonataj ne pli malmulte ol 100 stolnikoj.
-Sed ĉi tiu servado ne estis ilia ekskluziva aŭ ĉefa ofico. Multaj el
-ili, pli altrangaj, servis kiel vojevodoj, t e. administrantoj de la provincoj,
-pli malaltrangaj servis kiel militistoj en caraj regimentoj aŭ havis iun civilan
-oficon.
-
-[44] Honora rango de cara korpogardisto. "Rindoj" estis junaj viroj plej
-belaj, plej bonstaturaj el plej altrangaj familioj; ordinare ili samtempe havis
-oficon de stolnikoj (vid. noto 43). Dum akcepto de eksterlandaj gastoj ili
-staris ĉe ambaŭ flankoj de l' cara trono kun malgrandaj hakiloj surŝultre,
-dekstre pli altrangaj, maldekstre malpli altrangaj. Dum milito ili postsekvis
-la caron, portante liajn batalilojn.
-
-[45] "Saadako"--plena armaĵo de rajdmilitisto per pafarko kaj sagoj.
-
-[46] Nomoj de la tiamaj vinoj.
-
-[47] Mezepoka kaftano de polaj nobeloj (imitaĵo de tatara supervesto)
-kun malfermitaj manikoj tiom longaj, ke oni ilin facile povis ĵeti post la
-dorson.
-
-[48] Popola virina vesto.
-
-[49] Alkohola trinkaĵo, hejme preparata.
-
-[50] Monero.
-
-[51] Rusa proverbo.
-
-[52] Prikazoj ("prikàz"--ruse "ordono") estis organoj de centra administrado
-kaj parte juĝado en la cara Rusujo: ili aŭ administris apartajn regionojn
-de l' regno, aŭ havis apartajn fakojn de l' ŝtataj aferoj. Tiel ni konas
-prikazojn: servistan, palacan, apotekan, militistan, senditaran, aŭ alilandulan,
-presan, kontraŭrabistan, petan kaj ankaŭ: Rjazanjan, Kazanjan,
-Siberian, Malgrandrusujan. La oficistoj de l' prikazo estis: 1--2 juĝistoj,
-kiuj faris rezolucion, djakoj kaj subdjakoj, kiuj gvidis kancelarion. Ili ĉiuj
-estis elektataj de l' caro mem. La loĝantoj en la sfero de l' influo de ĉiu
-prikazo senapelacie estis submetitaj al ĝia administra kaj juĝista povo kaj
-ili rajtis plendi nur al la caro mem.
-
-[53] Longa laŭtalia vesto.
-
-[54] Pudo=proksimume 15 kilo.
-
-[55] Popola trinkaĵo, preparata el varmega akvo, mielo kaj diversaj
-spicaĵoj.
-
-[56] Popolamasa malrespekta nomo por komercisto: arŝino=proksimume
-2⁄3 de metro.
-
-[57] Rusa popola kutimmaniero, uzata eĉ nuntempe dum solenaj okazoj.
-
-[58] Porzana marulta (lat.).
-
-[59] Rimeno kun metala globeto sur la ekstremaĵo. Tiun ĉi ilon oni kaŝas
-en maniko kaj tute neatendite faras kruelajn batojn per ĝi.
-
-[60] Rusa popola esprimo, signifas altan gradon de konfuziĝo.
-
-[61] Urbo de Moskva gubernio.
-
-[62] Heroo de rusaj antikvaj legendoj.
-
-[63] Esaulo--estro de kozakoj.
-
-[64] «Ringo» signifas ruse 2 vortojn: «pèrstenj» kaj «kolcò». La hetmano
-estis nomata Irano pèrstenj, kaj nun li uzas en sia rakonto la nomon
-«kolcò» por ne esti rekonata.
-
-[65] Rusa proverbo.
-
-[66] Rusa proverbo.
-
-[67] Printempa pormortinta festo de l' antaŭkristaneca epoko. La idolistoj
-kredis, ke la animoj de l' mortintoj leviĝas dum tiu festo el la tomboj, por
-partopreni la festenon de l' vivantaj parencoj sur iliaj tomboj. Nuntempe
-simila kutimo restis ĉe la popolo, kiel travivitaĵo: marde en la semajno de
-St. Tomaso (la sekvanta post la Paska semajno) parencoj de l' mortintoj
-kunvenas en tombejo, alportante kolorigitajn ovojn kaj alian porpaskan
-manĝaĵon, kaj manĝas sur la tomboj.
-
-[68] Biblio.
-
-[69] "Kikimora"--mitologia estaĵo, kiun la popolo prezentas al si kiel
-idon aŭ malbelan malgrandegulon kun kapo ne pli granda ol fingringo kaj
-la korpo simila je pajla trunketo. Laŭ popola kredo "kikimora" fariĝis
-infano, mortinta nebaptite, precipe antaŭtempe naskita, abortulo, ankaŭ
-kriplulo senbraka, senpieda, infano malbenita de gepatroj, sekve propraĵo de
-diablo. "Kikimora", kiel estaĵo porhejma, tedas la loĝantojn per senĉesa
-klopodado, bruado k.t.p. Nokte ĝi atakas la dormantojn, kvazaŭ sufokante
-ilin (france "cauchemar"). Tiu ĉi kredo apartenas al kulto de l' animoj de
-mortintaj praavoj.
-
-[70] Oni konstruas "polati"n tute supre sub la plafono, tiel ke ĝi pli
-similas je larĝa breto ol je benko. Ĉe rusaj vilaĝanoj "polati" anstataŭas
-liton, kaj sur ĝi preskaŭ ĉiuj anoj de familio trovas lokon por pasigi la nokton.
-
-[71] Rusa proverbo.
-
-[72] Rusa proverbo.
-
-[73] Mallarĝaj krudledaj rimenoj, 2½ arŝinojn longaj, kiujn oni havis
-ĉe ĉiu selo, po du antaŭe kaj malantaŭe, por alligi ĉasaĵon kaj ankaŭ
-vestojn de l' ĉasisto.
-
-[74] Rusa proverbo.
-
-[75] Ŝercoj sensencaj.
-
-[76] Armilo, uzata ĉefe por la ĉaso al urso: stango, du arŝinojn longa,
-kun dutranĉa pinto.
-
-[77] "Ellasi la ruĝan kokon" signifas ekbruligi.
-
-[78] Bazilo Ŝibanov, servisto de Kurbskij, alportis el Litovujo
-famekonatan leteron de sia mastro al la caro Ivano (vid. noto 34).
-La caro, indignante pro la enhavo de l' letero sed ne povante puni
-la forestantan aŭtoron, venĝis al lia sendito kaj, dum legado de la
-letero, sin apogis sur la piedon de l' malfeliĉa Bazilo per sia
-akrapinta bastono. Kiel martiro, sen krio, sen ĝemo elsuferis la
-fidela servisto ĉi tiun turmentegon.
-
-[79] Bedaŭrinde, la tradukintino povis doni nur la enhavon de la legendoj,
-ne penante imiti la formon: speciala porlegenda stilo de la rusa teksto
-estas tute ne tradukebla. _Rim. de la Red._
-
-[80] La loĝantoj de la privilegiita komerca urbo Nòvgorod, per sia sendependa
-liberama spirito, prezentis kvazaŭ malharmonion en la epoko, kiam
-aŭtokrata ideo pri la cara potenco atingis sian apogeon. Antaŭ kelkaj jaroj
-Ivano IV atakis la urbon kaj senkompate ruinigis ĝin, mortiginte kelkcentojn
-da ĝiaj loĝantoj, elmigriginte milojn da ili en aliajn regionojn de Rusujo.
-
-[81] Epitraĥilo aŭ stolo estas parto de pastra vesto: longa rubando el
-orŝtofo, kiun la pastro dum diservo surhavas kvazaŭ antaŭtukon. Per stolo
-li kovras la kapon de pentofaranto, kiam li diras absolvantan preĝon.
-
-[82] Historia fakto.
-
-[83] Aŭ «ruĝan kokon», t. e. ni ekbruligos.
-
-[84] Azia popolo.
-
-[85] Rusa proverbo.
-
-[86] Sentalia longa bluzo.
-
-[87] Noblaj kaj saĝaj bojaroj, konsilantoj kaj kunlaborantoj de Ivano IV
-dum lia junaĝo, poste viktimoj de kalumnio.
-
-[88] Laŭ la kredo de l' epoko, post maskiĝado, kiel peka ago, oni devas
-esti purigata per preĝoj kaj pento.
-
-[89] Virina nomo.
-
-[90] Antikva kutimo: dum enterigo virinoj, aŭ apartenantaj al parencaro
-de l' mortinto, aŭ eĉ dungataj, devas ploregi kaj plorkanti, memorigante
-ĉiujn ecojn de l' mortinto.
-
-[91] Vid. ĉapitro XII.
-
-[92] Sovaĝaj popoloj de apud Volgo kaj ĉirkaŭaĵo.
-
-[93] Parto de Moskvo.
-
-[94] Muzikinstrumentoj.
-
-[95] Uralaj montoj.
-
-[96] Riverbranĉo de Kamo.
-
-[97] Unua princo en Ruslando.
-
-
-
-
-Noto de transskribanto:
-
-En la originala libro aperis listo de preseraroj. Tiujn, kaj aliajn
-diversajn preserarojn en ĉi tiu teksto, mi senrimarke ĝustigis. Mi
-forigis la frazon "Rim. de l'traduk.", kiu estis ĉe la fino de ĉiuj
-piednotoj. Originalajn paĝkomencojn mi registris per html-aj komentoj.
-
-
-
-
-
-
-
-End of the Project Gutenberg EBook of Princo Serebrjanij, by
-Aleksey Konstantinovich Tolstoy
-
-*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK PRINCO SEREBRJANIJ ***
-
-***** This file should be named 55302-0.txt or 55302-0.zip *****
-This and all associated files of various formats will be found in:
- http://www.gutenberg.org/5/5/3/0/55302/
-
-Produced by Andrew Sly, Brenda Lewis, Kirill Shvedov and
-the Online Distributed Proofreading Team at
-http://www.pgdp.net
-
-
-Updated editions will replace the previous one--the old editions will
-be renamed.
-
-Creating the works from print editions not protected by U.S. copyright
-law means that no one owns a United States copyright in these works,
-so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United
-States without permission and without paying copyright
-royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part
-of this license, apply to copying and distributing Project
-Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm
-concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark,
-and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive
-specific permission. If you do not charge anything for copies of this
-eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook
-for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports,
-performances and research. They may be modified and printed and given
-away--you may do practically ANYTHING in the United States with eBooks
-not protected by U.S. copyright law. Redistribution is subject to the
-trademark license, especially commercial redistribution.
-
-START: FULL LICENSE
-
-THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
-PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
-
-To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
-distribution of electronic works, by using or distributing this work
-(or any other work associated in any way with the phrase "Project
-Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full
-Project Gutenberg-tm License available with this file or online at
-www.gutenberg.org/license.
-
-Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project
-Gutenberg-tm electronic works
-
-1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
-electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
-and accept all the terms of this license and intellectual property
-(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
-the terms of this agreement, you must cease using and return or
-destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your
-possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a
-Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound
-by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the
-person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph
-1.E.8.
-
-1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
-used on or associated in any way with an electronic work by people who
-agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
-things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
-even without complying with the full terms of this agreement. See
-paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
-Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this
-agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm
-electronic works. See paragraph 1.E below.
-
-1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the
-Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection
-of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual
-works in the collection are in the public domain in the United
-States. If an individual work is unprotected by copyright law in the
-United States and you are located in the United States, we do not
-claim a right to prevent you from copying, distributing, performing,
-displaying or creating derivative works based on the work as long as
-all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope
-that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting
-free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm
-works in compliance with the terms of this agreement for keeping the
-Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily
-comply with the terms of this agreement by keeping this work in the
-same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when
-you share it without charge with others.
-
-1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
-what you can do with this work. Copyright laws in most countries are
-in a constant state of change. If you are outside the United States,
-check the laws of your country in addition to the terms of this
-agreement before downloading, copying, displaying, performing,
-distributing or creating derivative works based on this work or any
-other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no
-representations concerning the copyright status of any work in any
-country outside the United States.
-
-1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
-
-1.E.1. The following sentence, with active links to, or other
-immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear
-prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work
-on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the
-phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed,
-performed, viewed, copied or distributed:
-
- This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and
- most other parts of the world at no cost and with almost no
- restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it
- under the terms of the Project Gutenberg License included with this
- eBook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the
- United States, you'll have to check the laws of the country where you
- are located before using this ebook.
-
-1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is
-derived from texts not protected by U.S. copyright law (does not
-contain a notice indicating that it is posted with permission of the
-copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in
-the United States without paying any fees or charges. If you are
-redistributing or providing access to a work with the phrase "Project
-Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply
-either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or
-obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm
-trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9.
-
-1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
-with the permission of the copyright holder, your use and distribution
-must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any
-additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms
-will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works
-posted with the permission of the copyright holder found at the
-beginning of this work.
-
-1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
-License terms from this work, or any files containing a part of this
-work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
-
-1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
-electronic work, or any part of this electronic work, without
-prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
-active links or immediate access to the full terms of the Project
-Gutenberg-tm License.
-
-1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
-compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including
-any word processing or hypertext form. However, if you provide access
-to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format
-other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official
-version posted on the official Project Gutenberg-tm web site
-(www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense
-to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means
-of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain
-Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the
-full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1.
-
-1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
-performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
-unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
-
-1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
-access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works
-provided that
-
-* You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
- the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
- you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed
- to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has
- agreed to donate royalties under this paragraph to the Project
- Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid
- within 60 days following each date on which you prepare (or are
- legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty
- payments should be clearly marked as such and sent to the Project
- Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in
- Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg
- Literary Archive Foundation."
-
-* You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
- you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
- does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
- License. You must require such a user to return or destroy all
- copies of the works possessed in a physical medium and discontinue
- all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm
- works.
-
-* You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of
- any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
- electronic work is discovered and reported to you within 90 days of
- receipt of the work.
-
-* You comply with all other terms of this agreement for free
- distribution of Project Gutenberg-tm works.
-
-1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project
-Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than
-are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing
-from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and The
-Project Gutenberg Trademark LLC, the owner of the Project Gutenberg-tm
-trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below.
-
-1.F.
-
-1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
-effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
-works not protected by U.S. copyright law in creating the Project
-Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm
-electronic works, and the medium on which they may be stored, may
-contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate
-or corrupt data, transcription errors, a copyright or other
-intellectual property infringement, a defective or damaged disk or
-other medium, a computer virus, or computer codes that damage or
-cannot be read by your equipment.
-
-1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
-of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
-Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
-Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
-Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
-liability to you for damages, costs and expenses, including legal
-fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
-LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
-PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
-TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
-LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
-INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
-DAMAGE.
-
-1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
-defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
-receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
-written explanation to the person you received the work from. If you
-received the work on a physical medium, you must return the medium
-with your written explanation. The person or entity that provided you
-with the defective work may elect to provide a replacement copy in
-lieu of a refund. If you received the work electronically, the person
-or entity providing it to you may choose to give you a second
-opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If
-the second copy is also defective, you may demand a refund in writing
-without further opportunities to fix the problem.
-
-1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
-in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS', WITH NO
-OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT
-LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
-
-1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
-warranties or the exclusion or limitation of certain types of
-damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement
-violates the law of the state applicable to this agreement, the
-agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or
-limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or
-unenforceability of any provision of this agreement shall not void the
-remaining provisions.
-
-1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
-trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
-providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in
-accordance with this agreement, and any volunteers associated with the
-production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm
-electronic works, harmless from all liability, costs and expenses,
-including legal fees, that arise directly or indirectly from any of
-the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this
-or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or
-additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any
-Defect you cause.
-
-Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
-
-Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
-electronic works in formats readable by the widest variety of
-computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It
-exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations
-from people in all walks of life.
-
-Volunteers and financial support to provide volunteers with the
-assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg-tm's
-goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
-remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
-Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
-and permanent future for Project Gutenberg-tm and future
-generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary
-Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see
-Sections 3 and 4 and the Foundation information page at
-www.gutenberg.org Section 3. Information about the Project Gutenberg
-Literary Archive Foundation
-
-The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
-501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
-state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
-Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
-number is 64-6221541. Contributions to the Project Gutenberg Literary
-Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by
-U.S. federal laws and your state's laws.
-
-The Foundation's principal office is in Fairbanks, Alaska, with the
-mailing address: PO Box 750175, Fairbanks, AK 99775, but its
-volunteers and employees are scattered throughout numerous
-locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt
-Lake City, UT 84116, (801) 596-1887. Email contact links and up to
-date contact information can be found at the Foundation's web site and
-official page at www.gutenberg.org/contact
-
-For additional contact information:
-
- Dr. Gregory B. Newby
- Chief Executive and Director
- gbnewby@pglaf.org
-
-Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
-Literary Archive Foundation
-
-Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
-spread public support and donations to carry out its mission of
-increasing the number of public domain and licensed works that can be
-freely distributed in machine readable form accessible by the widest
-array of equipment including outdated equipment. Many small donations
-($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
-status with the IRS.
-
-The Foundation is committed to complying with the laws regulating
-charities and charitable donations in all 50 states of the United
-States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
-considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
-with these requirements. We do not solicit donations in locations
-where we have not received written confirmation of compliance. To SEND
-DONATIONS or determine the status of compliance for any particular
-state visit www.gutenberg.org/donate
-
-While we cannot and do not solicit contributions from states where we
-have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
-against accepting unsolicited donations from donors in such states who
-approach us with offers to donate.
-
-International donations are gratefully accepted, but we cannot make
-any statements concerning tax treatment of donations received from
-outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
-
-Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
-methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
-ways including checks, online payments and credit card donations. To
-donate, please visit: www.gutenberg.org/donate
-
-Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works.
-
-Professor Michael S. Hart was the originator of the Project
-Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be
-freely shared with anyone. For forty years, he produced and
-distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of
-volunteer support.
-
-Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
-editions, all of which are confirmed as not protected by copyright in
-the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not
-necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper
-edition.
-
-Most people start at our Web site which has the main PG search
-facility: www.gutenberg.org
-
-This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
-including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
-Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
-subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.
-
diff --git a/old/55302-0.zip b/old/55302-0.zip
deleted file mode 100644
index c27f762..0000000
--- a/old/55302-0.zip
+++ /dev/null
Binary files differ
diff --git a/old/55302-h.zip b/old/55302-h.zip
deleted file mode 100644
index 44616f4..0000000
--- a/old/55302-h.zip
+++ /dev/null
Binary files differ
diff --git a/old/55302-h/55302-h.htm b/old/55302-h/55302-h.htm
deleted file mode 100644
index 173a0c3..0000000
--- a/old/55302-h/55302-h.htm
+++ /dev/null
@@ -1,15423 +0,0 @@
-<!DOCTYPE html PUBLIC "-//W3C//DTD XHTML 1.0 Strict//EN"
- "http://www.w3.org/TR/xhtml1/DTD/xhtml1-strict.dtd">
-<html xmlns="http://www.w3.org/1999/xhtml" xml:lang="eo" lang="eo">
-<head>
-<meta http-equiv="Content-Type" content="text/html; charset=utf-8" />
-<title>Princo Serebrjanij</title>
-<link rel="coverpage" href="images/cover.jpg" />
-<style type="text/css">
-<!--
-body {padding-right: 10%; padding-left: 10%;}
-div.titlepage, div.dedication {text-align: center; line-height: 2.0; margin-top: 4em;}
-.left {width:45%; float: left; text-align: center;}
-.right {width:45%; float: right; text-align: center;}
-#date {clear: both; font-weight: bold; font-size: 1.5em;}
-#author {font-size: 1.5em; text-decoration: underline;}
-#translator {font-size: 1.4em;}
-h1 {font-size: 2.2em; letter-spacing: 2px;}
-div.chapheader {text-align: center; clear: both; margin-top: 4em; margin-bottom: 2em; font-size: 1.4em; font-weight: bold;}
-h2 {font-size: 100%;}
-a {text-decoration:none;}
-ul li {list-style-type: none; padding-left: 2em; text-indent:-2em;}
-hr.short {width: 20%;}
-hr.long {width: 80%;}
-.gesperrt {letter-spacing: 0.2em; margin-right: -0.2em;}
-.far_sig {text-align: right; margin-right: 10%;}
-td.numb {text-align: right; vertical-align: top; white-space: nowrap;}
- .verse {margin: 1em 0em 0em 5%; text-align: left;}
- .stanza {margin-top: 1em; margin-bottom: 0em;}
- .stanza br {display: none;}
- span.i0 {display: block; margin-left: 0em;}
- span.i4 {display: block; margin-left: 2em;}
-.verse hr {width: 15em; text-align: left; padding-left: 0em; margin-left: 0em;}
-.footnotes {border: dashed 1px; margin: 2em 0em 4em 0em; padding-left: 1em;}
-.footnote {margin-left: 10%; margin-right: 10%; font-size: 0.9em;}
-.footnote .label {position: absolute; right: 85%; text-align: right;}
-.fnanchor {vertical-align: super; font-size: .8em; font-weight: normal;}
-.back-header {margin-top:4em; font-size:1.5em;}
-.bookad {padding-left: 2ex; text-indent: -2ex;}
-.tnotes {background-color: #eeeeee; color: #000; padding-top: .5em; padding-bottom: .5em;
-padding-left: 1em; padding-right: 1em; margin-left: 5%; margin-right: 5%;}
--->
-</style>
-</head>
-<body>
-
-
-<pre>
-
-Project Gutenberg's Princo Serebrjanij, by Aleksey Konstantinovich Tolstoy
-
-This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and most
-other parts of the world at no cost and with almost no restrictions
-whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of
-the Project Gutenberg License included with this eBook or online at
-www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you'll have
-to check the laws of the country where you are located before using this ebook.
-
-
-
-Title: Princo Serebrjanij
-
-Author: Aleksey Konstantinovich Tolstoy
-
-Translator: Maria Sidlovskaja
-
-Release Date: August 8, 2017 [EBook #55302]
-
-Language: Esperanto
-
-Character set encoding: UTF-8
-
-*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK PRINCO SEREBRJANIJ ***
-
-
-
-
-Produced by Andrew Sly, Brenda Lewis, Kirill Shvedov and
-the Online Distributed Proofreading Team at
-http://www.pgdp.net
-
-
-
-
-
-
-</pre>
-
-
-
-<div class="titlepage">
-<p>LITERATURA ALDONO DE GAZETO<br />
-"LA ONDO DE ESPERANTO."</p>
-
-<p id="author">Grafo A. Tolstoj.</p>
-
-<h1>PRINCO<br />
-SEREBRJANIJ</h1>
-
-<p>HISTORIA ROMANO.</p>
-
-<p><b>EL LA LINGVO RUSA TRADUKIS<br />
-
-<span id="translator">S-ino M. Ŝidlovskaja.</span></b></p>
-
-<div class="left">
-<p>Librejo<br />
-"Esperanto"<br />
-Moskvo, Tverskaja, 26.<br />
-RUSLANDO.</p>
-</div>
-<div class="right" lang="ru">
-<p>Книжный Магазинъ<br />
-"Эсперанто"<br />
-Москва, Тверская, 26.<br />
-РОССІЯ.</p>
-</div>
-
-<p id="date">1912.</p>
-</div>
-
-
-<div class="dedication">
-<p><i>AL NIA KARA MAJSTRO<br />
- DEDIĈAS SIAN LABORON<br />
- la tradukintino.</i></p>
-</div>
-<!-- pagho sennombra -->
-
-
-
-<div class="chapheader" id="chap00">
-<p>ANTAŬPAROLO DE L&rsquo; TRADUKINTINO.</p>
-</div>
-
-<p>Prezentante ĉi tiun laboron al juĝo de la legantoj, mi sentas
-internan bezonon kore danki nian karan Majstron, kiu, ricevinte en la
-somero 1910 kelkajn ĉapitrojn de mia traduko, feliĉigis min per
-kelkaj aprobaj linioj, kiuj decidigis min publikigi la laboron. Mi
-kore dankas s-ron R. Mencel (Moskvo), kun kies kompetenta helpo estis
-faritaj la rimarkoj pri botaniko kaj arĥeologio en la unuaj
-ĉapitroj de l&rsquo; libro.</p>
-
-<hr class="short" />
-
-<p>Grafo A. K. Tolstoj naskiĝis en Peterburgo en 1817. Dank&rsquo; al la
-amikeco de lia onklo kun la fama poeto Ĵukovskij, edukinto de l&rsquo;
-kronprinco, la 8-jara Tolstoj estis prezentita al la samaĝa
-kronprinco (estonta imperiestro Aleksandro II), kaj Tolstoj estis
-inter la infanoj, kiujn oni invitis ĉiudimanĉe al la kronprinco por
-komuna ludo. Liaj riĉaj kaj kleraj gepatroj zorgis pri la edukado
-kaj instruado de l&rsquo; filo: de infanaj jaroj li jam konis la
-ĉefverkojn de l&rsquo; rusaj kaj eksterlandaj poetoj, tre frue li mem
-komencis verki poeziaĵojn.</p>
-
-<p>Plenuminte en 1836 siajn ekzamenojn en Moskva universitato, li
-ricevis oficon ĉe la rusa konsulejo de Germana deputitaro en
-Frankfurto a/M. Poste li havis oficon ĉe imperiestra kancelario en
-Peterburgo, sed baldaŭ li eksiĝis kaj kun kortegana titolo de
-ĉasmajstro, sed sen ia ofico, li sin dediĉis ekskluzive al la
-literaturo. Komence la publiko ekkonis lin kiel aŭtoron de belformaj
-lirikaj kaj eposaj versaĵoj. Ili preskaŭ ĉiuj per sia stilo
-atingis plej altan gradon de perfekteco kaj sonas kiel plej ĉarma
-muziko. Adorado de naturo en ĉiuj ĝiaj formoj, honorado de homo
-sincera, sendependa, homo de forta volo kaj kredo, kiu "malŝatante
-la publikan verdikton, pie kaj kuraĝe klinas sian liberan frunton
-antaŭ ĉio, kio estas lumo, kio estas vero", "homo, kiu sentime iras
-<i>kontraŭ la fluo</i>"<a href="#Footnote01" class="fnanchor">[1]</a>,&mdash;jen estas la ĉefaj temoj de liaj
-poeziaĵoj. Sed samtempe li diligente kaj fervore studis la rusan
-historion. Kiel rezultato de liaj studoj aperis en 1863 lia fama,
-ĝis nun multe legata en Ruslando, historia romano "Princo
-Serèbrjanij", kiu sendispute apartenas al ĉefverkoj de l&rsquo; rusa
-historia beletristiko, pro la originala altgrade bela stilo, tre
-interesa enhavo kaj la senduba realeco de la historiaj faktoj, funde
-studitaj de la aŭtoro. La sama historia epoko servis al Tolstoj kiel
-materialo por liaj<!-- pagho sennombra --> 3 famekonataj dramoj: "Morto de Ivano IV" (1866),
-"Caro Teodoro Ivanoviĉ" (1868) kaj "Caro Boriso" (1870). Ili
-aperigas profundan konon de la epoko kaj havas altan literaturan kaj
-draman valoron; tial ĝis nun ili estas multe aplaŭdataj en plej
-bonaj rusaj teatroj, kiel en la fama Moskva Arta Teatro, sur kies
-scenejo "Caro Teodoro Ivanoviĉ", ekzemple, estis prezentita pli ol
-100 foje.</p>
-
-<p>Kelkaj kritikistoj konsideras Tolstoj&rsquo;n kiel reprezentanton de l&rsquo;
-principo "arto por la arto", kaj ĉi tiu titolo en lia epoko ne estis
-tre honorinda: en tiu epoko de kultura reviviĝo de l&rsquo; rusa vivo plej
-multe estis ŝatataj poetoj-civitanoj, poetoj, kiuj uzis sian
-pli-malpli grandan talenton kiel batalilon kontraŭ ĉiaspecaj
-premegantoj de la rusa popolo. Sed Tolstoj estis tro granda
-artamanto, por ne suferi, vidante en la literaturo la elmontrojn de
-malvastiga materialismo, lin ne povis ne indignigi la preferado de la
-"utilo" al la "belo". Kaj, kiel homo sincera kaj tute ne politikema,
-li senkaŝe eldiradis sian opinion, kaj tial oni baldaŭ donis al li
-nomon de konservativulo, de politika indiferentulo. Sed indiferentulo
-li ne estis: li posedis propran socia-politikan kredon, kvankam li
-laŭ sia karaktero ne estis batalanto por io ajn. En la antikva
-Ruslando lian simpation altiris ne la epoko de l&rsquo; moskvaj
-caroj-potenculoj, sed precipe la liberplena komunuma reĝimo de
-Pskovo kaj Novgorodo ("La Posadniko", "La heroo Potoko"). Li satire
-kritikas la krudan perfortecon, kun kiu Petro la Granda penadis
-aliformigi Ruslandon en ekstere kulturan landon; plenhumore li
-rakontas, kiel "nia granda caro, patro nia Petro Aleksèeviĉ" kuiris
-kaĉon el eksterlanda grio kaj, kuirante, per bastono ĝin knedis; la
-kaĉo montriĝis tro sala, tro densa,&mdash;kion fari? la infanoj tamen
-ĝin manĝu... Ĉiam sincera kaj sendependa, li en siaj humoraĵoj
-("Sonĝo de Popov", "Skizo de l&rsquo; rusa historio de Gostomislo ĝis
-Timaŝev", ,"La heroo Potoko") sentime aludas la tiutempajn faktojn
-de la historia kaj literatura vivo, kio donis al li ne malmulte da
-malamikoj en oficialaj kaj neoficialaj sferoj. Kaj ĝis sia morto
-(1875) li restis homo sendependa, libera kaj kritikema.</p>
-
-<p class="far_sig"><i>Maria Ŝidlovskaja.</i></p>
-<!-- pagho 1 -->
-
-
-
-<div class="chapheader" id="chap01">
-<h2>ĈAPITRO I.</h2>
-
-<p>La "opriĉnikoj".</p>
-</div>
-
-<p>En la jaro 1565, la 23-an de junio, dum varmega tagmezo, juna bojaro<a href="#Footnote02" class="fnanchor">[2]</a>,
-princo Nikito Romànoviĉ Serèbrjanij rajde algalopis al vilaĝo
-Medvedevka, kuŝanta 30 verstojn de Moskvo.</p>
-
-<p>Lin sekvis liaj militistoj kaj servistoj.</p>
-
-<p>La princo nun revenis el Litovujo. Antaŭ kvin jaroj la caro Ivano
-Vasìljeviĉ sendis lin tien por fari kun la reĝo Zigimondo
-packontrakton por multaj jaroj. Sed tiun fojon la elekto de la caro ne
-estis bona. Certe, Serèbrjanij fervore defendis la profitojn de sia
-lando kaj ŝajne estis plej dezirinda peranto, sed li ne estis taŭga
-por diplomatio. Malŝatante la artifikojn de l&rsquo; diplomatia arto, li
-deziris agi malkaŝe kaj malpermesis ĉiujn elturniĝojn al oficistoj,
-kiuj lin akompanis. La reĝaj konsilantoj, jam pretaj cedi, profitis la
-veremecon de l&rsquo; princo, lerte informiĝis pri nia malforteco kaj tuj
-plialtigis siajn postulojn. Tion ĉi Serèbrjanij ne volis toleri: en
-kunsido de l&rsquo; deputitaro ("sejmo") li ekfrapis la tablon per la pugno
-kaj disŝiris la subskribotan kontrakton. "Vi ĉiuj, kun via reĝo,
-estas ruzuloj kaj friponoj! Mi traktas kun vi laŭ konscienco, kaj vi
-ĉiam penas min superruzi. Ne bone estas agi tiamaniere!" Lia varmegeco
-neniigis unumomente ĉiujn rezultatojn de ĝisnuna traktado, kaj granda
-cara malfavoro minacis al Serèbrjanij; sed feliĉe la saman tagon el
-Moskvo venis la ordono lasi pacan traktadon kaj rekomenci militon.
-Ĝojigita, Serèbrjanij tuj lasis Vilnon, ŝanĝis siajn velurajn
-vestojn por brilanta kiraso, kaj de tiam li interbatalis kun litovoj
-ĉie, kie li ilin renkontis. Pli bone li servis al la caro en milito, ol
-en diplomatio, kaj grandan laŭdon li meritis en Rusujo same kiel en
-Litovujo.</p><!-- pagho 2 -->
-
-<p>La fizionomio de l&rsquo; princo estis konforma al lia karaktero. La ĉefaj
-trajtoj de lia pli agrabla, ol bela vizaĝo estis simplanimeco kaj
-malkaŝemeco. En liaj grizaj okuloj kun nigraj okulharoj oni distingis
-eksterordinaran, senkonscian kaj kvazaŭ malgraŭvolan decidemecon, kiu,
-en momento de agado, igis lin forĵeti ĉiun ajn hezitadon. Malordigitaj
-brovoj, kun oblikva sulko inter ili, montris ion senordan kaj
-nekonsekvencan en lia pensado. Sed lia buŝo, malsevere kaj firme
-kurbigita, esprimis honestan neŝanceleblan persistecon, kaj lia
-rideto&mdash;senfinan, kvazaŭ infanan bonkorecon; tial oni povus opinii lin
-ne tre saĝa, se la nobleco, trapenetranta ĉiujn liajn trajtojn, ne
-estus garantio, ke li ĉiam komprenas ĉion almenaŭ per koro, se ne per
-saĝo. Entute lia fizionomio faris bonan impreson kaj atestis, ke oni
-povas sendanĝere konfidi al li en ĉiuj okazoj, bezonantaj decidemecon
-kaj sinoferemecon, sed ke li ne havas kutimon primediti siajn agojn,
-ĉar meditado ne estas lia fako.</p>
-
-<p>Serèbrjanij havis la aĝon de ĉirkaŭ 25 jaroj. Li estis mezkreska,
-larĝŝultra, beltalia. Liaj densaj blondaj haroj estis pli helaj ol la
-sunbrunigita vizaĝo kaj faris kontraston kun malhelaj brovoj kaj nigraj
-okulharoj. Mallonga barbo, iom pli malhela ol la kapharoj, bele
-konturigis la lipojn kaj la mentonon.</p>
-
-<p>Kun ĝojo en la koro revenis la princo el eksterlando. La tago estis
-sunbrila, unu el tiaj tagoj, kiam la tuta naturo spiras feste, kiam la
-floroj ŝajnas pli helaj, la ĉielo pli blua, la aero sur la horizonto
-fluas per travideblaj ondoj, kaj la homo sentas sin tiel facilmova,
-kvazaŭ lia animo transloĝiĝis en naturon kaj tremetas en ĉiu folio
-kaj balanciĝas en ĉiu herba trunketo.</p>
-
-<p>Brila estis la junia tago, sed por la princo, kiu kvin jarojn pasigis en
-Litovujo, ĝi ŝajnis ankoraŭ pli brila. Kampoj kaj arbaroj,&mdash;ĉio
-estis Rusujo! Senflate kaj sincere la princo amis la junan caron Ivanon
-IV. Li bone memoris sian perkrucan ĵuron, kaj nenio malhelpos lin ĉiam
-defendi sian caron. Kvankam li delonge deziris revidi la patrolandon kaj
-pense jam nun estis tie, tamen, se li en ĉi tiu momento ricevus ordonon
-reveni Litovujon, anstataŭ rapidi Moskvon, al siaj parencoj, li tuj
-senmurmure returnus sian ĉevalon kaj kun antaŭa fervoro rekomencus
-militon. Cetere, ne li sola pensis tiel. Ĉiuj rusoj amis Ivanon, la
-tuta lando amis lin. Ŝajne, kun li aperis en Rusujo nova ora epoko, kaj
-la monaĥoj, tralegante la kronikon, ne povis tie trovi la caron,
-similan al Ivano.</p>
-
-<p>De malproksime ankoraŭ la princo kaj lia sekvantaro ekaŭdis<!-- pagho 3 --> gajan
-kantadon kaj alproksimiĝinte ili ekvidis, ke la vilaĝanoj havis iun
-feston. Sur la strato junuloj kaj knabinoj aranĝis du apartajn
-dancrondojn; en la mezo de ĉiu rondo oni portis betuleton, ornamitan
-per multkoloraj ĉifonetoj. Kronoj el verdaj folioj kovris ĉiujn
-kapojn. Jen kantas junuloj, jen knabinoj, poste ĉiuj kune, jen ili
-interparolas kaj interŝanĝas ŝercajn insultetajn vortojn. Laŭta
-knabina rido ekaŭdiĝas je la fino de ĉiu kanto, kaj rapide moviĝas
-la junuloj, vestitaj per diverskoloraj ĉemizoj. Amaso da kolomboj
-flugis de tegmento al tegmento. Gaje moviĝis, kvazaŭ bolis la tuta
-vilaĝo!</p>
-
-<p>La princo estis rajdanta antaŭe, sed apud la vilaĝo lin galope atingis
-lia ĉevalservisto.</p>
-
-<p>&mdash;He, he! diris li kun rido. Jen kiel ili festas la tagon de sankta
-Agripino la Banistino! Estus bone, kara princo, se ni ĉi tie iom
-ripozus. Niaj ĉevaloj jam laciĝis, kaj ni ankaŭ pli gaje daŭrigus la
-vojaĝon post ripozo kaj tagmanĝo. Satan ventron, kiel oni diras, bati
-oni povas per hakiltenilo...</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu Moskvo ankoraŭ estas malproksime?&mdash;demandis la princo, kiu tute
-ne deziris ripozi.</p>
-
-<p>&mdash;He, vi, kara princo! Kiom da fojoj dum la tago vi jam faris la saman
-demandon? Antaŭnelonge oni diris al vi, ke restas ankoraŭ preskaŭ 40
-verstoj. Ordonu halti, princo, mi do diras la veron, la ĉevaloj estas
-tre lacaj.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, bone,&mdash;konsentis la princo. Ni ripozu!</p>
-
-<p>&mdash;He, he,&mdash;ekkriis Miĥeiĉ, sin turnante al militistaro. Deĉevaliĝu,
-demetu kaldronojn, faru fajron!</p>
-
-<p>La militistoj kaj servistoj ĉiuj obeis al Miĥeiĉ. Ili desaltis teren
-kaj komencis malligi la pakaĵojn. La princo ankaŭ deĉevaliĝis kaj
-demetis la kirason.</p>
-
-<p>Rekoninte en li nobelon, la junularo ĉesis danci, la maljunuloj demetis
-la ĉapojn kaj ĉiuj atendis momenton, kiam oni povus rekomenci la
-festadon.</p>
-
-<p>&mdash;Ne ĝenu vin, bonuloj!&mdash;afable diris Serèbrjanij: unu falko ne
-malhelpas la aliajn!</p>
-
-<p>&mdash;Dankon, via bojara moŝto,&mdash;respondis nejuna vilaĝano. Se vi toleras
-nian societon, mi petas, sidiĝu apud la domo, kaj, se vi permesos, mi
-vin regalos per mieltrinkaĵo<a href="#Footnote03" class="fnanchor">[3]</a>, bonvolu, bojaro, trinki kun ni!&mdash;Nu,
-vi, malsaĝulinoj!&mdash;li daŭrigis, sin turnante al knabinoj: kion do vi
-timas? Ĉu vi ne vidas, ke tio estas bojaro kaj liaj servistoj, sed ne
-opriĉnikoj? Jes,<!-- pagho 4 --> via bojara moŝto, de kiam aperis ĉe ni tiuj ĉi
-opriĉnikoj, ni ĉion timas; por malriĉa homo ne eble estas vivi! Eĉ
-dum la festo oni ne povas trankvile drinki, nek kanti. Ĉiam ili povas
-ekaperi, tute neatendite, kiel neĝo dum vintro!</p>
-
-<p>&mdash;Kion vi diras? Kiuj estas tiuj opriĉnikoj!&mdash;demandis la princo.</p>
-
-<p>&mdash;Diablo ilin prenu! Ili sin nomas caraj viroj! Ili fanfaronas: ni estas
-caraj viroj, opriĉnikoj, kaj vi&mdash;"zèmŝĉino"<a href="#Footnote04" class="fnanchor">[4]</a>. Ni povas vin rabi
-kaj ofendi, kaj vi devas toleri kaj nin danki. Tiel deziras la caro!</p>
-
-<p>Serèbrjanij ekkoleris.</p>
-
-<p>&mdash;La caro ordonis ofendi la homojn? Friponoj ili estas! Diru, mi petas,
-de kie ili venis? Kial vi ne arestas la rabistojn?</p>
-
-<p>&mdash;Aresti la opriĉnikojn! Ho, ho, oni bone vidas, ke via bojara moŝto
-estas de malproksime, se vi ne scias pri opriĉnikoj! Provu ilin
-tuŝi!&mdash;Antaŭnelonge venis deko da ili al Stefano Miĥajlov,&mdash;jen tien,
-kie vi vidas fermitan pordegon. Stefano estis en la kampoj, la edzino
-hejme. Ili komencis postuli tion kaj tion ĉi; la maljunulino ĉion
-alportis kun saluto. Fine ili ekkriis: donu monon! Ekploris la
-malfeliĉulino, sed kion fari? Ŝi malfermis la keston, elprenis du
-monerojn, donas al ili plorante: prenu, nur ne mortigu! Ili krias: donu
-ankoraŭ! Kaj unu opriĉniko ekbatis ŝian kapon, ŝi tuj mortis! Poste
-Stefano revenas el la kampoj, vidas sian maljunan edzinon mortintan, kun
-dishakita kapo... Ne povis sin deteni la malfeliĉulo, komencis insulti
-la carajn servistojn: ĉu vi ne timas Dion, malbenitoj? Estu enterigitaj
-sen ĉerkoj! Ili tuj pendigis lin sur lia pordego.</p>
-
-<p>Ektremis Nikito Romànoviĉ pro kolero. Ekbolis lia koro.</p>
-
-<p>&mdash;Kion vi rakontas? Ĉi tie, apud Moskvo, iuj rabistoj rabas kaj
-mortigas vilaĝanojn! Kion do faras viaj oficistoj? Kial ili permesas,
-ke iuj kanajloj sin nomu caraj viroj?</p>
-
-<p>&mdash;Jes, kara princo,&mdash;ripetis la vilaĝano. Ili diras: ni estas caraj
-viroj, opriĉnikoj, ni ĉion povas, kaj vi estas zèmŝĉino. Estrojn
-ili havas, kiuj portas signojn&mdash;balailon kaj hundan kapon. Certe, ili
-estas caraj viroj!</p>
-
-<p>&mdash;Malsaĝulo!&mdash;ekkriis la princo: ne kuraĝu nomi rabistojn caraj viroj!
-Mi ne komprenas&mdash;li diris al si mem. Iuj signoj? Opriĉnikoj? Kion
-signifas la vorto? Kiu estas la viroj? Alveninte<!-- pagho 5 --> Moskvon, mi nepre
-ĉion rakontos al la caro. Li ordonu, ke mi ilin arestu! Mi ilin ne
-indulgos, je Dio, ne indulgos.</p>
-
-<p>La dancoj daŭris kiel antaŭe.</p>
-
-<p>Juna knabo prezentis fianĉon, juna knabino&mdash;fianĉinon; la fianĉo
-profunde salutis la geparencojn de l&rsquo; fianĉino, kiujn ankaŭ prezentis
-junuloj kaj knabinoj.</p>
-
-<p>&mdash;Mia bona bopatro! kantis la fianĉo kun la ĥoro:&mdash;donu al mi bieron!</p>
-
-<p>&mdash;Mia bona bopatrino, baku por mi kukojn!</p>
-
-<p>&mdash;Mia bona bofrato, selu por mi rajdĉevalon!</p>
-
-<p>Poste, tenante unuj la aliajn per la manoj, ĉiuj ludantoj faris rondon
-ĉirkaŭ la gefianĉoj kaj moviĝadis jen al unu flanko, jen al
-kontraŭa.</p>
-
-<p>La fianĉo eldrinkis la tutan bieron, formanĝis la kukojn, finlacigis
-la ĉevalon kaj forpelas la boparencojn:</p>
-
-<p>&mdash;Al la diablo, bopatro!</p>
-
-<p>&mdash;Al la diablo, bopatrino!</p>
-
-<p>&mdash;Al la diablo, bofrato!</p>
-
-<p>Ĉe ĉiu verso li forpuŝas el la rondo knabon aŭ knabinon.</p>
-
-<p>La vilaĝanoj laŭte ridis.</p>
-
-<p>Subite ekaŭdiĝis akra krio. Dekdujara knabeto sangkovrita sin ĵetis
-en la rondon.</p>
-
-<p>&mdash;Savu! Kaŝu min!&mdash;li kriis, kaptante la vilaĝanojn je la vestoj.</p>
-
-<p>&mdash;Kio estas al ci, Ivaĉjo? Kial ci krias? Kiu cin batis? Ĉu eble
-opriĉnikoj?</p>
-
-<p>Tuj la du rondoj intermiksiĝis ĉirkaŭ la knabo, kiu pro teruro ne
-povis elparoli eĉ unu vorton.</p>
-
-<p>&mdash;Tie, tie,&mdash;fine li diris per tremanta voĉo: post legomĝardenoj mi
-paŝtis bovidojn... ili alrajdis, komencis trapiki bovidojn, dishaki
-ilin per sabroj. Dunjo venis, petis ilin,&mdash;ili ŝin prenis, Dunjon, kaj
-min...</p>
-
-<p>Nova kriado ekaŭdiĝis. Virinoj alkuris el apuda strato...</p>
-
-<p>&mdash;Malfeliĉo, malfeliĉo!&mdash;ili kriis: opriĉnikoj! Forkuru, knabinoj,
-kaŝu vin en la grenoj! Dunjon kaj Helenjon ili ekkaptis kaj
-Sergèevno&rsquo;n ili mortigis...</p>
-
-<p>Samtempe oni ekvidis kvindek rajdantojn kun nudaj sabroj. Plej antaŭe
-galopis nigrabarba viro, vestita per ruĝa kaftano, kapkovrita per
-linkfela ĉapo kun orŝtofa supro. Al lia selo estis alligitaj balailo
-kaj hunda kapo.</p>
-
-<p>&mdash;Ho! ho! li kriis: trapiku brutaron, dishaku virojn, kaptu knabinojn,
-forbrulu la vilaĝon! Sekvu min, kamaradoj! Neniun indulgu!</p><!-- pagho 6 -->
-
-<p>La vilaĝanoj forkuris ĉiuflanken.</p>
-
-<p>&mdash;Bojaro nia kara! ĝempetis tiuj, kiuj staris pli proksime al la
-princo:&mdash;defendu nin, malfeliĉulojn.</p>
-
-<p>Sed la princo jam estis for.</p>
-
-<p>&mdash;Kie do estas la bojaro? ekkriis lia antaŭa interparolanto, rigardante
-ĉirkaŭen.&mdash;Li malaperis! Kaj liaj servistoj ankaŭ? Verŝajne, ili
-forgalopis! Ho, ho, granda malfeliĉo venis, morto por ni ĉiuj!</p>
-
-<p>La viro en ruĝa kaftano haltigis la ĉevalon.</p>
-
-<p>&mdash;He, vi, maljunulaĉo! Ĉi tie oni dancis, kie do estas la knabinoj?</p>
-
-<p>La vilaĝano silente kliniĝis.</p>
-
-<p>&mdash;Pendigu lin sur betulo!&mdash;ordonis la nigraharulo: se li ŝatas
-silenton, li silentu sur la betulo!</p>
-
-<p>Kelkaj rajdantoj deĉevaliĝis kaj metis la maŝon ĉirkaŭ la kolo de
-la vilaĝano.</p>
-
-<p>&mdash;Sinjoroj, karaj! Ne mortigu min, maljunulon, lasu min, karuloj.
-Indulgu!</p>
-
-<p>&mdash;Ha, vi trovis vian langon, maljunulaĉo? Ne, vi tro malfruis, ne
-ŝercu alian fojon! Pendigu lin!</p>
-
-<p>La opriĉnikoj ektrenis la vilaĝanon al betulo. En ĉi tiu momento de
-post la domo eksonis pafado, dek infanteriaj militistoj kun sabroj en la
-manoj sin ĵetis sur la krimulojn, kaj samtempe la rajdantoj de
-Serèbrjanij, algalopante de post la angulo de l&rsquo; strato, kun laŭtaj
-krioj atakis la opriĉnikojn. La princaj militistoj estis duone pli
-malmultenombraj, sed la atako okazis tiel rapide, tiel neatendite, ke
-ili tuj renversis la opriĉnikojn. La princo mem per tenilo de sabro
-deĉevaligis ilian estron. Pli frue ol tiu ĉi havis eblecon
-rekonsciiĝi, la princo desaltis de l&rsquo; ĉevalo, ekgenuis sur lian
-bruston kaj premis lian kolon per la mano.</p>
-
-<p>&mdash;Kiu vi estas, kanajlo?&mdash;li demandis.</p>
-
-<p>&mdash;Kaj vi?&mdash;per raŭka voĉo diris la opriĉniko, brilante per okuloj.</p>
-
-<p>La princo alproksimigis pistolan tubfinon al lia frunto.</p>
-
-<p>&mdash;Respondu, malbenita hundo, aŭ vi estos pafmortigita.</p>
-
-<p>&mdash;Ne al vi mi servas, rabisto,&mdash;respondis la nigraharulo, ne perdante
-kuraĝon:&mdash;vin oni pendigos, por ke vi ne tuŝu carajn servistojn!</p>
-
-<p>La ĉano ekkrakis, sed la pafo malsukcesis, kaj la bravulo restis viva.</p>
-
-<p>La princo rigardis ĉirkaŭen. Kelkaj opriĉnikoj kuŝis mortigitaj,
-kelkaj estis ligataj de liaj servistoj, aliaj forkuris.</p><!-- pagho 7 -->
-
-<p>&mdash;Ligu ankaŭ lin!&mdash;li ordonis kaj, rigardante lian bestan sed sentiman
-vizaĝon, li malgraŭvole miris.</p>
-
-<p>&mdash;Bravulo, vera bravulo! li pensis:&mdash;domaĝe, ke li estas rabisto!</p>
-
-<p>Dume aliris la princon lia ĉevalservisto Miĥeiĉ.</p>
-
-<p>&mdash;Rigardu, kara princo, li diris, montrante faskon da maldikaj, sed
-fortaj ŝnuroj kun maŝoj sur la ekstremaĵoj:&mdash;kiajn ilojn ili
-kunportas! Estas videble, ke pli ol unu fojon jam ili havis okazon
-mortigi homojn!</p>
-
-<p>La militistoj alkondukis du ĉevalojn, sur kies seloj sidis alligitaj du
-viroj. Unu estis maljunulo kun krispaj grizaj haroj kaj longa barbo. Lia
-kunulo, nigrokula brava viro, ŝajnis esti ĉirkaŭ tridekjara.</p>
-
-<p>&mdash;Kiuj estas tiuj ĉi viroj?&mdash;demandis la princo. Kial vi ilin alligis
-al seloj?</p>
-
-<p>&mdash;Ne ni tion faris, via bojara moŝto, sed la rabistoj. Ni nur trovis
-ilin malantaŭ la legomĝardenoj, kie ili estis gardataj.</p>
-
-<p>&mdash;Malligu ilin!</p>
-
-<p>&mdash;La malligitaj kaptitoj etendadis la rigidiĝintajn membrojn, sed, ne
-rapidante uzi la ricevitan liberecon, ili restis por ekscii, kia estos
-la sorto de venkitoj.</p>
-
-<p>&mdash;Aŭskultu, kanajloj!&mdash;diris la princo al ŝnurligitaj opriĉnikoj.
-Respondu, kiel vi kuraĝis vin nomi caraj servistoj? Kiu vi estas?</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi perdis la okulojn?&mdash;respondis unu el ili.&mdash;Ĉu vi ne vidas, kiu
-ni estas? Ĉiu konas nin, carajn servistojn, opriĉnikojn!</p>
-
-<p>&mdash;Malbenitoj!&mdash;ekkriis Serèbrjanij: se vi ŝatas la vivon, diru la
-veron!</p>
-
-<p>&mdash;Certe, vi falis el la ĉielo,&mdash;ridante diris la nigraharulo, se vi
-neniam vidis opriĉnikojn! Diablo vin sciu, de kie vi venas, diablo vin
-prenu!</p>
-
-<p>La obstineco de la rabistoj eksplodigis la princon.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, bravulo!&mdash;li ekkriis: via kuraĝeco al mi plaĉis, kaj mi intencis
-vin indulgi. Sed se vi tuj ne respondos, kiu vi estas, je Dio,&mdash;mi vin
-pendigos.</p>
-
-<p>La rabisto prenis fieregan aspekton.</p>
-
-<p>&mdash;Mi estas Mateo Ĥomjàk! li respondis,&mdash;ĉevalservisto de Gregoro
-Lukìĉ Skuratov-Bjelskij! Kiel opriĉniko mi bone servas al mia mastro
-kaj al mia caro. La balailo, kiun ni portas ĉe la selo, signifas, ke ni
-balaas Rusujon, forbalaante la perfidon el la cara lando, kaj la hunda
-kapo signifas, ke ni mordas malamikojn de l&rsquo; caro.&mdash;Jen vi scias, kiu mi
-estas;<!-- pagho 8 --> diru vi ankaŭ, kiel vi vin nomas, kiun nomon mi devas uzi, kiam
-mi havos la okazon rompi vian kapon?</p>
-
-<p>La princo pardonus al la opriĉniko lian arogantan parolmanieron.
-Plaĉis al la princo la sentimeco de ĉi tiu viro ĉe la vido de l&rsquo;
-morto. Sed Ĥomjàk kalumniis la caron&mdash;tion ne povis toleri
-Serèbrjanij. Li faris signon al siaj militistoj. Alkutimintaj obei al
-la bojaro kaj krom tio ekscititaj per aroganteco de l&rsquo; rabistoj ili
-ĵetis maŝojn ĉirkaŭ iliaj koloj kaj estis farontaj la ekzekuton, kiu
-antaŭnelonge minacis al la malfeliĉa vilaĝano.</p>
-
-<p>Tiam la pli juna el la viroj, kiuj ĵus estis liberigitaj laŭ la ordono
-de Serèbrjanij, aliris lin.</p>
-
-<p>&mdash;Permesu al mi paroli, via princa moŝto!</p>
-
-<p>&mdash;Bone, mi aŭdas.</p>
-
-<p>&mdash;Via bojara moŝto, vi hodiaŭ faris bonan agon, liberiginte nin el la
-manoj de ĉi tiuj bestoj,&mdash;tial mi nun volas pagi al vi per bona ago.
-Videble, vi de longe ne estis en Moskvo. Sed ni bone scias, kio fariĝas
-tie. Kredu al ni, bojaro! Se via vivo havas ankoraŭ valoron por vi, ne
-pendigu ĉi tiujn diablojn! Forlasu ilin ĉiujn kune kun ilia ĉefdiablo
-Ĥomjàk. Ne ilin mi kompatas, sed vin, bojaro! Kaj se mi iam ilin
-renkontos, je Dio, mi nepre ilin pendigos. Sendube, ili trovos perfortan
-morton, sed ne vi devas ilin sendi al la diablo, sed mi kun miaj
-kamaradoj!</p>
-
-<p>La princo mirigite rigardis la fremdulon. La nigraj okuloj aspektis
-firme kaj traige; granda nigra barbo kovris la tutan malsupran parton de
-l&rsquo; vizaĝo; fortaj, ebenaj dentoj estis blindige blankaj. Laŭ la
-vestoj, li similis urbanon aŭ riĉan vilaĝanon; sed li parolis tiel
-persiste, tiel sincere, ŝajne, li volis averti la bojaron, ke
-Serèbrjanij pli atente lin ekrigardis. Kaj li malkovris en liaj trajtoj
-signojn de eksterordinara saĝeco kaj spriteco kaj en lia
-rigardo&mdash;konstantan kutimon obeigi.</p>
-
-<p>&mdash;Kiu vi estas, bravulo?&mdash;demandis la princo. Kial vi penas savi la
-homojn, kiuj vin mem alligis al la selo?</p>
-
-<p>&mdash;Jes, via bojara moŝto,&mdash;sen via heroaĵo mi nun jam pendus tie!
-Tamen, ne malŝatu miajn vortojn. Kiam vi venos Moskvon, vi vidos, ke mi
-estas prava. Ne tion vi tie ekvidos, kio estis antaŭ kvin jaroj!&mdash;Se mi
-povus pendigi ĉiujn opriĉnikojn, mi volonte tion farus! Sed se vi
-pendigos nur ĉi tiujn, restos ankoraŭ multe da tiuj hundoj en Rusujo!
-Deko da ili estas forkurintaj, ili baldaŭ jam alvenos Moskvon kaj nepre
-kulpigos vian bojaran moŝton!</p>
-
-<p>Malklara parolado de l&rsquo; nekonata viro malmulte impresis<!-- pagho 9 --> la princon, sed
-lia kolerego jam pasis. Li pripensis, ke tuja ekzekutado de l&rsquo; rabistoj
-malmulte utilos, dume li povos malkovri la tutan bandon de tiuj strangaj
-krimuloj, se li komencos juĝan proceson. Li informiĝis, kie estas
-loĝejo de plej proksima juĝisto, kaj ordonis al sia ĉefa militisto
-preni taĉmenton kaj akompani tien la kaptitojn,&mdash;kaj li mem volis
-daŭrigi sian vojaĝon Moskvon sola kun Miĥeiĉ.</p>
-
-<p>&mdash;Via bojara moŝto! ree komencis la nekonatulo. Sendube, vi povas sendi
-ĉi tiujn hundojn al juĝisto, sed sciu, ke la juĝisto tuj malligigos
-ilin. Estus pli bone, se vi mem donus al ili liberecon. Cetere, bonvolu
-fari laŭ via plaĉo, via bojara moŝto!</p>
-
-<p>Miĥeiĉ silente aŭskultis la interparoladon, gratante sin post la
-orelo. Kiam la fremdulo ĉesis paroli, Miĥeiĉ aliris la princon kaj
-profunde salutis lin.</p>
-
-<p>&mdash;Via princa moŝto, eble, ĉi tiu viro diras la veron, eble, la
-juĝisto liberigos la rabistojn. Sed se vi, pro bonkoreco, ne volas ilin
-pendigi,&mdash;pro kio Dio estu malsevera kontraŭ vi,&mdash;permesu nun, ke ni,
-antaŭ ol foririgi ilin, regalu la kanajlojn per kvindek vipbatoj, por
-ke ili estu pli singardaj kaj ne mortigu la bonajn kristanojn!</p>
-
-<p>Kaj, akceptante la silenton de l&rsquo; princo kiel signon de konsento, li tuj
-ordonis preni la kaptitojn kaj puni ilin, kio rapide kaj akurate estis
-plenumita, spite la minacoj kaj la furiozeco de Ĥomjàk.</p>
-
-<p>&mdash;Plej utila afero!&mdash;diris Miĥeiĉ kontentigita, revenante al la
-princo. Unuflanke, ĉi tio ne estas granda ofendo, sed tamen memorinda
-afero por ili ĉiuj!</p>
-
-<p>La fremdulo, ŝajne, aprobis la trafan proponon de Miĥeiĉ. Li
-ridetadis, karesante sian barbon, sed baldaŭ lia vizaĝo ree akceptis
-la antaŭan esprimon.</p>
-
-<p>&mdash;Via bojara moŝto! li diris, se vi nepre volas daŭrigi la vojon kun
-via ĉevalservisto, permesu, ke mi kun mia kunulo vin akompanu. Ni iras
-la saman vojon, kaj en kompanio oni pli gaje vojaĝas; ĉio povas okazi:
-se ni ree devos batali dumvoje, ni kvar havos pli certan sukceson, ol vi
-du.</p>
-
-<p>Ne ekzistis kaŭzoj, por ke la princo suspektu siajn novajn konatulojn.
-Li konsentis, kaj post mallonga ripozo ili kvarope ekvojrajdis.</p><!-- pagho 10 -->
-
-
-
-<div class="chapheader" id="chap02">
-<h2>ĈAPITRO II.</h2>
-
-<p>La novaj konatuloj.</p>
-</div>
-
-<p>Dum vojaĝo Miĥeiĉ kelkfoje provis ekscii, kiu estas la nekonatuloj,
-sed ili ŝerce forflankigis liajn demandojn per diversaj artifikoj.</p>
-
-<p>&mdash;Fi! fine diris Miĥeiĉ al si mem.&mdash;Strangaj homoj ili estas...
-kvazaŭ angiloj: oni ilin kaptas je la vosto, kaj tuj ili forglitas
-inter la fingroj!</p>
-
-<p>Dume vesperiĝis. Miĥeiĉ algalopis al la princo.</p>
-
-<p>&mdash;Kara princo!&mdash;li diris: ĉu bone ni faris, kunprenante ĉi tiujn
-virojn kiel akompanantojn? Tro artifikemaj ili estas, nenion oni povas
-de ili ekscii. Kaj fortegaj viroj ambaŭ, simile al Ĥomjàk! Ĉu ne
-estas ili ankaŭ rabistoj?</p>
-
-<p>&mdash;Nu, bone, se ili eĉ estas rabistoj,&mdash;senzorge respondis
-Serèbrjanij,&mdash;ili tamen defendos nin, se eble ni ree renkontos novajn
-opriĉnikojn.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu oni povas esti certa pri tio, kara princo? Korvo al korvo okulojn
-ne elpikas,&mdash;kaj ĉu vi ne aŭdis, kian strangan, tute nekompreneblan
-lingvon ili ambaŭ parolas? Nenion oni povas kompreni, kvankam ili
-ŝajne ruse parolas! Estu singarda, bojaro kara: gardatan ŝafon eĉ
-lupo timas!</p>
-
-<p>La mallumo pligrandiĝis. Miĥeiĉ eksilentis. Serèbrjanij ankaŭ
-silentis. Estis aŭdeblaj nur ĉevala piedfrapado kaj iufoje raŭka
-spirblovado.</p>
-
-<p>Ili rajdis tra arbaro. Unu fremdulo komencis kanton, la dua kante
-akompanis.</p>
-
-<p>Ĉi tiu kantado aŭdata dum nokto, meze de arbaro, strange impresis la
-princon post ĉiuj aventuroj de l&rsquo; tago: malĝoje fariĝis al li! Li
-ekmemoris pasintan tempon, li ekmemoris pri sia forveturo el Moskvo,
-antaŭ kvin jaroj, kaj en revoj li ree sin vidis en la sama preĝejo,
-kie antaŭ la forveturo li aŭskultis la diservon, kie, malgraŭ solena
-kantado, malgraŭ laŭta murmureto de l&rsquo; popolo, li bone distingis
-delikatan, sed klaran voĉon, kiun ne forigis el lia memoro bruo de l&rsquo;
-glavoj nek tondro de l&rsquo; litovaj pafiloj:&mdash;"adiaŭ, princo, mi preĝos
-por vi!"</p>
-
-<p>Dume, la fremduloj kantis kaj kantis, sed la vortoj de iliaj kantoj ne
-estis konformaj al la pensoj de l&rsquo; bojaro. La kanto rakontis pri
-liberplena vivo en la vastaj stepoj, pri granda riverego Volgo, pri
-diboĉa vivmaniero de burlakoj<a href="#Footnote05" class="fnanchor">[5]</a>. La voĉo<!-- pagho 11 --> jen kuniĝis, jen disiĝis,
-jen fluis glate, unutone, kvazaŭ larĝa rivero, jen leviĝis kaj falis,
-kiel ondoj dum ventego, kaj fine, suprenflugante tute alten, tre alten,
-ŝvebis en aero, kvazaŭ agloj kun disetenditaj flugiloj...</p>
-
-<p>Estas malĝoje kaj samtempe gaje aŭskulti liberan rusan kanton dum
-trankvila somera nokto, meze de silenta arbaro! En ĝi oni aŭdas jen
-angoron senfinan, senesperan, jen forton nevenkeblan, jen stampon
-fatalan de l&rsquo; sorto, feran antaŭdestinon, kiu estas unu el la ĉefaj
-bazoj de nia popola spirito, klarigante multon enigman en la rusa
-vivo... Sed multon alian ankoraŭ oni aŭdas en nia kanto, tirate
-kantata dum somera nokto en silenta arbaro!</p>
-
-<p>Akrelaŭta fajfado interrompis la revojn de l&rsquo; princo. Du viroj elsaltis
-el post la arboj kaj ekkaptis lian ĉevalon je la brido. Du aliaj tenis
-liajn brakojn. Kontraŭbatalo estis neebla.</p>
-
-<p>&mdash;Kanajloj!&mdash;ekkriis Miĥeiĉ, kiun ankaŭ ĉirkaŭis nekonataj
-viroj.&mdash;Ĉio estas de ili aranĝita, malbenitaj rabistoj!</p>
-
-<p>&mdash;Kiu rajdas?&mdash;demandis maldelikata voĉo.</p>
-
-<p>&mdash;Ŝpinilo de avino!&mdash;respondis la pli juna kunvojaĝanto de l&rsquo; princo.</p>
-
-<p>&mdash;En bastŝuo de l&rsquo; avo!&mdash;diris la antaŭa voĉo.</p>
-
-<p>&mdash;De kie vi venas, samlandanoj?</p>
-
-<p>&mdash;Ne skuu la pomarbon! Ne tuŝu fermentilon, ke la pasto estu bona!
-daŭrigis la kunulo de l&rsquo; princo.</p>
-
-<p>La brakoj, tenintaj la bojaron, tuj lasis lin, kaj lia ĉevalo, sentinte
-liberecon, ree ekspirblovis kaj ekpaŝis inter la arboj.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu mi ne estis prava, via bojara moŝto,&mdash;diris la fremdulo,
-galopante apud li, kiam mi diris, ke pli gaje estos vojaĝi kvarope ol
-duope? Ĝis la muelejo ni vin akompanos kaj tie ni vin adiaŭos. Tie vi
-povas pasigi la nokton kaj nutri la ĉevalojn. Du verstoj restas nur
-ĝis la muelejo, kaj de tie Moskvo estas tute proksima.</p>
-
-<p>&mdash;Dankon, bravuloj, por via servo! Se ni iam renkontiĝos, mi ne
-forgesos vin. Dirite do estas: ŝuldo ne makulas, sed pagon postulas!</p>
-
-<p>&mdash;Ne, bojaro, ni devas memori pri via helpo! Mi dubas, ke ni nin iam
-renkontos. Sed se ĝi okazos, sciu, ke rusa homo ne forgesas bonaĵon,
-kaj ke mi ĉiam estos via fidela servisto!</p>
-
-<p>&mdash;Dankon, dankon, bravuloj! Sed diru do viajn nomojn!</p>
-
-<p>&mdash;Mi havas multajn nomojn, bojaro,&mdash;respondis la pli juna. Nun mi estas
-nomata Ivano Ringo kaj poste, eble, oni min nomos alie...</p><!-- pagho 12 -->
-
-<p>Baldaŭ ili alproksimiĝis al muelejo. Malgraŭ la nokto la rado sin
-turnadis en la akvo. Ringo ekfajfis,&mdash;venis muelisto. Lia vizaĝo ne
-estis videbla en mallumo, sed, laŭ la voĉo, li ŝajnis esti maljuna.</p>
-
-<p>&mdash;Karulo mia!&mdash;li diris al Ringo: mi tute vin ne atendis hodiaŭ, kaj vi
-venas kun gastoj! Pli bone estus, se vi ilin akompanus ĝis Moskvo. Mi
-nun havas nek avenon, nek fojnon, nek vespermanĝon.</p>
-
-<p>Ringo diris ion al la maljunulo en sia nekomprenebla lingvo. La muelisto
-respondis per same nekompreneblaj vortoj kaj mallaŭte aldonis:</p>
-
-<p>&mdash;Mi volonte farus ĉion, sed mi atendas gaston, gaston koleregan, kiun
-mi tre timas.</p>
-
-<p>&mdash;Kaj en apuda ĉambro?</p>
-
-<p>&mdash;La ĉambro estas plenplena je sakoj.</p>
-
-<p>&mdash;Vi havas ankoraŭ provizejon. Vi tuj devas trovi lokon kaj doni avenon
-al ĉevaloj kaj vespermanĝon al la bojaro. Mi vin bone konas, min vi ne
-superruzos!</p>
-
-<p>La muelisto, ĉiam murmurante, kondukis la gastojn en la ĉambron, kie,
-krom sakoj plenaj je greno kaj faruno, restis ankoraŭ sufiĉe da loko.</p>
-
-<p>Dume li forestis, serĉante kenon<a href="#Footnote06" class="fnanchor">[6]</a>, Ringo kaj lia kunulo adiaŭis la
-bojaron.</p>
-
-<p>&mdash;Diru do, bravuloj,&mdash;demandis Miĥeiĉ: kie ni povas vin trovi, se ni
-bezonos atestantojn pri hodiaŭa aventuro?</p>
-
-<p>&mdash;Demandu la venton,&mdash;respondis Ringo,&mdash;de kie ĝi venas; demandu
-fluantan ondon, kie ĝi loĝas! Ni estas kvazaŭ sagoj akrigitaj,
-trapikantaj la aeron: kien trafos la sago, tie estos ĝia hejmo! Ni ne
-povas esti atestantoj por via princa moŝto. Sed se vi nin ekbezonos por
-io alia, venu, maljunulo, al la muelisto: li helpos al vi trovi Ivanon
-Ringo&rsquo;n.</p>
-
-<p>&mdash;Kiaj sagacaj paroloj!&mdash;murmuris Miĥeiĉ al si mem: diablo vin prenu,
-sagaculoj!</p>
-
-<p>&mdash;Via bojara moŝto, aldonis Ringo forirante.&mdash;Kredu al mi, vi ne devas
-rakonti en Moskvo, ke vi havis la intencon pendigi la serviston de
-Maluta Skuratov kaj ke vi lin ekvipis!</p>
-
-<p>&mdash;Ĉiam li diras la samon,&mdash;ree murmuris Miĥeiĉ: foririgu la rabiston,
-ne pendigu la rabiston, eĉ ne rakontu, ke vi volis lin pendigi! Ĉiam
-la samaj paroloj,&mdash;sendube, li mem apartenas al tiaj... Trankviliĝu,
-amiko,&mdash;li aldonis laŭte: nia princa moŝto<!-- pagho 13 --> neniun timas kaj vian
-Skuratov&rsquo;n li ankaŭ ne timas, li sole la caron obeas!</p>
-
-<p>La muelisto alportis ekbruligitan kenon kaj enŝovis ĝin en la fendon
-de l&rsquo; trabara muro. Poste li alportis brasikan supon, panon kaj kruĉon
-da "brago"<a href="#Footnote07" class="fnanchor">[7]</a>. Liaj trajtoj esprimis strangan miksaĵon de bonkoreco kaj
-de ruzeco. Liaj haroj kaj lia barbo estis tute blankaj, liaj
-okuloj&mdash;helgrizaj, la vizaĝon kovris multegaj sulkoj.</p>
-
-<p>Post vespermanĝo la princo kaj Miĥeiĉ preĝis Dion kaj kuŝiĝis sur
-la sakojn. La muelisto, dezirante al ili bonan nokton, profunde salutis
-ilin, estingis la kenon kaj foriris.</p>
-
-<p>&mdash;Kara princo!&mdash;diris Miĥeiĉ, kiam ili restis solaj: ŝajnas al mi, ke
-ni ne devus ĉi tie pasigi la nokton. Estus pli bone daŭrigi la vojon
-ĝis al Moskvo!</p>
-
-<p>&mdash;Por timigi bonajn kristanojn meze de l&rsquo; nokto, sur ĉiu strato
-desaltante de l&rsquo; ĉevaloj kaj malfermante barilojn?</p>
-
-<p>&mdash;Jes, kara princo, mi pli volonte malfermus ĉiujn barilojn, ol dormus
-en la diabla muelejo. Por kio do ĉi tiuj kanajloj venigis nin al
-muelejo? Dum festo de Ivano la Banisto!<a href="#Footnote08" class="fnanchor">[8]</a>. Pereu la diabla forto,
-pereu!</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi sentas vin malbone ĉi tie?</p>
-
-<p>&mdash;Ne, kara princo, kial malbone? Bona litaĵo, bona manĝaĵo por ni,
-aveno por ĉevaloj; nur unu malbono, ke la mastro estas muelisto!</p>
-
-<p>&mdash;Nu, do?</p>
-
-<p>&mdash;Kial vi demandas?&mdash;diris Miĥeiĉ pasie.&mdash;Ĉu vi ne scias, ke ĉiu
-muelisto havas parencojn inter diabloj? Alie li do ne povus fari digon,
-sen helpo de diablo! Ne, certe ne!</p>
-
-<p>&mdash;Mi aŭdis pri tio,&mdash;jesis la princo:&mdash;sed ne ĉio estas vera, kion oni
-diras! Krome, ĉu hodiaŭ ni povas elekti: prenu, kion Dio sendas!</p>
-
-<p>Miĥeiĉ silentis momenton, oscedis, silentis ankoraŭ iom da tempo kaj
-ree demandis jam per dorma voĉo:</p>
-
-<p>&mdash;Diru, karulo, kia homo estas Mateo Ĥomjàk, kiun vi elĵetis el la
-selo?</p>
-
-<p>&mdash;Rabisto, kompreneble!</p>
-
-<p>&mdash;Vi estas prava. Kaj tiu alia, Ivano Ringo?</p><!-- pagho 14 -->
-
-<p>&mdash;Ankaŭ rabisto, ŝajne.</p>
-
-<p>&mdash;Jen kio estas vero! Sed ĉi tiu rabisto estas pli danĝera ankoraŭ,
-ol Ĥomjàk! Konsentite?</p>
-
-<p>La princo ankoraŭ ne havis la tempon por respondi, kiam Miĥeiĉ jam
-ronkis. Baldaŭ ekdormis ankaŭ la princo.</p>
-
-
-
-<div class="chapheader" id="chap03">
-<h2>ĈAPITRO III.</h2>
-
-<p>Sorĉaĵo.</p>
-</div>
-
-<p>La luno aperis en la ĉielo, steloj hele brilis. Duone ruina muelejo kun
-bruanta rado estis arĝentumita de lunaj radioj.</p>
-
-<p>Subite eksonis ĉevala piedfrapado, kaj tuj ordonanta voĉo ekkriis apud
-la muelejo.</p>
-
-<p>&mdash;He, sorĉisto!</p>
-
-<p>Ŝajne, la nova alveninto ne kutimis atendi, ĉar, ne ricevinte
-respondon, li ekkriis ankoraŭ pli laŭte:</p>
-
-<p>&mdash;He, sorĉisto! Eliru, aŭ mi vin frakasos!</p>
-
-<p>Aŭdiĝis la voĉo de la muelisto.</p>
-
-<p>&mdash;Mallaŭte, pli mallaŭte, kara princo, ni ne estas solaj, mi havas
-gastojn, vojaĝantojn, mi tuj eliros, mi nur fermos la keston!</p>
-
-<p>&mdash;Lasu la keston, diabla karbŝovelilo! ekkriis tiu, kiun la muelisto
-nomis princo. Vi ja sciis, ke mi venos hodiaŭan nokton! Kial vi
-kuraĝis doni rifuĝejon al iuj vojaĝantoj? For ilin de ĉi tie!</p>
-
-<p>&mdash;Silentu, karulo, pro Dio, ne kriu, vi ĉion malhelpos. Mi jam diris al
-vi, la afero devas esti farata senbrue, kaj forpeli la vojaĝantojn mi
-do ne povis. Krom tio, ili tute ne malhelpas, ili dormas nun, se vi nur
-ilin ne estas vekinta.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, bone, maljunulaĉo;&mdash;sed se vi volas min trompi, pli bone estus,
-ke vi tute ne ekzistus en la mondo. Mi trovos por vi tian ekzekuton,
-kiun neniu ankoraŭ iam elpensis!</p>
-
-<p>&mdash;Kompaton, karulo! Kion mi devas fari, malfeliĉulo? Mi diros tion,
-kion mi vidos, sed kio poste okazos,&mdash;estas en la manoj de Dio. Sed se
-via princa moŝto volas min ekzekuti, prefere ni ne komencos la aferon.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, nu, maljunulaĉo, mi ja ŝercas!</p>
-
-<p>La princo alligis la ĉevalon al arbo. Li estis altkreska kaj ŝajne tre
-juna. La butonoj de lia kaftano brilis ĉe la luno, oraj penikoj de lia
-ĉapo pendis ĝis la dorso.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, karulo,&mdash;demandis la muelisto: ĉu vi ellernis la vortojn?</p><!-- pagho 15 -->
-
-<p>&mdash;Jes, mi konas la sorĉvortojn kaj hirundan kapon mi ĉiam portas
-ĉirkaŭ la kolo.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, ĉu ĉi tio ankaŭ ne helpas?</p>
-
-<p>&mdash;Ne,&mdash;respondis la princo malĝoje: nenio helpas! Antaŭnelonge mi ŝin
-ekvidis en ŝia ĝardeno. Min ekkoninte, ŝi paliĝis, eksaltis kaj
-forkuris en la domon.</p>
-
-<p>&mdash;Via princa moŝto... ne koleru... ne dehakigu mian nekulpan kapon,
-permesu al mi diri la veron!</p>
-
-<p>&mdash;Bone, maljunulo!</p>
-
-<p>&mdash;Aŭskultu, via bojara moŝto! Sed&mdash;mi timas paroli...</p>
-
-<p>&mdash;Parolu!&mdash;ripetis la princo, piedfrapante la teron.</p>
-
-<p>&mdash;Diru, kara princo, ĉu ŝi ne amas iun alian?</p>
-
-<p>&mdash;Kiun alian? Edzon? Maljunan?</p>
-
-<p>&mdash;Kaj se ŝi&mdash;daŭrigis la muelisto, balbutante: se ŝi amas ne la
-edzon, sed...</p>
-
-<p>&mdash;Ha, arbara koboldo!&mdash;ekkriis la princo:&mdash;kiel vi kuraĝas eĉ pensi
-pri tio? Se mi iun suspektus, mi per propra mano elŝirus la korojn de
-ili ambaŭ!</p>
-
-<p>La muelisto posteniris terurita.</p>
-
-<p>&mdash;Sorĉisto!&mdash;daŭrigis la princo, kiel eble dolĉigante sian
-voĉon:&mdash;helpu min! Venkis min amo, kvazaŭ malbonega serpento! Ĉion mi
-provis fari! Tutajn noktojn mi preĝis antaŭ sankta pentraĵo,&mdash;mi ne
-elpreĝis por mi pacon... Mi ĉesis preĝi, mi komencis galoprajdi,
-vagadi en kamparo de mateno ĝis vespero, pli ol unu bonegan ĉevalon mi
-mortlacigis rajdante; tamen, neniun pacon mi ricevis! Mi komencis
-diboĉi tutajn noktojn, mi eldrinkis multe da forta vino,&mdash;sed ne dronis
-mia sopiro en la vino, ne paciĝis mia animo post diboĉtagoj! Tiam mi
-tute malesperis kaj fariĝis opriĉniko. Mi drinkas ĉe la cara
-manĝotablo kun Basmanov&rsquo;j, kun Grjaznij&rsquo;j kaj t. p. Mi estis pli
-kruela, ol ili, mi detruadis vilaĝojn kaj antaŭurbojn, mi forkondukis
-virinojn kaj knabinojn, sed la sangverŝado ne helpis min forigi mian
-sopiron! Min timas bojaroj, min timas opriĉnikoj, min laŭdas la caro
-pro mia braveco, min malbenas la bonaj kristanoj! La nomo de l&rsquo; princo
-Afonasjo Vjàzemskij fariĝis same terura, kiel la nomo de Maluta
-Skuratov. Jen kion faris mia amo, mi estas pereigonta mian animon! Por
-kio mi bezonas nun mian animon? En la fundo de l&rsquo; infero ne povas esti
-pli malbone, ol ĉi tie. Nu, maljunulo, kial vi rigardas min? Ĉu vi
-opinias min freneza? Ne, mia kapo ne freneziĝis: ĝi estas forta, same
-kiel mia korpo. La plej terura turmento estas tiu, kiu ne mortigas!</p><!-- pagho 16 -->
-
-<p>La muelisto tremadis, aŭskultante la princon. Li konis lian senliman
-koleron, li timis pro sia vivo.</p>
-
-<p>&mdash;Kial vi silentas, maljunulo? Ĉu vi havas neniun sorĉherbon aŭ
-sorĉradikon por venki ŝin? Diru, rakontu, kiujn sorĉkreskaĵojn vi
-havas? Nu, nu, sorĉisto!</p>
-
-<p>&mdash;Kara princo! kion mi diros al vi? Diversaj herboj estas. Ekzistas,
-ekzemple, dornohava-herbo<a href="#Footnote09" class="fnanchor">[9]</a>, oni ĝin ŝirkolektas dum St.-Petra fasto:
-ĉirkaŭfumu per ĝi sagon,&mdash;la sago nepre trafos. Ekzistas
-tirliĉ-herbo<a href="#Footnote10" class="fnanchor">[10]</a>, kiu kreskas apud Kievo, sur Nuda monto: kiu ĝin
-kunportas, neniam meritas caran koleron. Ekzistas ankoraŭ
-plakùn-herbo<a href="#Footnote11" class="fnanchor">[11]</a>: kiu pendigas ĉirkaŭ sia kolo krucon, faritan el la
-radiko de ĉi tiu kreskaĵo, tiun ĉiuj timas, kvazaŭ fajron!</p>
-
-<p>Vjàzemskij maldolĉe ekridis.</p>
-
-<p>&mdash;Mi jam estas sufiĉe timata,&mdash;li diris: mi ne bezonas vian
-plakùn-herbon. Nomu aliajn!</p>
-
-<p>&mdash;Ekzistas ankoraŭ Adama-kapo, kiu kreskas apud marĉoj; ĝi helpas al
-akuŝantinoj kaj ricevigas donacojn. Ekzistas marĉa golubèc<a href="#Footnote12" class="fnanchor">[12]</a>: se vi
-volas ĉasi urson, trinku infuzaĵon el ĉi tiu herbo, kaj la urso vin
-ne tuŝos. Ekzistas rabarbo: kiam ĝi estas elŝirata el tero, ĝi
-ĝemas kaj ploregas kiel homo: se oni ĝin kunhavas, oni ne dronas!</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu ne ekzistas aliaj herboj?</p>
-
-<p>&mdash;Ne, ekzistas ankoraŭ kelkaj, ekzemple, filiko: havante ĝian floron,
-oni nepre trovos kaŝitan trezoron. Ankoraŭ unu: "Ivano kaj Mario"<a href="#Footnote13" class="fnanchor">[13]</a>.
-Kiu scias ĝin uzi, ĉiam havas sukceson en veta ĉevalkurado, eĉ
-rajdante sur plej malbona ĉevalaĉo.</p>
-
-<p>&mdash;Kaj ĉu ne ekzistas herbo, kiu povus igi junan virinon ekami viron
-malamatan?</p>
-
-<p>La muelisto ŝanceliĝis.</p>
-
-<p>&mdash;Mi ne scias, karulo, ĉu estas tia herbo, ĉu ne,&mdash;vere, mi ne scias,
-je Dio, ne!</p>
-
-<p>&mdash;Aŭ donu herbon, kiu igos la viron forgesi sian adoratinon!</p>
-
-<p>&mdash;Ne, princo, tian herbon mi ankaŭ ne havas. Sed mi havas
-razrìv-herbon<a href="#Footnote14" class="fnanchor">[14]</a>: kiam per ĝi oni ektuŝas seruron aŭ feran
-ŝlositan pordon, la pordo tuj malfermiĝas.</p><!-- pagho 17 -->
-
-<p>&mdash;For kun viaj malbenitaj herboj!&mdash;kolere ekkriis Vjàzemskij kaj fiksis
-sian severegan rigardon sur la mueliston.</p>
-
-<p>Ĉi tiu mallevis la okulojn kaj silentis.</p>
-
-<p>&mdash;Maljunulo!&mdash;subite ekkriis Vjàzemskij, kaptante lin je la
-kolumo:&mdash;donu ŝin al mi! Ĉu vi aŭdas? Donu ŝin, donu al mi,
-sorĉisto! Tuj donu!</p>
-
-<p>Kaj li per ambaŭ manoj forte skuadis la malfeliĉan mueliston. La
-muelisto decidis, ke estas alveninta lia lasta horo.</p>
-
-<p>Subite Vjàzemskij lasis la maljunulon kaj falis teren antaŭ li.</p>
-
-<p>&mdash;Kompatu min!&mdash;li ploregis: helpu al mi! Mi donos al vi riĉaĵon, mi
-fariĝos via servutulo! Kompatu min, maljunulo!</p>
-
-<p>La muelisto ektimis ankoraŭ pli multe.</p>
-
-<p>&mdash;Via princa moŝto! Kion vi faras? Rekonsciiĝu! Kun vi estas mi,
-Davìdoviĉ, muelisto! Rekonsciiĝu, via bojara moŝto!</p>
-
-<p>&mdash;Ne, ne, mi kuŝos antaŭ vi, ĝis kiam vi min helpos.</p>
-
-<p>&mdash;Via princa moŝto, kara princo!&mdash;per tremanta voĉo petis la muelisto:
-ni devas rapidi. La tempo pasas senutile! Oni devas komenci. Leviĝu!
-Pli bone ĝi estas en mallumo... Ni povas ĉion kaŝi kaj malkonfesi: mi
-vin ne konas, vi min ne konas. Ĉu ne vere? Nu, rapidu, ni tuj komencu!</p>
-
-<p>La princo leviĝis.</p>
-
-<p>&mdash;Komencu!&mdash;li diris: mi estas preta.</p>
-
-<p>Ili ambaŭ eksilentis. Ĉio ĉirkaŭe estis senbrua. Nur la rado,
-lumigita de lunradioj, bruege turniĝis, kiel antaŭe. Malproksime en la
-marĉoj kriis krekso<a href="#Footnote15" class="fnanchor">[15]</a>. Strigo ĝemis de tempo al tempo en densa
-arbaro.</p>
-
-<p>La maljunulo kaj la princo proksimiĝis al la muelejo.</p>
-
-<p>&mdash;Rigardu sub la radon, via princa moŝto, kaj mi komencos sorĉadon!</p>
-
-<p>La maljunulo kuŝiĝis teren kaj, ankoraŭ spiregante pro teruro,
-ekmurmuretis iujn vortojn. La princo atente rigardis la akvon sub la
-rado. Pasis kelkaj minutoj.</p>
-
-<p>&mdash;Kion vi vidas, via princa moŝto?</p>
-
-<p>&mdash;Mi vidas, kvazaŭ oni ŝutas perlojn, kvazaŭ oni briligas orajn
-monerojn...</p>
-
-<p>&mdash;Riĉega vi estos, via princa moŝto, plej riĉega viro en Rusujo.</p>
-
-<p>Ekĝemis Vjàzemskij.</p>
-
-<p>&mdash;Rigardu ankoraŭ, princo! Kion vi vidas?</p>
-
-<p>&mdash;Mi vidas sabrojn interkruciĝantajn kaj ree la orajn monerojn...</p><!-- pagho 18 -->
-
-<p>&mdash;Vi havos sukceson en milito, via bojara moŝto, vi havos sukceson en
-via servado al la caro. Nu, rigardu ankoraŭ, diru, kion nun vi vidas?</p>
-
-<p>&mdash;Nun fariĝis mallumo, la akvo malklariĝis. Jen la akvo ruĝiĝas,
-kvazaŭ sango. Kion signifas ĉi tio?</p>
-
-<p>La maljunulo ne respondis.</p>
-
-<p>&mdash;Kion signifas, he, maljunulo?</p>
-
-<p>&mdash;Sufiĉe, sufiĉe, via princa moŝto. Ne decas rigardi tro longan
-tempon, ni iru!</p>
-
-<p>&mdash;Jen tiriĝas kvazaŭ purpuraj fadenoj, kvazaŭ tendenoj sangkovritaj;
-jen oni malfermas kaj fermas grandan feran prenilon, jen...</p>
-
-<p>&mdash;Ni iru, ni iru, via princa moŝto! Sufiĉe!</p>
-
-<p>&mdash;Atendu,&mdash;diris Vjàzemskij, forpuŝante la mueliston: jen mi vidas
-segilegon kun granda dentaro: ĝi malrapide moviĝas kaj el sube sango
-ŝprucas...</p>
-
-<p>La muelisto volis perforte fortiri la princon.</p>
-
-<p>&mdash;Atendu, maljunulo, mi svenas, doloras ĉiuj miaj membroj... Doloras...</p>
-
-<p>La princo mem saltis malantaŭen. Li ŝajne komprenis la viditaĵon...</p>
-
-<p>Longe ambaŭ silentis. Fine Vjàzemskij diris:</p>
-
-<p>&mdash;Kiel estas eble ekscii, ĉu ŝi amas iun?</p>
-
-<p>&mdash;Via bojara moŝto, ĉu vi ne havas iun ŝian aĵon?</p>
-
-<p>&mdash;Jen kion mi trovis ĉe ŝia ĝardenpordo!</p>
-
-<p>La princo montris helbluan rubandon.</p>
-
-<p>&mdash;Ĵetu ĝin sub la radon!</p>
-
-<p>La princo obeis.</p>
-
-<p>La muelisto donis al la princo argilan boteleton, kiun li estis portanta
-sur la brusto, sub la vesto.</p>
-
-<p>&mdash;Trinku!&mdash;li diris.</p>
-
-<p>La princo trinkis. Li eksentis kapturniĝon, al li mallumiĝis antaŭ la
-okuloj.</p>
-
-<p>&mdash;Rigardu, rigardu nun, kion vi vidas?</p>
-
-<p>&mdash;Ŝin mi vidas, maljunulo, ŝin...</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu ŝi estas sola?</p>
-
-<p>&mdash;Ne, ne sola! Ili estas duope: ŝi kaj blonda junulo en karmezina
-kaftano, la vizaĝon mi ne vidas. Atendu! Jen ili kuniĝas... Ĉiam pli
-kaj pli proksime... Malbeno! Ili kisas unu la alian! Malbeno! Estu
-malbenita, sorĉisto, malbenita...</p>
-
-<p>La princo ĵetis al la muelisto plenmanon da moneroj, deŝiris de la
-arbo la bridon de sia ĉevalo, kaj en la arbaro ekaŭdiĝis laŭta
-ĉevala piedfrapado, kiu iom post iom ĉesis... Nur la rado kun antaŭa
-bruego turniĝadis en la nokta silento.</p><!-- pagho 19 -->
-
-
-
-<div class="chapheader" id="chap04">
-<h2>ĈAPITRO IV.</h2>
-
-<p>Bojaro Morozov kaj lia edzino.</p>
-</div>
-
-<p>Se la leganto povus esti transportita en epokon antaŭ 300 jaroj kaj de
-l&rsquo; supro de sonorilejo ekrigardus la tiaman Moskvon, li trovus malmulte
-da simileco kun la nuna ĉefurbo.</p>
-
-<p>La bordoj de l&rsquo; riveroj Moskvo, Jaŭzo kaj Neglinko estis kovritaj de
-aro da lignaj dometoj kun lignaj kaj eĉ pajlaj tegmentoj, plejparte
-nigraj pro tempo. Inter ĉi tiuj nigraj tegmentoj akre konturiĝis
-blankaj kaj ruĝaj muroj de Kremlo, Kitàj-urbo kaj aliaj fortikaĵoj,
-konstruitaj dum la lastaj jarcentoj. Multaj preĝejoj kaj sonorilejoj
-levis al ĉielo siajn orumitajn kupolojn. Kvazaŭ grandegaj verdaj kaj
-flavaj makuloj, vidiĝis inter la domoj densaj arbaretoj kaj grenkampoj.
-Trans Moskvo-rivero kondukis ŝanceliĝaj pontoj, tre malaltaj, kiuj
-tremadis kaj estis kovrataj de akvo, kiam ĉevaloj aŭ rajdantoj ilin
-transpasis. Sur Jaŭzo kaj sur Neglinko turniĝadis dekoj da muelejaj
-radoj, starantaj unu preskaŭ apud la alia. Ĉi tiuj arbaretoj,
-grenkampoj kaj muelejoj meze de la urbo faris tiaman Moskvon tre
-pentrinda. Plej gajigan aspekton prezentis la monaĥejoj, kiuj kun siaj
-blankaj muroj kaj multaj oraj kaj multkoloraj kupoloj ŝajnis esti
-apartaj urboj. Super la tuta labirinto de preĝejoj, de domoj, de
-arbaretoj kaj de monaĥejoj fiere suprenleviĝis la preĝejoj de Kremlo
-kaj la antaŭ nelonge konstruita preĝejo je honoro do Propeto de Sankta
-Virgulino, komencita de l&rsquo; caro Ivano antaŭ kelkaj jaroj, kiel
-memoraĵo pri almilito de Kazanjo kaj nuntempe konata sub la nomo de
-preĝejo de Bazilo la Sankta. Multe ĝojis la moskvanoj, kiam fine estis
-forprenita la alta trabaro, ŝirminta ĉi tiun preĝejon, kaj kiam ĝi
-fine sin prezentis al ĉiuj okuloj en sia tuta iom stranga beleco,
-brilante per oro kaj multkoloraj ornamaĵoj! Dum longe ankoraŭ la
-popolo laŭdegis la lertan arĥitekturiston, dankis Dion kaj gloris la
-caron, kiu donis al la popolo vidindaĵon ĝis nun ne viditan. Belaj
-estis ankaŭ aliaj moskvaj preĝejoj. La moskvanoj malavare donacis
-monon kaj laboron por ornami la domojn de Dio. Ĉie oni vidis
-multekostan koloritaĵon, oron kaj grandajn sanktajn pentraĵojn sur la
-ekstera supraĵo de l&rsquo; preĝejoj. La rusoj, volonte ornamante siajn
-preĝejojn, tute malzorgis siajn proprajn dometojn: ĉiuj domoj estis
-konstruitaj firme sed simple, el pinaj aŭ kverkaj traboj, eĉ ne
-kovritaj de rabotitaj tabuloj, laŭ antikva rusa proverbo: domon ornamas
-ne tukoj, sed kukoj!</p>
-
-<p>Nur la domo de bojaro Druĵino Andrèeviĉ Morozov sur la<!-- pagho 20 --> bordo de
-Moskvo-rivero distingiĝis per neordinara beleco. La kverkaj traboj
-estis bele-rektaj kaj egale-rondaj; la domo havis tri etaĝojn, krom
-subtegmenta ĉambreto. Larĝa tegmento, bele ĉizita, kovris eĉ la
-peronon kaj sin apogis sur dikaj ornamitaj kolonoj. La fenestraj
-kovriloj estis bele pentritaj, montrante florojn kaj birdojn, kaj en la
-fenestroj oni vidis ne malklaran bovan vezikon, kiel ordinare, sed puran
-travideblan glimon. Sur la vasta korto troviĝis mastrumaj konstruaĵoj,
-provizejoj, fojnejoj, kolombejoj kaj somera dormoĉambro de l&rsquo; bojaro.
-Al la domo aliĝis de unu flanko hejma masonita preĝejo, de alia&mdash;vasta
-ĝardeno, ĉirkaŭita de kverkligna palisaro, apud kiu staris alta, bele
-pentrita kaj ornamita balancilo. Unuvorte la domo estis perfekte
-konstruita. Kaj la homoj, tie loĝintaj, ne estis ne indaj por tia domo!</p>
-
-<p>La bojaro Druĵino, kvankam maljuna, estis ankoraŭ forta kaj sana kaj
-antaŭ nelonge li edziĝis kun plej rimarkinda moskva belulino. Ĉiuj
-miris, ke la dudekjara Heleno Dmìtrievna, filino de okòlniĉij<a href="#Footnote16" class="fnanchor">[16]</a>
-Pleŝĉeef-Oĉin, mortigita dum Kazanja militiro, konsentis fariĝi
-edzino de ĉi tiu severa maljunulo. Ne tian fianĉon deziris por ŝi
-moskvaj svatistinoj! Sed Heleno havis jam poredziĝan aĝon, estis
-orfino, kaj ŝia beleco, ĉe malĉastaj moroj de novaj caraj
-favoratuloj, povis pli ofte malutili al ŝi, ol doni feliĉon. Morozov,
-kiel edzo, fariĝis ankaŭ ŝia protektanto, kaj en Moskvo ĉiu bone
-sciis, ke malpermesite estas ofendi la fraŭlinon, kiun protektas bojaro
-Morozov.</p>
-
-<p>Multaj caraj favoratoj aspiris la amon de fraŭlino Heleno, plejmulte la
-princo Afonasjo Ivànoviĉ Vjàzemskij. Multekostajn donacojn li sendis
-al ŝi, en preĝejoj li ĉiam serĉis la okazon stari proksime de ŝi,
-kelkfoje li pretergalopis, por plaĉi al ŝi, sur furioza ĉevalo kaj
-dum pugnobatalo<a href="#Footnote17" class="fnanchor">[17]</a> li montris grandegan kuraĝon. Sed ne havis sukceson
-la princo Vjàzemskij! La svatistinoj redonis al li liajn donacojn, kaj
-Heleno, renkontante lin, deturnadis sin. Kia estis la kaŭzo? Ĉu ne
-plaĉis al ŝi<!-- pagho 21 --> Afonasjo Ivànoviĉ aŭ eble ŝi jam amis iun alian, sed
-spite ĉiuj penadoj de l&rsquo; princo Vjàzemskij lia amindumado ne estis
-akceptata. Fine li ekkoleris kaj decidiĝis sciigi la caron pri sia
-malsukceso kaj peti lin pri helpo. La caro promesis sendi siaparte
-svatistinojn al Heleno. Eksciinte ĉi tion, Heleno ekploregis. Ŝi kun
-sia nutristino iris preĝejon, ekgenuis antaŭ sankta pentraĵo de
-Dipatrino, ploregis kaj preĝis. La preĝejo estis malplena; sed kiam
-Heleno ekstaris kaj rigardis posten, ŝi ekvidis bojaron Morozov,
-vestitan per nebutonumita orŝtofa terliko<a href="#Footnote18" class="fnanchor">[18]</a>, sub kiu oni vidis verdan
-veluran kaftanon.</p>
-
-<p>&mdash;Pro kio vi ploras, Heleno? demandis la bojaro. Heleno ekĝojis,
-rekoninte lin. Li estis iam amiko do ŝiaj gepatroj kaj post ilia morto
-li iufoje vizitis ŝin kaj estis kvazaŭ ŝia parenco. Heleno respektis
-lin kiel patron kaj konfidadis al li siajn pensojn: nur unu sekreton ŝi
-malkonfesis al li por sia malfeliĉo, por lia pereo!</p>
-
-<p>Kaj nun ree, respondante al la bojaro, ŝi ne malkovris al li sian
-sekreton. Ŝi nur rakontis, ke ŝin plorigas la sciigo pri la intenco de
-la caro edzinigi ŝin kun princo Vjàzemskij.</p>
-
-<p>&mdash;Heleno! diris Morozov: ĉu vere, vi ne amas la princon Vjàzemskij?
-Pripensu bonege! Mi scias, ke ĝis nun vi ankoraŭ lin ne amas, sed
-kredeble vi neniun ankoraŭ amas, kaj ĝis tiam fraŭlina koro similas
-je mola vakso; poste vi alkutimiĝos kaj ekamos lin!</p>
-
-<p>&mdash;Neniam! pasie respondis Heleno: neniam mi lin ekamos. Prefere mi
-mortos!</p>
-
-<p>La bojaro silentis kaj rigardis la kompatindulinon.</p>
-
-<p>&mdash;Heleno! li diris post pripenso: ekzistas rimedo por vin helpi.
-Aŭskultu! Mi estas maljuna kaj grizhara, sed mi vin amas kiel mian
-propran filinon. Diru, Heleno, ĉu vi konsentus edziniĝi kun mi,
-maljunulo?</p>
-
-<p>&mdash;Ho jes, bojaro, mi konsentas! ekkriis Heleno ĝojigite kaj falis teren
-antaŭ Morozov.</p>
-
-<p>Neatendita konsento kortuŝis la bojaron; en sia feliĉo li ne divenis,
-malfeliĉulo, ke la ĝojo de Heleno estis ĝojo de iu, kiu dronante
-alkroĉiĝas al prunelo.</p>
-
-<p>Karese li levis Helenon kaj kisis ŝian frunton.</p>
-
-<p>&mdash;Infano!&mdash;li diris,&mdash;ĵuru al mi antaŭ ĉi tiu krucifikso, ke vi ne
-senhonorigos mian grizan kapon!</p>
-
-<p>&mdash;Mi ĵuras, mi ĵuras!&mdash;murmuretis Heleno.</p>
-
-<p>La bojaro tuj venigis la pastron, la ceremonio de fianĉiĝo<!-- pagho 22 --> estis
-plenumita, kaj ĉe la alveno de caraj svatistinoj Heleno jam estis
-fianĉino de Morozov.</p>
-
-<p>Ne pro amo Heleno edziniĝis kun Druĵino Andrèeviĉ! Sed ĉar ŝi
-estis ĵurinta al li, ke ŝi restos fidela, ŝi firme decidiĝis plenumi
-sian ĵuron, ne peki kontraŭ sia edzo per vortoj, nek eĉ per pensoj.</p>
-
-<p>Kial do ne ami la bojaron Druĵino? Vere, la bojaro ne estis juna, sed
-Dio donis al li sanon kaj fortojn, gloron militistan kaj firman
-karakteron; krom tio li estis riĉa, posedis multajn vilaĝojn, multajn
-bienojn trans Moskvo-rivero kaj multajn provizejojn superplenajn je oro,
-orŝtofo kaj multekostaj feloj. Nur unu mankis al Druĵino: li ne havis
-caran favoron. Eksciinte, ke malfruiĝis liaj svatistinoj, la caro Ivano
-ekkoleris kontraŭ la bojaro, ekdeziris puni lin, invitis lin al sia
-manĝotablo kaj sidigis lin ne nur pli malsupren ol Vjàzemskij&rsquo;n, sed
-eĉ pli malsupren ol Borìs Fèodoroviĉ Godunòv&rsquo;n, kiu tiam ankoraŭ
-ne estis multe honorata kaj havis neniun rangon<a href="#Footnote19" class="fnanchor">[19]</a>.</p>
-
-<p>Ne ektoleris la bojaro tian malhonoron, fortabliĝis: ne konvenas al
-Morozov esti pli malsupre ol Godunòv! Tiam ankoraŭ pli multe ekkoleris
-la caro kaj promesis al Godunòv la kapon de Morozov<a href="#Footnote20" class="fnanchor">[20]</a>. La bojaro
-estis devigata peti pardonon de sia malamiko, sed anstataŭ tio li
-insultis Godunòv&rsquo;n, nominte lin "hundido".</p>
-
-<p>Tiam la caro eksentis grandan koleregon kontraŭ Morozov, malpermesis al
-li sin montri en la palaco kaj ordonis, ke li ne tondigu siajn grizajn
-harojn, ĝis kiam la caro deprenos de li sian malfavoron. Kaj la bojaro
-ne sin montris plu inter la korteganoj. De tiam li ĉiam surhavis
-modestan vestaron, ne kombis la barbon, kaj lian larĝan frunton kovris
-longaj grizaj haroj. Malfeliĉa li estis, ne vidante tiel longe sian
-caron, sed tamen li ne senhonorigis sian genton, li ne sidiĝis pli
-malsupre ol Godunòv!</p>
-
-<p>La domo de Morozov estis riĉega. La servistoj timis kaj<!-- pagho 23 --> amis la
-mastron. Ĉiun alvenantan li akceptis gastame. Konatoj kaj nekonatoj
-ĝuadis lian afablecon: al ĉiuj li disdonadis bonkorajn vortojn,
-riĉajn vestojn kaj saĝajn konsilojn. Sed plej multe li karesis, plej
-multe superŝutis per donacoj sian junan edzinon Heleno&rsquo;n, kaj la edzino
-ŝajne sincere amis lin; ĉiumatene kaj ĉiuvespere ŝi longtempe
-preĝis surgenue en sia preĝeja ĉambro, fervore preĝis por lia sano
-kaj feliĉo.</p>
-
-<p>Ĉu estis ŝi kulpa pri tio, ke meze de afabla interparolado kun la
-edzo, meze de fervora preĝado antaŭ la sanktaj pentraĵoj subite kaj
-nevole ŝia imago prezentis al ŝi figuron de la juna heroo, algalopanta
-kun levita ŝestopro<a href="#Footnote21" class="fnanchor">[21]</a> kaj pelanta antaŭ si disordigitajn litovajn
-regimentojn? Ĉu estis ŝi kulpa pri tio, ke la sama figuro persekutis
-ŝin ĉie, hejme kaj en preĝejo, tage kaj nokte, ŝin riproĉante:
-"Heleno! Vi rompis vian vorton, vi ne ĝisatendis mian revenon, vi
-trompis min!"</p>
-
-<p>La 24-an de junio de la jaro 1565-a, en la tago de Ivano la Banisto,
-ĉiuj sonoriloj en Moskvo de l&rsquo; mateno komencis sonori kaj ne ĉesis dum
-la tuta tago. La preĝejoj estis plenplenaj. Post la meso la popolo
-plenigis la stratojn. Junuloj kaj maljunuloj, riĉaj kaj malriĉaj,
-ĉiuj alportadis hejmen verdajn branĉojn, florojn, freŝajn betuletojn,
-ornamitajn per rubandoj. Ĉio estis gaja, vivoplena, multkolora.</p>
-
-<p>Sed tagmeze la stratoj senhomiĝis: iom post iom la popolo disiĝis, kaj
-baldaŭ oni ne povus en Moskvo renkonti eĉ unu homon en la stratoj.
-Ekregis morta silento. La bonaj kristanoj dormis en siaj ĉambroj, kaj
-neniun oni povus trovi, kiu kolerigus Dion, promenante en la stratoj,
-ĉar Dia ordono estas, ke homo same kiel besto ripozu dum tagmezo, kaj
-estas do peko malobei Dion, se ne urĝas iu afero. Tiel ĉiuj dormis,
-Moskvo aspektis kiel neloĝata urbo. Nur en Bàlĉugo<a href="#Footnote22" class="fnanchor">[22]</a>, en ĵus
-konstruita drinkejo, aŭdiĝis krioj kaj kantoj. Tie, malgraŭ tagmezo,
-diboĉfestenis militistoj, preskaŭ ĉiuj junaj, riĉe vestitaj. Ili
-sidis ne nur en la drinkejo, sed ankaŭ ekstere, sur la korto, en la
-strato. Ĉiuj estis ebriaj; iu junulo, kuŝante tere, verŝis pokalon da
-vino sur sian veston, alia per raŭka voĉo penadis kunkanti, sed eligis
-nur malklarajn, nekompreneblajn sonojn. Selitaj ĉevaloj staris ĉe la
-pordego. Al ĉiu selo estis alligita balailo kaj hunda kapo.</p>
-
-<p>Samtempe du rajdantoj ekaperis sur la strato. Unu el ili,<!-- pagho 24 --> kiu surhavis
-karmezinan kaftanon kun oraj penikoj kaj blankan orŝtofan ĉapon, el
-sub kiu falis ondantaj densaj blondaj bukloj, sin turnis al sia
-kunvojaĝanto:</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi vidas la drinkulojn, Miĥeiĉ?</p>
-
-<p>&mdash;Jes, bojaro kara, mi vidas. Ha, kiel ili bruegas!</p>
-
-<p>&mdash;Sed atentu iliajn selojn!</p>
-
-<p>&mdash;Jes, jes, bojaro: balailojn kaj hundajn kapojn ili kunportas, simile
-al tiu rabisto Ĥomjàk. Do ili efektive estas caraj viroj. Kion ni
-faris, bojaro? Kaj nun?</p>
-
-<p>Serèbrjanij sulkigis la brovojn.</p>
-
-<p>&mdash;Iru, demandu ilin, kie loĝas bojaro Morozov?</p>
-
-<p>&mdash;He, bonuloj, honestuloj! ekkriis Miĥeiĉ, algalopante la aron: kie
-loĝas lia bojara moŝto Druĵino Andrèeviĉ Morozov?</p>
-
-<p>&mdash;Por kio scii, kie loĝas ĉi tiu hundo?</p>
-
-<p>&mdash;Mia bojaro princo Serèbrjanij havas leteron al Morozov de vojevodo
-princo Pronskij el la granda regimento.</p>
-
-<p>&mdash;Donu la leteron!</p>
-
-<p>&mdash;Ne eble, ne eble! Ĉu vi freneziĝis? Kial mi donos al vi la princan
-leteron?</p>
-
-<p>&mdash;Donu la leteron, maljunulaĉo, tuj donu! Ni rigardu, ĉu tiu ĉi
-Morozov ne elpensis perfidon, ĉu li ne intencas pereigi la caron!</p>
-
-<p>&mdash;Kanajloj!&mdash;ekkriis Miĥeiĉ, forgesante ĝisnunan singardemon: ĉu mia
-mastro povas esti perfidulo aŭ interrilati kun perfiduloj?</p>
-
-<p>&mdash;Ha, vi volas insulti? For de ĉevalo! Kamaradoj, ni vipu lin!</p>
-
-<p>En la sama momento Serèbrjanij algalopis.</p>
-
-<p>&mdash;Haltu!&mdash;li ordonis per tiel severega voĉo, ke ili obeis malgraŭvole.</p>
-
-<p>&mdash;Se iu el vi,&mdash;daŭrigis la princo: se iu ektuŝos ĉi tiun viron eĉ
-per fingro, mi dishakos la kapon al li, kaj vi ĉiuj respondos pro tio
-antaŭ la caro!</p>
-
-<p>La opriĉnikoj konfuziĝis. Sed novaj iliaj kunuloj aliris el apudaj
-stratoj kaj ĉirkaŭis la princon. Arogantaj paroloj aŭdiĝis; kelkaj
-opriĉnikoj jam elingigis la sabrojn, kaj granda malfeliĉo trafus la
-princon, se en la sama momento tute proksime ne eksonus voĉo, kantanta
-psalmon, voĉo, kiu haltigis la opriĉnikojn iom mirakle. Ĉiuj
-ekrigardis al la direkto, de kie estis aŭdata la voĉo. Laŭlonge de la
-strato iris viro ĉirkaŭ kvardekjara, vestita nur per tola ĉemizo. Sur
-lia brusto tintadis feraj krucoj kaj ĉenoj, en la manoj li tenis lignan
-rozarion. Lia pala vizaĝo, kun maldensa barbo, esprimis
-eksterordinaran<!-- pagho 25 --> bonkorecon, sur la lipoj vagis rideto, sed la okuloj
-havis malhelan kaj distritan rigardon.</p>
-
-<p>Ekvidinte Serèbrjanij&rsquo;n, li interrompis la kanton, rapidege aliris lin
-kaj ekrigardis lin rekte en la vizaĝon.</p>
-
-<p>&mdash;Vi ĉi tie?&mdash;li demandis, kvazaŭ mirante: por kio vi estas ĉi tie,
-inter ili?..</p>
-
-<p>Kaj, ne atendante respondon, li rekomencis la psalmon:</p>
-
-<p>"Feliĉa estas la homo, kiu ne iras laŭ konsilo de malpiuloj!.."</p>
-
-<p>La opriĉnikoj deflankiĝis kun respekto, sed la viro, ne atentante
-ilin, daŭre rigardis la princon.</p>
-
-<p>&mdash;Nikĉjo, Nikĉjo,&mdash;li diris, skuante la kapon: kien vi venis?</p>
-
-<p>Serèbrjanij, kiu vidis la viron por la unua fojo, ekmiregis, ke li
-konas lian nomon.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi min konas?&mdash;li demandis.</p>
-
-<p>La frenezulo ekridis.</p>
-
-<p>&mdash;Vi estas mia frato!&mdash;li respondis: mi tuj vin ekkonis. Vi estas same
-freneza, kiel mi... Kaj ne pli saĝa, alie vi ne venus ĉi tien. Vian
-tutan koron mi bone vidas. Pura ĝi estas, nenion ol puran veron ĝi
-enhavas,&mdash;ni ambaŭ estas frenezuloj. Kaj tiuj homoj,&mdash;li daŭrigis,
-montrante la opriĉnikojn,&mdash;tiuj homoj estas por ni fremduloj. Fi!..</p>
-
-<p>&mdash;Bazĉjo,&mdash;demandis unu el la opriĉnikoj: kion vi bezonas? Eble monon?</p>
-
-<p>&mdash;Ne, ne, ne,&mdash;respondis la frenezulo: de vi mi nenion prenos. Bazĉjo
-nenion prenos de vi, sed vi donu al Nikĉjo, pri kio li petas.</p>
-
-<p>&mdash;Homo Dia,&mdash;rediris Serèbrjanij: mi deziras ekscii, kie loĝas bojaro
-Morozov?</p>
-
-<p>&mdash;Druĵino? Nia Druĵino? Piulo! Sed fierega... tiom fierega! Li ne
-ŝatas klini sian kapon... Tamen baldaŭ li devos klini, kaj ĝi plu ne
-releviĝos...</p>
-
-<p>&mdash;Kie li loĝas, Bazĉjo?&mdash;bonkore ripetis Serèbrjanij sian demandon.</p>
-
-<p>&mdash;Mi ne diros,&mdash;respondis la frenezulo, kvazaŭ kolera: aliaj diru! Mi
-ne volas vin sendi por fari nebonan agon!</p>
-
-<p>Kaj li tuj foriris, kantante sian psalmon.</p>
-
-<p>Ne penante kompreni la strangajn parolojn, Serèbrjanij ree sin turnis
-al la opriĉnikoj.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, li demandis: ĉu vi fine diros al mi, kie mi trovos la domon de
-Morozov?</p>
-
-<p>&mdash;Iru ĉiam rekten,&mdash;malafable respondis unu el ili: jen tie turnu
-maldekstren, kaj vi trafos en la neston de l&rsquo; maljuna korvo!</p><!-- pagho 26 -->
-
-<p>Dume la princo pli kaj pli malproksimiĝis, la opriĉnikoj, kiujn la
-apero de l&rsquo; frenezulo silentigis, ree ekbruegis.</p>
-
-<p>&mdash;He, he! ekkriis unu: salutu niaflanke Morozov&rsquo;n kaj diru, ke li sin
-preparu por esti pendigita: tro longe li vivas!</p>
-
-<p>&mdash;Kaj ankaŭ por vi mem preparu la ŝnuron!&mdash;aldonis alia.</p>
-
-<p>Sed la princo tute ne atentis iliajn parolojn.</p>
-
-<p>&mdash;Kion volis diri la frenezulo? li meditadis, rajdante kun mallevita
-kapo.&mdash;Kial li ne volis montri al mi la domon de Morozov, aldoninte, ke
-li ne volas min sendi por fari nebonan agon?</p>
-
-<p>Voje la princo kaj Miĥeiĉ renkontis ankoraŭ multe da opriĉnikoj.
-Kelkaj jam estis ebriaj, aliaj nur iris drinkejon. Ili ĉiuj aspektis
-arogante, kaj kelkaj el ili permesis al si tiajn maldelikatajn parolojn
-koncerne la preterrajdantoj, ke videble estis, ke ili jam alkutimiĝis
-al senpuneco.</p>
-
-
-
-<div class="chapheader" id="chap05">
-<h2>ĈAPITRO V.</h2>
-
-<p>Renkontiĝo.</p>
-</div>
-
-<p>Rajdante sur la bordo de Moskvo-rivero, oni bone povis vidi la tutan
-ĝardenon de Morozov.</p>
-
-<p>Florantaj tilioj ĉirkaŭis la klarakvan lageton, kiu liveradis abundan
-manĝaĵon al la bojaro dum fasttagoj. Malantaŭ la lageto kreskis
-verdaj pom-, ĉeriz- kaj prunarboj. Mallarĝaj vojetoj zigzage iris tra
-nefalĉita herbo. Varmega estis la tago. Orflugilaj skaraboj rondflugis
-super bonodorantaj floroj de ruĝaj nekulturitaj rozoj; abeloj zumis en
-foliaro de tilioj; griloj ĉirpis en densa herbaĵo; el super la ruĝaj
-ribarbetoj estis vidataj larĝaj kapoj de grandaj sunfloroj, kiuj
-ŝajnis ĝui la tagmezan sunon.</p>
-
-<p>Bojaro Morozov jam de unu horo ripozis en sia dormoĉambro. Heleno kun
-siaj servistinoj sidis sub la tilioj sur herba benko, apud palisaro. Ŝi
-surhavis helbluan veluran ljetnikon<a href="#Footnote23" class="fnanchor">[23]</a> kun rubenaj butonoj. Larĝaj
-muslinaj manikoj, delikate falditaj, estis ĉirkaŭligitaj super la
-kubutoj per perlaj ĉirkaŭmanoj. Perlaj orelringoj malsuprenpendis ĝis
-la ŝultroj; la kapon kovris kokoŝniko<a href="#Footnote24" class="fnanchor">[24]</a>, ankaŭ ornamita per perloj;
-sur la piedoj ŝi havis marokenajn ŝuetojn orbroditajn.</p><!-- pagho 27 -->
-
-<p>Heleno ŝajnis esti gaja. Ŝi ridis kaj ŝercis kun knabinoj.</p>
-
-<p>&mdash;Via bojarina moŝto,&mdash;diris unu el ili: provu ankoraŭ unu fojon ĉi
-tiujn ĉirkaŭmanojn, ili estas plej belaj.</p>
-
-<p>&mdash;Sufiĉe, sufiĉe, knabinoj&mdash;respondis Heleno per afabla voĉo.&mdash;Jam de
-pli ol unu horo vi ĉiam min ornamas; sufiĉas por hodiaŭ!</p>
-
-<p>&mdash;Surmetu nur ĉi tiun ĉirkaŭkolon! Tiam vi estos vera sankta
-pentraĵo, ore enkadrigita!</p>
-
-<p>&mdash;Ĉesu, Pranjo, granda peko estas tiel paroli!</p>
-
-<p>&mdash;Nu, bone, se vi ne volas vin ornami, via bojarina moŝto, ni ludu
-ŝtonetojn aŭ eble gorjelki!<a href="#Footnote25" class="fnanchor">[25]</a> Aŭ ĉu vi ne volas nutri fiŝojn en
-lageto aŭ balanciĝi sur balancilo? Eble vi deziras, ke ni kantu ion?</p>
-
-<p>&mdash;Kantu, karulino, kantu por mi, Pranjo, tiun kanton, kiun vi kantis
-antaŭnelonge, ŝirkolektante berojn!</p>
-
-<p>&mdash;Ne, via bojarina moŝto, ne ĝojiga estas tiu kanto. Ĝi ne taŭgas
-por festtago!</p>
-
-<p>&mdash;Sed mi deziras nepre ĝin aŭdi, kantu do, Pranjo, mia karulino!</p>
-
-<p>&mdash;Bone, bone, via bojarina moŝto: mi ĝin volonte kantos, se vi tion
-nepre deziras; sed ne mi estos kulpa, se vi poste malĝojiĝos! Nu,
-kamaradinoj, kunkantu!</p>
-
-<p>La knabinoj sidiĝis ronde, kaj Pranjo per plenda voĉo ekkantis:</p>
-
-<div class="verse">
-<div class="stanza">
-<span class="i0">Ho, ve, ve, se vintre ne estus malvarmege,</span><br />
-<span class="i0">Estus ankaŭ vintre florantaj la floretoj!</span><br />
-<span class="i0">Ho, ve, ve, se nuntempe ne havus mi ĉagrenon,</span><br />
-<span class="i0">Estus ankaŭ nun mi gaja kaj senzorga,</span><br />
-<span class="i0">Mi nun ne ploregus, sidante ĉe fenestro,</span><br />
-<span class="i0">Vane rigardante kamparon kaj herbejon...</span></div>
-<hr />
-<div class="stanza">
-<span class="i0">Kiam mi trapaŝis hejman pordon,</span><br />
-<span class="i0">Zorge mi sublevis la vestaron,</span><br />
-<span class="i0">Por ke mia pelto zibelfela</span><br />
-<span class="i0">Per butonoj helaj ne ekbruu:</span><br />
-<span class="i0">Min ne devas vidi do bopatro mia,</span><br />
-<span class="i0">Min ne devas aŭdi edzo, lia fil&rsquo;!</span></div>
-</div><!-- pagho 28 -->
-
-<p>Pranjo ekrigardis la bojarinon: du larmoj ruliĝis el la okuloj de
-Heleno.</p>
-
-<p>&mdash;Malsaĝulino mi estas! ekkriis Pranjo: kion mi faris? Obeis mi al
-la bojarino por mia malfeliĉo! Ĉu bone estas kantigi tiajn kantojn,
-kara nia bojarino?</p>
-
-<p>&mdash;Ne bone estas koni kaj kanti tiajn kantojn!&mdash;aldonis Dunjo, knabino
-kun gajaj, vivecaj, nigraj okuloj.&mdash;Jen, aŭskultu, kian kanton mi
-tuj ekkantos. Mi ĵuras, ke mi ĝojigos ŝian bojarinan moŝton!</p>
-
-<p>Kaj Dunjo tuj eksaltis, apogis unu brakon al la kokso, la alian levis
-supren, kliniĝis iom flanken kaj lerte kaj gracie dancante ŝi
-ekkantis:</p>
-
-<div class="verse">
-<div class="stanza">
-<span class="i0">"Panteleo Kuzmìĉ nun ornamas sin</span><br />
-<span class="i0">Kaj promenas li en belega kort&rsquo;.</span><br />
-<span class="i0">Mustelpelton li havas ĝis la ter&rsquo;,</span><br />
-<span class="i0">Per zibela ĉap&rsquo; li kapkovris sin.</span><br />
-<span class="i0">Ĉiam estas al li Dipatrina favor&rsquo;,</span><br />
-<span class="i0">Bela, bela estas fianĉino ĉe li.</span><br />
-<span class="i0">La bojaroj ĉiuj admiradas lin,</span><br />
-<span class="i0">Same kiel la bojarinoj;</span><br />
-<span class="i0">La bojaroj diras: "kiu estas li?"</span><br />
-<span class="i0">Bojarinoj diras: "kies fianĉo li?"</span><br />
-<span class="i0">Fianĉino diras: "mia kara kor&rsquo;!"</span></div>
-</div>
-
-<p>Finis Dunjo kaj ekridis. Sed Heleno ankoraŭ pli malĝojiĝis. Ŝi
-longe detenis la larmojn, sed subite ŝi kovris la vizaĝon per
-ambaŭ manoj kaj eksplodis per ploregoj.</p>
-
-<p>&mdash;Jen kion kaŭzis nia kantado!&mdash;ekkriis Pranjo: kion fari nun? Se
-Druĵino Andrèeviĉ ekvidos la postplorajn okulojn de l&rsquo; bojarino,
-li ekkoleros, ke ni ne sukcesis ŝin amuzi!</p>
-
-<p>&mdash;Miaj karaj kamaradinoj!&mdash;subite ekkriis Heleno, ĉirkaŭprenante
-Pranjon: ni ploru kune! Ne malhelpu min!</p>
-
-<p>&mdash;Kio estas al vi, kara bojarino? Kial vi tiel malĝojas?</p>
-
-<p>&mdash;Ne tuj ĝi fariĝis, karulinoj! De mateno mi sentas min malgaje.
-Kiam komenciĝis sonorado en preĝejoj, kiam mi ekvidis el la
-fenestro arojn da viroj kaj virinoj, gaje rapidantajn al preĝejo,
-tuj mi eksentis tian grandan malĝojon... Kaj ĝis nun doloras mia
-koro! Krome, la tago estas tiel hela, sunbrila, kaj vi komencis min
-ornami... Rapide demetu de mi ĉiujn ĉi tiujn ĉirkaŭmanojn,
-rapide, karulinoj, demetu mian kokoŝnikon, plektu mian harligon laŭ
-knabina kutimo!</p><!-- pagho 29 -->
-
-<p>&mdash;Ne, ne! estas peko ĉi tion fari, via bojarina moŝto! Ĉu estas
-permesite plekti viajn harojn laŭ nia knabina kutimo? Dio nin gardu!
-Druĵino Andrèeviĉ povus ekscii...</p>
-
-<p>&mdash;Ne, karulinoj, kiel li ekscios? Poste mi ree surmetos la
-kokoŝnikon!</p>
-
-<p>&mdash;Ne, ni tion ne faros, ni ne volas peki, via bojarina moŝto, eĉ se
-vi koleros!</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu estas peko,&mdash;meditis Heleno, eĉ rememorigi al si pasintan
-tempon?&mdash;Nu, bone,&mdash;ŝi diris al la knabinoj: mi ne demetos la
-kokoŝnikon, sed permesu, Pranjo, ke mi plektu vian harligon same,
-kiel antaŭnelonge estis plektata la mia!</p>
-
-<p>Pranjo, ruĝa pro plezuro, ekgenuis antaŭ la bojarino. Heleno
-displektis ŝiajn harojn, dividis ilin je multaj egalaj faskoj kaj
-komencis plekti larĝan rusan harligon, enhavantan naŭdek
-harfaskojn. Ne facila estis ĉi tiu laboro. Plekti oni devis plej
-malforte, por ke la harligo, kvazaŭ krado, kovru la tutan nukon kaj
-poste malsuprenfalante iom post iom mallarĝiĝu. Heleno plektis
-diligente, intermiksante kelkajn harfaskojn kun perlaj fadenoj.</p>
-
-<p>Jen, la harligo estas finplektita! Heleno alligis al ĝia pinto
-triangulan kosnikon<a href="#Footnote26" class="fnanchor">[26]</a> kun multekostaj ringoj.</p>
-
-<p>&mdash;Mi finis, Pranjo,&mdash;ŝi ekkriis, admirante sian verkon.&mdash;Nun
-ekstaru, preterpaŝu antaŭ ni! Ĉu ne vere, knabinoj, tia harligo do
-estas pli bela ol kokoŝniko?</p>
-
-<p>&mdash;Ĉio siatempe, via bojarina moŝto,&mdash;ridante respondis la knabinoj:
-sed sciu, ke Dunjo volonte surhavus kokoŝnikon, ĉu ne vere?</p>
-
-<p>&mdash;Nu vi, mokantulinoj!&mdash;respondis Dunjo.&mdash;Mi volonte neniam forlasus
-mian harligon! Sed mi konas knabinojn, kiuj ne sen plezuro renkontas
-bojaran ekonomon...</p>
-
-<p>La knabinoj laŭte ekridegis kaj kelkaj el ili konfuzite ruĝiĝis.
-Bela do devis esti la bojara ekonomo!</p>
-
-<p>&mdash;Kliniĝu iomete, Pranjo, mi volas meti ankoraŭ rubandon kun
-pòdnizi<a href="#Footnote27" class="fnanchor">[27]</a>. Vi scias, knabinoj, hodiaŭ ni havas feston de Ivano la
-Banisto, hodiaŭ eĉ nimfoj plektas siajn harojn.</p>
-
-<p>&mdash;Ne, ne, vi eraras, kara bojarino, ne hodiaŭ, sed je Semiko<a href="#Footnote28" class="fnanchor">[28]</a> kaj
-je Pentekosta tago la nimfoj plektas siajn harojn.<!-- pagho 30 --> Sed hodiaŭ la
-nimfoj vagas kun displektitaj haroj, forlogante la homojn for de la
-filiko, por ke neniu deŝiru ĝian floreton<a href="#Footnote08" class="fnanchor">[8]</a>.</p>
-
-<p>&mdash;Gardu nin Dio,&mdash;diris Pranjo: kiom multe da strangaĵoj okazas en
-ĉi tiu tago! Mi tute ne dezirus ion vidi!</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi timas la nimfojn, Pranjo?</p>
-
-<p>&mdash;Sendube! Kial ne? Dum hodiaŭa nokto mi ne konsentus iri en
-arbaron, same kiel je Pentekosto kaj dum semajno de l&rsquo; nimfoj: tiam
-la knabinojn ili morttiklas, la junulojn per amo pereigas!</p>
-
-<p>&mdash;Nu, Pranjo, vi rakontas tion, kion vi mem ne scias! interrompis
-alia knabino.&mdash;Ĉu ekzistas nimfoj ĉi tie, apud Moskvo? Ili tute
-forestas ĉe ni. En Malgrandrusujo estas alia afero, tie svarmas
-nimfoj. Pli ol unu junulon ili jam frenezigis. Junulo, kiu ekvidos
-nimfon, sopiras al ŝi dum la tuta vivo, ĝis la morto;
-edziĝinta&mdash;li forrifuzas sian edzinon, siajn infanojn, fraŭlo&mdash;li
-forgesas sian amatinon!</p>
-
-<p>Heleno ekmeditis.</p>
-
-<p>&mdash;Knabinoj!&mdash;ŝi subite demandis: ĉu ekzistas nimfoj en Litovujo?</p>
-
-<p>&mdash;Ho, jes, via bojarina moŝto, ĝuste tie estas ilia patrujo: en
-Litovujo kaj en Malgrandrusujo...</p>
-
-<p>Heleno profunde ekspiris. Sammomente aŭdiĝis ĉevala piedfrapado,
-kaj el super la palisaro ekaperis la blanka ĉapo de Serèbrjanij.</p>
-
-<p>Ekvidinte viran figuron, Heleno volis forkuri, sed ŝi ekkonis lin
-kaj kvazaŭ rigidiĝis. La princo haltigis la ĉevalon. Li ne fidis
-al siaj okuloj. Mil malsamaj pensoj en unu momento trakuris lian
-kapon. Li vidis antaŭ si Helenon, filinon de Pleŝĉeev-Oĉin,
-Helenon, kiu lin amis, kiu antaŭ kvin jaroj estis ĵurinta al li
-resti fidela. Sed kial do ŝi troviĝas en la ĝardeno de l&rsquo; bojaro
-Morozov?</p>
-
-<p>Nur tiam Serèbrjanij rimarkis la perlornamitan kokoŝnikon sur ŝia
-kapo. Li paliĝis...</p>
-
-<p>Ŝi estis edziniĝinta!</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu mi sonĝas? li pensis, rigardante ŝin per senmovaj, preskaŭ
-teruritaj okuloj.</p>
-
-<p>&mdash;Knabinoj!&mdash;petis Heleno: foriru, mi vin petas, lasu min por iom da
-tempo, mi vin vokos. Mia Dio, mia Dio! Sankta Dipatrino! Kion fari?
-Kion diri al li?</p><!-- pagho 31 -->
-
-<p>Dume Serèbrjanij retrovis la vortojn.</p>
-
-<p>&mdash;Heleno Dmìtrievna!&mdash;li diris per decidoplena voĉo.&mdash;Bonvolu
-respondi al mi unu vorton: vi estas edziniĝinta? Ne trompo, ne
-ŝerco estas ĉi tio? Ĉu vere vi estas edziniĝinta?</p>
-
-<p>Plena je malespero, Heleno ne tuj trovis la vortojn.</p>
-
-<p>&mdash;Respondu, Heleno Dmìtrievna, ne moku min plue,&mdash;ni ne havas do
-Kristnaskan semajnon?<a href="#Footnote29" class="fnanchor">[29]</a>.</p>
-
-<p>&mdash;Aŭskultu min! murmuretis Heleno.</p>
-
-<p>La princo ektremis.</p>
-
-<p>&mdash;Mi havas nenion por aŭskulti!&mdash;li diris: mi ĉion komprenas. Ne
-perdu la vortojn senbezone, adiaŭ, via bojarina moŝto!</p>
-
-<p>Kaj li ektiregis la bridon de sia ĉevalo.</p>
-
-<p>&mdash;Nikito Romànoviĉ!&mdash;ekkriis Heleno: pro Jezuo Kristo, pro Sankta
-Virgulino,&mdash;aŭskultu min! Poste mortigu min, sed nun aŭskultu...</p>
-
-<p>Ŝi ne povis paroli plu, ŝia voĉo rompiĝis, ŝiaj genuoj
-fleksiĝis, ŝi falis sur la herban benkon kaj petegante etendis al
-la princo siajn brakojn.</p>
-
-<p>Konvulsio trakuris lian tutan korpon: kun kompato en la koro, li
-haltis.</p>
-
-<p>Heleno, perdante la spiron pro larmoj, komencis rakonti, kiel ŝin
-persekutadis Vjàzemskij, kiel fine la caro intencis ŝin edzinigi
-kun sia favorato kaj kiel ŝi, malesperinte, fariĝis edzino de l&rsquo;
-maljuna bojaro. Interrompante la rakonton per ploro, ŝi kulpigadis
-sin pri nevola perfido, ŝi konsentis, ke ŝi devus sin mortigi, sed
-ne edziniĝi kun alia viro, ŝi malbenadis sian kuraĝmankon...</p>
-
-<p>&mdash;Vi min ne povas nun ami, kara princo,&mdash;ŝi parolis: la sorto ne
-volis, ke ni nin amu reciproke! Nur promesu al mi, ke vi min ne
-malbenos; diru, ke vi pardonas al mi mian grandegan kulpon!</p>
-
-<p>La princo aŭskultis kun sulkigitaj brovoj, sed ne diris eĉ unu
-vorton.</p>
-
-<p>&mdash;Nikito Romànoviĉ!&mdash;timeme ekmurmuretis Heleno: pro Dio, parolu
-ion ajn!</p>
-
-<p>Kaj ŝi direktis al li la okulojn, plenajn je timo kaj atendo, kaj
-ŝia tuta animo alcentriĝis en ĉi tiu peteganta kaj elokventa
-rigardo.</p>
-
-<p>Fortege bataladis Serèbrjanij kun si mem.</p><!-- pagho 32 -->
-
-<p>&mdash;Via bojarina moŝto!&mdash;li fine diris per tremanta voĉo: sendube tia
-estis volo de Dio... kaj vi ne estas tiel multe kulpa... jes, certe,
-vi tute ne estas kulpa... mi havas nenion por pardoni al vi, Heleno
-Dmìtrievna, mi ne malbenas vin, ne, tute kontraŭe, je Dio&mdash;mi, mi
-vin amas, amas kiel antaŭe...</p>
-
-<p>Ĉi tiuj vortoj senkonscie elglitis el lia buŝo.</p>
-
-<p>Heleno ekkriis, ekploregis kaj sin ĵetis al la palisaro. Samtempe la
-princo sin levis en piedingoj kaj ekkaptis la trabojn de l&rsquo; palisaro.
-En la ĝardeno Heleno jam staris sur la benko. Ne meditante, preskaŭ
-senkonscie ili sin ĵetis unu al alia, kaj iliaj lipoj kuniĝis...</p>
-
-<p>Kison donis Heleno al la juna bojaro! Edzino ruzega trompis sian
-maljunan edzon! Ŝi forgesis la ĵuron, kiun ŝi faris en la tago de
-edziĝo! Kiel nun ŝi ekaperos antaŭ sia Druĵino Andrèeviĉ? Li
-ĉion ekscios, rigardinte nur ŝiajn okulojn. Kaj ne tia homo li
-estas, ke li indulgos ŝin! Malpli multe Druĵino ŝatas la vivon, ol
-sian honoron! Mortigos la maljunulo sian edzinon, mortigos li ankaŭ
-la princon Nikito&rsquo;n Romànoviĉ...</p>
-
-
-
-<div class="chapheader" id="chap06">
-<h2>ĈAPITRO VI.</h2>
-
-<p>La gasto.</p>
-</div>
-
-<p>Morozov estis koninta la princon Serèbrjanij kiel knabon, kaj poste ili
-dum longa tempo ne vidis unu la alian. Kiam Serèbrjanij forveturis
-Litovujon, Morozov estis vojevodo de iu malproksima provinco; pli ol dek
-jaroj pasis de post ilia lasta sinvido. Sed Druĵino Andrèeviĉ ne
-multe ŝanĝiĝis: li estis vigla, kiel antaŭe, kaj la princo ĉiam tuj
-ekkonus lin, ĉar la persono de l&rsquo; maljuna bojaro estis de tia speco,
-kiu firme engravuriĝas en la memoro. Eĉ lia altkreska kaj korpulenta
-figuro imponis. Li estis unu kapon pli alta ol Serèbrjanij. Malpale
-blondaj haroj, inter kiuj aperis jam multe da grizaj, senorde
-malsuprenfalis sur lian saĝan frunton, markitan per kelkaj profundaj
-cikatroj. Larĝa barbo, preskaŭ tute griza, duonkovris lian bruston. El
-sub malhelaj densaj brovoj brilis penetremaj okuloj kaj ĉirkaŭ la
-buŝo ludis afabla rideto kun nuanco de ia ruzeco. Liaj manieroj, lia
-gracia sinteniĝo esprimis ion similan al leono, ian eksterordinare
-kvietan, gravan trankvilecon, memestimon kaj altan memfidon. Lin
-vidante, ĉiu ekpensus: "bone estas ne malpaci kun ĉi tiu viro!" Kaj
-samtempe ĉiu dirus al si mem: "ne bone estus havi tian malamikon!"
-Efektive, liaj trajtoj, atente rigardataj, divenigis,<!-- pagho 33 --> ke lia kvieta
-vizaĝo devos fariĝi teruriga en momentoj de kolero! Sed afabla rideto
-kaj sincera, ne ŝajnigata bonkoreco baldaŭ malaperigis ĉi tiun
-impreson.</p>
-
-<p>&mdash;Bonan tagon, mia princo, bonan tagon, mia kara gasto! Estu la
-bonvenanto!&mdash;parolis Morozov, enirigante la princon en vastan ĉambron
-kun kahela kuŝbenko apud la forno, kun longaj kverklignaj benkoj, kun
-multekostaj bataliloj sur la muroj kaj kun amaso da bela ora kaj
-arĝenta vazaro sur larĝaj murbretoj.</p>
-
-<p>&mdash;Bonan tagon, princo! Jen kian gaston sendis al mi Dio! Mi memoras vin,
-Nikĉjo, kiam vi estis ankoraŭ tute malgranda knabeto. Brava knabeto,
-vera bravulo! Kiam vi, knaboj, ludis gorodkì<a href="#Footnote30" class="fnanchor">[30]</a>, ne bone sin sentis,
-Nikĉjo, viaj kontraŭuloj. Vi tiam fariĝis kiel juna falko, ekbolis
-via juna sango, ekkoleregis vi, kvazaŭ malgranda ursido,&mdash;ne riproĉu
-al mi, Nikito Romànoviĉ, ĉi tiun ne tre delikatan komparon! Kaj poste
-vi komencadis faligi iujn dekstren, aliajn maldekstren, tiel ke la koro
-ĝojis. Kaj nun kiel belega, kiel brava vi estas, verdire, mia princo!
-Pri viaj faroj en Litovujo mi ankaŭ aŭdis! Bone, bone vi ilin
-renversis, same kiel iam viajn ludkamaradojn!</p>
-
-<p>Gaje ridetis Morozov, kaj brilis lia leonsimila vizaĝo.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi memoras, Nikĉjo,&mdash;li daŭrigis, ĉirkaŭprenante la princon
-per unu brako:&mdash;ĉu vi memoras, kiel dum ludado vin, knabon, kolerigis
-ĉiu trompo? Se vi interbatalis kun iu, vi pli volonte cedis al
-kontraŭulo, ol agus kontraŭ la kondiĉoj de l&rsquo; ludo, ekzemple
-substarigus la piedon kaj cetere. Ĉion vi estis preta toleri, sed ĉiam
-vi restis verema, kaj al neniu estis permesate trompi aŭ superruzi vin!</p>
-
-<p>La princo sentis sin ĝenata en ĉeesto de Morozov.</p>
-
-<p>&mdash;Bojaro,&mdash;li diris: mi havas por vi leteron de princo Pronskij!</p>
-
-<p>&mdash;Dankon, mia princo! Mi ĝin poste legos, mi ankoraŭ havos la tempon,
-kaj nun mi volas vin regali. Kie do estas Heleno? He, servistoj! Diru al
-ŝia bojarina moŝto, ke ni havas karan gaston, la princon Serèbrjanij,
-ke ŝi bonvolu veni kaj regali la gaston!</p>
-
-<p>Malrapide kaj facilmove eniris Heleno kun pleto en la manoj. Sur la
-pleto staris pokaloj plenaj je diversspecaj vinoj. Heleno profunde
-salutis la princon, kvazaŭ ŝi lin vidis por la unua fojo. Ŝi estis
-mortpala.</p><!-- pagho 34 -->
-
-<p>&mdash;Mia princo,&mdash;diris Morozov,&mdash;jen mia kara edzino, Heleno Dmìtrievna!
-Amu ŝin kaj estimu, Nikito Romànoviĉ! Vi do estas kvazaŭ nia
-parenco. Via patro kaj mi&mdash;ni estis kvazaŭ fratoj, sekve, mia edzino
-ankaŭ ne devas esti fremda por vi. Salutu, Heleno, regalu la princon.
-Trinku, mia kara princo, ne malŝatu nian regalaĵon! Kion mi povas,
-tion mi elŝovas! Jen estas roma vino, jen la hungara, jen mieltrinkaĵo
-framba, preparita de la mastrino mem!</p>
-
-<p>Morozov profunde salutis.</p>
-
-<p>La princo respondis al salutoj de ili ambaŭ kaj eltrinkis unu pokalon.</p>
-
-<p>Heleno ne ekrigardis la princon. Ŝiaj longaj okulharoj kovris la
-pupilojn. Ŝi tremadis, kaj la pokaloj tintadis sur la pleto.</p>
-
-<p>&mdash;Kio estas al vi, Heleno? subite demandis Morozov,&mdash;ĉu vi malsaniĝis?
-Via vizaĝo estas blanka kiel neĝo! Helenjo&mdash;li aldonis mallaŭte: eble
-ree preterrajdis Vjàzemskij? Jes? Ne ĉagrenu, Helenjo! Ĝi ne estas ja
-via kulpo! Ne restu plue sola en la ĝardeno, sen mi! Trankviliĝu tuj,
-mia karulino, mi ne permesos, ke oni vin ofendu. Nu, ridetu, estu pli
-gaja, por ke la gasto nenion rimarku!&mdash;Pardonu, kara princo, ke mi
-klopodas, mi nur petis la edzinon, ke la tagmanĝo estu tuj preta. Vi
-certe ankoraŭ ne tagmanĝis, princo?</p>
-
-<p>&mdash;Dankon, bojaro, mi jam tagmanĝis.</p>
-
-<p>&mdash;Ne dankinde, mia kara. Vi tagmanĝos ankoraŭ unu fojon! Iru, Helenjo,
-iru, pretigu pli rapide. Vi, princo kara, ne rifuzu al maljunulo, mi ja
-estas en cara malfavoro! Ne pligrandigu mian doloron!</p>
-
-<p>Morozov montris siajn longajn netonditajn harojn.</p>
-
-<p>&mdash;Jes, jes, mi vidas, bojaro, sed mi ne fidas al miaj okuloj. Vi&mdash;en
-malfavoro? Pro kio? Pardonu al mi mian demandon!</p>
-
-<p>Morozov ekspiris.</p>
-
-<p>&mdash;Pro tio, princo, ke mi ŝatas antikvajn kutimojn, ke mi gardas bojaran
-honoron kaj ne falas teren antaŭ homoj novaj!</p>
-
-<p>Ĉe tiuj ĉi vortoj lia vizaĝo malsereniĝis, kaj liaj okuloj prenis
-severegan esprimon.</p>
-
-<p>Li rakontis pri sia malpaco kun Godunòv, maldolĉe plendante pri la
-maljusteco de la caro.</p>
-
-<p>&mdash;Jes, princo mia, multaj ŝanĝoj okazis en Moskvo de post kiam la caro
-kreis institucion de opriĉnikoj.</p>
-
-<p>&mdash;Kion signifas ĉi tiu institucio, diru, mi petas, bojaro! Mi jam vidis
-opriĉnikojn, sed mi nenion komprenas.</p>
-
-<p>&mdash;Certe ni ekkolerigis Dion, mia princo, kaj Li mallumigis<!-- pagho 35 --> la klarajn
-okulojn de l&rsquo; caro! Post kiam oni kalumniis pri perfido la carajn
-favoratojn Silvestron kaj Aleksiso&rsquo;n Adaŝev, post kiam la caro forigis
-ilin ambaŭ de l&rsquo; kortego, ni ne havis plu feliĉajn tagojn. La caro
-suspektas eĉ nin, siajn fidelulojn! Li ĉiam parolas pri perfido, pri
-komploto, li elpensas tion, kion eĉ ne eble estas imagi! Kaj la novaj
-homoj ĝojas kaj ĉiam murmuretas al li en orelon pri bojaroj, ĉu pro
-kolero kontraŭ kelkaj el ili, ĉu pro espero havi sian propran
-profiton. Kaj la caro ilin ĉiujn aŭskultas... Kiu havis malamikon
-inter la bojaroj, tiu nun kalumnias la senkulpulon, ke li parolis
-kontraŭ la caro, ke li intencis venigi la ĥanon aŭ litovan reĝidon
-en Rusujon. Kaj, ne timante teruran Lastan Juĝon, ili ĵuras sian
-kalumniaĵon antaŭ Krucifikso, ili donas mensogajn subskribojn. Multaj
-senkulpaj homoj estis malliberigataj, multaj&mdash;turmentataj. Estas sufiĉe
-nur diri "slovo i djelo"<a href="#Footnote31" class="fnanchor">[31]</a>, por komencigi esploron pri politika
-perfido. Iam la denuncanto mem estis devigata doni fidindajn pruvojn,
-sed nuntempe eĉ ĉe okulvideblaj kontraŭparoloj oni kaptas la
-kalumniatan kaj oni esploras la aferon per turmentado. Malfacilan tempon
-ni travivas, princo. Tia teruro neniam estis vidata ĉe niaj caroj! La
-turmentojn sekvas ekzekutoj. Kaj kiun oni ekzekutis? Eble vi jam aŭdis
-pri tio, princo?</p>
-
-<p>&mdash;Jes, mi aŭdis, sed ne precize. En Litovujo ni ricevis malfruiĝintajn
-novaĵojn. Cetere, kial do vi miras? Ĉu la caro ne havas la rajton
-ekzekuti siajn malamikojn?</p>
-
-<p>&mdash;Certe, la caro havas la rajton puni kaj pardoni, mi nenion diras
-kontraŭ. Sed estas terure, ke oni ne malamikojn ekzekutas, ne
-krimulojn, sed ĉiam fidelajn servistojn de l&rsquo; caro: la
-okòlniĉij&rsquo;n<a href="#Footnote16" class="fnanchor">[16]</a> Adaŝev (fraton de Aleksiso) kun malgranda filo; la
-tri fratojn Satin, Iohanon Ŝiŝkin kune kun edzino kaj infanoj kaj
-ankoraŭ multajn senkulpajn bojarojn.</p>
-
-<p>Per indigno ekflamis la vizaĝo de Serèbrjanij.</p>
-
-<p>&mdash;Ne la caro estas kulpa pri tio, sed liaj konsilantoj!</p>
-
-<p>&mdash;Ho ve, kara princo! Min dolorigas la vortoj, teruras la penso! Sed mi
-diras la veron! Ne nur konsilantoj kaj ĉikanistoj estas kulpaj pri
-mortigado de senkulpuloj! Jen kio okazis antaŭnelonge. Basmanov, nova
-kravĉij<a href="#Footnote32" class="fnanchor">[32]</a> de la caro,<!-- pagho 36 --> plendis al li kontraŭ princo
-Obolenskij-Ovĉina, kiu, laŭ lia rakonto, lin vorte ofendis. Kion do
-faris la caro? Dum tagmanĝo li propramane trapikis per tranĉilo la
-koron de l&rsquo; princo!</p>
-
-<p>&mdash;Bojaro!&mdash;ekkriis Serèbrjanij kaj salte leviĝis: se iu alia rakontus
-al mi la teruraĵon, mi lin nomus kalumnianto! Mi mem lin mortpunus pro
-tiaj vortoj!</p>
-
-<p>&mdash;Nikito Romànoviĉ! mi jam tro maljuniĝis por esti kalumnianto! Kaj
-ĉu mi povus kalumnii mian caron?</p>
-
-<p>&mdash;Pardonu, bojaro! Sed diru, ĉu vi mem komprenas ĉi tiun ŝanĝon?
-Eble oni ensorĉis la caron?</p>
-
-<p>&mdash;Verŝajne. Sed sidiĝu, princo, kaj aŭskultu plue! Foje la caro,
-multe drinkinte (hontinda estas eĉ penso pri tio!) kun siaj favoratoj,
-surmetis maskon kaj komencis danci. Ĉeestis bojaro Mikaelo Repnìn. Li
-ekploris pro ĉagreno. Tiam la caro ordonis al li ankaŭ surmeti
-maskon.&mdash;"Ne!" respondis Repnìn: "mi ne malhonoros mian bojaran
-rangon!" kaj li piedpremis la maskon. Post kvin tagoj oni lin mortigis
-en preĝejo, laŭ ordono de la caro.</p>
-
-<p>&mdash;Bojaro! Dio nin punas!</p>
-
-<p>&mdash;Estu Lia sankta volo super ni, princo! Sed aŭskultu ankoraŭ. La
-ekzekutoj ŝajne ne havos finon. Ĉiutage oni verŝas sangon ĉu en
-ekzekutejo, ĉu en malliberejoj, ĉu en monaĥejoj. Ĉiutage oni kaptas
-tiun aŭ alian bojaran serviston por fari perturmentan esploron. Dank&rsquo;
-al turmentoj kaj teruro multaj konfesas ĉion, pri kio oni ilin
-demandas, kaj kalumniadas siajn mastrojn. Kaj tiuj, kiuj ne volas
-fordoni siajn animojn en eternan inferon kaj kiuj senkulpigas siajn
-bojarojn, tiuj mem estas mortigataj. Multaj suferis pro la vero, multaj
-ricevis martiran kronon, mia princo! Iutempe la caro kvazaŭ
-rekonsciiĝas. Tiam li pentofaras, li preĝas, ploregas, li sin nomas
-mortiganto kaj krimulo... Tiam li dissendas donacojn en monaĥejojn, por
-ke oni preĝu pri la mortigitaj. Sed ne longtempe daŭras la pentofarado
-de Ivano Vasìljeviĉ! Fine jen kion li elpensis! Aŭskultu, kara
-princo! Foje mi vekiĝas frumatene kaj mi vidas grandan tumulton. La
-stratoj estas plenplenaj je popolo, oni kuras jen Kremlon, jen el
-Kremlo. Ĉiuj krias: "forveturas nia caro, oni ne scias kien!" Teruro
-ekposedis min. Mi min vestas, surĉevaliĝas; de ĉiuflanke bojaroj
-rapidas Kremlon, iuj surĉevale, iuj piedire, kvazaŭ simpluloj,
-forgesinte sian rangon! Kiam ni atingis Iverska-pordegon, ni ekvidis
-militistojn, galope rajdantajn el Kremlo; la popolo disiĝas antaŭ ili.
-Poste ni ekvidis glitveturilon, kie sidis la caro kun carino kaj kun
-malgranda kronprinco. Ilin sekvis multego da glitveturiloj kun<!-- pagho 37 --> havo,
-mono kaj vestoj de la caro, poste ree nobeloj, militistoj kaj ĉiurangaj
-oficistoj,&mdash;ili ĉiuj forlasas Kremlon. Ni volis nin ĵeti al cara
-glitveturilo, sed forpuŝis nin la rajdistoj kun la vortoj: "estas
-malpermesite!" Tiel la karavano trapaŝis la tutan Moskvon kaj forlasis
-la urbon kaj la antaŭurbojn.</p>
-
-<p>Reveninte hejmen, ni longe atendis: eble la caro ŝanĝos sian intencon
-kaj revenos Moskvon. Post ok tagoj la ĉefepiskopo ricevas de li
-leteron. La caro skribas, ke pro sia granda ĉagreno li, la caro, ne
-povante plu toleri la perfidon, forlasas Rusujon kaj foriras tien, kien
-Dio bonvolos lin konduki. Kiam tiu sciigo estis disvastigita en Moskvo,
-ĉie ekaŭdiĝis ploregoj: "nia caro volas nin forlasi! Kiu nun regos
-nin?"</p>
-
-<p>Verdire, severega estas Ivano Vasìljeviĉ, sed Dio mem lin starigis
-super ni, tiel ke li, laŭ Dia volo, pro niaj pekoj punadis kaj
-ekzekutadis nin. En nia bojara Duma<a href="#Footnote33" class="fnanchor">[33]</a> ni decidis, ke ni ĉiuj devas
-iri al la caro, fali teren kaj petegi lin. Estis jam konate, ke la caro
-loĝas en Aleksandra antaŭurbo, pli ol okdek verstojn de Moskvo. Ni
-preĝis Dion kaj ekvojiris. Ekvidinte de malproksime la antaŭurbon, ni
-haltis, ree preĝis. Timegon ni sentis! Ne tio nin timigis, ke la caro
-povas ordoni nin mortigi, sed ke li nin ne allasos. Tamen ĉio bone
-sukcesis. La caro nin allasis. Kaj ni ne rekonis la caron Ivanon! Ian
-alian vizaĝon li havis, lia barbo, liaj kapharoj maldensiĝis. Kio
-fariĝis al li? Kia ŝanĝo! Longe li parolis al ni: li riproĉis al ni
-ĉiujn nefaritajn perfidojn, li kalkulis niajn kulpojn, kiujn ni ne
-havis, kaj fine li diris, ke li konsentas resti nia caro nur tial, ke la
-ĉefepiskopo kaj la episkopoj pri tio petegas, sed ke li donos siajn
-kondiĉojn. Poste li permesis al ni kisi lian manon kaj adiaŭis nin.</p>
-
-<p>&mdash;Kiaj estis liaj kondiĉoj? demandis Serèbrjanij.</p>
-
-<p>&mdash;Vi poste ekscios, princo, bonvolu aŭskulti! Post tri semajnoj Ivano
-Vasìljeviĉ alvenis Moskvon. Granda ĝojado estis, pli granda ol dum
-Paskotagoj. La caro kunvenigis la Duma&rsquo;n: bojarojn same kiel pastraron.
-Kaj kiam ni kunvenis, li diris al ni, ke li konsentas resti nia caro
-kondiĉe, ke oni lasu al li ekzekutigi liajn malamikojn, malfavorigi
-perfidulojn, konfiski ilian havon kaj ke nek ĉefepiskopo, nek iu civila
-estraro tedu lin per petoj pri kompato. "Mi volas", li diris, "fondi
-novan institucion: ne nur mi havos apartan gardistaron, sed mi proprigas
-al mi por miaj bezonoj ankaŭ kelkajn urbojn kaj antaŭurbojn kaj eĉ en
-Moskvo kelkajn stratojn. Ĉi tiujn urbojn kaj<!-- pagho 38 --> stratojn kaj mian propran
-gardistaron mi de nun nomas "opriĉnino" kaj ĉio alia estos
-"zèmŝĉino"<a href="#Footnote04" class="fnanchor">[4]</a>. Kaj ke la bojaroj kun ĉefepiskopo ne sin enmiksu en
-mian regionon! Nur ĉe tiaj kondiĉoj mi konsentas repreni la regadon".
-Kaj de post tiu tago li komencis elekti por si novajn homojn,
-opriĉnikojn, atentante, ke ili ne estu altranguloj kaj ke ili promesu
-ne havi rilatojn kun bojaroj. Al ili li fordonis sian tutan regionon kun
-ĉiuj domoj, kun la tuta havo; kaj la antaŭajn posedantojn de ĉi tiu
-regiono, entute preskaŭ dekdu mil, li forpelis el iliaj domoj, kvazaŭ
-brutaron el staloj. Verdire, mia princo, ĝis nun mi ne povas kredi al
-tio, kvankam mi mem ĉion vidis! Kaj nun vagadas en Rusujo diablaj
-sangavidaj aroj kun balailoj kaj hundaj kapoj: ili piedpremas la veron,
-ili forbalaas ne perfidon, sed la rusan honoron, ili mordas ne
-malamikojn de l&rsquo; caro, sed liajn fidelajn servistojn, kaj neniu juĝejo
-ekzistas kontraŭ ili!</p>
-
-<p>&mdash;Kial vi akceptis ĉi tiujn kondiĉojn?&mdash;demandis Serèbrjanij.</p>
-
-<p>&mdash;Kara princo! Ĉu oni povas disputi kun la caro, kun la sendito de Dio?</p>
-
-<p>&mdash;Vi estas prava, bojaro. Sed li mem demandis vin pri via konsento. Kial
-vi ne forrifuzis al li la opriĉnino&rsquo;n?</p>
-
-<p>&mdash;Tiaokaze li ree forveturus! Kion tiam ni farus? Sen la caro oni ne
-povas resti! Kion dirus la popolo?</p>
-
-<p>Serèbrjanij meditis.</p>
-
-<p>&mdash;Jes, vi diras la veron, ne eble estis resti sen la caro! Sed nun? Kial
-vi nun ne diras al la caro, ke ĉi tiu institucio pereigas la tutan
-landon? Kial vi ĉion rigardas, komprenas kaj silentas?</p>
-
-<p>&mdash;Mi ne silentas, princo,&mdash;respondis Morozov dignoplena.&mdash;Neniam mi
-kaŝis miajn pensojn, tial mi nun estas en malfavoro. Se la caro min
-invitos, mi certe ne silentos, sed li min ne invitos... Neniu el la niaj
-troviĝas apud li. Rigardu lian sekvantaron! Kiaj altranguloj lin
-ĉirkaŭas? Vi ne trovos eĉ unu. Ĉiuj devenas el popolamaso, iliaj
-patroj ne taŭgus eĉ esti servistoj de niaj patroj. Ekzemple: la du
-Basmanov&rsquo;j, patro kaj filo, du abomenuloj, unu pli malbona ol alia,
-Maluta Skuratov, tiu buĉisto aŭ sovaĝa besto, ĉiam sangkovrita;
-Bazĉjo Grjaznòj&mdash;ne ekzistas por li iu ajn hontindaĵo; Borìs
-Godunòv&mdash;preta vendi la gepatrojn kune kun siaj infanoj, se tio nur
-helpos al li plialtiĝi en la cara favoro, viro kapabla<!-- pagho 39 --> trapiki ies
-gorĝon per tranĉilo kaj moksaluti la trapikitan. Unu sola altrangulo
-tie estas,&mdash;princo Afonasjo Vjàzemskij. Senhonorigis li sin kaj nin
-ĉiujn, malbenitulo! Ne inde estas eĉ paroli pri li!</p>
-
-<p>Morozov eksvingis la manon. Aliaj pensoj ekposedis la maljunulon.
-Serèbrjanij ankaŭ sidis meditema: li pensis pri la terura ŝanĝo,
-okazinta en la persono de l&rsquo; caro; por kelke da tempo li preskaŭ
-forgesis pri siaj rilatoj kun Morozov, kaŭzitaj de la sorto.</p>
-
-<p>Dume la servistoj preparis la tablon.</p>
-
-<p>Spite la rifuzo de l&rsquo; princo, Druĵino Andrèeviĉ devigis lin gustumi
-multenombrajn manĝaĵojn: ĉiuspecajn gelatenojn, rostaĵojn, supojn,
-kukojn kaj porkaĵon. Kaj kiam oni alportis diversajn vinojn, Morozov
-plenigis sian pokalon kaj tiun de l&rsquo; princo per "malvazio", leviĝis,
-ordigis siajn longajn harojn kaj tostis, alte tenante sian pokalon:&mdash;Por
-la sano de nia granda caro, Ivano Vasìljeviĉ!</p>
-
-<p>&mdash;Ke Dio malfermu liajn okulojn!&mdash;respondis Serèbrjanij, trinkante sian
-pokalon ĝis la fundo. Ili ambaŭ faris signojn de kruco.</p>
-
-<p>Heleno ne ĉeestis dum tagmanĝo kaj dum la interparolado de la bojaroj.</p>
-
-<p>Multon ankoraŭ rakontis Morozov pri la ŝtataj aferoj, pri la atako de
-l&rsquo; Krimeaj tataroj kontraŭ Rjazanlando, poste li demandis la princon
-pri la litova milito kaj severe mallaŭdis la princon Kurbskij pro lia
-forkuro Litovujon<a href="#Footnote34" class="fnanchor">[34]</a>. La princo Serèbrjanij detale respondis ĉiujn
-demandojn kaj fine rakontis pri sia aventuro kun opriĉnikoj en vilaĝo
-Medvedevka, pri hodiaŭa sia malpaco kun ili en Moskvo, pri renkontita
-frenezulo Bazĉjo, silentante cetere pri liaj malklaraj, misteraj
-paroloj.</p>
-
-<p>Morozov aŭskultis lin kun granda atento.</p>
-
-<p>&mdash;Ne bone staras via afero, mia kara princo,&mdash;li diris, frotante sian
-larĝan frunton;&mdash;ne bone! Ne estas mirinde, ke ili volis ĉirkaŭrabi
-la vilaĝon: la vilaĝo estas mia, mi estas en malfavoro,&mdash;do ĉiu havas
-la rajton ofendi miajn vilaĝanojn. Konata afero: oni forprenas, kion
-oni povas kunporti, la reston oni forbrulas, la brutaron oni mortpikas.
-Tia estas ilia kutimo.<!-- pagho 40 --> La frenezulon mi konas. Li estas efektive Dia
-homo. Ne vin solan li nomis ĉe la unua rigardo, ne konante vian nomon:
-ŝajne, li ĉion vidas trae. Eĉ la caro lin timas. Kiom da fojoj
-Bazĉjo riproĉis la caron tute malkaŝe! Se ni havus pli multe da tiaj
-sanktuloj, eble pereus la opriĉnino. Diru, princo, daŭrigis
-Morozov,&mdash;kiam vi intencas saluti la caron?</p>
-
-<p>&mdash;Morgaŭ frumatene, kiam lia cara moŝto estos eliranta el sia
-dormoĉambro.</p>
-
-<p>&mdash;Kion vi diras, princo? Jam vesperiĝis, kaj vi devas fari ankoraŭ pli
-ol cent verstojn?</p>
-
-<p>&mdash;Kiel? Ĉu la caro ne loĝas en Kremlo?</p>
-
-<p>&mdash;Ne, kara princo, li ne loĝas tie. Kolerigis ni Dion, la caro forlasis
-nin, revenis Aleksandran antaŭurbon, tie li loĝas kun siaj
-favoratoj,&mdash;estu ili enterigitaj sen ĉerkoj!</p>
-
-<p>&mdash;Tiuokaze mi devas rapidi, adiaŭ, bojaro. Mi ankoraŭ ne vizitis mian
-hejmon. Mi iom ripozos kaj morgaŭ frumatene mi forveturos la
-antaŭurbon.</p>
-
-<p>&mdash;Princo, ne forveturu!</p>
-
-<p>&mdash;Kial, bojaro?</p>
-
-<p>&mdash;Vi estos mortigita, Nikito Romànoviĉ!</p>
-
-<p>&mdash;Mi estas en la manoj de Dio, faru Li, kion Li volas!</p>
-
-<p>&mdash;Princo, aŭskultu! Certe, vi ne memoras min, sed mi vin konis kiel
-knabon. Via patro kaj mi&mdash;ni estis intimaj amikoj, ni kore amis unu la
-alian. Li ne vivas plu, estu li en regno Dia! Neniun vi havas, kiu vin
-gardus, kiu donus al vi konsilon. Kaj ne enviinda estas via sorto, ne,
-ne enviinda! Se vi iros antaŭurbon, vi pereos, princo, nepre pereos!</p>
-
-<p>&mdash;Eble, bojaro! Sekve tia estas mia fatala sorto!</p>
-
-<p>&mdash;Restu, Nikĉjo, mi vin gardos. Neniu vin trovos, miaj servistoj vin ne
-perfidos, vi loĝos ĉe mi, kvazaŭ mia propra filo!</p>
-
-<p>&mdash;Bojaro kara, rememoru, kion vi mem parolis pri Kurbskij. Ne dece estas
-al rusa bojaro sin kaŝi de sia caro!</p>
-
-<p>&mdash;Nikito Romànoviĉ! Kurbskij estas perfidulo. Li forkuris al malamikoj
-de la caro, kaj mi do ne estas malamiko de la caro!</p>
-
-<p>&mdash;Pardonu, pardonu, bojaro, forgesu miajn malsaĝajn vortojn! Tamen
-estu, kio estos!</p>
-
-<p>&mdash;Se vi, Nikĉjo, restos ĉe mi, eble pasos la cara kolero kontraŭ vi,
-eble mi kaj la ĉefepiskopo aranĝos vian aferon, dume en la nuna
-momento la puno estas neevitebla.</p>
-
-<p>&mdash;Mia vivo estas en la manoj de Dio, bojaro! Ne decas peni plilongigi
-ĝin per ruzo, se Dio tion ne volas! Dankon<!-- pagho 41 --> por la regalado&mdash;diris
-Serèbrjanij kaj leviĝis:&mdash;dankon por via amikeco (ĉe tiuj ĉi vortoj
-li malgraŭvole konfuziĝis), mi foriras. Adiaŭ, Druĵino Andrèeviĉ!</p>
-
-<p>Morozov ekrigardis la princon kun malgaja kompato, sed videble estis, ke
-en la fundo de sia koro li lin aprobas kaj ke li mem agus same en
-similaj cirkonstancoj.</p>
-
-<p>&mdash;Dio benu vin, Nikĉjo!&mdash;li diris, ĉirkaŭbrakante la princon.&mdash;Ke Dio
-dolĉigu la caran koron! Revenu sendifekta el la antaŭurbo, kiel junulo
-el forno flamanta, ke mi vin tiam ĉirkaŭbraku tiel same, kiel hodiaŭ,
-gratulante de mia tuta koro!</p>
-
-<p>La princo kaj la bojaro adiaŭis unu la alian ĉe la sojlo de la
-vestiblo.</p>
-
-<p>Estis jam vespero. Rajdante preter la palisaro, Serèbrjanij ekvidis en
-la ĝardeno blankan veston. Lia koro ekbatis. Li haltigis la ĉevalon.
-Tie estis Heleno.</p>
-
-<p>&mdash;Princo,&mdash;ŝi diris mallaŭte,&mdash;mi aŭdis vian interparoladon, vi volas
-veturi antaŭurbon? Dio gardu vin, princo, vi trovos morton tie!</p>
-
-<p>&mdash;Heleno Dmìtrievna! Kredeble Dio volas, ke mi ricevu la morton el la
-manoj de la caro. Ne por ĝuado mi estas reveninta patrujon, ne feliĉon
-preparis por mi Dio, ne al mi vi apartenas, Heleno Dmìtrievna! Estu Dia
-volo super mi!</p>
-
-<p>&mdash;Princo, ili vin turmentegos. Terura estas eĉ la penso! Dio mia,
-princo, ĉu vi jam tute ne ŝatas la vivon?</p>
-
-<p>&mdash;Pereu mia vivo!&mdash;ekkriis la princo, svingante la manon.</p>
-
-<p>&mdash;Sankta Dipatrino! Se vi, princo, vin mem ne kompatas, kompatu do
-aliajn! Kompatu min, kara princo! Rememoru, kiel multe vi min amis?</p>
-
-<p>La luno ekaperis el post la nuboj. La vizaĝo de Heleno, ŝiaj
-perlornamitaj orelringoj, ŝia kokoŝniko kaj ĉirkaŭkolo, ŝiaj
-larmoplenaj okuloj mirinde ekbrilis. Ankoraŭ plorante, Heleno jam estis
-preta ekrideti. Unu vorto de l&rsquo; princo transformigus ŝian ĉagrenon en
-senliman ĝojon. Ŝi forgesis pri la edzo, ŝi forgesis pri la neceso
-esti singarda. La princo rimarkis en ŝiaj okuloj tian amon, tian
-sopiron, ke li kontraŭvole ŝanceliĝis. Por ĉiam estis perdita lia
-feliĉo. Heleno apartenis al la alia, sed ŝi amis nur lin, la princon.
-Ĉu li ne povas resti, prokrasti sian vojaĝon? Eĉ Morozov donis la
-saman konsilon. Tiamaniere meditis la princo, kaj ĉarman bildon pentris
-al li lia imago, sed lia honorsento, silentiĝinta por momento, subite
-ree vekiĝis.</p>
-
-<p>&mdash;Ne, ne, li diris al si mem: hontinde estus al mi, se mi eĉ pense
-ofendus la amikon de mia patro! Nur senhontulo pagas per trompo la
-bonkoran akcepton, nur timemulo kuras for de la morto!</p><!-- pagho 42 -->
-
-<p>&mdash;Mi devas veturi! li diris decidtone. Mi sola ne povas min kaŝi de mia
-caro, dume pereas plej eminentaj viroj. Adiaŭ, Heleno!</p>
-
-<p>Ĉi tiuj liaj vortoj, kvazaŭ tranĉilo, vundis la koron de l&rsquo; bojarino.
-Plena je malespero, ŝi sin ĵetis teren.</p>
-
-<p>&mdash;Disiĝu, tero! ŝi ĝeme kriis:&mdash;mi ne povas plu vivi. Mi min mem
-mortigos, mi min venenos! Vin mi ne postvivos, princo! Vin mi amas pli
-ol mian vivon, pli ol la mondon, neniun alian mi amas kaj estos
-amanta!..</p>
-
-<p>Doloris la koro al la princo! Li volis konsoli Helenon, sed ŝi ploregis
-ĉiam pli kaj pli laŭte. Oni povis ŝin ekaŭdi, ekvidi ilin kune kaj
-denunci al la bojaro. Bone komprenis ĉi tion la princo Serèbrjanij
-kaj, por savi Helenon, li fariĝis decidema.</p>
-
-<p>&mdash;Adiaŭ, Heleno! li diris: adiaŭ, mia koro, feliĉo de mia vivo!
-Ĉesigu viajn larmojn, Dio estas kompatema, eble ni nin revidos
-ankoraŭ!</p>
-
-<p>Nuboj kovris la lunon, vento balancis la suprojn de tilioj kaj
-superŝutis la princon kaj Helenon per bonodoraj floroj. Ekskuiĝis la
-maljunaj branĉoj, kvazaŭ ili volis diri: kial ni verdas, kial ni
-floras, vane pereas la viro, vane pereas lia amatino.</p>
-
-<p>Serèbrjanij postenrigardis ankoraŭ unu fojon kaj en la fundo de la
-ĝardeno li ekvidis kvazaŭ nigran homan figuron. Ĉu tio ŝajnis al la
-princo, ĉu eble iu servisto promenis en la ĝardeno, aŭ ĉu tie estis
-la bojaro Druĵino Andrèeviĉ mem?</p>
-
-
-
-<div class="chapheader" id="chap07">
-<h2>ĈAPITRO VII.</h2>
-
-<p>Aleksandra antaŭurbo.</p>
-</div>
-
-<p>La vojo el Moskvo tra monaĥejo de Sankta Triunuo<a href="#Footnote35" class="fnanchor">[35]</a> ĝis Aleksandra
-antaŭurbo prezentis plej vivplenan aspekton. Senĉese galopis tie
-kurieroj de l&rsquo; caro; piediris aroj da ĉiuspecaj pilgrimoj; taĉmentoj
-da opriĉnikoj rapidis tien kaj reen; falkogardistoj<a href="#Footnote36" class="fnanchor">[36]</a> preterrajdis
-por serĉi en apudaj vilaĝoj vivantajn kolombojn; komercistoj treniĝis
-kun siaj komercaĵoj, ĉu sidante en veturiloj, ĉu rajde akompanante
-longajn vicojn da ŝarĝveturiloj.<!-- pagho 43 --> Preterpaŝis aroj da arlekenoj en
-diverskoloraj vestoj kun fajfiloj, volinkoj kaj balalajkoj<a href="#Footnote37" class="fnanchor">[37]</a>; ili
-kuntrenis malsovaĝigitajn ursojn, ili kantadis aŭ petis almozon de
-riĉaj vojaĝantoj.</p>
-
-<p>&mdash;Ekkompatu nin, sinjoroj,&mdash;ili petis per ŝanĝitaj voĉoj:&mdash;al vi Dio
-donis bienojn kaj ĉiuspecan havon, kaj al ni Li ordonis nin nutri per
-via almozo, do ne forpuŝu nin, malriĉulojn!</p>
-
-<p>&mdash;Sinjoroj, karuloj!&mdash;preĝkantis aliaj, sidante ĉe la rando de la
-vojo: Dio donu al vi sanon! Dio vin helpu ekvidi Sanktan
-Triunuon-Sergij&rsquo;n.</p>
-
-<p>Kelkaj aldonis iun spritaĵon, kiu farus la vojaĝantojn pli malavaraj.
-Iufoje la arlekenoj komencis interbatiĝi kun ĉifonvestitaj almozuloj,
-kiuj amase venis antaŭurbon por ricevi malavaran caran almozon.</p>
-
-<p>Pasis ankaŭ kun harpoj surŝultre blindaj harpistoj kaj fabelkantistoj,
-sin subtenante reciproke. Ĉio ĉi bruis, kantis, insultis. Homoj,
-ĉevaloj, ursoj kriis, blekis, muĝegis. La vojo kondukis tra densa
-arbaro. Kvankam ĝi tute ne estis dezerta, okazis tamen, ke armitaj
-rabistoj atakis la komercistojn kaj rabis ilin.</p>
-
-<p>Rabado en la ĉirkaŭaĵo de Moskvo precipe plioftiĝis de kiam la
-opriĉnikoj senhomigis tutajn vilaĝojn, tutajn urbetojn. Senigitaj je
-loĝejo, je ĉiu laborenspezo, ĉi tiuj homoj aliĝis al aroj da
-rabistoj, faris embuskojn kaj tiel plimultenombriĝis, ke vere fariĝis
-danĝeraj. La opriĉnikoj pendigis ĉiun kaptitan rabiston, sen iu
-kompato; kompense la rabistoj pagis al ili sammaniere, kiam ili sukcesis
-kapti opriĉnikon. Cetere, ne nur rabistoj rabis sur la vojoj. Arlekenoj
-kaj almozuloj, renkontante vespere ŝarĝveturilaron ne bone gardatan,
-ne malofte prenis sur sin la rolon de rabistoj. Plej malbone estis al
-komercistoj. Ilin prirabis rabistoj kaj arlekenoj, almozuloj kaj ebriaj
-opriĉnikoj. Sed, konsolante sin per proverbo "enspezo postulas
-elspezon", ili ne ĉesis viziti antaŭurbon, dirante: "Dio gardos nin,
-eble ni feliĉe alvenos". Kaj, malgraŭ ĉio, la komercistoj tamen ĉiam
-havis sian profiton!</p>
-
-<p>En la monaĥejo Serèbrjanij konfesis kaj komuniiĝis, same kiel liaj
-servistoj. La ĉefabato, adiaŭante lin, benis lin kiel homon, irantan
-al certa morto.</p>
-
-<p>Tri verstojn antaŭ la antaŭurbo troviĝis trabbariero, kaj<!-- pagho 44 --> armitaj
-gardistoj haltigis la vojaĝantojn, demandante ilin, kiu ili estas kaj
-por kio ili iras "malliberejon". Tiel la popolamaso moke nomis
-antaŭurbon, uzante vorton, havantan tute kontraŭan sencon<a href="#Footnote38" class="fnanchor">[38]</a>.
-Serèbrjanij kaj lia sekvantaro ankaŭ devis trairi severan ekzamenon
-pri la celo de ilia vojaĝo. La estro forprenis de ili batalilojn, kaj
-kvar opriĉnikoj denun rajde akompanis ilin. Baldaŭ ili ekvidis de
-malproksime kolorigitajn kupolojn kaj strangformajn orkovritajn
-tegmentojn de la cara palaco. Jen kion rakontas pri ĉi tiu palaco nia
-historiisto, laŭ la atesto de eksterlandaj samtempuloj de Ivano:</p>
-
-<p>"En ĉi tiu teruriga amuzo-palaco Ivano dediĉis plej grandan parton de
-sia tempo al diservoj, celante per fervora preĝado pacigi sian animon.
-Li eĉ intencis el la palaco fari monaĥejon kaj el
-opriĉnikoj&mdash;monaĥojn. Li elektis tri cent siajn favoratojn plej
-kruelajn, nomis ilin "frataro" kaj sin mem abato, la princon Afonasjo
-Vjàzemskij&mdash;kelaro<a href="#Footnote39" class="fnanchor">[39]</a>, Maluton Skuratov&mdash;paraklisiarĥo, li ordonis,
-ke ili surmetu skufja&rsquo;jn<a href="#Footnote40" class="fnanchor">[40]</a> kaj nigrajn pastrajn vestojn, sub kiuj ili
-portis riĉajn, orbroditajn kaftanojn kun zibelfela randaĵo; li verkis
-por ili monaĥejan regularon kaj mem sekvis ĝin. Tiele oni priskribas
-la monaĥejan vivmanieron de Ivano. Je la kvara matene li kun siaj du
-filoj kaj kun Maluto Skuratov supreniris sonorilejon por sonorigi al
-matena preĝo; la frataro devis rapidi preĝejon: kiu ne ĉeestis, estis
-punata per oktaga malliberigo. La diservo daŭris ĝis la sesa aŭ la
-sepa horo. La caro kantis, laŭte legis kaj preĝis tiel fervore, ke sur
-lia frunto ĉiam restis postsignoj de fortaj ĝisteraj salutoj. Je la
-oka komenciĝis la meso, post la deka ĉiuj, krom Ivano, altabliĝis por
-komuna tagmanĝo, dume la caro staris kaj laŭte legis iun edifan
-libron. La frataro manĝis kaj trinkis ĝis plena satiĝo; ĉiu tago
-similis festtagon; oni malavare donis vinon, mieltrinkaĵon; la resto de
-manĝaĵo estis manĝata de almozuloj sur la placo antaŭ la cara domo.
-La abato, t.e., la caro tagmanĝis poste kaj post tagmanĝo li
-interparoladis kun siaj favoratoj pri la leĝo, dormetis iomete aŭ iris
-malliberejon por ĉeesti perturmentan esploron de iu malfeliĉulo.
-Ŝajne, ĉi tiu terura spektaklo lin amuzis: li ĉiam<!-- pagho 45 --> revenis
-kontentigita, li ŝercis, babilis pli gaje ol ordinare. Je la oka oni
-ĉeestis vesperan preĝon; je la deka Ivano reiris sian dormoĉambron,
-kie tri blinduloj rakontis al li fabelojn; li atente aŭskultis ilin
-ĝis kiam venis la dormo; sed ne longe daŭris lia dormo: noktomeze li
-jam vekiĝis kaj komencis sian tagon per preĝado. Iufoje oni raportis
-al li pri ŝtataj aferoj, dume li preĝis en preĝejo; kelkajn plej
-kruelajn ordonojn Ivano donis dum maten- aŭ vesperpreĝo. La unutoneco
-de tia vivmaniero estis interrompata dum tiel nomataj revizioj, kiam li
-vizitis pli-malpli proksimajn monaĥejojn, apudlimajn fortikaĵojn,
-ĉasis sovaĝajn bestojn en arbaroj kaj dezertaĵoj. Speciale li ŝatis
-ĉasi ursojn kaj samtempe ĉie li sin okupadis je ŝtataj aferoj, ĉar
-la bojaroj, pseŭdo-rajtigitaj regantoj de l&rsquo; ŝtato, ne kuraĝis ion
-ajn decidi sen li".</p>
-
-<p>En la antaŭurbo Serèbrjanij ekvidis, ke la palaco aŭ la monaĥejo de
-l&rsquo; caro estis apartigita de aliaj konstruaĵoj per profunda fosaĵo kun
-remparo. Malfacile estas priskribi ĉi tiun luksan, belegan palacon.
-Neniu fenestro similis je alia, ankaŭ neniu kolono similis je alia per
-koloro aŭ ornamo. La konstruaĵo havis multajn kupolojn. Ili ĉiuj
-amase elstariĝis en la ĉielon, unu apud la alia kaj unu pli alta ol
-alia, kelkaj&mdash;mallarĝaj kaj provizitaj je fenestroj, aliaj&mdash;larĝaj kaj
-dikaj, similaj je grandaj vezikegoj. Oro, arĝento, multkoloraj kaheloj,
-kvazaŭ brilanta skvamo, kovris la palacon de supre ĝis malsupre. Ĉe
-sunlumo oni ne povis distingi, ĉu tio estas palaco aŭ granda bukedo el
-gigantaj floroj, ĉu eble fajrobirdoj venis grandamase, disetendante ĉe
-la suno siajn flamantajn plumojn.</p>
-
-<p>Proksime de la palaco staris presejo kaj literfandejo kun loĝejo de
-kompostistoj kaj aparta domo por eksterlandaj laboristoj, kiujn Ivano
-venigis el Anglujo kaj Germanujo. Apude staris sennombraj mastrumaj
-konstruaĵoj, kie loĝis ekonomoj, subekonomoj, kuiristoj, mielfaristoj,
-bakistoj, veturigistoj, hundgardistoj, falkgardistoj kaj ĉiuspecaj
-servistoj.</p>
-
-<p>Ne malpli riĉaj estis preĝejoj en la antaŭurbo. Granda preĝejo de
-Dipatrino estis ekstere multkolore kolorigita; kruco brilis sur ĉiu
-briko, kaj la preĝejo estis kvazaŭ tegita per ora reto.</p>
-
-<p>La beleco de la antaŭurbo dispelis por iom da tempo la malgajajn
-pensojn, kiuj posedis la princon Serèbrjanij dum la tuta vojaĝo. Sed
-baldaŭ malagrablega spektaklo rememorigis al la princo lian situacion.
-Ili preterrajdis kelkajn pendigilojn, vice starantajn. Apude estis
-eŝafodoj kun hakiloj. La pendigiloj kaj eŝafodoj, nigre kolorigitaj,
-ŝajne, estis konstruitaj<!-- pagho 46 --> fortike, ne por unu tago nek unu jaro, sed
-por multaj jaroj.</p>
-
-<p>Kiom ajn sentima estus la homo, li ne povas resti indiferenta ĉe la
-penso pri proksima morto, precipe se tio estas ne glorplena morto meze
-de glavsonorado aŭ tondro de pafilegoj, sed malbrila kaj humiliga morto
-el la manoj de malestiminda ekzekutisto! Kredeble Serèbrjanij,
-preterrajdante apud ekzekutejo, ne povis kaŝi sian ekscitiĝon, kaj ĝi
-malgraŭvole rebrilis sur lia reagema vizaĝo. La kondukantoj rigardis
-la princon kaj diris ridetante:</p>
-
-<p>&mdash;Jen niaj balanciloj, via princa moŝto! Ŝajne, ili plaĉas al vi,
-ĉar vi ne povas deturni la okulojn!</p>
-
-<p>Miĥeiĉ, kiu rajdis malantaŭ la princo, nenion diris, sed nur ekfajfis
-kaj ekskuis la kapon.</p>
-
-<p>Proksimiĝinte al la remparo, la princo kaj liaj kunvojaĝantoj
-deĉevaliĝis kaj alligis la ĉevalojn al speciale destinitaj kolonoj.
-Ili eniris grandegan korton, plenplenan je almozuloj. Ili ĉiuj laŭte
-preĝis, kantis psalmojn kaj vidigis siajn abomenajn ulcerojn.
-Dvoreckij<a href="#Footnote41" class="fnanchor">[41]</a> de l&rsquo; caro disdonadis al ili manĝaĵon kaj monon, je la
-nomo de l&rsquo; caro Ivano. De tempo al tempo opriĉnikoj promenis en la
-korto, aliaj sidis surbenke kaj ludis ŝakojn aŭ ĵetostojn. Kelkaj
-opriĉnikoj en angulo de l&rsquo; korto ludis svajko&rsquo;n<a href="#Footnote42" class="fnanchor">[42]</a> kaj laŭte mokridis
-la malgajninton. La vestoj de l&rsquo; opriĉnikoj kontrastis la ĉifonojn de
-l&rsquo; almozuloj. La caraj servistoj brilis je oro. Ĉiu el ili surhavis
-veluran aŭ orŝtofan kaftanon, ornamitan per perloj kaj multekostaj
-ŝtonoj, kaj ili ĉiuj prezentis vivantajn ornamaĵojn de l&rsquo; mirinda
-palaco, kvazaŭ kunfandiĝante kun ĝi.</p>
-
-<p>Unu juna opriĉniko altiris atenton de Serèbrjanij. Li estis ĉirkaŭ
-dudekjara viro, eksterordinare bela, sed lia vizaĝo esprimis
-malagrablan arogantecon. Li estis vestita pli riĉe ol aliaj, havis,
-spite kutimo, longajn harojn, neniun barbon kaj virinsimilajn manierojn.
-Stranga ankaŭ estis la sintenado de liaj kunuloj rilate al li. Ili
-interparoladis kun li kiel kun egalulo kaj elmontris neniun respekton,
-sed, kiam li aliradis iun grupon da opriĉnikoj, la rondo disiĝis, kaj
-ĉiam oni donis al li lokon sur la benko. Oni lin ĉu gardis kontraŭ
-io, ĉu timis. Ekvidinte Serèbrjanij&rsquo;n kaj Miĥeiĉ&rsquo;n, li arogante kaj
-fikse rigardis<!-- pagho 47 --> ilin, vokis la kondukantojn kaj ŝajne demandis pri la
-nomoj de l&rsquo; alvenintoj. Poste li ree ekrigardis la princon, ekridetis
-kaj diris ion al siaj kunuloj. Ili same ekridetis kaj komencis disiĝi.
-La junulo supreniris ŝtuparon, sin apogis al balustrado kaj daŭre moke
-rigardis la princon Serèbrjanij. Subite granda tumulto fariĝis inter
-almozuloj. Ili grandamase sin ĵetis flanken kaj preskaŭ faligis la
-princon. Ili kriadis kaj kuris for el la palaco kun teruregitaj mienoj!
-La princo miris, sed baldaŭ li komprenis la kaŭzon de l&rsquo; komuna
-teruro. Grandega urso salte persekutadis la almozulojn. En unu momento
-la korto malpleniĝis, kaj la princo restis sola kontraŭ la urso. Pri
-la forkuro li ne pensis eĉ unu momenton. Pli ol unu fojon Serèbrjanij
-sola ĉasis urson. Tia ĉaso estis lia amuziĝo. Li haltis kaj en la
-sama momento, kiam la urso, premante siajn orelojn al la kapo,
-proksimiĝis al li, volante lin ekkapti per siaj manegoj, li faris movon
-por eltiri sian sabron. Sed la sabron li ne havis! Li forgesis, ke ĝi
-estis fordonita al opriĉnikoj ĉe la trabbariero. La junulo, kiu lin
-observis de l&rsquo; supro de la ŝtuparo, ekridegis: jes, jes, serĉu la
-sabron!&mdash;li mokis.</p>
-
-<p>Per unu bato la urso faligis la princon teren, la dua bato forŝirus
-lian kapon, sed, al lia mirego, la princo ne ricevis la duan baton kaj
-eksentis fluon de varma sango lin superverŝanta.</p>
-
-<p>&mdash;Leviĝu, bojaro!&mdash;diris al li iu, etendante la manon.</p>
-
-<p>La princo leviĝis kaj ekvidis junan deksepjaran opriĉnikon kun
-sangkovrita sabro en la mano. La urso kun dishakita kapo kuŝis surdorse
-kaj, movetante siajn manegojn, estis mortanta ĉe liaj piedoj. La
-opriĉniko, ŝajne, ne estis fiera pri sia venko. Lia dolĉa vizaĝo
-esprimis profundan malĝojon. Konvinkita, ke la urso ne rompis la
-membrojn de l&rsquo; princo, li volis foriri, ne atendante lian dankon.</p>
-
-<p>&mdash;Junulo! diris Serèbrjanij: bonvolu diri vian nomon, por ke mi sciu,
-pri kiu mi devas preĝi!</p>
-
-<p>&mdash;Por kio vi bezonas mian nomon, bojaro? respondis la junulo.&mdash;Mi ne
-ŝatas mian nomon, je Dio!</p>
-
-<p>Ĉi tiu stranga respondo mirigis Serèbrjanij&rsquo;n, sed lia savinto jam
-estis for.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, kara princo! diris Miĥeiĉ, viŝante per la basko de sia kaftano
-la ursan sangon, kiu kovris la princon:&mdash;kiel multe mi estis timeganta!
-Mi eĉ kriis al la urso, ke ĝi vin lasu kaj min ataku, sed samtempe tiu
-bravulo&mdash;Dio lin gardu&mdash;dispecigis al la besto la kapon. Ĉio estas
-aranĝita de tiu senbarbulo, kiu jen staras sur la ŝtuparo. Kara
-princo,&mdash;li aldonis<!-- pagho 48 --> murmurete: kien ni alvenis? Ĉu estas eble, ke oni
-deĉenigu ursojn en la korto de l&rsquo; cara palaco?</p>
-
-<p>Miĥeiĉ estis tute prava, sed la antaŭurbo havis siajn proprajn
-kutimojn, kaj ĉi tie nenio okazis kiel ordinare.</p>
-
-<p>En la cara kortego oni ĉiam havis kelkajn ursojn en feraj kaĝegoj kaj
-de tempo al tempo la caro aŭ liaj opriĉnikoj deĉenigis la bestojn kaj
-amuziĝis per popola teruro. Se la urso iun kripligis, la caro malavare
-rekompencis lin per mono. Kaj se la urso iun mortigis, la caro pagis al
-la parencoj de l&rsquo; malfeliĉulo kaj la nomon de l&rsquo; mortigita li
-enskribigis en sian preĝlibron, por preĝi pri li dum diservoj, same
-kiel pri aliaj viktimoj de l&rsquo; cara amuziĝo aŭ de l&rsquo; cara kolero.</p>
-
-<p>Baldaŭ du stolnikoj<a href="#Footnote43" class="fnanchor">[43]</a> malsupreniris la ŝtuparon kaj diris al la
-princo Serèbrjanij, ke la caro lin ekvidis el sia fenestro kaj deziris
-scii, kiu li estas. Ekkoninte lian nomon, la caro ordonis demandi pri
-lia sano kaj ekdeziris vidi lin la saman tagon ĉe sia manĝotablo.</p>
-
-<p>Ĉi tiu favoro ne multe ĝojigis la princon. Eble Ivano ankoraŭ ne
-aŭdis pri lia malpaco kun opriĉnikoj en la vilaĝo Medvedevka? Sed oni
-ankaŭ povis supozi, kiel tio ne malofte okazis, ke la caro por iom da
-tempo kaŝis sian koleron sub la masko de favoro, por ke neatendita puno
-dum festeno kaj ĝojado aperu pli terura por la krimulo. Ĉiuokaze la
-princo sin preparis al ĉio kaj fervore li preĝis pri sia savo.</p>
-
-<p>Hodiaŭ estis escepta tago en Aleksandra antaŭurbo. Ĉar la caro
-intencis pilgrimi Sùzdalon, li ekdeziris partopreni en la tagmanĝo de
-sia frataro kaj ordonis inviti al sia tablo, krom ordinare kune
-manĝantaj tricent membroj de la frataro, ankaŭ kvarcent opriĉnikojn,
-tiel ke entute li havis sepcent invititojn.</p>
-
-
-
-<div class="chapheader" id="chap08">
-<h2>ĈAPITRO VIII.</h2>
-
-<p>Festeno.</p>
-</div>
-
-<p>En granda duluma ĉambrego, ornamita per bele pentritaj kolonoj, staris
-tri vicoj da longaj tabloj, po dek tabloj en ĉiu vico, ĉiu tablo
-destinita por dudek personoj. Apartaj tabloj<!-- pagho 49 --> por la caro, la kronprinco
-kaj plej intimaj favoratoj staris en la fundo de la ĉambrego. La gastoj
-estas sidontaj sur longaj benkoj, tegitaj per orŝtofo kaj veluro; por
-la caro estis preparita alta skulptita apogseĝo, ornamita per perlaj
-penikoj kaj havanta du leonojn anstataŭ piedetoj kaj oritan dukapan
-aglon kun disetenditaj flugiloj anstataŭ dorsapogilo. Meze de la
-ĉambrego staris forta kvarangula kverkligna tablo kun same fortaj
-tornitaj piedoj: tutan monton da ora kaj arĝenta vazaro ĝi estis
-subtenanta. Tie staris fandefaritaj pelvoj kun skulptitaj teniloj, tiel
-pezaj, ke kvar viroj apenaŭ povus levi ĉiun el ili; pezaj ĉerpiloj,
-pokaloj, ornamitaj per multo da perloj, kaj diversgrandaj pladoj kun
-presitaj desegnaĵoj. Tie staris pokaloj kaj kruĉoj el multekostaj
-ŝtonoj kaj bovkornoj, ore kadrigitaj. Inter pladoj kaj ĉerpiloj staris
-strangformaj oraj pokaloj, prezentantaj ursojn, leonojn, kokojn, pavojn,
-gruojn, unukornulojn kaj t. p. Ĉiuj ĉi pezaj pladoj, ĉerpiloj,
-pokaloj, birdoj kaj bestoj staris unuj super la aliaj, formante
-piramidon, kies supro preskaŭ atingis la plafonon.</p>
-
-<p>Etikete eniris la ĉambregon brilanta aro da korteganoj kaj dislokiĝis
-sur la benkoj. Tiam sur la tabloj ankoraŭ staris neniu vazaro krom
-salujoj, piprujoj kaj vinagrujoj, kaj neniuj manĝaĵoj krom malvarma
-viando kun oleo, peklitaj kukumoj, prunoj kaj acida lakto en lignaj
-vazoj.</p>
-
-<p>La opriĉnikoj altabliĝis, sed ne komencis la tagmanĝon, atendante la
-caron.</p>
-
-<p>Baldaŭ stolnikoj popare eniris kaj stariĝis apud la cara apogseĝo,
-ilin sekvis dvoreckij&rsquo;j kaj kravĉij&rsquo;j.</p>
-
-<p>Fine ektondris trumpetoj, eksonoris multaj sonoriloj sur preĝejaj
-turoj, kaj malrapide eniris la ĉambregon la caro Ivano mem.</p>
-
-<p>Ivano IV estis altkreska, belstatura kaj larĝŝultra. Li surhavis
-longan orŝtofan superveston, borderitan per perloj kaj juveloj. Longa
-kaj peza ĉirkaŭkolo estis ornamita per emajlitaj pentraĵoj,
-prezentantaj Dipatrinon, Kriston, apostolojn kaj profetojn. Ĉirkaŭ la
-kolo li havis ankaŭ oran ĉenon kun granda desegnita kruco. Liaj piedoj
-estis vestitaj per ruĝaj marokenaj botoj kun altaj kalkanumoj,
-ornamitaj per arĝentaj krampoj. Grandan ŝanĝon ekvidis Serèbrjanij
-en la caro Ivano. Lia regulforma vizaĝo restis ankoraŭ bela, sed la
-trajtoj fariĝis pli akraj, lia agla nazo pliĝibiĝis, liaj okuloj
-flamis per malhela fajro, kaj sulkoj vidiĝis sur lia frunto. Plej multe
-mirigis la princon la maldensaj lipharoj kaj la barbo de l&rsquo; caro. Ivano
-estis nur tridekkvinjara, sed li ŝajnis pli maljuna ol kvardekjarulo.<!-- pagho 50 -->
-Lia vizaĝo havis tute novan esprimon. Tiel ŝanĝiĝas konstruaĵo post
-brulo: ĝi staras ankoraŭ, oni vidas ĉambrojn, sed la ornamo pereis,
-malhelaj fenestroj rigardas iom malice, kaj kvazaŭ io malbona ekloĝis
-en malplenaj ĉambroj!</p>
-
-<p>Tamen, kiam Ivano rigardis afable, ankoraŭ ĉarma estis lia rigardo.
-Lia rideto allogis eĉ tiujn, kiuj lin bone konis kaj malaprobis liajn
-krimojn. Krom sia bela eksteraĵo Ivano posedis ankoraŭ talenton de
-oratoro. Okazis, ke homoj bonkoraj, aŭdante lin, estis konvinkataj pri
-neceseco kaj justeco de liaj teruraj ekzekutoj.</p>
-
-<p>Kiam Ivano eniris, ĉiuj leviĝis kaj profunde salutis la caron. La caro
-malrapide trapaŝis inter la tabloj ĝis sia apogseĝo, haltis kaj
-salutis ĉiuflanken; poste li laŭte tralegis longan preĝon, faris
-signon de kruco, benis la manĝaĵon kaj sidiĝis en sian apogseĝon.
-Krom unu kravĉij kaj ses stolnikoj ĉiuj sekvis lian ekzemplon.</p>
-
-<p>Aro da servistoj, vestitaj per veluraj violkoloraj orbroditaj kaftanoj,
-laŭvice stariĝis antaŭ la caro, salutis lin kaj popare eliris el la
-ĉambrego por alporti manĝaĵon. Baldaŭ ili revenis, portante du cent
-rostitajn cignojn sur oraj pladoj.</p>
-
-<p>La tagmanĝo komenciĝis.</p>
-
-<p>La princo Serèbrjanij havis lokon proksime de la cara tablo kune kun
-bojaroj de zèmŝĉino, kiuj, kvankam ne apartenante al opriĉnino,
-ricevis ĉi tiun fojon, dank&rsquo; al sia alta rango, la honoran inviton
-tagmanĝi kun la caro. Kelkajn el ili la princo estis konanta antaŭ sia
-forveturo Litovujon. De sur sia loko li bone povis vidi la caron mem kaj
-ĉiujn, kiuj sidis ĉe la tablo de la caro. Malĝoje sin sentis la
-princo, kiam li komparis Ivanon, tian, kian li konis antaŭ kvin jaroj,
-kun nuntempa Ivano, sidanta ĉi tie meze de siaj novaj favoratoj.</p>
-
-<p>Serèbrjanij demandis sian najbaron, unu el tiuj bojaroj, kiujn li iam
-konis:</p>
-
-<p>&mdash;Kiu sidas dekstre de la caro, tiu junulo pala kaj malgaja?</p>
-
-<p>&mdash;Kronprinco Ivano Ivànoviĉ,&mdash;respondis la bojaro kaj,
-ĉirkaŭrigardinte singarde, li ekmurmuretis:&mdash;Dio gardu nin! Li ne
-similas al sia avo, sed al la patro, kruela estas la koro de la junulo,
-kaj ŝajne ni ne havos feliĉon dum lia regado.</p>
-
-<p>&mdash;Kaj ĉi tiu junulo kun nigraj okuloj kaj afabla vizaĝo, kiu sidas je
-l&rsquo; ekstremaĵo de la tablo? Liaj trajtoj ion rememorigas al mi, sed mi
-ne scias, kie mi lin estis vidanta.</p>
-
-<p>&mdash;Vi verŝajne vidis lin, princo, antaŭ kvin jaroj, kiel<!-- pagho 51 --> rindo&rsquo;n<a href="#Footnote44" class="fnanchor">[44]</a>
-ĉe la cara kortego; de tiam li multe sukcesis kaj pli multe li ankoraŭ
-sukcesos. Li estas Boriso Teodòroviĉ Godunòv, plej amata cara
-konsilanto. Rigardu,&mdash;daŭrigis la bojaro per mallaŭtigita voĉo:&mdash;vi
-vidas apud li tiun flavruĝan larĝŝultrulon, kiu neniun rigardas kaj
-avide manĝas cignoviandon, sulkigante la brovojn. Ĉu vi lin ne konas?
-Li estas Gregoro Lukìĉ Skuratov-Bjelskij, nomata Maluto: amiko,
-konsilanto kaj ekzekutisto de nia caro. Ĉi tie, en la monaĥejo, oni
-lin nomas paraklisiarĥo. Sendube li estas plej intima persono ĉe la
-caro, sed, se Boriso Godunòv eldiros eĉ unu vorton, ĉio fariĝos laŭ
-la deziro de Godunòv! Rigardu tiun tute junan viron,&mdash;jen, li verŝas
-vinon al la caro,&mdash;li estas Teòdoro Alekseiĉ Basmanov.</p>
-
-<p>&mdash;Basmanov?&mdash;demandis Serèbrjanij, rekonante la belan virinosimilan
-junulon, kies eksteraĵo lin frapis en la cara korto kaj kies neatendita
-ŝerco apenaŭ lin ne pereigis.</p>
-
-<p>&mdash;Jes, Basmanov. La caro tre amas lin, ŝajne li ne povas vivi sen li.
-Tamen, en ĉiuj gravaj okazoj ne lian konsilon deziras ricevi la caro,
-ne, ne lian,&mdash;Boriso&rsquo;n li demandas!</p>
-
-<p>&mdash;Jes, jes,&mdash;diris Serèbrjanij, fikse rigardante Godunòv&rsquo;n.&mdash;Nun mi
-lin rememoras. Li estis gardanto de l&rsquo; cara saadako?<a href="#Footnote45" class="fnanchor">[45]</a></p>
-
-<p>&mdash;Jes, vi estas prava, princo. Ne tre alta ofico, ĉu ne vere? Ne facile
-estas tie plirangiĝi. Sed foje okazis dum ĉasado jen kio: la caro
-proponis vetan arkpafadon. Sendito de l&rsquo; tatara ĥano Devlèt-Murzà
-partoprenis. Ĉiun fojon, kiam li ekpafadis, la sago trafis la caran
-ĉapon, pendigitan sur stango, cent paŝojn de l&rsquo; cara tendaro. Dum
-tagmanĝo ne malmulte da pokaloj estis malplenigitaj! Tiam leviĝas la
-caro Ivano kaj diras: donu al mi mian pafarkon, mi trafos ne malpli bone
-ol la tataro! Ekĝojis la tataro: "trafu, via cara moŝto, trafu; mi
-vetas per mil ĉevaloj, kaj vi, via cara moŝto, per kio?"&mdash;Mi vetas per
-la urbo Rjazanjo! diris la caro kaj aldonis: donu al mi mian pafarkon.
-Boriso sin ĵetis al la ĉevalo, kiu portis la saadakon, surĉevaliĝis,
-sed subite ni vidas: la ĉevalo batas per la hufoj, stariĝas sur la
-postaj piedoj kaj ekgalopas tiel rapide, ke tuj ĝi malaperas kune kun
-Boriso. Post kvarono da horo<!-- pagho 52 --> Boriso revenas,&mdash;la sagujo kaj la sagoj
-rompitaj, parte disŝutitaj, la pafarko ankaŭ disrompita. Boriso&mdash;kun
-vundo sur la frunto&mdash;tuj deĉevaliĝas, sin ĵetas al la piedoj de l&rsquo;
-caro: "pardonu, via cara moŝto, mi ne povis deteni la ĉevalon, mi
-rompis vian saadakon!" Sed la caro tiam jam duone malebriiĝis.&mdash;Bone!
-li diris: vi ne estos plu, malsaĝulo, ĉe mia saadako, sed mi nun ne
-deziras pafi el alia pafarko!&mdash;De tiam Boriso komencis plialtiĝi, kaj
-malfacile estas diveni, kiun rangon ankoraŭ li atingos. Kia
-viro!&mdash;daŭrigis la bojaro:&mdash;neniam li sin ŝovas antaŭen kaj ĉiam li
-estas proksime, neniam li diras la veron aŭ kontraŭdiras al la caro,
-li iras sian apartan vojon, ne havante rilaton kun iu sanga ago aŭ
-ekzekuto. Ĉirkaŭ li fluas rivero da sango, kaj li estas pura kaj
-blanka kiel infano, li eĉ ne estas enskribita kiel opriĉniko. Jen
-rigardu!&mdash;li montris viron kun malbona rideto:&mdash;jen patro de Teòdoro
-Basmanov, Aleksiso Basmanov, jen Bazilo Grjaznòj, jen pastro Levkij,
-abato de monaĥejo de Ĉùdovo. Dio gardu nin! Ne pastro li estas, sed
-granda pekulo!</p>
-
-<p>Serèbrjanij aŭskultis scivole, sed malĝoje.</p>
-
-<p>&mdash;Diru, bojaro!&mdash;li demandis: diru, mi petas, kiu estas ĉi tiu
-altkreska tridekjarulo kun nigraj okuloj kaj buklaj haroj? Li drinkas
-jam kvaran grandegan pokalon! Bonege li drinkas, sed ŝajne ne pro
-ĝojo! Kiel li sulkigas la brovojn! Liaj okuloj ĵetas fulmojn! Ĉu li
-freneziĝis? Rigardu, kiel li tranĉas tablotukon per tranĉilo!</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi lin ne rekonas, princo? Li estas el la niaj. Verdire li multe
-ŝanĝiĝis, de kiam li fariĝis opriĉniko por malhonoro de ĉiuj
-bojaroj. Li estas princo Afonasjo Ivànoviĉ Vjàzemskij. Vera bravulo,
-sed ne longe daŭros lia gloro! Kiam li enamiĝis, li fariĝis kvazaŭ
-frenezulo. Nenion li vidas, nenion aŭdas, li parolas kun si mem, kiel
-frenezulo, kaj en ĉeesto de la caro li parolas tion, ke terure fariĝas
-lin aŭdi. Sed ĝis nun ĉion pardonas al li la caro: li lin amas kaj
-kompatas. Oni diras, ke eĉ opriĉniko li fariĝis pro amo.</p>
-
-<p>Kaj la bojaro sin klinis al la princo Serèbrjanij, volante rakonti al
-li kelkajn detalaĵojn pri Vjàzemskij, sed en la sama momento
-proksimiĝis al ili stolniko kaj diris al la princo, starigante antaŭ
-li pladon kun rostaĵo:</p>
-
-<p>&mdash;Princo Nikito, la granda caro donacas al vi pladon de sia propra
-tablo!</p>
-
-<p>La princo leviĝis kaj laŭkutime profunde salutis la caron.</p>
-
-<p>Tiam ĉiuj sidantaj ĉe la sama tablo kun Serèbrjanij ankaŭ<!-- pagho 53 --> leviĝis
-kaj salutis lin, gratulante lin okaze de la cara favoro. Serèbrjanij
-devis ĉiun danki per aparta saluto.</p>
-
-<p>Dume la stolniko revenis al la caro kaj diris al li kun saluto:</p>
-
-<p>&mdash;Granda caro! Princo Nikito akceptis la pladon kaj profunde salutas
-vian caran moŝton!</p>
-
-<p>Kiam la cignoviando estis manĝita, la servistoj popare eliris el la
-ĉambrego kaj revenis kun tricent rostitaj pavoj, kies disetenditaj
-vostoj balanciĝis super ĉiu plado, kvazaŭ ventumilo. Poste oni
-alportis grandajn kukojn kun farĉaĵo el kokviando kaj fromaĝo,
-ĉiuspecajn flanojn, malgrandajn kuketojn kaj platajn kukojn. Dum la
-gastoj manĝis, la servistoj disdonadis ĉerpilojn kaj pokalojn, plenajn
-je mieltrinkaĵo&mdash;ĉeriza, junipera kaj frangola. Aliaj alportis
-diversajn eksterlandajn vinojn&mdash;roman, rejnan kaj muskatan. Apartaj
-stolnikoj iradis tien kaj reen inter la tabloj, montrante al servistoj,
-kies pokalon oni devas plenigi.</p>
-
-<p>Kontraŭ Serèbrjanij sidis maljuna bojaro, kiu ial estis ekscitinta la
-caran koleron. La bojaro antaŭvidis nenion bonan por si, ne sciante
-nur, kiel li estos punita, kaj trankvile atendis sian sorton. Ĉiuj
-miregis, kiam la kravĉij<a href="#Footnote32" class="fnanchor">[32]</a> Teòdoro Basmanov mem alportis al li
-pokalon da vino.</p>
-
-<p>&mdash;Bazilo! diris Basmanov: la granda caro donacas al vi vinon!</p>
-
-<p>La maljunulo leviĝis, salutis la caron kaj eltrinkis la vinon, kaj
-Basmanov, reveninte al la caro, raportis:</p>
-
-<p>&mdash;Bojaro Bazilo eltrinkis la pokalon kaj salutas vian caran moŝton!</p>
-
-<p>Ĉiuj leviĝis kaj salutis la maljunulon, li ankaŭ devus ĉiujn
-resaluti, sed la bojaro staris senmova. Li kun peno spiris, li tremis
-per sia tuta korpo. Subite liaj okuloj fariĝis sangruĝaj, lia vizaĝo
-bluiĝis, kaj li falis teren.</p>
-
-<p>&mdash;La bojaro estas ebria!&mdash;diris la caro: oni lin forportu!</p>
-
-<p>Murmureto trakuris la kunvenon, kaj la bojaroj de zèmŝĉino
-interrigardadis kaj sidis kun mallevitaj okuloj super siaj teleroj, ne
-kuraĝante eĉ eldiri vorton.</p>
-
-<p>Ektremis Serèbrjanij. Antaŭ nelonge li ne volis kredi, aŭdante pri la
-cara krueleco, nuntempe li mem fariĝis atestanto de ĉi tiu terura
-venĝo.</p>
-
-<p>&mdash;Eble min ankaŭ atendas la sama sorto?&mdash;li pensis.</p>
-
-<p>Dume oni forportis la mortinton, kaj la tagmanĝo daŭris,<!-- pagho 54 --> kvazaŭ
-nenio okazis. La harpistoj ludis, la sonoriloj sonoris, la korteganoj
-laŭte interparolis kaj ridis. La servistoj, kiuj ĝis nun surhavis
-velurajn vestojn, nun ekaperis en orŝtofaj kaftanoj. Ĉi tiu ŝanĝado
-de l&rsquo; vesto estis unu el luksaĵoj de l&rsquo; cara tagmanĝo. Oni alportis
-diversajn gelatenojn, plue&mdash;gruojn spicitajn, kokojn peklitajn kun
-zingibro, kokinojn kaj anasinojn senostigitajn, kukumojn. Poste sekvis
-diversaj supoj kaj interalie tri specoj da kokina supo&mdash;blanka, nigra
-kaj safrana. Fine oni alportis tetraojn kun prunoj, anserojn kun milia
-kaĉo kaj tetrojn kun safrano.</p>
-
-<p>Tiam venis tempo de intermanĝo, kaj oni disdonis al la gastoj
-mieltrinkaĵojn&mdash;riban kaj tiel nomatajn princan kaj bojaran&mdash;kaj
-vinojn: alikanton, bastron kaj malvazion<a href="#Footnote46" class="fnanchor">[46]</a>.</p>
-
-<p>La interparolado fariĝis pli laŭta, la ridego aŭdiĝis pli ofte,
-kelkaj jam fariĝis iom ebriaj. Serèbrjanij inter opriĉnikoj ekvidis
-ĉe malproksime staranta tablo la junulon, kiu antaŭ kelkaj horoj estis
-lin savinta. La princo demandis pri li siajn najbarojn, sed la bojaroj
-de zèmŝĉino ne konis la junulon. La juna opriĉniko, kubutapoginte
-sur la tablon, sidis en profunda medito kaj ne partoprenis la komunan
-ĝojadon. La princo jam volis demandi pri lia nomo la preterpasantan
-serviston, sed subite li aŭdis post sia dorso:</p>
-
-<p>&mdash;Princo Nikito! La granda caro donacas al vi vinon!</p>
-
-<p>Serèbrjanij ektremis. Post li staris, kun aroganta rideto sur la lipoj,
-Teòdoro Basmanov, etendante al li pokalon, plenan je vino.</p>
-
-<p>Ne hezitante eĉ unu momenton, la princo salutis la caron kaj eltrinkis
-la tutan vinon.</p>
-
-<p>Ĉiuj rigardis lin kun scivolo, li mem atendis tujan morton kaj tre
-estis mirigita, ne sentante efikon de veneno. Anstataŭ antaŭmorta
-malvarmo agrabla varmeco trakuris lian korpon kaj malaperigis nevolan
-palecon de lia vizaĝo. La vino, donacita de la caro, estis pura malnova
-bastro. Serèbrjanij divenis, ke la caro aŭ pardonis al li la kulpon,
-aŭ eble ankoraŭ nenion scias.</p>
-
-<p>Jam pli ol kvar horojn daŭris la tagmanĝo, tamen finiĝis nur la unua
-duono. La kuiristoj de l&rsquo; caro multe penadis en ĉi tiu tago. Neniam
-antaŭe ili kuiris tiajn bonajn turnrostitajn renojn kaj karasojn kun
-ŝafidviando. Apartan miregon vekis gigantaj fiŝoj, kaptitaj en Blanka
-Maro kaj alsenditaj al la caro el la monaĥejo de Solovkì. La fiŝoj
-estis alvenigitaj vivantaj,<!-- pagho 55 --> en grandegaj bareloj, la vojaĝo daŭris
-kelkajn semajnojn. Ĉi tiuj fiŝoj kuŝis en grandegaj arĝentaj kaj
-oraj pelvoj, kaj ĉiun portis po kelkaj servistoj. Jen kie la kuiristoj
-aperigis sian tutan artecon! La sturgoj kaj sevrugoj estis tiel mirinde
-preparitaj, ke ili similis je kokoj kun disetenditaj flugiloj, je
-flugilhavaj serpentoj kun malfermitaj buŝegoj. Bongustaj estis ankaŭ
-leporoj kun vermiĉelo, kaj la gastoj, kvankam treege sataj, ne
-preterpasigis koturnojn kun bulba saŭco nek alaŭdojn kun ajlo kaj
-safrano.</p>
-
-<p>Fine, laŭ mansigno de l&rsquo; stolniko, oni deprenis de l&rsquo; tabloj salon,
-pipron kaj vinagron, ĉiujn viandojn kaj fiŝojn. La servistoj foriris
-kaj revenis en novaj vestoj. La orŝtofajn kaftanojn ili anstataŭigis
-per someraj kuntuŝoj<a href="#Footnote47" class="fnanchor">[47]</a> el blanka veluro, arĝentbroditaj kaj
-borderitaj per zibelfelo. Ĉi tiu vestaro estis ankoraŭ pli riĉa kaj
-pli bela ol la du unuaj. La servistoj alportis en la ĉambregon figuron
-de Kremlo, faritan el sukero, kvin pudojn pezan, kaj starigis ĝin
-antaŭ la caro. La figuro estis tre arte farita. Dentohavaj muroj,
-turetoj kaj eĉ homoj piedirantaj aŭ rajdantaj estis zorge ellaboritaj.
-Similaj figuroj, nur pli malgrandaj, du-tri pudojn pezaj, ornamis aliajn
-tablojn. Poste oni alportis preskaŭ cent oritajn kaj kolorigitajn
-arbojn, kies branĉoj, anstataŭ fruktoj, estis ŝarĝitaj per mielkukoj
-kaj dolĉaj kukoj. Samtempe aperis sur la tabloj leonoj, agloj kaj aliaj
-birdoj, elfanditaj el sukero. Inter la urbfiguroj kaj la birdoj kuŝis
-montoj da pomoj, beroj kaj nuksoj. Sed neniu jam manĝis fruktojn, ĉiuj
-estis plensatigitaj. Kelkaj gastoj trinkis ankoraŭ siajn pokalojn da
-vino pli pro etiketo ol pro soifo; aliaj dormetis, sin apogante sur la
-tablon; multaj jam kuŝis sub la benkoj, ĉiuj senescepte jam demetis la
-zonojn kaj malbutonumis la kaftanojn. La karaktero de ĉiu gasto
-vidiĝis pli bone.</p>
-
-<p>La caro preskaŭ nenion manĝis. Dum tagmanĝo li multe ŝercis kaj
-bonkore parolis kun siaj najbaroj. Lia vizaĝo ne ŝanĝiĝis ĉe la
-fino de l&rsquo; tagmanĝo. La samon oni povas diri pri Godunòv. Boriso,
-ŝajne, ne preterpasigis bongustan manĝaĵon, nek pokalon da forta
-vino, li estis gaja, amuzis la caron kaj liajn favoratojn per saĝaj
-paroloj, sed ĉiam restis sindetenema. La trajtoj de lia vizaĝo, same
-kiel en komenco de l&rsquo; tagmanĝo, aperigis miksaĵon de saĝeco, konscia
-humileco kaj<!-- pagho 56 --> memfido. Boriso nerimarkite ekridetis, ĵetante rapidan
-rigardon sur la aron da ebriaj kaj dormantaj korteganoj, kaj malestimo
-trakuris liajn lipojn.</p>
-
-<p>La kronprinco Ivano multe manĝis, silentis, aŭskultis kaj de tempo al
-tempo interrompis la parolanton per maldeca aŭ ofenda ŝerco. Plej
-multe li atakis Maluton Skuratov, kvankam Skuratov ne similis la homon,
-kiu tolerus ofendon. Lia eksteraĵo teruris eĉ la plej maltimajn. Lia
-frunto estis mallarĝa kaj kunpremita, la kapharoj komenciĝis de super
-la brovoj, male&mdash;la makzeloj kaj vangostoj estis nekonforme grandaj; la
-kapo havis malgrandan vizaĝon, kaj la nuko similis larĝan kaldronon,
-ankaŭ post la oreloj troviĝis tiaj grandaj elstaraĵoj, ke la oreloj
-ŝajnis enfalintaj. La okuloj de nedifinebla koloro neniun rigardis
-rekte, sed teruro ekposedis tiun, kiu okaze renkontis ĉi tiun malhelan
-rigardon! Ŝajne, neniu grandanima sento, neniu penso, superanta la
-sferon de brutaj instinktoj, povis penetri en ĉi tiun malgrandan
-cerbon, kovritan de dika kranio kaj densaj haregoj. La vizaĝo esprimis
-ion senesperigan kaj nekortuŝeblan. Rigardante Maluton, oni klare
-vidis, ke senrezultate estus serĉi en li iun homsenton. Efektive,
-morale li vivis aparte de ĉiuj homoj, en ilia medio li vivis izolita,
-sen ies amikeco aŭ intimeco; li ne estis plu homo, sed vera cara hundo,
-preta disŝiri ĉiun, kiun montros al li Ivano.</p>
-
-<p>La sola homa sento de Maluto estis, ŝajne, lia amo al la filo, la juna
-Maksimo Skuratov. Sed kia amo? Amo de sovaĝa besto, amo senkonscia,
-kvankam preta al sinoferado. Ĝin pligrandigis la ambicio de Maluto.
-Devenante mem el popolamaso, li multege enviis nobelojn kaj
-altrangulojn, kaj lia celo estis plialtigi almenaŭ siajn posteulojn,
-antaŭ ĉio la amatan sian solan filon. La penso, ke lia Maksimo ĉiam
-restos en okuloj de l&rsquo; popolo pli malalta ol la fieraj bojaroj, milojn
-da kiuj li, Maluto, jam estis ekzekutinta, ĉi tiu penso lin frenezigis.
-Per oro li penadis atingi honorojn, je kiuj li estis senigita pro sia
-deveno, kaj apartan plezuregon li sentis dum ekzekutoj: li sin venĝis
-al la malamegataj bojaroj, li riĉiĝis per ilia havaĵo kaj li sin
-plialtigis en cara favoro, alcelante ankaŭ plialtigi sian amatan filon.
-Sed, krom ĉi tiuj motivoj, la sango mem estis por li necesaĵo kaj
-fonto de plezuro. Multajn li mortigis propramane, kaj la kroniko
-rakontas, ke iufoje, post la ekzekutoj, li propramane dishakadis la
-kadavrojn, ĵetante pecojn al hundoj. Por plenigi la bildon de ĉi tiu
-persono, oni devas aldoni, ke, malgraŭ lia tre limigita intelekto, li,
-kvazaŭ sovaĝa besto, estis treege ruza, dum<!-- pagho 57 --> milito li distingiĝis
-per eksterordinara braveco, en interrilatoj li estis tre suspektema,
-kiel ĉiu sklavo, atinginta ne merititan honoron, kaj neniu tiel longe
-memoris ofendon, kiel Maluto Skuratov.</p>
-
-<p>Tia estis la viro, kiun tiel nesingarde ofendadis la kronprinco.</p>
-
-<p>Specialan kaŭzon havis Ivano Ivànoviĉ por moki Maluton. Maluto,
-turmentata de envio kaj ambicio, de longe soifis bojaran rangon; sed la
-caro, kiu iufoje ankaŭ respektis antikvajn kutimojn, ne deziris
-malhonori la plej altan rusan rangon per la persono de sia malaltranga
-favoratulo kaj ne atentis liajn klopodojn. Tiam Maluto kuraĝis
-rememorigi al Ivano sian deziron. La saman matenon, ĉe la eliro de la
-caro el lia dormoĉambro, Maluto falis teren antaŭ li, elkalkulis
-ĉiujn siajn meritojn kaj petis kiel rekompencon donaci al li bojaran
-ĉapon. Ivano kun pacienco aŭskultis lin ĝis la fino, ekridis kaj
-nomis lin hundo. Kaj nun, dum tagmanĝo, la kronprinco rememorigis al
-Maluto lian nesukcesintan peton. Ne devus li tion fari, se li pli bone
-konus Maluton! Maluto eksilentis kaj fariĝis pli kaj pli pala. Kun
-granda malplezuro la caro konstatis la malamikajn rilatojn inter Maluto
-kaj la kronprinco. Por ŝanĝi la temon, li sin turnis al Vjàzemskij.</p>
-
-<p>&mdash;Afonĉjo,&mdash;li diris duonvoĉe: ĉu longe ankoraŭ vi estos malgaja? Mi
-ne rekonas mian bonan opriĉnikon! Ĉu vin tute formanĝis la amo, la
-malbonega serpento?</p>
-
-<p>&mdash;Vjàzemskij ne estas opriĉniko,&mdash;rimarkigis la kronprinco.&mdash;Li
-sopiras, kvazaŭ juna knabino. Via cara moŝto, ordonu vesti lin per
-sarafano<a href="#Footnote48" class="fnanchor">[48]</a> kaj razigi lian barbon, por ke li similu je Teòdoro
-Basmanov, aŭ ordonu, ke li kantu kune kun harpistoj. Harpo estos por li
-pli konvena ol sabro!</p>
-
-<p>&mdash;Via kronprinca moŝto!&mdash;ekkriis Vjàzemskij: se vi estus kvin jarojn
-pli aĝa kaj ne estus filo de l&rsquo; caro, mi vin elvokus pro tia
-malhonorigo sur placon de Triunuo en Moskvo,&mdash;tie ni mezurus niajn
-fortojn, kaj Dio mem decidus, al kiu konvenas manumi batalilojn, al kiu
-ludi la harpon!</p>
-
-<p>&mdash;Afonĉjo,&mdash;severe ekkriis la caro:&mdash;ne forgesu, antaŭ kiu vi parolas!</p>
-
-<p>&mdash;Granda caro Ivano,&mdash;arogante respondis Vjàzemskij. Se mi ŝajnas al
-vi kulpa, ordonu, ke oni min senkapigu, sed mi ne permesos, ke la
-kronprinco min ofendu!</p>
-
-<p>&mdash;Ne,&mdash;diris per pli mola tono la caro, kiu ĉiam pardonis<!-- pagho 58 --> al
-Vjàzemskij ĉiujn liajn strangaĵojn, ŝatante lian bravecon:&mdash;ne venis
-ankoraŭ tempo dehaki la kapon de Afonĉjo. Li ankoraŭ servu al la
-caro! Aŭskultu, Afonĉjo, mi rakontos al vi fabelon, la saman, kiun la
-pasintan nokton rakontis al mi la blinda Filĉjo. En la glora urbo
-Rostovo, la bela urbo, loĝis brava junulo, Aleĉjo Popoviĉ. Pli ol
-sian vivon li ekamis junan princinon, kies nomon mi forgesis. Sed ŝi
-estis edzino de la maljuna Tugarin Zmejeviĉ kaj, kiom ajn klopodis
-Aleĉjo, ĉiam li ricevis de ŝi rifuzon:&mdash;"mi ne amas vin, junulo, mi
-amas sole mian edzon, mian karan maljunan Zmejeviĉ&rsquo;n".&mdash;"Bone!"&mdash;diris
-Aleĉjo: "vi ankaŭ min estos amanta, mia blanka cignineto". Kun dekdu
-fidelaj servistoj li penetris en la palacon de Zmejeviĉ kaj forportis
-lian junan edzinon.&mdash;"Gloro al vi, bravulo!"&mdash;diris la virino: "ke vi
-povis ne nur min ami, sed ankaŭ min akiri per glavo; kaj pro tio mi vin
-amas pli ol mian vivon, pli ol la lumon, pli ol mian abomenan maljunan
-edzon Zmejeviĉ!"&mdash;Nu, diru, Afonĉjo,&mdash;aldonis la caro, fikse
-rigardante Vjàzemskij&rsquo;n:&mdash;kiel plaĉas al vi la fabelo de l&rsquo; blinda
-Filĉjo?</p>
-
-<p>Avide aŭskultis la princo Vjàzemskij la rakonton de l&rsquo; caro. Enfalis
-ĝi en lian animon, kvazaŭ fajreroj en sekajn garbojn,&mdash;ekflamis pasio
-en lia brusto, ekbrilis la okuloj.</p>
-
-<p>&mdash;Afonĉjo,&mdash;daŭrigis la caro: nun mi forveturas al pilgrimado
-Suzdalon, kaj vi iru Moskvon al bojaro Druĵino Andrèeviĉ Morozov,
-demandu lin pri lia farto, diru, ke mi vin sendis por depreni mian
-malfavoron... Kaj ne forgesu,&mdash;li aldonis plensignife: ne forgesu
-kunpreni, por pli granda honoro, pli multe da opriĉnikoj!</p>
-
-<p>Serèbrjanij bone vidis, kiel ŝanĝiĝis la vizaĝo de Vjàzemskij, kia
-sovaĝa ĝojo ekbrilis en liaj okuloj, sed li ne estis aŭdinta la
-interparoladon de la caro kun princo Vjàzemskij.</p>
-
-<p>Se divenus Nikito Romànoviĉ, kio ĝojigas la princon-opriĉnikon, li
-forgesus pri la ĉeesto de l&rsquo; caro, li deŝirus akran sabron de la muro,
-li dehakus la kapon al Vjàzemskij; pereigus li sendube sian kapon, sed
-ĉi tiun fojon lin savis sonoj de l&rsquo; harpoj, de l&rsquo; preĝejaj sonoriloj
-kaj laŭta interparolado de opriĉnikoj. Li ne sciis, pri kio ĝojis
-Vjàzemskij!</p>
-
-<p>Fine Ivano leviĝis. Ĉiuj korteganoj ekmoviĝis, kvazaŭ abeloj,
-maltrankviligitaj en la abelujo. Kiu nur povis, leviĝis ankaŭ, kaj
-ĉiuj laŭvice aliradis la caron por ricevi de li sekigitajn prunojn,
-kiujn li propramane disdonis al la frataro. En la sama momento tra la
-aro traŝoviĝis opriĉniko, ne partopreninta la festenon, kaj ion
-murmuretis al Maluto Skuratov. Maluto<!-- pagho 59 --> ruĝiĝis, kaj koleron esprimis
-lia vizaĝo. Ĉion rimarkis la akravida caro! Ivano postulis klarigon.</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto!&mdash;ekkriis Maluto: neniam aŭdita ago! Perfido, ribelo
-kontraŭ via cara moŝto!</p>
-
-<p>Ĉe la vorto "perfido" la caro paliĝis, kaj liaj okuloj ekbrilis.</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto!&mdash;daŭrigis Skuratov: antaŭ kelkaj tagoj mi sendis
-revizion en ĉirkaŭaĵon de Moskvo por ekscii, ĉu apudmoskva
-loĝantaro bone gardas vian caran regularon. Subite iu nekonata bojaro
-kun siaj servistoj atakis la reviziistojn. Multajn ili mortigis, kaj
-mian ĉevalserviston ili tute kripligis. Jen li staras post la pordo,
-kruele batita! Ĉu li povas eniri?</p>
-
-<p>Ivano ĉirkaŭrigardis ĉiujn siajn opriĉnikojn kaj sur ĉiuj vizaĝoj
-legis koleron kaj indignon. Tiam liaj trajtoj akceptis esprimon de ia
-stranga plezuro kaj li diris per trankvila voĉo:</p>
-
-<p>&mdash;Li eniru!</p>
-
-<p>Baldaŭ la aro disiĝis, kaj en la ĉambregon eniris Mateo Ĥomjàk kun
-bandaĝita kapo.</p>
-
-
-
-<div class="chapheader" id="chap09">
-<h2>ĈAPITRO IX.</h2>
-
-<p>Juĝa esploro.</p>
-</div>
-
-<p>Ĥomjàk eĉ ne estis lavinta la vizaĝon, male, li intence makulis per
-sango sian bandaĝon kaj siajn vestojn, por ke la caro vidu, kiel kruele
-oni lin batis.</p>
-
-<p>Proksimiĝinte al Ivano, li falis teren kaj surgenue atendis la permeson
-paroli.</p>
-
-<p>Ĉiuj scivole rigardis Ĥomjàk&rsquo;n. Caro la unua rompis la silenton.</p>
-
-<p>&mdash;Kontraŭ kiu vi plendas?&mdash;li demandis: kiel okazis la afero? Rakontu
-de l&rsquo; komenco!</p>
-
-<p>&mdash;Mi mem ne scias, via cara moŝto, kontraŭ kiu mi plendas. La hundo ne
-diris al mi sian nomon! Kaj mi surgenue plendas nun al via cara moŝto,
-ke mi estas batita kaj kripligita de nekonata viro!</p>
-
-<p>La komuna atento plialtiĝis; oni eĉ ne kuraĝis spiri. Ĥomjàk
-daŭrigis:</p>
-
-<p>&mdash;Ni venis, via cara moŝto, kiel reviziistoj, en vilaĝon Medvedevka,
-kaj subite atakis nin malbenitaj nekonatoj. Ili falis sur nin, kiel
-neĝo sur la kapon, trapikis, dishakis unu dekon da viroj, la aliajn
-ligis; kaj ilia bojaro, kanajlo, jam<!-- pagho 60 --> volis nin ĉiujn pendigi, kaj la
-du rabistojn, kiujn ni estis kaptintaj dum revizio, li liberigis.</p>
-
-<p>Eksilentis Ĥomjàk kaj ordigis sian sangmakulitan bandaĝon sur la
-kapo. Nekredema surda murmuro ekaŭdiĝis inter la opriĉnikoj. La
-rakonto ŝajnis nekredinda. La caro ankaŭ dubis.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu la veron vi parolas, amiko?&mdash;li diris, trapikante Ĥomjàk&rsquo;n per
-sia agla rigardo.&mdash;Eble vi estis ebria? Eble bona kruĉo da "brago"<a href="#Footnote49" class="fnanchor">[49]</a>
-sekvigis tiun kripligon?</p>
-
-<p>&mdash;Mi estas preta ĵuri antaŭ kruco, ke mi diras la veron; aŭ, pli
-bone, mi ĵuras per mia kapo!</p>
-
-<p>&mdash;Sed diru do, amiko, kial la nekonata bojaro vin ne pendigis?</p>
-
-<p>&mdash;Kredeble, li ŝanĝis sian intencon, li neniun pendigis, li nur
-ordonis vipi nin ĉiujn.</p>
-
-<p>Murmuro ree trakuris inter la aŭdantaro.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi estis multaj en la taĉmento?</p>
-
-<p>&mdash;Kvindek viroj, mi la kvindekunua.</p>
-
-<p>&mdash;Kaj la liaj?</p>
-
-<p>&mdash;Mi ne volas mensogi,&mdash;ili estis pli malmultenombraj, ĉirkaŭ dudek
-aŭ tridek...</p>
-
-<p>&mdash;Kaj vi permesis, ke oni vin ligu kaj vipu, kvazaŭ vi estus
-virinaĉoj! De kie venis tia timegeco? Ĉu viaj brakoj estis
-paralizitaj? He, vi, bravulo en via angulo, veran ridindaĵon vi
-rakontas! Kiu do estas la bojaro, kiu dum plena tago kuraĝas ataki la
-opriĉnikojn? Neeblaĵo!.. Certe, la bojaroj deziras neniigi la
-opriĉnikojn, sed ili ne kuraĝas! Min ili ankaŭ volonte formanĝus,
-tamen&mdash;okulo vidas, sed lango ne trafas! Aŭskultu, se vi deziras, ke mi
-kredu al vi, diru la nomon de la bojaro, alie konfesu vian mensogon. Kaj
-se vi ne povas ĝin nomi kaj ne konfesos,&mdash;malbone al vi estos, amiko!</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto!&mdash;diris la ĉevalservisto tre firme: Dio scias, ke mi
-diras la veron. Vi povas min ekzekutigi, mi ne timas la morton, mi timas
-la mensogon, estu ĉiuj viaj homoj miaj atestantoj!</p>
-
-<p>Kaj li montris la opriĉnikojn, kvazaŭ alvokante ilin esti atestantoj.
-Subite lia rigardo falis sur Serèbijanij&rsquo;n.</p>
-
-<p>Ne facile estas priskribi, kio fariĝis en la koro de Ĥomjàk. Miregon,
-dubon kaj fine ĝojon, malican ĝojon revidigis en si liaj trajtoj.</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto!&mdash;li ekkriis: se vi deziras scii, kiu nin<!-- pagho 61 --> atakis, kiu
-mortigis la kamaradojn kaj ordonis nin vipi, diru, ke ĉi tiu bojaro
-deklaru sian nomon!</p>
-
-<p>Ĉies okuloj sin turnis al Serèbrjanij. La caro kuntiris siajn
-senharajn brovojn kaj fikse observadis la princon tute senparole. Nikito
-Romànoviĉ staris senmova, trankvila, sed pala.</p>
-
-<p>&mdash;Nikito!&mdash;fine diris la caro, malrapide eldirante ĉiun vorton: venu
-ĉi tien, respondu, ĉu vi konas ĉi tiun homon?</p>
-
-<p>&mdash;Jes, via cara moŝto!</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vere vi estis atakinta lin kaj liajn kunulojn?</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto! Ĉi tiu homo kaj liaj kunuloj mem atakis la
-vilaĝanojn...</p>
-
-<p>Ĥomjàk interrompis la princon. Por pereigi la malamikon, li decidis ne
-indulgi sin mem.</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto!&mdash;li diris: bonvolu ne fidi al la bojaro! Li mensogas!
-Li volas min kalumnii, ĉar mi estas servisto, ĉar mi ne estas
-altrangulo, kaj tiamaniere vi ne ekkonos la veron. Ordonu, via cara
-moŝto, juĝe esplori la aferon, bonvolu demandi miajn kamaradojn aŭ,
-prefere, ordonu nin ambaŭ turmente esplori, kaj vi vidos la veron!</p>
-
-<p>Serèbrjanij rigardis Ĥomjàk&rsquo;n kun malestimo.</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto,&mdash;li diris: mi ne malkonfesas mian agon. Mi atakis ĉi
-tiun homon kaj liajn kamaradojn, mi ordonis ilin vipi...</p>
-
-<p>&mdash;Sufiĉas!&mdash;severe interrompis la caro.&mdash;Respondu: kiam vi ilin atakis,
-ĉu vi sciis, ke ili estas miaj opriĉnikoj?</p>
-
-<p>&mdash;Ne, via cara moŝto!</p>
-
-<p>&mdash;Kaj kiam vi volis ilin pendigi, ili diris al vi, kiu ili estas?</p>
-
-<p>&mdash;Jes, via cara moŝto!</p>
-
-<p>&mdash;Kial do vi ilin ne pendigis?</p>
-
-<p>&mdash;Ĉar mi preferis, ke viaj juĝistoj ilin juĝe esploru!</p>
-
-<p>&mdash;Kial do vi tuj de komenco ne sendis ilin al miaj juĝistoj?</p>
-
-<p>La princo ne sciis, kion diri.</p>
-
-<p>La caro ekzamenis lin per rigardo, penetranta ĝis en la fundon de lia
-animo.</p>
-
-<p>&mdash;Ne pro tio vi ilin ne pendigis, ke vi ekdeziris ilin sendi al miaj
-juĝistoj, sed pro tio, ke ili sin nomis caraj servistoj! Kaj
-vi,&mdash;daŭrigis la caro kun ĉiam kreskanta kolero,&mdash;vi, sciante, ke ili
-estas miaj servistoj, vi ordonis ilin vipi?</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto...</p>
-
-<p>&mdash;Sufiĉe!&mdash;ektondris Ivano.&mdash;La esploro estas finita. Frataro!&mdash;li sin
-turnis al siaj favoratoj: diru, kion meritas la bojaro Nikito? Konigu
-viajn pensojn, mi deziras scii, kion pensas ĉiu el vi!</p><!-- pagho 62 -->
-
-<p>La voĉo de la caro estis firma, sed lia rigardo diris, ke li jam estis
-decidinta en sia koro la sorton de l&rsquo; princo, kaj ke malfeliĉo atendas
-tiun, kies verdikto estos pli malsevera, ol lia.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, diru, homoj!&mdash;li ripetis, plilaŭtigante la voĉon,&mdash;kion meritas
-Nikito?</p>
-
-<p>&mdash;Morton!&mdash;diris la kronprinco.</p>
-
-<p>&mdash;Morton!&mdash;ripetis Maluto, Grjaznòj, pastro Levkij kaj ambaŭ
-Basmanov&rsquo;j.</p>
-
-<p>&mdash;Li do ricevu la morton!&mdash;diris Ivano trankvile,&mdash;ĉar skribite estas:
-kiu levis la glavon, per glavo pereos! Prenu lin!</p>
-
-<p>La princo silente salutis la caron. Kelkaj viroj tuj ĉirkaŭis lin kaj
-elirigis lin el la ĉambrego. Multaj sekvis ilin por vidi la ekzekuton,
-aliaj restis. Malsonora murmuro aŭdiĝis en la ĉambrego. La caro sin
-turnis al la opriĉnikoj. Lia mieno estis solena.</p>
-
-<p>&mdash;Frataro!&mdash;li demandis: ĉu justa estis mia juĝo?</p>
-
-<p>&mdash;Justa, justa! ekaŭdiĝis inter la plej proksimaj opriĉnikoj.</p>
-
-<p>&mdash;Justa, justa!&mdash;ripetadis la pli malproksimaj.</p>
-
-<p>&mdash;Ne justa!&mdash;diris unu sola voĉo.</p>
-
-<p>La opriĉnikoj ekscitiĝis.</p>
-
-<p>&mdash;Kiu diris? Kiu eldiris la vorton? Ne justa estas la juĝo de l&rsquo;
-caro?&mdash;aŭdiĝis ĉie.</p>
-
-<p>Ĉies vizaĝoj esprimis miron, ĉies okuloj ekbrilis per indigno. Nur
-unu, la plej kruela, ne montris koleron. Maluto fariĝis pala, kiel
-morto.</p>
-
-<p>&mdash;Kiu diras, ke ne justa estas mia juĝo?&mdash;demandis Ivano, penante doni
-al siaj trajtoj plej trankvilan esprimon.&mdash;Kiu diris ĉi tion, elpaŝu
-antaŭen!</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto!&mdash;diris Maluto, treege ekscitita: inter viaj fidelaj
-servistoj nun estas multe da ebriaj, multe da tiuj, kiuj parolas, ne
-demandinte sian prudenton! Ne serĉu ĉi tiun drinkulon, via cara
-moŝto! Kiam li estos sobra, li mem ne kredos, ke li tion eldiris en
-ebria stato.</p>
-
-<p>La caro nefideme rigardis Maluton.</p>
-
-<p>&mdash;Sankta paraklisiarĥo!&mdash;li diris, ridetante: de kiam vi fariĝis tiel
-bonkora?</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto!&mdash;daŭrigis Maluto: ne ordonu...</p>
-
-<p>Sed estis jam tro malfrue.</p>
-
-<p>La filo de Maluto jam elpaŝis antaŭen kaj respektplene staris antaŭ
-la caro. Maksimo Skuratov estis la sama opriĉniko, kiu ĵus savis
-Serèbrjanij&rsquo;n de l&rsquo; urso.</p>
-
-<p>&mdash;Ha, Makĉjo, do estas vi, kiu mallaŭdas mian juĝon,&mdash;diris Ivano,
-rigardante kun malbona rideto jen la patron, jen<!-- pagho 63 --> la filon.&mdash;Nu, diru,
-Makĉjo, kial do ne plaĉis al vi mia juĝo?</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto, vi ne ĝis fino aŭskultis la princon Serèbrjanij,
-vi ne permesis al li sin pravigi, vi eĉ ne demandis lin, pro kio li
-volis pendigi Ĥomjàk&rsquo;n.</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto, ne aŭskultu lin,&mdash;petegis Maluto,&mdash;li estas ebria.
-Ĉu vi ne vidas, li estas ebria. Bonvolu lin ne aŭskulti! For,
-drinkulo, jen kiom multe vi drinkis! For, for de ĉi tie!</p>
-
-<p>&mdash;Maksimo drinkis nek vinon, nek mieltrinkaĵon,&mdash;malice rimarkis la
-kronprinco.&mdash;Mi lin observadis la tutan tagmanĝon, li eĉ ne trempis la
-lipharojn!</p>
-
-<p>Maluto ĵetis sur la kronprincon rigardon, kiu estus tremiginta ĉiun
-alian. Sed la kronprinco opiniis sin neatingebla por la venĝo de
-Maluto. La dua filo de Ivano la Terura, la kronprinco Ivano Ivànoviĉ
-posedis preskaŭ ĉiujn malvirtojn de sia patro, kaj la malbonaj
-ekzemploj ĉiam pli kaj pli malaperigis la bonajn trajtojn de lia
-karaktero. La kronprinco jam ne konis kompaton.</p>
-
-<p>&mdash;Jes,&mdash;li ripetis, ridetante: Maksimo nenion drinkis nek manĝis
-hodiaŭ. Li ne ŝatas nian vivmanieron. Abomena estas por li via
-opriĉnino, patro!</p>
-
-<p>Dum li parolis, Boriso Godunòv fikse lin rigardis. Ŝajne, li studis
-lian vizaĝon kaj poste senbrue, ne rimarkite li eliris el la
-manĝoĉambro.</p>
-
-<p>Maluto falis teren antaŭ la caro.</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto! Patro nia, Ivano Vasìljeviĉ!&mdash;li balbutis, kaptante
-la baskojn de l&rsquo; cara supervesto. Hodiaŭ matene mi, malsaĝulo, sovaĝa
-kamparanaĉo, petis vin donaci al mi bojaran rangon. Kie estis mia
-prudento? Kie estis mia homa konscio? Ĉu mi, sklavo malbonodora, indas
-porti bojaran ĉapon? Forgesu, via cara moŝto, pri miaj malsaĝaj
-paroloj, ordonu demeti de mi ĉi-tiun orkovritan kaftanon, ordonu, ke mi
-surmetu bastaĵon,&mdash;nur pardonu al Maksimo lian kulpon! Juna li estas,
-via cara moŝto, juna kaj malsaĝa, li mem ne scias, kion li parolas.
-Sed se vi iun ajn volas ekzekuti, ekzekutu min, por ke mi, malsaĝulo,
-ne permesu al mia filo drinki tiel multe! Permesu, via cara moŝto, ke
-mi suriru la eŝafodon, aŭ ordonu, ke mi mem min tuj mortigu?</p>
-
-<p>Kompatinda fariĝis lia vizaĝo, malesperegon esprimis la trajtoj, kiuj
-ĝis nun nenion rebriligis, krom sentoj de sovaĝa besto.</p>
-
-<p>La caro ekridis.</p>
-
-<p>&mdash;Por kio mi ekzekutos vin aŭ vian filon!&mdash;li diris: Maksimo estas
-prava!</p><!-- pagho 64 -->
-
-<p>&mdash;Kion vi diras, via cara moŝto?&mdash;ekkriis Maluto.&mdash;Kiel Maksimo povas
-esti prava?&mdash;Kaj pro ĝojo kaj mirego li komencis stulte rideti, sed
-baldaŭ ree nebuliĝis lia vizaĝo, ĉar ekŝajnis al li, ke la caro lin
-mokas. Ĉi tiuj rapidaj ŝanĝoj de lia vizaĝo estis tiel ridindaj, ke
-la caro, lin rigardante, ree komencis ridi.</p>
-
-<p>&mdash;Maksimo estas prava,&mdash;li ripetis fine kun tute serioza mieno: mi tro
-rapidis. Neeble estas, ke Serèbrjanij propravole ion entreprenu
-kontraŭ mi. Mi rememoras Nikiton ankoraŭ antaŭ la litova milito. Mi
-ĉiam lin amis, li estis mia bona servisto. Vi, malbenitoj, daŭrigis la
-caro, sin turnante al Grjaznòj kaj Basmanov&rsquo;j,&mdash;vi ĉiam estas kulpaj
-pri tio, ke mi verŝigas la sangon! Ĉu ne sufiĉas por vi niaj
-mortigoj? Nun vi ekdeziris, ke mi pereigu mian fidelan bojaron! Kial vi
-staras tie, sovaĝaj bestoj? Kuru, ĉesigu la ekzekuton! Ne, ne iru,
-estas jam malfrue... Sendube, lia kapo jam estas forhakita. Vi, vi ĉiuj
-pagos al mi por lia sango!</p>
-
-<p>&mdash;Ne estas malfrue, via cara moŝto,&mdash;diris Godunòv, ree enirante la
-ĉambregon.&mdash;Mi ordonis haltigi la ekzekuton. Kompato estas via eco; mi
-scias, ke vi pli ol unu fojon kondamnis la krimulon kaj poste lin
-pardonis. Sed la princo jam metis sian kapon sur la ŝtipon, kaj la
-ekzekutisto sen kaftano staras, suprenvolvinte la manikojn, kaj atendas
-vian caran ordonon.</p>
-
-<p>Sereniĝis la vizaĝo de Ivano.</p>
-
-<p>&mdash;Boriso, li diris,&mdash;iru al mi, mia kara servisto! Vi sola konas mian
-koron. Vi sola scias, ke mi verŝigas la sangon ne pro amuzo, sed por
-ekstermi la perfidon. Vi min ne opinias sangavida! Iru al mi, Boriso
-Teodòroviĉ, mi vin kisos!</p>
-
-<p>Godunòv klinis la kapon. La caro kisis lin.</p>
-
-<p>&mdash;Alproksimiĝu ankaŭ vi, Maksimo, mi donos al vi mian caran manon por
-kisi. Ĉiam diru la veron! Faru same en estonteco! Mi donacas al vi
-zibelajn felojn por pelto!</p>
-
-<p>Maksimo falis teren kaj kisis la manon de l&rsquo; caro.</p>
-
-<p>&mdash;Kiun salajron vi ricevas?&mdash;demandis Ivano.</p>
-
-<p>&mdash;Kutiman salajron de ordinara opriĉniko, via cara moŝto!</p>
-
-<p>&mdash;Mi vin egaligos kun ĉefaj opriĉnikoj. Vi ricevos salajron kaj
-provizon, kiel ĉiuj estroj! Sed, ŝajnas al mi, vi havas ankoraŭ ion
-por diri; diru senĝene, petu, kion vi bezonas!</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto, mi ne meritas vian grandan donacon, mi ne indas
-riĉan vestaron, donu al aliaj, pli altrangaj ol mi! Pri unu nur mi
-petas vin, via cara moŝto! Permesu al mi militiri Litovujon aŭ
-Livonujon, aŭ Rjazanon por batali kontraŭ tataroj!</p><!-- pagho 65 -->
-
-<p>Io simila je suspekto ekaperis en la okuloj de l&rsquo; caro.</p>
-
-<p>&mdash;Kial vi ekdeziris militiri, bravulo? Ĉu tedis al vi nia vivmaniero?</p>
-
-<p>&mdash;Jes, via cara moŝto!</p>
-
-<p>&mdash;Kial do, bravulo?&mdash;demandis Ivano, fikse rigardante Maksimon.</p>
-
-<p>Maluto ne permesis al li respondi.</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto,&mdash;li diris,&mdash;vi vidas, li deziras servi al via cara
-moŝto. Li volonte meritus grivnon<a href="#Footnote50" class="fnanchor">[50]</a> sur ora ĉeneto el la manoj de
-via cara moŝto. Tial li ekdeziris militiri kontraŭ tataroj aŭ
-litovoj! Varmega estas lia sango!</p>
-
-<p>&mdash;Ne por tio li deziras esti forsendita,&mdash;diris la kronprinco: sed por
-ke ĉio fariĝu laŭ lia kaprico, por ke li povu diri al si mem: mi ne
-deziras esti opriĉniko kaj mi ne estos opriĉniko. Estu tiel, kiel mi
-volas, sed ne tiel, kiel volas la caro!</p>
-
-<p>&mdash;Jen kio?&mdash;diris Ivano ironie: vi, Makĉjo, ekdeziris esti pli forta ol
-mi? Kia heroo! Ĉu mi, malfeliĉulo, povas vin venki? Nu, bone, se vi ne
-volas esti opriĉniko, mi vin enskribigos kiel...</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto!&mdash;interrompis lin Maluto: kien ajn vi bonvolus
-enskribigi Maksimon, ĉie li estos preta servi al vi kaj plenumi viajn
-ordonojn. Iru hejmen, Maksimo, jam estas malfrue, diru al la patrino, ke
-ŝi min ne atendu, mi estos okupata en malliberejo: ni faras
-perturmentan esploron de bojaroj Kòliĉev&rsquo;j. Iru, Maksimo, iru!</p>
-
-<p>Maksimo foriris. La caro ordonis enirigi Serèbrjanij&rsquo;n. La opriĉnikoj
-enkondukis lin kun kunligitaj manoj, sen kaftano, en malbutonumita
-ĉemizo. Lin sekvis la ĉefa ekzekutisto Terĉjo, kun suprenvolvitaj
-manikoj, kun brilanta hakilo en la manoj: li ne sciis, ĉu la caro
-pardonas la princon aŭ deziras nur ŝanĝi manieron de l&rsquo; ekzekutado.</p>
-
-<p>&mdash;Iru ĉi tien, princo!&mdash;diris Ivano.&mdash;Miaj servistoj estas tro
-rapidemaj. Ne koleru! Tia estas ilia kutimo; ili ĉiam komencas
-sonorigi, ne eksciinte, kiu festo estas!<a href="#Footnote51" class="fnanchor">[51]</a> Ili forgesis, ke por
-mortigi la homon oni ĉiam trovos la tempon; male, kiam la kapo estas
-forhakita, oni ĝin ne povos alglui al la korpo. Dankon al Boriso! Sen
-li, vi jam estus nun en alia mondo, kaj mi ne havus la eblon iun demandi
-pri Ĥomjàk. Rakontu, pro kio vi lin atakis?</p>
-
-<p>&mdash;Pro tio, via cara moŝto, ke li mem atakis senkulpajn<!-- pagho 66 --> vilaĝanojn.
-Tiam mi ankoraŭ ne sciis, ke li estas via servisto, mi eĉ ne aŭdis
-pri opriĉnino. Mi estis revenanta el Litovujo Moskvon kaj survoje mi
-ekvidis, ke Ĥomjàk kun siaj kamaradoj atakis la vilaĝon kaj mortigis
-la vilaĝanojn.</p>
-
-<p>&mdash;Sed se vi scius, ke ili estas miaj servistoj, ĉu vi ilin estus
-atakinta?</p>
-
-<p>Ivano fikse rigardis la princon. Serèbrjanij meditis momenton.</p>
-
-<p>&mdash;Jes, tiam mi same estus ilin atakinta,&mdash;li respondis simplanime: mi ne
-povus kredi, ke ili mortigas laŭ via ordono.</p>
-
-<p>Ivano fiksis sur Serèbrjanij malhelan rigardon kaj longe silentis. Fine
-li diris:</p>
-
-<p>&mdash;Bone vi respondis, Nikito! Ne por tio mi fondis en Rusujo la
-opriĉninon, ke miaj servistoj mortigu senkulpulojn. Mi ilin destinis,
-por ke ili, kvazaŭ fidelaj hundoj, gardu miajn ŝafojn kontraŭ lupoj
-atakantaj, por ke mi povu respondi dum la Lasta Dia Juĝo tion, kion
-diras la profeto: mi estas kune kun infanoj, kiujn donis al mi Dio! Bone
-vi respondis. Mi diras malkaŝe: vi kaj Boriso, vi solaj ekkonis min.
-Aliaj pensas alimaniere: oni min nomas sangavida, sed oni ne scias, ke,
-verŝante la sangon, mi dronas en larmoj! Sangon ĉiu vidas, ĝi estas
-ruĝa, videbla por ĉiu; sed mian koran ploregon neniu vidas, la
-senkoloraj larmoj falas en mian animon kaj kvazaŭ varmega peĉo
-tramanĝas ĝin, trabruligas ĝin ĝis la fundo! (ĉe tiuj ĉi vortoj la
-caro levis la okulojn supren kun esprimo de profunda ĉagreno). Same
-kiel iam Raĥelo,&mdash;li daŭrigis (kaj la pupiloj de liaj okuloj tute
-malaperis sub la palpebroj). Same kiel iam Raĥelo ploris pri siaj
-infanoj, tiel same mi nun ploras pri miaj malamikoj kaj perfiduloj! Bone
-vi respondis, Nikito! Mi pardonas al vi vian agon. Malligu la manojn de
-l&rsquo; princo, Terĉjo, kaj foriru! Mi vin ne bezonas plu... Ne, atendu
-iomete!</p>
-
-<p>Ivano sin turnis al Ĥomjàk.</p>
-
-<p>&mdash;Respondu!&mdash;li demandis severege: kion vi kuraĝis fari en Medvedevka?</p>
-
-<p>Ĥomjàk strabe ekrigardis Terĉjon, la princon kaj ekgratis al si la
-nukon.</p>
-
-<p>&mdash;Mi iomete tuŝis la vilaĝanojn!&mdash;li respondis, duonarogante,
-duonruze: mi ne malkonfesas, ni estas kulpaj, via cara moŝto, ke ni iom
-maltrankviligis viajn nefavoratojn. La vilaĝo apartenas al bojaro
-Morozov!</p>
-
-<p>La severa mieno de Ivano moliĝis. Li ekridetis.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi estas kontentaj je la vipbatoj de l&rsquo; princo?&mdash;li<!-- pagho 67 -->
-demandis.&mdash;Sufiĉas por vi? Bone, estu tiel, mi pardonas al vi. Iru for,
-Terĉjo, hodiaŭ estas tia tago, en kiu mi vin ne bezonas.</p>
-
-<p>La favoro de l&rsquo; caro al Serèbrjanij vekis murmuron de kontentiĝo inter
-la bojaroj de zèmŝĉino. La akrasentaj oreloj de Ivano aŭdis ĉion,
-kaj lia suspektplena kapo klarigis ĉion laŭ sia propra maniero. Kiam
-Ĥomjàk kaj Terĉjo estis for el la ĉambrego, Ivano fiksis sian
-traigan rigardon sur la bojaroj.</p>
-
-<p>&mdash;Vi, homoj!&mdash;li diris severege: vi ne revu, vidinte ĉi tiun mian
-juĝon, ke mi vin indulgos!</p>
-
-<p>Kaj samtempe en lia malkvieta animo naskiĝis la penso, ke eble ankaŭ
-Serèbrjanij klarigos la pardonon per lia malforteco; li jam bedaŭris
-pri sia bonkoreco kaj deziris korekti sian eraron.</p>
-
-<p>&mdash;Aŭskultu, princo!&mdash;li diris al Serèbrjanij: hodiaŭ mi pardonis vin
-pro viaj veraj paroloj, mi ne reprenos mian pardonon. Sed sciu, ke se vi
-havos iun ajn novan kulpon, mi punos vin ankaŭ por la hodiaŭo. Kaj
-tiam vi, sciante, ke vi estas kulpa, ne kuraĝu forkuri Litovujon aŭ
-Tatarujon, kiel faras aliaj, sed ĵuru al mi tuj, ke kie ajn vi estus,
-vi ĉiam atendos la punon, kiun mi destinos por vi!</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto!&mdash;respondis la princo: mia vivo estas en viaj manoj.
-Min kaŝi de vi ne estas mia kutimo. Mi ĵuras al vi, ke se mi iam estos
-kulpa, mi atendos vian juĝon kaj ne forkuros!</p>
-
-<p>&mdash;Ĵuru antaŭ ĉi tiu kruco!&mdash;gravmiene diris Ivano kaj etendis al
-Serèbrjanij la ornamitan krucon, kiu pendis al lia kolo, kaj samtempe
-ĵetis straban rigardon flanken, kie sidis bojaroj de zèmŝĉino.</p>
-
-<p>Meze de komuna silento oni aŭdis nur la tintadon de la ora ĉeno, kiam
-Ivano ĵetis sur sian bruston la krucifikson, kiun Serèbrjanij, sin
-krucesigninte, estis kisinta.</p>
-
-<p>&mdash;Nun iru!&mdash;diris la caro: kaj preĝu la Sanktan Triunuon kaj ĉiujn
-sanktulojn, ke ili vin gardu kontraŭ nova, eĉ malgranda kulpo! Kaj
-vi,&mdash;li aldonis, rigardante la bojarojn de zèmŝĉino: vi, kiuj aŭdis
-nian kontrakton, ne atendu novan pardonon por Nikito kaj ne provu peti
-min pri li, se li ankoraŭ unu fojon meritos mian koleron!</p>
-
-<p>Tiamaniere la ebleco de lia estonta arbitra ago kontraŭ Serèbrjanij
-fariĝis kvazaŭ lia morala rajto, kio tre kontentigis Ivanon.</p>
-
-<p>&mdash;Nun iru ĉiu al sia ofico! La bojaroj de zèmŝĉino administru<!-- pagho 68 --> la
-prikazojn<a href="#Footnote52" class="fnanchor">[52]</a>, kiel antaŭe, kaj la opriĉnikoj, miaj elektitaj
-servistoj kaj militistoj, ne forgesu vian perkrucan ĵuron kaj ne
-konfuziĝu, ke mi hodiaŭ pardonis al Nikito: ĉar senpartia mi estas
-rilate al ĉiu mia regato!</p>
-
-<p>Oni komencis disiĝi. Ĉiuj iris hejmen, unuj kun teruro, aliaj kun
-malĝojo, kun kolero, kun diversaj esperoj, kelkaj tute simple kun ebria
-bruado en la kapo. La antaŭurbo dronis en mallumo, el super la arbaro
-aperis nova luno. Terura ŝajnis la malluma palaco kun siaj kupoloj,
-siaj akradentaj pezaj muroj. De malproksime ĝi similis kunvolviĝintan
-monstron, pretan salte leviĝi. Unu malfermita fenestro brilis kvazaŭ
-okulo de l&rsquo; monstro: ĝi estis en la dormoĉambro de l&rsquo; caro. Tie
-fervore preĝis Ivano. Li preĝis pri dezirinda paco en Rusujo, li
-petis, ke Dio helpu lin venki perfidon kaj malobeemon, ke Dio lin benu
-plenumi malfacilegan taskon&mdash;egaligon de l&rsquo; fortaj kaj malfortaj, por ke
-en Rusujo neniu estu pli alta ol aliaj, ke ĉiuj estu egalaj, ke li
-sola, la caro, staru super ĉiuj kvazaŭ kverko meze de l&rsquo; kampoj.</p>
-
-<p>La caro preĝis, ĉiumomente falante teren. Lin rigardis tra la fenestro
-la helaj steloj kaj fariĝis malhelaj, kvazaŭ pensante: ha, granda
-caro, Ivano Vasìljeviĉ! Vi grandan agon komencis, ne demandinte nian
-konsilon, kaj ne havos vi sukceson: same kiel ne ekzistas du egalaj
-spikoj en la grenkampo, same kiel ne eble estas egaligi altajn montojn
-kun malgrandaj altaĵoj,&mdash;same estas neeble malaperigi en Rusujo la
-bojaran rangon!</p>
-
-
-
-<div class="chapheader" id="chap10">
-<h2>ĈAPITRO X.</h2>
-
-<p>Patro kaj filo.</p>
-</div>
-
-<p>Estis jam plena nokto, kiam Maluto, fininte perturmentan esploron de
-bojaroj Kòliĉev&rsquo;j, amikoj kaj parencoj de eksigita ĉefepiskopo,
-forlasis malliberejon. Densaj nubegoj, kvazaŭ nigraj<!-- pagho 69 --> montoj, pendis
-super la antaŭurbo kaj antaŭdiris ventegon. En la domo de Maluto ĉiuj
-jam dormis. Maldormis nur Maksimo. Li venis renkonten al la patro.</p>
-
-<p>&mdash;Paĉjo!&mdash;li diris: mi vin atendas, mi volas paroli kun vi.</p>
-
-<p>&mdash;Pri kio?&mdash;demandis Maluto kaj malgraŭvole deturnis siajn okulojn.
-Maluto neniam tremis antaŭ siaj malamikoj, sed en ĉeesto de Maksimo li
-sin sentis ĝenata.</p>
-
-<p>&mdash;Morgaŭ mi forveturos,&mdash;daŭrigis Maksimo:&mdash;adiaŭ, paĉjo!</p>
-
-<p>&mdash;Kien?&mdash;demandis Maluto, kaj ĉi tiun fojon li direktis sian malklaran
-rigardon al Maksimo.</p>
-
-<p>&mdash;Mi ne scias, paĉjo: Rusujo estas granda, kaj por mi ankaŭ troviĝos
-sufiĉe da loko!</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi freneziĝis? Malsaĝulo! Kion vi faris hodiaŭ dum la
-tagmanĝo? Kiel vi kuraĝis kontraŭparoli al la caro? Ĉu vi ne scias,
-kiu li estas, kaj kiu estas vi?</p>
-
-<p>&mdash;Mi scias, paĉjo; kaj mi ankaŭ scias, ke la caro min por ĉi tio
-dankis. Tamen mi ne povas resti.</p>
-
-<p>&mdash;Arogantulo! Kie vi prenis tiun volon? Kio fariĝis al vi hodiaŭ? Kial
-nun forveturi, post kiam la caro vin rekompencis, egaliginte kun la
-opriĉnikestroj? Kial nepre nun forlasi la kortegon?</p>
-
-<p>&mdash;Jam delonge mi suferas ĉi tie, vi jam scias, sed mi ne konfidis al mi
-mem; de infana aĝo ĉiam mi aŭdas, ke la cara volo estas Dia volo, ke
-plej terura peko estas pensi alie ol la caro. Pastro Levkij kaj ĉiuj
-aliaj pastroj de l&rsquo; antaŭurbo ĉiam dum konfeso trovis en mi grandan
-pekon, ĉar mi havas aliajn pensojn, ol vi. Kompreneble, iufoje mi
-komencis dubi, ĉu mi povas sola esti prava kontraŭ ĉiuj? Tial mi
-prokrastis la forveturon kaj mi restis. Sed hodiaŭ,&mdash;daŭrigis Maksimo,
-kaj lia vizaĝo ruĝiĝis,&mdash;hodiaŭ mi konsciis, ke mi estas prava! Kiam
-mi ekaŭdis la rakonton de l&rsquo; princo Serèbrjanij, kiam mi eksciis, ke
-li estas disbatinta vian taĉmenton kaŭze de mortigado kaj rabado, kiam
-poste li ne neis sian pravan agon antaŭ la caro, sed kvazaŭ martiro
-estis preta morti pro ĝi, tiam ekbatis mia koro kunsente kun li kiel
-neniam antaŭe, kaj finiĝis miaj duboj, kaj mi tute klare ekvidis, ke
-ne viaflanke estas la vero!</p>
-
-<p>&mdash;Jen kiu igis vin perdi prudenton!&mdash;ekkriis Maluto, kiu jam antaŭe
-koleris kontraŭ Serèbrjanij:&mdash;jen kiu estas nia malamiko! Se li iam
-estos en miaj manoj, li mortos ne per facila morto, hundo, mi tion
-ĵuras!</p>
-
-<p>&mdash;Dio gardu lin kontraŭ vi!&mdash;diris Maksimo, farante signon de
-kruco.&mdash;Ne permesu Dio, ke vi neniigu ĉion bonan en Rusujo!<!-- pagho 70 -->
-Jes,&mdash;daŭrigis en ekstazo la filo de Maluto:&mdash;tuj kiam mi ekvidis la
-princon, mi komprenis, kiel bone estus ne disiĝi de li, kaj mi
-ekdeziris lin peti, ke li min kunprenu, sed mi hontis antaŭ li: miaj
-okuloj ne rigardos lin, ĝis kiam mi demetos ĉi tiun vestaron!</p>
-
-<p>Dume Maluto aŭskultis la filon, du sentoj batalis en lia animo. Li
-deziris insulti Maksimon, piedbati la teron kaj per minacoj obeigi la
-filon, sed nevola respekto detenis lian koleron. Instinkte li komprenis,
-ke la minacoj nuntempe ne havos sukceson, kaj li komencis serĉi en sia
-malnobla animo aliajn rimedojn por deteni la filon.</p>
-
-<p>&mdash;Makĉjo!&mdash;li diris petegante, penante mildigi sian sovaĝan vizaĝon:
-ne ĝustatempe vi elpensis forveturi! Via hodiaŭa parolado plaĉis al
-la caro. Kvankam vi multe timigis min per via elpaŝo, sed certe nin
-gardas niaj sanktuloj, kaj moliĝis la koro de nia caro. Anstataŭ vin
-ekzekutigi, li vin rekompencis, pligrandigis vian salajron kaj eĉ
-donacis al vi zibelfelan pelton. Kiel rapide vi nun povas superiĝi!
-Klarigu do al mi, mi petas, kial vi ne ŝatas ĉi tiean vivon?</p>
-
-<p>Maksimo sin ĵetis al la piedoj de l&rsquo; patro.</p>
-
-<p>&mdash;Mi ne ŝatas ĉi tiean vivon, ne, paĉjo, mi ne povas ŝati! Neeble
-estas por mi resti hejme! Mi ne povas plu aŭdi ĝemojn kaj ploregojn
-dum la tuta tago, mi ne povas vidi, ke mia patro...</p>
-
-<p>Maksimo haltis.</p>
-
-<p>&mdash;Nu?&mdash;demandis Maluto.</p>
-
-<p>&mdash;Ke mia patro estas ekzekutisto!&mdash;eldiris Maksimo kaj mallevis la
-okulojn, kvazaŭ timigita, ke li diris tiajn vortojn pri sia patro.</p>
-
-<p>Sed Maluton ne konfuzis ĉi tiu alnomo.</p>
-
-<p>&mdash;Ekzistas diversaj ekzekutistoj!&mdash;li respondis.&mdash;Same kiel en ĉiu
-ofico ekzistas simpluloj kaj estroj, tiel same unu ekzekutisto mortigas
-simplajn ŝtelistojn, alia&mdash;bojarojn, kiuj subfosas la caran tronon kaj
-intencas ŝanceli la tutan landon. Rabistojn mi ne mortigas; mia hakilo
-forhakas nur kapojn de bojaroj-perfiduloj!</p>
-
-<p>&mdash;Silentu, patro!&mdash;diris Maksimo, leviĝante: ne turmentu mian koron per
-viaj paroloj! Kiu el tiuj, kiujn vi pereigis, intencis ion kontraŭ la
-caro? Kiu el ili ribeligis la landon? Ne pro iuj kulpoj, sed pro via
-malico vi forhakas bojarajn kapojn! Sen vi la caro ne estus tiel kruela.
-Sed vi elserĉas perfidon, vi per turmentegoj eligas denuncojn. Vi,
-patro, vi estas kulpa pri sangverŝado! Ne, patro, ne kolerigu Dion, ne
-kalumniu la<!-- pagho 71 --> bojarojn, sed diru tute sincere, ke vi intencas radike
-ekstermi la bojaran genton!</p>
-
-<p>&mdash;Kial vi ilin defendas?&mdash;diris Maluto kun malbona rideto.&mdash;Ĉu vin tre
-ĝojigas, ke, kiel ajn vi estu bela, gracia, vi tamen restos ilia
-subulo? Kaj kial vi ne povas esti ilia egalulo? Kio igas ilin tiel
-fieriĝi antaŭ vi? Ĉu Dio skulptis ilin el alia argilo? Se ili
-fieriĝas per sia riĉeco, tiam atendu do, sinjoroj! La caro ne forgesas
-siajn fidelajn servistojn; kaj kiam estos ekzekutitaj la bojaroj
-Kòliĉev&rsquo;j, ilia riĉaĵo venos ne al iu alia, ol al ni. Multe da
-penadoj mi havas kun ili en la turmentejo, fortegaj estas la hundoj, mi
-devas konfesi!</p>
-
-<p>Malbona sento ekbolis en la koro de Maluto, sed, ĉar li ankoraŭ ne
-perdis la esperon konvinki Maksimon, li nur kurbigis sian buŝon por
-afabla rideto. Ne konvena al li estis ĉi tiu rideto, kaj teruron
-eksentis Maksimo, ĝin ekvidinte. Maluto ne rimarkis ĉi tiun efekton.</p>
-
-<p>&mdash;Makĉjo!&mdash;li diris: por kiu do mi ŝparis monon? Por kiu mi laboras,
-mi penas? Ne forlasu min, restu ĉe mi! Vi ankoraŭ estas juna, vi ne
-taŭgas ankoraŭ kiel militisto. Ne foriru. Memoru, ke mi estas via
-patro! Kiam mi ekrigardas vin, sereniĝas mia animo, kvazaŭ la caro mem
-estus min laŭdinta aŭ estus donanta al mi sian manon por kisi, kaj se
-vin iu ofendas, mi sentas, ke mi povus lin formanĝi tute vivantan!</p>
-
-<p>Maksimo silentis. Maluto penadis fari sian vizaĝon plej afabla.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi min tute ne amas, Makĉjo? Ĉu neniu amsento estas en via koro
-al mi?</p>
-
-<p>&mdash;Neniu, patro!</p>
-
-<p>Maluto apenaŭ detenis sian indignon.</p>
-
-<p>&mdash;Kion do diros la caro, eksciinte pri via forveturo? Li nepre pensos,
-ke vi forkuris pro li!</p>
-
-<p>&mdash;Ĝi estos la vero, patro. Mi sentas teruron. Mi scias, ke Dio ordonas
-ami la caron, sed kiam mi vidas liajn agojn, turniĝas mia tuta interno.
-Mi deziras ami, sed la fortoj mankas. Kiam mi estos for, kiam mi ne
-havos sangon de senkulpuloj antaŭ la okuloj, tiam eble, dank&rsquo; al Dio,
-mi ree ekamos la caron. Kaj se mi ne sukcesos lin ekami, mi tamen povos
-servi al li, sed nur ne kiel opriĉniko.</p>
-
-<p>&mdash;Kaj via patrinjo?&mdash;diris Maluto, uzante la lastan rimedon.&mdash;Ŝi ne
-postvivos tian ĉagrenon! Vi mortigos la maljunulinon. Vi ja scias, ke
-ŝi estas malsaneta, malfeliĉulino!</p>
-
-<p>&mdash;Dio kompatema ne lasos mian patrinjon!&mdash;respondis Maksimo kun profunda
-ekspiro:&mdash;ŝi senkulpigos min!</p><!-- pagho 72 -->
-
-<p>Maluto komencis grandpaŝe iri tien kaj reen. Post iom da tempo li
-haltis antaŭ Maksimo. La afabla mieno, kiun li ŝajnige ĝis nun estis
-montranta, tute malaperis. Lia maldelikata vizaĝo esprimis nur
-nevenkeblan volon.</p>
-
-<p>&mdash;Aŭskultu, suĉulo!&mdash;li diris, ŝanĝante la voĉon kaj
-parolmanieron.&mdash;Ĝis nun mi petis vin, nun mi jen kion diros al vi: mi
-ne benas vian forveturon. Mi ne permesas, ke vi foriru. Sed se vi ne
-ĉesos paroli pri tio, mi morgaŭ ordonos al vi propramane ekzekuti la
-carajn malamikojn. Eble, kiam vi mem sangkovros viajn manojn, vi ne
-estos plu tia blankmanulo, kaj la patro ne estos al vi abomena!</p>
-
-<p>Paliĝis Maksimo, sed ne diris eĉ unu vorton. Li konis la fortan
-karakteron de Gregoro Lukìĉ, li sciis, ke ne facile estas rompi la
-volon de l&rsquo; patro.</p>
-
-<p>&mdash;Tro multe mi parolis kun vi!&mdash;daŭrigis Maluto.&mdash;Baldaŭ estos
-noktomezo, mi devas rapidi al la caro por redoni la ŝlosilojn de l&rsquo;
-malliberejo. Jen pluvo komenciĝas, donu al mi terlikon!<a href="#Footnote53" class="fnanchor">[53]</a> Kia
-bravulo! Mi volas foriri, mi ne volas resti... Kion ankoraŭ volas via
-moŝto? Se oni donus al vi liberecon, vi eble min aliformigus laŭ via
-bontrovo? Ne, bravulo, tro frue vi disetendis la flugilojn! Ne sole
-viajn similulojn mi sciis kvietigi. Mi vin instruos, kiel oni devas obei
-al la patro! Ha, kia vetero! Donu al mi la ĉapon! Kiaj fulmoj! La
-ĉielo kvazaŭ fendiĝas! kvazaŭ la antaŭurbo jam brulas! Fermu la
-fenestron kaj iru dormi; kredeble, ĝis mateno vi elĵetos el la kapo
-malsaĝajn pensojn. Kaj vian Serèbrjanij&rsquo;n mi havos en miaj manoj! Mi
-rememorigos al li ĉion!</p>
-
-<p>Maluto eliris. Restinte sola, Maksimo komencis mediti. Ĉio silentis en
-la domo; nur ekstere bruadis la fulmotondro kaj de tempo al tempo la
-vento, penetrante en la ĉambron tra la fenestro, balancis la ĉenojn,
-pendantajn al la muro, kaj tiamaniere, tuŝante unu la alian, ili sonis
-per malica fera sonado. Maksimo atingis la ŝtuparon, kondukantan en la
-supran etaĝon, al la ĉambro de lia patrino. Li sin klinis kaj komencis
-aŭskulti. Ĉio silentis ankaŭ tie supre. Maksimo singarde supreniris
-la krutajn ŝtupojn kaj haltis antaŭ la pordo, post kiu dormis lia
-patrino.</p>
-
-<p>&mdash;Dio mia!&mdash;li diris al si mem.&mdash;Vi vidas mian koron, Vi konas miajn
-pensojn. Vi scias, ho, Sinjoro, ke ne pro fiereco, ne pro obstineco mi
-malobeas al la patro! Pardonu al mi, Dio, ke mi ne plenumas vian sanktan
-ordonon! Kaj vi ankaŭ,<!-- pagho 73 --> panjo mia, pardonu al mi! Mi vin forlasas sen
-via scio, mi forveturas sen via beno; mi scias, panjo, ke mi disŝiras
-vian koron, sed alie mi ne povus foriri! Adiaŭ, bona, kara panjo, vi
-min ne vidos plu!</p>
-
-<p>Maksimo falis teren kaj kisis la sojlon de l&rsquo; ĉambro. Poste li kelkfoje
-signadis sin kruce, malsupreniris la ŝtuparon kaj eliris eksteren. La
-pluvo falis, kvazaŭ kolerante kontraŭ la tuta mondo. Neniu estis en la
-korto. Maksimo iris en la stalon, ĉevalservistoj ĉiuj dormis. Li mem
-elstaligis sian favoratan ĉevalon kaj selis ĝin. Granda hundo,
-alĉenigita ĉe la eniro, elgrimpis el sia dometo kaj komencis boji kaj
-sin ĵeti, kvazaŭ antaŭsentante lian foriron. Ĝi estis vilhara hundo
-el la speco de ŝafistaj luphundoj. Ĝia longa kaj malmola griz-bruna
-hararo senorde kovris ĝian nigran buŝegon, kaj preskaŭ ne videblaj
-restis ĝiaj saĝaj okuloj.</p>
-
-<p>Maksimo karesis la hundon, ĝi metis siajn nigrajn manegojn sur liajn
-ŝultrojn kaj lekis lian vizaĝon.</p>
-
-<p>&mdash;Adiaŭ, Bujano,&mdash;diris Maksimo: gardu nian domon, fidele servu al
-patrinjo!</p>
-
-<p>Li malfermis la pordegon, surseliĝis kaj ekgalopis for el la patra
-domo.</p>
-
-<p>Li ankoraŭ ne atingis la remparon, kiam li ekaŭdis laŭtan bojadon kaj
-rimarkis Bujanon, kiu saltadis antaŭ li, ĝojante, ke ĝi prosperis
-rompi la ĉenon kaj ke ĝi nun povas akompani sian mastron.</p>
-
-
-
-<div class="chapheader" id="chap11">
-<h2>ĈAPITRO XI.</h2>
-
-<p>Nokta procesio.</p>
-</div>
-
-<p>Dum Maluto parolis kun la filo, la caro preĝis. Ŝvito jam gutis de sur
-lia vizaĝo; la bluaj makuloj sur lia alta frunto, postsignoj de multaj
-antaŭaj dumpreĝaj ĝisteraj salutoj, ree plividebliĝis, ĉar multe da
-tiaj salutoj li hodiaŭ ree faris; subite li aŭdis en la ĉambro iun
-brueton, rigardis posten kaj ekvidis sian nutristinon Onùfrievna.</p>
-
-<p>Tre maljuna estis lia nutristino. Ŝi servis en la cara palaco jam de
-longe. Granda princo Bazilo Ivànoviĉ, patro de Ivano, prenis ŝin kiel
-servistinon por sia edzino Heleno Glìnskaja; ŝi ĉeestis ĉe naskiĝo
-de Ivano Vasìljeviĉ; la mortanta patro benis lin, infanon, en la
-brakoj de Onùfrievna. Oni rakontis pri Onùfrievna, ke ŝi multon
-scias, kion neniu eĉ suspektas. Dum infanjaroj de l&rsquo; caro Ivano liaj
-parencoj, bojaroj Glìnskij&rsquo;j<!-- pagho 74 --> timis ŝin; aliaj bojaraj familioj,
-Ŝujskij&rsquo;j kaj Belskij&rsquo;j ĉiam penis akiri ŝian favoron.</p>
-
-<p>Multon misteran divenis Onùfrievna per sorĉarto kaj neniam ŝi eraris.
-Dum plej glora epoko de princo Telepnèv,&mdash;kiam Ivano estis
-kvarjara,&mdash;ŝi antaŭdiris al la princo permalsatan morton. Ĉi tio
-efektiviĝis. Multaj jaroj pasis de tiam, sed ĝis nun la maljunuloj
-rememoras tiun antaŭdiron.</p>
-
-<p>Nuntempe Onùfrievna, maljunulino preskaŭ centjara, estis duone
-kurbigita; la haŭto de ŝia vizaĝo havis tiom multe da sulkoj, ke ĝi
-similis je arba ŝelo, kaj same kiel la ŝelon kovras maldensa musko,
-ŝian mentonon kovris grizaj harflokoj. Jam de longe ŝi perdis ĉiujn
-dentojn, la okuloj ŝajne nenion povis vidi, la kapo konvulsie
-balanciĝis.</p>
-
-<p>Onùfrievna sin apogis sur bastono. Longe ŝi staris kaj rigardis
-Ivanon, movante siajn flavajn lipojn, kvazaŭ ŝi ion maĉadis aŭ
-murmuradis.</p>
-
-<p>&mdash;Nu!&mdash;ŝi fine diris per raŭka, tremetanta voĉo: vi preĝas, karulo?
-Preĝu, preĝu, Ivano Vasìljeviĉ! Multe da preĝado vi ankoraŭ
-bezonas! Se vi havus nur pasintajn pekojn, Dio kompatema certe pardonus
-vin! Sed vi ĉiutage faras novajn pekojn, ĉiutage vi pekas eĉ pli ol
-unu fojon!</p>
-
-<p>&mdash;Ĉesu, Onùfrievna!&mdash;diris la caro, sin levante: vi mem ne scias, kion
-vi parolas.</p>
-
-<p>&mdash;Mi ne scias? Ĉu mi estas freneza? Ne, ne!</p>
-
-<p>Kaj la senvivaj okuloj de l&rsquo; maljunulino tuj ekbrilis.</p>
-
-<p>&mdash;Kion vi faris hodiaŭ dum tagmanĝo? Pro kio vi venenis la bojaron? Vi
-estas supozanta, ke mi nenion scias? Jes? Ne sulkigu la brovojn! Atendu,
-Ivano: venos la horo de via morto, atendu! Tiam alkroĉiĝos al vi ĉiuj
-viaj pekoj, kvazaŭ mil miloj da pudoj<a href="#Footnote54" class="fnanchor">[54]</a>, ili fortrenos vin ĝis sur
-la fundon de l&rsquo; infero, kaj tie la diabloj per hokegoj turmentos vin!</p>
-
-<p>La maljunulino ree komencis maĉadi, plena je indigno. Fervora preĝado
-estis preparinta la caron al pieco. La ekscitita imago jam pli ol unu
-fojon montris al li bildon de estonta puno, sed lia granda volo venkis
-la teruron de postmortaj suferoj. Ivano penadis sin certigi, ke ĉi tiu
-teruro kaj eĉ riproĉoj de la konscienco estis kaŭzataj en lia animo
-de la diablo, kiu celas malhelpi lin, la sanktoleitan caron, en liaj
-altcelaj taskoj. Al diabla ruzeco la caro kontraŭstarigis la preĝon;
-sed ne malofte li perdis la fortojn sub la kruela atako de sia imago.
-Tiam malespero ekposedis lin. Lia maljusteco tiam<!-- pagho 75 --> aperis al li tute
-nevualita, kaj antaŭ liaj okuloj estis malfermataj teruraj
-profundegaĵoj de l&rsquo; infero. Sed ne longe daŭris tio. Baldaŭ Ivano jam
-ree mallaŭdis sian kuraĝmankon. Plena je kolero kontraŭ si kaj la
-diablo, li, spite la riproĉoj de sia konscienco, intence verŝis la
-sangon, kaj neniam antaŭe lia krueleco atingis tian forton, kiel en
-epokoj, sekvantaj ĉi tiujn momentojn de nevola senforteco.</p>
-
-<p>Nuntempe la penso pri infero, vivigita de venanta fulmotondro kaj de
-profeta voĉo de Onùfrievna, trapenetris lian tutan korpon, kiu febre
-tremis. Li sidiĝis sur liton. Liaj dentoj interfrapadis.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, karulo?&mdash;diris Onùfrievna, mildigante sian voĉon: kio okazis al
-vi? Ĉu vi malsaniĝis? Sendube? Jen kiel mi vin ektimigis! Negravaĵo,
-karulo mia, konsolu vin, trankviliĝu. Kvankam grandegaj estas viaj
-pekoj, sed boneco de Dio estas multe pli granda! Nur pentofaru kaj plu
-ne peku. Mi preĝas por vi, mi preĝas ĉiam, tage kaj nokte mi preĝas
-por viaj pekoj, kaj nun mi preĝos ankoraŭ pli multe! Volonte mi
-konsentus mem iri en inferon, por ke vi trafu en paradizon! Tial mi
-preĝas kaj preĝas!</p>
-
-<p>Ivano ekrigardis sian nutristinon: ŝi kvazaŭ ridetis, sed malafabla
-estis la rideto sur ŝia severa vizaĝo.</p>
-
-<p>&mdash;Dankon, Onùfrievna, dankon; mi sentas min pli bone, iru kun Dio!</p>
-
-<p>&mdash;Pli bone? Kiam oni konsolas vin, vi tuj perdas la timon. Vi jam min
-volas forpeli: iru kun Dio! Ne, karulo, ne tro esperu Dian paciencon!
-Dio mem perdos paciencon pro vi, pekulo! Dio forrifuzos vin, kaj diablo
-ĝojigita tuj eniros vian animon! Nu, bone, ne tremu do! Ĉu vi volas,
-ke mi faru por vi "zbiteno"&rsquo;n?<a href="#Footnote55" class="fnanchor">[55]</a> Vi trinkos, karulo? Via mortinta
-patro trinkis zbitenon ĉiuvespere kaj via panjo&mdash;Dio pacigu ŝian
-animon!&mdash;ankaŭ ŝatis zbitenon. Malbenitaj Ŝujskij&rsquo;j eĉ venenis ŝin
-per zbiteno!</p>
-
-<p>La maljunulino kvazaŭ ekdormetis. Ŝiaj okuloj estingiĝis; ŝi ree
-komencis movi la lipojn, senĉese balancante la kapon.</p>
-
-<p>Subite iu frapis la fenestron. La caro ektremis. La maljunulino per
-tremanta mano faris signon de kruco.</p>
-
-<p>&mdash;Jen!&mdash;ŝi diris: jam pluvas. Kaj fulmoj brilas! Jen tondras, gardu nin
-Dio!</p>
-
-<p>La fulmotondro plifortiĝis ĉiam pli, kaj baldaŭ ĝiaj eksplodoj<!-- pagho 76 -->
-sekvis unu la alian seninterrompe. Ĉe ĉiu tondrobato Ivano tremetis.</p>
-
-<p>&mdash;Jen kia frosttremado, karulo! Atendu iomete, mi kuirigos por vi
-zbitenon!</p>
-
-<p>&mdash;Ne, ne estas bezone, Onùfrievna, mi ne malsaniĝis.</p>
-
-<p>&mdash;Ne malsaniĝis? Sed via vizaĝo estas tute pala! Enlitiĝu, karulo,
-enlitiĝu, mi kovros vin per litkovrilo. Kia lito! Nudaj tabuloj! Por
-kio? Ĉu ĝi decas al la caro? Ĉu monaĥo vi estas?</p>
-
-<p>Ivano ne respondis. Li atente ion aŭskultis.</p>
-
-<p>&mdash;Onùfrievna!&mdash;subite li ekkriis terurite: kiu estas en la vestiblo? Mi
-aŭdas ies paŝojn!</p>
-
-<p>&mdash;Kristo vin benu, karulo! kiu povas tie esti? Ĝi nur ŝajnas al vi!</p>
-
-<p>&mdash;Iu venas, venas! Venas ĉi tien! Rigardu, Onùfrievna!</p>
-
-<p>La maljunulino malfermis la pordon. Malvarma vento eniris la ĉambron.
-Post la pordo staris Maluto.</p>
-
-<p>&mdash;Kiu venas?&mdash;demandis la caro kaj salte leviĝis.</p>
-
-<p>&mdash;Jen, via flavruĝa hundo!&mdash;respondis la nutristino kolertone,
-rigardante Maluton.&mdash;Greĉjo Skuratov, kiel vi nin ektimigis, malbenito!</p>
-
-<p>&mdash;Lukìĉ?&mdash;diris la caro, ĝojigita ĉe la vido de sia favorato: estu
-la bonvenanto! De kie vi venas?</p>
-
-<p>&mdash;El la malliberejo, via cara moŝto: mi faris esploron. Nun mi alportas
-al vi la ŝlosilojn!</p>
-
-<p>Maluto profunde salutis la caron kaj strabe ekrigardis la nutristinon.</p>
-
-<p>&mdash;Ŝlosiloj!&mdash;ekmurmuretis la maljunulino: atendu iom, oni vin bruligos
-per brulruĝigitaj ŝlosiloj en postmorta vivo, vin, la diablon! Vera
-diablo, je Dio! Eĉ la vizaĝo similas la diablon! Vi neniel evitos
-eternan fajron! Jes, Greĉjo, vi nepre lekos varmegajn patojn pro ĉiuj
-viaj nunaj kalumnioj! Vi nepre bolos en brulanta peĉo, jes, nepre,
-nepre, kredu al mi!</p>
-
-<p>La fulmo eklumigis la minacantan maljunulinon, kaj terura ŝi estis kun
-levita bastono, kun brilantaj okuloj.</p>
-
-<p>Maluto mem iom ektimis; sed Ivanon kuraĝigis la ĉeesto de lia
-favorato.</p>
-
-<p>&mdash;Ne aŭskultu ŝin, Lukìĉ, li diris:&mdash;faru vian devon, ne aŭskultu
-virinaĉan paroladon! Nu, iru, maljuna malsaĝulino, lasu nin!</p>
-
-<p>Ŝiaj okuloj ree ekbrilis.</p>
-
-<p>&mdash;Maljuna malsaĝulino?&mdash;ŝi ripetis: por vi mi nun estas maljuna
-malsaĝulino? Atendu, vi ekmemoros min post la morto, vi ambaŭ min
-ekmemoros! Ĉiuj viaj kunuloj, Ivaĉjo, ĉiuj ricevos<!-- pagho 77 --> sian punon,
-ricevos en ĉi tiu vivo, ĉiuj, Grjaznòj, kaj Basmanov, kaj
-Vjàzemskij, ĉiu ricevos konforme al siaj agoj, sed jen ĉi tiu,&mdash;ŝi
-daŭrigis, montrante Maluton per bastono: ĉi tiu ne ricevos sian punon:
-ne ekzistas en nia mondo suferoj, indaj je li; liaj suferoj estos en la
-fundo de l&rsquo; infero, tie estas lia loko, tie la diabloj lin atendas kaj
-ĝojos pri lia alveno! Vi ankaŭ tie havas lokon, Ivaĉjo, varmegan,
-varmegan lokon!</p>
-
-<p>La maljunulino eliris, kun bruo ŝovante la piedojn kaj frapante per
-bastono.</p>
-
-<p>Ivano estis pala. Maluto eĉ unu vorton ne diris. Sufiĉe longe daŭris
-la silento.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, Lukìĉ!&mdash;demandis la caro: ĉu konfesas la bojaroj Kòliĉev&rsquo;j?</p>
-
-<p>&mdash;Ne, ankoraŭ ne, via cara moŝto. Sed mi ilin igos konfesi, ili nepre
-konfesos.</p>
-
-<p>Ivano deziris ekscii ĉiujn detalojn de l&rsquo; esploro. La rakonto de Maluto
-ŝanĝis la direkton de liaj pensoj.</p>
-
-<p>Ekŝajnis al la caro, ke li povas ekdormi. Li forsendis Maluton,
-enlitiĝis kaj ekdormetis.</p>
-
-<p>Li vekiĝis kvazaŭ pro subita ekskuo.</p>
-
-<p>La ĉambro estis iomete lumigata per lampetoj, brulantaj antaŭ sanktaj
-pentraĵoj. La lunaj radioj, penetrantaj tra malgranda fenestro, ludis
-sur pentritaj kaheloj de l&rsquo; forno. Post la forno ĉirpis grilo. Muso ie
-mordetis lignaĵon.</p>
-
-<p>Meze de ĉi tiu silento Ivano ree eksentis teruron.</p>
-
-<p>Subite ŝajnis al li, ke leviĝas planka tabulo kaj el sub ĝi rigardas
-lin la hodiaŭ venenita bojaro.</p>
-
-<p>Ivano ofte havis samajn halucinaciojn. Li tion klarigis per diabla
-sorĉaĵo. Por foririgi la fantomon, li faris signon de kruco.</p>
-
-<p>Sed la fantomo ne malaperis, kiel iufoje. La mortinta bojaro daŭre
-malafable lin rigardis. La okuloj de l&rsquo; maljunulo, lia blua vizaĝo
-havis la saman aspekton, kiel dum tagmanĝo, post kiam li estis
-trinkinta la senditan de l&rsquo; caro pokalon.</p>
-
-<p>&mdash;Ree sorĉaĵo?&mdash;pensis la caro: sed mi ne cedos al la diablaj
-artifikoj, mi venkos la diablan ruzecon! Ke Dio reviviĝu kaj ke estu
-venkitaj liaj malamikoj!</p>
-
-<p>La mortinto malrapide leviĝis el sub la planko kaj alproksimiĝis
-Ivanon.</p>
-
-<p>Ivano deziris ekkrii, sed ne povis. En liaj oreloj zumis.</p>
-
-<p>La mortinto kliniĝis super la caro.</p>
-
-<p>&mdash;Estu sana, Ivano!&mdash;diris raŭka nehoma voĉo: mi vin salutas, vin, kiu
-mortigis min senkulpan!</p><!-- pagho 78 -->
-
-<p>Ĉi tiuj vortoj resonis en la fundo de l&rsquo; koro de Ivano. Li ne sciis,
-ĉu la fantomo eldiris ĝin aŭ lia propra penso aperis en la formo de
-aŭdeblaj sonoj.</p>
-
-<p>Sed jen leviĝis alia planka tabulo; el sub ĝi montriĝis la vizaĝo de
-okolniĉij Danilo Adaŝev, ekzekutita de Ivano antaŭ kvar jaroj.</p>
-
-<p>Adaŝev ankaŭ leviĝis el sub la planko, salutis la caron kaj diris:</p>
-
-<p>&mdash;Estu sana, Ivano! Mi vin salutas, vin, kiu min ekzekutis senkulpan!</p>
-
-<p>Post Adaŝev aperis bojarino Mario, ekzekutita kune kun siaj infanoj.
-Ŝi leviĝis el sub la planko, akompanata de kvin siaj filoj. Ĉiuj
-salutis la caron kaj ĉiu diris:</p>
-
-<p>&mdash;Estu sana, Ivano! Mi salutas vin!</p>
-
-<p>Poste montriĝis: princo Kurljatev, princo Obolenskij, Nikito
-Ŝeremetjev kaj aliaj bojaroj, mortigitaj kaj ekzekutitaj de l&rsquo; caro
-Ivano.</p>
-
-<p>La ĉambro pleniĝis je mortintoj. Ili ĉiuj profunde salutis la caron,
-ĉiuj diris:</p>
-
-<p>&mdash;Estu sana, Ivano! Estu sana! Ni vin salutas!</p>
-
-<p>Jen leviĝis monaĥoj, maljunuloj, monaĥinoj, ĉiuj nigrevestitaj,
-ĉiuj palaj, sangkovritaj.</p>
-
-<p>Jen aperis militistoj, partoprenintaj kun la caro la Kazanjan militiron.
-Teruraj vundoj vidiĝis sur iliaj korpoj, ne dum milito ricevitaj, sed
-faritaj per la mano de l&rsquo; ekzekutisto.</p>
-
-<p>Jen aperis virgulinoj en disŝiritaj vestoj, junaj edzinoj kun
-suĉinfanoj. La infanoj etendis al Ivano sangkovritajn manetojn kaj
-balbutis:</p>
-
-<p>&mdash;Estu sana, Ivano! Estu sana vi, kiu pereigis nin senkulpajn!</p>
-
-<p>La ĉambro ĉiam pli kaj pli pleniĝis je fantomoj. La caro jam ne povis
-ĉiujn distingi.</p>
-
-<p>La vortoj de l&rsquo; fantomoj estis ripetataj per centvoĉa eĥo. Samtempe
-Ivano aŭdis rekviemon kaj kanton pro mortantaj. Liaj haroj
-suprenstaris.</p>
-
-<p>&mdash;Per Dio vivanta!&mdash;li ekkriis:&mdash;se vi estas la diabloj, senditaj el
-infero, malaperu! Se vi vere estas animoj de miaj viktimoj, atendu la
-Lastan Juĝon Dian, la Teruran Juĝon! Dio tiam nin juĝos!</p>
-
-<p>Ekĝemis la mortintoj kaj ekrondflugis ĉirkaŭ Ivano, kvazaŭ aŭtunaj
-folioj, pelataj de vento. Aŭdiĝis plenda rekviemo, la pluvo ree
-ekfrapis la fenestron, kaj meze de l&rsquo; ventbruo la caro distingis kvazaŭ
-sonojn de l&rsquo; trumpeto kaj la voĉon dirantan:</p><!-- pagho 79 -->
-
-<p>&mdash;Ivano, Ivano! Al Juĝo, al Juĝo!</p>
-
-<p>La caro laŭte ekkriis. Servistoj alkuris el apudaj ĉambroj.</p>
-
-<p>&mdash;Leviĝu!&mdash;ekkriis la caro:&mdash;kiu dormas nun? Venis la lasta horo, venis
-la lasta horo! Ĉiuj iru preĝejon! Ĉiuj sekvu min!</p>
-
-<p>La korteganoj ekmoviĝis. Eksonoris preĝejaj sonoriloj. Ĵus dormintaj
-opriĉnikoj, ekaŭdinte la konatajn sonojn, ellitiĝis kaj rapide sin
-vestis.</p>
-
-<p>Multaj el ili ankoraŭ festenis ĉe Vjàzemskij. Ili sidis kun plenaj
-pokaloj ĉe la tabloj kaj kantis gajajn kantojn. Ekaŭdinte la
-sonoradon, ili salte leviĝis kaj surmetis nigrajn pastrajn vestojn kiel
-supervestojn kaj kapkovris sin per altaj nigraj kapuĉoj.</p>
-
-<p>La tuta antaŭurbo ekmoviĝis. Preĝejo de Dipatrino brilis per fajroj.
-La timigita loĝantaro sin ĵetis al la palaco kaj ekvidis tra la
-fenestroj multe da fajretoj, trapasantaj ĉiujn ĉambrojn al la ĉefa
-eliro. Poste la fajroj formis longan ĉenon, kaj la procesio serpentiris
-laŭlonge de l&rsquo; koridoro, kuniganta la palacon kun preĝejo.</p>
-
-<p>Ĉiuj opriĉnikoj, egale vestitaj per nigraj vestoj kun nigraj kapuĉoj,
-portis peĉajn torĉojn. La lumo mirinde briligis la ĉizitajn kolonojn
-kaj la belan muran ornamaĵon. La vento disblovadis la vestojn, kaj la
-lunaj radioj kune kun lumo de torĉoj respeguliĝis en oro, en perloj
-kaj multekostaj ŝtonoj.</p>
-
-<p>Antaŭe iris la caro, vestita kiel monaĥo. Li batis sian bruston kaj
-vokis, laŭte ploregante:</p>
-
-<p>&mdash;Dio, kompatu min, pekulon! Kompatu min, malbonodoran hundon! Kompatu
-mian abomenan kapon! Pacigu, ho, Dio, la animojn de l&rsquo; homoj senkulpaj,
-de mi mortigitaj!</p>
-
-<p>En la vestiblo de la preĝejo Ivano falis svenanta. La torĉoj lumigis
-maljunulinon, sidantan sur la ŝtupo. Ŝi etendis al la caro sian
-tremantan manon.</p>
-
-<p>&mdash;Leviĝu, karulo!&mdash;diris Onùfrievna:&mdash;mi helpos vin. Longe mi vin
-atendis, Ivaĉjo! Eniru, ni preĝu kune!</p>
-
-<p>Du opriĉnikoj levis la caron sub la brakoj. Li eniris preĝejon.</p>
-
-<p>Aliaj procesioj, konsistantaj ankaŭ el homoj nigrevestitaj kun altaj
-kapuĉoj sur la kapoj, rapidis sur la stratoj kun brulantaj torĉoj. La
-preĝeja pordego englutis ĉiam novajn amasojn da opriĉnikoj, kaj
-grandaj pentraĵoj de sanktuloj kolere rigardis ilin de super la altaj
-muroj kaj la altaj kupoloj de la preĝejo.</p>
-
-<p>Meze en la nokto, ĝis nun silenta, aŭdiĝis kantado de<!-- pagho 80 --> kelkcentoj da
-voĉoj, kaj malproksimen flugis la sonoj de preĝejaj sonoriloj kaj la
-malrapida kantado.</p>
-
-<p>Arestitoj leviĝadis en malliberejo, bruante per siaj katenoj kaj
-aŭskultante.</p>
-
-<p>&mdash;Nia caro aŭskultas matenan diservon,&mdash;ili diris.&mdash;Mildigu, ho, Dio,
-lian koron, metu kompaton en lian animon!</p>
-
-<p>Malgrandaj infanoj en dometoj de l&rsquo; antaŭurbo, dormintaj apud la
-patrinoj, vekiĝis timigitaj kaj ploris.</p>
-
-<p>Iu patrino longe ne povis trankviligi la infanon.</p>
-
-<p>&mdash;Silentu!&mdash;fine ŝi diris: silentu, alie Maluto ekaŭdos.</p>
-
-<p>Kaj ĉe la nomo de Maluto la infano ĉesis plori, teruregita ĝi sin
-premis al patrino kaj en nokta silento ree aŭdiĝis nur psalmoj,
-kantataj de opriĉnikoj, kaj senĉesa preĝeja sonorado.</p>
-
-
-
-<div class="chapheader" id="chap12">
-<h2>ĈAPITRO XII.</h2>
-
-<p>Kalumnio.</p>
-</div>
-
-<p>La suno leviĝis, sed por Maluto ne ĝojiga estis la tago. Reveninte
-hejmen, li ne trovis la filon kaj li divenis, ke Maksimo estas foririnta
-por ĉiam. Granda estis kolero de Maluto. Al ĉiuj flankoj li dissendis
-persekutantojn. La ĉevalservistojn, kiuj dormis kaj ne vidis la
-forkuron de Maksimo, li tuj metis en malliberejon.</p>
-
-<p>Sulkigante la brovojn, kunpremante la dentojn, li rajdis meze de la
-strato, pripensante, ĉu li devas sciigi la caron pri ĉi tiu
-okazintaĵo, aŭ silenti. Ĉevala piedfrapado kaj gaja interparolado
-aŭdiĝis post lia dorso. Li ekrigardis posten. La kronprinco kaj
-Basmanov kun aro da junaj opriĉnikoj estis revenantaj de matena
-promenado. Pro la dumnokta pluvo la tero fariĝis ŝlimo, el kiu la
-ĉevaloj kun peno elŝiradis siajn piedojn. Ekvidinte Maluton, la
-kronprinco donis spronojn al sia ĉevalo, kaj el sub la hufoj de lia
-galopanta ĉevalo ekŝprucis koto sur preterrajdantan Maluton.</p>
-
-<p>&mdash;Mi profunde vin salutas, bojaro Maluto!&mdash;diris la kronprinco,
-haltigante la ĉevalon.&mdash;Ni ĵus renkontis viajn persekutantojn.
-Kredeble, ne bone sin sentis Maksimo en la patra domo, se li decidiĝis
-forkuri. Cetere, eble vi mem sendis lin Moskvon por serĉi bojaran
-ĉapon, kaj nun viaj intencoj ŝanĝiĝis?</p>
-
-<p>Kaj la kronprinco ekridegis.</p>
-
-<p>Laŭ kutimo Maluto deĉevaliĝis. Starante ne kapkovrita<!-- pagho 81 --> apud la
-kronprinco, li per manplato viŝadis la koton de sur sia vizaĝo. Liaj
-akraj okuloj kvazaŭ trapikis la kronprincon.</p>
-
-<p>&mdash;Pro kio li forviŝas la koton?&mdash;diris Basmanov por plaĉi al la
-kronprinco: sur alia vizaĝo ĝi estus videbla, sed ne sur lia...</p>
-
-<p>Basmanov parolis duonvoĉe, sed Skuratov ekaŭdis. Kiam la tuta aro,
-ridante kaj interparolante, forgalopis kune kun la kronprinco, li
-surmetis la ĉapon, surĉevaliĝis kaj malrapide ekrajdis al la palaco.</p>
-
-<p>&mdash;Bone!&mdash;li pensis:&mdash;atendu, sinjoroj, atendu!</p>
-
-<p>Liaj paliĝintaj lipoj montris grimacon, kaj en lia koro, jam ekscitita
-de l&rsquo; forkuro de la filo, malrapide kreskis projekto de venĝo kontraŭ
-la nesingardaj opriĉnikoj.</p>
-
-<p>Kiam Maluto venis en la palacon, la caro sidis sola en sia ĉambro. Lia
-vizaĝo estis pala, liaj okuloj brilis. Nigran pastran veston li
-anstataŭis per flava strie stebita kaftano kun blua subaĵo. Anstataŭ
-butonoj ĝi havis ok silkajn ŝnurojn kun longaj penikoj. Bastono kaj
-ĉapo, ornamita per granda smeraldo, kuŝis sur la tablo antaŭ la caro.
-La noktaj halucinacioj, senĉesa preĝado, maldormo ne konsumis la
-fortojn de Ivano, sed nur altgrade ilin ekscitis. La noktan okazintaĵon
-li ree konsideris kiel sorĉaĵon de la diablo. Nuntempe la caro hontis
-pri sia teruro.</p>
-
-<p>&mdash;Malamiko de Kristo&mdash;li meditis&mdash;obstine malhelpas min kaj subtenas
-miajn malamikojn. Sed mi ne permesos, ke li amuziĝu je mia kosto! Min
-ne timigos plu lia sorĉaĵo! Mi montros al li, ke ĉi tiun fojon la
-kontraŭulo estas pli forta, ol li!</p>
-
-<p>Kaj la caro decidis daŭrigi la ekzekutadon de siaj perfiduloj kaj la
-mortigon de siaj malamikoj, se li havos eĉ milojn da ili.</p>
-
-<p>Kaj li komencis rememorigi al si ĉiujn korteganojn, serĉante inter ili
-perfidulojn.</p>
-
-<p>Ĉiu rigardo, ĉiu ekmovo nun ŝajnis al li suspektindaj.</p>
-
-<p>Li rememorigis al si diversajn parolojn de la korteganoj kaj en ĉiu
-parolo li serĉis aludon al komploto. Eĉ liaj parencoj ne restis ekster
-suspekto.</p>
-
-<p>Maluto trovis lin en stato, simila je febra deliro.</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto,&mdash;diris Maluto post silento: vi ordonas per turmenta
-esploro ekscii ĉe Kòliĉev&rsquo;j pri novaj perfiduloj. Fidu al mi! Mi scios
-sukcesi, ke ili ĉion rakontu al mi dum turmentoj. Sed ekzistas io, kion
-mi ne povas atingi. Mi ne povas postuli, ke ili nomu vian plej danĝeran
-malamikon...</p><!-- pagho 82 -->
-
-<p>La caro mirigite ekrigardis la favoraton.</p>
-
-<p>La okuloj de Maluto esprimis ion eksterordinaran.</p>
-
-<p>&mdash;Tia estas la cirkonstanco, via cara moŝto,&mdash;daŭrigis Skuratov, kaj
-lia voĉo ŝanĝiĝis,&mdash;ke la okuloj vidas, la oreloj aŭdas, sed la
-lango ne kuraĝas eldiri...</p>
-
-<p>La caro demande rigardis lin.</p>
-
-<p>&mdash;Multajn malamikojn vi jam ekzekutis, granda caro, sed la perfido
-ankoraŭ ne finiĝis en Rusujo. Kaj ankoraŭ vi povas ekzekuti la saman
-kvanton, eĉ dekoblan kvanton, kaj la perfido restos...</p>
-
-<p>La caro aŭskultis, sed ne divenis.</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto, la kialo estas, ke vi dehakas branĉojn kaj
-branĉetojn, dume la trunko kun radikoj daŭre kreskas, tute ne
-difektitaj!</p>
-
-<p>La caro ankoraŭ nenion komprenis, sed li aŭskultis kun pli granda
-intereso.</p>
-
-<p>&mdash;Mi tuj ĉion klarigos al vi, via cara moŝto! Vi certe memoras, ke,
-kiam vi estis danĝere malsana kaj preskaŭ mortanta,&mdash;donu al vi Dio
-multajn, multajn jarojn da sana vivo!&mdash;tiam la bojaroj elpensis
-komploton kontraŭ vi. Tiam ili havis estro vian kuzon Vladimiron
-Andrèeviĉ!</p>
-
-<p>&mdash;Ha!&mdash;pensis la caro: jen kion signifas miaj noktaj teruroj! La diablo
-volis nebuligi mian prudenton, por ke mi ne kuraĝu detrui la pereigajn
-projektojn de mia kuzo. Sed estos alie! Mi ne indulgos la kuzon!</p>
-
-<p>&mdash;Parolu!&mdash;li sin turnis al Maluto kaj diris per minaca voĉo:&mdash;parolu,
-kion vi scias pri Vladimir Andrèeviĉ?</p>
-
-<p>&mdash;Ne, ne, via cara moŝto! Mi parolas nun ne pri Vladimir Andrèeviĉ.
-Ne estas supozeble, ke li ion intencu kontraŭ vi! Kaj la bojaroj ne
-esperas plu ion de li. Jam delonge li ĉesis klopodi por atingi caran
-rangon. Ne pri li mi parolas!</p>
-
-<p>&mdash;Pri kiu?&mdash;demandis la caro, pli kaj pli mirante, kaj liaj trajtoj
-konvulsie ekmoviĝis.</p>
-
-<p>&mdash;Aŭskultu, via cara moŝto! Vladimir Andrèeviĉ ne pensas plu pri
-perfido, sed la bojaroj ĉiam pensas. Ili silentas kaj pensas: se ni ne
-sukcesis fari lin, Vladimiron, caro, ni faros...</p>
-
-<p>Maluto ŝanceliĝis.</p>
-
-<p>&mdash;Kiun?&mdash;demandis la caro, kaj liaj okuloj ekbrilis.</p>
-
-<p>Maluto paliĝis.</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto! Ne ĉion estas eble eldiri. Multon mi vidas kaj
-komprenas, sed ne ĉion mi devas diri.</p>
-
-<p>&mdash;Kiun?&mdash;ripetis Ivano kaj leviĝis.</p>
-
-<p>Maluto ne respondis.</p><!-- pagho 83 -->
-
-<p>La caro ekkaptis lin je kolumo per ambaŭ manoj, altiris lin tute
-proksime al sia vizaĝo, kvazaŭ trapikante lin per okuloj.</p>
-
-<p>La piedoj de Maluto fleksiĝis.</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto!&mdash;li diris duonvoĉe: ne koleru kontraŭ li, ne eble
-estas, ke li mem tion elpensis...</p>
-
-<p>&mdash;Parolu!&mdash;per raŭka voĉo ekmurmuretis Ivano kaj pli forte kunpremis
-la kolumon de Maluto.</p>
-
-<p>&mdash;Li mem ne povus elpensi tion,&mdash;daŭrigis Maluto, evitante la caran
-rigardon:&mdash;certe, oni lin delogis, liaj plej intimaj amikoj lin delogis.
-Kaj li, eble, pensis: ĉu ne estas egale, pli frue aŭ pli malfrue
-fariĝos la samo!</p>
-
-<p>La caro komencis diveni. Li paliĝis. Liaj fingroj rektiĝis, kaj li
-ellasis Maluton.</p>
-
-<p>Maluto kuraĝiĝis. Li komprenis, ke venis la tempo por la decidiga
-ekbato.</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto!&mdash;subite li diris per akra tono: ne serĉu perfidon
-malproksime. Via malamiko sidas apud vi, li trinkas el via pokalo, li
-manĝas el via plado, li surhavas viajn vestojn...</p>
-
-<p>Eksilentis Skuratov kaj, plena je atento, li fine kuraĝis direkti siajn
-ruĝajn okulojn al la caro.</p>
-
-<p>Eksilentis ankaŭ la caro. Liaj brakoj malleviĝis. Li komprenis, kiun
-aludis Maluto...</p>
-
-<p>En la sama momento en la korto aŭdiĝis gajaj voĉoj. Kiam Maluto
-komencis sian interparoladon kun la caro, la kronprinco kun sia
-sekvantaro jam eniris en la korton, kie lin atendis komercistoj el
-Moskvo kaj el antaŭurboj, alvenintaj lin peti pri multaj gravaj por ili
-aferoj. Ekvidinte la kronprincon, ili ĉiuj ekgenuis.</p>
-
-<p>&mdash;Kion vi bezonas, arŝinulaĉoj?<a href="#Footnote56" class="fnanchor">[56]</a>&mdash;demandis la kronprinco.</p>
-
-<p>&mdash;Via kronprinca moŝto!&mdash;respondis delegitoj: ni venis plendi al vi!
-Defendu nin! Kompatu nin! La opriĉnikoj nin ruinigas, formanĝas nin,
-niajn edzinojn kaj niajn infanojn!</p>
-
-<p>&mdash;Jen, malsaĝuloj!&mdash;ridante sin turnis la kronprinco al Basmanov.&mdash;Ili
-deziras havi siajn edzinojn kaj siajn komercaĵojn por si mem
-ekskluzive! Nu, ne ploru. Iru hejmen: mi konsentas diri vian plendaĵon
-al mia patro!</p>
-
-<p>&mdash;Via kronprinca moŝto, patro nia! Dio donu al vi multajn
-jarojn!&mdash;ekkriis la komercistoj.</p><!-- pagho 84 -->
-
-<p>La kronprinco estis surĉevale. Apud li staris Basmanov. La komercistoj
-estis surgenue antaŭ li. La plej aĝa delegito tenis en la manoj pladon
-kun pano kaj salo<a href="#Footnote57" class="fnanchor">[57]</a>.</p>
-
-<p>Maluto ĉion observis tra la fenestro.</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto!&mdash;murmuretis li al la caro: certe, lin instigis iu el
-tiuj, kiuj nun staras apud li. Rigardu, jen salutas lin jam la
-komercistoj, kvazaŭ li estus caro.</p>
-
-<p>Same kiel sorĉisto iufoje timas la diablon, kiun li mem elvokis, Maluto
-nun ektimis la esprimon, kiun liaj vortoj aperigis sur la vizaĝo de
-Ivano. Sur ĉi tiu vizaĝo malaperis ĉio homeca. Tiel terura neniam
-ĝis nun Maluto estis vidinta la caron. Pasis kelkaj minutoj. Subite
-Ivano ekridetis.</p>
-
-<p>&mdash;Griĉjo,&mdash;li diris, metinte ambaŭ manojn sur la ŝultrojn de
-Maluto:&mdash;kiel vi ĵus diris? "Mi dehakas branĉojn kaj branĉetojn, kaj
-la trunko staras nedifektita". Griĉjo,&mdash;daŭrigis la caro, malrapide
-elparolante ĉiun vorton kaj rigardante Maluton kun teruriga
-konfido:&mdash;ĉu vi konsentas elŝiri la perfidon plenradike?</p>
-
-<p>Malbona ĝojo elkurbigis la buŝon de Maluto.</p>
-
-<p>&mdash;Por via cara moŝto mi devas konsenti,&mdash;li ekmurmuretis, tremante per
-la tuta korpo.</p>
-
-<p>La vizaĝo de Ivano subite ŝanĝiĝis. La rideto malaperis, kaj liaj
-trajtoj ricevis malvarman, nevenkeblan senmovecon. Lia vizaĝo estis
-kvazaŭ skulptita el marmoro.</p>
-
-<p>&mdash;Ne hezitu! Ne perdu la tempon!&mdash;li ordonis per interrompita
-voĉo.&mdash;Neniu ion suspektu! Hodiaŭ li ĉasos. Hodiaŭ oni devas lin
-trovi en arbaro. Oni diros, ke li falis de l&rsquo; ĉevalo kaj mortis. Ĉu vi
-konas la Malbenitan Ŝlimakvon?</p>
-
-<p>&mdash;Jes, via cara moŝto.</p>
-
-<p>&mdash;Tie oni devas lin trovi!</p>
-
-<p>La caro montris al li la pordon.</p>
-
-<p>Maluto eliris kaj en la vestiblo li ekspiris pli libere.</p>
-
-<p>La caro longe restis senmova. Poste li malrapide sin direktis al sanktaj
-pentraĵoj kaj falis teren, preĝante.</p>
-
-<p>El ĉiuj servistoj de Maluto la plej brava kaj lerta estis lia
-ĉevalservisto Mateo Ĥomjàk. Li ne evitadis la danĝeron, li ŝatis
-diboĉon, ŝatis atakojn kaj nur lia mastro sola superis lin en la
-krueleco. Se Maluto bezonis homon por bruligi vilaĝon, por subĵeti
-leteron, laŭ kiu oni poste ekzekutos bojaron, por forŝteli ies
-edzinon,&mdash;en ĉiuj ĉi cirkonstancoj li<!-- pagho 85 --> sendis Ĥomjàk&rsquo;n. Kaj Ĥomjàk
-forbruligis vilaĝojn, subĵetis leterojn kaj, anstataŭ unu forŝtelis
-kelkajn edzinojn samtempe.</p>
-
-<p>Al Ĥomjàk sin turnis Skuratov hodiaŭ. Kion ili interparoladis, neniu
-aŭdis. Sed en la sama mateno, kiam la ĉashundoj de l&rsquo; kronprinco
-laŭte bojis en la ĉirkaŭaĵo de Moskvo, kaj la atento de l&rsquo; ĉasistoj
-estis okupata de l&rsquo; ĉasado, kiam ĉiu havis sian zorgon kaj ne
-interesiĝis pri siaj kunuloj,&mdash;en la sama mateno galopadis sur dezerta
-intervilaĝa vojo, ĉiam malproksimiĝante de l&rsquo; ĉasistoj, Ĥomjàk kaj
-Maluto, kaj inter ili, sur aparta ĉevalo, galopadis ankoraŭ iu viro,
-alligita al selo, kun kunligitaj brakoj, kun vizaĝo, kovrita per nigra
-kapuĉo ĝis la mentono. Ĉe unu vojturno aliĝis al ili dudek armitaj
-opriĉnikoj, kaj ĉiuj daŭrigis la vojon, ne interparolante.</p>
-
-<p>Dume la ĉaso daŭris, kaj neniu rimarkis la foreston de l&rsquo; kronprinco,
-krom du ĉevalservistoj, kiuj nun estis mortantaj en intermonto,
-trapikitaj per tranĉiloj.</p>
-
-<p>Ĉirkaŭ 30 verstojn de l&rsquo; antaŭurbo, meze de virga arbaro, troviĝis
-netrairebla marĉo, kiun la popolamaso nomis Malbenita Ŝlimakvo. Multon
-mirindan oni rakontis pri ĉi tiu loko. Lignohakistoj timis esti
-proksime de ĝi vespere. Oni rakontis, ke dum someraj noktoj tie super
-la akvo saltadis kaj dancadis fajretoj, animoj de l&rsquo; homoj, mortigitaj
-de rabistoj kaj ĵetitaj ĉi tien, en Malbenitan Ŝlimakvon. Eĉ tage la
-marĉo aspektis misterplene. Grandaj arboj kun nudaj trunkoj kaj
-branĉriĉaj suproj leviĝis el la akvo, nigra kaj malklara.
-Respeguliĝante en la akvo, ili similis malbelegajn homojn kaj
-neekzistantajn bestojn. Proksime de la marĉo neniu homa voĉo
-aŭdiĝis. Aroj da sovaĝaj anasoj alflugis de tempo al tempo sin bani
-en la akvo. En la kanoj aŭdiĝis plendantaj krioj de akva kokino<a href="#Footnote58" class="fnanchor">[58]</a>.
-Nigra korvo preterflugis super la arboj, kaj la eĥo ripetadis ĝian
-minacantan krion. Kelkfoje oni aŭdis de malproksime sonon de hakilo,
-krakadon de dehakita arbo, falanta teren.</p>
-
-<p>Sed kiam la suno subiris, kiam super la marĉo leviĝis diafanaj
-elvaporaĵoj, la bruo de l&rsquo; hakilo silentiĝis, kaj novaj sonoj
-aperadis: unutona kriado de ranoj, komence mallaŭta kaj malofta, poste
-laŭta ĥora kvakado. Ju pli densiĝis la mallumo, des pli laŭte
-kvakadis la ranoj. Iliaj voĉoj kvazaŭ kunfandiĝis en unu longan
-senĉesan sonon, kiu ne malhelpis aŭdi ankaŭ malproksiman blekadon de
-lupoj kaj ĝemojn de strigo... La mallumo plidensiĝas; la objektoj
-perdas sian antaŭan formon<!-- pagho 86 --> kaj akceptas novan eksteraĵon. Akvo,
-branĉoj de l&rsquo; arboj kaj strioj de nebulo kunfandiĝas. Figuroj kaj
-sonoj kunmiksiĝas kaj fariĝas nedistingeblaj. Malbenita Ŝlimakvo de
-nun apartenas al fortoj superhomaj...</p>
-
-<p>Al ĉi tiu malbenita loko Maluto kun siaj opriĉnikoj rapidis ne dum
-malluma nokto, sed dum sunplena mateno.</p>
-
-<p>Dum ili rapidigis la ĉevalojn, aliaj bravuloj kunvenadis en la virga
-arbaro, proksime de Malbenita Ŝlimakvo.</p>
-
-
-
-<div class="chapheader" id="chap13">
-<h2>ĈAPITRO XIII.</h2>
-
-<p>Ivaĉjo Ringo kaj liaj kamaradoj.</p>
-</div>
-
-<p>En la vasta arbara herbejo, ĉirkaŭita de maljunaj kverkoj kaj
-netrairebla densejo, staris kelkaj terdometoj kaj antaŭ la dometoj
-kuŝis kaj sidis sur eltiritaj arbostumpoj, sur amasoj da fojno kaj da
-seka foliaĵo multe da viroj diversaĝaj, diversvestitaj. El la arbaro
-senĉese alvenis armitaj viroj kaj aliĝis al la kamaradoj. Granda
-diverseco estis inter ili. Popolaj kaftanoj kaj riĉaj vestoj, unuj
-ĉifonaj, aliaj orbrilantaj vidiĝis inter la arboj. Kelkaj estis
-armitaj per sabroj, aliaj havis en la manoj rimenkuglojn<a href="#Footnote59" class="fnanchor">[59]</a> aŭ sin
-apogis sur larĝaj halebardoj. Kiom da cikatroj, da sulkoj, da malpuraj
-nekombitaj hararoj kaj barboj!</p>
-
-<p>La brava komunumo formis kelkajn apartajn rondetojn. En la mezo de l&rsquo;
-arbara herbejo oni kuiris kaĉon kaj rostis viandon. Super krakanta
-fajro pendis kaldronoj; la fumo kvazaŭ nigrablua nubo apartiĝis de l&rsquo;
-verda maso, ĉirkaŭanta la herbejon. La kuiristoj tusadis, frotadis la
-okulojn kaj sin deturnadis for de la fumo.</p>
-
-<p>Flanke maljunulo kun krispaj grizaj haroj, kun longa barbo rakontis al
-la junularo fabelon. Li staris, sin apogante sur hakilo kun longa
-tenilo. Tiel li sentis sin pli oportune ol sidante, li povis rektiĝi
-kaj sin turni tiun aŭ alian flankon, iufoje eksvingi la hakilon kaj
-brave ekfajfi. Lin aŭskultis la junularo kun vera plezurego, eĉ kun
-malfermitaj buŝoj. La rabistoj kaŭris tere aŭ sidis sur branĉoj de
-l&rsquo; arboj, kelkaj staris kun disstarigitaj kruroj kaj larĝe malfermitaj
-okuloj; sed<!-- pagho 87 --> plej granda aro kuŝis surventre, apogante la kubutojn
-teren kaj la kapon sur manplaton: la plej oportuna pozo!</p>
-
-<p>Du junuloj interŝanĝadis pugnobatojn je la kapo. La ludo devas
-finiĝi, kiam unu aŭ alia petas kompaton. Neniu volis cedi. Ambaŭ
-vizaĝoj jam ruĝiĝis kvazaŭ du ruĝaj rapoj, sed la fortaj pugnoj
-ĉiam frapadis la kapojn, kiel marteloj batas la amboson.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu ne sufiĉe, Ĥlopko?&mdash;demandis tiu, kiu ŝajnis esti pli malforta.</p>
-
-<p>&mdash;Ne, Anĉjo, kiam estos sufiĉe, mi diros! Atendu, estas vi, kiu tuj
-devos cedi!</p>
-
-<p>Kaj la pugnobatoj ripetiĝis.</p>
-
-<p>&mdash;Rigardu, kamaradoj, Anĉjo tuj falos!&mdash;interparolis la observantoj.</p>
-
-<p>&mdash;Ne, li ne falos!&mdash;respondis aliaj: por kio li falos, li havas fortan
-kapon.</p>
-
-<p>&mdash;Sed rigardu do, li nepre falos!</p>
-
-<p>Sed Anĉjo tute ne volis fali. Li ekcelis kaj, anstataŭ ol ekfrapi la
-kontraŭulon je la verto, ekfrapis la tempion.</p>
-
-<p>Ĥlopko falis surdorsen.</p>
-
-<p>Kelkaj observantoj ekridegis, sed la plej multaj indignis.</p>
-
-<p>&mdash;Ne honeste! Ne honeste!&mdash;ili ekkriis.&mdash;Anĉjo faris friponaĵon! Ni
-vipu Anĉjon!</p>
-
-<p>Kaj oni vipis Anĉjon.</p>
-
-<p>&mdash;De kie vi venas?&mdash;demandis la maljuna fabelisto kelkajn junulojn, kiuj
-ĵus aliris al la fajro kaj timeme rigardis ĉirkaŭen. Ilin alkondukis
-altkreska bravulo kun larĝa tranĉilo ĉe la zono; la junuloj ne havis
-armaĵon kaj ŝajnis esti novuloj.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi aŭdas, karuloj?&mdash;sin turnis al ili la altkreska bravulo:&mdash;la
-avo Vulturo demandas, de kie vi venas? Respondu al la avo!</p>
-
-<p>&mdash;Bone! Mi, mi estas de apud Moskvo,&mdash;respondis unu el la junuloj
-balbutante.</p>
-
-<p>&mdash;Por kio do vi elflugis el la nesto?&mdash;demandis Vulturo:&mdash;ĉu vin frosto
-forpelis aŭ varmego?</p>
-
-<p>&mdash;Varmego?&mdash;diris la junulo: jes, kiam la opriĉnikoj forbruligis la
-domon, fariĝis vere varmege, sed kiam la domo ne ekzistis plu, ni
-sentis ankaŭ froston ekstere.</p>
-
-<p>&mdash;Bonege! Vi ne estas malsaĝulo! Kaj vi, alia, de kie vi estas?</p>
-
-<p>&mdash;Mi serĉas parencojn!</p>
-
-<p>La rabistoj ekridegis.</p>
-
-<p>&mdash;Spritulo! Kiajn parencojn?</p><!-- pagho 88 -->
-
-<p>&mdash;Kiam la opriĉnikoj mortigis mian patron, mian patrinon, miajn fratojn
-kaj fratinojn, mi sola restis en la mondo kaj ekenuis; kaj mi ekpensis:
-mi iros al bonaj homoj, ili donos al mi trinki kaj manĝi, ili estos por
-mi patro kaj fratoj. En drinkejo mi renkontis ĉi tiun vian bravulon kaj
-petis lin min kunpreni.</p>
-
-<p>&mdash;Bravulo!&mdash;diris la rabistoj: sidiĝu, manĝu kaj trinku, ni estos viaj
-fratoj.</p>
-
-<p>&mdash;Kaj ĉi tiu ploremulo, kial li staras kun mallevita nazo, kvazaŭ li
-manĝis sen salo<a href="#Footnote60" class="fnanchor">[60]</a>? He, he, ne ŝveligu la lipojn! De kie vi venas?</p>
-
-<p>&mdash;De apud Kolomno<a href="#Footnote61" class="fnanchor">[61]</a>, malrapide kaj kvazaŭ ne volonte respondis forta
-junulo kun malgaja vizaĝo.</p>
-
-<p>&mdash;Vin ankaŭ ofendis la opriĉnikoj?</p>
-
-<p>&mdash;Fianĉinon ili prenis!&mdash;respondis la junulo same nevolonte kaj per
-tirata voĉo.</p>
-
-<p>&mdash;Rakontu, bonulo!</p>
-
-<p>&mdash;Kion rakonti? Ili venis kaj prenis!</p>
-
-<p>&mdash;Kaj poste?</p>
-
-<p>&mdash;Poste? Nenio estis poste.</p>
-
-<p>&mdash;Kial do vi ne atakis ilin por ŝin repreni?</p>
-
-<p>&mdash;Neeble estis! Ili venis kaj prenis!</p>
-
-<p>&mdash;Kaj vi rigardis tion kun malfermita buŝo?</p>
-
-<p>&mdash;Ne, kiam ili estis for, mi terure ekkoleris.</p>
-
-<p>La rabistoj ree ekridegis.</p>
-
-<p>&mdash;Ne tro rapidmova vi estas, bonulo!</p>
-
-<p>La junulo konservis malsaĝan mienon kaj silentis.</p>
-
-<p>&mdash;He, vi, putrinta rapo!&mdash;diris unu rabisto.&mdash;Se oni prenis vian
-fianĉinon, kial ĉagreniĝi, ĉu alian oni ne trovos?</p>
-
-<p>La junulo staris kun malfermita buŝo kaj nenion respondis.</p>
-
-<p>Lia mieno amuzis la rabistojn.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, vi, ĉu vi ne aŭdas, kion oni diras?&mdash;kriis unu el ili, puŝante
-la junulon.</p>
-
-<p>La junulo silentis.</p>
-
-<p>La rabisto ekpuŝis lin pli forte.</p>
-
-<p>La junulo ekrigardis lin tiel stulte, ke ree ĉiuj ekridegis.</p>
-
-<p>Tiam aliaj aliris kaj komencis puŝegi lin.</p>
-
-<p>La junulo ne komprenis, ĉu li devas koleri aŭ ridi, sed unu puŝo, pli
-forta ol aliaj, eligis lin el lia dorma hezito.</p><!-- pagho 89 -->
-
-<p>&mdash;Lasu min, ne puŝu!&mdash;li diris: ĉu mi estas sako kun faruno? Lasu, aŭ
-mi ekkoleros!</p>
-
-<p>La rabistoj ridegis ankoraŭ pli.</p>
-
-<p>La junulo efektive volis ekkoleri, sed lia denaska maldiligenteco
-malhelpis. Ŝajnis al li, ke ne penvaloras koleri pro bagatelo, ĉar
-grava kaŭzo forestis.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, koleru do, malsaĝulo!&mdash;diris la rabistoj: kial vi ne koleras?</p>
-
-<p>&mdash;Puŝu ankoraŭ unu fojon!</p>
-
-<p>&mdash;Ha! Ĝi plaĉas al vi! Jen, ricevu!</p>
-
-<p>&mdash;Puŝu pli forte!</p>
-
-<p>&mdash;Bone, jen, vi havas!</p>
-
-<p>&mdash;Nun haltu vi kaj gardu vin!&mdash;diris la junulo, kiu nun efektive
-ekkoleris.</p>
-
-<p>Li suprenvolvis la manikojn, kraĉis sur siajn pugnojn kaj komencis bati
-kulpan kaj nekulpan. La rabistoj ne atendis tian atakon. La plej
-proksimaj estis renversitaj en unu momento kaj faligis ankaŭ siajn
-najbarojn. La tuta aro forŝoviĝis al la fajro, la kaldrono falis, kaj
-la supo verŝiĝis sur la karbojn.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉesu vi, diablo, ĉesu do! Sufiĉe! He, he, aŭskultu,
-ĉesu!&mdash;kriadis la rabistoj. Sed la junulo jam nenion aŭdis. Li ĉiam
-svingis la pugnojn dekstren kaj maldekstren kaj per ĉiu ekbato faligis
-unu aŭ du rabistojn.</p>
-
-<p>&mdash;Kia urso!&mdash;parolis tiuj, kiuj sukcesis desalti flanken.</p>
-
-<p>Fine la junulo kvietiĝis. Li ĉesis bati kaj haltis antaŭ la
-renversita kaj rompita kaldrono, gratante la nukon, kvazaŭ volante
-diri:</p>
-
-<p>&mdash;Ĉion ĉi mi estas farinta, he!</p>
-
-<p>&mdash;Nu, karulo,&mdash;parolis la rabistoj, sin levante de l&rsquo; tero kaj frotante
-siajn ripojn: se vi ĝustatempe ekkolerus, oni ne forkondukus vian
-fianĉinon. Vera Elio Mùromec!<a href="#Footnote62" class="fnanchor">[62]</a></p>
-
-<p>&mdash;Kia estas via nomo, karulo?&mdash;demandis la maljuna rabisto.</p>
-
-<p>&mdash;Dmiĉjo.</p>
-
-<p>&mdash;Dmiĉjo? Bonege. Bravulo, Dmiĉjo!</p>
-
-<p>&mdash;Kamaradoj!&mdash;diris unu rabisto: la hetmano ree komencas rakonti pri sia
-vivado apud Volgo. Neniu plu kantas aŭ aŭskultas fabelon, ĉiuj
-deziras aŭskulti la hetmanon. Ni iru tuj, aŭ mankos al ni loko!</p><!-- pagho 90 -->
-
-<p>&mdash;Ni iru, ni iru! ni aŭskultu la hetmanon!&mdash;aŭdiĝis inter la
-rabistoj.</p>
-
-<p>Larĝŝultra, mezkreska viro, vestita per riĉa orbrodita kaftano, sidis
-sur arbostumpo, en ombro de grandega kverko. Sur la kapo li havis feran
-rondan ĉapon kun "bàrmica", t. e. ŝtala ringhava reto, kiu protektas
-kolon, nukon kaj orelojn kontraŭ malamikaj sabroj. En la manoj li tenis
-"ĉekanon", t. e. martelon sur longa tenilo. En ĉi tiu vesto ne facile
-estis ekkoni nian konatulon, Ivaĉjon Ringon. Liaj okuloj rigardis jen
-iun, jen alian. De post mallongaj nigraj lipharoj brilis liaj dentoj
-tiel blankaj, ke ili, ŝajne, lumigis la tutan vizaĝon.</p>
-
-<p>La rabistoj silente aŭskultis.</p>
-
-<p>&mdash;Jes, kamaradoj,&mdash;diris Ringo: ĉu estas mirindaĵo, se vi haltigas
-ŝarĝveturilaron aŭ bojaran karavanon, kiam vi estas dekoble pli
-multenombraj, ol la pretervojaĝantoj? Sed estus mirindaĵo, se vi
-unuope haltigus kaj prirabus pli ol kvindek virojn!</p>
-
-<p>&mdash;Ne mensogu!&mdash;kriis la rabistoj: tro multon vi ekdeziris! Eble vi mem
-farus tion?</p>
-
-<p>&mdash;Mi ne parolas pri mi, sed mi konas iun, kiu unuope povis haltigi la
-tutan karavanon!</p>
-
-<p>&mdash;Via apudvolga heroo, ĉu ne vere?</p>
-
-<p>&mdash;Certe, li. Foje oni trenis barkon sur ŝnuregoj kontraŭ la fluo de
-Volgo, el Astraĥanjo. Multe da homoj troviĝis en la barko:
-komercistoj, armitaj per sabroj kaj pafiloj, en disbutonumitaj kaftanoj,
-kun ĉapoj, deklinitaj iom flanken&mdash;veraj rabistoj! Kaj kiaj
-komercaĵoj: oro, multekostaj ŝtonoj, perloj, diversaj objektoj el
-Astraĥanjo k. t. p. Alta la bordo, mallarĝa la vojeto, sur kiu paŝis
-burlakoj, laboristoj, tirantaj la ŝnuregon. Kaj meze de Volgo&mdash;insulo:
-nuda ŝtonego kun tre akra promontoro, kiu ĝuste estis preterirota. Mia
-heroo sciis, kian ŝarĝon havis la barko. Dirinte al neniu eĉ unu
-vorton, li de mateno iris sin kaŝi en la arbetaĵo, sidis kaj silentis.
-Pasas unu, du horoj, fine, li vidas, treniĝas kun granda peno burlakoj,
-ĉirkaŭ dekdu, unu post alia, streĉante la tirŝnuregon; ili ĝemas,
-grakas. Ne malpeza estis la barko kaj multe malhelpis ankaŭ la rapida
-fluo.</p>
-
-<p>La heroo ekvidis, ke ili jam estis preteririntaj la akran ŝtonegon.
-Tiam li elsaltas el post la arbetaro, ekbatas per sia sabro la ŝnuregon
-kaj dupartigas ĝin, tiel ke ĉiuj burlakoj falis teren. Kaj li komencis
-ilin bati iun per pugno, aliajn per rimenkuglo<a href="#Footnote59" class="fnanchor">[59]</a>, nur kelkaj sukcesis
-forkuri. La fluo de l&rsquo; rivero<!-- pagho 91 --> tiris la barkon malsupren, rekte al la
-akra ŝtonego. Ektimegis la komercistoj, ne pri pafado ili jam pensas,
-ili meditas, kiamaniere eviti la teruran ŝtonegon kaj ne perei. Tiam
-mia heroo, sin tenante je arbo per unu mano, ekkaptis per alia la
-tirŝnuregon, kaj la barko haltis.</p>
-
-<p>&mdash;He, vi, arŝinulaĉoj, komercistoj, bravuloj! Ĵetu en Volgon ĉiujn
-viajn sabrojn, pafilojn, ĵetu tuj,&mdash;alie mi ellasos la ŝnuregon, kaj
-vi ĉiuj pereos kun via tuta ŝarĝo!</p>
-
-<p>La komercistoj komence intencis pafmortigi la heroon, sed ŝanceliĝis,
-pensante: se ni lin mortigos, ni ankaŭ pereos!</p>
-
-<p>Kaj ili ĵetis batalilojn en Volgon, nur kelkajn ili kaŝis, por lin
-mortigi, kiam li venos prirabi la barkon. Sed la heroon ne facile estis
-superruzi.</p>
-
-<p>&mdash;Bone!&mdash;li diris,&mdash;la bataliloj dronis, nun vi iru, kien vi volas!
-Alivorte: saltu el la barko en la riveregon, kun la kapo antaŭen!</p>
-
-<p>Ili ŝanceliĝis, sed li alkroĉis la ŝnuregon al la arbo, ekkaptis
-pafilon kaj ekpafis.</p>
-
-<p>Tiam ili ĉiuj sin ĵetis en Volgon, kvazaŭ ili estus ranoj. Kaj la
-heroo krias al ili:</p>
-
-<p>&mdash;Ne alnaĝu ĉi tien! Naĝu al alia bordo, aŭ vi ĉiuj estos
-mortigitaj, kiel anasidoj!</p>
-
-<p>&mdash;Nu, kamaradoj, kion vi diros? Bona estas mia heroo?</p>
-
-<p>&mdash;Bravulo!&mdash;aprobis la rabistoj,&mdash;vera bravulo! Kion li faris poste?</p>
-
-<p>&mdash;Li per ŝnurego eltiris la barkon sur la sablon.</p>
-
-<p>&mdash;Li devis esti tre altkreska?</p>
-
-<p>&mdash;Ne, ne pli altkreska, ol mi, nur la ŝultroj iom pli larĝaj!</p>
-
-<p>&mdash;Pli larĝaj ankoraŭ, ol ĉe vi? Kiel li aspektas?</p>
-
-<p>&mdash;Li aspektas kiel bona bravulo: haroriĉa kapo, nigra barbo, iom
-kurbigita figuro, plata vizaĝo; sed kiaj okuloj?&mdash;teruro!</p>
-
-<p>&mdash;Nu, hetmano, vi rakontas pri via heroo mirindaĵon, sed ni ne tre
-kredas al vi. Neniun ni iam vidis pli bravan, ol vi!</p>
-
-<p>&mdash;He, he, ĉu vi multon vidis, malsaĝuloj? Ne,&mdash;daŭrigis Ringo kun
-fervoro: eksciu, ke, kompare al li, mi estas nenio! Sentaŭgaĵo, nenio
-plu!</p>
-
-<p>&mdash;Kiel estas la nomo de via heroo?</p>
-
-<p>&mdash;Jermako Timofèeviĉ!</p>
-
-<p>&mdash;Ha, kia nomo! Ĉu li sola laboras, sen kamaradoj?</p>
-
-<p>&mdash;Ne, ne sola. Li havas bonegajn kamaradojn. Sed la rusa caro ekkoleris
-kontraŭ ili. Li sendis sian armeon al Volgo<!-- pagho 92 --> por venki ilin kaj venigi
-Moskvon la dehakitan kapon de ilia esaulo<a href="#Footnote63" class="fnanchor">[63]</a> Ivano Ringo<a href="#Footnote64" class="fnanchor">[64]</a>.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu oni lin kaptis, Ivanon?</p>
-
-<p>&mdash;La caraj servistoj kaptis Ringon, sed la ringo forglitis inter iliaj
-fingroj kaj forruliĝis en la mondon. Kie ĝi nun estas, Dio scias, sed
-kredeble baldaŭ ĝi ree aperos apud Volgo: kiu unu fojon vidis Volgon,
-al tiu ne plaĉas aliloke!</p>
-
-<p>Silentis la hetmano kaj meditis.</p>
-
-<p>Silentis ankaŭ la rabistoj. Ili mallevis siajn bravajn kapojn
-surbrusten kaj silente karesis siajn longajn lipharojn, siajn larĝajn
-barbojn. Pri kio pensis la bravuloj, sidante sur la vasta arbara
-herbejo, meze de l&rsquo; virga arbaro? Ĉu pri pasintaj jaroj de sia juneco,
-kiam ili estis ankoraŭ honestaj militistoj aŭ pacaj vilaĝanoj? Ĉu
-pri Volgo arĝentkolora? Ĉu pri mirinda heroo, pri kiu ĵus rakontis la
-hetmano? Ĉu pri alta konstruaĵo, staranta meze de l&rsquo; vasta kampo, pri
-du kolonoj, supre kunigitaj per trabo, pri kiuj en tiu epoko nepre
-pensis ĉiu bravulo en momento de malgaja humoro?...</p>
-
-<p>&mdash;Hetmano!&mdash;ekkriis unu rabisto, rapide alkurante kaj preskaŭ perdante
-la spiron.&mdash;Kvin verstojn de ĉi tie, sur Rjazana vojo rajdas dudek
-viroj, riĉe armitaj, en orkovritaj kaftanoj! Belegaj ĉevaloj, ne
-malpli ol cent rublojn ĉiu!</p>
-
-<p>&mdash;Kien ili rajdas?&mdash;demandis Ringo, eksaltante.</p>
-
-<p>&mdash;Ili ĵus sin direktis al Malbenita Ŝlimakvo. Ekvidinte ilin, mi tuj
-ekgalopis ĉi tien tra arbaro kaj marĉaĵo.</p>
-
-<p>&mdash;He, kamaradoj!&mdash;ekkriis Ringo: leviĝu! Dudek viroj sekvu min! Vi,
-Vulturo,&mdash;li sin turnis al la maljuna rabisto,&mdash;prenu aliajn dudek
-virojn kaj kaŝu vin ĉe la malrekta kverko; ataku ilin, se ni eble
-venos tro malfrue. Nu, rapide, prenu la sabrojn!</p>
-
-<p>Ringo eksvingis per sia ĉekano, kaj ekbrilis liaj okuloj. Li similis
-severan militestron meze de obeema armeo.</p>
-
-<p>Ĝisnuna libera sintenado de l&rsquo; rabistoj malaperis kaj estis
-anstataŭita per senescepta disciplino.</p>
-
-<p>En la sama momento kvardek rabistoj eliris el la aro kaj formis du
-taĉmentojn.</p>
-
-<p>&mdash;He, Dmiĉjo!&mdash;diris Vulturo al la junulo el apud Kolomno:&mdash;prenu
-bastonegon, iru kun ni, eble vi ekkoleros ankoraŭ unu fojon!</p><!-- pagho 93 -->
-
-<p>Dmiĉjo faris stultan grimacon, sed sendispute prenis el la manoj de l&rsquo;
-maljunulo grandan bastonegon, metis ĝin surŝultren kaj iris ne
-rapidante kun sia taĉmento al la malrekta kverko.</p>
-
-<p>Alia taĉmento, gvidata de Ringo, galopis al Malbenita Ŝlimakvo,
-penante alveni pli frue, ol la nekonataj rajdantoj.</p>
-
-
-
-<div class="chapheader" id="chap14">
-<h2>ĈAPITRO XIV.</h2>
-
-<p>Survango.</p>
-</div>
-
-<p>Dume Maluto kun Ĥomjàk, akompanataj de dudek opriĉnikoj, sin direktis
-kun sia kaptito al Malbenita Ŝlimakvo, Serèbrjanij sidis ĉe Godunòv
-antaŭ kovrita tablo kun du pokaloj da vino.</p>
-
-<p>&mdash;Diru, mi petas, Boriso Teodòroviĉ,&mdash;demandis la princo: kio fariĝis
-la lastan nokton al la caro? Kial la tuta antaŭurbo leviĝis noktomeze?
-Ĉu ofte ĝi okazas ĉe vi?</p>
-
-<p>Godunòv levis la ŝultrojn.</p>
-
-<p>&mdash;La granda caro,&mdash;li respondis,&mdash;ofte ploras nokte pri siaj malamikoj,
-preĝas por iliaj animoj. Ne estas mirinde, ke li nin kunvokis noktomeze
-por preĝi. Vi scias, en la dua letero de Bazilo la Granda al Gregoro
-Nazianzin staras la vortoj: "kio por unuj estas mateno, tio estas
-noktomezo por homo pia kaj preĝanta". Meze de nokta silento, kiam nek
-okuloj, nek oreloj donas danĝerajn impresojn, tiam decas al la homo
-resti en la ĉeesto de Dio!</p>
-
-<p>&mdash;Boriso Teodòroviĉ! Antaŭe mi ankaŭ estis vidinta, kiel preĝis la
-caro, sed ĝi okazis ne tiel, kiel nun. Nuntempe ĉio fariĝas
-alimaniere. Kaj la opriĉninon mi tute ne povas kompreni. Ne monaĥoj
-estas viaj opriĉnikoj, sed veraj rabistoj. Ne multe da tagoj mi vivas
-en Moskvo, sed mi jam aŭdis, mi vidis tiom da teruraĵoj, ke ne facile
-estus kredi... Eble, oni ensorĉis la caron. Boriso Teodòroviĉ, vi
-estas intima kun la caro, la caro amas vin,&mdash;se vi dirus al li pri
-opriĉnino?</p>
-
-<p>Godunòv ekridetis pro la naiveco de l&rsquo; princo.</p>
-
-<p>&mdash;La caro estas al ĉiuj favora,&mdash;li diris kun ŝajniga humileco: kaj mi
-ne estas inda je lia favoro. Ne konvenas al mi juĝi pri la caraj aferoj
-aŭ instrui la caron! Sed la opriĉnino ne estas malfacile komprenebla.
-La tuta Rusujo apartenas al la caro, ni ĉiuj estas liaj sklavoj: kion
-prenas la caro por si mem, tio estos lia, kion li bonvolas lasi al ni,
-tio estas nia; kiun li ne volas havi apud si, tiu restas en lia
-sekvantaro; kiujn li ne volas alproksimigi, tiuj restas malproksime. Jen
-kio estas la opriĉnino!</p><!-- pagho 94 -->
-
-<p>&mdash;Ne, Boriso Teodòroviĉ, kiam vi tion rakontas, ĉio ŝajnas esti bona,
-sed en realeco ĉio estas tute alia. La opriĉnikoj pereigas kaj detruas
-la zemŝĉinon pli multe ol la tataroj. Ekzistas neniu juĝo kontraŭ
-ili. La tuta lando pereas pro ili. Vi diru pri tio al la caro! Al vi li
-kredos!</p>
-
-<p>&mdash;Princo Nikito Romànoviĉ, multe da malbono ekzistas en la mondo! Ne
-pro tio homoj pereigas homojn, ke unuj estas opriĉnikoj kaj aliaj
-bojaroj, sed pro tio, ke ili ĉiuj estas homoj! Se mi eĉ dirus al la
-caro, kio sekvos? Ĉiuj ekkoleros kontraŭ mi kaj la caro ankaŭ!...</p>
-
-<p>&mdash;Bone! Li ekkoleru, sed vi do faris laŭ konscienco, vi diris al li la
-veron!</p>
-
-<p>&mdash;Nikito Romànoviĉ! Ne multe da tempo oni bezonas por diri la veron,
-sed oni devas scii ĝin elparoli. Se mi kontraŭdirus al la caro, jam de
-longe mi ne estus ĉi tie, kaj se mi ĉi tie ne estus, kiu hieraŭ estus
-savinta vin, princo!</p>
-
-<p>&mdash;Vi estas prava, Boriso Teodòroviĉ, donu Dio sanon al vi! Sen vi mi
-nun ne ekzistus plu!</p>
-
-<p>Godunòv pensis, ke li estis konvinkinta la princon.</p>
-
-<p>&mdash;Jen, Nikito Romànoviĉ!&mdash;li daŭrigis: bone ĝi estas defendi la
-veron, sed unu sola soldato ne povas esti hetmano... Kion vi farus,
-ekzemple, se en via ĉeesto kvardek rabistoj atakus senkulpulon?</p>
-
-<p>&mdash;Kion mi farus? Mi tuj min ĵetus kun sabro en la mano al ili ĉiuj kaj
-mi ilin batus ĝis kiam mi estus mortigita!...</p>
-
-<p>Godunòv ekrigardis lin mirigite.</p>
-
-<p>&mdash;Kaj post kiam vi mortigus kvin, eble dek rabistojn, vi nepre estus
-mortigita kaj la restintaj rabistoj mortigus la senkulpulon. Ne, princo!
-Ĉu ne estus pli bone ne sin enmiksi, sed, kiam ili estos senvestigantaj
-la mortigitan, tiam krii al ili, ke Stepĉjo prenas pli multe ol Miĉjo,
-kaj ili tranĉos la gorĝojn unuj al aliaj!</p>
-
-<p>Ne plaĉis ĉi tiu ekzemplo al Serèbrjanij. Godunòv rimarkis ĝin kaj
-ŝanĝis la temon.</p>
-
-<p>&mdash;Rigardu, princo!&mdash;diris li rigardante tra fenestro:&mdash;kiu tie galopas
-tiel rapidege? Ŝajne, via ĉevalservisto?</p>
-
-<p>&mdash;Mi dubas!&mdash;respondis Serèbrjanij:&mdash;li forrajdis hodiaŭ matene al
-malproksima pilgrimado!</p>
-
-<p>Sed tio estis Miĥeiĉ, pala, sur neselita ĉevalo. Ŝajne, li prenis la
-unuan ĉevalon, kiun li trafis, kaj nun li, spite kutimoj, enrajdis en
-la korton, rekte al la fenestroj.</p>
-
-<p>&mdash;Kara princo!&mdash;li kriis jam de malproksime: vi sidas, manĝas kaj
-trinkas kaj ne scias, kio okazis! Mi ĵus renkontis<!-- pagho 95 --> Maluton Skuratov
-kun Ĥomjàk, ambaŭ surĉevale, kaj inter ili&mdash;kun ligitaj brakoj,&mdash;ĉu
-vi scias, kiu?&mdash;la kronprinco mem, jes, la kronprinco! Sur lian kapon
-ili metis nigran kapuĉon, sed la vento forlevis la kapuĉon, kaj tial
-mi rekonis la kronprincon! Li ekrigardis min, kvazaŭ petante pri helpo,
-kaj Maluto algalopis kaj surŝovis la kapuĉon ĝis la mentono!</p>
-
-<p>Serèbrjanij salte leviĝis.</p>
-
-<p>&mdash;Vi aŭdas, vi aŭdas, Boriso Teodòroviĉ?&mdash;li ekkriis, brilante per
-okuloj.&mdash;Ĉu nun oni povas atendi ĝis kiam la rabistoj
-intermalpaciĝos?&mdash;Kaj li sin ĵetis eksteren.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉevalon!&mdash;li ordonis, prenante la bridon el la manoj de Miĥeiĉ.</p>
-
-<p>&mdash;La ĉevalo ne konvenas por vi, karulo,&mdash;kriis Miĥeiĉ,&mdash;malbona
-ĉevalaĉo, eĉ ne selita, ĉu eble estas kun tiu ĉevalo iri al la
-caro?</p>
-
-<p>Sed la princo jam rajdis, certe, ne al la caro, sed al persekuto de
-Maluto...</p>
-
-<hr class="long" />
-
-<p>Forgesis Serèbrjanij, ke li ne kunhavas sabron, nek pafilon, ke li
-sidas sur maljuna ĉevalo! Siatempe la ĉevalo estis bonega: pli ol
-dudek jarojn ĝi bone servis en milito, sed ne ricevis ĝi ripozon por
-siaj maljunaj jaroj, nuntempe ĝi servis kiel akvoportisto, ricevante
-nur putran fojnon kaj bastonbatojn. Sed hodiaŭ ĝi eksentis sur sia
-dorso lertan rajdiston, kaj ĝi ekmemoris pri siaj iamaj tagoj, kiam ĝi
-surportadis heroojn dum militiroj, kiam ĝi estis nutrata per plej bona
-aveno... Kaj ĝi plenblovigas siajn ruĝajn naztruojn, etendas la kolon
-kaj galopas, streĉante siajn ĉiujn fortojn por atingi Maluton
-Skuratov.</p>
-
-<p>Maluto rajdas kaj rajdas en densa arbaro kun siaj opriĉnikoj. Li
-rapidigas ilin por atingi Malbenitan Ŝlimakvon, ordigante la kapuĉon
-sur la kapo de l&rsquo; kronprinco, por ke ne sciu la opriĉnikoj, kiun ili
-akompanas al la morto. Se ili konus la kaptiton, ili rifuzus helpi al
-Maluto, eble ĉiuj forkurus. Ĝis nun ili kredas, ke simplulo rajdas
-inter Maluto kaj Ĥomjàk, ili ne povas nur kompreni, por kio oni
-decidis lin ekzekuti tiel malproksime.</p>
-
-<p>Maluto rapidigas la opriĉnikojn, Maluto koleras kontraŭ la ĉevaloj,
-li vipas la ĉevalojn senkompate.</p>
-
-<p>&mdash;La caro eble ŝanĝos sian intencon, la caro eble sendos post ni por
-nin revenigi!</p>
-
-<p>Galopas la maljuna Maluto en densa arbaro, birdoj scivole<!-- pagho 96 --> rigardas post
-li, etendante la koletojn, nigraj korvoj flugas super li, jam proksime
-estas la Malbenita Ŝlimakvo.</p>
-
-<p>&mdash;He!&mdash;diras Maluto al Ĥomjàk:&mdash;ŝajnas al mi, mi aŭdas ĉevalan
-piedfrapadon post ni!</p>
-
-<p>&mdash;Ne!&mdash;respondis Ĥomjàk:&mdash;vi aŭdas piedfrapadon de niaj propraj
-ĉevaloj.</p>
-
-<p>Pli kaj pli rapidigas Maluto la opriĉnikojn, pli kaj pli ofte ili vipas
-siajn ĉevalojn.</p>
-
-<p>&mdash;He!&mdash;diras Maluto al Ĥomjàk:&mdash;ŝajnas al mi, mi aŭdas kriojn post
-ni!</p>
-
-<p>&mdash;Ne!&mdash;respondis Ĥomjàk:&mdash;vi aŭdas la eĥon de niaj propraj voĉoj!</p>
-
-<p>Multe koleras Maluto kontraŭ la ĉevaloj...</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu oni ne persekutas nin?</p>
-
-<p>Subite Maluto aŭdas post si la voĉon:</p>
-
-<p>&mdash;Haltu, Gregoro Lukìĉ!</p>
-
-<p>Serèbrjanij estis post lia dorso. Bone servis al la bojaro lia maljuna
-ĉevalo!</p>
-
-<p>&mdash;Haltu, Maluto!&mdash;ripetis la princo kaj, streĉinte ĉiujn siajn
-fortojn, li donis al li survangon.</p>
-
-<p>Forta estis la ekfrapo de Nikito Romànoviĉ! Ĝia sono ektondris
-kvazaŭ pafo: ekbruis la arbaro, ekfalis la folioj; arbaraj bestoj
-flugkuris en densejon; strigoj kun larĝe malfermitaj okuloj elflugis el
-siaj kavernoj, kaj kamparanoj, kiuj tre malproksime de tie estis
-senŝeligantaj la tiliojn, rigardis unuj la aliajn kaj parolis:</p>
-
-<p>&mdash;Kia krakado! Ĉu ne rompiĝis la maljuna kverko super la Malbenita
-Ŝlimakvo?</p>
-
-<p>Maluto falis el la selo. Malfeliĉa maljuna ĉevalo de Serèbrjanij
-faletis, renversiĝis kaj mortis.</p>
-
-<p>&mdash;Maluto!&mdash;ekkriis la princo, tuj leviĝante: ne taŭgan pecon vi volis
-engluti! La peco vin sufokos! Kaj, elingiginte la sabron de Maluto, li
-eksvingis ĝin por dehaki lian kapon.</p>
-
-<p>Sammomente alia sabro ekfajfis super la kapo de Serèbrjanij. Mateo
-Ĥomjàk venis helpi al sia mastro. Batalo ekbolis inter Ĥomjàk kaj la
-princo. Aliaj opriĉnikoj kun nudaj sabroj ankaŭ atakis la princon,
-kiun defendis nur la altaj arboj kaj la densega arbetaro.</p>
-
-<p>&mdash;Certe, mi pereos,&mdash;li pensis dum batalo,&mdash;kaj ne savos mi la
-kronprincon! Se mi povus elteni nur duonon da horo, eble alvenus iu ajn
-helpo!</p>
-
-<p>Apenaŭ li ĝin ekpensis, akra ekfajfo eksonis en la arbaro, poste
-laŭtaj krioj.</p><!-- pagho 97 -->
-
-<p>La opriĉniko, kiu jam levis la sabron super la princo, falis kun
-dishakita kapo, kaj super lia kadavro jam staris Ivaĉjo Ringo,
-svingante sian sangkovritan ĉekanon. Samtempe rabistoj, simile je aro
-da lupoj, sin ĵetis sur la opriĉnikojn de Maluto, kaj komenciĝis
-manbatalo! Maluto volonte mem atakus la malamikojn, sed en la densejo li
-ne havis sufiĉe da loko. Multaj opriĉnikoj jam kuŝis mortigitaj, sed
-aliaj baldaŭ retrovis la fortojn, kriadis: "ha, ha, hurà!" kaj
-piedpremadis la rabistojn per siaj ĉevaloj. Eĉ Ringo, ricevinte vundon
-de l&rsquo; brako, ne tiel fervore batis per sia ĉekano. Sed subite nova
-ekfajfo ekaŭdiĝis en la arbaro.</p>
-
-<p>&mdash;Vigle tenu vin, bravuloj!&mdash;ekkriis Ringo: la avo Vulturo venas helpi
-nin!</p>
-
-<p>Kaj li ankoraŭ ne finis siajn vortojn, kiam Vulturo kun sia taĉmento
-atakis la opriĉnikojn, kaj ree ekbolis granda, kruelega manbatalo!</p>
-
-<p>En densa arbaro la rajdantoj sentis sin ne tiel oportune, kiel la
-infanterianoj. La ĉevaloj stariĝis sur postajn piedojn, falis sur la
-dorson, premante la rajdantojn. Malespero ekkaptis la opriĉnikojn. La
-sabro de Ĥomjàk fajfis kiel vento, kvazaŭ fulmoj brilis super lia
-kapo.</p>
-
-<p>Subite io nova okazis en komuna tumulto. La forta Dmiĉjo, dispuŝante
-la batalantojn, ekcelis Ĥomjàk&rsquo;n, renversante ĉiujn senescepte, la
-siajn same kiel la fremdajn. Dmiĉjo ekkonis tiun, kiu estis rabinta
-lian fianĉinon. Tenante sian pezan bastonegon per ambaŭ manoj, li
-ekfrapis per ĝi sian malamikon. Ĥomjàk deflankiĝis, la ekfrapo
-trafis la kapon de l&rsquo; ĉevalo, la besto falis morta, la bastonego
-rompiĝis.</p>
-
-<p>&mdash;Atendu, atendu!&mdash;diris Dmiĉjo, sin ĵetante sur Ĥomjàk: nun vi ne
-foriros!</p>
-
-<p>La batalo estis finita. Forestis la malamikoj: ĉiuj opriĉnikoj falis
-mortaj, nur Maluto forgalopis sur sia rapidega ĉevalo.</p>
-
-<p>La rabistoj ankaŭ perdis multe da siaj.</p>
-
-<p>&mdash;Jen, via bojara moŝto!&mdash;diris Ringo al princo Serèbrjanij,
-forviŝante la ŝviton de sur sia vizaĝo.&mdash;Jen kie ni ree renkontiĝis!</p>
-
-<p>La princo, ĉe la apero de la rabistoj, sin ĵetis al la kronprinco kaj
-prenis lian ĉevalon flanken. La kronprinco estis alligita al la selo.
-Serèbrjanij per sabro distranĉis la ŝnurojn, helpis al la kronprinco
-deĉevaliĝi kaj demetis la tukon de antaŭ lia buŝo. Dum la batalo
-Serèbrjanij staris antaŭ la kronprinco, protektante lin.</p><!-- pagho 98 -->
-
-<p>&mdash;Via kronprinca moŝto!&mdash;li diris, vidante, ke la rabistoj jam prirabas
-la mortigitajn kaj kaptas la forkurantajn ĉevalojn:&mdash;la batalo estas
-finita, ĉiuj viaj malamikoj mortis, nur Maluto forkuris, sed, ŝajnas
-al mi, ne multon li ankaŭ gajnis, ĉar sendube la caro juĝe esploros
-la kazon!</p>
-
-<p>Ĉe la nomo de kronprinco Ringo posteniris.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vere?&mdash;li demandis: tio estas la kronprinco mem? La filo de l&rsquo;
-caro? Jen kiun defendi mi havis la feliĉon! Jen kiun la hundoj venigis
-tien ĉi kunligitan!&mdash;Kaj la hetmano falis al la piedoj de Ivano
-Ivànoviĉ.</p>
-
-<p>La sciigo rapide disvastiĝis inter la rabistoj. Ĉiuj lasis la
-mortigitajn kaj venis saluti la caran filon.</p>
-
-<p>&mdash;Dankon al vi, bonuloj!&mdash;li diris afable, sen sia kutima fiereco: kiu
-ajn vi estu, dankon al vi!</p>
-
-<p>&mdash;Ne dankinde, via kronprinca moŝto&mdash;respondis Ringo: se mi scius, kio
-minacas al vi, mi kunprenus ne kvardek, sed ducent bravulojn, kaj ne
-forkurus de ni tiu Skuratov. Ni nepre kaptus lin vivantan kaj tuj
-pendigus lin en via ĉeesto! Cetere, ŝajne, restis ĉe ni lia
-ĉevalservisto, ankaŭ mia malnova konatulo; se la fiŝoj mankas, oni
-kontentiĝas per kraboj<a href="#Footnote65" class="fnanchor">[65]</a>.&mdash;He, bravulo, ĉu vi tenas Ĥomjàk&rsquo;n?</p>
-
-<p>&mdash;Jes!&mdash;respondis Dmiĉjo, kuŝante surventre kaj ne ellasante sian
-viktimon.</p>
-
-<p>&mdash;Ellasu lin, ne timu, nun li ne forkuros. Nu, bravuloj, faru fajron por
-esplorado, alportu ŝnuregon kaj vergojn!</p>
-
-<p>Dmiĉjo leviĝis. El sub li leviĝis forta altkreska junulo; kiam li
-turnis la vizaĝon al la rabistoj, ĉiuj ekkriis mirigitaj:</p>
-
-<p>&mdash;Ĥlopko! Li estas Ĥlopko! Ĥlopkon li premadis anstataŭ opriĉnikon!</p>
-
-<p>Dmiĉjo rigardis ĉirkaŭen kun malfermegita buŝo.</p>
-
-<p>Ĥlopko apenaŭ spiris.</p>
-
-<p>&mdash;Jen kiun mi kaptis!&mdash;fine eldiris Dmiĉjo.&mdash;Kial do vi ne parolis?</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu eble estis paroli, kiam vi premadis mian gorĝon?</p>
-
-<p>&mdash;Kiel do vi trafis sub min?</p>
-
-<p>&mdash;Kiel, kiel? Vi, urso, ekfrapis la ĉevalon je la kapo, kaj la rajdanto
-falis sur min, kaj tuj vi, anstataŭ lin, min ekkaptis kaj eksufokis!</p>
-
-<p>&mdash;Jen kio!&mdash;malrapide diris Dmiĉjo, gratante al si la nukon.</p><!-- pagho 99 -->
-
-<p>La rabistoj ekridegis. La kronprinco ankaŭ ridetis. Ĥomjàk&rsquo;n oni ne
-povis trovi.</p>
-
-<p>&mdash;Ne venis ankoraŭ lia tempo,&mdash;diris Ringo,&mdash;domaĝe, tre domaĝe! Nu,
-eble Dio donos, mi havos lin ankoraŭ en la manoj! Kaj nun permesu, via
-kronprinca moŝto, ke mi vin akompanu kun miaj bravuloj ĝis la ŝoseo!
-Hontinde estas por mi, via kronprinca moŝto! Ne konvenus al mi,
-malaltrangulo, eĉ paroli kun via kronprinca moŝto, sed kion fari? sen
-mia helpo vi ne eliros de ĉi tie!</p>
-
-<p>&mdash;Nu, kamaradoj,&mdash;daŭrigis Ringo: venu akompani lian kronprincan
-moŝton! Vi, bojaro,&mdash;li diris al Serèbrjanij, montrante sian
-ĉevalon:&mdash;surĉevaliĝu, mi prenos alian ĉevalon. Vi, Vulturo, povas
-piediri kaj Dmiĉjo tiom pli!</p>
-
-<p>&mdash;Por kio?&mdash;diris Dmiĉjo, ekkaptis la kolharojn de iu ĉevalo, preskaŭ
-faliginte ĝin:&mdash;mi ankaŭ povas rajdi!</p>
-
-<p>Li levis la piedon al piedingo, sed, ĉar li ne povis trovi ĝin per la
-piedo, li surventre kuŝiĝis sur la dorson de l&rsquo; ĉevalo, tiamaniere
-tragalopis kelkajn paŝojn kaj nur poste trafis en la selon.</p>
-
-<p>&mdash;He, he!&mdash;li ekkriis, balancante per la piedoj kaj levante la kubutojn.</p>
-
-<p>La kronprinco direktis la ĉevalon hejmen, antaŭ- kaj postirata de la
-tuta bando.</p>
-
-<p>Kiam fine oni venis en la kamparon kaj ekvidis de malproksime tegmentojn
-de l&rsquo; antaŭurbo, Ringo haltis.</p>
-
-<p>&mdash;Via kronprinca moŝto,&mdash;li diris, saltante for de la ĉevalo: jen
-estas via vojo, jen la antaŭurbo! Ne konvenas, ke mi restu plue kun via
-kronprinca moŝto. Krome, mi rimarkas tie polvon super la vojo:
-kredeble, militistoj! Adiaŭ, via kronprinca moŝto! Ne koleru: neceseco
-nin kunigis!</p>
-
-<p>&mdash;Atendu, bravulo!&mdash;diris la kronprinco, kiu, sentante sin en
-sendanĝereco, reprenis siajn antaŭajn manierojn:&mdash;atendu, bravulo!
-Diru antaŭe, al kiu bojara familio vi apartenas, kial vi portas
-orkovritan kaftanon?</p>
-
-<p>&mdash;Via kronprinca moŝto,&mdash;modeste respondis Ringo: ekzistas ĉi tie
-multe da tiaj bojaroj senfamiliaj, multe da princoj sennomaj! Ni
-surhavas tion, kion sendas al ni Dio!</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi ne scias!&mdash;severtone daŭrigis la kronprinco,&mdash;ke por tiaj
-princoj, kiel vi, estas starigita alta konstruaĵo sur la placo? Vi mem
-ne estas inda ĉi tiun kaftanon! Se vi ne estus farinta al mi la
-hodiaŭan servon, mi ordonus al tiuj militistoj kapti vin ĉiujn kaj
-venigi en la antaŭurbon. Sed pro hodiaŭa<!-- pagho 100 --> via faro mi pardonas al vi
-la antaŭan rabadon kaj mi defendos vin antaŭ mia patro, se vi volas
-nun peti lian pardonon!</p>
-
-<p>&mdash;Dankon por viaj afablaj paroloj, via kronprinca moŝto, grandan
-dankon, sed ne venis ankoraŭ tempo, ke mi petu pardonon de la caro!
-Grandegaj estas miaj pekoj antaŭ Dio, multenombraj miaj kulpoj antaŭ
-la caro; ne povas min pardoni lia cara moŝto, kaj se eĉ li min
-pardonus, mi ne povas nun forlasi miajn kamaradojn!</p>
-
-<p>&mdash;Kion mi aŭdas?&mdash;miris la kronprinco: vi ne volas lasi vian rabistan
-vivmanieron, kiam mi mem promesas al vi mian protekton kaj helpon!
-Certe, rabado estas pli profita, ol honesta laborado?</p>
-
-<p>Ringo karesis sian nigran barbon kaj ruze ridetante aperigis du vicojn
-da ebenaj blankaj dentoj, pro kio lia sunbruligita vizaĝo ekŝajnis
-ankoraŭ pli bruna.</p>
-
-<p>&mdash;Via kronprinca moŝto!&mdash;li diris: por tio vivas ezoko en la maro, ke
-karaso ne dormetu<a href="#Footnote66" class="fnanchor">[66]</a>. Mi ne estas alkutiminta al militista ofico nek al
-komercista afero. Adiaŭ, via kronprinca moŝto: la polvo tie
-alproksimiĝas, ni devas foriri: fiŝo serĉas dronon, homo serĉas
-bonon, kaj ni, rabistoj, sendanĝeran rifuĝejon.</p>
-
-<p>Kaj Ringo malaperis inter la arbetaro. Ĉiuj rabistoj ankaŭ malaperis
-en la arbaro, kaj la kronprinco kun princo Serèbrjanij ekgalopis al la
-antaŭurbo, kaj baldaŭ ili renkontis taĉmenton de rajdistoj,
-kondukatan de Boriso Godunòv...</p>
-
-<hr class="long" />
-
-<p>Kiamaniere Maluto sukcesis klarigi sian kalumnion kaj ree ricevi la
-caran favoron, ni ne scias. Eble Ivano, kiam lia ekscitita koro
-kvietiĝis, aljuĝis la agon de sia favorato al trompita fervorego, eble
-li parte konservis siajn suspektojn kontraŭ sia filo. Ĉiuokaze
-Skuratov ne nur ne perdis la caran favoron, sed de nun fariĝis ankoraŭ
-pli kara al Ivano. Ĝis tiam Rusujo malamegis Maluton, de nun
-ekmalamegis lin la kronprinco. La caro estis la sola apogilo de Maluto.
-Komuna malamego kontraŭ Maluto atestis al Ivano pri lia fideleco. Aludo
-kontraŭ Basmanov ankaŭ ne restis sen sekvo. En la koro de Ivano restis
-grajno de suspekto, kaj kvankam ĝi ne enradikiĝis, sed ĝi multe
-plimalgrandigis lian favoron al Basmanov, ĉar neniam la caro pardonis
-al tiu, kiu iam igis lin tremi, se eĉ li mem siatempe vidus sian
-eraron.</p><!-- pagho 101 -->
-
-
-
-<div class="chapheader" id="chap15">
-<h2>ĈAPITRO XV.</h2>
-
-<p>Ceremonio de kisado.</p>
-</div>
-
-<p>Estas jam tempo, ke ni revenu al Morozov. La konfuziĝo de Heleno en la
-ĉeesto de Serèbrjanij ne evitis la traigajn okulojn de l&rsquo; bojaro.
-Verdire, komence li opiniis, ke la kaŭzo estis ŝia renkontiĝo kun
-Vjàzemskij, sed baldaŭ nova suspekto naskiĝis en lia animo.</p>
-
-<p>Adiaŭinte la princon en la vestiblo, Morozov revenis en la ĉambron.
-Liaj densaj brovoj estis minace kuntiritaj, profundaj sulkoj kovris la
-frunton, li sufokiĝis pro varmego.</p>
-
-<p>&mdash;Heleno nun dormas!&mdash;li pensis: ŝi ne atendas min, mi iros promeni en
-la ĝardeno; eble, mia kapo refreŝiĝos!</p>
-
-<p>Li eliris. En la ĝardeno regis mallumo. Ĉe la palisaro li rimarkis
-blankan kaftanon. Li haltis. Subite amaj paroloj frapis lian aŭdon. La
-maljunulo ekkonis la voĉon de sia edzino. Trans la palisaro konturiĝis
-malklara figuro de rajdanto. La nekonatulo kliniĝis al Heleno kaj
-parolis ion al ŝi. Morozov apenaŭ spiris, sed atako de vento ekmovigis
-la suprojn de l&rsquo; arboj kaj forportis la vortojn kaj la voĉon de l&rsquo;
-viro. Kiu li estis? Ĉu Vjàzemskij per sia persisteco sukcesis akiri la
-koron de Heleno? Enigma estas virina koro! Hodiaŭ ŝi amas tiun, kiun
-hieraŭ ŝi malamegis! Aŭ eble la princo Serèbrjanij havis rendevuon
-kun lia edzino ĉi tie? Kiu scias? Eble, la princo, kiun li ĵus
-akceptis kvazaŭ sian propran filon, la saman tagon faris al li, plej
-bona amiko de lia patro, plej kruelan ofendon, al li, kiu estis preta
-riski sian propran vivon, nur por kaŝi la princon Serèbjanij de l&rsquo;
-kolero de l&rsquo; caro!</p>
-
-<p>&mdash;Ne,&mdash;pensis la bojaro: tio ne estas Serèbrjanij, tio estas iu
-opriĉniko, nova favorato de l&rsquo; caro! Ĉu por la unua fojo ili
-senhonorigas altrangulon? Kaj mia edzino, jen estas serpento! Ĉu mi
-ŝin ne amis? Ĉu mi ŝin ne gardis, kvazaŭ mian propran filinon? Kaj
-ĉu ne memvole ŝi edziniĝis kun mi? Kiel ŝi min estis dankanta,
-ruzulino! Ŝi, kiu sankte promesis al mi fidelecon! Ne, ne fidu,
-Druĵino, al virina fideleco! Alta palisaro, kverkligna pordego kaj fera
-seruro&mdash;jen kio gardos virinan fidelecon! Vi iom rapidis, Druĵino
-Andrèeviĉ, enmaniginte vian honoron al la virino! Ekflamis, maljunulo,
-via ardanta koro! Vin trompis nun via juna edzino, vin mokos nun ĉiu en
-Moskvo!</p>
-
-<p>Tiel parolis al si Morozov, multege suferante. Li volis sin ĵeti
-antaŭen. Sed la rajdanto forgalopos, kaj la bojaro ne ekscios, kiu
-estas lia malamiko. Li preferis atendi.</p><!-- pagho 102 -->
-
-<p>La vento seninterrompe bruadis dum la tuta vespero, kaj la luno restis
-kovrita de nuboj. Morozov ne rekonis la rajdiston, nek lian voĉon. Li
-nur aŭdis, ke la bojarino diris al li plorante:</p>
-
-<p>&mdash;Mi vin amas pli ol la vivon, pli ol la sunon. Mi neniun amis krom vi
-kaj neniun amos, ne povas ami!</p>
-
-<p>Baldaŭ Heleno preterpaŝis antaŭ Morozov, ne rimarkinte lin. Malrapide
-sekvis ŝin la bojaro.</p>
-
-<p>La sekvintan tagon li ne rimarkigis al ŝi siajn suspektojn. Kiel
-antaŭe, li estis afabla kun ŝi. Nur iatempe, nerimarkite de ŝi, la
-bojaro sulkigis la brovojn kaj minace rigardis ŝin. Terura sento
-posedis la bojaron en tiuj momentoj! Li meditis, kiamaniere li povus
-elserĉi sian malamikon.</p>
-
-<p>Pasis kvar tagoj. Morozov sidis en sia ĉambro ĉe la kverkligna tablo.
-Antaŭ li kuŝis malfermita libro, velurbindita, kun arĝentaj bukoj.
-Sed la bojaro ne legis. Liaj okuloj glitis super la multkoloraj titoloj
-kaj la implikitaj desegnaĵoj de l&rsquo; paĝo, sed lia imago vagadis inter
-la ĉambro de lia edzino kaj la palisaro de l&rsquo; ĝardeno.</p>
-
-<p>La pasintan tagon Serèbrjanij revenis el la antaŭurbo kaj laŭ sia
-promeso vizitis Morozov&rsquo;n. Heleno ŝajnigis malsanon kaj restis en sia
-ĉambro. Morozov neniel ŝanĝis sian konduton rilate al Serèbrjanij.
-Sed dum li lin gratulis okaze de lia feliĉa reveno, dum li fervore
-regalis la karan gaston, li ĉiam penis diveni la esprimon de lia
-vizaĝo, li ĉiam penis trovi postsignojn de perfido. Serèbrjanij estis
-enpensema, sed simplanima kaj sincera kiel antaŭe. Nenion povis ekscii
-Morozov.</p>
-
-<p>Jen pri kio li pensis nun, sidante super la malfermita libro!</p>
-
-<p>Lian meditadon interrompis la enirinta servisto, kiu, ekvidinte la
-zorgoplenan vizaĝon de Morozov, haltis respektplene. La bojaro per
-rigardo demandis lin.</p>
-
-<p>&mdash;Via bojara moŝto!&mdash;diris la servisto: alvenas la caraj homoj. Antaŭe
-rajdas princo Afonasjo Ivànoviĉ Vjàzemskij. Ili jam estas proksime,
-ĉu vi ordonos, ke ni renkontu ilin?</p>
-
-<p>Samtempe aŭdiĝis sonoj de tintilo, batata de antaŭeniranta servisto,
-kiu havis oficon dispeli la popolon en la stratoj kaj fari vojon al sia
-mastro.</p>
-
-<p>&mdash;Vjàzemskij venas al mi?&mdash;diris Morozov.&mdash;Ĉu li freneziĝis?
-Kredeble, li preterrajdos. Iru al la pordego kaj atendu, kaj se li
-turnos la ĉevalon ĉi tien, diru al li, ke mia domo ne estas drinkejo,
-ke mi ne konas la opriĉnikojn, ke mi ne volas ilin koni. Iru!</p><!-- pagho 103 -->
-
-<p>La servisto hezitis.</p>
-
-<p>&mdash;Kio ankoraŭ?&mdash;demandis la bojaro.</p>
-
-<p>&mdash;Via bojara moŝto, bonvolu puni min, sed... mi ne diros tion al
-Vjàzemskij.</p>
-
-<p>&mdash;Iru!&mdash;ekkoleris Morozov, piedfrapante.</p>
-
-<p>&mdash;Via bojara moŝto!&mdash;diris la enkuranta dvoreckij<a href="#Footnote41" class="fnanchor">[41]</a>. Princo
-Vjàzemskij kun opriĉnikoj estas proksime de nia pordego. La princo
-diras, ke li estas sendita de lia cara moŝto!</p>
-
-<p>&mdash;De lia cara moŝto? Ĉu vere, li diras,&mdash;de lia cara moŝto? Larĝe
-malfermu la pordegon! Donu al mi oran pladon kun pano kaj salo! Ĉiuj
-miaj homoj venu renkonten al la senditoj de lia cara moŝto!</p>
-
-<p>Dume la sonoj de l&rsquo; tintilo pli kaj pli alproksimiĝis. Ĉirkaŭ dudek
-rajdistoj kaj antaŭ ili la princo Vjàzemskij, sur bonstatura
-arĝentornamita ĉevalo, paŝe eniris en la korton. La princo surhavis
-blankan atlasan kaftanon kun malalta kolumo; la nudan kolon ornamis
-riĉa perla ĉirkaŭkolo. Perlaj ĉirkaŭmanoj subtenis super manradikoj
-la larĝajn manikojn de l&rsquo; kaftano, malzorgete zonita per ruĝa silka
-zono kun ora franĝo je la ekstremaĵoj; broditaj gantoj pendis ĉe la
-zono. Velura ruĝa pantalono faris larĝajn faldojn super la grandaj
-flavaj marokenaj perlobroditaj botoj, dense falditaj supre kaj
-provizitaj per grandaj kalkanumoj kun arĝentaj hufetoj. Super la
-kaftano la princo surhavis silkan malpezan orkoloran somerveston kun
-duobla diamanta agrafo ĉe la brusto, sur la kapo&mdash;blankan orŝtofan
-ĉapon kun fleksebla diamanta plumo, kiu balanciĝis je ĉiu lia movo,
-reflektante la sunradiojn. Nigraj bukloj de l&rsquo; princo, pendantaj el sub
-la ĉapo, kuniĝis kun lia mallonga krispa barbeto. La lipharoj faris
-super lia buŝo ne nigran strion, sed apenaŭ videblan nuancon. Lia
-staturo estis alta kaj gracia, lia aspekto&mdash;juna kaj gaja.</p>
-
-<p>Laŭ kutimo de tiu epoko, malantaŭ la princo liaj piedirantaj
-ĉevalservistoj kondukis je bridoj ses ĉevalojn tute vestitajn por
-rajdado: unu&mdash;nigran, alian&mdash;flavruĝan kun pli hela kol- kaj
-dorshararo, ankoraŭ unu&mdash;fergrizan kaj tri&mdash;tute blankajn. Sur la kapoj
-de l&rsquo; ĉevaloj balanciĝis multkoloraj plumoj, de sur iliaj dorsoj
-pendis bestaj feloj aŭ orŝtofaj kovriloj, ornamitaj per multekostaj
-ŝtonoj, kaj ĉiuj ses sonoradis dum irado per multaj arĝentaj
-sonoriletoj aŭ per oraj truitaj globetoj, agorde sonantaj kaj pendantaj
-per longaj tufoj ĉe ambaŭ oreloj.</p><!-- pagho 104 -->
-
-<p>Ĉe la apero de Druĵino Andrèeviĉ, Vjàzemskij kaj ĉiu opriĉnikoj
-deĉevaliĝis.</p>
-
-<p>Morozov kun ora plado en la manoj malrapide iris renkonten al ili, lin
-sekvis liaj bojaraj servistoj de ĉiuj rangoj.</p>
-
-<p>&mdash;Via princa moŝto,&mdash;eldiris Morozov,&mdash;vi estas sendito de lia cara
-moŝto. Mi rapidas akcepti vin kaj la viajn kun pano kaj salo!</p>
-
-<p>Kaj la longaj grizaj haroj de l&rsquo; maljunulo kovris lian vizaĝon, kiam li
-faris profundan saluton al la alvenintoj.</p>
-
-<p>&mdash;Via bojara moŝto!&mdash;respondis Vjàzemskij: la granda caro ordonis diri
-al vi sian caran volon. Druĵino Andrèeviĉ, la granda caro Ivano
-Vasìljeviĉ de l&rsquo; tuta Rusujo bonvolas demeti de vi sian koleron,
-forpreni sian caran malfavoron, bonvolas pardoni al vi ĉiujn viajn
-kulpojn, por ke vi, bojaro Druĵino, estu kiel antaŭe en favoro de lia
-cara moŝto, ke vi daŭre servu al lia cara moŝto!</p>
-
-<p>Fininte la paroladon, Vjàzemskij metis unu manon post la zonon, per
-alia karesis sian barbon, prenis dignoplenan mienon kaj, observante la
-bojaron per siaj aglaj okuloj, atendis lian respondon.</p>
-
-<p>En la komenco de lia parolado Morozov ekgenuis. Nun la servistoj helpis
-al li leviĝi. Li estis pala.</p>
-
-<p>&mdash;Sankta Triunuo kaj la Moskvaj sanktuloj benu nian grandan caron!&mdash;li
-diris per tremanta voĉo.&mdash;Dio malavarega, Dio bonkora plilongigu liajn
-tagojn por eterne! Vin mi ne atendis, princo, sed vi estas sendito de
-mia caro, bonvolu eniri! Bonvolu eniri, sinjoroj opriĉnikoj! Estu la
-bonvenantoj! Kaj mi tuj iros diri dankan preĝon, kaj poste ni festenos
-kune ĝis malfrua nokto!</p>
-
-<p>La opriĉnikoj eniris.</p>
-
-<p>Morozov vokis serviston.</p>
-
-<p>&mdash;Surĉevaliĝu tuj, galopu al princo Serèbrjanij, salutu lin kaj diru
-al li, ke mi lin invitas festeni ĉe mi la hodiaŭan tagon. Diru, ke la
-granda caro sendis al mi feliĉon, bonvolis demeti de mi sian caran
-malfavoron!</p>
-
-<p>Poste Morozov kondukis la gastojn en la domon kaj mem iris trans la
-korto en sian hejman preĝejon, kun ĉiuj siaj multenombraj servistoj.
-En la domo restis nur unu dvoreckij kaj tiom da servistoj, kiom da ili
-bezonis la gastoj.</p>
-
-<p>Oni alportis ĉiuspecajn almanĝaĵojn kaj vinojn, sed la tagmanĝo
-devis esti pli malfrue.</p>
-
-<p>Baldaŭ alveturis Serèbrjanij, ankaŭ akompanata de multaj servistoj,
-ĉar, laŭ tiama kutimo, en gravaj okazoj ne konvenis al bojaro veturadi
-sola aŭ kun malmultenombra sekvantaro.</p><!-- pagho 105 -->
-
-<p>La tablo jam estis preta en la granda manĝoĉambro, la servistoj okupis
-siajn lokojn, ĉiuj atendis la mastron.</p>
-
-<p>Fininte la preĝon, Druĵino Andrèeviĉ eniris en la ĉambron en riĉa
-orŝtofa kaftano, kun zibelfela ĉapo en la manoj. Liaj grizaj bukloj
-estis bele tonditaj, lia barbo zorge kombita. Li salutis la gastojn, la
-gastoj salutis lin, kaj ĉiuj altabliĝis.</p>
-
-<p>Komenciĝis honora festeno, eksonoris pokaloj kaj kruĉoj, kaj samtempe
-eksonoris io, nekunigebla kun la ĝojplena festeno, eksonoris bataliloj,
-kaŝitaj sub la vestoj de l&rsquo; opriĉnikoj.</p>
-
-<p>Sed Morozov ne aŭdis la minacantajn sonojn. Aliaj pensoj priokupadis
-lin. Interna sento diris al Morozov, ke lia nokta ofendinto sidas ĉe
-lia tablo, kaj la bojaro primeditis rimedon, kiel lin malkovri. La
-rimedo ŝajnis esti certa.</p>
-
-<p>Jam multajn pokalojn malplenigis la gastoj, ili tostis la grandan caron,
-ŝian carinan moŝton, ĉiujn carajn parencojn; poste ĉefepiskopon kaj
-la tutan rusan pastraron; princon Vjàzemskij, princon Serèbrjanij,
-fine la afablan mastron kaj ĉiun gaston aparte. Kiam la tostoj estis
-elĉerpitaj, Vjàzemskij leviĝis kaj proponis tosti la junan bojarinon,
-ilian mastrinon.</p>
-
-<p>Ĉi tio estis antaŭvidita de Morozov.</p>
-
-<p>&mdash;Karaj gastoj,&mdash;li diris: ne bone estas tosti la mastrinon en ŝia
-foresto! Iru,&mdash;li diris al servistoj: iru kaj petu ŝian bojarinan
-moŝton, ke ŝi bonvolu veni kaj regali la karajn gastojn!</p>
-
-<p>&mdash;Bone, bone!&mdash;bruege jesis la gastoj: sen mastrino la mieltrinkaĵo ne
-estas dolĉa!</p>
-
-<p>Post iom da tempo venis Heleno en riĉa sarafano<a href="#Footnote48" class="fnanchor">[48]</a>, akompanata de du
-siaj ĉambristinoj; ŝi tenis en la manoj oran pleton kun unu sola
-pokalo. La gastoj leviĝis. La dvoreckij enverŝis en pokalon vinon ĝis
-la rando. Heleno ektuŝetis la vinon per lipoj kaj aliradis ĉiun gaston
-laŭvice, salutante ĉiun kaj proponante trinki el pokalo. La dvoreckij
-sekvis ŝin kaj plenigis la pokalon, kiam ĝi estis malplenigata.</p>
-
-<p>Kiam Heleno finis la regaladon, Morozov, kiu la tutan tempon fikse ŝin
-observis, sin turnis al la gastoj.</p>
-
-<p>&mdash;Miaj karaj gastoj, nun, plenumante rusan antikvan kutimon, mi proponas
-al vi, ke vi bonvolu honori mian hejmon, laŭdi mian mastrumaĵon, ke vi
-bonvolu, karaj gastoj, kisi mian edzinon! Heleno, prenu la honoran lokon
-kaj redonu al ĉiu gasto, laŭvice, lian kison!</p><!-- pagho 106 -->
-
-<p>La gastoj dankis la mastron. Heleno tremante okupis honoran lokon ĉe la
-forno kaj mallevis la okulojn.</p>
-
-<p>&mdash;Via princa moŝto, aliru!&mdash;diris Morozov al Vjàzemskij.</p>
-
-<p>&mdash;Ne, ne, plenumu la kutimon!&mdash;ekkriis la gastoj: unue la mastro mem
-devas kisi la edzinon! Faru laŭkutime, kiel faris niaj praavoj!</p>
-
-<p>&mdash;Bone, estu laŭkutime!&mdash;konsentis Morozov kaj, alirinte Helenon, li
-salutis ŝin ĝisteren. Kiam ili interŝanĝis la kisojn, la lipoj de
-Heleno brulis kvazaŭ fajro; kiel glacio estis la malvarmaj lipoj de
-Druĵino Andrèeviĉ.</p>
-
-<p>Post la edzo aliris Helenon princo Vjàzemskij. Morozov atente observis.</p>
-
-<p>La okuloj de Afonasjo Ivànoviĉ brilegis kvazaŭ du karboj, sed la
-vizaĝo de Heleno restis senmova. En ĉeesto de l&rsquo; edzo kaj de
-Serèbrjanij ŝi ne timis la arogantan princon.</p>
-
-<p>&mdash;Iu alia!&mdash;pensis Morozov.</p>
-
-<p>Vjàzemskij salutis ĝisteren kaj kisis Helenon, sed ĉar lia kisado
-daŭris pli longan tempon, ol estis bezonate, ŝi deturnis sin kun
-rimarkebla malkontento.</p>
-
-<p>&mdash;Ne, ne, iu alia!&mdash;ripetis Morozov al si mem.</p>
-
-<p>Post la princo aliradis laŭvice ĉiuj opriĉnikoj. Ĉiu faris ĝisteran
-saluton kaj kisis Helenon; sed Druĵino Andrèeviĉ nenion povis rimarki
-sur la vizaĝo de sia edzino, krom maltrankvilo. Kelkfoje ŝiaj longaj
-okulharoj leviĝis, kaj ŝia rigardo ŝajne kun timo serĉis iun inter
-la gastoj.</p>
-
-<p>Subite teruro ekposedis Helenon. Ŝiaj okuloj renkontis la okulojn de l&rsquo;
-edzo kaj per sia virina koro ŝi divenis liajn pensojn. Sub ĉi tiu
-peza, senmova rigardo estis por ŝi neeble kisi Serèbrjanij&rsquo;n kaj ne
-aperigi sian amon al li. Ĉiuj cirkonstancoj de ilia interparolado ĉe
-la palisaro de l&rsquo; ĝardeno tuj renaskiĝis en ŝia memoro. Ŝia nuna
-stato kaj la antaŭatendata kiso ŝajnis al ŝi Dia puno por tiu krima
-renkontiĝo, por tiama krima kiso. Morta malvarmo trakuris ŝiajn
-membrojn.</p>
-
-<p>&mdash;Mi malsanetas...&mdash;ŝi murmuris: permesu al mi foriri, Druĵino
-Andrèeviĉ!</p>
-
-<p>&mdash;Restu, Heleno,&mdash;trankvile diris Morozov: atendu, nun vi ne povas
-foriri, ĉi tio estas neeblaĵo, oni devas fini la ceremonion!</p>
-
-<p>Kaj li trapikis la edzinon per inkvizitora rigardo.</p>
-
-<p>&mdash;La piedoj ne subtenas min!&mdash;diris Heleno.</p>
-
-<p>&mdash;Kion vi diras?&mdash;demandis Morozov, kvazaŭ ne bone aŭdinte: vi
-malsaniĝis pro haladzo? Ne gravaĵo! Bonvolu, sinjoroj, aliru, ne
-atentu ŝiajn parolojn! Ŝi ankoraŭ estas infano,<!-- pagho 107 --> tro hontema, kaj por
-la unua fojo ŝi faras la ceremonion. Krom tio haladzo! Karaj gastoj,
-bonvolu aliri!</p>
-
-<p>&mdash;Kie do estas la princo Serèbrjanij?&mdash;pensis Morozov, trarigardante la
-vicojn de l&rsquo; gastoj.</p>
-
-<p>Princo Nikito Romànoviĉ staris flanke. Li bone vidis eksterordinaran,
-atentplenan rigardon de Morozov por la edzino kaj ĉiu aliranta gasto.
-En ŝia vizaĝo li tralegis timon kaj maltrankvilon. Serèbrjanij, viro
-decidema, kiam lia konscienco lin ne riproĉis, nuntempe ne sciis, kion
-fari. Li timis, ke, alirinte Helenon, li nur pligrandigos ŝian
-konfuziĝon, kaj samtempe li timis veki suspekton ĉe la edzo, se li ne
-aliros. Se li nur povus diri al ŝi unu kuraĝigan vorton! Sed Heleno
-estis ĉirkaŭata de gastoj, la edzo fikse ŝin rigardis; Serèbrjanij
-devis preni ian decidon.</p>
-
-<p>Li aliris, falis teren, sed li ne sciis, ĉu pli bone estus rigardi ŝin
-aŭ eviti ŝian rigardon. Ĉi tiu hezitado lin denuncis. Siaflanke
-Heleno ne eltenis la turmenton, kiun destinis al ŝi Morozov.</p>
-
-<p>Heleno estis trompanta la edzon ne pro frivoleco, ne pro malbona koro.
-Ŝi lin trompis, ĉar ŝi mem trompiĝis, opiniante, ke estos eble por
-ŝi ekami Druĵinon. Kiam ŝi, ĉe la palisaro de l&rsquo; ĝardeno, konfesis
-al Serèbrjanij sian amon, la vortoj eliĝis malgraŭvole el ŝia buŝo,
-ŝi ne serĉis la esprimojn, kaj se en tiu momento ŝi ekvidus post si
-la edzon, ŝi tuj sincere ĉion al li konfesus. Sed spite sia pasia
-imago, ŝi estis virino timema. Post la nokta rendevuo kun Serèbrjanij
-riproĉoj de konscienco ĉiam turmentadis ŝin. Krom tio, ŝin multe
-priokupis la malfeliĉa sorto de Serèbrjanij. Ŝian koron disŝiris
-diversaj sentoj: ŝi havis grandan deziron fali teren antaŭ la edzo kaj
-peti lian pardonon kaj konsilon; sed ŝi timis lian koleron, ŝi timis
-pro Nikito Romànoviĉ.</p>
-
-<p>Ĉi tiu batalado, ĉi tiuj turmentoj, la timego, kiun ŝi sentis antaŭ
-la edzo, ĉiam bona kaj karesa sed nekortuŝebla en ĉio, kio rilatas
-lian honoron, ĉio ĉi subfosis ŝiajn fortojn. Kiam Serèbrjanij
-ektuŝetis per la lipoj ŝian buŝon, ŝi ektremis kvazaŭ en febro,
-ŝiaj genuoj fleksiĝis, kaj ŝi ekkriis preskaŭ senkonscie:</p>
-
-<p>&mdash;Sankta Dipatrino, indulgu min!</p>
-
-<p>Morozov subtenis Helenon.</p>
-
-<p>&mdash;He!&mdash;li diris: jen estas virina saneco! Laŭvide tiel sana, forta, kaj
-iom da haladzo jam tute ŝin senfortigas! Nu, bone, ĉio pasos! Aliru,
-karaj gastoj, aliru!</p>
-
-<p>La voĉo kaj la sintenado de Morozov neniel ŝanĝiĝis. Li<!-- pagho 108 --> ŝajnis
-same trankvila, same afabla kaj gastama, kiel antaŭe.</p>
-
-<p>Serèbrjanij ne sciis, ĉu la bojaro ekkonis lian sekreton, aŭ ne.</p>
-
-<p>Kiam la ceremonio finiĝis, kaj Heleno, subtenata de la ĉambristinoj,
-foriris en sian ĉambron, la gastoj, invititaj de Morozov, ree
-altabliĝis. Druĵino Andrèeviĉ ĉiujn regalis kaj gastigis kun
-antaŭa fervoro kaj ne forgesis eĉ plej malgrandan devon, kies
-plenumado donis al la mastro de tiama epoko famon de gastamulo.</p>
-
-<p>Jam vesperiĝis. La vino varmegigis la opriĉnikojn, kaj strangaj vortoj
-aŭdiĝis iafoje en la interparolado de l&rsquo; opriĉnikoj.</p>
-
-<p>&mdash;Via princa moŝto!&mdash;diris unu el ili sin klinante al Vjàzemskij:
-estas jam tempo!</p>
-
-<p>&mdash;Silentu!&mdash;murmuretis Vjàzemskij: la maljunulo ekaŭdos!</p>
-
-<p>&mdash;Se li eĉ ekaŭdos, li ne komprenos!&mdash;laŭte daŭrigis la opriĉniko
-kun obstineco de ebriulo.</p>
-
-<p>&mdash;Silentu!&mdash;insistis Vjàzemskij.</p>
-
-<p>&mdash;Mi diras al vi, princo, jam estas tempo! Je Dio, estas tempo! Mi tuj
-donos signon!</p>
-
-<p>Kaj la opriĉniko provis leviĝi.</p>
-
-<p>La princo per forta mano residigis lin.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉesu!&mdash;li diris al li en la orelon: alie mi trapikos vin per ĉi tiu
-tranĉilo!</p>
-
-<p>&mdash;Ho, vi eĉ minacas!&mdash;ekkriis la opriĉniko, tuj leviĝante, jen kia vi
-estas! Mi ĉiam diras, ke vi ne estas fidinda! Fremdulo! Se mi povus, mi
-tuj ĉiujn princojn kaj bojarojn, ĉiujn, kiuj formanĝas nian
-salajron... Atendu, princo, ni ekvidos ankoraŭ, kiu venkos! Demetu la
-kirason! Prenu sabron! Ni rigardu, kiu el ni venkos!..</p>
-
-<p>Ĉi tiuj vortoj estis diritaj per ebria tono, meze de komuna
-interparolado kaj bruado; sed kelkajn el ili aŭdis Serèbrjanij kaj
-fariĝis atenta. Morozov nenion aŭdis. Li nur rimarkis, ke inter la
-gastoj komenciĝas malpaco.</p>
-
-<p>&mdash;Karaj gastoj!&mdash;li diris, leviĝante: estas jam nokto ekstere! ĉu ne
-venis tempo por ripozi? Por ĉiu el vi estas preparita mola kusenego,
-lanugaj kusenoj!</p>
-
-<p>La opriĉnikoj ĉiuj leviĝis, dankis la mastron, salutis lin kaj iris
-en la dormoĉambrojn.</p>
-
-<p>Serèbrjanij ankaŭ volis foriri.</p>
-
-<p>Morozov haltigis lin.</p>
-
-<p>&mdash;Via princa moŝto!&mdash;li murmuretis: atendu min ĉi tie!</p>
-
-<p>Kaj Druĵino Andrèeviĉ iris en la ĉambron de sia edzino.</p><!-- pagho 109 -->
-
-
-
-<div class="chapheader" id="chap16">
-<h2>ĈAPITRO XVI.</h2>
-
-<p>Forrabo.</p>
-</div>
-
-<p>Dum tagmanĝo ĉirkaŭ la domo fariĝis io eksterordinara.</p>
-
-<p>Kiam krepuskiĝis, novaj opriĉnikoj po unu aperis apud la ĝardena
-palisaro, apud la muro, ĉirkaŭanta la korton, kaj fine en la korto
-mem. La servistoj de Morozov nenion rimarkis. Ĉe la nokto la domo estis
-de ĉiuj flankoj ĉirkaŭita de opriĉnikoj.</p>
-
-<p>Ĉevalservisto de Vjàzemskij eliris el la domo, kvazaŭ por trinkigi
-ĉevalojn. Sed antaŭ la ĉevalejo li ĉirkaŭrigardis, iris al la
-pordego kaj ekfajfis siamaniere. Iu ŝteliris renkonte al li.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi ĉiuj venis?&mdash;demandis la ĉevalservisto.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉiuj,&mdash;respondis la alia.</p>
-
-<p>&mdash;Kiom da viroj?</p>
-
-<p>&mdash;Kvindek!</p>
-
-<p>&mdash;Bone, atendu la signalon!</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu baldaŭ? Oni enuas.</p>
-
-<p>&mdash;Mi ne scias. Kiam la princo ordonos. Aŭskultu, Ĥomjàk, la princo
-malpermesas bruligi aŭ prirabi la domon.</p>
-
-<p>&mdash;Malpermesas? Li ne estas mia mastro, jes!</p>
-
-<p>&mdash;Ne, ne, Ĥomjàk, Skuratov sendis vin hodiaŭ, por ke vi obeu al la
-ordonoj de l&rsquo; princo.</p>
-
-<p>&mdash;Bone. Al li mi servos, sed nur al li, ne al bojaro Morozov. Mi helpos
-al la princo forrabi la bojarinon, kaj poste mi mem scias, kion fari!</p>
-
-<p>&mdash;Nu, Ĥomjàk, estu singarda, la princo ne ŝatas ŝercojn!</p>
-
-<p>&mdash;Kion vi diras?&mdash;respondis Ĥomjàk kun malbona rideto.&mdash;La princo
-havas sian intereson, mi la mian. Se mi volas diboĉi, tio estas mia
-afero.</p>
-
-<p>Dum ĉi tiu interparolado ĉe la pordego, Morozov eniris en la ĉambron
-de Heleno.</p>
-
-<p>La bojarino ankoraŭ ne dormis, sed jam demetis de l&rsquo; kapo la
-kokoŝnikon<a href="#Footnote24" class="fnanchor">[24]</a>. Ŝiaj densaj longaj haroj libere pendis sur la blankaj
-ŝultroj, la ljetnikon<a href="#Footnote23" class="fnanchor">[23]</a> ŝi duone malbutonumis. Heleno estis
-senvestiĝonta, sed ŝi klinis la kapon al la ŝultro kaj enpensiĝis.
-Ŝiaj pensoj vagadis en pasinteco. Ŝi rememorigis al si sian konatiĝon
-kun Serèbrjanij, siajn tiamajn esperojn, la malesperon, la
-edziĝoproponon de Morozov kaj ĵuron al li. La imago pentris al ŝi,
-kiel ŝi, laŭ kutimo de orfinoj, dum<!-- pagho 110 --> Radunica<a href="#Footnote67" class="fnanchor">[67]</a> vizitis la tombon de
-sia patrino, metis sub la kruco vazon de ruĝe kolorigitaj ovoj, pense
-deziris al ŝi bonan Paskon kaj petis ŝian benon por edziniĝo kun
-Morozov. Tiam ŝi kredis, ke ŝi venkos la unuan amon, ŝi kredis, ke
-ŝi estos feliĉa kun Morozov. Kaj nun... Heleno ekmemoris la ceremonion
-de kisado kaj frostotremis. La edzo eniris nerimarkita de ŝi kaj haltis
-ĉe la sojlo. Lia vizaĝo estis severa kaj malĝoja. Iom da tempo li
-silente observis Helenon. Ŝi estis ankoraŭ tiel juna, tiel naiva, tiel
-nesperta en trompado, ke Morozov eksentis nevolan kompaton.</p>
-
-<p>&mdash;Heleno!&mdash;li diris: kial vi konfuziĝis dum la ceremonio?</p>
-
-<p>Heleno ektremis kaj turnis al la edzo okulojn, plenajn je teruro. Ŝi
-havis deziron fali al liaj piedoj kaj konfesi la tutan veron, sed,
-esperante, ke li ankoraŭ ne suspektas la princon Serèbrjanij, ŝi ne
-volis veki venĝsenton de l&rsquo; edzo.</p>
-
-<p>&mdash;Kial vi konfuziĝis?&mdash;ripetis Morozov.</p>
-
-<p>&mdash;Mi estis malsaneta...&mdash;ekmurmuretis Heleno.</p>
-
-<p>&mdash;Jes, vi estis malsaneta, nur ne korpe, sed anime: en via koro
-troviĝas via malsano. Vi pereigos vian animon, Heleno!</p>
-
-<p>La bojarino tremadis.</p>
-
-<p>&mdash;Kiam hodiaŭ matene Vjàzemskij kun siaj opriĉnikoj venis en nian
-domon, mi estis leganta la Sanktan Skribon. Ĉu vi scias, kio estas
-dirita en la Sankta Skribo pri malfidelaj edzinoj?</p>
-
-<p>&mdash;Mia Dio!&mdash;ekĝemis Heleno.</p>
-
-<p>&mdash;Mi estis leganta,&mdash;daŭrigis Morozov,&mdash;pri puno pro adulteco...</p>
-
-<p>&mdash;Mia Dio!&mdash;petegis la bojarino: estu kompatema, Druĵino Andrèeviĉ,
-indulgu min, mi ne estas tiel kulpa, kiel vi supozas... Mi ne estis al
-vi malfidela...</p>
-
-<p>Morozov severe sulkigis la brovojn.</p>
-
-<p>&mdash;Ne mensogu, Heleno. Ne faru artifikojn. Ne pligrandigu vian kulpon per
-mensogaj paroloj! Vi ne estis al mi malfidela, ĉar por fariĝi
-malfidela oni devis kelke da tempo esti fidela, kaj vi neniam estis
-fidela al mi...</p><!-- pagho 111 -->
-
-<p>&mdash;Druĵino Andrèeviĉ, kompatu min!</p>
-
-<p>&mdash;Jes! Vi neniam estis fidela al mi! Dum nia edziĝceremonio vi, kisante
-la krucon, ĵurante al mi, vi amis alian... Jes, alian!&mdash;li daŭrigis,
-plilaŭtigante la voĉon.</p>
-
-<p>&mdash;Mia Dio, mia Dio!&mdash;ekmurmuretis Heleno kaj kovris la vizaĝon per
-ambaŭ manoj.</p>
-
-<p>&mdash;Heleno, ho, Heleno! Kial vi ne antaŭsciigis min, ke vi amis lin?</p>
-
-<p>Heleno ploris kaj nenion respondis.</p>
-
-<p>&mdash;Kiam mi ekvidis en preĝejo vin, malfeliĉan orfinon, kiun oni
-intencis perforte edzinigi kun Vjàzemskij, mi decidis savi vin, por ke
-vi ne havu malamatan edzon, sed certe mi bezonis vian ĵuron, ke vi ne
-malhonoros miajn grizajn harojn. Kial vi donis al mi la ĵuron? Kial vi
-ne konfesis ĉion? Viaj paroloj, Heleno, estis al mi, sed via koro, viaj
-pensoj&mdash;al alia! Se mi scius pri via amo, ĉu mi prenus vin! Mi kaŝus
-vin en iu izolita kampardomo, malproksime de Moskvo, aŭ en iu
-monaĥejo, sed mi ne edziĝus kun vi, je Dio, ne! Pli bone estus forlasi
-la mondon, ol havi la edzon, kiun oni ne amas. Kial do vi ne estis
-forkurinta en monaĥejon? Ne, vi vin kaŝis post mia nomo, kvazaŭ post
-ŝtona muro, kaj poste vi mokis min kune kun via amanto! Vi opiniis:
-Morozov estas malforta, facile estas lin trompi!</p>
-
-<p>&mdash;Ne, ne, sinjoro mia!&mdash;ekploregis Heleno kaj ekgenuis: neniam mi pensis
-tiel, neniam! Kaj li estis tiam en Litovujo!</p>
-
-<p>Ĉe la vorto "li" la okuloj de l&rsquo; bojaro ekbrilegis, sed li ekposedis
-sin kaj maldolĉe ekridetis.</p>
-
-<p>&mdash;Jes! Vi konfesis vian reciprokan amon ne tiutempe, sed pli malfrue,
-kiam li revenis Moskvon. Vi min trompis nokte, ĉe la ĝardena palisaro,
-la saman vesperon, kiam mi lin akceptis kaj karesis kvazaŭ propran
-filon. Diru, Heleno, ĉu vere vi esperis, ke mi ne malkovros vian
-projekton, ke mi igos min trompi, ke mi ne povas puni la malfidelan
-edzinon kaj mian malamikon, ŝian deloginton? Ĉu li vere esperis, tiu
-suĉulo, ke lia abomena ago ne alportos al li malfeliĉon? Ĉu li ne
-estis leganta en la libro de Levito<a href="#Footnote68" class="fnanchor">[68]</a>: "Se viro delogos ies virinon,
-li mortu same kiel ŝi!"</p>
-
-<p>Heleno terurigite ekrigardis la edzon. En liaj okuloj brilis malvarma
-decido.</p>
-
-<p>&mdash;Druĵino Andrèeviĉ!&mdash;ŝi diris plena je angoro: kion vi intencas
-fari?</p><!-- pagho 112 -->
-
-<p>La bojaro elprenis de sub la vesto longan pafilon.</p>
-
-<p>&mdash;Kion vi faras?&mdash;ekkriis la bojarino, postenirante.</p>
-
-<p>Morozov ekridetis.</p>
-
-<p>&mdash;Ne timu por vi mem!&mdash;li diris malvarmtone: vin mi ne mortigos. Prenu
-kandelon, iru antaŭ mi!</p>
-
-<p>Li ankoraŭ unu fojon reviziis la pafilon kaj sin direktis al la pordo.
-Heleno ne moviĝis. Morozov ŝin rigardis.</p>
-
-<p>&mdash;Lumigu al mi!&mdash;li ripetis ordontone.</p>
-
-<p>En la sama momento en la korto aŭdiĝis bruado. Pli ol unu voĉo
-parolis samtempe. La servistoj de Morozov vokis unu la alian. La bojaro
-komencis aŭskulti. La bruado kreskis. Ŝajnis, multe da viroj penas
-penetri en la vestiblon. Eksonis pafo.</p>
-
-<p>Heleno tuj prezentis al si, ke Serèbrjanij estas mortigita laŭ ordono
-de Morozov. Kolero revenigis ŝiajn fortojn.</p>
-
-<p>&mdash;Bojaro!&mdash;ŝi ekkriis, kaj ŝia rigardo flamis: min mortigu, min! Mi
-sola estas kulpa!</p>
-
-<p>Sed Morozov ne atentis eĉ ŝiajn parolojn. Li atente aŭskultis,
-klininte la kapon, kaj lia vizaĝo montris miregon.</p>
-
-<p>&mdash;Mortigu min!&mdash;petegis Heleno en malespero: mi ne volas, mi ne povas
-lin postvivi! Mortigu min! Mi vin trompis, mi poste vin mokis! Min
-mortigu!</p>
-
-<p>Morozov ekrigardis Helenon, kaj certe ne facile estus diveni, ĉu
-kompato aŭ kolero superis en lia rigardo.</p>
-
-<p>&mdash;Druĵino Andrèeviĉ!&mdash;ekaŭdiĝis voĉo de malsupre.&mdash;Perfido!
-Perfido! La opriĉnikoj volas forrabi vian edzinon! Gardu vin, Druĵino
-Andrèeviĉ!</p>
-
-<p>Tio estis la voĉo de Serèbrjanij. Ekkoninte lin, Heleno kun
-neesprimebla ĝojo sin ĵetis al la pordo. Morozov forpuŝis ŝin,
-enŝovis la riglilon kaj enmetis la feran hokegon de la pordo.</p>
-
-<p>Rapidaj paŝoj ekaŭdiĝis sur la ŝtuparo, poste tintado de sabroj,
-malbenoj, batalado, laŭtaj krioj kaj falo...</p>
-
-<p>La pordo ekkrakis sub la batoj.</p>
-
-<p>&mdash;Bojaro,&mdash;kriis Vjàzemskij: malfermu, aŭ mi dispecigos vian tutan
-domon!</p>
-
-<p>&mdash;Mi ne kredas, via princa moŝto!&mdash;respondis Morozov dignoplene.&mdash;Ne
-estas ankoraŭ vidite en Rusujo, ke gasto malhonoru la mastron, ke gasto
-perforte eniru en la ĉambron de edzino de l&rsquo; mastro. Ebriiga estis mia
-mieltrinkaĵo, via kapo iom turniĝis, iru, via princa moŝto, dormu
-bone, morgaŭ ĉio estos forgesita. Kaj mi ne forgesos, ke vi estas mia
-gasto!</p>
-
-<p>&mdash;Malfermu!&mdash;ripetis Vjàzemskij, krakigante la pordon.</p><!-- pagho 113 -->
-
-<p>&mdash;Afonasjo Ivànoviĉ! ekmemoru, kiu vi estas! Ekmemoru, ke vi ne estas
-rabisto, sed princo kaj bojaro!</p>
-
-<p>&mdash;Mi estas opriĉniko, ĉu vi aŭdas, bojaro, opriĉniko! Mi havas
-nenian honoron! Mi ekamis vian edzinon, ĉu vi aŭdas, bojaro? Mi nenion
-timas, la tutan Moskvon mi bruligos, sed Heleno estos mia!</p>
-
-<p>Subite la ĉambro hele lumiĝis. Morozov ekvidis tra la fenestro, ke
-brulis tegmentoj de liaj apuddomaj konstruaĵoj. Samtempe la pordo,
-skuata per novaj fortaj ekbatoj, falis krakante, kaj ĉe la sojlo aperis
-Vjàzemskij, lumigita de fajro, kun rompita sabro en la mano.</p>
-
-<p>Lia blanka atlasa kaftano estis disŝirita kaj sangkovrita. Videble, ne
-sen batalo li atingis la bojarinan ĉambron.</p>
-
-<p>Morozov ekpafis lin preskaŭ korpotuŝe, sed la pafo malsukcesis: la
-kuglo trafis la pordan foston, la princo sin ĵetis sur Morozov&rsquo;n. Ne
-longe daŭris la interbatalo. Post forta ekbato per sabra tenilo Morozov
-falis surdorsen. Vjàzemskij kuris al Heleno, sed apenaŭ liaj
-sangokovritaj manoj ŝin tuŝis, ŝi ekkriis, plena je malespero, kaj
-svenis. La princo prenis ŝin en siajn brakojn kaj malsuprenkuris la
-ŝtuparon, balaante la ŝtupojn per ŝiaj libere pendantaj haroj.</p>
-
-<p>Ĉe la pordego estis preparitaj ĉevaloj. La princo svinge
-surĉevaliĝis kun duonemorta bojarino, ekgalopis, kaj post li ekgalopis
-liaj servistoj, tintante batalilojn.</p>
-
-<p>Teruro regis en la domo de Morozov. La flamo ekkaptis ĉiujn mastrumajn
-konstruaĵojn. Servistoj kriis, falante sub la batoj de l&rsquo; opriĉnikoj.
-Ĉambristinoj ploregante kuris tien kaj reen. La kamaradoj de Ĥomjàk
-rabis la domon, elsaltis eksteren, amasigante multvaloran vazaron, monon
-kaj riĉan vestaron, ĉion kune. Sur la korto, super amaso da arĝento
-kaj oro, staris Ĥomjàk en sia ruĝa kaftano kaj laŭte vokis,
-surdigante la kriojn, la bruon kaj la krakadon de fajro:</p>
-
-<p>&mdash;He, he, gaje, gajege! Kia festeno!&mdash;kaj li frotis la manojn.</p>
-
-<p>&mdash;Ĥomjàk!&mdash;ekkriis iu opriĉniko: la servistoj forportis Morozov&rsquo;n en
-boato. Ĉu revenigi ilin aŭ ne?</p>
-
-<p>&mdash;Diablo ilin prenu! Lasu ĉion! He, he! ĉiuj eliru, por ne sufokiĝi!</p>
-
-<p>&mdash;Ĥomjàk,&mdash;demandis alia opriĉniko: kion fari kun Serèbrjanij?</p>
-
-<p>&mdash;Ne tuŝu lin! Ke oni bone lin gardu! Ni lin kun honoro veturigos en la
-antaŭurbon. Vi ĉiuj vidis, kiel li ekfrapis nian princon Afonasjon
-Ivànoviĉ, kiel li batadis per sia sabro la niajn?</p><!-- pagho 114 -->
-
-<p>&mdash;Jes, ni ĉiuj vidis!</p>
-
-<p>&mdash;Kaj vi ĵure atestos ĉi tion antaŭ la caro?</p>
-
-<p>&mdash;Jes, jes, ni ĵuros, ni ĉiuj ĵuros!</p>
-
-<p>&mdash;Ne forgesu tion! Hodiaŭ neniu lin ofendu, sed, kiam ni estos hejme,
-tiam Maluto rememorigos al li sian survangon, kaj mi&mdash;miajn vipbatojn!</p>
-
-<p>Longtempe ankoraŭ bruis kaj rabis la opriĉnikoj. Sed kiam ili estis
-for kun ĉevaloj, ŝarĝitaj de peza akiraĵo, longe ankoraŭ estis
-vidata ĉielruĝo super la loko, kie antaŭ nelonge staris la domo de
-Druĵino Andrèeviĉ, kaj Moskvo-rivero ĝis mateno ruligis fajrajn
-ondojn kvazaŭ fanditan oron.</p>
-
-
-
-<div class="chapheader" id="chap17">
-<h2>ĈAPITRO XVII.</h2>
-
-<p>Ensorĉado de sango.</p>
-</div>
-
-<p>La najbaroj, eksciinte pri la atako do opriĉnikoj kaj vidante brulantan
-domon de Morozov, rapide fermis siajn pordegojn kaj estingis la lumon.</p>
-
-<p>&mdash;Dio, kompatu nin,&mdash;parolis tiuj, antaŭ kies domoj pretergalopis
-Vjàzemskij: forportu la malfeliĉon!&mdash;Kaj ili signadis sin kruce.</p>
-
-<p>Kaj kiam la ĉevala piedfrapado kaj sonado de kirasoj ne estis plu
-aŭdeblaj en malplenaj stratoj, la loĝantoj parolis: Dankon al Dio!
-Malfeliĉo pasis!&mdash;Kaj ili ree signis sin kruce.</p>
-
-<p>Dume la princo ĉiam galopis kaj galopis kaj multe postrestigis siajn
-servistojn. Li intencis antaŭ tagiĝo atingi la vilaĝon, kie lin
-atendis freŝaj ĉevaloj, por veturigi Helenon en sian Rjazanan bienon.
-Sed antaŭ ol la princo faris kvin verstojn, li komprenis, ke li
-elvojiĝis.</p>
-
-<p>Samtempe li eksentis, ke la vundoj, kiujn li komence tute ne atentis,
-nun kaŭzas al li neelporteblan doloron.</p>
-
-<p>&mdash;Via bojarina moŝto!&mdash;li diris, haltigante la ĉevalon: miaj servistoj
-postrestas... ni devas atendi!</p>
-
-<p>Heleno iom post iom rekonsciiĝis. Malferminte la okulojn, ŝi ekvidis
-unue malproksiman ĉielruĝon, poste arbaron kaj la vojon, poste ŝi
-komprenis, ke ŝi kuŝas sur dorso de l&rsquo; ĉevalo kaj ke fortaj brakoj
-ŝin tenas. Iom post iom ŝi komencis rememori la okazintaĵojn de l&rsquo;
-tago, ŝi rekonis Vjàzemskij&rsquo;n kaj ekkriis pro teruro.</p>
-
-<p>&mdash;Via bojarina moŝto,&mdash;diris la princo kun maldolĉa rideto: mi vin
-terurigas? Vi malbenas min? Ne min malbenu, Heleno Dmìtrievna, malbenu
-vian sorton! Vane vi penis min<!-- pagho 115 --> eviti! Se decidos la sorto, helpos neniu
-forto. Videble, la fatalo volis, ke vi apartenu al mi, jes, al mi,
-bojarino mia kara!</p>
-
-<p>&mdash;Princo!&mdash;ekmurmuretis Heleno, tremante pro teruro: se vi ne havas
-konsciencon, rememoru vian bojaran honoron, rememoru la honton...</p>
-
-<p>&mdash;Mi havas nek honoron, nek honton! Ĉion, ĉion mi fordonis por vin
-havi, Heleno Dmìtrievna!</p>
-
-<p>&mdash;Princo, ekmemoru pri la Dia juĝo, ne pereigu vian animon!</p>
-
-<p>&mdash;Tro malfrue, mia bojarino! Mi jam pereigis mian animon! Ĉu povas savi
-la animon tiu, kiu tiamaniere pagas por gastameco, kiel mi ĵus tion
-faris? Ne, via bojarina moŝto! En hodiaŭa nokto mi perdis por ĉiam
-mian animon! Hieraŭ ankoraŭ estis tempo, hodiaŭ forestas iu ajn
-espero por mi, ne ekzistas eĉ pardono por mi en miaj krimoj! Kaj mi ne
-bezonas paradizan feliĉegon sen vi, Heleno...</p>
-
-<p>Vjàzemskij fariĝis pli kaj pli malforta. Li vidis sian malfortiĝon
-kaj vane li sin kuraĝigis. Deliro malklarigis lian prudenton.</p>
-
-<p>&mdash;Heleno!&mdash;li parolis,&mdash;mi mortas pro sangelfluo, la servistoj estas
-malproksime... neniu helpo ĉi tie: eble baldaŭ mi iros en eternan
-flamon... Do ekamu min, ekamu por la sola lasta horo... ke mi havu por
-kio fordoni mian animon al la diablo! Heleno!&mdash;li daŭrigis, kunigante
-la lastajn fortojn: ekamu min, trezoro de mia koro, pereigintino de mia
-animo!</p>
-
-<p>La princo volis ŝin ĉirkaŭpreni per siaj sangkovritaj brakoj, sed la
-fortoj lasis lin, la kondukiloj elglitis el liaj manoj, li ŝanceliĝis
-kaj falis teren.</p>
-
-<p>Heleno, por ne fali, ekkaptis kolharojn de l&rsquo; ĉevalo. Sentante
-plimalgrandigitan ŝarĝon, la ĉevalo ekgalopis pli rapide. Heleno, por
-ĝin haltigi, ekkaptis la kondukilon, sed la ĉevalo deflankiĝis kaj
-galope forportis la bojarinon en arbaron. Longan tempon ĝi galopadis
-tra malluma arbaro. Komence Heleno penis haltigi la ĉevalon, sed
-baldaŭ ŝiaj brakoj laciĝis, kaj ŝi, tenante ĉevalajn kolharojn,
-rezignacie sin donis al Dia volo. La ĉevalo galopis senhalte. Branĉoj
-alkroĉiĝis al ŝiaj vestoj, vipis ŝian vizaĝon. Kiam ŝi
-pretergalopis kampojn lunlumigitajn, ŝajnis al ŝi, ke en blanka nebulo
-moviĝas nimfoj, kiuj allogas, allogas ŝin... De malproksime aŭdiĝis
-unutona bruado, ripetata de eĥo. Ĉu arbara koboldo ridegis, ĉu io
-alia bruis, sed la sonoj fariĝis pli kaj pli laŭtaj; la koro de Heleno
-preskaŭ haltis pro teruro, kaj ŝi pli kaj pli firme alkroĉiĝis al la
-ĉevalaj kolharoj. Kvazaŭ intence, la ĉevalo celis<!-- pagho 116 --> tien, kie
-aŭdiĝis la bruado. Jen ekbrilis fajreto, jen arĝenta fantomo
-eksvingis flugilojn... Subite la ĉevalo haltis, kaj Heleno svenis. Ŝi
-falis sur molan herbaĵon. Agrabla freŝeco ĉirkaŭis ŝin. La aero
-estis saturita de arbara parfumo, la bruado daŭris, sed plu ne estis
-teruriga. Ĝi enlulis kaj endormigis Helenon kvazaŭ malnova kanto...
-Kun peno ŝi malfermis la okulojn. Granda rado de akva muelejo turniĝis
-antaŭ ŝi kaj malproksimen disŝprucis akvon. Lumigitaj de lunradioj la
-ŝprucetoj rememorigis al ŝi juvelojn, per kiuj ŝiaj ĉambristinoj
-ŝin ornamis en la tago, kiam alvenis Serèbrjanij.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu ĝi estas mia ĝardeno?&mdash;pensis Heleno.&mdash;Vere, mi ree estas ĉe
-mi! Knabinoj! Pranjo! Dunjo! Kie vi estas?</p>
-
-<p>Sed anstataŭ freŝaj knabinaj vizaĝoj super ŝi kliniĝis sulkoriĉa
-vizaĝo de maljunulo; neĝblanka barbo preskaŭ tuŝetis ŝian nazon.</p>
-
-<p>&mdash;Jen, kiel bone Dio vin gardas!&mdash;diris la nekonata maljunulo, scivole
-rigardante la trajtojn de la bela vizaĝo: se la ĉevalo sin direktus
-iom pli maldekstren, ĝi trafus en marĉon; certe, la ĉevalo
-alkutimis&mdash;li diris al si mem,&mdash;ĝi bone konas la lokon: Dio scias, kiom
-da fojoj ĝi estis ĉe mi!</p>
-
-<p>La apero de l&rsquo; maljunulo komence ektimigis Helenon: ŝi ekmemoris
-rakontojn pri arbaraj koboldoj, strange impresis ŝin la sulkigita
-vizaĝo kaj la blanka barbo de l&rsquo; maljunulo, sed io bonkora aŭdiĝis en
-lia voĉo. Heleno, subite ŝanĝinte la sentojn, sin ĵetis al liaj
-piedoj.</p>
-
-<p>&mdash;Avĉjo, avĉjo!&mdash;ŝi ekkriis: defendu min, kaŝu min, kara avĉjo!</p>
-
-<p>La muelisto tuj komprenis la cirkonstancojn. La ĉevalo, kiu alportis
-Helenon, apartenis al Vjàzemskij. Sendube, tio estis bojarino Morozova,
-la sama, kiun li penadis alsorĉigi al la princo. Li ŝin neniam vidis,
-sed multe aŭdis pri ŝi de Vjàzemskij. Ŝi ne amis la princon, kaj nun
-ŝi petis pri helpo, sekve, ŝi iamaniere sukcesis sin forsavi de l&rsquo;
-princo, uzinte lian ĉevalon. La maljunulo rapide ĉion kunigis en sia
-kapo.</p>
-
-<p>&mdash;Dio gardu vin, via bojarina moŝto! Kiamaniere mi povas vin savi?
-Forta estas la princo Afonasjo Ivànoviĉ, longajn brakojn li havas, li
-pereigos min, maljunulon!</p>
-
-<p>Heleno terurigite ekrigardis la mueliston.</p>
-
-<p>&mdash;Vi scias,&mdash;ŝi demandis,&mdash;de kie vi scias, kiu mi estas?</p>
-
-<p>&mdash;Multon mi scias, kara Heleno Dmìtrievna! Multon dum mia longa vivo
-rakontis al mi akvo kaj arbaro! Mi multon scias, sed ne ĉion mi povas
-sciigi.</p>
-
-<p>&mdash;Avĉjo, se vi ĉion scias, vi devas ankaŭ scii, ke Vjàzemskij<!-- pagho 117 --> ne
-povas vin pereigi, ke li nun kuŝas survoje kaj mortas pro vundoj. Lin
-mi ne timas, avĉjo, mi timas liajn servistojn kaj la opriĉnikojn. Pro
-Sankta Virgulino, avĉjo, kaŝu min!</p>
-
-<p>&mdash;Ho, ho, ho!&mdash;profunde ekspiris la muelisto.&mdash;Afonasjo Ivànoviĉ
-kuŝas survoje, sed li ne mortas. Ne pro vundoj li mortos, ne tion
-destinis al li la sorto. Leviĝos la princo, algalopos ĉi tien,
-demandos: kie estas amata bojarino, trezoro de mia koro? Kion mi diros
-al li? Li ne estas homo, kiun oni povus trompi. Li min tuj dispecigos!</p>
-
-<p>&mdash;Avĉjo, jen mia ĉirkaŭkolo! Prenu! Multon ankoraŭ mi donos al vi,
-se vi min savos!</p>
-
-<p>La okuloj de l&rsquo; muelisto ekbrilis. Li prenis la perlan ĉirkaŭkolon el
-la manoj de Heleno kaj admiris ĝin ĉe lunradioj.</p>
-
-<p>&mdash;Kara mia cignino, bela bojarina moŝto!&mdash;li diris kontenta: benu vin
-Dio malavarega kaj la Moskvaj sanktuloj! Ne facile estas forkaŝi vin de
-la princaj servistoj, se ili venos ĉi tien! Sed mi penos helpi al vi,
-malgardante mian propran kapon... Dio gardu nin ambaŭ!</p>
-
-<p>La maljunulo ne finis ankoraŭ ĉi tiujn parolojn, kiam en arbaro
-aŭdiĝis ĉevala piedfrapado.</p>
-
-<p>&mdash;Ili venas, ili venas!&mdash;ekkriis Heleno: ne perfidu min, avĉjo kara!</p>
-
-<p>&mdash;Bone, bone, karulino, iru post mi!</p>
-
-<p>La muelisto rapide enkondukis Helenon en sian muelejon.</p>
-
-<p>&mdash;Kaŝu vin ĉi tie, post la sakoj,&mdash;li diris, ŝlosis la pordon kaj
-kuris al la ĉevalo.</p>
-
-<p>&mdash;Ha, mia Dio, kie do mi kaŝos la ĉevalon, por ke ili ĝin ne ekvidu!</p>
-
-<p>Li prenis la ĉevalon je la brido kaj alligis ĝin apud la abelujoj,
-kiuj troviĝis malantaŭ la muelejo.</p>
-
-<p>Dume la ĉevala piedfrapado kaj la voĉoj pli kaj pli proksime
-aŭdiĝis. La muelisto foriris en sian ĉambron kaj estingis la kenon.</p>
-
-<p>Baldaŭ antaŭ la muelejo aperis servistoj de Vjàzemskij. Du servistoj
-piedirante portis la senkonscian princon sur portilo, plektita el
-branĉoj. Ĉiuj haltis ĉe la muelejo.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu ni venis ĝustan lokon?&mdash;demandis la estro.</p>
-
-<p>&mdash;La ĉevalo iris tien ĉi!&mdash;respondis la alia. Postsignojn mi vidis.
-Tie ĉi loĝas la sorĉisto. Eble, li helpos al la princo!</p>
-
-<p>&mdash;Kuŝigu lian princan moŝton teren, nur singarde! Nu, ĉu la sango
-ĉiam fluas?</p>
-
-<p>&mdash;Jes, respondis la servistoj: dumvoje la princo iom rekonsciiĝis<!-- pagho 118 --> kaj
-ree svenis. Se la muelisto ne ĉesigos la sangadon, pereos nia princo!
-Kie do li estas, malbenita sorĉisto? Voku lin!</p>
-
-<p>La opriĉnikoj ekfrapis la pordon de la muelejo. Longe ili frapis kaj
-vokis, ne ricevante respondon. Fine en la ĉambro aŭdiĝis tusado, kaj
-la kapo de l&rsquo; muelisto aperis en la fenestreto.</p>
-
-<p>&mdash;Kiun venigis Dio tiel malfrue?&mdash;demandis la maljunulo, tusante tiel
-forte, kvazaŭ li volus eltusi sian internon.</p>
-
-<p>&mdash;Eliru, sorĉisto, venu rapide kaj ĉesigu la sangadon! La bojaro
-Vjàzemskij mortas pro sabraj vundoj!</p>
-
-<p>&mdash;Kiu bojaro?&mdash;ree demandis la muelisto, ŝajnigante surdecon.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, nu, sentaŭgulo! Li ankoraŭ demandas: kiu? Rompu la pordon, he,
-servistoj!</p>
-
-<p>&mdash;Atendu, atendu, karuloj! Mi mem malfermos, por kio rompi la pordon? Mi
-tuj eliros!</p>
-
-<p>&mdash;Ha, fine li ekaŭdis, surdulaĉo!</p>
-
-<p>&mdash;Ne koleru, sinjoro,&mdash;diris la muelisto, elirante: pardonu, mi estas
-iom surda, iafoje mi ne tuj komprenas, kion oni diras! Krom tio, mi
-devas konfesi: kiam vi, karuloj, komencis frapegi la pordon kaj la
-murojn, mi ektimis, pensante, ke venis rabistoj. Dio nin gardu! Ĉi tie,
-en arbaro, ili ja havas siajn rifuĝejojn, jes, karuloj. Ĉiam mi devas
-timi, loĝante en arbaro, ĉiam ili povas veni!...</p>
-
-<p>&mdash;Nu, ne babilu. Iru tuj, rigardu, kia sangado! Ĉu vi povas ĉesigi?</p>
-
-<p>&mdash;Mi tuj rigardos, karuloj, tuj! He, he, malbona afero! Kiu ekfrapis lin
-tiel terure? Se li frapus iomete pli malsupren, la tempio estus
-dishakita! Nu, bone, Dio gardis lin! Kaj, jen, ankoraŭ vundo. La
-ŝultro estas vundita preskaŭ ĝis la osto! Jes, jes, karuloj, bone la
-homo scias manumi la sabron, he, bonege!</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu estas eble ĉesigi la sangadon, maljunulo?</p>
-
-<p>&mdash;Malfacile, karulo, tre malfacile. La sabro estis ensorĉita!</p>
-
-<p>&mdash;Ensorĉita! Ĉu vi aŭdas, kamaradoj, mi tion supozis, ensorĉita!
-Alie, kiamaniere li povis sola mortigi sep virojn?</p>
-
-<p>&mdash;Jen kio!&mdash;interparolis la opriĉnikoj: certe ensorĉita, per alia
-Serèbrjanij ne povus mortigi sep virojn!</p>
-
-<p>La muelisto aŭskultis kaj bone kunigis ĉion.</p>
-
-<p>&mdash;Kia sangado!&mdash;li daŭrigis: kiamaniere ĝin ĉesigi? Se la sabro ne
-estus ensorĉita, mi povus helpi, sed nun... verdire<!-- pagho 119 --> ekzistas rimedo,
-sed mi timas... kiam mi eldiros la sorĉaĵon, eble mi mutiĝos...</p>
-
-<p>&mdash;Ne gravaĵo! Diru, sorĉisto!</p>
-
-<p>&mdash;Ne gravaĵo? Por vi certe negravaĵo! Sed por mi?</p>
-
-<p>&mdash;He!&mdash;diris la opriĉniko al unu servisto: donu la monujon de Morozov,
-plenan je oraj moneroj. Jen, maljunulo, prenu plenmanon da dukatoj! Se
-vi ĉesigos la sangadon, vi ricevos la duan plenmanon, se ne&mdash;mi
-mortigos vin...</p>
-
-<p>&mdash;Dankon, karulo, dankon! Ke Dio vin rekompencu kaj liaj sanktuloj! Nu,
-karuloj, mi penos helpi al la bojaro, spite la danĝero, kiu min
-minacas. Flanken iru, karuloj, en via ĉeesto nenio sukcesos!</p>
-
-<p>La opriĉnikoj iris flanken. La muelisto kliniĝis super Vjàzemskij,
-reviziis liajn vundojn, faris bandaĝon, legis "Patro nia", metis la
-manon sur la kapon de la princo kaj ekmurmuretis: "Rajdis maljuna viro
-sur bruna ĉevalo, rajdis tra kamparo, tra densa arbaro. Ci, kara sango,
-sango en karno, ĉesu, ĉesu, haltu, revenu! Maljuna homo cin nun
-fermas, cin varme pacigas. Same kiel forestas akvo por lia ĉevalo, same
-forestu ci, kara sango! Tero lanuga, tero mola, ĉiuj estas parencoj,
-okazu laŭ mia volo! Estu mia vorto forta!"</p>
-
-<p>Dum la maljunulo murmuretis la sorĉaĵon, la sangado pli kaj pli
-malmultiĝis, kaj ĉe liaj lastaj vortoj ĝi tute ĉesis. Vjàzemskij
-ekspiris, sed ne malfermis la okulojn.</p>
-
-<p>&mdash;Venu, karuloj,&mdash;vokis la muelisto: venu sentime, ĉesis la sangado, la
-princo ankoraŭ vivos, sed malbone fariĝas al mi, jes, mi sentas, la
-lango rigidiĝas!</p>
-
-<p>&mdash;La opriĉnikoj ĉirkaŭis la princon. La luno lumigis lian mortpalan
-vizaĝon, la sangado tute forestis.</p>
-
-<p>&mdash;Efektive, la sango ne fluas plu! Jen, maljunulaĉo, li scias sian
-fakon!</p>
-
-<p>&mdash;Nu, ricevu viajn dukatojn!&mdash;diris la estro de l&rsquo; opriĉnikoj. Sed
-aŭskultu, maljunulo! Laŭ postsignoj ni scias, ke per ĉi tiu vojo
-forkuris la ĉevalo de l&rsquo; princo, eble kun bojarino surdorse. Se vi ilin
-vidis, diru!</p>
-
-<p>Muelisto faris grandajn okulojn, kvazaŭ li nenion komprenis.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi vidis la ĉevalon kun bojarino?</p>
-
-<p>La maljunulo iom ŝanceliĝis, pripensante, ĉu pli bone estos diri, ĉu
-ne. Sed en unu momento li faris jenan kalkulon:</p>
-
-<p>&mdash;Se Vjàzemskij estus sana, tiam estus tre danĝere penadi kaŝi la
-bojarinon de li, sed estus multe pli profitdone, se li perfidus ŝin.
-Sed ĉu Vjàzemskij resaniĝos ĉu ne, tio ankoraŭ estis tute nekonate.
-Kaj la bojaro Morozov nepre rekompencos<!-- pagho 120 --> pri la servo. Krom tio, la
-princo Serèbrjanij kredeble multe amas la bojarinon, se li pro ŝi tiel
-kruele vundis la princon! Sekve&mdash;pensis la muelisto,&mdash;Vjàzemskij
-nuntempe min ne ofendos, Serèbrjanij kaj Morozov dankos min, se mi
-savos la bojarinon.</p>
-
-<p>Tiu kalkulo lin tute decidigis.</p>
-
-<p>&mdash;Ne, ne, karuloj, nenion mi vidis, nenion mi aŭdis!&mdash;li diris: mi eĉ
-ne komprenas, pri kiu ĉevalo, pri kiu bojarino vi parolas?</p>
-
-<p>&mdash;He, ne mensogu, maljunulo!</p>
-
-<p>&mdash;Estu mi malbenita! Ke mi ne eniru la Regnon Dian! Ke fulmotondro min
-tuj mortigu, se mi ion ajn scias pri ĉevalo aŭ pri bojarino!</p>
-
-<p>&mdash;Nu, donu kenon, mi rigardos, ĉu ni trovos postsignojn sur la sablo!</p>
-
-<p>&mdash;Ne penvaloras, sinjoro,&mdash;respondis la alia opriĉniko.&mdash;Se eĉ estis
-postsignoj, niaj ĉevaloj jam ilin ĉiujn malaperigis. Nun neeble estas
-ion rimarki!</p>
-
-<p>&mdash;Nu, bone. Maljunulo, malfermu la pordon, ni kuŝigos la princon en la
-ĉambro!</p>
-
-<p>&mdash;Tuj, tuj, karuloj. Maljuna mi estas, karuloj, alie mi kurus en la
-vilaĝan gastejon kaj alportus por vi bragon<a href="#Footnote07" class="fnanchor">[7]</a> kaj vinon.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi ne havas vinon aŭ bragon?</p>
-
-<p>&mdash;Ne, karuloj. Por kio mi havus? Mi havas nek vinon, nek manĝaĵon, nek
-nutraĵon por viaj ĉevaloj. En la gastejo, sendube, ĉio estas. La tiea
-vino taŭgus por la cara tablo. Ĉe mi estos por vi, karuloj, tro
-malmulte da loko! Kaj kion vi manĝos? Certe, militistoj vi estas,
-karuloj, kaj militistoj povas ankaŭ sen vespermanĝo iri dormi! La
-ĉevaloj povas manĝi herbon... Sed jen kio! La herbo ĉe ni havas
-strangan econ: iafoje ĉevalo, manĝinte ĝin, tuj malsaniĝas, fariĝas
-dikventra kvazaŭ monto... Kelkaj jam mortis pro tio...</p>
-
-<p>&mdash;Diablo vin prenu, maljunulaĉo! Ĉu vi volas, ke ankaŭ niaj ĉevaloj
-mortu?</p>
-
-<p>&mdash;Dio gardu vin, karuloj! La ĉevalojn oni povas ja tiel alligi, ke ili
-ne povu atingi la herbon: ne estas grave, se ili ne manĝos unu nokton!
-Kaj vin, karuloj, mi kore invitas, faru honoron al mia hejmo! Certe, mi
-havas nek fojnon, nek pajlon, nuda planko. Ĉi tie ne estas gastejo, kaj
-ne forgesu, karuloj,<!-- pagho 121 --> legi preĝon antaŭdorman, por ke vi ne havu
-noktan teruron... la loko ne estas sankta...</p>
-
-<p>&mdash;He, vi, diabla baptopatro! Pereu vi kune kun via ĉambraĉo! Kion vi
-proponas al ni! Ne, kamaradoj, ni iru en la gastejon! Ĉu proksime estas
-de vi la gastejo, he, maljunulo?</p>
-
-<p>&mdash;Tute proksime, karuloj, tute proksime! Iru ĉi tiun vojeton: kiam vi
-ekvidos larĝan vojon, turnu vin maldekstren kaj post ĉirkaŭ unu
-versto vi ekvidos la gastejon!</p>
-
-<p>&mdash;Ni iru!&mdash;decidis la opriĉnikoj.</p>
-
-<p>Vjàzemskij ankoraŭ estis senkonscia. La servistoj relevis la portilon
-kaj singarde ĝin portis. La opriĉnikoj surĉevaliĝis kaj ektrotis
-poste.</p>
-
-<p>Apenaŭ la aro foriris, kaj neniu homa voĉo jam estis aŭdata en la
-arbaro, la maljunulo malŝlosis la pordon de la muelejo.</p>
-
-<p>&mdash;Via bojarina moŝto! Ili estas for!&mdash;li diris.&mdash;Venu en mian ĉambron.
-Ha, vi, mia karulino, kiel vi vin kaŝis? Venu en la ĉambron, mia
-cignino, tie vi pli bone vin sentos!</p>
-
-<p>Li sternis multe da freŝa musko en la angulo de l&rsquo; ĉambro, ekbruligis
-kenon kaj alportis al Heleno lignan vazon kun mielĉelaro kaj pecon da
-nigra pano.</p>
-
-<p>&mdash;Manĝu, manĝu kaj estu sana, kara bojarino!&mdash;li diris, profunde ŝin
-salutante: mi tuj alportos al vi vinon!</p>
-
-<p>Kaj el la muelejo li alportis grandan botelon kaj argilan kruĉon.</p>
-
-<p>&mdash;Je via sano, via bojarina moŝto!</p>
-
-<p>La maljunulo, kiel mastro, eltrinkis la unuan kruĉon. La vino lin
-gajigis.</p>
-
-<p>&mdash;Trinku, via bojarina moŝto!&mdash;li diris: nun vi timu neniun! Ili
-serĉas gastejon! Ĉu ili trovos, ĉu ne trovos ĝin, ĉiuokaze ili ne
-revenos: la vojo ne estas bone montrita, he, he! Kial vi ne gustumas
-vinon, via bojarina moŝto? Cetere atendu, ne bona estas ĉi tiu vino!
-Ne trinku! Mi tuj donos al vi alian!</p>
-
-<p>La muelisto ree kuris al la muelejo kaj ĉi tiun fojon alportis alian
-vinon kaj arĝentan pokalon.</p>
-
-<p>&mdash;Jen, vino!&mdash;li diris, enverŝante.&mdash;Je via sano, via bojarina moŝto!
-Ĉi tiun vinon same kiel la pokalon donacis al mi bona viro, oni nomas
-lin Ringo... he, he! Tie ĉi en arbaro estas multe da tiaj bonaj viroj,
-ĉiuj estas miaj amikoj! Manĝu, via bojarina moŝto! Kial vi ne manĝas
-la mielon? Mia mielĉelaro estas perfektega. Tian mielon vi nenie
-trovos. Kial? Ĉar mi bone scias, kiamaniere oni devas eduki la abelojn.
-Mi ne faras, kiel aliaj. Ĉiun someron mi ĵetas plej bonan abelujon<!-- pagho 122 --> en
-marĉaĵon por la nikso,&mdash;jes, jes, ke manĝu li, avĉjo, ke li manĝu!
-He, he! Pro tio li gardas mian abelejon, jes, jes, via bojarina moŝto!
-Vi ja scias, sen li la homo tute ne havus abelojn. Foje la nikso
-mortlacigis sian ĉevalon kaj ĵetis ĝin en marĉaĵon, pro tio devenis
-abeloj... Kaj fiŝistoj per siaj retoj eltiris abelojn anstataŭ
-fiŝojn... He, via bojarina moŝto, kiel malmulte vi manĝas kaj
-trinkas! Nu, atendu, mi tuj igos vin trinki vinon! Aŭskultu, mia kara!
-He, he! Je la sano de&mdash;he, he! de la princo... ne de tiu, sed de la
-princo Serèbrjanij! Donu Dio al li sanon, bonege li vundis la princon
-Vjàzemskij! Kaj Druĵino Andrèeviĉ? He, he, kara mia bojarino, je lia
-sano! Loĝu ĉe mi kelkajn tagojn tute kaŝita kaj poste iru, kien vi
-volas, ĉu al Druĵino, ĉu al Serèbrjanij, por mi ĝi estas tute
-egala. Je via sano...</p>
-
-<p>Ekdoloris la koro de Heleno ĉe la lastaj paroloj de l&rsquo; muelisto. Li
-ŝajnis esti konanta ĉiujn ŝiajn plej sekretajn pensojn: kvazaŭ li
-legis en ŝia koro. La keno, enŝovita en la muron, hele lumigis lian
-sulkigitan vizaĝon; liaj grizaj okuloj malklariĝis pro ebrieco, sed
-ŝajnis trapiki Helenon. Ŝi ree eksentis teruron kaj komencis laŭte
-preĝi.</p>
-
-<p>&mdash;He, he!&mdash;diris la muelisto: preĝu, preĝu, via bojarina moŝto, mi
-tion ne timas... la preĝo ne timigas min, la incensoj ankaŭ ne... mi
-mem scias preĝi... mi ne estas... min konas nikso, min konas... arbara
-koboldo... kaj nimfoj... kaj sorĉistinoj, kaj kikimoroj<a href="#Footnote69" class="fnanchor">[69]</a>... min
-ĉiuj... ĉiuj konas, min, min... Ĉu vi volas, ke mi ilin voku?..
-<i>Ŝikalu, likalu!</i></p>
-
-<p>&mdash;Mia Dio!&mdash;murmuretis Heleno.</p>
-
-<p>&mdash;<i>Ŝikalu, likalu!</i> Nu? Ili ne venas? Atendu, mi tuj ilin venigos!
-<i>Bdu, bdu!</i></p>
-
-<p>La maljunulo leviĝis kaj, ŝanceliĝante kaj dancante, eliris el la
-ĉambro. Heleno, tute terurita, ŝlosis la pordon post li. Longe la
-muelisto parolis kun si mem.</p>
-
-<p>&mdash;Min ĉiuj konas!&mdash;li ripetis per fanfarona kaj jam neklara
-voĉo,&mdash;arbara koboldo... kaj nikso... kaj nimfoj kaj kikimoroj... mi ne
-estas iu tia... min ĉiuj konas... <i>Bdu, bdu!</i></p><!-- pagho 123 -->
-
-<p>Estis aŭdeble, kiel la maljunulo dancis kaj piedfrapis. Poste lia voĉo
-malfortiĝis, li kuŝiĝis teren kaj baldaŭ aŭdiĝis lia ronkado, kiu
-la tutan nokton akompanis la bruon de la granda mueleja rado.</p>
-
-
-
-<div class="chapheader" id="chap18">
-<h2>ĈAPITRO XVIII.</h2>
-
-<p>La malnova konatulo.</p>
-</div>
-
-<p>La sekvintan tagon post la ruinigo de la domo de Morozov, maljuna
-rajdanto sur nigra ĉevalo malrapide trotis en densa arbaro. De tempo al
-tempo li demetis sian ĉapon kaj ion aŭskultis.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, Galka, ne ronku!&mdash;li diris al sia ĉevalo, karesante ĝian kolon.
-Jen kia besto: nenion mi aŭdas pro ĝi! Stranga afero, mi ne povas
-rekoni la lokon! Ĉie tilioj kaj avelujoj, kaj tiam ŝajne, kiam ni
-nokte tie ĉi rajdis, odoris koniferoj.</p>
-
-<p>Kaj li daŭrigis sian vojaĝon.</p>
-
-<p>&mdash;Atendu, Galka!&mdash;li diris subite, haltigante la ĉevalon: jen mi ree,
-ŝajne, aŭdas ion! Staru do trankvile, ne faru bruon! Jes, mi vere
-aŭdas! Tio ne estas jam bruo de folioj, sed mueleja rado. Jen kie ĝi
-estas, la muelejo! Mi fine ĝin trovis kaj plu ne perdos!</p>
-
-<p>Kaj Miĥeiĉ, por ree ne perdi la vojon, ekgalopis laŭ direkto de l&rsquo;
-bruado.</p>
-
-<p>&mdash;Dank&rsquo; al Dio!&mdash;li ekkriis, kiam li ekvidis inter la arboj la muelejon
-muskokovritan kun ĝia turniĝanta rado.&mdash;Ne facile estis ĝin trovi, mi
-bone laciĝis: jen bruis antaŭe, jen&mdash;malantaŭe, ne eble estis ion
-distingi! Nu, fine mi vidas la muelejon! Pasintan fojon, kiam la
-rabistoj montris al ni la vojon, ni venis de tiu flanko, mi kaj la
-bojaro. Ne, mi ne bone komprenas. Tiam la rado estis dekstre kaj
-nun&mdash;maldekstre, tiam la fenestroj de l&rsquo; ĉambro rigardis sur la
-muelejon, kaj nun&mdash;sur la arbaron, kaj la pordo estas flanke! Fi,
-malbenita sorĉisto! Jen kiel li ensorĉas kaj trompas la homojn! Tial
-mi erarvagis la tutan tagon ĉirkaŭ la sama loko, ne povante ĝin
-trovi. Je neniu prezo mi venus ĉi tien, se nur mi ne bezonus helpon por
-mia kara bojaro!</p>
-
-<p>Miĥeiĉ deĉevaliĝis, alligis sian ĉevalon al arbo, iom timeme
-proksimiĝis al muelejo kaj ekfrapis la pordon.</p>
-
-<p>&mdash;Mastro, he, mastro!</p>
-
-<p>Neniu respondo.</p>
-
-<p>&mdash;He, he, mastro, eliru!</p><!-- pagho 124 -->
-
-<p>Ĉio silentis en la muelejo, nur la muelŝtonoj sonoris kaj la
-dentradaro frapadis.</p>
-
-<p>Miĥeiĉ provis puŝi la pordon: ĝi estis ŝlosita.</p>
-
-<p>&mdash;Jen, grizhara diablo, ĉu li dormas aŭ sin kaŝas?&mdash;pensis Miĥeiĉ
-kaj el ĉiuj siaj fortoj ekfrapis la pordon.</p>
-
-<p>Neniu respondo! Miĥeiĉ ekkoleris.</p>
-
-<p>&mdash;He, vi, maljunulaĉo!&mdash;li ekkriis: eliru do, aŭ mi ĉion bruligos!</p>
-
-<p>Ekaŭdiĝis tusado kaj tra malgranda fenestreto super la pordo aperis
-blanka barbo kaj sulkoplena vizaĝo kun helgrizaj okuloj.</p>
-
-<p>Ekvidinte la mueliston, Miĥeiĉ iom hontis.</p>
-
-<p>&mdash;Bonan tagon, mastro!&mdash;li diris afable.</p>
-
-<p>&mdash;Dio vin gardu!&mdash;respondis la muelisto: kion vi bezonas, bonulo?</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi min ne rekonas, mastro? Iam mi pasigis la nokton ĉe vi kun mia
-bojaro.</p>
-
-<p>&mdash;Kun princo Serèbrjanij? Jes, jes, nun mi rekonas. Nu, karulo, kio
-okazis?</p>
-
-<p>&mdash;Kial do vi, mastro, sidas tie kvazaŭ gufo en kava arbo? Eliru aŭ
-enirigu min, ne estas oportune interparoli tiel!</p>
-
-<p>&mdash;Atendu, karulo, tuj mi enŝutos grajnon kaj mi venos, tuj, karulo!</p>
-
-<p>&mdash;Jes,&mdash;pensis Miĥeiĉ: mi volonte vidus, kiun grajnon la diabla
-baptano enŝutas tien! Certe, li pulvorigas hebreajn ostojn en sia
-muelilo, preparante farunon por sorĉistinoj! Kiu povus veturigi grenon
-ĉi tien? Tute sovaĝa loko, kaj eĉ ĉiuj radsignoj estas kovritaj de
-herbaĵo!</p>
-
-<p>&mdash;Jen mi estas, karulo, bonan tagon, karulo!&mdash;diris la muelisto, zorge
-fermante post si la pordon.</p>
-
-<p>&mdash;Fine vi venis. Malviglulo vi!</p>
-
-<p>&mdash;Kion fari, karulo! Mi ja loĝas izola, en arbaro. Ne eble estas
-malfermi al ĉiu pasanto, povas okazi malfeliĉo: ekzistas homoj kaj
-homoj, mi ja ne povas scii antaŭe, ĉu iu panon portas sub la vesto,
-aŭ ŝtonon por min mortigi.</p>
-
-<p>&mdash;Jen, malbona fungaĉo!&mdash;pensis Miĥeiĉ: li nur ŝajnigas, ke li timas
-rabistojn, kaj estas dubeble, ĉu li ne estas baptano de ĉiu arbara
-koboldo!</p>
-
-<p>&mdash;Nu, karulo, kion vi volas de mi? Bonvolu paroli, mi aŭskultas!</p>
-
-<p>&mdash;Jen, kia malfeliĉo okazis, mastro: malbenitaj opriĉnikoj kaptis mian
-mastron kaj ŝlosis lin en la grandan malliberejon de l&rsquo; antaŭurbo: li
-sidas nun, malfeliĉulo, en malliberejo<!-- pagho 125 --> kaj ĉagrenas. Kaj pro kio oni
-lin kaptis, Dio scias, nenion malbonan li faris antaŭ la caro aŭ
-antaŭ Sinjoro Dio; li nur defendis pravan aferon, li batalis pro bojaro
-Morozov kaj pro lia bojarino, kiam la opriĉnikoj per trompo penetris en
-la domon kaj dum festeno forbruligis la domon de l&rsquo; bojaro!</p>
-
-<p>La okuloj de l&rsquo; muelisto prenis strangan esprimon.</p>
-
-<p>&mdash;Ho, ho, ho!&mdash;li ĝemis: malbona afero, malbonega, malbonega afero,
-karulo! Ne bone estas al via princo sidi en malliberejo, pli malbone
-estas al bojaro Morozov sen lia juna edzino, ankoraŭ pli malbone estas
-al princo Vjàzemskij pro la fremda edzino.</p>
-
-<p>Miĥeiĉ miris.</p>
-
-<p>&mdash;Kial vi scias, ke Vjàzemskij forrabis la edzinon de Morozov? Mi ja
-nenion diris al vi!</p>
-
-<p>&mdash;He, he, karulo, ne tion nur mi scias, kion mi diras! Foje malproksime
-eksonas la frapo, sed la eĥo aŭdiĝas ĉi tie; foje malplialtiĝas
-akvo sub mia rado, do devis esti senpluveco cent verstojn de ĉi tie,
-kaj ĉie estos malbonega rikolto. Ĉion mi, maljunulo, devas observi kaj
-pripensi!</p>
-
-<p>&mdash;Nu, bone, mastro, ĉu vi povas elpensi rimedon por helpi al la bojaro?
-Mi pripensis tion kaj tion ĉi, sed nenion mi povis elpensi. Tiam mi
-venis al vi, ke vi donu konsilon, bonulo! Mi ja bone memoras: tiu
-bravulo, kiu nin akompanis tiam ĝis al vi, parolis: se vi min bezonos,
-iru al la muelisto, demandu lin, kie estas Ivaĉjo Ringo, kaj mi volonte
-servos al la bojaro, mi eĉ mortos por li, se estos bezono! Tial mi nun
-venis al vi, mastro: estu bona, bonvolu instrui min, kiamaniere oni
-povas savi la bojaron. Se vi helpos al li, la princo bone vin
-rekompencos, kaj mi ankaŭ estos via servisto dum mia tuta vivo!</p>
-
-<p>&mdash;Ke li pereu, sorĉisto,&mdash;diris Miĥeiĉ al si mem: jen antaŭ kiu mi
-devas humiliĝi!</p>
-
-<p>&mdash;Bone, karulo, oni nepre devas peni forigi la malfeliĉon. Malbonaj
-estas la cirkonstancoj, sed el grandega flamo oni ankaŭ elprenas poton
-per forna forko, kaj el sub muelŝtono okaze elglitas grajneto
-nemuelita. Ĉio okazas, malsaman sorton havas la homoj!</p>
-
-<p>&mdash;Certe, certe, mastro: okazas, onidire, ke koko metas ovojn kaj skarabo
-mortigas per kornoj kvazaŭ bovo; verdire, ĉio okazas, kaj nun vi
-instruu min, kion mi devas fari, instruu, karulo, mi vin tre petas!</p>
-
-<p>La muelisto mallevis la kapon kaj kvazaŭ aŭskultis la bruon de l&rsquo;
-rado.</p><!-- pagho 126 -->
-
-<p>Pasis kelkaj minutoj. La maljunulo skuis la kapon kaj komencis paroli,
-ne atentante la gaston:</p>
-
-<p>&mdash;"Turniĝas rado, turniĝas. Kio estis supre, estos malsupre; kio estis
-malsupre, estos supre; jen aŭdiĝas ie preĝeja sonorado, ne sciate
-estas, ĉu pro enterigo, ĉu pro edziĝo; kiun oni enterigas, kiun oni
-edzigas, ne eble estas ekscii pro bruo de l&rsquo; akvo, pro granda fumo".</p>
-
-<p>&mdash;"De malproksime alflugas korvoj, vokas unuj la aliajn por riĉa
-festeno, kaj kiun ili manĝos, kies okulojn ili forpinĉos, ili ne
-scias, ili nur alflugas kaj kriegas! Akrigita jam estas la hakilo,
-vestita jam la ekzekutisto, sur kverkligna eŝafodo fluos riveroj da
-varma sango, kapoj falos de ies ŝultroj, sed nekonate estas, kies
-kapoj".</p>
-
-<p>Miĥeiĉ ektimis.</p>
-
-<p>&mdash;Kion vi parolas, avĉjo, kvazaŭ vi priploras iun mortinton?</p>
-
-<p>La muelisto, ŝajne, ne aŭdis, kion diris Miĥeiĉ. Li ĉiam ion
-balbutis nekompreneblan. Liaj lipoj moviĝis senhalte, liaj grizaj
-okuloj rigardis malklare, kvazaŭ nenion vidante.</p>
-
-<p>&mdash;Avĉjo, he, avĉjo!&mdash;kaj Miĥeiĉ tiris lin je maniko.</p>
-
-<p>&mdash;Nu?&mdash;respondis la muelisto kaj sin turnis al Miĥeiĉ, kvazaŭ li ĵus
-lin rimarkas.</p>
-
-<p>&mdash;Kion vi balbutas, avĉjo?</p>
-
-<p>&mdash;He, karulo! Multon oni aŭdas, ne ĉion oni eldiras. Nu, iru tuj ĉi
-tiun vojeton, preter la pino. Iru ĉiam rekten, vi vidos multajn vojojn,
-dekstre kaj maldekstre, sed vi ĉiam iru rekten; post ĉirkaŭ kvin
-verstoj vi vidos dometon flanke de la vojo, tie vi neniun trafos. Atendu
-ĝis nokto, venos bonaj viroj, ili pli multe diros al vi. Kaj kiam vi
-estos revenanta, venu al mi, vi havos ion fari: venis fajrobirdo en
-kaptilon, ĝin vi redonos al reĝo Dalmato kaj ricevos duonon da pago,
-mi&mdash;la alian.</p>
-
-<p>Kaj ne atendante lian respondon, la muelisto foriris kaj fermis post si
-la pordon.</p>
-
-<p>&mdash;Avĉjo!&mdash;kriis Miĥeiĉ al li: avĉjo, klarigu pli bone al mi, pri
-kiuj viroj vi parolas, pri kiu fajrobirdo?</p>
-
-<p>Sed la muelisto plu ne aperis, kaj, kiom ajn Miĥeiĉ aŭskultis, li
-nenion ekaŭdis krom bruado de akvo kaj frapado de radoj.</p>
-
-<p>&mdash;Jen, sorĉisto!&mdash;pensis Miĥeiĉ: kien li sendas min? Kvin verstojn de
-ĉi tie staras dometo, tie atendu ĝis nokto, kaj tiam, diablo scias,
-kiu venos kaj pli multon diros? Volonte mi vin mem sendus tien,
-maljunulaĉo! Se mi ne bezonus vin por la bojaro, vi ekscius bone, kiu
-estas Miĥeiĉ! Fi, maljunulaĉo!<!-- pagho 127 --> Tamen, Galka, nenio estas farebla, mi
-devas serĉi la diablan dometon!</p>
-
-<p>Kaj Miĥeiĉ surĉevaliĝis kaj ektrotis laŭ la direkto, montrita de la
-muelisto.</p>
-
-
-
-<div class="chapheader" id="chap19">
-<h2>ĈAPITRO XIX.</h2>
-
-<p>Rusa homo ne forgesas bonaĵon.</p>
-</div>
-
-<p>Estis jam malfrue, kiam Miĥeiĉ ekvidis flanke de la vojo fumnigrigitan
-malaltan dometon, similan pli je duoneputra fungo, ol je homa loĝejo.
-La suno jam estis subirinta. Strioj de nebulo rampis super la alta
-herbaĵo, kovranta la malgrandan arbaran herbejon. Estis malvarmete kaj
-malseke. La birdoj ne pepadis plu, nur de tempo al tempo unu aŭ alia
-duondorme komencis iun kanteton kaj ne fininte ree ekdormis. Iom post
-iom ili ĉiuj eksilentis, kaj meze de komuna silento apenaŭ estis
-aŭdebla murmuro de rivereto kaj iafoje zumado de vesperaj skaraboj.</p>
-
-<p>&mdash;Jen kien ni venis, Galka!&mdash;diris Miĥeiĉ, rigardante ĉion ĉirkaŭe:
-certe, neniu homo vivanta estas ĉi tie! Nu bone, mi atendos, mi
-ekvidos, kiu venos, kiun konsilon oni al mi donos! Sed se venos iu el
-tiaj, kiun... fi, fi! Gardu nin Dio! Certe mi havus neniun aferon kun la
-muelisto, se mi ne bezonus lian helpon por la bojaro!</p>
-
-<p>Miĥeiĉ deĉevaliĝis, demetis la bridon de sia Galka, metis ŝnuron
-ĉirkaŭ ĝiaj postaj piedoj kaj lasis ĝin sin paŝti.</p>
-
-<p>&mdash;Manĝu herbon, manĝu!&mdash;li diris: kaj mi eniros la dometon, se la
-pordo ne estas fermita, kaj mi serĉos ion por manĝi. Kvankam nebone
-estas manĝi ĉe sorĉisto, sed malsato ankaŭ ne estas frato!&mdash;Li
-ekpuŝis per la piedo la malaltan kriplan pordon; strange eksonis en ĉi
-tiu senhoma loko ĝia daŭra grincado, preskaŭ simila je homa plorado.
-Kiam fine ĝi plene malfermiĝis kaj ekfrapis la muron, Miĥeiĉ
-kliniĝis kaj eniris. Lin ekkaptis mallumo kaj odoro de fumo. Palpante
-ĉirkaŭe, li trovis sur la tablo pecon da nigra pano kaj komencis avide
-manĝi ĝin. Poste li alproksimiĝis al forno, ekpalpis en la cindro
-varmegajn karbojn, kun peno disblovis ilin, ricevis fajron kaj
-ekflamigis la kenon, kiu kuŝis sur benko. Inter la forno kaj la muro
-troviĝis larĝa ligna benko, tiel nomata "polati"<a href="#Footnote70" class="fnanchor">[70]</a>. Tie kuŝis
-diversspecaj vestoj, interalie orŝtofa kaftano,<!-- pagho 128 --> kvazaŭ bojara. Plej
-multe altiris la atenton de Miĥeiĉ sankta pentraĵo, tute kovrita de
-fulgo kaj staranta sur ia fosto. La sankta pentraĵo restarigis por li
-la reputacion de l&rsquo; nekonataj mastroj.</p>
-
-<p>Miĥeiĉ faris kelkajn signojn de kruco, estingis la kenon, kuŝiĝis
-sur "polati", ĝemkrakis kelke da fojoj kaj tuj bone ekdormis. Li dormis
-dolĉan dormon, kiam subita pugnobato faligis lin teren.</p>
-
-<p>&mdash;Kiu venis?&mdash;ekkriis Miĥeiĉ, jam kuŝante surtere: kiu kuraĝas min
-bati? Gardu vin...</p>
-
-<p>Antaŭ li staris viro kun senordigitaj haroj, kun larĝa tranĉilo ĉe
-la zono, kaj pretiĝis regali lin per nova pugnobato.</p>
-
-<p>&mdash;Ne tuŝu lin!&mdash;diris alia fortika, tute juna viro kun lanugo super la
-lipo.&mdash;Ĉu li ion faris al vi? Nu? Kaj li forigis la kamaradon per
-ekmovo de ŝultro, kaj li mem atente observis Miĥeiĉ&rsquo;n kun larĝe
-malfermitaj okuloj.</p>
-
-<p>&mdash;Grizharulo!&mdash;li diris kun respektplena miro.</p>
-
-<p>&mdash;Kial vi vin miksas en mian aferon, he, vi, foko?&mdash;insultis lin la
-unua: ĉu li estas via patro aŭ parenco?</p>
-
-<p>&mdash;Maljunulo! Grizhara, sekve maljuna! Nu, lasu do, mi jam diris al vi,
-aŭ mi ekkoleros.</p>
-
-<p>Laŭta rido eksplodis inter la rabistoj, kiuj amase eniris dometon.</p>
-
-<p>&mdash;He, Ĥlopko,&mdash;diris unu el ili: gardu vin! Se Dmiĉjo ekkoleros,
-nebone vi vin sentos! Ne provu lin eksciti!</p>
-
-<p>&mdash;Iru li al arbara koboldo!&mdash;insultis Ĥlopko, deirante: en arbaro ni
-loĝas, urson ni nutras!</p>
-
-<p>Aliaj bravuloj, ĉiuj armitaj, ĉirkaŭis Miĥeiĉ&rsquo;n kaj rigardis lin ne
-tro afable.</p>
-
-<p>&mdash;De kie vi venis?&mdash;demandis lin unu el ili, fikse rigardante lin.</p>
-
-<p>Sed Miĥeiĉ jam kuraĝiĝis.</p>
-
-<p>&mdash;He, he!&mdash;li pensis: ili estas ja la rabistoj mem!</p>
-
-<p>&mdash;Bonan vesperon, bonuloj! Kie estas tiu, kiun oni nomas Ivaĉjo Ringo?</p>
-
-<p>&mdash;Ha, li bezonas nian hetmanon? Kial vi tion ne diris pli antaŭe, vi ne
-ricevus pugnobaton!</p>
-
-<p>&mdash;Jen venas la hetmano!&mdash;aldonis la alia, montrante Ringon, kiu ĵus
-eniris, akompanata de l&rsquo; maljuna Vulturo.</p>
-
-<p>&mdash;Hetmano, he, hetmano!&mdash;kriis la rabistoj: jen homo, kiu volas vin
-vidi!</p>
-
-<p>Ringo aliris kaj tuj rekonis la gaston.</p>
-
-<p>&mdash;Ha, vi estas, kamarado?&mdash;li diris: estu la bonveninta!<!-- pagho 129 --> Nu, rakontu,
-kiel fartas lia princa moŝto de post la tago, kiam ni kune estis
-batintaj la opriĉnikojn de Maluto? Bonege ni ilin regalis apud
-Malbenita Ŝlimakvo! Domaĝe estas, ke Maluto mem elglitis el niaj manoj
-kaj ke tiu nia mallertulo, Dmiĉjo, forglitigis Ĥomjàk&rsquo;n. Ne bone ili
-sin sentus en miaj manoj! Sendube la granda caro multe ĝojis, revidinte
-la kronprincon? Bonege li, certe, rekompencis la princon Serèbrjanij?</p>
-
-<p>&mdash;Jes, karulo!&mdash;respondis Miĥeiĉ: la caro Ivano Vasìljeviĉ, donu Dio
-al li sanon, estis favora al mia mastro. Sed ne plaĉis la princo al
-liaj opriĉnikoj. Verdire, kiel ili povus ŝati nin, malbenitoj? Komence
-ni ilin vipbatis en Medvedevka, poste Maluto ricevis bonan survangon
-apud Malbenita Ŝlimakvo, kaj hieraŭ en Moskvo mia bojaro mortigis
-multe da ili. Sed la malbenitoj, kiuj estis pli multenombraj, renversis
-lin kaj veturigis lin ŝnurligitan en la antaŭurbon. Jen kio estas
-malbona: Maluto, tiu hundo, kalumnios lin antaŭ la caro, li nepre
-venĝos al la princo la survangon!</p>
-
-<p>&mdash;Jes!&mdash;diris Ringo, sidiĝante surbenken: sekve la caro ne pendigis
-Maluton? Kial do ne? Nu, tio nin ne koncernas, tia estas lia cara volo!
-Diru, kion nun vi intencas fari?</p>
-
-<p>&mdash;Kara Ivano, pardonu, mi ne konas vian patronomon...</p>
-
-<p>&mdash;Por kio? Ivaĉjo&mdash;tute simple!</p>
-
-<p>&mdash;Nu, bone, kara Ivaĉjo, mi mem nun ne scias, kion fari. Donu konsilon!
-Du saĝoj valoras pli ol unu!<a href="#Footnote71" class="fnanchor">[71]</a> Ankaŭ la muelisto sendis min al vi.
-Iru,&mdash;li diris, al la hetmano, li helpos: mi bone vidas, laŭ miaj
-antaŭsignoj, ke en ĉi tiu afero li havos sukceson kaj grandan
-profiton! Iru al la hetmano!</p>
-
-<p>&mdash;Jes? Ĉu vere? Li sendis vin al mi?</p>
-
-<p>&mdash;Jes, jes, tute vere. Iru,&mdash;li diris, al la hetmano, salutu lin de mi,
-diru, ke li nepre devas savi la princon; mi ja bone vidas, ke li havos
-sian profiton, miaj antaŭsignoj ne trompas... Kio ajn estus, li nepre
-liberigu la bojaron, kaj mi ne forgesos tiun lian servon,&mdash;tiel li
-diris.&mdash;Sed se li ne savos la princon, estos grandega malfeliĉo por li,
-t. e. por vi, hetmano... malsano lin konsumos kaj pereigos, kvazaŭ
-herban trunketon!..</p>
-
-<p>&mdash;Vere?&mdash;demandis Ringo, mallevinte la kapon kaj kvazaŭ
-enpensiĝinte:&mdash;ĉu vere li diris, malsano konsumos?</p>
-
-<p>&mdash;Jes, karulo, li diris ankaŭ, ke viaj piedoj kaj brakoj fariĝos
-senfortaj, ke sur via kapo aperos tia abomenaĵo, Dio vin gardu!</p>
-
-<p>Ringo levis la kapon kaj atente rigardis Miĥeiĉ&rsquo;n.</p><!-- pagho 130 -->
-
-<p>&mdash;Kaj nenion plu diris la muelisto?</p>
-
-<p>&mdash;Kiel ne?&mdash;daŭrigis la maljunulo, ĵetinte flankan rigardon sur la
-grandan poton da varmega brasika supo, kiun la rabistoj ĵus metis sur
-la tablon.&mdash;Ankoraŭ li parolis: diru al la hetmano, ke li vin bone
-gastigu, kvazaŭ min mem. Sed plej grave estas,&mdash;li diris,&mdash;ke li savu
-la princon. Jen, karulo, kion diris la muelisto!</p>
-
-<p>Kaj Miĥeiĉ observis, kiel impresis la hetmanon liaj paroloj.</p>
-
-<p>Sed Ringo ekrigardis lin ankoraŭ pli fikse kaj subite eksplodis per
-laŭta, gajega rido.</p>
-
-<p>&mdash;He, vi, maljunulo! Ĉu vere la muelisto diris al vi, ke mi pereos, se
-mi ne penos savi la princon?</p>
-
-<p>&mdash;Jes, jes, karulo,&mdash;respondis Miĥeiĉ, iom konfuzita: li diris, ke
-viaj piedoj kaj brakoj...</p>
-
-<p>&mdash;Kia ruzulo!&mdash;interrompis lin Ringo, bonkore ekfrapante lin je ŝultro
-kaj ĉiam gaje ridante: por kio vi min, maljunulo, volas superruzi?</p>
-
-<p>&mdash;Nu, altabliĝu, bonulo,&mdash;li aldonis, alirante kun li la tablon: bonan
-apetiton! Prenu kuleron, kaj ni vespermanĝu kune; kaj se estos eble
-helpi al la princo, mi volonte tion faros sen viaj elpensaĵoj. Nur
-kiamaniere aranĝi la aferon? Kiajn rimedojn trovi? La princo sidas en
-malliberejo?</p>
-
-<p>&mdash;Jes, jes, karulo!</p>
-
-<p>&mdash;En la sama, kiu troviĝas sur la placo, apud la domo de Maluto?</p>
-
-<p>&mdash;Kredeble. Plej fortika malliberejo!</p>
-
-<p>&mdash;Kaj la ŝlosiloj de l&rsquo; malliberejo troviĝas ĉe Maluto?</p>
-
-<p>&mdash;Jes, kiam ni estis en la antaŭurbo, okaze mi vidis, ke vespere li
-ĉiam vizitis malliberejon por ĉeesti perturmentan esploron. Ŝlosilojn
-li ĉiam kunhavis. Sed antaŭ la nokto li ilin alportis ĉiam al la
-caro, kaj la caro, onidire, havas ilin sub sia kuseno.</p>
-
-<p>&mdash;Jen kio!&mdash;diris Ringo, manĝante la supon: kia diablo povas helpi al
-via bojaro? Nu, diru, kia diablo?</p>
-
-<p>&mdash;Kion mi diros? Mi vidas, ke neeble estas ion fari! Jes, karulo,&mdash;diris
-Miĥeiĉ kaj ĵetis la kuleron.&mdash;Tiuokaze mi ankaŭ ne volas plu vivi.
-Mi tuj iros al mia mastro, kaj ni mortos kune, kaj mi servos al li en la
-estonta mondo, se mi ne povis servi ĉi tie.</p>
-
-<p>&mdash;Ne, ne, atendu iomete, vi havos ankoraŭ tempon priplori la mortinton!
-Eble, via princo ne estas en malliberejo. Tiam pro kio plori? Sed se li
-vere sidas en malliberejo, tiam<!-- pagho 131 --> ni pripensu... Mi bone konas la
-antaŭurbon: en la pasinta monato mi tie estis kun dresita urso. La
-palacon mi ankaŭ konas, ĉion mi bone observis pro ĉiu okazo: eble, mi
-pensis, mi iam bezonos! Atendu, mi iomete pripensos!</p>
-
-<p>Kaj Ringo meditis iom da tempo.</p>
-
-<p>&mdash;Bone, mi trovis la rimedon!&mdash;li ekkriis kaj salte leviĝis.&mdash;Vulturo!
-Nin ambaŭ la princo savis el mortdanĝero, nun ni iru savi lin, venis
-nia tempo. Ĉu vi volas iri kun mi al nefacila ago?</p>
-
-<p>La maljuna rabisto sulkigis la brovojn kaj skuis siajn grizajn buklojn.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, Vulturo, ĉu vi ne volas?</p>
-
-<p>&mdash;Vi, hetmano, ŝajne, freneziĝis? Ĉu vi ne aŭdis, kie sidas la
-princo? Ĉu vi ne aŭdis, ke la ŝlosiloj tage estas ĉe Maluto kaj
-nokte sub la cara kuseno? Kio estas farebla? La vipo ne disrompas
-hakildorson!<a href="#Footnote72" class="fnanchor">[72]</a> Pereis la princo, ne eble estas al li helpi. Ĉu pro
-tio ni ankaŭ devas perei? Ĉu li fartos pli bone, kiam oni nin
-senhaŭtigos?</p>
-
-<p>&mdash;Vi estas prava, Vulturo, sed ne forgesu la rusan proverbon: ŝuldo ne
-makulas, sed pagon postulas! Se tiam la princo nin ne estus savinta, kie
-nun ni estus? Ni pendus ie sur betulo, balancataj de vento. Kaj nun kiel
-li devas suferi, malfeliĉa princo! Certe li pensas: tiam mi helpis al
-bonaj homoj, nun ili venos helpi al mi! Sed se ni ne venos al li, li
-havos la rajton nin malbeni, irante al eŝafodo: fi!&mdash;li diros, malbonaj
-homaĉoj, rabistoj, ŝtelistoj, ili forgesis mian servon! Ili scias nur
-verŝi sangon de senkulpuloj, sed savi bonan kristanon ili ne volas! Ne,
-li diros, mi ne petos Dion por ili! Ke ili pereu en ĉi tiu mondo, same
-kiel en la estonta! Jen kion diros la princo!</p>
-
-<p>Vulturo ankoraŭ pli multe sulkigis la brovojn. Internan bataladon
-rebriligis en si lia severega vizaĝo. Estis videble, ke Ringo komprenis
-ektuŝi vivajn kordojn en lia malmoligita koro. Sed ne longe daŭris la
-batalado. La maljunulo eksvingis la manon.</p>
-
-<p>&mdash;Ne, hetmano!&mdash;li diris: sensencaĵon vi elpensis, ĉiu por si mem
-estas la plej kara!</p>
-
-<p>&mdash;Nu, bone!&mdash;diris Ringo.&mdash;Ni atendu ĝis mateno, eble ni trovos iun
-alian rimedon. Venos mateno, venos konsilo! Kaj nun, kamaradoj, estas
-jam tempo iri dormi. Kiu povas, preĝu Dion, kiu ne povas, kuŝiĝu!</p><!-- pagho 132 -->
-
-<p>Kaj la hetmano ĵetis flankan rigardon sur Vulturon. Kredeble, li konis
-ion, ĉar Vulturo ektremetis kaj, por ke neniu tion rimarku, komencis
-laŭte oscedi kaj eĉ kanteti.</p>
-
-<p>La rabistoj leviĝis. Kelkaj tuj kuŝiĝis sur "polati", aliaj longe
-ankoraŭ preĝis antaŭ la sankta pentraĵo. Dmiĉjo ankaŭ fervore sin
-signis kruce kaj frunte batis la teron: se liaj vestoj kaj lia armaĵo
-ne aperigus lian metion, neniu, vidante lian bonkoran mienon, rekonus en
-li rabiston. Ne tia estis la maljuna Vulturo. Kiam ĉiuj jam kuŝis,
-Miĥeiĉ ekvidis ĉe malforta estingiĝanta flamo, ke la maljunulo
-leviĝis de l&rsquo; benko kaj iris al la sankta pentraĵo. Li faris kelkajn
-signojn de kruco, ion balbutante, kaj baldaŭ diris kolertone:</p>
-
-<p>&mdash;Ne, mi ree ne povas preĝi! Mi opiniis, ke hodiaŭ ĝi estos pli
-facile!</p>
-
-<p>Longe Miĥeiĉ estis aŭdanta, kiel Vulturo sendorme sin turnadis de
-flanko al flanko, ion murmurante por si mem. Antaŭ tagiĝo la rabisto
-vekis la hetmanon.</p>
-
-<p>&mdash;Hetmano, he, hetmano!</p>
-
-<p>&mdash;Nu, karulo?</p>
-
-<p>&mdash;Mi konsentas, mi iros kun vi, kien vi volas!</p>
-
-<p>&mdash;Kial do?</p>
-
-<p>&mdash;Mi ne povas dormi. Pli ol unu nokton mi maldormas!</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi definitive decidis?</p>
-
-<p>&mdash;Jes, se mi promesas al vi, mi ne perfidos!</p>
-
-<p>&mdash;Bone, Vulturo, dankon! Nun ni bezonas ankoraŭ ne pli multe ol unu
-kamaradon! Ĉu baldaŭ tagiĝos?</p>
-
-<p>&mdash;Jes, jam ekkantas birdetoj.</p>
-
-<p>&mdash;Do, estas tempo leviĝi, sufiĉe oni dormis. Dmiĉjo,&mdash;vokis Ringo,
-puŝante la junulon.</p>
-
-<p>&mdash;Nu?&mdash;demandis li, malfermante la okulojn.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi volas iri kun ni?</p>
-
-<p>&mdash;Kien?</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu ne estas egale? Mi vin demandas, ĉu vi volas iri kun mi kaj kun
-maljuna Vulturo?</p>
-
-<p>&mdash;Kial ne?&mdash;respondis Dmiĉjo, oscedante, kaj liaj piedoj ekaperis de
-super la "polati".</p>
-
-<p>&mdash;Jen kial mi amas la junulon! Iru, kien oni vokas kaj ne demandu: kien?
-Se oni dispecigos al vi la kapon, tio ne rilatas vin, tio estas nia
-zorgo, kaj vi devas nur obei. Nun gardu vin: kiu sin jungis, tiu sin
-dungis. Kiu reiros, estos nomata kankro!</p>
-
-<p>&mdash;Mi ne estos nomata,&mdash;respondis Dmiĉjo kaj komencis ĉirkaŭvolvi la
-piedojn per ĉifonoj.</p><!-- pagho 133 -->
-
-<p>La rabistoj leviĝis kaj sin vestis.</p>
-
-<p>Kia estis la elpensaĵo de Ringo kaj ĉu li sukcesis en ĝia plenumado,
-tion ni ekscios el la sekvontaj ĉapitroj.</p>
-
-
-
-<div class="chapheader" id="chap20">
-<h2>ĈAPITRO XX.</h2>
-
-<p>Gajaj homoj.</p>
-</div>
-
-<p>En malluma subtera malliberejo kun malsekaj muroj, kovritaj de ŝimo,
-sidis princo Serèbrjanij kun katenitaj manoj kaj piedoj, atendante
-morton. Li ne sciis, kiom da tagoj pasis de kiam li estis kaptita, ĉar
-la lumo ne penetris en la subterejon; nur de tempo al tempo atingis
-liajn orelojn malproksima preĝeja sonorado kaj konforme al ĉi tiuj
-surdaj kaj malfortaj sonoj li kalkulis, ke li troviĝas en malliberejo
-jam pli ol tri tagojn. La pano, kiun oni lasis al li, delonge estis
-formanĝita, la akvo en la kruĉo eltrinkita, soifo kaj malsato jam
-komencis turmenti lin, kiam subite neatendita bruo altiris lian atenton.
-Super lia kapo iu malŝlosis seruron. Ekgrincis la unua ekstera pordo de
-la malliberejo. La sonoj aŭdiĝis pli proksime. Ekbruis la dua seruro,
-kaj la dua pordo ekgrincis. Fine oni malŝlosis la trian pordon, kaj li
-ekaŭdis paŝojn sur la ŝtuparo, kondukanta al lia ĉelo. Tra fendo de
-l&rsquo; lasta pordo ekbriletis fajro, la ŝlosilo turniĝis krietante, kelkaj
-rigliloj estis formetitaj; la rustaj maŝoj knaris, kaj neelporteble
-hela lumo blindigis la princon.</p>
-
-<p>Kiam li mallevis la manojn, per kiuj li nevole kovris siajn okulojn,
-antaŭ li staris Maluto Skuratov kaj Boriso Godunòv. La ilin
-akompananta ekzekutisto alte tenis super iliaj kapoj peĉan torĉon.</p>
-
-<p>Maluto, krucinte la brakojn, ridetante rigardis Serèbrjanij&rsquo;n, kaj liaj
-pupiloj alterne larĝiĝis kaj mallarĝiĝis.</p>
-
-<p>&mdash;Bonan tagon, kara princo!&mdash;li diris per tia dolĉa voĉo, kiun neniam
-antaŭe Serèbrjanij estis aŭdinta, voĉo tirata, karese penetrema kaj
-malica, simila je sangavida miaŭado de katino, aliranta muskaptilon.</p>
-
-<p>Malgraŭvole Serèbrjanij ektremetis, sed la ĉeesto de Godunòv bone
-impresis lin.</p>
-
-<p>&mdash;Boriso Teodòroviĉ,&mdash;li diris, sin deturnante de Maluto: dankon al vi,
-ke vi min vizitis. Nun pli facila estos al mi la morto!</p>
-
-<p>Kaj li etendis al li la katenitan manon. Sed Godunòv posteniris, kaj
-neniu trajto de lia malvarma vizaĝo aperigis kompaton.</p><!-- pagho 134 -->
-
-<p>La mano de Serèbrjanij kun sono de katenoj refalis sur la genuojn.</p>
-
-<p>&mdash;Mi ne atendis, Boriso Teodòroviĉ,&mdash;li diris kun riproĉo: ke vi min
-forrifuzos. Ĉu vi venis nur por vidi miajn turmentojn?</p>
-
-<p>&mdash;Mi venis,&mdash;trankvile respondis Godunòv, por ĉeesti vian esploron
-kune kun Gregoro Lukìĉ. Forrifuzi vin mi ne havis okazon; mi neniam
-estis via samideano kaj nur, konante la favorkorecon de nia kara caro,
-mi tiam haltigis la ekzekuton, de vi merititan!</p>
-
-<p>La koro de Serèbrjanij dolore kuntiriĝis, kaj ĉi tiu ŝanĝo en
-Godunòv ŝajnis al li pli kruela, ol la morto mem.</p>
-
-<p>&mdash;La tempo de favorkoreco nun pasis,&mdash;daŭrigis Godunòv
-malvarmsange.&mdash;Vi ne forgesis la ĵuron, kiun vi donis tiam al la caro?
-Obeu do nun al lia sankta volo kaj, se vi konfesos al ni ĉion senkaŝe,
-vi evitos turmentegon kaj ricevos rapidan morton. Ni komencu la
-esploron, Gregoro Lukìĉ!</p>
-
-<p>&mdash;Atendu iomete, atendu!&mdash;ridetante diris Maluto.&mdash;Mi havas apartan
-konton kun lia moŝto! Mallongigu liajn ĉenojn, Fomĉjo!&mdash;li ordonis al
-la ekzekutisto.</p>
-
-<p>Kaj la ekzekutisto, enŝovinte la torĉon en feran ringon ĉe la muro,
-altiris la brakojn de Serèbrjanij ĝuste al la muro, tiel ke li ne
-povis plu ilin movi.</p>
-
-<p>Tiam Maluto alproksimiĝis al li kaj dum kelke da tempo rigardis lin kun
-la antaŭa rideto.</p>
-
-<p>&mdash;Kara princo Nikito Romànoviĉ!&mdash;li fine diris: faru al mi grandan
-favoron!</p>
-
-<p>Li ekgenuis kaj salutis la princon ĝisteren.</p>
-
-<p>&mdash;Antaŭ via moŝto ni estas malgrandaj hometoj,&mdash;li daŭrigis kun moka
-humileco:&mdash;tiom eminentajn bojarojn, kiel vi, ni neniam ankoraŭ estis
-turmentintaj aŭ ekzekutintaj! Mi ne kuraĝas eĉ komenci la esploron!
-Oni diras, malsama sango fluas en niaj kaj en viaj vejnoj...</p>
-
-<p>Maluto haltis, lia rideto fariĝis plena je veneno, kaj la pupiloj ree
-larĝiĝis kaj ekmoviĝis.</p>
-
-<p>&mdash;Permesu, via princa moŝto,&mdash;li daŭrigis per peteganta tono: permesu,
-ke mi, antaŭ ol komenci la esploron, reakiru la kuraĝon, ekvidinte,
-kia estas via bojara sango?...</p>
-
-<p>Kaj li elprenis tranĉilon el post la zono kaj surgenue alrampis al
-Serèbrjanij.</p>
-
-<p>La princo provis sin deŝiri kaj ĵetis rigardon sur Godunòv.</p>
-
-<p>La vizaĝo de Godunòv restis senmova.</p>
-
-<p>&mdash;Kaj poste,&mdash;daŭrigis Maluto, plialtigante la voĉon: permesu<!-- pagho 135 --> al mi,
-malaltrangulo, eltranĉi rimenojn el via princa dorso! Permesu al mi,
-servutulo, uzi vian bojaran haŭton kiel ĉevalkovrilon! Permesu al mi,
-malbonodora sklavo, nutri miajn hundojn per via altrangula korpo.</p>
-
-<p>La voĉo de Maluto, ordinare malmola, nun similis je bleko de ŝakalo,
-plorado kaj rido samtempe.</p>
-
-<p>La haroj de Serèbrjanij leviĝis. Kiam li la unuan fojon estis
-kondamnita de la caro Ivano al la morto, li supreniris la eŝafodon
-senŝanceliĝe, sed ĉi tie en malliberejo, kie li sidis katenita kaj
-elkonsumita de malsato, mankis al li la fortoj por eltoleri ĉi tiun
-voĉon kaj rigardon.</p>
-
-<p>Maluto dum iom da tempo ĝuis la efikon de siaj vortoj.</p>
-
-<p>&mdash;Via princa moŝto!&mdash;subite li ekkrietis, forĵetante la tranĉilon kaj
-ree leviĝante:&mdash;antaŭ ĉio permesu al mi, ke mi honeste pagu al vi
-mian ŝuldon!</p>
-
-<p>Kaj, kunpreminte la dentojn, li levis la manon kaj pretiĝis doni
-survangon.</p>
-
-<p>La tuta sango alfluis al la koro de Serèbrjanij, kaj al lia kolerego
-aliĝis terura abomeno, kiun ni sentas ĉe alproksimiĝo de iu
-malpuregaĵo, nin tuŝonta.</p>
-
-<p>Malespere li ekrigardis Godunòv&rsquo;n.</p>
-
-<p>En la sama momento la mano de Maluto estis kaptita de Godunòv.</p>
-
-<p>&mdash;Gregoro Lukìĉ!&mdash;diris Godunòv tute trankvile: se vi lin ekfrapos,
-li disrompos sian kapon al la muro, kaj ni ne havos, kiun esplori. Mi
-konas ĉi tiun Serèbrjanij&rsquo;n.</p>
-
-<p>&mdash;For!&mdash;blekegis Maluto: ne malhelpu, ke mi amuziĝu per li! Mi devas
-pagi al li por la Malbenita Ŝlimakvo.</p>
-
-<p>&mdash;Rekonsciiĝu, Gregoro Lukìĉ! Ni respondas por li antaŭ la caro.</p>
-
-<p>Kaj Godunòv ree ekkaptis la manojn de Maluto.</p>
-
-<p>Sed Maluto, kvazaŭ sovaĝa besto, flaranta sangon, nenion plu
-komprenis. Kun ĝemoj kaj malbenoj li alkroĉiĝis al Godunòv, penante
-lin faligi por sin ĵeti sur sian viktimon. Batalo komenciĝis inter
-ili; la torĉo, kiun iu el ili tuŝis, falis teren kaj estingiĝis sub
-iliaj piedoj.</p>
-
-<p>Tiam Maluto rekonsciiĝis.</p>
-
-<p>&mdash;Mi diros al la caro!&mdash;li ronkis, spiregante: ke vi defendas lian
-perfidulon.</p>
-
-<p>&mdash;Kaj mi,&mdash;respondis Godunòv,&mdash;diros al la caro, ke vi volis mortigi
-lian perfidulon sen esploro, ĉar vi timas esti de li denuncita.</p>
-
-<p>Io simila je murmurego elŝiriĝis el la brusto de Maluto,<!-- pagho 136 --> kaj li sin
-ĵetis for el la malliberejo, elvokante la ekzekutiston.</p>
-
-<p>Dume ili, palpeserĉante en mallumo, suprenrampis la ŝtuparon,
-Serèbrjanij eksentis, ke oni ree plilongigas liajn ĉenojn, kaj ke nun
-li ree povas moviĝi.</p>
-
-<p>&mdash;Ne malesperu, princo!&mdash;ekmurmuretis Godunòv, forte premante lian
-manon:&mdash;ĉefe, oni devas gajni tempon.</p>
-
-<p>Kaj li sekvis Maluton, post kiam li fermis la pordon kaj zorge metis
-ĉiujn riglilojn.</p>
-
-<p>&mdash;Gregoro Lukìĉ!&mdash;li diris al Skuratov, kiam li lin atingis ĉe la
-eliro, kaj li etendis al li la ŝlosilojn en ĉeesto de la
-gardistaro.&mdash;Vi forgesis ŝlosi la malliberejon. Ne decas tion fari: oni
-povas konsideri vin kiel kunhelpanton de Serèbrjanij!</p>
-
-<p>Dum la ĵus priskribita sceno okazis en la malliberejo, Ivano sidis en
-sia palaco, malgaja kaj malbonhumora. Nekonata sento iom post iom
-ekposedis lin. Ĉi tiu sento estis malgraŭvola respekto antaŭ
-Serèbrjanij, kies sentima konduto indignigis lian aŭtokratan koron kaj
-samtempe ne koincidis kun lia propra ideo pri perfido. Ĝis nun Ivano
-renkontis aŭ videblan malobeemon, ekzemple en bojaroj, kiuj malgajigis
-liajn infanajn jarojn per siaj malpacoj, aŭ fieran arogantecon, kiel en
-Kurbskij<a href="#Footnote34" class="fnanchor">[34]</a>, aŭ sklavan humiliĝon, kiel en ĉiuj nunaj liaj
-ĉirkaŭantoj. Sed Serèbrjanij apartenis al neniu el tiuj kategorioj.
-Li partoprenis la tiaman ideon pri la diaj netuŝeblaj rajtoj de l&rsquo;
-caro; li konfesis ĉi tiun ideon kaj, ĝenerale pli inklina agi ol
-mediti, li neniam intence malobeis al la caro, kiun li konsideris kiel
-reprezentanton do Dio sur la tero. Sed, malgraŭ tio, ĉiufoje, kiam li
-renkontis videblan maljustaĵon, lia animo ekflamis pro kolero, kaj
-denaska honesteco superis la regulojn, laŭkrede akceptitajn. Tiam li,
-kvazaŭ senkonscie kaj tute senintence, agadis spite ĉi tiuj reguloj,
-kaj la rezultato tute ne konformiĝis al tio, kion postulis la reguloj.
-Ĉi tiu nobla nekonsekvenco renversis ĉiujn ideojn de Ivano pri la
-homoj kaj konfuze ŝanĝis ĉiujn liajn ideojn pri la homa koro.
-Malkaŝemeco de Serèbrjanij, lia nesubaĉetebla sincereco kaj lia
-indiferenteco por liaj propraj profitoj estis videblaj por Ivano mem. Li
-komprenis, ke Serèbrjanij lin neniam trompos, ke al li oni povas pli
-multe fidi ol al iu ajn el la opriĉnikoj, kaj iafoje li havis deziron
-alproksimigi lin kaj fari lin sia ilo; sed samtempe li sentis, ke ĉi
-tiu ilo, kvankam tute fidinda, povas tute neatendite elgliti el liaj
-manoj, kaj la sola ideo pri tiu ebleco transformigis lian favoron al
-Serèbrjanij<!-- pagho 137 --> en malamon. Kvankam, sekve de sia ŝanĝema karaktero, la
-caro iafoje forigis siajn sangplenajn ordonojn kaj eĉ pentofaris, sed
-ĉi tiuj momentoj estis escepto; ordinare lin tute plenigis la konscio
-de lia senerareco, li firme kredis je dia esenco de sia potenco kaj
-ĵaluze gardis ĝin kontraŭ iuj atencoj; kaj atencon li vidis en ĉiu
-eĉ senparola mallaŭdo. La samo okazis nun. La deziro pardoni al
-Serèbrjanij preterflugis en lia animo kaj tuj cedis al konvinkeco, ke
-Serèbrjanij apartenas al speco da homoj, ne tolereblaj en la regno.</p>
-
-<p>&mdash;Se meze de la tuta ŝafaro, paŝanta dekstren, troviĝas unu ŝafo,
-paŝanta maldekstren, paŝtisto prenas kaj mortigas tiun ŝafon.&mdash;Tiel
-pensis Ivano kaj decidis en sia koro la sorton de Serèbrjanij. Lia
-ekzekuto estis destinita por la sekvonta tago, sed li ordonis lin
-senkatenigi kaj sendis al li manĝaĵon el sia cara kuirejo.</p>
-
-<p>Samtempe, por malaperigi la impresojn de ĉi tiu interna batalado,
-impresojn nekutimajn, lin ĝenantajn, li ekpensis amuziĝi per granda
-birdoĉaso.</p>
-
-<p>La mateno estis belega. Ĉefa falkgardisto, lia asistanto kaj ĉiurangaj
-falkservistoj surĉevale kolektiĝis en la kampo, en brila ornamaĵo,
-kun falkoj sur gantitaj manoj.</p>
-
-<p>De antikvaj tempoj oni diras, ke la ĉasado konsolas malgajan homon kaj
-ke speciale perfalka ĉasado ĝojigas junulon same kiel maljunulon. Kiom
-ajn malĝoja estis la caro, sed, kiam li surĉevale elgalopis ekster la
-antaŭurbo kun siaj opriĉnikoj kaj kiam li ekvidis brilantan aron da
-falkgardistoj, lia vizaĝo sereniĝis. Loko de kuniĝo estis elektita
-apud caraj herbejoj, du verstojn de l&rsquo; antaŭurbo, sur la vojo
-Vladimiron.</p>
-
-<p>Ĉeffalkgardisto, en ruĝa velura kaftano kun ora surkudrita strio kaj
-en ora skarpo, en orŝtofa ĉapo, en flavaj botoj kaj ornamitaj gantoj,
-deĉevaliĝis kaj aliris Ivanon, akompanata de sia asistanto, kiu tenis
-sur la mano blankan falkon en kapuĉeto kaj kun sonoriletoj.</p>
-
-<p>Salutinte ĝisteren, la ĉeffalkgardisto demandis:</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu estas tempo, via cara moŝto, komenci la amuziĝon?</p>
-
-<p>&mdash;Jes,&mdash;respondis Ivano,&mdash;komencu!</p>
-
-<p>Tiam la ĉeffalkgardisto donis al Ivano riĉe ornamitan ganton kaj,
-preninte la falkon de sia asistanto, li ĝin metis sur la manon de l&rsquo;
-caro.</p>
-
-<p>&mdash;Honestaj kaj laŭdindaj ĉasistoj!&mdash;diris la ĉeffalkgardisto, sin
-turnante al opriĉnikoj:&mdash;amuziĝu per glora, bela kaj saĝa ĉasado,
-por ke malaperu ĉiuj viaj malĝojoj kaj por ke viaj koroj estu
-ĝojigitaj!</p><!-- pagho 138 -->
-
-<p>Poste, sin turnante al siaj servistoj:</p>
-
-<p>&mdash;Bonaj kaj diligentaj falkĉasistoj!&mdash;li diris: lasu flugi la birdojn
-kaj ekĉasu!</p>
-
-<p>Tiam la tuta multkolora aro da falkĉasistoj disiĝis en la kampo.
-Kelkaj kun krioj sin ĵetis en la arbaron, aliaj ekgalopis al malgrandaj
-lagetoj, kvazaŭ pecetoj de spegulo kuŝantaj inter la arbetaro.</p>
-
-<p>Baldaŭ aro da anasoj leviĝis el sub la kanoj kaj flugpendis en aero.</p>
-
-<p>La ĉasistoj ellasis falkojn. La anasoj komence volis reveni al siaj
-lagetoj, sed tie ilin renkontis aliaj falkoj, kaj teruregitaj ili sin
-ĵetis ĉiuflanken senorde.</p>
-
-<p>Tiam la falkoj, kuraĝigitaj per krioj de falkĉasistoj, atakis la
-anasojn, flug-atingante ilin aŭ kaptante tiujn, kiuj flugis renkonte al
-ili, aŭ falante de supre, kvazaŭ ŝtonoj, sur la dorson de l&rsquo; viktimo.</p>
-
-<p>Tiam sin distingis Bjedrjàj kaj Smjeljàj, falkoj el Siberio, kaj
-Arbàs, kaj Anpràs, sovaĝaj falkoj, kaj Horjàk kaj Hudjàk, kaj
-Malèc, kaj Palèc. Multon da anasoj ili mortigis same kiel da tetroj,
-kiujn la falkservistoj per vipfrapado fortimigis el la arbardensejo.
-Mirinda kaj bela estis flugmaniero de ĉiuspecaj falkoj. La tetroj
-ĉiumomente falis, turniĝante en aero. Kelkfoje la anasoj en malespero
-sin ĵetis al la piedoj de l&rsquo; ĉevaloj, kaj la ĉasistoj kaptis ilin
-vivantajn.</p>
-
-<p>Okazis ankaŭ perdoj. La juna Gamajùn, de supre ekvidinte maljunan
-tetron, flugantan tute malsupre, frapiĝis per brusto al tero kaj tuj
-mortis.</p>
-
-<p>Astrec kaj Sorodum, du falkoj el Kazanjo, malaperis, malgraŭ vokado de
-ĉasistoj, malgraŭ kolombaj flugiloj, per kiuj oni ilin reallogis.</p>
-
-<p>Sed plej mirinda estis la konduto de l&rsquo; cara falko, tiel nomata
-Adrahàn. Du fojojn ellasis lin la caro kaj ĉiufoje ĝi longe restis en
-la aero, bonŝance mortigis ĉiuspecajn birdojn kaj bone amuziĝinte
-revenis kaj sidiĝis sur la orbroditan ganton de l&rsquo; caro. Ellasita la
-trian fojon, Adrahàn tiel multe ekscitiĝis, ke ĝi komencis bati ne
-nur aliajn birdojn, sed ankaŭ siajn kamaradojn, la falkojn, kiuj okaze
-preterflugis antaŭ li. La falko Smiŝljàj kaj ankaŭ Kruĵòk falis
-teren kun disbatitaj flugiloj. Vane la caro kaj ĉiuj proksime starantaj
-falkĉasistoj penis allogi Adrahanon per ruĝa tuko kaj per birdaj
-flugiloj. La blanka falko faris en la aero larĝajn rondojn, leviĝis al
-nevidebla alteco kaj fulmrapide sin ĵetis sur sian viktimon; kaj,
-anstataŭ ol serĉi la mortigitan birdon surtere,<!-- pagho 139 --> Adrahàn, post ĉiu
-nova venko, ree leviĝis supren kaj tre alten. La ĉeffalkgardisto,
-perdinte la esperon kapti Adrahanon, tuj prezentis al la caro alian
-falkon. Sed la caro amis Adrahanon kaj malĝojiĝis pro malapero de sia
-plej bela birdo. Li demandis la ĉeffalkgardiston, kiu servisto flegadis
-Adrahanon. La ĉeffalkgardisto nomis sian serviston Triĉjon.</p>
-
-<p>Ivano ordonis, ke venu Triĉjo. Ĉi tiu, atendante malfeliĉon, aperis
-tute pala antaŭ la caro.</p>
-
-<p>&mdash;Homo!&mdash;diris al li la caro: jen kiel vi flegas la falkojn! Ĝis nun vi
-ne scias allogi vian falkon? Aŭskultu, Triĉjo: vian sorton mi metas en
-viajn manojn; se vi realportos Adrahanon, mi bone rekompencos vin, se
-ne, vi estos senkapigita, por ke la aliaj timu! De longe jam mi vidas
-nenion bonan inter la falkgardistoj, pereas la perfalka ĉasado!</p>
-
-<p>Ĉe la lastaj vortoj Ivano severe ekrigardis de flanke la
-ĉeffalkgardiston, kiu siavice paliĝis, ĉar bone estis konata de li la
-signifo de tiu flanka cara rigardo.</p>
-
-<p>Triĉjo, ne perdante la tempon, surĉevaliĝis kaj ekgalopis serĉi
-Adrahanon, preĝante al sia patrono, la sankta Trifono, ke li montru al
-li la perditan falkon.</p>
-
-<p>Dume la ĉasado daŭris. Pli ol unu horon jam amuziĝis la caro, kaj jam
-multe da ĉiuspecaj birdoj estis alligitaj per torokoj<a href="#Footnote73" class="fnanchor">[73]</a>, kiam nova
-vidindaĵo altiris la atenton de Ivano.</p>
-
-<p>Sur la vojo al Vladimiro malrapide paŝis du blinduloj, unu mezjara,
-alia maljuna kun griza bukla kapo kaj longa barbo. Ili surhavis blankajn
-eluzitajn ĉemizojn, kaj sur viŝtukoj, krucitaj sur la dorso, pendis de
-unu flanko sakoj por almozaĵo, de la alia&mdash;disŝiritaj kaftanoj, kiujn
-ili demetis pro varmego. Aliajn aĵojn, kiel harpon, balalajkon<a href="#Footnote37" class="fnanchor">[37]</a> kaj
-sakon kun pano ili estis surmetintaj sur fortan junulon, ilian
-kondukanton. Komence pli juna blindulo tenis je ŝultro la kondukanton
-kaj mem trenis post si la maljunulon. Sed la junulo, videble, forgesis
-la kamaradojn, forlogita de l&rsquo; ĉasado. La blinduloj postrestis;
-subtenante unu la alian, ili palpadis la teron per altaj bastonoj kaj
-ĉiumomente faletis. Rigardante ilin, Ivano ne povis sin deteni de rido.
-Li altrotis pli proksime al ili. En la sama momento unu blindulo
-faletis, falis en ŝlimakvon, kuntirinte la alian. Ili ambaŭ leviĝis,
-kovritaj de koto, kraĉante<!-- pagho 140 --> kaj insultante la kondukanton, kiu kun
-malfermita buŝo observis la brilantajn opriĉnikojn. La caro laŭte
-ridegis.</p>
-
-<p>&mdash;Kiu vi estas, bonuloj?&mdash;li demandis.&mdash;De kie vi iras kaj kien?</p>
-
-<p>&mdash;Iru for!&mdash;respondis la pli juna blindulo, ne demetante la ĉapon: kiu
-multon ekscios, baldaŭ maljuniĝos<a href="#Footnote74" class="fnanchor">[74]</a>.</p>
-
-<p>&mdash;Malsaĝulo!&mdash;ekkriis iu opriĉniko: ĉu vi ne vidas, kiu staras antaŭ
-vi?</p>
-
-<p>&mdash;Malsaĝulo vi!&mdash;respondis la blindulo, levante siajn blanketajn
-okulojn.&mdash;Ĉu mi povas vidi, se mi ne havas okulojn? Kun vi estas alia
-afero: vi havas kvar da ili sen du, do vi vidas bone kaj multe. Diru al
-mi, kiu staras tie, kaj mi estos scianta.</p>
-
-<p>La caro faris al la opriĉniko signon silenti kaj ree afable ripetis
-sian demandon.</p>
-
-<p>&mdash;Ni estas gajaj homoj,&mdash;respondis la blindulo: ni vagadas tra urboj kaj
-vilaĝoj, nun ni iras el Muromo en la antaŭurbon por amuziĝi, amuzi
-bonajn homojn, iujn surĉevaligi, aliajn deĉevaligi<a href="#Footnote75" class="fnanchor">[75]</a>.</p>
-
-<p>&mdash;Jen kio!&mdash;diris la caro, al kiu plaĉis la respondoj de l&rsquo; blindulo:
-vi estas el Muromo? Diru, mi petas, ĉu ekzistas ankoraŭ herooj en via
-Muromo?</p>
-
-<p>&mdash;Kial ne?&mdash;respondis la blindulo sen ia pripenso: ĉi tiu komercaĵo
-neniam forestas. Ni havas onklon Miĥejon, li scias sin mem levi je l&rsquo;
-haroj de super la tero; ni havas onklinon Uljanon, ŝi sola atakas
-blaton!</p>
-
-<p>Ĉiuj opriĉnikoj ekridis. Jam de longe la caro ne sentis sin tiom gaja.</p>
-
-<p>&mdash;Vere, ili estas gajaj homoj,&mdash;li pensis: videble, ne ĉi tieaj. Min
-jam tedas miaj fabelistoj, ĉiam la samo kaj la samo. Kaj ankaŭ miaj
-arlekenoj! De kiam mi permesis al mi ŝercon kun unu el ili, ili ĉiuj
-min timas, nenion ridindan rakontas, kvazaŭ mi estas kulpa, ke la animo
-de tiu malsaĝulo ne firme sidis en lia korpo.&mdash;Aŭskultu, bonulo: ĉu
-vi scias rakonti fabelojn?</p>
-
-<p>&mdash;Kiujn vi deziras?&mdash;respondis la blindulo: ne ĉian fabelon oni povas
-rakonti. Foje mi rakontis al la vojevodo de Stàrici fabelon pri vila
-kaprino, kaj okazis malfeliĉo por ni: la kaprino estis edzino de l&rsquo;
-vojevodo mem; li nin forpelis, rekompencinte per batoj. Ni plu ne estos
-rakontantaj tiun fabelon.</p><!-- pagho 141 -->
-
-<p>Malfacile estas priskribi la eksplodon de ridego inter la opriĉnikoj.
-Tiu vojevodo estis en malfavoro de la caro. La mokaj paroloj de la
-blindulo venis ĝustatempe.</p>
-
-<p>&mdash;Aŭskultu, bonuloj,&mdash;diris la caro: iru en la antaŭurbon rekte en la
-palacon, tie atendu mian alvenon, diru, ke la caro vin sendis. Ke oni al
-vi donu manĝi kaj trinki, kaj kiam mi revenos, mi aŭskultos viajn
-fabelojn.</p>
-
-<p>Ĉe la vorto "caro" la blinduloj ektimis.</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto!&mdash;ili diris, falante teren: ne koleru pro niaj
-maldelikataj kamparanaĉaj paroloj! Ne dehakigu niajn kapojn, pro nescio
-tio okazis!</p>
-
-<p>La caro ridetis ĉe la ektimo de la blinduloj kaj forrajdis por daŭrigi
-la ĉason, kaj la blinduloj kun sia kondukanto sin direktis al la
-antaŭurbo. Ĝis kiam la opriĉnikoj povis vidi ilin, ili tenis unu la
-alian kaj senĉese faletadis, sed tuj kiam la vojturniĝo malaperigis la
-opriĉnikojn, la pli juna blindulo haltis, rigardis ĉirkaŭen kaj diris
-al sia kamarado:</p>
-
-<p>&mdash;Nu, Vulturo, ĉu vi estas laca pro ĉiama faletado? Ĝis nun la afero
-iras bonege, kio estos plue? Pro kio vi sulkigas la brovojn? He,
-kamarado! Eble vi bedaŭras, ke ni komencis la aferon?</p>
-
-<p>&mdash;Ne,&mdash;respondis la maljuna rabisto: se mi konsentis iri, certe, mi ne
-rigardos posten; sed ne scias mi mem, kio fariĝas al mi! Doloras mia
-koro, kiel neniam antaŭe, kaj kion ajn mi faras, ĉiam la samo sin
-prezentas al miaj okuloj!</p>
-
-<p>&mdash;Kio do?</p>
-
-<p>&mdash;Aŭskultu, hetmano! Jam de dudek jaroj venis al mi sopiro, kaj pri tio
-neniu scias ĉi tie, en Moskvo, nek apud Volgo; al neniu mi diris eĉ
-unu vorton; mi kaŝis la sopiron en mia animo, kaj mi kunportas ĝin
-kvazaŭ muelŝtonon ĉirkaŭ la kolo. Foje mi provis fasti kaj pentofari
-dum Granda Fasto, mi volis ĉion konfesi al pastro, sed mi ne povis
-preĝi, kaj mi ĉesis fasti. Kaj nun ĝi ree min sufokas kaj premas;
-ŝajnas al mi, ke mi min sentus pli bone, se mi ĉion eldirus. Por mi
-estas multe pli facile rakonti ĉion al vi, ol al pastro, ĉar vi mem
-estas simila pekulo...</p>
-
-<p>Profundan malĝojon esprimis la mieno de Vulturo. Ringo silente
-aŭskultis. Ili ambaŭ sidiĝis ĉe la rando de l&rsquo; vojo.</p>
-
-<p>&mdash;Dmiĉjo,&mdash;diris Ringo al la kondukanto: sidiĝu iom pli malproksime
-kaj bone rigardu. Se vi iun ekvidos, svingu la manon, nur gardu vin, ne
-forgesu, ke vi estas surdamuta, ne parolu eĉ unu vorton!</p>
-
-<p>&mdash;Bone,&mdash;diris Dmiĉjo,&mdash;ne, mi ne parolos.</p><!-- pagho 142 -->
-
-<p>&mdash;Estu pipso sur via lango, malsaĝulo, silentu! Ankaŭ kun ni ne
-parolu. Alkutimiĝu al silento, alie vi nepre ion elparolos tiam, kiam
-ni ne estos solaj, kaj pro vi ni ambaŭ pereos.</p>
-
-<p>Dmiĉjo deiris cent paŝojn kaj kuŝiĝis surventren kun kubutapogita
-kapo.</p>
-
-<p>&mdash;Bonega junulo!&mdash;diris Ringo, postsekvante lin per okuloj,&mdash;sed
-malsaĝega! Lasu lin sola, li tuj ion babilos. Tamen, li estas plej bona
-ol ĉiuj, almenaŭ li ne perfidos: li defendos nin kaj sin mem, se, Dio
-gardu, ni havos malfeliĉon. Nu, Vulturo, nun neniu nin aŭdos, parolu:
-kiun ĉagrenon vi havas? Ha, kiel ne ĝustatempe la ĉagreno vin
-ekposedis!</p>
-
-<p>La maljuna rabisto mallevis sian buklan kapon kaj ektuŝis la frunton
-per la mano. Granda estis lia deziro ĉion eldiri, sed la komenco ne
-estis facila!</p>
-
-<p>&mdash;Jes, hetmano,&mdash;li fine decidiĝis:&mdash;sufiĉe multe da homoj mi pereigis
-dum mia vivo, kompreneble! De juneco mi ekamis la ruĝan ĉemizon. Se
-okazis, ke komercisto ne tuj cedas aŭ virino komencas krieti, mi tuj
-enigis tranĉilon en la bruston kaj finita estas la afero! Eĉ nune, se
-venus la okazo iun mortigi, mia mano ne ektremus. Nu, ne penvaloras
-paroli, al vi ĉio-ĉi estas konata: certe, ne malmulte da homoj vi
-ankaŭ transloĝigis en la alian mondon. Ĉu ne?</p>
-
-<p>&mdash;Nu, por kio tiaj demandoj?&mdash;diris Ringo kun videbla malkontento.</p>
-
-<p>&mdash;Mi volas nur diri, ke ni ambaŭ estas nek virinoj, nek junaj
-virgulinoj; multe da sango premegas niajn animojn; sed diru al mi,
-hetmano, eble vi ankaŭ travivis la samon: se vi rememoras iun vian
-agon, kvazaŭ kuntiriĝas via koro, jen varmego, jen frosto ekkaptas vin
-de l&rsquo; piedoj ĝis la kapo, kaj io mordetas, mordetas vin tiel terure, ke
-vi prefere ne estus naskiĝinta en la mondon?</p>
-
-<p>&mdash;Ĉesu, Vulturo, pro kio la demandoj? Ĉu ĝustatempe?</p>
-
-<p>&mdash;Jes,&mdash;daŭrigis Vulturo:&mdash;mi jam multon forgesis el miaj faroj, jen
-kion mi ne povas forgesi. Antaŭ dudek jaroj mi estis apud Volgo, ni
-veturis sur naŭ flosoj; nia hetmano estis tiam Danielo Kato; vin ni
-ankoraŭ ne konis, kaj mi jam estis konata sub la nomo Vulturo. Ni
-disrompadis riĉajn ŝipojn, ni rabadis en apudvolgaj urboj, kaj ĉiun
-rabaĵon ni dividis egalparte, neniujn disputojn permesis Danielo Kato.
-Ĉu ne bone estis? Libera vivo, ĉiuj ĉiam sataj, bone vestitaj! Kiam
-ni, surmetinte multkolorajn kaftanojn kaj deklininte la kapojn iom
-flanken, komencis remi, ĥore kantante bravan rusan kanton,<!-- pagho 143 --> tiam la
-homoj en vilaĝoj same kiel en urboj are amasiĝis ĉe la bordo por vidi
-nin, bravulojn, nin admiri! Kaj ni remas kaj remas kaj kantas, kantas
-plengorĝe, kaj de tempo al tempo ni pafas el pafiloj sencele,
-palpebrumante al belaj knabinoj. Sed iafoje, kiam ni nin provizis je
-ponardegoj kaj rogatinoj<a href="#Footnote76" class="fnanchor">[76]</a>, niaj flosoj prezentis kvazaŭ arbaron.
-Bone ni vivis, sed malbenita diablo min delogis! Foje mi ekpensis: mi
-laboras pli ol aliaj, sed profiton mi havas la saman, kiel la aliaj. Kaj
-mi tuj decidis iri sola, akiri ion kaj ne fordoni al komunumo, sed lasi
-por mi mem. Mi min vestis kiel almozulo, same kiel hodiaŭ, metis sakon
-ĉirkaŭ la kolo, prenis bonan ilon en la boton kaj ekiris laŭlonge de
-la vojo al urbeto, atendante la unuan venonton. Mi longe devis atendi:
-nek ŝarĝita veturilaro, nek iu komercisto, neniu estis vidata. Mi
-ekkoleris. Nu, bone, se Dio ne donas al mi profiton, mi promesas, ke nun
-mi plene prirabos ĉiun preterpasanton, se eĉ li estos mia propra
-patro! Ĵus kiam mi ekpensis, mi ekvidis survoje malriĉan virinon kun
-malgranda korbo, kovrita per ĉifono. Kiam ŝi min preterpaŝis mi
-elsaltis el post la arbo. "Haltu, virino, donu la korbon!" Si ekgenuis:
-prenu ĉion, nur ne korbon!</p>
-
-<p>&mdash;He, he,&mdash;mi pensis: kredeble, vi havas monon tie!&mdash;Kaj mi ekkaptis la
-korbon. Kaj la virino kriis, insultis, mordis mian manon. Mi jara
-antaŭe estis kolera, ĉar mia tago senutile pasis, kaj nun mi ankoraŭ
-pli ekkoleris. Diablo puŝis min, mi eltiris tranĉilon kaj enigis ĝin
-en ŝian gorĝon. Kiam ŝi falis, timo ekposedis min. Mi volis forkuri,
-sed pripensinte mi revenis preni la korbon. Mi prenis la korbon kaj ne
-enrigardinte, kion ĝi enhavas, ekkuris tra arbaro. Sed ne longe mi
-estis kuranta, miaj genuoj fleksiĝis, kaj mi ekdeziris ekscii, ĉu mi
-akiris multe da mono. Mi demetas la ĉifonon kaj vidas: en la korbo
-kuŝas malgranda infaneto, apenaŭ viva kaj spiranta kun peno. "Ha,
-diablo!"&mdash;mi pensis. "Jen kial la virino ne volis fordoni la korbon! Pro
-vi, malbenito, mi prenis pekon en mian animon!"</p>
-
-<p>Vulturo volis daŭrigi, sed subite li eksilentis kaj enpensiĝis.</p>
-
-<p>&mdash;Kion vi faris kun la infano?&mdash;demandis Ringo.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, ĉu mi povus ĝin flegi! Kion mi faris? Kompreneble, kion!</p>
-
-<p>La maljunulo ree eksilentis.</p><!-- pagho 144 -->
-
-<p>&mdash;Hetmano!&mdash;diris li subite: kiam mi rememorigas al mi ĉion ĉi, mia
-koro doloras. Kaj hodiaŭ mi, surmetante la vestaron de almozulo, denove
-ĉion ekmemoris tiel klare, tiel vivege, kvazaŭ ĝi okazis hieraŭ. Sed
-ne nur tion mi ekmemoris, ankaŭ multon alian, pri kio mi jam de longe
-eĉ ne pensis. Kia estas la kaŭzo? Onidire, ne bone ĝi estas, se oni
-subite senkaŭze rememoras tion, kio jam de longe malaperis el la
-memoro?</p>
-
-<p>La maljunulo malĝoje eksopiris.</p>
-
-<p>Ambaŭ rabistoj silentis. Subite flugiloj ekfajfis super iliaj kapoj,
-kaj bruna vulturo falis surdorsen ĝuste ĉe la piedoj de la maljunulo.
-En la sama momento la falko Adrahàn facilmove kaj senskue preterflugis
-en la aero, ne volante preni sian viktimon. Dmiĉjo eksvingis la manon.
-Malproksime ekaperis la ĉasistoj.</p>
-
-<p>&mdash;Karulo!&mdash;rapide diris Ringo:&mdash;penu forgesi la pasintecon, ni ja nun ne
-estas rabistoj, sed blindaj almozuloj. Jen venas la caraj homoj, baldaŭ
-ili estos ĉi tie. Nu, frato, estu vigla, preparu viajn spritaĵojn!</p>
-
-<p>La maljunulo balancis la kapon.</p>
-
-<p>&mdash;Malfeliĉo trafos min,&mdash;diris li, montrante la mortigitan
-vulturon.&mdash;Min mortigis la blanka falko, mortigis kaj tuj estas for!</p>
-
-<p>Ringo atente ekrigardis lin kaj plena je ĉagreno gratis sian nukon.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, karulo!&mdash;li diris: mi tute ne komprenas, kio hodiaŭ fariĝis al
-vi! Sed mi ne volas vin devigi. Oni diras, koro estas plej bona
-divenanto! Povas esti, via koro tute prave antaŭsentas malfeliĉon.
-Restu, mi sola iros en la antaŭurbon.</p>
-
-<p>&mdash;Ne, ne,&mdash;interrompis lin Vulturo: mi ne tion intencas diri. Se la
-sorto destinas al mi morton en la antaŭurbo, ne bone estus postresti.
-Kio devas okazi, okazu! Jen kun kia celo mi komencis paroli kun vi! Ĉu
-vi konas, hetmano, apud Volgo vilaĝon, nomatan Bogoròdickoje?</p>
-
-<p>&mdash;Kial ne? Mi konas.</p>
-
-<p>&mdash;Kaj ne malproksime de tie, ĉirkaŭ kvin verstoj, estas loko, nomata
-Pastra Rondo, ĉu vi ĝin konas?</p>
-
-<p>&mdash;Jes, mi konas ankaŭ Pastran Rondon.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi ne memoras tie, apud Pastra Rondo, maljunan kverkon?</p>
-
-<p>&mdash;Jes, mi memoras, sed la kverko plu ne ekzistas, jam estas forhakita.</p>
-
-<p>&mdash;Jes, vi estas prava, la kverko estas forhakita, sed restis la stumpo.</p><!-- pagho 145 -->
-
-<p>&mdash;Nu?</p>
-
-<p>&mdash;Aŭskultu! Mi mem neniam plu vidos la belan Volgon, sed vi, kredeble,
-ankoraŭ revidos la karan patrolandon. Kiam vi estos apud Volgo, trovu
-la malnovan kverkon apud Pastra Rondo, t. e. ĝian stumpon. De tiu
-stumpo faru kvardek kvin paŝojn al okcidento, tie elfosu la teron.
-Tie,&mdash;daŭrigis Vulturo, malaltigante la voĉon,&mdash;tie mi iam enfosis
-multe da arĝentaj kaj oraj moneroj, grandan riĉaĵon. Trovu ĝin kaj
-prenu ĉion! Mi ne bezonos riĉaĵon post la morto. Se mi iafoje,
-precipe nokte, ekpensas, ke por ĉiuj miaj faroj mi devos respondi en
-postmorta vivo, kvazaŭ frosto trakuras tutan mian korpon! Hetmano, mi
-petas vin, kiam mi plu ne ekzistos, mendu al pastro meson por mi. Ĝi
-devas helpi! Kaj donu pli multe da mono por la meso, por ke la pastro
-bone ĉion diru, nenion preterlasu. Mian nomon vi ja konas: Emeljano,
-Vulturo min nomas nur la kamaradoj, sed mia baptonomo estas Emeljano. Do
-vi petu la pastron, ke li servu la meson por Emeljano, kaj pagu al li
-malavare, jes, hetmano, ĉar grandan riĉaĵon mi lasas al vi, grandan
-riĉaĵon, kiu sufiĉos por via tuta vivo!</p>
-
-<p>Vulturon interrompis algalopintaj falkĉasistoj.</p>
-
-<p>&mdash;He, kripluloj!&mdash;diris unu el ili: tuj diru, kien flugis la falko?</p>
-
-<p>&mdash;Mi volonte dirus al vi, karuloj,&mdash;respondis Ringo,&mdash;sed jam de kvardek
-jaroj mi estas blinda.</p>
-
-<p>&mdash;Kiamaniere tio okazis?</p>
-
-<p>&mdash;Foje mi iris sur monton por senŝeligi ŝtonon, kaj jen mi ekvidis
-kverkon, en kies kaverno pepas rostitaj kokidoj. Mi enrampis, formanĝis
-ĉiujn kokidojn, fariĝis tiom dikega, ke elrampi mi jam ne povis. Kion
-fari? Mi tuj kuris hejmen, alportis hakilon, plilarĝigis la truon de l&rsquo;
-kaverno kaj elrampis, sed, supozeble, rapide laborante mi faris grandan
-polvon, la polvo difektis miajn okulojn; de tiam mi nenion vidas:
-manĝante la supon, mi metas la kuleron en orelon; se la nazo al mi
-jukas, mi gratas la dorson.</p>
-
-<p>&mdash;Ha, vi estas la samaj blinduloj,&mdash;ridante diris la ĉasistoj,&mdash;kiuj
-ĵus parolis kun la caro? La bojaroj ĝis nun ridas pri viaj spritaĵoj.
-Jes, karuloj, tage ni amuzadis lian caran moŝton, nokte tio estos via
-devo. Mi aŭdis, la caro deziras aŭskulti viajn fabelojn?</p>
-
-<p>&mdash;Dio donu sanon al lia cara moŝto,&mdash;gaje ekkriis Vulturo,&mdash;kial ne
-aŭskulti? Se ni ĝis la nokto ne elartikigos niajn langojn, ni estas
-pretaj rakonti fabelojn ĝis mateno!</p>
-
-<p>&mdash;Bonege,&mdash;respondis la ĉasistoj,&mdash;alifoje ni ankoraŭ babilos<!-- pagho 146 --> kun vi.
-Nun ni rapidas serĉi la falkon, helpi al kamarado Triĉjo. Se li ne
-trovos Adrahanon, la malfeliĉulo estos senkapigita: lia cara moŝto ne
-amas ŝercojn!</p>
-
-<p>Kaj ili forgalopis.</p>
-
-<p>Ringo kaj Vulturo, ŝajnigante blindulojn, treniĝis kun Dmiĉjo al la
-antaŭurbo.</p>
-
-<p>Ĉe la unua gastejo ili de malproksime ekvidis du kantistojn, kiuj ludis
-balalajkon<a href="#Footnote37" class="fnanchor">[37]</a> kaj kantis plengorĝe:</p>
-
-<div class="verse">
-<div class="stanza">
-<span class="i0">Ha! Ĉe nia kamarado</span><br />
-<span class="i0">Estis gaja babilado!</span></div>
-</div>
-
-<p>Kiam la rabistoj preterpaŝis, unu el la kantistoj, flavruĝa viro
-kun pava plumo sur la ĉapo, sin klinis al Ringo:</p>
-
-<p>&mdash;Jam de kvin tagoj via princo estas en malliberejo,&mdash;ekmurmuretis
-li, ĉiam tuŝante la kordojn de l&rsquo; instrumento.&mdash;Mi ĉion eksciis.
-Morgaŭ oni lin ekzekutos. En la granda malliberejo li sidas, apud la
-domo de Maluto. De kiu flanko ni devas ellasi la ruĝan kokon?<a href="#Footnote77" class="fnanchor">[77]</a></p>
-
-<p>&mdash;De tiu,&mdash;respondis Ringo, montrante la flankon, plej malproksiman
-de la malliberejo.</p>
-
-<p>La flavruĝa kantisto ekbatis la kordojn per la tuta mano kaj, sin
-deturnante de Ringo, kvazaŭ ili tute ne estis interparolantaj,
-daŭrigis per alta voĉo:</p>
-
-<div class="verse">
-<div class="stanza">
-<span class="i0">Ha, ĉe nia kamarado</span><br />
-<span class="i0">Estis gaja babilado!</span></div>
-</div>
-
-
-
-<div class="chapheader" id="chap21">
-<h2>ĈAPITRO XXI.</h2>
-
-<p>Fabelo.</p>
-</div>
-
-<p>La caro Ivano, laca, reveninte post la ĉaso, pli frue ol ordinare
-foriris en sian dormoĉambron.</p>
-
-<p>Baldaŭ Maluto alportis ŝlosilojn de la malliberejo.</p>
-
-<p>Al la demando de l&rsquo; caro Maluto respondis, ke forestas iuj novaĵoj,
-ke princo Serèbrjanij konfesis fine, ke li estis defendanta bojaron
-Morozov, ke li mortigis sep opriĉnikojn kaj vundis Vjàzemskij&rsquo;n je
-la kapo.</p>
-
-<p>&mdash;Sed,&mdash;aldonis Maluto: li ne volas konfesi, ke li havis malbonajn
-intencojn kontraŭ via cara moŝto, kaj Morozov&rsquo;n li ankaŭ ne volas
-denunci. Post matenpreĝo ni faros al li<!-- pagho 147 --> perturmentan esploron, kaj
-se la fajro ne igos lin konfesi pri la kulpo de Morozov, tiam ni plu
-ne atendos, estos tempo, ke li pereu.</p>
-
-<p>Ivano ne respondis. Maluto volis ion aldoni, sed en la dormoĉambron
-eniris la maljuna nutristino Onùfrievna.</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto,&mdash;ŝi diris: matene vi venigis ĉi tien du
-blindulojn, ŝajne ili estas fabelistoj; nun ili atendas en la
-vestiblo.</p>
-
-<p>La caro ordonis, ke ili eniru.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi ilin konas, karulo?&mdash;demandis Onùfrievna.</p>
-
-<p>&mdash;Kial vi demandas?</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi certe scias, ke ili estas blinduloj?</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu ili ne estas?&mdash;demandis Ivano, kaj suspekto tuj ekposedis lin.</p>
-
-<p>&mdash;Aŭskultu, karulo,&mdash;daŭrigis la nutristino: gardu vin kontraŭ ĉi
-tiuj fabelistoj; ŝajnas al mi, ke ne bonaj estas iliaj intencoj;
-estu singarda, karulo, estu singarda!</p>
-
-<p>&mdash;Kion vi scias pri ili?&mdash;demandis Ivano.</p>
-
-<p>&mdash;Ne demandu min, karulo! Mia kono ne elmontriĝas per vortoj;
-ŝajnas nur al mi, ke ili estas ne bonaj homoj, sed kial? pri tio ne
-demandu min! Senkaŭze mi neniam iun avertis. Se via patrino estus
-min obeinta, ŝi eble ĝis hodiaŭ vivus tute sana.</p>
-
-<p>Maluto terurite rigardis la nutristinon.</p>
-
-<p>&mdash;Kial vi min rigardas?&mdash;diris Onùfrievna: vi scias nur senkulpajn
-pereigi, sed ekkoni malbonan homon vi ne povas! Via flarsento ne
-helpas al vi, flavruĝa hundo!</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto!&mdash;ekkriis Maluto: permesu, ke mi esploru tiujn
-blindulojn. Mi tuj ekscios, kiu ili estas kaj kiu ilin sendis al vi!</p>
-
-<p>&mdash;Ne estas necese,&mdash;diris Ivano: mi mem ilin esploros. Kie ili estas?</p>
-
-<p>&mdash;Tie, post la pordo, karulo,&mdash;diris Onùfrievna: en la vestiblo ili
-atendas.</p>
-
-<p>&mdash;Maluto, donu al mi kirason de sur la muro; iru kvazaŭ hejmen, kaj
-kiam ili eniros ĉi tien, revenu kun militistoj kaj kaŝu vin tie,
-post la pordo. Kiam mi vin vokos, tuj enkuru kaj kaptu ilin.</p>
-
-<p>&mdash;Onùfrievna, donu al mi la bastonon!</p>
-
-<p>La caro surmetis kirason, poste nigran monaĥan veston, enlitiĝis
-kaj metis apude la saman bastonon, per kiu li antaŭ nelonge trapikis
-la piedon de l&rsquo; sendito de l&rsquo; princo Kurbskij<a href="#Footnote78" class="fnanchor">[78]</a>.</p><!-- pagho 148 -->
-
-<p>&mdash;Nun diru, ke ili eniru!&mdash;li ordonis.</p>
-
-<p>Maluto metis la ŝlosilojn sub la caran kusenon kaj eliris kune kun
-Onùfrievna. Malgrandaj lampetoj antaŭ la sanktaj pentraĵoj
-malforte lumigis la ĉambron. La caro kuŝis en la lito, ŝajnigante
-laciĝon.</p>
-
-<p>&mdash;Eniru, kripluloj,&mdash;diris la nutristino: la caro vin vokas!</p>
-
-<p>Ringo kaj Vulturo eniris, malrapide kaj singarde movante la piedojn
-kaj palpante ĉirkaŭe per la manoj.</p>
-
-<p>Per unu rapida rigardo Ringo ĉirkaŭrigardis la ĉambron kaj ĉion
-en ĝi.</p>
-
-<p>Maldekstre de la pordo estis forno; antaŭe staris la cara lito;
-inter la forno kaj la lito troviĝis fenestro en la muro, kiu neniam
-estis ŝirmata per fenestra kovrilo, ĉar la caro deziris, ke la
-unuaj sunradioj penetru en lian dormoĉambron. Nune la luno lumis tra
-ĉi tiu fenestro kaj ĝiaj arĝentaj briloj ludis sur la multkoloraj
-kaheloj de la forno.</p>
-
-<p>&mdash;Bonan vesperon, blinduloj!&mdash;diris la caro, fikse kaj nerimarkite
-studante la trajtojn de iliaj vizaĝoj.</p>
-
-<p>&mdash;Estu sana por multe da jaroj, via cara moŝto!&mdash;respondis Ringo,
-kaj ambaŭ falis teren.&mdash;Savu, defendu kaj pardonu vin sankta
-Dipatrino pro tio, ke vi kompatas nin, malfeliĉajn kriplulojn, nin
-vagulojn, senigitajn je lumo Dia! Savu kaj defendu vin sanktaj Petro
-kaj Paŭlo, sankta Ivano Orbuŝa, sanktaj Kuzmà kaj Damiano,
-miraklofarantoj de Ĥutin, kaj ĉiuj aliaj sanktuloj! Donu al vi Dio
-tion, pri kio vi lin petas! Eterne surhavu oraĵon, manĝu
-bongustaĵon, dormu dolĉan dormon! Kaj pri viaj malamikoj, ke ili
-eterne estu malsataj kaj malsanaj, ke ĉiutage konvulsioj ilin
-turmentegu kaj konsumu!</p>
-
-<p>&mdash;Dankon, dankon, blinduloj!&mdash;diris Ivano, ĉiam atente rigardante la
-rabistojn: diru, ĉu de longe vi estas jam blindaj?</p>
-
-<p>&mdash;De junaĝo, via cara moŝto,&mdash;respondis Ringo, ekgenuante: de
-junaĝo ni ambaŭ estas blindaj! Ni eĉ ne memoras, kiam ni estis
-vidantaj la Dian sunon.</p>
-
-<p>&mdash;Kiu vin instruis kanti kaj rakonti fabelojn?</p>
-
-<p>&mdash;Dio mem, karulo, Dio mem kompatis nin ankoraŭ de antikva tempo.</p>
-
-<p>&mdash;Kion vi diras?&mdash;demandis Ivano.</p><!-- pagho 149 -->
-
-<p>&mdash;Niaj maljunuloj rakontas,&mdash;respondis Ringo: kaj la samon kantas
-niaj famaj kantistoj, ke en antikva tempo, dum Ĉieliro de Kristo,
-malfeliĉaj kaj mizeraj blinduloj, kripluloj kaj aliaj almozuloj
-komencis plori kaj plendi: "kien vi iras, Sinjoro Kristo? Kiel vi nin
-forlasas, malfeliĉulojn? Kiu nin nutros kaj trinkigos?" Kaj Dio
-Kristo diris al ili: "Mi donos al vi, homoj, oran monton, riveron el
-mielo, ĝardenojn kaj vinberejojn kaj belegajn pomarbojn: vi ĉiam
-estos sataj kaj ebriaj, ĉiam bone vestitaj!" Sed Ivano la Sankta,
-lia disciplo, diris al Dio: "Dio kompatema! Donu al ili nek oran
-monton aŭ mielan riveron, nek vinberejojn kaj belegajn ĝardenojn
-kun pomarboj! Ili ne scios posedi tion; venos riĉuloj kaj
-forteguloj, ĉion forprenos de ili. Sed donu al ili, ho, Sinjoro,
-donu Vian Dian nomon, donu al ili dolĉajn kantojn, belegajn
-rakontojn pri antikva tempo kaj pri viaj sanktuloj. La almozuloj
-ĉien iros, ĉie rakontos siajn rakontojn, kaj ĉie ili estos bone
-nutritaj kaj vestitaj, neniam ili suferos pro malsato aŭ malvarmo".
-Kaj respondis Dio Kristo, caro de ĉielo: "Estu, kiel vi diris,
-Ivano! Mi donas al ili dolĉajn kantojn, belsonajn harpojn, belegajn
-rakontojn kaj fabelojn; kaj kiu ilin nutros kaj vestos, kiu ilin
-gastigos kaj donos al ili noktan rifuĝejon, al tiu mi preparos lokon
-en mia paradizo, al tiu mi malfermigos ĝian pordon!"</p>
-
-<p>&mdash;Amen!&mdash;diris la caro.&mdash;Kiujn fabelojn kaj rakontojn vi konas?</p>
-
-<p>&mdash;Ni konas ĉiuspecajn, via cara moŝto, kiajn vi nur deziras! Ni
-povas rakonti fabelon pri Jerŝo Jerŝoviĉ, filo de Ŝĉetìnikov,
-pri sep Simeonoj, pri la serpento Goriniĉ, pri harpo memludanta, pri
-Dobrinja Nikitiĉ, pri Akundino...</p>
-
-<p>&mdash;Diru,&mdash;interrompis lin Ivano: ĉu vi sola rakontas fabelojn? Kial
-la maljunulo venis kun vi?</p>
-
-<p>Ringo tiam nur ekmemoris, ke Vulturo ne diris ĝis nun eĉ unu
-vorton, kaj por lin elirigi el malĝojo, ne deca al fabelisto, li tuj
-ŝanĝis sian parolmanieron kaj komencis siajn spritaĵojn, samtempe
-nerimarkite premante la piedon de Vulturo.</p>
-
-<p>&mdash;Maljunulo? Li estas mia kunulo, Emelĉjo Gudòk. Li havas longan
-barbon, sed mallongan saĝon; kiam mi rakontas ion liberan, ne tute
-konvenan, aŭ mensogon sensencan, li min subtenas, min helpas,
-laŭdas kaj silentas. Ĉu ne vere, karulo, blankbarbulo, anseraj
-paŝoj, kokinaj piedetoj, ne perditaj estu niaj vojetoj!</p>
-
-<p>&mdash;Vere, vere,&mdash;ekkriis Vulturo kun ŝajniga gajeco: nia kruĉo plena
-je vino, trinku ĝin ĝis fino, kiu ĝin plenigis! Jen<!-- pagho 150 --> kiel, karulo,
-talpa okulo, kokida voĉeto; se ni eliris unu fojon, ni faros la
-tutan vojon!</p>
-
-<p>&mdash;Ha, ha, ta, ra, ont, kaproj dancas sur la mont&rsquo;,&mdash;ekkriis Ringo,
-dancante: kaproj dancas, muŝoj flugas, ĉe maljuna Efrosinjo zumas
-io en orelo, ĉe maljuna la avino en maldekstra la orelo!</p>
-
-<p>&mdash;Ha, ha, ho, ho!&mdash;interrompis Vulturo, ankaŭ dancante: kankro
-surtere sidas, ploron ne vidas, gaje ĝi atendas, kiam alta akvo
-venos!</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto!&mdash;sin turnis Ringo al la caro kaj profunde salutis:
-vi ne miru, sed nin admiru, ĝi ne estas fabelo, vera bagatelo, nur
-antaŭfabelo!</p>
-
-<p>&mdash;Bone, bone!&mdash;diris la caro, oscedante:&mdash;bona kutimo estas ĉiam
-laŭdinda. Nun komencu fabelon pri Dobrinja Nikitiĉ, eble mi
-ekdormos, vin aŭskultante!</p>
-
-<p>Ringo kliniĝis ankoraŭ unu fojon, tusis kaj komencis la
-fabelon:<a href="#Footnote79" class="fnanchor">[79]</a></p>
-
-<p>&mdash;Ĉe Voldemaro, princo de Kievo, estis aranĝita granda festeno por
-princoj, bojaroj kaj grandaj herooj. Ĉe sunsubiro, kiam la festeno
-ne estis ankoraŭ finita, oni ekaŭdis tute neatendite sonojn de
-milita trumpeto. Tiam Voldemaro, princo de Kievo, sin turnis al siaj
-korteganoj: "He, vi, miaj gloraj princoj, bojaroj kaj herooj! Oni
-devas ekscii, kiu kuraĝis proksimiĝi al Kievo, kiu kuraĝis
-trumpeti antaŭ nia fortega ĉefurbo, iru kaj rigardu, du el plej
-grandaj herooj..."</p>
-
-<p>&mdash;Nu, bone!&mdash;diris Ivano, intence ŝajnigante intereson al fabeloj:
-la fabelon mi bone konas. Rakontu pri Akundino!</p>
-
-<p>&mdash;Pri Akundino?&mdash;diris Ringo iom konfuzita, ĉar li ekmemoris, ke en
-tiu fabelo estas honorata la ribela urbo Nòvgorod<a href="#Footnote80" class="fnanchor">[80]</a>.&mdash;Ĉi tiu
-fabelo ne estas bela, via cara moŝto,&mdash;malspritaj kamparanaĉoj de
-Nòvgorod elpensis ĝin, kaj mi, ŝajne, ĝin ne bone memoras, via
-cara moŝto!</p>
-
-<p>&mdash;Rakontu, blindulo!&mdash;severe ordonis la caro: rakontu ĉion,
-senŝanĝe, ne kuraĝu preterlasi eĉ unu vorton.</p><!-- pagho 151 -->
-
-<p>Kaj la caro ĝojis pri malfacila situacio, en kiun li metis la
-fabeliston.</p>
-
-<p>Ringo, nekontenta pri si mem, pro sia propra propono, sed ne sciante,
-ĉu la caro bone konas la fabelon, decidis senhezite komenci la
-rakonton, nenion preterlasante.</p>
-
-<p>&mdash;En malnova urbo Nòvgorod estis brava junulo Akundino, li estis nek
-metiisto, nek komercisto; kunulojn li havis, kun kiuj li boatveturis
-sur la rivero Volĥov, ili ĉiuj estis liberaj viroj, per rabado ili
-perlaboris al si la vivon, sed samtempe volonte venis defendi ĉiun
-maljuste prematan urbon aŭ homon. Foje Akundino albordigis sian
-ŝipon al kruta bordo de Volĥov. Tie ĉe la bordo li ekvidis
-migrantan kriplulon. La kriplulo prenis Akundinon per la mano,
-supreniris kun li la altan monteton kaj, montrante al li de tie la
-urbon Rostislàvl, li demandis Akundinon: "ĉu vi vidas, Akundino,
-kio fariĝas en la urbo Rostislàvl?" Akundino rigardis kaj terurite
-vidis, kia granda malfeliĉo okazis en la urbo: la militistoj de la
-juna Rjazana princo Gljèb Olègoviĉ staras meze de la placo, volas
-defendi la urbon, sed tro malfortaj ili estas. Sur la rivero Okà li
-vidas strangan monstron, serpenton Tugarin. Ĝi estas tricent
-klaftojn longa, havas grandegan voston, per kiu ĝi batas la princan
-armeon, rompante la bordojn per sia forta dorso kaj postulante
-donacojn de la urbanaro. Tiam la kriplulo ree prenas la manojn de
-Akundino kaj diras al li: "Brava junulo, kiu estas via nomo? De kie
-vi estas?"&mdash;Mi estas el Granda Nòvgorod, mia nomo estas Akundino
-Akundìnoviĉ!</p>
-
-<p>&mdash;"Vin, Akundino, mi estas atendanta ĝuste tridek tri jarojn! Rekonu
-vian onklon Zamjàtnja Putjatiĉ; mia samgepatra frato estis via
-patro, Akundino Putjatiĉ. Kaj mi fordonos al vi lian glavon, la
-faman glavon de Akundino Putjatiĉ!"&mdash;Kaj ĉe la lastaj vortoj
-komenciĝis agonio de Zamjatnja Putjatiĉ, li havis nur tempon diri
-jenon al sia nevo: "Kara Akundino Akundìnoviĉ! Kiam vi ree estos en
-Granda Nòvgorod, salutu ĝin, la urbon, diru al ĝi, kion mi nun
-diras al vi: Dio donu al vi, glora Nòvgorod, vivi eterne, ke viaj
-urbanoj eterne estu famaj, ke vi, Nòvgorod, estu potenca kaj riĉa!"</p>
-
-<p>&mdash;Sufiĉe!&mdash;kun kolero interrompis lin la caro, tute forgesante en
-ĉi tiu momento, ke lia celo estis nur observi la
-fabeliston:&mdash;rakontu alian fabelon!</p>
-
-<p>Ringo, kvazaŭ timigita, genufleksis kaj kliniĝis ĝisteren.</p>
-
-<p>&mdash;Kiun fabelon vi deziras aŭdi, via cara moŝto?&mdash;demandis li kun
-iom ŝajniga timo.&mdash;Eble pri Virinaĉo Jagà? Pri Ĉurila<!-- pagho 152 -->
-Plènkoviĉ? Pri Ivano nomata Lago? Aŭ eble ion el la sankta
-historio?</p>
-
-<p>Ivano ekmemoris, ke li ne devas timigi la blindulojn. Tial li oscedis
-ankoraŭ unu fojon kaj demandis per duone dorma voĉo.</p>
-
-<p>&mdash;Kion vi povas rakonti el la sankta historio?</p>
-
-<p>&mdash;Ĉion mi povas, via cara moŝto: pri Aleksiso Homo Dia, pri Georgo
-la Bravulo, pri Jozefo la Bela, pri Libro Kolomba...</p>
-
-<p>&mdash;Bone!&mdash;interrompis la caro, kies okuloj, ŝajne, jam
-fermiĝis:&mdash;rakontu pri Libro Kolomba. Por ni, pekuloj, utile estas
-aŭskulti nokte sanktaĵon!</p>
-
-<p>Ringo ree tusis, rektiĝis kaj komencis per voĉo iom kantanta.</p>
-
-<p>&mdash;Foje, dum terura ventego, ekaperis en la ĉielo nigra nubo, el ĉi
-tiu nubo falis sur la teron Libro Kolomba. Al ĉi tiu Libro Kolomba
-alvenis kvardek reĝoj kaj reĝidoj, kvardek caroj kaj caridoj,
-kvardek princoj kun princidoj, kvardek pastroj kun pastridoj, multe
-da bojaroj, da militistoj, multe da bonaj kristanoj. Inter ili estis
-kvin grandaj caroj: Jesajo-caro, Bazilo-caro, Konstanteno-caro,
-Voldemaro-caro kaj la saĝa caro Davido Jevsèeviĉ. Tiam ekparolis
-Voldemaro caro: "Kiu el ni, fratoj, bone scias legi? Kiu povas
-tralegi ĉi tiun Libron Kolomban? Kiu ekscios el ĝi pri la Dia
-mondo: De kie aperis la bela suno? De kie aperis la hela luno? De kie
-aperis la brilaj steloj? De kie aperis hela matenruĝo? De kie aperis
-teruraj ventegoj? De kie aperis minacaj nubegoj? De kie aperis noktoj
-mallumaj? De kie aperis la homoj en la mondo? De kie aperis la caroj
-inter la homoj? De kie la princoj kaj bojaroj? De kie simplaj
-kamparanoj?" Kaj ĉiuj caroj silentis. Respondis fine saĝega caro
-Davido Jevsèeviĉ:&mdash;"Mi povas rakonti al vi, fratoj, pri ĉi tiu
-Libro Kolomba. Ne malgranda ĝi estas: kvardek klaftojn longa, dudek
-klaftojn larĝa; neniu povus ĝin relevi kaj porti, neniu povus ĝin
-tralegi kaj trafolii. Ĝin skribis Sankta Ivano, ĝin legis Jesajo la
-Profeto, li legis dum tri jaroj, tralegis nur tri foliojn,&mdash;do mi
-tiom pli ne povas tralegi la libron, la Dian libron. Sed mi diros al
-vi, fratoj, ne el libro tia, sed el mia memoro, kion mi scias pri
-antikva tempo, pri antikva tempo, ne pri nuna tempo. Nia bela suno
-aperis el hela vizaĝo Dia, nia luno&mdash;el blanka brusto Dia, brilaj
-steloj&mdash;el okuloj Diaj, hela matenruĝo&mdash;el la vestoj Diaj, ventegoj
-teruraj&mdash;el spirado Dia, nubegoj minacaj&mdash;estas pensoj Diaj, mallumaj
-noktoj estas el mantelo Dia! La homoj devenas de Adamo: el Adama kapo
-aperis niaj caroj, el Adama korpo&mdash;niaj princoj kaj bojaroj,<!-- pagho 153 --> el
-Adamaj genuoj&mdash;niaj kamparanoj kaj ankaŭ ĉiuj virinoj!" Ĉiuj caroj
-salutis lin:&mdash;Dankon, saĝega Davido Jevsèeviĉ! Sed ankoraŭ vi
-devas klarigi al ni: kiu caro estas caro de l&rsquo; caroj? Kiu lando estas
-patrino de ĉiuj landoj? Kiu maro estas patrino de ĉiuj maroj? Kiu
-rivero estas patrino de ĉiuj riveroj? Kiu monto estas patrino de
-ĉiuj montoj? Kiu urbo estas patrino de ĉiuj urboj?</p>
-
-<p>Ringo singarde ekrigardis la caron, kiu videble fariĝis pli kaj pli
-dormema. De tempo al tempo li, kvazaŭ kun peno, malfermis la okulojn
-kaj ree fermetis ilin, sed ĉiufoje li ĵetis sur la fabeliston
-esplorantan, penetrantan rigardon. Ringo okulsignis al Vulturo kaj
-daŭrigis:</p>
-
-<p>&mdash;Al ili respondis la saĝega caro Davido Jevsèeviĉ: "Tion mi povas
-klarigi al vi, fratoj. En Kolomba Libro estas skribite: nia Blanka
-Caro estas caro de l&rsquo; caroj, ĉar li havas bonan kredon ortodoksan,
-kredon je Dipatrino Ĉiela kaj je Sankta Nedividebla Triunuo.
-Submetiĝis al li ĉiuj popoloj, lia regno estas la tuta tero, la
-tuta mondo, kaj ĉiuj humiliĝas antaŭ la Blanka Caro, ĉar la
-Blanka Caro estas caro de l&rsquo; caroj! Sankta Ruslando estas patrino de
-ĉiuj landoj: tie estas konstruataj preĝejoj sanktaj, katedralaj. La
-oceano estas patrino de ĉiuj maroj: el la oceano eliris la katedrala
-preĝejo, en kiu ripozas la cindro de roma pastro, de roma pastro
-Klemento; la oceano ĉirkaŭas la tutan teron, ĉiuj riveroj kuras al
-maroj, ĉiuj maroj kuniĝas kun la oceano. La rivero Iordano estas
-patrino de ĉiuj riveroj; en Iordano estis baptita Jesuo Kristo, nia
-Caro Ĉiela. La monto Favòr estas patrino de ĉiuj montoj; sur la
-monto Favòr okazis Aliformiĝo de Jesuo Kristo, tie montriĝis Lia
-gloro al Liaj Apostoloj. La urbo Jeruzalemo estas patrino de ĉiuj
-urboj; ĝi okupas la centron de l&rsquo; mondo kaj tie staras preĝejo
-katedrala, en kiu troviĝas ĉerko de nia Dio, kun Liaj sanktaj
-vestoj; tie oni ĉiam bruligas incenson, tie brulas kandeloj
-neestingataj!"</p>
-
-<p>Ringo ree ekrigardis la caron. La okuloj de Ivano estis fermitaj, li
-regule spiris. Ŝajne la caro dormis. La hetmano ektuŝetis Vulturon
-per kubuto. La maljunulo alproksimiĝis du paŝojn. Ringo daŭrigis
-per kantanta voĉo:</p>
-
-<p>&mdash;Lin salutis ĉiuj caroj:&mdash;Dankon, saĝega caro Davido Jevsèeviĉ!
-Sed vi devas ankaŭ klarigi al ni: kiu fiŝo estas patrino de ĉiuj
-fiŝoj? Kiu birdo estas patro de ĉiuj birdoj? Kiu besto estas estro
-de ĉiuj bestoj? Kiu ŝtono estas patro de ĉiuj ŝtonoj? Kiu arbo
-estas patrino de ĉiuj arboj? Kiu herbo estas patrino de ĉiuj
-herboj?&mdash;Al ili respondis saĝega caro Davido Jevsèeviĉ:&mdash;<!-- pagho 154 -->"Tion mi
-povas klarigi al vi, fratoj: la fiŝo Baleno estas patrino de ĉiuj
-fiŝoj, sur tri balenoj staras nia tero; la birdo Estrafilo estas
-patrino de ĉiuj birdoj,&mdash;ĝi loĝas apud la blua maro; kiam la birdo
-ekflirtas, la blua maro ekmoviĝas, dronigas ŝipojn kaj ŝipetojn;
-kaj se la birdo Estrafilo je la dua horo postnoktomeze ekflirtas,
-tiam ekkantas kokoj sur la tuta tero, tiam lumo aperas sur la tuta
-tero".</p>
-
-<p>Ringo deflanke ekrigardis la caron. Ivano kuŝis kun firme kunigitaj
-okuloj; lia buŝo estis malfermita, kiel ĉe dormanto. Samtempe Ringo
-rimarkis tra la fenestro, ke la preĝejon de la palaco kaj la
-tegmentojn de l&rsquo; proksimaj konstruaĵoj eklumigis flamo de
-malproksima brulo.</p>
-
-<p>Li nerimarkeble puŝis Vulturon, kiu faris ankoraŭ unu paŝon al la
-caro.</p>
-
-<p>&mdash;"La besto Indro,&mdash;daŭrigis Ringo,&mdash;estas estro de ĉiuj bestoj:
-ĝi loĝas en subteraĵo same kiel la suno en la ĉielo; ĝi per siaj
-kornoj fosas la teron, elfosas profundajn fontojn, donas al homoj
-riverojn, riveretojn, lagojn kaj lagetojn, por ke ili havu akvon por
-trinkado kaj lavado. La ŝtono Alatiro estas patro de ĉiuj ŝtonoj;
-sur la ŝtono Alatiro Kristo mem estis ripozanta, tie li
-interparoladis kun siaj 12 apostoloj, sur la ŝtono li firmigis la
-kristanan religion. La arbo Ciprezo estas patrino de ĉiuj arboj; el
-la ligno de ĉi-tiu arbo estis elĉizita la sankta Krucifikso; sur
-ĉi tiu Krucifikso estis krucumita nia Kristo, Sinjoro Jesuo, nia
-Caro Ĉiela, meze de du ŝtelistoj, du rabistoj. La herbo Plakùn<a href="#Footnote11" class="fnanchor">[11]</a>
-estas patrino de ĉiuj herboj: kiam Jesuo Kristo estis pendanta sur
-la kruco, venis al li Sankta Lia Dipatrino, venis al sia krucumita
-filo; larmoj falis el ŝiaj sanktaj okuloj, kaj el tiuj sanktaj
-larmoj puraj elkreskis herbo plakùn; el radiko de l&rsquo; herbo plakùn
-oni faras ĉe ni en Ruslando mirindajn krucojn, tiujn krucojn
-surportas maljunaj monaĥoj, sanktaj viroj".</p>
-
-<p>En ĉi-tiu momento Ivano profunde ekspiris, sed ne malfermis la
-okulojn. La fajro de l&rsquo; brulo fariĝis pli hela. Ringo timis, ke
-tumulto komenciĝos pli frue, ol li havos la tempon preni la
-ŝlosilojn. Ne kuraĝante mem ŝanĝi la lokon, por ke la caro ne
-rimarku lian movon laŭ la ŝanĝita voĉo, li montris al Vulturo la
-brulon, poste la dormantan caron kaj daŭrigis la fabelon:</p>
-
-<p>&mdash;Salutis lin ĉiuj caroj:&mdash;Dankon, saĝega caro Davido Jevséeviĉ!
-Bone vi ĉion diras parkere, kvazaŭ legante libron!&mdash;Kaj<!-- pagho 155 --> la caro
-Voldemaro aldonis:&mdash;diru al mi, saĝega caro Davido Jevsèeviĉ, kion
-signifas mia sonĝo de hieraŭa nokto: du bestoj, blanka kaj griza,
-kunpuŝiĝis kaj komencis batali, kaj la blanka besto ŝajne estis
-venkanta?&mdash;Respondis al li saĝega caro Davido Jevsèeviĉ:&mdash;"Granda
-caro Voldemaro Voldemàroviĉ! Ne du bestoj tio estis, kiuj
-interbatalis, tio estis en nia Ruslando granda batalo de bono
-kontraŭ la malbono. La blanka besto estas la bono, kaj la griza la
-malbono; venkis la bono la malbonon, iris la bono al Dio en la
-ĉielon, kaj la malbono restis sur nia tero; kaj kiu vivos ĉe ni
-laŭ vero, tiu heredos Regnon Dian, sed kiu vivos laŭ malvero, estos
-kondamnita al eternaj turmentoj".</p>
-
-<p>Tiam ili ekaŭdis malfortan ronkadon de la caro. Vulturo metis la
-manon sur la kusenon de l&rsquo; caro... Ringo aliris singarde al la
-fenestro, sed por ne interrompi per subita silentiĝo la dormon de l&rsquo;
-caro, li daŭrigis sian fabelon per la sama unutona voĉo:</p>
-
-<p>&mdash;Salutis lin ĉiuj caroj:&mdash;Dankon, saĝega caro Davido Jevsèeviĉ!
-Vi ankoraŭ diru al ni: kiuj pekoj estos pardonataj kaj kiuj ne estos
-pardonataj?&mdash;Respondis al ili la saĝega caro: "Ĉiuj pekoj estos
-pardonataj, tri pekoj nur postulas longan penton: se oni delogas sian
-baptaninon, se oni insultas siajn gepatrojn, se oni"...</p>
-
-<p>En la sama momento la caro subite malfermis la okulojn. Vulturo
-fortiris sian manon, sed estis jam malfrue: lia rigardo renkontiĝis
-kun la cara rigardo. Dum kelkaj minutoj ili senmove rigardis unu la
-alian, kvazaŭ kunligitaj per ia sorĉa forto.</p>
-
-<p>&mdash;Blinduloj!&mdash;subite ekkriis la caro, rapide
-salteleviĝante:&mdash;ekzistas la tria peko: se oni sin vestas kiel
-almozulo kaj penetras en la caran dormoĉambron!</p>
-
-<p>Kaj li ekfrapis per sia akra bastono Vulturon je la brusto. La
-rabisto ekkaptis la bastonon per la mano, ŝanceliĝis kaj falis
-teren.</p>
-
-<p>&mdash;He! he!&mdash;ekkriis la caro, eltirante la akran pinton el la brusto de
-Vulturo.</p>
-
-<p>Enkuris la opriĉnikoj, tintante batalilojn.</p>
-
-<p>&mdash;Kaptu ilin ambaŭ!&mdash;ordonis Ivano.</p>
-
-<p>Kvazaŭ sovaĝa besto sin ĵetis Maluto sur Ringon, sed la hetmano
-kun eksterordinara lerteco ekfrapis lin je la ventro, samtempe li
-elŝiris per la mano fenestran kadron kaj forkuris en la ĝardenon.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉirkaŭgardu la ĝardenon! Kaptu la rabiston! ekmuĝegis<!-- pagho 156 --> Maluto,
-volverampante pro doloro kaj per ambaŭ manoj tenante sian ventron.</p>
-
-<p>Dume la opriĉnikoj levis Vulturon.</p>
-
-<p>Ivano en sia nigra monaĥa mantelo, el sub kiu brilis la kiraso,
-staris kun bastono en la tremanta mano, fiksante sian minacplenan
-rigardon sur la vizaĝon de Vulturo. La teruritaj servistoj staris
-kun brulantaj kandeloj en la manoj. Tra la disrompita fenestro estis
-vidata la brulego. La antaŭurbo vekiĝis; malproksime jam sonis
-tumulta sonorilo.</p>
-
-<p>Vulturo staris, kuntirinte la brovojn, mallevinte la okulojn,
-subtenata de opriĉnikoj; larĝaj sangaj makuloj kovris lian
-ĉemizon.</p>
-
-<p>Blindulo!&mdash;diris la caro:&mdash;diru, kiu vi estas kaj kion vi intencis
-fari kontraŭ mi?</p>
-
-<p>&mdash;Mi ĉion konfesos!&mdash;respondis Vulturo.&mdash;Mi deziris ŝteli
-ŝlosilojn de via trezorejo kaj nenion plu mi intencis kontraŭ vi!</p>
-
-<p>&mdash;Kiu vin alsendis? Kiu estas viaj kunuloj?</p>
-
-<p>Vulturo sentime ekrigardis Ivanon.</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto? Kiam mi estis juna, mia amata kanto estis: "ne
-bruu, malluma kverka arbaro!" En ĉi tiu kanto la caro demandas la
-bravan junulon-rabiston, kiu estas liaj kunuloj? Kaj la bravulo
-respondas: kvarope ni estas, mia unua kunulo estas nokto malluma, mia
-dua kunulo...</p>
-
-<p>&mdash;Sufiĉe!&mdash;interrompis lin Maluto:&mdash;ni vidos, kion vi diros dum
-perturmenta esploro! Ha, diablo!&mdash;daŭrigis li, atente rigardante
-Vulturon,&mdash;kie mi jam vidis ĉi tiun vilan kapon?</p>
-
-<p>Vulturo ridetis kaj profunde salutis Maluton.</p>
-
-<p>&mdash;Jes, via moŝto, Maluto Skuràtoviĉ! Ni konatiĝis, se vi bonvolas
-ekmemori, apud Malbenita Ŝlimakvo...</p>
-
-<p>&mdash;Ĥomjàk!&mdash;interrompis lin Maluto, sin turnante al sia
-ĉevalservisto:&mdash;prenu ĉi tiun maljunulon, interparolu kun li, petu
-lin rakonti, por kio li bonvolis viziti lian caran moŝton? Mi tuj
-mem venos en la turmentejon.</p>
-
-<p>&mdash;Iru, maljunulaĉo!&mdash;diris Ĥomjàk, prenante Vulturon je kolumo: ni
-iru kune, interparolu bone!</p>
-
-<p>&mdash;Atendu!&mdash;diris Ivano: Maluto, gardu ĉi tiun maljunulon, por ke li
-ne mortu dum perturmenta esploro. Por li mi elpensos modelan
-ekzekuton, ekzekuton ankoraŭ ne aŭditan, neestintan, tian
-ekzekuton, ke mi ekmirigos eĉ vin, patro paraklisiarĥo!</p>
-
-<p>&mdash;Danku lian caran moŝton, vi, hundo!&mdash;puŝis Maluto Vulturon:&mdash;ne
-venis ankoraŭ via tempo por morti. Sed viajn piedojn kaj manojn mi
-tamen elartikigos ĉi tiun nokton!</p><!-- pagho 157 -->
-
-<p>Kaj kune kun Ĥomjàk li forkondukis la rabiston el la cara
-dormoĉambro.</p>
-
-<p>Dume Ringo, profitante la komunan konfuziĝon, transgrimpis la
-ĝardenan palisaron kaj kuris al la placo, kie staris la malliberejo.
-La placo estis dezerta: ĉiuj homoj sin direktis al la brulo.</p>
-
-<p>Singarde glitante apud la mallibereja muro, Ringo puŝiĝis je io
-mola kaj ekpalpis per la mano malvivan viron.</p>
-
-<p>&mdash;Hetmano!&mdash;murmuretis al li la sama flavruĝa kantisto, kiu matene
-renkontiĝis kun li:&mdash;la gardistojn mi mortigis! Tuj donu la
-ŝlosilojn, ni malfermu la malliberejon kaj adiaŭ! Mi rapidas helpi
-al la kamaradoj, kiuj rabas tie, kie brulas. Kie estas nia Vulturo?</p>
-
-<p>&mdash;En la manoj de l&rsquo; caro!&mdash;mallonge respondis Ringo:&mdash;ĉio pereis!
-Kunigu la kamaradojn, kaj ni forkuru. Tss-ss: kiu iras?</p>
-
-<p>&mdash;Mi iras!&mdash;respondis Dmiĉjo, alproksimiĝante.</p>
-
-<p>&mdash;Forkuru, malsaĝulo! Rapidu! Ĉiuj forkuru el la antaŭurbo!
-Kolektiĝu apud la malrekta kverko!</p>
-
-<p>&mdash;Sed la princo?&mdash;malrapide demandis Dmiĉjo.</p>
-
-<p>&mdash;Malsaĝulo! Ĉu vi ne aŭdas, ĉio pereis! Vulturon oni kaptis,
-ŝlosilojn oni ne prenis!</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu la malliberejo estas fermita?</p>
-
-<p>&mdash;Kompreneble! Kiu ĝin povis malfermi?</p>
-
-<p>&mdash;Mi malfermis.</p>
-
-<p>&mdash;Ne babilu, malsaĝulo! Por kio paroli sensencaĵon?</p>
-
-<p>&mdash;Kia sensencaĵo? Mi venis kaj vidis, ke neniu gardas la
-malliberejon, la gardisto kuŝas, disetendinte la krurojn. Mi
-ekprovis, ĉu fortika estas la pordo, ekpuŝis ĝin per ŝultro, kaj
-ĝin demetis de la maŝoj!</p>
-
-<p>&mdash;Jen nia malsaĝulo!&mdash;ĝojigite ekkriis Ringo.&mdash;Prava estas la rusa
-proverbo: malsaĝuloj subtenas la mondon. Kara mia malsaĝuleto,
-permesu, ke mi vin kisu!</p>
-
-<p>Kaj Ringo tutkore kisis Dmiĉjon, laŭ antikva rusa kutimo, je ĉiu
-vango alterne, dum Dmiĉjo etendis al li ankaŭ siajn dikajn lipojn;
-poste li tute trankvile viŝis sian vizaĝon por maniko.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, ni iru kune, karulo!&mdash;sin turnis Ringo al Dmiĉjo: kaj vi,
-kamarado, restu ĉi tie. Se vi iun ekvidos, fajfu!</p>
-
-<p>Ringo eniris malliberejan korton. Lin sekvis Dmiĉjo. En la interna
-korto de la malliberejo ili renkontis ankoraŭ du sinsekvajn pordojn,
-sed ĉi tiuj pordoj estis ankoraŭ malpli fortikaj kaj facile cedis
-al heroaj brakoj de Dmiĉjo.</p><!-- pagho 158 -->
-
-<p>&mdash;Kara princo!&mdash;ekkriis Ringo, kiam li venis en la subteraĵon:
-leviĝu!</p>
-
-<p>Serèbrjanij pensis, ke oni venis konduki lin al la ekzekuto.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu jam estas mateno?&mdash;li demandis: aŭ vi, Maluto, ne povas atendi
-ĝis la tagiĝo?</p>
-
-<p>&mdash;Princo, mi ne estas Maluto!&mdash;respondis Ringo.&mdash;Mi estas tiu, kiun
-vi iam estis savinta de nepra morto. Leviĝu, princo. La tempo
-urĝas. Leviĝu, mi vin elkondukos!</p>
-
-<p>&mdash;Kiu vi estas?&mdash;siavice demandis la princo: mi ne rekonas la voĉon.</p>
-
-<p>&mdash;Certe, via bojara moŝto, kiel vi povas memori min. Tamen leviĝu!
-Ni devas rapidi!</p>
-
-<p>Serèbrjanij ne respondis. Li pensis, ke tio estis unu el
-ekzekutistoj, senditaj de Maluto, kiu intence mokis lin.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi ne fidas al mi, princo?&mdash;ĉagrenite demandis Ringo.&mdash;Ĉu vi
-forgesis la vilaĝon Medvedevka, la Malbenitan Ŝlimakvon? Mi estas
-Ivaĉjo Ringo.</p>
-
-<p>Ĝojo ekflamis en la koro de Serèbrjanij, li antaŭvidis liberecon
-kaj vivon... Tuj ekaperis antaŭ liaj okuloj arbaroj kaj kampoj,
-gloraj bataloj estontaj kaj, en aŭreolo de suno, hela bildo de
-Heleno!..</p>
-
-<p>Li jam estis leviĝonta kaj sekvonta Ringon, kiam li subite ekmemoris
-la al la caro donitan ĵuron, kaj tuta lia sango alfluis al la koro.</p>
-
-<p>&mdash;Mi ne povas foriri,&mdash;li diris.&mdash;Mi estis promesinta al la caro ne
-malobei al li kaj atendi lian juĝon, kie ajn mi estus!</p>
-
-<p>&mdash;Princo!&mdash;respondis Ringo mirigite: mi ne havas tempon disputi kun
-vi! La kamaradoj atendas; ĉiu momento perdita povas valori niajn
-kapojn, morgaŭ oni vin ekzekutos, nun ni havas ankoraŭ tempon,
-leviĝu kaj sekvu min!</p>
-
-<p>&mdash;Estas neeble!&mdash;malĝoje ripetis la princo: mi antaŭ krucifikso
-ĵuris al la caro.</p>
-
-<p>&mdash;Bojaro!&mdash;ekkriis Ringo, kaj lia voĉo ŝanĝiĝis pro kolero: ĉu
-vi volas nin moki? Pro vi mi ekbruligis la antaŭurbon, pro vi mi
-pereigis mian plej fidelan kamaradon, pro vi ni ĉiuj estas oferontaj
-niajn kapojn, kaj vi ne volas eliri? Ĉu senutile ni venis ĉi tien?
-Ĉu ni estas viaj arlekenoj? Mi ne permesos, ke oni tiel moku min!
-Respondu lastfoje, ĉu vi konsentas eliri aŭ ne?</p>
-
-<p>&mdash;Mi restas!&mdash;decidtone respondis la princo kaj kuŝiĝis sur
-malsekan argilan plankon.</p>
-
-<p>&mdash;Vi restas?&mdash;ripetis Ringo, kunpreminte la dentojn.&mdash;Ne, vi ne
-restos! Dmiĉjo, prenu lin tuj!</p><!-- pagho 159 -->
-
-<p>Kaj sammomente la hetmano sin ĵetis sur la princon kaj kunligis lin
-per sia zono, ŝtopinte ankaŭ lian buŝon.</p>
-
-<p>&mdash;Nun provu disputi!&mdash;malice aldonis li.</p>
-
-<p>Dmiĉjo levis la kunligitan princon kiel sakon kaj tute senpene,
-kvazaŭ infanon, elportis lin el la malliberejo.</p>
-
-<p>&mdash;Rapidu! Rapidu!&mdash;diris Ringo.</p>
-
-<p>En unu strato ili renkontis opriĉnikojn.</p>
-
-<p>&mdash;Kiun vi portas?&mdash;demandis ili.</p>
-
-<p>&mdash;Burĝon vunditan dum brulo!&mdash;respondis Ringo.</p>
-
-<p>Ĉe la eliro el la antaŭurbo gardisto ilin haltigis. Ili volis
-preterpaŝi, gardisto malfermis la buŝon por ekkrii; Ringo ekfrapis
-lin per rimenkuglo, kaj li falis senvoĉe. La rabistoj elportis la
-princon Serèbrjanij sen pluaj malhelpaĵoj.</p>
-
-
-
-<div class="chapheader" id="chap22">
-<h2>ĈAPITRO XXII.</h2>
-
-<p>Monaĥejo.</p>
-</div>
-
-<p>Ni lastfoje vidis Maksimon en pluva nokto forlasantan la Aleksandran
-antaŭurbon. La vila Bujano bojis kaj saltis antaŭ li, ĝojante, ke ĝi
-sukcesis sin deŝiri de la ĉeno.</p>
-
-<p>Elirante el la gepatra domo, Maksimo ankoraŭ ne havis antaŭ si
-difinitan celon. Li deziris nur ne partopreni plu la malamatan
-vivmanieron de caraj favoratoj, ne vidi plu iliajn malĉastajn festenojn
-kaj ĉiutagajn ekzekutojn. Forlasinte la teruran antaŭurbon, Maksimo
-rezignacie sin donis al sia sorto. Komence li rapidigis la ĉevalon, por
-ke ne povu lin atingi la patraj servistoj, kiujn certe sendos Maluto por
-lin persekuti. Sed baldaŭ li sin direktis per flanka vojeto kaj
-ekrajdis malrapide.</p>
-
-<p>Ĉe la fino de la nokto fulmotondro ĉesis. La ĉielo ruĝiĝis sur la
-horizonto, kaj Maksimo pli klare distingis la ĉirkaŭaĵon. Ĉe ambaŭ
-flankoj de la vojo kreskis branĉriĉaj kverkoj alterne kun avelarboj.
-Estis malvarmete; pluvgutoj falis de l&rsquo; arboj sur la vojon. Baldaŭ
-malgrandaj birdetoj ekflirtis kaj ekpepis en la verdaĵo, pego frapis la
-sekan arbon, kaj pintoj de l&rsquo; arboj oriĝis ĉe la leviĝanta suno. La
-naturo pli kaj pli viviĝis, la ĉevalo paŝis pli vigle. Antaŭ Maksimo
-disetendiĝis lia patrolando, la kara Ruslando, gaje li povus spiri meze
-de ĝiaj liberaj spacoj, sed lian koron premegis sopiro, granda speciale
-rusa sopiro! Lian kapon plenigis pensoj neklaraj pri lia kara forlasita
-panjo, pri lia izoliteco, pri multo<!-- pagho 160 --> alia, kion li eĉ ne tute bone
-konsciis, kaj pensoplena li ekkantis tirtonan kanton.</p>
-
-<p>Bonegaj estas la kortuŝantaj rusaj kantoj! La vortoj, tute ne signifaj,
-estas nur preteksto; ne per vortoj sed per sonoj estas esprimataj
-profundaj, senlimaj sentoj!</p>
-
-<p>Tiele Maksimo, rigardante la verdaĵon, la ĉielon, la tutan Dian
-mondon, kantis pri sia malfeliĉa sorto, pri kara libereco, pri malluma
-kverka arbaro. Li sin donis al sia ĉevalo, por ke ĝi portu lin en
-fremdan landon, kie sen vento oni tremas, kie sen frosto estas
-malvarmege. Li konfidis al la vento alporti lian saluton al la panjo. Li
-prikantis ĉion, kion li havis antaŭ la okuloj, ĉion, kio venis en
-lian kapon; sed la voĉo parolis pli klare ol la vortoj, kaj se oni
-ekaŭdus ĉi tiun kanton, oni longe ne forgesus ĝin kaj de tempo al
-tempo, en malĝojaj momentoj, oni ekmemorus ĝin...</p>
-
-<p>Fine, kiam la sopiro pli kaj pli ekposedis Maksimon, li ordigis la
-kondukilojn, surŝovis pli profunden sian ĉapon, ekfajfis, ekkriis kaj
-ekgalopis kiel eble plej rapide.</p>
-
-<p>Baldaŭ li ekvidis blankajn murojn de monaĥejo. La monaĥejo staris sur
-deklivo de monteto, meze de kverka arbaro. Oraj kupoloj kaj ĉizitaj
-krucoj akre konturiĝis sur la verdaĵo de l&rsquo; kverkoj kaj sur la blua
-ĉielo.</p>
-
-<p>Maksimo renkontis taĉmenton da monaĥaj novicoj en kirasoj kaj kaskoj.
-Ili rajdis malrapide kaj kantis la psalmon: "Mi ekamos Vin, Sinjoro, mia
-Forto!" Ekaŭdinte la sanktajn vortojn, Maksimo haltigis la ĉevalon,
-demetis sian ĉapon kaj faris signon de kruco.</p>
-
-<p>Malgranda rivero fluis sub la monteto. Kelke da muelradoj bruadis tie.
-Ĉe la bordo sin paŝtis dekkelkaj bovinoj.</p>
-
-<p>Ĉirkaŭ la monaĥejo ĉio spiris tian pacon, ke la armita taĉmento
-ŝajnis nenecesa. Eĉ la birdoj en la verdaĵo de l&rsquo; kverkoj pepis
-kvazaŭ intence mallaŭte, neniu vento movis la foliaĵon, kaj sole la
-verdaj griloj, sin kaŝante en la herbo, senĉese ĉirpis. Kiu povus
-pensi, ke malbonaj homoj rompus ĉi tiun silenton?</p>
-
-<p>&mdash;Jen kie mi ripozos!&mdash;pensis Maksimo.&mdash;Post tiuj muroj mi pasigos kelke
-da tagoj, ĝis kiam la patro ĉesos min persekuti. Mi pentefarante
-konfesos al la abato mian tutan koron, eble li konsentos doni al mi
-rifuĝejon por iom da tempo.</p>
-
-<p>Maksimo ne eraris. La maljuna abato kun longa griza barbo, kun serena
-vizaĝo, en kiu lumis plena indiferenteco pri mondaferoj, afable
-akceptis lin. Du novicoj prenis lian<!-- pagho 161 --> lacan ĉevalon. La tria alportis
-panon kaj lakton por la hundo. Ĉiuj gastame klopodis apud Maksimo. La
-abato proponis al li iri tagmanĝi, sed Maksimo deziris antaŭe
-pentofari.</p>
-
-<p>La maljunulo ekrigardis lin per esploranta sed bonkora rigardo kaj, ne
-dirinte unu vorton plu, li ekiris kun Maksimo tra la vasta korto al
-malalta, unukupola preĝejo. Ili preteriris tombajn krucojn kaj longan
-vicon da ĉeloj, ĉirkaŭitaj de florbedoj. La renkontataj de ili
-monaĥoj silente salutis ilin. La ŝtonaj platoj, kiuj kovris la
-tombojn, resonis ĉe la paŝoj de Maksimo; alta herbo kreskis inter la
-platoj kaj duonekovris la surskribojn, plenajn je humilo. Ĉio memorigis
-vantecon de la vivo, ĉio invitis al preĝo kaj medito. La preĝejo
-staris meze de maljunaj kverkoj, kies centjaraj branĉoj preskaŭ kovris
-la mallarĝajn glimajn fenestrojn de la preĝejo. Ĉe la eniro malvarmo
-kaj mallumo ekkaptis ilin. Tra unu sola fenestro, malpli kovrita ol
-aliaj, strabaj sunradioj falis sur la muran pentraĵon de la Lasta
-Juĝo. Aliaj partoj de l&rsquo; preĝejo ŝajnis pro tio ankoraŭ pli
-mallumaj, nur tie kaj ĉi tie briletis arĝentaj globoj de lustroj,
-arĝentaj kronoj, ornamantaj la sanktajn pentraĵojn, kaj
-arĝentbroditaj krucoj kaj preĝoj sur nigra velura kovrilo, kuŝanta
-sur la ĉerkoj de l&rsquo; princoj Vorotinskij, fondintoj de la monaĥejo. La
-oraj ornamaĵoj de la muro, apartiganta la altaron de la navo, kvazaŭ
-karboj briletantaj sub la cindro, jen ekbrilis, jen ree mallumiĝis.
-Odoris malsekeco kaj incenso. Iom post iom la okuloj de Maksimo
-kutimiĝis al duonmallumo kaj distingis ankaŭ aliajn detalojn de la
-preĝejo: super la ĉefa pordo de l&rsquo; altaro pendis bildo de Sinjoro kun
-ĉiuj Fortoj, kun keruboj kaj seruboj, kaj super ĝi la pentraĵo,
-prezentanta dekses Sinjorajn festojn. La granda bildo de Ivano la
-Baptisto prezentis lin kun flugiloj, tenantan sian dehakitan kapon sur
-la plado. Sur la flankaj pordoj de l&rsquo; altaro malbele kaj neartiste estis
-pentritaj la parabolo pri migranta filo, la disputo inter vivo kaj morto
-kaj la vojaĝo de l&rsquo; animo peka kaj de l&rsquo; animo virta. Ĉi tiuj
-malĝojaj pentraĵoj forte impresis Maksimon: ree viviĝis en lia kapo
-ĉiuj ideoj pri humiliĝo de l&rsquo; animo, pri senescepta obeemo al patra
-volo, ĉiuj tiuj ideoj, kiujn oni de frua infanaĝo penadis inspiri al
-li. Li ekdubis, ĉu li estis prava, forlasinte la patron kontraŭ lia
-volo? Sed la konscienco respondis al li, ke li estis prava, tamen, lia
-animo ne estis tute trankvila. La pentraĵo pri la Lasta Juĝo plej
-multe frapis lian imagon. Kiam la ombro de kverkaj folioj, movataj do
-ekstera vento, tremetis sur la muro, kie<!-- pagho 162 --> pendis ĉi tiu pentraĵo,
-ŝajnis al li, ke pekuloj kaj diabloj, havantaj normalan viran kreskon,
-spiras kaj moviĝas...</p>
-
-<p>Pia teruro plenigis lian koron. Li falis teren antaŭ la abato.</p>
-
-<p>&mdash;Patro!&mdash;li ekkriis: sendube, mi estas granda pekulo!</p>
-
-<p>&mdash;Preĝu!&mdash;kviete respondis la maljuna abato: grandega estas Dia
-favorkoreco; pentofaru kaj vi ricevos helpon, mia filo!</p>
-
-<p>Maksimo komencis la pentofaron. Lia voĉo tremis.</p>
-
-<p>&mdash;Grandega estas mia krimo! Patro, aŭskultu! Mi eĉ timas eldiri;
-malaperis mia amo al la caro, mia koro vokas min for de li!</p>
-
-<p>La abato mirante ekrigardis Maksimon.</p>
-
-<p>&mdash;Ne forpuŝu min, patro!&mdash;daŭrigis Maksimo: aŭskultu min ĝis la
-fino. Longtempe mi batalis kontraŭ mi mem, ĉiam preĝante antaŭ la
-sanktaj pentraĵoj. Mi zorge penadis trovi en mia koro amon al la caro,
-sed ĝi malaperis!</p>
-
-<p>&mdash;Mia filo!&mdash;diris la abato, plena je simpatio al la junulo: eble diabla
-artifiko mallumigis vian spiriton; vi kalumnias vin mem. Estas neeble,
-ke vi malamu la caron. Multajn grandajn krimulojn mi vidis antaŭ mi en
-ĉi tiu preĝejo, preĝejajn ŝtelistojn, mortigintojn, sed neniam mi
-vidis iun, kiu sin kulpigus pri malamo al la caro!</p>
-
-<p>Maksimo paliĝis.</p>
-
-<p>&mdash;Do, mi estas pli krima ol preĝeja ŝtelisto aŭ mortigisto!&mdash;li
-ekkriis.&mdash;Patro, kion mi devas fari? Diru al mi, instruu min, mia animo
-doloras!</p>
-
-<p>La maljunulo rigardis la pentofarantan junulon kaj miris pli kaj pli.</p>
-
-<p>La bela vizaĝo de Maksimo aperigis neniun kriman aŭ malvirtan trajton.
-Tio estis vizaĝo modesta, plena je bonkoreco kune kun braveco, unu el
-tiuj vizaĝoj, kiuj ĝis nun estas renkontataj inter Moskvo-rivero kaj
-Volgo, en lokoj malproksimaj de la grandaj ŝoseoj, kien ankoraŭ ne
-penetris pereiga influo de la grandaj urbegoj.</p>
-
-<p>&mdash;Mia filo!&mdash;daŭrigis la abato: mi ne fidas al vi, mi ripetas, vi
-kalumnias vin mem. Mi ne kredas, ke via koro vokas vin for de la caro.
-Tio estas neebla. Pripensu vi mem; la caro estas por ni pli ol la patro,
-kaj la Dian ordonon vi ja konas: honoru la gepatrojn... Diru al mi, mia
-filo, ĉu vi plenumas ĉi tiun ordonon?</p>
-
-<p>Maksimo silentis.</p>
-
-<p>&mdash;Mia filo, diru, ĉu vi honoras vian patron?</p>
-
-<p>&mdash;Ne!&mdash;apenaŭ aŭdeble diris Maksimo.</p><!-- pagho 163 -->
-
-<p>&mdash;Ne?&mdash;ripetis la abato kaj, postenirante, komencis signi sin kruce.</p>
-
-<p>&mdash;Vi ne amas la caron? Vi ne honoras la patron? Do kiu vi estas?</p>
-
-<p>&mdash;Mi estas... ŝanceliĝis la juna opriĉniko: mi estas Maksimo
-Skuratov, filo de Skuratov Bjelskij.</p>
-
-<p>&mdash;Filo de Maluto?</p>
-
-<p>&mdash;Jes!&mdash;diris Maksimo kaj ekploregis.</p>
-
-<p>La abato ne respondis. Malĝojega li staris antaŭ la terkuŝanta
-Maksimo. Senmove rigardis ilin mallumaj vizaĝoj de l&rsquo; sanktuloj. La
-pekuloj sur la bildo de la Lasta Juĝo plende levis siajn brakojn al
-ĉielo, sed ĉio silentis. La pacon de la preĝejo rompis nur ploregoj
-de Maksimo, pepado de hirundoj sub tegmento kaj de tempo al tempo pli
-laŭta vorto, kiun iafoje aŭdigis la abato, kiu senvoĉe preĝis.</p>
-
-<p>&mdash;Mia filo!&mdash;fine diris la maljunulo: rakontu al mi ĉion laŭvice,
-nenion kaŝante. Kiel komenciĝis via malamo al la caro?</p>
-
-<p>Maksimo rakontis pri sia tuta vivo en la antaŭurbo, pri sia lasta
-interparolo kun la patro kaj pri sia nokta forkuro.</p>
-
-<p>Li rakontis malrapide, kun paŭzoj, meditante kaj penante memorigi al si
-ĉion, por nenion forgesi kaj nenion kaŝi de sia konfesprenanto.</p>
-
-<p>Fininte la rakonton, li mallevis la okulojn kaj longe ne kuraĝis
-ekrigardi la abaton, atendante lian verdikton.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi ĉion rakontis, mia filo?&mdash;demandis la abato: ĉu ne ŝarĝas
-ankoraŭ io vian animon? Eble vi intencis ion kontraŭ la caro? Eble vi
-volis entrepreni ion kontraŭ nia sankta patrolando?</p>
-
-<p>La okuloj de Maksimo ekbrilis.</p>
-
-<p>&mdash;Patro, prefere mi konsentus, ke oni forhaku mian kapon, ol mi permesus
-al mi atenci ion kontraŭ la patrolando! Mi estas kulpa pri malamo al la
-caro, sed ne pri perfido!</p>
-
-<p>La abato kovris lian kapon per epitraĥilo<a href="#Footnote81" class="fnanchor">[81]</a>.</p>
-
-<p>&mdash;"Estas purigata Dia sklavo Maksimo!"&mdash;li diris: "Estas pardonataj liaj
-pekoj volaj kaj nevolaj..."</p>
-
-<p>Dolĉa sento plenigis la animon de Maksimo.</p>
-
-<p>&mdash;Mia filo,&mdash;aldonis la abato: via konfeso purigis vin. La sankta
-preĝejo ne kulpigas vin pri tio, ke vi forlasis la antaŭurbon. Ĉiu
-povas kaj devas eviti la tenton. Sed timu obei al<!-- pagho 164 --> delogado de l&rsquo;
-malamiko de homaro. Timu imiti princon Kurbskij, altrangan rusan
-bojaron, kiu fariĝis nun amiko de diablo! Dio kompatema, pro niaj
-grandegaj pekoj, sendis al ni malfacilan tempon. Nia homa vanteco ne
-estas inda prijuĝi la nekompreneblan Providencon. Kiam Dio sendas al ni
-malsaton aŭ malsanon, kio restas al ni, ol preĝi kaj rezignacii antaŭ
-Lia sankta volo? Same okazas nuntempe. Super ni staras terura caro,
-kruelega caro. Ni ne scias, pro kio li nin pereigas kaj ekzekutas, sed
-ni scias, ke li estas sendito de Dio, kaj ni respektas en lia persono ne
-la caron Ivanon, sed la volon de Dio, lin sendinta. Ekmemoru la
-profetaĵon: "Se la homoj kontentigos Dion, Dio donos al ili bonan caron
-kaj juĝiston kaj ĉian feliĉon; se ili pekos antaŭ Dio, Li donos al
-ili malbonan caron kaj juĝiston kaj ĉian malfeliĉon". Restu ĉe ni,
-mia filo, vivu kun ni. Kiam vi foriros, mi mem kaj nia frataro preĝos
-por vi, ke Dio helpu al vi ĉie, kien vi iros! Kaj nun,&mdash;bonkore
-daŭrigis la abato, demetante la epitraĥilon: nun iru tagmanĝi! Post
-nutraĵo porspirita ni ne forpuŝu nutraĵon porkorpan. Ni havas
-grandajn ezokojn, bonegajn karasojn; manĝu nian kazeon, trinku nian
-mieltrinkaĵon frangolan je la sano de nia caro kaj de nia sankta
-ĉefepiskopo.</p>
-
-<p>Kaj, amike interparolante, ili iris en la manĝoĉambron.</p>
-
-
-
-<div class="chapheader" id="chap23">
-<h2>ĈAPITRO XXIII.</h2>
-
-<p>La vojo.</p>
-</div>
-
-<p>Pace kaj unutone pasis la vivo en la monaĥejo.</p>
-
-<p>Dum libertempo monaĥoj ŝirkolektis herbojn kaj preparis sanigajn
-miksaĵojn. Aliaj pentris, eltranĉis el cipresligno krucojn kaj
-sanktajn figurojn, kolorigis kaj origis lignajn vazojn.</p>
-
-<p>Maksimo ekamis la bonajn monaĥojn. Tute nerimarkite pasis lia tempo.
-Sed post unu semajno li tamen decidis forveturi. Ankoraŭ en la
-antaŭurbo Maksimo estis aŭdinta pri novaj atakoj de tataroj kontraŭ
-Rjazanlando kaj tiam li estis dezirinta militiri kontraŭ la malamikoj
-kun Rjazana armeo. Kiam li sciigis ĉi tion al la abato, la maljunulo
-ĉagreniĝis:</p>
-
-<p>&mdash;Por kio vi forveturas, filo?&mdash;li diris.&mdash;Ni ĉiuj vin amas, ni estas
-alkutimintaj al vi. Eble, Dia beno vin vizitos, kaj vi restos ĉe ni por
-ĉiam! Ne, Maksimo, ne forlasu nin.</p>
-
-<p>&mdash;Estas neeble, patro! Jam de longe mia sorto vokas min en malproksimon!
-Jam de longe mi aŭdas fajfadon de<!-- pagho 165 --> tatara pafarko, iafoje eĉ ŝajnas
-al mi, kvazaŭ sago preterflugas super mia kapo. Jen kio forlogas min!</p>
-
-<p>La abato plu ne detenis Maksimon, li aranĝis porvojaĝan diservon por
-li, benis la junulon, kaj la tuta frataro malĝoje adiaŭis lin.</p>
-
-<p>Kaj denove Maksimo galopas meze de verda arbaro! Kiel antaŭe, Bujano
-saltas antaŭ la ĉevalo kaj gaje rigardas sian mastron. Subite la hundo
-ekbojis kaj sin ĵetis antaŭen. Maksimo jam ekkaptis sian sabron,
-atendante nebonan renkontiĝon, sed el post la vojkurbiĝo ekaperis
-rajdanto en flava kaftano kun nigra dukapa aglo, brodita surbruste.</p>
-
-<p>La rajdanto trotis, gaje fajfante kaj tenante sur multkolora ganto
-blankan falkon en kapuĉo kaj kun malgrandaj sonoriletoj.</p>
-
-<p>Maksimo rekonis la caran falkgardiston.</p>
-
-<p>&mdash;Trifono!&mdash;li vokis lin.</p>
-
-<p>&mdash;Maksimo Gregòrjeviĉ!&mdash;gaje ekkriis Trifono:&mdash;bonan tagon! Kiel vi
-fartas? Jen kie vi estas! Kaj ni en la antaŭurbo supozis, ke vi
-forveturis ien malproksimen! Kiel multe koleris via patro! Dio gardu!
-Terure estis vidi! Kaj multon ankoraŭ oni rakontas pri via patro, pri
-la kronprinco kaj pri princo Serèbrjanij! Ni ne scias, al kiu kredi.
-Nu, dank&rsquo; al Dio, vi revenas, Maksimo Gregòrjeviĉ! Kiel multe ĝojos
-via patrino!</p>
-
-<p>Maksimo estis tre malkontenta pri ĉi tiu renkonto. Sed Trifono estis
-bona homo kaj sciis silenti, kiam ĝi estis necesa. Maksimo demandis
-lin, de kiam li forestas el la antaŭurbo?</p>
-
-<p>&mdash;Jam de ĉirkaŭ unu semajno. Dum la cara ĉaso Adrahàn
-forflugis!&mdash;respondis Trifono, montrante sian falkon.&mdash;Cetere vi nenion
-scias, Maksimo Gregòrjeviĉ? Multe mi timis, kiam la caro koleris
-kontraŭ mi! Kompatis min Dio Favorkora kaj la sankta martiro Trifono,
-mia patrono: miraklo okazis!</p>
-
-<p>La servisto demetis la ĉapon kaj faris signon de kruco.</p>
-
-<p>&mdash;Aŭskultu, Maksimo Gregòrjeviĉ! Antaŭ unu semajno la caro aranĝis
-perfalkan ĉason! Du fojojn li sendadis Adrahàn&rsquo;n, sed la trian fojon
-Adrahàn kvazaŭ freneziĝis, komencis frapi la falkojn, faligis
-Smiŝljaj&rsquo;n kaj Kruĵòk&rsquo;n kaj mem forflugis. Antaŭ ol oni havis tempon
-kalkuli ĝis deko, ĝi jam malaperis el niaj okuloj. Mi ekgalopis post
-ĝi, sed vane. Ĝi tute malaperis. La ĉeffalkgardisto sciigis al la
-caro la malaperon de Adrahàn. La caro min vokis kaj severe ordonis
-trovi la falkon kaj promesis min rekompenci, se mi ĝin trovos, kaj
-forhaki mian kapon, se mi ne trovos. Kion fari? Lia cara moŝto ne
-ŝatas ŝercojn. Mi ekgalopis, mi dum ses tagoj vane<!-- pagho 166 --> penadis trovi
-Adrahàn&rsquo;n, mi jam sentis ĉirkaŭ la kolo, ke baldaŭ mi restos sen
-kapo... Mi ekploris, longe ploris kaj fine ekdormis en arbaro. En sonĝo
-mi vidas strangan brilon en la arbaro kaj aŭdas sonon de
-sonoriletoj.&mdash;Sonoriletoj de Adrahàn!&mdash;mi diris al mi mem. Jen mi vidas
-blankan ĉevalon kun juna rajdanto, tute radianta, kaj en lia mano&mdash;mian
-Adrahàn&rsquo;n&mdash;"Trifono!" diris la rajdanto: "ĉi tie ne serĉu Adrahàn&rsquo;n.
-Leviĝu, iru al Moskvo, trovu lokon, nomatan Làzarevo, tie sur pino
-sidas via Adrahàn". Mi vekiĝis kaj tuj komprenis, ke la rajdanto estis
-neniu alia ol la sankta martiro Trifono. Mi galopis al Moskvo. Kaj ĉu
-vi volas kredi, Maksimo Gregòrjeviĉ? Veninte en Làzarevon, mi vidas:
-staras granda pino kaj sur la branĉo sidas Adrahàn, kiel estis dirinta
-mia patrono!</p>
-
-<p>La voĉo de l&rsquo; falkgardisto tremis, grandaj larmaj gutoj ruliĝis el
-liaj okuloj.</p>
-
-<p>&mdash;Maksimo Gregòrjeviĉ,&mdash;aldonis li, viŝante la larmojn: se mi eĉ
-perdos mian tutan havon, se mi eĉ mem fariĝos sklavo, tamen mi nepre
-konstruos preĝejeton de Sankta Trifono. Tie mi konstruos, kie mi trovis
-la falkon. Kaj en la preĝejeto estos pentraĵo de la sanktulo, tia,
-kiel mi lin sonĝis: sur blanka ĉevalo, kun alte levita brako kaj kun
-blanka falko sur la mano. Mi ordonos al miaj filoj kaj nepoj honori la
-sanktan Trifonon, preĝi al li, starigi por li kolorajn kandelojn, ĉar
-li ne deziris min pereigi, ĉar li savis min de l&rsquo; eŝafodo. Jen,
-rigardu,&mdash;li daŭrigis, montrante la falkon: jen Adrahàn, tute sana!
-Nu, atendu, mi demetos vian kapuĉeton! Kial vi krias? Vi volas flugi?
-Ne, karulo, atendu! Vi sufiĉe estis fluganta, nun mi vin ne ellasos!</p>
-
-<p>Kaj Trifono incitetis la falkon per fingro.</p>
-
-<p>&mdash;Jen, kia malbonulo! Kaptas la fingron! Kiel ĝi krias! Almenaŭ
-verston de ĉi tie oni povas ĝin aŭdi!</p>
-
-<p>La rakonto de Trifono kortuŝis Maksimon.</p>
-
-<p>&mdash;Prenu ankaŭ mian donacon!&mdash;li diris, ĵetante plenmanon da oraj
-moneroj en la ĉapon de Trifono.&mdash;Jen mia tuta mono; mi ĝin ne bezonas,
-kaj vi multon ankoraŭ bezonas da mono por konstrui la preĝejeton!</p>
-
-<p>&mdash;Dio benu vin, Maksimo Gregòrjeviĉ! Kun via mono mi konstruos ne nur
-preĝejeton, sed grandan preĝejon. Kiam mi estos en la antaŭurbo, mi
-preĝos por vi kaj prenos hostion por via sano. Eterne mi estos via
-servisto, Maksimo Gregòrjeviĉ! Ordonu, kion vi volas!</p>
-
-<p>&mdash;Aŭskultu, Trifono. Faru al mi ne tro malfacilan servon! Kiam vi venos
-en la antaŭurbon, al neniu rakontu, ke vi min<!-- pagho 167 --> estas renkontinta. Kaj
-post tri tagoj iru al mia patrino kaj diru al ŝi, kaj nur al ŝi sola,
-tiel ke neniu aŭdu, ke ŝia filo, dank&rsquo; al Dio, estas sana kaj sendas
-al ŝi saluton.</p>
-
-<p>&mdash;Nenion plu, Maksimo Gregòrjeviĉ?</p>
-
-<p>&mdash;Aŭskultu ankoraŭ, Trifono! Mi forveturas malproksimen. Eble, mi ne
-baldaŭ revenos. Se vi povas, venu de tempo al tempo al mia patrino kaj
-diru al ŝi ĉiun fojon: "mi aŭdis, ke via filo, dank&rsquo; al Dio, estas
-sana,&mdash;vi ne ploru pri li!" Se ŝi demandos, de kiu vi aŭdis tion, vi
-respondu:&mdash;mi aŭdis de Moskvaj homoj, kaj ili aŭdis de aliaj
-homoj,&mdash;kaj kiu estas la homoj, ne rakontu, por ke oni min ne trovu, por
-ke nur sciu la kara panjo, ke mi estas sana!</p>
-
-<p>&mdash;Maksimo Gregòrjeviĉ, ĉu vi ne revenos la antaŭurbon?</p>
-
-<p>&mdash;Dio scias! Sed vi al neniu rakontu, ke vi min estis vidinta!</p>
-
-<p>&mdash;Fidu al mi, Maksimo Gregòrjeviĉ: mi al neniu rakontos. Sed se vi
-forveturas malproksimen, mi ne prenos vian monon. Dio punos min!</p>
-
-<p>&mdash;Por kio mi bezonas la monon? Ĉu ne ekzistas bonaj kristanoj?</p>
-
-<p>&mdash;Ne, ne, Maksimo Gregòrjeviĉ, mi ne povas preni! Se vi estus
-revenanta hejmen, ĝi estus alia afero. Por kio do mi prirabos vin,
-kvazaŭ apudvoja rabisto? Ne, ne, se vi eĉ min mortigos, mi ne prenos!</p>
-
-<p>Maksimo levis la ŝultrojn kaj prenis el la ĉapo kelkajn ormonerojn.</p>
-
-<p>&mdash;Se vi ne prenos,&mdash;li diris:&mdash;prenos iu alia, sed mi ĝin ne bezonas!</p>
-
-<p>Li adiaŭis Trifonon kaj ekgalopis.</p>
-
-<p>La suno jam subiris. La longaj ombroj de l&rsquo; arboj fariĝis ĉiam pli
-longaj kaj kovris la kampojn. Apud Maksimo rajdis lia propra ombro,
-kvazaŭ malluma grandegulo. Ĝi jen kuris sur la herbo, jen rampis sur
-la arbojn. Bujano montriĝis kvazaŭ sorĉa besto. Iom post iom la
-ombroj de Bujano, de la ĉevalo kaj de Maksimo malaperis sur la herbo
-kaj sur la arboj; venis krepusko; nebulo kuŝiĝis tien kaj ĉi tien;
-vesperaj skaraboj leviĝis super la tero kaj zumante flugadis en aero.
-La luno aperis el super la arbaro; sur la mallumiĝanta ĉielo steloj
-ekbrilis; antaŭe kuŝis senlima, kvazaŭ arĝenta kampo.</p>
-
-<p>Ho, mia patrolando! Pli ol unu fojon ankaŭ mi vespere aŭ nokte
-trarajdis vian dezerton! Kviete paŝis la ĉevalo, ripozante post la
-taga varmego kun ĝiaj tabanoj; varmeta vento<!-- pagho 168 --> disportis odoron de
-floroj, de freŝa fojno, kaj tiel dolĉe estis al mi, tiel malĝoje,
-tiel multe mi pensis pri la pasinta tempo, tiel multe mi revis pri la
-estonteco! Bone, bonege ĝi estas rajdi vespere tra dezertaj lokoj, tra
-arbaroj, tra kampoj,&mdash;malrapide rajdi, malstreĉante la kondukilojn kaj
-pensoplene rigardante la stelojn...</p>
-
-<p>Jam pli ol unu horon rajdis Maksimo... Subite Bujano levis la buŝegon
-kaj komencis svingi per la vosto. La vento alportis odoron de fumo.
-Maksimo ekmemoris, ke estas tempo serĉi rifuĝejon por pasigi la
-nokton, kaj rapidigis sian ĉevalon. Baldaŭ li ekvidis mizeran dometon
-tute kurbiĝintan. La kamentubo forestis, la fumo eliris rekte el la
-tegmento. En malgranda fenestro briletis fajro. Interne iu kantis
-unutone. Maksimo alproksimiĝis al fenestro. Li ekvidis en la dometo
-ĉiujn apartenaĵojn de malriĉa familio. Brulanta keno lumigis la
-kuirejan ilaron, ĉio estis malnova, malbona. De super la plafono pendis
-fleksebla stango, sur kies ekstremaĵo balanciĝis lulilo. Virino
-ĉirkaŭ tridekjara, pala, malsana, balancis lulilon kaj mallaŭte
-kantis. Apude sidis viro kun maldensa barbo, plektante bastŝuon. Du
-malgrandaj infanoj rampis ĉe iliaj piedoj.</p>
-
-<p>Ekŝajnis al Maksimo, ke en sia kanto la virino nomas lian patron.
-Komence li pensis, ke li eraris, sed baldaŭ li tute klare ekaŭdis la
-nomon de Maluto Skuratov. Plena je miro, li komencis aŭskulti.</p>
-
-<div class="verse">
-<div class="stanza">
-<span class="i0">Dormu, dormu, mia kara,</span><br />
-<span class="i0">Dume daŭras malĝojego,</span><br />
-<span class="i0">Malfeliĉo nia daŭras,</span><br />
-<span class="i0">Dormu, dormu, infaneto,</span><br />
-<span class="i4">Dormu!</span><br />
-<span class="i0">Baldaŭ ĉesos nia malfeliĉo,</span><br />
-<span class="i0">Baldaŭ igos Car&rsquo; forhaki al la hundo,</span><br />
-<span class="i0">Al malbona hund&rsquo; Skuratov lian kapon.</span><br />
-<span class="i0">Dormu, dormu, infaneto,</span><br />
-<span class="i4">Dormu!</span></div>
-</div>
-
-<p>La tuta sango de Maksimo alfluis al lia koro. Li desaltis de la
-ĉevalo kaj alligis ĝin al plektobaro.</p>
-
-<p>La virino daŭrigis:</p>
-
-<div class="verse">
-<div class="stanza">
-<span class="i0">Ĉar Maluto hundo malbonega</span><br />
-<span class="i0">Li sufokis sanktan la Filipon,</span><br />
-<span class="i0">La maljunan nian episkopon<a href="#Footnote82" class="fnanchor">[82]</a>.</span><br />
-<span class="i0">Dormu, dormu, infaneto,</span><br />
-<span class="i4">Dormu!</span></div>
-</div><!-- pagho 169 -->
-
-<p>Maksimo ne povis plu elteni kaj puŝis la pordon per piedo.</p>
-
-<p>Vidante la riĉajn vestojn kaj la oran sabron de l&rsquo; opriĉniko, la
-gemastroj ektimis.</p>
-
-<p>&mdash;Kiu vi estas?&mdash;demandis Maksimo.</p>
-
-<p>&mdash;Via moŝto!&mdash;balbutis la vilaĝano tremante kaj salutante: ne koleru,
-via moŝto! Mi estas Fedoto, kaj mian edzinon, jen ŝin, ne koleru, via
-moŝto! oni ŝin nomas Mario.</p>
-
-<p>&mdash;Per kio vi vivas, bonaj homoj?</p>
-
-<p>&mdash;Ni senŝeligas tiliojn kaj plektas bastŝuojn; ankaŭ ni faras
-kriblilojn kaj ĉion ni vendas al pretervojaĝantaj komercistoj.</p>
-
-<p>&mdash;Kredeble, ne multe da vojaĝantoj estas tie ĉi?</p>
-
-<p>&mdash;Malmulte, via moŝto, tute malmulte! Iafoje ni nenion havas eĉ por
-manĝi. Oni povas morti ĉi tie pro malsato kaj malvarmo. Ĉevalon ni ne
-havas por vendi la produktaĵojn en la urbo: antaŭ pli ol unu jaro
-lupoj ĝin formanĝis.</p>
-
-<p>Maksimo rigardis la mizerulojn kun kompato kaj elŝutis sian tutan monon
-sur la tablon.</p>
-
-<p>&mdash;Dio helpu vin, bonaj homoj!&mdash;li diris kaj volis eliri.</p>
-
-<p>La geedzoj falis teren antaŭ la gasto.</p>
-
-<p>&mdash;Diru, karulo, kiu vi estas? Por kiu ni preĝos Dion?</p>
-
-<p>&mdash;Preĝu ne por mi, preĝu por Maluto Skuratov. Diru, mi petas, ĉu
-estas proksime de ĉi tie la vojo al Rjazanjo?</p>
-
-<p>&mdash;Jen ĝi estas, la vojo al Rjazanjo, karulo nia, falko nia kara. Nia
-dometo staras ĉe la vojkruciĝo: rekte estas vojo al Muromo,
-maldekstre&mdash;al Vladimiro kaj dekstre&mdash;al Rjazanjo. Sed ne risku vojaĝi
-nun, karulo, la tempo estas malbonega: multe oni rabas ĉi tie. Hieraŭ
-oni prirabis grandan veturilaron, ŝarĝitan per vino. Kaj krom tio, mi
-aŭdis, ree ekaperis tataroj. Dormu ĉe ni la nokton, karulo, patro nia,
-falketo kara nia. Dio gardu vin, ĉu oni scias, kie okazos malfeliĉo?</p>
-
-<p>Sed Maksimo ne volis resti en la domo, kie antaŭ nelonge estis
-malbenata lia patro. Li esperis trovi alian lokon por pasigi la nokton.</p>
-
-<p>&mdash;Karulo!&mdash;kriis al li la gevilaĝanoj, kiam li jam ree trotis laŭlonge
-de la vojo: revenu, karulo, kredu al ni, estas danĝere! Vi povas perei
-nokte sur tiu vojo!</p>
-
-<p>Sed Maksimo ne obeis, li trotis kaj trotis. Post duono da horo subite
-Bujano sin ĵetis al malluma arbetaro kaj komencis boji tiel furioze,
-tiel persiste, kvazaŭ ĝi flaris kaŝitan malamikon. Vane penis Maksimo
-per fajfo ĝin revoki. Bujano bojis al la arbetaro, revenis al Maksimo
-kun starigita harego kaj ree sin ĵetis al la arbetaro.</p>
-
-<p>Tio tedis Maksimon. Li eligis la sabron kaj ekrajdis<!-- pagho 170 --> al la arbetaro.
-Kelkaj viroj kun levitaj bastonegoj elsaltis renkonte al li, kaj iu per
-raŭka voĉo ordonis:</p>
-
-<p>&mdash;For de la ĉevalo!</p>
-
-<p>&mdash;Jen, ricevu!&mdash;respondis Maksimo, ekfrapante la plej proksime
-starantan viron.</p>
-
-<p>La rabisto ekŝanceliĝis.</p>
-
-<p>Maksimo estis fraponta la duan fojon, sed lia sabro kunpuŝiĝis kun
-levita bastonego de alia rabisto kaj disrompiĝis.</p>
-
-<p>&mdash;He, he, rigardu lian ilaron! Li estas opriĉniko. Prenu lin
-vivantan!&mdash;ekkriis la sama voĉo.</p>
-
-<p>&mdash;Jes, sendube, opriĉniko!&mdash;ekkrietis la alia,&mdash;jen estos amuziĝo
-por ni ĉiuj, kamaradoj!</p>
-
-<p>&mdash;Vi, Ĥlopko, ĉiam ŝatas amuziĝon.</p>
-
-<p>Kaj sammomente ĉiuj sin ĵetis al Maksimo kaj forprenis lin de sur
-la ĉevalo.</p>
-
-
-
-<div class="chapheader" id="chap24">
-<h2>ĈAPITRO XXIV.</h2>
-
-<p>Ribelo de la rabistoj.</p>
-</div>
-
-<p>Unu verston kaj duonon de la loko, kie estis atakita Maksimo, aroj da
-armitaj viroj sidis ĉirkaŭ malfermitaj bareloj da vino. Pokaloj kaj
-bastaj ĉerpiloj estis transdonataj de unu al alia. Lignofajroj lumigis
-maldelikatajn vizaĝojn, longe ne kombitajn barbojn kaj ĉiuspecajn
-vestojn. Tie estis niaj konatuloj: Anĉjo, Vasĉjo, la flavruĝa
-kantisto; forestis nur la maljuna Vulturo. Pli ol unu fojon la rabistoj
-rememoris lin dum festeno!</p>
-
-<p>&mdash;Ha!&mdash;parolis iu: kio estas nun al nia kara Vulturo?</p>
-
-<p>&mdash;Kio estas? Konata afero,&mdash;respondis alia: oni turmentegas lin per tiu
-aŭ alia maniero...</p>
-
-<p>&mdash;Mi estas certa, li ne perfidos, ne, ne perfidos: nenion oni ekscios de
-li.</p>
-
-<p>&mdash;Certe ne, ne tia homo! Li ne perfidos, se eĉ oni lin dispecigos!</p>
-
-<p>&mdash;Kompatinda nia grizbarbulo! Mi ne komprenas la hetmanon: kiel li mem
-povis forkuri, lasinte al ili la maljunulon?</p>
-
-<p>&mdash;Jes, ĉu Ringo estas hetmano? Ĉu hetmano tiel faras, kiel li: pereigi
-la kamaradon por savi ian princon?</p>
-
-<p>&mdash;Onidire, la princo estas lia amiko. Jen ili ree sidas kune en la
-tendo! Silentu pri la princo; se la hetmano aŭdos, gardu vin Dio!</p><!-- pagho 171 -->
-
-<p>&mdash;Ĉu mi timas, he? Li aŭdu! Mi diros al li rekte en la okulojn, ke li
-ne estas vera hetmano. Vulturo&mdash;jen kiu estus vera hetmano! La maljunulo
-malhelpis Ringon kvazaŭ katarakto en okulo, tial li intence lin
-pereigis!</p>
-
-<p>&mdash;Verŝajne, bravuloj, li efektive intence perfidis Vulturon!</p>
-
-<p>Malklara murmureto trakuris la rabistaron.</p>
-
-<p>&mdash;Intence, sendube, intence!&mdash;parolis multaj el la aro.</p>
-
-<p>&mdash;Kiu estas tiu princo?&mdash;demandis iu.&mdash;Por kio li kuntrenas lin? Ĉu la
-hetmano esperas ricevi reaĉetpagon por li?</p>
-
-<p>&mdash;Ne, kian reaĉetpagon!&mdash;respondis la flavruĝa kantisto.&mdash;La princon
-ofendis nia caro, volis lin ekzekuti, do la princo forkuris de la caro
-al ni; li diris: mi mem alkondukos vin, karuloj, en la antaŭurbon, mi
-bone scias, kie kuŝas la cara trezoro. Ĉiujn opriĉnikojn ni
-mortigos,&mdash;tiel li diris, la princo!&mdash;kaj la trezoron ni forportos kaj
-interdividos.</p>
-
-<p>&mdash;Jen kio! Do kial li ne kondukas nin? Jam tri tagojn ni restas ĉi tie
-senutile!</p>
-
-<p>&mdash;Kial? Tute simple, ĉar la hetmano estas vera virinaĉo!</p>
-
-<p>&mdash;Ne, ne, ne mensogu, Ringo ne estas virinaĉo.</p>
-
-<p>&mdash;Se ne virinaĉo, tiam io pli malbona...</p>
-
-<p>&mdash;Kredeble, li nin trompas.</p>
-
-<p>&mdash;Ŝajne,&mdash;aldonis ankoraŭ iu: li volas la caran trezoron proprigi al
-si mem, kaj ni restos sen ĉio...</p>
-
-<p>&mdash;Jes, jes, Ringo volas perfidi nin, same kiel li perfidis Vulturon!</p>
-
-<p>&mdash;Nu, ni ne estas trompeblaj senpune!</p>
-
-<p>&mdash;Kaj rigardu, li ja ne volas liberigi la maljunulon!</p>
-
-<p>&mdash;Lasu lin! Al la diablo! Ni mem liberigos Vulturon!</p>
-
-<p>&mdash;Sen lia helpo ni prenos la caran trezoron: la princo devas nin
-konduki!</p>
-
-<p>&mdash;Nun ni havas ĝustan tempon: la caro estas en pilgrimado, en la
-antaŭurbo ne restis eĉ duono da opriĉnikoj.</p>
-
-<p>&mdash;Ni forbruligos la antaŭurbon!</p>
-
-<p>&mdash;Ni mortigos ĉiujn opriĉnikojn!</p>
-
-<p>&mdash;For Ringon! La princo nin konduku!</p>
-
-<p>&mdash;La princo nin konduku, la princo!&mdash;aŭdiĝis de ĉiuflanke.</p>
-
-<p>Simile je tondro ruliĝis ĉi tiuj vortoj de grupo al grupo, atingis la
-plej malproksimajn fajrujojn, kaj ĉio leviĝis, ĉio ekbolis, kaj ĉiuj
-ĉirkaŭis la tendon, kie la princo Serèbrjanij kun Ringo vivege
-interparolis.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi volas aŭ ne,&mdash;parolis la hetmano: ĉu vi koleras<!-- pagho 172 --> aŭ ne,&mdash;mi
-vin ne lasos. Ne pro tio mi vin savis el malliberejo, ke vi metu vian
-kapon sur eŝafodon.</p>
-
-<p>&mdash;Nur mi mem povas decidi tion!&mdash;respondis la princo nekontente.&mdash;Por
-kio vi min savis el malliberejo, se mi nun ree estas en malliberejo?</p>
-
-<p>&mdash;Kara princo, la tempoj aliiĝas! La caro povas alipensi, la caro povas
-morti,&mdash;ĉio povas okazi,&mdash;tiam iru al ĉiuj kvar flankoj! Kion
-fari?&mdash;li aldonis, vidante, ke la princo ĉiam pli kaj pli
-koleras:&mdash;kredeble la sorto al vi destinis vivi ankoraŭ iom da tempo en
-nia mondo. Vi estas homo tre obstina, sed mi ankaŭ ne cedos ĉi-tiun
-fojon, jes, kara princo!</p>
-
-<p>En la sama momento la voĉoj de la rabistoj ekaŭdiĝis apud ilia tendo.</p>
-
-<p>&mdash;En la antaŭurbon, en la antaŭurbon! kriegis ebriaj rabistoj.</p>
-
-<p>&mdash;Ni sendos ruĝan anseron<a href="#Footnote83" class="fnanchor">[83]</a> al la antaŭurbo!</p>
-
-<p>&mdash;Ni sendos la tutan aron da anseroj!</p>
-
-<p>&mdash;Ni iru liberigi Vulturon!</p>
-
-<p>&mdash;Ni liberigu la avon!</p>
-
-<p>&mdash;Ni prenu barelojn da vino el subteraĵo!</p>
-
-<p>&mdash;Ni prenu la oron!</p>
-
-<p>&mdash;Ĉiujn opriĉnikojn ni mortigu!</p>
-
-<p>&mdash;Ĉiujn loĝantojn de l&rsquo; antaŭurbo!</p>
-
-<p>&mdash;Kie estas la princo? Li nin konduku!</p>
-
-<p>&mdash;Li konduku, li konduku!..</p>
-
-<p>&mdash;Se li ne volas, pendigu lin sur tremolon!</p>
-
-<p>&mdash;Sur tremolon, sur tremolon...</p>
-
-<p>&mdash;Kaj ankaŭ Ringon! Ringon sur tremolon!</p>
-
-<p>Ringo salte leviĝis.</p>
-
-<p>&mdash;Jen kion ili entreprenas!&mdash;li ekkriis:&mdash;mi de longe aŭdas tumulton,
-sed mi ne sciis la kaŭzon. Eĉ diablo nun ilin ne haltigos. Nu, kara
-princo, nenio estas farebla, vi venkis: mi plu ne detenos vin, liberulo
-iras, kien li deziras! Eliru al ili, diru, ke vi konsentas konduki ilin
-en la antaŭurbon!</p>
-
-<p>La princo ekflamis.</p>
-
-<p>&mdash;Mi... ilin konduki en la antaŭurbon?&mdash;li diris.&mdash;Prefere mi estos
-dispecigita de ili.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, princo, ŝajnigu vian konsenton. Vi vidas, ili estas ebriaj,
-morgaŭ oni povos paroli kun ili!</p>
-
-<p>&mdash;Princo!&mdash;kriegis la aro: oni vin vokas, eliru!</p>
-
-<p>&mdash;Eliru do, princo!&mdash;insistis Ringo: estos pli malbone, se ili venos en
-la tendon!</p><!-- pagho 173 -->
-
-<p>&mdash;Bone!&mdash;diris la princo, elirante el la tendo: ni rigardu, kiel ili min
-devigos konduki ilin en la antaŭurbon.</p>
-
-<p>&mdash;Ha, ha!&mdash;kriegis la rabistoj: li venas, venas!</p>
-
-<p>&mdash;Konduku nin en la antaŭurbon!</p>
-
-<p>&mdash;Estu nia hetmano, alie ni pendigos vin!</p>
-
-<p>&mdash;Jes, jes,&mdash;estu hetmano!</p>
-
-<p>&mdash;Ni salutas vin!&mdash;vokis aliaj; estu hetmano, alie vi estos pendigita!</p>
-
-<p>&mdash;Pendigita, je Dio, pendigita!</p>
-
-<p>Ringo, kiu konis la flameman karakteron de l&rsquo; princo, ankaŭ eliris.</p>
-
-<p>&mdash;Kion vi faras, kamaradoj?&mdash;li sin turnis al la aro: ŝajne, vi perdis
-la saĝon? La princo alkondukos vin, kien vi volas, morgaŭ frumatene
-alkondukos, kaj nun donu al lia moŝto ripozon, kaj vi ankaŭ kuŝiĝu,
-sufiĉe jam vi amuziĝis!</p>
-
-<p>&mdash;Kial vi nin admonas?&mdash;kriis iuj: ĉu vi estas nia hetmano?</p>
-
-<p>&mdash;Vi aŭdas, kamaradoj? Li ne volas cedi la hetmanan rangon!</p>
-
-<p>&mdash;Sur tremolon!</p>
-
-<p>&mdash;Sur tremolon! Tuj sur tremolon!</p>
-
-<p>Ringo vidis sin ĉirkaŭita de malamikoj.</p>
-
-<p>&mdash;He, vi, malsaĝuloj, malsaĝuloj!&mdash;li ekkriis.&mdash;Ĉu mi ŝatas vian
-hetmanan rangon? Elektu, kiun vi deziras, kaj mi mem rifuzas, jes,
-rifuzas. Kaj mi kraĉas sur vin, fi, fi...</p>
-
-<p>&mdash;Bone!&mdash;kriis iu.</p>
-
-<p>&mdash;Bonege li parolas!&mdash;aldonis alia.</p>
-
-<p>&mdash;Jes, mi kraĉas sur vin!&mdash;daŭrigis Ringo.&mdash;Ĉu mi ne trovos tiajn,
-kiel vi? Kia honoro&mdash;esti via hetmano! Se mi deziros, mi iros al Volgo,
-kaj tie mi havos multe da pli bonaj kamaradoj!</p>
-
-<p>&mdash;Ne, karulo, lasu ĉi tiujn parolojn! Ni permesos al vi nenien iri,
-ĉar vi vendos nin same, kiel vi vendis Vulturon!</p>
-
-<p>&mdash;Ni ne permesos, restu kun ni, obeu al la nova hetmano.</p>
-
-<p>Sovaĝaj krioj surdigis la voĉon de Ringo.</p>
-
-<p>Rabisto altkreska aliris la princon Serèbrjanij kun pokalo en la mano.</p>
-
-<p>&mdash;Patro!&mdash;li diris, frapante lin per sia grandega mano je la
-ŝultro:&mdash;vi nun vendis vian kapon, vi fariĝis nia parenco, do ni
-trinku kune, kaj ni kisu unu la alian!</p>
-
-<p>Dio scias, kion farus la princo! Eble, li faligus la pokalon kaj la
-ebriigita aro lin dispecigus... Sed, feliĉe, nova kriado atentigis
-ĉiujn.</p><!-- pagho 174 -->
-
-<p>&mdash;Rigardu, rigardu!&mdash;eksonis en la aro: oni kaptis opriĉnikon!
-Opriĉnikon! Rigardu, rigardu!</p>
-
-<p>El la arbaro venis kelkaj viroj en disŝiritaj vestoj kun bastonegoj
-surŝultre. Ili kondukis la kunligitan Maksimon. La rabisto, kiun li
-estis vundinta per sabrobato, rajdis lian ĉevalon. Antaŭe iris
-Ĥlopko, fajfante kaj dancante. La vundita Rujano sin trenis malantaŭe.</p>
-
-<p>Ĥlopko kantis, kunfrapadis la manojn, falis surdorsen kaj ruliĝis
-kvazaŭ ringego.</p>
-
-<p>Lin ekvidinte, la flavruĝa kantisto ne povis sin deteni, ekkaptis
-balalajkon<a href="#Footnote37" class="fnanchor">[37]</a> kaj ankaŭ ekdancis antaŭ Maksimo.</p>
-
-<p>&mdash;Jen, diabloj,&mdash;diris Ringo al Serèbrjanij.&mdash;Vi tuj vidos, ili ne
-simple mortigos la opriĉnikon, ili lin turmentegos ĝis la morto. Mi
-konas ilin ambaŭ: se ili sin enmiksis en la aferon, atendu nenion bonan
-por la junulo!</p>
-
-<p>Efektive, la kapto de l&rsquo; opriĉniko estis vera festo por la tuta bando.
-Ili volis venĝi al la kaptito ĉion, kion ili elsuferis de liaj
-kamaradoj.</p>
-
-<p>Kelkaj viroj kun bestaj vizaĝoj tuj komencis prepari ĉion por lia
-ekzekuto.</p>
-
-<p>Kvar stangojn oni enbatis en la teron, al ili oni fiksis horizontalajn
-bastonojn, kaj oni komencis brulruĝigi najlojn.</p>
-
-<p>Maksimo tute trankvile observis ĉi tion. Li ne timis turmentegon kaj
-morton; nur tio malĝojigis lin, ke li devis morti sen glavo, kun
-ŝnurligitaj brakoj, ke li ne aŭdos antaŭ la morto militkriojn, nek
-blekojn de ĉevaloj, nenion, krom vulgaraj kantoj kaj ebria ridego de
-siaj turmentantoj...</p>
-
-<p>&mdash;La koro trompis min!&mdash;li pensis: mi ne atendis por mi tian morton.
-Estu la volo Dia!</p>
-
-<p>Subite li ekvidis la princon Serèbrjanij, rekonis lin kaj volis iri al
-li. Sed la flavruĝa kantisto ekkaptis lin je kolumo.</p>
-
-<p>&mdash;La lito estas preta!&mdash;li diris: demetu la kaftanon kaj enlitiĝu!</p>
-
-<p>&mdash;Malligu miajn brakojn!&mdash;petis Maksimo: mi ne povas fari signon de
-kruco.</p>
-
-<p>Ĥlopko distranĉis la ŝnuron sur liaj brakoj.</p>
-
-<p>&mdash;Preĝu, sed ne tro longe!&mdash;li ordonis, kaj kiam Maksimo finis la
-preĝon, Ĥlopko kaj la flavruĝulo deŝiris de li la vestojn kaj
-komencis jam alligi liajn brakojn kaj krurojn al la stangoj.</p>
-
-<p>Tiam la princo Serèbrjanij elpaŝis antaŭen.</p><!-- pagho 175 -->
-
-<p>&mdash;Kamaradoj!&mdash;li ekkriis per la voĉo, uzata dum militservo: aŭskultu!</p>
-
-<p>Kaj liaj laŭtaj vortoj eksonoris en la aro kaj malgraŭ la bruego estis
-aŭdataj de plej malproksime starantaj rabistoj.</p>
-
-<p>&mdash;Aŭskultu!&mdash;daŭrigis la princo.&mdash;Ĉu vi deziras ĉiuj, ke mi estu via
-estro? Eble, kelkaj el vi tion ne deziras?</p>
-
-<p>&mdash;He, he,&mdash;aŭdiĝis ies voĉo: kredeble, vi jam volas rifuzi?</p>
-
-<p>&mdash;Princo, ne ŝercu kun ni!</p>
-
-<p>&mdash;Foje elektita, estu hetmano!</p>
-
-<p>&mdash;Akceptu la honoron dume oni vin ne pendigis.</p>
-
-<p>&mdash;Donu al mi hetmanan ĉekanon!&mdash;diris Serèbrjanij.</p>
-
-<p>&mdash;Bone!&mdash;ekkriis la rabistoj: jen kio estas bona!</p>
-
-<p>Oni donis al la princo la ĉekanon de Ringo.</p>
-
-<p>La princo venis rekte al la flavruĝa kantisto.</p>
-
-<p>&mdash;Malligu la opriĉnikon!&mdash;ordonis li per severega voĉo.</p>
-
-<p>La flavruĝulo ekrigardis lin grandmire.</p>
-
-<p>&mdash;Malligu tuj!&mdash;ripetis Serèbrjanij per la sama voĉo.</p>
-
-<p>&mdash;Jen, kion vi volas!&mdash;respondis la ruĝulo: eble, vi estas lia kunulo?
-Nu, nu, ekpalpu, ĉu via propra kapo bone sidas sur la ŝultroj?</p>
-
-<p>&mdash;Kanajlo!&mdash;ekkriis la princo: ne kuraĝu disputi, kiam la hetmano
-ordonas!</p>
-
-<p>Kaj, svinginte sian ĉekanon, li dishakis lian kranion.</p>
-
-<p>La flavruĝulo falis teren senviva.</p>
-
-<p>Ĉi tiu ago konfuzis la rabistojn. La princo uzis tiun tempon.</p>
-
-<p>&mdash;Malligu, vi!&mdash;sin turnis li al Ĥlopko, levante la ĉekanon super lia
-kapo.</p>
-
-<p>Ĥlopko ekrigardis lian vizaĝon kaj rapide malligis la opriĉnikon.</p>
-
-<p>&mdash;Kamaradoj!&mdash;daŭrigis la princo: jena junulo ne apartenas al tiuj,
-kiuj vin ofendas; mi konas lin; li estas malamiko de opriĉnikoj, same
-kiel mi kaj vi. Gardu vin Dio, se vi per unu fingro tuŝos lin! Kaj nun
-ne perdu la tempon, prenu batalilojn, viciĝu laŭ centoj, mi alkondukos
-vin!</p>
-
-<p>La firma voĉo de l&rsquo; princo, lia hetmana sintenado kaj la neatendita
-decidemo forte impresis la rabistojn.</p>
-
-<p>&mdash;He, he!&mdash;interparolis ili: li ne ŝercas!</p>
-
-<p>&mdash;Vera hetmano!</p>
-
-<p>&mdash;Kun li oni devas esti singarda! Kun li oni multe ne parolos! Jen kiel
-rapide li finis kun nia kantisto!</p><!-- pagho 176 -->
-
-<p>Tiel interparoladis la rabistoj, kaj neniu plu kuraĝis frapi la
-hetmanon je ŝultro aŭ kisi lin.</p>
-
-<p>&mdash;Bone, bonege, via princa moŝto!&mdash;ekmurmuretis Ringo, kun granda
-respekto lin rigardante:&mdash;jen kiel bone vi ilin kvietigis! Nur ne lasu
-al ili la tempon por pripensi, iru kun ili al la antaŭurbo, kaj tie vi
-jam vidos, kion fari!</p>
-
-<p>Malfacila estis la situacio de Serèbrjanij. Fariĝinte hetmano, li
-savis Maksimon kaj gajnis la tempon; sed ĉio tuj estus perdita, se li
-rifuzus konduki la sovaĝan bandon. La princo sin turnis al Dio kaj tute
-sin donis al Lia volo.</p>
-
-<p>La rabistoj, sin preparante al forveturo, konstatis, ke forestas iu
-Teodoro Poddubnij, kiu matene estis foririnta kun taĉmento kaj ĝis nun
-ne revenis.</p>
-
-<p>&mdash;Jen Teodoro!&mdash;diris iu: jen li iras kun la kamaradoj!</p>
-
-<p>Poddubnij estis maldika viro kun difektita okulo kaj kun multe da
-cikatroj sur la vizaĝo.</p>
-
-<p>Lia kaftano estis disŝirita. Li iris kun peno, trenante la piedojn,
-kiel homo treege laca.</p>
-
-<p>&mdash;Nu?&mdash;demandis lin iu rabisto.</p>
-
-<p>&mdash;Ree vi estas venkitaj?&mdash;demandis alia.</p>
-
-<p>&mdash;Estas iu alia venkita!&mdash;respondis Poddubnij, sidiĝante apud la fajro:
-sed ne ni! Jes, kamaradoj, multe da pekoj mi havis en la koro, sed
-hodiaŭ la duonon mi forigis!</p>
-
-<p>&mdash;Kiamaniere?</p>
-
-<p>Poddubnij sin turnis al siaj taĉmentanoj.</p>
-
-<p>&mdash;Kie estas la kaptito?</p>
-
-<p>Oni alkondukis ŝnurligitan viron en striita kaftano kaj en alta ĉapo
-kun levitaj randoj. La kunpremita nazo, la elstarantaj vangostoj kaj la
-mallarĝaj okuloj atestis pri lia nerusa origino.</p>
-
-<p>Unu el la kamaradoj de Poddubnij alportis ponardegon, sagujon kaj
-saadakon, apartenantajn al la kaptito.</p>
-
-<p>&mdash;Tataro?&mdash;ekkriis la rabistoj.</p>
-
-<p>&mdash;Jes, kamaradoj! Kaj kia tataro! Apenaŭ ni sukcesis lin superforti,
-tia fortegulo! Se Dmiĉjo ne helpus, li nepre forkurus de ni!</p>
-
-<p>&mdash;Rakontu, rakontu!&mdash;petis la rabistoj.</p>
-
-<p>&mdash;Aŭskultu, kamaradoj! Matene ni estis sur Rjazana vojo, ni renkontis
-komerciston, haltigis lin, traserĉis lin, kaj li diris al ni: "nenion
-vi trovos en miaj poŝoj! Mi iras el Rjazanjo, tie svarmas tataroj sur
-ĉiuj vojoj, ili min prirabis ĝisfunde,&mdash;Moskvon mi venos tute sen
-mono!"</p>
-
-<p>&mdash;Jen, kanajloj!&mdash;ekkriis unu el la aro.</p><!-- pagho 177 -->
-
-<p>&mdash;Kion vi faris al la komercisto?&mdash;demandis la alia.</p>
-
-<p>&mdash;Ni donis al li monon, por ke li povu daŭrigi la vojon, kaj lasis
-lin,&mdash;respondis Poddubnij.&mdash;Poste ni renkontis ankaŭ vilaĝanon, kiu
-rakontis, ke hieraŭ tataroj atakis vilaĝon kaj forbruligis ĝin.
-Baldaŭ ni ree ekvidis virojn kun virinoj kaj infanoj, ĉiuj ploregis
-kaj ĝemkriis: "nian vilaĝon forbruligis tataroj, la preĝejon oni
-prirabis, la sanktajn pentraĵojn ili dispecigis, el pastra vestaro ili
-faris ĉevalkovrilojn"...</p>
-
-<p>&mdash;Ha, malbenitaj hundoj!&mdash;ekkriis la rabistoj: kiel ilin portas la tero,
-la malbenitojn!</p>
-
-<p>&mdash;La pastron,&mdash;daŭrigis Poddubnij,&mdash;ili alligis al ĉevala vosto...</p>
-
-<p>&mdash;La pastron? Kiel fulmotondro ilin ne frapas, kanajlojn!</p>
-
-<p>&mdash;Dio scias!</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu mankas fortoj al rusoj por neniigi tatarojn malbenitajn?</p>
-
-<p>&mdash;Jes, jes, mankas fortoj! Ĉiuj regimentoj estas forpermesitaj, kion
-povas fari vilaĝanoj, virinoj kaj maljunuloj? Kaj la malpiuloj profitas
-la foreston de la militistoj, ili scias, ke ilin neniu atakos...</p>
-
-<p>&mdash;Ho, se mi nur povus montri al ili!...</p>
-
-<p>&mdash;Kaj mi ankaŭ!</p>
-
-<p>&mdash;Kie vi trovis la kaptiton?</p>
-
-<p>&mdash;Jen kiamaniere! Mi ekaŭdis ĉevalan piedfrapadon survoje. Mi diras al
-la kamaradoj: "ni kaŝu nin en la arbetaro, ni rigardu, kiu
-preterrajdos". Ni nin kaŝis kaj ekvidis: rajdas ĉirkaŭ tridek viroj,
-ĉiuj kun la samaj ĉapoj, kun ponardegoj, kun pafarkoj kaj sagujoj.
-"Kamaradoj!" mi murmuretis: "tio estas ili, la tataroj! Domaĝe, ke ni
-estas malmultenombraj, alie ni povus ataki ilin!" Subite unu rajdanto
-perdis sian sakon. Li haltis, deĉevaliĝis por preni la sakon, dume
-liaj kunuloj jam estis malproksime. "Kamaradoj!" mi proponis: "se ni lin
-atakus! Nu, karuloj, ĉiuj kune sekvu min!" Kaj ni nin ĵetis sur la
-tataron. Sed vane! Li nur levis la ŝultrojn, kaj faligis nin ĉiujn. Ni
-ree atakis lin, li ree faligis nin kaj ekkaptis la ponardegon. Tiam
-Dmiĉjo ekiris antaŭen: "deflankiĝu, kamaradoj!" li ekkriis:&mdash;"ne
-malhelpu min!" Ni liberigis por li la lokon, li forprenis de la tataro
-lian ponardegon, ekkaptis lin je la kolumo kaj ĵetis lin teren. Tiam mi
-metis la ganton inter liaj dentoj kaj kunligis lin, kvazaŭ ŝafon.</p>
-
-<p>&mdash;Bravulo nia Dmiĉjo!&mdash;diris la rabistoj.</p>
-
-<p>&mdash;Jes, li certe povus bovon faligi je la kornoj!&mdash;rimarkis Poddubnij.</p><!-- pagho 178 -->
-
-<p>&mdash;He, Dmiĉjo?&mdash;demandis lin iu: ĉu vi faligus bovon?</p>
-
-<p>&mdash;Kial ne?&mdash;respondis Dmiĉjo kaj iris flanken, ne volante daŭrigi la
-interparoladon.</p>
-
-<p>&mdash;Kio estas en la sako de l&rsquo; tataro?&mdash;demandis Ĥlopko.</p>
-
-<p>&mdash;Jen, rigardu, kamaradoj!</p>
-
-<p>Poddubnij malligis la sakon kaj montris pecon da pastra vesto,
-multekostan ujon por Sankta Sakramento, oran krucon kaj aliajn
-apartenaĵojn de diservo.</p>
-
-<p>&mdash;Hundo!&mdash;ekkriis ĉiuj kune: li prirabis preĝejon!</p>
-
-<p>Serèbrjanij utiligis la indignon de l&rsquo; rabistoj.</p>
-
-<p>&mdash;Kamaradoj!&mdash;li ekkriis: vi vidas, kiamaniere la malpiaj tataroj
-insultas nian ortodoksan religion! Vi vidas, ili deziras pereigi la
-sanktan Ruslandon! Kamaradoj, ĉu ni ankaŭ fariĝis malpiuloj? Ĉu ni
-permesos insulti la sanktajn pentraĵojn? Ĉu ni permesos al tataroj
-bruligi rusajn vilaĝojn kaj mortigi niajn kunfratojn?</p>
-
-<p>Surda murmuro aŭdiĝis en la vicoj.</p>
-
-<p>&mdash;Kamaradoj!&mdash;daŭrigis Serèbrjanij: kiu el ni estas senpeka? Nun ni
-repurigos niajn animojn, ni meritos pardonon de Dio, ni ĉiuj iru ataki
-la malamikojn de Ruslando kaj de la sankta religio!</p>
-
-<p>La parolado de l&rsquo; princo forte impresis la rabistaron; pli ol unu
-malmoliĝinta koro ektremis, en ĉiuj harkovritaj brustoj naskiĝis amo
-al la patrolando. La maljunuloj balancis la kapojn, la junuloj rigardis
-unu la alian. Laŭtaj ekkrioj aŭdiĝis en la komuna tumulto.</p>
-
-<p>&mdash;Jes!&mdash;diris unu: ĉu eble estas permesi al tataroj insulti niajn
-preĝejojn?</p>
-
-<p>&mdash;Ne, ne eble, ne eble!&mdash;ripetis la alia.</p>
-
-<p>&mdash;Du mortojn ni ne havos, de unu ni nin ne savos!&mdash;aldonis la tria:
-plibone estas morti dum milito, ol sur pendigilo!</p>
-
-<p>&mdash;Vere!&mdash;jesis la maljuna rabisto: bonega estas morto dummilita!</p>
-
-<p>&mdash;Nu, estu, kio estos!&mdash;ekkriis unu juna bravulo: mi ne scias, kion
-faros la aliaj, sed mi atakos la tatarojn!</p>
-
-<p>&mdash;Mi ankaŭ! mi ankaŭ! kaj mi, mi ankaŭ!&mdash;ekkriis multaj.</p>
-
-<p>&mdash;Oni rakontas pri vi, kamaradoj,&mdash;daŭrigis Serèbrjanij,&mdash;ke vi
-forgesis Dion, ke vi perdis konsciencon kaj animon. Nun estas por vi
-bela okazo montri al la homoj, ke oni mensogas pri vi, ke vi havas
-konsciencon, animon! Montru, ke nun, kiam venis la tempo defendi la
-sanktan religion kaj<!-- pagho 179 --> nian karan patrolandon, vi ĝin defendos ne malpli
-bone, ol la caraj militistoj, la caraj opriĉnikoj!</p>
-
-<p>&mdash;Ni defendos, ni defendos!&mdash;ekkriis ĉiuj unuanime.</p>
-
-<p>&mdash;Ni ne permesos al malpiuloj moki la sanktan Ruslandon.</p>
-
-<p>&mdash;Ni atakos la tatarojn!</p>
-
-<p>&mdash;Konduku nin, hetmano, kaj ni atakos la malpiulojn!</p>
-
-<p>&mdash;Konduku nin, konduku! Ni defendos la sanktan religion!</p>
-
-<p>&mdash;Kamaradoj!&mdash;diris la princo: se ni venkos la tatarojn, se nia caro
-vidos, ke ni ne estas malpli bonaj, ol liaj opriĉnikoj, li pardonos al
-ni niajn krimojn, li diros: mi ne bezonas plu miajn opriĉnikojn, krom
-ili ne mankas al mi bonegaj servistoj!</p>
-
-<p>&mdash;Li diru!&mdash;ekkriis multaj voĉoj: ni estas pretaj servi al li per niaj
-kapoj!</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu mi laŭvole fariĝis rabisto?&mdash;diris unu.</p>
-
-<p>&mdash;Kaj mi ankaŭ ne!&mdash;aldonis iu alia.</p>
-
-<p>&mdash;Ni mortu, se estos bezone, por kara Ruslando!&mdash;ekkriis la princo.</p>
-
-<p>&mdash;Ni mortu!&mdash;ripetis la rabistaro.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, kamaradoj!&mdash;daŭrigis Serèbrjanij: se ni deziras ataki la
-malamikojn de Ruslando, oni devas trinki la sanon de nia rusa caro!</p>
-
-<p>&mdash;Ni trinku!</p>
-
-<p>&mdash;Prenu ĉiuj viajn pokalojn, kaj al mi donu la mian!</p>
-
-<p>Oni alportis al la princo pokalon, plenan je vino. Ĉiuj rabistoj ankaŭ
-plenigis la siajn.</p>
-
-<p>&mdash;Estu sana nia granda caro, Ivano Vasìljeviĉ de la tuta
-Ruslando!&mdash;tostis Serèbrjanij.</p>
-
-<p>&mdash;Estu sana la caro!&mdash;ripetadis la rabistoj.</p>
-
-<p>&mdash;Estu feliĉa nia Ruslando!&mdash;daŭrigis Serèbrjanij.</p>
-
-<p>&mdash;Estu feliĉa, estu feliĉa!&mdash;ripetadis la rabistoj.</p>
-
-<p>&mdash;Pereu ĉiuj malamikoj de sankta Ruslando kaj de nia kara ortodoksa
-religio!&mdash;daŭrigis la princo.</p>
-
-<p>&mdash;Pereu la tataroj! Pereu ĉiuj malamikoj de rusa religio!&mdash;kriadis la
-rabistoj.</p>
-
-<p>&mdash;Konduku nin, ke ni ataku la tatarojn! Kie ili estas, la malpiuloj,
-kiuj forbruligas niajn preĝejojn?</p>
-
-<p>&mdash;Konduku, konduku nin!&mdash;aŭdiĝis ĉie la sama voko.</p>
-
-<p>&mdash;En fajron la tataron!&mdash;ekkriis iu.</p>
-
-<p>&mdash;En fajron! En flamon la kaptiton!&mdash;subtenis la aliaj.</p>
-
-<p>&mdash;Atendu, kamaradoj!&mdash;diris Serèbrjanij: antaŭe ni eldemandu lin!
-Respondu,&mdash;diris la princo, sin turnante al la kaptito: ĉu estas multe
-da viaj? Kie vi havas la tendaron?</p><!-- pagho 180 -->
-
-<p>La tataro faris signon, ke li ne komprenas.</p>
-
-<p>&mdash;Atendu, princo,&mdash;diris Poddubnij: ni tuj malligos lian langon! He,
-Ĥlopko, donu fajron! Bonege! Ĉu vi nun scias paroli?</p>
-
-<p>&mdash;Jes, jes, moŝto!&mdash;ekkriis la brulvundita tataro.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu estas multe da viaj?</p>
-
-<p>&mdash;Multege, multege, moŝto!</p>
-
-<p>&mdash;Kiom!</p>
-
-<p>&mdash;Dek mil, moŝto: hodiaŭ dek mil, morgaŭ cent mil.</p>
-
-<p>&mdash;Do vi estis nur antaŭgvardio? Kiu vin kondukas?</p>
-
-<p>&mdash;La ĥano!</p>
-
-<p>&mdash;La ĥano mem?</p>
-
-<p>&mdash;Ne la ĥano mem. La ĥano morgaŭ venos; hodiaŭ princo Ŝiĥmàt
-Ŝirinskij.</p>
-
-<p>&mdash;Kie estas lia tendaro?</p>
-
-<p>La tataro ree montris geste, ke li ne komprenas.</p>
-
-<p>&mdash;He, Ĥlopko, fajron!&mdash;ordonis Poddubnij.</p>
-
-<p>&mdash;Proksime la tendaro, moŝto, proksime!&mdash;tuj respondis la tataro: ne
-pli multe ol dek verstojn de ĉi tie.</p>
-
-<p>&mdash;Montru la vojon!&mdash;ordonis la princo.</p>
-
-<p>&mdash;Ne eble, moŝto! Ne estas eble nun vidi la vojon. Morgaŭ mi montros,
-moŝto!</p>
-
-<p>Poddubnij metis la brulantan torĉon al la kunligitaj manoj de l&rsquo;
-kaptito.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi trovos la vojon?</p>
-
-<p>&mdash;Mi trovos, moŝto, mi trovos.</p>
-
-<p>&mdash;Bone!&mdash;diris Serèbrjanij.&mdash;Nun manĝu, kamaradoj, donu ankaŭ al la
-tataro manĝi, kaj ni tuj ekvojiru! Ni montru al la malamikoj, kion
-valoras la rusa forto!</p>
-
-
-
-<div class="chapheader" id="chap25">
-<h2>ĈAPITRO XXV.</h2>
-
-<p>Preparado al batalo.</p>
-</div>
-
-<p>En la bando komenciĝis tia movado, kriado kaj kurado, ke Maksimo eĉ ne
-havis la tempon danki la princon. Kiam fine la rabistaro laŭkolone
-ekmoviĝis el la arbaro, Maksimo, al kiu oni redonis lian ĉevalon kaj
-lian armilon, alrajdis al la princo.</p>
-
-<p>&mdash;Nikito Romànoviĉ!&mdash;li diris: hodiaŭ vi pagis al mi por la urso!</p>
-
-<p>&mdash;Nu, Maksimo Gregòrjeviĉ,&mdash;respondis la princo: por tio ni vivas en
-la mondo, ke ni helpu unu al alia!</p><!-- pagho 181 -->
-
-<p>&mdash;Princo,&mdash;aldonis Ringo, kiu rajdis apud Serèbrjanij: hodiaŭ mi vin
-admiris kaj mi pensis: domaĝe estas, ke vin ne vidas la brava viro,
-kiun mi lasis apud Volgo! Kvankam li ne estas nobelo, same kiel mi, vi
-nepre ekamus lin, princo, kaj li vin ekamus! Ne ofendiĝu, princo, vere,
-vi multe similas unu je alia laŭ karaktero. Kiam vi ekparolis pri
-sankta Ruslando, kiam ekbrilis viaj okuloj, mi tuj ekmemoris Jermakon
-Timofèeviĉ. Forte li amas patrolandon, kvankam li estas rabisto. Pli
-ol unu fojon li diris al mi, ke hontinde estas vivi senutile, ke lia
-plej granda deziro estas fari bonan servon por la patrolando. Ha! se
-hodiaŭ li povus kune kun ni ataki la tatarojn! Li sola valoras pli
-multe ol cent aliaj. Kiam li ekkrias: "sekvu min, kamaradoj!" tiam
-ŝajnas al ni, ke ni fariĝis pli altaj, pli fortaj, kaj nenio jam povas
-nin haltigi, kaj ĉio falas sub niaj batoj. Je Dio, Nikito Romànoviĉ,
-vi multe similas je li, tre multe, vi ne ofendiĝu!</p>
-
-<p>Ringo ekmeditis. La princo rajdis malrapide, atente rigardante antaŭen.
-Maksimo silentis. Surde sonoris la piedfrapado de l&rsquo; taĉmento; la
-stelplena ĉielo silente kuŝis super la dormanta tero. Longe marŝis la
-taĉmento laŭ la direkto, montrata de la tataro, kiun eskortis Ĥlopko
-kaj Poddubnij kun seningaj sabroj.</p>
-
-<p>Subite eksonis malproksime strangaj laŭtaktaj sonoj. Tio estis nek homa
-voĉo, nek korneto, nek harpo, sed io simila je bruo de kanoj sub la
-vento, se nur kanoj povus soni kiel vitro aŭ kordoj.</p>
-
-<p>&mdash;Kio ĝi estas?&mdash;demandis la princo, haltigante la ĉevalon.</p>
-
-<p>Ringo demetis la ĉapon kaj klinis la kapon preskaŭ ĝis la
-selkurbiĝo.</p>
-
-<p>&mdash;Atendu princo, mi aŭskultos!</p>
-
-<p>La sonoj fluis laŭtakte kaj malgaje, jen per sonoraj arĝentaj triloj,
-jen kvazaŭ bruo de arbaro, balancata de vento, kaj subite ĉio ree
-eksilentis.</p>
-
-<p>&mdash;Li finis!&mdash;ekridis Ringo.&mdash;Kiaj pulmoj! Dum duono da horo li blovis
-seninterrompe.</p>
-
-<p>&mdash;Kio ĝi estis?&mdash;demandis la princo.</p>
-
-<p>&mdash;<i>Ĉebuzgà!</i>&mdash;respondis Ringo.&mdash;Io simila je nia korneto!
-Verŝajne, baŝkiro!<a href="#Footnote84" class="fnanchor">[84]</a> Kun la ĥano venas ĉiuspecaj azianoj: el
-Kazanjo, Astrahanjo, Nogajaj malpiuloj! Jen, li ree ekludis!</p>
-
-<p>Malproksime aŭdiĝis kvazaŭ nova ventekblovo, ĝi formis<!-- pagho 182 --> longajn,
-malgajajn kaj belsonajn ruladojn kaj post iom da tempo ĉio finiĝis
-subite, kvazaŭ ĉevala ronkado.</p>
-
-<p>&mdash;Ha!&mdash;ekkriis Ringo: ĉi tiun fojon la rulado estis pli mallonga,
-laciĝis la malbenita hundfilo!</p>
-
-<p>Sed ree eksonis la kanto, pli kaj pli sonora, kvazaŭ multe da
-sonoriletoj sonis kune kaj seninterrompe.</p>
-
-<p>&mdash;Kia gorĝo!&mdash;diris Ringo: ĉu ne vere, de malproksime ŝajnas, ke oni
-ludas instrumenton, sed nun li faras ĉion per gorĝo. Jen kiel
-amuziĝas la malpiuloj!</p>
-
-<p>La malgajajn sonojn anstataŭis gaja kanto, sed ne rusa gajo ĝi estis,
-ne rusa malgajo. La kanto esprimis sovaĝan triumfon de nomada popolo,
-kun ĝiaj ĉevalaroj, kun bravaj ekskursoj kaj militiroj, kaj migradon
-tra novaj kaj ĉiam novaj landoj, kaj sopiron al nekonata
-prapatrolando...</p>
-
-<p>&mdash;Princo,&mdash;diris Ringo: la tendaro devas esti proksime. Malantaŭ la
-monteto, kredeble, ni ekvidos la fajrojn. Permesu, ke mi iru kaj esploru
-la aferon: por mi ĝi ne estas novaĵo, sufiĉe da tataroj mi vidis apud
-Volgo, kaj dume vi donos al la kamaradoj mallongan ripozon.</p>
-
-<p>&mdash;Iru, Dio vin helpu!&mdash;konsentis la princo. Ringo deĉevaliĝis kaj
-malaperis en la mallumo.</p>
-
-<p>La rabistoj ordigis la armaĵon kaj sidiĝis teren, tute pretaj al
-batalo. Profunda silento regis en la bando. Ĉiu komprenis la gravecon
-de l&rsquo; entrepreno kaj la necesecon de senescepta obeemo. La sonoj de
-ĉebuzgà ne ĉesis, la luno kaj la steloj lumigis la kampon, ĉio estis
-paca kaj majesta, nur de tempo al tempo apenaŭ rimarkebla blovetado de
-vento ondigis la arĝentkoloran herbon.</p>
-
-<p>Pasis preskaŭ unu horo; Ringo ne revenis. La princo jam komencis perdi
-paciencon, kiam subite, du paŝojn for de li, viro leviĝis el la stipo.
-La princo ekkaptis sian sabron.</p>
-
-<p>&mdash;Silento, princo, silento, jen mi venas!&mdash;mallaŭte diris Ringo
-ridetante.&mdash;Tiel same mi alrampis al la tatara tendaro, kaj mi ĉion
-bone esploris: nun mi ne malpli bone konas ĝin, ol mian propran tendon.
-Se vi permesos, princo, mi kunprenos dek bravulojn, timigos la ĉevalojn
-kaj ankaŭ la tatarojn; kaj vi samtempe, se vi volas, princo, povos
-ataki ilin de ambaŭ flankoj, farante kiel eble plej multe da bruo;
-tiam, mi estas certa, pli ol duonon da ili ni pereigos. Pardonu, ke mi
-donas konsilon, sed nokte ne ĉiu vidas egale bone, kaj kiam la suno
-leviĝos, mi plu nenion parolos: tiam vi estos ordonanta, princo, kaj ni
-estos obeantaj.</p><!-- pagho 183 -->
-
-<p>Serèbrjanij bone konis la sperton kaj praktikan saĝon de Ringo, kaj li
-permesis, ke li agu laŭ sia plano.</p>
-
-<p>&mdash;Karuloj!&mdash;sin turnis Ringo al la rabistoj: ni iomete malpaciĝis, sed
-al venĝema malpaculo estu elpikita la okulo<a href="#Footnote85" class="fnanchor">[85]</a>. Ĉu mi trovos inter vi
-dekon da viroj, dezirantaj sekvi min en la tataran tendaron?</p>
-
-<p>&mdash;Elektu, kiun vi volas,&mdash;respondis la rabistoj: ni ĉiuj estas pretaj!</p>
-
-<p>&mdash;Dankon, karuloj: se vi permesas al mi elekti, mi kunprenos jen
-kiujn!... Kaj li elvokis el la bando dek virojn...</p>
-
-<p>&mdash;Por kio vi iras, Dmiĉjo? Mi vin ne kunprenos, restu apud la princo,
-por nia ago vi ne taŭgas. Lasu, karuloj, viajn sabrojn, ili malhelpos
-al ni rampi, niaj tranĉiloj sufiĉas. Sed aŭskultu, kamaradoj, vi
-devas obei al mi, sen mia ordono nenion faru? Se vi volonte iras kun mi,
-vi devas fari nur tion, kion mi ordonos. Se iu malobeos, mi ne indulgos!</p>
-
-<p>&mdash;Bone, bone!&mdash;respondis la dek elektitaj: kion vi diros, tion ni faros.
-Se ni ekiris por sankta ago, ni certe ne malpaciĝos!</p>
-
-<p>&mdash;Jen vidu, princo, tiun monteton!&mdash;daŭrigis Ringo: de tie oni jam bone
-povas vidi iliajn fajrojn. Mi konsilas al vi atendi apud la monteto, kaj
-kiam mi timigos la ĉevalojn kaj vi aŭdos kriadon en la tendaro, tiam
-ataku la malpiulojn. Kien ili povos iri? Ĉevalojn ili plu ne havos, de
-unu flanko ni atakos ilin, de la alia flanko estas rivero kaj marĉo.</p>
-
-<p>La princo promesis plenumi la konsilon de Ringo.</p>
-
-<p>Tiam la ekshetmano kun siaj dek bravuloj foriris kaj baldaŭ malaperis
-en la herbo. Estis supozeble, ke ili sin kaŝas tie; sed rigardante pli
-atente, oni povus rimarki iom post ioman kaj kontraŭventan movetadon de
-la herbo.</p>
-
-<p>Post duono da horo Ringo kun sia deko jam estis apud la tatara tendaro.</p>
-
-<p>Ringo levis la kapon super la densa herbo.</p>
-
-<p>Kvindek paŝojn antaŭe brulis fajro, lumiganta dekkelkajn ronde
-kaŭrintajn baŝkirojn. Iuj surhavis multkolorajn ĥalatojn<a href="#Footnote86" class="fnanchor">[86]</a>,
-aliaj&mdash;ŝafpeltojn, kelkaj&mdash;disŝiritajn kaftanojn el kamela lano. La
-longaj ponardegoj staris apude, enŝovitaj en la teron, kaj iliaj longaj
-ombroj atingis preskaŭ ĝis Ringo. Kelkmiloj da ĉevaloj, gardataj de
-baŝkiroj, sin paŝtis en la apuda stepo.<!-- pagho 184 --> Aliaj fajroj, cent paŝojn de
-tie, lumigis sennombrajn feltajn tendojn.</p>
-
-<p>La baŝkiroj ne bone gardis siajn ĉevalojn. Ili estis venintaj de trans
-Volgo ĝis Rjazanjo, ne renkontinte eĉ unu kontraŭatakon; ili sciis,
-ke niaj regimentoj estis forpermesitaj kaj ke ili renkontos neniun
-malamikon; kontraŭ la lupoj ili havis ĉebuzgon kaj kantojn. Kaj kvar
-viroj, tenante en la fortikaj dentoj la pintojn de longaj tuboj kaj
-pleniginte ĝisekstreme siajn vastajn pulmojn per aero, blovis el siaj
-tutaj fortoj. Aliaj helpis al ili per gorĝo, kaj la fajro lumigis
-iliajn larĝostajn fizionomiojn, ruĝiĝintajn pro streĉiĝo.</p>
-
-<p>Dum kelkaj momentoj Ringo ĝuis la bildon, ne decidante, ĉu estos pli
-bone tuj sin ĵeti kun tranĉiloj en la manoj kontraŭ la baŝkiroj kaj,
-profitante ilian konfuziĝon, buĉi ĉiujn senescepte, aŭ fortimigi
-antaŭe la ĉevalaron kaj poste komenci la buĉadon.</p>
-
-<p>Ambaŭ planoj estis allogaj.&mdash;Jen kia granda ĉevalaro,&mdash;li pensis,
-apenaŭ spirante: se ni bone ĝin fortimigos, la ĉevaloj disrompos
-ĉiujn iliajn tendojn; tiom granda tumulto okazos, ke ili ne distingos
-siajn kaj fremdajn. Kaj bone ankaŭ sidas tie la malpiuloj, bonege
-sidas! Jen kiel ili amuziĝas, du paŝojn de ili oni povas sidi, sen
-esti rimarkita!</p>
-
-<p>Kaj Ringo ne povis preterlasi la okazon buĉi baŝkirojn.</p>
-
-<p>Reŝetò!&mdash;li murmuretis al sia kamarado, kaŭrinta apud li: ĉu via
-gorĝo fartas bone? Ĉu vi povas bone kriaĉi?</p>
-
-<p>&mdash;Kial vi mem ne kriaĉas?&mdash;flustre demandis Reŝetò.</p>
-
-<p>&mdash;Ŝajne, mi havas raŭkan voĉon!</p>
-
-<p>&mdash;Bone, mi povas kriaĉi. Ĉu jam estas tempo?</p>
-
-<p>&mdash;Atendu iomete! Alrampu kiel eble plej proksime al la ĉevalaro, rampu
-ĝis kiam la ĉevaloj vin rimarkos, kaj tiam streĉu viajn tutajn
-fortojn, kriegu kaj pelu la ĉevalaron rekte al la tendoj.</p>
-
-<p>Reŝetò kapjesis kaj malaperis en la herbo.</p>
-
-<p>&mdash;Kaj vi, kamaradoj,&mdash;murmuretis Ringo al ceteraj kamaradoj: rampu post
-mi plej proksimen al la malpiuloj, nur singarde! Ili estas ne pli multaj
-ol dudek, kaj ni estas naŭ viroj, ĉiu el vi havos du tatarojn, kaj por
-mi restas kvar da ili. Kiam Reŝetò ekkriegos, vi ankaŭ kriegu ĉiuj
-kune, kaj ĵetu vin kontraŭ ili! Ĉu vi estas pretaj?</p>
-
-<p>&mdash;Jes, jes, ni estas pretaj!&mdash;murmuretis la rabistoj.</p>
-
-<p>La hetmano atendis iom da tempo kaj malrapide eltiris el post la zono
-sian longan tranĉilon.</p><!-- pagho 185 -->
-
-
-
-<div class="chapheader" id="chap26">
-<h2>ĈAPITRO XXVI.</h2>
-
-<p>Kunfratiĝo.</p>
-</div>
-
-<p>Serèbrjanij, duono da versto malantaŭ la tatara tendaro, malpacience
-atendis la signon, por komenci la atakon.</p>
-
-<p>&mdash;Princo,&mdash;diris al li Maksimo, kiu ne deiris de li: ne longe ni estos
-atendantaj, baldaŭ jam komenciĝos la batalo. Kiam la suno leviĝos,
-jam multaj el ni plu ne estos en vivo, kaj mi havas peton al vi...</p>
-
-<p>&mdash;Kiun peton, Maksimo Gregòrjeviĉ?</p>
-
-<p>&mdash;Tute simpla afero, sed mi hontas eldiri...</p>
-
-<p>&mdash;Parolu, Maksimo Gregòrjeviĉ, mi plenumos, se estos eble!</p>
-
-<p>&mdash;Nu, bone, kara princo, mi diros ĉion. Sekrete mi forlasis la
-antaŭurbon, kontraŭ la volo de patro, sen scio de patrino. Mi ne povis
-plu servi kiel opriĉniko: prefere mi min dronigus en rivero. Sola filo
-de miaj gepatroj, mi neniam havis fraton. Mi havas aĝon de 19 jaroj
-kaj&mdash;ĉu vi volas kredi al mi?&mdash;ĝis nun mi havis neniun, kun kiu mi
-povus interŝanĝi amikajn vortojn. Mi vivis en la antaŭurbo kvazaŭ en
-soleco, neniu amiko, ĉiuj fremduloj! Ĉiu penas nur malutili al alia
-por sin plirangigi. Ĉiutage novaj turmentegoj, novaj ekzekutoj! Oni
-preĝas simile je monaĥoj kaj oni pereigas pli multe da homoj, ol
-rabistoj. Ili nur povu proprigi al si riĉaĵon kaj bienojn, kaj pereu
-por ili la tuta Ruslando. Kvankam terura, kruelega estas la caro, li
-ankaŭ iafoje deziras aŭdi la veron, sed ĉe neniu el ili la lango
-scias eldiri la veron! Ili jese aprobas ĉiun lian parolon, ili ĉiuj
-kaj ĉiam humiliĝas! Ĉu vi volas kredi aŭ ne, kiam mi ekvidis vin,
-princo, ekĝojis mia koro, kvazaŭ mi ekvidis parencon. Ankoraŭ ne
-sciante, kiu vi estas, mi vin jam ekamis; viaj okuloj rigardas ne tiel,
-kiel ĉe aliaj, viaj paroloj sonas alie. Boriso Godunòv, ŝajne, estas
-pli bona ol ili ĉiuj, tamen vi estas malsimila je li. Mi admiris vin,
-kiam vi nearmita staris kontraŭ la urso; kiam Basmanov, post la morto
-de tiu venenita bojaro, al vi ankaŭ alportis pokalon da vino; kiam oni
-vin kondukis al ekzekuto; kiam hodiaŭ vi parolis al la rabistoj. Mia
-koro estas al vi, mi volus vin ĉirkaŭbraki! Ne miru, princo, pri miaj
-malsaĝaj paroloj,&mdash;aldonis Maksimo, mallevante la okulojn: mi ne
-kuraĝas fariĝi via amiko, mi scias, kiu mi estas, kiu vi estas; sed
-diru, kion fari, kiel deteni la vortojn, kiuj elsaltas senhalte, kiel
-haltigi la koron, kiu al vi estas altirata?</p><!-- pagho 186 -->
-
-<p>&mdash;Maksimo Gregòrjeviĉ,&mdash;diris Serèbrjanij, forte premante lian manon:
-mi ankaŭ ekamis vin kvazaŭ mian fraton!</p>
-
-<p>&mdash;Dankon, kara princo, dankon! Se tiel estas, mi tuj eldiros ĉion, kio
-estas en mia animo. Videble, vi ne malŝatas min. Permesu do, princo,
-nun, antaŭ la batalo, plenumi antikvan kristanan kutimon de
-kunfratiĝo! Jen pri kio mi volis vin peti, nenio plu, ne ofendiĝu, ho,
-princo! Se mi scius, ke ni ambaŭ vivos ankoraŭ longe, mi ne petus vin,
-mi ne forgesus, ke mi ne estas inda fariĝi via frato, sed nun...</p>
-
-<p>&mdash;Ne kolerigu Dion, Maksimo!&mdash;interrompis lin la princo: kial vi ne
-indas fariĝi mia frato? Mi scias, ke mia gento estas pli nobla, ol la
-via, sed tio apartenas al ŝtataj aferoj; hodiaŭ, antaŭ la tataroj,
-dum milito ni ĉiuj estas egalaj, jes, Maksimo Gregòrjeviĉ! Ĉie ni
-estas egalaj, kie ni staras antaŭ Dio, ne antaŭ homoj. Ni kunfratiĝu,
-Maksimo Gregòrjeviĉ!</p>
-
-<p>Kaj la princo demetis sian krucon, pendantan je lia kolo sur bele
-ĉizita ora ĉeno, kaj etendis ĝin al Maksimo.</p>
-
-<p>Maksimo ankaŭ demetis sian simplan kupran krucon sur silka ŝnureto,
-kisis ĝin kaj faris signon de kruco.</p>
-
-<p>&mdash;Prenu ĝin, Nikito Romànoviĉ! La panjo per ĝi min benis, kiam ni
-ankoraŭ estis malriĉaj homoj, kiam ni ankoraŭ ne ĝuis la caran
-favoron. Gardu ĝin, ĝi estas plej kara al mi!</p>
-
-<p>Poste ili ambaŭ ankoraŭ unu fojon faris signon de kruco kaj
-interŝanĝinte siajn krucojn, ĉirkaŭbrakis unu la alian.</p>
-
-<p>Maksimo sereniĝis.</p>
-
-<p>&mdash;Nun,&mdash;li ekkriis: vi estas mia frato, Nikito Romànoviĉ! Kio ajn
-okazu, mi ne forlasos vin; via amiko estos mia amiko, via malamiko estos
-mia malamiko; mi amos per via amo, mi koleros per via kolero, mi pensos
-per viaj pensoj! Nun por mi estas pli gaje eĉ morti, kaj la vivo
-fariĝis ne tiel maldolĉa; mi havas, por kiu morti, mi havas, kun kiu
-vivi!</p>
-
-<p>&mdash;Maksimo!&mdash;diris Serèbrjanij kortuŝita.&mdash;Dio vidas, mi tutkore
-fariĝis via frato; mi vin ne forlasos ĝis morto!</p>
-
-<p>&mdash;Dankon al vi, Nikito Romànoviĉ, certe, ni ne disiĝos! Se ni restos
-en vivo, ni kune pripensu, kio estas farebla por la patrolando, kiun
-servon ni povas fari al sankta Ruslando! Ĉu vere, ĉio pereis en
-Ruslando? Ĉu ne eble estas servi al la caro alimaniere, ol estante
-opriĉniko?</p>
-
-<p>Maksimo parolis kun nekutima fervoro, sed subite li haltis kaj ekkaptis
-la manon de l&rsquo; princo.</p>
-
-<p>Akra kriego ekaŭdiĝis en malproksimo. La aero kvazaŭ ektremis, la
-tero kvazaŭ balanciĝis; surdaj krioj, neklara bruado<!-- pagho 187 --> eksonis en la
-tendaro de l&rsquo; tataroj, kelkaj ĉevaloj kun levita kolhararo
-pretergalopis antaŭ la rabistoj.</p>
-
-<p>&mdash;Estas tempo!&mdash;diris Serèbrjanij, surseliĝis kaj prenis sian sabron.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, kamaradoj, obeu al mi, ne disigu la vicojn, ĉiu bone memoru sian
-lokon, ne disŝutiĝu, ne kuniĝu amase! Dio helpu, sekvu min!</p>
-
-<p>La rabistoj salte leviĝis de l&rsquo; tero.</p>
-
-<p>&mdash;Estas tempo, estas tempo!&mdash;aŭdiĝis en ĉiuj vicoj: ni obeu al la
-princo!</p>
-
-<p>Kaj la tuta taĉmento sekvis la princon trans la monteto, de kie oni jam
-povis vidi la malamikajn fajrojn.</p>
-
-<p>Tiam nova neatendita vidaĵo frapis iliajn okulojn. Dekstre de la tatara
-tendaro fajro kuris el la stepo, kaj ĝiaj malregulaj desegnoj, pli kaj
-pli larĝiĝantaj kaj kunfandiĝantaj, ĉiam pli proksimen alrampis al
-la tendaro.</p>
-
-<p>&mdash;Bravulo nia Ringo!&mdash;ekkriis la rabistoj: bravuloj la niaj! Jen ili
-ekbruligis la stepon, la fajron ili pelas laŭvente rekte kontraŭ la
-malpiuloj!</p>
-
-<p>La fajro pligrandiĝis kun ega rapideco; la tuta stepo dekstre jam
-fariĝis maro da fajro, baldaŭ la flamaj ondoj jam kaptis la plej
-proksimajn tendojn kaj eklumigis la tendaron, similan je
-maltrankviligita formikejo.</p>
-
-<p>La tataroj, savante sin de l&rsquo; fajro, senorde kuris renkonte al la
-rabistoj.</p>
-
-<p>&mdash;Ataku ilin, kamaradoj!&mdash;ektondris Serèbrjanij; ĵetu en akvon, pelu
-en fajron!</p>
-
-<p>Komuna krio respondis al la princo. La rabistoj sin ĵetis sur la
-tatarojn, kaj la buĉado komenciĝis....</p>
-
-<hr class="long" />
-
-<p>Kiam la suno leviĝis, la batalo ankoraŭ daŭris, sed la kampo estis
-kovrita per mortigitaj tataroj. Premataj de unu flanko per la fajro, de
-alia&mdash;de la taĉmento de Serèbrjanij, la malamikoj senhelpe sin savadis
-al marĉaj bordoj de l&rsquo; rivero, kie multege da ili dronis. Aliaj pereis
-en la fajro aŭ sufokiĝis en fumo. La fortimigita ĉevalaro tuj de
-komenco sin ĵetis al la tendaro, disrompis la tendojn kaj tiel multe
-konfuzis la tatarojn, ke ili erarvagante komencis premi kaj buĉi unuj
-la aliajn, anstataŭ la malamikojn. Unu malgranda aro sukcesis penetri
-tra la fajro kaj senorde diskuris en la stepo. Alia aro ne sen peno
-kunigita de la Ŝirinska estro Ŝiĥmàt, venis trans la rivero kaj
-formis tie malgrandan taĉmenton. Miloj da sagoj falis de tie sur la
-triumfantajn rusojn! La rabistoj, ne havantaj<!-- pagho 188 --> aliajn batalilojn, krom
-sabroj kaj tranĉiloj, ekvidinte trans la rivero la malamikojn kun
-pafarkoj, konfuziĝis kaj ekkuris. Vane la princo per petoj kaj minacoj
-penis ilin deteni. La tataroj, protektataj per siaj sagoj, jam revenis
-de trans la rivero kaj intencis ataki la rusojn de malantaŭe, kiam
-subite Ringo ekaperis apud la princo. Lia bruna vizaĝo flamis, la
-ĉemizo estis disŝirita, lia tranĉilo sanggutis.</p>
-
-<p>&mdash;Haltu, karuloj! Haltu, amikoj!&mdash;li ekkriis laŭtvoĉe: ĉu vi ĉiuj
-blindiĝis? Ĉu neniu el vi vidas, ke ni ricevas helpon?</p>
-
-<p>Efektive, ĉe la kontraŭa bordo de la rivero moviĝis taĉmento, preta
-al batalo; ponardegoj kaj halebardoj brilis en la radioj de la
-leviĝanta suno.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu ne tataroj ili estas?&mdash;demandis iu.</p>
-
-<p>&mdash;Vi mem estas tataro!&mdash;indignante respondis Ringo. Ĉu la tatara bando
-tiel marŝas? Ĉu tataroj havas infanterion? Ili ĉiam rajdas sur siaj
-ĉevaloj! Kaj ĉu vi ne vidas tiun viron, kiu antaŭ la taĉmento rajdas
-sur griza ĉevalo? Ĉu tataran kirason li surhavas?</p>
-
-<p>&mdash;Rusoj venas!&mdash;aŭdiĝis inter la rabistaro: haltu, kamaradoj, fratoj
-venas helpi al ni!</p>
-
-<p>&mdash;Vi vidas, princo,&mdash;sin turnis Ringo al Serèbrjanij: eĉ malpiuloj
-komencis ne tiel ofte elĵeti siajn sagojn, ili komprenis, kio okazas.
-Kaj kiam tiu taĉmento atakos ilin, mi montros al vi bonan transirejon,
-ni vade transiros kaj atakos ilin de flanke.</p>
-
-<p>La nova taĉmento proksimiĝis pli kaj pli, jam oni povis distingi ĝian
-armaĵon kaj la vestojn, preskaŭ same multespecajn, kiel ĉe la
-rabistaro. Super la kapoj de la militistoj oni vidis draŝilojn,
-falĉilojn kaj forkegojn. Ili, ŝajne, estis kamparanoj, ĵus armitaj,
-kaj nur la antaŭe rajdantaj viroj surhavis unukolorajn kaftanojn kaj
-tenis halebardojn kaj ponardegojn. La estro estis gracia junulo. El sub
-lia brilanta kasko pendis longaj blondaj haroj. Li lerte rajdis sian
-arĝentogrizan ĉevalon, kiu jen stariĝis sur la postajn piedojn, jen
-bele kaj gracie marŝis egalpaŝe kaj blekis, rimarkinte la tatarajn
-ĉevalojn.</p>
-
-<p>Kiel pluvo falis la tataraj sagoj al la proksimiĝanta taĉmento.</p>
-
-<p>Princo Serèbrjanij kun siaj homoj transiris la riveron en malprofunda
-loko kaj brave atakis la malamikojn de unu flanko, dume la alveninta
-taĉmento premegis ilin de la alia flanko.</p>
-
-<p>Unu tutan horon jam daŭris la batalo.</p><!-- pagho 189 -->
-
-<p>Serèbrjanij alrajdis al rivero por trinkigi la ĉevalon kaj ordigi la
-jungilaron. Maksimo, ekvidinte lin, ankaŭ algalopis.</p>
-
-<p>&mdash;Bone, bonege, princo,&mdash;gaje li ekkriis: ŝajne, Dio protektas la
-sanktan Ruslandon, ni nepre venkos.</p>
-
-<p>&mdash;Jes!&mdash;respondis Serèbrjanij: dankon al tiu bojaro, kiu venis
-ĝustatempe por nin subteni. Jen kiel li disdonas batojn dekstren kaj
-maldekstren! Kiu li estas? Ŝajnas al mi, mi lin ie estis vidinta!</p>
-
-<p>&mdash;Nu, Nikito Romànoviĉ, ĉu vere vi lin ne rekonas?</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi konas lin?</p>
-
-<p>&mdash;Kiel ne? Dio lin gardu! Multe da pekoj Dio pardonos al li por la
-hodiaŭa tago. Sed vi ankaŭ devas koni lin, princo: Teodoro Basmanov!</p>
-
-<p>&mdash;Basmanov? Ĉi tiu? Ĉu povas esti?</p>
-
-<p>&mdash;Vi estas prava, li fariĝis tute alia. Antaŭ nelonge li
-dancadis&mdash;hontinda afero! en virina vesto, kvazaŭ juna knabino.
-Nuntempe li saĝiĝis, li kunigis vilaĝanojn kaj servutulojn kaj atakis
-la tatarojn: la rusa koro vekiĝis en li! Kaj kia fortegulo! Jes,
-princo, en tia tago oni ne povas ne ŝanĝiĝi,&mdash;daŭrigis Maksimo kun
-entuziasmo, kaj liaj okuloj ĝojplene ekbrilis.&mdash;Mi ne rekonas min mem,
-princo. Kiam mi foriris el la patra domo, mi sentis, ke por mi restas
-malmulte da jaroj por vivi en la mondo. Mi deziris batali kontraŭ
-malpiuloj, sed ne por venki ilin, venkon havos aliaj pli bonaj viroj,
-sed por esti mortigita per tatara sabro. Kaj nun, princo, nun mi deziras
-vivi! Ĉu vi aŭdas, kara princo, kiam tumulto ĉesas por momento, ĉu
-vi aŭdas, kiel kantas alaŭdoj tie supre en la ĉielo? Same gaje kantas
-mia koro! Tiom grandan forton kaj volon mi sentas, ke jarcento ŝajnas
-al mi tro mallonga, por ĉion plenumi! Kaj multon, multon mi trapensis
-de post la tagiĝo! Bone mi komprenis kaj konsciis, kiom multe da bono
-oni povas ankoraŭ fari por la patrolando. La caro certe vin pardonos!
-Ne eble estas, ke vi ne estos pardonita. Eble, li vin eĉ ekamos. Kaj vi
-prenos min kune: ni ambaŭ ĉion pripensos kaj faros bone, simile je
-Silvestro kaj Adaŝev<a href="#Footnote87" class="fnanchor">[87]</a>. Mi ĉion, ĉion rakontos al vi, kion hodiaŭ
-mi havas en la kapo, kaj nun pardonu, princo, mi rapidas: rigardu, la
-tataroj ĉirkaŭas Basmanov&rsquo;n. Kvankam li ne estas tute bona homo, oni
-ja devas helpi al li!</p><!-- pagho 190 -->
-
-<p>Serèbrjanij karese ekrigardis Maksimon, kvazaŭ li estus lia filo.</p>
-
-<p>&mdash;Estu singarda, Maksimo,&mdash;li diris: ne ĵetu vin en batalon
-senpripense, rigardu, sango estas sur via vesto!</p>
-
-<p>&mdash;Ne, ĝi estas sango de malamikoj,&mdash;respondis Maksimo, gaje rigardante
-sian ĉemizon;&mdash;mi ne ricevis eĉ unu graton, gardas min via kruco!</p>
-
-<p>En la sama momento tataro, ŝtele kaŭrinta en la kanoj, elrampis al la
-bordo, streĉis la pafarkon kaj ekcelis Maksimon.</p>
-
-<p>Eksonis la bone streĉita pafarko, ekkantis la ŝnuro, ekkrietis la
-sago, penetrante en la bruston de Maksimo, en la blankan bruston, sub la
-koron. Maksimo ŝanceliĝis sur la selo, ekkaptis la kolharojn de sia
-ĉevalo: li ne volas morti, sed jam venis lia tempo, li falis teren, la
-piedo en piedingo. Kaj la galopanta ĉevalo ektrenis lin post si...
-Kuŝas Maksimo surdorse, disĵetinte la brakojn, kaj liaj bukloj balaas
-la teron, restigante sangmakulitajn postsignojn.</p>
-
-<p>Venos la malbonega sciigo en la antaŭurbon, kaj ekploregos lia patrino,
-ke pereis ŝia kara filo, ke mortis li, kiu devus fermi ŝiajn maljunajn
-okulojn. Ekploregos ŝi, sed ne revivigos ŝi sian karan filon!</p>
-
-<p>Venos la malbonega sciigo en la antaŭurbon, ekgrincigos Maluto la
-dentojn, sin ĵetos li sur la kaptitajn tatarojn, forhakos li milojn da
-kapoj kaj penos li sattrinki tiun sangon, sed ne revivigos li sian karan
-filon!</p>
-
-<p>La princo forgesis la batalon, la tatarojn. Li ne vidas plu, kiel
-Basmanov forpelas la malpiulojn, kiel Ringo atakas la pelatajn, li vidas
-nur la ĉevalon, trenantan lian novan fraton. Kaj Serèbrjanij ekrajdis
-post la ĉevalo, kaptis ĝin per la brido, desaltis teren kaj liberigis
-Maksimon el la piedingo.</p>
-
-<p>&mdash;Maksimo, mia kara!&mdash;li diris, genufleksante kaj levante lian kapon:
-ĉu vi vivas ankoraŭ, mia nova frato? Malfermu la okulojn, diru unu
-vorton!</p>
-
-<p>Kaj Maksimo malfermis la nebulajn okulojn kaj etendis al li la brakojn.</p>
-
-<p>&mdash;Adiaŭ, mia kara frato, adiaŭ, karulo! Ne multe da tempo ni vivis
-kune. Faru sola, kion ni intencis fari kune!</p>
-
-<p>&mdash;Maksimo!&mdash;diris Serèbrjanij, kisante la varmegan frunton de l&rsquo;
-mortanto: ĉu vi ne komisios ion al mi?</p>
-
-<p>&mdash;Redonu al mia patrino mian lastan kison, diru al ŝi, ke mi ŝin
-rememoras, mortante!.. Kaj la krucon,&mdash;daŭrigis Maksimo,&mdash;la krucon,
-kiun mi surhavas, donu al ŝi... kaj la mian vi surportu je mia memoro.</p><!-- pagho 191 -->
-
-<p>&mdash;Kara mia frato,&mdash;diris la princo: kion ankoraŭ vi havas en la koro?
-Eble vi amis iun knabinon? Ne hontu, Maksimo, diru, kiun ankoraŭ vi
-bedaŭras, krom panjo?</p>
-
-<p>&mdash;Mi bedaŭras mian patrolandon, mi bedaŭras la sanktan Ruslandon! Ne
-malpli multe mi ĝin amis, ol mian patrinon, kaj krome... mi neniun
-amis...</p>
-
-<p>Maksimo fermis la okulojn. Lia vizaĝo brulis, la spirado plioftiĝis.</p>
-
-<p>Post kelke da minutoj li ree ekrigardis la princon.</p>
-
-<p>&mdash;Frato,&mdash;li diris: mi soifas, donu akvon plej malvarman...</p>
-
-<p>El la apuda rivero la princo ĉerpis per sia kasko akvon kaj alportis al
-la mortanto.</p>
-
-<p>&mdash;Nun mi sentas min pli bone,&mdash;diris Maksimo: levu min, mi volas preĝi!</p>
-
-<p>La princo levis lin. La junulo ĉirkaŭrigardis, ekvidis la forkurantajn
-tatarojn kaj ekridetis.</p>
-
-<p>&mdash;Mi diris ja, frato, ke Dio nin protektas... rigardu, kiel ili
-kuregas... Ne, mallumiĝas miaj okuloj, ho, ne volonte mi mortas...</p>
-
-<p>La sango ekfluis el lia buŝo.</p>
-
-<p>&mdash;Dio, akceptu mian animon!&mdash;ekmurmuretis Maksimo kaj mortis.</p>
-
-
-
-<div class="chapheader" id="chap27">
-<h2>ĈAPITRO XXVII.</h2>
-
-<p>Basmanov.</p>
-</div>
-
-<p>La homoj de Basmanov kaj la rabistoj ĉirkaŭis princon Serèbrjanij.</p>
-
-<p>La tataroj estis plene venkitaj, multaj kaptitaj, aliaj forkurintaj. Por
-Maksimo oni elfosis tombon kaj oni lin enterigis kun honoro. Dume
-Basmanov ordonis starigi ĉe la bordo de la rivero sian persan tendon,
-kaj lia dvoreckij<a href="#Footnote41" class="fnanchor">[41]</a>, unu el la ĉefmilitistoj de la taĉmento, venis
-anonci al Serèbrjanij, ke la bojaro lin salutas kaj petas lin veni
-tagmanĝi kune.</p>
-
-<p>Kuŝante sur silkaj kusenoj, Basmanov, jam kombita kaj parfumita,
-rigardis en spegulon, kiun tenis antaŭ li, starante surgenue, lia juna
-ĉevalservisto. La vizaĝo de Basmanov aperigis strangan miksaĵon el
-ruzeco, ambicio, dorlotita volupteco kaj senzorga braveco; kaj tra tiuj
-diversaj sentoj tralumis malkonfido, kiu estis kutima por ĉiu
-opriĉniko ĉe la vido de l&rsquo; bojaro de zemŝĉino. Supozante, ke
-Serèbrjanij devis lin malestimi,<!-- pagho 192 --> li, eĉ plenumante la devon de
-gastiganto, jam primeditis la planon, kiel sin venĝi al la gasto, se li
-aperigos sian malestimon. Ĉu la eniro de la princo Basmanov salutis lin
-per kapmovo, sed ne leviĝis.</p>
-
-<p>&mdash;Vi estas vundita, Teodoro Alekséeviĉ?&mdash;naive demandis Serèbrjanij.</p>
-
-<p>&mdash;Ne,&mdash;respondis Basmanov, akceptante tiujn vortojn kiel mokon kaj
-intence kontraŭmetante senhontecon: ne, vundita mi ne estas, nur iom
-laca, kaj mia vizaĝo estas ŝajne sunbrunigita. Kiel vi opinias,
-princo,&mdash;aldonis li, ĉiam rigardante en spegulon kaj ordigante siajn
-perlajn orelringojn: kiel vi opinias, ĉu baldaŭ malaperos ĉi tiu
-sunbrunaĵo?</p>
-
-<p>Serèbrjanij ne sciis, kion respondi.</p>
-
-<p>&mdash;Domaĝe estas,&mdash;daŭrigis Basmanov,&mdash;hodiaŭ ni ne povas preni banon:
-ĝis mia bieno restas ĉirkaŭ 30 verstoj, kaj morgaŭ, princo, mi vin
-invitas, tie mi regalos vin pli bone ol hodiaŭ, mi montros al vi mian
-ĥorrondon,&mdash;ĉarmajn knabinojn kaj tute freŝajn junulojn, ne pli
-aĝajn ol dudekjaraj!</p>
-
-<p>Basmanov intence kartavis parolante.</p>
-
-<p>&mdash;Dankon, bojaro, mi rapidas en la antaŭurbon,&mdash;seke respondis la
-princo.</p>
-
-<p>&mdash;En la antaŭurbon? Vi, ŝajne, estas forkurinta el tiea malliberejo?</p>
-
-<p>&mdash;Mi ne estas forkurinta, bojaro, oni min perforte forkondukis. Ĉar mi
-donis ĵuron al nia caro, mi ne rajtis forkuri kaj nuntempe mi ree min
-donos al lia volo!</p>
-
-<p>&mdash;Do, vi deziras esti pendigita? Liberulo iras, kien li deziras! Sed
-vidu, mi vere ne scias, ĉu mi devas reveni?</p>
-
-<p>&mdash;Kial do ne, bojaro?</p>
-
-<p>&mdash;Aŭskultu!&mdash;respondis Basmanov, kvazaŭ ĉagrenita, aŭ eble volante
-ricevi la konfidon de Serèbrjanij: tutkore mi servas al la caro, korpon
-kaj animon mi donas al la caro, kaj jen la caro starigas super mi iun
-Godunòv&rsquo;n.</p>
-
-<p>&mdash;Ŝajnas al mi, vi ĝuas la caran favoron.</p>
-
-<p>&mdash;Favoron! Ĝis nun li eĉ ne konsentas, ke mi fariĝu okolniĉij<a href="#Footnote16" class="fnanchor">[16]</a>.
-Kaj ĉu li havas serviston pli fidelan ol mi? Lia Godunòv ne servas
-tiel, kiel mi. Li estas homo singarda, li penas, ke la bojaroj de
-zemŝĉino ne havu pri li malbonan opinion.&mdash;"He, Boriso, iru en
-malliberejon juĝe esplori la bojaron!"&mdash;Bone, via cara moŝto, mi tuj
-iras, sed la bojaro povos min trompi, mi ne estas sperta en similaj
-aferoj, ordonu, ke<!-- pagho 193 --> Maluto iru kune!&mdash;"He, Boriso, vidu, tie ĉe la
-tablo sidas bojaro, kiu malmulte drinkas! Iru, donu al li vinon, ĉu vi
-komprenas?"&mdash;Mi komprenas, via cara moŝto, sed li min jam suspektas,
-prefere sendu Teodoron Basmanov!&mdash;Kaj Teodoro ne rifuzas, li iras ĉien,
-kien oni lin sendas. Se la caro okulsignos, mi venenos mian propran
-fraton, ne demandinte eĉ pri la kaŭzo. Vi ne forgesis, princo, kiel mi
-alportis al vi pokalon da vino, senditan de la caro mem? Je Dio, mi
-certa estis, ke la pokalo enhavas venenon, je Dio, princo!</p>
-
-<p>Serèbrjanij ridetis.</p>
-
-<p>&mdash;Kie ankaŭ li trovos serviston pli belan ol mi?&mdash;daŭrigis Basmanov,
-fariĝante pli kaj pli aroganta.&mdash;Ĉu vi iam vidis brovojn, similajn je
-la miaj? Veraj zibelaj brovoj! Kaj miaj haroj? Ektuŝu, princo, mi vin
-petas, vera silko, ĉu ne vere?</p>
-
-<p>Abomenon montris la vizaĝo de Serèbrjanij. Basmanov ĝin bone rimarkis
-kaj daŭrigis, por inciteti la gaston:</p>
-
-<p>&mdash;Kaj miaj manoj, rigardu, princo, ĉu ili ne estas manoj de juna
-knabino? Certe, hodiaŭ mi faris kelkajn kalojn. Tia estas mia
-karaktero, mi neniam ŝparas miajn fortojn!</p>
-
-<p>&mdash;Bojaro!&mdash;ekkriis la princo, ne povante plu deteni sian indignon: se
-estas vere, kion oni rakontas pri vi...</p>
-
-<p>&mdash;Kion oni rakontas pri mi?&mdash;demandis Basmanov, ruze fermetante la
-okulojn.</p>
-
-<p>&mdash;Sufiĉas tio, kion vi mem rakontas pri vi! Sed oni ankaŭ rakontas, ke
-vi dancas antaŭ la caro en ljetniko<a href="#Footnote23" class="fnanchor">[23]</a> kvazaŭ knabino!</p>
-
-<p>Basmanov ruĝiĝis, sed lia kutima senhonteco devis helpi al li.</p>
-
-<p>&mdash;Nu bone,&mdash;li diris kun senzorga gesto: kaj se efektive mi dancas?</p>
-
-<p>&mdash;Tiam adiaŭ,&mdash;diris Serèbrjanij: mi hontas ne nur tagmanĝi kun vi,
-sed eĉ rigardi vin!</p>
-
-<p>&mdash;Bone!&mdash;ekkriis Basmanov.&mdash;Lia ŝajniga senzorgeco malaperis, liaj
-okuloj brilis kaj li jam ne kartavis:&mdash;bone, ke vi fine eldiris ĉion!
-Mi scias, kion vi ĉiuj pensas pri mi! Sed sciu, ke mi kraĉas sur vian
-opinion!</p>
-
-<p>La brovoj de l&rsquo; princo sulkiĝis, kaj li jam volis kapti sian sabron,
-sed, ekmemorinte, kun kiu li parolas, li nur levis la ŝultrojn.</p>
-
-<p>&mdash;Por kio vi kaptas la sabron?&mdash;daŭrigis Basmanov.&mdash;<!-- pagho 194 -->Min vi ne timigos.
-Se mi ankaŭ prenos mian sabron, oni vidos, kiu el ni venkos.</p>
-
-<p>&mdash;Adiaŭ!&mdash;diris Serèbrjanij kaj levis la kurtenon de l&rsquo; tendo por
-foriri.</p>
-
-<p>&mdash;Aŭskultu!&mdash;ekkriis Basmanov, kaptante la baskon de lia kaftano: se iu
-alia min same ekrigardus, mi ne pardonus al li, je Dio, ne pardonus, sed
-kun vi, princo, mi ne volas malpaciĝi: tiel bonege vi batas la
-tatarojn.</p>
-
-<p>&mdash;Vi ne malpli bonege ilin batas,&mdash;bonkore diris la princo, haltante ĉe
-la eniro kaj ekmemorante, kiel batalis Basmanov.&mdash;Por kio vi nun babilas
-sensencaĵon kvazaŭ vera virinaĉo?</p>
-
-<p>La vizaĝo de Basmanov ree fariĝis senzorga.</p>
-
-<p>&mdash;Ne koleru, princo! Ne ĉiam mi estis tia; sed, vivante ĉe la kortego,
-oni kontraŭvole fariĝas tia.</p>
-
-<p>&mdash;Peko ĝi estas, Teodoro Aleksèeviĉ! Kiam mi vidas vin surĉevale,
-kun sabro en la mano mi sentas ĝojon en la animo. Hodiaŭ vi montris
-grandegan bravecon. Lasu viajn virinaĉajn kutimojn, tondigu la longajn
-harojn, iru pentofari Kievon aŭ monaĥejon de Solovki kaj revenu
-Moskvon kiel bona kristano!<a href="#Footnote88" class="fnanchor">[88]</a></p>
-
-<p>&mdash;Nu, ne koleru, ne koleru, Nikito Romànoviĉ! Altabliĝu, mi petas, ni
-manĝu kune. Mi ja ne estas hundo! Ekzistas homoj pli malbonaj, ĉu ne?
-Kaj ne ĉio estas vero, kion oni diras pri mi: ne ĉiu raporto estas
-vera vorto! Iafoje mi kolerante intence rakontas pri mi mem tion, kio
-tute ne okazis.</p>
-
-<p>Serèbrjanij estis ĝojigita, ke li povas bone klarigi al si la konduton
-de Basmanov.</p>
-
-<p>&mdash;Do ne estas vere, ke vi dancis, vestita per ljetniko?</p>
-
-<p>&mdash;Ree tiu ljetniko! Ĉu mi ĝin surmetas laŭvole? Ĉu vi ne konas la
-caron? Kaj mi tute ne deziras fariĝi sanktulo! En la antaŭurbo,
-kompreneble, mi fastas por plaĉi al la caro, mi vizitas ĉiujn noktajn
-diservojn, ĉiumerkrede kaj ĉiuvendrede mi faras po cent ĝisteraj
-salutoj, mirinde estas, ke mia frunto ĝis nun ne estas rompita! Se vi
-tutajn semajnojn devas surhavi monaĥan veston, vi ankaŭ volonte
-anstataŭus ĝin eĉ per ljetniko, ĉu ne?</p>
-
-<p>&mdash;Ne, ne! Mi preferus eŝafodon!&mdash;ekkriis Serèbrjanij.</p>
-
-<p>&mdash;Jes?&mdash;moke diris Basmanov kaj, malice ekrigardinte la princon, li
-daŭrigis konfideme:&mdash;ĉu vi opinias, princo, ke al mi estas agrable, ke
-pro cara kaprico oni jam komencis min<!-- pagho 195 --> nomi Teodora<a href="#Footnote89" class="fnanchor">[89]</a> anstataŭ
-Teodoro? Kaj kiun profiton mi havas el tio? Neniun profiton, nur honton!
-Antaŭ nelonge mi rajdas tra Dorogomila antaŭurbo, kaj vilaĝanaĉoj
-montras min per fingroj kaj mokas: "jen rajdas Teodora de la caro!" Mi
-volis ilin puni, sed ili forkuris. Tiam mi iras al la caro kaj rakontas
-al li ĉion, petante lin: "malpermesu, ke oni min moku, jen iu en
-Dorogomila antaŭurbo jam nomis min Teodora!"&mdash;"Kiu li estas?"&mdash;"Se mi
-scius, kiu li estas, mi ne venus vin tedi, mi mem lin mortigus!"&mdash;"Nu,
-Teodĉjo,&mdash;li diris,&mdash;prenu el mia trezorejo kvardek zibelojn por fari
-taliveston!"&mdash;"Por kio mi bezonas taliveston? Certe, vi ne donacos
-taliveston al Godunòv, ĉu mi estas malpli bona, ol li?"&mdash;"Kion do vi
-volas, ke mi donacu al vi?"&mdash;"Faru min via okolniĉij<a href="#Footnote16" class="fnanchor">[16]</a>, por ke oni
-ĉesu min moki!"&mdash;"Ne, Teodĉjo, okolniĉij vi ne estos: vi estas mia
-amuzanto, kaj Godunòv&mdash;mia konsilanto, por vi mi havas monon, por
-Godunòv&mdash;honoron. Kaj la Dorogomilan antaŭurbon, kie oni vin nomis
-Teodora, mi ordonos enskribi en opriĉninon!" Vi aŭdas, amuzanto? Sed
-de kiam ni forlasis Moskvon, ni tute ne amuziĝis. Ni nur fastas kaj
-preĝas. Min tedis tia vivmaniero, kaj mi elpetis, ke la caro permesu al
-mi viziti miajn bienojn. Sed tie mi ankaŭ enuis: ne eble estas ĉiutage
-ĉasi leporojn aŭ koturnojn! Tial mi ekĝojis, eksciinte pri la
-tataroj. Ĉu ne bone ni ilin atakis, je Dio, bonege! Multe da kaptitoj
-ni venigos Moskvon! Ĝustokaze, princo, ĉu vi bone scias arkpafi?</p>
-
-<p>&mdash;Kial vi demandas?</p>
-
-<p>&mdash;Jen kial! Post tagmanĝo ni alligos tataron je cent paŝoj kaj faros
-provon: kiu la unua trapafos lian koron? Nepre la koron, ne aliloken!
-Kiam li mortos, ni alligos alian!</p>
-
-<p>La serenaj trajtoj de Serèbrjanij malheliĝis.</p>
-
-<p>&mdash;Ne, bojaro,&mdash;li respondis: mi ne arkpafas kunligitan homon.</p>
-
-<p>&mdash;Ne? Tiuokaze ni ordonos al li kuri antaŭ ni: kiu el ni trafos lin
-kurantan? Ĉu vi deziras?</p>
-
-<p>&mdash;Ne, lasu, bojaro, mi ne deziras kaj al vi mi ankaŭ ne permesos. Dank&rsquo;
-al Dio, ĉi tie ni ne estas en Aleksandra antaŭurbo!</p>
-
-<p>&mdash;Vi ne permesos?&mdash;ekkriis Basmanov, kaj ree liaj okuloj ekbrulis. Sed
-kredeble li ne havis intencon malpaciĝi kun Serèbrjanij, tial li
-subite ĝoje diris:</p><!-- pagho 196 -->
-
-<p>&mdash;He, he, princo, ĉu vi ne komprenas, ke mi ŝercas kun vi? Pri la
-ljetniko vi ankaŭ ne kredu! Jam duonon da horo mi ridas kaj ŝercas,
-kaj vi ĉion, kion mi babilas, akceptas kiel veron? Ho, princo, por mi
-la antaŭurbaj kutimoj estas ankoraŭ pli abomenaj, ol por vi! Ĉu vi
-opinias, ke mi havas bonajn rilatojn kun Grjaznòj, kun Vjàzemskij, kun
-Maluto? Je Dio, por mi ili estas kvazaŭ katarakto en okulo! Aŭskultu,
-princo,&mdash;daŭrigis li flateme: aŭskultu do! Se mi revenos antaŭurbon
-pli frue, ol vi, mi elpetos por vi pardonon de la caro, sed kiam vi ree
-estos en favoro, tiam vi ankaŭ devas helpi al mi. Se vi nur aludos al
-la caro pri Vjàzemskij, poste pri Maluto kaj pri aliaj, vi ekvidos, ke
-baldaŭ ni ambaŭ fariĝos liaj solaj konfidatoj! Kaj kion rakonti al li
-pri ĉiu el ili, tion mi bone scias, sed estus pli efike, se la caro
-tion aŭdos de iu alia, krom mi! Mi instruos vin, kion vi devas rakonti
-al la caro, kaj poste vi mem min dankos por tio!</p>
-
-<p>Strange sin sentis Serèbrjanij apud Basmanov. La braveco de l&rsquo; bojaro
-kaj la duone konfesita bedaŭro pri lia hontinda vivmaniero allogis la
-princon. Li eĉ estis preta kredi, ke Basmanov efektive ŝercis aŭ pro
-ĉagreno sin mem kalumniis. Sed la lasta propono, kiu videble enhavis
-nenion ŝercan, estis por li abomena.</p>
-
-<p>&mdash;Nu?&mdash;demandis Basmanov, arogante lin rigardante: ĉu vi deziras dividi
-kun mi la caran favoron? Kial vi silentas, princo? Eble vi ne konfidas
-al mi?</p>
-
-<p>&mdash;Teodoro Aleksèeviĉ!&mdash;respondis Serèbrjanij, pensante esti kiel eble
-plej ĝentila por sia gastiganto: tio, kion vi proponas, estas,&mdash;kiel mi
-diros? tio estas...</p>
-
-<p>&mdash;Nu?&mdash;demandis Basmanov.</p>
-
-<p>&mdash;Tio estas hontindaĵo!&mdash;diris fine Serèbrjanij, opiniante, ke per sia
-mola tono li malakrigis la esprimon.</p>
-
-<p>&mdash;Hontindaĵo?&mdash;ripetis Basmanov, kaŝante sian koleron sub aspekto de
-miro: ŝajne, vi forgesis, pri kiu mi parolis, princo? Ĉu vi simpatias
-kun Vjàzemskij aŭ kun Maluto?</p>
-
-<p>&mdash;Fulmotondron Dio sendu sur ilin kaj sur la tutan opriĉninon!&mdash;ekkriis
-Serèbrjanij: se la caro permesos al mi paroli, mi malkaŝe rakontos pri
-ili ĉion, kion mi scias kaj kion mi pensas, sed aludi ion pri ili aŭ
-pri iu ajn mi ne povas, ne, ne povas, des malpli laŭ via deziro...</p>
-
-<p>Malbonan rigardon ĵetis sur lin Basmanov.</p>
-
-<p>&mdash;Do vi ne deziras, ke mi dividu kun vi la caran favoron?</p>
-
-<p>&mdash;Ne, bojaro!&mdash;diris Serèbrjanij.</p><!-- pagho 197 -->
-
-<p>Basmanov klinis la kapon, prenis ĝin per ambaŭ manplatoj kaj komencis
-balanciĝi.</p>
-
-<p>&mdash;Ho ve, orfo mi estas, orfo malfeliĉa!&mdash;li kvazaŭ plorkantis: orfo
-mizera! De kiam la caro ĉesis min ami, ĉiu volas min ofendi! Neniu
-karesas, neniu konsolas, ĉiu min nur mallaŭdas. Ho ve, kia malĝoja
-vivo! Kiel tedis min ĉi tiu hunda vivo! Pli bone estus, ke mi min
-pendigu sur mia zono!</p>
-
-<p>Serèbrjanij miregante rigardis Basmanov&rsquo;n, kiu longe plendis kaj
-ploregis, kvazaŭ virinaĉo dum enterigo<a href="#Footnote90" class="fnanchor">[90]</a>, kaj de tempo al tempo
-ĵetis arogantajn rigardojn al la princo por observi la impreson.</p>
-
-<p>&mdash;Fi!&mdash;fine diris Serèbrjanij kaj volis eliri, sed Basmanov ree kaptis
-lin je la basko.</p>
-
-<p>&mdash;He, he!&mdash;li ekkriis,&mdash;kantistoj!</p>
-
-<p>Eniris kelkaj viroj, kiuj sendube jam atendis ekstere. Ili malhelpis la
-princon eliri.</p>
-
-<p>&mdash;Karuloj!&mdash;sin turnis al ili Basmanov per plenda voĉo.&mdash;Kantu
-malgajaĵon, por ke la animo plendu, ploru kaj forlasu la korpon...</p>
-
-<p>La kantistoj komencis longan, malĝojan kanton, similan al enteriga
-kanto, kaj Basmanov la tutan tempon balanciĝis kaj ripetis:</p>
-
-<p>&mdash;Pli malrapide, pli plende! Ankoraŭ pli plende, miaj amikoj! Enterigu
-vian bojaron, jen kiel, jen kiel! Bone! Bonege! Kial do la animo ne
-forlasas la korpon? Aŭ deziras la sorto, ke mi ankoraŭ suferu en la
-mondo? Se la sorto tiel decidis, oni devas obei! Se mi devas vivi, mi
-vivos! Danckanton!&mdash;li subite ekkriis, kaj la kantistoj, jam
-alkutimintaj al liaj kapricoj, komencis danckanton.</p>
-
-<p>&mdash;Pli rapide!&mdash;komandis Basmanov, prenis du arĝentajn vazojn kaj
-kunfrapadis ilin.&mdash;Karuloj, pli rapide! Pli rapide, diabloj! Kanajloj,
-friponoj! Rapide!</p>
-
-<p>La tuta eksteraĵo de Basmanov ŝanĝiĝis. Nenio virinsimila restis en
-lia vizaĝo. Serèbrjanij rekonis la bravulon, kiu matene batalis en
-plej danĝeraj lokoj kaj pelis arojn da tataroj antaŭ si.</p>
-
-<p>&mdash;Jen kio plaĉas al mi!&mdash;ekkriis Serèbrjanij kun laŭdanta kapmovo.</p>
-
-<p>Basmanov gaje lin ekrigardis.</p><!-- pagho 198 -->
-
-<p>&mdash;Kaj vi ree ekkredis al mi, princo? Vi kredis, ke mi vere ploris? He,
-he, princo, kiel facile estas vin trompi! Nu, ni kunfrapu la pokalojn
-por nia konatiĝo! Se ni kune vivos, vi vidos, ke mi ne estas tia, kia
-mi ŝajnas!</p>
-
-<p>La senzorga gajeco bone impresis la princon, li volonte prenis la
-pokalon el la mano de Basmanov.</p>
-
-<p>&mdash;Kiu povas vin kompreni, Teodoro Aleksèeviĉ? Neniam mi vidis iun,
-similan al vi. Eble, efektive, vi estas pli bona, ol vi ŝajnas esti. Mi
-ne scias, kion mi devas pensi pri vi, sed Dio nin kunigis en batalo,
-tial&mdash;estu sana, bojaro!</p>
-
-<p>Kaj li trinkis la pokalon ĝis la fundo.</p>
-
-<p>&mdash;Bone, princo, bone, mia kara! Je Dio, mi vin amas. Ankoraŭ unu
-pokalon, kaj pereu ĉiuj tataroj, kiuj restas en Ruslando!</p>
-
-<p>Serèbrjanij ne facile fariĝis ebria, sed hodiaŭ post la dua pokalo
-liaj pensoj iom konfuziĝis. Eble la vino estis tro forta, aŭ Basmanov
-alŝutigis ion en lian pokalon, sed la princo sentis kapturniĝon, li
-nenion vidis antaŭ si, li nur aŭdis gajegan kanton kaj ankaŭ la
-ordonantan voĉon de Basmanov:</p>
-
-<p>&mdash;Pli rapide, karuloj! Pli rapide! Ĉu vi dormas? Kiun vi enterigas,
-kanajloj?</p>
-
-<p>Kiam Serèbrjanij rekonsciiĝis, la kantado ankoraŭ daŭris, sed li jam
-ne staris, sed duonkuŝis sur la persaj kusenoj, kaj Basmanov kun helpo
-de sia ĉevalservisto penis vesti lin per virina ljetniko.</p>
-
-<p>&mdash;Surmetu vian kaftanon, princo!&mdash;li diris: jam fariĝas malvarmete!</p>
-
-<p>En la sama momento la kantistoj, fininte la kanton, iom haltis por
-ripozi.</p>
-
-<p>Punktoj flugis en okuloj de Serèbrjanij, liaj pensoj ankoraŭ ne estis
-tute klaraj, kaj li surmetus virinan veston anstataŭ sia kaftano, sed
-subite meze de silento aŭdiĝis kvazaŭ tirata ĝemblekado.</p>
-
-<p>&mdash;Kiu blekas?&mdash;kolere demandis Basmanov.</p>
-
-<p>&mdash;Hundo sur la tombo de Skuratov,&mdash;respondis la servisto, elrigardinte
-el la tendo.</p>
-
-<p>&mdash;Donu al mi pafarkon kaj sagon, mi lernigos ĝin ĝembleki, kiam mi
-regalas la gaston!</p>
-
-<p>Sed ĉe la nomo de Skuratov Serèbrjanij tute malebriiĝis.</p>
-
-<p>&mdash;Atendu, bojaro!&mdash;li diris, leviĝante: ne tuŝu la hundon, ĝi estas
-Bujano de Maksimo, ĝi vokas min al la tombo de mia frato! Tro longe mi
-festenis kun vi, adiaŭ, mi devas for!</p>
-
-<p>&mdash;Vi forgesis vian kaftanon, princo!</p><!-- pagho 199 -->
-
-<p>&mdash;Ne por mi ĝi estas kudrita,&mdash;respondis Serèbrjanij, ekkoninte, kiun
-veston Basmanov tenas antaŭ li: surmetu ĝin mem kaj portu, kiel vi
-portis ĝis nun.</p>
-
-<p>Kaj, ne atendante la respondon, li kraĉis kaj eliris.</p>
-
-<p>Post li aŭdiĝis malbenoj, insultoj, blasfemoj! Sed, ne atentante ilin
-plu, la princo iris al la tombo de Maksimo, falis teren kaj preĝis por
-sia mortinta frato, kaj poste li, akompanata de Bujano, revenis al la
-rabistoj, kiuj, gvidataj de Ringo, jam aranĝis sian tendaron ĉirkaŭ
-ekbruligitaj fajroj.</p>
-
-
-
-<div class="chapheader" id="chap28">
-<h2>ĈAPITRO XXVIII.</h2>
-
-<p>La disiĝo.</p>
-</div>
-
-<p>Apenaŭ tagiĝis, kiam Ringo jam vekis la rabistojn.</p>
-
-<p>&mdash;Kamaradoj!&mdash;li diris al ili: venis tempo, ke ni disiĝu! Adiaŭ,
-kamaradoj! Mi ree iras al Volgo. Pardonu, se mi iun el vi ofendis!</p>
-
-<p>Kaj li profunde kliniĝis antaŭ la kamaradoj.</p>
-
-<p>&mdash;Hetmano!&mdash;ekkriis la rabistaro, kvazaŭ unu homo: ne forlasu nin! Kien
-ni iros sen vi?</p>
-
-<p>&mdash;Iru kun lia princa moŝto, karuloj! Per via hieraŭa heroaĵo vi
-meritas pardonon, kaj vi povos reveni hejmen, la princo certe vin ne
-forlasos.</p>
-
-<p>&mdash;Bravuloj,&mdash;diris Serèbrjanij: mi promesis al la caro, ke mi ne estos
-evitanta lian juĝon. Vi scias, ke el la malliberejo mi foriris ne
-propravole. Nun mi devas plenumi mian promeson, kaj iri al la caro. Ĉu
-vi volas kune?</p>
-
-<p>&mdash;Sed se li nin ne pardonos?&mdash;demandis kelkaj.</p>
-
-<p>&mdash;Tio estos Dia volo, mi ne deziras vin trompi. Eble li pardonos, eble
-ne. Pripensu, priparolu ĉion kaj respondu al mi, kiu iros kun mi, kiu
-restos.</p>
-
-<p>La rabistoj interŝanĝis rigardojn, deiris flanken kaj
-interkonsiliĝis. Post iom da tempo ili revenis al Serèbrjanij.</p>
-
-<p>&mdash;Ni ĉiuj iros kun vi, princo, se nur la hetmano iros kune!</p>
-
-<p>&mdash;Ne, karuloj,&mdash;respondis Ringo: min ne petu. Se vi ne sekvos la
-princon, tute egale&mdash;niaj vojoj estas malsamaj. Sufiĉe da tempo mi
-restis ĉi tie, mi devas reveni hejmen. Krom tio, ni iomete malpaciĝis,
-kaj disŝiritan ŝnuron, kiel ajn oni penus, oni ne kunligos sen nodo!
-Iru kun la princo, karuloj, aŭ elektu alian hetmanon, sed mi konsilas
-al vi iri kun la<!-- pagho 200 --> princo: mi estas certa, ke post via venko la caro
-pardonos vin kaj lin ankaŭ.</p>
-
-<p>La rabistoj ankoraŭ interkonsiliĝis iomete, kaj baldaŭ poste ili
-dupartiĝis. La plej granda grupo aliris la princon.</p>
-
-<p>&mdash;Konduku nin!&mdash;ili diris: trafu nin la sama sorto, kiel vin!</p>
-
-<p>&mdash;Kaj la ceteraj?&mdash;demandis Serèbrjanij.</p>
-
-<p>&mdash;Ili elektis kiel hetmanon Ĥlopkon, sed ni lin ne deziras.</p>
-
-<p>&mdash;Tie restis ĉiuj malpli bonaj homoj,&mdash;murmuretis Ringo al la princo:
-ili hieraŭ ne tiel bone batalis, kiel la viaj.</p>
-
-<p>&mdash;Kaj vi, Ringo,&mdash;ree demandis la princo: vi definitive forlasas nin?</p>
-
-<p>&mdash;Jes, princo, mi ne estas kiel la aliaj. Miajn krimojn la caro ne povas
-pardoni al mi. Krom tio, mi enuas sen Jermako Timofèeviĉ: kiom da
-jaroj mi jam lin ne vidis! Adiaŭ, princo, ne koleru kontraŭ mi!</p>
-
-<p>Serèbrjanij forte premis la manon de Ringo kaj ĉirkaŭbrakis lin.</p>
-
-<p>&mdash;Adiaŭ, hetmano,&mdash;li diris: mi tre bedaŭras, ke vi nin forlasas kaj
-iras al Volgo; ne tia vivmaniero decas al vi!</p>
-
-<p>&mdash;Kiu scias, princo?&mdash;respondis Ringo, kaj lia rigardo fariĝis
-stranga:&mdash;Dio estas favorkora, eble mi ŝanĝos la vivmanieron!</p>
-
-<p>La rabistoj sin preparadis al foriro.</p>
-
-<p>Kiam la suno leviĝis, ĉe la bordo de la rivero jam forestis la
-taĉmento de Basmanov: la bojaro ekvojiris ankoraŭ nokte por pli frue
-alporti al la caro sciigon pri la venko.</p>
-
-<p>Adiaŭante la kamaradojn, Ringo ekvidis apud si Dmiĉjo&rsquo;n.</p>
-
-<p>&mdash;Adiaŭ, malsaĝuleto!&mdash;li diris gaje: hieraŭ vi servis al la caro
-kiel kvar viroj, certe, li bone vin rekompencos.</p>
-
-<p>Sed Dmiĉjo, kvazaŭ ne komprenante, gratis al si la nukon.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, Dmiĉjo, kion vi diros?&mdash;demandis Ringo.</p>
-
-<p>&mdash;Nenion,&mdash;ne tuj respondis Dmiĉjo, gratante per unu mano la nukon, per
-alia la lumbon.</p>
-
-<p>&mdash;Nenion? Nu, bone!&mdash;kaj Ringo jam deiris de li, kiam Dmiĉjo fine diris
-malrapide:</p>
-
-<p>&mdash;Hetmano, ha, hetmano!</p>
-
-<p>&mdash;Kion vi bezonas?</p>
-
-<p>&mdash;Mi ne volas iri en la antaŭurbon.</p>
-
-<p>&mdash;Kien do vi volas iri?</p>
-
-<p>&mdash;Kun vi mi volas.</p>
-
-<p>&mdash;Neeble: mi iras al Volgo.</p><!-- pagho 201 -->
-
-<p>&mdash;Mi ankaŭ al Volgo!</p>
-
-<p>&mdash;Iru kun la aliaj, kun la princo!</p>
-
-<p>Dmiĉjo, kvazaŭ konfuzita, observis la bastŝuon de sia elstarigita
-piedo.</p>
-
-<p>&mdash;Eble vi timas la opriĉnikojn?&mdash;moke demandis Ringo.</p>
-
-<p>Dmiĉjo ĉiam gratis jen la nukon, jen la dorson aŭ la flankojn kaj
-nenion respondis.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi ilin ne vidis?&mdash;daŭrigis Ringo: ili ja ne formanĝos vin?</p>
-
-<p>&mdash;Mian fianĉinon ili prenis,&mdash;diris Dmiĉjo kvazaŭ ne volonte.</p>
-
-<p>Ringo ekridis.</p>
-
-<p>&mdash;Kia venĝemulo! Vi ne volas havi rilatojn kun ili? Nu, iru kun
-Ĥlopko!</p>
-
-<p>&mdash;Mi ne volas!&mdash;decideme diris Dmiĉjo:&mdash;kun vi mi iros al Volgo.</p>
-
-<p>&mdash;Mi ne tuj iros al Volgo!</p>
-
-<p>&mdash;Mi ankaŭ ne tuj.</p>
-
-<p>&mdash;Kien do vi nun iros?</p>
-
-<p>&mdash;Kun vi.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, ne facile oni sin deŝiras de li. Sciu, ke mi antaŭe ankaŭ devas
-viziti la antaŭurbon.</p>
-
-<p>&mdash;Por kio?&mdash;demandis Dmiĉjo kaj per grandaj okuloj ekrigardis la
-hetmanon.</p>
-
-<p>&mdash;Por kio, por kio!&mdash;ripetis Ringo malpacience: por tio, ke antaŭ unu
-jaro mi tie krevigis nuksojn kaj forgesis preni la ŝelon.</p>
-
-<p>Dmiĉjo ekrigardis lin kun miro, sed li tuj ekridetis, plilarĝigante la
-buŝon ĝis oreloj, dume lia sulkigita vizaĝo montris plej ruzan
-esprimon, kvazaŭ li deziris diri: ne tiel facile estas min superruzi!
-mi tre bone komprenas, ke vi iras en la antaŭurbon ne por preni la
-nuksajn ŝelojn, sed por io tute alia. Tamen li nenion diris kaj nur
-ripetis ridetante:</p>
-
-<p>&mdash;Mi ankaŭ iras kun vi antaŭurbon.</p>
-
-<p>&mdash;Kion fari kun la malsaĝulo?&mdash;diris Ringo, levante la ŝultrojn:
-neeble estas liberiĝi de li. Nu, bone, iru kun mi, malsaĝulo, sed ne
-koleru, se vi estos pendigita!</p>
-
-<p>&mdash;Oni min pendigu!&mdash;apatie diris Dmiĉjo.</p>
-
-<p>&mdash;Bonege, karulo! Jen kial mi vin amas! Nu, rapide diru adiaŭ al la
-kamaradoj, kaj ni iru!</p>
-
-<p>&mdash;La apatia vizaĝo de Dmiĉjo ne vigliĝis: li tuj mallerte aliris al
-la kamaradoj kaj kisis ĉiun el ili po tri fojoj, ne atentante,<!-- pagho 202 --> ĉu ili
-volas aŭ ne, kaptante iun je la ŝultroj, alian je la kapo.</p>
-
-<p>&mdash;Hetmano!&mdash;diris Serèbrjanij: do, ni iras la saman vojon?</p>
-
-<p>&mdash;Ne, bojaro. Kie mi iros, tie vi ne rajdos. En la antaŭurbo mi estos
-pli frue, ol vi, kaj se vi min renkontos, ne rekonu min; tamen ni ne
-povas renkontiĝi: mi estos for antaŭ ol vi alvenos; mi havas nur iujn
-aferojn tie.</p>
-
-<p>Serèbrjanij divenis, ke Ringo havis ion kaŝitan aŭ enfositan en la
-ĉirkaŭaĵo de l&rsquo; antaŭurbo, kaj li plu ne insistis.</p>
-
-<p>Baldaŭ du taĉmentoj ekmoviĝis en du malsamaj direktoj.</p>
-
-<p>La pli granda iris kun Serèbrjanij laŭlonge de la apudrivera
-herbkampo, kovrita per postsignoj de hieraŭa batalo; post ĝi treniĝis
-Bujano kun mallevita kapo kaj pendanta vosto. Ĝi de tempo al tempo
-aliris la princon, plende blekis kaj sin turnis posten al la hieraŭ
-elfosita tombo, ĝis kiam fine la altaj kanoj kaŝis ĉi tiun tombon de
-la okuloj.</p>
-
-<p>Alia pli malgranda taĉmento sekvis Ĥlopkon. Ringo ekiris aliflanken,
-kaj lin sekvis Dmiĉjo, malrapide kaj mallerte movante la piedojn.</p>
-
-<p>Senhomiĝis la vastaj stepoj, kaj ekregis la antaŭa silento, kvazaŭ
-hieraŭ tie ne estis tumulto de batalo! Nur tie kaj ĉi tie paŝtis sin
-la forgesitaj tataraj ĉevaloj, kaj en la bruligita herbo kuŝis
-disĵetitaj bataliloj. Super la florantaj bordoj de la rivero alaŭdoj
-laŭte kantis en la ĉiela bluaĵo, aliaj malgrandaj birdetoj pepis kaj
-flirtis en la kanoj aŭ kantante ripozis sur la sagoj, kiuj dum batalo
-enŝoviĝis en la teron kaj nun staris inter la marĉaj floroj,
-similante je floroj, de longe ĉi tie kreskantaj.</p>
-
-
-
-<div class="chapheader" id="chap29">
-<h2>ĈAPITRO XXIX.</h2>
-
-<p>Samtempa esploro de du kontraŭuloj.</p>
-</div>
-
-<p>Ok tagojn post la batalo la caro akceptis en sia dormoĉambro
-Basmanov&rsquo;n, ĵus alvenintan el Rjazanjo. La caro jam detale sciis pri la
-batalo, sed Basmanov esperis, ke li la unua rakontos pri ĝi. Li esperis
-alskribi al si sola la honoron de l&rsquo; venko kaj kiel sekvon de sia
-rakonto li deziris ree ricevi la antaŭan favoron de la caro.</p>
-
-<p>La caro atente aŭskultis, movante la rozarion kaj observante la
-perlornamitan ringon de sia montra fingro. Sed kiam Basmanov, fininte la
-rakonton kaj ekskuinte siajn buklojn, diris memkonfide&mdash;"via cara
-moŝto, vi vidas, kiel multe ni<!-- pagho 203 --> laboris por via cara moŝto!", Ivano
-levis la okulojn kaj ekridetis.</p>
-
-<p>&mdash;Ni ne ŝparis niajn fortojn,&mdash;flateme daŭrigis Basmanov,&mdash;kaj via
-cara moŝto, certe, bone rekompencos vian fidelan serviston?</p>
-
-<p>&mdash;Kion vi dezirus, Teodĉjo?&mdash;demandis la caro kun ŝajniga bonkoreco.</p>
-
-<p>&mdash;Plej bone, faru min okolniĉij, por ke oni min plu ne kuraĝu ofendi.</p>
-
-<p>Ivano fikse rigardis lin.</p>
-
-<p>&mdash;Kaj per kio mi rekompencos la princon Serèbrjanij?&mdash;li demandis tute
-neatendite.</p>
-
-<p>&mdash;Vian malfavoraton?&mdash;demandis Basmanov, kaŝante sian konfuzon sub sia
-ordinara senhonteco: kion pli li meritas, ol pendigilon? Li estis
-forkurinta el malliberejo, li kun siaj rabistoj sufiĉe multe malhelpis
-nin: se li ne ektimigus la tatarojn, ni atakus kaj kaptus ilin ĉiujn
-kvazaŭ koturnojn.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vere? Kaj mi supozas, ke sen li ree iu tataro alligus vin al sia
-ĉevalo, kiel iam, ĉu vi memoras, Teodĉjo? Ĝi estus ne por la unua
-fojo, vi jam provis ĝin!</p>
-
-<p>&mdash;Mi jam provis suferi por via cara moŝto, arogante daŭrigis Basmanov:
-mi nur ne provis vian caran dankon. Nek Godunòv, nek Vjàzemskij, nek
-Maluto tiel servas kiel mi, tamen, vi bone rekompencas ilin.</p>
-
-<p>&mdash;Certe, ili ne tiel servas, kiel vi! Ĉu, ekzemple, ili povas danci,
-kiel vi?</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto,&mdash;diris Basmanov, perdante la paciencon: se mi ne
-plaĉas al vi, bonvolu min forpermesi; mi iros for de la kortego.</p>
-
-<p>Basmanov esperis, ke Ivano lin estos retenanta, sed lia foresto el la
-antaŭurbo, anstataŭ revivigi la amon de l&rsquo; caro por li, ankoraŭ pli
-multe ĝin malpligrandigis: la caro lin forgesis, kaj aliaj favoratoj,
-precipe Maluto, ofendita per la fiereco de Basmanov, utiligis la tempon
-por deturni de li la caran koron.</p>
-
-<p>La plano de Basmanov malsukcesis. Estis videble, ke lia ĉagreno amuzis
-la caron.</p>
-
-<p>&mdash;Kion fari?&mdash;diris la caro kun ŝajniga malĝojo:&mdash;kvankam mi enuos sen
-vi, mi, malfeliĉa orfo, kvankam la ŝtataj aferoj eble malprosperos,
-sed kion fari? mi provos ĉion fari sola, per mia malsaĝa kapo! Iru,
-Teodĉjo, iru, kien vi volas! Mi ne deziras vin deteni perforte!</p><!-- pagho 204 -->
-
-<p>Basmanov ne povis kaŝi plu sian koleron; dorlotita de Ivano, li nun
-tutplene aperigis sian karakteron.</p>
-
-<p>&mdash;Dankon, via cara moŝto, dankon por via gastameco! Dankon, ke vi pelas
-for vian serviston kiel malbonan hundon! Nun,&mdash;aldonis li
-senpripense,&mdash;nun mi laŭdos en Ruslando vian caran bonecon! Estu la
-aliaj por vi same bonaj servistoj, kiel estis via Teodora! Multaj pekoj
-ŝarĝas mian konsciencon de post mia servado al vi,&mdash;unu nuran pekon mi
-ne konas, mi ne havis rilatojn kun sorĉistoj!</p>
-
-<p>Ivano komence ridetis, sed ĉe la lastaj paroloj lia mieno ŝanĝiĝis.</p>
-
-<p>&mdash;Sorĉistoj?&mdash;li demandis, mirigita, preskaŭ kolera.&mdash;Kiu do havas ĉi
-tie rilatojn kun sorĉistoj?</p>
-
-<p>&mdash;Kiu? Ekzemple, via Vjàzemskij,&mdash;respondis Basmanov, brave renkontante
-fiksan rigardon de l&rsquo; caro.&mdash;Jes!&mdash;daŭrigis li, ne timigita de la
-terura mieno de Ivano: vi sola nur ne scias, ke kiam Vjàzemskij estas
-en Moskvo, li ĉiunokte vizitas la mueliston en la arbaro, la muelisto
-ja estas sorĉisto, nepre ili kune penas pereigi vian caran moŝton!</p>
-
-<p>&mdash;Kial vi scias ĉion ĉi?&mdash;demandis la caro, trapikante la opriĉnikon
-per esploranta rigardo.</p>
-
-<p>Ĉi tiun fojon Basmanov iom ektimis.</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto,&mdash;li rapidis respondi: se mi ĝin scius pli frue, mi
-certe raportus ĉion al via cara moŝto, sed mi nur hieraŭ ekaŭdis de
-liaj servistoj...</p>
-
-<p>La caro enpensiĝis.</p>
-
-<p>&mdash;Iru!&mdash;li diris post mallonga silento: mi esploros la aferon. Ne
-forlasu la antaŭurbon, ĝis kiam mi ordonos!</p>
-
-<p>Basmanov foriris kontenta, ke li sukcesis veki en la suspektema koro de
-l&rsquo; caro dubon kontraŭ unu el siaj malamikoj, sed samtempe tro malĝoja
-pro la malvarmeco, kun kiu la caro lin akceptis.</p>
-
-<p>Baldaŭ la caro eliris el la dormoĉambro en sian akceptejon, sidiĝis
-en apogseĝon kaj, ĉirkaŭita de opriĉnikoj, aŭskultis raportojn de
-l&rsquo; bojaroj, alvenintaj el Moskvo kaj el aliaj urboj. Disdoninte siajn
-ordonojn, detale pridiskutinte kun ili ĉiujn bezonojn de l&rsquo; ŝtato, la
-rilatojn kun fremdaj landoj, la rimedojn kontraŭ la invado de tataroj
-en Ruslandon, Ivano demandis, ĉu ĉiuj petantoj jam estas akceptitaj?</p>
-
-<p>&mdash;Bojaro Druĵino Andrèeviĉ Morozov,&mdash;anoncis stolniko<a href="#Footnote43" class="fnanchor">[43]</a>,&mdash;<!-- pagho 205 -->humile
-salutas vian caran moŝton kaj petas, ke vi permesu al li aperi antaŭ
-viaj helaj okuloj!</p>
-
-<p>&mdash;Morozov?&mdash;demandis Ivano:&mdash;ĉu li ne forbrulis kun sia domo? Vivema
-estas la maljuna hundo! Bone. Mi demetis de li mian malfavoron, li
-eniru!</p>
-
-<p>La stolniko eliris. Baldaŭ la aro da korteganoj donis lokon al bojaro
-Morozov, kiu, subtenata de siaj du servistoj, alproksimiĝis al la caro
-kaj falis teren antaŭ li.</p>
-
-<p>Ĉies okuloj sin turnis al la maljuna bojaro. Lia vizaĝo estis pala, li
-multe malgrasiĝis, sur la frunto estis videbla la cikatro, postsigno de
-la sabra vundo, farita de Vjàzemskij; sed liaj enfalintaj okuloj
-aperigis la antaŭan fortan volon, kaj sur liaj kunigitaj brovoj kuŝis
-la antaŭa sigelo de nevenkebla obstineco.</p>
-
-<p>Kontraŭ la kutimo de l&rsquo; kortego, liaj vestoj ne estis luksaj.</p>
-
-<p>Ivano silente rigardis lin.</p>
-
-<p>Kiu sciis legi la carajn rigardojn, tiu legus nun kaŝitan malamon kaj
-plezuron vidi la malamikon humiliĝintan, sed malatenta observanto povus
-nomi la rigardon de Ivano eĉ bonkora.</p>
-
-<p>&mdash;Druĵino Andrèeviĉ!&mdash;li diris grave, sed afable: mi demetis de vi
-mian malfavoron; kial do vi surhavas tiajn vestojn?</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto,&mdash;respondis la bojaro restante surgenue: ĉu luksaj
-vestoj konvenas al tiu, kies domon forbruligis viaj opriĉnikoj, kies
-edzinon ili forrabis? Via cara moŝto,&mdash;li daŭrigis per firma voĉo: mi
-humile plendas al vi kontraŭ via opriĉniko, Afonĉjo Vjàzemskij!</p>
-
-<p>&mdash;Leviĝu!&mdash;diris la caro: kaj rakontu ĉion laŭvice. Se iu el miaj
-opriĉnikoj vin ofendis, mi ne indulgos lin eĉ se li estus plej intima
-mia servisto.</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto!&mdash;daŭrigis Morozov ĉiam surgenue: li mem venu,
-Afonĉjo! Li respondu en mia ĉeesto al via cara moŝto!</p>
-
-<p>&mdash;Bone!&mdash;konsentis la caro post pripenso: vi estas prava! La plendato
-devas scii, pri kio oni lin kulpigas. Venigu Vjàzemskij&rsquo;n! Kaj vi,&mdash;li
-sin turnis al la servistoj de Morozov, kiuj humilege staris
-flanke:&mdash;levu vian bojaron kaj sidigu lin sur benkon, ke li atendu la
-plendaton.</p>
-
-<p>De post la ruinigo de l&rsquo; domo de Morozov pasis pli ol du monatoj.
-Vjàzemskij jam resaniĝis post la ricevitaj vundoj. Kiel antaŭe, li
-loĝis en la antaŭurbo, sed, nenion sciante pri la sorto de Heleno,
-kiun neniu el liaj kurieroj povis trovi, li estis ankoraŭ pli malgaja,
-ol antaŭe, li tre malofte sin montris<!-- pagho 206 --> ĉe la kortego, pretekstante
-sian malsanon, ne partoprenis en festenoj kaj kelkaj lin opiniis eĉ iom
-freneza. Al la caro ne plaĉis lia foresto dum komunaj preĝoj aŭ
-festenoj; sed, sciante pri la malfeliĉa aventuro kun Heleno, li
-alskribis la konduton de Vjàzemskij al amturmentoj kaj estis indulgema
-por li. Nur post la interparolo kun Basmanov ĉi tiu konduto ekŝajnis
-al li suspektinda. La plendo de Morozov donis bonan okazon multon ekscii
-per samtempa esploro de ambaŭ kontraŭuloj,&mdash;jen kial la caro akceptis
-Morozov&rsquo;n pli afable, ol la korteganoj estis atendintaj.</p>
-
-<p>Baldaŭ venis Vjàzemskij. Lia eksteraĵo ankaŭ multe ŝanĝiĝis. Li
-ŝajnis esti pli aĝa per kelkaj jaroj, la trajtoj de lia vizaĝo
-fariĝis pli akraj, kaj la vivo kvazaŭ alcentriĝis en liaj fajraj,
-malkvietaj okuloj.</p>
-
-<p>&mdash;Venu, venu, Afonĉjo?&mdash;diris la caro,&mdash;alproksimiĝu ankaŭ vi,
-Druĵino! Diru, en kio konsistas via plendo? Diru malkaŝe, rakontu
-ĉion, kiel ĝi okazis!</p>
-
-<p>Druĵino Andrèeviĉ alproksimiĝis al la caro. Starante apud
-Vjàzemskij, sed ne rigardante lin, li detale rakontis ĉiujn
-cirkonstancojn de l&rsquo; atako.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu li rakontis la veron?&mdash;demandis la caro, sin turnante al
-Vjàzemskij.</p>
-
-<p>&mdash;Jes, via cara moŝto!&mdash;respondis Vjàzemskij, kiun mirigis la demando
-de l&rsquo; caro, ĉar la caro jam de longe ĉion sciis.</p>
-
-<p>La vizaĝo de l&rsquo; caro malsereniĝis.</p>
-
-<p>&mdash;Kiel vi kuraĝis fari tion?&mdash;li diris kaj direktis al Vjàzemskij sian
-severan rigardon:&mdash;ĉu mi permesas, ke miaj opriĉnikoj estu rabistoj?</p>
-
-<p>&mdash;Vi scias, via cara moŝto,&mdash;respondis Vjàzemskij, pli kaj pli
-miregante: vi scias, ke la domo estis rabita ne laŭ mia ordono, kaj se
-la bojarinon mi forkondukis, mi havis ja vian permeson!</p>
-
-<p>&mdash;Mian permeson?&mdash;demandis la caro, akcentante ĉiun vorton.&mdash;Kiam mi
-donis al vi tian permeson?</p>
-
-<p>Tiam Vjàzemskij komprenis, ke li ne devus sin apogi sur la aludo de l&rsquo;
-caro Ivano dum festeno, aludo, kiun Vjàzemskij konsideris kiel
-rajtigilon por forkonduki perforte Helenon. Ne divenante ankoraŭ la
-celon, kiu igas la caron nei tiun aludon, li tamen komprenis, ke li
-devas ŝanĝi la manieron de sia defendo. Ne la timo aŭ la deziro
-konservi la vivon, kiu, ĉe la ŝanĝebla karaktero de Ivano, ĉiam
-povis esti en danĝero, decidigis Vjàzemskij&rsquo;n serĉi senkulpiĝon. Li
-ankoraŭ<!-- pagho 207 --> ne perdis la esperon retrovi Helenon, kaj ĉiuj rimedoj
-ŝajnis al li taŭgaj por tia celo.</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto!&mdash;li diris:&mdash;pardonu, vi ne estis permesinta al mi
-forkonduki la bojarinon. Jen kiel okazis la afero! Vi sendis min Moskvon
-por demeti la malfavoron de l&rsquo; bojaro Druĵino Morozov, kaj la bojaro,
-kiel vi scias, de longe konsideras min kiel malamikon, ĉar mi iam estis
-konanta kun lia edzino, amindumis ŝin... Kiam mi alvenis en lian domon,
-li decidis kune kun princo Serèbrjanij min mortigi. Post tagmanĝo ili
-kun siaj servistoj atakis nin per plej perfida maniero; ni komencis nin
-defendi, kaj la bojarino, lia edzino, konante la kruelan karakteron de
-sia edzo, ne deziris resti ĉe li, kaj elpetis, ke mi ŝin kunprenu. Si
-forlasis lian domon tute propravole, sed ĉar mi en la arbaro svenis, mi
-ne scias, kio fariĝis al ŝi, kie ŝi estas. Kredeble, bojaro Morozov
-trovis ŝin kaj kaŝas ŝin ie, eble li jam mortigis ŝin! Ne
-li,&mdash;daŭrigis Vjàzemskij kun ĵaluza rigardo al Morozov: ne li devus
-plendi, mi mem, via cara moŝto, kulpigas la bojaron pri tio, ke li kun
-Nikito Serèbrjanij estis min atakinta en sia domo!</p>
-
-<p>La caro ne atendis tian turniĝon. La kalumnio de Vjàzemskij estis
-okulvidebla, sed Ivano tute ne intencis ĝin refuti. Morozov nun
-unuafoje ekrigardis sian kontraŭulon.</p>
-
-<p>&mdash;Mensogas la malbenita hundo!&mdash;li diris, malestimege rigardante lin de
-la kapo ĝis la piedoj: ĉiu lia vorto estas abomeninda mensogo; mi
-estas preta kisi la krucon por atesti la veron! Via cara moŝto! ordonu,
-ke li, malbenito, redonu al mi mian edzinon, kun kiu min kunligas la
-leĝo kristana!</p>
-
-<p>Ivano ekrigardis Vjàzemskij&rsquo;n!</p>
-
-<p>&mdash;Kion vi diros?&mdash;demandis li kun la mieno de kvazaŭ senpartia
-juĝisto.</p>
-
-<p>&mdash;Mi jam diris al vi, via cara moŝto, ke mi kunprenis la bojarinon,
-plenumanta ŝian propran peton; kiam survoje mi perdis multe da sango,
-miaj servistoj trovis min svenintan en arbaro. Apud mi estis nek la
-ĉevalo, nek la bojarino, oni min transportis en la muelejon, kie la
-maljuna muelisto per sorĉvortoj haltigis la sangfluon. Nenion plu mi
-scias.</p>
-
-<p>Vjàzemskij ne supozis, ke, rakontante pri la muelisto, li plifortigas
-en la caro lian jam naskiĝintan suspekton kaj kredebligas la vortojn de
-Basmanov, sed Ivano ne aperigis atenton pri ĉi tiu cirkonstanco, li nur
-notis ĝin en sia memoro por profiti, kiam alvenos la tempo; dume li
-kaŝis siajn pensojn sub la masko de senpartieco.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi aŭdis?&mdash;li diris al Vjàzemskij: la bojaro Druĵino<!-- pagho 208 --> estas
-preta kisi la krucon por atesti la veron! Kiamaniere vi vin senkulpigos
-antaŭ li?</p>
-
-<p>&mdash;La bojaro ĉion povas diri,&mdash;respondis Vjàzemskij, decidiĝinta,&mdash;kio
-ajn okazus&mdash;sin defendi ĝis la fino:&mdash;estas lia volo kalumnii min;
-tamen mi kulpigas lin pri mia vundo, kaj mi mem ankaŭ kisos la krucon
-por atesti mian veron!</p>
-
-<p>Murmuro trakuris la ĉeestantaron. Ĉiuj opriĉnikoj sciis, kiamaniere
-okazis la atako, kaj malgraŭ alkutimiĝo al krimoj ne ĉiu el ili
-kuraĝus ĵuri malveraĵon.</p>
-
-<p>Ivanon mem mirigis la aroganteco de Vjàzemskij, sed sammomente li
-komprenis, ke per ĝi li povas pereigi malamegatan Morosov&rsquo;n,
-konservante la ŝajnon de severa justeco.</p>
-
-<p>&mdash;Fratoj!&mdash;li diris, sin turnante al la ĉeestantoj: bonvolu atesti, ke
-mi deziris ekscii la veron. Mi ne havas la kutimon juĝi, ne
-aŭskultinte sinpravigon. Tamen estas neeble, ke en la sama proceso
-ambaŭ partioj kisu la krucon por atesti la veron... Nepre unu el la
-kontraŭuloj ĵurus malvere. Kiel bona paŝtisto, gardanta mian
-ŝafaron, mi ne volas permesi, ke iu pereigu sian animon. Morozov kaj
-Vjàzemskij estu juĝotaj per Dia juĝo. Mi donas al ili batalkampon ĉi
-tie, sur la Ruĝa Placo. Post dek tagoj ili aperu kun siaj helpantoj kaj
-atestantoj! Al kiu Dio donos la venkon, tiu estos pura ankaŭ antaŭ mi;
-kiu malvenkos, tiu, se li restos viva, akceptu samloke mortpunon pere de
-ekzekutisto!</p>
-
-<p>La verdikto de Ivano forte impresis la ĉeestantaron. Kiel multaj
-opiniis, ĝi por Morozov egalis la mortverdikton, ĉar estis pli ol
-dubeble, ke la maljuna bojaro povus kontraŭbatali la junan kaj fortan
-Vjàzemskij&rsquo;n. Oni supozis, ke li forrifuzos la duelon aŭ almenaŭ
-petos la permeson sin anstataŭigi per dungota batalanto. Sed Morozov
-kliniĝis antaŭ la caro kaj diris per trankvila voĉo:</p>
-
-<p>&mdash;Ĝi estu laŭ via volo, via cara moŝto! Mi estas maljuna kaj malsana,
-jam delonge mi ne estis surmetanta kirason; tamen en Dia juĝo venkas ne
-la forto, sed la vero! Mi esperas havi la helpon de Dio, kiu ne forlasos
-min en mia prava afero kaj aperigos antaŭ via cara moŝto kaj antaŭ
-ĉiuj homoj malpravecon de malamiko mia.</p>
-
-<p>Aŭdinte la caran verdikton, Vjàzemskij komence ekĝojis, sed la
-memkonfido de Morozov iom konfuzis lin. Li ekmemoris, ke, laŭ komuna
-kredo, en juĝa duelo Dio neeviteble donas venkon al la vera partio, kaj
-dubo pri sukceso kontraŭvole enrampis lian animon.</p><!-- pagho 209 -->
-
-<p>Tamen, subpreminte nun la konfuziĝon, li ankaŭ kliniĝis antaŭ la
-caro kaj diris:</p>
-
-<p>&mdash;Fariĝu laŭ via volo, via cara moŝto!</p>
-
-<p>&mdash;Iru,&mdash;diris Ivano: serĉu atestantojn por vi, kaj post dek tagoj, je
-tagiĝo, vi ambaŭ estu sur la Ruĝa Placo, kaj ve al tiu, kiu ne venkos
-en la batalo!</p>
-
-<p>Ĵetinte al ili ambaŭ traigan neklarigeblan rigardon, la caro leviĝis
-kaj foriris en siajn ĉambrojn. Morozov eliris el la ĉambrego
-dignoplena, postsekvata de siaj servistoj, tute ne atentante la
-ĉirkaŭantajn opriĉnikojn.</p>
-
-
-
-<div class="chapheader" id="chap30">
-<h2>ĈAPITRO XXX.</h2>
-
-<p>La ensorĉita sabro.</p>
-</div>
-
-<p>La sekvantan tagon Vjàzemskij forveturis Moskvon.</p>
-
-<p>Alitempe, sin pretigante al duelo, li fidus al siaj fortoj, al sia
-lerteco. Sed nun la afero rilatis Helenon. Ĝi ne estis simpla duelo, la
-rezultato dependis de Dia juĝo, kaj la princo sentis sian malpravecon;
-do, kiom malestiminda estus por li Morozov dum ordinara batalo, nun li
-timis ĉielan fulmkoleron, li timis, ke dum la duelo liaj manoj
-rigidiĝos aŭ senmoviĝos. La timo estis des pli forta, ke liaj antaŭ
-nelonge resaniĝintaj vundoj ankoraŭ doloris kaj ke li de tempo al
-tempo sentis malfortecon. La princo volis nenion preterlasi por certigi
-al si la venkon. Kaj li decidis sin turni al la konata muelisto, preni
-de li iun ajn sorĉradikon kaj tiamaniere fari siajn ekbatojn
-nerebateblaj.</p>
-
-<p>Meditoplena kaj ekscitita li rajdis malrapide tra arbaro, kliniĝante de
-tempo al tempo en la selo por rigardi la vojetojn, kovritajn de filiko.
-Post multaj turniĝoj li fine trovis pli bonan vojon, ĉirkaŭrigardis,
-rekonis la signojn, faritajn sur arboj kaj ektrotis. Baldaŭ aŭdiĝis
-bruado de mueleja rado. Alproksimiĝinte, la princo tra la bruado
-distingis homan voĉon. Li haltis, elseliĝis kaj, alliginte la ĉevalon
-al avelarbo, paŝe aliris la muelejon. Ĉe la dometo staris ies
-rajdĉevalo, riĉe jungita. La muelisto interparolis kun belstatura
-viro, kies vizaĝon Vjàzemskij ne povis vidi, ĉar la nekonato turnis
-al li la dorson, preta surseliĝi.</p>
-
-<p>&mdash;Vi estos kontenta, via bojara moŝto,&mdash;parolis al li la muelisto, jese
-kapoklinante: vi estos kontenta! Ree vin ekamos la caro kaj, estu mi
-samloke mortigita de tondro, se ne<!-- pagho 210 --> pereos Vjàzemskij kaj ĉiuj viaj
-malamikoj! Estu trankvila, ĉar kontraŭ tirliĉo<a href="#Footnote10" class="fnanchor">[10]</a> neniu povas
-elteni!</p>
-
-<p>&mdash;Bone!&mdash;respondis la vizitinto, surĉevaliĝante: sed, maljuna diablo,
-memoru nian interkonsenton: se mi ne havos sukceson, mi pendigos vin
-kiel hundon!</p>
-
-<p>La voĉo ŝajnis al Vjàzemskij konata, sed la rado bruis tiom forte, ke
-li ne povis kompreni, kiu estis la vizitanto.</p>
-
-<p>&mdash;Kial vi ne havos sukceson, karulo?&mdash;daŭrigis la muelisto, profunde
-kliniĝante: nur ne demetu de vi la tirliĉon, kaj kiam vi estos
-parolanta kun la caro, rigardu lin gaje kaj rekte en okulojn, kuraĝe
-rigardu, karulo, ne aperigu timon, diru al li ŝercojn kaj spritaĵojn,
-kiel antaŭe, kaj, estu mi anatemota, se vi ne ricevos ree la caran
-favoron!</p>
-
-<p>La rajdanto turnis la ĉevalon kaj, ne rimarkinte Vjàzemskij&rsquo;n,
-pretertrotis apud li.</p>
-
-<p>La princo rekonis Basmanov&rsquo;n, kaj lia ĵaluza imago ekbolis. Okupita per
-unu sola penso pri Heleno, li komence ne atentis la parolojn de la
-muelisto, sed, aŭdinte sian nomon, li eksuspektis en Basmanov novan
-neatenditan konkuranton.</p>
-
-<p>Dume la muelisto, kiam Basmanov forrajdis, sidiĝis apud la muro de sia
-domo kaj komencis kalkuli la orajn monerojn. Li gaje ridetadis,
-transmetante ilin el unu manplato en la alian. Subite li eksentis sur
-sia ŝultro pezan manon. La maljunulo ektremis, salte leviĝis kaj
-preskaŭ mortis pro teruro, kiam liaj okuloj renkontis la nigrajn
-okulojn de Vjàzemskij.</p>
-
-<p>&mdash;Pri kio vi, sorĉisto, parolis kun Basmanov?&mdash;demandis Vjàzemskij.</p>
-
-<p>&mdash;Ho, karulo!&mdash;eldiris la muelisto, sentante tremadon en la piedoj: via
-princa moŝto, Afonasjo Ivànoviĉ, kiel vi fartas?</p>
-
-<p>&mdash;Respondu!&mdash;ekkriis Vjàzemskij, kaptante la mueliston je la gorĝo kaj
-trenante lin al la rado: respondu, kion vi pri mi parolaĉis?</p>
-
-<p>Kaj li ŝovis la maljunulon al la rado.</p>
-
-<p>&mdash;Karulo mia!&mdash;ekĝemis la muelisto: mi ĉion diros, ĉion diros al via
-princa moŝto, nur lasu min viva!</p>
-
-<p>&mdash;Pro kio estis ĉe vi Basmanov?</p>
-
-<p>&mdash;Pro radiko, karulo, pro tirliĉo! Mi ja sciis, ke vi estas ĉi tie, ke
-vi ĉion aŭdas, ho, karulo, tial mi intence parolis pli laŭte por ke
-vi povu ekscii la planon de Basmanov pereigi vian princan moŝton!</p>
-
-<p>Vjàzemskij forpuŝis la mueliston flanken.</p><!-- pagho 211 -->
-
-<p>La maljunulo komprenis, ke pasis jam la unua eksplodo de kolero.</p>
-
-<p>&mdash;Kiel kolerema vi estas, karulo!&mdash;diris li, sin levante de l&rsquo; tero.&mdash;Mi
-ja diris al vi, mi sciis, ke via princa moŝto estas proksime, de la
-mateno mi jam atendas vin, karulo.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, kion do volas Basmanov?&mdash;demandis la princo per moligita voĉo.</p>
-
-<p>La muelisto dume jam tute rekuraĝiĝis.</p>
-
-<p>&mdash;Basmanov rakontis al mi,&mdash;li diris kun konfidema mieno: ke la caro
-ĉesis lin ami, ke vin li pli multe amas, kaj ke nur al vi, al Godunòv
-kaj al Maluto li havas favoron. Tial Basmanov insiste petis, ke mi donu
-al li tirliĉon.&mdash;"Donu,&mdash;li diris,&mdash;tirliĉon, por ke mi ree povu havi
-la caran favoron kaj por ke ilin la caro ĉesu ami kaj malfavoru!" Kion
-mi devis fari kontraŭ li, kiam li kvazaŭ algluiĝis al mi? Ĉu eble
-estis disputi kun li? Nu, mi donis al li radiketon, kompreneble ne
-ĝustan, tute simplan radiketon, nur ke li min lasu viva! Ĉu mi povus
-doni al li tirliĉon, por ke lin la caro ekamu pli multe ol vin!</p>
-
-<p>&mdash;Diablo lin prenu!&mdash;trankvile diris Vjàzemskij: ĉu amas lin la caro,
-ĉu ne&mdash;tio min ne rilatas. Ne pro tio mi venas al vi! Ĉu vi ion
-eksciis, maljunulo, pri la bojarino?</p>
-
-<p>&mdash;Ne, kara princo, nenion certan. Mi ja parolis al viaj kurieroj, ke
-estas neeble ekscii. Kiel multe mi penadis por via princa moŝto! Sep
-noktojn unu post alia mi rigardis sub la radon. Rajdas la bojarino tra
-arbaro, mi vidas, duope kun maljuna viro, malgajega ŝi estas, kaj la
-viro ŝin konsolas, kaj nenio plu estas videbla; la akvo malklariĝas
-kaj nenion plu videbligas, karulo!</p>
-
-<p>&mdash;Kun maljuna viro? sekve, kun Morozov? Kun la edzo?</p>
-
-<p>&mdash;Ne, karulo: Morozov estas pli dika kaj li portas alian veston. La viro
-surhavis simplan kaftanon, ne bojaran, li devas esti simplulo!</p>
-
-<p>Vjàzemskij enpensiĝis.</p>
-
-<p>&mdash;Maljunulo!&mdash;diris li subite: ĉu vi povas ensorĉi sabron?</p>
-
-<p>&mdash;Kial ne? Sed, karulo, ĉu vi bezonas, ke la sabro haku, aŭ ke ĝi
-estu malakra?</p>
-
-<p>&mdash;Kompreneble, ke ĝi haku, arbara koboldo!</p>
-
-<p>&mdash;Okazas, princo, oni ensorĉadas malamikan sabron, por ke ĝi fariĝu
-malakra kaj rompiĝu kontraŭ kiraso...</p>
-
-<p>&mdash;Mi bezonas ensorĉi la propran sabron. Mi devas dueli kaj mi nepre
-devas mortigi mian malamikon, ĉu vi aŭdas, maljunulo?</p><!-- pagho 212 -->
-
-<p>&mdash;Mi aŭdas, karulo, mi aŭdas! Kial ne aŭdi?</p>
-
-<p>Kaj la maljunulo komencis mediti: kun kiu li duelos? Kiu estos lia
-malamiko? Ĉu eble Basmanov? Dubeble! Li tuj parolis pri li malestime,
-kaj la princo ne estas homo lerta por kaŝi siajn pensojn. Eble kun
-Serèbrjanij? Sed la muelisto sciis de Miĥeiĉ, ke Serèbrjanij estis
-malliberigita, kaj li aŭdis de l&rsquo; kurieroj de Vjàzemskij kaj ankaŭ de
-kelkaj kamaradoj de Ringo, ke la rabistoj liberigis la princon kaj
-forveturigis lin. Sekve ne kun Serèbrjanij. Restas bojaro Morozov. Li
-pro forrabo de la edzino povus fari duelpostulon al Vjàzemskij. Kvankam
-li estas tro maljuna, sed en juĝa duelo estas permesate sin
-anstataŭigi per alia duelonto. Sekve,&mdash;decidis la muelisto: la princo
-Vjàzemskij duelos aŭ kontraŭ Morozov, aŭ kontraŭ lia dungoto.</p>
-
-<p>&mdash;Permesu al mi, kara princo,&mdash;li diris,&mdash;ĉerpi akvon por rigardi vian
-kontraŭulon!</p>
-
-<p>&mdash;Agu, kiel vi scias!&mdash;respondis Vjàzemskij kaj sidiĝis enpensema sur
-faligitan arbostumpon.</p>
-
-<p>La muelisto alportis el la domo sitelon, ŝovis ĝin sub la radon kaj,
-ĉerpinte akvon, starigis ĝin apud la princo.</p>
-
-<p>&mdash;Ho, ho!&mdash;li diris, kliniĝinte super la sitelo kaj fikse rigardante la
-akvon: jen mi vidas vian kontraŭulon, princo, nur mi ne povas kompreni!
-Li estas tro maljuna... Vin ankaŭ mi vidas, princo, jen vi elpaŝas
-kontraŭ li...</p>
-
-<p>&mdash;Nu, nu?&mdash;demandis Vjàzemskij, vane penante ion vidi en la akvo de la
-sitelo.</p>
-
-<p>&mdash;Anĝeloj protektas la maljunulon,&mdash;daŭrigis la muelisto mistertone
-kaj kvazaŭ miregante pri tio, kion li vidis: la fortoj ĉielaj lin
-protektas; estos malfacile ensorĉi vian sabron, princo kara!</p>
-
-<p>&mdash;Kaj min neniu protektas?&mdash;demandis Vjàzemskij, kontraŭvole tremante.</p>
-
-<p>La muelisto rigardis ĉiam pli fikse, liaj okuloj fariĝis tute
-senmovaj; ŝajnis, ke li, komence mistifikante la princon Vjàzemskij,
-estis surprizita per efektive terura vizio.</p>
-
-<p>&mdash;Via princa moŝto ankaŭ havas protektantojn... Sed, jen, mi ree
-nenion vidas, la akvo malklariĝis!</p>
-
-<p>Li suprenlevis la kapon, kaj Vjàzemskij rimarkis, ke grandaj ŝvitgutoj
-ruliĝis de sur lia frunto.</p>
-
-<p>&mdash;Vi ankaŭ havas protektantojn, via princa moŝto,&mdash;flustris li
-tememe.&mdash;Estas eble ensorĉi vian sabron!</p>
-
-<p>&mdash;Prenu!&mdash;diris la princo, nudigante la pezan sabron: prenu, ensorĉu!</p>
-
-<p>La muelisto profunde ekspiris, elfosis per la manoj kaveton<!-- pagho 213 --> en la tero,
-enigis tien la sabrotenilon. Piedbatinte la teron ebene, li firmigis la
-tranĉparton pintsupren kaj poste komencis paŝi ĉirkaŭe, dirante
-ensorĉigajn parolojn.......</p>
-
-<p>...Fininte, li eligis la sabron kaj redonis ĝin al la princo,
-forskuinte de la tenilo la teron kaj zorge viŝinte ĝin per sia basko.</p>
-
-<p>&mdash;Bonvolu ricevi, princo Afonasjo Ivànoviĉ! Bone ĝi servos al vi, se
-nur via kontraŭulo ne trempos sian sabron en sanktan akvon.</p>
-
-<p>&mdash;Sed se li trempos?</p>
-
-<p>&mdash;Tiam nenio estas farebla, princo kara! Kontraŭ sankta akvo ensorĉita
-fero ne havas forton. Cetere mi povas helpi al vi. Mi donos al vi
-marĉan golubec&rsquo;n<a href="#Footnote12" class="fnanchor">[12]</a>, kaj vi enmetu ĝin en saketon kaj pendigu al la
-kolo, tiam vi povos deturni flanken la okulojn de l&rsquo; malamiko.</p>
-
-<p>&mdash;Donu al mi la golubec&rsquo;n!&mdash;diris Vjàzemskij.</p>
-
-<p>&mdash;Volonte, karulo; por vi, karulo, mi ne povas esti avara!</p>
-
-<p>La maljunulo eniris la dometon kaj alportis ion enkudritan en ĉifonon.</p>
-
-<p>&mdash;Ne facile ĝi estas akirita,&mdash;li diris, kvazaŭ ne volante fordoni la
-herbon: kun granda peno mi ĝin proprigis al mi. Se oni ne ĝustatempe
-ĝin serĉas en la marĉo, oni vidas teruraĵon&mdash;Dio gardu!</p>
-
-<p>La princo prenis la enĉifonigitan herbon kaj ĵetis al la sorĉisto
-sakon, plenan de ormoneroj.</p>
-
-<p>&mdash;Dio rekompencu vian princan moŝton!&mdash;diris la maljunulo kun profunda
-saluto.&mdash;Ankoraŭ mi havas ion por diri al vi, karulo: atendante la
-duelon, vi ne devas plu viziti preĝejon, aŭskulti la meson, alie mia
-ensorĉaĵo desaltos de l&rsquo; sabropinto.</p>
-
-<p>Vjàzemskij nenion respondis kaj sin direktis jam al sia ĉevalo, sed
-subite li haltis.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi povas ekscii nun, kiu el ni restos viva?</p>
-
-<p>La muelisto ŝanceliĝis.</p>
-
-<p>&mdash;Vi, kredeble, restos viva, karulo! Ĉu vi povas ne resti viva? Jam
-delonge mi antaŭdiris al vi: ne per glavo vi pereos!</p>
-
-<p>&mdash;Rigardu ankoraŭ unu fojon en la sitelon!</p>
-
-<p>&mdash;Por kio, kara princo? Nuntempe ne estas eble ion ekvidi, jam la akvo
-malklariĝis.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉerpu freŝan akvon!&mdash;ordonis Vjàzemskij.</p>
-
-<p>La muelisto nevolonte obeis.</p><!-- pagho 214 -->
-
-<p>&mdash;Nu, kion vi vidas?&mdash;senpacience demandis la princo.</p>
-
-<p>La maljunulo sin klinis super la sitelo kun videbla abomeno.</p>
-
-<p>&mdash;Nek vin, nek vian kontraŭulon mi vidas!&mdash;diris li, paliĝante: mi
-vidas placon, multe da homoj, multe da kapoj pendas sur stangoj, kaj
-flanke fajro finbrulas, kaj homaj ostoj tie, alĉenigitaj al paliso...</p>
-
-<p>&mdash;Kies kapojn vi vidas sur stangoj?&mdash;demandis Vjàzemskij, plena je
-nevola teruro.</p>
-
-<p>&mdash;Mi ne vidas, karulo, ĉio ree malklariĝis, nur la fajro brulas, kaj
-ies ostoj estas videblaj ĉe la paliso.</p>
-
-<p>La muelisto kun peno levis la kapon kaj, ŝajne, nevolonte sin deturnis
-de super la sitelo. Li havis konvulsiojn, lia frunto ŝvitis,
-ĝemsopirante li alrampis ĝis antaŭ la pordo de sia dometo kaj tie
-falis senkonscia.</p>
-
-<p>Vjàzemskij revenis al sia ĉevalo, surseliĝis kaj pensoplena ekrajdis
-Moskvon.</p>
-
-
-
-<div class="chapheader" id="chap31">
-<h2>ĈAPITRO XXXI.</h2>
-
-<p>Dia juĝo.</p>
-</div>
-
-<p>Dum foresto de Vjàzemskij, Maluto ricevis gravan ordonon de l&rsquo; caro:
-preni servistojn de Vjàzemskij kaj per turmentegoj rakontigi ilin, ĉu
-Afonasjo Ivànoviĉ vizitis la muelejon de la sorĉisto, kiom da fojoj,
-kaj kion ĝuste li intencis kontraŭ la caro.</p>
-
-<p>La plej multaj nenion konfesis, sed kelkaj ne eltenis la turmentegon kaj
-jesis ĉion, kion Maluto ordonis. Ili atestis, ke la princo havas
-rilatojn kun la muelisto por pereigi la caron; ke li foje elprenis la
-teron el la postsigno de l&rsquo; cara piedo kaj bruligis la teron en la
-fajro; kelkaj eĉ atestis, ke Vjàzemskij rilatas kun princo Vladimir
-Andrèeviĉ<a href="#Footnote91" class="fnanchor">[91]</a> por helpi al li akiri la caran tronon. Kvankam tute
-sensencaj kaj senenhavaj, ĉiuj ĉi atestoj zorge estis registrataj de
-oficistoj, ĉeestantaj la turmentegon, kaj poste estis legataj al la
-caro. Ĉu la caro opiniis ilin veraj aŭ ne,&mdash;Dio scias! Sed li
-malpermesis al Maluto malkovri al Vjàzemskij, post lia reveno, la
-kaŭzon, kial liaj servistoj estis kaptitaj, kaj ordonis diri al li, ke
-ili estas suspektataj kiel ŝtelintaj el cara provizejo. Tamen en iliaj
-atestoj restis multe da malsamaĵoj, kaj Ivano venigis<!-- pagho 215 --> Basmanov&rsquo;n, por
-ke li ripetu ĉion, kion li certigis esti aŭdinta el la buŝo de ĉi
-tiuj servistoj de Vjàzemskij.</p>
-
-<p>Oni ne trovis Basmanov&rsquo;n en la antaŭurbo. Hieraŭ li forveturis
-Moskvon. Kaj la caro koleris, ke li kuraĝis forveturi, malobeinte al la
-cara ordono. Maluto utiligis la fakton por veki suspekton kontraŭ
-Basmanov mem.</p>
-
-<p>&mdash;Kiu scias, via cara moŝto,&mdash;li diris,&mdash;kial li malobeis al vi? Eble,
-li estas kunkulpulo de Vjàzemskij, eble li intence denuncis lin por pli
-certe pereigi vian caran moŝton!</p>
-
-<p>La caro ordonis al Maluto kaŝi dumtempe ĉi tiujn suspektojn kaj, kiam
-Basmanov revenos, ne montri al li, ke lia forestado estis rimarkita.</p>
-
-<p>Dume venis la tago, destinita por la juĝa duelo. Antaŭ tagiĝo multe
-da homoj amasiĝis sur la Ruĝa Placo; ĉiuj fenestroj, ĉiuj tegmentoj
-estis plenplenaj de scivoluloj. La sciigo pri la eksterordinara duelo
-multe disvastiĝis en la ĉirkaŭaĵo. La famaj nomoj de la duelontoj
-altiris multe da popolo el diversaj vilaĝoj kaj urboj, eĉ el Moskvo
-venis homoj ĉiurangaj por vidi, al kiu Dio donos venkon en ĉi tiu
-duelo.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, karulo!&mdash;diris iu elegante vestita harpisto al sia kamarado,
-vastkorpa junulo kun bonanima, iom malsaĝeta vizaĝo: iru antaŭen,
-eble vi sukcesos atingi la unuan vicon. Kiom da homoj! Permesu, karuloj,
-donu lokon al ni, venintaj el Vladimiro, ni ankaŭ volas vidi la Dian
-juĝon!</p>
-
-<p>Sed liaj petegoj restis sensukcesaj. La arego estis tro densa, tiel ke
-se eĉ oni volus, ne eble estis doni lokon.</p>
-
-<p>&mdash;Iru do, foko!&mdash;ree diris la harpisto, puŝante antaŭen sian
-kamaradon: ĉu vi ne povas veni antaŭen?</p>
-
-<p>&mdash;Por kio ne?&mdash;apatie demandis la junulo.</p>
-
-<p>Kaj per sia fortega ŝultro li komencis fari al si la vojon tra la
-amaso, disŝovante la homojn kvazaŭ per fera kojno. Oni kriis, oni
-insultis, sed la du kamaradoj moviĝis antaŭen, nenion atentante.</p>
-
-<p>&mdash;Dekstren, pli dekstren,&mdash;komandis la pli aĝa: por kio vi iras
-maldekstren, malsaĝulo? Iru tien, kie staras ponardegoj!</p>
-
-<p>La loko, kiun montris la harpisto, estis preparita por la caro mem. Tie
-staris ligna estrado, tegita per ruĝa tuko, sur la estrado&mdash;apogseĝo
-por la caro, ĉirkaŭita de kelkdekoj da opriĉnikoj kun elingigitaj
-ponardegoj kaj sabroj. Aliaj opriĉnikoj staris antaŭ la ĉeno,
-ĉirkaŭanta la duelkampon, la vastan lokon, preparitan por batalo,
-okazonta piedire aŭ surĉevale, laŭ interkonsento de la duelontoj. La
-opriĉnikoj forpuŝadis la homojn, kiuj premegis unu la alian apud la
-ĉeno.</p><!-- pagho 216 -->
-
-<p>Malrapide traborante al si la vojon, la harpisto kaj la forta junulo
-atingis fine la duelkampon.</p>
-
-<p>&mdash;Kien vi ŝovas vin?&mdash;ekkriis unu opriĉniko kaj volis ilin ekbati.</p>
-
-<p>La junulo malfermis la buŝon kaj embarase sin turnis al sia kamarado,
-sed ĉi tiu demetis per ambaŭ manoj sian lanan ĉapon kun orkolora
-rubando kaj pava plumo kaj, kelkfoje kliniĝinte antaŭ la opriĉnikoj,
-komencis peti:</p>
-
-<p>&mdash;Permesu, bonaj sinjoroj, al ni, harpistoj el Vladimiro, rigardi la
-Dian juĝon! El la urbo Vladimiro ni ĵus venis! Permesu al ni resti ĉi
-tie, sinjoroj!</p>
-
-<p>Kaj kun ruza, flatema rideto li aperigis el sub sia nigra barbo la
-blankajn dentojn.</p>
-
-<p>&mdash;Bone!&mdash;respondis la opriĉniko: staru ĉi tie, malantaŭen vi jam ne
-sukcesos nun veni; nur trankvile staru kaj ne venu pli antaŭen, por ke
-mi ne forhaku viajn kapojn!</p>
-
-<p>Sur la duelkampo promenis atestantoj de ambaŭ partioj kaj oficistoj,
-tie staris ankaŭ bojaro kaj okolniĉij<a href="#Footnote16" class="fnanchor">[16]</a>, kiuj devis gardi la
-duelkampon, kaj du diakoj<a href="#Footnote52" class="fnanchor">[52]</a>, kies devo estis observi ordon dum la
-duelo. Unu el la diakoj tenis la leĝaron, verkitan ankoraŭ ĉe la
-granda princo Ivano Vasìljeviĉ III, kaj interparolis kun sia kamarado
-pri diversaj eblaĵoj dum duelo.</p>
-
-<p>&mdash;"Kaj se ili venos al duelkampo",&mdash;li legis el la libro: "kaj tie ili
-deziros paciĝi"... Subite liaj vortoj estis interrompitaj per aklamoj:</p>
-
-<p>&mdash;La caro! la caro!... Ĉiuj ekscitiĝis kaj demetis la ĉapojn.</p>
-
-<p>Ĉirkaŭita de multaj opriĉnikoj, Ivano alrajdis al la duelkampo,
-deĉevaliĝis, supreniris la ŝtupojn de l&rsquo; estrado kaj, salutinte la
-popolon, sidiĝis en sian apogseĝon kun mieno de homo, preta rigardi
-ion tre interesan.</p>
-
-<p>Malantaŭ li kaj ĉirkaŭe staris liaj korteganoj.</p>
-
-<p>Samtempe eksonoris ĉiuj sonoriloj de ĉiuj antaŭurbaj preĝejoj, kaj
-de du kontraŭaj flankoj aperis sur la duelkampo Morozov kaj
-Vjàzemskij, ambaŭ vestitaj por batalo. Riĉa kaj peza, konforma al
-antikva kutimo estis la armaĵo de Morozov, arĝento kaj oro kovris lin
-kaj lian belan fortan rajdĉevalon... Malrapide kaj egalpaŝe iris la
-ĉevalo, levante la belajn vilajn krurojn kaj fleksante la dikan kolon,
-kaj kiam Morozov haltigis ĝin je distanco de ĉirkaŭ kvin klaftoj
-antaŭ sia kontraŭulo, la ĉevalo komencis balanci sian densan ondantan
-kolhararon,<!-- pagho 217 --> atingantan ĝis la tero, mordi la enbuŝaĵon kaj
-senpacience fosi sablon per siaj fortaj hufoj, montrante ĉe ĉiu ekbato
-la brilantajn najlojn de siaj larĝaj hufferaĵoj. Ŝajne, la granda
-ĉevalo estis inda je sia brava rajdanto, eĉ ĝia blanka hararo
-konformiĝis al la griza barbo de l&rsquo; bojaro.</p>
-
-<p>La armaĵo de Vjàzemskij estis ne tiel peza. Ankoraŭ ne tute sana post
-siaj lastaj vundoj, li surhavis nur malpezan maŝkirason, ornamitan per
-multekostaj ŝtonoj. Ornamita estis ankaŭ lia malalta, bele elkurbigita
-kasko, provizita per ora sago, kiu devis gardi kontraŭ laŭlarĝaj
-ekbatoj, se oni ĝin tenas antaŭ la vizaĝo. Sed Vjàzemskij pro
-braveco kaj eleganteco levis la sagon supren, tiel ke lia tuta pala
-vizaĝo kaj la nigra barbo restis ne ŝirmitaj kaj la sago aspektis kiel
-ora plumo, ornamanta la kaskon. Ĉe lia flanko pendis la kurbigita
-sabro, ensorĉita de la muelisto, sabro, al kiu nun Vjàzemskij multe
-fidis. Lia bela orgriza, nigravosta ĉevalo estis kovrita de la kapo
-ĝis la vosto per multaj kavaj arĝentaj sonoriletoj, formantaj
-sonorantajn ĉenojn. Ankaŭ al ĉiu kruro estis alligita malgranda
-arĝenta sonorileto.</p>
-
-<p>Jam de longe aŭdiĝis sur la placo laŭta blekado de tiu ĉevalo. Kaj
-nun la bela rajdato levis la kapon, larĝigis siajn flamantajn naztruojn
-kaj, streĉinte sian nigran voston, ĝi komence per malpezaj paŝoj,
-apenaŭ tuŝetante la teron, ekiris renkonte al la ĉevalo de Morozov;
-sed kiam la princo subite devigis ĝin halti, forte ektirinte la
-sonorantajn kondukilojn, la ĉevalo sin ĵetis flanken kaj transsaltus
-la ĉenon, se la rajdanto per lerta mano ne returnigus ĝin sur la saman
-lokon. Tiam ĝi stariĝis sur la postaj piedoj kaj rapide piedbatis la
-teron, penante faligi la rajdanton malantaŭen; sed la princo kliniĝis
-al la selkurbiĝo, malstreĉis la kondukilojn kaj enigis en la ventron
-de l&rsquo; ĉevalo la akrajn spronojn. La rajdato vigle eksaltis kaj haltis
-kiel ŝtonigita. Neniu haro de ĝia nigra kolhararo moviĝis. Ĝiaj
-sangoplenaj okuloj strabis, kaj sur ĝia orflava haŭto vidiĝis reto da
-plenblovitaj vejnoj.</p>
-
-<p>Kiam, brilante kaj sonante, aperis Vjàzemskij, kovrita kvazaŭ per
-arĝenta kaj diamanta pluvo, la harpisto el Vladimiro ne povis deteni
-sian admiron: pli plaĉis al li la ĉevalo ol la rajdanto.</p>
-
-<p>&mdash;Brava ĉevalo!&mdash;li ekkriis: bonega ĉevalo! Neniam mi vidis tian
-ĉevalon! Multajn ĉevalojn mi vidis, sed nur ne tian!</p>
-
-<p>Kaj li pensis por si mem: se tiu rajdanto sur ĉi tiu ĉevalo venus tiam
-al Malbenita Ŝlimakvo!</p>
-
-<p>&mdash;Aŭskultu,&mdash;li gaje sin turnis al sia kamarado, puŝante<!-- pagho 218 --> lin per
-kubuto: aŭskultu, malsaĝulo, diru, kiu ĉevalo pli al vi plaĉas?</p>
-
-<p>&mdash;Tiu!&mdash;respondis la junulo, montrante per la fingro la ĉevalon de
-Morozov.</p>
-
-<p>&mdash;Vere? Kial do ne ĉi tiu?</p>
-
-<p>&mdash;Ĝi estas pli dika!&mdash;respondis la junulo apatie.</p>
-
-<p>La harpisto ridegis, sed en la sama momento eksonis la aklamoj de
-heroldoj.</p>
-
-<p>&mdash;He, vi, homoj!&mdash;ili kriis: tuj komenciĝas la juĝa duelo inter la
-cara batalilestro, princo Afonasjo Ivànoviĉ Vjàzemskij, kaj la bojaro
-Druĵino Andrèeviĉ Morozov. La kazo konsistas en senhonorigo, atako
-kaj forrabo de la bojarino, edzino de Morozov! He, homoj! Preĝu al la
-Sankta Triunuo, ke Ĝi sendu venkon al la prava partio!</p>
-
-<p>La placo silentiĝis. Ĉiuj ĉeestantoj komencis sin signadi kruce, kaj
-la bojaro, kiu devis observi la ordon de la duelo, aliris la caron kaj
-demandis lin kun profunda saluto:</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu via cara moŝto ordonas komenci la duelon?</p>
-
-<p>&mdash;Oni komencu!&mdash;respondis Ivano.</p>
-
-<p>La bojaro, la okolniĉij, ĉiuj atestantoj kaj la du diakoj deiris
-flanken.</p>
-
-<p>La bojaro donis signon.</p>
-
-<p>La kontraŭuloj eligis la sabrojn.</p>
-
-<p>Post la dua signo ili devis sin ĵeti unu kontraŭ la alia. Sed subite
-Vjàzemskij ekbalanciĝis en la selo kaj faligis la kondukilojn. Li
-povus fali teren, se la alkurintaj atestantoj kaj oficistoj lin ne
-subtenus kaj ne helpus al li deĉevaliĝi. Liaj ĉevalservistoj tuj
-prenis lian ĉevalon per la brido.</p>
-
-<p>&mdash;Prenu ĝin!&mdash;diris Vjàzemskij, ĉirkaŭrigardante per malklaraj
-okuloj: mi batalos piedire.</p>
-
-<p>Ekvidinte, ke la princo forlasis la ĉevalon, Morozov ankaŭ elseliĝis,
-kaj la ĉevalservistoj forkondukis lian belan ĉevalon.</p>
-
-<p>La oficisto donis al Morozov kaj al Vjàzemskij po unu ŝildo, preparita
-por piedira batalo.</p>
-
-<p>Sed la princo ne havis la fortojn teni sian ŝildon. Liaj kruroj
-fleksiĝis, kaj li ree falus, se oni lin ne subtenus.</p>
-
-<p>&mdash;Kion vi havas, via princa moŝto?&mdash;samtempe ekkriis la oficisto kaj la
-atestanto, kun miro lin rigardante: rekuraĝiĝu, princo, fali antaŭ la
-batalo egalas malvenkon!</p>
-
-<p>&mdash;Demetu mian kirason!&mdash;diris Vjàzemskij, sufokiĝante: demetu la
-kirason! La radiko min sufokas!</p>
-
-<p>Li demetis sian kaskon, disŝiris la kolumon de la kiraso<!-- pagho 219 --> kaj forprenis
-de sia kolo la ŝnureton, al kiu estis alligita la talismano kun
-golubèc.</p>
-
-<p>&mdash;Estu malbenita la sorĉisto!&mdash;li ekkriis, malproksimen ĵetante la
-saketon kun golubèc.&mdash;Estu malbenita, li trompis min!</p>
-
-<p>Druĵino Andrèeviĉ aliris la princon kun nuda glavo.</p>
-
-<p>&mdash;Kapitulacu, hundo!&mdash;li diris kaj levis la sabron: konfesu vian krimon!</p>
-
-<p>Oni sin ĵetis inter la du kontraŭuloj.</p>
-
-<p>&mdash;Ne, mi ne kapitulacos!&mdash;diris Vjàzemskij, kaj lia nebula rigardo
-ekflamis per antaŭa kolero!&mdash;Vi, maljuna korvo, min senfortigis! vi
-trempis vian sabron en sanktan akvon. Nun mi prenos batalanton
-anstataŭantan, kaj ni vidos, kiu venkos!</p>
-
-<p>Inter la oficistoj komenciĝis disputo: unu certigis, ke Morozov jam
-estas la venkinto; la dua insistis, ke la juĝo ankoraŭ ne okazis, ĉar
-neniu batalo estis.</p>
-
-<p>La caro ne preterlasis la movon de Vjàzemskij kaj ordonis levi kaj
-alporti la objekton, ĵetitan de l&rsquo; princo. Plena je scivolo kaj timo,
-li ĉirkaŭrigardis la talismanon kaj flustris al Maluto:</p>
-
-<p>&mdash;Kaŝu ĝin, ĝis kiam mi ĝin bezonos. Kaj nun,&mdash;daŭrigis li voĉe:
-princo Vjàzemskij aliru!</p>
-
-<p>&mdash;Nu, Afonĉjo!&mdash;li diris al li, ridetante dusence: videble Morozov
-estas pli forta, ol vi!</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto!&mdash;respondis Vjàzemskij, kies vizaĝo estis mortpala:
-mia malamiko per sorĉaĵo malhelpis min! Krome, mi la unuan fojon post
-la malsano surmetas la kirason. Miaj vundoj malfermiĝis: jen, vi vidas
-sangon sub la vesto? Permesu, via cara moŝto, ke mi prenu
-anstataŭanton!</p>
-
-<p>La pretendo de Vjàzemskij estis kontraŭ la reguloj. Kiu ne deziris mem
-batali, devis diri tion pli frue. Post la komenco de la duelo jam ne
-estis permesate anstataŭigi sin per iu ajn. Sed la caro donis sian
-konsenton, ĉar li deziris pereigi Morozov&rsquo;n.</p>
-
-<p>&mdash;Bone!&mdash;li diris:&mdash;la heroldoj voku: eble troviĝos iu pli sperta ol
-vi! Se ne, Morozov estos pravigita, kaj vin mi fordonos al ekzekutisto.</p>
-
-<p>Oni prenis la princon sub la brakoj kaj forkondukis lin. Baldaŭ aperis
-heroldoj, kiuj malrapide paŝis laŭlonge de l&rsquo; ĉeno kaj vokis
-laŭtvoĉe:</p>
-
-<p>&mdash;Kiu el antaŭurbaj aŭ moskvaj aŭ aliaj homoj deziras batali kontraŭ
-bojaro Morozov? Kiu deziras anstataŭi princon<!-- pagho 220 --> Vjàzemskij? Eliru, vi,
-batalistoj, eliru kaj defendu princon Vjàzemskij!</p>
-
-<p>Sed la placo restis senmova, neniu batalanto aperis.</p>
-
-<p>&mdash;Eliru, eliru, vi, batalistoj!&mdash;vokis la heroldoj,&mdash;eliru! Kiu venkos
-Morozov&rsquo;n, al tiu la princo donacos ĉiujn siajn bienojn; se la venkonto
-estos ne-bojaro, la princo donacos al li ĉiujn siajn trezorojn.</p>
-
-<p>Neniu respondis: ĉiuj sciis, ke Morozov estis prava, kaj la caro,
-malgraŭ sia malamego por Morozov, jam estis proklamonta lin venkinto,
-kiam subite aŭdiĝis la voko:</p>
-
-<p>&mdash;Jen iras anstataŭanto! Li iras, li iras!&mdash;Kaj sur la areno aperis
-Ĥomjàk.</p>
-
-<p>&mdash;He, he!&mdash;li ekkriis, trafajfante la aeron per sia sabro: aliru, via
-bojara moŝto, mi defendos Vjàzemskij&rsquo;n!</p>
-
-<p>Ekvidinte Ĥomjàk&rsquo;n, Morozov, kiu ĝis tiam estis atendanta kun nuda
-glavo, indignante sin turnis al la oficistoj:</p>
-
-<p>&mdash;Mi ne batalos kun servisto!&mdash;li diris fiertone: ne konvenas al bojaro
-Morozov batali kontraŭ la ĉevalservisto de Skuratov!</p>
-
-<p>Kaj eningiginte sian glavon, li alproksimiĝis al la caro.</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto!&mdash;li diris:&mdash;vi permesis al mia malamiko sin
-anstataŭigi per alia batalanto; volu permesi ankaŭ al mi, ke mi elvoku
-anstataŭanton, aŭ bonvolu prokrasti la duelon ĝis alia tago.</p>
-
-<p>Kvankam la caro havis grandan deziron pereigi Morozov&rsquo;n,&mdash;la pretendo de
-Morozov estis tro justa. Ne deziris la caro montriĝi partia dum la Dia
-juĝo.</p>
-
-<p>&mdash;La heroldoj voku!&mdash;li diris kolertone: sed memoru, bojaro, se vi ne
-trovos anstataŭanton, vi devas mem batali aŭ konfesi vian malpravecon
-kaj esti ekzekutota.</p>
-
-<p>Dume Ĥomjàk promenis antaŭ la ĉeno, svingante la sabron kaj mokante
-la ĉeestantojn.</p>
-
-<p>&mdash;Jen kiom da korvoj, kaj neniu falko! Ĉu neniu deziras ekprovi miajn
-batojn, amuzi la caron? Kredeble viaj brakoj estas lacegaj post
-draŝado? Aŭ eble vi, en litoj kuŝante, lacigis al vi la flankojn?</p>
-
-<p>&mdash;Nu, diablo,&mdash;diris la harpisto duonvoĉe: mi bone regalus vin, se mi
-havus mian sabron. Rigardu!&mdash;li ekpuŝis sian kamaradon: ĉu vi lin
-rekonas?</p>
-
-<p>Sed lia kamarado nenion aŭdis. Li staris kun larĝe malfermita buŝo,
-kvazaŭ volante engluti Ĥomjàk&rsquo;n per okuloj.</p>
-
-<p>&mdash;Nu!&mdash;daŭrigis Ĥomjàk: ĉu vere neniu deziras batali<!-- pagho 221 --> kontraŭ mi?
-He vi, batalaĉistoj, bakistoj, teksistoj, ŝpinistinoj! Kiu volas min
-venki?</p>
-
-<p>&mdash;Mi volas,&mdash;aŭdiĝis voĉo, kaj la kamarado de la harpisto, per ambaŭ
-manoj ekkaptinte la ĉenon, levis ĝin super sia kapo kaj preskaŭ
-elŝiris la kverklignajn stangojn, al kiuj ĝi estis alkroĉita.</p>
-
-<p>Li jam estis sur la areno kaj, ŝajne, mem miregis pri sia trobraveco.</p>
-
-<p>Malferminte la okulojn kaj la buŝon, li rigardis jen Ĥomjàk&rsquo;n, jen la
-opriĉnikojn, jen la caron, ne dirante eĉ unu vorton.</p>
-
-<p>&mdash;Kiu vi estas?&mdash;demandis lin la oficisto.</p>
-
-<p>&mdash;Mi?&mdash;siavice demandis la junulo kaj, iom pripensinte, ekridetis.</p>
-
-<p>&mdash;Kiu vi estas?&mdash;ripetis la oficisto.</p>
-
-<p>&mdash;Dmiĉjo!&mdash;li respondis bonanime, kvazaŭ mirante pri la demando.</p>
-
-<p>&mdash;Dankon al vi, bravulo!&mdash;diris Morozov al la junulo: dankon, ĉar vi
-volas defendi la pravan partion. Se vi venkos mian kontraŭulon, mi ne
-estos avara; ne la tuta mia trezoro estas rabita de mi, dank&rsquo; al Dio, mi
-havas ankoraŭ per kio rekompenci mian defendanton!</p>
-
-<p>Ĥomjàk estis vidinta Dmiĉjon apud la Malbenita Ŝlimakvo, kie Dmiĉjo
-per sia bastonego mortigis lian ĉevalon kaj, anstataŭ Ĥomjàk&rsquo;n,
-preskaŭ sufokis sian propran kamaradon. Sed tiam en komuna batalo
-Ĥomjàk ne vidis lian vizaĝon, eble li eĉ vidis, sed ne memoris ĝin,
-ĉar nenion eksterordinaran havis la vizaĝo de Dmiĉjo,&mdash;ĉiuokaze
-Ĥomjàk nuntempe lin ne rekonis.</p>
-
-<p>&mdash;Per kio vi volas batali?&mdash;demandis la oficisto, scivole rigardante la
-junulon, kiu havis nek kirason, nek batalilojn.</p>
-
-<p>&mdash;Per kio?&mdash;ripetis Dmiĉjo kaj sin returnis por demandi konsilon ĉe
-sia kamarado. Sed la harpisto, videble, estis for, kaj la okuloj de
-Dmiĉjo ne povis lin trovi.</p>
-
-<p>&mdash;Nu?&mdash;ree demandis la oficisto: surmetu kirason, prenu sabron; estas
-tempo komenci la batalon!</p>
-
-<p>Dmiĉjo konfuzite rigardis ĉiuflanken.</p>
-
-<p>Liaj manieroj amuzis la caron.</p>
-
-<p>&mdash;Donu al li batalilojn,&mdash;li ordonis: ni rigardu, ĉu li estas bona
-batalanto.</p>
-
-<p>Oni alportis plenan armaĵon, sed vane Dmiĉjo penis enŝovi siajn
-brakojn en la kirason, kaj la kasko tiel malmulte taŭgis por lia granda
-kapo, ke ĝi balanciĝis ĉe ĉiu lia movo.</p>
-
-<p>Tiel vestita, Dmiĉjo senhelpe sin turnadis dekstren kaj<!-- pagho 222 --> maldekstren,
-ĉiam esperante trovi la harpiston kaj demandi lin, kion li devas fari.</p>
-
-<p>Rigardante lin, la caro laŭte ridis, same ridis ĉiuj opriĉnikoj kaj
-ĉiuj ĉeestantoj.</p>
-
-<p>&mdash;Kial oni disŝiras al si la gorĝon?&mdash;demandis Dmiĉjo malkontente: mi
-atakos lin sen via kloŝo, sen via fera ĉemizo!</p>
-
-<p>Li montris Ĥomjàk&rsquo;n per fingro kaj komencis demeti la kirason.</p>
-
-<p>Nova eksplodo de ridego.</p>
-
-<p>&mdash;Per kio do vi estos batalanta?&mdash;demandis la oficisto.</p>
-
-<p>Dmiĉjo gratis al si la nukon.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi ne havas bastonegon?&mdash;li malrapide demandis, sin turnante al
-opriĉnikoj.</p>
-
-<p>&mdash;Jen, malsaĝulo!&mdash;De kie li estas? Kiu lin venigis tien ĉi? Ĉu vi
-opinias, malsaĝulo, ke ni interbatalas per bastonegoj, kiel vi,
-kamparanaĉoj?</p>
-
-<p>Sed la caro amuziĝis per la mieno de Dmiĉjo kaj ne permesis lin
-forpeli.</p>
-
-<p>&mdash;Donu al li bastonegon!&mdash;li ordonis: li batalu, kiel li povas.</p>
-
-<p>Ĥomjàk ofendiĝis.</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto, ne permesu, ke iu kamparanaĉo ofendu vian bonan
-serviston,&mdash;li ekkriis: mi kiel opriĉniko konscience servas al via cara
-moŝto, sed neniam mi estis batalanta per bastonego.</p>
-
-<p>Sed la caro havis sian bonan humoron.</p>
-
-<p>&mdash;Vi batalu per via sabro, Ĥomjàk,&mdash;li diris: kaj la junulo batalos
-laŭ sia bontrovo. Donu al li bastonegon. Ni ekvidu, kiel kamparano
-defendos bojaron Morozov!</p>
-
-<p>Oni alportis kelkajn bastonegojn.</p>
-
-<p>Dmiĉjo malrapide trarigardis ĉiujn ilin kaj poste sin turnis al la
-caro.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi ne havas pli fortan!&mdash;li demandis apatie.</p>
-
-<p>&mdash;Donu al li timonstangon!&mdash;ordonis la caro, atendante kun plezuro
-interesan spektaklon.</p>
-
-<p>Tuj oni donis al Dmiĉjo pezan timonstangon, elŝiritan el apudstaranta
-ŝarĝveturilo.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, ĉu ĝi taŭgas?&mdash;demandis la caro.</p>
-
-<p>&mdash;Kial ne?&mdash;respondis Dmiĉjo: eble ĝi taŭgas!</p>
-
-<p>Kaj, por fari provon, li tiel forte eksvingis la timonon, ke granda
-vento leviĝis kaj polvo ekturniĝis kvazaŭ pro subita ventego.</p>
-
-<p>&mdash;He, diablo!&mdash;interparolis la opriĉnikoj.</p><!-- pagho 223 -->
-
-<p>La caro sin turnis al Ĥomjàk.</p>
-
-<p>&mdash;Stariĝu!&mdash;li diris ordontone kaj aldonis ridetante: mi deziras vidi,
-kiamaniere vi evitos la kamparanaĉan timonon.</p>
-
-<p>Dume Dmiĉjo suprenvolvis la manikojn, kraĉis sur la manplatojn kaj,
-forte tenante la timonstangon ambaŭmane, balancis ĝin, ĉiam
-rigardante Ĥomjàk&rsquo;n. Lia konfuziĝo tute malaperis.</p>
-
-<p>&mdash;He, he, stariĝu!&mdash;li diris fine decidtone: mi montros al vi, kiel
-ŝteli fianĉinon!</p>
-
-<p>La situacio de Ĥomjàk, pro nekutima batalilo kaj eksterordinara forto
-de Dmiĉjo, estis sufiĉe embarasiga, kaj la rigardantoj videble
-simpatiis al la junulo kaj jam komencis moki Ĥomják&rsquo;n.</p>
-
-<p>La konfuziĝo de Ĥomjàk amuzis la caron. La okazonta duelo estis por
-li same interesa, kiel teatraĵo aŭ ursĉaso.</p>
-
-<p>&mdash;Komencu!&mdash;li ordonis, por ĉesigi la hezitojn de Ĥomjàk.</p>
-
-<p>Tiam Dmiĉjo levis la timonon super la kapo kaj komencis turni ĝin,
-salte irante renkonte al Ĥomjàk.</p>
-
-<p>Vane Ĥomjàk serĉis momenton por ekbati Dmiĉjon per sia sabro. Li
-ĉiam devis deflankiĝi, por eviti la terurigan timonon, kiu larĝronde
-turniĝis super la kapo de Dmiĉjo, farante lin neatingebla.</p>
-
-<p>Por granda plezuro de la rigardantaro kaj de la caro mem, Ĥomjàk
-komencis posteniĝi, serĉante sendanĝerecon por si mem; sed Dmiĉjo
-kun lerteco de urso pli kaj pli proksime aliris kun sia timono, kiu
-fajfegis super lia kapo.</p>
-
-<p>&mdash;Mi montros al vi, kiel ŝteli fianĉinon!&mdash;li kriis, pli kaj pli
-furioziĝante kaj penante ekbati Ĥomjàk&rsquo;n...</p>
-
-<p>La simpatio de l&rsquo; rigardantoj por Dmiĉjo montriĝis per aprobantaj
-aklamoj kaj baldaŭ fariĝis vera entuziasmo.</p>
-
-<p>&mdash;Bone! Bone!&mdash;kriis ĉiuj, forgesante pri la ĉeesto de l&rsquo; caro: batu,
-batu lin! Kia bravulo! Bonege! Defendu la bojaron, defendu la pravan
-partion!</p>
-
-<p>Sed ne pri Morozov zorgis Dmiĉjo.</p>
-
-<p>&mdash;Mi montros al vi, kiel ŝteli fianĉinon!&mdash;li ĉiam ripetis la samon
-kaj, turnante la timonstangon super sia kapo, ĉiam persekutis
-Ĥomjàk&rsquo;n, kiu streĉis ĉiujn siajn fortojn por lin eviti.</p>
-
-<p>Kelkfoje la opriĉnikoj, starantaj laŭlonge de la ĉeno, devis
-ekkaŭri, por ne esti mortigitaj per la bastonego, fajfeganta ĝuste
-super iliaj kapoj.</p>
-
-<p>Subite eksonis surda bato, kaj Ĥomjàk, trafita je la brusto<!-- pagho 224 --> per la
-timono, falis teren kelkajn klaftojn pli malproksimen, disetendinte la
-brakojn.</p>
-
-<p>Ĝojplenaj ekkrioj ektondris tra la placo.</p>
-
-<p>Dmiĉjo sin ĵetis sur Ĥomjàk&rsquo;n kaj komencis lin sufoki.</p>
-
-<p>&mdash;Sufiĉe, sufiĉe!&mdash;kriis la opriĉnikoj, kaj Maluto tuj sin klinis al
-la caro kun zorgoplena mieno:</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto, ordonu fortiri ĉi tiun diablon! Ĥomjàk estas nia
-plej valora opriĉniko!</p>
-
-<p>&mdash;Tiru for la malsaĝulon, tiru je la kruroj!&mdash;ordonis la caro:
-superverŝu lin per akvo, nur lasu lin viva!</p>
-
-<p>Ne sen peno la opriĉnikoj sukcesis fine fortiri Dmiĉjon, sed
-Ĥomják&rsquo;n oni jam trovis senviva. Kaj dume ĉies atento estis turnita
-al lia bluiĝinta vizaĝo, la harpisto el Vladimiro aperis apud Dmiĉjo
-kaj, tirante lin je la basko, ekmurmuretis:</p>
-
-<p>&mdash;Nu, malsaĝulo, iru tuj! Iru kaj savu vian kapon!</p>
-
-<p>Kaj ili ambaŭ malaperis en la homamaso.</p>
-
-
-
-<div class="chapheader" id="chap32">
-<h2>ĈAPITRO XXXII.</h2>
-
-<p>La talismano de Vjàzemskij.</p>
-</div>
-
-<p>La caro ordonis, ke Morozov alproksimiĝu.</p>
-
-<p>La placo ree silentiĝis. Ĉiuj scivole turnis siajn okulojn al la caro
-kaj atendis, retenante la spiron.</p>
-
-<p>&mdash;Bojaro Druĵino!&mdash;solene diris Ivano kaj leviĝis de sia seĝo: per
-Dia juĝo vi vin pravigis antaŭ mi. Sinjoro nia Dio, venkinte vian
-kontraŭulon, montris vian pravecon, kaj mi ankaŭ montros mian favoron
-al vi. Ne forlasu la antaŭurbon sen mia ordono! Sed,&mdash;daŭrigis Ivano
-severtone: tio estas nur duono de la afero! La vera juĝo ankoraŭ
-sekvos. Venigu princon Vjàzemskij!</p>
-
-<p>Kiam la princo venis, la caro longe rigardis lin per neesprimebla
-rigardo.</p>
-
-<p>&mdash;Afonasjo!&mdash;li fine diris: vi scias, ke mi ĉiam plenumas mian vorton.
-Mi decidis kaj promesis, ke tiu el vi, kiu, mem batalante aŭ uzante
-anstataŭanton, estos venkita en la duelo, devas esti mortigota. Via
-anstataŭanto falis, Afonasjo!</p>
-
-<p>&mdash;Kion fari?&mdash;respondis Vjàzemskij decidtone: ordonu, ke oni forhaku
-mian kapon, via cara moŝto!</p>
-
-<p>Stranga rideto trakuris la lipojn de l&rsquo; caro.</p>
-
-<p>&mdash;Vian kapon forhaki?&mdash;li ripetis malice: nur vian kapon forhaki? Eble
-tio okazus, se vi estus kulpa nur antaŭ Morozov,<!-- pagho 225 --> sed vi devas elpagi
-alian pli grandan krimon, multe pli gravan pekon. Maluto, donu la
-talismanon!</p>
-
-<p>Kaj preninte el la manoj de Maluto la saketon, ĵetitan de Vjàzemskij,
-li levis ĝin, tenante la pinton per du fingroj.</p>
-
-<p>&mdash;Kion vi havas ĉi tie?&mdash;demandis li, minace rigardante rekte en la
-okulojn de Vjàzemskij.</p>
-
-<p>La princo volis respondi, sed la caro ne donis al li la tempon.</p>
-
-<p>&mdash;Ruzega sklavo!&mdash;li diris minactone, kaj malvarma tremo trakuris la
-ĉeestantaron: ruzega sklavo! Mi vin alproksimigis al mia trono, mi vin
-plirangigis kaj superŝutis per mia favoro, kaj vi kion faris? Vi en via
-malpurega koro atencas pereigi min, vian caron, pereigi per sorĉaĵo,
-certe, ĝuste por tio vi fariĝis mia opriĉniko? Kio signifas la
-opriĉnino?&mdash;daŭrigis Ivano, ĉirkaŭrigardante kaj plilaŭtigante la
-voĉon, por esti aŭdata de ĉiuj.&mdash;Mi, kvazaŭ mastro de
-vinberĝardeno, estas metita de Sinjoro Dio super mia popolo por eduki
-miajn vinberojn. Miaj bojaroj, miaj konsilantoj, la Duma ne volis min
-helpi kaj intencis min pereigi; tiam mi forprenis de ili miajn vinberojn
-kaj fordonis al aliaj gardistoj. Jen kion signifas la opriĉnino! La
-gastoj, invititaj por festeno, ne venis, kaj mi sendis inviti ĉiujn,
-kiujn oni trovos sur vojoj kaj vojkruciĝoj. Kaj tio ankaŭ estas
-opriĉnino! Nun mi demandas vin ĉiujn: kion meritas la gasto, kiu venis
-al festeno, ne surmetinte festajn vestojn? Pri li ni legas en Sankta
-Skribaĵo: "Ligu liajn brakojn kaj krurojn kaj enigu lin en mallumegan
-ejon, kie estas plorego kaj dentgrincado".</p>
-
-<p>Tiel parolis Ivano, kaj la popolo silente aŭskultis ĉi tiun arbitran
-uzon de l&rsquo; evangelia sentenco, sen simpatio por Vjàzemskij, sed
-profunde frapita per subita falo de l&rsquo; potenca favorato.</p>
-
-<p>Neniu el la opriĉnikoj kuraĝis nek deziris diri unu vorton, por
-defendi Vjàzemskij&rsquo;n. Teruron esprimis ĉies vizaĝoj. Nur Maluto en
-siaj bestaj okuloj aperigis nenion krom la preteco tuj plenumi la caran
-volon; ankaŭ la vizaĝo de Basmanov montris malican triumfon, kvankam
-kaŝitan sub ŝajno de indiferenteco.</p>
-
-<p>Vjàzemskij ne trovis necesa sin senkulpigi. Li konis Ivanon kaj decidis
-rezignacie akcepti la baldaŭan turmentegon. Lia vizaĝo restis firma
-kaj dignoplena.</p>
-
-<p>&mdash;Prenu lin!&mdash;ordonis la caro.&mdash;Mi ekzekutigos lin kune kun tiu rabisto,
-kiu estis penetrinta en mian dormoĉambron kaj nun atendas sian
-mortpunon. Oni trovu ankaŭ kaj venigu<!-- pagho 226 --> la sorĉiston, kiu helpis al la
-princo. Oni esploru lin per turmentoj, por ricevi novajn sciigojn.
-Granda estas la malico de satano,&mdash;daŭrigis Ivano kun okuloj, turnitaj
-al ĉielo: li, kvazaŭ leono blekeganta, iras ĉirkaŭ mi, penante min
-formanĝi, trovante siajn fervorajn servistojn eĉ inter miaj intimuloj!
-Sed mi esperas al la favoro de Dio kaj, kun Lia sankta helpo, mi
-elradikigos la perfidon el Ruslando!</p>
-
-<p>Ivano malsupreniris la estradon kaj rajde revenis en sian palacon,
-ĉirkaŭita de siaj silentantaj opriĉnikoj.</p>
-
-<p>Maluto venis al Vjàzemskij kun ŝnuro en la manoj:</p>
-
-<p>&mdash;Pardonu, princo!&mdash;li diris ridetante, kunligante liajn brakojn post la
-dorso: ni mem estas sklavoj!</p>
-
-<p>Kaj ĉirkaŭita de militistoj kaj gardistoj Vjàzemskij estis kondukita
-en malliberejon.</p>
-
-<p>La popolo komencis disiri, silentante aŭ mallaŭte pridiskutante la
-okazintaĵon, kaj baldaŭ la granda placo ree malpleniĝis.</p>
-
-
-
-<div class="chapheader" id="chap33">
-<h2>ĈAPITRO XXXIII.</h2>
-
-<p>La talismano de Basmanov.</p>
-</div>
-
-<p>Oni esplordemandis Vjàzemskij&rsquo;n, sed neniu turmentego igis lin eldiri
-eĉ unu vorton. Kun eksterordinara volstreĉo li silente toleris la
-malhumanajn torturojn, per kiuj Maluto penadis elŝiri de li la konfeson
-pri liaj malbonintencoj kontraŭ la caro. Pro fiereco, pro malestimo aŭ
-pro indiferenteco al sia propra vivo, li eĉ ne trovis necesa evidentigi
-la kalumnion de Basmanov, atestante pri liaj propraj vizitoj al la
-muelejo.</p>
-
-<p>Laŭ la ordono de la caro oni kaptis la mueliston, sekrete gardis lin en
-la antaŭurba malliberejo, sed lia turmentado estis prokrastita.</p>
-
-<p>Basmanov klarigis al si la sukceson de sia kalumnio per efiko de l&rsquo;
-tirliĉo, kiun li ĉiam surhavis kaj tiom pli li kredis je ĝia
-miraklofaranta potenco, ĉar Ivano montris neniun suspekton kaj kvankam
-mokante lin, kiel ordinare, estis sufiĉe afabla por li.</p>
-
-<p>Pereiginte unu el siaj konkurantoj, vidante la renaskiĝantan amon de l&rsquo;
-caro por si kaj ne sciante ankoraŭ, ke la muelisto jam sidis en la
-antaŭurba malliberejo, Basmanov fariĝis ankoraŭ pli aroganta.
-Plenumante la konsilojn de l&rsquo; muelisto, li kuraĝe rigardis rekte en la
-okulojn de l&rsquo; caro, senĝene ŝercis kun li kaj malhumile respondis
-liajn mokaĵojn.</p><!-- pagho 227 -->
-
-<p>La caro ĉion pacience toleris.</p>
-
-<p>Foje, dum sia kutima revizio, la caro kun siaj favoratoj, interalie kun
-la du Basmanov&rsquo;j, ĉeestis frumatenan meson en apuda monaĥejo kaj poste
-vizitis la abaton en lia ĉelo por matenmanĝi ĉe li.</p>
-
-<p>La caro sidis surbenke en la ĉefa angulo de l&rsquo; ĉambro, sub la sanktaj
-pentraĵoj; la korteganoj staris ĉe la muroj, kaj la abato kun profunda
-saluto alportis kaj metis antaŭ la caro mielĉelaron, konfitaĵojn,
-lakton, freŝajn ovojn.</p>
-
-<p>La caro havis bonan humoron; li ĉion gustumis, ŝercis kun siaj
-akompanantoj kaj parolis edifajn sentencojn. Kun ambaŭ Basmanov&rsquo;j li
-estis pli afabla, ol ordinare, kaj Teodoro Basmanov pli ol antaŭe
-konvinkiĝis pri la nerefutebla potenco de la tirliĉo.</p>
-
-<p>Subite oni aŭdis ĉevalan piedfrapadon post la palisaro.</p>
-
-<p>&mdash;Teodoĉjo!&mdash;diris Ivano: rigardu, kiu venas?</p>
-
-<p>Basmanov volis eliri, sed la pordo malfermiĝis, kaj ĉe la sojlo aperis
-Maluto Skuratov.</p>
-
-<p>Lia mieno esprimis misteran kaj malican ĝojon.</p>
-
-<p>&mdash;Eniru, Maluto!&mdash;afable diris la caro: kia novaĵo?</p>
-
-<p>Maluto eniris la ĉambron kaj, interŝanĝinte rigardojn kun la caro,
-komencis sin signadi kruce.</p>
-
-<p>&mdash;De kie vi venas?&mdash;demandis Ivano, kvazaŭ Maluto venis por li tute
-neatendite.</p>
-
-<p>Sed Maluto, antaŭ ol respondi, profunde salutis la caron kaj poste
-aliris la abaton.</p>
-
-<p>&mdash;Bonvolu beni, patro!&mdash;li sin klinis antaŭ la abato, samtempe ĵetante
-flankan rigardon al Teodoro Basmanov, kiun tuj ekposedis malbona
-antaŭsento.</p>
-
-<p>&mdash;De kie vi venas?&mdash;ripetis la caro sian demandon.</p>
-
-<p>&mdash;El la malliberejo, via cara moŝto, mi turmente esploris la
-sorĉiston.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, kion li diris?&mdash;demandis la caro kun preterfluganta rigardo al
-Basmanov.</p>
-
-<p>&mdash;Malfacile estas ion kompreni en lia balbutado. Tamen jen kion li
-kriis, kiam oni komencis rompi liajn femurojn: "ne sole Vjàzemskij min
-vizitis, ankaŭ Teodoro Basmanov, kiu prenis de mi radiketon, kaj la
-radiketon li nun havas sur la kolo"...</p>
-
-<p>Kaj Maluto ree ĵetis flankan rigardon al Basmanov.</p>
-
-<p>La vizaĝo de Basmanov ŝanĝiĝis. Lia tuta aroganteco malaperis.</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto!&mdash;li diris, streĉinte ĉiujn siajn fortojn<!-- pagho 228 --> por
-ŝajnigi trankvilecon: kredeble li kalumnias min pro tio, ke mi lin
-denuncis!</p>
-
-<p>&mdash;Kaj kiam ni,&mdash;daŭrigis Maluto,&mdash;komencis brulvundi liajn plandojn, li
-diris, ke tiun radikon postulis de li Basmanov, por pereigi vian caran
-moŝton!</p>
-
-<p>Ivano fiksis per sia rigardo Basmanov&rsquo;n, kiu ektremis sub tiu rigardo.</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto!&mdash;li diris: por kio vi fidas al la muelisto? Se mi
-interrilatus kun li, ĉu mi lin denuncus?</p>
-
-<p>&mdash;Ni tuj vidos. Malbutonumu la kaftanon, montru, kion vi havas sur la
-kolo.</p>
-
-<p>&mdash;Kion mi povas havi, krom kruceto kaj sanktaj pentraĵoj!&mdash;diris
-Basmanov per voĉo tute malcerta.</p>
-
-<p>&mdash;Malbutonumu la kaftanon!&mdash;insistis Ivano.</p>
-
-<p>Basmanov konvulsie malbutonumis la supron de sia kaftano.</p>
-
-<p>&mdash;Jen!&mdash;li diris, donante al la caro ĉeneton kun kruco kaj sanktaj
-pentraĵetoj.</p>
-
-<p>Sed la caro bone vidis, ke, krom ĉeneto, ĉirkaŭ la kolo pendis
-ankoraŭ silka ŝnureto.</p>
-
-<p>&mdash;Kaj kion ankoraŭ vi tie havas?&mdash;li demandis, mem malbutonumante lian
-kaftanon kaj eltirante ŝnureton kun talismano.</p>
-
-<p>&mdash;Tio estas,&mdash;balbutis Basmanov kun lasta malespera peno: tio estas, via
-cara moŝto, benaĵo de mia patrino!</p>
-
-<p>&mdash;Ni rigardu la benaĵon!&mdash;Ivano redonis la talismanon al Grjaznòj:
-malkudru ĝin, Basĉjo!</p>
-
-<p>Grjaznòj distranĉis per sia tranĉilo la kovrilon de la talismano kaj,
-disvolvinte la pecon da tolo, elŝutis la internaĵon sur la tablon.</p>
-
-<p>&mdash;Kio estas tie?&mdash;demandis la caro, kaj ĉiuj scivole sin klinis super
-la tablo kaj ekvidis iujn radiketojn, intermiksitajn kun ranaj ostoj.</p>
-
-<p>La abato faris signon de kruco.</p>
-
-<p>&mdash;Jen per kio la patrino vin benis!&mdash;ironie diris Ivano.</p>
-
-<p>Basmanov falis surgenuen.</p>
-
-<p>&mdash;Pardonu, ho, via cara moŝto, pardonu al via sklavo!&mdash;li ekkriis
-teruregite.&mdash;Vidante vian malamon por mi, mi tre ĉagreniĝis kaj, por
-ree ricevi vian favoron, mi elpetis la radikon ĉe la muelisto. Ĝi
-estas tirliĉo, via cara moŝto! La muelisto donis ĝin al mi, por ke vi
-ree ekamu vian sklavon, kaj neniajn malbonintencojn kontraŭ vi mi iam
-havis, mi per Dio ĵuras!</p>
-
-<p>&mdash;Kaj la ranaj ostoj?&mdash;demandis Ivano, ĝuante la malesperon<!-- pagho 229 --> de
-Basmanov, kies aroganteco jam de longe lin tedis.</p>
-
-<p>&mdash;Pri la ostoj mi nenion sciis, je Dio, nenion sciis, via cara moŝto.</p>
-
-<p>La caro sin turnis al Maluto.</p>
-
-<p>&mdash;Vi diras,&mdash;li demandis: ke la sorĉisto denuncas Teodoron, ke Teodoro
-vizitis lin por trovi rimedon min pereigi?</p>
-
-<p>&mdash;Jes, via cara moŝto!&mdash;Kaj Maluto ne povis deteni sian ĝojon ĉe la
-malfeliĉo de sia delonga malamiko.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, Teodoĉjo,&mdash;daŭrigis la caro ridetante: oni devas vin
-esplordemandi en ĉeesto de l&rsquo; sorĉisto. Li jam eltenis la turmentegon,
-nun estas via vico, por ke oni ne diru: la caro per turmento esploras
-nur la bojarojn, kaj por siaj opriĉnikoj li estas malsevera!</p>
-
-<p>Basmanov falis teren antaŭ la caro.</p>
-
-<p>&mdash;Suno mia bela!&mdash;li ekkriis, kaptante la baskojn de l&rsquo; cara vesto: lumo
-mia, granda caro, ne pereigu min, suno mia, mia luno, falko mia, ermeno
-mia! Rememoru, kiel mi servis al vi, kiel mi ĉiam plenumis vian volon.</p>
-
-<p>Ivano sin deturnis.</p>
-
-<p>Basmanov en malespero sin ĵetis al sia patro.</p>
-
-<p>&mdash;Paĉjo!&mdash;li ĝemkriis: petegu la grandan caron, ke li lasu al mi la
-vivon. Mi estas preta surmeti ne nur virinan, eĉ arlekenan veston! Mi
-estas lia sklavo, mi estas ĝoja, se mi povas servi kiel arlekeno al lia
-cara moŝto!</p>
-
-<p>Sed por Aleksiso Basmanov estis fremda la amo al sia propra filo, same
-kiel kompato al iu ajn. Li ne deziris perdi la caran favoron pro la
-simpatio al sia filo.</p>
-
-<p>&mdash;For!&mdash;li diris, forpuŝante Teodoron: for, malpiulo! Kiu ribelas
-kontraŭ mia caro, tiu ne estas mia filo. Obeu al la volo de lia cara
-moŝto!</p>
-
-<p>&mdash;Sankta abato!&mdash;ploregis Teodoro, rampante surgenue antaŭ la abato:
-sankta abato, petu la grandan caron pri mi!</p>
-
-<p>Sed la abato staris kvazaŭ ŝtonigita, kun okuloj, turnitaj malsupren,
-kaj tremis per sia tuta korpo.</p>
-
-<p>&mdash;Lasu la abaton!&mdash;diris Ivano malvarmtone: se estos bezone, li poste
-preĝos pri vi, kiam vi estos ekzekutita.</p>
-
-<p>Basmanov glitigis ĉirkaŭen siajn petegantajn okulojn kaj ĉie li
-renkontis malamikan aŭ timigitan mienon.</p>
-
-<p>Tiam ŝanĝo okazis en lia koro.</p>
-
-<p>Li komprenis, ke neeble estas eviti la turmentegon, kiu per krueleco
-egalis mortpunon kaj ne malofte finiĝis per morto; li komprenis, ke li
-nenion plu havis por perdi, kaj kun tiu konvinkiteco revenis al li lia
-decidemo.</p><!-- pagho 230 -->
-
-<p>Li leviĝis, rektiĝis kaj, kun la mano post sia zono, li sin turnis al
-Ivano kun aroganta rideto:</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto!&mdash;li ekkriis, svingordigante siajn buklojn.&mdash;Via cara
-moŝto! Laŭ via ordono mi iras al turmentegoj kaj al la morto! Permesu
-do, ke mi diru al vi mian lastan dankon por ĉiuj viaj favoroj! Mi
-nenion atencis kontraŭ vi, kaj miaj pekoj kaj la viaj estas la samaj!
-Kiam oni min kondukos al ekzekuto, mi ĉion rakontos al la popolo,
-nenion forgesos. Kaj vi, abato, bonvolu tuj aŭskulti mian konfeson!</p>
-
-<p>La opriĉnikoj kaj Aleksiso Basmanov malhelpis al li daŭrigi. Ili lin
-fortiris el la ĉelo eksteren, kaj Maluto, metinte lin kunligitan
-surĉevalen, tuj forkondukis lin en la antaŭurbon.</p>
-
-<p>&mdash;Vi vidas, sankta patro,&mdash;diris Ivano al la abato: per kiom da
-malamikoj mi estas ĉirkaŭita, unuj videblaj, aliaj kaŝitaj! Preĝu
-Dion por mi, neinda, ke Li bonvolu doni bonan finon al miaj entreprenoj,
-ke li benu min, pekulon, elradikigi la perfidon!</p>
-
-<p>La caro leviĝis kaj, farinte krucsignon, sin klinis antaŭ la abato,
-por ricevi la benon.</p>
-
-<p>La abato kun sia frataro tremante akompanis la caron ĝis la pordego,
-kie atendis la caraj ĉevalservistoj kun ĉevaloj riĉe ornamitaj. Kaj
-longe ankoraŭ, post kiam la caro kun siaj opriĉnikoj malaperis en la
-polva nubo kaj kiam ne estis plu aŭdebla la piedfrapado de iliaj
-ĉevaloj, la monaĥoj staris senmovaj kun mallevitaj okuloj, ne
-kuraĝante levi la kapojn.</p>
-
-
-
-<div class="chapheader" id="chap34">
-<h2>ĈAPITRO XXXIV.</h2>
-
-<p>La arlekena kaftano.</p>
-</div>
-
-<p>En la sama tago frumatene du stolnikoj de l&rsquo; caro venis al la bojaro
-Morozov, kiu, plenumante la caran volon, restis en la antaŭurbo, kaj
-invitis lin tagmanĝi ĉe la cara tablo.</p>
-
-<p>Kiam Druĵino Andrèeviĉ alrajdis al la palaco, la opriĉnikoj jam
-svarmis tie, la tabloj estis pretigitaj, servistoj, riĉe vestitaj,
-preparis manĝaĵon.</p>
-
-<p>Ĉirkaŭrigardinte, la bojaro ekvidis, ke el la bojaroj de zemŝĉino li
-sola ĉeestis, kaj li komprenis, ke la hodiaŭa invito estis speciala
-favoro por li.</p>
-
-<p>Eksonoris la sonoriloj de l&rsquo; palaco, aŭdiĝis trumpetoj, kaj la caro
-Ivano kun afabla, bonfavora mieno eniris la ĉambregon, akompanata de l&rsquo;
-ĉefepiskopo Levkij, de Bazilo Grjaznòj,<!-- pagho 231 --> de Aleksiso Basmanov, de
-Boriso Godunòv kaj de Maluto Skuratov.</p>
-
-<p>Interŝanĝinte salutojn kun la ĉeestantoj, li altabliĝis, kaj ĉiuj
-sekvis lian ekzemplon, sidiĝante laŭ rangoj. Restis unu libera loko
-pli malsupera ol tiu de Godunòv<a href="#Footnote19" class="fnanchor">[19]</a>.</p>
-
-<p>&mdash;Altabliĝu, bojaro Druĵino!&mdash;diris la caro afable, montrante la
-liberan seĝon.</p>
-
-<p>La vizaĝo de Morozov ruĝiĝis.</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto,&mdash;li respondis: kion Morozov faris dum sia tuta vivo,
-tion li estos faranta ĝis la morto! Maljuna mi estas, via cara moŝto,
-por preni novajn kutimojn! Bonvolu ree puni min per via malfavoro, pelu
-min for de viaj okuloj, mi ne sidiĝos pli malsupren ol Godunòv!</p>
-
-<p>Ĉiuj interŝanĝis miregitajn rigardojn. Sed la caro ŝajne atendis
-tian respondon. Lia vizaĝo restis trankvila.</p>
-
-<p>&mdash;Boriso!&mdash;li diris al Godunòv: antaŭ du jaroj mi, pro la sama
-respondo de l&rsquo; bojaro Druĵino, promesis al vi lian kapon. Sed kredeble
-venis tempo, ke mi ŝanĝu mian kutimon. Kredeble, venis tempo, kiam ne
-mi ordonos al la bojaroj, sed la bojaroj al mi! Kredeble, mi ne estas
-plu mastro en mia propra domaĉo! Venis tempo, kiam mi, mizerulo, devas
-forkuri ien kun ĉiuj miaj servistoj, kunportante mian mizeran havaĉon!
-Oni min volas forpeli de ĉi tie. Same kiel el Moskvo oni min forpelis!</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto,&mdash;humile respondis Godunòv, volante savi la bojaron
-Morozov: pri la lokoj juĝi estas ne nia, sed via cara volo! Sed
-maljunuloj ĉiam ŝatas malnovajn kutimojn, kaj ne koleru, via cara
-moŝto, kontraŭ la bojaro, kiu memoras la rangojn. Se vi permesos, via
-cara moŝto, mi cedos mian lokon al la bojaro kaj sidiĝos pli
-malsupren. Ĉe via tablo ĉiuj lokoj estas same bonaj!</p>
-
-<p>Li jam estis leviĝonta, sed Ivano detenis lin per rigardo.</p>
-
-<p>&mdash;Vi estas prava, Boriso, maljuna estas Morozov!&mdash;li diris
-malvarmtone,&mdash;kaj lia trankvileco ĉe la vido de evidenta malobeemo igis
-ĉiujn atendi ion eksterordinaran. Neeble nur estis diveni, kiamaniere
-elmontriĝos la cara kolero, kies antaŭsignoj jam estis videblaj en
-konvulsietoj de l&rsquo; vizaĝo, similaj je malproksima sentondra fulmado.</p>
-
-<p>Ĉiuj koroj estis premitaj kvazaŭ antaŭ ventego.</p>
-
-<p>&mdash;Jes,&mdash;daŭrigis Ivano trankvile: maljuna estas Morozov, sed lia
-prudento estas kvazaŭ ĉe infano. Li ŝatas ŝercojn. Mi<!-- pagho 232 --> ankaŭ ŝatas
-ŝercojn kaj dum libertempo mi volonte amuziĝas. Sed de kiam mortis mia
-arlekeno Nogtev, mi neniun havas por min amuzi. Videble, al Druĵino
-plaĉas ĉi tiu profesio! Kaj ĉar mi promesis donaci al li mian
-favoron, tial mi nun lin nomas mia unuaranga arlekeno. Alportu la
-kaftanon de Nogtev, surmetu ĝin sur la bojaron!</p>
-
-<p>La konvulsioj sur la vizaĝo de l&rsquo; caro plifortiĝis, sed lia voĉo
-restis trankvila.</p>
-
-<p>Morozov staris kvazaŭ tondrofrapita. Lia purpura vizaĝo paliĝis, la
-sango alfluis al la koro, la okuloj ekbrilis, kaj la brovoj kuntiriĝis
-tiel minace, ke eĉ en ĉeesto de l&rsquo; caro Ivano lia mieno ŝajnis
-teruriga. Li ankoraŭ ne fidis al siaj oreloj, li dubis, ĉu vere la
-caro deziras publike senhonorigi lin, la fieran bojaron, kies meritoj
-kaj kies multjara braveco estis de longe famekonataj.</p>
-
-<p>Li staris silente, fiksante sur Ivanon senmovan demandantan rigardon,
-kvazaŭ atendante, ke li ŝanĝos sian intencon kaj reprenos sian
-ordonon. Sed Bazilo Grjaznòj, laŭ signo de l&rsquo; caro, aliris la bojaron
-Morozov, tenante en la manoj arlekenan kaftanon, faritan duone el
-orŝtofo, duone el maldelikata drapo, kun multaj flikaĵoj kaj
-sonoriletoj.</p>
-
-<p>&mdash;Surmetu, via bojara moŝto!&mdash;diris Grjaznòj: la granda caro donacas
-al vi ĉi tiun kaftanon de sia lasta arlekeno Nogtev!</p>
-
-<p>&mdash;For!&mdash;ekkriis Morozov, forpuŝante la opriĉnikon: ne kuraĝu,
-kanajlo, tuŝi la bojaron Morozov, al kies prapatroj viaj prapatroj
-servis kiel sklavoj kaj hundgardistoj!</p>
-
-<p>Kaj, sin turnante al Ivano, li diris per la voĉo, tremanta pro indigno.</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto! reprenu viajn parolojn! Ordonu mortigi min! Vi povas
-disponi mian kapon, sed ne mian honoron!</p>
-
-<p>La caro ekrigardis siajn opriĉnikojn.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu mi ne estis prava, dirante, ke Druĵino ŝatas ŝercojn? Ĉu vi
-aŭdis? Mi ne havas la rajton donaci al li la kaftanon!</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto,&mdash;daŭrigis Morozov: mi petegas vin per la nomo de
-Sinjoro nia Dio, reprenu viajn parolojn! Via cara moŝto ankoraŭ ne
-ekzistis, kiam via bonmemorinda patro min honoris. Tiam mi kun Ĥabàr
-Simskij venkis ĉuvaŝojn kaj ĉeremisojn<a href="#Footnote92" class="fnanchor">[92]</a> apud la rivero Sviago,
-tiam mi kun princoj Odojevskij kaj Mstislavskij forpelis for de
-Oka-rivero la krimean reĝidon kaj savis Moskvon de l&rsquo; tataroj. Multajn
-vundojn mi<!-- pagho 233 --> ricevis, multe da sango mi perdis dum la servado al via
-patro kaj ankaŭ al via cara moŝto! Mi ne ŝparis miajn fortojn en
-milito, same kiel en bojara Duma mi disputadis, kiam vi estis infano,
-kun princoj Ŝujskij kaj Bjelskij, defendante vin kaj patrinon vian! Unu
-solan trezoron mi havis dum mia tuta vivo,&mdash;mian honoron, kaj al neniu
-mi permesos ĝin makuli! Kaj nun, ĉu vere vi deziras senhonorigi mian
-grizan kapon? Ĉu vere vi deziras ofendi la serviston de via patro?
-Mortigu min, via cara moŝto, ordonu, ke mi supreniru eŝafodon, kaj mi
-gaje iros al turmentego, kiel iam mi iradis al milito!</p>
-
-<p>Ĉiuj silentis, frapitaj de l&rsquo; fiera kaj majesta parolado de Morozov;
-sed meze de profunda silento subite eksonis la minaca voĉo de Ivano:</p>
-
-<p>&mdash;Sufiĉe vi babilaĉis!&mdash;li diris, kaj kolerego aŭdiĝis en lia ĝis
-nun ironia voĉo: viaj malsaĝaj paroloj, maljunulo, montras, ke vi
-estos bonega arlekeno. Surmetu la kaftanon!</p>
-
-<p>&mdash;Nu!&mdash;daŭrigis la caro, sin turnante al opriĉnikoj: helpu al la
-bojaro, li estas alkutiminta, ke oni lin helpu!</p>
-
-<p>Se Morozov obeus aŭ, falinte teren antaŭ la caro, humilege petus lian
-pardonon, eble Ivano cedus al lia peto. Sed Morozov havis tro fieran
-aspekton, tro decidplenan voĉon; eĉ en lia peto aŭdiĝis
-nefleksebleco, kaj tion Ivano ne povis toleri. Li ĉiam sentis
-nevenkeblan malamon kontraŭ la fortaj karakteroj, kaj la ĉefa kaŭzo,
-kial li, kvankam senkonscie, deturnis sian koron de Vjàzemskij, estis
-la konata sendependeco de l&rsquo; princo.</p>
-
-<p>En unu momento la opriĉnikoj deŝiris de Morozov lian superveston kaj
-surmetis la arlekenan kaftanon.</p>
-
-<p>Post la lastaj vortoj de l&rsquo; caro Morozov plu ne kontraŭparolis. Li ne
-malhelpis, ke oni lin vestu, kaj silente staris dum la opriĉnikoj
-ridante ordigis lian kaftanon. Liaj pensoj ŝajnis esti ie profunde, lia
-koro estis okupita de ia interna laboro.</p>
-
-<p>&mdash;Kaj la ĉapon ni forgesis,&mdash;diris Grjaznòj, kapkovrante Morozov&rsquo;n per
-multkolora kloŝo, kaj poste li posteniris kaj salutis la bojaron
-ĝisteren.</p>
-
-<p>&mdash;Druĵino Andrèeviĉ,&mdash;li diris: ni salutas vin okaze de via nova
-ofico! Amuzu nin, kiel nin amuzis la mortinta Nogtev!</p>
-
-<p>Tiam Morozov levis la kapon kaj ĉirkaŭrigardis.</p>
-
-<p>&mdash;Bone!&mdash;li diris laŭte kaj firme: mi akceptas la novan caran favoron.
-Ne konvenis al bojaro Morozov sidi apud Godunòv, sed konvenas al la
-cara arlekeno sidi ĉe la cara tablo apud Grjaznòj kaj Basmanov.
-Deflankiĝu, sklavoj, donu lokon<!-- pagho 234 --> al la nova arlekeno! Donu al li lokon
-kaj aŭskultu vi ĉiuj, kiel li estos amuzanta la caron Ivanon!</p>
-
-<p>Morozov faris ordonantan geston, kaj la opriĉnikoj kontraŭvole
-deflankiĝis.</p>
-
-<p>Tintante la sonoriletojn, la bojaro aliris la tablon kaj sidiĝis sur
-benkon antaŭ la caro kun tiel majestaj manieroj, kvazaŭ li surhavus ne
-arlekenan kaftanon, sed caran veston.</p>
-
-<p>&mdash;Kiamaniere mi vin amuzos, via cara moŝto?&mdash;li demandis, apogante
-siajn kubutojn sur la tablon kaj rigardante rekte en la okulojn de l&rsquo;
-caro.&mdash;Strangaj fariĝis viaj amuzaĵoj, ne facile estas vin per io
-mirigi! Multe da ŝercoj oni ŝercis en Ruslando, de kiam vi fariĝis
-caro! Kiel junulo, vi amuziĝis en la stratoj de Moskvo, piedpremante la
-popolon per via ĉevalo; vi amuziĝis kiam vi ĉasante ordonis, ke viaj
-hundgardistoj mortigu la princon Ŝujskij; vi amuziĝis, kiam la
-deputitaro el Pskovo venis plendi al vi kontraŭ via vojevodo, kaj vi
-ordonis ŝmiri iliajn barbojn per varmega peĉo!</p>
-
-<p>La opriĉnikoj volis salte leviĝi kaj sin ĵeti sur Morozov&rsquo;n, sed la
-caro per kapmovo detenis ilin.</p>
-
-<p>&mdash;Sed,&mdash;daŭrigis Morozov: tio estis amuzo de infano, ĝi baldaŭ tedis
-vin. Vi komencis perforte monaĥigi la famekonatajn virojn, prenante
-iliajn edzinojn kaj filinojn por via plezuro. Sed ankaŭ tio vin tedis!
-Tiam vi komencis kapti viajn plej fidelajn servistojn kaj turmentegi
-ilin. Jen estis plej gajiga amuziĝo! Sed ne longedaŭra! Ne ĉiam oni
-povas moki kaj malhonori la bojarojn kaj la popolon! Ankaŭ la Dian
-preĝejon oni povas senhonorigi! Kaj vi kunvokis ĉiajn drinkulojn,
-sentaŭgulojn, ĉiajn malindajn kanajlojn, vi igis ilin sin vesti
-monaĥe, vi mem surmetis monaĥan veston, vi komencis tage mortigi kaj
-nokte kanti preĝojn. Vi mem, sangkovrita, kantis, sonorigis kaj,
-ŝajne, mem diradis la meson, kvazaŭ pastro. Ĉi tiu amuziĝo estis
-plej gaja, krom vi neniu povus elpensi ion similan!</p>
-
-<p>&mdash;Kion plu mi diros al via cara moŝto? Kiamaniere mi ankoraŭ amuzos
-vin? Jen kion mi ankaŭ rakontos al vi. Dum vi kun viaj opriĉnikoj
-amuziĝas, sonorigante en preĝejoj kaj sattrinkante la homan sangon,
-venos la litova Ĝigimondo el okcidento, venos germanoj el nordo, kaj de
-sudo kaj de oriento leviĝos la tataroj. La ĥano tatara kun sia
-militistaro atakos Moskvon, kaj mankos la vojevodoj por defendi la Diajn
-sanktaĵojn! Ekflamos la rusaj preĝejoj kun sanktrestaĵoj, revenos la
-tempoj de la unua tatara invado de Batìj. Kaj vi, la<!-- pagho 235 --> caro de l&rsquo; tuta
-Ruslando, falos teren antaŭ la ĥano kaj surgenue kisos lian piedingon!</p>
-
-<p>Morozov eksilentis.</p>
-
-<p>Neniu interrompis lin; la ĉeestantoj apenaŭ spiris. La caro
-aŭskultis, sin klininte antaŭen, pala, kun brulantaj okuloj, kun
-ŝaŭmantaj lipoj. Konvulsie li premadis per la manoj la apogilojn de
-sia seĝo kaj, ŝajne, ne preterlasis eĉ unu vorton el la parolado de
-Morozov, ĉion engravurante en sian memoron, por ke poste li elpagu
-ĉiun sian vorton per aparta turmentego.</p>
-
-<p>Ĉiuj opriĉnikoj estis palaj; neniu kuraĝis ekrigardi la caron.
-Godunòv mallevis la okulojn kaj preskaŭ ne spiris, por ne altiri ies
-atenton. Eĉ Maluto sin sentis ĝenata.</p>
-
-<p>Subite Grjaznòj eligis sian tranĉilon, alkuris al la caro kaj
-demandis, montrante Morozov&rsquo;n.</p>
-
-<p>&mdash;Permesu, via cara moŝto, ke mi ŝtopu lian gorĝon!</p>
-
-<p>&mdash;Silentu!&mdash;respondis la caro, preskaŭ murmurete kaj sufokiĝante pro
-ekscitiĝo: lia moŝto bonvolu fini sian paroladon!</p>
-
-<p>Morozov fiere ĉirkaŭrigardis.</p>
-
-<p>&mdash;Vi atendas ankoraŭ miajn ŝercojn, via cara moŝto? Bone, mi vin
-ankoraŭ amuzos! Restis ĉe vi unu fidela servisto, bojaro altranga, el
-bona malnova familio; lian ekzekuton vi prokrastis, eble timante la Dian
-koleron, eble, ĉar vi ankoraŭ ne elpensis por li indan ekzekuton. Li
-vivis en izoliteco, en malfavoro, kaj vi povus forgesi pri li, sed via
-cara moŝto neniun forgesas... Vi sendis al li vian malbenitan
-Vjàzemskij&rsquo;n, por bruligi lian domon kaj forrabi lian edzinon. Kaj kiam
-la bojaro venis al vi plendi kontraŭ Vjàzemskij kaj peti justan
-juĝon, vi ordonis al ili interbatali en via ĉeesto, por amuzi vin...
-Vi esperis, ke la juna Vjàzemskij mortigos vian maljunan serviston. Sed
-Dio ne permesis, ke li pereu, Dio aperigis la veron.</p>
-
-<p>&mdash;Tiam, kion vi faris, via cara moŝto? Tiam,&mdash;daŭrigis Morozov, kaj
-lia voĉo ektremis, kaj la sonoriletoj de lia vesto ektintis: tiam vi
-trovis, ke tro da honoro restas ĉe via servisto, kaj vi decidis lin
-senhonorigi per maniero ankoraŭ ne aŭdita...</p>
-
-<p>&mdash;Tiam,&mdash;ektondris Morozov, forpuŝante la tablon kaj rektiĝante,&mdash;tiam
-via cara moŝto surmetis arlekenan kaftanon sur la bojaron Morozov kaj
-ordonis, ke li, kiu estis defendinta Moskvon kaj Tulon, amuzu vin kune
-kun viaj sklavoj kaj krimaj servistoj!</p>
-
-<p>Minaca estis la aspekto de l&rsquo; maljuna vojevodo meze de<!-- pagho 236 --> silentantaj
-opriĉnikoj. Lia arlekena vesto ricevis tute alian sencon. El sub la
-densaj brovoj brilis fulmoj. La blanka barbo majeste kovris la bruston,
-kiu iam akceptis multe da malamikaj ekbatoj kaj nun estis kovrita per
-multkoloraj flikaĵoj; kaj lia indignanta rigardo esprimis tiom da
-indeco, tiom da nobleco, ke, kompare kun li, la caro Ivano montriĝis
-malŝatinda.</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto!&mdash;daŭrigis Morozov, plialtigante la voĉon: via nova
-arlekeno staras antaŭ vi. Aŭskultu lian lastan ŝercon! Dum via vivo
-la buŝo de l&rsquo; rusa popolo estas sigelita de timo; sed finiĝos via
-bestsimila regado, kaj restos en Ruslando nur memoro pri viaj agoj, kaj
-transiros via nomo de posteuloj al posteuloj por eterna malbeno, ĝis
-fine venos la terura Lasta Juĝo! Kaj tiam centoj kaj miloj da viroj kaj
-virinoj, da infanoj kaj maljunuloj, ĉiuj, kiujn vi pereigis kaj
-mortigis, ĉiuj stariĝos antaŭ Sinjoro Dio, plendante kontraŭ vi,
-ilia turmentinto. Kaj en tiu terura tago venos ankaŭ mi antaŭ la
-Eterna Juĝisto, mi venos en la nunaj vestoj kaj mi repostulos de vi
-mian honoron, kiun vi prenis hodiaŭ de mi! Kaj vi ne havos plu viajn
-opriĉnikojn, por silentigi la plendantojn. Kaj la Sinjoro Juĝisto
-ekaŭdos ilin, kaj ĵetita vi estos en eternan flamon, preparitan por la
-diablo kaj por liaj servistoj!</p>
-
-<p>Morozov eksilentis kaj kun malestimega rigardo por la caraj favoratoj li
-turnis al ĉiuj la dorson kaj malrapide foriris.</p>
-
-<p>Neniu lin haltigis. Majeste li iris inter la vicoj de tabloj, kaj nur
-kiam ne aŭdiĝis plu la tintado de liaj sonoriletoj, la opriĉnikoj
-kvazaŭ elrigidiĝis, kaj Maluto, leviĝante, demandis la caron:</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu via cara moŝto ordonas tuj mortigi lin aŭ lin malliberigi?</p>
-
-<p>&mdash;Malliberigi!&mdash;diris Ivano, kun peno spirante.&mdash;Gardu lin! Ke li manĝu
-kaj vivu! Ne turmentegu lin, ke li ne mortu antaŭtempe: vi respondos
-per via kapo!</p>
-
-<p>Vespere la caro havis kun Maluto specialan interkonsiliĝon.</p>
-
-<p>La bojaroj Kòliĉev&rsquo;j, kiuj jam de longe sidis en malliberejo kaj estis
-turmentegitaj de Maluto, parte konfesis sian kulpon, parte estis sufiĉe
-kulpigitaj per atestoj de siaj amikoj kaj servistoj, kiuj ne povis
-suferi la turmentegojn kaj ilin denuncis. Ankaŭ multaj aliaj personoj
-estis enmiksitaj en la sama afero. Kaptitaj laŭ la ordono de l&rsquo; caro
-kaj kruele elturmentitaj ĉu en Moskvo, ĉu en la antaŭurbo, tiuj
-personoj siavice nomis multajn aliajn, kaj la nombro de turmentataj kaj
-turmentotaj kreskis ĉiutage kaj fine atingis tri cent.</p><!-- pagho 237 -->
-
-<p>Ivano, ŝatante la opinion de alilandaj reĝoj, decidis atendi la
-forveturon de la litovaj senditoj, kiuj tiam gastis en Moskvo, kaj poste
-aranĝi por ĉiuj kondamnitaj komunan ekzekuton; kaj por ke ĝia efiko
-estu pli frapanta kaj teruriga por la estontaj ribeluloj, la ekzekuto
-estis plenumota en Moskvo publike.</p>
-
-<p>En la sama tago estis ekzekutotaj Vjàzemskij kaj Basmanov. La muelisto,
-kiel sorĉisto, estis bruligota sur lignaro, kaj por Vulturo, kiu havis
-trobravecon enŝteliĝi en la caran dormoĉambron kaj kiun oni gardis
-por solena spektaklo, Ivano destinis specialan, tute novan turmentegon.
-La sama sorto atendis la bojaron Morozov.</p>
-
-<p>Pri la detaloj de tiu komuna ekzekuto la caro interparolis kun Maluto
-ĝis malfrua nokto, kaj la kokoj jam dufoje kantis, kiam li adiaŭis
-Maluton kaj foriris en sian dormoĉambron.</p>
-
-
-
-<div class="chapheader" id="chap35">
-<h2>ĈAPITRO XXXV.</h2>
-
-<p>Ekzekuto.</p>
-</div>
-
-<p>Post la forveturo de la litovaj senditoj la moskvanoj kun teruro ekvidis
-rapide preparatajn aranĝojn por la morgaŭa ekzekutado.</p>
-
-<p>Sur la granda bazara placo, en la centro de Kitàj-gorod<a href="#Footnote93" class="fnanchor">[93]</a>, oni
-konstruis multe da pendigiloj kaj kelkajn eŝafodojn. Aparte sur
-horizontala trabo, apogita sur du palisoj, pendis grandega fera
-kaldrono. Aliflanke staris izolita paliso kun kelkaj ĉenoj, ĉirkaŭ
-ĝi kuŝis amaso da sekaj branĉoj kaj da ligno por lignaro. Inter la
-pendigiloj troviĝis nekonataj iloj, kies destinon la moskvanoj kun
-teruro penadis diveni.</p>
-
-<p>Iom post iom ĉiuj kutimaj vizitantoj de l&rsquo; bazaro disiĝis teruritaj.
-Senhomiĝis ne nur la placo, sed ankaŭ la apudaj stratoj. La loĝantoj
-fermis pordojn de siaj domoj kaj murmurete parolis pri la okazontaĵo.
-La sciigo pri la terura ekzekutado, okazonta morgaŭ, disvastiĝis en la
-tuta Moskvo, kaj ĉie ekregis mortsimila silento. La butikoj estis
-fermitaj, neniu eliris sur la straton, nur de tempo al tempo
-pretergalopis kurieroj de l&rsquo; caro Ivano, kiu, alveninte el la
-antaŭurbo, loĝis en sia amata palaco ĉe la strato Arbàt. En
-Kitàj-gorod oni ne aŭdis aliajn sonojn, krom frapado de hakiloj kaj
-interparolado de opriĉnikoj, observantaj la laboron de ĉarpentistoj.</p><!-- pagho 238 -->
-
-<p>Kiam venis la nokto, silentiĝis ankaŭ ĉi tiuj sonoj, kaj la luno,
-staranta super la dentohavaj muroj de Kitàj-gorod, lumigis la tute
-senhoman placon kun palisoj kaj pendigiloj. Neniu lumo brilis en la
-domoj; ĉiuj fenestraj kovriloj estis fermitaj, nur tie kaj ĉi tie
-briletis lampetoj ĉe la eksteraj pordoj de preĝejoj, antaŭ la sanktaj
-pentraĵoj. Sed neniu dormis en ĉi tiu nokto, ĉiuj preĝis, atendante
-la tagiĝon.</p>
-
-<p>Fine la fatala mateno venis, kaj en la ĉielo oni ekvidis multege da
-korvoj kaj da monedoj, kiuj, antaŭsentante sangon, de ĉiuflanke
-rapidis al Kremlo, kun laŭtaj krioj amase rondflugis super la placo kaj
-per nigra tavolo kovris la domajn tegmentojn, la krucojn de preĝejoj
-kaj eĉ la trabojn de pendigiloj.</p>
-
-<p>La silenton rompis malproksimaj sonoj de tamburinoj kaj tulumbasoj<a href="#Footnote94" class="fnanchor">[94]</a>,
-pli kaj pli laŭtiĝantaj kaj alproksimiĝantaj. Montriĝis taĉmento da
-rajdantaj opriĉnikoj po kvin en la vico. Fronte rajdis tamburinistoj,
-por dispeli la homamason kaj fari vojon al la caro, sed senbezone ili
-batis iliajn tamburinojn kaj tulumbasojn: neniun homan estaĵon ili
-renkontis.</p>
-
-<p>Ilin sekvis la caro Ivano surĉevale, en parada vesto, kun sagujo ĉe la
-selo, kun orita pafarko sur la dorso. Lian kaskon ornamis tiel nomata
-Dejesuo, t. e. kolorigita sur arĝento pentraĵo de Jesuo Kristo kun
-Dipatrino, Ivano la Baptisto kaj aliaj sanktuloj. La ĉevalkovrilo
-brilis per multekostaj ŝtonoj, kaj ĉirkaŭ la kolo de lia nigra
-ĉevalo estis alligita hunda kapo.</p>
-
-<p>Apud la caro rajdis lia filo, Ivano Ivànoviĉ, kaj ilin sekvis aro da
-korteganoj, po tri en la vico. Poste iris pli ol tricent kondamnitoj al
-mortpuno. Kun katenoj ĉe la piedoj kaj manoj, elturmentitaj per malsato
-kaj doloro, ili apenaŭ moviĝis, pelataj de akompanantaj opriĉnikoj.</p>
-
-<p>La procesion finis nova kavaleria taĉmento.</p>
-
-<p>Kiam la procesio atingis la placon, kaj la tuta militistaro
-deĉevaliĝis kaj amasiĝis ĉirkaŭ la pendigiloj, Ivano, ankoraŭ
-surĉevale, ĉirkaŭrigardis kaj kun mirego ekvidis, ke sur la placo
-forestis la popolo.</p>
-
-<p>&mdash;Kunvoku la popolon!&mdash;li ordonis al siaj opriĉnikoj: ke oni nenion
-timu! Diru al moskvanoj, ke la caro ekzekutigas krimulojn, sed al
-senkulpuloj li promesas sian favoron.</p>
-
-<p>Iom post iom la placo pleniĝis je popolamaso, la fenestraj kovriloj
-malfermiĝis, kaj ĉe la fenestroj aperis palaj timemaj vizaĝoj.</p><!-- pagho 239 -->
-
-<p>Dume la fajro sub la fera kaldrono ekflamis, kaj ekzekutistoj supreniris
-eŝafodon.</p>
-
-<p>Ivano ordonis apartigi el la aro da kondamnitoj dekkelkajn malpli
-kulpajn.</p>
-
-<p>&mdash;Homoj!&mdash;li ekkriis laŭtvoĉe, por ke ĉiu lin aŭdu en la placo: kiel
-amikoj kaj kunuloj de ribeluloj, al kiuj vi montradis gastamecon, vi
-meritas la saman ekzekuton, kiel ili; sed, malĝojante pri viaj
-pereontaj animoj, mi pardonas vin kaj donacas al vi la vivon, por ke vi
-pentofarante elpagu viajn kulpojn kaj preĝu pri mi, neinda!</p>
-
-<p>Laŭ la signo de l&rsquo; caro, la pardonitaj deiris flanken.</p>
-
-<p>&mdash;Moskvanoj!&mdash;tiam diris Ivano: hodiaŭ vi vidos ekzekutojn kaj
-turmentegojn; sed mi punas krimulojn, kiuj volis perfidi Ruslandon al
-malamikoj! Ploregante, mi donas iliajn korpojn al turmentegoj, ĉar mi
-estas juĝisto, destinita de Dio mem, por juĝi mian popolon! Senpartia
-estas mia juĝo, ĉar mi, kiel Abrahamo, levinta tranĉilon super sia
-propra filo, oferdonas miajn plej intimajn favoratojn! Ilia sango falu
-sur la kapojn de miaj malamikoj!</p>
-
-<p>Tiam el la aro da kondamnitaj oni elkondukis la bojaron Druĵino
-Andrèeviĉ Morozov.</p>
-
-<p>La caro, en la unua eksplodo de kolerego, destinis por li plej terurajn
-turmentojn, sed, laŭ nekomprenebla ŝanĝemeco de sia karaktero, eble
-pro komuna amo de moskvanoj al la bojaro Morozov, Ivano hieraŭ
-forprenis sian ordonon kaj destinis al li malpli kruelan mortpunon.</p>
-
-<p>La diako<a href="#Footnote52" class="fnanchor">[52]</a>, staranta ĉe la eŝafodo, malvolvis longan rulpaperon kaj
-legis per laŭta voĉo:</p>
-
-<p>&mdash;Estinta bojaro Morozov! Vi intencis ribeligi la regnon, venigi la
-ĥanon el Krimeo kaj la litovan reĝon Ĝigimondon kaj fari aliajn
-malfeliĉojn al sankta Ruslando! Vi kuraĝis per malbonaj akraj paroloj
-insulti la caron de l&rsquo; tuta Ruslando kaj ribeligi kontraŭ li liajn
-bonajn regatojn. Pro tio vi meritis ne nur la mortpunon, sed kruelajn
-turmentegojn; sed la granda caro, memorante viajn antaŭajn meritojn,
-ekkompatis vin kaj ordonis ne turmentegi vin kiel la aliajn, sed
-mortpuni per forhako de l&rsquo; kapo, kaj vian havaĵon ankaŭ ne konfiski.</p>
-
-<p>Morozov, jam staranta sur la eŝafodo, faris krucsignon.</p>
-
-<p>&mdash;Mi estas pura antaŭ Dio kaj antaŭ la caro,&mdash;li diris tute trankvile:
-mian animon mi fordonas al Jesuo Kristo, kaj la caron mi petas pri unu
-sola favoro. Ĉion, kio restas post mi<!-- pagho 240 --> el mia havaĵo, oni dividu je tri
-partoj: la unuan mi destinas por preĝejoj kaj por mesoj pro mia peka
-animo; la duan&mdash;por almozuloj; la trian&mdash;por miaj fidelaj servistoj; al
-ĉiuj miaj sklavoj mi donas liberecon! Mian vidvinon mi pardonas, kaj
-ŝi bonvolu edziniĝi laŭ bontrovo...</p>
-
-<p>Post ĉi tiuj vortoj Morozov ree faris krucsignon kaj metis la kapon sur
-eŝafodon.</p>
-
-<p>Eksonis surda sono, la kapo de Druĵino Andrèeviĉ ruliĝis, kaj lia
-nobla sango ruĝigis la tabulojn de l&rsquo; eŝafodo.</p>
-
-<p>Post li la opriĉnikoj, ĉe mirego de l&rsquo; popolo, elkondukis la caran
-batalilestron, princon Vjàzemskij, la opriĉnikon Teodoron Basmanov kaj
-lian patron Aleksison Basmanov, kiun Teodoro denuncis dum turmentegoj.</p>
-
-<p>&mdash;Moskvanoj!&mdash;diris Ivano, montrante la kondamnitajn: jen estas viaj kaj
-miaj malamikoj! Forgesinte sian ĵuron, ili vin premegis je mia nomo;
-malŝatante la Dian juĝon, ili prirabis vin, pereigis vin, kiujn mi
-komisiis al ilia gardado. Kaj nun ili akceptos turmentojn, indajn je
-iliaj krimoj.</p>
-
-<p>Vjàzemskij kaj ambaŭ Basmanov&rsquo;j estis kondamnitaj al kruela morto.</p>
-
-<p>La diako legis la verdikton, per kiu ili estis kulpigataj pri intenco
-pereigi la caron per sorĉaĵo, pri rilatoj kun malamikoj de l&rsquo; regno
-kaj pri premegado de popolo je la nomo de l&rsquo; caro.</p>
-
-<p>Kiam la ekzekutistoj kun Teodoro Basmanov supreniris la eŝafodon, li
-sin turnis al la popolo kaj ekkriis laŭtvoĉe:</p>
-
-<p>&mdash;Homoj! antaŭ ol morti, mi volas pentofari antaŭ vi! Mi volas, ke vi
-aŭdu pri miaj ĉiuj pekoj! Aŭskultu, homoj!</p>
-
-<p>Sed Maluto, staranta post li, malhelpis lin daŭrigi. Per lerta
-sabrobato li forhakis lian kapon en la sama momento, kiam li volis
-komenci sian konfeson.</p>
-
-<p>Lia sangokovrita kadavro falis sur eŝafodon, kaj la forhakita kapo
-ruliĝis, tintante per orelringoj, sub la piedojn de l&rsquo; cara ĉevalo,
-kiu desaltis flanken, ronkante kaj timeme ĝin strabe rigardante. Per
-sia lasta aroganteco Basmanov sukcesis eviti la turmentojn.</p>
-
-<p>Lia patro kaj Vjàzemskij ne estis tiel feliĉaj. Ilin kune kun la
-rabisto Vulturo oni suprenirigis sur eŝafodon, kie estis preparitaj
-terurigaj iloj. Samtempe oni metis la maljunan mueliston sur lignaron
-kaj alĉenigis lin al la paliso.</p>
-
-<p>Vjàzemskij, elturmentita kaj senforta, kun peno staris, subtenata sub
-la brakoj per ekzekutistoj, kaj promenigis ĉirkaŭe frenezajn
-rigardojn. En liaj okuloj vidiĝis nek timo, nek pento.<!-- pagho 241 --> Ekvidinte la
-alĉenigitan mueliston kaj la fumon, ĉirkaŭantan lin sur la lignaro,
-la princo rememoris liajn lastajn parolojn, kiam la maljunulo,
-ensorĉinte lian sabron, rigardis en sitelon da akvo; li ekmemoris
-ankaŭ, ke li mem, dum luna nokto, observis la akvon sub la bruanta
-muelrado, penante vidi sian estontecon, kaj ekvidis nur la akvon ruĝan,
-kiel sango, kaj dentohavajn grandegajn segilojn, fermatajn kaj
-malfermatajn ferajn prenilojn...</p>
-
-<p>La muelisto ne vidis Vjàzemskij&rsquo;n. Ensorbita en si mem, li murmuris ion
-mallaŭte kaj kiel frenezulo dancis sur lignaro, tintante per la ĉenoj.</p>
-
-<p>&mdash;Ŝikalu! Likalu!&mdash;li murmuris: alflugis korvoj por riĉa festeno!
-Ekturniĝis la rado, ekturniĝis! Kio estis supre, fariĝis malsupre!
-Ŝahadam! Vento, alflugu el mia muelejo, ataku miajn malamikojn! Kulla!
-Kulla! Disventumu la flamon, estingu la fajron!</p>
-
-<p>Kaj efektive, kvazaŭ respondante al lia sorĉado, vento leviĝis sur la
-placo, sed, anstataŭ estingi la fajron, ĝi fortigis la flamon, kiu
-ĉirkaŭkaptis la sekan lignon kaj kaŝis la figuron de la muelisto.</p>
-
-<p>&mdash;Ŝahadam! Kulla! Kulla!&mdash;aŭdiĝis ankoraŭ el post la fuma nubo, sed
-baldaŭ la krakado de l&rsquo; flamanta ligno kovris la voĉon...</p>
-
-<p>Vulturo preskaŭ tute ne ŝanĝiĝis sekve de longa malliberigo kaj
-kruelaj turmentoj. Lia forta naturo kontraŭstaris al ĉio, nur lia
-mieno ŝanĝiĝis, fariĝis pli mola, la okuloj rigardis pli trankvile.</p>
-
-<p>De post la sama nokto, kiam li estis kaptita en la cara dormoĉambro kaj
-ĵetita en malliberejon, la konsciencriproĉoj lin plu ne turmentis. Li
-akceptis la venontan ekzekuton kiel elpagon de liaj pasintaj krimoj, kaj
-sur la putra pajlo de l&rsquo; malliberejo li ekdormis trankvile, kiel li jam
-de longe ne dormis.</p>
-
-<p>La diako legis por la popolo pri la krimo de Vulturo kaj la destinita al
-li ekzekuto.</p>
-
-<p>Vulturo, starante sur la eŝafodo, sin signadis kruce, rigardante la
-kupolojn de l&rsquo; preĝejoj, kaj poste kvarfoje falis teren antaŭ la
-popolo, salutante al ĉiuj kvar flankoj.</p>
-
-<p>&mdash;Pardonu, homoj!&mdash;li ekkriis: ho, pardonu al mi miajn pekojn, pardonu
-min, rabiston, ŝteliston, mortigiston! Pardonu al mi ĉion, kion mi
-pekis kontraŭ vi! Mi meritas la mortpunon, pardonu miajn kulpojn vi,
-homoj!</p><!-- pagho 242 -->
-
-<p>Kaj sin turninte al ekzekutistoj, li mem metis siajn brakojn en
-destinitajn ingojn.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, alligu!&mdash;li ordonis, ordigante sian grizan krispan barbon, kaj ne
-diris unu vorton plu...</p>
-
-<p>Tiam, laŭ signo de Ivano, la diako sin turnis al aliaj kondamnitaj kaj
-legis iliajn verdiktojn, laŭ kiuj ili ĉiuj estis kulpigataj pri
-komploto kontraŭ la caro, pri intenco fordoni Novgorod&rsquo;n kaj Pskov&rsquo;n al
-litova reĝo kaj pri krimaj rilatoj kun la turka sultano.</p>
-
-<p>Oni estis kondukonta ilin ĉu al pendigiloj, ĉu al kaldrono, ĉu al
-aliaj ekzekutiloj.</p>
-
-<p>La popolo laŭtvoĉe preĝis.</p>
-
-<p>&mdash;Sinjoro Dio!&mdash;aŭdiĝis sur la placo: pardonu ilin, Dio, Jesuo Kristo!
-Prenu iliajn animojn!</p>
-
-<p>&mdash;Preĝu pri ni, ho, sanktuloj!&mdash;kriadis kelkaj el la popolamaso:
-ekmemoru nin, kiam vi estos en la Dia regno!</p>
-
-<p>La opriĉnikoj, por surdigi ĉi tiujn aklamojn, laŭte vokis:</p>
-
-<p>&mdash;He, he! Pereu la malamikoj de l&rsquo; caro!</p>
-
-<p>Sed en ĉi tiu momento la popolo ekmoviĝis, ĉiuj kapoj turniĝis
-unuflanken, kaj eksonis la aklamoj:</p>
-
-<p>&mdash;Frenezulo venas! Rigardu, rigardu! jen la frenezulo!</p>
-
-<p>Ĉe la rando de l&rsquo; placo montriĝis viro kvardekjara kun maldensa barbo,
-kun pala vizaĝo, nudpieda, vestita sole per blanka tola ĉemizo. Lia
-vizaĝo esprimis eksterordinaran bonecon, kaj sur la lipoj ludis
-stranga, kvazaŭ infana, bonkora rideto.</p>
-
-<p>La apero de ĉi tiu figuro meze de tiom da homaj vizaĝoj, esprimantaj
-timon, teruron aŭ kruelecon, forte impresis ĉiujn. La placo
-silentiĝis, la ekzekutado haltis.</p>
-
-<p>Ĉiuj konis la frenezulon, sed neniu ankoraŭ estis vidinta tian
-esprimon de lia vizaĝo, kiel hodiaŭ. Kontraŭ kutimo, konvulsio
-trakuris ĉi tiun ridetantan buŝon, kvazaŭ alia nekutima sento batalis
-kontraŭ la bonkoreco.</p>
-
-<p>Kliniĝinte antaŭen, tintigante la ĉenojn kaj la ferajn krucojn, lin
-kovrantajn, la frenezulo, sin direktante al Ivano, iris tra la homamaso,
-kiu disiĝis antaŭ li:</p>
-
-<p>&mdash;Ivaĉjo, Ivaĉjo!&mdash;li kriis de malproksime, movante sian lignan
-rozarion kaj ĉiam ridetante: Ivaĉjo, pri mi vi forgesis!</p>
-
-<p>Ekvidinte lin, Ivano volis turni la ĉevalon kaj deiri flanken. Sed la
-frenezulo jam staris antaŭ li.</p>
-
-<p>&mdash;Rigardu min, Ivaĉjo!&mdash;li diris, prenante lian ĉevalon je la brido:
-kial do vi ne ordonas ekzekuti la frenezulon? Ĉu Bazĉjo estas malpli
-bona ol aliaj?</p><!-- pagho 243 -->
-
-<p>&mdash;Dio gardu vin!&mdash;diris la caro, prenante plenmanon da oraj moneroj el
-sia desegnita saketo, pendanta sur ora ĉeneto ĉe lia zono: prenu,
-Bazĉjo, iru, preĝu pri mi!</p>
-
-<p>La frenezulo etendis ambaŭ manplatojn, sed tuj fortiris ilin, kaj la
-mono disŝutiĝis teren.</p>
-
-<p>&mdash;Aj, aj! ĝi brulas!&mdash;li ekkriis svingante kaj surblovante la fingrojn:
-por kio vi brulruĝigis la monon? Por kio vi ekbruligis inferan fajron?</p>
-
-<p>&mdash;Iru, Bazĉjo,&mdash;ripetis Ivano senpacience: lasu nin, ĉi tie ne estas
-loko por vi!</p>
-
-<p>&mdash;Ne, ne! Mia loko estas ĉi tie, kun martiroj! Donu al mi ankaŭ
-pormartiran kroneton! Por kio vi min forgesis? Por kio vi ofendas min?
-Donu al mi la saman kroneton, kiel al aliaj!</p>
-
-<p>&mdash;Iru for!&mdash;diris Ivano kun naskiĝanta kolero.</p>
-
-<p>&mdash;Mi ne foriros!&mdash;obstine ripetis la frenezulo, alkroĉiĝante al la
-jungaĵo de la cara ĉevalo, kaj li ekridis, montrante Ivanon per la
-fingro.&mdash;Rigardu, rigardu, vi ĉiuj! Kion li havas sur la frunto? Kion
-vi havas Ivaĉjo? Kornoj super via kapo! Kapraj kornoj! Kaj via kapo
-fariĝis hunda kapo!</p>
-
-<p>La okuloj de Ivano ekbrilegis.</p>
-
-<p>&mdash;For, frenezulo!&mdash;li ekkriis kaj, eligante la ponardegon de l&rsquo; apude
-staranta opriĉniko, li levis la manon super la malfeliĉulo.</p>
-
-<p>Krioj de indigno aŭdiĝis en la homamaso.</p>
-
-<p>&mdash;Ne tuŝu lin! Ne tuŝu la sanktan frenezulon! Disponu je niaj kapoj,
-nur ne tuŝu la sanktulon!</p>
-
-<p>Kaj Bazĉjo ĉiam ridetis duoninfane, duonfreneze.</p>
-
-<p>&mdash;Traboru min, reĝo Saulo!&mdash;li diris, forŝovante la krucojn,
-kovrantajn lian bruston: traboru ĉi tien, en la koron! Ĉu mi estas
-malpli bona, ol tiuj martiroj? Enirigu ankaŭ min en la Dian regnon!
-Eble vi envias, ke vi ne estos tie kun ni, reĝo Saulo, reĝo Irodo,
-reĝo de infero?</p>
-
-<p>La ponardego ektremis en la mano de l&rsquo; caro. Unu momenton ankoraŭ, kaj
-ĝi eniĝus en la bruston de l&rsquo; frenezulo, sed denove la voĉoj en la
-popolamaso detenis la caron. La caro venkis sian volon, sed la ventegon
-sekvis fulmotondro.</p>
-
-<p>Kun ŝaŭmanta buŝo, kun brilegantaj okuloj, kun levita ponardego, li
-donis spronojn al sia ĉevalo, kiu salte sin ĵetis en la aron de l&rsquo;
-kondamnitaj, kaj la cara ponardego trapikis la plej proksime starantan.</p>
-
-<p>Kiam li malrapide revenis sur sian lokon, kun mallevita sanggutanta
-ponardego, la frenezulo jam estis forigita de opriĉnikoj.</p><!-- pagho 244 -->
-
-<p>Ivano eksvingis la manon, kaj la ekzekutistoj eklaboris. Sur la pala
-vizaĝo de l&rsquo; caro aperis ruĝo: liaj okuloj pligrandiĝis, bluaj vejnoj
-vidiĝis sur lia frunto, la naztruoj plilarĝiĝis...</p>
-
-<hr class="long" />
-
-<p>Kiam fine, satiginte sian kruelan naturon, li turnis la ĉevalon kaj
-ekrajdis hejmen, sangmakulita kaj ĉirkaŭita de siaj sangkovritaj
-militistoj, la korvoj, sidintaj ĝis tiam sur preĝejaj krucoj kaj sur
-domaj tegmentoj, unu post alia eksvingis flugilojn kaj malsuprenflugis
-sur amason da disŝiritaj membroj kaj sur kadavrojn, balanciĝantajn sur
-pendigiloj...</p>
-
-<p>Boriso Godunòv ne troviĝis en tiu tago inter la sekvantaro de Ivano:
-hieraŭ li proponis akompani la litovajn senditojn el Moskvo.</p>
-
-<p>La sekvintan tagon la placo estis purigita, kaj la kadavroj estis
-ĵetitaj en la fosaĵon, ĉirkaŭantan Kremlon. Tie post kelke da jaroj
-moskvanoj konstruis kelkajn lignajn preĝejojn "super ostoj kaj sango",
-kiel diras la antikvaj kronikoj.</p>
-
-<p>Pasis multaj jaroj; la impreso pri la terura ekzekuto jam malaperis el
-la memoro de l&rsquo; popolo; sed longe ankoraŭ staris apud la fosaĵo de
-Kremlo tiuj malriĉaj preĝejoj, kaj la vizitantoj aŭdis tie preĝojn
-pri martiroj, elturmentitaj kaj mortigitaj laŭ ordono de l&rsquo; caro Ivano
-la Kvara de l&rsquo; tuta Ruslando.</p>
-
-
-
-<div class="chapheader" id="chap36">
-<h2>ĈAPITRO XXXVI.</h2>
-
-<p>Reveno en la antaŭurbon.</p>
-</div>
-
-<p>Terureginte Moskvon, la caro ekdeziris sin montri korfavora kaj
-grandanima. Laŭ lia ordono, la malliberejoj estis malfermitaj kaj ĉiuj
-malliberuloj, kiuj jam ne esperis por si pardonon, estis liberigitaj.
-Kelkaj eĉ ricevis donacojn de l&rsquo; caro. Ŝajne, lia kolerego, de longe
-tropleniginta lian animon kaj ĉiam kreskinta, eksplodis dum la lasta
-ekzekutado kaj forlasis lian animon, kvazaŭ garbo da flamantaj radioj
-el fajrospiranta vulkano. Lia animo trankviliĝis, kaj li ĉesis ĉie
-serĉi perfidon.</p>
-
-<p>Ne ĉiufoje, verŝinte sangon de senkulpuloj, Ivano havis riproĉojn de
-konscienco. Tio dependis ankaŭ de aliaj cirkonstancoj. Ĉielaj signoj,
-subita fulmotondro, apero de popolaj malfeliĉoj vekis lian senteman
-imagon kaj iafoje igis lin fari publikan penton; sed kiam ne okazis
-brulado aŭ malbonega rikolto aŭ iu alia malfeliĉo, lia interna voĉo
-silentis, lia konscienco<!-- pagho 245 --> dormetis. Tiel okazis en la nuna tempo.
-Trankvila estis la animo de l&rsquo; caro. Post siaj mortigoj Ivano sentis
-kvazaŭ kontentiĝon, kiel homo satmanĝinta post longa fastado. Obeante
-pli al sia kutimo ol al kora bezono, li, revenante en la antaŭurbon tra
-la monaĥejo de Sankta Triunuo, interrompis sian vojaĝon por preĝi dum
-kelkaj tagoj.</p>
-
-<p>Dum la tuta vojaĝo la fronte rajdantaj oficistoj plenmane disdonadis
-arĝentajn monerojn al almozuloj kaj, forlasante la monaĥejon, la caro
-lasis al la ĉefabato riĉajn donacojn, por ke oni preĝu pri lia sano.</p>
-
-<p>Dume en la antaŭurbo okazis io tute neatendita.</p>
-
-<p>Godunòv, sendita antaŭen por prepari triumfan akcepton de l&rsquo; caro,
-fininte ĉion necesan, sidis en sia domo, ĉe kverkligna tablo, apoginte
-la kapon sur la manplaton. Li primeditadis ĉion okazintan dum la lastaj
-tagoj, la publikan ekzekuton, kiun li sukcesis ne ĉeesti, la malfacile
-divineblan karakteron de l&rsquo; terura caro kaj la rimedojn por ne perdi
-lian favoron, ne partoprenante la farojn de l&rsquo; opriĉnikoj,&mdash;kiam subite
-eniris lia servisto kaj anoncis, ke ĉe la doma pordo atendas princo
-Nikito Romànoviĉ Serèbrjanij.</p>
-
-<p>Aŭdinte ĉi tiun nomon, Godunòv mirigite leviĝis.</p>
-
-<p>Serèbrjanij estis malfavorato de l&rsquo; caro, kondamnita al morto. Li estis
-forkurinta el malliberejo, kaj rilatoj kun li povis kosti al Godunòv
-lian kapon. Aliparte, rifuzi al la princo gastamecon aŭ denunci lin al
-la caro, tio estus malindaĵo, kiun ne riskus Godunòv, timante perdi la
-popularecon, kiun li plej multe ŝatis. Samtempe li ekmemoris, ke la
-caro en la lastaj tagoj estis en bonega humoro, kaj li tuj decidis sian
-agadmanieron.</p>
-
-<p>Li ne eliris el la domo, por akcepti la princon, sed ordonis, ke oni lin
-tuj invitu en la ĉambron. Neniuj fremdaj atestantoj ĉeestis, kaj
-Godunòv, decidinte lin akcepti, deziris montri plenan gastamecon.</p>
-
-<p>&mdash;Estu la bonveninta, princo,&mdash;li diris, ĉirkaŭbrakante la gaston:
-bonvolu sidiĝi! Kiel vi kuraĝis reveni la antaŭurbon? Sed antaŭe
-permesu, ke mi vin regalu, certe, vi estas tre laca?</p>
-
-<p>Laŭ lia ordono oni alportis manĝaĵon kaj kelkajn pokalojn da vino.</p>
-
-<p>&mdash;Diru, mi petas, princo,&mdash;demandis Godunòv: ĉu iu vin vidis, kiam vi
-supreniris la ŝtuparon?</p>
-
-<p>&mdash;Mi ne scias,&mdash;naive respondis la princo: eble, iu vidis, mi min ne
-kaŝis, mi rekte alrajdis al via domo. Mi scias, ke vi ne simpatias por
-la opriĉnikoj!</p><!-- pagho 246 -->
-
-<p>Godunòv sulkigis la vizaĝon.</p>
-
-<p>&mdash;Boriso Teodòroviĉ,&mdash;daŭrigis Serèbrjanij konfideme: mi ne estas
-sola, kun mi venis ĉirkaŭ ducent rabistoj el apud Rjazanjo.</p>
-
-<p>&mdash;Kion vi diras, princo?&mdash;ekkriis Godunòv.</p>
-
-<p>&mdash;Ili restis ekster la antaŭurbo. Ni ĉiuj prezentas niajn kapojn al la
-caro: li bonvolu nin ekzekutigi aŭ pardoni, laŭ sia bontrovo!</p>
-
-<p>&mdash;Mi scias, princo, mi aŭdis, kiel vi kun tiuj rabistoj forpelis
-tatarojn; sed eble vi ne scias, kio dume okazis en Moskvo?</p>
-
-<p>&mdash;Mi ĉion scias,&mdash;respondis Serèbrjanij, sulkigante la brovojn.&mdash;Mi
-veturis ĉi tien kaj esperis, ke la opriĉnino estas finita, sed ĉe vi
-fariĝas ĉiam pli kaj pli malbone. Dio pardonu al la caro! Sed kial do
-vi, Boriso Teodòroviĉ, nur observas ĉion kaj nenion kontraŭdiras?</p>
-
-<p>&mdash;Nu, princo, mi vidas, vi estas ĉiam la sama. Se mi eĉ dirus al la
-caro, ĉu li obeus min?</p>
-
-<p>&mdash;Tute egale,&mdash;obstine respondis Serèbrjanij: ĉu li obeos aŭ ne, sed
-vi devis nepre eldiri vian opinion. De kiu li ekscius la veron, se ne de
-vi?</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu, vi opinias, li ne scias la veron? Ĉu vi opinias, ke li efektive
-kredas al la denuncoj, laŭ kiuj tiom da homoj estis ekzekutitaj?</p>
-
-<p>Kaj Godunòv haltis, timante, ĉu li ne diris tro multe, sed li tuj
-ekmemoris, ke li parolas kun Serèbrjanij, kies sincera mieno estis
-garantio kontraŭ perfido.</p>
-
-<p>&mdash;Ne, princo,&mdash;li daŭrigis duonvoĉe: maljusta vi estas kontraŭ mi. La
-caro ekzekutigas tiujn, kontraŭ kiuj li koleras, kaj la impulsojn de
-lia koro ĉu oni povas kontroli? "La koro de l&rsquo; caro estas en la mano de
-Dio",&mdash;diras la Sankta Skribo. La bojaro Morozov provis paroli la veron
-al la caro,&mdash;kio sekvis? Morozov estas ekzekutita, tamen ĉu tio helpis
-al la aliaj? Kaj vi, princo, ŝajne, malbone gardas vian kapon, se vi,
-sciante pri la ĵusaj ekzekutoj, kuraĝis veni en la antaŭurbon?</p>
-
-<p>Ĉe la nomo de Morozov Serèbrjanij ekspiris. Li multe amis la bojaron,
-kvankam Morozov estis forpreninta lian feliĉon.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, Boriso Teodòroviĉ,&mdash;li diris al Godunòv, respondante al lia
-demando: se decidos la sorto, helpos neniu forto! Verdire, la vivo tedis
-min, ne bona vivo komenciĝis en Ruslando!</p>
-
-<p>&mdash;Aŭskultu, princo, vi mem vin ne ŝparas, tia certe estas via
-karaktero, sed Dio zorgas pri vi. Ĝis nun, malgraŭ ĉio,<!-- pagho 247 --> vi restas en
-vivo. Eble, la sorto ne destinis, ke vi pereu senbezone. Se vi estus
-reveninta antaŭ unu semajno, vi certe jam ne ekzistus plu; sed nun,
-ŝajnas al mi, vi povas havi iujn esperojn. Nur ne rapidu aperi antaŭ
-la caro, antaŭe mi devas paroli kun li.</p>
-
-<p>&mdash;Mi dankas vin, Boriso Teodòroviĉ, sed vi ne zorgu multe pri mi, nur
-miajn rabistojn, se eble, bonvolu pardonigi. Kvankam krimuloj, ili ja
-bone elpagis siajn kulpojn!</p>
-
-<p>Godunòv mirigite ekrigardis la princon. Li ne povis alkutimiĝi al la
-naiveco de l&rsquo; princo, kaj lia indiferenteco pri la propra vivo ŝajnis
-al Godunòv nenatura.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu pro iu ĉagreno vi, princo, ne volas plu vivi?&mdash;li demandis.</p>
-
-<p>&mdash;Eble pro ĉagreno. Por kio vivi nun? Ĉu vi volas kredi, Boriso
-Teodòroviĉ, iafoje malgraŭvole mi pensas pri Kurbskij<a href="#Footnote34" class="fnanchor">[34]</a>: timo
-ekposedas min, mi mem tiam havas la deziron forlasi la patrolandon kaj
-iri for al la poloj, se nur la poloj ne estus niaj malamikoj!</p>
-
-<p>&mdash;Jes, princo! En la nuna tempo ni ne havas alian vojon: aŭ imiti la
-princon Kurbskij kaj por ĉiam forlasi la patrolandon, aŭ fari, kiel
-mi&mdash;resti apud la caro kaj peni konservi lian favoron. Kaj vi, princo,
-celas nek unu, nek alian: la caron vi ne forlasas kaj samtempe vi
-kontraŭstaras al li; tio estas neeble, princo, oni devas elekti tion
-aŭ ĉi tion. Se vi ne deziras forkuri el Ruslando, plenumu la volon de
-l&rsquo; caro. Kaj se li vin ekamos, eble li mem forlasos sian opriĉninon. Se
-ni, ekzemple, estus duope apud li, subtenante unu la alian, tiel ke
-hodiaŭ mi dirus al li necesan vorteton, morgaŭ vi,&mdash;io nepre restos en
-lia kapo, senĉesa gutado eĉ ŝtonon traboras. Sed perforte, kara
-princo, nenio estas farebla!</p>
-
-<p>&mdash;Se li ne estus la caro,&mdash;malgaje diris Serèbrjanij,&mdash;mi scius, kion
-mi devus fari, sed nun mi mem ne povas decidi, kion fari: unuflanke, Dio
-malpermesas kontraŭstari al la caro, duaflanke&mdash;mi ne povas simpatii
-por li; se oni min dispecigos, mi ne povas interrilatiĝi kun
-opriĉnikoj!</p>
-
-<p>&mdash;Atendu, princo, ne malesperu! Ekmemoru, kion mi tiam diris al vi! Ni
-lasu la opriĉnikojn; ni ne kontraŭparolu al la caro; la opriĉnikoj
-pereigos sin mem. Jam tri ĉefoj ne ekzistas, ambaŭ Basmanov&rsquo;j kaj
-Vjàzemskij. Atendu, princo, la tuta opriĉnino sin mem formanĝos.</p><!-- pagho 248 -->
-
-<p>&mdash;Kaj ĝis tiam kion fari?&mdash;demandis Serèbrjanij.</p>
-
-<p>&mdash;Ĝis tiam,&mdash;respondis Godunòv, evitante tuj malkovri la ideon, kiun
-li intencis firmigi en la kapo de sia interparolanto: ĝis tiam, se la
-caro vin pardonos, vi ree povas batali kontraŭ tataroj, tio ja estas
-utila faro!</p>
-
-<p>En la cerbo de Serèbrjanij ne facile kunvivis du malsamaj impresoj, kaj
-la perspektivo batali kontraŭ tataroj tuj malaperigis lian malĝojon.</p>
-
-<p>&mdash;Jes,&mdash;li diris: nenio plu al ni restas, ol batali kontraŭ tataroj!
-Bone estus, se ni ne atendus, kiam ili venos Ruslandon, sed se ni kun
-ĉiuj niaj regimentoj atakus ilin en Krimeo, eble ni eĉ povus almiliti
-Krimeon!</p>
-
-<p>Li eĉ ekridetis ĉe tiu ĉi penso.</p>
-
-<p>Godunòv demandis lin pri lia kontraŭvola liberigo kaj pri la batalo
-apud Rjazanjo. Jam vesperiĝis, kaj ili ĉiam sidis kaj interparoladis
-antaŭ du pokaloj da vino.</p>
-
-<p>Fine Serèbrjanij leviĝis.</p>
-
-<p>&mdash;Adiaŭ, bojaro,&mdash;li diris: jam vesperiĝis!</p>
-
-<p>&mdash;Kien vi iras, princo? Restu ĉe mi, pasigu la nokton, morgaŭ mi
-parolos kun la caro pri vi, li devas reveni.</p>
-
-<p>&mdash;Neeble estas, bojaro! Mi devas reveni al la miaj. Mi timas, ke ili
-komencos malpacon kun iu. Se la caro estus en la antaŭurbo, ni rekte
-irus al li kun nia pento,&mdash;estu, kio estos,&mdash;sed estas danĝere resti
-longtempe apud ĉi tieaj kanajloj: kvankam ni havas nian tendaron ne
-survoje, apud la arbaro, tamen iu taĉmento da opriĉnikoj ĉiam povas
-veni...</p>
-
-<p>&mdash;Adiaŭ, princo,&mdash;diris Godunòv.&mdash;Gardu vin, ne iru al la caro, ĝis
-kiam mi sendos voki vin.</p>
-
-<p>&mdash;Atendu! Kien vi iras?&mdash;aldonis Godunòv, vidante, ke Serèbrjanij
-volas eliri en la straton, kaj preninte lin je la mano, li elkondukis
-lin tra la korto.</p>
-
-<p>&mdash;Adiaŭ, Nikito Romànoviĉ!&mdash;li ripetis kaj ĉirkaŭbrakis la
-princon.&mdash;Dio estas kompatema, eble, via afero bone sukcesos!</p>
-
-<p>Kaj ne pli frue, ol kiam la princo surĉevale trairis la kortan
-pordegon, Godunòv revenis en sian ĉambron, tre kontenta, ke
-Serèbrjanij ne konsentis pasigi la nokton en lia domo.</p>
-
-<p>La sekvintan matenon la caro kun granda pompo revenis la antaŭurbon,
-kvazaŭ post sukcesplena militiro. La opriĉnikoj akompanis lin kun
-aklamoj: he, he, hurrà! tra ĉiuj stratoj ĝis la palaco.</p>
-
-<p>Nur la maljuna nutristino Onùfrievna akceptis lin per insultoj:</p><!-- pagho 249 -->
-
-<p>&mdash;Besto!&mdash;ŝi ekkriis, irante renkonten al li: kiel la tero ne englutas
-vin, sangavidan beston! Vi haladzas sangan odoron, mortigisto! Kaj vi
-kuraĝis ankoraŭ viziti la tombon de Sankta Sergèj post via moskva
-krimo! Dia fulmotondro frapos vin, malbenitan, kune kun via diabla
-militistaro!</p>
-
-<p>Sed ĉi tiun fojon la insultoj de l&rsquo; maljunulino tute ne impresis la
-caron. Estis neniu fulmotondro aŭ ventego. La suno bele brilis en la
-sennuba ĉielo kaj lumigis la orornamitajn multkolorajn flankdomojn de
-l&rsquo; palaco kun iliaj strangformaj kupoloj. Ivano ne diris eĉ unu vorton
-kaj preteriris apud la nutristino en siajn ĉambrojn.</p>
-
-<p>&mdash;Atendu, atendu!&mdash;ŝi daŭrigis, sekvante lin per okuloj kaj frapante
-la plankon per sia bastono: Diaj fulmoj frapos vin kaj bruligos vian
-tutan malpian antaŭurbon!</p>
-
-<p>Kaj la maljunulino foriris en sian ĉambreton, malrapide movante la
-piedojn kaj kolere rigardante la korteganojn, kiuj deflankiĝis antaŭ
-ŝi, plenaj je superstiĉa timo.</p>
-
-<p>En la sama posttagmezo Godunòv, vidante, ke la caro estas bonhumora kaj
-kontraŭ sia kutimo deziras iom ripozi, sekvis lin en lian
-dormoĉambron. La amo de la caro por li rajtigis lin tion fari, precipe
-se li havis ion raporti, kion ne ĉiuj devis aŭdi.</p>
-
-<p>En la cara dormoĉambro staris du litoj: unu farita el nuraj tabuloj
-nekovritaj,&mdash;tie Ivano Vasìljeviĉ kuŝis dum periodoj de anima
-ekscitiĝo kaj de pentofarado; alia&mdash;pli larĝa, estis kovrita per mola
-ŝaffelaĵo, lanugaj kusenegoj kaj silkaj kusenoj; en ĉi tiu lito la
-caro dormis, kiam lia animo estis trankvila. Verdire, ĝi ne ofte
-okazis, kaj pli ofte ĉi tiu lasta lito restis neuzata.</p>
-
-<p>Bone oni devis koni la naturon de l&rsquo; caro, por ĉiam senerare diveni
-lian humoron. Ne ĉiam dum turmentoj de l&rsquo; konscienco li fariĝis
-pardonema kaj korfavora. Ne malofte li aljuĝis siajn
-konsciencriproĉojn al artifikoj de l&rsquo; diablo, kiu deziris malhelpi al
-li persekutadi la perfidon, kaj tiam, anstataŭ montriĝi pardonema, li,
-por kontraŭbatali la diablon, ĉiam preĝante kaj farante krucsignojn,
-sin donadis al plej granda krueleco. Ne ĉiam ankaŭ lia videble
-trankvila vizaĝo atestis pri interna trankvileco. Ofte ĝi estis ne pli
-ol ŝajno, kaj la caro, kun sia eksterordinare traiga rigardo kaj la
-kapableco diveni fremdajn pensojn, pli ol unu fojon mirigis sian
-interparolanton kaj frapis lin per neatendita eksplodo de kolero dum
-momentoj, kiam ĉi tiu esperis vidi esprimon de favoro.</p>
-
-<p>Sed Godunòv sciis distingi la plej malgrandajn nuancojn<!-- pagho 250 --> de l&rsquo;
-karaktero de l&rsquo; caro kaj ĉiam senerare divenis kaj komprenis la por
-aliaj neklarigeblajn ŝanĝojn de lia vizaĝo.</p>
-
-<p>Kiam la caro kuŝiĝis en sian molan liton, Boriso Godunòv, vidante en
-liaj trajtoj nenion krom laciĝo, diris sen iaj preparoj:</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto, via malfavorato troviĝis!</p>
-
-<p>&mdash;Kiu?&mdash;demandis Ivano, oscedante.</p>
-
-<p>&mdash;Nikito Serèbrjanij, la sama, kiu sabrovundis vian perfidulon
-Vjàzemskij kaj estis malliberigita.</p>
-
-<p>&mdash;Ha!&mdash;diris Ivano: fine oni kaptis la paseron! Kiu lin kaptis?</p>
-
-<p>&mdash;Neniu, via cara moŝto. Li mem venis kaj kunvenigis ĉiujn rabistojn,
-kun kiuj li apud Rjazanjo venkis la tatarojn. Ili ĉiuj kune kun
-Serèbrjanij venis konfesi al via cara moŝto siajn kulpojn.</p>
-
-<p>&mdash;Ili retrovis la prudenton, bone!&mdash;diris Ivano.&mdash;Ĉu vi vidis lin?</p>
-
-<p>&mdash;Jes, via cara moŝto! Li rekte venis al mi; li ne sciis, ke vi
-forestas, kaj li venis peti min, ke mi raportu pri lia reveno al via
-cara moŝto! Komence mi intencis lin malliberigi, sed poste venis al mi
-la ideo, ke Skuratov eble kulpigos min, ke mi alproprigas al mi lian
-rajton; certe, Serèbrjanij ne forkuros, se li mem venis ĉi tien!</p>
-
-<p>Godunòv parolis tute malkaŝe, kun sincera mieno, sen iu konfuziĝo,
-kvazaŭ sen ruzeco, sen iu simpatio por Serèbrjanij. Kiam li hieraŭ
-estis elkondukanta Serèbrjanij&rsquo;n per la korta pordo, li tute ne havis
-la intencon kaŝi de la caro lian viziton (tro danĝere tio estus!), li
-nur ne volis, ke iu el la opriĉnikoj, pli frue ol li, sciigu la caron
-pri tiu vizito kaj, kiel unua sciiganto, kolerigu la caron eble eĉ
-kontraŭ Godunòv mem. La aludo, ke Serèbrjanij estis malamiko de l&rsquo;
-ekzekutita Vjàzemskij, ne sencele estis uzita de Godunòv.</p>
-
-<p>La caro oscedis ankoraŭ unu fojon, sed nenion respondis, kaj Godunòv,
-observante lin tre atente, ne legis en lia vizaĝo ion similan je kolero
-eĉ kaŝita. Male, ŝajnis al li, ke la intenco de Serèbrjanij sin
-prezenti kun la rabistoj al la cara volo, plaĉis al Ivano.</p>
-
-<p>La caro Ivano, verŝante sangon kaj tremigante ĉiujn, havis tamen la
-deziron, ke oni opiniu lin justa kaj eĉ favorkora; lia krueleco ĉiam
-havis la ŝajnon de severa justeco, kaj la fido je lia favorkoreco tiom
-pli multe flatis lin, ĉar ne ofte li renkontis tiun fidon.</p>
-
-<p>Post iom da tempo Godunòv kuraĝis demandi:</p><!-- pagho 251 -->
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto, eble mi devas voki Gregoron Lukìĉ?</p>
-
-<p>Sed la lastaj ekzekutoj jam trosatigis Ivanon; kelkaj kapoj nenion povis
-aldoni por lia kontentiĝo nek povis ree eksciti lian sangsoifon, nun
-dormantan.</p>
-
-<p>Li fikse ekrigardis Godunòv&rsquo;n.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi opinias, ke mi ne povas vivi sen mortigoj?&mdash;li diris severtone:
-la ribelulojn, kiuj subfosas la regnon, ĉu oni povas kompari kun
-Nikito, kiu vundis Afonĉjon? Kaj la rabistoj ankaŭ ne ĉiuj meritas
-mortpunon. Ili ĉiuj kun Nikito kolektiĝu en mia korto. Kiam mi eliros
-el la dormoĉambro, mi ekvidos, kion fari kun ili!</p>
-
-<p>Godunòv, dezirinte al la caro bonan ripozon, foriris kun profunda
-saluto.</p>
-
-<p>Ĉio nun dependis de l&rsquo; humoro de Ivano post lia vekiĝo.</p>
-
-
-
-<div class="chapheader" id="chap37">
-<h2>ĈAPITRO XXXVII.</h2>
-
-<p>Pardono.</p>
-</div>
-
-<p>Sciigita de Godunòv, Serèbrjanij venis en la caran korton kun ĉiuj
-siaj rabistoj.</p>
-
-<p>En disŝiritaj, diversspecaj vestoj, unuj en kaftanoj, aliaj en
-ŝafpeltoj, kelkaj en bastŝuoj aŭ nudpiedaj, multaj vunditaj, kun
-bandaĝitaj kapoj kaj vizaĝoj, ĉiuj sen ĉapoj kaj sen armaĵo, ili
-silente amase staris en la korto de la palaco, atendante la vekiĝon de
-l&rsquo; caro.</p>
-
-<p>Ne por la unua fojo la rabistoj nun vidis la antaŭurbon; ili vizitadis
-ĝin kiel harpistoj, kiel almozuloj aŭ kiel ursaj kondukantoj. Kelkaj
-eĉ partoprenis la lastan brulatencon, dum kiu Ringo kun Vulturo venis
-liberigi Serèbrjanij&rsquo;n. Multe da konataj figuroj ni trovus inter ili,
-sed ne ĉiuj ĉeestis. Forestis tiuj, kiuj, defendante Ruslandon, mortis
-antaŭnelonge sur Rjazanja batalkampo, forestis tiuj, kiuj, post la
-venko, ŝatante la liberan nomadan vivon, ne deziris prezenti al la caro
-siajn kulpajn kapojn. Forestis Ringo, Dmiĉjo, la flavruĝa kantisto kaj
-Vulturo! Ringo, kiu la lastan fojon vizitis la antaŭurbon la tagon post
-la dia juĝo, malaperis Dio scias kien; Dmiĉjo sekvis lin; la
-kantiston, kiel ni scias, mortpunis Serèbrjanij, kaj la kadavron de
-Vulturo nun disŝiregis hundoj kaj bekpikis korvoj apud la muroj de
-Kremlo...</p>
-
-<p>Dum du horoj jam staris la bravuloj, kun mallevitaj okuloj; ili ne
-sciis, ke la caro de longe ilin observas el sia malgranda<!-- pagho 252 --> fenestreto
-super la doma pordo. Ĉiuj silentis same kiel Serèbrjanij, kiu staris
-aparte, enpensiĝinte kaj ne atentante la homojn, amasiĝantajn apud la
-pordego kaj en la korto. Meze de scivoluloj troviĝis la nutristino de
-l&rsquo; caro. Ŝi staris sur la perono, sin apogante sur bastonon, kaj
-rigardis ĉirkaŭen per siaj senvivaj okuloj, atendante la aperon de
-Ivano, eble, kun celo malhelpi lin per sia ĉeesto fari novan
-kruelaĵon.</p>
-
-<p>Ivano Vasìljeviĉ, satrigardinte el la kaŝita fenestro siajn
-malfavoratojn, kun ĝojiga penso, ke nun ili troviĝas inter vivo kaj
-morto kaj ke ne agrable ili devas sin senti, subite aperis sur la
-perono, akompanata de kelkaj stolnikoj<a href="#Footnote43" class="fnanchor">[43]</a>.</p>
-
-<p>Ĉe la apero de l&rsquo; caro, en orŝtofa vesto kaj kun desegnita bastono en
-la mano, la rabistoj genufleksis kaj kliniĝis ĝisteren.</p>
-
-<p>Ivano silentis iom da tempo.</p>
-
-<p>&mdash;Bonan tagon, ĉifonuloj!&mdash;fine li diris kaj, sin turnante al
-Serèbrjanij, li aldonis: pro kio vi venis la antaŭurbon? Ĉu vi enuas
-sen malliberejo?</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto,&mdash;respondis Serèbrjanij modeste: la malliberejon mi
-forlasis ne propramove, min perforte forkondukis la rabistoj. Ili poste
-venkis la Ŝirinan ĥanon Ŝiĥmàt, pri kio vi jam devas scii, via cara
-moŝto. Kune ni batalis kontraŭ tataroj, kune ni venis prezenti al vi
-niajn kulpajn kapojn: bonvolu ekzekutigi aŭ pardoni, laŭ via bontrovo!</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi lin estis forkondukintaj el la malliberejo?&mdash;demandis Ivano la
-rabistojn: kial vi lin konas?</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto!&mdash;duonvoĉe respondis la rabistoj: li estis savinta
-nian hetmanon, kiam en Medvedevka oni volis lin pendigi. La hetmano
-siaflanke lin forkondukis el la malliberejo!</p>
-
-<p>&mdash;En Medvedevka?&mdash;ripetis la caro kaj ekridetis: tio estis, kiam vi
-regalis Ĥomjàk&rsquo;n per vipbatoj? Mi memoras la okazintaĵon. Mi pardonis
-al vi tiun unuan kulpon kaj, laŭ nia interkonsento, vi estis
-malliberigita post via dua kulpo, kiam ree vi atakis miajn servistojn en
-la domo de Morozov. Kiel vi klarigos al mi ĉi tion?</p>
-
-<p>Serèbrjanij volis respondi, sed Onùfrievna sin enmiksis en la
-interparoladon.</p>
-
-<p>&mdash;Por kio kalkuli liajn kulpojn?&mdash;kolertone ŝi sin turnis al
-Ivano.&mdash;Anstataŭ rekompenci lin pro tio, ke li venkis la<!-- pagho 253 --> tatarojn kaj
-defendis la sanktan preĝejon, vi nur penas trovi iun lian kulpon. Ĉu
-ne sufiĉas por vi la moskvaj ekzekutoj? fi, lupo nesatigebla!</p>
-
-<p>&mdash;Silentu, maljunulino!&mdash;diris Ivano severtone: ne decas al virinaĉo
-min instrui!</p>
-
-<p>Sed kolerante kontraŭ Onùfrievna, la caro ne deziris ŝin inciti kaj,
-sin turnante al la rabistoj, ĉiam starantaj surgenue, li diris:</p>
-
-<p>&mdash;Kie estas via hetmano, kanajloj? Li eliru antaŭen!</p>
-
-<p>Serèbrjanij respondis anstataŭ la rabistoj.</p>
-
-<p>&mdash;Ilia hetmano forestas, via cara moŝto! Tuj post la Rjazanja batalo li
-forlasis nin. Mi proponis al li iri kune, sed li ne konsentis!</p>
-
-<p>&mdash;Li ne konsentis?&mdash;ripetis Ivano.&mdash;Ŝajnas al mi, ke via hetmano estas
-la sama blindulo, kiu kun maljunulo penetris en mian dormoĉambron!
-Aŭskultu, ĉifonuloj! Mi ordonos trovi vian hetmanon kaj mortpuni lin!</p>
-
-<p>&mdash;Atendu, kion faros al vi mem la diabloj post via morto!&mdash;ekmurmuretis
-la nutristino.</p>
-
-<p>Sed la caro ŝajnigis, ke li ne aŭdas, kaj daŭrigis, rigardante la
-rabistojn:</p>
-
-<p>&mdash;Kaj vin ĉiujn, pro tio, ke vi mem venis al mi kun viaj kulpaj kapoj,
-mi pardonas. Oni donu al ili tuj kvin barelojn da mieltrinkaĵo! Nu,
-maljuna malsaĝulino, ĉu vi estas kontenta?</p>
-
-<p>La nutristino ekmaĉis siajn lipojn.</p>
-
-<p>&mdash;Vivu nia caro!&mdash;ekkriis la rabistoj. Ni servos al via cara moŝto! Ni
-meritos la pardonon per niaj kapoj!</p>
-
-<p>&mdash;Oni donu al ili,&mdash;daŭrigis Ivano,&mdash;bonajn kaftanojn kaj po unu ora
-monero al ĉiu! Mi faros ilin miaj opriĉnikoj! Ĉu vi deziras,
-kanajloj, servi al mi kiel opriĉnikoj?</p>
-
-<p>Iuj el la rabistoj ŝanceliĝis, sed plej multaj tuj ekkriis:</p>
-
-<p>&mdash;Ni estas feliĉaj servi al via cara moŝto laŭ via ordono!</p>
-
-<p>&mdash;Kia estas via opinio?&mdash;sin turnis Ivano al Serèbrjanij kun kontenta
-mieno: ĉu taŭgas ili esti militistoj?</p>
-
-<p>&mdash;Sendube, ili taŭgas,&mdash;respondis Serèbrjanij: sed mi kuraĝas peti
-vin, via cara moŝto, ne faru ilin opriĉnikoj!</p>
-
-<p>La caro opiniis, ke Serèbrjanij konsideras la rabistojn neindaj tian
-honoron.</p>
-
-<p>&mdash;Se mi iun pardonas,&mdash;li diris majeste,&mdash;mi pardonas tutplene kaj donas
-mian tutan favoron.</p>
-
-<p>&mdash;Kia favoro, via cara moŝto?&mdash;interrompis Serèbrjanij.</p>
-
-<p>Ivano ekrigardis lin kun miro.</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto,&mdash;daŭrigis Serèbrjanij, iom ŝanceliĝante:<!-- pagho 254 --> ili ja
-faris bonan agon, sen ilia venko eble la tataroj atakus la urbon
-Rjazanjo.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, pro kio do ili ne povas fariĝi opriĉnikoj?&mdash;demandis Ivano,
-trapikante Serèbrjanij&rsquo;n per siaj okuloj.</p>
-
-<p>&mdash;Pro tio, via cara moŝto!&mdash;ne tuj eldiris Serèbrjanij, vane penante
-trovi pli konvenan esprimon,&mdash;pro tio, ke ili, kvankam rabistoj, tamen
-estas pli laŭdindaj, ol viaj krimuloj!</p>
-
-<p>Ĉi tiu neatendita kaj neintenca arogantaĵo de Serèbrjanij mirigis
-Ivanon. Li ekmemoris, ke jam pli ol unu fojon Serèbrjanij tiel malkaŝe
-parolis kun li. Tamen Serèbrjanij, kondamnita al morto, propramove
-revenis en la antaŭurbon kaj sin prezentis al lia cara volo. Pri multo
-oni povis kulpigi lin, nur ne pri malobeemo, kaj la caro ne povis
-decidi, kiel konsideri ĉi tiun arogantaĵon, sed subite nova homa
-figuro altiris lian atenton.</p>
-
-<p>En la aron da rabistoj tute nerimarkite enŝteliĝis maljunulo preskaŭ
-sesdekjara, bone vestita, kiu, sin kaŝante por ne esti vidata de la
-caro, penadis atingi Serèbrjanij&rsquo;n. Jam pli ol unu fojon li etendis
-sian manon el post la unua vico de la rabistoj, penante kapti la baskon
-de l&rsquo; princo kaj post malsukceso ree sin kaŝante post la dorsoj de l&rsquo;
-rabistoj.</p>
-
-<p>&mdash;Kiu estas tiu rato?&mdash;demandis la caro.</p>
-
-<p>Sed la maljunulo jam sin kaŝis en la aro.</p>
-
-<p>&mdash;Deflankiĝu, homoj!&mdash;komandis la caro.&mdash;Montru al mi tiun, kiu sin
-kaŝas tie!</p>
-
-<p>Kelkaj opriĉnikoj disŝovis la aron kaj ekkaptis la maljunulon.</p>
-
-<p>&mdash;Kiu vi estas?&mdash;demandis la caro kun suspektplena mieno.</p>
-
-<p>&mdash;Li estas mia ĉevalservisto!&mdash;rapide diris Serèbrjanij, rekoninte
-sian maljunan Miĥeiĉ&rsquo;n: li min ne vidis, de kiam...</p>
-
-<p>&mdash;Jes, jes, via cara moŝto!&mdash;jesis Miĥeiĉ, balbutante pro timego kaj
-ĝojo: lia princa moŝto estas tute prava, mi lin ne vidis de kiam oni
-malliberigis lin. Permesu do, via cara moŝto, ke mi nun rigardu mian
-karan bojaron! Sinjoro Dio, mia karulo! Mi jam perdis esperon vin iam
-revidi!</p>
-
-<p>&mdash;Kion vi deziris diri al li?&mdash;demandis la caro ankoraŭ suspekteme: por
-kio vi vin kaŝis post la dorsoj?</p>
-
-<p>&mdash;Mi timas, via cara moŝto, Ivano Vasìljeviĉ, mi timas viajn
-opriĉnikojn! Vi ja scias mem, ili estas tiaj...</p>
-
-<p>Kaj Miĥeiĉ haltigis sian langon.</p>
-
-<p>&mdash;Kiaj!&mdash;demandis Ivano, penante ŝajnigi bonkorecon: diru do,
-maljunulo, diru senĝene, kiaj estas miaj opriĉnikoj?</p><!-- pagho 255 -->
-
-<p>Miĥeiĉ ekrigardis la caron kaj trankviliĝis.</p>
-
-<p>&mdash;Ili estas tiaj, via cara moŝto, kiujn ni neniam estis vidintaj antaŭ
-la litova militiro!&mdash;li tuj diris, kuraĝigita de l&rsquo; bonkora mieno de l&rsquo;
-caro: mi ne volas ilin ofendi, sed ne fidindaj ili ĉiuj estas, certe,
-nefidindaj, via cara moŝto!</p>
-
-<p>La caro fikse rigardis Miĥeiĉ&rsquo;n, mirante vidi la serviston same
-sincera, kiel lia mastro.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, pro kio vi malfermegas la okulojn?&mdash;ree enmiksiĝis Onùfrievna:
-Ĉu vi volas lin formanĝi? Ĉu ne la veron li diris? Tiajn kanajlojn
-ĉu ni antaŭe vidis en Ruslando?</p>
-
-<p>Miĥeiĉ ĝojis, trovinte helpantinon.</p>
-
-<p>&mdash;Jes, avinjo, vi estas tute prava!&mdash;li diris: ili estas kulpaj pri ĉiu
-malbono, kiu okazas en Ruslando! Ili ankaŭ kalumniis mian bojaron! Ne
-fidu al ili, via cara moŝto, ne fidu! Ĉe la selo ili havas hundajn
-kapojn kaj en la buŝo hundan langon! Mia mastro estas via plej fidela
-servisto, tamen Vjàzemskij kun tiu Ĥomjàk lin kalumniis. Jen la avino
-diras la veron, ke tiaj rabistoj neniam estis vidataj en Ruslando.</p>
-
-<p>Kaj rigardante la ĉirkaŭstarantajn opriĉnikojn, Miĥeiĉ aliris pli
-proksimen al Serèbrjanij: kvankam lupoj, vi nin nune ne formanĝos!&mdash;li
-kvazaŭ deziris diri.</p>
-
-<p>Kiam la caro eliris en la korton, li jam estis decidinta pardoni la
-rabistojn. Li nur intencis ĝui kelke da tempo ilian konfuzon! La
-enmiksiĝo de l&rsquo; nutristino venis ne ĝustatempe kaj preskaŭ kolerigis
-Ivanon, sed feliĉe li havis sian bonkoran humoron, kaj, anstataŭ
-ekkoleri, li elpensis ridindigi la maljunulinon kaj senvalorigi ŝin en
-la okuloj de siaj korteganoj kaj samtempe moketi la ĉevalserviston de
-Serèbrjanij.</p>
-
-<p>&mdash;Do vi ne ŝatas la opriĉninon?&mdash;li demandis Miĥeiĉ&rsquo;n kun bonkora
-mieno.</p>
-
-<p>&mdash;Kiu ĝin ŝatas? Via cara moŝto, de kiam ni revenis el Litovlando,
-ĉiuj malfeliĉoj de mia bojaro okazas pro via opriĉnino. Se ne estus
-ĉi tiuj senfeligistoj, Dio nin gardu, mia mastro estus, kiel antaŭe,
-via favorato.</p>
-
-<p>Miĥeiĉ ree ĵetis singardan rigardon al la caraj korpogardistoj kaj
-samtempe pensis: Diablo ilin prenu! Mi volonte pereigus mian kapon, se
-mi nur sukcesus senkulpigi mian karan bojaron antaŭ la caro!</p>
-
-<p>&mdash;Bonegan serviston vi havas!&mdash;diris la caro al Serèbrjanij.&mdash;Mi estus
-kontenta havi similajn servistojn! Ĉu de longe li estas ĉe vi?</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto,&mdash;enmiksiĝis Miĥeiĉ, tute rekuraĝigita<!-- pagho 256 --> de la cara
-laŭdo: mi servas al mia princo de lia infaneco. Eĉ al lia karmemora
-patro mi servis, kaj mia patro servis al lia avo, kaj miaj infanoj, se
-mi ilin havus, servus al liaj infanoj!</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi ne havas infanojn, avĉjo?&mdash;demandis Ivano ankoraŭ pli
-bonkore.</p>
-
-<p>&mdash;Du filojn mi havis, via cara moŝto, sed Dio forprenis ilin ambaŭ.
-Ili falis en batalkampo apud Polock, kiam mi kun mia princo Nikito
-Romànoviĉ kaj kun princo Pronskij defendis la urbon. Al mia pli aĝa
-filo Bazilo iu polo dishakis la kapon, kaj mia pli juna filo Stefano
-ricevis pafvundon en la bruston, jen tien ĉi, iomete pli supren ol la
-maldekstra mampinto.</p>
-
-<p>Kaj Miĥeiĉ per fingro montris sur sia brusto la lokon, kie Stefano
-havis la vundon.</p>
-
-<p>&mdash;Domaĝe!&mdash;diris Ivano, balancante la kapon, kvazaŭ li multe kompatis
-Miĥeiĉ&rsquo;n kaj liajn filojn.&mdash;Sed kion fari, maljunulo? Se Dio prenis
-ilin, oni devas ricevi aliajn.</p>
-
-<p>&mdash;Kiamaniere, via cara moŝto? Mia maljunulino jam mortis, ĉu el maniko
-mi ricevos infanojn?</p>
-
-<p>&mdash;Nu!&mdash;respondis la caro, kvazaŭ por konsoli la serviston: se estos Dia
-volo, novan edzinon oni povas trovi!</p>
-
-<p>&mdash;Sendube, oni povas, se oni deziras,&mdash;diris Miĥeiĉ, kontente
-ridetante: sed mi ne tre ŝatas virinaĉojn, via cara moŝto, kaj pasis
-jam la tempo, kiam mi min okupadis per tiaj aferoj!</p>
-
-<p>&mdash;Estas virinaĉo kaj virinaĉo!&mdash;diris Ivano kaj prenante Onùfrievna&rsquo;n
-je ŝia talivesto: jen edzino por vi!&mdash;li diris kaj antaŭenŝovis la
-nutristinon.</p>
-
-<p>&mdash;Prenu ŝin, maljunulo, amu ŝin kaj vi nasku infanojn!</p>
-
-<p>La opriĉnikoj, ĉe la ŝerco de l&rsquo; caro, laŭte ridegis. Miĥeiĉ
-mirigite rigardis la caron, esperante ekvidi rideton sur lia vizaĝo,
-sed Ivano restis serioza.</p>
-
-<p>La senvivaj okuloj de la nutristino ekflamis.</p>
-
-<p>&mdash;Senhontulo!&mdash;ŝi ekkriis: malpiulo! mi ne permesos, ke vi min moku!
-Senhontulo, fi, herezulo senkonscienca!</p>
-
-<p>La maljunulino ekfrapis per sia bastono la peronon, ŝiaj lipoj
-ekmaĉadis ankoraŭ pli multe kaj la nazo bluiĝis.</p>
-
-<p>&mdash;Ne koleru, avino,&mdash;diris la caro: mi svatas al vi bonan edzon: li vin
-amos, faros al vi donacojn, instruos vin! Hodiaŭ post la vespera preĝo
-ni festos vian edziĝan feston! Ĉu plaĉas al vi la fianĉino,
-maljunulo?</p>
-
-<p>&mdash;Indulgu, via cara moŝto!&mdash;ekkriis Miĥeiĉ, postenirante.</p>
-
-<p>&mdash;Amo venos kun la tempo,&mdash;diris Ivano: kaj mi donos al ŝi bonan
-doton!</p><!-- pagho 257 -->
-
-<p>Miĥeiĉ konsternite ekrigardis Onùfrievnan, kiun la caro ĉiam tenis
-je la talivesto.</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto, Ivano Vasìljeviĉ,&mdash;li ekkriis genuante: ekzekutigu
-min, nur ne senhonorigu tiamaniere! Pli volonte mi iros eŝafodon, ol
-edziĝos kun ŝi!</p>
-
-<p>La caro iom pripensis kaj subite laŭte ridegis.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, bone!&mdash;li diris, fine ellasante la nutristinon, kiu rapide
-foriris, insultante kaj kraĉante: ne prenis pastro la donon, rekaŝu
-sako la monon. Mi deziris fari vian feliĉon, sed mi tute ne intencis
-vin geedzigi perforte. Servu al via bojaro, kiel antaŭe, bona
-maljunulo, kaj vi, Nikito, proksimiĝu! Mi pardonas al vi vian duan
-kulpon. Kaj viajn kanajlojn mi ne faros opriĉnikoj, efektive miaj
-bravuloj povus ofendiĝi. Ili iru Ĵizdro&rsquo;n, al gvardia regimento. Se
-ili volonte batalas kontraŭ tataroj, ili havos tie laboron! Kaj vi,&mdash;li
-daŭrigis kun speciala favoro, sen ordinara ironio kaj metinte la manon
-sur la ŝultron de Serèbrjanij:&mdash;vi restu ĉe mi. Mi pacigos vin kun la
-opriĉnino. Kiam vi nin pli bone ekkonos, vi ĉesos nin eviti. Bone
-estas batali kontraŭ tataroj, sed miaj malamikoj estas ne nur tataroj;
-ekzistas ankaŭ pli malbonaj. Tiujn vi devas scii mordeti per dentoj kaj
-forbalai per balailo!</p>
-
-<p>Kaj la caro ekfrapis la princon je la ŝultro.</p>
-
-<p>&mdash;Nikito!&mdash;li aldonis bonkore, ne forprenante la manon de lia
-ŝultro:&mdash;vi havas veramantan koron, via lango ne scias ruzecon; ĝuste
-tiajn servistojn mi bezonas! Fariĝu opriĉniko, mi donos al vi oficon
-de Vjàzemskij! Al vi mi fidas, vi min ne perfidos!</p>
-
-<p>Ĉiuj opriĉnikoj kun envio rigardis Serèbrjanij&rsquo;n, ili jam antaŭvidis
-novan naskiĝantan stelon, kaj multaj jam komencis intermurmureti kaj
-esprimi sian malkontenton, ke la caro, malatentante iliajn meritojn,
-starigas super ili malfavoraton altrangan el antikva princa familio.</p>
-
-<p>Sed la koro de Serèbrjanij dolore kunpremiĝis ĉe la vortoj de Ivano.</p>
-
-<p>&mdash;Via cara moŝto,&mdash;li diris ne sen peno: mi vin treege dankas por via
-favoro, sed bonvolu permesi, ke mi aliĝu al la gvardia regimento. Ĉi
-tie mi ne scias, kion fari, mi ne estas alkutiminta vivi en la
-antaŭurbo, kaj tie mi estos servanta al via cara moŝto ĝis miaj
-fortoj sufiĉos!</p>
-
-<p>&mdash;Jen kiel?&mdash;diris Ivano kaj demetis sian manon de l&rsquo; ŝultro de
-Serèbrjanij: tio signifas, ke ni ne plaĉas al via princa moŝto? Eble
-vi opinias, ke estas pli honorinda afero vivi kun viaj kanajloj, ol
-fariĝi mia batalilestro? Bone,&mdash;li daŭrigis<!-- pagho 258 --> sarkasme:&mdash;mi ne deziras
-kontraŭvolajn amikojn, mi ne deziras trudi mian amikecon kaj neniun mi
-perforte detenas. Se vi bone kunvivas, estu tiel: servu ĉiuj kune!
-Bonan vojaĝon, kanajlara vojevodo!</p>
-
-<p>Kaj kun rigardo, plena de malestimo, la caro turnis al Serèbrjanij la
-dorson kaj eniris en sian palacon.</p>
-
-
-
-<div class="chapheader" id="chap38">
-<h2>ĈAPITRO XXXVIII.</h2>
-
-<p>Elmarŝo el la antaŭurbo.</p>
-</div>
-
-<p>Godunòv proponis al Serèbrjanij loĝi en lia domo ĝis la elmarŝo.
-Nun la propono estis farita tutkore, ĉar Godunòv, kiu bone observis
-ĉiujn parolojn, ĉiujn gestojn de l&rsquo; caro, konkludis, ke la ventego
-preterpasis kaj ke la caro kontentiĝos per malvarmeco kontraŭ la
-princo.</p>
-
-<p>Plenumante la promeson, donitan de li al Maksimo, Serèbrjanij tuj el la
-cara palaco iris al lia patrino por redoni al ŝi la krucon. Maluto ne
-estis hejme. La maljunulino jam sciis pri la morto de la filo kaj
-akceptis Serèbrjanij&rsquo;n kiel parencon; sed kiam li, fininte la komision,
-adiaŭis ŝin, ŝi ne kuraĝis lin deteni, timante la revenontan edzon,
-kaj ŝi kun benoj akompanis la gaston ĝis la dompordo.</p>
-
-<p>Vespere, kiam Godunòv lasis Serèbrjanij&rsquo;n solan en dormoĉambro,
-dirinte al li "bonan nokton", Miĥeiĉ donis plenan liberecon al sia
-ĝojo.</p>
-
-<p>&mdash;Nu, bojaro kara,&mdash;li diris: fine mi havas feliĉan tagon post tiom da
-malfeliĉaj! De kiam vi estis malliberigita, mi, kara princo, kvazaŭ ne
-vidis la Dian mondon! Ĉiam mi vagadis en Moskvo kaj en la antaŭurbo,
-por aŭdi ion pri vi! Kiam hodiaŭ mi ekaŭdis, ke vi kun rabistoj estas
-reveninta, mi flugkuris en la caran korton, kaj la caro jam staras sur
-la perono! Tiam mi komencis klopodi por vin atingi el post la dorsoj de
-l&rsquo; rabistoj, mi ne povis min deteni kaj kaptis vin je la basko, kaj tiam
-la caro min rimarkis. Jes, kiom multe mi ektimis! Kion mi travivis!
-Neniam mi tion forgesos! Du dankpreĝojn mi mendos morgaŭ: la
-unuan&mdash;por via sano, la duan&mdash;pro tio, ke Dio min liberigis de tiu cara
-sorĉistino kaj deturnis tiun malfeliĉon.</p>
-
-<p>Kaj Miĥeiĉ komencis detale rakonti ĉion, kion li travivis post la
-ruinigo de l&rsquo; domo de Morozov, kiel li, sciiginte Ringon kaj reveninte
-al la muelisto, trovis tie Helenon kaj konsentis<!-- pagho 259 --> ŝin akompani ĝis la
-bieno de Morozov, kien la servistoj de tiu lasta lin alportis dum la
-brulo.</p>
-
-<p>Serèbrjanij senpacience aŭskultis senĉesajn deflankiĝojn de
-Miĥeiĉ.</p>
-
-<p>&mdash;Kara princo,&mdash;parolis la maljunulo: mi ja ne estas blinda, mi ĉion
-vidas, kvankam mi silentas. Mi devas konfesi, karulo, al mi treege ne
-plaĉis viaj vizitoj al bojaro Druĵino. Neniu bono sekvos,&mdash;mi
-pensis,&mdash;kaj mi eĉ hontis pro vi, kiam vi sidis kun li ĉe la sama
-tablo kaj trinkis el la sama pokalo. Vi min komprenas, karulo? Kvankam,
-verdire, neniu estas kulpa en tiaj aferoj,&mdash;Dio scias, de kie ĝi venas
-al la homo,&mdash;tamen kontraŭ la edzo ĝi estis peko. Nun, certe, estas
-alia afero; nun ŝi dependas de neniu, estu li en Dia regno! Kaj tro
-juna ŝi estas por resti vidvino!</p>
-
-<p>&mdash;Ne riproĉu min, Miĥeiĉ,&mdash;diris Serèbrjanij malkontente,&mdash;sed diru
-al mi, kie ŝi estas nun kaj kion vi scias pri ŝi?</p>
-
-<p>&mdash;Atendu, karulo, atendu, mi ĉion diros laŭorde. Jen, kiam mi revenis
-de ĉe la rabistoj, la muelisto diras: "venis al mi fajrobirdo, akompanu
-ŝin al reĝo Dalmato!" Komence mi ne povis kompreni, kiu birdo, kiu
-Dalmato? Sed kiam li montris al mi la bojarinon, mi komprenis, ke li
-parolas pri ŝi. Kaj ni ekvojaĝis ambaŭ kune al la bieno de Druĵino
-Andrèeviĉ. Komence ŝi silentis kaj sidis kun mallevitaj okuloj; poste
-ŝi komencis demandi pri sia edzo, pri tio kaj ĉi tio, fine pri vi; ŝi
-ne rekte demandis, sed ĉirkaŭfraze, kvazaŭ kontraŭvole deturninte la
-okulojn. Kompreneble, virina modo! Mi ĉion rakontis al ŝi, kion mi
-estis scianta, kaj ŝi, malfeliĉulino, ankoraŭ pli multe ekmalĝojis,
-mallevis la okulojn kaj la reston de l&rsquo; vojaĝo ŝi ne diris eĉ unu
-vorton plu! Kiam ni estis jam proksime al la bieno, ŝi, videble,
-malkvietiĝis. "Kial vi malkvietiĝas, bojarino?" mi demandis. Ŝi
-ekploregis. Mi devis ŝin konsoli: "ne malĝoju, mia karulino, bojaro
-Druĵino ja estas sana!" Ĉe la nomo de Druĵino ŝi ankoraŭ pli
-maldolĉe ploris. Mi tiam ekrigardis ŝin kaj vere mi ne sciis, kion
-paroli plu. "Kaj princo Nikito Romànoviĉ"&mdash;mi fine diris&mdash;"estas
-kvankam en malliberejo, tamen sendube ankaŭ sana". Mi vere ne sciis,
-karulo, kion diri al ŝi, mi sentis, ke mi ne tion diras, kio decas, sed
-ion ajn mi ja devis paroli! Kaj kiam mi nomis vin, karulo, ŝi tuj
-haltigis la ĉevalon kaj diris: "ne, mi ne povas veturi en la bienon de
-l&rsquo; bojaro!"&mdash;"Kion vi diras, via bojarina moŝto, kien do vi
-veturos?"&mdash;"Ĉu vi vidas oritajn krucojn tie post la arbaro?"&mdash;"Jes,
-bojarina moŝto, mi vidas."&mdash;"Tie estas monaĥinejo",&mdash;ŝi diris,&mdash;"mi<!-- pagho 260 -->
-rekonas la krucojn: akompanu min tien!" Mi komence rifuzis, sed ŝi
-insistis kaj insistis: "Akompanu! Mi tie pasigos unu semajnon aŭ du, mi
-preĝos Dion, kaj poste mi sciigos al bojaro Druĵino, kie mi estas, li
-sendos iun por min akompani!" Nenio estis farebla, mi ŝin akompanis,
-karulo, mi ŝin tie restigis ĉe la abatino!</p>
-
-<p>&mdash;Kiom da verstoj estas ĝis la monaĥinejo?&mdash;demandis Serèbrjanij.</p>
-
-<p>&mdash;De la muelejo restas ĉirkaŭ kvardek verstoj, de Moskvo iom pli ol
-kvardek. Kiam ni iros Ĵizdro&rsquo;n, la monaĥinejo estos preskaŭ survoje.</p>
-
-<p>&mdash;Miĥeiĉ,&mdash;diris Serèbrjanij:&mdash;faru al mi servon. Pli frue ol matene
-mi ne povas ekmarŝi kun mia regimento: miaj homoj devas ĵuri al la
-caro per kruckisado. Sed vi tuj prenu du ĉevalojn kaj rajdu rapide, ne
-kompatante la ĉevalojn; vizitu la bojarinon, rakontu al ŝi ĉion,
-petegu ŝin, ke ŝi min akceptu, petegu ke ŝi nenion decidu antaŭ ol
-ŝi min revidos!</p>
-
-<p>&mdash;Bone, karulo, bone! Ŝajne vi supozas, ke ŝi povas fariĝi monaĥino?
-Tio ne okazos, karulo. Pasos unu jaro, certe, ŝi sufiĉe ploros, afero
-neevitebla, ĉu oni povas ne plori pri Druĵino? Estu li en Dia regno!
-Kaj poste ni havos edziĝan feston! Mi diras la veron, ĉu ne, princo?
-Ne ĉiam ni ja havos malĝojon kaj malfeliĉon!</p>
-
-<p>Miĥeiĉ tuj ekrajdis al la monaĥinejo, kaj Serèbrjanij tuj post
-tagiĝo iris adiaŭi Godunòv&rsquo;n.</p>
-
-<p>Boriso jam estis reveninta de l&rsquo; matena preĝo, kiun li ĉeestis,
-laŭkutime, kune kun la caro.</p>
-
-<p>&mdash;Kial vi tiel frue leviĝis, princo?&mdash;demandis lin Godunòv: ni, kiuj
-loĝas en la antaŭurbo, estas devigataj tion fari, sed vi povus iomete
-ripozi post la hieraŭa tago. Aŭ ĉu vi ne havis komforton en mia domo?</p>
-
-<p>Sed la ruzeta rigardo de Godunòv montris, ke li bone sciis la kaŭzon
-de l&rsquo; sendormeco de l&rsquo; princo.</p>
-
-<p>La afableco de Godunòv, lia sincera simpatio al Serèbrjanij, la
-servoj, kiujn li jam pli ol unu fojon estis farinta al la princo, kaj,
-kio estis plej grava, lia plena malsimileco al aliaj korteganoj, allogis
-la princon. Li konfesis antaŭ li sian amon al Heleno.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉion ĉi jam de longe mi scias!&mdash;diris Godunòv, ridetante.&mdash;Mi
-divenis ĝin ankoraŭ dum via unua vizito en la antaŭurbon laŭ viaj
-rigardoj, ĵetitaj al Vjàzemskij. Kaj krom tio, kiam mi intence
-ekparolis kun vi pri Morozov, vi ne volonte parolis pri li, kvankam vi
-estis lia amiko. Vi, princo,<!-- pagho 261 --> nenion scias kaŝi: kion vi pensas, tio
-estas videbla sur via vizaĝo. Kaj tro verema vi estas en viaj paroloj,
-princo! Vi ne ofendiĝu! Hieraŭ mi ektimis pro vi kaj eĉ koleris
-kontraŭ vi, princo, kiam vi tute malkaŝe respondis al la caro, ke vi
-ne deziras fariĝi lia opriĉniko.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu mi povis respondi ion alian, Boriso Teodòroviĉ?</p>
-
-<p>&mdash;Vi devus danki la caron kaj akcepti lian favoron.</p>
-
-<p>&mdash;Vi ŝercas, bojaro? Ĉu mi povus danki la caron por tio? Vi ja mem ne
-estas opriĉniko!</p>
-
-<p>&mdash;Mi estas io alia, princo. Mi scias, kion mi faras. Mi ne kontraŭdiras
-al la caro, li mem ne deziras, ke mi fariĝu opriĉniko. Tia estas mia
-situacio. Sed vi, ricevinte la oficon de Vjàzemskij, fariĝinte
-batalilestro de l&rsquo; caro, lia plej intima servisto, vi povus bone servi
-al la tuta lando. Ni estas samideanoj kaj kune ni eble sukcesus faligi
-la opriĉninon.</p>
-
-<p>&mdash;Ne, ne, bojaro, ĉi tion mi ne povus! Vi ja mem diras, ke mia vizaĝo
-aperigas ĉiujn miajn pensojn.</p>
-
-<p>&mdash;La kaŭzo estas, ke vi ne volas vin devigi, princo. Se vi fine decidus
-venki vian veremon kaj fariĝus opriĉniko, almenaŭ laŭaspekte, kiom
-multe ni farus duope! Nun, vi scias, mi multe suferas: mi estas tute
-sola, tute izolita, ĉiun homon mi devas timi, ĉiun vorton pripensi;
-iafoje turniĝas al mi la kapo! Kaj se ni duope starus apud la cara
-trono, niaj fortoj duobliĝus! Ne multe ekzistas da tiaj homoj, kiel vi,
-princo. Se diri la veron, de post nia unua renkontiĝo mi esperis je vi!</p>
-
-<p>&mdash;Mi ne taŭgas por tia rolo, Boriso Teodòroviĉ. Kiom da fojoj mi
-penadis ludi fremdan rolon, ĉiam mi malsukcesis. Vi, efektive, estas
-majstro en tiaj aferoj. Verdire, komence ne tre plaĉis al mi, ke vi
-iafoje parolas ne tion, kion vi pensas, sed nun mi komprenas, kien vi
-celas, kaj mi vidas, ke vi bone faras. Mi volonte farus same, sed mi ne
-povas: Dio ne donis al mi tian kapablon. Tamen, ne penvaloras nun ĉi
-tion pritrakti. Vi ja scias, ke la caro konsentis sendi min al la
-gvardia regimento.</p>
-
-<p>&mdash;Tio ne malhelpas, princo. Vi ree venkos tatarojn, la caro ree
-ekdeziros vin vidi. Certe, li vin ne faros batalilestro, sed, se vi lin
-petos, li faros vin opriĉniko. Sed, se vi ne havos la okazon venki la
-tatarojn, vi ja nepre venos Moskvon, kiam finiĝos la vidvintempo por
-Heleno Dmìtrievna. Vi ne timu, princo, ke ŝi fariĝos monaĥino, tio
-ne okazos: la homan koron mi pli bone konas, ol vi. Ne pro amo ŝi
-edziniĝis kun Morozov, nun ŝi ne havas la kaŭzon fariĝi monaĥino.
-Atendu, ĝis kiam la larmoj sekiĝos, kaj, se vi deziras, mi vin
-svatos.</p><!-- pagho 262 -->
-
-<p>&mdash;Dankon, bojaro, dankon, Boriso Teodòroviĉ. Mi hontas, ke vi tiom
-multe jam por mi estas farinta, per nenio mi povus al vi pagi. Se mi
-havus okazon suferi turmentegon por vi, morti por vi, mi volonte tion
-farus. Sed ne admonu min fariĝi opriĉniko aŭ kortegano. Pro tio mi
-devas aŭ tute perdi konsciencon, aŭ esti simila je vi. La laston mi ne
-povas. Ĉiu havas sian propran agadmanieron, destinitan de Dio: falko
-flugas laŭ sia maniero, cigno laŭ alia,&mdash;nur ĉiu gardu sian veron!..</p>
-
-<p>&mdash;Do vi min plu ne kulpigas, princo, ke mi iras flankan vojon?</p>
-
-<p>&mdash;Mi pekus, se mi vin kulpigus, bojaro. Ni ne parolu pri mi, sed kiom da
-bonaĵo vi faris al aliaj! Ankaŭ al miaj kamaradoj ne bone estus sen
-via helpo! Ne senkaŭze oni vin tre ŝatas en Ruslando, precipe la
-popolamaso. Ĉiuj esperas je vi, la tuta lando rigardas vin.</p>
-
-<p>La bruna vizaĝo de Godunòv iom ruĝiĝis, liaj okuloj ekbrilis pro
-plezuro. Akceptigi sian agadmanieron al Serèbrjanij por li estis grava
-afero kaj atestis pri lia alloganta forto.</p>
-
-<p>&mdash;Miavice dankon al vi, princo,&mdash;li diris.&mdash;Pri unu mi vin petas: se vi
-ne volas min helpi, bonvolu ne kredi almenaŭ, se vi aŭdos malbonan
-parolon pri mi; diru al la kalumniantoj ĉion, kion vi pri mi scias!</p>
-
-<p>&mdash;Estu senzorga, Boriso Teodòroviĉ! Al neniu mi permesos pensi pri vi
-malbone, tiom malpli paroli. Miaj rabistoj jam preĝas por via sano, kaj
-reveninte hejmen ili preĝigos ankaŭ siajn parencojn. Ke nur Dio gardu
-vin!</p>
-
-<p>&mdash;Dio gardas tiujn, kiuj ne faras malbonaĵon!&mdash;diris Godunòv, modeste
-mallevante la okulojn,&mdash;tamen ĉio estas en Lia sankta volo! Do, adiaŭ,
-princo, ĝis baldaŭa revido! Ne forgesu, ke mi deziras esti invitota al
-via edziĝa festo!</p>
-
-<p>Ili amike ĉirkaŭbrakis unu la alian, kaj la koro de Serèbrjanij
-ĝojis. Li kutimis kredi, ke Godunòv ne faras falsajn supozojn, kaj lia
-antaŭa timo pro Heleno malaperis.</p>
-
-<p>Baldaŭ li forlasis la antaŭurbon kun sia infanteria taĉmento. Sed
-antaŭe okazis io, kio, laŭ tiama opinio, estis malbona antaŭsigno.</p>
-
-<p>Apud unu preĝejo la taĉmento devis halti pro amaso da almozuloj,
-okupantaj la tutan straton antaŭ la preĝejo, atendante donacojn de iu
-riĉa persono.</p>
-
-<p>Malrapide rajdante kun sia taĉmento tra la homamaso, Serèbrjanij
-ekaŭdis rekviemon kaj demandis, por kiu oni preĝas? Oni respondis, ke
-ĝi estis meso por la filo de Maluto,<!-- pagho 263 --> de la tataroj mortigita Maksimo.
-Samtempe ekaŭdiĝis laŭta plorego, kaj el la preĝejo oni elportis
-maljunulinon svenintan: ŝia malgrasiĝinta vizaĝo estis larme-malseka,
-kaj ŝiaj grizaj haroj senorde falis de sub velura ĉapeto. Tio estis
-patrino de Maksimo.</p>
-
-<p>Maluto en funebraj vestoj aperis sur la perono, kaj liaj okuloj
-renkontiĝis kun tiuj de Serèbrjanij, sed la trajtoj de Maluto ne havis
-ĉi tiun fojon esprimon de kutima krueleco, ili estis rigidaj, kvazaŭ
-sen esprimo. Li ordonis kuŝigi la maljunulinon sur la peronon, revenis
-mem en la preĝejon por aŭskulti ĝis fino la meson, kaj la rabistoj
-kun la princo, sen ĉapoj kaj sin signante kruce, preterpasis la
-preĝejon, de kie aŭdiĝis solena kaj malrapide kantata preĝo: "kun
-sanktuloj Viaj lin en paco metu!"</p>
-
-<p>Tiu malĝoja kantado kaj la rememoroj pri Maksimo ne bone impresis la
-princon, sed li ankoraŭ ne forgesis la trankviligan parolon de
-Godunòv, kaj la impresoj de l&rsquo; rekviemo baldaŭ malaperis. Ĉe la
-vojturniĝo, enirante la malluman arbaron, li ĵetis la lastan rigardon
-al la Aleksandra antaŭurbo, kaj kiam la oritaj kupoloj de l&rsquo; cara
-palaco jam ne estis plu videblaj, li eksentis, kvazaŭ lia koro
-senpeziĝis.</p>
-
-<p>La mateno estis suna kaj malvarmeta. La iamaj rabistoj, bone vestitaj
-kaj armitaj, regulpaŝe sekvis la princon kaj la rajdistojn lin
-akompanantajn. Verda mallumo ĉirkaŭis ilin de ĉiuflanke. La ĉevalo
-de Serèbrjanij, plena de malpacienca kuraĝo, deŝiradis preterpasante
-foliojn de l&rsquo; pendantaj branĉoj, kaj Bujano, kiu, post la morto de
-Maksimo, ne forlasis plu la princon, kuris antaŭe, de tempo al tempo
-levante sian vilan buŝegon, por flari la aeron, aŭ kliniĝante la
-orelon, se iu malproksima sono aŭdiĝis en la arbaro.</p>
-
-
-
-<div class="chapheader" id="chap39">
-<h2>ĈAPITRO XXXIX.</h2>
-
-<p>La lasta revido.</p>
-</div>
-
-<p>Dum kelkaj tagoj jam vojaĝis Serèbrjanij kun sia taĉmento. Foje ili
-haltis por pasigi nokton ĉe vojkruciĝo, de kie flanka vojo kondukis al
-la monaĥinejo. La princo lasis siajn militistojn kaj sola ekrajdis
-renkonte al Miĥeiĉ, kiu devis alporti al li respondon de Heleno.</p>
-
-<p>La tutan nokton li rajdis seninterrompe. Ĉe tagiĝo li rimarkis sian
-Miĥeiĉ&rsquo;n, sidantan apud estingiĝanta fajro. Liaj du selitaj ĉevaloj
-sin paŝtis ne malproksime.</p><!-- pagho 264 -->
-
-<p>Ekaŭdinte la ĉevalan piedfrapadon, Miĥeiĉ salte leviĝis.</p>
-
-<p>&mdash;Mia kara princo!&mdash;li ekkriis, rekonante Serèbrjanij&rsquo;n:&mdash;ne rajdu
-pluen! Revenu, nenio jam estas farebla!</p>
-
-<p>&mdash;Kio okazis?&mdash;demandis Serèbrjanij, kaj lia koro preskaŭ ĉesis bati.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉio estas finita, karulo! Dio ne donis al ni feliĉon!</p>
-
-<p>Serèbrjanij desaltis teren.</p>
-
-<p>&mdash;Diru,&mdash;li ekkriis: kio okazis?</p>
-
-<p>La maljunulo silentis.</p>
-
-<p>&mdash;Kio okazis al Heleno Dmìtrievna?&mdash;ripetis la princo konsternita.</p>
-
-<p>&mdash;Ne ekzistas plu Heleno Dmìtrievna, karulo!&mdash;severe respondis
-Miĥeiĉ:&mdash;ekzistas nur fratino Eŭdoksio!</p>
-
-<p>Serèbrjanij ŝanceliĝis kaj sin apogis sur arbon.</p>
-
-<p>Miĥeiĉ malgaje lin rigardis.</p>
-
-<p>&mdash;Kion fari, kara princo? Videble, tia estis Dia volo. Ne feliĉa estas
-nia sorto!</p>
-
-<p>&mdash;Rakontu!&mdash;diris Serèbrjanij, rekonsciiĝinte.&mdash;Rakontu ĉion, ne
-indulgu min. Kiam la bojarino monaĥiniĝis?</p>
-
-<p>&mdash;Post kiam ŝi eksciis pri la ekzekutigo de Druĵino Andrèeviĉ, post
-kiam en la monaĥinejo estis ricevita la cara ordono kun la nomoj de
-ĉiuj ekzekutitoj, por kiuj oni devas preĝi; ŝi monaĥiniĝis unu
-tagon antaŭ mia alveturo!</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi ŝin vidis?</p>
-
-<p>&mdash;Jes, karulo.</p>
-
-<p>Serèbrjanij estis ion dironta, sed ne povis.</p>
-
-<p>&mdash;Mi ŝin vidis por unu momento; komence ŝi ne volis min akcepti.</p>
-
-<p>&mdash;Kion ŝi ordonis diri al mi?&mdash;demandis Serèbrjanij kun peno.</p>
-
-<p>&mdash;Ke vi preĝu por ŝi, karulo.</p>
-
-<p>&mdash;Kaj nenion plu?</p>
-
-<p>&mdash;Nenion, karulo.</p>
-
-<p>&mdash;Miĥeiĉ!&mdash;diris la princo post mallonga silento: akompanu min en la
-monaĥinejon, mi deziras adiaŭi ŝin!</p>
-
-<p>La maljunulo balancis la kapon.</p>
-
-<p>&mdash;Por kio, karulo? Ne maltrankviligu ŝin plu! Nun ŝi estas kvazaŭ
-sanktulino. Prefere ni revenu al la taĉmento kaj ni iru rekte
-Ĵizdro&rsquo;n.</p>
-
-<p>&mdash;Mi ne povas,&mdash;respondis Serèbrjanij.</p>
-
-<p>Miĥeiĉ ree balancis la kapon, sed poste montris al la princo unu el
-siaj ĉevaloj.</p>
-
-<p>&mdash;Prenu ĉi tiun,&mdash;li ekspiris: la via tro laciĝis!</p><!-- pagho 265 -->
-
-<p>Silente ili ekrajdis al la monaĥinejo.</p>
-
-<p>La vojo iris la tutan tempon tra arbaro. Baldaŭ aŭdiĝis murmuro de
-akvo, kaj malgranda rivereto ekbrilis tra densa verdaĵo de kanaro.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi rekonas la lokon?&mdash;malgaje demandis Miĥeiĉ.</p>
-
-<p>Serèbrjanij levis la kapon kaj ekvidis lokon, antaŭ nelonge
-bruligitan. Tie kaj ĉi tie la tero estis elfosita; la ruinoj de
-konstruaĵoj kaj la rompita rado montris, ke ĉi tie iam estis muelejo.</p>
-
-<p>&mdash;Kiam ili arestis la sorĉiston,&mdash;diris Miĥeiĉ,&mdash;ili ankaŭ lian
-loĝejon forbruligis, esperante tie trovi trezoron.</p>
-
-<p>Serèbrjanij distrite ekrigardis la lokon, kaj ili daŭrigis la vojon,
-ne parolante plu eĉ unu vorton.</p>
-
-<p>Kelke da horoj poste la arbaro maldensiĝis. Inter la arboj ili rimarkis
-blankan ŝtonan ĉirkaŭbaron kaj konstruaĵojn de la monaĥinejo,
-staranta meze de arbaro. La monaĥinejo ne okupis, kiel ordinare, iun
-altaĵon. Tra mallarĝaj kradfenestroj oni ne vidis vastajn stalojn,
-ĉevalejojn, bovinejojn kaj aliajn mastrumajn konstruaĵojn, kiel en
-aliaj monaĥejoj; la rigardo ĉie renkontis nur la nudajn trunkojn kaj
-la malgajan pinglaĵon de pinoj, kiuj per mallarĝa ringo ĉirkaŭis la
-barilon. La lokaĵo estis malgaja kaj senhoma; la monaĥinejo ne ŝajnis
-esti riĉa.</p>
-
-<p>La rajdantoj deĉevaliĝis kaj ekfrapis ĉe la pordeto. Pasis kelkaj
-minutoj; ektintis la ŝlosiloj.</p>
-
-<p>&mdash;Gloro al nia Sinjoro Jesuo Kristo!&mdash;mallaŭte diris Miĥeiĉ.</p>
-
-<p>&mdash;Por eterne, amen!&mdash;respondis la fratino-pordistino, malŝlosante la
-pordeton.&mdash;Kiun vi deziras vidi, sinjoroj?</p>
-
-<p>&mdash;La fratinon Eŭdoksion,&mdash;duonvoĉe diris Miĥeiĉ, timante per tiu
-nomo dolorigi la korvundon de sia bojaro.&mdash;Vi min konas, patrino, mi
-estis ĉi tie antaŭ kelkaj tagoj.</p>
-
-<p>&mdash;Ne, mi ne konas, sinjoro: mi nur de hodiaŭ estas pordistino, pli frue
-estis fratino Agnio.</p>
-
-<p>Kaj la pordistino timeme ekrigardis la alvenintojn.</p>
-
-<p>&mdash;Tute egale, patrino,&mdash;daŭrigis Miĥeiĉ: bonvolu nin enlasi kaj diri
-al via abatino, ke venis princo Nikito Romànoviĉ Serèbrjanij.</p>
-
-<p>La pordistino ĵetis sur la princon timoplenan rigardon, posteniris kaj
-fermis post si la pordeton.</p>
-
-<p>Estis aŭdeble, kiel rapide ŝi malproksimiĝis, ĉiam balbutante: Dio
-Sinjoro nia, savu nin!</p>
-
-<p>&mdash;Kio okazis?&mdash;pensis la ĉevalservisto: por kio do ŝi timas mian
-princon?</p><!-- pagho 266 -->
-
-<p>Li ekrigardis la princon kaj komprenis, ke lia polvokovrita armaĵo,
-liaj vestoj, disŝiritaj en pikanta dornarbetaro kaj lia konsternita
-mieno fortimigis la pordistinon. Efektive, la trajtoj de l&rsquo; princa
-vizaĝo tiel multe ŝanĝiĝis, ke Miĥeiĉ mem povus lin ne rekoni, se
-li ne estus kune alveninta.</p>
-
-<p>Post iom da tempo ree aŭdiĝis la paŝoj de l&rsquo; pordistino.</p>
-
-<p>&mdash;Ne koleru, sinjoroj,&mdash;ŝi diris per iom tremanta voĉo tra la pordeto:
-nun la abatino ne povas vin akcepti; bonvolu veni morgaŭ post
-matenpreĝo!</p>
-
-<p>&mdash;Mi ne povas atendi!&mdash;ekkriis Serèbrjanij kaj, frapinte la pordeton
-per la piedo, li elbatis ĝin kaj eniris la korton.</p>
-
-<p>Antaŭ li staris la abatino, preskaŭ same pala, kiel li.</p>
-
-<p>&mdash;Je la nomo de Jesuo Kristo,&mdash;ŝi diris per tremanta voĉo,&mdash;haltu! Mi
-scias, kion vi deziras... sed Dio punas la krimulon, kaj senkulpa sango
-falos sur vian kapon!</p>
-
-<p>&mdash;Honorinda patrino!&mdash;respondis Serèbrjanij, ne komprenante la kaŭzon
-de ŝia timo kaj tro ekscitita: honorinda patrino, permesu al mi vidi
-fratinon Eŭdoksion! Nur por unu momento. Mi deziras adiaŭi ŝin.</p>
-
-<p>&mdash;Adiaŭi?&mdash;demandis la abatino: vi deziras nur adiaŭi ŝin?</p>
-
-<p>&mdash;Jes, respektinda patrino; kaj mian tutan havon mi donacos al via
-monaĥinejo.</p>
-
-<p>La abatino ekrigardis lin, ne fidante.</p>
-
-<p>&mdash;Vi venas perforte,&mdash;ŝi diris: vi vin nomas princo, sed Dio scias, kiu
-vi estas kaj kiuj estas viaj intencoj... Mi scias, ke nuntempe la
-opriĉnikoj venas en sanktajn monaĥinejojn por mortigi edzinojn kaj
-filinojn de l&rsquo; sanktuloj, kiuj ĵus estis ekzekutitaj en Moskvo...
-Fratino Eŭdoksio estis edzino de l&rsquo; ekzekutita bojaro...</p>
-
-<p>&mdash;Sed mi ne estas opriĉniko!&mdash;ekkriis Serèbrjanij: mi mem donus mian
-tutan sangon pro bojaro Morozov! Permesu, ke mi vidu la bojarinon, ho,
-respektinda patrino!</p>
-
-<p>Kredeble, veron kaj sincerecon esprimis la trajtoj de Serèbrjanij. La
-abatino trankviliĝis kaj ekrigardis lin kun simpatio.</p>
-
-<p>&mdash;Mi pekis kontraŭ vi!&mdash;ŝi diris: sed dank&rsquo; al Dio kaj Sankta
-Dipatrino nun mi vidas, ke mi eraris. Gloro al Kristo, Sankta Triunuo
-kaj al ĉiuj Diaj sanktuloj, ke vi ne estas opriĉniko! La pordistino
-min timigis, mi intencis nur gajni tempon, por kaŝi la fratinon
-Eŭdoksion. Malfacilan tempon ni nun travivas, bojaro! Eĉ la sanktaj
-rifuĝejoj ne estas bona kaŝejo por malfavoratoj! Dank&rsquo; al Dio, ke mi
-eraris! Se vi estas amiko aŭ parenco de Morozov, mi venigos vin al
-Eŭdoksio. Sekvu min, bojaro, ĉi tien, en la ĝardenon: tie troviĝas
-ŝia ĉelo.</p><!-- pagho 267 -->
-
-<p>La abatino kondukis la princon tra la ĝardeno al izolita ĉelo,
-dronanta en loniceroj kaj sovaĝaj rozujoj. Tie, surbenke, antaŭ la
-pordo, sidis Heleno, nigre vestita, kun vualo antaŭ la vizaĝo. La
-malrektaj radioj de l&rsquo; subiranta suno lumigis ŝin tra la densaj aceroj
-kaj oris super ŝi iliajn velkantajn branĉojn. La somero proksimiĝis
-al fino. La lastaj sovaĝaj rozoj estis velkantaj; la nigraj vestoj de
-l&rsquo; monaĥino estis superŝutitaj de iliaj rozkoloraj folietoj. Malgaje
-observis Heleno malrapide kaj unutone falantajn sekajn kaj flavajn
-acerajn foliojn, kaj nur la bruo de alproksimiĝantaj paŝoj rompis
-ŝian meditadon. Ŝi levis la kapon, rekonis la abatinon kaj leviĝis
-por iri renkonte al ŝi. Sed, subite rimarkinte la princon, ŝi ekkriis,
-premis la manojn al la koro kaj tute senforta falis sur benkon.</p>
-
-<p>&mdash;Ne timu, infano!&mdash;diris karese la abatino: li estas via konata bojaro,
-amiko de via mortinta edzo, li venis por adiaŭi vin.</p>
-
-<p>Heleno ne povis respondi. Ŝi nur tremis kaj kun teruro rigardis la
-princon. Longe ili ambaŭ silentis.</p>
-
-<p>&mdash;Jen kiel ni revidis unu la alian!&mdash;fine diris Serèbrjanij.</p>
-
-<p>&mdash;Alie estis neeble,&mdash;diris Heleno apenaŭ aŭdeble.</p>
-
-<p>&mdash;Kial vi min ne atendis, Heleno Dmìtrievna?&mdash;demandis Serèbrjanij.</p>
-
-<p>&mdash;Se mi vin atendus,&mdash;murmuretis ŝi,&mdash;tiam al mi mankus la fortoj... vi
-ne permesus al mi... sufiĉe da pekoj mi jam havas...</p>
-
-<p>Ekreĝis ree silento. La koro de Serèbrjanij forte batis.</p>
-
-<p>&mdash;Heleno Dmìtrievna!&mdash;li diris per interrompita voĉo: mi por ĉiam vin
-adiaŭas, por ĉiam... Permesu do, Heleno Dmìtrievna, ke mi vin rigardu
-la lastan fojon, senvualigu vin, Heleno...</p>
-
-<p>Heleno per maldikiĝinta mano levis la nigran teksaĵon, kovrantan ŝian
-vizaĝon, kaj la princo ekvidis ŝiajn karajn plorruĝajn okulojn,
-ekvidis la multe konatan karan rigardon, nebulitan per sendormaj noktoj
-kaj animaj suferoj...</p>
-
-<p>&mdash;Adiaŭ, ho, Heleno!&mdash;li ekkriis, falante teren antaŭ ŝi: adiaŭ por
-ĉiam! Dio helpu min forgesi, ke ni povus esti feliĉaj!</p>
-
-<p>&mdash;Ne, Nikito Romànoviĉ,&mdash;malgaje diris Heleno: feliĉo ne estas por ni
-destinita. La sango de Druĵino Andrèeviĉ kuŝus inter ni kaj la
-feliĉo. Pro mi li ricevis malfavoron de l&rsquo; caro, kaj mi pekis kontraŭ
-li, mi estas kulpa pri lia morto! Ne, princo, ni ne povus esti feliĉaj.
-Kaj ĉu ekzistas nuntempe feliĉaj homoj?</p><!-- pagho 268 -->
-
-<p>&mdash;Jes,&mdash;ripetis Serèbrjanij: ĉu ekzistas nuntempe feliĉaj homoj? Dio
-ne havas favoron por nia sankta Ruslando; tamen mi neniam estis
-supozanta, ke ni devos disiĝi por ĉiam!</p>
-
-<p>&mdash;Ne por ĉiam, ne,&mdash;ekridetis Heleno malgaje: nur por ĉi tiu tera
-vivo! Ĝi devis okazi. Ne dece estus, se ni ĝojus, kiam la tuta
-patrolando suferas malfeliĉon.</p>
-
-<p>&mdash;Kial,&mdash;diris Serèbrjanij malgajege: kial mi ne estis mortinta dum la
-tatara milito? Kial la caro min ne estis ekzekutinta, kiam mi alportis
-al li mian kulpan kapon? Kio nun restas por mi en la mondo?</p>
-
-<p>&mdash;Portu vian krucon, Nikito Romànoviĉ, same kiel mi&mdash;la mian! Via
-sorto estas pli facila ol la mia. Vi povas defendi la patrolandon, kaj
-mi povas nur preĝi por vi kaj priplori mian pekon!</p>
-
-<p>&mdash;Kiun patrolandon? Kie estas nia patrolando?&mdash;ekkriis la
-princo.&mdash;Kontraŭ kiu defendi la patrolandon? Ne tataroj, sed nia caro
-pereigas Ruslandon! Miaj pensoj konfuziĝas, Heleno... Vi sola povus
-ankoraŭ subteni mian prudenton; nun ĉio mallumiĝas antaŭ mi, mi plu
-ne vidas, kie estas vero, kie malvero! Ĉiu bono pereas, ĉiu malbono
-triumfas. Ofte, ho, Heleno, pri princo Kurbskij mi ekmemoris, kaj mi
-forpelis de mi tiujn malbonajn pensojn, sed tiam mi havis ankoraŭ
-antaŭ mi la celon de mia vivo, mi estis forta,&mdash;nun mi plu ne havas la
-celon kaj miaj fortoj malaperas... mia prudento konfuziĝas...</p>
-
-<p>&mdash;Helpu al vi Dio, princo! Ĉu pro tio, ke via propra feliĉo pereis, vi
-fariĝos cara malamiko, vi kontraŭstaros al la tuta popolo, kiu
-kliniĝis antaŭ sia caro? Ekmemoru, ke Dio sendas al ni pruvojn, por ke
-ni povu renkonti unu la alian en la venonta vivo! Rememorigu al vi vian
-tutan vivon, ne mensogu antaŭ vi mem, princo!</p>
-
-<p>La princo mallevis la kapon. La eksplodinta indigno cedis al severaj
-ideoj de l&rsquo; devo, en kiuj li estis edukita kaj kiujn li ĝis nun portis
-kiel sanktaĵon en sia koro, kvankam ne ĉiam li sukcesis agi laŭ ili.</p>
-
-<p>&mdash;Portu vian krucon, Nikito Romànoviĉ!&mdash;ripetis Heleno,&mdash;iru, kien la
-caro vin sendas. Vi forrifuzis fariĝi opriĉniko, kaj via konscienco
-devas esti pura! Batalu kontraŭ la malamikoj de Ruslando, kaj mi ne
-ĉesos preĝi por ni ambaŭ ĝis mia lasta horo!</p>
-
-<p>&mdash;Adiaŭ, Heleno, adiaŭ, mia fratino!&mdash;ekkriis Serèbrjanij, sin
-ĵetante al ŝi.</p>
-
-<p>Heleno trankvile renkontis lian malesperan rigardon, ĉirkaŭbrakis lin
-kvazaŭ fraton kaj kisis lin trifoje, sen iu timo aŭ<!-- pagho 269 --> konfuzo; ĉar en
-tiu adiaŭa kiso jam forestis la sento, kiu antaŭ du monatoj, apud la
-palisaro de l&rsquo; ĝardeno de Morozov, ŝin nevole kaj senkonscie ĵetis en
-la brakojn de Serèbrjanij.</p>
-
-<p>&mdash;Adiaŭ!&mdash;ŝi ripetis kaj, mallevinte la vualon, ŝi rapide foriris en
-sian ĉelon.</p>
-
-<p>Oni sonorigis por vesperpreĝo. La princo longe postsekvis Helenon per
-sia rigardo. Li ne aŭdis, kion diris al li la abatino, li ne sentis,
-kiel ŝi prenis lian manon kaj akompanis lin ĝis la pordeto. Silente li
-surĉevaliĝis, silente li rajdis kun Miĥeiĉ tra la pina arbaro sur
-konata vojeto. La sonoj de l&rsquo; monaĥineja sonorilo fine lin elrigidigis.
-Nur tiam li komprenis sian tutan malfeliĉon. Lia koro disfendiĝis ĉe
-tiuj sonoj, sed li tamen ameme aŭskultis ilin, kvazaŭ ili enhavis la
-lastan adiaŭon de Heleno. Kaj kiam la kupraj sonoj, kunfluante, fine
-tute malaperis en la vespera aero, ekŝajnis al li, ke ĉio parenca
-forlasis lian vivon kaj ke de ĉiuflanke lin ĉirkaŭkaptas malvarma,
-senesperiga soleco.</p>
-
-<p>La sekvintan tagon la taĉmento de Serèbrjanij daŭrigis sian vojon,
-Ĉiam pli kaj pli enprofundiĝante en mallumajn densajn arbarojn, kiuj
-post iu interspaco aliĝis al la fama Brjanska densejo. La princo rajdis
-fronte de l&rsquo; taĉmento, kaj Miĥeiĉ sekvis lin de malproksime, ne
-kuraĝante rompi lian silenton.</p>
-
-<p>Serèbrjanij rajdis, mallevinte la kapon, kaj meze de liaj malgajaj
-pensoj, meze de lia malespero brilis al li, kvazaŭ matenruĝo, sento
-konsolanta. Tio estis la konscio, ke li laŭforte plenumis sian devon,
-ke li iris rektan vojon, ke intence li ne deflankiĝis eĉ por unu
-momento. Netaksebla sento, kiu meze de malfeliĉoj kaj ĉagrenoj
-ĉiuspecaj, kvazaŭ neforprenebla trezoro, vivas en la homa koro kaj
-antaŭ kiu ĉiuj trezoroj de l&rsquo; mondo, ĉio, kio estas celo de l&rsquo; homa
-penado, ĉio estas polvo...</p>
-
-<p>Sole ĉi tiu konscio ebligis la princon ne morti, kaj rememorante ĉiujn
-cirkonstancojn de sia adiaŭa revido kun Heleno, ĉiujn ŝiajn parolojn,
-li trovis malgajan plezuron en la penso, ke efektive estus ne dece ĝoji
-nuntempe, kaj ke li ne sin apartigas de ĉiuj, sed portas sian parton de
-komuna malfeliĉo.</p>
-
-<p>Ankaŭ la dirojn de Godunòv li ekmemoris, kaj li maldolĉe ridetis pri
-la certeco, kun kiu Godunòv parolis pri sia scio de l&rsquo; homa
-koro.&mdash;"Kredeble",&mdash;li pensis: "ne ĉion povas diveni Boriso
-Teodòroviĉ? La ŝtataj aferoj kaj la koro de l&rsquo; caro estas por li bone
-konataj; li antaŭvidas, kion diros Maluto, kion<!-- pagho 270 --> faros tiu aŭ alia
-opriĉniko; sed kion sentas tiuj, kiuj ne serĉas sian profiton, por li
-estas tute nekonata!"</p>
-
-<p>Kaj kontraŭvole Serèbrjanij ekmemoris Maksimon kaj meditis, ke li
-juĝus alie. Li ne dirus: "ŝi ne pro amo edziniĝis kun Morozov, do ŝi
-vin atendas". Li dirus: "rapidu, mia frato! Ne perdu eĉ momenton,
-lacpelu la ĉevalon, sed haltigu ŝin, dum estas ankoraŭ tempo!"</p>
-
-<p>Kaj nun, la soleco ŝajnis al Serèbrjanij ankoraŭ pli senespera, ĉar
-li sciis, ke neniu jam estos tia amiko por li, kiel Maksimo, neniu
-plenigos lian animon per sia animo, neniu helpos al li kompreni tion,
-kion li bone sentis per sia honesta koro, sed kion li ankoraŭ ne
-sukcesis klare respeguligi en sia konscio...</p>
-
-<p>Kaj de nun iros lia vivo sian vojon, ne demandante, ĉu liaj plej bonaj
-deziroj koincidas kun ĝiaj severaj reguloj, kaj dum longe ankoraŭ
-estos disetenditaj ĝiaj multkoloraj desegnaĵoj, en kiuj ĉiu detalo,
-aparte prenita, havas, eble, neniun sencon, sed en kiuj ĉiuj partoj
-estas interligitaj per unu seninterrompa ĉeno, sekvante unu la alian
-kun severa interna logikeco...</p>
-
-<p>Serèbrjanij mallevis la kapon kaj malstreĉis la kondukilojn, malrapide
-rajdante tra densa arbaro, same mallumega, kiel liaj pensoj. Egalpaŝa
-marŝado de l&rsquo; rabistoj interrompis la ĉirkaŭantan trankvilecon. La
-sovaĝa loĝantaro de l&rsquo; densejo, sciuroj kaj aliaj bestoj, ne havinte
-ĝis nun kaŭzon timi homon, ne sin kaŝis ĉe la apero de l&rsquo; rajdantoj,
-sed nur suprenrampis la suprajn branĉojn, de kie ili scivole observis
-la preterpaŝantajn. Multkoloraj pegoj, alkroĉiĝinte al muskokovrita
-ŝelo de l&rsquo; arbaj trunkoj, direktis siajn ruĝajn kapetojn al la gastoj
-kaj poste ree frapis kaj frapis la sekan arbon.</p>
-
-<p>Unu militisto duonvoĉe ekkantis tirtone sonantan melodion; aliaj
-alkantis, kaj baldaŭ ĉiuj voĉoj formis komunan ĥoron, kiu potence
-plenigis la aeron sub la densa arbara tegmento...</p>
-
-<p>Ni povus fini nian malgajan rakonton, sed restas al ni ankoraŭ diri,
-kio okazis al aliaj personoj, kiuj, eble, same kiel princo Serèbrjanij,
-ĝuas la simpation de l&rsquo; legantaro. Pri la princo mem ni ankoraŭ aŭdos
-ĉe la fino de nia rakonto. Nun ni devas forĵeti deksep malgajajn
-jarojn kaj veni Moskvon en la glora jaro de l&rsquo; almilito de Siberio.</p><!-- pagho 271 -->
-
-
-
-<div class="chapheader" id="chap40">
-<h2>ĈAPITRO XL.</h2>
-
-<p>La senditaro de Jermako.</p>
-</div>
-
-<p>Multe da tempo pasis de kiam Serèbrjanij forlasis la antaŭurbon kun
-siaj pardonitaj rabistoj. Multaj ŝanĝoj okazis en Ruslando dum ĉi tiu
-intertempo. Sed la caro Ivano, kiel antaŭe, jen fariĝis suspektema kaj
-ekzekutigis siajn plej fidelajn, plej famajn regnanojn, jen
-rekonsciiĝis, faris publikan penton kaj sendis en monaĥejojn riĉajn
-donacojn kaj nomaron de mortigitaj de li homoj, por ke oni preĝu pri
-ili. El liaj estintaj favoratoj neniu restis. La plej ĉefa, Maluto
-Skuratov, eĉ unu fojon ne estis malfavorata, sed li mortis sub la muroj
-de Vejsenŝtein en Livonio, kaj je lia honoro Ivano forbruligis ĉiujn
-kaptitajn germanojn kaj svedojn.</p>
-
-<p>Centoj, eĉ miloj da rusoj, perdinte la tutan paciencon kaj esperon pri
-pli bona tempo, are forkuris Litovujon kaj Polujon.</p>
-
-<p>Dum ĉi tiu periodo okazis unu sola feliĉo por Ruslando. Caro Ivano
-komprenis la malutilon de l&rsquo; dividado de Ruslando en du duonoj, el kiuj
-unu turmentegis la alian, kaj, instigata de Godunòv, konsentis neniigi
-la malamegatan opriĉninon. Li revenis Moskvon, kaj la teruriga palaco
-en la Aleksandra antaŭurbo por ĉiam restis neloĝata.</p>
-
-<p>Dume, multe da malfeliĉoj frapis nian patrolandon. Malsato kaj
-epidemioj dezertigis urbojn kaj vilaĝojn. Pli ol unu fojon la tatara
-ĥano invadis Ruslandon, kaj li eĉ sukcesis forbruligi ĉiujn
-antaŭurbojn de Moskvo kaj grandan parton de la urbo mem. Svedoj atakis
-nin de Nordo, Stefano Batorio, kiun la litova deputitaro elektis post
-Ĝigimondo, rekomencis la militon kaj, spite la kuraĝo de niaj
-regimentoj, li nin venkis per sia sperto kaj forprenis ĉiujn niajn
-okcidentajn regionojn.</p>
-
-<p>La kronprinco Ivano, kvankam aprobanta ĉiujn krimojn de sia patro, tiun
-fojon eksentis humiligon de l&rsquo; regno kaj deziris iri kontraŭ Stefano
-Batorio. Ivano la Terura suspektis, ke li intencas detronigi lin, kaj la
-kronprinco, kiu iam estis savita de Serèbrjanij apud Malbenita
-Ŝlimakvo, nun ne evitis kruelan morton. Dum eksplodo de frenezeco, la
-patro mortfrapis lin per sia akrapinta bastono. Oni rakontas, ke
-Godunòv, kiu sin ĵetis inter la patro kaj la filo, ricevis multe da
-vundoj kaj ne mortis nur dank&rsquo; al kuracarto de l&rsquo; Perma komercisto
-Stroganov.</p>
-
-<p>Post tiu mortigo Ivano en sia malespero kunvokis la bojaran Duma&rsquo;n,
-proklamis sian deziron monaĥiĝi kaj ordonis elekti alian caron. Nur
-cedante al insista petegado de l&rsquo; bojaroj, li<!-- pagho 272 --> fine konsentis resti caro
-kaj kontentiĝis per pento kaj riĉaj donacoj al preĝejoj. Sed baldaŭ
-ree komenciĝis la mortekzekutoj. Laŭ atesto de Oderborn, li mortigis
-du mil tri cent siajn militistojn pro tio, ke ili kapitulacis al la
-malamiko kelkajn fortikaĵojn, kvankam Batorio mem miris pri ilia
-grandega kuraĝo en milito.</p>
-
-<p>Perdante siajn posedaĵojn unu post alia, ĉiuflanke ĉirkaŭita de
-malamikoj, vidante plenan malorganizadon en la regno, Ivano terure
-suferis, kaj tio montriĝis en liaj manieroj, en liaj vizaĝtrajtoj. Li
-malzorgis siajn vestojn, lia altkreska figuro fleksiĝis, liaj okuloj
-estingiĝis, la malsupra makzelo pendis kvazaŭ ĉe maljunulo kaj nur
-dum kunvenoj li penadis sidi rekte, rigardi fiere kaj suspektplene, ĉu
-oni ne rimarkas lian malfortecon. En ĉi tiuj momentoj li estis ankoraŭ
-pli teruriga, ol dum la tagoj de lia iama majesteco. Neniam ankoraŭ
-Moskvo estis suferinta tian premegon de malĝojo kaj de teruro!</p>
-
-<p>Dum ĉi tiu epoko tute neatenditaj sciigoj venis de l&rsquo; oriento kaj
-ĉiujn kuraĝigis, aliformigante komunan malĝojon en ĝojon.</p>
-
-<p>De la bordoj de l&rsquo; malproksima riverego Kamo alvenis Moskvon riĉaj
-komercistoj Stroganov&rsquo;j. Ili posedis oficialajn leterojn de l&rsquo; caro,
-permesantajn al ili proprigi al si neloĝatan teritorion de l&rsquo; Perma
-lando, kaj tie ili loĝis kvazaŭ princoj-posedantoj, sendependaj de l&rsquo;
-caraj vojevodoj, havante propran administracion kaj propran
-militistaron, kondiĉe ke ili devis defendi la limojn kontraŭ sovaĝaj
-popoloj de Siberio, kiuj antaŭ kelkaj jaroj promesis pagi al ni
-tributon, sed ne estis plene fidindaj. Ĉar la ĥano Kuĉumo pli ol unu
-fojon atakis iliajn lignajn fortikaĵojn, ili fine decidis penetri trans
-la Ŝtona Zono<a href="#Footnote95" class="fnanchor">[95]</a> kaj siavice ataki la tatarojn. Por havi pli da
-sukceso, ili sin turnis al kelkaj rabistaj aŭ tiel nomataj kozakaj
-hetmanoj, kiuj tiutempe ofte dezertigis la bordojn de Volgo kaj de Dono.
-La plej ĉefaj el ili estis Jermako Timofèeviĉ kaj Ivano Ringo, kiu
-iam estis kondamnita al mortpuno, sed prosperis forkuri de l&rsquo; caraj
-militistoj kaj longatempe vagadis. Jermako kaj Ringo, ricevinte de l&rsquo;
-komercistoj Stroganov&rsquo;j donacojn kaj leterojn, alvokantajn ilin al glora
-kaj honora faro, unuiĝis apud Volgo kun tri aliaj kozakaj hetmanoj, kaj
-kun granda militistaro, varbita el liberamaj junaj bravuloj, ili venis
-al Stroganov&rsquo;j. Kvardek flosoj tuj estis provizitaj de armaĵo kaj
-manĝprovizo. La malgranda taĉmento, kun Jermako kiel estro,
-aŭskultinte la meson, kun gaja kantado ŝipveturis<!-- pagho 273 --> kontraŭ la fluo de
-l&rsquo; rivero Ĉusovaja<a href="#Footnote96" class="fnanchor">[96]</a> al sovaĝaj Uralaj montoj. Ĉie venkante la
-malamikon, ili transportis siajn ŝipojn el unu rivero en alian kaj fine
-atingis la bordojn de Irtìŝ, kie ili venkis kaj malliberigis la ĉefan
-tataran vojevodon de Siberio, nomatan Mametkulo, kaj okupis la urbon
-"Siberio", starantan sur kruta monto super Irtìŝ. Post ĉi tiu
-almilito Jermako marŝis pluen, venkis la tataran landon ĝis la rivero
-Obj kaj igis la venkitajn popolojn kisi lian sangmakulitan sabron je l&rsquo;
-nomo de Ivano Vasìljeviĉ, la caro de l&rsquo; tuta Ruslando. Nur tiam li
-sciigis la komercistojn Stroganov&rsquo;j pri sia venko kaj samtempe sendis
-sian amatan hetmanon Ivanon Ringon en Moskvon, por saluti la grandan
-caron kaj prezenti al li nove almilititan landon. Kun ĉi tiu ĝojiga
-sciigo Stroganov&rsquo;j alvenis al Ivano, kaj baldaŭ poste alveturis ankaŭ
-la senditaro de Jermako.</p>
-
-<p>Granda triumfo ekregis en Moskvo. En ĉiuj preĝejoj estis legataj
-specialaj dankpreĝoj, ĉiuj sonoriloj sonoris kvazaŭ dum Paska
-semajno. La caro, favore akceptinte Stroganov&rsquo;jn, destinis la tagon por
-triumfa akcepto de la senditaro.</p>
-
-<p>En granda salono de l&rsquo; Kremla palaco Ivano, brilante per ĉiuj signoj de
-sia cara majesteco, sidis sur sia trono en granda, Monomaĥa ĉapo, en
-larĝa orŝtofa talaro, ornamita per sanktaj pentraĵoj kaj multekostaj
-ŝtonoj.</p>
-
-<p>Dekstre staris kronprinco Teodoro, maldekstre Boriso Godunòv. Ĉirkaŭ
-la trono kaj ĉe la pordo staris la caraj korpogardistoj en blankaj
-atlasaj kaftanoj, arĝente broditaj, kun ornamitaj hakiloj surŝultre.
-La tuta salono estis plena de princoj kaj bojaroj.</p>
-
-<p>Rekuraĝigita per la sciigo, alportita de Stroganov&rsquo;j, Ivano jam ne
-havis tian malgajan aspekton, kaj eĉ rideto de tempo al tempo aperis
-sur liaj lipoj, kiam li sin turnis al Godunòv kun afablaj vortoj. Sed
-lia vizaĝo multe maljuniĝis, la sulkoj pliprofundiĝis, la kapo perdis
-preskaŭ ĉiujn harojn, same kiel la barbo.</p>
-
-<p>Boriso Godunòv en la lastaj jaroj ĉiam pli kaj pli rangiĝis: li
-fariĝis bofrato de l&rsquo; kronprinco, ĉar lia fratino Ireno edziniĝis kun
-Teodoro, kaj nun Boriso havis altan bojaran rangon de l&rsquo; cara
-ĉevalejestro. Oni rakontis, ke foje Ivano Vasìljeviĉ, por montri sian
-grandan amon al Godunòv, levis supren siajn tri fingrojn kaj diris,
-kalkulante ilin: "tio estas Teodoro, tio&mdash;Ireno, tio&mdash;Boriso: egalan
-doloron mi sentus, se oni dehakus<!-- pagho 274 --> al mi iun ajn el tiuj tri fingroj;
-same estus al mi dolorige perdi iun el miaj tri karaj infanoj!"</p>
-
-<p>Tia eksterordinara favoro vekis en Godunòv nek ambicion, nek
-arogantecon. Kiel antaŭe, li restis modesta, por ĉiu afabla, ne multe
-kaj saĝe parolis, nur liaj manieroj ricevis pli da seriozeco kaj da
-kvieta graveco, kio konvenis al lia alta rango.</p>
-
-<p>Ne sen kompromisoj kun sia konscienco Godunòv atingis tian influon,
-tiajn honorojn. Ne ĉiam li sukcesis per sia ruzeco sin liberigi de l&rsquo;
-faroj, kiujn lia konscienco ne aprobis. Tiel ekzemple li, vidante en
-Maluto tro fortan kontraŭulon kaj perdinte la esperon diskreditigi lin
-antaŭ la caro, fariĝis lia intima amiko kaj, por plimultigi iliajn
-reciprokajn profitojn, edziĝis kun lia filino. La dudek jaroj,
-pasigitaj de li ĉe la trono de l&rsquo; caro Ivano, ne restis sen efiko por
-lia naturo, kaj en Boriso Godunòv jam okazis tiu granda metamorfozo,
-kiu, laŭ atesto de samtempuloj, faris krimulon el ĉi tiu diversflanke
-talenta viro.</p>
-
-<p>Rigardante la junan kronprincon Teodoron, oni tuj komprenis, ke
-malfortaj estis la brakoj, kiuj post la morto de Ivano IV estis
-subtenontaj la regnon. Lia bonkora, sed kvazaŭ senviva vizaĝo montris
-neniun trajton de inteligenteco aŭ de spirita forto. Jam du jarojn li
-estis edzigita, sed la esprimo de lia vizaĝo restis infana. Li estis
-malaltkreska, malbonstatura, havis palan, kvazaŭ ŝvelintan, vizaĝon.
-Li ofte ridetis kaj havis timeman rigardon. Ne senkaŭze oni diris pri
-la caro, ke li, rememorante sian plej aĝan filon, parolis al Teodoro:
-"preĝeja sonorigisto vi devus naskiĝi, Teodoĉjo, sed ne kronprinco!"</p>
-
-<p>&mdash;Sed Dio estas favora,&mdash;pensis multaj: bone estas, ke la malforta
-kronprinco similas nek patron, nek sian plej aĝan fraton! Lia bofrato,
-Boriso Godunòv, povas ja lin helpi. Ĉi tiu viro ne pereigos la regnon!</p>
-
-<p>Murmuro inter la korteganoj subite estis interrompita per trumpetado kaj
-sonorigado. Eniris la ĉambregon antaŭirataj de ses stolnikoj la
-senditoj de Jermako, post ili Maksimo kaj Nikito Stroganov&rsquo;j kun sia
-onklo Simeono. Post ili oni enportis multekostajn felojn, strangajn
-vazojn kaj ilojn kun multe da neordinara, nenie vidata armaĵo.</p>
-
-<p>Ivano Ringo, kiu iris en la fronto de l&rsquo; senditaro, estis viro
-proksimume kvindekjara, mezkreska, staturfortika, kun rapidaj traigaj
-okuloj, kun densa nigra iom griziĝanta mallonga barbo.</p><!-- pagho 275 -->
-
-<p>&mdash;Granda caro!&mdash;li diris, starante ĉe la ŝtupoj de l&rsquo; trono: via
-kozaka hetmano Jermako Timofèeviĉ, kune kun ĉiuj viaj malfavoritaj
-apudvolgaj kozakoj, kiujn via cara moŝto iam estis kondamnita al morto,
-penadis elpagi siajn kulpojn kaj nun prezentas al vi novan almilititan
-landon. Granda caro! Bonvolu aligi al viaj antaŭ nelonge akiritaj
-provincoj Kazanjo kaj Astraĥano ankaŭ ĉi tiun provincon Siberion kaj
-posedu ĝin tiom longe, kiom ekzistos la mondo.</p>
-
-<p>Kaj post tiuj nemultaj paroloj Ringo kaj liaj kamaradoj ekgenuis kaj
-salutis la caron ĝisteren.</p>
-
-<p>&mdash;Leviĝu, miaj bonaj servistoj!&mdash;diris Ivano.&mdash;Ne iras hakilo al kolo
-humila! Mi donacas al vi ĉiuj mian caran favoron. Aliru, Ivano!</p>
-
-<p>Kaj la caro etendis la manon, Ringo leviĝis kaj, por ne tuŝi per la
-piedo la tapiŝokovritajn ŝtupojn de l&rsquo; trono, ĵetis antaŭen sian
-ŝaffelan ĉapon, sur ĝin starigis sian piedon kaj, profunde
-kliniĝinte, tuŝetis per la lipoj la manon de l&rsquo; caro, kiu lin
-ĉirkaŭbrakis kaj kisis je la kapo.</p>
-
-<p>&mdash;Mi dankas Plejbonegan Eternan Triunuon,&mdash;diris la caro, levante la
-okulojn al ĉielo: mi vidas super mi Ĉiopovan Dian Providencon. Ĉar en
-la sama tempo, kiam min premegas miaj malamikoj, kiam miaj intimaj
-servistoj malice intencas min pereigi, Dio Kompatema sendas al mi venkon
-super malpiuloj kaj glore pligrandigas miajn posedaĵojn!</p>
-
-<p>Kaj kun triumfantaj rigardoj ĉiuflanken li aldonis minactone:</p>
-
-<p>&mdash;Se Dio Sinjoro nin subtenas, neniu nin ofendos! Kiu havas orelojn,
-aŭskultu!</p>
-
-<p>Sed tuj li sentis, ke li ne devus mallumigi la komunan ĝojadon, kaj li
-sin turnis al Ringo, intence moligante sian rigardon kaj tonon.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu plaĉas al vi Moskvo? Ĉu vi ie vidis tiajn salonojn, preĝejojn?
-Aŭ eble vi estis ĉi tie pli frue?</p>
-
-<p>Ringo ekridetis ruze kaj samtempe modeste, kaj liaj blankaj dentoj
-kvazaŭ lumigis lian brunan sunbruligitan vizaĝon.</p>
-
-<p>&mdash;Kie ni, simpluloj, povus vidi tiajn mirindaĵojn?&mdash;li diris, humile
-levante la ŝultrojn: eĉ sonĝante ni ne revas pri io simila, ho,
-granda caro! Apud Volgo ni vivas kiel kamparanaĉoj, pri Moskvo ni nur
-aŭdis, sed neniam ni havis okazon ĝin viziti!</p>
-
-<p>&mdash;Restu ĉi tie iom da tempo,&mdash;diris Ivano bonfavore: mi ordonos vin
-bonege regali. Kaj la leteron de Jermako, mi legis, bone komprenis, kaj
-mi jam sendis la princon Bolĥovskij kaj Ivanon Gluĥov kun kvin cent
-militistoj por helpi vin.</p><!-- pagho 276 -->
-
-<p>&mdash;Grandan dankon!&mdash;respondis Ivano Ringo kun profunda saluto: sed, via
-cara moŝto, ĉu ne malmulte da militistoj estas de vi senditaj?</p>
-
-<p>Ivano miris pri la trobraveco de Ringo.</p>
-
-<p>&mdash;Jen rapidemulo!&mdash;li diris severtone: eble vi deziras, ke mi mem tuj
-flugkuru por helpi vin? Ĉu vi opinias, via Siberio estas mia sola
-zorgo? Mi bezonas militistojn kontraŭ la ĥano, kontraŭ Litovlando.
-Estu kontenta pri tio, kion oni donas al vi! Kaj revenante varbu
-volontulojn! Sufiĉe da malriĉaj sentaŭguloj ni havas en Ruslando.
-Anstataŭ ĉiutage tedi min, petante almozon, ili prefere transmigru
-novajn landojn! Kaj al la episkopo de Vologdo mi skribis, ke li sendu al
-vi dek pastrojn por diservi ĉe vi kaj plenumi ĉiujn sakramentojn.</p>
-
-<p>&mdash;Dankon por tio al via cara moŝto!&mdash;respondis Ringo kun nova
-saluto.&mdash;Bonege vi ĉion aranĝis, via cara moŝto! Sed estu malavara:
-ne nur pastrojn, bonvolu doni al ni ankaŭ kiel eble pli multe da
-armaĵo kaj da pulvo.</p>
-
-<p>&mdash;Ne mankos al vi ĉio tio! Mi jam ordonis al Bolĥovskij.</p>
-
-<p>&mdash;Kaj niaj vestoj estas sufiĉe eluzitaj, via cara moŝto!&mdash;diris Ringo,
-kun flatema rideto levante la ŝultrojn.</p>
-
-<p>&mdash;Ha, en Siberio vi ne havas kiun prirabi ĉe la vojoj?&mdash;diris la caro,
-nekontenta pri la trudemo de l&rsquo; hetmano.&mdash;Mi vidas, vi nenion forgesas
-por via mastrumaĵo, sed mia malforta kapo jam ĉion antaŭe pripensis.
-Vestojn liveros por vi Stròganov&rsquo;j; kaj mi destinis mian salajron al
-viaj estroj kaj ordinaraj militistoj. Kaj por ke vi, sinjoro mia
-konsilanto, ne restu sen vesto, mi donacas al vi mian propran pelton.</p>
-
-<p>Laŭ signo de l&rsquo; caro du stolnikoj alportis multekostan pelton, kovritan
-per orŝtofo, kaj surmetis ĝin sur Ringon.</p>
-
-<p>&mdash;Via lango, videble, estas tre akra, diris Ivano: sed ĉu vi havas same
-akran sabron?</p>
-
-<p>&mdash;Bonega estis mia sabro, via cara moŝto, sed ĝi iom malakriĝis pro
-malamikaj kapoj en Siberio.</p>
-
-<p>&mdash;Prenu en mia armaĵejo sabron, kiu plej plaĉas al vi, sed elektu
-bone, ne eraru. Cetere, kredeble, vi vin ne ĝenos, ĉu ne?</p>
-
-<p>La okuloj de l&rsquo; hetmano ekbrulis pro ĝojo.</p>
-
-<p>&mdash;Granda caro&mdash;li ekkriis:&mdash;el ĉiuj viaj favoroj la lasta estas plej
-granda! Estus peko, se mi min ĝenus, elektante sabron. Certe mi elektos
-la plej bonan. Sed,&mdash;li aldonis post iom da tempo: se via cara moŝto
-bonvolas donaci al mi sabron,<!-- pagho 277 --> permesu, ke mi ĝin transdonu al Jermako
-Timofèeviĉ je via cara nomo!</p>
-
-<p>&mdash;Ne klopodu pri li, mi lin ne forgesos. Sed se vi timas, ke mi ne scios
-bone elekti por lia moŝto, elektu mem du sabrojn, unu por vi, alian por
-Jermako.</p>
-
-<p>&mdash;Vivu la granda caro!&mdash;ekkriis Ringo entuziasmigita.&mdash;Kiel bonege ni
-ankoraŭ servos al via cara moŝto per tiuj ambaŭ sabroj!</p>
-
-<p>&mdash;Sed krom sabroj vi bezonas ankaŭ kirasojn,&mdash;daŭrigis Ivano: por vi
-mi povas trovi laŭmezure, sed por Jermako estas eble ne bone trafi. Ĉu
-altkreska li estas?</p>
-
-<p>&mdash;Ne pli altkreska, ol mi, sed iom pli larĝŝultra. Li similas al ĉi
-tiu bravulo,&mdash;diris Ringo, sin turnante kaj montrante unu el siaj
-kamaradoj, vastkorpan viron, kiu, alportinte grandegan amason da armaĵo
-kaj ĵetinte ĝin teren, staris kun malfermegita buŝo kaj ĉiam miregis
-jen pri la orŝtofa vesto de l&rsquo; caro, jen pri la ornamitaj vestoj de l&rsquo;
-rindoj<a href="#Footnote44" class="fnanchor">[44]</a>, ĉirkaŭantaj la tronon. Li eĉ provis ekparoli kun iu el
-ili, por ekscii, ĉu ne estas ili ĉiuj reĝidoj? Sed la alparolata
-ekrigardis lin tiel severege, ke li ne kuraĝis plu ripeti demandojn.</p>
-
-<p>&mdash;Alportu,&mdash;ordonis la caro,&mdash;la grandan kirason kun agloj, kiu pendas
-en la unua vico en la armaĵejo. Ni provos meti ĝin sur ĉi tiun
-strigon kun elstarantaj okuloj!</p>
-
-<p>Baldaŭ oni alportis pezan feran kirason kun kupraj manumoj, kun kupra
-strio ĉe la malsupra rando, kun du oraj dukapaj agloj sur la dorso kaj
-sur la brusto.</p>
-
-<p>Bonege estis forĝita la kiraso kaj ĝi elvokis ĉirkaŭe
-laŭd-aklamojn.</p>
-
-<p>&mdash;Surmetu, foko!&mdash;diris la caro.</p>
-
-<p>La viro obeis, sed kvankam multe li penadis, li tamen ne povis ĝin
-surtiri, li povis enigi sian manon nur ĝis la mezo de l&rsquo; maniko.</p>
-
-<p>Ia delonge forgesita rememoro trakuris la kapon de l&rsquo; caro.</p>
-
-<p>&mdash;Sufiĉe!&mdash;ekkriis Ringo, kiu atente rigardis lian senrezultatan
-penadon: lasu la caran kirason! Alie vi ĝin disŝiros, urso! Via cara
-moŝto! la kiraso estas bonega, kaj ĝi certe taŭgos por Jermako
-Timofèeviĉ. Sed ĉi tiu mia kamarado ne povas ĝin surmeti pro siaj
-pugnoj. Tiajn pugnojn neniu havas, krom li!</p><!-- pagho 278 -->
-
-<p>&mdash;Nu, montru la pugnon!&mdash;diris Ivano, scivole observante la viron.</p>
-
-<p>Sed la viro rigardis lin, kvazaŭ ne komprenante la ordonon.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi ne aŭdas, malsaĝulo?&mdash;ripetis Ringo: montru la pugnon al lia
-cara moŝto!</p>
-
-<p>&mdash;Kaj se li pro tio forhakos mian kapon?&mdash;diris la viro per tirtona
-voĉo, kaj lia malsaĝa vizaĝo aperigis timon.</p>
-
-<p>La caro ekridis, kaj ĉiuj ĉeestantoj apenaŭ detenis la ridon.</p>
-
-<p>&mdash;Malsaĝulo, malsaĝulo!&mdash;diris malkontente Ringo: ĉiam vi estis
-malsaĝulo kaj ĝis nun vi restas malsaĝulo!</p>
-
-<p>Kaj liberiginte la viron el la kiraso, li altiris lin al la trono kaj
-montris al la caro lian larĝan manon, similan pli al ursa manego, ol al
-homa mano.</p>
-
-<p>&mdash;Ne koleru, granda caro, pro lia malsaĝeco! Li estas malsaĝulo, kiam
-li parolas, sed bonega viro, kiam li agas. Li propramane arestis la
-reĝidon Mametkulon.</p>
-
-<p>&mdash;Kia estas lia nomo?&mdash;demandis Ivano,&mdash;ĉiam pli kaj pli atente lin
-rigardante.</p>
-
-<p>&mdash;Dmiĉjo!&mdash;respondis la viro simplanime.</p>
-
-<p>&mdash;Atendu!&mdash;diris Ivano, subite rekonante Dmiĉjon: ŝajne, vi estas la
-sama, kiu en la antaŭurbo batalis por Morozov kaj mortigis Ĥomjàk&rsquo;n
-per timonstango?</p>
-
-<p>Dmiĉjo ekridetis malsaĝe.</p>
-
-<p>&mdash;Mi ne tuj vin rekonis, malsaĝulo, sed nun mi bone rememoras vin.</p>
-
-<p>&mdash;Kaj mi tuj de la komenco vin rekonis!&mdash;diris Dmiĉjo kontente: vi
-sidis tie supre, apud la batalkampo!</p>
-
-<p>Nun ĉiuj laŭte ridegis.</p>
-
-<p>&mdash;Dankon al vi,&mdash;diris Ivano,&mdash;ke vi ne forgesis min, malaltrangulon.
-Kiel do vi kaptis Mametkulon?</p>
-
-<p>&mdash;Per ventro!&mdash;respondis Dmiĉjo apatie kaj nekomprenante, pro kio ĉiuj
-ree ekridis.</p>
-
-<p>&mdash;Jes!&mdash;diris Ivano, rigardante Dmiĉjon: se tia ŝtipo kuŝiĝos per
-ventro sur iun, ne facile oni sin liberigos de sub li! Mi memoras, kiel
-li dispremis Ĥomjàk&rsquo;n! Kial do vi tiam foriris de la batalkampo? Kaj
-kiel vi el la antaŭurbo trafis Siberion?</p>
-
-<p>La hetmano ekpuŝis Dmiĉjon nerimarkite per kubuto, ke li silentu, sed
-li komprenis tiun signon tute male.</p>
-
-<p>&mdash;Li min forkondukis de l&rsquo; batalkampo? kaj li montris la hetmanon per
-fingro.</p>
-
-<p>&mdash;Li forkondukis?&mdash;ripetis la caro, kun miro rigardante Ringon: kiel
-do,&mdash;li daŭrigis, lin fikse rigardante: kiel vi ĵus<!-- pagho 279 --> diris, ke vi
-venis ĉi tien la unuan fojon? Atendu, amiko, ŝajne ni estas malnovaj
-konatoj! Ĉu vi ne estis iam rakontinta al mi pri la libro Kolomba? Jes,
-jes, mi vin rekonas! Kaj vi ankaŭ forkondukis princon Serèbrjanij el
-mia malliberejo? Kiel do, Dia homo, de tiam vi retrovis la vidkapablon?
-Kie vi preĝis, kiu sanktrestaĵo vin kuracis?</p>
-
-<p>Kaj ĝuante la konfuziĝon de Ringo, la caro fiksis sur lin sian
-traigan, demandantan rigardon.</p>
-
-<p>Ringo mallevis la okulojn teren.</p>
-
-<p>&mdash;Nu,&mdash;fine diris la caro: farita ne estas refarebla,
-farita&mdash;elstrekita! Sed diru al mi nun, kial vi post la Rjazanja venko
-ne deziris veni por peti de mi pardonon kun aliaj viaj rabistoj?</p>
-
-<p>&mdash;Granda caro!&mdash;diris Ringo tute sincere kaj sentime: tiam mi ankoraŭ
-ne estis meritinta vian favoron. Mi hontis tiam aperi antaŭ viaj
-okuloj, kaj kiam princo Nikito Romànoviĉ kondukis al vi kamaradojn, mi
-revenis al Volgo, por kune kun Jermako Timofèeviĉ trovi okazon
-ankoraŭ servi al via cara moŝto?</p>
-
-<p>&mdash;Kaj intertempe forŝteli mian trezoron de l&rsquo; ŝipoj, prirabi la
-senditojn de Kizilbàŝ, veturantajn Moskvon al mi?</p>
-
-<p>Pli mokema ol minaca estis la mieno de Ivano. De post la aroganta ago de
-Ivano Ringo pasis jam deksep jaroj, kaj la venĝemo de l&rsquo; caro ne
-daŭris tiom longe, se samtempe ne estis ekscitita lia ambicio.</p>
-
-<p>Ringo legis en la mieno de Ivano nur deziron moki lian konfuziĝon.
-Konsiderante lian nunan favoron, li mallevis la kapon kaj kun zorge
-detenata ruza rideto sur la lipoj diris duonvoĉe:</p>
-
-<p>&mdash;Okazis tio kaj ĉio, ho granda caro! Ni estas kulpaj antaŭ via cara
-moŝto!</p>
-
-<p>&mdash;Bone,&mdash;diris la caro:&mdash;vi kaj Jermako Timofèeviĉ repagis viajn
-kulpojn, kaj ĉio pasinta nun estu forgesita. Sed se vi tiam trafus en
-miajn manojn, estus alia afero, ne ofendiĝu!</p>
-
-<p>Ringo nenion respondis, sed pensis por si mem: "tial do mi ne volis tiam
-alporti al vi mian kulpan kapon, granda caro!"</p>
-
-<p>&mdash;Atendu!&mdash;daŭrigis Ivano: ĉi tie devas esti via amiko! He!&mdash;li
-ekkriis, sin turnante al korteganoj: ĉu ĉi tie estas la kanajlara
-vojevodo, nomata&mdash;mi ne memoras&mdash;ŝajne, Nikito Serèbrjanij?</p>
-
-<p>Murmuro trakuris en la aro, sed neniu respondis.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi aŭdas?&mdash;ripetis Ivano, plialtigante la voĉon: mi demandas,
-ĉu ĉi tie estas Nikito, kiu deziris servi apud Ĵizdro kun siaj
-rabistoj?</p><!-- pagho 280 -->
-
-<p>Post la dua demando de l&rsquo; caro eliris antaŭen iu maljuna bojaro, kiu
-iam estis vojevodo de Kalugo.</p>
-
-<p>&mdash;Granda caro!&mdash;li diris kun profunda saluto: la persono, pri kiu vi
-demandas, plu ne ekzistas. Li estis mortigita de tataroj antaŭ deksep
-jaroj, tuj, kiam li estis veninta al Ĵizdro, kaj lia tuta taĉmento
-pereis kune.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vere?&mdash;diris Ivano: kaj mi ne sciis tion! Nu,&mdash;li daŭrigis sin
-turnante al Ringo: se li ne ekzistas, kion fari? Mi nur havis la deziron
-rigardi, kiel vi kisos unu la alian.</p>
-
-<p>La vizaĝo de l&rsquo; hetmano aperigis ĉagrenon.</p>
-
-<p>&mdash;Ĉu vi bedaŭras la kamaradon?&mdash;demandis Ivano ridetante.</p>
-
-<p>&mdash;Jes, via cara moŝto!&mdash;respondis Ringo, ne timante inciti la caron per
-sia konfeso.</p>
-
-<p>&mdash;Sendube,&mdash;diris Ivano malestime,&mdash;ĝi devas esti tiel: egalulo ĉiam
-estas kunulo!</p>
-
-<p>Ĉu efektive la caro ne estis scianta pri la morto de Serèbrjanij aŭ
-li nur ŝajnigis nescion, por montri, kiel malmulte li ŝatas la
-personojn, kiuj ne aspiras lian favoron, Dio scias. Sed se li efektive
-hodiaŭ nur aŭdis pri tiu morto, ne facile estis diveni, ĉu li
-bedaŭras la pereinton aŭ ne: la vizaĝo de l&rsquo; caro aperigis neniun
-kompaton; ĝi ne ŝanĝiĝis post la ricevita sciigo.</p>
-
-<p>&mdash;Restu ĉe ni,&mdash;li diris al Ringo: sed kiam Bolĥovskij estos preta, vi
-revenu kun li Siberion... Ha, mi preskaŭ forgesis: Bolĥovskij devenas
-de Rjuriko<a href="#Footnote97" class="fnanchor">[97]</a>, tiaj altranguloj tre ŝatas sian rangon kaj ĉie vidas
-humiligon. Ne ĉiuj, kiel Nikito, konsentus fariĝi rabistoj! Do, por ke
-li ne ofendiĝu esti submetata al kozaka hetmano, mi nun donas al
-Jermako Timofèeviĉ la rangon de Siberia princo. Ŝĉelkalov!&mdash;li diris
-al apudstaranta diako: skribu al Jermako leteron, ke li bonvolu esti
-vojevodo super la tuta Siberio, kaj Mametkulon, bone gardatan, li
-bonvolu alsendi Moskvon. Krome, skribu leteron al Stroganov&rsquo;j, ke mi
-ilin rekompencas pro iliaj bonegaj servoj kaj zorgoj: al Simeono mi
-donacas grandan kaj malgrandan salminejon apud Volgo kaj al Nikito kun
-Maksimo mi donas la rajton komerci, ne pagante impostojn, en ĉiuj
-Siberiaj urboj kaj vilaĝoj.</p>
-
-<p>Stroganov&rsquo;j danke salutis.</p>
-
-<p>La caro komencis trarigardi felaĵojn kaj aliajn donacojn,<!-- pagho 281 --> senditajn de
-Jermako, kaj adiaŭis Ringon post kelkaj same favoraj mokparoloj.</p>
-
-<p>La kunvenintoj disiris.</p>
-
-<p>La saman tagmezon Ringo kun Stroganov&rsquo;j tagmanĝis ĉe Boriso Godunòv
-en granda kompanio de invititoj.</p>
-
-<p>Post kutimaj tostoj je la sano de l&rsquo; caro, de l&rsquo; kronprinco, de la tuta
-cara familio, de l&rsquo; granda ĉefepiskopo, Godunòv leviĝis kun sia ora
-pokalo en la mano kaj proponis tosti Jermakon Timofèeviĉ kaj ĉiujn
-liajn bonajn kamaradojn.</p>
-
-<p>&mdash;Vivu ili longe je l&rsquo; gloro de l&rsquo; tuta Ruslando!&mdash;ekkriis la gastoj,
-leviĝante kaj salutante Ivanon Ringon.</p>
-
-<p>&mdash;Mi salutas vin je la nomo de l&rsquo; tuta Ruslando!&mdash;diris ankaŭ Godunòv
-kun profunda saluto: vin kaj Jermakon Timofèeviĉ mi salutas je la nomo
-de ĉiuj princoj kaj bojaroj, de ĉiuj komercistoj, de l&rsquo; tuta rusa
-popolo! Akceptu nian grandan saluton pro viaj grandaj servoj al
-Ruslando!</p>
-
-<p>&mdash;Viaj nomoj transiru al viaj filoj kaj nepoj kaj sekvontaj posteuloj
-por eterna gloro, amo kaj imitado!</p>
-
-<p>La hetmano leviĝis por danki por la honoro, sed lia reagema vizaĝo
-subite ŝanĝiĝis pro emocio, la lipoj ektremis, kaj larmoj, eble la
-unuan fojon dum lia tuta vivo, aperis en liaj bravaj okuloj.</p>
-
-<p>&mdash;Vivu Ruslando!&mdash;li diris mallaŭte kaj post saluto ĉiuflanken li ree
-sidiĝis, ne aldoninte unu vorton plu.</p>
-
-<p>Godunòv petis la hetmanon rakonti ion el siaj aventuroj en Siberio, kaj
-Ringo, modeste silentante pri si mem, rakontis kun entuziasmo pri
-eksterordinara forto, granda braveco de Jermako, pri lia amo al severa
-justeco kaj pri lia kristana boneco rilate la venkitojn.</p>
-
-<p>&mdash;Per sia boneco,&mdash;finis Ringo,&mdash;Jermako Timofèeviĉ ricevis, eble, pli
-multe ol per sia sabro. Preninte iun malamikan urbon aŭ fortikaĵon, li
-tuj karese traktis kun la loĝantaro, eĉ faris donacojn. Kaj kiam ni
-malliberigis Mametkulon, li eĉ ne sciis, kiamaniere lin pli bone
-honori! Sian propran pelton li demetis kaj vestis la reĝidon. En la
-tuta lando estis disvastigata la famo pri Jermako, ke tute ne malfacile
-estas submetiĝi al li, kaj multaj tieaj princoj mem venis al li kaj
-alportis tributon. Gaja estis nia vivo en Siberio,&mdash;aldonis Ringo: mi
-nur ĉiam bedaŭris, ke forestas princo Nikito Romànoviĉ Serèbrjanij:
-al li certe plaĉus ĉe ni, kaj ni estus feliĉaj lin kune havi. Ŝajne,
-vi, Boriso Teodòroviĉ, estis amiko lia? Permesu, ke mi nun lin tostu!</p>
-
-<p>&mdash;Estu li en regno Dia!&mdash;kun ekspiro diris Godunòv, kiu<!-- pagho 282 --> sciis, ke
-forestas nun iu ajn danĝero montri simpation por viro, tiom multe
-respektata de lia gasto: estu li en regno Dia!&mdash;li ripetis, plenigante
-sian pokalon,&mdash;ofte mi lin rememoras!</p>
-
-<p>&mdash;Eternan memoron al li!&mdash;diris Ringo kaj, trinkinte sian pokalon, li
-mallevis la kapon kaj enpensiĝis.</p>
-
-<p>Longe ankoraŭ ili interparolis, kaj post la tagmanĝo Godunòv ne
-adiaŭis la gastojn, sed invitis ilin iom ripozi kaj pasigi ĉe li la
-reston de l&rsquo; tago. Kelkfoje dumtage oni regalis ĉiujn gastojn, kaj
-ĉiuj gaje kaj agrable kune pasigis la tagon ĝis kiam en malfrua
-vespero preterrajdantaj gardistoj pli ol unu fojon admonis, ke estas
-tempo estingi fajron. Tiam la gastoj disiĝis, ĉarmitaj de la gastameco
-de Boriso Teodòroviĉ.</p>
-
-<hr class="long" />
-
-<p>Pasis pli ol tri cent jaroj de post tiam, kaj ne multe da rememoraĵoj
-restis en Ruslando pri la priskribita epoko. Oni povas aŭdi inter la
-popolamaso legendojn kaj rakontojn pri gloro, pompo kaj krueleco de l&rsquo;
-terura caro, kantojn pri la kronprinco, aljuĝita al la morto de sia
-propra patro, pri invado de l&rsquo; tataroj en Moskvon, pri almilito de
-Siberio de Jermako Timofèeviĉ, kies portretojn, kredeble ne similajn,
-ĝis nun oni renkontas preskaŭ en ĉiuj domoj de Siberiaj vilaĝanoj.
-Sed en ĉiuj rakontoj, kantoj kaj legendoj la vero estas intermiksita
-kun fantazio, kaj la realajn okazintaĵojn ili aperigas kvazaŭ tra
-moviĝanta nebulo, por ke imago laŭplaĉe rekonstruu tiujn neklarajn
-figurojn.</p>
-
-<p>Veran ateston pri la epoko prezentas kelkaj konstruaĵoj, kiel preĝejo
-de Bazilo la Sankta, kies multkoloraj pentritaj kupoloj povas doni ideon
-pri groteska arĥitekturo de l&rsquo; cara palaco en la Aleksandra antaŭurbo,
-aŭ preĝejo de Trifono Superlageta en Moskvo, konstruita de l&rsquo;
-falkĉasisto Trifono, laŭ lia sankta promeso, preĝejo, en kiu ĝis nun
-oni povas vidi pentraĵon de l&rsquo; sanktulo sur blanka ĉevalo, kun falko
-sur gantita mano.</p>
-
-<p>La Aleksandra antaŭurbo, post kiam la caro Ivano kun sia kortego ĝin
-forlasis, staris forgesita kiel malgaja monumento de lia kolerega pieco,
-kaj vivo aperis tie nur unu fojon, kiam la princo Mikaelo Vasìljeviĉ
-Skopin-Ŝujskij, unuigita kun sveda generalo Delagardi, alcentrigis en
-ĝiaj fortikaj muroj siajn regimentojn kaj de tie devigis la polan
-vojevodon Sapjega&rsquo;n forrifuzi la longedaŭran sieĝon de l&rsquo; monaĥejo
-Triunuo Sergèj.</p><!-- pagho 283 -->
-
-<p>Post kelkaj jaroj, dum malvarma januara tago, subite aperis super la
-antaŭurbo nigra nubego, malleviĝis ĝuste sur la caran palacon kaj
-eksplodis per fulmotondro, kiu forbruligis ĉiujn konstruaĵojn de l&rsquo;
-palaco kaj poste la tutan antaŭurbon. Restis neniuj postsignoj de la
-ejo de lukso, malĉasteco, diboĉo, mortigoj kaj sakrilegiaj diservoj.</p>
-
-<p>Dio nin ankaŭ helpu ekstermi el niaj koroj la lastajn signojn de l&rsquo;
-terura epoko, kies influo, kiel hereda malsano, longe ankoraŭ vidiĝis
-en sinsekvaj generacioj! Ni pardonu al la peka ombro de l&rsquo; caro Ivano,
-ĉar ne li sola estas respondeca pri sia regno, ne li sola estas kreinta
-siajn kapricojn, ĉiujn turmentegojn, ekzekutojn, denuncojn,
-fariĝintajn kutimo kaj devo. Ĉi tiuj indignigaj fenomenoj estis
-preparitaj de l&rsquo; pli fruaj epokoj, kaj la malfeliĉa lando, kiu povis
-senindigne rigardi ĉion ĉi tion, mem kreis kaj pliperfektigis Ivanon,
-same kiel la sklavemaj Romanoj de l&rsquo; epoko de regreso mem kreis siajn
-Tiberon, Neronon kaj Kaligulon.</p>
-
-<p>La viroj, kiel Bazilo la Sankta, princo Repnin, Morozov kaj
-Serèbrjanij, ne malofte aperis kvazaŭ klaraj steloj sur la senĝoja
-ĉielo de nia rusa vivo, sed simile al steloj ili ne povis dispeli ĝian
-mallumon, ĉar ili lumis izolitaj, malkunigitaj, ne subtenataj de la
-socia opinio. Do, ni pardonu al la peka ombro de Ivano Vasìljeviĉ, sed
-ni danke ekmemoru la personojn, kiuj, de li dependante, tamen persistis
-honeste, ĉar malfacile estis ne fali dum epoko, kiam ĉiuj ideoj
-aliiĝis, kiam malnoblaĵo estis nomata virto, perfideco fariĝis leĝo,
-honoro kaj homa indeco estis konsiderataj kiel krima devrompo! Paco al
-viaj cindroj, honestuloj! Laŭ kredo de l&rsquo; epoko, vi vidis en la terura
-caro elmontraĵon de l&rsquo; Dia kolerego kaj pacience lin toleris; sed vi
-mem iris rektan vojon, timante nek malfavoron, nek morton; kaj via vivo
-ne pasis senutile, ĉar nenio en la mondo malaperas; ĉiu faro, ĉiu
-vorto, ĉiu penso kreskas kiel arbo el malgranda ĝermo; kaj multe da
-bono kaj malbono, ĝis nun, kiel enigma fenomeno, ekzistanta en la rusa
-vivo, havas la radikojn, kaŝitajn en mallumaj profundegaĵoj de l&rsquo;
-pasinteco.</p><!-- pagho sennombra -->
-
-
-
-
-<p class="back-header">Tabelo de enhavo.</p>
-<table>
-<tr><td>&nbsp;</td><td>&nbsp;</td><td>&nbsp;</td><td>Paĝoj.</td></tr>
-<tr><td><a href="#chap00">Antaŭparolo</a></td><td>&nbsp;</td><td>&nbsp;</td><td class="numb">I</td></tr>
-<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">I.</td><td><a href="#chap01">La opriĉnikoj</a></td><td class="numb">1-9</td></tr>
-<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">II.</td><td><a href="#chap02">La novaj konatuloj</a></td><td class="numb">10-14</td></tr>
-<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">III.</td><td><a href="#chap03">Sorĉaĵo</a></td><td class="numb">14-18</td></tr>
-<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">IV.</td><td><a href="#chap04">Bojaro Morozov kaj lia edzino</a></td><td class="numb">19-26</td></tr>
-<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">V.</td><td><a href="#chap05">Renkontiĝo</a></td><td class="numb">26-32</td></tr>
-<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">VI.</td><td><a href="#chap06">La gasto</a></td><td class="numb">32-42</td></tr>
-<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">VII.</td><td><a href="#chap07">Aleksandra antaŭurbo</a></td><td class="numb">42-48</td></tr>
-<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">VIII.</td><td><a href="#chap08">Tagmanĝo</a></td><td class="numb">48-59</td></tr>
-<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">IX.</td><td><a href="#chap09">Juĝa esploro</a></td><td class="numb">59-68</td></tr>
-<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">X.</td><td><a href="#chap10">Patro kaj filo</a></td><td class="numb">68-73</td></tr>
-<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XI.</td><td><a href="#chap11">Nokta procesio</a></td><td class="numb">73-80</td></tr>
-<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XII.</td><td><a href="#chap12">Kalumnio</a></td><td class="numb">80-86</td></tr>
-<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XIII.</td><td><a href="#chap13">Ivaĉjo Ringo kaj liaj kamaradoj</a></td><td class="numb">86-93</td></tr>
-<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XIV.</td><td><a href="#chap14">Survango</a></td><td class="numb">93-100</td></tr>
-<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XV.</td><td><a href="#chap15">Ceremonio de kisado</a></td><td class="numb">101-108</td></tr>
-<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XVI.</td><td><a href="#chap16">Forrabo</a></td><td class="numb">109-114</td></tr>
-<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XVII.</td><td><a href="#chap17">Ensorĉado de sango</a></td><td class="numb">114-123</td></tr>
-<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XVIII.</td><td><a href="#chap18">La malnova konatulo</a></td><td class="numb">123-127</td></tr>
-<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XIX.</td><td><a href="#chap19">Rusa homo ne forgesas bonaĵon</a></td><td class="numb">127-133</td></tr>
-<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XX.</td><td><a href="#chap20">Gajaj homoj</a></td><td class="numb">133-146</td></tr>
-<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XXI.</td><td><a href="#chap21">Fabelo</a></td><td class="numb">146-159</td></tr>
-<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XXII.</td><td><a href="#chap22">Monaĥejo</a></td><td class="numb">159-164</td></tr>
-<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XXIII.</td><td><a href="#chap23">La vojo</a></td><td class="numb">164-170</td></tr>
-<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XXIV.</td><td><a href="#chap24">Ribelo de la rabistoj</a></td><td class="numb">170-180</td></tr>
-<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XXV.</td><td><a href="#chap25">Preparado al batalo</a></td><td class="numb">180-184</td></tr>
-<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XXVI.</td><td><a href="#chap26">Kunfratiĝo</a></td><td class="numb">185-191</td></tr>
-<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XXVII.</td><td><a href="#chap27">Basmanov</a></td><td class="numb">191-199</td></tr>
-<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XXVIII.</td><td><a href="#chap28">La disiĝo</a></td><td class="numb">199-202</td></tr>
-<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XXIX.</td><td><a href="#chap29">Samtempa esploro de du kontraŭuloj</a></td><td class="numb">202-209</td></tr>
-<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XXX.</td><td><a href="#chap30">La ensorĉita sabro</a></td><td class="numb">209-214</td></tr>
-<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XXXI.</td><td><a href="#chap31">Dia juĝo</a></td><td class="numb">214-224</td></tr>
-<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XXXII.</td><td><a href="#chap32">La talismano de Vjàzemskij</a></td><td class="numb">224-226</td></tr>
-<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XXXIII.</td><td><a href="#chap33">La talismano de Basmanov</a></td><td class="numb">226-230</td></tr>
-<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XXXIV.</td><td><a href="#chap34">La arlekena kaftano</a></td><td class="numb">230-237</td></tr>
-<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XXXV.</td><td><a href="#chap35">Ekzekuto</a></td><td class="numb">237-244</td></tr>
-<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XXXVI.</td><td><a href="#chap36">Reveno en la antaŭurbon</a></td><td class="numb">244-251</td></tr>
-<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XXXVII.</td><td><a href="#chap37">Pardono</a></td><td class="numb">251-258</td></tr>
-<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XXXVIII.</td><td><a href="#chap38">Elmarŝo el la antaŭurbo</a></td><td class="numb">258-263</td></tr>
-<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XXXIX.</td><td><a href="#chap39">La lasta revido</a></td><td class="numb">263-270</td></tr>
-<tr><td>Ĉapitro</td><td class="numb">XL.</td><td><a href="#chap40">La senditaro de Jermako</a></td><td class="numb">271-283</td></tr>
-</table>
-<!-- pagho sennombra -->
-<!-- Listo de preseraroj. -->
-
-<!-- pagho sennombra -->
-
-
-
-
-<p class="back-header">LA TRADUKOJ DE LA SAMA AŬTORO.</p>
-
-
-<ul>
-<li><b>L. TOLSTOJ.</b> 1) <b>Pentofaranta pekulo.</b> "Germ. Esp. Gaz." 1910. N<sup>o</sup> 16.</li>
-
-<li>&mdash; 2) <b>Tri mortoj.</b> "Ling. Intern." 1910. N<sup>o</sup> 10-11 kaj aparta eldono de
-Pres. Esp. Soc. 1911.</li>
-
-<li>&mdash; 3) <b>La kafejo de Surate.</b> "Ĉirkaŭ la mondo" 1911 N<sup>o</sup> 4 (18).</li>
-
-<li>&mdash; 4) <b>Unuaj rememoroj.</b> "Germ. Esp. Gaz." 1911. N<sup>o</sup> 2.</li>
-
-<li>&mdash; 5) <b>Tri rakontoj:</b>
-<ul>
-<li>1) Per kio la homoj vivas.</li>
-<li>2) Kie estas amo, tie estas Dio.</li>
-<li>3) Du junuloj ("Esper. Univ. Bibliot." N<sup>o</sup> 2).</li>
-</ul></li>
-
-<li>&mdash; 6) <b>Pri milito</b> (el "Infana saĝeco") "G. Esp. Gaz." 1912. N<sup>o</sup> 19.</li>
-
-<li><b>A. ĈEĤOV.</b> 7) <b>Sen titolo.</b> "La Ondo de Esper." 1910. N<sup>o</sup> 4.</li>
-
-<li>&mdash; 8) <b>Nebona ago.</b> "La Ondo de Esper." N<sup>o</sup> 10.</li>
-
-<li>&mdash; 9) <b>En somerloĝejo.</b> "La Ondo de Esper." 1911. N<sup>o</sup> 11.</li>
-
-<li>&mdash; 10) <b>Malbonintenculo.</b> "Germ. Esp. Gaz." 1910. N<sup>o</sup> 21.</li>
-
-<li>&mdash; 11) <b>Terura nokto.</b> "Vesp. Horo" 1910. N<sup>o</sup> 16.</li>
-
-<li>&mdash; 12) <b>Okazintaĵo.</b> "La Revuo" 1910. N<sup>o</sup> 4.</li>
-
-<li>&mdash; 13) <b>Antaŭpaska semajno.</b> "Germ. Esp. Gaz." 1911. N<sup>o</sup> 31.</li>
-
-<li>&mdash; 14) <b>Griĉjo.</b> "Universo" 1911. N<sup>o</sup> 10.</li>
-
-<li><b>KOROLENKO.</b> 15) <b>Paska nokto.</b> "Germ. Esperant." 1910. N<sup>o</sup> 3.</li>
-
-<li>&mdash; 16) <b>La lasta radio.</b> "La Ondo de Esp." 1910 N<sup>o</sup> 5.</li>
-
-<li><b>VERESAEV.</b> 17) <b>La stelo.</b> "La Ondo de Esp." 1910. N<sup>o</sup> 5-6.</li>
-
-<li><b>DOROŜEVIĈ.</b> 18) <b>Saĝulo.</b> "La Ondo de Esp." 1911. N<sup>o</sup> 12.</li>
-
-<li><b>V. GARŜIN.</b> 19) <b>Legendo pri la fiera Aggej.</b> "Universo". 1910. N<sup>o</sup> 3.</li>
-
-<li><b>ZWJEZDIĈ.</b> 20) <b>Anguleto de muzikema Vieno.</b> "Pol. Esper." 1910. N<sup>o</sup> 8.</li>
-
-<li><b>G. PETROV.</b> 21) <b>Pripensoj pri la tutmonda ekspozicio.</b> "Esperanto". 1910.
-N<sup>o</sup> 90, 91.</li>
-</ul>
-
-
-<p>ESTAS PREPARITAJ POR ELDONO:</p>
-<ul>
-<li><b>KOROLENKO.</b> Senlingvulo.</li>
-
-<li><b>ĈEĤOV.</b> Negravaĵo de l&rsquo; vivo.</li>
-
-<li><b>L. TOLSTOJ.</b> Rakonto por infanoj (el postmortaj verkoj).</li>
-
-<li>&mdash; El "Infana saĝeco": a) Pri malliberejoj; b) Pento; c) Pri boneco.</li>
-
-<li><b>IV. TURGENEV.</b> Stranga historio.</li>
-
-<li><b>A. HERCEN.</b> Aforismoj.</li>
-
-<li><b>N. MOROZOV.</b> En maron kaj en aeron.</li>
-</ul>
-
-
-
-<p class="back-header">MOSKVA LIBREJO "ESPERANTO".</p>
-
-<p>26, Tverskaja, Moskvo, Ruslando.</p>
-
-
-<table>
-<tr><td class="bookad">
-<b>Plena Esperanto-Rusa Vortaro</b> de D-ro L. L.
-<span class="gesperrt">Zamenhof</span>. La plej plena kaj nova esperanto-rusa
-vortaro.</td><td class="numb">80 kop. (Sm. 0,85)</td></tr>
-<tr><td class="bookad">
-<b>Patroj kaj Filoj</b>, romano de J. S. <span class="gesperrt">Turgenev</span>, tradukita
-de D-ro K. Bein.</td><td class="numb">1 rub. (Sm. 1,06)</td></tr>
-<tr><td class="bookad">
-<b>En Malliberejo</b>, rakonto de E. <span class="gesperrt">Ĉirikov</span>, tradukita
-de D-ro K. Bein.</td><td class="numb">10 kop. (Sm. 0,10)</td></tr>
-<tr><td class="bookad">
-<b>Du rakontoj de A. Ĉeĥov</b>, tradukitaj de B. <span class="gesperrt">Kotzin</span>.</td><td class="numb">10 kop. (Sm. 0,10)</td></tr>
-<tr><td class="bookad">
-<b>Kaŭkaza Kaptito de L. Tolstoj</b>, trad. de A. <span class="gesperrt">Ŝarapova</span>.</td><td class="numb">10 kop. (Sm. 0,10)</td></tr>
-<tr><td class="bookad">
-<b>Plena verkaro</b>, libro 3-a, de V. <span class="gesperrt">Devjatnin</span>.</td><td class="numb">65 kop. (Sm. 0,65)</td></tr>
-<tr><td class="bookad" lang="ru">
-<b>Эсперанто въ 10 уроковъ</b>, <span class="gesperrt">Каръ и Панье</span>.</td><td class="numb">20 kop. (Sm. 0,21)</td></tr>
-<tr><td class="bookad" lang="ru">
-<b>Ключъ къ учебнику "Эсперанто въ 10 уроковъ"</b>,
-сост. В. Н. <span class="gesperrt">Девятнинъ</span>.</td><td class="numb">15 kop. (Sm. 0,16)</td></tr>
-<tr><td class="bookad" lang="ru">
-<b>Полный курсъ Эсперанто</b>, сост. Т. А. <span class="gesperrt">Щавинскій</span>,
-2-e изд.</td><td class="numb">60 kop. (Sm. 0,63)</td></tr>
-<tr><td class="bookad">
-<b>Internacia Krestomatieto</b> kun laŭartikola vortaro
-seslingva, de A. <span class="gesperrt">Ajspurit</span>.</td><td class="numb">15 kop. (Sm. 0,16)</td></tr>
-<tr><td class="bookad">
-<b>Sur vojo al kunfratiĝo de popoloj</b>, de A. A. <span class="gesperrt">Saĥarov</span>.
-Kolekto de artikoloj en esperanta kaj rusa lingvoj.</td><td class="numb">60 kop. (Sm. 0,63)</td></tr>
-<tr><td class="bookad">
-<b>Ĉefeĉ&mdash;ŝlosilo</b> por rusoj.</td><td class="numb">2 kop. (Sm. 0,02)</td></tr>
-<tr><td class="bookad">
-<b>En Rusujo per Esperanto</b>, de A. <span class="gesperrt">Rivier</span>.</td><td class="numb">60 kop. (Sm. 0,63)</td></tr>
-<tr><td class="bookad">
-<b>Ruslanda Adresaro Esperantista</b> 40 kop. (Sm. 0,40)</td></tr>
-<tr><td class="bookad">
-<b>Signifo de akciaj societoj</b> por la Esperanta movado,
-de A. A. <span class="gesperrt">Saĥarov</span>.</td><td class="numb">5 kop. (Sm. 0,05)</td></tr>
-<tr><td class="bookad">
-<b>Rusa-Esperanta Vortaro</b>, verkis D-ro N. Korzlinskij,
-R. Mencel, G. Smirnov, A. Stupin, trarigardis D-ro
-L. L. <span class="gesperrt">Zamenhof</span>.</td><td class="numb">1 r. 75 k. (Sm. 1,85)</td></tr>
-<tr><td class="bookad">
-<b>Por kaj kontraŭ Esperanto</b>, de A. <span class="gesperrt">Nedoŝivin</span>.</td><td class="numb">25 kop. (Sm. 0,25)</td></tr>
-<tr><td class="bookad">
-<b>Ornitologia Vortaro</b> oklingva de birdoj Eŭropaj,
-de P. <span class="gesperrt">Stojan</span>.</td><td class="numb">1 rub. (Sm. 1,00)</td></tr>
-<tr><td class="bookad">
-<b>Titolaro</b> de Esper. verkoj, trad. el la Rusa Literaturo,
-de G. <span class="gesperrt">Davidov</span>.</td><td class="numb">10 kop. (Sm. 0,10)</td></tr>
-</table>
-
-<p lang="ru">НАСТОЛЬНОИ КНИГОИ</p>
-
-<p lang="ru">для каждаго русскаго эсперантиста долженъ быть</p>
-
-<p lang="ru">ПОЛНЫЙ ЭСПЕРАНТО-РУССКІЙ СЛОВАРЬ</p>
-
-<p lang="ru">съ производными и интернаціональными словами.</p>
-
-<p lang="ru">2-е изданіе 1912 года.</p>
-
-<p lang="ru">Составилъ авторъ языка Эсперанто Д-ръ Л. Л. Заменгофъ.</p>
-
-<p lang="ru">Ц. 80 к. (Съ пересылкой наложеннымъ платежомъ 1 руб.).</p>
-
-
-<p lang="ru">АДРЕСНАЯ КНИГА</p>
-
-<p>Ruslanda Adresaro</p>
-
-<p>por la jaro 1912. <b>Prezo 40 kop.</b></p>
-<!-- pagho sennombra -->
-
-
-
-<p class="back-header">LA ONDO DE ESPERANTO</p>
-
-<p style="font-size:1.5em;" lang="ru">ВОЛНА ЭСПЕРАНТО.</p>
-
-<p>Ĉiumonata ilustrata organo de ruslandaj esperantistoj, eldonata
-de la jaro 1909.</p>
-
-<p>Literaturaj konkursoj kun premioj. Portretoj de konataj Esperantistoj.
-Diversaj ilustraĵoj. Beletristiko originala kaj tradukita. Plena
-kroniko. Bibliografio. Amuza fako (kun premioj). Anekdotaro. Korespondo
-tutmonda (poŝtk. ilustr.).</p>
-
-<p>Al kunlaborado ĉiam estas altirataj la plej bonaj esperantaj
-verkistoj.</p>
-
-<p>Jara abonprezo kun senpage aldonitaj libroj<a href="#FootnoteA" class="fnanchor">[*]</a><br />
-<b>2 rubl. (2,120 Sm.)</b></p>
-
-<p>Redakcio kaj Administracio: <i>Moskvo, (Ruslando), Tverskaja, 26</i>.</p>
-
-<p>La abonpagon (<b>2 rubl. = 2,120 sm.</b>) oni sendu al librejo
-"<i>Esperanto</i>" (<i>Moskvo, Tverskaja, 26</i>) aŭ al aliaj Esper.
-librejoj&mdash;poŝtmandate, respondkupone, papermone aŭ per
-bankĉekoj. La Moskva librejo "Esperanto" akceptas la
-pagon ankaŭ per rusaj poŝtmarkoj.</p>
-
-<p><b>Anonco en la "Koresponda Fako" kostas nur 30 kop.
-(Sm. 0,30).</b></p>
-
-<p><b>Plenaj jarkolektoj</b> de gazeto "<b>La Ondo de Esperanto</b>"
-por la jaroj 1909, 1910 kaj 1911. Prezo afrankite de unu
-jarkolekto 80 kop.</p>
-
-<div class="footnotes">
-<div class="footnote" id="FootnoteA">
-<p><span class="label">[*]</span> En la jaro 1911 la abonantoj senpage ricevis "Rivier. En Rusujo
-per Esperanto" kaj V. Devjatnin. Plena verkaro. V. III. En la jaro
-1912&mdash;"Princo Serebrjanij" de A. Tolstoj.</p></div>
-</div>
-
-
-<div class="footnotes">
-<p><b>Piednotoj</b></p>
-
-<div class="footnote" id="Footnote01">
-<p><span class="label">[1]</span> Titolo de lia famekonata poeziaĵo.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote02">
-<p><span class="label">[2]</span> Nobelo.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote03">
-<p><span class="label">[3]</span> Alkohola trinkaĵo, preparata de vilaĝanoj hejme el mielo kun diversaj
-herboj kaj beroj.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote04">
-<p><span class="label">[4]</span> "Zèmŝĉino"&mdash;institucio el zemskaj homoj aŭ landanoj. La rusa radikvorto
-"zem", "zemljà" signifas "lando" aŭ "tero".</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote05">
-<p><span class="label">[5]</span> "Burlakoj" estis apudvolgaj laboristoj, kiuj dum la tuta antaŭvaporŝipa
-epoko trenadis per dikaj ŝnuregoj ŝipojn kaj barkojn kontraŭ la fluo
-de Volgo.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote06">
-<p><span class="label">[6]</span> La rusaj vilaĝanoj iam uzis brulantan kenon anstataŭ kandelo por lumigi
-siajn ĉambrojn vespere.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote07">
-<p><span class="label">[7]</span> Speco de biero, hejme preparata.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote08">
-<p><span class="label">[8]</span> La 24-an de junio estas festo de Ivano la Banisto; dum la nokto
-antaŭ ĉi tiu tago okazas, laŭ la kredo de rusa popolamaso, diversaj sorĉaĵoj:
-interalie ekfloras filiko, sin kovrante per helruĝaj floroj, kiuj malaperas
-ĉe la tagiĝo: kiu sukcesos havigi al si tiun floron, nepre trovos
-grandan riĉaĵon, kaŝitan en la tero.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote09">
-<p><span class="label">[9]</span> "Carlina" (lat.).</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote10">
-<p><span class="label">[10]</span> "Gentiana" (lat.).</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote11">
-<p><span class="label">[11]</span> "Litrum salicaria" (lat.).</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote12">
-<p><span class="label">[12]</span> "Baccinum uliginosum" (lat.).</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote13">
-<p><span class="label">[13]</span> "Melampirum" (lat.).</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote14">
-<p><span class="label">[14]</span> "Razrìv"&mdash;ruse "rompi" aŭ "krevigi".</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote15">
-<p><span class="label">[15]</span> "Crex pratensis" (latin.).</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote16">
-<p><span class="label">[16]</span> «Okòlniĉij»&mdash;de rusa radikvorto «òkolo»&mdash;signifas «apud»: viro, kiu
-devas troviĝi apud la caro. La oficistoj, tiel nomataj, havis la devon prizorgi
-ĉion dum vojaĝo de l&rsquo; caro kaj aranĝi prezentadon de alilandaj senditoj
-al la caro.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote17">
-<p><span class="label">[17]</span> «Pugnobatalo»&mdash;kruela amuzo, multe disvastigita en antikva Rusujo.
-La batalon oni aranĝis plej ofte dum vintraj festtagoj, sur glacio de rivero.
-La ludantoj formis du malamikajn partiojn kaj, laŭ donita signo, unu partio
-sin ĵetis kontraŭ alian. La interbatalantoj donis batojn je la brusto, je
-l&rsquo; ventro, je l&rsquo; vizaĝo, batojn kruelajn, senkompatajn, kaj ne malofte okazis,
-ke kelkaj el la batalantoj restis por tuta sia vivo kripligitaj aŭ eĉ mortis
-sur la batalkampo.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote18">
-<p><span class="label">[18]</span> «Terliko»&mdash;longa laŭtalia supervesto.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote19">
-<p><span class="label">[19]</span> Laŭ tiama rusa kutimo, la gastoj, invitataj al manĝotablo de la caro,
-sidis laŭ sia rango. Oni konsideris kiel senhonorigon, se la caro donacis
-pli malproksiman, pli malsuperan lokon al iu, kiu per rango meritis sidi
-pli supre. Tiu ĉi kutimo, nomata "mjèstniĉestvo" ("miesto"&mdash;ruse "loko")
-estis konservata ankaŭ ĉe disdonado de oficoj kaj ne malmulte malutilis
-al bona administrado en Rusujo: rango ĉiam devis esti preferata al merito.
-Kiom da malpacoj ĉi tiu kutimo naskis inter la rusa nobelaro kaj oficistaro!</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote20">
-<p><span class="label">[20]</span> "Promesi la kapon" signifis, ke, se la ofendinto ne elpetos pardonon
-de la ofendita de li homo, ĉi tiu havas la rajton lin puni je sia bontrovo,
-eĉ per morto, kaj neniu leĝo lin defendos.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote21">
-<p><span class="label">[21]</span> Nefajropafa armilo.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote22">
-<p><span class="label">[22]</span> Parto de Moskvo.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote23">
-<p><span class="label">[23]</span> Malpeza somera vesto: "ljeto" ruse "somero".</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote24">
-<p><span class="label">[24]</span> Kapornamo, kiun laŭkutime devis surhavi ĉiu rusa virino (edzinigita).</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote25">
-<p><span class="label">[25]</span> Komuna ludo: la ludantaj paroj stariĝas unu post alia, havante
-antaŭe unu personon, kiu "brulas" (gorjetj&mdash;ruse signifas bruli), t. e. kaptas.
-Ambaŭ personoj de plej malantaŭa paro diskuras antaŭen, ĉiu siaflanken, penante
-antaŭ "brulanta" persono kunmaniĝi. Se tio sukcesas antaŭ ol la
-"brulanto" ilin kaptos, ili stariĝas plej antaŭe, kaj la "brulanto" penas
-kapti sekvantan diskurantan paron. Kiam tio fine sukcesas al li (aŭ al ŝi),
-li faras kun la kaptita persono novan paron kaj okupas plej antaŭan lokon
-kaj la nekaptita parano devas "bruli".</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote26">
-<p><span class="label">[26]</span> Ornamaĵo de l&rsquo; harligo.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote27">
-<p><span class="label">[27]</span> Perla franĝo de la kokoŝniko, interplektita kun juveloj.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote28">
-<p><span class="label">[28]</span> Lasta ĵaŭdo antaŭ Pentekosto. En ĉi tiu tago estas kutimo ornami
-per rubandoj betuleton. Junaj knabinoj promenas, kunportante tian betuleton
-kaj kantante specialajn kantojn. Vespere ili ĵetas florkronojn en riveron
-aŭ lagon: kies krono dronas, tiu knabino mortos dum sekvonta jaro;
-kies krono elnaĝas, tiu edziniĝos k. t. p.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote29">
-<p><span class="label">[29]</span> Dum Kristnaska semajno maskiĝado estas kutimo ĉe la rusoj.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote30">
-<p><span class="label">[30]</span> Infana ludo. La vorto "gorodkì" signifas "urbojn".</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote31">
-<p><span class="label">[31]</span> «Vorto kaj faro»&mdash;estis signaldiro, uzita, por kaptigi kaj malliberigi
-iun ajn, por turmente esplori la aferon.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote32">
-<p><span class="label">[32]</span> «Kravĉij»&mdash;ofico ĉe la cara kortego, iom pli malsupera ol tiu de okòlniĉij:
-honora ofico, kiun oni okupadis ne pli longe ol 5 jarojn, poste ricevante
-oficon de okòlniĉij.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote33">
-<p><span class="label">[33]</span> Kunveno de bojaroj.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote34">
-<p><span class="label">[34]</span> Bojaro princo Kurbskij, verkisto kaj politika aganto, homo tre inteligenta
-kaj klera, ne povis eltoleri la vivon en Rusujo ĉe Ivano la IV-a kaj
-elmigris Litovujon, el kie li skribis al la caro Ivano leterojn, malkaŝe
-eldirante al li sian opinion pri lia kruela regado kaj penante malkovri al
-la caro la veron pri opriĉnikoj kaj iliaj intrigoj kontraŭ la zemskaj bojaroj.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote35">
-<p><span class="label">[35]</span> Fama en la historio de Rusujo kaj ĝis nun ekzistanta riĉa monaĥejo,
-fondita je la nomo de Sankta Triunuo kaj samtempe de Sankta Sergèj
-Radoneĵskij: la popolo plimallongigas la nomon de monaĥejo, nomante ĝin
-Triunuo Sergij.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote36">
-<p><span class="label">[36]</span> La rusaj caroj ŝatis perfalke ĉasi ĉiuspecajn birdojn. Detale pri ĉi
-tiu ĉaso vid. ĉap. XX.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote37">
-<p><span class="label">[37]</span> "Volinko"&mdash;popola muzika instrumento kun aera rezervujo el unupeca
-bovida aŭ kapra felo; "balalajka"&mdash;popola korda muzika instrumento.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote38">
-<p><span class="label">[38]</span> La loĝantoj de l&rsquo; antaŭurboj havis iam kelkajn privilegiojn kompare
-kun urbanoj, tial antaŭurbo ruse estas nomata laŭ popolamasa dirmaniero
-"slobodà", kripligita vorto "svobòda", kio signifas "libereco".</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote39">
-<p><span class="label">[39]</span> "Kelaro"&mdash;monaĥeja ekonomo.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote40">
-<p><span class="label">[40]</span> Ĉapelo el lana ŝtofo, kiun tiam surhavis ĉiuj ekleziaj personoj.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote41">
-<p><span class="label">[41]</span> Ofico ĉe la cara kortego, kvazaŭ kortegestro, kiu administris ĉiujn
-servistojn de l&rsquo; kortego kaj prizorgis terkulturadon sur terposedaĵoj de
-l&rsquo; kortego.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote42">
-<p><span class="label">[42]</span> Popola ludo: per dika najlo, ĵetata de supre, oni penas trafi en feran
-ringon, enfosigitan en la teron.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote43">
-<p><span class="label">[43]</span> Ofico ĉe la cara kortego. Komence ili nur servis ĉe la cara manĝotablo
-("stol" signifas ruse "tablo"), alportante manĝaĵojn kaj enverŝante
-vinojn. Ĉe solena tagmanĝo estis bezonataj ne pli malmulte ol 100 stolnikoj.
-Sed ĉi tiu servado ne estis ilia ekskluziva aŭ ĉefa ofico. Multaj el
-ili, pli altrangaj, servis kiel vojevodoj, t e. administrantoj de la provincoj,
-pli malaltrangaj servis kiel militistoj en caraj regimentoj aŭ havis iun civilan
-oficon.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote44">
-<p><span class="label">[44]</span> Honora rango de cara korpogardisto. "Rindoj" estis junaj viroj plej
-belaj, plej bonstaturaj el plej altrangaj familioj; ordinare ili samtempe havis
-oficon de stolnikoj (vid. noto 43). Dum akcepto de eksterlandaj gastoj ili
-staris ĉe ambaŭ flankoj de l&rsquo; cara trono kun malgrandaj hakiloj surŝultre,
-dekstre pli altrangaj, maldekstre malpli altrangaj. Dum milito ili postsekvis
-la caron, portante liajn batalilojn.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote45">
-<p><span class="label">[45]</span> "Saadako"&mdash;plena armaĵo de rajdmilitisto per pafarko kaj sagoj.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote46">
-<p><span class="label">[46]</span> Nomoj de la tiamaj vinoj.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote47">
-<p><span class="label">[47]</span> Mezepoka kaftano de polaj nobeloj (imitaĵo de tatara supervesto)
-kun malfermitaj manikoj tiom longaj, ke oni ilin facile povis ĵeti post la
-dorson.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote48">
-<p><span class="label">[48]</span> Popola virina vesto.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote49">
-<p><span class="label">[49]</span> Alkohola trinkaĵo, hejme preparata.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote50">
-<p><span class="label">[50]</span> Monero.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote51">
-<p><span class="label">[51]</span> Rusa proverbo.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote52">
-<p><span class="label">[52]</span> Prikazoj ("prikàz"&mdash;ruse "ordono") estis organoj de centra administrado
-kaj parte juĝado en la cara Rusujo: ili aŭ administris apartajn regionojn
-de l&rsquo; regno, aŭ havis apartajn fakojn de l&rsquo; ŝtataj aferoj. Tiel ni konas
-prikazojn: servistan, palacan, apotekan, militistan, senditaran, aŭ alilandulan,
-presan, kontraŭrabistan, petan kaj ankaŭ: Rjazanjan, Kazanjan,
-Siberian, Malgrandrusujan. La oficistoj de l&rsquo; prikazo estis: 1&mdash;2 juĝistoj,
-kiuj faris rezolucion, djakoj kaj subdjakoj, kiuj gvidis kancelarion. Ili ĉiuj
-estis elektataj de l&rsquo; caro mem. La loĝantoj en la sfero de l&rsquo; influo de ĉiu
-prikazo senapelacie estis submetitaj al ĝia administra kaj juĝista povo kaj
-ili rajtis plendi nur al la caro mem.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote53">
-<p><span class="label">[53]</span> Longa laŭtalia vesto.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote54">
-<p><span class="label">[54]</span> Pudo=proksimume 15 kilo.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote55">
-<p><span class="label">[55]</span> Popola trinkaĵo, preparata el varmega akvo, mielo kaj diversaj
-spicaĵoj.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote56">
-<p><span class="label">[56]</span> Popolamasa malrespekta nomo por komercisto: arŝino=proksimume
-2⁄3 de metro.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote57">
-<p><span class="label">[57]</span> Rusa popola kutimmaniero, uzata eĉ nuntempe dum solenaj okazoj.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote58">
-<p><span class="label">[58]</span> Porzana marulta (lat.).</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote59">
-<p><span class="label">[59]</span> Rimeno kun metala globeto sur la ekstremaĵo. Tiun ĉi ilon oni kaŝas
-en maniko kaj tute neatendite faras kruelajn batojn per ĝi.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote60">
-<p><span class="label">[60]</span> Rusa popola esprimo, signifas altan gradon de konfuziĝo.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote61">
-<p><span class="label">[61]</span> Urbo de Moskva gubernio.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote62">
-<p><span class="label">[62]</span> Heroo de rusaj antikvaj legendoj.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote63">
-<p><span class="label">[63]</span> Esaulo&mdash;estro de kozakoj.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote64">
-<p><span class="label">[64]</span> «Ringo» signifas ruse 2 vortojn: «pèrstenj» kaj «kolcò». La hetmano
-estis nomata Irano pèrstenj, kaj nun li uzas en sia rakonto la nomon
-«kolcò» por ne esti rekonata.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote65">
-<p><span class="label">[65]</span> Rusa proverbo.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote66">
-<p><span class="label">[66]</span> Rusa proverbo.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote67">
-<p><span class="label">[67]</span> Printempa pormortinta festo de l&rsquo; antaŭkristaneca epoko. La idolistoj
-kredis, ke la animoj de l&rsquo; mortintoj leviĝas dum tiu festo el la tomboj, por
-partopreni la festenon de l&rsquo; vivantaj parencoj sur iliaj tomboj. Nuntempe
-simila kutimo restis ĉe la popolo, kiel travivitaĵo: marde en la semajno de
-St. Tomaso (la sekvanta post la Paska semajno) parencoj de l&rsquo; mortintoj
-kunvenas en tombejo, alportante kolorigitajn ovojn kaj alian porpaskan
-manĝaĵon, kaj manĝas sur la tomboj.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote68">
-<p><span class="label">[68]</span> Biblio.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote69">
-<p><span class="label">[69]</span> "Kikimora"&mdash;mitologia estaĵo, kiun la popolo prezentas al si kiel
-idon aŭ malbelan malgrandegulon kun kapo ne pli granda ol fingringo kaj
-la korpo simila je pajla trunketo. Laŭ popola kredo "kikimora" fariĝis
-infano, mortinta nebaptite, precipe antaŭtempe naskita, abortulo, ankaŭ
-kriplulo senbraka, senpieda, infano malbenita de gepatroj, sekve propraĵo de
-diablo. "Kikimora", kiel estaĵo porhejma, tedas la loĝantojn per senĉesa
-klopodado, bruado k.t.p. Nokte ĝi atakas la dormantojn, kvazaŭ sufokante
-ilin (france "cauchemar"). Tiu ĉi kredo apartenas al kulto de l&rsquo; animoj de
-mortintaj praavoj.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote70">
-<p><span class="label">[70]</span> Oni konstruas "polati"n tute supre sub la plafono, tiel ke ĝi pli
-similas je larĝa breto ol je benko. Ĉe rusaj vilaĝanoj "polati" anstataŭas
-liton, kaj sur ĝi preskaŭ ĉiuj anoj de familio trovas lokon por pasigi la nokton.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote71">
-<p><span class="label">[71]</span> Rusa proverbo.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote72">
-<p><span class="label">[72]</span> Rusa proverbo.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote73">
-<p><span class="label">[73]</span> Mallarĝaj krudledaj rimenoj, 2½ arŝinojn longaj, kiujn oni havis
-ĉe ĉiu selo, po du antaŭe kaj malantaŭe, por alligi ĉasaĵon kaj ankaŭ
-vestojn de l&rsquo; ĉasisto.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote74">
-<p><span class="label">[74]</span> Rusa proverbo.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote75">
-<p><span class="label">[75]</span> Ŝercoj sensencaj.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote76">
-<p><span class="label">[76]</span> Armilo, uzata ĉefe por la ĉaso al urso: stango, du arŝinojn longa,
-kun dutranĉa pinto.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote77">
-<p><span class="label">[77]</span> "Ellasi la ruĝan kokon" signifas ekbruligi.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote78">
-<p><span class="label">[78]</span> Bazilo Ŝibanov, servisto de Kurbskij, alportis el Litovujo famekonatan
-leteron de sia mastro al la caro Ivano (vid. noto 34). La
-caro, indignante pro la enhavo de l&rsquo; letero sed ne povante puni la forestantan
-aŭtoron, venĝis al lia sendito kaj, dum legado de la letero, sin apogis
-sur la piedon de l&rsquo; malfeliĉa Bazilo per sia akrapinta bastono. Kiel martiro,
-sen krio, sen ĝemo elsuferis la fidela servisto ĉi tiun turmentegon.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote79">
-<p><span class="label">[79]</span> Bedaŭrinde, la tradukintino povis doni nur la enhavon de la legendoj,
-ne penante imiti la formon: speciala porlegenda stilo de la rusa teksto
-estas tute ne tradukebla. <i>Rim. de la Red.</i></p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote80">
-<p><span class="label">[80]</span> La loĝantoj de la privilegiita komerca urbo Nòvgorod, per sia sendependa
-liberama spirito, prezentis kvazaŭ malharmonion en la epoko, kiam
-aŭtokrata ideo pri la cara potenco atingis sian apogeon. Antaŭ kelkaj jaroj
-Ivano IV atakis la urbon kaj senkompate ruinigis ĝin, mortiginte kelkcentojn
-da ĝiaj loĝantoj, elmigriginte milojn da ili en aliajn regionojn de Rusujo.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote81">
-<p><span class="label">[81]</span> Epitraĥilo aŭ stolo estas parto de pastra vesto: longa rubando el
-orŝtofo, kiun la pastro dum diservo surhavas kvazaŭ antaŭtukon. Per stolo
-li kovras la kapon de pentofaranto, kiam li diras absolvantan preĝon.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote82">
-<p><span class="label">[82]</span> Historia fakto.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote83">
-<p><span class="label">[83]</span> Aŭ «ruĝan kokon», t. e. ni ekbruligos.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote84">
-<p><span class="label">[84]</span> Azia popolo.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote85">
-<p><span class="label">[85]</span> Rusa proverbo.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote86">
-<p><span class="label">[86]</span> Sentalia longa bluzo.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote87">
-<p><span class="label">[87]</span> Noblaj kaj saĝaj bojaroj, konsilantoj kaj kunlaborantoj de Ivano IV
-dum lia junaĝo, poste viktimoj de kalumnio.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote88">
-<p><span class="label">[88]</span> Laŭ la kredo de l&rsquo; epoko, post maskiĝado, kiel peka ago, oni devas
-esti purigata per preĝoj kaj pento.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote89">
-<p><span class="label">[89]</span> Virina nomo.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote90">
-<p><span class="label">[90]</span> Antikva kutimo: dum enterigo virinoj, aŭ apartenantaj al parencaro
-de l&rsquo; mortinto, aŭ eĉ dungataj, devas ploregi kaj plorkanti, memorigante
-ĉiujn ecojn de l&rsquo; mortinto.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote91">
-<p><span class="label">[91]</span> Vid. ĉapitro XII.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote92">
-<p><span class="label">[92]</span> Sovaĝaj popoloj de apud Volgo kaj ĉirkaŭaĵo.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote93">
-<p><span class="label">[93]</span> Parto de Moskvo.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote94">
-<p><span class="label">[94]</span> Muzikinstrumentoj.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote95">
-<p><span class="label">[95]</span> Uralaj montoj.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote96">
-<p><span class="label">[96]</span> Riverbranĉo de Kamo.</p></div>
-
-<div class="footnote" id="Footnote97">
-<p><span class="label">[97]</span> Unua princo en Ruslando.</p></div>
-</div>
-
-
-<div class="tnotes">
-<p><b>Noto de transskribanto:</b></p>
-
-<p>En la originala libro aperis listo de preseraroj. Tiujn, kaj aliajn
-diversajn preserarojn en ĉi tiu teksto, mi senrimarke ĝustigis. Mi
-forigis la frazon "Rim. de l'traduk.", kiu estis ĉe la fino de ĉiuj
-piednotoj. Originalajn paĝkomencojn mi registris per html-aj komentoj.</p>
-</div>
-
-
-
-
-
-
-
-
-
-<pre>
-
-
-
-
-
-End of the Project Gutenberg EBook of Princo Serebrjanij, by
-Aleksey Konstantinovich Tolstoy
-
-*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK PRINCO SEREBRJANIJ ***
-
-***** This file should be named 55302-h.htm or 55302-h.zip *****
-This and all associated files of various formats will be found in:
- http://www.gutenberg.org/5/5/3/0/55302/
-
-Produced by Andrew Sly, Brenda Lewis, Kirill Shvedov and
-the Online Distributed Proofreading Team at
-http://www.pgdp.net
-
-
-Updated editions will replace the previous one--the old editions will
-be renamed.
-
-Creating the works from print editions not protected by U.S. copyright
-law means that no one owns a United States copyright in these works,
-so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United
-States without permission and without paying copyright
-royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part
-of this license, apply to copying and distributing Project
-Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm
-concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark,
-and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive
-specific permission. If you do not charge anything for copies of this
-eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook
-for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports,
-performances and research. They may be modified and printed and given
-away--you may do practically ANYTHING in the United States with eBooks
-not protected by U.S. copyright law. Redistribution is subject to the
-trademark license, especially commercial redistribution.
-
-START: FULL LICENSE
-
-THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
-PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
-
-To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
-distribution of electronic works, by using or distributing this work
-(or any other work associated in any way with the phrase "Project
-Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full
-Project Gutenberg-tm License available with this file or online at
-www.gutenberg.org/license.
-
-Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project
-Gutenberg-tm electronic works
-
-1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
-electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
-and accept all the terms of this license and intellectual property
-(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
-the terms of this agreement, you must cease using and return or
-destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your
-possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a
-Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound
-by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the
-person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph
-1.E.8.
-
-1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
-used on or associated in any way with an electronic work by people who
-agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
-things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
-even without complying with the full terms of this agreement. See
-paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
-Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this
-agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm
-electronic works. See paragraph 1.E below.
-
-1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the
-Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection
-of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual
-works in the collection are in the public domain in the United
-States. If an individual work is unprotected by copyright law in the
-United States and you are located in the United States, we do not
-claim a right to prevent you from copying, distributing, performing,
-displaying or creating derivative works based on the work as long as
-all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope
-that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting
-free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm
-works in compliance with the terms of this agreement for keeping the
-Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily
-comply with the terms of this agreement by keeping this work in the
-same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when
-you share it without charge with others.
-
-1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
-what you can do with this work. Copyright laws in most countries are
-in a constant state of change. If you are outside the United States,
-check the laws of your country in addition to the terms of this
-agreement before downloading, copying, displaying, performing,
-distributing or creating derivative works based on this work or any
-other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no
-representations concerning the copyright status of any work in any
-country outside the United States.
-
-1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
-
-1.E.1. The following sentence, with active links to, or other
-immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear
-prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work
-on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the
-phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed,
-performed, viewed, copied or distributed:
-
- This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and
- most other parts of the world at no cost and with almost no
- restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it
- under the terms of the Project Gutenberg License included with this
- eBook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the
- United States, you'll have to check the laws of the country where you
- are located before using this ebook.
-
-1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is
-derived from texts not protected by U.S. copyright law (does not
-contain a notice indicating that it is posted with permission of the
-copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in
-the United States without paying any fees or charges. If you are
-redistributing or providing access to a work with the phrase "Project
-Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply
-either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or
-obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm
-trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9.
-
-1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
-with the permission of the copyright holder, your use and distribution
-must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any
-additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms
-will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works
-posted with the permission of the copyright holder found at the
-beginning of this work.
-
-1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
-License terms from this work, or any files containing a part of this
-work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
-
-1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
-electronic work, or any part of this electronic work, without
-prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
-active links or immediate access to the full terms of the Project
-Gutenberg-tm License.
-
-1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
-compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including
-any word processing or hypertext form. However, if you provide access
-to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format
-other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official
-version posted on the official Project Gutenberg-tm web site
-(www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense
-to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means
-of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain
-Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the
-full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1.
-
-1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
-performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
-unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
-
-1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
-access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works
-provided that
-
-* You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
- the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
- you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed
- to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has
- agreed to donate royalties under this paragraph to the Project
- Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid
- within 60 days following each date on which you prepare (or are
- legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty
- payments should be clearly marked as such and sent to the Project
- Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in
- Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg
- Literary Archive Foundation."
-
-* You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
- you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
- does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
- License. You must require such a user to return or destroy all
- copies of the works possessed in a physical medium and discontinue
- all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm
- works.
-
-* You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of
- any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
- electronic work is discovered and reported to you within 90 days of
- receipt of the work.
-
-* You comply with all other terms of this agreement for free
- distribution of Project Gutenberg-tm works.
-
-1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project
-Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than
-are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing
-from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and The
-Project Gutenberg Trademark LLC, the owner of the Project Gutenberg-tm
-trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below.
-
-1.F.
-
-1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
-effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
-works not protected by U.S. copyright law in creating the Project
-Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm
-electronic works, and the medium on which they may be stored, may
-contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate
-or corrupt data, transcription errors, a copyright or other
-intellectual property infringement, a defective or damaged disk or
-other medium, a computer virus, or computer codes that damage or
-cannot be read by your equipment.
-
-1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
-of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
-Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
-Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
-Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
-liability to you for damages, costs and expenses, including legal
-fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
-LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
-PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
-TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
-LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
-INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
-DAMAGE.
-
-1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
-defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
-receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
-written explanation to the person you received the work from. If you
-received the work on a physical medium, you must return the medium
-with your written explanation. The person or entity that provided you
-with the defective work may elect to provide a replacement copy in
-lieu of a refund. If you received the work electronically, the person
-or entity providing it to you may choose to give you a second
-opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If
-the second copy is also defective, you may demand a refund in writing
-without further opportunities to fix the problem.
-
-1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
-in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS', WITH NO
-OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT
-LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
-
-1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
-warranties or the exclusion or limitation of certain types of
-damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement
-violates the law of the state applicable to this agreement, the
-agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or
-limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or
-unenforceability of any provision of this agreement shall not void the
-remaining provisions.
-
-1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
-trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
-providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in
-accordance with this agreement, and any volunteers associated with the
-production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm
-electronic works, harmless from all liability, costs and expenses,
-including legal fees, that arise directly or indirectly from any of
-the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this
-or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or
-additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any
-Defect you cause.
-
-Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
-
-Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
-electronic works in formats readable by the widest variety of
-computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It
-exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations
-from people in all walks of life.
-
-Volunteers and financial support to provide volunteers with the
-assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg-tm's
-goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
-remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
-Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
-and permanent future for Project Gutenberg-tm and future
-generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary
-Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see
-Sections 3 and 4 and the Foundation information page at
-www.gutenberg.org Section 3. Information about the Project Gutenberg
-Literary Archive Foundation
-
-The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
-501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
-state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
-Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
-number is 64-6221541. Contributions to the Project Gutenberg Literary
-Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by
-U.S. federal laws and your state's laws.
-
-The Foundation's principal office is in Fairbanks, Alaska, with the
-mailing address: PO Box 750175, Fairbanks, AK 99775, but its
-volunteers and employees are scattered throughout numerous
-locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt
-Lake City, UT 84116, (801) 596-1887. Email contact links and up to
-date contact information can be found at the Foundation's web site and
-official page at www.gutenberg.org/contact
-
-For additional contact information:
-
- Dr. Gregory B. Newby
- Chief Executive and Director
- gbnewby@pglaf.org
-
-Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
-Literary Archive Foundation
-
-Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
-spread public support and donations to carry out its mission of
-increasing the number of public domain and licensed works that can be
-freely distributed in machine readable form accessible by the widest
-array of equipment including outdated equipment. Many small donations
-($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
-status with the IRS.
-
-The Foundation is committed to complying with the laws regulating
-charities and charitable donations in all 50 states of the United
-States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
-considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
-with these requirements. We do not solicit donations in locations
-where we have not received written confirmation of compliance. To SEND
-DONATIONS or determine the status of compliance for any particular
-state visit www.gutenberg.org/donate
-
-While we cannot and do not solicit contributions from states where we
-have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
-against accepting unsolicited donations from donors in such states who
-approach us with offers to donate.
-
-International donations are gratefully accepted, but we cannot make
-any statements concerning tax treatment of donations received from
-outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
-
-Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
-methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
-ways including checks, online payments and credit card donations. To
-donate, please visit: www.gutenberg.org/donate
-
-Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works.
-
-Professor Michael S. Hart was the originator of the Project
-Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be
-freely shared with anyone. For forty years, he produced and
-distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of
-volunteer support.
-
-Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
-editions, all of which are confirmed as not protected by copyright in
-the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not
-necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper
-edition.
-
-Most people start at our Web site which has the main PG search
-facility: www.gutenberg.org
-
-This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
-including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
-Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
-subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.
-
-
-
-</pre>
-
-</body>
-</html>
diff --git a/old/55302-h/images/cover.jpg b/old/55302-h/images/cover.jpg
deleted file mode 100644
index b99fb05..0000000
--- a/old/55302-h/images/cover.jpg
+++ /dev/null
Binary files differ