summaryrefslogtreecommitdiff
path: root/23670.txt
diff options
context:
space:
mode:
Diffstat (limited to '23670.txt')
-rw-r--r--23670.txt3529
1 files changed, 3529 insertions, 0 deletions
diff --git a/23670.txt b/23670.txt
new file mode 100644
index 0000000..decc419
--- /dev/null
+++ b/23670.txt
@@ -0,0 +1,3529 @@
+The Project Gutenberg EBook of Nuntempaj Rakontoj, by G. P. Stamatov
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+
+Title: Nuntempaj Rakontoj
+
+Author: G. P. Stamatov
+
+Translator: Ivan H. Krestanoff
+
+Release Date: December 1, 2007 [EBook #23670]
+
+Language: Esperanto
+
+Character set encoding: ASCII
+
+*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK NUNTEMPAJ RAKONTOJ ***
+
+
+
+
+Produced by David Starner, J. C. Goodin and the Online
+Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net
+
+
+
+
+
+
+
+ INTERNACIA
+ MONDLITERATURO
+
+ Kolekto de la plej famaj verkoj
+ el cxiuj naciaj Literaturoj
+
+
+ FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922
+ ESPERANTO-FAKO
+
+
+
+
+G. P. STAMATOV
+
+NUNTEMPAJ
+
+RAKONTOJ
+
+El la bulgara originalo tradukis
+kun permeso de l'auxtoro
+
+Ivan H. Krestanoff
+
+Rekomendita de E. L. A.
+
+FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922
+
+ESPERANTO-FAKO
+
+
+
+CXIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ
+
+COPYRIGHT 1922 BY FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG
+
+PRESEJO GUNTHER, KIRSTEIN & WENDLER EN LEIPZIG
+
+
+
+
+Enhavo.
+
+
+ Pagxo
+ 1. Vilao apud la maro 7
+ 2. En la tombejo 14
+ 3. La estinteco 20
+ 4. Pri unu anguleto de l'animo 42
+ 5. Du talentoj 61
+
+
+
+
+Noto pri l'auxtoro.
+
+
+G. P. Stamatov okupas specialan lokon inter la nuntempaj bulgaraj
+verkistoj-beletristoj. La rakonto estas lia amata formo. La plej
+bonaj el liaj rakontoj, dissemitaj en diversaj gazetoj kaj revuoj,
+estas eldonitaj en aparta libro titolita "Elektitaj skizoj kaj
+rakontoj" (Sofia, 1905), sed lastatempe aperas el lia plumo ankoraux
+pli multnombraj el kiuj mi tradukis la plej distingajn.
+
+Stamatov estas beletristo-satiristo. Lia satira rilato al la vivo
+konsistigas esencan trajton en la rakontoj. Li enprofundigxas en la
+animojn de siaj herooj ne tiom por ilin malkovri al ni, sed por kapti
+iun kriplan flankon en ili, iun abomenan malvirton, gxin aperigi,
+moki kaj gxin frapi per sia senkompata sarkasmo, per sia mokmalica
+rido. En sia estado la rakontoj de Stamatov estas plimulte provoj de
+psikologiaj studoj, ol bildoj de l'vivo. Stamatov ne verkas sub
+la premo de poeta instinkto. Li verkas pri antauxe trovitaj kaj
+pripensitaj temoj. La celo de lia rakonto estas ilustri certan
+penson, argumenti certan temon.
+
+Liaj rakontoj estas kvazaux spegulo por multaj kaj mi esperas,
+ke la kelkaj de mi tradukitaj trovos bonan akcepton ankaux cxe
+la esperantistaro.
+
+ I. H. K.
+
+
+
+
+Vilao apud la maro.
+
+
+ "L'amour est maitre des choses"
+ "Le veau d'or est toujours debout".
+
+
+La suno subiradis, kiam ili eniris en la gxardenon.
+
+--Karulo, diru al mi, cxu estas io pli forta, pli bela ol la amo?
+Ne estas, cxu ne? Cxio alia estas bagatela, senvalora! ...
+
+--Estas, karulineto mia ... estas ...
+
+--Kaj kio gxi estas?
+
+--Vi estas Linjo ... vi ... vi estas pli forta kaj pli bela
+ol la amo mem ...
+
+Felicxa, sxi kasxis sian kapeton sur lia brusto.
+
+--Estas ankoraux io pli forta ol la amo--mallauxte paroletis li en
+sxian orelon.
+
+--Kio? ...
+
+--La mono.
+
+--Alecxjo! Kiel vi ne pektimas tiel paroli! Vi ...
+
+Li per kiso surdigis sxian proteston.
+
+--Tio koncernas la tutan mondon, sed ne vin, ne min.
+
+--Kaj kiam, Alecxjo, ni forveturos en vian vilaon?
+
+--Nian vilaon!
+
+--Nian vilaon--ripetis sxi--Kiam?
+
+--Se vi volas--morgaux.
+
+--Bone--morgaux. Mi ne vidis gxis nun maron. Sxajnas, ke gxi estas
+belega vidajxo. Io granda, tre granda?
+
+--Ne estas gxi pli granda ol nia amo.--La suno malaperis el la
+horizonto. Klinitaj unu al la alia ili cxesis paroli.
+
+ * * *
+
+La maro. De la bordo malproksime supren etendigxas parko. Meze de
+gxi alta vilao kun terasoj, tute droninta en arboj. Cxirkauxe bedoj
+kun floroj, vastaj aleoj, kovritaj per etaj diverskoloraj sxtonetoj.
+
+El la vilao eliras Lina kaj Alecxjo.
+
+Je cxiu pasxo sxi haltas pro raveco kaj felicxo.
+
+--Dio mia! Kiel bele estas cxi tie! ... Jen, rigardu tiun senfinan
+bedon da floroj:--blankaj ... verdaj ... rugxaj ... kiel giganta
+rubando. Alecxjo! Tio ja estas nia trikoloro! ... Sxi ekiras kaj iom
+poste sxi denove haltas.
+
+--Venu ... venu vidi la maron de cxi tie ... Kia bildo! Kaj cxio cxi
+tio estas via? ... Nia? ... Jen tie ... tiu dometo eleganta kiel
+bombonujo ... gxi ankaux estas nia? Kaj pluen ... la monteto ...
+la arbareto ... ili estas ankaux niaj?
+
+--Jes, cxio cxi tio estas nia.
+
+--Cxu vi scias, karulo, mia kapo ebriigxas pro felicxo,--mallauxte
+diris sxi kaj premigxis al lia brusto.
+
+--Mi timas cxu tio ne estas songxo.
+
+--La felicxo ja cxiam estas songxo--ecx se oni gxin travivas.
+
+Sxi ameme lin prenis sub la brako kaj ekiris pluen.
+
+Ili eniris en unu arbarkampeton kovritan de tapisxmola herbo,
+cxirkauxitan de altaj, densaj arboj, kun brancxoj etenditaj kiel
+arkajxo super la tero. En unu angulo de l'arbarkampeto estas arta
+kaverno kun speguloj interne sur la muroj. Antaux la enirejo
+terfiksitaj: granda ronda tablo, segxoj, super ili elektraj lampetoj.
+Tra granda fauxko inter la arboj rigardetas la maro.
+
+Gxi facile ondigxas, kvazaux gxi pretigxas vojagxi ien.
+
+Alecxjo kaj Lina sidigxis cxe la tablo, kontraux gxi.
+
+La ondoj unu post alia celis la bordon, revenis, plifortigxis kaj
+denove frapigxis je la sxtonegoj.
+
+Lina ne forlevis la okulojn de la maro. La plauxdo de la ondoj aludis
+al sxi pri io nova, nekonata kaj neatingebla.
+
+--Alecxjo, cxu la maro ankaux estas nia?
+
+--Gxi apartenas al neniu.
+
+Sxi eksilentis ofendita, ke ankaux la maro ne estas ilia.
+
+Alecxjo apoginta sin je la tablo sidis senmova. Lia vizagxo estis
+serioza.
+
+Iom poste Lina lin ekrigardis.
+
+--Karulo, kio estas al vi? Kial subite vi farigxis malgaja? Tie cxi,
+en la mirinda parko, cxe tiu pejzagxo, apud la maro mem ... apud
+mi--vi estas pensema. Kio estas al vi?
+
+--Nenio.
+
+--Kiel nenio!? Vi ecx ne volas min ekrigardi. Kion signifas tio cxi?
+Aux eble, Alecxjo, la maro, tiu cxi loko rememorigas al vi iujn
+malgajajn momentojn? ...
+
+--Ne malgajajn, sed timigajn momentojn ...
+
+Lina saltis de la segxo kaj proksimigxis al li.
+
+--Ne tusxu min, severe diris li.
+
+Sxi paligxis.
+
+--Alecxjo, vi timigas min, kio okazis?
+
+--Okazis io terura. Se mi gxin diros al vi, tiu cxi mirinda pejzagxo
+ekodoros al vi je tombejo.
+
+--Dio mia! Mi nenion komprenas. Diru al mi kio estas? Vi kasxas ion
+antaux mi, sed mi volas ... mi devas scii ...
+
+Sxi genufleksis antaux li kaj ekvolis preni lian manon.
+
+--Ne tusxu la krimulon!
+
+Sxi starigxis kvazaux pikita.
+
+--Krimulon!?
+
+--Jes! Mortiginton ...
+
+--Kion vi parolas? Vi sxajnas esti malsana.
+
+--Pli sana ol iam mi estas. Sidigxu kaj auxskultu. Mi scias, ke
+hodiaux mi vin perdos--mi perdos cxion--sed mi ne povas silenti. En
+la urbo mi povis gardi la sekreton, cxi tie--mi ne havas la fortojn.
+Kiam mi venas en tiujn cxi lokojn, tuj la timiga fantomo min
+persekutas. En cxiu floro mi vidas liajn pensemajn okulojn. Cxiu arbo
+starigxas antaux mi, kiel lia melhela figuro. Inter la maraj ondoj
+aperas lia kapo kun malafabla frunto ... Ne interrompu min ... Kiam mi
+finos, vi povos foriri. Vi scias, ke mia patro estas mortinta kaj mi
+heredis lian posedajxon. Cxio nun estas mia--kaj la vilao kun la
+parko, kaj la domo en la urbo, kaj la fabriko. Cxio estas mia. Mi
+neniam diris al vi, ke mi havas fraton pli grandan ol mi. Li estus
+heredonto de mia patro, cxar mi jam dum lia vivo forelspezis mian
+parton en mono. Sed okazis tiel, ke mia frato mortis antaux ol mia
+patro ...
+
+--Tia estis la Dia volo.
+
+--La Dia volo! Kaj kial vi ne demandas pro kio li estas
+mortinta?
+
+--Pro kio?
+
+--Vi demandas! Cxu vi ne povas diveni? ... Aux vi ne kredas? ... Mi lin
+mortigis! ... Mi venenis lin ... jen tie cxi ... apud tiu cxi kaverno,
+sur tiu cxi tablo. Jen ... tie ... sur via segxo sidis li, kiam ni
+vespermangxis, li gaje parolis kaj subite li diris, ke estas al li
+dolore. Li iris kusxigxi--kaj kusxigxis por ne plu levigxi. Cxu vi
+komprenis nun, kiel cxio estas mia? Neniu malkovris tion cxi--kaj
+hodiaux krom mi, scias nur vi. Mi finis. Mi scias, ke mortiginto ne
+estas inda je via amo. Vi estas libera kaj, ecx se vi volas, vi povas
+komuniki al la polico. Perdinte vin--la cetera estas por mi
+senvalora.
+
+Li eksilentis kaj metis la kapon sur siajn manojn.
+
+Sxi kuragxe alpasxis al li.
+
+--Vi diras al mi foriri ... Vi forpelas min ... sed mi ne foriros. Vi
+estas krimulo ... mortiginto ... Eble ... mi ne scias ... Kaj se vi
+estas tia--por la societo ... por la legxo ... por via frato ... --ne
+por mi. Por mi tio cxi estas timiga fabelo, kiun oni ne devas kredi.
+Kaj la fantomo de mortinto ne starigxos inter ni. Vin forlasi nun,
+kiam vi vin deturnas de vi mem! Neniam! Neniam! ... Mi vin amas post
+tiu konfeso ankoraux pli freneze,--cxar nun vi estas senfine
+malfelicxa. Kiel ja vi suferas! Mi volas, ke ni suferu kune. Vi
+konfidis al mi vian sekreton--mi farigxos via kunulino. Tiu cxi
+sekreto nin kunligos por cxiam, kaj la amo sufokos cxion. Alecxjo,
+rigardu min, por mi vi estas pura, kiel antauxe. Lasu la mortintojn
+en paco. Ni starigos al li monumenton ... servigos memorpregxon ...
+kaj la fantomo cxesos vin persekuti ... Rigardu min ... diru al mi,
+per kiu mano vi versxis venenon? ... Per la dekstra? ... Jes? ... Donu
+al mi gxin kisi ... Por la tuta mondo, gxi eble estas krimula--por mi,
+gxi estas mano, kiu min kondukas al la felicxo en la vivo. Fine, se
+vi ne povas esti trankvila tie cxi--ni vendu cxion kaj forveturu
+eksterlanden. Sciu nur tion--en tiuj cxi minutoj mi sentas min
+ankoraux pli via. Kaj vi nome nun havas bezonon de mia amo.
+Karulo! ... --sxi levis lian kapon kaj pasie gluis siajn lipojn al
+la liaj.
+
+--Kaj nun--plena forgeso de la okazintajxo cxi tie. Kaj ni
+foriru--ankaux al mi tedas cxi tiuj lokoj.
+
+Alecxjo starigxis, sxi lin prenis sub la brako kaj ili ekiris la
+vilaon.
+
+--Auxskultu, mia kara knabino, cxu efektive vi estas kapabla
+ami mortiginton?
+
+--Silentu! ecx ne unu vorton pri tio. Cxio estas mortinta kun via
+frato.
+
+Post kelka tempo lia vizagxo klarigxis, facila rideto ekludis sur
+liaj lipoj.
+
+Lina konsternita ellasis lian manon. Subite forta rido surdigis la
+parkon.
+
+--Ha! ... Ha! ... Ha! ... Ha! ... Ha! ... Ha! ... Kion vi diros, karulino?
+
+Sxi ekpensis, ke li frenezigxis.
+
+--Kion vi diros? ... ha? ... cxu malbone mi finludis mian rolon? ...
+Kaj vi kredis? ...
+
+Lina okulfikse lin rigardis.
+
+--Kion signifas cxi tio?
+
+--Gxi signifas, ke mi ludis komedion ... kaj mi estas kontenta, cxar
+mi certigxas, kiel forte vi amas min ...
+
+--Komedion!! Kial? ...
+
+--Jen tiel ... Fantazio ... Kaprico ...
+
+--Kaj vi havis nenian fraton?
+
+--Kiel ne havis--mi havas. Tamen li vivas en eksterlando. Sed mi
+mensogis al vi pri alia afero. Mi mensogis al vi, ke, cxio cxi tio
+estas mia ... Gxi apartenas al mia frato. Vi pardonos al mi tian
+senkulpan mensogon? ... Kiu pardonis la mortiginton--pardonos ankaux
+la mensoginton! ... Kaj vi ne cxesos min ami pro tio, ke la vilao ne
+estas nia? ... Cxu ne, karulineto? ...
+
+En tiu tempo de la kontrauxa flanko iris al ili la administranto de
+la vilao--li haltis apud Alecxjo kaj diris al li ion en la orelon.
+
+--Linjo, grava, tre grava afero. Por unu minuto. Iru en la vilaon--mi
+ja ... tuj venos.
+
+Kaj li ekiris post la administranto.
+
+Post duonhoro Alecxjo estis en la vilao. Lina ne estis tie. Li
+sercxis en cxiuj cxambroj--nenie sxi estis. Li eniris en la
+gxardenon, kruciris la aleojn--sxi malestas. En la parko, en la
+arbarkampeto--ankaux. Li komencis voki--nenia respondo. Nur la ehxo
+malice ripetadis sxian nomon. Li atingis la maron. Neniu. La ondoj
+senzorge karesis la dezertan bordon. Terura penso trapasis lian
+cerbon. "Ne! ne! Tio cxi ne estas ebla! ... Sed kie sxi estas?"
+
+Pusxita de malbona antauxsento--li rapide ekpasxis al la vilao,
+sercxis la servistinojn--trovis neniun. Li ekiris pluen--vojire li
+renkontis la gxardeniston.
+
+--Auxskultu--li demandis lin per tremanta vocxo,--cxu vi ne estas
+vidinta la frauxlinon?
+
+--La frauxlinon? Sxi pasis de tie cxi al la sxoseo.
+
+--Al la sxoseo? Kaj sxi ne revenis?
+
+--Ne.
+
+--Kaj nenion sxi diris?
+
+--Sxi demandis min, kies estas tiu cxi vilao.
+
+--Sxi demandis vin, kies estas tiu cxi vilao? Kion vi respondis
+al sxi?
+
+--Ke gxi nun apartenas al sinjoro via frato.
+
+La gxardeno, la gxardenisto, la vilao, la parko--cxio malheligxis
+antaux la okuloj de Alecxjo.
+
+Nevole li eliris sur la sxoseon.
+
+Longa, ebena, malkovrita vojo.
+
+Lina ne estas,--anstataux sxi malproksime videtigxis malgranda
+nigra punkteto.
+
+Iom post iom gxi ankaux perdigxis de la horizonto.
+
+"Finite!--mallauxte paroletis li--ankoraux unu viva mortinto!"
+
+Kaj masxinsimile li ekiris returnen.
+
+Li preterpasis la vilaon, la gxardenon, eniris en la arbarkampeton
+apud la kaverno kaj sidigxis cxe la tablo.
+
+La maro indiferente ludis antaux li, kvazaux gxi lin konis.
+
+La rigardo trankvile postsekvis la ondojn, kaj la pensoj forkuradis
+malproksimen sur la sxoseon, persekutante la malaperintan--karan
+estajxon.
+
+Li kredis, ke iun tagon li retrovos sxin ... Post tempo--jes. Sed
+nun--li estis treege malsana--Lina forsxiris parteton de lia animo.
+Cxio pasos iun tagon--sed en tiuj cxi minutoj, li sciis nur unu
+aferon, ke, se li estus vere mortiginta sian fraton--li ne suferus
+tiel multe, kiel nun.
+
+
+
+
+En la tombejo.
+
+
+--Nadja, cxu vi memoras vian promeson?
+
+--Mi memoras, kaj vi ne devas timigi min per gxi. Vi scias bonege:
+mi mem gxin proponis.
+
+--Mi scias. Kaj mi volas, ke vi tie gxin plenumu.
+
+--Bone. Kvankam, mi diru al vi la veron, via insisto estas
+iom ofenda por mi.
+
+--Ne estas ofendo tio, kio min trankviligos.
+
+--Kaj cxu vi trankviligxos? Sed mi povas vin mensogi ankaux tie!
+
+--Nekredeble. Estas minutoj, kiam la plej kuragxa animo
+ekterurigxas ... Per kiu robo vi vestos vin?
+
+--Sed cxu hodiaux ni iros?
+
+--Jes, kio estas?
+
+--Nenio, nur la vetero sxajnas al mi iom dubinda.
+
+--La vetero estas bela ... sed vi farigxas dubinda.
+
+--Mi!? Vi ne konas min ...
+
+--Tie mi ekkonos vin ... Ne vestu vin per tiu cxi robo; gxi ne estas
+konvena por la tombejo.
+
+--Kontrauxe, gxi havas sian sencon.
+
+--Gxi estas tre senkulpa ...
+
+--Kia mi estas.
+
+--Ni vidos ...
+
+Anstataux respondon, sxi jxetis al li duonmalestiman rigardon.
+
+Post ne longe ili eliris el la domo kaj luis fiakron.
+
+Ili atingis la tombejon kaj iris internen. Ili trapasis la aristokratian
+kvartalon de la malvivula urbo. Cxie lukso. La dankemaj heredintoj
+estas eternigintaj la mortintojn per grandiozaj monumentoj kaj per
+pezaj marmoraj tabuloj--por ke ili ne levigxu de tie. Fresxaj floroj,
+ekbruligitaj sanktlampetoj, ombroricxaj arbetoj, sub ili feraj
+segxoj. Komforto, kiel en la vivo. Plie--modestaj vojetoj, malebenaj
+tomboj, sen krucoj, preskaux malaperintaj.
+
+Ili haltis apud tomba cxirkauxbaro. Ligna kruco en gxi, ordinara
+benko de lignotabuloj. Grandaj literoj, duonelvisxitaj de la pluvo,
+parolis pri la mortinto. Apud la kruco juna arbeto kun brancxetoj
+sekigxintaj kune kun la larmoj de tiuj, kiuj gxin plantis.
+
+Ili eniris en la cxirkauxbaron.
+
+Nadja pie starigxis apud la kruco. Sxia tuta infaneco trapasis sxian
+memoron, kiel songxo, kiel io tralegita, rakontita de iu. Sxi ne
+memoris la trajtojn de la kara mortinto, nek unu el liaj karesoj. Kaj
+sxi eksentis sin tiel malfelicxa, forlasita, cxirkauxita de fremdaj
+homoj! Ecx tiu, kiu sxin amas kaj staras apud sxi, ne estas al sxi
+proksima en cxi tiuj minutoj. Kaj li ne mallevis siajn okulojn de
+sxi. Sxi neniam aspektis al li tiel bela kaj la robo konvenis al sxia
+humoro kaj al la loko. Io pura, infana estis en sxia kvieta, malgaja
+vizagxeto kaj en la malsupren direktita rigardo.
+
+Sxi genufleksis. Sur sxiaj palpebroj vibris du lumaj gutetoj kaj
+falis teren.
+
+Sed ankaux en la silenta tombejo lia penso nevole transportigxis
+en la bruan urbon--kaj sxia senkulpa, suferanta vizagxo videtigxis
+antaux li en alia aspekto, kun aliaj rigardoj.
+
+Kaj eksxajnis al li, ke sxi nun trastudas novan rolon, por deklini la
+teruran jxuron. Li decidis kontroli tiun animon, senzorgan, kaprican,
+nekonstantan en la vivo. Kaj tiel koncentrigitan, malgxojantan tie
+cxi.
+
+Li volis dissxiri sxian maskon.
+
+Tie, en la urbo, kie la aero estas venenigita de eternaj komedioj,
+kie cxio estas falsa kaj la homo afektas antaux la tuta mondo,
+ecx en soleco, en la plej senbruaj dormocxambroj, oni facile
+mensogas. Sed tie cxi, antaux la okuloj de la morto, antaux la
+Nekonateco, antaux la Eterneco, cxu ne frostigxos la mensogo sur
+la lango?
+
+Genufleksinta, Nadja senmove staris apud la tombo.
+
+--Karulino!--senbrue diris li.
+
+--Kion, karulo?
+
+--Vi scias--tramurmuris li surde kaj sentis, ke lia vocxo
+tremas.
+
+--Kiel kruela vi estas!--ekparolis sxi.--Cxu vi ne trovas, ke via
+deziro estas ofenda ... ateista? ...
+
+--Ne! Se vi volas, ke ni estu felicxaj ... Mi volas scii cxion ... Kio
+ajn gxi estas, sed cxion. Mi ne povas vivi kun sekretoj ... La plej
+terura sekreto perdas sian teruron, kiam gxi cxesas esti sekreto. Mi
+ne timas la veron, mi timas la mensogon.
+
+Nevole sxi turnis sian vizagxon al li. Io malbonsigna brilis en liaj
+okuloj. Nadja ektremis.
+
+--Kion vi volas de mi? ...
+
+--La veron, nenion alian.
+
+--Vi parolas per tia tono, kvazaux vi atendus de mi teruran konfeson!
+
+--Egale, suficxas se gxi estas vero. Memoru, Nadja, ankoraux neniu
+certigis nin pozitive, ke ne okazas mirakloj sur la tero. Kiu scias!
+Eble, kiam vi elparolos la unuan literon de la mensogo, la fantomo de
+via patro aperos antaux vi.
+
+--Karulo! Cxu vi efektive ne kredas al mi?
+
+--Ne.
+
+--Kaj, se mi jxuros, vi ekkredos, vi trankviligxos? Kaj neniam
+plu vi suspektos min?
+
+--Jes, cxion ... mi forgesos ... mi pardonos ...
+
+--Estas nenio por pardoni ...
+
+Momenton ili eksilentis.
+
+--Kaj se mi ne jxuros?
+
+--Vi jxuros ...
+
+--Aux se mi diros al vi ion teruran? Cxu vi elportos gxin?
+
+--Cxion mi elportos, suficxas, ke vi diru gxin.
+
+--Fine, prezentu al vi, ke mi vin mensogos ankaux tie cxi.
+
+--Mensogu; sed tie cxi nur ne forgesu, ke vi estas virino kaj timas
+la morton kaj mortintojn, Dion kaj la diablon ...
+
+--Karulo! Vi estas infano. Milionon da jxuroj se mi faros, ecx tiam
+vi ne kredos al mi. Kiu viro kredas al la virino?
+
+--Nadja! Vi ne volas jxuri?
+
+--Mi ne diras tion.
+
+--En tia okazo ripetadu miajn vortojn: "Mi jxuras! ..."--Lia vizagxo
+estis severa, la vocxo ordonanta.
+
+Nadja nur paligxis.
+
+--Kial vi silentas?
+
+Sxiaj lipoj ekmovigxis, sed nenion elparolis.
+
+--Nadja! Se vi ne jxuros, mi foriros ... por cxiam ...
+
+Dissxiritaj sonoj ektremis sur sxia lango.
+
+--Mi ne povas! Tio estas kruela! ... Vi turmentas min ... Al mi estas
+malbone ... Ni foriru de cxi tie ...
+
+Li proksimigxis al sxi.
+
+Ne vidante, sxi sentadis lian rigardon al si ... Gxi sxin brulis
+kiel karbo.
+
+--Cxu ni foriru!? Vi volas foriri! ... Kaj denove ... eterne ...
+mi devos scii, ke vi portas sekreton en via animo ... Neniam! ...
+suficxe! ... Vi devas diri al mi! ...
+
+--Se vi estas certa, ke mi havas ian sekreton, vi gxin scias ...
+Diru gxin ...
+
+--Se mi gxin diros, ne estos pardono, ne estos kompato ...
+
+--Pardono! ... Kompato! ... --ripetis sxi malestime kaj starigxis antaux
+li. Fiere levinta la kapon, sxi lin ekrigardis rekte en la okulojn.
+Kaj sxi forgesis, ke sxi estas en la tombejo, sxi forgesis cxion. En
+tiu cxi momento sxi sentis sin nur virino, malforta, senhelpa, sola,
+kaj nenion sxi vidadis antaux si, krom malgxentila vira forto, preta
+sxin krucumi, sxin piedpremi en la koton kaj poste indiferente gxis
+la tombo sxin turmenti per sia potenco ... aux per sia grandanimeco.
+
+Sxi sciis, ke tio cxi estas batalo por vivo kaj morto.
+
+--Sekretoj! ... --malice ekparolis Nadja.--Neniajn sekretojn havas mi
+... Ili ekzistas nur en via malsana imago ... Pri kiu vi ne jxaluzis
+min? En kio vi ne suspektis min? Cxu vi kredis al mi almenaux
+unu minuton? ... Mi cxion pardonadis al vi ... sed la glaso
+superplenigxis. Vi cxi tie, apud la tombo de mia patro, jxetas en
+miajn okulojn abomenajn kalumniojn ... Vi petis jxurojn ... bone. Mi
+jxuras en la memoro de tiu, kiu eble min auxskultas nun--kaj sxi
+triumfe montris per sia fingro la teron,--ke mi estis fidela al vi
+kiel hundo ... jes ... gxis hodiaux ... sed de nun ... sciu, mi pli
+volonte min fordonos al la unua preterpasanto, ol permesi al vi tusxi
+min ... cxu vi komprenis? ... Cxu vi estas kontenta nun? ...
+
+Sxia tuta figuro, vocxo, rigardo estis fieraj kaj majestaj.
+
+Pala staris li apud sxi kaj maldolcxa, malsaneca rideto, pli vere
+grimaco, kurbigis liajn trajtojn.
+
+--Nadja! kara Nadja! ... Kion faris vi? Vi mortigis cxion.
+
+--Vi mem sercxis tion ...
+
+--Kial vi jxuris, Nadja! Mi ne kredis, ke vi iros gxis tie ...
+
+--Cxar vi neniam kredis al mi ...
+
+--Ne! ... cxar mi scias cxion ... Li eltiris el sia palto leteron
+kaj gxin etendis al sxi.
+
+--Legu! ...
+
+Konata, kara skribmaniero ekkuris antaux sxiaj okuloj.
+
+Senfina teruro sxin ekregis.
+
+Sxia kapo konfuzigxis kaj, por nefali, sxi apogis sin kontraux la
+cxirkauxbaro.
+
+--Cxio estas finita, Nadja,--tramurmuris li malespere.
+
+Kaj ili staris unu apud la alia, kiel du obstinaj malamikoj,
+ne kuragxante sin ekrigardi.
+
+Vesperigxis. La mallumo vekis Nadja'n. Sxi jxetis rigardon cxirkauxe,
+kaj en la krepusko antaux sxi videtigxis la kompatinda, malaltigita
+figuro de tiu, kiu sxin amis.
+
+Sur sxia korpo trarampis abomeno, sxiaj lipoj tremis kaj, kvazaux
+vipklako, en liajn orelojn eksonis: "Malnoblulo" ...
+
+--Nadja? ... ekkriis li.--Nadja! ... Pardonu min! ... Kaj ekvolis preni
+sxian manon.
+
+--For de mi ... malpura besto! ...
+
+Senforte li falis sur la benkon, kaj sxi per rapidaj pasxoj
+cxirkauxiris la tombon, por ne pasi preter li, kaj eliris el la
+cxirkauxbaro.
+
+De la malproksimaj montoj aperis la luno kaj lumigis la malvivulan
+urbon, kie dormis tiom da gxojoj kaj suferoj. Kaj li dauxre sidis
+apud la tombo. Kaj en tiu cxi eterna trankvilo, meze de hxaoso da
+pensoj, li komprenis, ke li sxin perdis, kaj ne tiam, kiam sxi
+perfidis al li, sed nun, tie cxi, li perdis sxin, por cxiam.
+
+Lia animo sxirigxis de pensoj. Li enviis la mortintojn. Li konsciis,
+ke pli volonte li pardonus al sxi la perfidon, ol sxi al li tiun cxi
+scenon.
+
+Kaj kun larmoj, li konsciis, ke sxi estas prava.
+
+
+
+
+La estinteco.
+
+--Kiu estas tiu altkreska sinjorino? demandis Mirski sian
+kamaradon, montrinte kompanion de viroj kaj virinoj, irantaj
+antaux ili en la vasta aleo de l'arbokulturejo.
+
+--Vi demandas per tia tono, kvazaux vi ne konas sxin.
+
+--Jes, sxajnas al mi, ke iam antauxe mi sxin vidis ie ... sed diru al
+mi, kiu sxi estas?
+
+--Por diri la veron, mi ne scias detale sxian biografion. Mi scias
+nur kelkajn pagxojn, sed ankaux ili ne estas treege interesaj ...
+
+--Malgraux tio, diru ilin al mi.
+
+--Cxiuj nomas sxin "Nevena", sxian familion mi ne konas, sxi estas
+eksedzino de kolonelo. Kelkajn monatojn post la edzigxo sxi forkuris
+de li. Post tio sxin prenis iu ricxulo, kiu asekuris sxin: li acxetis
+al sxi domon, enportis monon je sxia nomo en la bankon. Poste sxi
+forlasis lin kaj nun, kiel vi vidas, sxi estas en tiu cxi kompanio.
+Vi konas tiujn sinjorojn kaj frauxlinojn, vi konas ankaux min. Vi do
+povas jugxi pri sxia plua kariero.
+
+Post nelonge ili atingis la kompanion.
+
+Iu sinjoro rakontis ion, kaj Nevena lauxte ridis.
+
+Kiam oni prezentis al sxi Mirski'n--sxi nevole malfermis siajn
+okulojn.
+
+--Mirski! ... preskaux elkriis sxi.
+
+Li riverencis.
+
+--Ah, vi konas vin, diris iu.
+
+--Jes ... respondis Mirski.
+
+--Ni ecx estas iom eksparencoj, diris Nevena. Ni estis gefiancxoj,
+iam ... cxu ne, Mirski?
+
+Mirski elmurmuris ion.
+
+--Aux, eble, tio cxi ofendas vin, sxi aldonis serioze, pardonu en tiu
+okazo, sed, tamen, tio estas vero. Sinjoro Mirski estas mia
+eksfiancxo ... mia unua amo, kiel oni diras.
+
+--Al vi estas agrable sxerci pri la estinteco, sinjorino.
+
+--Mi ne havas estintecon, ridetis Nevena.
+
+Sxi sxercis, sed ekpromenante pluen, sxi nevole cxirkauxrigardis,
+sercxis per siaj okuloj Mirski'n kaj forlogigxis en la estintecon.
+Sxia gaja humoro malaperis. Sxi enpensigxis, ekinteresigxis pri tiu
+cxi homo, kiun sxi amis iam kaj kiu povus esti sxia edzo ... kaj nun
+li estas fremda, kvazaux vere, ili hodiaux interkonatigxis.
+
+Sxi sentis, ke al Mirski farigxis malagrable, kiam sxi tiel senceremonie
+antaux homoj rememorigis al li ilian fiancxigxon.
+
+Kiam la kompanio disigxis en la arbareton, Mirski alproksimigxis al
+Nevena. Li volis paroli kun sxi.
+
+--Sinjorino, li diris, mi ne kredis, ke mi vin renkontos iam.
+
+--Kial? ... kaj mi ja estis certa, ke ni revidos nin, cxar la vivo
+amas rememorigi al ni la malsagxajxojn, kiujn ni iam estas farintaj.
+
+--Cxu vi nomas niajn tiamajn interrilatojn malsagxajxoj?
+
+--Tute ne! ... mi nomas tiel mian edzecon kun la kolonelo ... kaj vi
+gxin rememorigas al mi.
+
+--Cxu vi estis malfelicxa kun li?
+
+--Malfelicxa! ... gxi estas nenio ... sed, mi petas, ne parolu al mi
+pri li.
+
+Mirski pasxis apud sxi kaj nevole observadis sxian staturon.
+
+Kaj li ne kredis, ke virino povas esti tiel bela.
+
+Sxi kaptis liajn rigardojn.
+
+--Vi esploras min, eldiris sxi ridetante.
+
+--Mi neniam supozis, ke el tiu malforta knabineto, kiun mi tiame
+konis, elkreskos tia imponanta virino.
+
+--Sinjoro Mirski! ... komplimentojn! ... Vi komencas la ludon.
+
+--Ne, vi ludas en modesteco, dum en via animo vi perfekte konscias,
+ke vi estas bela, diable bela.
+
+--Prezentu al vi, ke ankaux tio cxi delonge tedis min ...
+
+--Mi kredis ... Ankaux Rothsxildon certe tedis liaj milionoj.
+
+--Mi ne scias ... povas esti ... sed mi iufoje malbenas mian belecon.
+
+--Sed tio cxi estas ricxajxo en nia tempo.
+
+--Jes, sed cxe aliaj kondicxoj ... sxi diris melankolie kaj, sxajne,
+forlogigxis malproksimen, kvazaux Mirski rememorigis al sxi ion
+alian ... malnovan ... eblan, kion sxi ne estas provinta.
+
+--Ni sidigxu iomete, sxi diris, mi lacigxis.
+
+Ili sidigxis kaj kelkajn minutojn silentis.
+
+Iom poste sxi turnigxis al Mirski, kaj ekrigardis la vizagxon de la
+homo, kiu estis sxia iama fiancxo. Gxi sxajnis al sxi iel pli nobla
+ol cxiuj aliaj, kiuj estis hodiaux kun sxi. Li havis nenion komunan
+kun tiuj homoj, vetbatalintaj, kiu el ili pli facile kaj pli malkare
+sxin acxetos ... suficxas, ke sxi deklaru sin je auxkcio.
+
+--Kion vi pensas? ... sxi demandis lin delikate.
+
+--Nenion ...
+
+--Tio cxi ne estas respondo.
+
+--Kaj cxu vi dezirus scii, pri kio mi pensas?
+
+--Kompreneble ... mi tiel multe interesigxas scii, kion vi pensas pri
+mi ... cxar, konfesu, vi nun pensas pri mi kaj, pensas malbonon ...
+
+--Jes, vi divenis. Mi pensis, sed ne sole pri vi. Mi pensis pri ni ...
+mi pensis kiel facile disbatigxas la homa felicxo ... kaj, ke apenaux
+estas io pli malkonsekvenca en tiu cxi mondo ol la homa karaktero. Se
+vi nur scius tiame, kiel forte mi vin amis! ...
+
+--Cxu, vere, tiel forte? demandis sxi kun miro.
+
+--Kiel vi vidas, kvin jaroj jam forpasis de tiam, kaj mi ankoraux ne
+edzigxis.
+
+--Tio cxi ne estas argumento.
+
+--Por vi ne ... cxu vi scias, ke rememorinte, kial ruinigxas
+cxio--ankoraux mi ne povas pordonu tion al mi mem, kaj al vi. Kian
+teruran leteron vi skribis al mi tiam! ... Kaj precipe mi malgxojas
+pri tio, ke mi estis prava, kaj vi juna, nesperta knabino, tiame,
+dorlotita infano de la edukado, estis kulpa. Vi amis, sed vi
+komprenis nek la mondon, nek la amon, nek la pasiojn,--nenion. Kaj
+pro unu malsagxajxo, infana malsagxajxo, vi disbatis miajn plej
+belajn jarojn, kaj vin mem vi faris malfelicxa.
+
+--Kaj cxu vi memoras la kauxzojn de nia eksfiancxigxo?
+
+Mirski malkonfide sxin ekrigardis.
+
+--Cxu vi ja forgesis ilin?
+
+--Verdire, mi rememoras ion, sed mi ne povas klare prezenti al mi
+tion. Eble, tio cxi nun perdis por mi cxian sencon, kaj mi ne povas
+gxin revoki. Plej bone, rakontu gxin al mi ... mi vin petas ... gxi
+interesas min.
+
+--Vi estas prava: La vivo elvisxis en vi tiujn subtilajn komprenojn.
+La malgrandajn malsagxajxojn la sperto ne konservas, kaj tiame ...
+tiam vi estis vantego, uragano, elemento, kiu neniigis ankaux min,
+miajn petojn kaj mian amon ... Vi ridos nun pri tio, kio nin disigis
+tiame. Kaj gxi estis ... kiel hodiaux ... mi memoras tiun vesperon. Ni
+unuafoje restis longan tempon solaj en via salono. Ni sidis unu apud
+la alia, sur la kanapo. Kiel neniam alifoje, vi estis bela,--mi
+enamigxinta. Delikate, konfideme vi klinis la kapeton sur mian
+sxultron, kaj iutempe niaj lipoj kunigxis en longa, senfina kiso. Sed
+jen ... mi mem ne scias kiel kaj kial, mia mano nevole kuntusxigxis
+kun viaj genuoj kaj nekonscie, kaj nerve glitis malsupren, kaj jen
+mi eksentis sub miaj fingroj viajn sxtrumpojn. Mi svenis ...
+Dio mia! ... ekzistis io en tiu cxi mondo, kion oni ne devas atenti
+... minutoj, kiujn oni devas travivi, ne haltigante sian cerbon
+super ili. La pasio estas senkulpa nur tiam, kiam ili ambaux
+estas egale ebriigitaj de gxi. La pasio estas felicxego, estante
+blinda. Malferminte siajn okulojn kaj ekvidinte,--gxi farigxas cxu
+malcxasteco, cxu perforto. Cxu vi scias, kio okazis en tiu cxi
+momento? ... Kvazaux iu vangofrapis vin aux nomis vin publika
+virino,--vi furioze saltis de l'kanapo, rugxigxinta pro honto ...
+paligxinta pro indigno. Mi genufleksis, mi petis vin, mi ploris ...
+mi jxuris antaux vi, ke tio cxi estas pli forta ol ni, ke ne per
+ofendoj, sed per kisoj kaj karesoj oni povas sufoki la pasion. Mi
+konvinkadis vin, ke ne povas esti malpura aux krima tio, kio nin
+kunligos poste por cxiam ... kaj vi rigardis min tiel, kvazaux vi
+volis enkracxi en mian vizagxon.
+
+Pro rapida parolmaniero kaj ekscitigxo Mirski haltis momenton.
+
+--Mi vin petas, dauxrigu ... al mi estas tiel agrable vin auxskulti.
+Vi rememorigas al mi tiujn tagojn, tiujn minutojn en kiuj mi estis
+pura, senkulpa ... Nur diru, mi vin petas, kial mi ne kredas plu al mi
+mem, cxu mi estis tiam sincera? cxu mi ne afektis? ...
+
+--Se vi afektus, mi ne suferus tiel longe post tio ... mi ekkonus la
+afekton. Tiam vi ne povis tiel arde, tiel sincere ludi komediojn. Tre
+juna vi estis ankoraux. Kaj kian intereson vi havis, por afekti! ...
+ne ... Vi forlasis la salonon kiel iu senindulgema jugxisto, kaj mia
+krimo en viaj okuloj meritis nek favoron, nek indulgon. Post tio
+finigxis cxio. Jen la homa cxasteco ... Infana kaj malsagxa
+cxasteco! ...
+
+--Kaj cxu vi memoras la leteron? ...
+
+--Gxian enhavon ... jes. En kio nur vi ne kulpigis min: ke mi, kiu
+cxiam murmuretis al vi pri ideala amo ... pri parenceco de l'animoj
+... --estis ordinara homo, sercxanta nur voluptan amon ... ke vi
+disrevigxis en cxio ... ke ne estis amo en tiu cxi mondo ... ke cxiuj
+viroj estas la samaj ... ke vi hontis aminte min ... ke, se tio cxi
+estas amo ... tiam pli bone estas edzinigxi je la kolonelo. Li
+almenaux ne hipokritas kaj ne rakontas pri idealoj, sed sercxas en
+la virino nur virinon ...
+
+--Kaj mi edzinigxis je li kaj vengxis al vi ... diris Nevena kun
+maldolcxa rideto.
+
+--Cxu vi scias, sinjorino, dauxrigis Mirski, mi donus nun dek jarojn
+de mia vivo, se povus reveni cxio cxi tio denove ... nur sen tiu
+vespero, cxar tiam mi sentis la poezion de l'vivo. Depost tiam
+sekvis, mi ne neas, ankaux gajaj minutoj kaj gxuoj, sed la poezio ne
+ripetigxis. Oni povas ami dudekfoje, ami dolcxe ... pasie, sed ne
+estas plu tiu aromo, tiu printempo de l'sentoj. Sole dum la unua amo
+oni amas nur per la koro,--ne enmiksante la sagxon. Pluen la kalkuloj
+venkas la plej fortan amon kaj oni rezonas ecx en la brakoj de
+l'amata estajxo.
+
+Nevena auxskultis, kaj io facila, malnova, konata trakuretis sxian
+animon, kvazaux sxi sentis tiun cxi vesperon, ke sxi havas animon ...
+
+Gxis nun kvazaux sxi ne bezonis gxin ... sxi forlogigxis en la
+estintecon.
+
+Pasis tra sxia memoro cxio, kion sxi estas iam travivinta kun Mirski,
+kaj veninte gxis la sceno en la salono ... gxis la letero,--sxi ne
+volis kredi, ke tio cxi okazis ... ke sxi ... nome sxi ... estis
+kapabla pri tio.
+
+Kaj masxinsimile, kvazaux apud sxi sidis Mirski--sxia fiancxo--sxi
+metis sian manon sur la lian.
+
+--Sed cxu la felicxo ja ne ripetigxas? ... sxi tramurmuretis, kvazaux
+al si mem. Gxi estis terura tiam ... Kial vi silentas? ... Cxu ne
+ripetigxas? ...
+
+--Ne ... tia felicxo ne ripetigxas. Ankaux gxi kiel homo unufoje
+naskigxas kaj mortas por cxiam. Ne ripetigxas ... demandante pri la
+felicxo, oni ne sentas gxin. Nun ni povas esti nur spertaj aktoroj,
+sciantaj bone siajn rolojn, kaj ne agantaj personoj de l'primitiva
+kaj ama dramo ... Dafnis kaj Hxloe elkreskis kaj tiam, gxis la lasta
+sceno, ni estis kiel ili.
+
+--Suficxe ... suficxe ... ne parolu al mi pri la tiamo--ne rememorigu
+al mi la perditan paradizon ...
+
+Sxi eksilentis kaj desegnis ion sur la sablo per la pinto de sia
+ombrelo.
+
+Li ne interrompis sxian silenton.
+
+--Ne ... sinjoro Mirski, subite ekparolis sxi, vi ne estas prava. Se
+estus vero, ke oni nur unufoje povas esti felicxa, tiam oni cxiutage
+sin pafus ... ne ekzistus homo pli agxa ol de dudek-dudek kvin
+jaroj ... Vi, simple, min ne amas nun, nenio plu ...
+
+--Kaj cxu vi do amas min? ...
+
+--Gxi estas mia afero. Mi pruvos al vi, ke tion, kion iam rifuzis al
+vi unu malsagxa infano--hodiaux centoble redonos la virino.
+
+--Ne parolu al mi pri amo ... mi vin petas ... tio cxi ne estas amo
+... ecx ne pasio, sed simpla kaprico.
+
+--Ni intersxangxis niajn rolojn. Tiam mi faradis malsagxajxojn--nun
+venis via vico. Tiam mi ofendis vin ... nun vi ofendis min ... Ni
+estas kvitaj! ... Ni komencu cxion denove. Mi malpermesas al vi
+hodiaux disigxi de mi, diris sxi per tiu certa, potenca tono, per kiu
+sxi estis kutiminta konduti al siaj adorantoj. Li starigxis kaj
+riverencis. Kaj al Nevena montrigxis, ke en tiu cxi respektoplena
+riverenco estas ironio. Sxi ... por kiu la plej ricxaj junuloj estus
+malfermintaj siajn plenajn monujojn--por li, havis nenian valoron.
+En sxi li vidadis nur memorajxon de la iama Nevena--duonhelan kiel
+revo ... La nunan, li trankvile disponigis al la aliaj, sen envio kaj
+jxaluzo.
+
+Sxia koro dolore kuntirigxis. Sxi kvazaux unuafoje sentis sian falon.
+
+Sxi komprenis tiun momenton en la turnigxo de l'monda bruo--la
+momenton kiam oni klare komprenigas sxin, ke sxi havas nenion komunan
+kun tiuj virinoj, kiujn oni povas ami ...
+
+Kaj en cxi tiuj minutoj sxi kredis ... sciis, ke, se li prenos
+sxin--li prenos sxin kiel ordinaran publikan virinon, kun kiu oni
+povas pasigi plej pasie tutan nokton, kaj cxe sunlevigxo rugxigxi
+pro sxi.
+
+Baldaux ili auxdis la vocxojn de l'kompanio venanta al ili.
+
+--Cxu vi scias, Mirski, diris sxi iel nerve ... mi bedauxras nun, ke
+mi renkontis vin. Vi memorigis al mi la nerevenigeblan estintecon kaj
+mortigis en mi la senzorgecon, vere, eble kriman, tamen sen kiu mi
+apenaux povus vivi pluen.
+
+Kiam la kompanio kolektigxis--oni decidis iri en Knjajxevo'n[1] kaj
+arangxi malgrandan festeton en iu bierejo.
+
+Mirski manetendis por levi la cxapon kaj adiauxi de la
+kompanio--Nevena fiksis sian rigardon sur lin. Sxi invitadis lin,
+ordonis, ke li restu. Mirski trankvile renkontis sxian rigardon.
+
+Sxi vidis sin senforta antaux li.
+
+--Sinjoroj! diris sxi ekscitite--se sinjoro Mirski ne iros kun ni,
+ankaux mi restos cxi tie.
+
+Cxiuj cxirkauxis Mirski'n kaj komencis lin konvinki, ke li devas
+konsenti.
+
+Por cxesigi tiun cxi komedion--li cedis.
+
+Post unu horo la kompanio sidis en aparta cxambreto de bierejo en
+Knjajxevo.
+
+Oni alportis bieron, mendis mangxajxojn.
+
+Jam enirinte en la bierejon--Mirski eksentis ke li faris
+malsagxajxon, kaj tenis sin iom flanke de Nevena--sed sxi,
+rimarkinte lian humoron, sidigis lin apud si.
+
+--Ni, sxajnas, komencos jxaluzi, diris iu el la kompanio.
+
+--Kial do?! ... ridetis alia. Tie cxi inter ni Mirski aperas kiel
+speco de eksedzo--kaj pri viroj ne estas akceptite jxaluzi ...
+
+--Sinjoro Mirski, se iliaj malsagxajxoj estas al vi malagrablaj--mi
+silentigos ilin.
+
+--Lasu ... diris li mallauxte, mi ecx ne auxskultas ilin, kaj mi diru
+al vi ... gxi cxesis dolori ...
+
+--Tre baldaux ... videble gxi ecx ne doloris.
+
+--Eble ...
+
+--Kruela! ... pli kruela ol mi tiame, almenaux ne diru gxin.
+
+--Mi silentos.
+
+--Ne, vi parolos ... nur ne tion ... ne tiel ... pri io alia kaj
+gaja.
+
+--Ne atentu pri mi: mi hodiaux estas ne respondema.
+
+--Kaj ili envias al vi kaj rajtas envii al vi.
+
+--Kial? ... mi nun sentas nur unu solan deziron--ke mi foriru de cxi
+tie--al mi tedas tiu cxi kompanio.
+
+--Vi ne foriros ... cxu vi auxdas? Se vi foriros, ankaux mi ekiros
+kun vi.
+
+La kompanio, rimarkinte la mallauxtan interparolon de Nevena kun
+Mirski, faris tian bruon, ke Nevena estis devigita forlasi Mirski'n
+por momento kaj sin okupi pri ili, kaj Mirski, profitinte de tio,
+trankvile observadis siajn konatojn.
+
+Li konis ilin tre bone gxis la lasta kaj, kune kun ili, kiel ankaux
+nun, li amindumis iam la fremdajn virinojn, perdis tutajn vesperojn
+kaj noktojn kun sola celo--venki ... sukcesi, kaj tiam sxajnis al li
+tre nature antaux la okuloj de l'edzo, la patro aux la frato sxteliri
+al la malfortaj kordetoj de iu beleta sinjorino, revanta ekster la
+edzeco alplenigi la malplenajxojn de l'vivo.
+
+Li konkuris al ili: en iuj lokoj li gajnis ... en aliaj perdis aux
+atendis la vicon. Kaj neniam venis en lian kapon pripensi, ke li aux
+ili faras ion nebelan. Sed tiun cxi vesperon, cxiuj liaj kamaradoj
+videtigxis antaux li en sia estanta grandeco ... kvazaux ili formetis
+siajn maskojn. La besto--la nesatigebla besto, kiu rekonas nek
+virgecon, nek honton, nek decregulojn, estis klare legebla en iliaj
+okuloj ... ke li nauxzis de ili.
+
+Cxiu el tiuj cxi sinjoroj esperis jam tiun cxi nokton sxin konduki en
+sian hejmon ... kaj sxi scias tion, kaj tute trankvile sidas,
+sentante, ke antaux sxia vizagxo ili kalkulas nur unu aferon: "Kiom
+do sxi kostos?"
+
+Kaj tio cxi estas Nevena, la sama Nevena, kiun li amis tiam kaj kies
+figuro ankoraux estas konservita en lia memoro.
+
+Nesciante kial--li sentis en tiuj cxi minutoj, ke ili ofendas
+ankaux lin per tio.
+
+Kaj rimarkinte de ilia flanko iun pli cinikan sxercon, pli
+malmodestan alparolon al Nevena--li ekvolis kapti la segxon kaj
+ilin forpeli, cxiujn gxis la lasta de cxi tie kune kun sxi.
+
+Lia cerbo komencis pli forte labori ... sed iutempe, atentinte, ke li
+trinkis kvinan aux sesan bieron, li diris al si mem: "Kial mi tiel
+ekscitigxas? Tio cxi estas certe de la biero ... cxu tusxas mian
+aferon cxio cxi tio? ... Kia mi estas por sxi? ... En kio ili estas
+kulpaj al mi? ... Cxu ankaux mi sur ilia loko ne farus la samon? ...
+Komedioj! ... sentimentalecoj! ... De kelkaj bieroj mi ekscitigxis."
+
+Kaj samtempe li sentis, ke io doloras ... kuntiras lian koron, kaj iu
+interna vocxo murmuretas al li, ke cxio cxi tio ne devis esti tiel
+... ke tio cxi estas terura ... ke, se la vivo estas loterio, hazardo
+... kaprico de io nevidebla, nerespondebla, gxi ne havas sencon.
+Ke estas monstre ... krime disbatigxi tiel la homo kiel iu malkara
+ludilo en minuto de ebrieco. Ke cxiuj cxi tiuj acxuloj devus
+genufleksi antaux sxi, se ne pro alia afero, pro sxia beleco, sed
+genufleksi pregxante, kaj ne etendi siajn malpurajn manojn, plenajn
+je bankbiletoj.
+
+Kaj nevole meze de la fumo de cigaredoj, la odoro de l'biero, sxercaj
+interparoloj--li vidis antaux si deksepjaran knabinon--preskaux
+infanon.
+
+Kiam la vivo sukcesis malbonigi tiun kreitajxon?
+
+Kiel gxojplenaj ja rapidis cxiuj cxirkauxantoj detrui sxian virgan
+mondon, kaj la malklerecon de l'amo anstatauxigi per la subtilaj
+konoj de l'malcxasteco--de tiu malcxasteco, kiun ni samtempe
+sercxas kaj malestimas.
+
+Kaj en cxi tiu minuto li tiel kompatis Nevena'n, ke li preferis sxin
+forporti de cxi tie, diri al sxi, ke li denove sxin amas, nur, ke sxi
+denove farigxu la iama Nevena, tiu Nevena, kiu estis kapabla lin
+vangofrapi pro unu senkulpa manetendo.
+
+Sed rigardante sxin nun, auxskultante sxian vocxon, vidante sxiajn
+gestojn--li certigxis, ke tiu Nevena estis mortinta por cxiam kiel
+por li tiel por si.
+
+De la cxasta infano ne restis ecx ombro.
+
+Ecx sxajnis al li nun, ke sxi plisagxigxis ... Sxia interparolo
+farigxis kuragxa--la respondoj trafaj, spritaj. Sxi lernis moki,
+povosciis tuj ekrigardi en la fremdan animon, divenadis la sekretajn
+pensojn de siaj adorantoj ... kaj majstre ilin metadis en iliajn
+lokojn, kiam ili trouzis aux ne placxis al sxi.
+
+Sed en tiu cxi sagxo Mirski trovis nenion konsolan.
+
+Sxajnas, ke tio cxi estis sagxo de iu komercisto, deziranta pli
+kare vendi sian komercajxon en la bazaro.
+
+Post nelonge Mirski atente haltigis siajn okulojn sur sxi. Sxia
+vizagxo estis ekscitita ... sxiaj okuloj brulis, kaj Mirski nevole
+konfesis, ke neniam dum sia vivo li vidis tian belulinon.
+
+"Dio mia, li tramurmuretis--kial sxi ne estas tiel pura, kiel
+sxi estas bela?" ...
+
+Sxia maneto tenis la maldikan glason da biero, kaj sxi, turninte sin
+al Mirski, diris al li:
+
+--Cxu vi scias? mi decidigxis cxi tiun vesperon min ebriigi ... sed,
+vi scias, tiel bone ebriigxi, kiel iu viro, volanta sufoki en sia
+animo iun malnoblajxon ...
+
+--Kial do tiaj fantaziajxoj?
+
+--Tio cxi ne estas fantaziajxoj ... Mi preferas forgesi hodiaux
+cxion ... forgesi, ke mi naskigxis en tiu cxi mondo ... forgesi,
+ke mi iam sidis kun vi cxe ni en la salono ... ke mi skribis
+al vi leterojn ... ke mi vin renkontis denove ... cxion ... cxion
+forgesi, ecx min, ecx vin.
+
+--Tiam plej bone estas, ke mi foriru de cxi tie? ...
+
+--Ho! ne ... Neniamaniere ... tio ne helpos al mi. Kontrauxe, mi tiam
+ebriigxos ankoraux pli multe. Mi ploros tiam ... batos ... mordos ...
+he, al cxiuj cxi tiuj mi elgratos la okulojn. Vi ne foriros, cxu vi
+auxdas? Sidigxu pli proksime de mi ... ankoraux. Cxu vi auxdas,
+Mirski! Se vi foriros, mi jxetos min sub la tramveturilon ... Kial
+vi rigardas min tiel? Mi estas kapabla pri tio ... mi volas, ke vi
+rakontu al mi denove pri tiu vespero en la salono ... de la komenco
+mem, kaj morgaux ... morgaux vi alportos al mi tiun leteron: mi volas
+vidi, cxu mi gxin skribis. Se vi ne alportos gxin, mi mem venos al vi
+... cxu vi auxdas? ... mi venos al vi! Aux vi ne volas? Cxu vi ne
+akceptos min? ...
+
+Mirski sxin rigardis, sentante, ke la biero komencis efiki en sxi.
+
+Estis minutoj, dum kiuj sxi klinigxis al li--kvazaux sxi volis
+cxirkauxpreni lin.
+
+Tiutempe la sinjoro, sidanta cxe la alia flanko, tusxetis la nudan
+parton de sxia mano por diri al sxi ion.
+
+Sxi sentis la ektusxon de fremda mano.
+
+--For la manojn! ... sxi elkriis, turninte sin al li. Kiel vi
+kuragxas tusxi min. Kiu donis al vi tiun rajton? ... Ha? ...
+
+Sxi eksilentis, kvazaux sxi estis sufokigxinta.
+
+Sxia kapo ekturnigxis.
+
+Sxi cxirkauxrigardis kaj altigis sian rigardon sur Mirski.
+
+--Mirski! ... Tio estas vi? Cxu ne? ... Kial vi silentas? ...
+Mirski! ... Vi mensogas pri tio ... pri cxio vi mensogas ...
+Mi neniam skribis al vi!
+
+Sxi komencis balbuti kaj ripeti la vortojn.
+
+Sxiaj okuloj erarvagis, la vangoj flamis.
+
+Mirski klinigxis al sxi.
+
+--Sinjorino, trankviligxu ... trinku akvon.
+
+--Kial estas bezona al mi akvo? Mi ne volas akvon.
+
+--Sinjorino, al vi estas malbone ... Sinjoroj, mi vin petas malfermu
+la fenestron.
+
+--Lasu min ... lasu min ... kriis sxi, foriru de tie cxi ...
+lasu min.
+
+Vane Mirski konvinkadis sxin, ke sxi trinku iom da akvo kaj,
+eliru en puran aeron.
+
+Sxi ne movetigxis de sia loko--nur klinis la kapon sur siajn manojn
+apud la tablo--kvazaux sxi ekdormis.
+
+--Finigxis! ... diris iu.
+
+--Kaj tio cxi estis festeno! ...
+
+--Vi, Mirski, kion vi estas parolinta al sxi?
+
+Iutempe sxi levis sian kapon, kvazaux sxi rememoris ion.
+
+Kaj jen subite forta, nerva rido plenigis la cxambron.
+
+--Ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... ha! ...
+li estis kaptinta miajn genuojn! ha! ... ha! ... ha! ... ha! ...
+Cxu vi auxskultas? ... Mirski estis kaptinta miajn genuojn ... kaj mi
+forlasis lin pro tio. Ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... li mensogas! ...
+mensogas! ... mensogas ... Kaj la rido transiris en histerion.
+
+Mirski saltis, kaptis sxin per siaj manoj, elversxis tutan karafon da
+akvo sur sxian vizagxon, malbutonumis sxian vesteton kaj forportis
+sxin sur la kanapon.
+
+Li zorgis pri sxi tiel, kvazaux neniu, ekster li, havis tiun cxi rajton.
+
+Post nelonge sxi fermis la okulojn. Sxia kapo pezis, sxi forte
+spiris, sed sxia cerbo iom post iom rekonsciigxadis.
+
+Sxi vidis la tutan kompanion, la tablon kun biero, la mangxajxojn ...
+sxi komencis rekonadi cxiujn siajn adorantojn unu post la alia kaj
+samtempe vidis kaj sentis apud si Mirski'n.
+
+Sxia brusto ekmovigxis, io malsaneca eltirigxis el gxi, iom post iom
+gxi premis sxian gorgxon ... kuntiris gxin ... kaj sxi, forte
+ploregante, enigis sian vizagxon en la kanapon.
+
+--Sinjoroj, diris Mirski, vi senkulpigos min, sed mi opinias, ke
+estos plej bone, se vi iomete foriros de cxi tie. En certaj minutoj
+via cxeesto kauxzas al sxi suferon.
+
+Iuj ekmurmuris, aliaj indignis.
+
+--Kaj kial do?
+
+--Kia vi ja estas tie cxi?
+
+--Videble, li estas prava.
+
+--Jes ... jes ... ili foriru ... cxiuj foriru ... gxis la lasta,
+kriis Nevena, kaptante la manon de Mirski.
+
+Restinte solaj, Mirski sidigxis apud sxi.
+
+Deflanke li aspektis kiel kuracisto klinita super la kusxejo de
+sia paciento, al kiu oni jam per nenio povas helpi.
+
+Li vidis la tutan teruron de sxia sorto kaj sentis, ke li ne
+povus, ne entreprenus savi sxin.
+
+Rigardante sxian belan talion, la dolcxan vizagxeton, li klare
+komprenadis, ke cxio cxi tio estis destinata kiel momentaj amuzigxoj
+de l'homo.
+
+Cxiu rajtas gxui tiun belan korpon ... cxiu povas gxin acxeti ...
+kaj sxi neniam kaj per nenio povos gxin reacxeti de l'mondo. Nek
+la pento, nek la pardono restarigus sxiajn rajtojn super sxi mem.
+
+Iutempe Nevena malfermis siajn okulojn, haltigis sian rigardon
+sur Mirski kaj nerve alpremis lian manon al sia brusto.
+
+--Mi vin petas, sinjoro Mirski, ne foriru ... al mi estas
+malvarme.
+
+Mirski starigxis, fermis la fenestron, kovris sxin per sia supra
+vesto kaj denove sidigxis apud sxi.
+
+--Cxu vi scias, ekparolis li al sxi kaj volis diri "Nevena",
+sed li englutis la vorton ... vi faros plej bone, se vi iom dormos.
+
+--Ne ... ne ... mi ne volas dormi ... al mi ne estas malbone. Vi
+pensas, ke tio cxi estas de la biero, ke mi estas ebria ... ne ... mi
+estas trinkinta ecx pli multe alifoje. Al mi farigxis malbone de alia
+afero ... de nia renkontigxo ... de tio, kion vi diris al mi ... de
+la letero. Mi rememoris bone nun, ke mi skribis al vi tian leteron
+kaj mi hontas ... mi hontas ne antaux mi mem, sed antaux vi. Al mi
+estas malagrablaj cxiuj tiuj homoj, kiuj estis tie cxi kun ni. Mi vin
+petas, ne enlasu ilin plu cxi tien, mi ne volas ilin vidi, se ili
+eniros, mi faros skandalon.
+
+Li ekrigardis sxin rekte en la okulojn.
+
+--Kaj kion vi sercxas en tiu kompanio? demandis li preskaux
+severe.
+
+--Ne demandu, ne demandu kion ajn ... mi ne povis alie.
+
+--Kaj kial vi forlasis vian edzon?
+
+--Mi vin petas, eksilentu ... Tie estas pli malbone ol cxi tie. Sed mi
+ne povas resti plu cxi tie ... konduku min hejmen ... mi sufokigxas
+en cxi tiu cxambro.
+
+--Vi estas malforta nun ... cxu vi povus starigxi kaj iri
+gxis la fiakro?
+
+--Mi povos ... mi apogos min je via mano kaj vi subtenos
+min.
+
+Mirski helpis al sxi starigxi. Li surmetis la supran veston sur
+sxiajn sxultrojn, prenis sxin sub la brako kaj ili eliris el la
+bierejo.
+
+Estis jam plena nokto. La lanternoj de l'fiakro briletis proksime.
+
+--Cxu vi scias, Mirski, mi estas tre kontenta, ke estas mallume kaj,
+ke estas neniu cxirkauxe. Mi hontus iri kun vi, ja ankaux vi, certe,
+ne decidigxus eliri tiel kun mi, sxi ekparolis mallauxte.
+
+Mirski respondis nenion kaj vokis la veturigiston.
+
+Sidigxinte en la fiakro unu apud la alia--ili ambaux silentis, kaj
+Mirski nevole meditis: "Kiom da fojoj sur la sama sxoseo, eble per la
+sama fiakro, sxi revenadis tiel kun alia", kaj samtempe iu interna
+vocxo murmuretis al li: "Dolore estas al vi nun ... cxu ne? Kaj vi
+... cxu vi ne veturis gxuste tiel kun fremdaj virinoj, kiuj ankaux
+estis karaj al iu tiel same, kiel al vi estis kara Nevena tiame?" ...
+"Kiom da puraj kreitajxoj vi malcxastigis en tiu cxi mondo? Kiom da
+vivoj vi difektis? Kaj nun vi indignas, ke la mondo malpurigis vian
+iaman puran revon?" ... kaj la rememoroj pri la antauxa Nevena,
+kunmiksigxante kun la nunaj cirkonstancoj,--malsanece kuntiris lian
+koron.
+
+Li sentis, ke inter li kaj Nevena estis io komuna, parenca ... kaj
+samtempe li ne povis trankvile spiri apud sxi: sxia tuta estajxo--la
+vestoj, la cxapelo, la gantoj sur sxia mano, okaze apogita je lia
+mano, la bukloj de sxiaj haroj, kiuj malligitaj de l'vento karesis
+lian vizagxon--cxio rememorigis al li tiun mondon, en kiu estas
+nenio pura, en kiu cxio estas acxetita kaj cxio vendigxas, kaj li
+nevole rememoris pri siaj kamaradoj. Kiel ili enviis al li cxi tiun
+vesperon! Kiel gxoje ili okupus lian lokon! Sed kial li sentis, ke
+li ne estas kapabla, ne povas, ne devas sxin preni? ... Kial la penso
+pri fizika posedo forkuradis de li kiel io neebla ... nebela ...
+krima? ... Kial en la profundo de sia animo li havis al sxi sentojn,
+kiajn havas cxiu homo al sia belulino-fratino? Kaj cxu oni povas
+atenci kontraux sia fratino, ecx se sxi farigxos publika? Kaj nun
+en tiu cxi minuto li plu ne kuragxis elmontri antaux sxi siajn
+instinktojn, ol tiam en la salono, kiam sxi estis ankoraux pura kaj
+senkulpa.
+
+Sxajnis al li, ke li malhonorigus mem sian plej brilan revon,
+malpurigus ankaux sian tiame puran beston "mi".
+
+La fiakro alproksimigxadis al Sofio, kaj Mirski dauxrigis sondi
+en sia animo.
+
+"Sed li povus esti sxia edzo! ... Kial ne esti amanto? ..."
+
+Kaj li sentis, ke de nun povas sxin preni cxiu ajn, nur ne li. Por
+li, sxi estis perdita por cxiam. Al aliaj sxi sin fordonis por mono,
+aux pro kaprico, al li, sxi sin fordonus por repravigi kaj revenigi
+la estintecon, por ke sxi purigxu per li kaj poste deklaru rajtojn de
+pura amo, kaj li ne havis fortojn en si mem por tiu repravigo. Li
+vidis en sxia animo tiun rompigxon, soifon pri lauxlegxa felicxo,
+kaj li sentis sin malforta por etendi al sxi la manon.
+
+Kristo iam haltigis levitajn sxtonojn kontraux la malcxastulino--sed
+ankaux li ne prenis sxin, sed foriris pluen ... Kaj cxu li purigis
+sxin?
+
+Nevena, sxajne, komprenis liajn pensojn.
+
+--Sinjoro Mirski, al vi eble ne estas agrabla cxio cxi tio, kio
+okazis hodiaux? Vi ne dezirus min akompani gxis la domo.
+
+--Kiel vi vidas--mi faras la kontrauxon, li eldiris rapide
+kaj eksilentis.
+
+Ili atingis la domon de Nevena.
+
+La servistino malfermis al ili la pordon kaj, kiam ili eniris
+en la salonon, sxi turnis la elektran butonon sur la muro.
+
+Forta, akra lumo lumigis altan, grandan cxambron, en kiu meze
+staris Mirski kaj apud li Nevena.
+
+Sxi nevole fiksrigardis lin, kvazaux ne kredante, ke li estas tie
+cxi en sxia domo.
+
+Kaj Mirski denove rimarkis, ke sxi nun estas ankoraux pli bela ol
+antauxe.
+
+"Dio mia! ... cxu tian sorton sxi meritis?"
+
+Sed cxirkauxrigardante sxian ornamitan salonon--lia koro denove
+kuntirigxis.
+
+La salono estis trosxargxita de multekostaj remburitaj mebloj:
+segxoj, kanapoj, tabloj kaj tabletoj, vazoj kaj vazetoj, sur la
+muroj bildoj, portretoj ... kaj sennombraj multekostaj nebezonaj
+bagatelajxoj. Cxio estis droninta en floroj kaj parfumo ...
+
+"De kie sxi povas havi cxion cxi tion ... sxi, filino de malricxaj
+gepatroj?"
+
+Jxetante rigardon cxirkaux si--sxajnis al li, ke tiuj cxi objektoj
+ne estas mebloj ... ne estas ordinaraj hejmaj objektoj, sed
+ili estas pecetoj de Nevena, pecetoj de sxia korpo ... ke cxio
+tie cxi, ecx la plej senkulpa tintilo--estas mona signo--valoro
+de sxiaj karesoj.
+
+--Sidigxu! ... kial vi ne sidigxas, sinjoro Mirski, diris delikate
+Nevena. Vi ne povas prezenti al vi kiel felicxa mi estas hodiaux! ...
+Neniam ... neniam mi revenis tiel hejmen.
+
+Mirski sidigxis.
+
+--Mi pensas, sinjorino, ke vi faros plej bone nun, se vi
+kusxigxos. Vi estas tiel pala! ...
+
+--Ho, mi neniel estas dormema ... ne estas al mi malbone ... male,
+tiel bone estas al mi ... mi ne povas ecx dormeti nun.
+
+Kaj sxi demetis sian cxapelon, metis gxin sur la marmoran tableton
+apud la spegulo, jxetis kelkajn rigardojn al li, per rapida movo de
+l'mano regxustigis siajn harojn kaj sidigxis kontraux Mirski.
+
+--Sinjoro Mirski, mi ne deziras, ke vi estu malgaja ... Cxu vi
+auxdas? Mia koro turnigxas vidante vin tia, cxar sxajnas al mi,
+ke vi hontas pri mi, ke ne estas al vi agrable sidi cxe mi.
+
+--Kiu diris al vi tion? ekparolis Mirski, tute ne ... kaj sentis,
+ke li mensogas.
+
+--Ne sxajnigu vin ... via vizagxo vin perfidas. Vi ne povas mensogi
+al mi nun. Mi ne plu estas tiu deksepjara infaneto, kiu nenion
+komprenis en la mondo. Mi scias cxion ... cxion mi scias. Mi scias,
+ke en tiu cxi minuto vi rapidas foriri, morgaux al neniu vi diros, ke
+vi estis tie cxi, kaj alifoje vi ne envenos en tiun cxi domon ... cxu
+ne? Diru al mi la veron ...
+
+Mirski ne volis tiel kruele sxin ofendi.
+
+--Vi rigardas hodiaux tra specialaj okulvitroj cxion, diris li, cxi
+tio tute ne estas en mia kapo. Mi pensas jxus, ke la mondo estas
+abomeninde arangxita kaj ke ni, la homoj--cxiuj estas senfortaj
+infanoj en gxi.
+
+--Kial vi parolas tiel? Cxu vere estas, ke la felicxo en la vivo ne
+ripetigxas? Cxu tio cxi estas ebla? Kaj cxu gxi dauxras nur momenton
+kaj nur tiam, kiam oni ne komprenas gxin, kiam oni estas malsagxa
+infano?
+
+--Jes! ... tiu felicxo ne ripetigxas! ...
+
+--Dio mia! ... sed tio cxi estas terura! ... Kial en tia okazo kune kun
+gxi ne malaperas ankaux la revo pri cxi tio? Ne ... ne ... vi
+trograndigas. Kaj kia estas gxi, la felicxo, ke gxi ne ripetigxas?
+Cxu gxi ne dependas de ni? Kio mankas poste al homo, ke li ne povas
+gxin renovigi?
+
+--La felicxo ... devas esti ... pura ... cxu vi auxdas? Pura kiel la
+songxo de infano, kaj ni ambaux estas malpurigitaj de l'vivo.
+
+--Sed cxu do oni povas cxesi ami? Cxu vere, cxio mortas en ni? Ne ...
+ne ... tio cxi estas neebla ... tio cxi estas mensogo. Cxu vi scias,
+ke hodiaux, kiam mi vidis vin, en mia animo frostotremis io nova, ne
+... ecx ne nova, sed io malnova--malnova, kion mi travivadis iam. Cxu
+vi scias, ke hodiaux mi kapablas plori, plori kiel infano, kaj mi ne
+ploris de longe ... Nur pri unu afero mi vin petas, sinjoro Mirski,
+ne foriru ... ne, ne malestimu min ... nur vi ne malestimu min. La
+tuta mondo rezignu je mi, gxi jxetu koton en mian vizagxon, mi ne
+timas cxi tiun malhonoron ... Mi ne hontas ilin ... neniun. Mi hontas
+nur vian malestimon ... gxin mi ne povas toleri. Kaj mi nenion ...
+nenion volas de vi ... Nur permesu al mi kiel iun tempon, tiam,
+sidigxi apud viaj piedoj kaj meti la kapon sur viajn genuojn. Mirski!
+Nikcxjo! ... Karulo ... sxi tramurmuris ... kaj sxi falis antaux li
+genuflekse. Rememoru, ke ankaux ci amis min iam, ke mi estis al ci
+kara, karega ... ke ci intencis farigi min cia edzino ... cia gxis la
+tombo por cxiam.
+
+Mirski frostotremis.
+
+--Pardonu min! pardonu min, karulo, mi scias, ke al ci ne estas
+agrable rememorigi tion nun ... ke ci rugxigxas nun pro tio. Pardonu
+min, mi silentos ... mi mem cxesis kredi, ke ankaux mi estis pura
+iam. Kelkafoje sxajnas al mi, ke mi naskigxis en iu bierujo. Ofte la
+teruro min kaptas ... mi nauxzas de mi mem, rememorante, ke ankaux mi
+estis senkulpa kiel la aliaj. Sed cxu mi estas kulpa, Nikcxjo, ke en
+tiu cxi mondo oni ... la virino dufoje ne povas esti honesta. Sed cxu
+vere cxio estas finita por mi en tiu cxi mondo? Cxu tiu cxi, kiu ne
+povas esti cia edzino ... cxu sxi ne povas farigxi cia amatino? ...
+amatino, sed cia ... nur cia, tage, hore, momente ... Ne forlasu min,
+Nikcxjo, permesu ankaux al mi almenaux unufoje en la vivo, ke mi mem
+min donu. Min tedis vendigxadi. Nikcxjo ... karulo, kial ci silentas?
+Al ci estas abomene min rigardi? Ci malestimas min, sed prenu min,
+Nikcxjo, kiel min prenas aliaj ... Pagu al mi fine ...
+
+Mirski tuta estis en fajro.
+
+Liaj okuloj brilis--la lipoj nerve tremis, kaj la cerbo dauxrigis
+ripetadi la samon.
+
+Li sentis nun, ke antaux li staras fantomo de lia iama Nevena,
+tiu Nevena, pentanta pri sia malsagxajxo en la salono ...
+Nevena kiu ekkomprenis la vivon, sed ho ve, tre malfrue! ...
+kaj tre multekoste.
+
+Li auxdis en sxia vocxo sonojn de la antauxa Nevena, sed la pasia
+kaj bela vizagxo ... sxia mirinda talio de formigxinta virino ...
+formigxinta ne de amo, sed nur de gxuoj, malheligadis la puran
+figuron de l'amata Nevena.
+
+Kaj li nevole pensis, ke sur la sama loko jam hieraux, poveble,
+staris surgenue anstataux li iu alia, kaj sxi senzorge sin fordonadis
+al liaj karesoj.
+
+Kaj en cxi tiu minuto li komprenis nur unu aferon, ke se sxi
+senhonte, cinike sin proponus al li, li, eble, kracxus sur sian
+junulecan revon kaj prenus sxin, kiel li estis preninta aliajn
+virinojn. Sed en sxia vocxo li rimarkis sincerajn tonojn, melodion
+de pura amo, de terura pento, kaj tio cxi lin timigis.
+
+Li vidis, ke sxi kapablas ekploregi en liaj brakoj kaj finfine
+ekdezirus ankaux lian amon ... sxi ekpetus gxin.
+
+Kaj li estus devigita sxin savi kaj pri tio cxi li ne havis fortojn.
+
+Sxin preni nur por momento kaj foriri, al li sxajnis malhoneste. Lian
+momentan pasion--sxi opinius kiel revenon de l'malnova sento, sxi
+esperus liberigon--kaj li ne povus sxin liberigi--kaj amuztrompi sxin
+li opiniis malnobla.
+
+--Nikcxjo! Nikcxjo, kial ci silentas?
+
+--Nevena! ... ekparolis li serioze, mi ne povas esti cia amanto.
+
+Nevena klinis la kapon sur la kanapon.
+
+--Dio mia ... Dio mia ... Kial? Kial? Kial cxiu povas min havi ...
+cxiu ... nur ne ci, kiam mi nur cin deziras? Diru al mi, kial?
+Diru al mi, kial tiam, kiam mi estis nesperta--malsagxa infano, vi
+postulis de mi pasiojn, kaj nun ... nun, kiam en mi krom pasioj
+estas nenio alia, ci min rifuzas ... kial?
+
+--Tial, ke mi treege amis cin tiam. Mi ne volas malpurigi mian unuan
+amon. Se mi ne amus cin tiam, mi senhezite cin prenus, sed nun mi ne
+povas. Cxu vi komprenis, mi ne povas ...
+
+Sxi levis siajn okulojn al li, kaj Mirski tralegis en ili tian
+sinceran peton, tian penton pri cxio, tian soifon pri pura amo,
+ke li nevole ektimis.
+
+Li vidis, ke sxi povas esti savita, ke li per unu kiso povus elvisxi
+la tutan malhonoron el sxia frunto kaj sxin levi alten--alten super
+la popolamaso ... sed ankaux li estis el la sama amaso ... kaj li
+havis eternajn prenojn-donojn kun gxi, kaj tion, kion cxi tiu amaso
+piedfrapis kaj forlasis sur la strato--li ne kuragxis levi. Sxi volis
+oferdonon de li--li ne povis akcepti tion.
+
+Kaj en tiu cxi minuto en li aperis sola deziro--ke li tuj foriru de
+cxi tie, por ne fari iun abomenajxon aux malsagxajxon.
+
+--Auxskultu, Nevena, li diris serioze, hodiaux ci estas tre
+ekscitita, mi ankaux--mi petas vin plej sincere kusxigxu,
+trankviligxu, kaj morgaux ... morgaux mi venos kaj ni babilos pri
+cxio pli serioze kaj pli trankvile. Li starigxis de l'kanapo kaj
+prenis sian cxapon de l'segxo.
+
+--Kaj vi venos morgaux? sxi demandis lin, fiksante la rigardon
+en liajn okulojn.
+
+--Jes, mi venos, diris li decide.
+
+Sxi tralegis liajn pensojn.
+
+Mirski premis sxian manon forte, dolcxe ... malfermis la pordon
+kaj eliris en la koridoron.
+
+Kiam la servistino lin forkondukis al la ekstera pordo, Mirski
+haltis momenton.
+
+Li auxdis el la salono bruon--kvazaux falon de peza objekto--lia koro
+frostotremis, li tuta paligxis kaj timeme diris al la servistino:
+"Kuru en la salonon! ... Al la sinjorino okazis malbonajxo" ...
+
+Kaj tre rapide, kvazaux el la loko de iu krimo, li ekpasxis
+al la strato.
+
+
+
+
+Pri unu anguleto de l'animo.
+
+Nevena estas kolera al sia edzo--ecx ne kolera, sed pli vere
+disrevita pri li. Li komencis sxajni al sxi ne tia, kia sxi kutimis
+lin prezenti al si.
+
+Kiel neniam sxi sentis sin ofendita kaj ne povis pacigxi kun la
+penso, ke li kasxas ion de sxi.
+
+"Ah, tiu tirkesto, tiu tirkesto! Kion mi ne donus, se mi nur povus
+foje gxin malfermi kaj vidi, kio estas interne ... Tio estas kruela,
+malnobla, malhonesta de lia flanko: li kasxas de mi kiel de fremda
+homo, dum mi rakontas al li cxion, cxion ..." Momente sxi kaptis sin
+mem en mensogo--se li estus tusxinta per trancxilo sxian koron, sxi
+neniam konfesus al li sian mallongan romanon kun iu sinjoro, kiu
+antaux ne longe mortis kaj forportis sxian sekreton en la tombon kun
+si mem: "Jes, sed tio estas tute alia afero!"--tramurmuris sxi, tamen
+ne klarigante al si, kial tio estas tute alia afero. Sed vane sxi
+trasercxadis en la estinteco kaj la estanteco de sia edzo por diveni,
+kion ekzemple li povas kasxi de sxi--nenion sxi trovis. Amanta,
+delikata, bona, atenta--jen kia sxi lin konas. Tia li estis ja
+hodiaux, kaj hieraux, tia certe li restosankaux dum la tuta vivo.
+
+"Ne nur mi lin amas,--cxiuj lin estimas, lauxdas, metas lin kiel
+ekzemplon ... Kiajn sekretojn povas havi tia homo? Kaj malgraux
+tio li havas sekreton, havas ... Kial cxiam, kiam mi lin trovas
+sercxantan en tiu 'mistera tirkesto', li tuj gxin fermas, lia vizagxo
+sxangxigxas, farigxas serioza kvazaux estas por li malagrable
+lin trovi apud tiu tirkesto ... jes, sekreto estas ... nur kia gxi
+povas esti? ... Kaj cxu mi neniam gxin ekscios? ... Cxu en la plej
+delikataj minutoj mi devos cxiam senti, ke io nin disigas, ke inter
+ni estas 'io alia' ... 'iu alia ino' ... Ne, nur tio cxi estas
+neebla! Je tia malnoblajxo li ne estas kapabla ... kaj kiu do povas
+esti tiu ino? ... Mi konas cxiujn niajn konatulinojn ... Ne, ne ...
+kaj malgraux tio estas, estas io! ..."
+
+Tiu cxi penso gxis tia grado sxin persekutis, ke sxi aspektis kiel
+malsana.
+
+Nevena komencis vidi en songxo tiun tirkeston; kaj en sia songxo sxi
+legas iajn leterojn trovitajn en gxi.
+
+Malgraux sia profunda kredo en la amo kaj fideleco de sia edzo,
+Nevena ne povis trankviligxi, antaux sxiaj okuloj videtigxis sencxese
+iu malklara, virina figuro, kiu sxin incitadis kaj maltrankviligadis.
+Sxi gxin persekutadis, ridadis je sia timo, kaj gxi, kiel iu malbona
+spirito, marsxis cxiam post sxi kaj kelkafoje sxajnis al sxi, ke sxi
+auxdas gxis siaj oreloj arogantan virinan ridon.
+
+"Sed tio estas kontrauxdia, ke li min turmentu tiel!"
+
+Kaj sxi cxiam atendis, atendis, esperante, ke li mem venos al sxi,
+cxirkauxprenos sxin kaj diretos: "Jen la sxlosilo, iru vidi, kio
+estas interne kaj trankviligxu!" Nevena opiniis, ke li devas fari
+tion. Iun tagon sxi ecx pensis, ke "se gxis la vespero li ne faros
+gxin, tio signifos, ke tie cxi estas io, cxu li ekamis iun alian,
+cxu ... cxu ... en cxiu okazo cxesis min ami."
+
+Nenio simila okazis. Sxia edzo post la vespermangxo kiel cxiam
+levigxis kaj foriris en sian kabineton.
+
+Nevena decidis, kio ajn okazos, peti klarigon de li.
+
+Enirinte en la kabineton, sxi sidigxis en la apogsegxon, li
+flanken jxetis la paperajxojn kaj delikate sxin ekrigardis.
+
+--Kio estas?
+
+--Kio estas?! Estas tio, ke mi suferas, cxu vi komprenas? Mi suferas
+tiel, kiel neniam dum mia vivo ... Vi min turmentas kaj returmentas
+senkompate ...
+
+--Cxu denove pri la tirkesto? li demandis sxin ridetante--kaj
+mi pensis, ke vi gxin forgesis jam.
+
+--Jes, jes, denove pri la tirkesto, pri tiu malbenita tirkesto, kiu
+donas al mi trankvilon ecx ne unu minuton, nek tage, nek nokte.
+
+--Cxu vi serioze parolas aux sxercas?
+
+--Mi ne sxercas, Mitjo, kaj parolas al vi plej serioze, cxu vi scias,
+ke al mi kelkafoje sxajnas, ke vi estas iu krimulo, ke vi kasxas ion
+teruran en tiu cxi tirkesto ... mi komencis timi--kion, mi mem ne
+scias ... sed cxiam sxajnas al mi, ke cxe ni okazos io ...
+
+--Cxu vi scias, Nevena, vi eble estas malsana; mi ne povas vin
+kompreni, kial tiu cxi tirkesto estas enirinta en vian kapon.
+
+--Mi ne estas malsana, Mitjo, sed diru al mi, kio estas en tiu cxi
+tirkesto? Malfermu gxin antaux mi kaj mi trankviligxos ...
+
+--Cxu ne milfoje mi diris al vi, kaprica infano, ke nenio estas ...
+Estas kelkaj kajeroj kun miaj skribajxoj kaj nenio alia. Tiu cxi
+tirkesto farigxis cxe vi ideo ... fiksa ...
+
+--Lasu, lasu min vidi tiun kajeron ...
+
+--Denove malnova kanto! kaj de kie disvolvigxis cxe vi tiuj
+policaj emoj?
+
+--Moku, moku ..., ne povis toleri Nevena; videble--estas io, kiam vi
+komencis timi policajn emojn ... tio ne faras al vi honoron! ...
+
+--Denove samaj historioj! Fine ankaux se estas io, cxu mi devas gxin
+komuniki al vi?
+
+--Vi ne sxercas?
+
+--Tute ne, diris serioze Mitjo.
+
+--Mi almenaux opinias, ke inter edzo kaj edzino devas esti neniaj
+sekretoj ...
+
+--Kaj kial vi tiel opinias?
+
+--Cxar alimaniere mi ne komprenas kunvivon.
+
+--Kaj cxu vi ne konfesas, ke estas pli bone, se oni ne scias
+cxion unu pri la alia ... kaj tio ja ne povas esti alie, cxar cxiu
+homo havas en la animo anguleton, kien li neniun enlasas ...
+Kaj cxu vi ne havas tian anguleton? Cxu?
+
+--Mi ne havas sekretojn antaux vi! ...
+
+--Eble ... poveble ... vi virinoj, cxiuj estas escepto ...
+
+--Ne ironiu ... mi povas jxuri, ke mi ne havas sekretojn antaux
+vi ... kaj vi! ...
+
+--Vidu! mi ne povas jxuri pri tiu afero! ...
+
+--Dio mia! Gxis kiam vi turmentos min tiel!--diris Nevena kaj sin
+lasis fali sur la apogsegxon.
+
+--Auxskultu, Nevena, ne farigxu infano plej poste,--diris li
+delikate al sxi. Sxi levis siajn okulojn al li.
+
+--Diru al mi, Mitjo, vi montros al mi tiun kajeron, cxu ne?
+traparolis sxi mallauxte, jxetinte al li pasian rigardon promesantan
+plej furiozajn karesojn. Li renkontis sxian rigardon kaj ekridetis.
+Sxi komprenis, ke li divenis sxian ludon kaj sxi rugxigxis. Sxi
+klinis sian kapon sur la brakon de l'apogsegxo kaj ekpensis: "Kia
+homo li estas? Kvazaux unuan fojon mi estas en soleco kun li? Kial
+mi per nenio povas lin obeigi?"
+
+Nevena kolerigxis. Al sxi farigxas ofende. "Nenio, nenio influas sur
+lin kiam temas pri tiu tirkesto." Sxia bela vizagxeto sulkigxis.
+
+--Diru al mi, kie restis tiu amo, pri kiu vi parolis al mi cxiam? Kio
+okazis kun tiu "plena sindono" unu al la alia, pri kiu mi kaj vi iam
+jxuris?
+
+--Plena sindono, Nevena, en tiu cxi mondo ekzistas nur fizika;
+sian animon oni al neniu donas kaj dirante, ke oni gxin donas,
+oni mensogas ...
+
+Post nelonge Mitjo rimarkis en la okuloj de Nevena blankajn
+kiel disversxita diamanto brilantajn gutetojn. Io lin pikis.
+Li saltis el sia segxo kaj sin jxetis al sxi.
+
+--Nevena, Nevena, kial vi faras tion? kial de infana scivolemo
+vi kreas al vi suferojn?
+
+--Eble ... sed tiu tirkesto ...
+
+--Nevena! ... cxu serioze vi suspektas min? Diru al mi!
+
+--Kaj tiu kajero?
+
+--Diru al mi, Nevena, samokaze cxu vi konsentus malkovri
+konfiditajxon?
+
+--Sekve, tiu kajero ne estas via?
+
+--Kompreneble ... Kaj li delikate sxin cxirkauxprenis kaj altiris al si.
+
+Pasia kiso silentigis en sxi cxian timon, dubojn kaj suspektojn.
+Sxi trankviligxis. Sed vespere, antaux ol ekdormi, iel subite sxi
+diris al si mem: "Kiu do tiel facile konfidas siajn sekretojn?"
+
+II.
+
+Post kelkaj tagoj Mitjo forveturis pro oficaj aferoj en la
+provincon.
+
+Nevena restis sola kaj la penso, ke apenaux iu konfidos sian sekreton
+al alia, sxin ne forlasis. "Cxu ne li mem diris, ke cxiu homo havas
+unu anguleton en la animo, kien li neniun enlasas? Kiamaniere tiu iu
+donis al li siajn kajerojn? Tio cxi estas neebla! Mitjo elpensis
+cxion, nur por ne montri ilin al mi." Kaj iu nevenkebla forto sxin
+tiris en lian kabineton, kie momente cxiuj sxiaj supozoj
+finigxos--sxi ekscios la veron.
+
+Kelkafoje sxi eniris en lian cxambron, sed malferminte la pordon kaj
+alproksimigxinte al la tablo, io sxin haltigas. Al sxi sxajnas, ke en
+la kabineto estas iu, kiu sxin observas. Sxi sentas tian timon, ke
+sxi volas elvoki la servistinon. Precipe la lastan fojon, kiam sxi
+decidigxis sidigxi sur la segxon, al sxi eksxajnis, ke Mitjo estas en
+la cxambro, li divenas sxiajn pensojn kaj kolere minacas sxin. Sxi ne
+kuragxas sin moveti de sia loko, iutempe ecx sxajnas al sxi, ke la
+cxirkauxaj mebloj havas postsignojn de vivo kaj ili komprenas, kial
+sxi venis tien cxi.
+
+Nevena tiel ektimis, ke sxi lauxte elvokis la servistinon. La
+servistino venis, Nevena petis de sxi glason da akvo.
+
+"Kiel malsagxa mi estas! Kion mi timas?" Vidinte la servistinon, sxi
+rememoris, ke sxi devas iri al iu el siaj konatulinoj: sxi volis eliri,
+sed denove restis en la kabineto. "Kie li lasis la sxlosilon?" Nevena
+komencis trasercxadi en liaj paperajxoj, en la sxranko, sub la kanapo,
+cxie. "Li estos gxin preninta kun si ... nenio ... en la domo estas tiom
+da sxlosiloj ... iu tauxgos" ... Sxi kolektis cxiujn sxlosilojn.
+Provante malfermi per ili, sxi rimarkis, ke la ordinaraj sxlosiloj ne
+eniras en la sxlostruon. "Sekve, li estas mendinta specialan sxlosilon!"
+Tiu cxi eltrovo sxin surprizis. "Certe estas interne io grava ... tre
+sekreta" ... Tio cxi ankoraux plifortigis sxian deziron malfermi "la
+malbenitan tirkeston", kvazaux en gxi kasxigxis io, kion sxi nepre
+devas scii, sen kio sxia vivo perdos sian signifon. Kaj ju pli sxi
+konvinkigxadis, ke estas neeble gxin malfermi, des pli sxi kredis, ke
+sxi devas gxin malfermi. Certan tempon sxi ecx pensis, ke sxia devo
+estas fari tion. "Sed kiel? Kiel mi gxin malfermu? Gxin rompi sola--mi
+ne povas ... mi devas elvoki seruriston?" kaj sxi forsendis la
+servistinon por venigi seruriston. Gxis kiam alvenis la seruristo, sxi
+uzis sian tutan sagxon konvinkigi sin mem, ke estas necese vidi tiun
+kajeron. "Nur post tio mi trankviligxos. Kio ajn estu tie, mi devas gxin
+scii ... alie, fine mi cxesos lin ami ... mi cxesos kredi al li, kaj nia
+vivo aliformigxos en inferon ... Mi ne volas vivi tiel, kiel vivas la
+aliaj ... Cxu ne estas pli bone ekscii la veron ol lin suspekti pri plej
+teruraj aferoj, eble de li neniam pensitaj."
+
+Kaj alia vocxo murmuretas al sxi: "ne devas ... ne devas ... vi ne havas
+la rajton ..." Kaj tiu cxi vocxo estis tiel konvinkiga, ke sxi fine
+decidis revenigi la seruriston.
+
+Sed kiam li eniris en la kabineton, la penso, ke post nelonge sxi
+ekscios cxion, tiel sxin kaptis, ke ne konsciante kion faras, sxi
+montris per la mano la sxlostruon.
+
+Malfrue estis por rezoni. Post momento antaux sxi videtigxis
+la malfermita tirkesto. La seruristo kaj la servistino eliris.
+Nevena restis sola. Sento de timo, miksita kun nekomprenebla
+gxuo, cxirkauxprenis sxian tutan estajxon. Sxi tuj prenis la paperojn
+el la tirkesto kaj iris sur la kanapon apud la fenestro, kvazaux
+timis, ke la suno ne brilos suficxe, gxis kiam sxi ilin legos.
+
+Nevena malfermis la kovrilojn de unu el la kajeroj:
+
+En la antauxvespero de la edzeco sxi ne sentis tiajn akrajn
+frostotremojn--post nelonge sxi eniros en lian animon, sxi
+trasercxos tie ...
+
+Al sxi sxajnis, ke sxi malkovras novan mondon, novan vivon, alian teron,
+iun nekonatan al sxi planedon. Sxia koro tiel dolcxe ektremis, ke sxi
+apenaux spiris.
+
+Neniam dum sia vivo sxi travivis tiajn akrajn, kiel la pinto de kudrilo,
+sentojn. Ecx ne unu fojon sxia interna mondo plenigis tiel sxian animon,
+kiel tiu cxi ankoraux nur malfermita kajero, kasxanta en si la sekretojn
+de alia homo, vere proksima, sed samtempe fremda, tre fremda--cxar alie
+tiu cxi kajero havas nenian signifon por sxi.
+
+Kaj jen sxi jxetas siajn strecxitajn okulojn sur la kajeron kaj
+legas supre deflanke:
+
+ "Cxiu homo en tiu cxi mondo havas en sia animo unu anguleton,
+ kien li neniun enlasas".
+
+Tiuj cxi mallongaj vortoj, kiujn sxi auxdis ofte de sia edzo, sxin
+igis frostotremi. Al sxi eksxajnis, ke sxi auxdis lian vocxon, ke
+li staras apud sxi kaj la tuta teruro de la faritajxo trapasis sxian
+cerbon.
+
+Sed samtempe, nun sxi kontraux nenio kaj al neniu donus la kajeron,
+antaux ol gxin tralegi ...
+
+"Mi treege amas studi min mem kaj egale mi analizas miajn bonfarojn kaj
+pensojn, kiel ankaux la plej abomenindajn kaj ecx krimajn ... kaj tiajn
+mi havas multajn, tre multajn ... al mi estas tiel agrable, kiam mi
+kaptas min mem en iun akran malnoblajxon, kiun mi penas kasxi per
+diversaj belsonaj nomoj ... kaj antaux la homoj, kompreneble, mi
+preskaux cxiam sukcesas en cxi tio. Homo estas tiel kredema, li tiel
+kredas la bruon de belaj vortoj! Sed en soleco kun mi mem, de tiu plej
+interesa en la mondo _tete a tete_ mi elfosas el la fundo de mia
+animo la plej kasxitan abomenajxon kaj gxin metas tien cxi en la
+registrolibron de mia kalkulo.
+
+"Mi havas pasian deziron observi min kaj trasercxi en mia pasinteco, kia
+ajn gxi estu kaj precipe tial, cxar mi rimarkas, ke oni min opinias ne
+tia, kia mi estas ... Min cxiuj opinias, ecx miaj malamikoj, kiel
+senriprocxe honesta ... kaj mi uzas mian tutan sagxon, por subteni tiun
+cxi opinion. Mi pacigxus kun multaj kulpigoj, sed mi neniam pardonus al
+mia amiko, se li aludas ecx ion suspektan pri mia honesteco ... kaj
+dume ...
+
+"... Jes, mi denove ripetas, ke cxiu homo havas unu anguleton en la
+animo, kien li neniun enlasas, kien ecx li mem enrigardas nekontenta,
+cxar nur en tiu cxi anguleto li sin sentas tia, kia li estas ... Aliloke
+li ne estas 'li'. Kaj se ni opinias la homon pli bona, aux pensas ke li
+povas esti pli bona--gxi estas nur pro tio, ke ni ne konas cxi tiujn
+anguletojn de l'animo ... kaj pli bone estas ilin ne koni! ... Mi skribas
+cxion cxi tion kun la sola celo--studi min mem ... Okupitaj per la
+studado de la vivo kaj de la homoj, ni malmulte konas nin mem ... Mi
+volas traesplori mian vivon de l'komenco gxis la fino kaj tiam mia
+heredonto aux la posteularo komparu mian personan ekzistadon kaj mian
+oficialan biografion kaj vidu, cxu estos io komuna?
+
+"Kelkaj homoj nomas la jxaluzecon nobla sento, aliaj gxin miksas ecx kun
+la amo mem.
+
+"Li min jxaluzas, sekve amas!" pensas iu malsagxa virino. "Mi vin
+jxaluzas, cxar mi vin amas", trankviligas despoto-edzo sian malfelicxan
+duonon, fermante sxin en kagxon.
+
+--Laux mi, la jxaluzeco estas la plej granda malnobleco, kiun povas
+manifesti homo. La jxaluzeco de iu viro estas mem-opinio de homo,
+kiu imagas al si, ke ekster li la virino nenion bezonas "kiel cxu mi
+mem ne suficxas al sxi? kaj sxi ree ne estas kontenta? Kion plu sxi
+volas?"--pensas tiaj sinjoroj. Tio estas imago de malsagxulo, kiu
+pensas, ke li estas suficxa por plenigi cxiujn malplenajxojn en la vivo
+de l'alia. Mia Nevena min jxaluzas, ecx je la libroj. Sxi ne povas
+kompreni, kiel iu libro, kia ajn gxi estu, povas esti pli interesa
+ol sxi.
+
+"... Mi ne scias, cxu ekzistas homo en tiu cxi mondo, kiu dum sia vivo
+ne faris iun abomenajxon--cxu malgrandan aux grandan, cxu primonan aux
+alian? Apenaux ekzistas homo sur la terglobo kun sagxo kaj ventro,
+kiu akiris ricxajxon aux altan situacion, nefarinte iun malnoblajxon?
+Efektive, cxe la unua rigardo sxajnas, ke la plimulto el tiuj sinjoroj
+estas puraj, senriprocxaj, aux almenaux nesuspektaj. Sed enirinte en
+ilian animon, trasercxinte iom en iliaj biografioj, vi nepre trovos
+iun etan malnoblajxon, etan kiel mikrobo, el kiu volvigxas poste tiu
+ricxajxo aux situacio ... Poste, la monero naskas napoleonojn[2] aux la
+rangoj iras kiel minutoj ... sed la komenco de l'sukceso estas en tiu
+cxi eta malnoblajxo, kiun oni ecx forgesas pli poste.
+
+"Kiel hodiaux, mi memoras tion ... Mi estis oficistigita kiel
+ekspertizisto ... cxio dependis de mi ... Mi konis tre bone la
+interesigxantan personon ... iu ricxulo ... liberigita kontraux
+garantiajxo ... Kelkajn tagojn antaux la ekspertizo mi trovis sur mia
+tablo en la monujo 10 bankbiletojn po 500 fr. cxiu kaj mallongan
+noteton: 'Al tiu, kiu ecx sen tio povas esti senpartia, sed oni ne volas
+esti maldanka.' Kia kolero bruegis en mia animo en cxi tiuj minutoj! Tuj
+mi prenis la monon kaj la noteton kaj iris cxe la ministro. Tiu cxi
+noteto indignigis cxiun mian nervon ... Sekve, li pensis, ke li trovis
+la ciferon, post kiu mi cxesas plu esti honesta. Monstro! Mi pruvos al
+li, ke ekzistas ankoraux _homoj_ en tiu cxi mondo. Mi iris en la
+ministrejon. La ministro forestis. Mi iris en lian domon--same. La
+morgauxan matenon mi devis enporti en la bankon 500 fr. Mi jam kelkajn
+tagojn sercxis tiun sumon--mia amiko promesis gxin pruntedoni al mi
+tiujn cxi tagojn. 'Kio okazos, ekpensis mi, se mi pagos al la banko de
+tiu mono kaj, prenante de l'amiko 500 fr., mi ilin metos sur la loko de
+l'prunteprenita mono ...' Cxu estas io pli simpla ol tio cxi? Mi ne
+povis rigardi tiun monon, kiu estis en mia posxo, kiel neekzistantan. Mi
+alportis la monon al la banko kaj tuj iris sercxi mian amikon. Mi lin
+vidis. Li nur post du tagoj povus doni al mi 500 fr. Viziti la ministron
+estis sensence jam.
+
+"La morgauxan tagon la komisio kunsidadis. Mia subacxetinto aperis, li
+sin tenis kvazaux li ne konas min. Mi kelkafoje volis salti sur lin,
+jxeti la bankbiletojn en lian vizagxon, precipe min pliincitadis lia
+indiferenteco, kvazaux li estis certa, ke mi deklaros min je lia
+profito. Kaj mi deklaris min je lia profito, cxar mi timis, ke en alia
+okazo li lauxte deklaros antaux cxiuj pri tiu mono. Mi pensis tiam
+pri nenio, mi ne pensis, cxu mia deklaro estas prava aux ne el la
+vidpunkto de mia specialeco, mi atentis nur ne diri ion malagrablan
+pri tiu sinjoro, kiu povis per unu vorto: 'mi subacxetis lin' aux
+'mi volis subacxeti lin' min neniigi. 'Se li estus honesta, kial li ne
+deklaris?'--demandos li kaj cxiu alia. Kaj de tiam mi penas konvinkigi
+min, ke mia decido estis justa, ke ne cxar mi timis lin, aux cxar li
+sendis al mi monon, mi deklaris min tiel, sed cxar tiel devis esti.
+Alivorte li estis senkulpa kaj ne bezonis min subacxeti. Mi neniam
+forgesos lian rideton, kiam li adiauxis kun la komisio--li kvazaux
+dankis al mi per gxi. Kaj mi estas certa, ke se la legxo ne punus ambaux
+pro subacxeto--li plezure ekridus en mian vizagxon kaj rakontus pri la
+mono al miaj konatuloj; tian kompatindan mienon aldonadis al la vizagxo
+mia unua nesperta malnoblajxo.
+
+"Kiel nun, mi rememoras, ke, plej unue mi pensis tiam, venonte
+hejmen--dissxiri je pecetoj tiujn malbenitajn bankbiletojn kaj
+prunteprenonte de l'amiko 500 fr. ankaux ilin fari sammaniere. Sed
+veninte hejmen la vesperon, al mi montrigxis, ke estos tre malsagxe
+nuligi tiun monon. Kia ajn gxi estis, gxi cxiam restis mono. Fine mi
+povas gxin uzi ne por mi ... mi povas gxin disdoni al malricxuloj ...
+
+"Kaj tiel la mono restis cxe mi ...
+
+"Mirinda kreitajxo estas homo! Estas minutoj, kiam mi simple abomenas
+kontraux Nevena ... Kiajn akrajn timtremojn mi sentas, kiam sxi farigxas
+pasia je mi, kiam sxi forjxetas flanken cxian honton--mi ebriigxas tiam
+de sxia volupto, mi kisas sxiajn piedojn ... kaj minuton post tio, sxi
+falas en miaj okuloj, kvazaux sxi faris ion malhonoran ... kvazaux la
+pasio, ecx dum la plej forta amo, estas iu malpurega sento ...
+
+"... Mi travivas tri vivojn--iafoje en la sama tago, en la sama horo.
+Alia mi estas antaux la societo, kiu dividas la homojn je fortaj kaj
+malfortaj, je honestaj kaj malhonestaj. Tute alia mi estas antaux mia
+edzino, kie la vorto amo iafoje rememorigas al la homo la vortojn: 'dum
+la plenumado de l'oficaj taskoj.' Kaj nenion komunan mi havas nek kun la
+unua, nek kun la dua homo nun; tie cxi en soleco mi estas tia, kia estis
+Adamo, kiam Dio lin kreis el simpla koto. Tie cxi mi logxas kaj mi ne
+timas pensi tion, kion pensas mia kapo, kaj ne tion, kion oni devas
+pensi, por subteni interparolon kun iu politika aganto, aux delikatan
+interklarigon kun sia edzino, en minutoj kiam sxi ecx ektedas al vi ...
+kia gxuo, povi sur pura blanka papero paroli kun si mem ... cxu povas
+tion anstatauxigi la interparolo kun la plej sincera amiko? Cxu do estas
+sinceraj amikoj? Kiu estas freneza fordoni sian animon en la manojn de
+alia? Oni konfesas multajn aferojn al la homoj, sed estas aferoj, kiujn
+ecx antaux Dio oni rifuzos. Kiel iu avarulo oni kalkulas vespere, antaux
+ol kusxigxi, cxiujn siajn sekretajn pensojn, enrigardas en la anguleton
+de sia animo, cxu io ne mankas tie ... Nevena koleras, ke mi ne komunikas
+al sxi cxion, ke mi kasxas tiun cxi kajeron al sxi. Sed cxu estas eble
+rakonti al sxi cxion, kion mi scias pri mi mem?
+
+"Amo! Edzeco! Kunvivo! kaj cxu tio cxi estas suficxa por ke ni havu la
+rajton grati unu al la alia en la animoj.
+
+"... Mi denove rememoras pri mia unua malnoblajxo kaj denove sxajnas al
+mi, ke la plimulto el la homoj kondutus same kiel mi ... kaj eble pli
+malbone ol mi ... Antaux cxio, mi faris al neniu malbonon, sed mi savis
+homon, kvankam krimulon. Mi komprenas, se mi estus la kauxzo esti
+kondamnita senkulpulo ... kaj interese estas, cxu mi estis kapabla fari
+ankaux cxi tion? Mirinda estas homo! Kiomaj estas la homoj, kiuj povus
+diri certe cxu ili estas kapablaj je granda heroajxo aux je granda
+krimo? Ni mem ne konas nin mem ... kaj iom post iom ni malkovras niajn
+indecojn kaj malvirtojn, ecx ne sentante ilin pli frue.
+
+"Unu afero okupas min nun, kial tiel ofte mi haltas sur tiu cxi afero.
+Cxu tio cxi ne estas riprocxo de l'konscienco? Pento? Mi ne emas kredi:
+mi sentas nenion similan en mi mem kaj estas certa, ke tio cxi ne povas
+farigxi cxe mi iun tagon ideo fiksa kaj min konduki gxis frenezigxo,
+gxis memmortigo aux min devigi iri sola kaj min transdoni al la estraro.
+Iafoje mi ecx pensas, ke dubinde estas cxu mi lasos cxi tiujn pagxojn,
+ke oni ilin legu post mia morto.
+
+"Al mi sxajnas, ke ankaux mi, kiel cxiuj, aliaj ekdeziros forlasi la
+teron pura antaux la societo.
+
+"Mi imagas la ekmiron de miaj amikoj, se tiuj cxi pagxoj falus en
+iliajn manojn. Kion ili diros pri la ideala homo?
+
+"Kaj malgraux cxio mi donus nun multon, se ne estus tiu abomenajxo en
+mia vivo--kvankam, gxis hodiaux gxi ecx ne unu fojon malbonigis mian
+apetiton kaj mi travivis pro tio ecx ne unu nokton en maldormo.
+
+"... Mi ankoraux ne povas doni al mi kalkulon, kial mi edzigxis entute,
+kaj kial nome mi edzigxis je Nevena?
+
+"Kaj eble ne nur mi donas al mi tiun cxi demandon kaj gxi okazas kiam
+plu ne estas tiel facile por detrui tiun 'bonvolan kontrakton'. Nevena
+ankaux, mi estas certa, ne povus respondi al mi, kial sxi preferis min
+pli ol la aliajn. Sxi, certe, diros al mi: la destino de la sorto estis
+tia. Kaj mi pensas, ke ni vane enmiksas Dion kaj la sorton en niajn
+aferojn, kie estas bezone kaj kie ne. Cxio estas okazo: okaze niaj
+patroj renkontigxis kun niaj patrinoj kaj ni aperis en tiu cxi mondo ...
+okaze ni ankaux mortos de iu malvarmumo ... okaze ni farigxas jugxistoj,
+aux krimuloj ... okaze edzigxas unu je Maria, alia je Stefania, tria je
+Nevena; kaj poste ni konsolas nin, ke ni estis speciale naskitaj unu por
+la alia. Edzigxinte, al mi ecx en la kapo ne venis dauxrigi la homan
+genton, mi ecx ne havis la deziron transdoni al mia posteularo mian 'mi'.
+
+"La penso felicxigi Nevena'n ankaux malmulte min okupis.
+
+"Eble mi esperis trovi almenaux mian personan felicxon en cxi tio?
+Apenaux. Ekposedi amantan, virgan junulinon, al mi estis konate ankaux
+pli frue. Kaj Nevena ne estis el tiuj, kiuj donas ion novan,
+neordinaran, 'extra fin', en tiuj gxuadoj, cxu fizikaj, cxu aliaj. Sed
+kial en tia okazo mi edzigxis je sxi, kaj ne je iu alia? Kial? Kial ni
+acxetas de tiu cxi magazeno, kaj ne de la alia? He tial! Ni ecx ne donas
+al ni cxi tiun demandon. Eble la parenceco de l'animoj? Interkompreno
+reciproka? Iuj komunaj gxojoj, malgxojoj, ideoj?--Tute ne, kaj certe
+sekve de tiu momenta ekflamigxo de l'organismo, kiu ne povas indiferente
+toleri la proksimecon de bela korpo. Gxin havi senpune mi povis nur per
+la edzeco. Nevena ne povis esti acxetita per mono, kaj sxi ne estis el
+tiuj kreitajxoj, kiuj sin donas, cxar ili amas. Kison sen permeso sxi
+konsideris kiel krimon ... Parenceco de animoj? Kia ironio! Se morgaux
+mi rakontus detale al sxi mian tutan biografion, elmontrus al sxi miajn
+vidpunktojn pri vivo, pri virino, pri edzeco ... kaj malkovrus al sxi
+tiun anguleton de mia animo, kiun sxi ne konas kaj kien mi ne enlasas
+sxin--inter ni malfermigxus abismo kaj ni terure aux konsterne demandos
+nin: 'Kaj kiel ja en tiu okazo ni vivas kune?' ... Jen kial estas pli
+bone, ke ni fermu la sekretojn de l'animo kaj iliajn sxlosilojn jxetu en
+la maron. Mangxi kune, dormi, interparoli pri tio cxi kaj tio, esti
+trankvilaj kaj nin konsoli, ke ni estas kreitaj unu por la alia ...
+
+"... Tiom da tempo mi vivas kun sxi, sed cxu ni scias, kion malamas aux
+amas la alia? kaj cxu ni klopodas ekscii tion?
+
+"Ni klopodas, gxis kiom tio estas ebla, ke la alia plenumadu niajn
+dezirojn kaj nur tiom ...
+
+"Jes, sxi scias ekzemple, ke mi amas teon kun iom da sukero, ke mi ne
+amas petroselon kun viandbuletoj, sed cxu sxi komprenis, ke al mi estas
+malagrabla sxia plej delikata kareso, kiam mi laboras? Kaj des pli
+terure estas, ke sxi konscias tion kaj penas fari, ke pro unu sxia
+rigardo, pro unu sxia kiso mi forlasu cxion. Kaj kiu virino ne dezirus
+tion?
+
+"... Kial iafoje ni konscie mensogas unu la alian? Kial en minutoj de
+amekstazo ni mensogas plej malmodeste, ke ni ne povas vivi unu sen la
+alia, kaj poste ni tenkaptas nin je tiuj konfesoj, kiel iu procentegisto
+je la kambio subskribita dum malsobreco? Kaj mi ofte estas dirinta al
+Nevena, ke se sxi mortos, mia vivo perdos cxian sencon, farigxos
+sencela. Cxu povas esti pli malmodesta mensogo ol tiu cxi! Kiaj
+malsagxaj infanoj ni estas, parolante tion kaj kredante, ke gxi estas
+sincera. Mi sentas per mia tuta cerbo kaj koro, ne mensogante nun min
+mem, ke se morgaux Nevena mortos, ecx ne unu blanka haro estos aldonita
+al miaj haroj. Sendube, mi estos frapita, la cxeesto de mortinto en la
+domo min konsternos kaj mi aspektos kiel homo treege suferanta ... Min
+ekpremos dum kelkaj tagoj la morto kun sia nedivenita majesto. Mi
+frostotremos, vidinte ke la esencajxo, kiun mi tenis en miaj brakoj,
+farigxis senviva kadavro, pli malhela ol la kadavro de bucxita besto.
+Min terurigos la penso, ke sxia bela talio, de kies aromo mi
+ebriigxadis, malbonodoros ...
+
+"La tomba veturilo, la funebra oficiala publiko, la tombejo, cxio cxi
+tio efikos sur miaj nervoj ... Plimalpli ni sentas tion ankaux dum
+fremdaj enterigoj. Sed diri nun sola al mi mem, ke post sxia morto cxio
+estas finita por mi--neniam! Mi ecx, eble, ploros, ne edzigxos, sed ecx
+ne unu peceton sxi forprenos de mia koro per sia malapero ... sed kial
+en tia okazo ni kiel infanoj amuzigxas? Kial iuj kredas tion? Kiel
+ekterurigxus mia Nevena, se sxi tralegus tiujn cxi liniojn, sxi, kiu
+imagas al si, ke post sxia morto--mi tuj pafmortigos min sur sxia
+kadavro.
+
+"Sxi postulis sincerecon! Cxu sxi ekdezirus, ke mi estu iom malkasxa je
+tiu temo?
+
+"Nu diru al mi sincere, kiom da viroj kaj virinoj ni ekkonus, ke ili
+kompatas la mortintojn, se ne estus funebro?
+
+"Kaj al mi sxajnas, ke mi ne estas iu escepto, mi ne estas tre malvarma,
+mi ne estas sensenta egoisto, kaj mi volas kredi, ke ni cxiuj estas
+tiaj.
+
+"Ni treege amas nin mem, por ami forte ankaux iun alian, tuj kiam li
+cxesos liveri al ni tion, kion ni bezonis ..."
+
+Nevena cxesis legi kaj, tiel sidante per grandaj, malfermitaj
+okuloj sxi dauxris rigardi antaux si.
+
+Al sxi sxajnis, ke iu renversis la tutan mondon antaux sxi.
+
+"Dio mia! Dio mia! ekmurmuris sxi. Cxu vere li estas skribinata cxion
+cxi tion? Kaj kiamaniere? Kiel mi ne povis rimarki, ke tiu cxi homo ne
+nur ne amas min, sed min malamas, malestimas ... Kaj kial li ne diris
+tion al mi? Kial li kasxis tion en sia animo? Cxu mi perforte restos cxe
+li?" Sxi simple ne volis kredi, ke li gxin skribis serioze, ke la sama
+mano per la sama skribmaniero skribis iam al sxi pasiajn, delikatajn
+leterojn.
+
+"Kiu ekkredus, ke tiu cxi homo povas esti tiel hipokrita, tiel sensenta,
+tia egoisto. Sed cxu mi vere estis blinda por ne povi ecx unufoje
+kapti en liaj okuloj la malestimon? Ne, mi ne estis blinda, mi memoras
+cxiujn liajn vortojn, gestojn ... Dio mia! Kian komedion li ludadis dum
+sia tuta vivo! Sed kial? Kial? Cxu vere li ne povis veni cxe min kaj
+diri al mi: 'Nevena, mi ne plu amas vin, ni devas disigxi!' ... Sed
+kien, kien foriris tiu amo, pri kiu li rakontadis al mi antaux la
+edzigxo kaj poste ... post la edzeco ... Li certe ankaux tiam ne amis
+min ... Li edzigxis je mi kvazaux li acxetus ludilon en iu magazeno ...
+Sed en kiu ni kredu tiam? Kiun ni amu? De kiu ni atendu reciprokecon, se
+la plej belaj homoj lauxvide estas tiel senanimaj kaj kruelaj? ... Kaj mi
+kredis min felicxa, mi imagis al mi, ke oni envias al mi." Gxis tia
+grado sxi estis konsternita de tiu frapo, ke sxi ne volis kaj ne povis
+pli profunden enrigardi en sian animon kaj vidi, ke eble ankaux sxi,
+kiel li, povus skribi samajn pagxojn ... Sxi sentis nur unu aferon,
+ke la homo, kiun sxi opiniis kapabla morti por sxi, ecx larmon li ne
+versxus se sxi malaperos ... Ecx sxajnis al sxi, ke li nome tion atendas
+malpacience. Sxia Mitjo, sxia idealo, tiu perfekta homo, montrigxis plej
+ordinara mortemulo. Kaj, cxu ecx la simplaj mortemuloj tiel amas siajn
+edzinojn?
+
+Dum momento, sxi levis sian kapon kaj jxetis rigardon cxirkauxen.
+
+"Sed cxu vere cxio gxis nun estis songxo? Ke jam la antauxpasintan tagon
+tie cxi, sur la sama kanapo, li ne sciis per kiaj plej delikataj vortoj
+min nomi ... Sekve li ankaux tiam mensogadis ... Sed cxu mi povas de nun
+vivi kun li? ... Kiel post tio cxi mi permesos al li min karesi, sciante,
+ke samtempe li pensas pri tute alia afero ... Dio mia! Cxio estas finita
+inter ni!" Kaj sxi ekploris kiel infano ... "Kial, kial mi malfermis tiun
+cxi tirkeston? Kial mi tralegis tiun cxi kajeron? Cxu ne estus pli bone,
+se mi nenion scius kaj se mi vivus kun iluzioj, ol kun tia efektiveco?
+Li estas malbona! Egoisto! Sensenta! Sed malgraux tio mi ne povas vivi
+sen li!" Kaj nur la sola penso, ke sxi povas apartigxi de li, sxin
+jxetadis tutan en malvarman sxviton. "Ne, mi silentos! Mi silentos! ...
+Mi kasxos la kajeron, fermos la tirkeston kaj per nenio, per nenio mi
+malkovrigxos, ke mi scias cxion. Mi ankaux havos unu anguleton en la
+animo, kien neniam kaj neniun mi enlasos ... al li mi diros, ke se li
+ne scias, kial li edzigxis je mi--mi scias kial ... kaj mi lin faros
+felicxa, se ecx mi devus morti por tio!"
+
+Post tio sxi kolektis la kajerojn kaj volis starigxi de la kanapo. Sed
+jen--la pordo de l'kabineto malfermigxis ... Nevena elkriis kaj paligxis
+kiel tolo. En la cxambron eniris sxia edzo. Mitjo alpasxis al Nevena kaj
+paligxis ne malpli ol sxi vidinte siajn kajerojn dismetitaj sur la
+kanapo.
+
+--Kio estas cxi tio? Kio estas cxi tio? kriis li, ne kredante siajn
+okulojn, ke sxi kuragxis malfermi lian tirkeston.--Kion vi faris? Vi
+tralegis tion cxi?
+
+Ne estis bezone, ke Nevena respondu al li: li komprenis de sxia vizagxo,
+ke sxi tralegis cxion. Terura indigno kaptis lian tutan estajxon cxe la
+penso, ke sxi estas permesinta al si trasercxadi lian animon ... En tiuj
+cxi minutoj sxi montrigxis al li kiel iu agento de la sekreta polico.
+Kun premitaj, pro kolero, dentoj li starigxis kontraux sxi kaj ekkriis:
+"Kiel vi kuragxis, kiel vi kuragxis fari cxi tion? Kiu donis la vi tiun
+rajton? Aux vi pensas ke estante mia edzino, vi povas eniradi en mian
+animon kiel dum vizito cxe viaj najbarinoj? ... Cxu vi ne scias, ke tio
+cxi estas spionado ... la plej terura spionado ... kaj cxu vere
+trovigxus iu frenezulo edzigxi, se li scius, ke vi pretendas tiajn
+rajtojn al li? ... Diru al mi, diru al mi kiel vi kuragxis fari tion?"
+
+Nevena nenion respondis al li, sxi timis lin kaj ne kuragxis lin
+ekrigardi.
+
+--Diru al mi cxu mi permesis al mi iam grati en via animo? Cxu homo mi
+estis, kiun vi amas aux malfelicxulo logxanta sub polica observo? ... He
+... Kion vi faris nun? Cxu vi scias, ke post tio cxi mi ne povas vivi
+kun vi? ... Ecx se mi volus, mi ne povas ... Mi ne povas vivi kun homo,
+kiu eniras en mian animon kiel iun drinkejon. Kaj tio cxi estas nomata
+cxe vi pruvo de senfina amo! ...
+
+Pro kolero li ne povis paroli. Li sidigxis sur unu segxon kaj
+enpensigxis: "Kiaj kreitajxoj estas tio--la virinoj! Kaj kiaj komprenoj
+pri amo! Kaj kion sxi faris nun? ... Sxi eksciis ... pri la kvin miloj da
+frankoj ... Cxu do mi povos post tio cxi vivi kun sxi? ... Nesatigxeblaj
+kreitajxoj! ... Ne suficxas al ili tio, kion oni donas al ili de sia
+ekzisto ... ne, ili nin bezonas tutan, kun cxiuj nervoj kaj cerbo ...
+Jes ... jes, mi sxin forlasos ..."
+
+Li starigxis.
+
+--Cxu vi scias, Nevena? Se estus trovinta tiujn cxi kajerojn iu mia
+malamiko, mi pli volonte pacigxus, ol nun. Mi komencus batalon kontraux
+li, mi batus lin per liaj mankoj, mi lin malamus, eble mi lin mortigus
+... Kaj kun vi kia batalo? Aux mi devos komenci min pravigi, peti
+pardonon ... Ne, ne, de nun pluen niaj plej ordinaraj delikatajxoj estos
+falsaj ... nesinceraj ... Vi disbatis ankaux tiun felicxon, kiu estas
+ebla en tiu cxi mondo ... Vi volis min ekkoni nepre tutan ... kaj vi
+ekkonis min ... cxu vi konvinkigxis nun, ke nepre tuta homo ne povas
+esti amata, cxar li valoras nenion. Cxu mi ne estis prava dirante al vi
+ne grati tre multe en via felicxo, se vi ne volas gxin kripligi ... Kaj
+kion vi gajnis nun? ... Mi ne povas vivi kun vi ... mi ne povas ... ecx
+se mi volus ... Niaj rigardoj ne povas renkontigxi plu, ne mallevante
+niajn okulojn unu antaux la alia ...
+
+Kaj ne ekrigardante sxin, ne dirinte al sxi adiaux, li eliris el
+la cxambro.
+
+Nur nun Nevena komprenis, ke tiu cxi homo, kiu montrigxis al sxi tiel
+terura post la tralego de la kajeroj, estis al sxi tiel kara, sxatata
+pli ol cxiam. Sxi cxion, cxion pardonis al li nun ... nur ke li
+restu cxe sxi. Sxi kontentigxos per tio, li vivu kiel li volas, li faru
+kion li volas, nur li ne foriru.
+
+Malfrue dum la nokto lin atendis Nevena, sed li ne venis. Matene sxi
+ricevis de li leteron, ke li foriras en la provincon, en sian naskurbon,
+gxis kiam sxi decidos kion sxi faros.
+
+Tiu cxi letero donis al sxi esperon ... "Li certe volas minaci min, puni
+min ... Ne, ne, tiu cxi homo meritas esti amata, kia ajn li estas ...
+antaux li mi ne hontas humiligxi kaj lin peti". Kaj sxi skribis al li
+tian leteron, kian ne skribus ecx kondamnito por amnestio. Sxia letero
+trankviligis sxin, sxi pensis ke la ventego forpasos kaj denove ekestos
+por sxi trankvilaj tagoj en la vivo.
+
+Post kelkaj tagoj Mitjo ricevis rekomenditan leteron de sia edzino,
+sed ne respondis ...
+
+
+
+
+Du talentoj.
+
+
+La fiakro haltis antaux la hotelo, pli vere gastejo. Irmov
+malsupreniris de gxi kaj ordonis ke oni portu la pakajxon supren,
+pagis la veturigiston, donis al li trinkmonon kaj eniris la kafejon,
+la malsupran etagxon de la konstruajxo.
+
+La domomastro estime lin renkontis.
+
+--Preparu supre por lavi min kaj por la vespermangxo ion facilan: supon
+de kokido kaj duonkuiritajn ovojn. Mia stomako estas iom delikata, gxi
+ne povas cxion toleri,--li senkulpigadis sin.
+
+La domomastro promesis cxion. Li sciis, ke tiaj stomakoj bone pagas, des
+pli, ke la sinjoro sxajnis esti iu altrangulo. Tian formon de vintra
+palto li vidis nur en Sofio. La publiko en la kafejo atente rigardis
+la novalveninton kaj kun rideto auxdis la mendon por vespermangxo. Ili
+kvazaux ne kredis, ke la stomako cxe la homoj estas diversa kaj ke
+ekzistas bulgaro, kiu ne povus digesti ion en tiu cxi mondo.
+
+La hotelmastro kun la nova vojagxanto iris supren. Cxiuj ekparolis.
+
+--Kiu estas tiu cxi?
+
+--Estas iu ingxeniero ... diris unu, multe da tiaj pasas nun.
+
+--Devas esti iu revizoro ...
+
+--Revizoro! ... ekridis alia. Kion li revizios cxi tie? En la tuta
+cxirkauxajxo oni ne povas trovi 100 grosxojn entute.
+
+--Eble nur tiel pasas la homo.
+
+--Kien li pasos? Ni ja estas cxe la fino de la mondo.
+
+Post unu horo Irmov malsupreniris lavita, kombita, kun aliaj vestoj. Li
+sidigxis apud unu tablo, supersxutita de gazetoj, sed ne kuragxis ilin
+tusxi, preskaux cxiuj cxefartikoloj estis makulitaj de diversaj
+mangxajxoj.
+
+--Cxu la mangxajxo estas preta? demandis li.
+
+--Bonvolu, sinjoro, en la alian cxambron, tie mangxas la oficistoj.
+
+Irmov pasis en la alian cxambron kaj trovis tie 5-6 personojn, lokajn
+grandulojn. Unuj el ili legis gazetojn, aliaj parolis pri la kuirejo
+kaj kritikis la pasintjaran kuiriston. Irmov sidigxis, lauxte tusis,
+alkrocxis la visxtukon cxe la kolumo, tiris flanken malplenan
+mangxilaron kaj atendis. Oni alportis al li buljonon de kokido. La
+abonantoj delasis la gazetojn, cxesis paroli kaj nevole observadis la
+novalveninton. Scivolemo, miksita kun envio, estis legebla en iliaj
+okuloj. Ili instinkte malamis tiun cxi homon, venantan de alia mondo--de
+tie, kie ili neniam estis, aux, se ili estis, apenaux reestos tie. Kaj
+li ecx ne rimarkis, aux sxajnigis, ke li ne vidas ilin. Cxi tio ankoraux
+pli malicigis ilin. Se ili estus certaj, ke li ne estas iu altrangulo,
+kiu per unu kapto cxe la kolumo povas ilin forigi de la terglobo, ili
+estus arangxintaj al li iun lokan sxercon. Sed cxiu lin konsideris kiel
+grandulo de sia ministerio.
+
+Vespermangxinte, Irmov diris, ke oni alportu al li supren la kafon,
+lin veku frue kaj supreniris en la hotelon. Cxies busxo malfermigxis.
+
+Ili saltis antaux la hotelmastro por demandi, kia homo estas tiu.
+
+Plena disrevigxo kaj grimacoj. La novalveninto sin enskribis en la
+libro de vojagxantoj: "verkisto".
+
+--Vidu lin! ... kaj malmulte restis, ke mi lin konsideru kiel
+cxefrevizoron.
+
+--Diablo prenu ankaux la verkistojn! ... Cxu ili kun buljonoj sin nutras.
+
+Cxiuj kvietigxis. Kaj kelkaj, kiuj antaux momento pensis ekrigardi
+tiun cxi vesperon en la kasojn, vokis al la knabo alporti la triktrakon.
+Neniu volis scii, ke supre super iliaj kapoj maldormas bulgara verkisto
+kaj, eble, gale jam pusxas ilin sur sian plumon. Li ne povis rompi ilian
+pacon, li ne estis timinda, li ne estis revizoro.
+
+ * * *
+
+La alian tagon Irmov iris en la gimnazion renkontigxi kun instruisto,
+kiun oni rekomendis al li, por lin helpi en la kolekto de materialo por
+lia nova historia romano. La instruisto apenaux ne svenis, sciigxinte
+kun kiu li parolas, kvankam post momento li estis devigata konfesi, ke
+preskaux nenion li legis de liaj verkoj.
+
+--Ah! vi ne scias, sinjoro Irmov, kiel la provinco mortigas la homon,
+precipe nin, la instruistojn. Gxi elsucxas nian tutan sangon, kaj ni
+fine farigxas konservajxoj. Kaj ne ke mankas tempo kaj legajxo ... ne,
+sed por kio? Por vivi kaj morti cxi tie, ecx tio cxi, kion oni legis,
+pli ol suficxas. Bulgario nin oferas kaj ni gxin akceptas por peco da
+pano. Ni perdis cxi tie apetiton vivi, kaj sen tiu cxi apetito oni, se
+ne kadavro, almenaux estas malsanulo. Ni dum nia tuta vivo gardas
+dieton.
+
+Irmov nenion reparolis al li. La instruisto dauxrigis.
+
+--Vi, eble, diros al mi: la legado estas celo, ne rimedo ... Ne estas
+tiel. La libro restas cxiam libro kaj ne povas anstatauxigi vivan homon.
+Estas minutoj, kiam mi estus preferinta la societon de iu vivgxoja
+stultulo antaux cxiuj volumoj de la euxropaj verkistoj. La libro sen
+societo estas terura. Gxi naskas revojn kaj apetitojn, kaj la ministerio
+delonge per cirkuleroj malpermesis revi kaj tromangxi. Cxu vi scias, ke
+iam mi volas forkuri de cxi tie, kien miaj okuloj vidas. Iri en Sofion,
+farigxi kelnero en iu bierejo--tie la vivo estas cxiam pli enhava ol
+la nia. Se mi estus Napoleono, mi neniigus la malgrandajn urbojn
+kaj vilagxojn. Ne estas tiom terura la malsato, la mizero,
+terura la soleco tie cxi ... tiu cxi gxismorta izoleco de cxio. Ni, cxi
+tie, ne pri vagonaro, sed pri fiakro gxojas kiel infanoj. Ni malkutimis
+je poezio, muziko, kantoj. Ni forgesis virinajn karesojn. Vilagxanino
+kelkafoje nin allogas pli, ol vin viaj dekoltitaj belulinoj en la baloj.
+Ni atrofigxiis cxi tie kaj similas je mumioj, nur ke ni ankoraux spiras,
+pensas kaj sentas, gxis kiom al ni permesas la budgxeto kaj la
+ministerio.
+
+Irmov lin auxskultis kaj plene komprenis lian humoron. Kaj en la
+profundo de sia animo li estis kontenta, ke la sorto ne destinis al li
+tian parton. Li neniam pacigxus kun tio. "Malfelicxuloj!" li pripensis
+kaj ne trovis bezone ecx lin konsoli.
+
+Marsxante tra la urbo, ili pasis preter alta, duetagxa domo kun vendejo
+malsupre kaj vasta korto malantauxe.
+
+Sur la supra etagxo estis balkono.
+
+--Al kiu apartenas tiu cxi domo? demandis Irmov.
+
+--Al ricxa maljunulo, sed nun cxio estas en la manoj de lia bofilo
+Linovski. Versxajne vi ne konas lin, la tutan regionon li tenas en sia
+posxo. Post nelonge li estos deputito, kaj delonge li devus esti
+pendigita.
+
+--Linovski! ... mi konis tian homon iam. En Francio li studis
+legxosciencon, poste li havis disputon kun la jugxejoj pro falsigo de
+diplomo.
+
+--Tio cxi estas malnova historio. Nun li falsigas ankaux la patrinan
+lakton de siaj infanoj, sed la legxo ne tusxas lin.
+
+--Do, li estas la sama Linovski?
+
+--Devas esti la sama, cxu povas ekzisti alia Linovski, li estas unu
+en tuta Bulgario. Se vi nur vidus lin ... nenion li timas, nenion li
+konfesas.
+
+Post momento ili disigxis kaj Irmov iris en la restoracion.
+
+Apud la tablo, cxe kiu li tagmangxis, sidis tuta kompanio de geviroj.
+
+Lia mangxilaro estis sialoke, sed, por pasi, li devis maltrankviligi
+iujn el ili.
+
+--Pardon! ... gxentile diris li.
+
+La kompanio komencis senkulpigxi, ke gxi estas okupinta lian tablon.
+
+--Estas nenio ... estas nenio. Mi petas vin, al mi estas agrable ...
+Post kvin minutoj li konatigxis kun cxiuj.
+
+--D-ro Ivanov! ...
+
+--Membro de la tribunalo Rankov ...
+
+--Instruisto Markov ...
+
+--Kapitano Sxevronov ...
+
+--Sinjorino tia ... k. t. p.
+
+Post iom, eksciinte, ke Irmov morgaux forveturos al iu vilagxo--ili
+decidis iri tien gaste cxe la landlima kapitano.
+
+--Ni prenos mangxajxon kaj trinkajxon ...
+
+--Gxuste la noktoj estas lunaj ...
+
+--Nur nokte kun fiakro ... kun glitveturilo,--insistis la sinjorinoj.
+
+--La elspezoj po egale, lauxtigxis iu.
+
+Cxe la penso pri la morgauxa festeno, la kompanio gajigxis kaj cxiuj
+komencis rigardi cxu iu ne trompigxos regali.
+
+Neniu decidigxis. Iutempe Irmov frapis per sia glaso la tablon. Venis la
+restoraciestro.
+
+--Alportu bieron!
+
+--Kiom?
+
+--Kiel kiom? kiom ni estas: 7-8-10 bierojn.
+
+La kompanio ridacxis gxis la oreloj.
+
+--Kaj tio ... dauxrigis Irmov, alportu ian almangxajxon por la biero ...
+nur pli multe, kaj por la sinjorinoj ... kion ili amas?
+
+--Ankaux ili trinkas bieron, diris iu.
+
+La sinjorinoj modeste ekridis kaj, kiam oni elportis la bierojn, cxiuj
+tostis kun Irmov. Li klopodis esti afabla kun ili, pridemandis ilin:
+kiel ili vivas, kien ili iras, cxu ili havas distrojn.
+
+--Pli bone ne demandu, diris la kapitano, ni estas tie cxi vivaj
+enterigitaj. Post la Sofia militista klubo fali en tian stalon ...
+
+--Ha vi, la militistoj, kial vi plendas, vi estas la dorlotitaj infanoj
+de Bulgario, ekparolis la kuracisto. Kion ci faras tie cxi? tutan tagon
+ci mallaboras, kaj la nokton ci sidas tie cxi kaj la unuan de cxiu
+monato trak ... trak 400 franketojn kaj iom pli ...
+
+--Ne estas tute tiel ... cxu ni ne gardas la landlimon! La serboj ...
+ni ekauxdas ion, preparas sin kontraux Auxstrio ...
+
+--Ili preparas porkajn kolbasojn por Auxstrio ... Ci demandu nin, la
+mizerulojn. Tutan monaton ci cxirkauxiru la regionon, tage ci ne havas
+tempon mangxi, nokte oni ne lasas cin en paco: pro febro oni cin vekas,
+kaj kiam ci iras, oni ne pagas, cxiam amikoj estis ... konatuloj.
+Kvazaux la medicino havas ion komunan kun la amikeco.
+
+--Kaj kiel estas la regiono en sanstata rilato? demandis Irmov.
+
+--Kiel gxi estas? Malsanoj estas por 10,000 frankoj jare, kaj 50
+frankojn ci ne povas enspezi monate. La cxi tieaj homoj estas tiaj,
+ke ili kapablas morti, nur ne pagi vizitojn.
+
+--Do, la salajro ne suficxas?
+
+--Por pano ne suficxas, kaj vi ja scias, la scienco marsxas, ne
+atendas ... necesas novaj libroj, gazetoj, perfektigxoj.
+
+--Silentu ci, nur de la drinkejestroj por atestoj tiun cxi jaron ci
+prenis pli ol 500 frankoj. Kaj ni? kiel sxajnas al ci? Puran monon da
+236 frankoj 36 centimoj, turnu gxin cxiel, restas cxiam tiel. La tuta
+regiono estas en ciaj manoj, homan vivon ci disponas, ci pendigas la
+homojn, kaj ci mem vivas kiel skribisto. Por edzigxofesto monon ci ne
+havas, auxdigis sin la jugxisto.
+
+--Kial ci ne farigxas advokato?
+
+--Mi ja farigxos ... Ankoraux du jaroj restas al mi gxis pensiuligxo.
+
+Unuvorte, estis ecx ne unu kontenta homo--cxiuj estis ofenditaj
+de Bulgario. Irmov ne interrompis ilin.
+
+--Mi komprenas, dauxrigis la kapitano, ni aux devas havi armeon kiel
+decas, aux oni gxin maldungu. La armeo estas cxio por la regno. Oni
+devas memori, ke la oficiro ne estas sxtata. Se vi volas pacon, preparu
+vin por milito, diris Napoleono--ergo--pagu bone viajn oficirojn.
+
+--Antaux cxio la popolo devas esti sana: malsana popolo, malsanaj
+urbanoj--malsanaj soldatoj. _Mens sana in corpore sano._ Do, la
+kuracistoj devas esti plej bone garantiitaj.
+
+--La fina celo de cxio estas la justeco--al ni venas kaj sxtataj, kaj
+militistaj, kaj malsanaj, kaj sanaj ... Anglio, diris mi ne memoras kiu
+filozofo, tenas sian tutan sxiparon kaj armeon, por ke funkciu kelkaj
+magistratoj. Jen kial la situacio de l'jugxisto devas esti plej multe
+asekurita.
+
+En la kompanio sidis iu popolinstruisto de la vilagxoj. Auxskultante
+ilin, li ne kuragxis plendi: li hontis diri antaux tiom da homoj kian
+salajron ricevas, kaj krom tio li ne konis iun scienculon dirinta ion
+en favoro de l'bulgara popolinstruisto.
+
+Post nelonge Irmov denove mendis po unu biero. Iom post iom la
+interparolo perdis la sciencan karakteron, ili komencis rakonti
+diversajn bulgarajn sxercojn kun loka koloro. Cxe kelkaj pli fortaj
+pecoj la sinjorinoj prenis tiajn virgajn fizionomiojn, ke la tuta pipro
+de la anekdotoj trafalis sencele. Poste ili pasis al la kantoj. Irmov
+trian fojojn mendis bieron kaj pozitive cxarmis cxiujn. Kelkiuj ecx
+demandis lin, kie ili povas trovi liajn verkojn.
+
+--He, tio, la verkistoj estas malsxparuloj, tramurmuris iu al
+sia najbaro.
+
+--Kompreneble, sagxon ili havas senpage; li sidigxas, skribacxas ion
+fusxe, iun mokajxon ... kaj hop, 100 fr. Oni diras ke Vazov[3] per siaj
+romanoj konstruis domojn.
+
+--Kaj ni nian tutan cerbon eluzas por 200 fr. monate.
+
+Post la kantoj oni metis la tablojn flanken, trovis ie du ekdormintajn
+ciganojn, vekis ilin kaj komencigxis dancoj. Iun tempon la kompanio tiel
+entuziasmigxis, ke gxi elkriis ecx "hura", kiam Irmov deklaris al la
+restoraciestro, ke hodiaux li pagas cxion.
+
+--Tamen, honte estas, flustris iu al siaj kamaradoj. La homo estas cxi
+tie pli gxuste nia gasto, kaj ni lin lasas pagi cxion.
+
+--Kiu lin devigas, li mem volas ...
+
+--Ne decas, ankaux ni devas pagi ion. Kion pensos la homo pri ni? Li nin
+priskribos ie.
+
+--Kaj ree li havos sian monon.
+
+Gxis la 4a horo matene dauxris la vesperfesto. La restoraciestro ankaux
+estis kontenta de la verkisto kaj, kiam cxiuj starigxis por foriri, li
+saltis kaj mem donis al li la surtuton. Ili eliris sur la straton kaj
+faris tian bruon, ke la ekdorminta patriarkeca urbeto tuta saltis el la
+lito, kvazaux pro brulado. Sed la policestro estis kun ili, kaj la du
+patrolaj policanoj respekte salutis la kompanion.
+
+ * * *
+
+Du-tri fojojn post la interparolo kun la instruisto, Irmov
+renkontadis Linovski en la stratoj, sed ankoraux de malproksime li
+cxu revenis malantauxen, cxu deiris en alian straton. Li neniel
+volis renkontigxi kun homo, al kiu li jam kiel studento ne donis la
+manon--precipe, kiam li eksciis, ke li nun tro ricxigxis kaj fusxagas
+en la tuta regiono. Do, ne vane oni antauxdiris, ke tiu cxi homo je
+cxio estas kapabla ... ke por li elekto ne ekzistas en la vivo.
+
+Sed iun fojon okaze ili renkontigxis vizagxo kontraux vizagxo.
+Irmov ne sciis kion fari kaj nevole haltis.
+
+--Irmov!? cxu estas vi? Mi vin sercxis, sciigxinte, ke vi estas tie cxi.
+Oni diras al mi, ke vi estis en la vilagxoj ... kolektas materialon por
+nova dramo ... aux romano. Mi de tiuj aferoj ne multe komprenas, sed
+viajn laborajxojn mi legis. Cxiam vi flugas alten, homojn de Marso
+priskribas ... cxiam honestaj ... cxiam herooj--ecx ne unu malbonulo.
+Vi restos tie cxi ankoraux iun tagon, jes? Mi volas vin vidi,
+iom interparoli. Kiom da jaroj ni ne vidis nin! Ni ja estis
+kunlernantoj--kaj hodiaux ... tiun cxi vesperon vi vespermangxos
+cxe ni? ... ne ... ne ... cxi tio estas decidita.
+
+--Mi apenaux povos, diris sendecide Irmov, tiun cxi vesperon
+mi volas iom labori.
+
+--Nenia laboro ... En Sofio vi laboros. Kie vi laboros en la cxi tiea
+atmosfero. Jam nun ni iros kune hejmen.
+
+--Sed min oni atendos tie. Estas instruisto, al kiu mi promesis.
+
+--Li atendos ... mi sendos la serviston diri al li, ke vi estas cxe mi.
+Kaj kion vi mangxos tie? Tiu baj[4] Koljo ilin nutras tiel ... Miajn
+porkojn mi pli bone nutras.
+
+--Sed por mi tie oni kuiras speciale.
+
+--Ankaux mi preparos cxion speciale por vi, kaj vinon--vi ne trinkis
+tian. Mi al la tuta regiono liveras vinon, sed vinon ... trinkas
+nur mi. Neniamaniere mi allasos, ke vi nutrigxu tie. Ne rigardu la
+oficistojn--ili mangxas kion vi donas al ili. Ili ne rajtas havi guston.
+Ilia stomako devas elteni dum 15 jaroj la venenojn de via baj Koljo ...
+kaj tiom. Poste enterigo, pensio ... orfoj, estontaj oficistoj ktp. Sed
+suficxe ni parolacxis, ni iru. Vi ne povas prezenti al vi kiom mi estas
+kontenta.
+
+--Prave diri al vi, mi ne povos veni, mi sentas min laca.
+
+--Auxskultu, Irmov, mi komencas suspekti, ke vi simple ne volas veni
+cxe mi. Kredeble, la cxi tieaj sinjoroj estas al vi parolintaj Dio
+scias kion pri mi.
+
+--Kial do? Kiu parolos al mi pri vi.
+
+--Kiu! ... cxiuj. Ili gxis la lasta estus min dronigintaj en glaso da
+akvo. Ili ankoraux ne povas pardoni al mi, ke mi, fremdulo, sidigxis sur
+ilia kolo. Sed mi kulojn ne timas--ili ne pikas, nur zumas. Mi scias,
+ke cxiuj ... ankaux vi en Euxropo[5] rigardis min malrekte ... sed la
+pasinta estas pasinta. Mi scias, ke nun vi estas verkisto--eminentulo
+... Kaj, eble, iun tagon tiu cxi strato portos vian nomon, cxar vi
+pasadis tie cxi, sed nunmomente en tiu cxi strato mi havas propran
+domon, kaj vi devas gasti cxe mi. Ni parolos pri Okcidento, literaturo,
+pri vi. Nun por mallonge ni deiros en la gastejon, kaj de tie hejmen.
+
+Irmov ne kuragxis rifuzi--la gxentileco venkis. "Plej poste scivoleme
+estas vidi de proksime tiun cxi homon ... kio ja restis en li ankoraux
+homa?" Ili ekiris kaj eniris en grandan drinkejon. Apud gxiaj eluzitaj
+nudaj tabloj sidis grupoj da vilagxanoj. Forta odoro je brando sufokis
+la delikatan nazon de la Sofia revanto. Li nevole faris grimacon.--"Jen,
+ja ankaux la nacia odoro, diris ridetante Linovski. Gxi ne estas tiel
+agrabla, kiel vi gxin priskribas en viaj rakontoj".--Cxe la dekstra
+flanko de l'drinkejo pordo kondukis al la butiko, trosxargxita per
+cxiuspecaj komercajxoj senorde disjxetitaj. Trans alia pordo estis
+videbla la korto. Apud la sxtuparo mem trankvile kusxis kelkaj grandaj,
+grasigitaj porkoj. Plue du personoj faligadis bovon; la tria tenis en
+sia mano malgrandan akran trancxilon. Post nelonge la mano kun la
+trancxilo malaperis en la gorgxon de l'bovo ... Teruraj konvulsioj
+movigis gxian tutan korpon, la kruroj senespere frapis la teron kaj
+strecxis la sxnurojn. Gxi mortadis malrapide, kun malfermitaj pro
+terurookuloj, kun plena konscio pri la farita perforto, ne suspektante,
+ke gxiaj fratoj en Okcidento ne sukcesas ecx antauxmortan agonion.
+Irmov nevole deturnis siajn okulojn. Linovski trankvile rigardis la
+bovon kaj iutempe sin turnis al Irmov.
+
+--Ne similas al viaj temoj, tio cxi estas la vivo. La temo estas kruda
+... ne artista, kaj la honorario estas pli granda, multe pli granda ol
+la via. Cxu vi vidas, jen tie, tiun porkon, kusxigxintan en la koto,
+kvazaux gxi estas en hotelo "Royal". Cxu vi scias, ke mi por gxi ricevis
+pli grandan premion, ol vi por la lasta dramo cxe la konkurso. Pardonu
+pro la komparo, sed tiel gxi estas. La cirkonstancaro ne estas poezia,
+sed por mi gravas la rezultato. La mono estas unu kaj sama, cxu donita
+por iu sentimentala romano aux por purigo de necesejoj. Jen cxi tiun
+aferon oni ne volas kompreni, kaj tial ekzistas malfelicxuloj. Mi scias,
+ke vi estas aliopinia: por vi ankaux la mono havas biografion, ankaux
+gxi devas esti pura, nobla. Kaj la mondo estas tia, ke la malpura laboro
+pli multe enspezigas, cxar ne cxiu entreprenas gxin.--Post iom da tempo
+ili eliris el la gastejo kaj ekiris al la domo de Linovski.
+
+Irmov ekzamenadis en profilo sian kuniranton kaj miris pri lia
+trankvileco, senzorgeco kaj gaja humoro. "Cxu li ja nenion sentas? Cxu
+li ja cxion forgesis? Cxu ja la societo de l'porkoj mortigis cxe li
+cxion homan?" ... Ili atingis la domon, supreniris la duan etagxon,
+trapasis grandan koridoron kaj eniris en vastan mangxocxambron. Gxi
+estis ordigita laux Sofia maniero: granda kvarangula tablo, altaj lignaj
+apogsegxoj, apud la muro granda bufedo. Sur la tablo mangxilaro,
+en la mezo diversaj boteletoj da brandoj kaj konjako kaj cxiueblaj
+almangxajxoj. De la mangxocxambro trans malfermita pordo estis videbla
+la salono: en angulo videtigxis piano, super gxi la portreto de la
+princo[6], kaj sur la aliaj muroj bildoj kun diversaj pejzajxoj--kaj
+cxie remburita meblaro ecx nekovrita. Irmov estis surprizita.
+Li estas vidinta ankaux pli belajn meblarojn ol tiuj cxi, ne
+siajn--fremdajn; sed, nesciante kial, li sentis gxenecon en sia animo.
+Linovski komprenis liajn pensojn.
+
+--Vi miras, cxu ne? Cxu estas la sama tiu Linovski, al kiu vi en Euxropo
+50 centimojn ne pruntedonis, cxar vi sciis, ke li ne redonos ilin al vi.
+Sed kio estas cxio cxi kompare kun via sorto? ... gloro, senmorteco,
+monumentoj ... Ne miru: cxiuokaze, ankaux ni estas io en la vivo,
+kvankam maldekstraj.
+
+--Maldekstraj, kiuj havas kelkajn parojn da dekstroj, diris ridetante
+Irmov, mi ne povus amasigi cxion cxi dum 100 jaroj.
+
+--Vi cxion turnas en pensojn kaj figurojn, kaj ni nian tutan cerbon
+sxangxas en spesdekojn.
+
+En tiu tempo en la koridoro estis auxdata tia krio, kvazaux tuta roto
+da soldatoj atakis la cxambron. La pordo brue malfermigxis kaj unu
+post alia spiregantaj eniris la infanoj de Linovski.
+
+--Kiel vi vidas, ni bredas ne nur porkojn, li diris ridetante. La
+infanoj cxirkauxiris sian patron kaj scivoleme trarigardadis la
+gaston.--Diru "bonan tagon" al la onklo. La infanoj unu post alia
+iris cxe Irmov kaj memkontente etendis al li siajn manetojn.
+
+--Belaj, sanaj knabetoj, diris Irmov.
+
+--Ili vivas en plena libereco, kaj la bato estas malpermesita. Ankaux mi
+havas principojn. La infano ne devas esti timigita, por ke gxi timu
+poste neniun en la vivo. Al instruado apartan emon ili ne havas, kaj mi
+ne trolaborigas ilin, sed la gimnazion ili finos cxiuj, kaj poste ni
+disigos la sxafojn de l'kaproj. Unujn mi sendos eksterlanden, la aliajn
+mi lasos cxe mi, nur ne oficistoj--ili ne bezonas, mi de nun difinis la
+pension de cxiu.
+
+--He, Ivancxjo, venu cxi tien.
+
+Unu el la infanoj proksimigxis al la patro.
+
+--Ivancxjo, cxu ci volas esti oficiro?
+
+--Mi ne volas, pacxjo.
+
+--Kaj oficisto?
+
+--Ne.
+
+--Kaj instruisto?
+
+--Ne, pacxjo. La instruistoj marsxas kun dissxiritaj pantalonoj.
+
+--Kaj kia ci volas farigxi?
+
+--Komercisto, pacxjo, kiel ci.
+
+--Kial?
+
+--Cxar cxiuj venos al mi peti monon, sed mi al neniu donos.
+
+Linovski ekridetis, kaj Irmov malafabligxis.
+
+--Nun, infanoj, for de cxi tie! ekparolis Linovski, hodiaux vi mangxos
+en via cxambro, kaj posttagmeze Petro veturigos vin al la farmo.
+Cxu vi volas?
+
+--Ni volas, ni volas ... kaj post nelonge la infanoj malaperis
+en la koridoron.
+
+--Disciplino kaj humaneco ... sen perforto kaj sen sentimentaleco.
+
+--Cxu vi scias, ke via edukado estas iom originaleta, vi mortigos en la
+infanoj cxian homecon. Cxu de nun vi preparas ilin por procenteguloj?
+
+--Dauxrigu, dauxrigu ... ni konas tiujn teoriojn, ni mem pro ili
+baldaux estus restinta sur la strato, se ni ne estus forlasinta ilin
+gxustatempe. Cxiuokaze, kia ajn mi estu, mi kredas, vi konsentos, ke
+mi ne deziras malbonon al miaj propraj infanoj.
+
+--Jes, sed via teorio estas falsa. La vivo malvarmigos la plej
+sentimentalajn junulojn, kaj pro tio ne estas necesa speciala lernejo.
+Kaj se vi jam nun komencas veki cxe ili tiujn instinktojn, ili farigxos
+sovagxbestoj--kanibaloj.
+
+--Mi ne preparas ilin por misiistoj. La vivo estas bestomontrejo kaj, se
+vi min demandas, mi ne povas kompreni, por kiu vi skribas viajn dramojn.
+Mi legis kelkajn el ili kaj unu mi vidis sur la scenejo. Kaj, vere diri
+al vi, mi ne povis kompreni, kiel sagxaj homoj esperas, ke kiam ajn, kie
+ajn, alvenos tiu regno, pri kiu vi revas.
+
+--Ni revenu tiam en primitivan staton?
+
+--Kial ni revenos, kvazaux ni ne estas en gxi nun! ... Auxskultu, Irmov,
+ni ne interkomprenos nin unu la alian, ni estas kreitaj de malsama koto.
+Vi ne estas de la "nuna mondo", kaj mi estas nur bulgaro de la kapo gxis
+la kalkanoj kun granda ventro en la mezo. Per gxi mi spiras, sentas,
+vivas kaj mi scias, ke iun tagon la infanoj min benos. Vi diros: mi
+estas ricxa, ili estas garantiitaj ... Kial vi ilin edukas tiel? Ne
+estas tiel, kara mia! Nenio estas certa en tiu cxi mondo. Jen, vi
+timas nenion--vian cerbon neniu povas sekestri, kaj la plej solidaj
+konstruajxoj malaperas "kiel fumo", kiam aperas la polickomisario. Vi ne
+timas lin, sed demandu la tutan regionon, kio estas pli timiga: la
+hxolero aux li? Morgaux mi fermu miajn okulojn, cxio povos renversigxi.
+Aperos parencoj, zorgantoj ... advokatoj, jugxejoj ... kaj tiujn cxi
+aferojn ni konas tre bone. Jen kial mi ilin instruas jam nun scipovi
+montri la dentojn. Ne forgesu, ke ni vivas en Bulgario. Sed suficxas
+tiom ... nun ni vespermangxu, kaj _en attendant_ ni glutu po
+unu--cxu vi trinkos konjakon aux prunbrandon?
+
+--Al mi estas egale ...
+
+Linovski plenigis la glasojn.
+
+--Je via sano ... kaj jen ankaux almangxajxo, ne gxenu vin, mi tre
+gxojas, ke ni vidis nin. Mi scias, mi scias ... ne pravigu vin, al vi
+estas iom malagrabla tiu cxi renkonto. Sed mi ne koleras al vi, la mondo
+ja estas tia. Cxiu havas la sian. Vi miras pri mi--mi pri vi. Pli bone
+estas neniu pri neniu miru. Nenio estas mirinda en tiu cxi mondo, kiam
+gxi okazas. Kion vi rigardas tien en la salono? La pianon? ... Cxu vi
+opinias, ke hejme, estante piano, estas ankaux pianisto ... ne ekzistas
+tiajxo. Vi demandos, kial mi gxin acxetis? por la edzino, la
+infanoj?--Vana babilo! ... He tiel, mi gxin acxetis ... pro plezuro:
+la tuta regiono scias, ke nur cxe mi estas piano.
+
+Tiumomente en la cxambron eniris alta, juna, bela virino. Linovski
+sxin prezentis al Irmov. "Kia belulino" nevole ekpensis Irmov kaj,
+ne volante, jxetis rigardon al Linovski.
+
+Linovski sciis, ke lia edzino impresos kaj memkontente ridetis. Liaj
+okuloj parolis al Irmov: "kiel vi vidas, ankaux cxi tion en la vivo ni
+elektis, kiel decas."
+
+La vespermangxo komencigxis. Ili mangxis, trinkis kaj al la fino de
+l'vespermangxo Linovski estis jam duonebria. Li komencis ecx insulti,
+ne atentante, ke lia edzino estas tie. En la najbara cxambro auxdigxis
+vocxo de infano kaj la sinjorino eliris el la cxambro. Linovski
+plenigadis la glasojn, invitadis Irmov'on kaj, ne rigardante, ke tiu cxi
+nur tusxas sian glason, li levadis la sian, malplenigadis gxin gxisfunde
+kaj dauxrigadis paroli. Iom post iom li ebriigxis. Lia vizagxo
+flamigxis, la okuloj brulis kaj iu nebela malkasxemo ekludis en lia
+rigardo.
+
+--Mi scias ... mi scias cxion, mi ne estas verkisto, mi ne estas
+psihxologo, sed nun mi legas en viaj okuloj, kion vi pensas! Al vi
+oni parolis tie cxi pri mi ... oni diris al vi cxion.
+
+--Neniu nenion parolis al mi, pravigadis sin Irmov.
+
+--Al mi ne pasas tiaj, mi konas la homojn, nur ke mi ne trasercxas en
+ilia animo. Kial estas al mi ilia animo? Kapra felo kostas pli ol gxi.
+Ne sxajnigu vin ... vi almenaux konas la historion pri la diplomo kaj al
+ci ne estas agrable sidi kun mi, kun homo, kiu falsigis dokumentojn, cxu
+ne? Vi hontas de mi, kaj mi hontas de neniu ... cxu vi auxdas?--de
+neniu. En Bulgario oni ne havas de kiu honti, cxiuj estas friponoj gxis
+la lasta--cxiu en la sia. Nur vi estas tute apartaj homoj--kun aero
+kaj gloro vi nutras vin kaj ne bezonas monon. He, kara mia, vi estas
+verkistoj--psihxologoj ... vi konas la homon, kaj ne konas la bulgaron.
+Vi skribas dramojn, vi konas la vivon, sed vi ne scias vivi. Tuta
+Bulgario vin konas, en Sofio per fingro oni montras vin ... Vi donas
+sagxon al la tuta mondo, kaj unu propran domon vi ne havas. Mi scias, ke
+vi flugas alte, ke por vi mi estas bagatela, malpura insekto--pediko, ke
+vi nauxzas nun auxskulti min kaj, se vi sidas cxi tie, gxi estas cxar
+neniu vidas. En Sofio vi deiros en alian straton, se vi renkontos min,
+kaj cxu vi haltigis iam vian sagxon sur mian vivon? ... Tuta Bulgario
+esti grakanta kontraux mi, kiam okaze malkovrigxis, ke mia diplomo estas
+falsa. Tuj telegramoj en Euxropon al diversaj universitatoj, korespondoj
+kun la prokuroro, la esplorjugxisto--viva oni min estus enteriginta. Oni
+komencis proceson--la proceso perdigxis, kompreneble, cxiuj suspektis
+min. Kaj kial kasxi nun--mi gxin sxtelis. Kaj ne nur mi estus gxin
+sxtelinta, kaj ne nur tion mi estus farinta--se mi ne povus gxin
+forsxteli, mi estus ekbruliginta la tutan jugxejon ... Sofion mi estus
+bruliginta. He, amiko, facile estas paroli tiel: honesteco, ideeco,
+principoj, kiam vi estas naskita de honestaj gepatroj, en varma cxambro,
+kaj jam en la popollernejon vi iradis kun gantetoj kaj galosxoj; en la
+gimnazion kun horlogxo kaj monujo, kaj en Okcidenton via patro mem
+forkondukis vin. Li mem metis vin en pensionon, por ke ne difektigxu la
+stomaketo de la knabeto, dum mi, kvazaux kiam mi naskigxis, mi eliris
+nuda sur la straton kaj gxis mia dekjara agxo mi vagis sur la vojo,
+servis en gastejoj, drinkejoj, razejoj. Trovigxis poste iu pli prudenta
+stultulo, akcepti min por nutri min kaj sendi min en la gimnazion.
+Mirinde bela estis la vivo cxe li! neniam gxis tiam mi mangxis cxiutage.
+Vere, la scienco marsxis malforte, sed mi pasigis kvin klasojn. Poste mi
+malpacigxis kun mia bonfaranto, kaj cxu vi scias kial? Li kulpigis min,
+la malbenito, ke mi forsxtelis la orajn ornammonerojn de lia edzino.
+Mi ne estas de la speco de l'kasxemuloj ... La tutan regionon mi nun
+senhauxtigis, la infanon de patrina brusto mi forsxiros, se mi havas
+ekzekutpermesilon. Mi venenas la tutan distrikton per falsigita
+vino, miajn servistojn mi nutras per putra sekviando. Mi estas
+fripono, azeno, porko--pli granda ol tiu, kiun vi vidis en mia gastejo,
+sed la ornammonerojn ne estis forsxtelinta mi. Kaj ne ke mi ne bezonis
+monon, kaj ne ke mi ne sciis kie ili trovigxas ... ne, sed tiam mi estis
+bruto kiel vi ... principojn mi ankoraux havis: ke la sxtelo estas
+krimo, kaj sin fleksi pro malsato estas heroajxo. Mi lin forlasis,
+komencis la oficistecon--farigxis skribisto. En nia tempo la skribistojn
+oni rigardis kiel vin la verkistojn nun, nur ke oni pagis al ili. Post
+du jaroj mi jam havis laksxuojn kaj bastoneton--kaj ecx monon mi estis
+metinta flanken. Pli poste mi decidis laux la konsiloj de kelkaj
+kamaradoj en la gimnazio forveturi por studi la juron. Tiam oni
+akceptadis ankoraux cxiun ajn. Mi forveturis, enskribigxis, studis jaron
+kaj duonon. Restis al mi ankoraux tiom--la monon mi elmangxis gxis
+centimo. Vi, kiuj restis en Okcidento kvin gxis dek jaroj, kaj
+cxiumonate la posxtoficisto alportadis al vi la bluetajn mandatojn[7],
+cxu vi havas ideon, kio estas resti sen speso--al la tuta mondo skribi
+kaj ne havi kiu sendu al vi centimon? Vi tiam malestimis min, ke mi ne
+havas monon por tabakon acxeti al mi, nun oni mangxas mian kapon, ke mi
+havas multe da mono--ke mi povas cxiujn acxeti. Samtempe ili mangxas
+mian kapon--samtempe ili envias. Ankaux vi envias min--sed vi diros, kun
+malnoblajxo mi gxin gajnis ... ankaux tiel gxi estu. Cxu vi scias, kio
+estas malnoblajxo? Ne, vi ne scias--ankaux gxi estas talento, ennaskita
+en la homo, kiel via talento. Unu naskigxas talenta verkisto--alia
+talenta fripono. Cxu vi komprenis?
+
+Momenton li haltis, versxis vinon en sian glason, eltrinkis gxin,
+visxis siajn lipojn kaj ankoraux pli nerve dauxrigis.
+
+--Kvazaux nun mi gxin memoras, tri tagojn mi estis mangxinta nenion--kaj
+tiam unuafoje venis al mi la ideo, kvankam mi studis la juron, ke ne
+estas justeco en tiu cxi mondo. Kien mi ne vagis en Euxropo por sercxi
+panon kaj laboron, mi apenaux subtenis min. Kaj iun belan tagon, ecx sen
+plej malgranda riprocxo de l'konscienco, mi fabrikis mian diplomon. Kaj,
+prave diri al vi, mi pli meritis gxin ol multaj aliaj. Ankaux nun cxiujn
+miajn procesojn mi mem gvidas, speson mi ne donas al advokatoj; kaj miaj
+procesoj estas cxiuj cxarlatanaj de ambaux flankoj, mi ruinigis la plej
+famajn friponojn tie cxi. Pasante tra la stratoj, ne estas homo, kiu ne
+tremu pro mi. Al cxiuj mi enigxis en la cerbo, la animo kaj la posxo,
+kaj mi dormas trankvile kiel novenaskita infano. Mi suferas nek
+sendormon, ne perdas ecx apetiton. Kial vi rigardas min tiel, Irmov?
+Vi miras, ne kredas? Vi pensas, ke mi sxercas, ke mi afektas, ke pro
+ebrieco mi parolas tiel? Vere, la vino malligis mian langon, sed mi
+ankaux en sobra stato cxiam tiel pensas. Mirinda homo vi estas! Kial vi
+fiksis la okulojn sur min kaj min rigardas, kvazaux vi supreniris la
+Eiffel-turon? Ne estas vi por tie ... ne estas: tre facile
+senkonsciigxas via cerbo, vi falos. Kaj vane vi imagas, ke vi estas iaj
+elektitoj en tiu cxi mondo, ke vi estas naskitaj speciale por gxin
+ordigi. Vana babilo ... Ne estas tiel, Irmov! Kaj ne nur vi: nek Ibsen,
+nek Tolstoj sxangxos la mondon--mi sxangxos Bulgarion kaj tiaj kiel mi,
+cxar mi estas forto, auxtoritato ... kaj mi dispremos cxion, kio aperos
+antaux mi. Mi estas nun inter porkoj--morgaux vi vidos min en la
+parlamento. Legxojn mi kreos kaj vi obeos min, kaj ne mi vin. Vi ja
+dauxrigu skribi viajn dramojn, se vi ne havas alian laboron.
+
+Liaj okuloj brulis. Lia vizagxo malheligxadis. Malbonsigna fajro
+erarvagis en liaj rigardoj, kvazaux li denove travivis cxiujn siajn
+suferojn kaj iun minacis pro ili.
+
+Al Irmov farigxis cxio tie cxi malplacxa: kaj Linovski, kaj tiu cxi
+meblaro, kaj tiu cxi vespermangxo.
+
+Al li komencis nauxzi, kvazaux li mangxis ion malbonan, nesanan. Kaj
+li sentis senfinan deziron pli baldaux foriri de cxi tie.
+
+--He, tempo estas jam, Linovski! li diris kontrauxvole ridetanta,
+starigxinte de la segxo.
+
+Linovski rekonsciigxis.
+
+--Kion? Cxu vi foriros? Mi tedis al vi, ofendis ... vi ekhontas pro mi,
+cxu ne? vi pentas, ke vi venis, sed ne koleru al mi. Plej poste ne estas
+mi, kiu malkonvinkos vin, kaj kiam mi venos en Sofio, ne forkuru de mi:
+eble mi estos bezona al vi iun tagon. Kaj ja, prave diri al vi, se mi
+estus peninta farigxi kiel vi, certe gxis nun skribisto mi estus ie kaj
+pensus, ke Bulgario estas kreita por cxiuj, sed ne ankaux por mi.
+
+--He, adiaux ... diris Irmov.
+
+--Adiaux ... kaj vidu, kiam vi iros en Sofio, skribacxu iun felietonon
+pri la provincaj bestmontrejoj, kaj min insultu bone por edifo de la
+juna generacio, sendu al mi ankaux la gazeton, mi ne koleros al vi. Mi
+min konas tre bone kaj duan fojon se mi naskigxus, cxiam tiel mi vivos.
+Kaj sen ofendo, Irmov, se mi ecx nur eksentus, ke miaj infanoj skribas
+versojn, iliajn manojn mi fortrancxos. Adiaux.
+
+La morgauxan tagon Irmov forlasis la urbon.
+
+Sidigxinta en la fiakro, li penis pensi pri sia nova romano, vicigadis
+en sia cerbo la ombrojn de la iamaj puraj bulgaroj, kaj antaux li nevole
+videtigxis la ebria Linovski, kaj apud liaj oreloj ankoraux sonis lia
+malagrabla vocxo.
+
+Ili alvenis cxe la stacidomo.
+
+Irmov supreniris la vagonaron.
+
+Sed ankaux en la kupeo, lokita sur mola kanapo, li ne pensis pri Sofio,
+kie lin atendis edzino, kamaradoj, literaturo--kaj antaux liaj okuloj
+kiel viva staris la figuro de lia iama kunlernanto.
+
+Ili alproksimigxis Sofion.
+
+Ili eniris la stacidomon. Irmov eliris el la kupeo. Sur la platformo lin
+atendis lia edzino.
+
+Unuan fojon li rimarkis, ke sxi ne estas tiel bela, nek tiel aminda,
+kiel li imagis al si pli frue.
+
+Kaj kiel neniam li rimarkis, ke sxia jxaketeto estas iom eluzita.
+
+Ili sidigxis en fiakro. Ili alvenis hejme.
+
+Irmov eniris en sian kabineton--malgranda, malalta cxambreto kun
+ordinara ligna tablo, apogita cxe la muro, kun arigitaj sur gxi en
+malordo libroj kaj brosxuroj. Kaj, ne sciante kiel, li sidigxis apud
+gxi kaj enpensigxis.
+
+--Nicxjo, li auxdis la vocxon de sia edzino, venu, la vespermangxo
+estas preta.
+
+--Tuj, elkriis li iel nerve.
+
+Kaj denove antaux li videtigxis la granda korto, en gxi ridetanta gxis
+la oreloj, memkontenta Linovski ... apud li juna, bela, majesta,
+ridetanta virino--kaj apud ili staranta, dentmontranta porko, kvazaux
+kune kun ili gxi ridis al li pro io.
+
+
+
+
+Piednotoj de l'tradukinto
+
+
+[1] Pitoreska vilagxeto ok kilometrojn okcidente de Sofio, en kiun
+oni ofte iras por pasigi la somerajn tagojn.
+
+[2] 20 frankaj ormoneroj.
+
+[3] la bulgara nacia poeto.
+
+[4] Ordinare la bulgaroj alnomas per _baj_ cxiujn pli agxajn
+virojn.
+
+[5] Tiel la bulgaroj ordinare nomas la Okcidentan fremdlandon.
+
+[6] Tiam Bulgario estis princlando.
+
+[7] t. e. posxtmandatoj internaciaj, kiuj cxe ni estas bluaj.
+
+
+
+ESPERANTO-LITERATURO
+
+
+Bennemann, Paul: Internacia legolibro
+
+TRA LA MONDO
+
+1a parto: Por komencantoj. Kun multaj bildoj kaj muziknotoj.
+1922. 2a eldono. 96 pagxoj. Kartonita.
+
+2a parto: Por progresintoj. Kun aldono de 4 komponajxoj.
+1922. 144 pagxoj. Kun 12 pagxa muzika aldono. Kartonita.
+
+-- Internacia Kantaro. 3a eldono de la Esperantista
+Kantaro. Kolekto de 64 popolaj kantoj el 26 nacioj.
+Kun aldono de 3 famaj koncertarioj (Handel-Mozart-Wagner)
+Tekstaro. 1922. 64 pagxoj. Brosxurita.
+
+-- -- Muzika eldono. Arangxita de Josef Achtelik, iama
+orkestrestro cxe la opero en Leipzig.
+1922. 80 pagxoj. Brosxurita. Bindita.
+
+Dietterle, Joh., Prof. D-ro.: La Vendreda Klubo. 11 diversaj
+originalaj artikoloj, verkitaj de la Vendredoklubanoj en Leipzig.
+Kun unu portreto kaj kelkaj desegnajxoj. 1921. 115 pagxoj. Brosxurita.
+
+Hankel, M.: Sableroj. Poeziajxoj kaj skizoj. Kun portreto
+de la altsxatata auxtorino. 1911. 91 pagxoj. Brosxurita.
+
+Hebbel, Friedrich: Gyges kaj lia ringo. Tragedio kvinakta.
+El la germana originalo trad. P. Bennemann. 1916. 151 pagxoj. Bindita.
+
+Luyken, H. A., F. B. E. A.: Stranga Heredajxo. Romano originale
+verkita. 1922. 320 pagxoj. Brosxurita kaj bindita.
+
+Moliere: La malsanulo pro imago. Komedio en tri aktoj.
+El la franca originalo trad. W. Velten. 1913. 98 pagxoj. Brosxurita.
+
+Zahn, Ernst: Svisaj rakontoj. El la germana originalo trad.
+Ch. Pulvers. 1913. 68 pagxoj. Brosxurita.
+
+
+
+Internacia Mondliteraturo
+
+La kolekto estas submetita al la gvidado de Prof. D-ro Joh.
+Dietterle, direktoro de la Esperanto-Instituto por la Germana
+Respubliko.
+
+Gxi enhavas nur la plej famajn verkojn el cxiuj naciaj literaturoj.
+Nur tiuj tradukoj estas publikigotaj, kiujn faris samnacianoj de
+la koncernaj naciaj verkistoj. Gxis nun aperis la jenaj verkoj:
+
+Volumo 1:
+
+Goethe, J. W. von: Hermano kaj Doroteo. Eposo idilia. El la
+germana originalo trad. B. Kuster. 2a, korektita eldono. Kun
+antauxparolo de Prof. D-ro Joh. Dietterle. 1922. 77 pagxoj.
+Kartonita.
+
+Volumo 2/3:
+
+Niemojewski, A.: 12 Legendoj. El la pola originalo trad. B.
+Kuhl. Kun antauxparolo de Antoni Grabowski. 1911. 232 pagxoj. Bindita.
+
+Volumo 4:
+
+Raabe, Wilhelm: La nigra galero. Historia rakonto. El la
+germana originalo trad. Prof. D-ro Fritz Wicke. 2a, korektita eldono.
+1922. 64 pagxoj. Kartonita.
+
+Volumo 5/6:
+
+Meier, E. L.: Kvin germanaj noveloj de bone konataj auxtoroj
+(Rumohr-Korner-Seidl-Grillparzer-Halm). 1914. 254 pagxoj. Bindita.
+
+Volumo 7:
+
+Chamisso, A. de: La mirinda historio de Petro Schlemihl. El la
+germana originalo trad. Eug. Wuster. 1922. 84 pagxoj. Kartonita.
+
+Volumo 8:
+
+Stamatov, G. P.: Nuntempaj rakontoj. El la bulgara originalo
+trad. Iv. H. Krestanoff. 1922. 80 pagxoj. Kartonita.
+
+La kolekto estas dauxrigota.
+
+
+
+
+Notoj de tekstpreparanto.
+
+
+Mi forigis la frazon "Rim. de l'tradukinto", kiu estis cxe
+la fino de cxiuj piednotoj.
+
+Anstataux german-stilaj citiloj, mi uzis simplajn ascii-ajn citilojn.
+
+Mi samigis la aspekton de la elipsoj.
+
+Por signifi vortemfazojn kaj alilingvajxojn, la originala libro
+uzis _gesperrt_-stilan aspekton (kun kromaj interliteraj spacoj).
+Anstatauxe mi uzis kursivan tiparon en html-a dosiero, kaj _substrekojn_
+en nur-tekstaj dosieroj.
+
+Mi sxangxis cxi-subajn detalojn en la teksto:
+
+ Pagxo Originalteksto Korektajxo
+ 21 ke al Marski ke al Mirski
+ 47 la mabenitan tirkeston la malbenitan tirkeston
+ 53 Mi imagas le ekmiron Mi imagas la ekmiron
+ 54 e Stefania je Stefania
+ 57 inter ni! inter ni!"
+ 71 entreprenas gxin." entreprenas gxin.
+
+
+
+
+
+
+End of the Project Gutenberg EBook of Nuntempaj Rakontoj, by G. P. Stamatov
+
+*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK NUNTEMPAJ RAKONTOJ ***
+
+***** This file should be named 23670.txt or 23670.zip *****
+This and all associated files of various formats will be found in:
+ http://www.gutenberg.org/2/3/6/7/23670/
+
+Produced by David Starner, J. C. Goodin and the Online
+Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net
+
+
+Updated editions will replace the previous one--the old editions
+will be renamed.
+
+Creating the works from public domain print editions means that no
+one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
+(and you!) can copy and distribute it in the United States without
+permission and without paying copyright royalties. Special rules,
+set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
+copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
+protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project
+Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
+charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you
+do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
+rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose
+such as creation of derivative works, reports, performances and
+research. They may be modified and printed and given away--you may do
+practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is
+subject to the trademark license, especially commercial
+redistribution.
+
+
+
+*** START: FULL LICENSE ***
+
+THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
+PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
+
+To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
+distribution of electronic works, by using or distributing this work
+(or any other work associated in any way with the phrase "Project
+Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
+Gutenberg-tm License (available with this file or online at
+http://gutenberg.org/license).
+
+
+Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
+electronic works
+
+1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
+electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
+and accept all the terms of this license and intellectual property
+(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
+the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
+all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
+If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
+Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
+terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
+entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.
+
+1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
+used on or associated in any way with an electronic work by people who
+agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
+things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
+even without complying with the full terms of this agreement. See
+paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
+Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
+and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
+works. See paragraph 1.E below.
+
+1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
+or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
+Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the
+collection are in the public domain in the United States. If an
+individual work is in the public domain in the United States and you are
+located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
+copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
+works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
+are removed. Of course, we hope that you will support the Project
+Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
+freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
+this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
+the work. You can easily comply with the terms of this agreement by
+keeping this work in the same format with its attached full Project
+Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.
+
+1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
+what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in
+a constant state of change. If you are outside the United States, check
+the laws of your country in addition to the terms of this agreement
+before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
+creating derivative works based on this work or any other Project
+Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning
+the copyright status of any work in any country outside the United
+States.
+
+1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
+
+1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate
+access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
+whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
+phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
+Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
+copied or distributed:
+
+This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
+almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
+re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
+with this eBook or online at www.gutenberg.org
+
+1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
+from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
+posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
+and distributed to anyone in the United States without paying any fees
+or charges. If you are redistributing or providing access to a work
+with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
+work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
+through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
+Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
+1.E.9.
+
+1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
+with the permission of the copyright holder, your use and distribution
+must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
+terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked
+to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
+permission of the copyright holder found at the beginning of this work.
+
+1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
+License terms from this work, or any files containing a part of this
+work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.
+
+1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
+electronic work, or any part of this electronic work, without
+prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
+active links or immediate access to the full terms of the Project
+Gutenberg-tm License.
+
+1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
+compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
+word processing or hypertext form. However, if you provide access to or
+distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
+"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
+posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
+you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
+copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
+request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
+form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
+License as specified in paragraph 1.E.1.
+
+1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
+performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
+unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
+
+1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
+access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
+that
+
+- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
+ the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
+ you already use to calculate your applicable taxes. The fee is
+ owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
+ has agreed to donate royalties under this paragraph to the
+ Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments
+ must be paid within 60 days following each date on which you
+ prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
+ returns. Royalty payments should be clearly marked as such and
+ sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
+ address specified in Section 4, "Information about donations to
+ the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."
+
+- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
+ you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
+ does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
+ License. You must require such a user to return or
+ destroy all copies of the works possessed in a physical medium
+ and discontinue all use of and all access to other copies of
+ Project Gutenberg-tm works.
+
+- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
+ money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
+ electronic work is discovered and reported to you within 90 days
+ of receipt of the work.
+
+- You comply with all other terms of this agreement for free
+ distribution of Project Gutenberg-tm works.
+
+1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
+electronic work or group of works on different terms than are set
+forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
+both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
+Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the
+Foundation as set forth in Section 3 below.
+
+1.F.
+
+1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
+effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
+public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
+collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
+works, and the medium on which they may be stored, may contain
+"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
+corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
+property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
+computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
+your equipment.
+
+1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
+of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
+Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
+Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
+liability to you for damages, costs and expenses, including legal
+fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
+LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
+PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
+TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
+LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
+INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
+DAMAGE.
+
+1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
+defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
+receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
+written explanation to the person you received the work from. If you
+received the work on a physical medium, you must return the medium with
+your written explanation. The person or entity that provided you with
+the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
+refund. If you received the work electronically, the person or entity
+providing it to you may choose to give you a second opportunity to
+receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy
+is also defective, you may demand a refund in writing without further
+opportunities to fix the problem.
+
+1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
+in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
+WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
+WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
+
+1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
+warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
+If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
+law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
+interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
+the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any
+provision of this agreement shall not void the remaining provisions.
+
+1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
+trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
+providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
+with this agreement, and any volunteers associated with the production,
+promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
+harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
+that arise directly or indirectly from any of the following which you do
+or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
+work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
+Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.
+
+
+Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm
+
+Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
+electronic works in formats readable by the widest variety of computers
+including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists
+because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
+people in all walks of life.
+
+Volunteers and financial support to provide volunteers with the
+assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
+goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
+remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
+Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
+and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
+To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
+and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
+and the Foundation web page at http://www.pglaf.org.
+
+
+Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive
+Foundation
+
+The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
+501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
+state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
+Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
+number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at
+http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
+permitted by U.S. federal laws and your state's laws.
+
+The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
+Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
+throughout numerous locations. Its business office is located at
+809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
+business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact
+information can be found at the Foundation's web site and official
+page at http://pglaf.org
+
+For additional contact information:
+ Dr. Gregory B. Newby
+ Chief Executive and Director
+ gbnewby@pglaf.org
+
+
+Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
+Literary Archive Foundation
+
+Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
+spread public support and donations to carry out its mission of
+increasing the number of public domain and licensed works that can be
+freely distributed in machine readable form accessible by the widest
+array of equipment including outdated equipment. Many small donations
+($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
+status with the IRS.
+
+The Foundation is committed to complying with the laws regulating
+charities and charitable donations in all 50 states of the United
+States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
+considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
+with these requirements. We do not solicit donations in locations
+where we have not received written confirmation of compliance. To
+SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
+particular state visit http://pglaf.org
+
+While we cannot and do not solicit contributions from states where we
+have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
+against accepting unsolicited donations from donors in such states who
+approach us with offers to donate.
+
+International donations are gratefully accepted, but we cannot make
+any statements concerning tax treatment of donations received from
+outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
+
+Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
+methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
+ways including checks, online payments and credit card donations.
+To donate, please visit: http://pglaf.org/donate
+
+
+Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic
+works.
+
+Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm
+concept of a library of electronic works that could be freely shared
+with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project
+Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.
+
+
+Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
+editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
+unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily
+keep eBooks in compliance with any particular paper edition.
+
+
+Most people start at our Web site which has the main PG search facility:
+
+ http://www.gutenberg.org
+
+This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
+including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
+Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
+subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.