diff options
| -rw-r--r-- | .gitattributes | 3 | ||||
| -rw-r--r-- | 19293-0.txt | 1748 | ||||
| -rw-r--r-- | 19293-h/19293-h.htm | 2274 | ||||
| -rw-r--r-- | 19293.txt | 1748 | ||||
| -rw-r--r-- | 19293.zip | bin | 0 -> 37358 bytes | |||
| -rw-r--r-- | LICENSE.txt | 11 | ||||
| -rw-r--r-- | README.md | 2 |
7 files changed, 5786 insertions, 0 deletions
diff --git a/.gitattributes b/.gitattributes new file mode 100644 index 0000000..6833f05 --- /dev/null +++ b/.gitattributes @@ -0,0 +1,3 @@ +* text=auto +*.txt text +*.md text diff --git a/19293-0.txt b/19293-0.txt new file mode 100644 index 0000000..96eab57 --- /dev/null +++ b/19293-0.txt @@ -0,0 +1,1748 @@ +Project Gutenberg's La Legendo de Dorm-Valeto, by Washington Irving + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: La Legendo de Dorm-Valeto + +Author: Washington Irving + +Translator: Edwin Grobe + +Release Date: September 16, 2006 [EBook #19293] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: UTF-8 + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA LEGENDO DE DORM-VALETO *** + + + + +Produced by Robert L. Read, William Patterson and the +Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net + + + + + + + KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ + + + WASHINGTON IRVING + (1783-1859) + + + + La Legendo de Dorm-Valeto + + + + Esperantigis + EDWIN GROBE + + + + 1998 + Eldonejo-Arizona-Stelo + 1620 North Sunset Drive + Tempe, Arizona 85281-1550 + Usono + + + + "LA LEGENDO DE DORM-VALETO" + Unua Eldono: Majo 1998 + + Origina Anglalingva Titolo: + "THE LEGEND OF SLEEPY HOLLOW" + + + + + LA LEGENDO DE DORM-VALETO + + + Malkovrita inter la Dokumentoj + de Forpasinta Didriko Knikerbokero + + +En la sino de unu el tiuj ampleksaj krekoj dentantaj la orientan +bordon de Hudsono-Rivero, ĉe tiu larĝa pligrandiĝo de la akvovojo +nomita fare de la antikvaj Nederlandaj navigistoj Tapan-Lago, kaj +kie tiuj lastaj ĉiam antaŭzorge malaltigis siajn velojn, petante +la protekton de Sankta-Nikolao dum la transnavigado, kuŝas eta +merkatvilaĝo nomiĝanta ĉe kelkaj Verda-Vilaĝo sed kiu pli kutime +kaj pli taŭge nomiĝas Lanto-Vilaĝo. + +Tiun nomon, laŭonidire, elpensis antaŭtempe la estimataj +dommastrinoj de la apudsituanta regiono pro enradikiĝinta +inklino de siaj edzoj lanti ĉe la vilaĝa trinkejo en +merkatotagoj. Kia ajn estu tio, mi ne garantias la fakton. +Mi aludas ĝin nur dezirante esti preciza kaj aŭtenta. + +Ne malproksime disde tiu vilaĝo—povas esti du mejlojn +for—situas valeto, aŭ pli bone dirite, tersino, ĉirkaŭate +de altaj montetoj, kiu estas unu el la plej trankvilaj lokoj +de la tuta mondo. Malgranda rojo trafluetas ĝin, murmurante +nur sufiĉakvante por lulripozigi preterpasanton. Malofta +koturnfajfo aŭ pegklako estas preskaŭ la sola sono kiu iam +interrompas la konstantan trankvilon. + +Mi tion memoras, ke kiam mi estis junulo, mia unua provo pri +sciurĉasado okazis en bosko de altaj juglandarboj kiu ombras +unu flankon de la valo. Mi vageniris ĝin je tagmezo kiam la +tuta naturo precipe silentis kaj min ektimigis la bruego de +mia propra pafilo kiam ĝi rompis la ĉirkaŭantan sabatan +trankvilon kaj ĝin daŭrigis kaj resonigis ties koleraj +eĥadoj. Se iam mi dezirus ripozejon kie povi retiriĝi, +forlasinte la mondon kaj ties distraĵojn, kaj pasigi revante la +etan restaĵon de maltrankvila vivo, mi konas nenian ejon pli +taŭgan ol tiu valeto. + +Pro la senmova trankvilo de la loko kaj la kurioza karaktero de +ties loĝantoj, kiuj estas posteuloj de la originaj Nederlandaj +koloniintoj, tiu protektata valeto de longa tempo nomiĝas +DORM-VALETO kaj ties rustikajn loĝantojn oni kromnomas +DORM-VALETANOJ tra la tuta najbara regiono. Dormiga aŭ reviga +influo ŝajnas superpendi la valeton kaj penetri la etoson +mem. Iuj diras ke sorĉis la lokon grava Germana kuracisto +dum la fruaj tagoj de la kolonio. Aliaj diras ke maljuna +Indiana tribestro, ŝamano aŭ magiisto de sia gento, okazigis +indiĝenajn ritojn tie antaŭ ol malkovris la landon Mastro +Hendriko Hudsono. + +Certe estas ke la loko daŭre agas subrege de iu magia +potenco kiu trudas sorĉon al la mensoj de la tieaj bonhomoj, +promenigante ilin en seninterrompa sonĝado. Ili estas adeptoj +pri ĉiuj specoj de mirigaj kredoj, emas sperti trancojn kaj +viziojn, ofte vidas strangajn eventojn, aŭdas muzikon kaj +voĉojn en la aero. La tuta regiono abundegas je lokaj rakontoj, +hantitaj pejzaĝoj kaj krepuskaj superstiĉoj. Steloj falas kaj +meteoroj brilegas pli ofte super tiu valeto ol en aliaj partoj +de la lando, kaj Inkubo, kun tuta armeo da Inkubidoj, ĝin +utiligas kiel plej ŝatatan ludejon. + +La rega fantomo kiu hantas tiun sorĉitan regionon tamen kaj +ŝajnas estri ĉiujn aerajn potenculojn, estas senkapa rajdanto. +Kelkaj regionanoj raportas ke ĝi estas la fantomo de Hesa +soldato kies kapon forportis kanonkuglo okaze de sennoma batalo +de Sendependeco-Milito kaj kiun kamparanoj ekvidas de tempo +al tempo antaŭenhastantan en la nokta malhelo kvazaŭ sur +ventoflugiloj. La hantejoj de la fantomo situas ne nur en la +valeto sed foje ampleksas apudirantajn vojojn kaj precipe la +areon ĉirkaŭantan ne malproksiman preĝejon. + +Efektive, kelkaj el la plej aŭtentaj historiistoj de la +koncerna regiono, zorgeme kuniginte kaj kontrolkomparinte la +malkonstantajn informerojn pri tiu aperantaĵo, asertas la +jenon: la korpo de la soldato kuŝas enterigite en la preĝeja +tombejo; la fantomo forrajdas ĉiunokte al la batalkampo +serĉante sian kapon; pri la sagritma rapideco je kiu ĝi foje +laŭiras la valeton, kvazaŭ noktomeza fulmaĵo, respondecas la +malfrua horo kaj la bezono reveni al la preĝeja tombejo antaŭ +nova tagiĝo. + +Tia estas la ĝenerala enhavo de tiu legenda superstiĉo +provizinta homojn de tiu ombroregiono per tiom da fantaziaj +rakontoj. Kaj la fantomo nomiĝas antaŭ ĉiuj tieaj kamparaj +kamenoj: la Senkapa Rajdanto de Dorm-Valeto. + +Mirinde estas ke la viziemo kiun mi menciis ekzistas ne nur ĉe +la denaskaj loĝantoj de la valeto. Senkonscie ĝin ensorbas +ankaŭ ĉiu novalveninta valano loĝinta tie dum iom da tempo. +Kiom ajn viglamensaj ili estis antaŭ ol eniri tiun dormlandon, +ili ne rezistas enspiri baldaŭete la sorĉan influon de la aero +kaj komencas fantazii: sperti sonĝojn, vidi aperaĵojn. + +Mi mencias tiun trankvilejon kun la plej alta laŭdo ĉar estas +jenloke, en tiaj malgrandaj izolitaj Nederlandaj valoj dise +ensinigitaj en la granda Nov-Jork-Ŝtato ke ade senŝanĝiĝas +loĝantaro, moroj kaj kutimoj, dum preterkuregas ilin senatente +la torentego da migrado kaj pliboniĝo estiganta tiel senĉesajn +ŝanĝojn en aliaj regionoj de tiu senripoza lando. Ili samas +kiel tiuj etaj trankvilaj akvopoŝaĵoj apudlimigantaj rapidan +rivereton en kiuj ni povas rimarki pajleron aŭ aerglobeton +flosadi trankvile ĉeankre aŭ rotacii hezite en sia eta +havenaĵo nepre malatentan pri la hastego de la pasanta fluo. +Kvankam nun forpasis multaj jaroj ekde kiam mi subpromenadis la +pigrajn ombrojn de Dorm-Valeto, mi preskaŭ certas povi renkonti +la samajn arbojn kaj la samajn familiojn vivantajn ankoraŭ +hodiaŭ en vegeta lantado en ties protektata sino. + +En tiu kromloko de la naturo loĝis en malnova periodo de +la Usona historio, tio estas, antaŭ ĉirkaŭ tridek jaroj, +estimata estulo nomiĝanta Ikabodo Gruo kiu gastis, aŭ, laŭ +sia vorto, "lantis" en Dorm-Valeto cele al instrui la infanojn +de la komunumo. Li naskiĝis en Konektikuto, ŝtato provizanta +Usonon per pioniroj ne nur por la arbaro sed ankaŭ por la +mensaro kaj dissendanta ĉiujare armeojn da sovaĝejlimaj +arbaristoj kaj kamparaj lernejestroj. + +La familinomo Gruo ne maltaŭgis al lia persono. Li ege altis +sed ege magris, havante mallarĝajn ŝultrojn, longajn brakojn +kaj krurojn, manojn preterpendantajn laŭŝajne je tuta mejlo +liajn manikojn, piedojn kapablajn funkcii kiel ŝoveliloj, +kaj tutan framon ege malstreĉe muntitan. La kapon li havis +malgrandan kaj platan supraĵe kun gigantaj oreloj; grandaj, +verdaj, vitraj okuloj; kaj longa galinagnazo aspektanta +kiel ventoflago sidanta sur lia spindelkolo por indiki la +blovdirekton de la vento. Vidante lin laŭpaŝegi montetfirston +en venta tago, dum liaj vestaĵoj pufiĝis kaj flirtis ĉirkaŭ +li, oni povintus erare lin identigi kiel malsategdion surteren +malsuprenvenintan aŭ ĉifonan birdotimigilon elfuĝintan +maizkampon. + +Lia lernejo estis malalta unuĉambrega konstruaĵo krude +muntita el ŝtipoj. La fenestroj estis duone vitritaj, duone +riparitaj per apartaj folioj el malnovaj lernlibroj. Dum liberaj +horoj genie sekurigis la lernejon fleksebla branĉeto tordita +ĉirkaŭ la pordomanilon kaj palisoj starigitaj kontraŭ la +fenestroŝutrojn. Tial, kvankam ŝtelisto povus ege facile eniri +la ejon, iom ĝene estus ĝin eliri: ideo kiun la arkitekto, +Josto Van-Haŭteno, prunteprenis sendube de la modelo de la +mistera angilkaptilo. + +La lernejo staris en iom soleca tamen plaĉa loko ĉebaze mem +de arbara monteto proksime al fluanta rojo kaj sub la branĉoj +de giganta betulo kreskanta ĉe unu ekstremaĵo. De tie oni +povis aŭdi en dormiga somertago la mallaŭtan murmuradon de +lernantaj voĉoj, recitantaj lecionojn, iom zumantaj kiel abeloj +en abelujo, interrompataj de tempo al tempo far la aŭtoritata +voĉo de la majstro, parolanta en minaca aŭ postula tono: aŭ, +laŭhazarde, far la timiga sono de betulbranĉa vipo dum li +urĝe antaŭenirigis malfruan lantinton laŭ la flora vojo de +lernado. Verdire, li estis konscienca viro kaj ĉiam priatentis +la oran maksimon: "Maluzu la vergon, miskonduku la infanon!" La +lernantoj de Ikabodo Gruo ne miskondukiĝis. + +Mi ne deziras pensigi tamen ke li nombriĝis inter tiuj kruelaj +lernejaj potenculoj kiuj ĝuas dolorigi siajn subulojn. Tute +kontraŭe, li disdonis justecon prudente, ne rigore, forigante +la ŝarĝon de sur la dorsoj de la malfortaj, ĝin remetante +sur tiujn de la fortaj. La etan duonkreskintan adoleskanton +ekspasmantan je la unua movo de la vergo li preterpasis indulge. +La postulojn de la justeco li plenumis trudante duoblan punon al +iu malgranda, malbonkonduta, malbonsenca, larĝbaska, Nederlanda +bubo kiu subverge paŭtis kaj pufiĝis kaj obstiniĝis kaj +malafabliĝis. Ĉion tion li nomis "plenumi sian devon al la +gepatroj" kaj neniam li estigis punon sen postaldoni la promeson +tiel konsolan al la doloriĝanta bubo, ke "li memoros ĝin kaj +dankos lin pro ĝi ĝis en la plej longa tago de sia vivo". + +Kiam finiĝis la lerntago li eĉ kunuliĝis kaj kunludantiĝis +kun la plej grandaj knaboj kaj en festotagaj posttagmezoj +hejmenrevenigis konvoje kelkajn el la pli malgrandaj havantaj +hazarde belajn fratinojn aŭ dommastrinajn patrinojn admiratajn +pro ilia altkvalita kuirarto. Efektive, endis al li ade +bonrilatiĝi kun la lernantoj. Tiom malmultkvantis la salajro +kiun la lernejo pagis al li ke ĝi apenaŭ sufiĉintus lin +provizi per ĉiutaga pano ĉar li estis avidega manĝanto kaj, +kvankam maldika, disponis la sveliĝkapablon de anakondo. +Feliĉe, laŭ la kampara kutimo de tiu regiono, la gepatroj +de liaj lernantoj lin parte vivtenis, gastigante lin ĉe +siaj farmbienoj. Ĉe tiuj li loĝis sinsekve laŭ posemajna +vicoritmo. Tial li ĉirkaŭvizitis la tutan komunumon, +kunportante ĉiujn surterajn posedaĵojn en katuna naztukego. + +Por ke ĉio tio ne superŝarĝu la subtenkapablon de liaj +kungastigantoj kamparaj kiuj emis konsideri lernejajn kostojn +kiel dolorigan ĝenon kaj lernejestrojn kiel simplajn +parazitojn, li disponis pri diversaj rimedoj sin fari utila kaj +afabla. Foje li helpis la kultivistojn pri iliaj pli facilaj +bientaskoj: rikoltante fojnon, riparante barilojn, trinkigante +ĉevalojn, hejmenrevenigante bovojn elpaŝteje, tranĉante +lignon por vintraj fajroj. Aldone li flankenlasis entute la +regantan dignon kaj nepran potencon pere de kiuj li sinjoriĝis +en sia lerneja imperieto kaj mirige mildiĝis kaj humiliĝis. Li +sin favorigis ĉe la patrinoj dorlotante la infanojn, precipe +la plej junajn, kaj, kvazaŭ Biblia leono kuŝanta pace apud +ŝafido, dum longa horsinsekvo kutimis sidi kun infano sur +genuo, samtempe ŝancelante lulilon per la alia piedo. + +Krom siaj ceteraj okupoj, li rolis kiel kantomajstro de la +komunumo kaj gajnis multajn brilajn ŝilingojn instruante +la junulojn pri psalmokantado. Ege fierigis lin stariĝi +dimanĉmatene antaŭ la preĝeja adorantaro kun ĥoro da +elektitaj kantantoj kaj tie, siaopinie, venki la influkonkurson +kontraŭ la pastoro. Certe estas ke lia voĉo supersonis tiujn +de la ceteraj kultanoj. Efektive, ankoraŭ hodiaŭ ekaŭdiĝas +foje en trankvilaj dimanĉaj matenoj en tiu preĝejo strangaj +tremaĵoj kaj eĉ duonmejlon for, ĉe la kontraŭflanka bordo +de la muellageto, aŭtentaj postrestintaj sonaĵoj antaŭe +elirintaj, laŭonidire, la nazon de Ikabodo Gruo. + +Tial pere de diversaj etaj improvizadoj efektivigitaj en tiu +genia maniero kutime nomiĝanta "per kurbo aŭ per zigzago", +la digna pedagogo sufiĉe tolereble sukcesis, spertante, laŭ +la opinio de ĉiuj nenion sciantaj pri mensa laboro, plaĉege +facilan vivon. + +Kutime, la lernejestro estas viro al kiu atribuas ioman gravon +la loĝantinoj de kampara najbarejo. Tiuj lin taksas kiel +specon de senokupa ĝentilhoma persono kies gusto kaj atingoj +ege superas tiujn de la krudaj kamparaj amkandidatoj kaj kies +scion superas nur tiu de la pastoro. Lia alveno tial emas +estigi nemalmultan eksciton ĉe kampara biendoma tetablo kaj la +alporton de preterkutima plado da kuketoj aŭ dolĉaĵoj povas +okazigi la prezentadon de arĝenta tekruĉo. Nia literaturulo +tial precipe feliĉiĝis ĉirkaŭate de la ridetaj vizaĝoj de +la tiukamparaj fraŭlinoj. Kiom li kavalirumis por ili en la +preĝeja antaŭkorto inter dimanĉmatenaj Diservoj, kolektante +por ili vinberojn kreskantajn sur sovaĝaj vitoj superfluantaj +en la apudaj arboj; deklamante por ilin distri ĉiujn epitafojn +enĉizitajn sur la tomboŝtonoj; aŭ promenante kun tuta aro da +ili laŭborde de la apude situanta muellageto. Intertempe la +pli timidaj kamparbuboj postrestis ŝafhezitege, enviante liajn +superajn elegantecon kaj lertecon. + +Pro sia duonvagabonda vivstilo li estis krome speco de +vojaĝanta ĵurnalo, transportante de domo al domo la tutan +repertuaron da lokaj klaĉaĵoj. Rezulte, oni ĉiam salutis +kontente lian alvenon. Aldone, la virinoj lin estimis kiel homon +de granda scio ĉar li jam tralegis la kompletan enhavaĵon +de pluraj libroj. Ekzemple, li majstre konis la historion de +Nov-Anglia sorĉarto verkitan de Kotono Matero. Tiurilate, li +rigore kaj forte kredis je la koncerna scienco. + +Li estis, efektive, malkutima miksaĵo da etkvanta saĝeco kaj +simpla kredemo. Lia apetito pri mirindaĵoj kaj lia kapablo ilin +digesti egale eksterordinaris, pligrandiĝinte ambaŭe pro lia +loĝado en tiu sorĉita regiono. Nenia rakonto tro krudis nek +tro egis por lia ampleksa naiveco. Ofte plaĉis al li, je la +fino de la instrutago, etendiĝi sur la abunda trifolitavolo +laŭiranta la rivereton preterfluantan plorete la lernejon kaj +tralegi tie la terurajn rakontojn de Multaĝulo Matero ĝis kiam +la kreskanta malhelo nebuligis la presitan paĝon antaŭ lia +rigardo. + +Tiam, dum li antaŭenvagis apud marĉo, rivereto kaj timiga +arbaro, celante atingi la biendomon kie li provizore gastis, +ŝancelis lian ekcititan imagon ĉiu sono de la naturo okazanta +je tiu sorĉhoro: la ĝemo de la kaprimulgo fontanta el la +montetdeklivo; la minaca kriego de la arbobufo anoncanta +eventualan ŝtormon; la malfeliĉiga ululo de la kriĉstrigo; +aŭ la subita susurado de birdoj ektimintaj en sia arbusta +ripozejo. Eĉ la lampiroj, kiuj lumiĝis la plej brile en la +plej malhelaj lokoj, surprizegis lin de tempo al tempo kiam unu +transflugis kun malkutima helego lian irvojon. Kaj se, hazarde, +giganta stulta koleoptero fuŝflugis kontraŭ lin, la kompatinda +estulo pretis adiaŭi sian animon, opiniante ke lin trafis +sorĉistina magiaĵo. + +Lia sola rimedo en tiaj momentoj, ĉu por nuligi ĉiun +pensagadon, ĉu por forpeli malbonajn spiritojn, estis ekkanti +preĝejajn himnojn. Kaj la bonvolaj loĝantoj de Dorm-Valeto, +sidante vespere antaŭ siaj ĉefpordoj, ofte miregis ekaŭdante +lian nazalan melodion "en kunligita dolĉeco longe daŭrigata" +ŝvebantan super fora monteto aŭ laŭ krepuska vojo. + +Cetera fonto de timiga plezuro estis pasigi longajn vintrajn +vesperojn kun la maljunaj Nederlandaj edzinoj dum tiuj sidis +ŝpinante apudfajre kaj vico da pomoj rostiĝis ŝprucsiblante +laŭkamene. Tie li aŭskultis iliajn mirindajn rakontojn pri +fantomoj kaj koboldoj kaj hantitaj kampoj kaj hantitaj riveretoj +kaj hantitaj pontoj kaj hantitaj ĉevaloj kaj precipe pri la +senkapa rajdanto aŭ Galopanta Heso de la Valeto kiel oni foje +lin nomadis. Li ĝojigis ilin reciproke per siaj anekdotoj pri +sorĉarto kaj pri la teruraj aŭguroj kaj minacaj sonoj kaj +vidaĵoj okazintaj en la aero de pasintepoka Konektikuto. Li +timigis ilin veege kun antaŭanoncoj pri kometoj kaj falsteloj +kaj la maltrankviliga informo ke la terglobo nepre rotacias, +rezulte de kio ili staras duonon de ĉiu tago kaposubpiede. + +Tamen se tio ĉio alportis plezuron al li dum li komfortiĝis +kompaktakorpe en la kamenangulo de iu ĉambro ruĝbrilanta pro +sia krepitanta lignofajro kaj kie, kompreneble, nenia fantomo +kuraĝis sin vidigi, tiun plezuron li devis postkompensi +per la teruroj de sia hejmendirekta revenvojo. Kiel timigaj +formoj kaj ombroj obstrukcis lian antaŭenirejon en la pala +kaj aĉa brilego de iu neĝa nokto! Kun kiel dezira rigardo li +okulkontrolis ĉiun tremantan lumradieton traglitantan la nudajn +kampojn ekde fora fenestro! Kiel ofte ektimigis lin neĝkovrita +arbusto apudstaranta lian vojon kiel fantomo surportanta blankan +littukon! Kiel ofte li ekkaŭris pro sangokazeiga timego +okazigita de la sono kiun liaj irpaŝoj estigis subpiede sur la +frosta krusto kaj malkuraĝis rigardi malantaŭen por ne devi +ekvidi tie aĉegan estaĵon lin posttretantan! Kaj kiel ofte +nepre konsternigis lin iu preterhastanta ventoblovego hurlanta +interarbe kaj povanta esti la Galopanta Heso efektiviganta unu +el siaj ĉiunoktaj rajdatakoj. + +Ĉiuj tiuj estis tamen nuraj noktoteruroj, mensaj fantomoj +kiuj promenadas nur en la malhelo. Tial, kvankam li jam vidis +multajn fantomojn dum sia vivotempo kaj Satano jam ofte lin +atakis diversforme okaze de liaj solecaj vagiradoj, ĉiujn tiujn +malbonaĵojn nova tagiĝo ĉesigis. Rezulte, li povintus ĝuadi +plaĉan vivon, malgraŭ la diablo kaj liaj agadoj, se jam ne +transpasis lian irvojon estaĵo kiu perpleksas la viran genron +pli ol fantomoj, koboldoj kaj la tuta sorĉistinaro kunagantaj, +kaj tio estis: virino. + +Inter la muzikdisĉiploj kunvenantaj unu vesperon ĉiusemajne +por aŭskulti lian instruadon pri psalmokantado nombriĝis +Katrino Van-Taselo, solinfano de multhava Nederlanda +farmbienestro. Ŝi estis floriĝanta, freŝhaŭta, dekokjara +fraŭlino; diketa kiel perdriko; kvazaŭ manĝinda, fandiĝema; +ruĝetvanga kiel unu el la patraj persikoj; kaj universale +konata ne nur pro sia beleco sed ankaŭ por sia estonta +heredaĵo. Ŝi estis aldone iom koketa, laŭ la indico, +ekzemple, de sia vestaĵaro, kiu estis miksaĵo de pasint- kaj +nuntempaj modoj elektitaj laŭvole por reliefigi ŝiajn fizikajn +ĉarmojn. Ŝi surportis purorajn juvelaĵojn transoceanigitajn +el Zandamo de ŝia pra-pra-avino, allogan stomakaĵon de +antikvaj epokoj, kaj provoke mallongan subjupon elektitan +sendube cele al elmontri la plej belajn piedojn kaj maleolojn de +la tuta ĉirkaŭanta kamparo. + +La koro de Ikabodo Gruo spertis dolĉajn kaj stultajn sentojn +pri la ina sekso. Ne mirinde estas tial ke tiel tenta +mordindaĵo baldaŭ ekplaĉis al lia rigardo kaj plej precipe +post kiam li gastiĝis en la domego de ŝia patro. Altaĝulo +Baltuso Van-Taselo estis perfekta portreto pri sukcesa, +kontenta, grandanima kultivisto. Vere estas ke nur malofte +li direktis la rigardon aŭ la pensadon preter la limojn de +sia bieno, sed ene de tiuj limoj ĉio estis komforta, feliĉa +kaj bonfarta. Li kontentis sed ne fieris pri sia riĉeco. Lin +ĝojigis ne la stilo sed male la abundo de lia vivkapablo. + +Lia bieno situis surborde de Hudsono-Rivero en unu el tiuj +verdaj, ŝirmataj, fekundaj kaŝejoj en kiuj tiel ĝojas +enhejmiĝi Nederlandaj kultivistoj. Grandega ulmo etendis siajn +larĝajn branĉojn super ĝi. Ĉebaze de la ulmo suprenbobelis +fonto de la plej milda kaj dolĉa akvo, plenigante etan puton +konsistantan el barelo, tiam forfluetante scintilante tra la +herbo ĝis najbara rojo antaŭensaltetanta inter alnoj kaj +nansalikoj. + +Proksimege al la loĝdomo staris vasta labordomo kapabla funkcii +kiel preĝejo kaj de kiu ĉiu fenestro kaj ĉiu niĉo preskaŭ +eksplodis pro ties pleniganta enhavaĵo da farmbientrezoroj. La +draŝilo sonoradis ĉi-ene de mateno al nokto. Diversspeciaj +hirundoj vagflugetis pepante inter la tegmentaj aleroj, preskaŭ +ilin tuŝante. Ĝuis la surtegmentan sunbrilon vicoj da +kolomboj, el kiuj kelkaj rigardis la ĉielon unuokule, kvazaŭ +kontrolante la veteron, dum aliaj kaŝis la kapon subflugile aŭ +enbruste kaj ceteraj, pufiĝante kaj rukulante, riverencadis +antaŭ siaj inoj. + +Glathaŭtaj malgraciaj porkegoj gruntis en la trankvilo kaj +abundo de sia enfermejo el kiu provekskursis hazardamomente +trupoj da suĉporkidoj, kvazaŭ flaretante la aeron. Eleganta +eskadro da neĝkoloraj anseroj vagnavigadis sur apuda lageto, +konvojante tutajn flotojn da anasoj. Regimentoj da meleagroj +ĉirkaŭpromenis glugluante en la korto kaj gvinbirdoj vagadis +inter ili plendante, same kiel malbonhumoraj dommastrinoj, +kun malafabla, malkontenta grakado. Antaŭ la bestodoma +pordo paradis estimata virkoko, modela edzo, batalisto kaj +altranga sinjoro, sonigante siajn brilpoluritajn flugilojn +kaj kokerikante pro profundakoraj fiero kaj ĝojo, foje +disŝirante la teron perpiede, tiam malavare alvokante sian +ĉiam malsatan familion de edzinoj kaj idoj, ilin invitante ĝui +ĵus malkovritan bongustan mordaĵon. + +La buŝo de la pedagogo salivis dum li spektadis tiun luksan +promeson de riĉega vintra nutraĵo. En sia anticipe malsata +imago li bildigis ĉiun rostoporkon vagkurantan kun enstomaka +pudingo kaj enbuŝa pomo. La kolombojn lia imago enlitigis en +komfortan torton kaj ŝirmigis sub flankovrilo. La anseroj +naĝis en sia propra viandosaŭco. La anasoj poduiĝis komforte +entelere, kiel komfortaj geedzaj paroj, kun adekvata provizo da +cepsaŭco. Ĉe la porkoj li antaŭimagis glate eltranĉitajn +lardoflankojn kaj sukplenan dolĉagustan ŝinkon. Ĉiun +meleagron li okultaksis kvazaŭ jam delikate fadenligitan, kun +ties maĉostomako deponita subflugile, kaj eble surportantan +kolĉenon da saporaj kolbasoj. Kaj eĉ brilkolora kantokoko mem +dissterniĝis surdorse en apudtelero kun ungegoj suprenlevitaj, +kvazaŭ petante tiun kompaton kiun dumvive ĝia kavalireca +spirito disdegnis. + +Dum, ravite, Ikabodo imagis ĉion tion, kaj dum li vojaĝigis +sian verdokulegan rigardon trans la dikajn paŝtejojn, la +riĉajn kultivkampojn de tritiko, sekalo, fagopiro kaj +Indiana maizo kaj la hortojn ŝarĝitajn de ruĝa frukto +ĉirkaŭantajn la varman terenaron de Van-Taselo, lia koro +sopiris al la fraŭlino iun tagon heredonta tiujn posedaĵojn. +Lia imago plibonigis la ideon, antaŭplanante kiel ilin monigi +kaj kiel investi tiun monon por grandaj vastaĵoj da tero +kaj ŝindopalacoj en la sovaĝejo. Male, lia aktiviĝanta +fantaziemo jam konkretigis liajn esperojn kaj elmontris al +li la floriĝantan Katrinon kun plena familio da infanoj, +sidantan sursupraĵe de ĉarego ŝarĝita de hejmaj varaĵoj +dum potoj kaj kaldronoj pendas malsupre. Sin mem li imagis +rajdantan bonpaŝan ĉevalinon sekvatan postkalkane de ĉevalido +survojiĝantan cele al Kentukio, Tenesio aŭ Nia Ĉiela Sinjoro +scias kien. + +Kiam li eniris la domon finvenkiĝis lia koro. Ĝi estis +unu el tiuj grandspacaj biendomoj havantaj altfirstajn sed +malaltdeklivajn tegmentojn, konstruitaj laŭ stilo transdonita +de la unuaj Nederlandaj koloniintoj. La malaltaj elstarantaj +aleroj estigis laŭfasadan galerion enfermeblan en malbona +vetero. Sub tiu pendis draŝiloj, jungilaro, diversaj kultiviloj +kaj retoj por fiŝkaptado en la najbara rivero. Benkoj estis +konstruitaj laŭ la galeriaj flankoj por somera uzado, dum +granda ŝpinrado situanta unuekstremaĵe kaj buterigilo +troviĝanta aliekstremaĵe indikis kiel diversmaniere la +loĝantaro povis utiligi tiun gravan porĉon. + +Ekde tiu laborejo Ikabodo eniris, mirante, la halon +konsistigantan la centron de la domego kaj ties ĉefan +estejon. Ĉi-tie vicoj da brilegaj stanalojaĵoj, aranĝite +sur longa telerŝranko, blindumis liajn okulojn. En unu angulo +staris granda sako da ŝpinota lano; en alia, provizo da +linaĵo-lanaĵo ĵus teksita. Maizspikoj kaj surfadene sekigitaj +pomoj kaj persikoj pendis en gajaj festonoj laŭ la muroj, +intermiksite kun la puco de ruĝaj kapsikoj. + +Duonaperta pordo povigis lin ekvideti la gastosalonon kie la +unglegpiedaj seĝoj kaj malhelaj mahagonaj tabloj brilis kiel +speguloj. Moreloj kaj ĝiaj kunfunkciaj ŝovelilo kaj prenilo +scintilis de sub sia asparagfilika kovrilo. Falsoranĝoj kaj +konkoj ornamis la kamenbreton. Super ĝi pendis diverskoloraj +surfadenaj birdovoj. Grandega strutovo pendis deplafone en +la mezo de la ĉambro. Tra intence malfermita pordo angula +ŝranko elmontris abundan trezoron da malnovaj arĝentaĵoj kaj +bonriparitaj fajencoj. + +De la momento kiam Ikabodo ekvidis tiun plaĉegan areon +finhaltis lia mensa paco kaj ekfariĝis lia ununura celo la +eltrovo de rimedo sin amigi de la senegala Van-Taselo-filino. +Por sukcesigi tiun entreprenon tamen li spertis pli da +malfacilaĵoj ol la hazardo kutime spertigis al Mezepokaj prodoj +kiuj plejofte devis batali gigantojn, sorĉistojn, fajrspirajn +drakojn kaj ceterajn tiajn facile venkotajn malamikojn, +malfermante sian vojon tra nuraj fer-kaj-latunpordegoj kaj +diamantoŝtonaj muroj ĝis la kastela fortikaĵo kie enfermiĝis +la celulino de lia koro: ĉion kion li sukcesigis tiel facile +kiel viro tranĉanta ĝiscentre Kristnaskan torton post kio la +savita damo senescepte konsentis edziniĝi kun li. + +Ikabodo, tute kontraŭe, devis venki la koron de kampara +koketulino vaganta en labirinto da kapricoj kaj apetencoj ĉiam +starigantaj novajn ĝenojn kaj malhelpojn. Kaj li devis alfronti +armeon da timigaj karno-kaj-sangaj kontraŭstarantoj kaj abundon +da kamparaj amkandidatoj atakantaj ĉiun enirejon al ŝia koro, +sin okulkontrolantaj zorge kaj kolere unu la alian, sed pretaj +kunligi siajn potencojn kontraŭ ĉiu nova konkursanto. + +Inter tiuj la plej imponega estis solidkorpa, brubuŝa, ludvola +homo nomiĝanta Abrahamo, aŭ, laŭ la Nederlanda mallongigo, +Bromo Van-Brunto, heroo de la ĉirkaŭanta regiono kiu resonis +per raportoj pri liaj atingoj de fortiko kaj kuraĝo. Li estis +larĝŝultra kaj duoble artikita, havis mallongan nigran +bukloabundan hararon kaj krudan sed ne malplaĉan vizaĝon +elmontrantan miksaĵon da ĝojo kaj aroganteco. Pro sia Herkula +korpoframo kaj korpomembra potencego li kromnomiĝis Bromo +Ostaro kaj tiel lin identigis ĉiuj. + +Li renomis pro siaj grandaj scio kaj lerto pri rajdado, havante +tiom da surĉevala rajdkapablo kiel Tataro. Li superis okaze +de ĉiuj konkursoj kaj kokbataloj. Kun la supereco kiun akiras +korpa fortiko en kamparaj komunumoj li arbitraciis en ĉiuj +disputoj, metante sian ĉapelon oblikvangule kaj anoncante +siajn decidojn en maniero kaj kun voĉtono permesantaj nenian +kontraŭstaron, nenian apelacion. Li pretis ĉiam batali aŭ +kaprioli, sed lia karaktero estis pli petola ol malbonvola. +Malgraŭ sia ĝenerala krudeco, li posedis ĉebaze forton emon +al ŝerca bonhumuro. + +Li havis tri-kvar bonajn kunulojn kiuj kondutis laŭ lia +modelo kaj estrante kiujn li ĉirkaŭvizitis la regionon, +partoprenante en ĉiuj kvereloj aŭ distriĝoj okazantaj en +radiuso de multaj mejloj. Kiam la vetero estis malvarma lin +eminentigis peltĉapo surmuntita de pavanta vulpovosto. Kiam +ĉeestantoj de kamparaj kunvenoj vidis tiun bone konatan kreton +vagflirtadi malproksimdistance inter aro da agresemaj rajdantoj, +senmanke ili atendis disputŝtormon. Foje lia brigado aŭdiĝis +preterhastegante la regionajn biendomojn je noktomezo, vokante +kaj kriegante, kvazaŭ Don-Rivervalo-Kozakaro. Tiaokaze la +maljunaj sinjorinoj, vekite el profunda dormado, aŭskultis +momenton ĝis la forpaso de la hastaĵo-rapidaĵo kaj tiam +deklaris: "Ho! Jen forpasis Bromo Ostaro kaj lia kunularo!" La +najbaroj lin konsideris kun miksaĵo da miro, admiro kaj bonvolo +kaj kiam okazis en la komunumo iu ajn fantazia ŝercaĵo aŭ +rustika kverelo ili ŝancelis la kapon, hipotezante ke ĝin +kaŭzis Bromo Ostaro. + +Ekde jam kelke da tempo tiu sendisciplina heroo elektis +la floriĝantan Katrinon kiel celobjekton de siaj krudaj +galantaĵoj kaj, kvankam lia amindumado iom pripensigis karesojn +kaj ammanovrojn de urso, laŭoniflustre la knabino ne nepre +emfaze malkuraĝigis liajn esperojn. Verfakte estas ke lia +amkampanjo efektivigis aŭtomate la retiriĝon de rivalaj +kandidatoj sentantaj nenian deziron kontraŭbatali amoreman +leonon. Rezulte, kiam la ĉevalo de Bromo vidiĝis starante +dimanĉvespere antaŭ la domo de Van-Taselo, ŝnurligite al la +tiea barilo, preterpasantoj certis ke la mastro de la besto +sidas en la doma enaĵo, amindumante aŭ "amscintilante", kiel +kromnomiĝis tia entrepreno, kaj ĉiuj ceteraj kandidatoj +preterpasis senespere la lokon, preferante militi sur ceteraj +batalkampoj. + +Tia estis la imponega rivalo kun kiu Ikabodo Gruo devis lukti +kaj, ĉion konsiderante, pli forta viro ol li retiriĝintus el +la konkurso dum malesperintus pli saĝa viro. Li disponis en +sia karaktero tamen pri miksaĵo da fleksebleco kaj persistado. +Forme kaj spirite li iom similis "saltojoĉjon", tiun flekseblan +grimpoplanton kiun oni ofte utiligas kiel irbastonon; cedema, +tamen malmola, kvankam li kliniĝis, neniam li rompiĝis; kaj +kvankam li kurbiĝis sub la plej malforta premo, ekde kiam ĝi +forleviĝis, sammomente li ekvertikaliĝis kaj ree portis la +kapon tiel alte kiel iam ajn antaŭe. + +Eniri la batalarenon malkaŝe kontraŭ la rivalo estintus ega +malsaĝeco, ĉar Bromo, same kiel tiu fajra amanto Aĥilo, ne +estis viro malhelpota pri siaj amentreprenoj. Tial Ikabodo +efektivigis siajn manovrojn en trankvila kaj milde kamuflita +maniero. Sub la ŝirmo de sia funkcio kiel kantomajstro, li +vizitis la biendomon ofte. Certe, li devis timi nenian sintrudan +intervenon flanke de la gepatroj, kiuj tiel ofte estiĝas +obstakloj sur la vojo de amantoj. Balto Van-Taselo estis facila +dorlotema persono. Li amis sian filinon pli kare ol sian pipon +kaj, kiel bonsenca viro kaj bonkora patro, permesis ke ŝi +kondutu laŭvole en ĉiu agadkampo. + +Aldone lia rimarkinda edzineto ĉiam sufiĉe okupiĝis +prizorgante sian domon kaj siajn kortobirdojn. Laŭ ŝia saĝa +deklaro, anasoj kaj anseroj estas stultaj estaĵoj kiujn oni +devas zorge priatenti; knabinoj tamen kapablas sin prizorgi +proprapersone. Tial dum la aktiva dommastrino okupiĝis tra la +tuta domo, aŭ utiligis la ŝpinradon ĉe unu ekstremaĵo de la +verando, la honesta Balto sidis ĉe la kontraŭa ekstremaĵo, +fumante sian pipon, spektadante la sukcesojn de la ligna soldato +kiu, armite ĉiumane de glavo, batalis kuraĝe la venton sur la +bestodoma tegmento. Samtempe, Ikabodo amindumis la filinon apud +la rojo sub la granda ulmo, aŭ ĉirkaŭpromenigis ŝin en la +krepuska lumo, tiu horo tiel helpa al la elokventeco de amantoj. + +Mi ne pretendas scii kiel oni amindumas kaj venkas virinajn +korojn. Miaopinie ili estas ekde ĉiam studobjektoj de enigmo +kaj admiro. Kelkaj havas ŝajne ununuran atakeblan flankon aŭ +atingopordon. Aliaj havas mil alvenvojojn kaj kapteblas en mil +malsamaj manieroj. Gajni la unuajn estas granda triumfo de +lerteco. Estas ankoraŭ pli granda pruvo de generaleco gajni kaj +daŭre reteni la lastajn, ĉar viro devas protekti la fortreson +batalkoste ĉe ĉiu pordo kaj ĉiu fenestro. Tiu kiu gajnas +mil ordinarajn korojn rajtas tial iom famiĝi. Tiu tamen kiu +gajnas kaj ade regas senrivale la koron de koketulino estas +aŭtenta heroo. Tia ne estis, certe, la kazo de la imponega +Bromo Ostaro kaj ekde tiam kiam Ikabodo Gruo komencis efektivigi +iomajn progresojn la avantaĝoj de tiu antaŭa verŝajne +malpligrandiĝis. La ĉevalo de Bromo ne plu vidiĝis starante +antaŭ la Van-Tasela domo en dimanĉaj vesperoj kaj letala +kverelado estiĝis inter li kaj la lernejestro de Dorm-Valeto. + +Bromo, kies karaktero ampleksis iomon da kruda kavalireco, +bonvolintus solvi la problemon per aperta militado, +kontraŭstarante aliajn pretendojn pri la damo laŭ la modo de +tiuj ege koncizaj kaj ege simplaj logikistoj de antikvaj epokoj, +la vagkavaliroj: per vir-kontraŭ-vira kombato. Sed Ikabodo +tro konsciis pri la supera potenco de sia kontraŭstaranto +por konsenti eniri la batalarenon kun tiu. Li jam subaŭdis +fanfaronadon de Bromo laŭ kiu tiu "refaldos la lernejestron kaj +deponos lin sur breton de lia propra lernejo" kaj li estis tro +singarda por estigi al tiu la okazon. + +Estis en tiu obstine paca sistemo iu ege provoka. Restis al +Bromo nenia alternativo krom ekutiligi la provizojn da rustika +ŝercado pri kiuj li disponis kaj okazigi krudajn trompludojn +kontraŭ sia rivalo. Tial Ikabodo fariĝis viktimo de kaprica +persekutadkampanjo entreprenita de Bromo kaj lia aro da krudaj +kunrajdantoj. Ili ĉagrenadis lian ĝis nun pacan estrejon. +Ili ŝtopis la fumtubon kaj tiamaniere fumpelis la klientojn +de la kantolernejo. Ili enrompiĝis la lernejon dumnokte, +malgraŭ ĝiaj imponegaj fiksfermaĵoj (pordo-vimentigoj kaj +fenestropalisoj) kaj tohuva-bohuigis ĉion, rezulte de kio la +kompatinda lernejestro komencis opinii ke ĉiuj sorĉistinoj +de la lando tie kunvenis. Sed eĉ pli ĝenis lin tio ke Bromo +elprofitis ĉiun oportunon lin ridindigi antaŭ lia damo. +Ekzemple, tiu havis kanajlan hundon kiun li instruis ploraĉi en +la plej absurda maniero kaj prezentis kiel rivalon de Ikabodo +pri la arto de psalmokantado. + +La afero antaŭenevoluis tiumaniere dum kelke da tempo sen +rezultigi materialan efikon en la relativa situacio de la +kontraŭstarantaj potenculoj. En bela aŭtuna posttagmezo, +Ikabodo, spertante penseman humoron, sidis reĝpoze sur la alta +skabelo ekde kiu li kutimis superrigardi ĉiujn eventojn de sia +eta literatura imperio. En la mano li balancis punbastoneton, +tiun sceptron de despota potenco. Betula vipilo, simbolo de +justeco, ripozis sur tri najloj malantaŭ la trono, konstanta +teruraĵo por malbonkondutaj lernantoj. Sur la instrutablo +antaŭ li vidiĝis diversaj kontrabandaĵoj kaj malpermesataj +armiloj malkovritaj sur la personoj de senokupaj buboj: +kiaj duonmanĝitaj pomoj, aerpafiloj, giriloj, muŝkaĝoj, +kaj kompletaj legioj da etaj paperaj ludkokoj furiozantaj. +Verŝajne tre lastatempe trudiĝis iu terura prijusteca akto +ĉar ĉiuj liaj lernantoj okupiĝis atente pri siaj libroj aŭ +flustris ruze malantaŭ ili, samtempe kontrolante kaŝrigarde +la majstron. Tial speco de zuma silento regis tra la tuta +lernĉambro. + +Interrompis la silenton la subita apero de Negro surportanta +stupotolajn jakon kaj pantalonon kaj rondkronan ĉapelfragmenton +similantan la ĉapon de Merkuro. Sidante surdorse de nekombita, +sovaĝaspekta, nur duondresita ĉevalido kiun, ne havante +kaprimenon, li gvidis pere de ŝnuro, li alvenis klakadante +la lernejan pordon kaj transdonis leteron invitantan Ikabodon +partopreni en ĝojfesteno aŭ "peplomdistraĵo" okazontan tiun +vesperon ĉe S-ro Van-Taselo. Liverinte sian mesaĝon kun +mieno de graveco kaj vortelekto de altkvalito kiujn Negroj +emas elmontri okaze de tiaj etaj misioj, li transiris haste la +rivereton kaj forkuretis laŭvale, sin admirante pro la rango +kaj la urĝo de sia tasko. + +Nun ĉio estis hastado kaj bruado en la ĵus antaŭe trankvila +lernĉambro. La lernantojn la instruisto rapidigis tra la +lecionoj sen paŭzi por pritrakti sengravaĵojn. La lertaj +preteratentis senpune duonon el siaj taskoj. La mallertaj +ricevis de tempo al tempo fortan surpostaĵan instigaĵon +devigantan ilin plirapidiĝi aŭ kuraĝigantan ilin ekkompreni +malfacilan vorton. Libroj ĵetiĝis surplanken sen surbreta +remetiĝo. Inkujoj renversiĝis, benkoj flankenŝoviĝis kaj la +tuta lernantaro liberiĝis unu horon frue, hastante eksplode +eksteren kiel legio da junaj diabletoj, kriegante kaj bruegante +sur la gazono, gajigite pro sia antaŭhora forsendiĝo. + +La galanta Ikabodo pasigis almenaŭ suplementan duonhoron pri +sia tualeto, brosante kaj renovigante sian plej bonan kaj +verfakte ununuran kompleton de rustonigra koloro kaj aranĝante +sian aspekton helpe de peco de rompita spegulo pendanta surmure +en la lernĉambro. Por ekaperi ĉe sia damo laŭ aŭtenta +kavalira stilo li prunteprenis ĉevalon de la kultivisto tiam +lin gastiganta, kolerema maljuna Nederlandano nomiĝanta Johano +Van-Ripero kaj, tiel galante surseliĝinte, survojiĝis kvazaŭ +vagkavaliro serĉanta aventurojn. + +Sed decas, laŭ la aŭtenta spirito de romantika rakontado, ke +mi transdonu priskribon pri la aspekto kaj la ekipaĵo de mia +heroo kaj lia ĉevalo. + +La besto kiun li surrajdis estis disfalinta plugĉevalo +pretervivinta preskaŭ ĉion krom sia malicemo. Ĝi estis +marasma kaj dikvilega kun ŝafinkolo kaj martelkapo. Ĝiaj +rostaj kolhararo kaj vosto estis implikitaj kaj noditaj je +lapoj. Unu okulo perdis sian pupilon kaj havis koleran, fantoman +rigardmanieron. La alia tamen elmontris la briladon de vera +diablo. Tiomalgraŭe ĝi estis sendube fajra kaj spirita en sia +bona epoko se ni juĝu laŭ ĝia nomo: Pafilpulvo. Efektive ĝi +estis antaŭe ŝatata rajdĉevalo de sia mastro, la kolerema +Van-Ripero, kiu estis agresema rajdanto kaj impregnumis la +beston, povas esti, je iom de sia propra spirito, ĉar, kvankam +ĝi havis maljunan paneintan aspekton, kaŝiĝis en ĝi pli da +diableco ol en iu ajn juna ĉevalo. + +Ikabodo estis taŭga figuro por tia besto. Li rajdis kun +mallongaj piedingoj kiuj levis liajn genuojn preskaŭ al +la nivelo de la selpomelo. Liaj kubutoj elŝoviĝis kiel +akridkruroj. Li portis sian vipon perpendikulare en la mano +kiel sceptron. Dum lia ĉevalo antaŭentrotis, lia brakmovaro +multe pensigis pri la batado de flugiloj. Malgranda lanĉapelo +sidis sursupraĵe de lia nazo ĉar tiel oni rajtus nomi lian +mallarĝan, striaspektan frunton. La basko de lia nigra jako +preskaŭ atingis flirtante la voston de la ĉevalo. Tiel +aspektis Ikabodo kaj lia rajdbesto kiam ili eliris trenmarŝante +la barilpordon de Johano Van-Ripero: aperaĵo nepre malkutime +renkontata dum plena taglumo. + +Estis bela aŭtuna tago, kiel mi jam diris. La ĉielo estis +klara kaj trankvila kaj la naturo surportis tiun riĉan oran +livreon kiun ni kunligas ĉiam al la koncepto de abundo. La +arbaroj vestiĝis en sobraj brunoj kaj flavoj dum kelkajn pli +malfortajn arbojn la frostoj jam vundetis, ilin farbinte per +brilegaj oranĝaj, purpuraj kaj skarlataj koloroj. Glisantaj +vicoj da sovaĝaj anasoj komencis aperi altnivele en la +ĉielo. La bojo de la sciuro aŭdiĝis elirante la fag- kaj +hikoriboskojn kaj de tempo al tempo la pensema fajfo de la +koturno sonis en la najbara stoplejo. + +La birdoj ĝuis siajn adiaŭbankedojn. En la abundo de sia +festado ili flugetis, pepante kaj kapriolante, interarbuste, +interarbe, kapricaj pro la kvanto kaj la diverseco ilin +ĉirkaŭantaj. Vidiĝis la honesta virturdo, la plej ŝatata +predaĵo de komencantaj ĉasistoj, kun sia laŭta, plendema +noto; kaj la kvivitantaj merloj, flugante en zibelkoloraj +nubaĵoj; kaj la orflugilspego, kun siaj karmezina hupo, +plenforma nigra gorĝo kaj belega plumaro; kaj la cedrobirdo +kun siaj ruĝpintaj flugiloj kaj flavpinta vosteto kaj sia +Hispanaspekta hupĉapo; kaj la blua garolo, tiu brua dando +vestita en palblua jako kaj blankaj subvestaĵoj, kriĉante kaj +babilante, kapjesante kaj saltante kaj riverencante, ŝajnigante +disponi bonajn rilatojn kun ĉiu boskokantanto. + +Dum Ikabodo trotetis malhaste laŭvoje, lia rigardo, ĉiam +serĉante ĉiun simptomon pri gastronomia abundo, kontrolis +kun plezuro la trezorojn de la bela aŭtuno. Ĉiuflanke li +rimarkis vastajn provizojn da pomoj: iuj pendantaj kun prema +riĉeco surarbe; aliaj kunigitaj en korboj kaj bareloj por la +merkato; ceteraj amasigitaj konusforme por la cidropremilo. +Pli fore li ekvidis grandajn kampojn da Indianmaizo, kun ĝiaj +orkoloraj spikoj gvatantaj eksteren el siaj foliaraj kovriloj +kaj promesantaj aliiĝi en kuketojn kaj rapidpudingojn. Aldone +vidiĝis, kuŝante submaize, flavaj kukurboj, suprenturnante +siajn belajn rondajn ventrojn sunodirekten kaj antaŭanoncante +siajn kvalitojn kiel luksegaj tortoj. Kaj baldaŭ poste li +preterpasis la bonodorajn fagopirkampojn elŝvebigantajn +abelujan aromon kaj dum li rigardis tiujn, kaptis lian menson +dolĉaj antaŭbildoj pri delikataj patkukoj, bone buteritaj, +garnitaj de mielo aŭ melaso far la rafinita kavethava maneto de +Katrino Van-Taselo. + +Tiel nutrante sian menson per multaj dolĉaj pensoj kaj "sukeraj +supozoj", li vojaĝis laŭflanke de montetaro disponanta pri +panorama vidaĵo laŭ kelkaj el la plej bonaj pejzaĝoj de +potenca Hudsono-Rivero. La suno iompostiome radirigis sian +vastan diskon okcidenten. La larĝa sino de Tapan-Lago kuŝis +senmove kaj vitroaspekte, krom tio ke tie kaj tie milda ondado +moviĝis kaj daŭrigis la bluan ombron de la fora monto. Kelkaj +sukcenaj nuboj ŝvebis en la ĉielo sen ununura aerspiro por +ilin antaŭenirigi. La horizonto elmontris belan oran koloraĵon +kiu iom post iom transformiĝis en puran pomverdon kiu siavice +aliiĝis en la malhelan bluon de la mezĉielo. Oblikva lumradio +paŭzis sur la arbaraj firstoj de la klifegoj superpendantaj +kelkajn areojn de la rivero, plimalheligante la preskaŭ nigrajn +grizon kaj purpuron de iliaj rokaj muroj. Fordistance lantanta +slupo, malsuprenfalante laŭ la tajdoritmo dum ĝia velo +pendis senutile kontraŭmasten kaj la reflektoj de la ĉielo +speguliĝis en la trankvila akvo, aspektis kiel ŝipo pendanta +en la aero. + +La tago jam vesperiĝis kiam Ikabodo atingis la kastelon de +S-ro Van-Taselo, plenegan je la plej estimataj kaj sukcesintaj +homoj de la apuda regiono. Maljunaj kultivistoj—magra, +ledvizaĝa gento—surportantaj hejmfaritajn jakojn kaj +pantalonojn, bluajn ŝtrumpojn, grandegajn ŝuojn kaj belegajn +stanalojajn bukojn. Iliaj energiaj ŝrumpintaj edzinetoj +vestitaj en kapformaj krispigitaj ĉapoj, longtaliaj etroboj, +hejmkudritaj subjupoj, kun tondiloj kaj pinglokusenetoj +kaj gajaj kalikotaj poŝoj pendantaj ekstere. Plenfiguraj +fraŭlinoj, preskaŭ tiel antikvamodaj kiel siaj patrinoj, krom +tie kie pajloĉapelo, altkvalita rubando aŭ eble blanka frako, +malkaŝis simptomojn de urba noviĝo. La filoj, surportantaj +mallongajn kvadratrandajn jakojn havantajn longajn vicojn +da mirindaj latunaj butonoj kaj elmontrantaj kapdorsajn +harplektaĵojn laŭ la modo de la epoko, precipe se ili sukcesis +akiri tiucelan angilhaŭton, multe estimatan tra la regiono kiel +potencan harnutrilon-kaj-fortikigilon. + +Bromo Ostaro tamen estis la heroo de la sceno, alveninte la +kunvenon surdorse de sia plej ŝatata rajdbesto, Ĉioriskulo, +estaĵo, same kiel li, plena je spirito kaj malico, kaj kiun +kapablis mastri neniu krom li. Li famiĝis efektive kiel viro +preferanta atakemajn bestojn emantajn efektivigi ĉiuspecajn +ruzmanovrojn konstante minacantajn la bonfarton de la rajdanto, +ĉar li opiniis ke obeema, bonkonduta ĉevalo maltaŭgas al +verva knabo. + +Tre plaĉus al mi paŭzi ĉi-tie por primediti la mondon da +ĉarmoj kiu ektrafis la ravitan rigardon de mia heroo kiam li +eniris la gastosalonon de la Van-Tasela domego. Ne tiuj de la +aro da plenformaj junulinoj kun ilia luksa ekspocizio de ruĝo +kaj blanko sed la malavaraj ĉarmoj de aŭtenta Nederlanda +kamparsocia tetablo en la riĉega aŭtuna sezono. Tiom da pladoj +ŝarĝitaj de amasoj da diversaj, preskaŭ nepriskribeblaj +kukoj kiujn scipovas baki nur spertaj Nederlandaj dommastrinoj! +Inkluziviĝis la timiga pastokuko, la pli afabla oleokuko kaj +la krusta kaj dispeciĝema tordbulo; sukerkukoj kaj buterkukoj, +zingibrokukoj kaj mielkukoj kaj la tuta kukofamilio. Apud tiuj +elmontriĝis pomtortoj, persiktortoj kaj kukurbtortoj; kaj +aldone tranĉaĵoj da ŝinko kaj bukanita bovaĵo; kaj poste +teleroj da bonsaporaj konfititaj prunoj, persikoj, piroj kaj +cidonioj; krome, rostitaj alozo kaj kokinoj; kune kun bovloj da +lakto kaj kremo, ĉiuj interaranĝite ege ĥaose, iom laŭ la +ordo de mia rakontado, dum meze de tiuj—nia alta Ĉielo benu +la lokon—staris la tekruĉo, suprenlevante nubojn de vaporo. +Mankas al mi spiro kaj tempo por pridiskuti tiun bankedon laŭ +ĝiaj meritoj kaj mi ege avidas repreni la evolufadenon de +mia rakontado. Feliĉe, Ikabodo Gruo ne tiom hastis kiel sia +historiisto kaj li dece traktis ĉiun bongustaĵon. + +Li estis bonvola kaj dankema persono kies koro ŝvelis samritme +kiel lia korpo kontentiĝis kaj kies spirito vigliĝis post +bona manĝado samritme kiel la spiritoj de aliaj viroj post +multa drinkado. Krome, manĝante, li ne povis malkonsenti +ĉirkaŭpasigi sian rigardon kaj subridi pri la eblo povi +ekestri iun tagon tiun tutan scenon de preskaŭ neimageblaj +lukso kaj riĉeco. Tiam li pensis kiel rapide li sin forturnos +disde la malnova lerndomo, klakigos la fingrojn antaŭ la +vizaĝo de Johano Van-Ripero kaj ĉiu cetera avara patrono, kaj +eksterdomigos piedbate ĉiun vagabondan pedagogon kuraĝintan +lin nomi kamarado. + +Multaĝulo Baltuso Van-Taselo ĉirkaŭvagadis inter siaj +gastoj kun la vizaĝo dilatita pro kontentiĝo kaj bonhumoro, +same ronda kaj gaja kiel rikoltsezona luno. Liaj gastamaj +atentaĵoj estis mallongdaŭraj sed signifoplenaj, konsistante +el manpremoj, ŝultrobatetoj, laŭtaj ekridoj kaj urĝaj +invitoj: "Ekmanĝu! Vin provizu!" + +Kaj nun la sono de la muziko eliranta la komunĉambron aŭ +halon alvokis ĉiujn al la balo. La muzikanto estis maljuna +grizhara Negro kiu jam de pli ol duonjarcento rolis kiel migra +orkestro de la regiono. Lia muzikilo estis preskaŭ tiel malnova +kaj eluzita kiel li mem. La plej grandan parton de la tempo +li surskrapis du-tri kordojn, akompanante ĉiun arĉmovon kun +samtempa kapmovo, antaŭenkliniĝante preskaŭ ĝistere kaj +piedbatante ĉiun fojon kiam alvenis danci nova paro. + +Ikabodo fieris tiom pri sia danckapablo kiel pri siaj +kantotalentoj. Nenia korpomembro, nenia karnofibro senokupis +ĉe li. Vidinte lian malkompakte muntitan korpoframon en plena +moviĝado, klakade rondirantan en la ĉambro, vi supozintus ke +Sankta Vito mem, tiu benita patrono pri dancado, surscenejiĝas +proprapersone antaŭ vi. Li estis admirata de ĉiuj Negroj +de la bieno kaj la ĉirkaŭanta komunumo kiuj, kuniĝinte, +ĉiuaĝaj, ĉiudimensiaj, konsistigis piramidaĵojn da brilaj +Nigraj vizaĝoj, starante amase ĉe ĉiu pordo kaj fenestro, +spektadante kun ravo la scenon, rulante siajn blankajn +okulglobojn, elmontrante de orelo al orelo larĝe ridetantajn +vicojn da eburkoloraj dentoj. + +Kiel la buboskurĝanto povus konduti alie ol vigle kaj ĝoje? +La mastrino de lia koro estis lia kundancantino kaj ridetis +afable responde al liaj amaj okulumadoj. Dume, Bromo Ostaro, +ege frapite de amo kaj envio, sidis sole kaj paŭte en fora +ĉambroangulo. + +Kiam la dancado finiĝis, Ikabodo aliris interparoli kun +ensemblo da saĝuloj sidantaj kaj fumantaj kun maljuna +Van-Taselo ĉe unu ekstremaĵo de la galerio kie ili klaĉadis +pri antaŭaj tempoj kaj rakontis longajn anekdotojn pri la +milito. + +La regiono, en la tempo pri kiu mi parolas, estis unu el +tiuj bonfavoritaj lokoj en kiuj kronikoj kaj heroaj viroj +abundas. La Brita-Usona batallinio etendiĝis proksime al ĝi +dum la milito. Ĝi rolis tial kiel prirabejo kiun infestis +rifuĝintoj, gerilistoj kaj ĉiuj specoj de limlinia kavalireco. +Nun forpasis, kvankam apenaŭ, sufiĉe da tempo por povigi +ĉiun rakontanton ornami sian rakonton per kelkaj belaj fikcioj +kaj, pro la malprecizo de siaj memoraĵoj, sin heroigi en ĉiu +rakontata bravaĵo. + +Estis la rakonto pri Dofuo Martlingo, grandkorpa, blubarba +Nederlandano preskaŭ kaptinta Britan fregaton kun malnova +naŭfunta ferkanono pafanta ekde kotbarikado, krom tio ke +je la sesa salvo la armilo eksplodis. Kaj estis la maljuna +sinjoro—li restu anonima estinte ĝentilhomo tro riĉa +por ke mi nomu lin nur rapidvorte—kiu, dum la batalo de +Blanka-Ebenaĵaro, estante bonega defendomajstro, deturnis +musketkuglon per eta glavo. Laŭ lia raporto la kuglo +ĉirkaŭzumis la klingon kaj forkarambolis de sur la manŝirmilo +kaj li pretis certigi la raporton ĉiumomente, elmontronte la +glavon kun ties iom fleksita ŝirmilo. Estis pluraj ceteraj, +egalvalore estimiĝintaj sur la batalkampo, neniu el kiuj +maldubis pri la gravo de sia propra agado kaj la influo kiun tiu +estigis sur la finan venkon. + +Sed ĉiuj tiuj neniel gravis kompare al la pli sukcesaj legendoj +pri fantomoj kaj aperaĵoj. La komunumo riĉas je tiaj legendaj +trezoroj. Lokaj fabloj kaj superstiĉoj pli bone prosperas +en tiuj izolitaj, de longe enloĝataj retiriĝejoj sed nun +tretas ilin subpiede la nomadega homamaso aktuale konsistiganta +la loĝantaron de la plej multnombraj el niaj kamparejoj. +Krome, fantomoj spertas nenian kuraĝigon en la plejparto +el niaj vilaĝoj ĉar ili apenaŭ ĝuas la tempon finsperti +sian unuan dormeton kaj sin renversi en siaj tomboj antaŭ +ol iliaj travivintaj amikoj jam forlasas la najbarejon. Tial +kiam ili eltombiĝas nokte por ĉirkaŭpromeni, restas al ili +neniaj viziteblaj konatoj. Jen sendube la kialo pro kiu ni nur +malofte aŭdas pri fantomoj escepte kiam temas pri niaj de longe +enloĝataj Nederlandaj komunumoj. + +La tuja kaŭzo tamen—la ofteco de supernaturaj rakontoj +en tiuj lokoj—atribueblas sendube al la proksimeco de +Dorm-Valeto. Kontaĝon alportis la aero mem elblovanta tiun +hantejon. Ĝi elspiris etoson de revoj kaj fantazioj infektantan +la tutan landon. Pluraj Dorm-Valetanoj partoprenis en la +ĉe-Van-Tasela festo kaj, kiel kutime, disrakontis siajn +sovaĝajn kaj mirindajn legendojn. Multaj mornaj historietoj +raportiĝis pri funebraj procesioj, okazintaj kun malgajaj +ploregoj kaj plendoj proksime al la arbego, ankoraŭ staranta +en la najbarejo, kie la bedaŭrinda Majoro Andreo punmortis. +Ankaŭ iom menciiĝis la virino vestita en blanko kiu hantis la +senluman ravineton ĉe Korak-Rokego kaj ofte aŭdiĝis kriegante +en antaŭŝtormaj vintronoktoj, pereinte tie en la neĝo. +Plejparte tamen temis kutime en la rakontoj pri la plej ŝatata +fantomo de Dorm-Valeto, la senkapa rajdanto, kiu aŭdiĝis +plurajn fojojn tre lastatempe, patrolante la kamparon kaj, +laŭraporte, ŝnurante sian ĉevalon ĉiunokte inter la tomboj +de la preĝeja antaŭkorto. + +La izolita situloko de la preĝejo, ekde ĉiam verŝajne, igas +ĝin ŝatata hantejo de ĉagrenitaj spiritoj. Ĝi staras sur +altaĵeto, ĉirkaŭate de robinioj kaj altegaj ulmoj, de inter +kiuj ĝiaj decaj, kalkolaktitaj muroj elbrilas modeste, kiel +Kristana pureco transbrilanta la rulkurtenojn de la dormĉambro. +Malkruta deklivo descendas de ĝi ĝis arĝenta akvotavolo +ĉirkaŭlimigata de altaj arboj inter kiuj povas ekvidiĝi la +bluaj montetoj de Hudsono-Rivero. Rigardante ĝian gazonkorton +kie la sunradioj ŝajnas dormadi tiom trankvile, oni povus +supozi ke tie almenaŭ la mortintoj rajtas ripozi en paco. + +Unuflanke de la preĝejo etendiĝas larĝa boskovaleto laŭ +kiu granda rojo bruegas inter rompitaj rokoj kaj trunkoj +de falintaj arboj. Super profunda, nigra parto de la rojo, +ne malproksime disde la preĝejo, lignoponto antaŭatempe +transĵetiĝis. La alvenvojon kaj la ponton mem superpendantaj +arboj dense ombradis, volvante tiulastan en malhelo eĉ dumtage +sed estigante timigan nigregon dumnokte. + +Ĉi-tiu estis unu el la plej ŝatataj hantejoj de la senkapa +rajdanto kaj la loko kie li la plej ofte renkontiĝis. Oni +rakontis la sperton de Multaĝulo Braŭvero, la plej hereza +el la prifantomaj malkredantoj. Li renkontis la rajdanton +revenante de vizito al Dorm-Valeto kaj devis ekrajdi samĉevale +malantaŭdorse de la fantomo. Ili galopis traarbuste-trapteride, +transmontete-transmarĉe, ĝis atingi la ponton. Tie subite +la rajdanto aliiĝis en skeleton, ĵetis la maljunulon en la +rojon kaj foriris en fulmo kaj tondro, sin lanĉante super la +arbosupraĵojn. + +Tuj egalis tiun rakonton tri mirindaj aventuroj de Bromo Ostaro, +kiu primokis la galopantan Heson, dirante ke tiu estas nomada +ĉarlatano. Li deklaris ke kiam li revenis unu nokton de najbara +vilaĝo Singo-Singo kaj kiam devancis lin tiu noktomeza trupano, +li proponis vetrajdi kun tiu kontraŭ bovlo da punĉo. Li aldone +raportis ke li gajnintus la veton, ĉar Ĉioriskulo nepre venkis +la koboldĉevalon. Tamen kiam ili atingis la preĝejan ponton, +la Heso kabeis kaj malaperis en eka fajrbrilo. + +Ĉiuj tiuj raportaĵoj, rakontite en tiu dormema subtono kun kiu +homoj parolas en la malhelo, dum la vizaĝoj de la aŭskultantoj +nur foje kaj refoje ricevis hazardan reflekton de la ekbrilo de +iu pipo, penetris profunde en la menson de Ikabodo. Li respondis +reciproke per longaj eltiroj prunteprenitaj de lia netaksebla +aŭtoro Kotono Matero, kaj aldonis multajn mirindajn eventojn +okazintajn en lia denaska ŝtato Konektikuto kaj timigajn +vidajojn kiujn li spertis dum siaj ĉiunoktaj piedpromenadoj en +Dorm-Valeto. + +Nun la festeno finiĝis. La maljunaj kultivistoj kunigis +siajn familiojn en siaj ĉaroj kaj aŭdiĝis dum kelke da +tempo veturante klakante laŭ la valetaj vojoj kaj trans la +forajn montetojn. Kelkaj fraŭlinoj rajdis sur kromseloj +malantaŭ siaj plej ŝatataj amkandidatoj, kaj ilia leĝerkora +ridado, miksite kun la hufbruo de la ĉevaloj, eĥadis laŭ la +silentaj boskoterenoj, mallaŭtiĝante pli kaj pli ĝis nepra +finaŭdiĝo—kaj la lastatempa sceno de bruo kaj kapriolado +ekestis silenta kaj dezerta. Ikabodo tamen iom lantis, laŭ +la kutimo de kamparaj amindumantoj, por interparoli kun la +heredontino, nepre konvinkite nun progresi sur ĝissukcesa vojo. + +Kio okazis dum la intervjuo mi ne entreprenu diri. Efektive +tion mi ne scias. Mi devas timi tamen ke io misiĝis ĉar, +post mallonga tempo, li ja ekeliris kun malfeliĉa kaj morna +mieno. Ho, tiuj virinoj! Tiuj virinoj! Ĉu eblas ke tiu knabino +efektivigis kelkajn koketajn ruzojn siajn? Ĉu tio ke ŝi +kuraĝigis la kompatindan pedagogon estis nura artifiko havanta +la celon certigi venkon kontraŭ lia rivalo? La respondon nur +Ĉielo scias, ne mi! Sufiĉu diri ke Ikabodo eliris ŝtelpaŝe +kun la aspekto de kokineja rabisto, ne tiu de virinkora +konkerinto. Rigardante nek dekstren nek maldekstren por +ĉirkaŭkontroli la panoramon de kampara riĉeco pri kiu antaŭe +li tiel ofte avarĝojaĉis, li iris rekte al la stablo kaj, per +pluraj energiaj man- kaj piedbatoj, vekis sian rajdbeston ege +malĝentile el la komfortejo kie tiu ĝuis profundan dormadon, +sonĝante pri amasegoj da maizo kaj aveno kaj vastaj valoj +plenaj je fleo kaj trifolio. + +Estis la nokta sorĉhoro kiam Ikabodo, malĝojkore kaj +senkuraĝe, laŭiris sian ĝishejman vojon, laŭ la deklivoj +de la altaj montetoj elstarantaj super Lanto-Vilaĝo kaj kiujn +antaŭe en la posttagmezo li trairis tiom ĝoje. La horo estis +same morna kiel li mem. Malproksime sub li Tapan-Lago etendis +sian malhelan kaj malklaran akvodezerton, elmontrante diversloke +altan maston de slupo sidanta trankvile ankrite kontraŭtere. +En la nepra noktomeza silento li aŭdis la bojadon de gardhundo +patrolanta sur la kontraŭa bordo de Hudsono-Rivero. Sed tio +estis tiel svaga kaj mallaŭta ke ĝi prikonsciigis ĉe li nur +la malproksimecon de tiu lojala kuniranto de la homaro. Cetere, +foje kaj refoje, la longdaŭra kokerikado de iu virkoko, hazarde +vekita, eĥadis fore, forege, el kultivista domo situanta +intermontete, sed la bruo atingis liajn orelojn kiel sonĝsono. +Neniaj vivosignoj sentiĝis proksime al li, krom malofta +grilĉirpo aŭ eble guturala ekvibro de virrano kiu, loĝante en +najbara marĉo, dormis malkomforte kaj ekturniĝis surlite. + +Ĉiuj fantomo- kaj koboldorakontoj aŭditaj de li dum la +posttagmezo nun kunamasiĝis en lia memoro. La nokto pli kaj +pli malheliĝis. La steloj ŝajnis sinki pli profunde en +la ĉielo kaj pelantaj nuboj ilin malaperigis de tempo al +tempo el lia vidkampo. Neniam li sin sentis tiel soleca kaj +senĝoja. Li alproksimiĝis krome la lokon mem kie la eventoj +de multaj el la fantomrakontoj surscenejiĝis. Meze de la +vojo elstaris grandega tuliparbo kiu superaltis kiel giganto +la ceterajn arbojn de la najbarejo, konsistigante specon de +orientilo. Ĝiaj branĉoj, torditaj kaj fantaziaj, estis tiel +dikaj kiel la trunkoj de ordinaraj arboj, kliniĝante preskaŭ +ĝistere antaŭ ol releviĝi en la aeron. Ĝi jam rolis en +la tragika raporto pri la malbonŝanca Andreo militkaptita +tre proksime, pro kio ĝi universale kromnomiĝis "la arbo de +Majoro Andreo". La popolamaso konsideris ĝin kun miksaĵo da +respekto kaj superstiĉo, duone pro kompato pri la sorto de ties +malbonfortuna samnomulo, duone pro la rakontoj pri strangaj +vidaĵoj kaj malgajaj lamentadoj kiujn oni ĉirkaŭaŭdigis pri +ĝi. + +Dum Ikabodo alproksimiĝis tiun timindan arbon, li komencis +lipfajfi. Li kredis aŭdi respondan fajfadon: tio estis nur +ventoblovaĵo sin pelinta akratone tra la sekaj branĉoj. +Kiam li alvenis iom pli proksime li opiniis ekvidi blankaĵon +pendantan mezarbe: li paŭzis kaj ĉesis fajfi. Kiam li rigardis +pli atente tamen li konsciis ke temas pri loko kie fulmo trafis +la arbon kaj malkovris la suban blankan lignon. Subite li +aŭdis ĝemadon. Liaj dentoj klaketadis kaj liaj genuoj batis +kontraŭselen: tio estis nur unua branĉego frotinta duan dum la +vento ilin ambaŭ vagbalancadis. Li preterpasis la arbon sekure, +sed lin atendis novaj danĝeroj. + +Proksimume ducent jardojn for de la arbo eta rojo transiris la +vojon kaj eniris kotan, densboskan terkavaĵon konatan laŭ la +nomo Vilejo-Marĉo. Pluraj krudaj ŝtipegoj, apudmetite, rolis +kiel transroja ponto. Jenflanke de la vojo kie la akvoflueto +eniris la boskon, aro da kverkoj kaj kaŝtanoj, pezege implikite +per sovaĝaj vitoj, ĵetis kavernspecan malhelon sur ĝin. +Transiri tiun ponton fariĝis malfacilega provo. Ĉe tiu sama +loko mem la malbonsorta Andreo kaptiĝis kaj sub la kovraĵo +estigita de tiuj kaŝtanoj kaj vitoj kaŝiĝis la fortikaj +rajdmilicanoj lin surprizintaj. Ekde tiam, eĉ hodiaŭ, ĉiuj +taksas la lokalon kiel hantitan rojon kaj terurfrapitaj estas la +sentoj de la lerneja knabo devanta ĝin preterpasi solapersone +post la sunsubiĝo. + +Dum li alproksimiĝis la rivereton lia koro komencis bategi. Li +amasigis tamen sian tutan rezolutecon, piedbatis sian ĉevalon +surripare dekduon da fojoj kaj entreprenis transiri haste la +ponton. Sed anstataŭ ekkuri antaŭen la perversa maljuna +bestaĉo flankenmoviĝis, trafante la barilon. Ikabodo, kies +timo pligrandiĝis pro la prokrasto, ektiris la bridrimenon en +la kontraŭa direkto kaj batis malavare per la kontraŭflanka +piedo. Ĉio vanis. Lia besto ekmoviĝis, verdire, sed nur +sukcesis enplonĝi densejon da dornarbustoj kaj alnoj situantan +aliflanke de la vojo. + +Nun la lernejestro utiligis kaj vipon kaj kalkanon sur la +senkarnajn ripojn de la maljuna Pafilpulvo kiu antaŭenhastegis, +snufadante kaj ekronkante, tamen eksenmoviĝis apud la ponto kun +subito kiu preskaŭ antaŭenĵetis superkape sian rajdanton. +En tiu sama momento la delikata aŭdkapablo de la lernejestraj +oreloj perceptis likvaĵan apudpontan piedpaŝegon. En la +malhela ombro de la bosko, sur la rojrando, li ekvidis gigantan, +misforman, nigran, turegantaĵon. Tiu restis senmove sed havis +kuntiriĝintan aspekton, kvazaŭ kolosega monstro preta sin +lanĉi kontraŭ la vojaĝanton. + +La haroj de la timigita pedagogo elstariĝis surkape pro teruro. +Kion fari? Jam forpasis la oportuno turniĝi kaj forfuĝi. +Krome, kiun ŝancon li havus eskapi fantomon aŭ koboldon—se +temis pri tiaĵo—povantan surrajdi la flugilojn de la vento? +Tial, estigante ioman pseŭdokuraĝon, li demandis balbutante: +"Kiu vi estas?" Nenian respondon li ricevis. Li ripetis la +demandon en ankoraŭ pli maltrankviltona voĉo. Daŭre okazis +nenia respondo. Novan fojon li piedbatis la flankojn de la +senmova Pafilpulvo kaj, fermante la okulojn, kun senintenca +fervoro ekpsalmis preĝejan himnon. + +En tiu momento la timiga ombraĵo ekmoviĝis kaj, pergrimpe, +persalte, subite ekstariĝis meze de la vojo. Kvankam la nokto +estis malhela kaj morna, la formo de la nekonataĵo nun iom +konstateblis. Ĝi ŝajnis esti vastdimensia rajdanto sidanta sur +fortikframa nigra ĉevalo. Ĝi faris nek minacan geston, nek +afablan inviton, preferante sin apartigi aliarande de la vojo, +antaŭentrotante blindaflanke de multaĝa Pafilpulvo, kiu nun +renormaliĝis post siaj timo kaj obstino. + +Ikabodo, al kiu tiu stranga noktomeza kunrajdanto nepre +malplaĉis, kaj memorante la aventuron kiun Bromo Ostaro +spertis kun la Galopanta Heso, plirapidigis sian ĉevalon, +esperante forlasi la fremdaĵon. Ankaŭ tiu tamen plirapidigis +sian ĉevalon, egalante la progreson de Ikabodo. Tiulasta +malrapidiĝis, ekpromenadpaŝigis sian beston, intencante lanti +malantaŭe—la aliulo same agis. Lia koro komencis malfortiĝi. +Li ekstrebis reaktivigi sian psalmokantadon sed lia malsekigita +lango algluiĝis al lia palato kaj la notoj mortis en lia +gorĝo. En la malbonhumora kaj obstina silento de tiu insista +kunulo kaŝiĝis io mistera kaj ege timiga. La afero baldaŭ +klariĝis. + +Laŭgrimpante ioman deklivon reliefigantan kontraŭĉielen la +figuron de lia kunvojaĝanto, gigante altan kaj envolvitan +en mantelo, Ikabodo hororegis, ekkonsciante ke tiu senkapas. +Lia hororo pligrandiĝis kiam li rimarkis ke la mankantan +kapon, anstataŭ porti ĝin surŝultre, la fremdaĵo-fremdulo +transportis antaŭ si sur la selpomelo. La teruro de Ikabodo +atingis senesperan nivelon. Li strebis instigi Pafilpulvon per +kaskadaĵo da man- kaj piedbategoj, dezirante per subita moviĝo +preterkuregi sian kunulon, sed la fantomo subitmoviĝis samritme +kiel li. Tial kune ili ekkuregis, vole malvole, dum ŝtonoj +forflugetis kaj fajreroj ekbruletis je ĉiu salto. La malpezaj +vestaĵoj de Ikabodo flirtadis en la aero dum li etendis sian +longan, magran korpon super la kapo de sia ĉevalo pro sia avida +deziro forfuĝi. + +Ili nun atingis la vojon kiu flankenturniĝas en la direkto al +Dorm-Valeto. Tamen Pafilpulvo, laŭŝajne sorĉite per demono, +anstataŭ resti survoje, turniĝis kontraŭdirekten kaj plonĝis +impete laŭdeklive, descendante malrektaflanke. Tiu vojo trairas +sablan kavaĵon ombratan de arboj dum preskaŭ kvaronmejlo, kie +ĝi transiras la ponton tiam faman en lokaj fantomrakontoj kaj +aliflanke de kiu suprenŝvelas la verda monteto sur kiu staras +la kalkolaktita preĝejo. + +Ĝis nun la paniko de la ĉevalo havigis al ĝia malcerta +rajdanto ŝajnan avantaĝon en la konkurso. Bedaŭrinde ĵus +kiam li atingis la mezan punkton de la kavaĵo, la selzono +cedis kaj li sentis ĝin forgliti de sub li. Li mankaptis ĝin +perpomele kaj strebis ĝin reteni surĉevale, tamen sensukcese. +Restis al li nur sufiĉe da tempo por ĉirkaŭbraki la kolon de +multaĝa Pafilpulvo antaŭ ol la selo terenfalis kaj li aŭdis +sian postkuranton ĝin treti subpiede. + +Dummomente trapasis lian menson timo pri la kolero de Johano +Van-Ripero ĉar estis la dimanĉa selo de tiu. Al la momento +tamen maltaŭgis etaj timoj. La koboldo postkuris lin +proksimegdistance kvazaŭ preta ekrajdi lian postaĵon mem +kaj, estante malbonlerta ĉevalisto, li spertis grandan ĝenon +penadante reteni sian sidpozon. Foje li glitis unuflanken; +alifoje, aliflanken. Multfoje li sidsaltis sur la alta kresto de +la ĉevala spino kun tiom da fortego ke li timis sperti tujan +tiean korpofendiĝon. + +Malfermaĵo en la arboj nun kuraĝigis lin esperi ke la preĝeja +ponto proksimas. La ŝanceliĝanta reflekto de arĝenta stelo en +la rojo sciigis al li ke li ne eraras. Li vidis la murojn de la +preĝejo lumetantajn malhele sub la foraj arboj. Li memoris la +lokon kie malaperis la fantoma kontraŭstaranto de Bromo Ostaro. +"Se mi nur sukcesos atingi tiun ponton," pensis Ikabodo, "mi +estos sekura." + +En tiu momento li aŭdis la nigran ĉevalon anhelantan kaj +blovantan malantaŭ li. Li eĉ kredis senti ĝian varman +spiradon. Novfoja konvulsia piedbato en la riparon kaj multaĝa +Pafilpulvo sursaltis la ponton. Ĝi kuregis tondrobrue trans +la eĥantajn tabulojn, atingis la kontraŭan bordon. Nun +Ikabodo rigardis malantaŭen kontrolante ĉu lia postsekvanto +malaperos, laŭtradicie, en ekbrilo de fajro kaj sulfuro. +En tiu momento mem li vidis la koboldon elstariĝi en siaj +piedingoj entreprenante antaŭenlanĉi sian kapon kontraŭ la +lernejestron. Ikabodo strebegis eviti la hororan misilon sed +li tro malfruis. Ĝi trafis lian kranion kun grandega kolizio +kaj faligis lin kapon antaŭen en la polvon. Pafilpulvo, la +nigra ĉevalo kaj la koboldrajdanto lin preterpasis, ĉiuj tri, +tornadrapide. + +La sekvintan matenon la maljuna ĉevalaĉo troviĝis sensele +antaŭ la barilpordo de sia mastro. Dum ĝia brido kuŝis +subpiede ĝi solene maĉadis tiean herbon. Ikabodo ne aperis +matenmanĝhore. Tagmezhore li ne aperis. La knaboj kunvenis +ĉe la lernejo kaj vagpromenadis laŭborde de la rojo. Nenia +lernejestro. Johano Van-Ripero komencis iom maltrankviliĝi +pri la sorto de la kompatinda Ikabodo kaj sia selo. Enketo +ekestiĝis kaj post zorga esplorado oni trovis spurojn de li. +En unu parto de la vojo iranta al la preĝejo oni trovis la +selon tretitan en la teron. La spuroj de ĉevalhufoj, profunde +enfiksite en la vojo kaj verŝajne kun furora rapideco, kondukis +al la ponto preter kiu, sur la bordo de larĝa parto de la +rivereto kie la akvo fluis pli profunde kaj pli nigrakolore, +troviĝis la ĉapelo de la malbonŝanca Ikabodo kaj proksime al +ĝi frakasita kukurbo. + +Oni priserĉis la rojon, sen malkovri tamen la kadavron de +la lernejestro. Johano Van-Ripero, kiel ekzekucianto pri +lia heredaĵo, kontrolis la pakon enhavantan liajn ĉiujn +surterajn posedaĵojn. Tiuj konsistis el du ĉemizoj kaj +duono; du kolskarpoj; unu-du paroj da glatlanaj ŝtrumpoj; +malnova ĝisgenua korduroja pantalono; rusta razilo; libro da +psalmhimnoj kun multaj kornitaj paĝoj; kaj rompita diapazono. + +Pri la libroj kaj mebloj de la lernejo, ili apartenis ĉiuj al +la komunumo krom _Historio de Sorĉarto_, verkita de Kotono +Matero; _Nov-Anglia Almanako_; cetera libro pri sonĝoj +kaj sortdivenado kaj, en tiulasta, malmultkosta paperfolio +surportanta skribaĉaĵojn kaj inkmakulojn faritajn okaze de +sensukcesaj klopodoj kopii poemojn honorantajn la heredontinon +de Van-Taselo. Tiujn magi- kaj poezilibrojn tuj bruligis Johano +Van-Ripero kiu decidiĝis de tiam antaŭen ne plu edukigi siajn +gefilojn ĉelerneje, opiniante ke laŭ lia scio, la leg- kaj +skribartoj neniam efektivigas bonajn rezultojn. Kiom ajn da mono +la lernejestro posedis—li ricevis sian kvaronjaran salajron +nur unu-du tagojn antaŭe—li kunportis tion sendube surpersone +en la momento de sia malapero. + +La mistera evento instigis grandan spekulativadon ĉepreĝeje la +sekvintan dimanĉon. Aroj da spektantoj kaj klaĉemuloj kuniĝis +en la preĝeja antaŭkorto, ĉe la ponto kaj tie kie troviĝis +la ĉapelo kaj la kukurbo. Rememoriĝis la rakontoj de Braŭvero +kaj Bromo Ostaro kaj tuta repertuaro da ceteraj samspecaj +raportaĵoj. Kiam la diskutpartoprenantoj konsideris ĉiujn +tiujn kaj komparis ilin kun la simptomoj de la koncerna kazo, +ili ŝancelis la kapon kaj finkonkludis ke Ikabodon la Galopanta +Heso fortransportis. Pro tio ke li estis fraŭlo kaj ŝuldis +monon al neniu, neniu pasigis pluan tempon maltrankviliĝante +pri li. Oni translokigis la lernejon al alia najbarejo kie alia +pedagogo lin anstataŭis. + +Vere estas ke maljuna kultivisto vizitinta Nov-Jorkon plurajn +jarojn poste kaj dissciigintan la nunan raporton pri la fantoma +aventuro, aldone informis ke Ikabodo Gruo daŭre vivas; ke li +forlasis la najbarejon duone pro timo pri la koboldo kaj Johano +Van-Ripero, duone pro embaraso pri sia forsendiĝo ĉemane de la +heredontino; ke li translokiĝis al fora regiono de la lando; ke +li tie instruis kaj samtempe fakiĝis pri juro, advokatiĝis, +politikistiĝis, kandidatiĝis, ĵurnalistiĝis kaj juĝistiĝis +en malalttribunalo. + +Bromo Ostaro, kiu baldaŭ post la malapero de sia rivalo +edziĝis triumfe kun la floriĝanta Katrino, ĉiam elmontris +ĉioscian mienon kiam ajn oni rakontis la aventuron de Ikabodo +kaj ĉiam ekridegis plenpulme kiam menciiĝis la kukurbo, pro +kio kelkaj homoj suspektis ke li scias pli longe pri la afero ol +li bonvolas raporti. + +La multaĝaj kamparaj edzinoj, tamen, la plej bonaj juĝantoj +pri tiuj aferoj, asertas eĉ ĝis hodiaŭ mem ke Ikabodo +forŝteliĝis pere de supernaturaj rimedoj, ĉio kio estas unu +el la plej ŝatataj historietoj ofte rakontataj en la najbarejo +ĉirkaŭ vintraj vesperfajroj. + +La ponto fariĝis pli ol iam fokuspunkto de superstiĉa miro kaj +povas esti ke jen la kialo pro kiu dum lastatempaj jaroj oni +ŝanĝis la itineron de la vojo, rezulte de kio ĝi nun aliras +la preĝejon laŭpasante la bordon de la muellageto. + +Forlasite, la lernejo baldaŭ malkomponiĝis kaj ĝin ekhantis, +laŭraporte, la fantomo de la malbonŝanca pedagogo. Plugknaboj, +lantante sur la ĝishejma vojo en trankvila somervespero, ofte +kredas aŭdi la voĉon de Ikabodo, ĉantantan en fora distanco +malgajan psalmomelodion inter la pacaj solecejoj de Dorm-Valeto. + + + POSTINFORMO ALDONITA EN LA MANSKRIBADO DE S-RO KNIKERBOKERO + + +La antaŭa rakonto raportiĝas en preskaŭ la sammemaj vortoj +en kiuj mi aŭdis ĝin raportitan ĉe korporacia kunveno de +la multaĝa urbo Manhatuso, kunveno kiun ĉeestis multaj el +la plej saĝaj kaj plej estimataj burĝoj de la urbo. La +rakontinto estis afabla, kaduka, sinjorema maljunulo vestita +sal-kaj-piprokolore kaj elmontranta malĝoje komikan vizaĝon. +Mi forte suspektis lin esti malriĉa ĉar li tiel kuraĝe +klopodis distri. Kiam li finrakontis sian historieton, okazis +multe da ridado kaj aprobado, precipe ĉe du-tri deputitaj +magistratanoj tradormintaj la plej grandan parton el la +rakontotempo. + +Estis tamen unu alta, sekaspekta, maljuna sinjoro kun +skarabsimilaj brovoj kiu elmontris seriozan kaj iom severan +mienon dum la tuta rakontado. Fojfoje li faldis la brakojn, +antaŭenklinis la kapon, malsuprenrigardis, kvazaŭ kontrolante +la plankon, dum li primeditadis ioman dubon. Li estis unu el +tiuj singardaj homoj kiuj neniam ridas krom responde al bonega +kaŭzo kiam ilin subtenas bonsenco kaj justeco. Kiam la gajeco +de la aliaj ĉeestantoj finestiĝis kaj reestiĝis silento, li +apogis unu brakon sur la brakon de sia seĝo kaj, arkiginte la +alian, demandis, kun ege saĝaj kapmovo kaj brovkunpremo, kio +estas la moralaĵo de la rakonto kaj kion ĝi pruvas? + +La rakontinto, kiu lipenlevadis glason da vino, kiel postlaboran +refreŝaĵon, paŭzis momenton, rigardis sian demandinton kun +mieno de senfina respekto, tiam malsuprenigis la glason tre +malrapide ĝistable kaj deklaris ke la rakonto celas pruvi, laŭ +la plej forta logiko, la jenon: + +"Ne estas vivosituacio kiu ne havigas avantaĝojn kaj plezurojn +kondiĉe ke ni konsideru ŝercon nur kiel ŝercon." + +"Rezulte, kiu rajdas konkurse kontraŭ koboldoj, tiu povas +sendube sperti malfacilan rajdadon." + +"Tial, se kampara lernejestro malsukcesas sin edzigi al +Nederlanda heredontino, certe tio estas sekura paŝo en la +direkto al altnivela estimo en la lando." + +La singarda maljuna sinjoro kunpremis la brovojn dekoble pli +streĉe post la klarigo, ege perpleksigite par la rezonado de +la silogismo; dume, ŝajnis al mi, la sal-kaj-pipre vestita +viro fiksrigardis lin kun iom triumfa vizaĝaĉo. Tempofine la +seriozulo komentis ke ĉio tio tre bonas. Tamen, liaopinie, +la rakonto iom troigas. Ĝi havas unu-du punktojn pri kiuj li +dubas. + +"Kredu min, sinjoro," respondis la rakontinto. "Rilate al tiu +afero, mi mem ne kredas duonon el ĝi." + + + + + + +End of Project Gutenberg's La Legendo de Dorm-Valeto, by Washington Irving + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA LEGENDO DE DORM-VALETO *** + +***** This file should be named 19293-0.txt or 19293-0.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + http://www.gutenberg.org/1/9/2/9/19293/ + +Produced by Robert L. Read, William Patterson and the +Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net + + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +http://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at http://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit http://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including checks, online payments and credit card donations. +To donate, please visit: http://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + http://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. diff --git a/19293-h/19293-h.htm b/19293-h/19293-h.htm new file mode 100644 index 0000000..1aaa7ce --- /dev/null +++ b/19293-h/19293-h.htm @@ -0,0 +1,2274 @@ +<!DOCTYPE HTML PUBLIC "-//W3C//DTD HTML 4.01 Transitional//EN" "http://www.w3.org/TR/html4/loose.dtd"> + +<html> + +<!-- + +Some comments about the postprocessing of this ebook, which might be +useful someday for other postprocessors, or for me when I work on +another such book and can't remember how I did something before... + +For consistency, I've used the same styles as I did in the other +GROBE books. The originals are all formatted similarly. + +I duplicated the table of contents near the beginning of the book, +because that's where many people would expect it, and because it will +kind of get lost in the end anyway when the Gutenberg info is appended. + +I've retained some proofers' comments (and added some more during +postprocessing!) in this HTML version, commented of course, related +to things like errors in the book which I hope nobody ever "fixes" +back to the way it is in the original! + +Words which have been corrected in this Gutenberg etext are marked +by the comment "Error in book:" or some such. + +I used Vim (http://www.vim.org/) for most editing, but I used UniRed +(http://www.esperanto.mv.ru/UniRed/) for spellchecking and conversion +between iksismo, numerical character entities, and utf8 ascii. Be +aware of some UniRed features I discovered: 1) All hexadecimal Unicode +entities are converted to decimal (*throughout the file*) when it is +saved. That may be good or bad, depending on your personal preference. +I prefer hexadecimal, but decimal doesn't bother me too much, and one +can still enter them as hexadecimal. 2) Windowy ASCII characters with +the high bit set, that is, in the range [128..255] may be corrupted. For +example, "naive" with an i-dieresis is converted to "naﶥ". Be +sure to convert such characters to Unicode *before* your first UniRed +save! + +Note concerning HR width: 38% = 1 - GoldenRatio. + +Notes to myself inre dashes: + Validator doesn't like — Use — or Unicode — + Unicode nonbreaking hyphen: ‑ + Also, – = Unicode – + + - William W. Patterson, AKA Ailanto + +--> + +<head> + <title>WASHINGTON IRVING : La Legendo de Dorm-Valeto</title> + <!-- Apparently the W3C HTML Validator *requires* Content-Type + tag or one of the other comparable things now. --> + <meta http-equiv="Content-Type" content="text/html; charset=UTF-8"> + <style type="text/css"> + body { margin-left: 5%; margin-right: 5% } + p.centre, div.centre, td.centre { text-align: center } + p.tutdekstre, div.tutdekstre, td.tutdekstre { text-align: right } + p.tutlive, div.tutlive, td.tutlive, blockquote.tutlive { text-align: left } + p.dekstre, div.dekstre, td.dekstre, blockquote.dekstre { text-align: left; margin-left: 2em } + p.live, div.live, td.live { text-align: right; margin-right: 2em } + .titolo { font-size: 125%; font-weight: bold; text-align: center; margin-top: 4em; margin-bottom: 1em } + .subtitolo { font-size: 110%; font-weight: bold; text-align: center; margin-top: 1em; margin-bottom: 1em } + .dike { font-weight: bold } + .italike { font-style: italic } + .grandege { font-size: 225% } + .grande { font-size: 125% } + .grandete { font-size: 115% } + .mezgrande { font-size: medium } + .malgrandete { font-size: 85% } + .malgrande { font-size: 70% } + .malgrandege { font-size: 55% } + .pligrande { font-size: larger } + .plimalgrande { font-size: smaller } + </style> +</head> + +<body> + + +<pre> + +Project Gutenberg's La Legendo de Dorm-Valeto, by Washington Irving + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: La Legendo de Dorm-Valeto + +Author: Washington Irving + +Translator: Edwin Grobe + +Release Date: September 16, 2006 [EBook #19293] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: UTF-8 + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA LEGENDO DE DORM-VALETO *** + + + + +Produced by Robert L. Read, William Patterson and the +Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net + + + + + + +</pre> + + +<!-- File: 01.png --> + +<div class="grande centre italike" style="margin-top: 0; margin-bottom: 2em"> + KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ +</div> + +<div class="grande italike centre" style="margin-bottom: 2em"> + WASHINGTON IRVING<br> + (1783-1859) +</div> + +<div class="grandege dike centre italike" style="margin-bottom: 1em"> + La Legendo de Dorm-Valeto +</div> + +<div class="italike centre" style="margin-bottom: 4em"> + Esperantigis<br> + EDWIN GROBE +</div> + +<div class="italike centre" style="margin-bottom: 4em"> + 1998<br> + Eldonejo-Arizona-Stelo<br> + 1620 North Sunset Drive<br> + Tempe, Arizona 85281-1550<br> + Usono +</div> + +<!-- File: 02.png --> + +<div class="malgrandete centre" style="margin-bottom: 2em"> + "LA LEGENDO DE DORM-VALETO"<br> + Unua Eldono: Majo 1998 +</div> + +<div class="malgrandete centre" style="margin-bottom: 4em"> + Origina Anglalingva Titolo:<br> + "THE LEGEND OF SLEEPY HOLLOW" +</div> + +<!-- File: 03.png --> + +<div class="titolo"> + LA LEGENDO DE DORM-VALETO +</div> + +<div class="subtitolo"> + Malkovrita inter la Dokumentoj<br> + de Forpasinta Didriko Knikerbokero +</div> + +<p> + En la sino de unu el tiuj ampleksaj krekoj dentantaj la orientan + bordon de Hudsono-Rivero, ĉe tiu larĝa pligrandiĝo de la + akvovojo nomita fare de la antikvaj Nederlandaj navigistoj + Tapan-Lago, kaj kie tiuj lastaj ĉiam antaŭzorge malaltigis + siajn velojn, petante la protekton de Sankta-Nikolao dum la + transnavigado, kuŝas eta merkatvilaĝo nomiĝanta ĉe kelkaj + Verda-Vilaĝo sed kiu pli kutime kaj pli taŭge nomiĝas + Lanto-Vilaĝo. +</p> + +<p> + Tiun nomon, laŭonidire, elpensis antaŭtempe la estimataj + dommastrinoj de la apudsituanta regiono pro enradikiĝinta + inklino de siaj edzoj lanti ĉe la vilaĝa trinkejo en + merkatotagoj. Kia ajn estu tio, mi ne garantias la fakton. Mi + aludas ĝin nur dezirante esti preciza kaj aŭtenta. +</p> + +<p> + Ne malproksime disde tiu vilaĝo—povas esti du mejlojn + for—situas valeto, aŭ pli bone dirite, tersino, ĉirkaŭate + de altaj montetoj, kiu estas unu el la plej trankvilaj lokoj + de la tuta mondo. Malgranda rojo trafluetas ĝin, murmurante + nur sufiĉakvante por lulripozigi preterpasanton. Malofta + koturnfajfo aŭ pegklako estas preskaŭ la sola sono kiu iam + interrompas la konstantan trankvilon. +</p> + +<p> + Mi tion memoras, ke kiam mi estis junulo, mia unua provo pri + sciurĉasado okazis en bosko de altaj juglandarboj kiu ombras + unu flankon de la valo. Mi vageniris ĝin je tagmezo kiam la + tuta naturo precipe silentis kaj min ektimigis la bruego de + mia propra pafilo kiam ĝi rompis la ĉirkaŭantan sabatan + trankvilon kaj ĝin daŭrigis kaj resonigis ties koleraj + eĥadoj. Se iam mi dezirus ripozejon kie povi retiriĝi, + forlasinte la mondon kaj ties distraĵojn, kaj pasigi revante la + etan restaĵon de maltrankvila vivo, mi konas nenian ejon pli + taŭgan ol tiu valeto. +</p> + +<p> + Pro la senmova trankvilo de la loko kaj la kurioza karaktero de + ties loĝantoj, kiuj estas posteuloj de la originaj Nederlandaj + koloniintoj, tiu protektata valeto de longa tempo nomiĝas + DORM-VALETO kaj ties rustikajn loĝantojn oni kromnomas + DORM-VALETANOJ tra la tuta najbara regiono. Dormiga aŭ reviga + influo ŝajnas superpendi la valeton kaj penetri la etoson + mem. Iuj diras ke sorĉis la lokon grava Germana kuracisto + dum la fruaj tagoj de la kolonio. Aliaj diras ke maljuna + Indiana tribestro, ŝamano aŭ magiisto de sia gento, okazigis + indiĝenajn ritojn tie antaŭ ol malkovris la landon Mastro + Hendriko Hudsono. +</p> + +<p> + Certe estas ke la loko daŭre agas subrege de iu magia potenco + kiu trudas sorĉon al la + +<!-- File: 04.png --> + + mensoj de la tieaj bonhomoj, promenigante ilin en seninterrompa + sonĝado. Ili estas adeptoj pri ĉiuj specoj de mirigaj + kredoj, emas sperti trancojn kaj viziojn, ofte vidas strangajn + eventojn, aŭdas muzikon kaj voĉojn en la aero. La tuta regiono + abundegas je lokaj rakontoj, hantitaj pejzaĝoj kaj krepuskaj + superstiĉoj. Steloj falas kaj meteoroj brilegas pli ofte super + tiu valeto ol en aliaj partoj de la lando, kaj Inkubo, kun tuta + armeo da Inkubidoj, ĝin utiligas kiel plej ŝatatan ludejon. +</p> + +<p> + La rega fantomo kiu hantas tiun sorĉitan regionon tamen kaj + ŝajnas estri ĉiujn aerajn potenculojn, estas senkapa + rajdanto. Kelkaj regionanoj raportas ke ĝi estas la fantomo + de Hesa soldato kies kapon forportis kanonkuglo okaze de sennoma + batalo de Sendependeco-Milito kaj kiun kamparanoj ekvidas + de tempo al tempo antaŭenhastantan en la nokta malhelo + kvazaŭ sur ventoflugiloj. La hantejoj de la fantomo situas + ne nur en la valeto sed foje ampleksas apudirantajn vojojn + kaj precipe la areon ĉirkaŭantan ne malproksiman + preĝejon. +</p> + +<p> + Efektive, kelkaj el la plej aŭtentaj historiistoj de la + koncerna regiono, zorgeme kuniginte kaj kontrolkomparinte la + malkonstantajn informerojn pri tiu aperantaĵo, asertas + la jenon: la korpo de la soldato kuŝas enterigite en la + preĝeja tombejo; la fantomo forrajdas ĉiunokte al la + batalkampo serĉante sian kapon; pri la sagritma rapideco je + kiu ĝi foje laŭiras la valeton, kvazaŭ noktomeza + fulmaĵo, respondecas la malfrua horo kaj la bezono reveni + al la preĝeja tombejo antaŭ nova tagiĝo. +</p> + +<p> + Tia estas la ĝenerala enhavo de tiu legenda superstiĉo + provizinta homojn de tiu ombroregiono per tiom da fantaziaj + rakontoj. Kaj la fantomo nomiĝas antaŭ ĉiuj tieaj + kamparaj kamenoj: la Senkapa Rajdanto de Dorm-Valeto. +</p> + +<p> + Mirinde estas ke la viziemo kiun mi menciis ekzistas ne nur + ĉe la denaskaj loĝantoj de la valeto. Senkonscie + ĝin ensorbas ankaŭ ĉiu novalveninta valano + loĝinta tie dum iom da tempo. Kiom ajn viglamensaj ili + estis antaŭ ol eniri tiun dormlandon, ili ne rezistas + enspiri baldaŭete la sorĉan influon de la aero kaj + komencas fantazii: sperti sonĝojn, vidi aperaĵojn. +</p> + +<p> + Mi mencias tiun trankvilejon kun la plej alta laŭdo + ĉar estas jenloke, en tiaj malgrandaj izolitaj Nederlandaj + valoj dise ensinigitaj en la granda Nov-Jork-Ŝtato ke ade + senŝanĝiĝas loĝantaro, moroj kaj kutimoj, + dum preterkuregas ilin senatente la torentego da migrado kaj + pliboniĝo estiganta tiel senĉesajn ŝanĝojn + en aliaj regionoj de tiu senripoza lando. Ili samas kiel tiuj + etaj trankvilaj akvopoŝaĵoj apudlimigantaj rapidan + rivereton en kiuj ni povas rimarki pajleron aŭ aerglobeton + flosadi trankvile ĉeankre aŭ rotacii hezite en + sia eta havenaĵo nepre malatentan pri la hastego de la + pasanta fluo. Kvankam nun forpasis multaj jaroj ekde kiam mi + subpromenadis la pigrajn ombrojn de Dorm-Valeto, mi preskaŭ + certas povi renkonti la samajn arbojn kaj la samajn familiojn + vivantajn ankoraŭ hodiaŭ en vegeta lantado en ties + protektata + +<!-- File: 05.png --> + + sino. +</p> + +<p> + En tiu kromloko de la naturo loĝis en malnova periodo + de la Usona historio, tio estas, antaŭ ĉirkaŭ + tridek jaroj, estimata estulo nomiĝanta Ikabodo Gruo kiu + gastis, aŭ, laŭ sia vorto, "lantis" en Dorm-Valeto + cele al instrui la infanojn de la komunumo. Li naskiĝis + en Konektikuto, ŝtato provizanta Usonon per pioniroj ne + nur por la arbaro sed ankaŭ por la mensaro kaj dissendanta + ĉiujare armeojn da sovaĝejlimaj arbaristoj kaj + kamparaj lernejestroj. +</p> + +<p> + La familinomo Gruo ne maltaŭgis al lia persono. Li ege + altis sed ege magris, havante mallarĝajn ŝultrojn, + longajn brakojn kaj krurojn, manojn preterpendantajn + laŭŝajne je tuta mejlo liajn manikojn, piedojn + kapablajn funkcii kiel ŝoveliloj, kaj tutan framon ege + malstreĉe muntitan. La kapon li havis malgrandan kaj platan + supraĵe kun gigantaj oreloj; grandaj, verdaj, vitraj + okuloj; kaj longa galinagnazo aspektanta kiel ventoflago sidanta + sur lia spindelkolo por indiki la blovdirekton de la vento. + Vidante lin laŭpaŝegi montetfirston en venta tago, dum + liaj vestaĵoj pufiĝis kaj flirtis ĉirkaŭ + li, oni povintus erare lin identigi kiel malsategdion surteren + malsuprenvenintan aŭ ĉifonan birdotimigilon + elfuĝintan maizkampon. +</p> + +<p> + Lia lernejo estis malalta unuĉambrega konstruaĵo krude + muntita el ŝtipoj. La fenestroj estis duone vitritaj, + duone riparitaj per apartaj folioj el malnovaj lernlibroj. + Dum liberaj horoj genie sekurigis la lernejon fleksebla + branĉeto tordita ĉirkaŭ la pordomanilon kaj + palisoj starigitaj kontraŭ la fenestroŝutrojn. Tial, + kvankam ŝtelisto povus ege facile eniri la ejon, iom + ĝene estus ĝin eliri: ideo kiun la arkitekto, Josto + Van-Haŭteno, prunteprenis sendube de la modelo de la + mistera angilkaptilo. +</p> + +<p> + La lernejo staris en iom soleca tamen plaĉa loko + ĉebaze mem de arbara monteto proksime al fluanta rojo kaj + sub la branĉoj de giganta betulo kreskanta ĉe unu + ekstremaĵo. De tie oni povis aŭdi en dormiga somertago + la mallaŭtan murmuradon de lernantaj voĉoj, recitantaj + lecionojn, iom zumantaj kiel abeloj en abelujo, interrompataj + de tempo al tempo far la aŭtoritata voĉo de la + majstro, parolanta en minaca aŭ postula tono: aŭ, + laŭhazarde, far la timiga sono de betulbranĉa vipo + dum li urĝe antaŭenirigis malfruan lantinton laŭ + la flora vojo de lernado. Verdire, li estis konscienca viro + kaj ĉiam priatentis la oran maksimon: "Maluzu la vergon, + miskonduku la infanon!" La lernantoj de Ikabodo Gruo ne + miskondukiĝis. +</p> + +<p> + Mi ne deziras pensigi tamen ke li nombriĝis inter tiuj + kruelaj lernejaj potenculoj kiuj ĝuas dolorigi siajn + subulojn. Tute kontraŭe, li disdonis justecon prudente, ne + rigore, forigante la ŝarĝon de sur la dorsoj de la + malfortaj, ĝin remetante sur tiujn de la fortaj. La etan + duonkreskintan adoleskanton ekspasmantan je la unua movo de la + vergo li preterpasis indulge. La postulojn de la justeco li + plenumis trudante duoblan punon al iu malgranda, malbonkonduta, + malbonsenca, larĝbaska, Nederlanda bubo kiu subverge + +<!-- File: 06.png --> + + paŭtis kaj pufiĝis kaj obstiniĝis kaj + malafabliĝis. Ĉion tion li nomis "plenumi sian devon + al la gepatroj" kaj neniam li estigis punon sen postaldoni la + promeson tiel konsolan al la doloriĝanta bubo, ke "li + memoros ĝin kaj dankos lin pro ĝi ĝis en la plej + longa tago de sia vivo". +</p> + +<p> + Kiam finiĝis la lerntago li eĉ kunuliĝis + kaj kunludantiĝis kun la plej grandaj knaboj kaj en + festotagaj posttagmezoj hejmenrevenigis konvoje kelkajn el + la pli malgrandaj havantaj hazarde belajn fratinojn aŭ + dommastrinajn patrinojn admiratajn pro ilia altkvalita kuirarto. + Efektive, endis al li ade bonrilatiĝi kun la lernantoj. + Tiom malmultkvantis la salajro kiun la lernejo pagis al + li ke ĝi apenaŭ sufiĉintus lin provizi per + ĉiutaga pano ĉar li estis avidega manĝanto + kaj, kvankam maldika, disponis la sveliĝkapablon de + anakondo. Feliĉe, laŭ la kampara kutimo de tiu + regiono, la gepatroj de liaj lernantoj lin parte vivtenis, + gastigante lin ĉe siaj farmbienoj. Ĉe tiuj li + loĝis sinsekve laŭ posemajna vicoritmo. Tial li + ĉirkaŭvizitis la tutan komunumon, kunportante + ĉiujn surterajn posedaĵojn en katuna naztukego. +</p> + +<p> + Por ke ĉio tio ne superŝarĝu la subtenkapablon + de liaj kungastigantoj kamparaj kiuj emis konsideri lernejajn + kostojn kiel dolorigan ĝenon kaj lernejestrojn kiel + simplajn parazitojn, li disponis pri diversaj rimedoj sin + fari utila kaj afabla. Foje li helpis la kultivistojn pri + iliaj pli facilaj bientaskoj: rikoltante fojnon, riparante + barilojn, trinkigante ĉevalojn, hejmenrevenigante bovojn + elpaŝteje, tranĉante lignon por vintraj fajroj. Aldone + li flankenlasis entute la regantan dignon kaj nepran potencon + pere de kiuj li sinjoriĝis en sia lerneja imperieto kaj + mirige mildiĝis kaj humiliĝis. Li sin favorigis + ĉe la patrinoj dorlotante la infanojn, precipe la plej + junajn, kaj, kvazaŭ Biblia leono kuŝanta pace apud + ŝafido, dum longa horsinsekvo kutimis sidi kun infano sur + genuo, samtempe ŝancelante lulilon per la alia piedo. +</p> + +<p> + Krom siaj ceteraj okupoj, li rolis kiel kantomajstro de la + komunumo kaj gajnis multajn brilajn ŝilingojn instruante + la junulojn pri psalmokantado. Ege fierigis lin stariĝi + dimanĉmatene antaŭ la preĝeja adorantaro kun + ĥoro da elektitaj kantantoj kaj tie, siaopinie, venki la + influkonkurson kontraŭ la pastoro. Certe estas ke lia + voĉo supersonis tiujn de la ceteraj kultanoj. Efektive, + ankoraŭ hodiaŭ ekaŭdiĝas foje en trankvilaj + dimanĉaj matenoj en tiu preĝejo strangaj tremaĵoj + kaj eĉ duonmejlon for, ĉe la kontraŭflanka bordo + de la muellageto, aŭtentaj postrestintaj sonaĵoj + antaŭe elirintaj, laŭonidire, la nazon de Ikabodo + Gruo. +</p> + +<p> + Tial pere de diversaj etaj improvizadoj efektivigitaj en tiu + genia maniero kutime nomiĝanta "per kurbo aŭ per + zigzago", la digna pedagogo sufiĉe tolereble sukcesis, + spertante, laŭ la opinio de ĉiuj nenion sciantaj pri + mensa laboro, plaĉege facilan vivon. +</p> + +<p> + Kutime, la lernejestro estas viro al kiu atribuas ioman gravon + la loĝantinoj de kampara + +<!-- File: 07.png --> + + najbarejo. Tiuj lin taksas kiel specon de senokupa + ĝentilhoma persono kies gusto kaj atingoj ege superas + tiujn de la krudaj kamparaj amkandidatoj kaj kies scion + superas nur tiu de la pastoro. Lia alveno tial emas estigi + nemalmultan eksciton ĉe kampara biendoma tetablo + kaj la alporton de preterkutima plado da kuketoj aŭ + dolĉaĵoj povas okazigi la prezentadon de arĝenta + tekruĉo. Nia literaturulo tial precipe feliĉiĝis + ĉirkaŭate de la ridetaj vizaĝoj de la + tiukamparaj fraŭlinoj. Kiom li kavalirumis por ili en la + preĝeja antaŭkorto inter dimanĉmatenaj Diservoj, + kolektante por ili vinberojn kreskantajn sur sovaĝaj vitoj + superfluantaj en la apudaj arboj; deklamante por ilin distri + ĉiujn epitafojn enĉizitajn sur la tomboŝtonoj; + aŭ promenante kun tuta aro da ili laŭborde de la apude + situanta muellageto. Intertempe la pli timidaj kamparbuboj + postrestis ŝafhezitege, enviante liajn superajn elegantecon + kaj lertecon. +</p> + +<p> + Pro sia duonvagabonda vivstilo li estis krome speco de + vojaĝanta ĵurnalo, transportante de domo al domo la + tutan repertuaron da lokaj klaĉaĵoj. Rezulte, oni + ĉiam salutis kontente lian alvenon. Aldone, la virinoj + lin estimis kiel homon de granda scio ĉar li jam tralegis + la kompletan enhavaĵon de pluraj libroj. Ekzemple, li + majstre konis la historion de Nov-Anglia sorĉarto verkitan + de Kotono Matero. Tiurilate, li rigore kaj forte kredis je la + koncerna scienco. +</p> + +<p> + Li estis, efektive, malkutima miksaĵo da etkvanta + saĝeco kaj simpla kredemo. Lia apetito pri mirindaĵoj + kaj lia kapablo ilin digesti egale eksterordinaris, + pligrandiĝinte ambaŭe pro lia loĝado en tiu + sorĉita regiono. Nenia rakonto tro krudis nek tro egis + por lia ampleksa naiveco. Ofte plaĉis al li, je la fino + de la instrutago, etendiĝi sur la abunda trifolitavolo + laŭiranta la rivereton preterfluantan plorete la lernejon + kaj tralegi tie la terurajn rakontojn de Multaĝulo Matero + ĝis kiam la kreskanta malhelo nebuligis la presitan + paĝon antaŭ lia rigardo. +</p> + +<p> + Tiam, dum li antaŭenvagis apud marĉo, rivereto kaj + timiga arbaro, celante atingi la biendomon kie li provizore + gastis, ŝancelis lian ekcititan imagon ĉiu sono de + la naturo okazanta je tiu sorĉhoro: la ĝemo de la + kaprimulgo fontanta el la montetdeklivo; la minaca kriego de la + arbobufo anoncanta eventualan ŝtormon; la malfeliĉiga + ululo de la kriĉstrigo; aŭ la subita susurado de + birdoj ektimintaj en sia arbusta ripozejo. Eĉ la lampiroj, + kiuj lumiĝis la plej brile en la plej malhelaj lokoj, + surprizegis lin de tempo al tempo kiam unu transflugis kun + malkutima helego lian irvojon. Kaj se, hazarde, giganta stulta + koleoptero fuŝflugis kontraŭ lin, la kompatinda + estulo pretis adiaŭi sian animon, opiniante ke lin trafis + sorĉistina magiaĵo. +</p> + +<p> + Lia sola rimedo en tiaj momentoj, ĉu por nuligi ĉiun + pensagadon, ĉu por forpeli malbonajn spiritojn, estis + ekkanti preĝejajn himnojn. Kaj la bonvolaj loĝantoj + de Dorm-Valeto, sidante vespere antaŭ siaj ĉefpordoj, + ofte miregis ekaŭdante lian nazalan melodion "en kunligita + dolĉeco longe daŭrigata" ŝvebantan super fora + monteto aŭ laŭ krepuska vojo. +</p> + +<!-- File: 08.png --> + +<p> + Cetera fonto de timiga plezuro estis pasigi longajn vintrajn + vesperojn kun la maljunaj Nederlandaj edzinoj dum tiuj sidis + ŝpinante apudfajre kaj vico da pomoj rostiĝis + ŝprucsiblante laŭkamene. Tie li aŭskultis iliajn + mirindajn rakontojn pri fantomoj kaj koboldoj kaj hantitaj + kampoj kaj hantitaj riveretoj kaj hantitaj pontoj kaj hantitaj + ĉevaloj kaj precipe pri la senkapa rajdanto aŭ + Galopanta Heso de la Valeto kiel oni foje lin nomadis. Li + ĝojigis ilin reciproke per siaj anekdotoj pri sorĉarto + kaj pri la teruraj aŭguroj kaj minacaj sonoj kaj + vidaĵoj okazintaj en la aero de pasintepoka Konektikuto. + Li timigis ilin veege kun antaŭanoncoj pri kometoj kaj + falsteloj kaj la maltrankviliga informo ke la terglobo nepre + rotacias, rezulte de kio ili staras duonon de ĉiu tago + kaposubpiede. +</p> + +<p> + Tamen se tio ĉio alportis plezuron al li dum li + komfortiĝis kompaktakorpe en la kamenangulo de iu + ĉambro ruĝbrilanta pro sia krepitanta lignofajro + kaj kie, kompreneble, nenia fantomo kuraĝis sin vidigi, + tiun plezuron li devis postkompensi per la teruroj de sia + hejmendirekta revenvojo. Kiel timigaj formoj kaj ombroj + obstrukcis lian antaŭenirejon en la pala kaj aĉa + brilego de iu neĝa nokto! Kun kiel dezira rigardo li + okulkontrolis ĉiun tremantan lumradieton traglitantan la + nudajn kampojn ekde fora fenestro! Kiel ofte ektimigis lin + neĝkovrita arbusto apudstaranta lian vojon kiel fantomo + surportanta blankan littukon! Kiel ofte li ekkaŭris pro + sangokazeiga timego okazigita de la sono kiun liaj irpaŝoj + estigis subpiede sur la frosta krusto kaj malkuraĝis + rigardi malantaŭen por ne devi ekvidi tie aĉegan + estaĵon lin posttretantan! Kaj kiel ofte nepre konsternigis + lin iu preterhastanta ventoblovego hurlanta interarbe kaj + povanta esti la Galopanta Heso efektiviganta unu el siaj + ĉiunoktaj rajdatakoj. +</p> + +<p> + Ĉiuj tiuj estis tamen nuraj noktoteruroj, mensaj fantomoj + kiuj promenadas nur en la malhelo. Tial, kvankam li jam vidis + multajn fantomojn dum sia vivotempo kaj Satano jam ofte lin + atakis diversforme okaze de liaj solecaj vagiradoj, ĉiujn + tiujn malbonaĵojn nova tagiĝo ĉesigis. Rezulte, + li povintus ĝuadi plaĉan vivon, malgraŭ la diablo + kaj liaj agadoj, se jam ne transpasis lian irvojon estaĵo + kiu perpleksas la viran genron pli ol fantomoj, koboldoj kaj la + tuta sorĉistinaro kunagantaj, kaj tio estis: virino. +</p> + +<p> + Inter la muzikdisĉiploj kunvenantaj unu vesperon + ĉiusemajne por aŭskulti lian instruadon + pri psalmokantado nombriĝis Katrino Van-Taselo, + solinfano de multhava Nederlanda farmbienestro. Ŝi + estis floriĝanta, freŝhaŭta, dekokjara + fraŭlino; diketa kiel perdriko; kvazaŭ + manĝinda, fandiĝema; ruĝetvanga kiel unu el + la patraj persikoj; kaj universale konata ne nur pro sia + beleco sed ankaŭ por sia estonta heredaĵo. Ŝi + estis aldone iom koketa, laŭ la indico, ekzemple, + de sia vestaĵaro, kiu estis miksaĵo de pasint- + kaj nuntempaj modoj elektitaj laŭvole por reliefigi + ŝiajn fizikajn ĉarmojn. Ŝi surportis purorajn + juvelaĵojn transoceanigitajn el Zandamo de ŝia + pra-pra-avino, allogan stomakaĵon de antikvaj epokoj, + kaj provoke mallongan subjupon elektitan sendube cele al + elmontri la plej belajn piedojn kaj maleolojn de la tuta + ĉirkaŭanta kamparo. +</p> + +<!-- File: 09.png --> + +<p> + La koro de Ikabodo Gruo spertis dolĉajn kaj stultajn + sentojn pri la ina sekso. Ne mirinde estas tial ke tiel tenta + mordindaĵo baldaŭ ekplaĉis al lia rigardo kaj + plej precipe post kiam li gastiĝis en la domego de ŝia + patro. Altaĝulo Baltuso Van-Taselo estis perfekta portreto + pri sukcesa, kontenta, grandanima kultivisto. Vere estas ke + nur malofte li direktis la rigardon aŭ la pensadon preter + la limojn de sia bieno, sed ene de tiuj limoj ĉio estis + komforta, feliĉa kaj bonfarta. Li kontentis sed ne fieris + pri sia riĉeco. Lin ĝojigis ne la stilo sed male la + abundo de lia vivkapablo. +</p> + +<p> + Lia bieno situis surborde de Hudsono-Rivero en unu el tiuj + verdaj, ŝirmataj, fekundaj kaŝejoj en kiuj tiel + ĝojas enhejmiĝi Nederlandaj kultivistoj. Grandega + ulmo etendis siajn larĝajn branĉojn super ĝi. + Ĉebaze de la ulmo suprenbobelis fonto de la plej milda kaj + dolĉa akvo, plenigante etan puton konsistantan el barelo, + tiam forfluetante scintilante tra la herbo ĝis najbara rojo + antaŭensaltetanta inter alnoj kaj nansalikoj. +</p> + +<p> + Proksimege al la loĝdomo staris vasta labordomo kapabla + funkcii kiel preĝejo kaj de kiu ĉiu fenestro kaj + ĉiu niĉo preskaŭ eksplodis pro ties pleniganta + enhavaĵo da farmbientrezoroj. La draŝilo sonoradis + ĉi-ene de mateno al nokto. Diversspeciaj hirundoj + vagflugetis pepante inter la tegmentaj aleroj, preskaŭ + ilin tuŝante. Ĝuis la surtegmentan sunbrilon vicoj + da kolomboj, el kiuj kelkaj rigardis la ĉielon unuokule, + kvazaŭ kontrolante la veteron, dum aliaj kaŝis la + kapon subflugile aŭ enbruste kaj ceteraj, pufiĝante + kaj rukulante, riverencadis antaŭ siaj inoj. +</p> + +<p> + Glathaŭtaj malgraciaj porkegoj gruntis en la trankvilo kaj + abundo de sia enfermejo el kiu provekskursis hazardamomente + trupoj da suĉporkidoj, kvazaŭ flaretante la aeron. + Eleganta eskadro da neĝkoloraj anseroj vagnavigadis sur + apuda lageto, konvojante tutajn flotojn da anasoj. Regimentoj da + meleagroj ĉirkaŭpromenis glugluante en la korto kaj + gvinbirdoj vagadis inter ili plendante, same kiel malbonhumoraj + dommastrinoj, kun malafabla, malkontenta grakado. Antaŭ la + bestodoma pordo paradis estimata virkoko, modela edzo, batalisto + kaj altranga sinjoro, sonigante siajn brilpoluritajn flugilojn + kaj kokerikante pro profundakoraj fiero kaj ĝojo, foje + disŝirante la teron perpiede, tiam malavare alvokante sian + ĉiam malsatan familion de edzinoj kaj idoj, ilin invitante + ĝui ĵus malkovritan bongustan mordaĵon. +</p> + +<p> + La buŝo de la pedagogo salivis dum li spektadis tiun luksan + promeson de riĉega vintra nutraĵo. En sia anticipe + malsata imago li bildigis ĉiun rostoporkon vagkurantan kun + enstomaka pudingo kaj enbuŝa pomo. La kolombojn lia imago + enlitigis en komfortan torton kaj ŝirmigis sub flankovrilo. + La anseroj naĝis en sia propra viandosaŭco. La anasoj + poduiĝis komforte entelere, kiel komfortaj geedzaj paroj, + kun adekvata provizo da cepsaŭco. Ĉe la porkoj li + antaŭimagis glate eltranĉitajn lardoflankojn kaj + sukplenan dolĉagustan ŝinkon. Ĉiun meleagron + li okultaksis kvazaŭ jam delikate fadenligitan, kun ties + maĉostomako deponita subflugile, kaj eble surportantan + kolĉenon da saporaj kolbasoj. Kaj eĉ brilkolora + kantokoko mem dissterniĝis surdorse en apudtelero + +<!-- File: 10.png --> + + kun ungegoj suprenlevitaj, kvazaŭ petante tiun kompaton + kiun dumvive ĝia kavalireca spirito disdegnis. +</p> + +<p> + Dum, ravite, Ikabodo imagis ĉion tion, kaj dum li + vojaĝigis sian verdokulegan rigardon trans la dikajn + paŝtejojn, la riĉajn kultivkampojn de tritiko, sekalo, + fagopiro kaj Indiana maizo kaj la hortojn ŝarĝitajn + de ruĝa frukto ĉirkaŭantajn la varman terenaron + de Van-Taselo, lia koro sopiris al la fraŭlino iun tagon + heredonta tiujn posedaĵojn. Lia imago plibonigis la ideon, + antaŭplanante kiel ilin monigi kaj kiel investi tiun + monon por grandaj vastaĵoj da tero kaj ŝindopalacoj + en la sovaĝejo. Male, lia aktiviĝanta fantaziemo + jam konkretigis liajn esperojn kaj elmontris al li la + floriĝantan Katrinon kun plena familio da infanoj, sidantan + sursupraĵe de ĉarego ŝarĝita de hejmaj + varaĵoj dum potoj kaj kaldronoj pendas malsupre. Sin mem + li imagis rajdantan bonpaŝan ĉevalinon sekvatan + postkalkane de ĉevalido survojiĝantan cele al + Kentukio, Tenesio aŭ Nia Ĉiela Sinjoro scias kien. +</p> + +<p> + Kiam li eniris la domon finvenkiĝis lia koro. Ĝi + estis unu el tiuj grandspacaj biendomoj havantaj altfirstajn + sed malaltdeklivajn tegmentojn, konstruitaj laŭ + stilo transdonita de la unuaj Nederlandaj koloniintoj. La + malaltaj elstarantaj aleroj estigis laŭfasadan galerion + enfermeblan en malbona vetero. Sub tiu pendis draŝiloj, + jungilaro, diversaj kultiviloj kaj retoj por fiŝkaptado + en la najbara rivero. Benkoj estis konstruitaj laŭ la + galeriaj flankoj por somera uzado, dum granda ŝpinrado + situanta unuekstremaĵe kaj buterigilo troviĝanta + aliekstremaĵe indikis kiel diversmaniere la loĝantaro + povis utiligi tiun gravan porĉon. +</p> + +<p> + Ekde tiu laborejo Ikabodo eniris, mirante, la halon + konsistigantan la centron de la domego kaj ties ĉefan + estejon. Ĉi-tie vicoj da brilegaj stanalojaĵoj, + aranĝite sur longa telerŝranko, blindumis liajn + okulojn. En unu angulo staris granda sako da ŝpinota + lano; en <!-- Error in book: an --> alia, provizo da + linaĵo-lanaĵo ĵus teksita. Maizspikoj kaj + surfadene sekigitaj pomoj kaj persikoj pendis en gajaj + festonoj laŭ la muroj, intermiksite kun la puco de + ruĝaj kapsikoj. +</p> + +<p> + Duonaperta pordo povigis lin ekvideti la gastosalonon kie la + unglegpiedaj seĝoj kaj malhelaj mahagonaj tabloj brilis + kiel speguloj. Moreloj kaj ĝiaj kunfunkciaj ŝovelilo + kaj prenilo scintilis de sub sia asparagfilika kovrilo. + Falsoranĝoj kaj konkoj ornamis la kamenbreton. Super + ĝi pendis diverskoloraj surfadenaj birdovoj. Grandega + strutovo pendis deplafone en la mezo de la ĉambro. Tra + intence malfermita pordo angula ŝranko elmontris abundan + trezoron da malnovaj arĝentaĵoj kaj bonriparitaj + fajencoj. +</p> + +<p> + De la momento kiam Ikabodo ekvidis tiun plaĉegan areon + finhaltis lia mensa paco kaj ekfariĝis lia ununura celo la + eltrovo de rimedo sin amigi de la senegala Van-Taselo-filino. + Por sukcesigi tiun entreprenon tamen li spertis pli da + malfacilaĵoj ol la hazardo kutime spertigis al Mezepokaj + prodoj kiuj plejofte devis batali gigantojn, sorĉistojn, + +<!-- File: 11.png --> + + fajrspirajn drakojn kaj ceterajn tiajn facile venkotajn + malamikojn, malfermante sian vojon tra nuraj + fer-kaj-latunpordegoj kaj diamantoŝtonaj muroj ĝis + la kastela fortikaĵo kie enfermiĝis la celulino de + lia koro: ĉion kion li sukcesigis tiel facile kiel viro + tranĉanta ĝiscentre Kristnaskan torton post kio la + savita damo senescepte konsentis edziniĝi kun li. +</p> + +<p> + Ikabodo, tute kontraŭe, devis venki la koron de + kampara koketulino vaganta en labirinto da kapricoj kaj + apetencoj ĉiam starigantaj novajn ĝenojn kaj + malhelpojn. Kaj li devis alfronti armeon da timigaj + karno-kaj-sangaj kontraŭstarantoj kaj abundon da kamparaj + amkandidatoj atakantaj ĉiun enirejon al ŝia koro, + sin okulkontrolantaj zorge kaj kolere unu la alian, sed pretaj + kunligi siajn potencojn kontraŭ ĉiu nova konkursanto. +</p> + +<p> + Inter tiuj la plej imponega estis solidkorpa, brubuŝa, + ludvola homo nomiĝanta Abrahamo, aŭ, laŭ + la Nederlanda mallongigo, Bromo Van-Brunto, heroo de la + ĉirkaŭanta regiono kiu resonis per raportoj + pri liaj atingoj de fortiko kaj kuraĝo. Li estis + larĝŝultra kaj duoble artikita, havis mallongan + nigran bukloabundan hararon kaj krudan sed ne malplaĉan + vizaĝon elmontrantan miksaĵon da ĝojo kaj + aroganteco. Pro sia Herkula korpoframo kaj korpomembra potencego + li kromnomiĝis Bromo Ostaro kaj tiel lin identigis + ĉiuj. +</p> + +<p> + Li renomis pro siaj grandaj scio kaj lerto pri rajdado, havante + tiom da surĉevala rajdkapablo kiel Tataro. Li superis + okaze de ĉiuj konkursoj kaj kokbataloj. Kun la supereco + kiun akiras korpa fortiko en kamparaj komunumoj li arbitraciis + en ĉiuj disputoj, metante sian ĉapelon oblikvangule + kaj anoncante siajn decidojn en maniero kaj kun voĉtono + permesantaj nenian kontraŭstaron, nenian apelacion. Li + pretis ĉiam batali aŭ kaprioli, sed lia karaktero + estis pli petola ol malbonvola. Malgraŭ sia ĝenerala + krudeco, li posedis ĉebaze forton emon al ŝerca + bonhumuro. +</p> + +<p> + Li havis tri-kvar bonajn kunulojn kiuj kondutis laŭ + lia modelo kaj estrante kiujn li ĉirkaŭvizitis + la regionon, partoprenante en ĉiuj kvereloj aŭ + distriĝoj okazantaj en radiuso de multaj mejloj. Kiam la + vetero estis malvarma lin eminentigis peltĉapo surmuntita + de pavanta vulpovosto. Kiam ĉeestantoj de kamparaj kunvenoj + vidis tiun bone konatan kreton vagflirtadi malproksimdistance + inter aro da agresemaj rajdantoj, senmanke ili atendis + disputŝtormon. Foje lia brigado aŭdiĝis + preterhastegante la regionajn biendomojn je noktomezo, vokante + kaj kriegante, kvazaŭ Don-Rivervalo-Kozakaro. Tiaokaze la + maljunaj sinjorinoj, vekite el profunda dormado, aŭskultis + momenton ĝis la forpaso de la hastaĵo-rapidaĵo + kaj tiam deklaris: "Ho! Jen forpasis Bromo Ostaro kaj lia + kunularo!" La najbaroj lin konsideris kun miksaĵo da + miro, admiro kaj bonvolo kaj kiam okazis en la komunumo iu + ajn fantazia ŝercaĵo aŭ rustika kverelo ili + ŝancelis la kapon, hipotezante ke ĝin kaŭzis + Bromo Ostaro. +</p> + +<!-- File: 12.png --> + +<p> + Ekde jam kelke da tempo tiu sendisciplina heroo elektis la + floriĝantan Katrinon kiel celobjekton de siaj krudaj + galantaĵoj kaj, kvankam lia amindumado iom pripensigis + karesojn kaj ammanovrojn de urso, laŭoniflustre la + knabino ne nepre emfaze malkuraĝigis liajn esperojn. + Verfakte estas ke lia amkampanjo efektivigis aŭtomate + la retiriĝon de rivalaj kandidatoj sentantaj nenian + deziron kontraŭbatali amoreman leonon. Rezulte, kiam la + ĉevalo de Bromo vidiĝis starante dimanĉvespere + antaŭ la domo de Van-Taselo, ŝnurligite al la tiea + barilo, preterpasantoj certis ke la mastro de la besto sidas + en la doma enaĵo, amindumante aŭ "amscintilante", + kiel kromnomiĝis tia entrepreno, kaj ĉiuj ceteraj + kandidatoj preterpasis senespere la lokon, preferante militi sur + ceteraj batalkampoj. +</p> + +<p> + Tia estis la imponega rivalo kun kiu Ikabodo Gruo devis + lukti kaj, ĉion konsiderante, pli forta viro ol li + retiriĝintus el la konkurso dum malesperintus pli saĝa + viro. Li disponis en sia karaktero tamen pri miksaĵo da + fleksebleco kaj persistado. Forme kaj spirite li iom similis + "saltojoĉjon", tiun flekseblan grimpoplanton kiun oni + ofte utiligas kiel irbastonon; cedema, tamen malmola, kvankam + li kliniĝis, neniam li rompiĝis; kaj kvankam li + kurbiĝis sub la plej malforta premo, ekde kiam ĝi + forleviĝis, sammomente li ekvertikaliĝis kaj ree + portis la kapon tiel alte kiel iam ajn antaŭe. +</p> + +<p> + Eniri la batalarenon malkaŝe kontraŭ la rivalo + estintus ega malsaĝeco, ĉar Bromo, same kiel tiu + fajra amanto Aĥilo, ne estis viro malhelpota pri siaj + amentreprenoj. Tial Ikabodo efektivigis siajn manovrojn en + trankvila kaj milde kamuflita maniero. Sub la ŝirmo de + sia funkcio kiel kantomajstro, li vizitis la biendomon ofte. + Certe, li devis timi nenian sintrudan intervenon flanke de la + gepatroj, kiuj tiel ofte estiĝas obstakloj sur la vojo de + amantoj. Balto Van-Taselo estis facila dorlotema persono. Li + amis sian filinon pli kare ol sian pipon kaj, kiel bonsenca viro + kaj bonkora patro, permesis ke ŝi kondutu laŭvole en + ĉiu agadkampo. +</p> + +<p> + Aldone lia rimarkinda edzineto ĉiam sufiĉe + okupiĝis prizorgante sian domon kaj siajn kortobirdojn. + Laŭ ŝia saĝa deklaro, anasoj kaj anseroj estas + stultaj estaĵoj kiujn oni devas zorge priatenti; knabinoj + tamen kapablas sin prizorgi proprapersone. Tial dum la aktiva + dommastrino okupiĝis tra la tuta domo, aŭ utiligis la + ŝpinradon ĉe unu ekstremaĵo de la verando, la + honesta Balto sidis ĉe la kontraŭa ekstremaĵo, + fumante sian pipon, spektadante la sukcesojn de la ligna + soldato kiu, armite ĉiumane de glavo, batalis kuraĝe + la venton sur la bestodoma tegmento. Samtempe, Ikabodo + amindumis la filinon apud la rojo sub la granda ulmo, aŭ + ĉirkaŭpromenigis ŝin en la krepuska lumo, tiu + horo tiel helpa al la elokventeco de amantoj. +</p> + +<p> + Mi ne pretendas scii kiel oni amindumas kaj venkas virinajn + korojn. Miaopinie ili estas ekde ĉiam studobjektoj de + enigmo kaj admiro. Kelkaj havas ŝajne ununuran atakeblan + flankon aŭ atingopordon. Aliaj havas mil alvenvojojn kaj + kapteblas en mil malsamaj manieroj. Gajni la unuajn estas granda + triumfo de lerteco. Estas ankoraŭ + +<!-- File: 13.png --> + + pli granda pruvo de generaleco gajni kaj daŭre reteni la + lastajn, ĉar viro devas protekti la fortreson batalkoste + ĉe ĉiu pordo kaj ĉiu fenestro. Tiu kiu gajnas + mil ordinarajn korojn rajtas tial iom famiĝi. Tiu tamen + kiu gajnas kaj ade regas senrivale la koron de koketulino + estas aŭtenta heroo. Tia ne estis, certe, la kazo de + la imponega Bromo Ostaro kaj ekde tiam kiam Ikabodo Gruo + komencis efektivigi iomajn progresojn la avantaĝoj de tiu + antaŭa verŝajne malpligrandiĝis. La ĉevalo + de Bromo ne plu vidiĝis starante antaŭ la Van-Tasela + domo en dimanĉaj vesperoj kaj letala kverelado estiĝis + inter li kaj la lernejestro de Dorm-Valeto. +</p> + +<p> + Bromo, kies karaktero ampleksis iomon da kruda kavalireco, + bonvolintus solvi la problemon per aperta militado, + kontraŭstarante aliajn pretendojn pri la damo laŭ + la modo de tiuj ege koncizaj kaj ege simplaj logikistoj de + antikvaj epokoj, la vagkavaliroj: per vir-kontraŭ-vira + kombato. Sed Ikabodo tro konsciis pri la supera potenco de sia + kontraŭstaranto por konsenti eniri la batalarenon kun tiu. + Li jam subaŭdis fanfaronadon de Bromo laŭ kiu tiu + "refaldos la lernejestron kaj deponos lin sur breton de lia + propra lernejo" kaj li estis tro singarda por estigi al tiu la + okazon. +</p> + +<p> + Estis en tiu obstine paca sistemo iu ege provoka. Restis + al Bromo nenia alternativo krom ekutiligi la provizojn da + rustika ŝercado pri kiuj li disponis kaj okazigi krudajn + trompludojn kontraŭ sia rivalo. Tial Ikabodo fariĝis + viktimo de kaprica persekutadkampanjo entreprenita de Bromo + kaj lia aro da krudaj kunrajdantoj. Ili ĉagrenadis lian + ĝis nun pacan estrejon. Ili ŝtopis la fumtubon + kaj tiamaniere fumpelis la klientojn de la kantolernejo. + Ili enrompiĝis la lernejon dumnokte, malgraŭ + ĝiaj imponegaj fiksfermaĵoj (pordo-vimentigoj kaj + fenestropalisoj) kaj tohuva-bohuigis ĉion, rezulte de + kio la kompatinda lernejestro komencis opinii ke ĉiuj + sorĉistinoj de la lando tie kunvenis. Sed eĉ pli + ĝenis lin tio ke Bromo elprofitis ĉiun oportunon lin + ridindigi antaŭ lia damo. Ekzemple, tiu havis kanajlan + hundon kiun li instruis ploraĉi en la plej absurda + maniero kaj prezentis kiel rivalon de Ikabodo pri la arto de + psalmokantado. +</p> + +<p> + La afero antaŭenevoluis tiumaniere dum kelke da tempo + sen rezultigi materialan efikon en la relativa situacio de + la kontraŭstarantaj potenculoj. En bela aŭtuna + posttagmezo, Ikabodo, spertante penseman humoron, sidis + reĝpoze sur la alta skabelo ekde kiu li kutimis + superrigardi ĉiujn eventojn de sia eta literatura + imperio. En la mano li balancis punbastoneton, tiun sceptron + de despota potenco. Betula vipilo, simbolo de justeco, + ripozis sur tri najloj malantaŭ la trono, konstanta + teruraĵo por malbonkondutaj lernantoj. Sur la instrutablo + antaŭ li vidiĝis diversaj kontrabandaĵoj kaj + malpermesataj armiloj malkovritaj sur la personoj de senokupaj + buboj: kiaj duonmanĝitaj pomoj, aerpafiloj, giriloj, + muŝkaĝoj, kaj kompletaj legioj da etaj paperaj + ludkokoj furiozantaj. Verŝajne tre lastatempe trudiĝis + iu terura prijusteca akto ĉar ĉiuj liaj lernantoj + okupiĝis atente pri siaj libroj aŭ flustris ruze + malantaŭ ili, samtempe kontrolante kaŝrigarde + la majstron. Tial speco de zuma silento regis tra la tuta + lernĉambro. +</p> + +<!-- File: 14.png --> + +<p> + Interrompis la silenton la subita apero de Negro + surportanta stupotolajn jakon kaj pantalonon kaj rondkronan + ĉapelfragmenton similantan la ĉapon de Merkuro. + Sidante surdorse de nekombita, sovaĝaspekta, nur + duondresita ĉevalido kiun, ne havante kaprimenon, li + gvidis pere de ŝnuro, li alvenis klakadante la lernejan + pordon kaj transdonis leteron invitantan Ikabodon partopreni en + ĝojfesteno aŭ "peplomdistraĵo" okazontan tiun + vesperon ĉe S-ro Van-Taselo. Liverinte sian mesaĝon + kun mieno de graveco kaj vortelekto de altkvalito kiujn Negroj + emas elmontri okaze de tiaj etaj misioj, li transiris haste la + rivereton kaj forkuretis laŭvale, sin admirante pro la + rango kaj la urĝo de sia tasko. +</p> + +<p> + Nun ĉio estis hastado kaj bruado en la ĵus antaŭe + trankvila lernĉambro. La lernantojn la instruisto rapidigis + tra la lecionoj sen paŭzi por pritrakti sengravaĵojn. + La lertaj preteratentis senpune duonon el siaj taskoj. La + mallertaj ricevis de tempo al tempo fortan surpostaĵan + instigaĵon devigantan ilin plirapidiĝi aŭ + kuraĝigantan ilin ekkompreni malfacilan vorton. Libroj + ĵetiĝis surplanken sen surbreta remetiĝo. Inkujoj + renversiĝis, benkoj flankenŝoviĝis kaj la tuta + lernantaro liberiĝis unu horon frue, hastante eksplode + eksteren kiel legio da junaj diabletoj, kriegante kaj bruegante + sur la gazono, gajigite pro sia antaŭhora forsendiĝo. +</p> + +<p> + La galanta Ikabodo pasigis almenaŭ suplementan duonhoron + pri sia tualeto, brosante kaj renovigante sian plej bonan + kaj verfakte ununuran kompleton de rustonigra koloro kaj + aranĝante sian aspekton helpe de peco de rompita spegulo + pendanta surmure en la lernĉambro. Por ekaperi ĉe + sia damo laŭ aŭtenta kavalira stilo li prunteprenis + ĉevalon de la kultivisto tiam lin gastiganta, kolerema + maljuna Nederlandano nomiĝanta Johano Van-Ripero kaj, + tiel galante surseliĝinte, survojiĝis kvazaŭ + vagkavaliro serĉanta aventurojn. +</p> + +<p> + Sed decas, laŭ la aŭtenta spirito de romantika + rakontado, ke mi transdonu priskribon pri la aspekto kaj la + ekipaĵo de mia heroo kaj lia ĉevalo. +</p> + +<p> + La besto kiun li surrajdis estis disfalinta plugĉevalo + pretervivinta preskaŭ ĉion krom sia malicemo. Ĝi + estis marasma kaj dikvilega kun ŝafinkolo kaj martelkapo. + Ĝiaj rostaj kolhararo kaj vosto estis implikitaj kaj + noditaj je lapoj. Unu okulo perdis sian pupilon kaj havis + koleran, fantoman rigardmanieron. La alia tamen elmontris + la briladon de vera diablo. Tiomalgraŭe ĝi estis + sendube fajra kaj spirita en sia bona epoko se ni juĝu + laŭ ĝia nomo: Pafilpulvo. Efektive ĝi estis + antaŭe ŝatata rajdĉevalo de sia mastro, + la kolerema Van-Ripero, kiu estis agresema rajdanto kaj + impregnumis la beston, povas esti, je iom de sia propra spirito, + ĉar, kvankam ĝi havis maljunan paneintan aspekton, + kaŝiĝis en ĝi pli da diableco ol en iu ajn juna + ĉevalo. +</p> + +<p> + Ikabodo estis taŭga figuro por tia besto. Li rajdis kun + mallongaj piedingoj kiuj levis liajn genuojn preskaŭ al la + nivelo de la selpomelo. Liaj kubutoj elŝoviĝis kiel + akridkruroj. + +<!-- File: 15.png --> + + Li portis sian vipon perpendikulare en la mano kiel sceptron. + Dum lia ĉevalo antaŭentrotis, lia brakmovaro multe + pensigis pri la batado de flugiloj. Malgranda lanĉapelo + sidis sursupraĵe de lia nazo ĉar tiel oni rajtus + nomi lian mallarĝan, striaspektan frunton. La basko de + lia nigra jako preskaŭ atingis flirtante la voston de la + ĉevalo. Tiel aspektis Ikabodo kaj lia rajdbesto kiam ili + eliris trenmarŝante la barilpordon de Johano Van-Ripero: + aperaĵo nepre malkutime renkontata dum plena taglumo. +</p> + +<p> + Estis bela aŭtuna tago, kiel mi jam diris. La ĉielo + estis klara kaj trankvila kaj la naturo surportis tiun + riĉan oran livreon kiun ni kunligas ĉiam al la + koncepto de abundo. La arbaroj vestiĝis en sobraj brunoj + kaj flavoj dum kelkajn pli malfortajn arbojn la frostoj jam + vundetis, ilin farbinte per brilegaj oranĝaj, purpuraj + kaj skarlataj koloroj. Glisantaj vicoj da sovaĝaj anasoj + komencis aperi altnivele en la ĉielo. La bojo de la sciuro + aŭdiĝis elirante la fag- kaj hikoriboskojn kaj de + tempo al tempo la pensema fajfo de la koturno sonis en la + najbara stoplejo. +</p> + +<p> + La birdoj ĝuis siajn adiaŭbankedojn. En la abundo de + sia festado ili flugetis, pepante kaj kapriolante, interarbuste, + interarbe, kapricaj pro la kvanto kaj la diverseco ilin + ĉirkaŭantaj. Vidiĝis la honesta virturdo, la + plej ŝatata predaĵo de komencantaj ĉasistoj, + kun sia laŭta, plendema noto; kaj la kvivitantaj merloj, + flugante en zibelkoloraj nubaĵoj; kaj la orflugilspego, + kun siaj karmezina hupo, plenforma nigra gorĝo kaj belega + plumaro; kaj la cedrobirdo kun siaj ruĝpintaj flugiloj kaj + flavpinta vosteto kaj sia Hispanaspekta hupĉapo; kaj la + blua garolo, tiu brua dando vestita en palblua jako kaj blankaj + subvestaĵoj, kriĉante kaj babilante, kapjesante kaj + saltante kaj riverencante, ŝajnigante disponi bonajn + rilatojn kun ĉiu boskokantanto. +</p> + +<p> + Dum Ikabodo trotetis malhaste laŭvoje, lia rigardo, + ĉiam serĉante ĉiun simptomon pri gastronomia + abundo, kontrolis kun plezuro la trezorojn de la bela + aŭtuno. Ĉiuflanke li rimarkis vastajn provizojn da + pomoj: iuj pendantaj kun prema riĉeco surarbe; aliaj + kunigitaj en korboj kaj bareloj por la merkato; ceteraj + amasigitaj konusforme por la cidropremilo. Pli fore li ekvidis + grandajn kampojn da Indianmaizo, kun ĝiaj orkoloraj spikoj + gvatantaj eksteren el siaj foliaraj kovriloj kaj promesantaj + aliiĝi en kuketojn kaj rapidpudingojn. Aldone vidiĝis, + kuŝante submaize, flavaj kukurboj, suprenturnante siajn + belajn rondajn ventrojn sunodirekten kaj antaŭanoncante + siajn kvalitojn kiel luksegaj tortoj. Kaj baldaŭ poste li + preterpasis la bonodorajn fagopirkampojn elŝvebigantajn + abelujan aromon kaj dum li rigardis tiujn, kaptis lian menson + dolĉaj antaŭbildoj pri delikataj patkukoj, bone + buteritaj, garnitaj de mielo aŭ melaso far la rafinita + kavethava maneto de Katrino Van-Taselo. +</p> + +<p> + Tiel nutrante sian menson per multaj dolĉaj pensoj + kaj "sukeraj supozoj", li vojaĝis laŭflanke de + montetaro disponanta pri panorama vidaĵo laŭ kelkaj + el la plej bonaj pejzaĝoj de potenca Hudsono-Rivero. La + suno iompostiome radirigis sian vastan diskon okcidenten. + La larĝa sino de Tapan-Lago kuŝis senmove kaj + vitroaspekte, krom + +<!-- File: 16.png --> + + tio ke tie kaj tie milda ondado moviĝis kaj daŭrigis + la bluan ombron de la fora monto. Kelkaj sukcenaj nuboj + ŝvebis en la ĉielo sen ununura aerspiro por + ilin antaŭenirigi. La horizonto elmontris belan oran + koloraĵon kiu iom post iom transformiĝis en puran + pomverdon kiu siavice aliiĝis en la malhelan bluon de la + mezĉielo. Oblikva lumradio paŭzis sur la arbaraj + firstoj de la klifegoj superpendantaj kelkajn areojn de la + rivero, plimalheligante la preskaŭ nigrajn grizon kaj + purpuron de iliaj rokaj muroj. Fordistance lantanta slupo, + malsuprenfalante laŭ la tajdoritmo dum ĝia velo pendis + senutile kontraŭmasten kaj la reflektoj de la ĉielo + speguliĝis en la trankvila akvo, aspektis kiel ŝipo + pendanta en la aero. +</p> + +<p> + La tago jam vesperiĝis kiam Ikabodo atingis la kastelon de + S-ro Van-Taselo, plenegan je la plej estimataj kaj sukcesintaj + homoj de la apuda regiono. Maljunaj kultivistoj—magra, + ledvizaĝa gento—surportantaj hejmfaritajn jakojn kaj + pantalonojn, bluajn ŝtrumpojn, grandegajn ŝuojn kaj + belegajn stanalojajn bukojn. Iliaj energiaj ŝrumpintaj + edzinetoj vestitaj en kapformaj krispigitaj ĉapoj, + longtaliaj etroboj, hejmkudritaj subjupoj, kun tondiloj kaj + pinglokusenetoj kaj gajaj kalikotaj poŝoj pendantaj + ekstere. Plenfiguraj fraŭlinoj, preskaŭ tiel + antikvamodaj kiel siaj patrinoj, krom tie kie pajloĉapelo, + altkvalita rubando aŭ eble blanka frako, malkaŝis + simptomojn de urba noviĝo. La filoj, surportantaj + mallongajn kvadratrandajn jakojn havantajn longajn vicojn + da mirindaj latunaj butonoj kaj elmontrantaj kapdorsajn + harplektaĵojn laŭ la modo de la epoko, precipe se ili + sukcesis akiri tiucelan angilhaŭton, multe estimatan tra la + regiono kiel potencan harnutrilon-kaj-fortikigilon. +</p> + +<p> + Bromo Ostaro tamen estis la heroo de la sceno, alveninte + la kunvenon surdorse de sia plej ŝatata rajdbesto, + Ĉioriskulo, estaĵo, same kiel li, plena je spirito kaj + malico, kaj kiun kapablis mastri neniu krom li. Li famiĝis + efektive kiel viro preferanta atakemajn bestojn emantajn + efektivigi ĉiuspecajn ruzmanovrojn konstante minacantajn + la bonfarton de la rajdanto, ĉar li opiniis ke obeema, + bonkonduta ĉevalo maltaŭgas al verva knabo. +</p> + +<p> + Tre plaĉus al mi paŭzi ĉi-tie por primediti + la mondon da ĉarmoj kiu ektrafis la ravitan rigardon de + mia heroo kiam li eniris la gastosalonon de la Van-Tasela + domego. Ne tiuj de la aro da plenformaj junulinoj kun ilia luksa + ekspocizio de ruĝo kaj blanko sed la malavaraj ĉarmoj + de aŭtenta Nederlanda kamparsocia tetablo en la riĉega + aŭtuna sezono. Tiom da pladoj ŝarĝitaj de amasoj + da diversaj, preskaŭ nepriskribeblaj kukoj kiujn scipovas + baki nur spertaj Nederlandaj dommastrinoj! Inkluziviĝis + la timiga pastokuko, la pli afabla oleokuko kaj la krusta + kaj dispeciĝema tordbulo; sukerkukoj kaj buterkukoj, + zingibrokukoj kaj mielkukoj kaj la tuta kukofamilio. Apud tiuj + elmontriĝis pomtortoj, persiktortoj kaj kukurbtortoj; + kaj aldone tranĉaĵoj da ŝinko kaj bukanita + bovaĵo; kaj poste teleroj da bonsaporaj konfititaj prunoj, + persikoj, piroj kaj cidonioj; krome, rostitaj alozo kaj kokinoj; + kune kun bovloj da lakto kaj kremo, ĉiuj interaranĝite + ege ĥaose, iom laŭ la ordo de mia rakontado, dum meze + de tiuj—nia + +<!-- File: 17.png --> + + alta Ĉielo benu la lokon—staris la tekruĉo, + suprenlevante nubojn de vaporo. Mankas al mi spiro kaj tempo por + pridiskuti tiun bankedon laŭ ĝiaj meritoj kaj mi ege + avidas repreni la evolufadenon de mia rakontado. Feliĉe, + Ikabodo Gruo ne tiom hastis kiel sia historiisto kaj li dece + traktis ĉiun bongustaĵon. +</p> + +<p> + Li estis bonvola kaj dankema persono kies koro ŝvelis + samritme kiel lia korpo kontentiĝis kaj kies spirito + vigliĝis post bona manĝado samritme kiel la spiritoj + de aliaj viroj post multa drinkado. Krome, manĝante, li + ne povis malkonsenti ĉirkaŭpasigi sian rigardon kaj + subridi pri la eblo povi ekestri iun tagon tiun tutan scenon + de preskaŭ neimageblaj lukso kaj riĉeco. Tiam li + pensis kiel rapide li sin forturnos disde la malnova lerndomo, + klakigos la fingrojn antaŭ la vizaĝo de Johano + Van-Ripero kaj ĉiu cetera avara patrono, kaj eksterdomigos + piedbate ĉiun vagabondan pedagogon kuraĝintan lin nomi + kamarado. +</p> + +<p> + Multaĝulo Baltuso Van-Taselo ĉirkaŭvagadis inter + siaj gastoj kun la vizaĝo dilatita pro kontentiĝo + kaj bonhumoro, same ronda kaj gaja kiel rikoltsezona luno. + Liaj gastamaj atentaĵoj estis mallongdaŭraj sed + signifoplenaj, konsistante el manpremoj, ŝultrobatetoj, + laŭtaj ekridoj kaj urĝaj invitoj: "Ekmanĝu! Vin + provizu!" +</p> + +<p> + Kaj nun la sono de la muziko eliranta la komunĉambron + aŭ halon alvokis ĉiujn al la balo. La muzikanto estis + maljuna grizhara Negro kiu jam de pli ol duonjarcento rolis kiel + migra orkestro de la regiono. Lia muzikilo estis preskaŭ + tiel malnova kaj eluzita kiel li mem. La plej grandan parton de + la tempo li surskrapis du-tri kordojn, akompanante ĉiun + arĉmovon kun samtempa kapmovo, antaŭenkliniĝante + preskaŭ ĝistere kaj piedbatante ĉiun fojon kiam + alvenis danci nova paro. +</p> + +<p> + Ikabodo fieris tiom pri sia danckapablo kiel pri siaj + kantotalentoj. Nenia korpomembro, nenia karnofibro + senokupis ĉe li. Vidinte lian malkompakte muntitan + korpoframon en plena moviĝado, klakade rondirantan + en la ĉambro, vi supozintus ke Sankta Vito mem, tiu + benita patrono pri dancado, surscenejiĝas proprapersone + antaŭ vi. Li estis admirata de ĉiuj Negroj + de la bieno kaj la ĉirkaŭanta komunumo kiuj, + kuniĝinte, ĉiuaĝaj, ĉiudimensiaj, + konsistigis piramidaĵojn da brilaj Nigraj vizaĝoj, + starante amase ĉe ĉiu pordo kaj fenestro, spektadante + kun ravo la scenon, rulante siajn blankajn okulglobojn, + elmontrante de orelo al orelo larĝe ridetantajn vicojn da + eburkoloraj dentoj. +</p> + +<p> + Kiel la buboskurĝanto povus konduti alie ol vigle kaj + ĝoje? La mastrino de lia koro estis lia kundancantino kaj + ridetis afable responde al liaj amaj okulumadoj. Dume, Bromo + Ostaro, ege frapite de amo kaj envio, sidis sole kaj paŭte + en fora ĉambroangulo. +</p> + +<p> + Kiam la dancado finiĝis, Ikabodo aliris interparoli kun + ensemblo da saĝuloj sidantaj kaj + +<!-- File: 18.png --> + + fumantaj kun maljuna Van-Taselo ĉe unu ekstremaĵo de + la galerio kie ili klaĉadis pri antaŭaj tempoj kaj + rakontis longajn anekdotojn pri la milito. +</p> + +<p> + La regiono, en la tempo pri kiu mi parolas, estis unu el + tiuj bonfavoritaj lokoj en kiuj kronikoj kaj heroaj viroj + abundas. La Brita-Usona batallinio etendiĝis proksime + al ĝi dum la milito. Ĝi rolis tial kiel prirabejo + kiun infestis rifuĝintoj, gerilistoj kaj ĉiuj specoj + de limlinia kavalireco. Nun forpasis, kvankam apenaŭ, + sufiĉe da tempo por povigi ĉiun rakontanton ornami + sian rakonton per kelkaj belaj fikcioj kaj, pro la malprecizo + de siaj memoraĵoj, sin heroigi en ĉiu rakontata + bravaĵo. +</p> + +<p> + Estis la rakonto pri Dofuo Martlingo, grandkorpa, blubarba + Nederlandano preskaŭ kaptinta Britan fregaton kun malnova + naŭfunta ferkanono pafanta ekde kotbarikado, krom tio ke + je la sesa salvo la armilo eksplodis. Kaj estis la maljuna + sinjoro—li restu anonima estinte ĝentilhomo tro + riĉa por ke mi nomu lin nur rapidvorte—kiu, dum la + batalo de Blanka-Ebenaĵaro, estante bonega defendomajstro, + deturnis musketkuglon per eta glavo. Laŭ lia raporto + la kuglo ĉirkaŭzumis la klingon kaj forkarambolis + de sur la manŝirmilo kaj li pretis certigi la raporton + ĉiumomente, elmontronte la glavon kun ties iom fleksita + ŝirmilo. Estis pluraj ceteraj, egalvalore estimiĝintaj + sur la batalkampo, neniu el kiuj maldubis pri la gravo de sia + propra agado kaj la influo kiun tiu estigis sur la finan venkon. +</p> + +<p> + Sed ĉiuj tiuj neniel gravis kompare al la pli sukcesaj + legendoj pri fantomoj kaj aperaĵoj. La komunumo riĉas + je tiaj legendaj trezoroj. Lokaj fabloj kaj superstiĉoj + pli bone prosperas en tiuj izolitaj, de longe enloĝataj + retiriĝejoj sed nun tretas ilin subpiede la nomadega + homamaso aktuale konsistiganta la loĝantaron de la plej + multnombraj el niaj kamparejoj. Krome, fantomoj spertas nenian + kuraĝigon en la plejparto el niaj vilaĝoj ĉar + ili apenaŭ ĝuas la tempon finsperti sian unuan + dormeton kaj sin renversi en siaj tomboj antaŭ ol iliaj + travivintaj amikoj jam forlasas la najbarejon. Tial kiam ili + eltombiĝas nokte por ĉirkaŭpromeni, restas al ili + neniaj viziteblaj konatoj. Jen sendube la kialo pro kiu ni nur + malofte aŭdas pri fantomoj escepte kiam temas pri niaj de + longe enloĝataj Nederlandaj komunumoj. +</p> + +<p> + La tuja kaŭzo tamen—la ofteco de supernaturaj + rakontoj en tiuj lokoj—atribueblas sendube al la + proksimeco de Dorm-Valeto. Kontaĝon alportis la aero + mem elblovanta tiun hantejon. Ĝi elspiris etoson de + revoj kaj fantazioj infektantan la tutan landon. Pluraj + Dorm-Valetanoj partoprenis en la ĉe-Van-Tasela festo kaj, + kiel kutime, disrakontis siajn sovaĝajn kaj mirindajn + legendojn. Multaj mornaj historietoj raportiĝis pri + funebraj procesioj, okazintaj kun malgajaj ploregoj kaj + plendoj proksime al la arbego, ankoraŭ staranta en la + najbarejo, kie la bedaŭrinda Majoro Andreo punmortis. + Ankaŭ iom menciiĝis la virino vestita en blanko + kiu hantis la senluman ravineton ĉe Korak-Rokego kaj + ofte aŭdiĝis kriegante en antaŭŝtormaj + vintronoktoj, pereinte tie en la neĝo. Plejparte tamen + temis kutime en la rakontoj pri la plej ŝatata fantomo de + +<!-- File: 19.png --> + + Dorm-Valeto, la senkapa rajdanto, kiu aŭdiĝis + plurajn fojojn tre lastatempe, patrolante la kamparon kaj, + laŭraporte, ŝnurante sian ĉevalon ĉiunokte + inter la tomboj de la preĝeja antaŭkorto. +</p> + +<p> + La izolita situloko de la preĝejo, ekde ĉiam + verŝajne, igas ĝin ŝatata hantejo de + ĉagrenitaj spiritoj. Ĝi staras sur altaĵeto, + ĉirkaŭate de robinioj kaj altegaj ulmoj, de inter + kiuj ĝiaj decaj, kalkolaktitaj muroj elbrilas modeste, + kiel Kristana pureco transbrilanta la rulkurtenojn de la + dormĉambro. Malkruta deklivo descendas de ĝi + ĝis arĝenta akvotavolo ĉirkaŭlimigata de + altaj arboj inter kiuj povas ekvidiĝi la bluaj montetoj + de Hudsono-Rivero. Rigardante ĝian gazonkorton kie la + sunradioj ŝajnas dormadi tiom trankvile, oni povus supozi + ke tie almenaŭ la mortintoj rajtas ripozi en paco. +</p> + +<p> + Unuflanke de la preĝejo etendiĝas larĝa + boskovaleto laŭ kiu granda rojo bruegas inter rompitaj + rokoj kaj trunkoj de falintaj arboj. Super profunda, nigra parto + de la rojo, ne malproksime disde la preĝejo, lignoponto + antaŭatempe transĵetiĝis. La alvenvojon kaj + la ponton mem superpendantaj arboj dense ombradis, volvante + tiulastan en malhelo eĉ dumtage sed estigante timigan + nigregon dumnokte. +</p> + +<p> + Ĉi-tiu estis unu el la plej ŝatataj hantejoj + de la senkapa rajdanto kaj la loko kie li la plej ofte + renkontiĝis. Oni rakontis la sperton de Multaĝulo + Braŭvero, la plej hereza el la prifantomaj malkredantoj. Li + renkontis la rajdanton revenante de vizito al Dorm-Valeto kaj + devis ekrajdi samĉevale malantaŭdorse de la fantomo. + Ili galopis traarbuste-trapteride, transmontete-transmarĉe, + ĝis atingi la ponton. Tie subite la rajdanto aliiĝis + en skeleton, ĵetis la maljunulon en la rojon kaj foriris en + fulmo kaj tondro, sin lanĉante super la arbosupraĵojn. +</p> + +<p> + Tuj egalis tiun rakonton tri mirindaj aventuroj de Bromo + Ostaro, kiu primokis la galopantan Heson, dirante ke tiu estas + nomada ĉarlatano. Li deklaris ke kiam li revenis unu + nokton de najbara vilaĝo Singo-Singo kaj kiam devancis + lin tiu noktomeza trupano, li proponis vetrajdi kun tiu + kontraŭ bovlo da punĉo. Li aldone raportis ke li + gajnintus la veton, ĉar Ĉioriskulo nepre venkis la + koboldĉevalon. Tamen kiam ili atingis la preĝejan + ponton, la Heso kabeis kaj malaperis en eka fajrbrilo. +</p> + +<p> + Ĉiuj tiuj raportaĵoj, rakontite en tiu dormema subtono + kun kiu homoj parolas en la malhelo, dum la vizaĝoj de + la aŭskultantoj nur foje kaj refoje ricevis hazardan + reflekton de la ekbrilo de iu pipo, penetris profunde en la + menson de Ikabodo. Li respondis reciproke per longaj eltiroj + prunteprenitaj de lia netaksebla aŭtoro Kotono Matero, kaj + aldonis multajn mirindajn eventojn okazintajn en lia denaska + ŝtato Konektikuto kaj timigajn vidajojn kiujn li spertis + dum siaj ĉiunoktaj piedpromenadoj en Dorm-Valeto. +</p> + +<!-- File: 20.png --> + +<p> + Nun la festeno finiĝis. La maljunaj kultivistoj kunigis + siajn familiojn en siaj ĉaroj kaj aŭdiĝis + dum kelke da tempo veturante klakante laŭ la valetaj + vojoj kaj trans la forajn montetojn. Kelkaj fraŭlinoj + rajdis sur kromseloj malantaŭ siaj plej ŝatataj + amkandidatoj, kaj ilia leĝerkora ridado, miksite kun la + hufbruo de la ĉevaloj, eĥadis laŭ la silentaj + boskoterenoj, mallaŭtiĝante pli kaj pli ĝis + nepra finaŭdiĝo—kaj la lastatempa sceno de + bruo kaj kapriolado ekestis silenta kaj dezerta. Ikabodo tamen + iom lantis, laŭ la kutimo de kamparaj amindumantoj, por + interparoli kun la heredontino, nepre konvinkite nun progresi + sur ĝissukcesa vojo. +</p> + +<p> + Kio okazis dum la intervjuo mi ne entreprenu diri. Efektive tion + mi ne scias. Mi devas timi tamen ke io misiĝis ĉar, + post mallonga tempo, li ja ekeliris kun malfeliĉa kaj + morna mieno. Ho, tiuj virinoj! Tiuj virinoj! Ĉu eblas ke + tiu knabino efektivigis kelkajn koketajn ruzojn siajn? Ĉu + tio ke ŝi kuraĝigis la kompatindan pedagogon estis + nura artifiko havanta la celon certigi venkon kontraŭ lia + rivalo? La respondon nur Ĉielo scias, ne mi! Sufiĉu + diri ke Ikabodo eliris ŝtelpaŝe kun la aspekto de + kokineja rabisto, ne tiu de virinkora konkerinto. Rigardante + nek dekstren nek maldekstren por ĉirkaŭkontroli la + panoramon de kampara riĉeco pri kiu antaŭe li tiel + ofte avarĝojaĉis, li iris rekte al la stablo kaj, per + pluraj energiaj man- kaj piedbatoj, vekis sian rajdbeston ege + malĝentile el la komfortejo kie tiu ĝuis profundan + dormadon, sonĝante pri amasegoj da maizo kaj aveno kaj + vastaj valoj plenaj je fleo kaj trifolio. +</p> + +<p> + Estis la nokta sorĉhoro kiam Ikabodo, malĝojkore + kaj senkuraĝe, laŭiris sian ĝishejman vojon, + laŭ la deklivoj de la altaj montetoj elstarantaj super + Lanto-Vilaĝo kaj kiujn antaŭe en la posttagmezo + li trairis tiom ĝoje. La horo estis same morna kiel li + mem. Malproksime sub li Tapan-Lago etendis sian malhelan kaj + malklaran akvodezerton, elmontrante diversloke altan maston + de slupo sidanta trankvile ankrite kontraŭtere. En la + nepra noktomeza silento li aŭdis la bojadon de gardhundo + patrolanta sur la kontraŭa bordo de Hudsono-Rivero. Sed + tio estis tiel svaga kaj mallaŭta ke ĝi prikonsciigis + ĉe li nur la malproksimecon de tiu lojala kuniranto de la + homaro. Cetere, foje kaj refoje, la longdaŭra kokerikado + de iu virkoko, hazarde vekita, eĥadis fore, forege, el + kultivista domo situanta intermontete, sed la bruo atingis liajn + orelojn kiel sonĝsono. Neniaj vivosignoj sentiĝis + proksime al li, krom malofta grilĉirpo aŭ eble + guturala ekvibro de virrano kiu, loĝante en najbara + marĉo, dormis malkomforte kaj ekturniĝis surlite. +</p> + +<p> + Ĉiuj fantomo- kaj koboldorakontoj aŭditaj de li dum + la posttagmezo nun kunamasiĝis en lia memoro. La nokto + pli kaj pli malheliĝis. La steloj ŝajnis sinki pli + profunde en la ĉielo kaj pelantaj nuboj ilin malaperigis de + tempo al tempo el lia vidkampo. Neniam li sin sentis tiel soleca + kaj senĝoja. Li alproksimiĝis krome la lokon mem kie + la eventoj de multaj el la fantomrakontoj surscenejiĝis. + Meze de la vojo elstaris grandega tuliparbo kiu superaltis kiel + giganto la ceterajn arbojn de la najbarejo, konsistigante specon + de orientilo. Ĝiaj branĉoj, torditaj kaj fantaziaj, + estis tiel dikaj + +<!-- File: 21.png --> + + kiel la trunkoj de ordinaraj arboj, kliniĝante + preskaŭ ĝistere antaŭ ol releviĝi en + la aeron. Ĝi jam rolis en la tragika raporto pri la + malbonŝanca Andreo militkaptita tre proksime, pro kio + ĝi universale kromnomiĝis "la arbo de Majoro + Andreo". La popolamaso konsideris ĝin kun miksaĵo + da respekto kaj superstiĉo, duone pro kompato pri la + sorto de ties malbonfortuna samnomulo, duone pro la rakontoj + pri strangaj vidaĵoj kaj malgajaj lamentadoj kiujn oni + ĉirkaŭaŭdigis pri ĝi. +</p> + +<p> + Dum Ikabodo alproksimiĝis tiun timindan arbon, li komencis + lipfajfi. Li kredis aŭdi respondan fajfadon: tio estis + nur ventoblovaĵo sin pelinta akratone tra la sekaj + branĉoj. Kiam li alvenis iom pli proksime li opiniis + ekvidi blankaĵon pendantan mezarbe: li paŭzis kaj + ĉesis fajfi. Kiam li rigardis pli atente tamen li konsciis + ke temas pri loko kie fulmo trafis la arbon kaj malkovris la + suban blankan lignon. Subite li aŭdis ĝemadon. Liaj + dentoj klaketadis kaj liaj genuoj batis kontraŭselen: tio + estis nur unua branĉego frotinta duan dum la vento ilin + ambaŭ vagbalancadis. Li preterpasis la arbon sekure, sed + lin atendis novaj danĝeroj. +</p> + +<p> + Proksimume ducent jardojn for de la arbo eta rojo transiris + la vojon kaj eniris kotan, densboskan terkavaĵon konatan + laŭ la nomo Vilejo-Marĉo. Pluraj krudaj ŝtipegoj, + apudmetite, rolis kiel transroja ponto. Jenflanke de la + vojo kie la akvoflueto eniris la boskon, aro da kverkoj kaj + kaŝtanoj, pezege implikite per sovaĝaj vitoj, + ĵetis kavernspecan malhelon sur ĝin. Transiri tiun + ponton fariĝis malfacilega provo. Ĉe tiu sama loko + mem la malbonsorta Andreo kaptiĝis kaj sub la kovraĵo + estigita de tiuj kaŝtanoj kaj vitoj kaŝiĝis la + fortikaj rajdmilicanoj lin surprizintaj. Ekde tiam, eĉ + hodiaŭ, ĉiuj taksas la lokalon kiel hantitan rojon + kaj terurfrapitaj estas la sentoj de la lerneja knabo devanta + ĝin preterpasi solapersone post la sunsubiĝo. +</p> + +<p> + Dum li alproksimiĝis la rivereton lia koro komencis bategi. + Li amasigis tamen sian tutan rezolutecon, piedbatis sian + ĉevalon surripare dekduon da fojoj kaj entreprenis transiri + haste la ponton. Sed anstataŭ ekkuri antaŭen la + perversa maljuna bestaĉo flankenmoviĝis, trafante la + barilon. Ikabodo, kies timo pligrandiĝis pro la prokrasto, + ektiris la bridrimenon en la kontraŭa direkto kaj batis + malavare per la kontraŭflanka piedo. Ĉio vanis. Lia + besto ekmoviĝis, verdire, sed nur sukcesis enplonĝi + densejon da dornarbustoj kaj alnoj situantan aliflanke de la + vojo. +</p> + +<p> + Nun la lernejestro utiligis kaj vipon kaj kalkanon + sur la senkarnajn ripojn de la maljuna Pafilpulvo kiu + antaŭenhastegis, snufadante kaj ekronkante, tamen + eksenmoviĝis apud la ponto kun subito kiu preskaŭ + antaŭenĵetis superkape sian rajdanton. En tiu sama + momento la delikata aŭdkapablo de la lernejestraj oreloj + perceptis likvaĵan apudpontan piedpaŝegon. En la + malhela ombro de la bosko, sur la rojrando, li ekvidis gigantan, + misforman, nigran, turegantaĵon. Tiu restis senmove sed + havis kuntiriĝintan aspekton, kvazaŭ kolosega monstro + preta sin lanĉi kontraŭ la vojaĝanton. +</p> + +<!-- File: 22.png --> + +<p> + La haroj de la timigita pedagogo elstariĝis surkape pro + teruro. Kion fari? Jam forpasis la oportuno turniĝi kaj + forfuĝi. Krome, kiun ŝancon li havus eskapi fantomon + aŭ koboldon—se temis pri tiaĵo—povantan + surrajdi la flugilojn de la vento? Tial, estigante ioman + pseŭdokuraĝon, li demandis balbutante: "Kiu vi + estas?" Nenian respondon li ricevis. Li ripetis la demandon en + ankoraŭ pli maltrankviltona voĉo. Daŭre okazis + nenia respondo. Novan fojon li piedbatis la flankojn de la + senmova Pafilpulvo kaj, fermante la okulojn, kun senintenca + fervoro ekpsalmis preĝejan himnon. +</p> + +<p> + En tiu momento la timiga ombraĵo ekmoviĝis kaj, + pergrimpe, persalte, subite ekstariĝis meze de la vojo. + Kvankam la nokto estis malhela kaj morna, la formo de la + nekonataĵo nun iom konstateblis. Ĝi ŝajnis + esti vastdimensia rajdanto sidanta sur fortikframa nigra + ĉevalo. Ĝi faris nek minacan geston, nek afablan + inviton, preferante sin apartigi aliarande de la vojo, + antaŭentrotante blindaflanke de multaĝa Pafilpulvo, + kiu nun renormaliĝis post siaj timo kaj obstino. +</p> + +<p> + Ikabodo, al kiu tiu stranga noktomeza kunrajdanto nepre + malplaĉis, kaj memorante la aventuron kiun Bromo Ostaro + spertis kun la Galopanta Heso, plirapidigis sian ĉevalon, + esperante forlasi la fremdaĵon. Ankaŭ tiu tamen + plirapidigis sian ĉevalon, egalante la progreson de + Ikabodo. Tiulasta malrapidiĝis, ekpromenadpaŝigis + sian beston, intencante lanti malantaŭe—la aliulo + same agis. Lia koro komencis malfortiĝi. Li ekstrebis + reaktivigi sian psalmokantadon sed lia malsekigita lango + algluiĝis al lia palato kaj la notoj mortis en lia + gorĝo. En la malbonhumora kaj obstina silento de tiu + insista kunulo kaŝiĝis io mistera kaj ege timiga. La + afero baldaŭ klariĝis. +</p> + +<p> + Laŭgrimpante ioman deklivon reliefigantan + kontraŭĉielen <!-- Error in book: kontraŭcielen --> + la figuron de lia kunvojaĝanto, gigante altan kaj + envolvitan en mantelo, Ikabodo hororegis, ekkonsciante ke tiu + senkapas. Lia hororo pligrandiĝis kiam li rimarkis ke la + mankantan kapon, anstataŭ porti ĝin surŝultre, + la fremdaĵo-fremdulo transportis antaŭ si sur la + selpomelo. La teruro de Ikabodo atingis senesperan nivelon. + Li strebis instigi Pafilpulvon per kaskadaĵo da man- kaj + piedbategoj, dezirante per subita moviĝo preterkuregi + sian kunulon, sed la fantomo subitmoviĝis samritme kiel + li. Tial kune ili ekkuregis, vole malvole, dum ŝtonoj + forflugetis kaj fajreroj ekbruletis je ĉiu salto. La + malpezaj vestaĵoj de Ikabodo flirtadis en la aero dum + li etendis sian longan, magran korpon super la kapo de sia + ĉevalo pro sia avida deziro forfuĝi. +</p> + +<p> + Ili nun atingis la vojon kiu flankenturniĝas en la + direkto al Dorm-Valeto. Tamen Pafilpulvo, laŭŝajne + sorĉite per demono, anstataŭ resti survoje, + turniĝis kontraŭdirekten kaj plonĝis impete + laŭdeklive, descendante malrektaflanke. Tiu vojo trairas + sablan kavaĵon ombratan de arboj dum preskaŭ + kvaronmejlo, kie ĝi transiras la ponton tiam faman en lokaj + fantomrakontoj kaj aliflanke de kiu suprenŝvelas la verda + monteto sur kiu staras la kalkolaktita preĝejo. +</p> + +<!-- File: 23.png --> + +<p> + Ĝis nun la paniko de la ĉevalo havigis al ĝia + malcerta rajdanto ŝajnan avantaĝon en la konkurso. + Bedaŭrinde ĵus kiam li atingis la mezan punkton + de la kavaĵo, la selzono cedis kaj li sentis ĝin + forgliti de sub li. Li mankaptis ĝin perpomele kaj strebis + ĝin reteni surĉevale, tamen sensukcese. Restis al li + nur sufiĉe da tempo por ĉirkaŭbraki la kolon de + multaĝa Pafilpulvo antaŭ ol la selo terenfalis kaj li + aŭdis sian postkuranton ĝin treti subpiede. +</p> + +<p> + Dummomente trapasis lian menson timo pri la kolero de Johano + Van-Ripero ĉar estis la dimanĉa selo de tiu. Al + la momento tamen maltaŭgis etaj timoj. La koboldo + postkuris lin proksimegdistance kvazaŭ preta ekrajdi lian + postaĵon mem kaj, estante malbonlerta ĉevalisto, li + spertis grandan ĝenon penadante reteni sian sidpozon. Foje + li glitis unuflanken; alifoje, aliflanken. Multfoje li sidsaltis + sur la alta kresto de la ĉevala spino kun tiom da fortego + ke li timis sperti tujan tiean korpofendiĝon. +</p> + +<p> + Malfermaĵo en la arboj nun kuraĝigis lin esperi ke la + preĝeja ponto proksimas. La ŝanceliĝanta reflekto + de arĝenta stelo en la rojo sciigis al li ke li ne eraras. + Li vidis la murojn de la preĝejo lumetantajn malhele sub + la foraj arboj. Li memoris la lokon kie malaperis la fantoma + kontraŭstaranto de Bromo Ostaro. "Se mi nur sukcesos atingi + tiun ponton," pensis Ikabodo, "mi estos sekura." +</p> + +<p> + En tiu momento li aŭdis la nigran ĉevalon anhelantan + kaj blovantan malantaŭ li. Li eĉ kredis senti + ĝian varman spiradon. Novfoja konvulsia piedbato en la + riparon kaj multaĝa Pafilpulvo sursaltis la ponton. + Ĝi kuregis tondrobrue trans la eĥantajn tabulojn, + atingis la kontraŭan bordon. Nun Ikabodo rigardis + malantaŭen kontrolante ĉu lia postsekvanto malaperos, + laŭtradicie, en ekbrilo de fajro kaj sulfuro. En tiu + momento mem li vidis la koboldon elstariĝi en siaj + piedingoj entreprenante antaŭenlanĉi sian kapon + kontraŭ la lernejestron. Ikabodo strebegis eviti la hororan + misilon sed li tro malfruis. Ĝi trafis lian kranion kun + grandega kolizio kaj faligis lin kapon antaŭen en la + polvon. Pafilpulvo, la nigra ĉevalo kaj la koboldrajdanto + lin preterpasis, ĉiuj tri, tornadrapide. +</p> + +<p> + La sekvintan matenon la maljuna ĉevalaĉo troviĝis + sensele antaŭ la barilpordo de sia mastro. Dum ĝia + brido kuŝis subpiede ĝi solene maĉadis tiean + herbon. Ikabodo ne aperis matenmanĝhore. Tagmezhore li ne + aperis. La knaboj kunvenis ĉe la lernejo kaj vagpromenadis + laŭborde de la rojo. Nenia lernejestro. Johano Van-Ripero + komencis iom maltrankviliĝi pri la sorto de la kompatinda + Ikabodo kaj sia selo. Enketo ekestiĝis kaj post zorga + esplorado oni trovis spurojn de li. En unu parto de la vojo + iranta al la preĝejo oni trovis la selon tretitan en la + teron. La spuroj de ĉevalhufoj, profunde enfiksite en la + vojo kaj verŝajne kun furora rapideco, kondukis al la ponto + preter kiu, sur la bordo de larĝa parto de la rivereto kie + la akvo fluis pli profunde kaj pli nigrakolore, troviĝis + la ĉapelo de la malbonŝanca Ikabodo kaj proksime al + ĝi frakasita kukurbo. +</p> + +<!-- File: 24.png --> + +<p> + Oni priserĉis la rojon, sen malkovri tamen la kadavron de + la lernejestro. Johano Van-Ripero, kiel ekzekucianto pri lia + heredaĵo, kontrolis la pakon enhavantan liajn ĉiujn + surterajn posedaĵojn. Tiuj konsistis el du ĉemizoj kaj + duono; du kolskarpoj; unu-du paroj da glatlanaj ŝtrumpoj; + malnova ĝisgenua korduroja pantalono; rusta razilo; libro + da psalmhimnoj kun multaj kornitaj paĝoj; kaj rompita + diapazono. +</p> + +<p> + Pri la libroj kaj mebloj de la lernejo, ili apartenis ĉiuj + al la komunumo krom <i>Historio de Sorĉarto</i>, verkita + de Kotono Matero; <i>Nov-Anglia Almanako</i>; cetera libro pri + sonĝoj kaj sortdivenado kaj, en tiulasta, malmultkosta + paperfolio surportanta skribaĉaĵojn kaj inkmakulojn + faritajn okaze de sensukcesaj klopodoj kopii poemojn honorantajn + la heredontinon de Van-Taselo. Tiujn magi- kaj poezilibrojn + tuj bruligis Johano Van-Ripero kiu decidiĝis de tiam + antaŭen ne plu edukigi siajn gefilojn ĉelerneje, + opiniante ke laŭ lia scio, la leg- kaj skribartoj neniam + efektivigas bonajn rezultojn. Kiom ajn da mono la lernejestro + posedis—li ricevis sian kvaronjaran salajron nur unu-du + tagojn antaŭe—li kunportis tion sendube surpersone en + la momento de sia malapero. +</p> + +<p> + La mistera evento instigis grandan spekulativadon + ĉepreĝeje la sekvintan dimanĉon. Aroj da + spektantoj kaj klaĉemuloj kuniĝis en la preĝeja + antaŭkorto, ĉe la ponto kaj tie kie troviĝis + la ĉapelo kaj la kukurbo. Rememoriĝis la rakontoj + de Braŭvero kaj Bromo Ostaro kaj tuta repertuaro da + ceteraj samspecaj raportaĵoj. Kiam la diskutpartoprenantoj + konsideris ĉiujn tiujn kaj komparis ilin kun la simptomoj + de la koncerna kazo, ili ŝancelis la kapon kaj finkonkludis + ke Ikabodon la Galopanta Heso fortransportis. Pro tio ke + li estis fraŭlo kaj ŝuldis monon al neniu, neniu + pasigis pluan tempon maltrankviliĝante pri li. Oni + translokigis la lernejon al alia najbarejo kie alia pedagogo lin + anstataŭis. +</p> + +<p> + Vere estas ke maljuna kultivisto vizitinta Nov-Jorkon plurajn + jarojn poste kaj dissciigintan la nunan raporton pri la + fantoma aventuro, aldone informis ke Ikabodo Gruo daŭre + vivas; ke li forlasis la najbarejon duone pro timo pri + la koboldo kaj Johano Van-Ripero, duone pro embaraso pri + sia forsendiĝo ĉemane de la heredontino; ke li + translokiĝis al fora regiono de la lando; ke li tie + instruis kaj samtempe fakiĝis pri juro, advokatiĝis, + politikistiĝis, kandidatiĝis, ĵurnalistiĝis + kaj juĝistiĝis en malalttribunalo. +</p> + +<p> + Bromo Ostaro, kiu baldaŭ post la malapero de sia rivalo + edziĝis triumfe kun la floriĝanta Katrino, ĉiam + elmontris ĉioscian mienon kiam ajn oni rakontis la + aventuron de Ikabodo kaj ĉiam ekridegis plenpulme kiam + menciiĝis la kukurbo, pro kio kelkaj homoj suspektis ke li + scias pli longe pri la afero ol li bonvolas raporti. +</p> + +<p> + La multaĝaj kamparaj edzinoj, tamen, la plej bonaj + juĝantoj pri tiuj aferoj, asertas eĉ ĝis + hodiaŭ mem ke Ikabodo forŝteliĝis pere de + supernaturaj rimedoj, ĉio kio estas unu el la plej + ŝatataj historietoj ofte rakontataj en la najbarejo + ĉirkaŭ vintraj vesperfajroj. +</p> + +<!-- File: 25.png --> + +<p> + La ponto fariĝis pli ol iam fokuspunkto de superstiĉa + miro kaj povas esti ke jen la kialo pro kiu dum lastatempaj + jaroj oni ŝanĝis la itineron de la vojo, rezulte de + kio ĝi nun aliras la preĝejon laŭpasante la + bordon de la muellageto. +</p> + +<p> + Forlasite, la lernejo baldaŭ malkomponiĝis kaj + ĝin ekhantis, laŭraporte, la fantomo de la + malbonŝanca pedagogo. Plugknaboj, lantante sur la + ĝishejma vojo en trankvila somervespero, ofte kredas + aŭdi la voĉon de Ikabodo, ĉantantan en fora + distanco malgajan psalmomelodion inter la pacaj solecejoj de + Dorm-Valeto. +</p> + +<div class="italike centre" style="margin-top: 2em; margin-bottom: 2em"> + POSTINFORMO ALDONITA EN LA MANSKRIBADO DE S-RO KNIKERBOKERO +</div> + +<p> + La antaŭa rakonto raportiĝas en preskaŭ la + sammemaj vortoj en kiuj mi aŭdis ĝin raportitan + ĉe korporacia kunveno de la multaĝa urbo Manhatuso, + kunveno kiun ĉeestis multaj el la plej saĝaj kaj + plej estimataj burĝoj de la urbo. La rakontinto estis + afabla, kaduka, sinjorema maljunulo vestita sal-kaj-piprokolore + kaj elmontranta malĝoje komikan vizaĝon. Mi forte + suspektis lin esti malriĉa ĉar li tiel kuraĝe + klopodis distri. Kiam li finrakontis sian historieton, okazis + multe da ridado kaj aprobado, precipe ĉe du-tri deputitaj + magistratanoj tradormintaj la plej grandan parton el la + rakontotempo. +</p> + +<p> + Estis tamen unu alta, sekaspekta, maljuna sinjoro kun + skarabsimilaj brovoj kiu elmontris seriozan kaj iom severan + mienon dum la tuta rakontado. Fojfoje li faldis la brakojn, + antaŭenklinis la kapon, malsuprenrigardis, kvazaŭ + kontrolante la plankon, dum li primeditadis ioman dubon. Li + estis unu el tiuj singardaj homoj kiuj neniam ridas krom + responde al bonega kaŭzo kiam ilin subtenas bonsenco + kaj justeco. Kiam la gajeco de la aliaj ĉeestantoj + finestiĝis kaj reestiĝis silento, li apogis unu + brakon sur la brakon de sia seĝo kaj, arkiginte la alian, + demandis, kun ege saĝaj kapmovo kaj brovkunpremo, kio estas + la moralaĵo de la rakonto kaj kion ĝi pruvas? +</p> + +<p> + La rakontinto, kiu lipenlevadis glason da vino, kiel postlaboran + refreŝaĵon, paŭzis momenton, rigardis sian + demandinton kun mieno de senfina respekto, tiam malsuprenigis la + glason tre malrapide ĝistable kaj deklaris ke la rakonto + celas pruvi, laŭ la plej forta logiko, la jenon: +</p> + +<p> + "Ne estas vivosituacio kiu ne havigas avantaĝojn kaj + plezurojn kondiĉe ke ni konsideru ŝercon nur kiel + ŝercon." +</p> + +<p> + "Rezulte, kiu rajdas konkurse kontraŭ koboldoj, tiu povas + sendube sperti malfacilan rajdadon." +</p> + +<p> + "Tial, se kampara lernejestro malsukcesas sin edzigi al + Nederlanda heredontino, certe + +<!-- File: 26.png --> + + tio estas sekura paŝo en la direkto al altnivela estimo en + la lando." +</p> + +<p> + La singarda maljuna sinjoro kunpremis la brovojn dekoble + pli streĉe post la klarigo, ege perpleksigite par + la rezonado de la silogismo; dume, ŝajnis al mi, la + sal-kaj-pipre vestita viro fiksrigardis lin kun iom triumfa + vizaĝaĉo. Tempofine la seriozulo komentis ke ĉio + tio tre bonas. Tamen, liaopinie, la rakonto iom troigas. Ĝi + havas unu-du punktojn pri kiuj li dubas. +</p> + +<p> + "Kredu min, sinjoro," respondis la rakontinto. "Rilate al tiu + afero, mi mem ne kredas duonon el ĝi." +</p> + +<!-- File: 27.png --> + +<!-- [Blank Page] --> + +<!-- File: 28.png --> + +<!-- [Blank Page] --> + + + + + + + + +<pre> + + + + + +End of Project Gutenberg's La Legendo de Dorm-Valeto, by Washington Irving + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA LEGENDO DE DORM-VALETO *** + +***** This file should be named 19293-h.htm or 19293-h.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + http://www.gutenberg.org/1/9/2/9/19293/ + +Produced by Robert L. Read, William Patterson and the +Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net + + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +http://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at http://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit http://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including checks, online payments and credit card donations. +To donate, please visit: http://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + http://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. + + +</pre> + +</body> + +</html> + diff --git a/19293.txt b/19293.txt new file mode 100644 index 0000000..726fefe --- /dev/null +++ b/19293.txt @@ -0,0 +1,1748 @@ +Project Gutenberg's La Legendo de Dorm-Valeto, by Washington Irving + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + + +Title: La Legendo de Dorm-Valeto + +Author: Washington Irving + +Translator: Edwin Grobe + +Release Date: September 16, 2006 [EBook #19293] + +Language: Esperanto + +Character set encoding: ASCII + +*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA LEGENDO DE DORM-VALETO *** + + + + +Produced by Robert L. Read, William Patterson and the +Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net + + + + + + + KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ + + + WASHINGTON IRVING + (1783-1859) + + + + La Legendo de Dorm-Valeto + + + + Esperantigis + EDWIN GROBE + + + + 1998 + Eldonejo-Arizona-Stelo + 1620 North Sunset Drive + Tempe, Arizona 85281-1550 + Usono + + + + "LA LEGENDO DE DORM-VALETO" + Unua Eldono: Majo 1998 + + Origina Anglalingva Titolo: + "THE LEGEND OF SLEEPY HOLLOW" + + + + + LA LEGENDO DE DORM-VALETO + + + Malkovrita inter la Dokumentoj + de Forpasinta Didriko Knikerbokero + + +En la sino de unu el tiuj ampleksaj krekoj dentantaj la orientan +bordon de Hudsono-Rivero, cxe tiu largxa pligrandigxo de la akvovojo +nomita fare de la antikvaj Nederlandaj navigistoj Tapan-Lago, kaj +kie tiuj lastaj cxiam antauxzorge malaltigis siajn velojn, petante +la protekton de Sankta-Nikolao dum la transnavigado, kusxas eta +merkatvilagxo nomigxanta cxe kelkaj Verda-Vilagxo sed kiu pli kutime +kaj pli tauxge nomigxas Lanto-Vilagxo. + +Tiun nomon, lauxonidire, elpensis antauxtempe la estimataj +dommastrinoj de la apudsituanta regiono pro enradikigxinta +inklino de siaj edzoj lanti cxe la vilagxa trinkejo en +merkatotagoj. Kia ajn estu tio, mi ne garantias la fakton. +Mi aludas gxin nur dezirante esti preciza kaj auxtenta. + +Ne malproksime disde tiu vilagxo--povas esti du mejlojn +for--situas valeto, aux pli bone dirite, tersino, cxirkauxate +de altaj montetoj, kiu estas unu el la plej trankvilaj lokoj +de la tuta mondo. Malgranda rojo trafluetas gxin, murmurante +nur suficxakvante por lulripozigi preterpasanton. Malofta +koturnfajfo aux pegklako estas preskaux la sola sono kiu iam +interrompas la konstantan trankvilon. + +Mi tion memoras, ke kiam mi estis junulo, mia unua provo pri +sciurcxasado okazis en bosko de altaj juglandarboj kiu ombras +unu flankon de la valo. Mi vageniris gxin je tagmezo kiam la +tuta naturo precipe silentis kaj min ektimigis la bruego de +mia propra pafilo kiam gxi rompis la cxirkauxantan sabatan +trankvilon kaj gxin dauxrigis kaj resonigis ties koleraj +ehxadoj. Se iam mi dezirus ripozejon kie povi retirigxi, +forlasinte la mondon kaj ties distrajxojn, kaj pasigi revante la +etan restajxon de maltrankvila vivo, mi konas nenian ejon pli +tauxgan ol tiu valeto. + +Pro la senmova trankvilo de la loko kaj la kurioza karaktero de +ties logxantoj, kiuj estas posteuloj de la originaj Nederlandaj +koloniintoj, tiu protektata valeto de longa tempo nomigxas +DORM-VALETO kaj ties rustikajn logxantojn oni kromnomas +DORM-VALETANOJ tra la tuta najbara regiono. Dormiga aux reviga +influo sxajnas superpendi la valeton kaj penetri la etoson +mem. Iuj diras ke sorcxis la lokon grava Germana kuracisto +dum la fruaj tagoj de la kolonio. Aliaj diras ke maljuna +Indiana tribestro, sxamano aux magiisto de sia gento, okazigis +indigxenajn ritojn tie antaux ol malkovris la landon Mastro +Hendriko Hudsono. + +Certe estas ke la loko dauxre agas subrege de iu magia +potenco kiu trudas sorcxon al la mensoj de la tieaj bonhomoj, +promenigante ilin en seninterrompa songxado. Ili estas adeptoj +pri cxiuj specoj de mirigaj kredoj, emas sperti trancojn kaj +viziojn, ofte vidas strangajn eventojn, auxdas muzikon kaj +vocxojn en la aero. La tuta regiono abundegas je lokaj rakontoj, +hantitaj pejzagxoj kaj krepuskaj supersticxoj. Steloj falas kaj +meteoroj brilegas pli ofte super tiu valeto ol en aliaj partoj +de la lando, kaj Inkubo, kun tuta armeo da Inkubidoj, gxin +utiligas kiel plej sxatatan ludejon. + +La rega fantomo kiu hantas tiun sorcxitan regionon tamen kaj +sxajnas estri cxiujn aerajn potenculojn, estas senkapa rajdanto. +Kelkaj regionanoj raportas ke gxi estas la fantomo de Hesa +soldato kies kapon forportis kanonkuglo okaze de sennoma batalo +de Sendependeco-Milito kaj kiun kamparanoj ekvidas de tempo +al tempo antauxenhastantan en la nokta malhelo kvazaux sur +ventoflugiloj. La hantejoj de la fantomo situas ne nur en la +valeto sed foje ampleksas apudirantajn vojojn kaj precipe la +areon cxirkauxantan ne malproksiman pregxejon. + +Efektive, kelkaj el la plej auxtentaj historiistoj de la +koncerna regiono, zorgeme kuniginte kaj kontrolkomparinte la +malkonstantajn informerojn pri tiu aperantajxo, asertas la +jenon: la korpo de la soldato kusxas enterigite en la pregxeja +tombejo; la fantomo forrajdas cxiunokte al la batalkampo +sercxante sian kapon; pri la sagritma rapideco je kiu gxi foje +lauxiras la valeton, kvazaux noktomeza fulmajxo, respondecas la +malfrua horo kaj la bezono reveni al la pregxeja tombejo antaux +nova tagigxo. + +Tia estas la gxenerala enhavo de tiu legenda supersticxo +provizinta homojn de tiu ombroregiono per tiom da fantaziaj +rakontoj. Kaj la fantomo nomigxas antaux cxiuj tieaj kamparaj +kamenoj: la Senkapa Rajdanto de Dorm-Valeto. + +Mirinde estas ke la viziemo kiun mi menciis ekzistas ne nur cxe +la denaskaj logxantoj de la valeto. Senkonscie gxin ensorbas +ankaux cxiu novalveninta valano logxinta tie dum iom da tempo. +Kiom ajn viglamensaj ili estis antaux ol eniri tiun dormlandon, +ili ne rezistas enspiri baldauxete la sorcxan influon de la aero +kaj komencas fantazii: sperti songxojn, vidi aperajxojn. + +Mi mencias tiun trankvilejon kun la plej alta lauxdo cxar estas +jenloke, en tiaj malgrandaj izolitaj Nederlandaj valoj dise +ensinigitaj en la granda Nov-Jork-Sxtato ke ade sensxangxigxas +logxantaro, moroj kaj kutimoj, dum preterkuregas ilin senatente +la torentego da migrado kaj plibonigxo estiganta tiel sencxesajn +sxangxojn en aliaj regionoj de tiu senripoza lando. Ili samas +kiel tiuj etaj trankvilaj akvoposxajxoj apudlimigantaj rapidan +rivereton en kiuj ni povas rimarki pajleron aux aerglobeton +flosadi trankvile cxeankre aux rotacii hezite en sia eta +havenajxo nepre malatentan pri la hastego de la pasanta fluo. +Kvankam nun forpasis multaj jaroj ekde kiam mi subpromenadis la +pigrajn ombrojn de Dorm-Valeto, mi preskaux certas povi renkonti +la samajn arbojn kaj la samajn familiojn vivantajn ankoraux +hodiaux en vegeta lantado en ties protektata sino. + +En tiu kromloko de la naturo logxis en malnova periodo de +la Usona historio, tio estas, antaux cxirkaux tridek jaroj, +estimata estulo nomigxanta Ikabodo Gruo kiu gastis, aux, laux +sia vorto, "lantis" en Dorm-Valeto cele al instrui la infanojn +de la komunumo. Li naskigxis en Konektikuto, sxtato provizanta +Usonon per pioniroj ne nur por la arbaro sed ankaux por la +mensaro kaj dissendanta cxiujare armeojn da sovagxejlimaj +arbaristoj kaj kamparaj lernejestroj. + +La familinomo Gruo ne maltauxgis al lia persono. Li ege altis +sed ege magris, havante mallargxajn sxultrojn, longajn brakojn +kaj krurojn, manojn preterpendantajn lauxsxajne je tuta mejlo +liajn manikojn, piedojn kapablajn funkcii kiel sxoveliloj, +kaj tutan framon ege malstrecxe muntitan. La kapon li havis +malgrandan kaj platan suprajxe kun gigantaj oreloj; grandaj, +verdaj, vitraj okuloj; kaj longa galinagnazo aspektanta +kiel ventoflago sidanta sur lia spindelkolo por indiki la +blovdirekton de la vento. Vidante lin lauxpasxegi montetfirston +en venta tago, dum liaj vestajxoj pufigxis kaj flirtis cxirkaux +li, oni povintus erare lin identigi kiel malsategdion surteren +malsuprenvenintan aux cxifonan birdotimigilon elfugxintan +maizkampon. + +Lia lernejo estis malalta unucxambrega konstruajxo krude +muntita el sxtipoj. La fenestroj estis duone vitritaj, duone +riparitaj per apartaj folioj el malnovaj lernlibroj. Dum liberaj +horoj genie sekurigis la lernejon fleksebla brancxeto tordita +cxirkaux la pordomanilon kaj palisoj starigitaj kontraux la +fenestrosxutrojn. Tial, kvankam sxtelisto povus ege facile eniri +la ejon, iom gxene estus gxin eliri: ideo kiun la arkitekto, +Josto Van-Hauxteno, prunteprenis sendube de la modelo de la +mistera angilkaptilo. + +La lernejo staris en iom soleca tamen placxa loko cxebaze mem +de arbara monteto proksime al fluanta rojo kaj sub la brancxoj +de giganta betulo kreskanta cxe unu ekstremajxo. De tie oni +povis auxdi en dormiga somertago la mallauxtan murmuradon de +lernantaj vocxoj, recitantaj lecionojn, iom zumantaj kiel abeloj +en abelujo, interrompataj de tempo al tempo far la auxtoritata +vocxo de la majstro, parolanta en minaca aux postula tono: aux, +lauxhazarde, far la timiga sono de betulbrancxa vipo dum li +urgxe antauxenirigis malfruan lantinton laux la flora vojo de +lernado. Verdire, li estis konscienca viro kaj cxiam priatentis +la oran maksimon: "Maluzu la vergon, miskonduku la infanon!" La +lernantoj de Ikabodo Gruo ne miskondukigxis. + +Mi ne deziras pensigi tamen ke li nombrigxis inter tiuj kruelaj +lernejaj potenculoj kiuj gxuas dolorigi siajn subulojn. Tute +kontrauxe, li disdonis justecon prudente, ne rigore, forigante +la sxargxon de sur la dorsoj de la malfortaj, gxin remetante +sur tiujn de la fortaj. La etan duonkreskintan adoleskanton +ekspasmantan je la unua movo de la vergo li preterpasis indulge. +La postulojn de la justeco li plenumis trudante duoblan punon al +iu malgranda, malbonkonduta, malbonsenca, largxbaska, Nederlanda +bubo kiu subverge pauxtis kaj pufigxis kaj obstinigxis kaj +malafabligxis. Cxion tion li nomis "plenumi sian devon al la +gepatroj" kaj neniam li estigis punon sen postaldoni la promeson +tiel konsolan al la dolorigxanta bubo, ke "li memoros gxin kaj +dankos lin pro gxi gxis en la plej longa tago de sia vivo". + +Kiam finigxis la lerntago li ecx kunuligxis kaj kunludantigxis +kun la plej grandaj knaboj kaj en festotagaj posttagmezoj +hejmenrevenigis konvoje kelkajn el la pli malgrandaj havantaj +hazarde belajn fratinojn aux dommastrinajn patrinojn admiratajn +pro ilia altkvalita kuirarto. Efektive, endis al li ade +bonrilatigxi kun la lernantoj. Tiom malmultkvantis la salajro +kiun la lernejo pagis al li ke gxi apenaux suficxintus lin +provizi per cxiutaga pano cxar li estis avidega mangxanto kaj, +kvankam maldika, disponis la sveligxkapablon de anakondo. +Felicxe, laux la kampara kutimo de tiu regiono, la gepatroj +de liaj lernantoj lin parte vivtenis, gastigante lin cxe +siaj farmbienoj. Cxe tiuj li logxis sinsekve laux posemajna +vicoritmo. Tial li cxirkauxvizitis la tutan komunumon, +kunportante cxiujn surterajn posedajxojn en katuna naztukego. + +Por ke cxio tio ne supersxargxu la subtenkapablon de liaj +kungastigantoj kamparaj kiuj emis konsideri lernejajn kostojn +kiel dolorigan gxenon kaj lernejestrojn kiel simplajn +parazitojn, li disponis pri diversaj rimedoj sin fari utila kaj +afabla. Foje li helpis la kultivistojn pri iliaj pli facilaj +bientaskoj: rikoltante fojnon, riparante barilojn, trinkigante +cxevalojn, hejmenrevenigante bovojn elpasxteje, trancxante +lignon por vintraj fajroj. Aldone li flankenlasis entute la +regantan dignon kaj nepran potencon pere de kiuj li sinjorigxis +en sia lerneja imperieto kaj mirige mildigxis kaj humiligxis. Li +sin favorigis cxe la patrinoj dorlotante la infanojn, precipe +la plej junajn, kaj, kvazaux Biblia leono kusxanta pace apud +sxafido, dum longa horsinsekvo kutimis sidi kun infano sur +genuo, samtempe sxancelante lulilon per la alia piedo. + +Krom siaj ceteraj okupoj, li rolis kiel kantomajstro de la +komunumo kaj gajnis multajn brilajn sxilingojn instruante +la junulojn pri psalmokantado. Ege fierigis lin starigxi +dimancxmatene antaux la pregxeja adorantaro kun hxoro da +elektitaj kantantoj kaj tie, siaopinie, venki la influkonkurson +kontraux la pastoro. Certe estas ke lia vocxo supersonis tiujn +de la ceteraj kultanoj. Efektive, ankoraux hodiaux ekauxdigxas +foje en trankvilaj dimancxaj matenoj en tiu pregxejo strangaj +tremajxoj kaj ecx duonmejlon for, cxe la kontrauxflanka bordo +de la muellageto, auxtentaj postrestintaj sonajxoj antauxe +elirintaj, lauxonidire, la nazon de Ikabodo Gruo. + +Tial pere de diversaj etaj improvizadoj efektivigitaj en tiu +genia maniero kutime nomigxanta "per kurbo aux per zigzago", +la digna pedagogo suficxe tolereble sukcesis, spertante, laux +la opinio de cxiuj nenion sciantaj pri mensa laboro, placxege +facilan vivon. + +Kutime, la lernejestro estas viro al kiu atribuas ioman gravon +la logxantinoj de kampara najbarejo. Tiuj lin taksas kiel +specon de senokupa gxentilhoma persono kies gusto kaj atingoj +ege superas tiujn de la krudaj kamparaj amkandidatoj kaj kies +scion superas nur tiu de la pastoro. Lia alveno tial emas +estigi nemalmultan eksciton cxe kampara biendoma tetablo kaj la +alporton de preterkutima plado da kuketoj aux dolcxajxoj povas +okazigi la prezentadon de argxenta tekrucxo. Nia literaturulo +tial precipe felicxigxis cxirkauxate de la ridetaj vizagxoj de +la tiukamparaj frauxlinoj. Kiom li kavalirumis por ili en la +pregxeja antauxkorto inter dimancxmatenaj Diservoj, kolektante +por ili vinberojn kreskantajn sur sovagxaj vitoj superfluantaj +en la apudaj arboj; deklamante por ilin distri cxiujn epitafojn +encxizitajn sur la tombosxtonoj; aux promenante kun tuta aro da +ili lauxborde de la apude situanta muellageto. Intertempe la +pli timidaj kamparbuboj postrestis sxafhezitege, enviante liajn +superajn elegantecon kaj lertecon. + +Pro sia duonvagabonda vivstilo li estis krome speco de +vojagxanta jxurnalo, transportante de domo al domo la tutan +repertuaron da lokaj klacxajxoj. Rezulte, oni cxiam salutis +kontente lian alvenon. Aldone, la virinoj lin estimis kiel homon +de granda scio cxar li jam tralegis la kompletan enhavajxon +de pluraj libroj. Ekzemple, li majstre konis la historion de +Nov-Anglia sorcxarto verkitan de Kotono Matero. Tiurilate, li +rigore kaj forte kredis je la koncerna scienco. + +Li estis, efektive, malkutima miksajxo da etkvanta sagxeco kaj +simpla kredemo. Lia apetito pri mirindajxoj kaj lia kapablo ilin +digesti egale eksterordinaris, pligrandigxinte ambauxe pro lia +logxado en tiu sorcxita regiono. Nenia rakonto tro krudis nek +tro egis por lia ampleksa naiveco. Ofte placxis al li, je la +fino de la instrutago, etendigxi sur la abunda trifolitavolo +lauxiranta la rivereton preterfluantan plorete la lernejon kaj +tralegi tie la terurajn rakontojn de Multagxulo Matero gxis kiam +la kreskanta malhelo nebuligis la presitan pagxon antaux lia +rigardo. + +Tiam, dum li antauxenvagis apud marcxo, rivereto kaj timiga +arbaro, celante atingi la biendomon kie li provizore gastis, +sxancelis lian ekcititan imagon cxiu sono de la naturo okazanta +je tiu sorcxhoro: la gxemo de la kaprimulgo fontanta el la +montetdeklivo; la minaca kriego de la arbobufo anoncanta +eventualan sxtormon; la malfelicxiga ululo de la kricxstrigo; +aux la subita susurado de birdoj ektimintaj en sia arbusta +ripozejo. Ecx la lampiroj, kiuj lumigxis la plej brile en la +plej malhelaj lokoj, surprizegis lin de tempo al tempo kiam unu +transflugis kun malkutima helego lian irvojon. Kaj se, hazarde, +giganta stulta koleoptero fusxflugis kontraux lin, la kompatinda +estulo pretis adiauxi sian animon, opiniante ke lin trafis +sorcxistina magiajxo. + +Lia sola rimedo en tiaj momentoj, cxu por nuligi cxiun +pensagadon, cxu por forpeli malbonajn spiritojn, estis ekkanti +pregxejajn himnojn. Kaj la bonvolaj logxantoj de Dorm-Valeto, +sidante vespere antaux siaj cxefpordoj, ofte miregis ekauxdante +lian nazalan melodion "en kunligita dolcxeco longe dauxrigata" +sxvebantan super fora monteto aux laux krepuska vojo. + +Cetera fonto de timiga plezuro estis pasigi longajn vintrajn +vesperojn kun la maljunaj Nederlandaj edzinoj dum tiuj sidis +sxpinante apudfajre kaj vico da pomoj rostigxis sxprucsiblante +lauxkamene. Tie li auxskultis iliajn mirindajn rakontojn pri +fantomoj kaj koboldoj kaj hantitaj kampoj kaj hantitaj riveretoj +kaj hantitaj pontoj kaj hantitaj cxevaloj kaj precipe pri la +senkapa rajdanto aux Galopanta Heso de la Valeto kiel oni foje +lin nomadis. Li gxojigis ilin reciproke per siaj anekdotoj pri +sorcxarto kaj pri la teruraj auxguroj kaj minacaj sonoj kaj +vidajxoj okazintaj en la aero de pasintepoka Konektikuto. Li +timigis ilin veege kun antauxanoncoj pri kometoj kaj falsteloj +kaj la maltrankviliga informo ke la terglobo nepre rotacias, +rezulte de kio ili staras duonon de cxiu tago kaposubpiede. + +Tamen se tio cxio alportis plezuron al li dum li komfortigxis +kompaktakorpe en la kamenangulo de iu cxambro rugxbrilanta pro +sia krepitanta lignofajro kaj kie, kompreneble, nenia fantomo +kuragxis sin vidigi, tiun plezuron li devis postkompensi +per la teruroj de sia hejmendirekta revenvojo. Kiel timigaj +formoj kaj ombroj obstrukcis lian antauxenirejon en la pala +kaj acxa brilego de iu negxa nokto! Kun kiel dezira rigardo li +okulkontrolis cxiun tremantan lumradieton traglitantan la nudajn +kampojn ekde fora fenestro! Kiel ofte ektimigis lin negxkovrita +arbusto apudstaranta lian vojon kiel fantomo surportanta blankan +littukon! Kiel ofte li ekkauxris pro sangokazeiga timego +okazigita de la sono kiun liaj irpasxoj estigis subpiede sur la +frosta krusto kaj malkuragxis rigardi malantauxen por ne devi +ekvidi tie acxegan estajxon lin posttretantan! Kaj kiel ofte +nepre konsternigis lin iu preterhastanta ventoblovego hurlanta +interarbe kaj povanta esti la Galopanta Heso efektiviganta unu +el siaj cxiunoktaj rajdatakoj. + +Cxiuj tiuj estis tamen nuraj noktoteruroj, mensaj fantomoj +kiuj promenadas nur en la malhelo. Tial, kvankam li jam vidis +multajn fantomojn dum sia vivotempo kaj Satano jam ofte lin +atakis diversforme okaze de liaj solecaj vagiradoj, cxiujn tiujn +malbonajxojn nova tagigxo cxesigis. Rezulte, li povintus gxuadi +placxan vivon, malgraux la diablo kaj liaj agadoj, se jam ne +transpasis lian irvojon estajxo kiu perpleksas la viran genron +pli ol fantomoj, koboldoj kaj la tuta sorcxistinaro kunagantaj, +kaj tio estis: virino. + +Inter la muzikdiscxiploj kunvenantaj unu vesperon cxiusemajne +por auxskulti lian instruadon pri psalmokantado nombrigxis +Katrino Van-Taselo, solinfano de multhava Nederlanda +farmbienestro. Sxi estis florigxanta, fresxhauxta, dekokjara +frauxlino; diketa kiel perdriko; kvazaux mangxinda, fandigxema; +rugxetvanga kiel unu el la patraj persikoj; kaj universale +konata ne nur pro sia beleco sed ankaux por sia estonta +heredajxo. Sxi estis aldone iom koketa, laux la indico, +ekzemple, de sia vestajxaro, kiu estis miksajxo de pasint- kaj +nuntempaj modoj elektitaj lauxvole por reliefigi sxiajn fizikajn +cxarmojn. Sxi surportis purorajn juvelajxojn transoceanigitajn +el Zandamo de sxia pra-pra-avino, allogan stomakajxon de +antikvaj epokoj, kaj provoke mallongan subjupon elektitan +sendube cele al elmontri la plej belajn piedojn kaj maleolojn de +la tuta cxirkauxanta kamparo. + +La koro de Ikabodo Gruo spertis dolcxajn kaj stultajn sentojn +pri la ina sekso. Ne mirinde estas tial ke tiel tenta +mordindajxo baldaux ekplacxis al lia rigardo kaj plej precipe +post kiam li gastigxis en la domego de sxia patro. Altagxulo +Baltuso Van-Taselo estis perfekta portreto pri sukcesa, +kontenta, grandanima kultivisto. Vere estas ke nur malofte +li direktis la rigardon aux la pensadon preter la limojn de +sia bieno, sed ene de tiuj limoj cxio estis komforta, felicxa +kaj bonfarta. Li kontentis sed ne fieris pri sia ricxeco. Lin +gxojigis ne la stilo sed male la abundo de lia vivkapablo. + +Lia bieno situis surborde de Hudsono-Rivero en unu el tiuj +verdaj, sxirmataj, fekundaj kasxejoj en kiuj tiel gxojas +enhejmigxi Nederlandaj kultivistoj. Grandega ulmo etendis siajn +largxajn brancxojn super gxi. Cxebaze de la ulmo suprenbobelis +fonto de la plej milda kaj dolcxa akvo, plenigante etan puton +konsistantan el barelo, tiam forfluetante scintilante tra la +herbo gxis najbara rojo antauxensaltetanta inter alnoj kaj +nansalikoj. + +Proksimege al la logxdomo staris vasta labordomo kapabla funkcii +kiel pregxejo kaj de kiu cxiu fenestro kaj cxiu nicxo preskaux +eksplodis pro ties pleniganta enhavajxo da farmbientrezoroj. La +drasxilo sonoradis cxi-ene de mateno al nokto. Diversspeciaj +hirundoj vagflugetis pepante inter la tegmentaj aleroj, preskaux +ilin tusxante. Gxuis la surtegmentan sunbrilon vicoj da +kolomboj, el kiuj kelkaj rigardis la cxielon unuokule, kvazaux +kontrolante la veteron, dum aliaj kasxis la kapon subflugile aux +enbruste kaj ceteraj, pufigxante kaj rukulante, riverencadis +antaux siaj inoj. + +Glathauxtaj malgraciaj porkegoj gruntis en la trankvilo kaj +abundo de sia enfermejo el kiu provekskursis hazardamomente +trupoj da sucxporkidoj, kvazaux flaretante la aeron. Eleganta +eskadro da negxkoloraj anseroj vagnavigadis sur apuda lageto, +konvojante tutajn flotojn da anasoj. Regimentoj da meleagroj +cxirkauxpromenis glugluante en la korto kaj gvinbirdoj vagadis +inter ili plendante, same kiel malbonhumoraj dommastrinoj, +kun malafabla, malkontenta grakado. Antaux la bestodoma +pordo paradis estimata virkoko, modela edzo, batalisto kaj +altranga sinjoro, sonigante siajn brilpoluritajn flugilojn +kaj kokerikante pro profundakoraj fiero kaj gxojo, foje +dissxirante la teron perpiede, tiam malavare alvokante sian +cxiam malsatan familion de edzinoj kaj idoj, ilin invitante gxui +jxus malkovritan bongustan mordajxon. + +La busxo de la pedagogo salivis dum li spektadis tiun luksan +promeson de ricxega vintra nutrajxo. En sia anticipe malsata +imago li bildigis cxiun rostoporkon vagkurantan kun enstomaka +pudingo kaj enbusxa pomo. La kolombojn lia imago enlitigis en +komfortan torton kaj sxirmigis sub flankovrilo. La anseroj +nagxis en sia propra viandosauxco. La anasoj poduigxis komforte +entelere, kiel komfortaj geedzaj paroj, kun adekvata provizo da +cepsauxco. Cxe la porkoj li antauximagis glate eltrancxitajn +lardoflankojn kaj sukplenan dolcxagustan sxinkon. Cxiun +meleagron li okultaksis kvazaux jam delikate fadenligitan, kun +ties macxostomako deponita subflugile, kaj eble surportantan +kolcxenon da saporaj kolbasoj. Kaj ecx brilkolora kantokoko mem +dissternigxis surdorse en apudtelero kun ungegoj suprenlevitaj, +kvazaux petante tiun kompaton kiun dumvive gxia kavalireca +spirito disdegnis. + +Dum, ravite, Ikabodo imagis cxion tion, kaj dum li vojagxigis +sian verdokulegan rigardon trans la dikajn pasxtejojn, la +ricxajn kultivkampojn de tritiko, sekalo, fagopiro kaj +Indiana maizo kaj la hortojn sxargxitajn de rugxa frukto +cxirkauxantajn la varman terenaron de Van-Taselo, lia koro +sopiris al la frauxlino iun tagon heredonta tiujn posedajxojn. +Lia imago plibonigis la ideon, antauxplanante kiel ilin monigi +kaj kiel investi tiun monon por grandaj vastajxoj da tero +kaj sxindopalacoj en la sovagxejo. Male, lia aktivigxanta +fantaziemo jam konkretigis liajn esperojn kaj elmontris al +li la florigxantan Katrinon kun plena familio da infanoj, +sidantan sursuprajxe de cxarego sxargxita de hejmaj varajxoj +dum potoj kaj kaldronoj pendas malsupre. Sin mem li imagis +rajdantan bonpasxan cxevalinon sekvatan postkalkane de cxevalido +survojigxantan cele al Kentukio, Tenesio aux Nia Cxiela Sinjoro +scias kien. + +Kiam li eniris la domon finvenkigxis lia koro. Gxi estis +unu el tiuj grandspacaj biendomoj havantaj altfirstajn sed +malaltdeklivajn tegmentojn, konstruitaj laux stilo transdonita +de la unuaj Nederlandaj koloniintoj. La malaltaj elstarantaj +aleroj estigis lauxfasadan galerion enfermeblan en malbona +vetero. Sub tiu pendis drasxiloj, jungilaro, diversaj kultiviloj +kaj retoj por fisxkaptado en la najbara rivero. Benkoj estis +konstruitaj laux la galeriaj flankoj por somera uzado, dum +granda sxpinrado situanta unuekstremajxe kaj buterigilo +trovigxanta aliekstremajxe indikis kiel diversmaniere la +logxantaro povis utiligi tiun gravan porcxon. + +Ekde tiu laborejo Ikabodo eniris, mirante, la halon +konsistigantan la centron de la domego kaj ties cxefan +estejon. Cxi-tie vicoj da brilegaj stanalojajxoj, arangxite +sur longa telersxranko, blindumis liajn okulojn. En unu angulo +staris granda sako da sxpinota lano; en alia, provizo da +linajxo-lanajxo jxus teksita. Maizspikoj kaj surfadene sekigitaj +pomoj kaj persikoj pendis en gajaj festonoj laux la muroj, +intermiksite kun la puco de rugxaj kapsikoj. + +Duonaperta pordo povigis lin ekvideti la gastosalonon kie la +unglegpiedaj segxoj kaj malhelaj mahagonaj tabloj brilis kiel +speguloj. Moreloj kaj gxiaj kunfunkciaj sxovelilo kaj prenilo +scintilis de sub sia asparagfilika kovrilo. Falsorangxoj kaj +konkoj ornamis la kamenbreton. Super gxi pendis diverskoloraj +surfadenaj birdovoj. Grandega strutovo pendis deplafone en +la mezo de la cxambro. Tra intence malfermita pordo angula +sxranko elmontris abundan trezoron da malnovaj argxentajxoj kaj +bonriparitaj fajencoj. + +De la momento kiam Ikabodo ekvidis tiun placxegan areon +finhaltis lia mensa paco kaj ekfarigxis lia ununura celo la +eltrovo de rimedo sin amigi de la senegala Van-Taselo-filino. +Por sukcesigi tiun entreprenon tamen li spertis pli da +malfacilajxoj ol la hazardo kutime spertigis al Mezepokaj prodoj +kiuj plejofte devis batali gigantojn, sorcxistojn, fajrspirajn +drakojn kaj ceterajn tiajn facile venkotajn malamikojn, +malfermante sian vojon tra nuraj fer-kaj-latunpordegoj kaj +diamantosxtonaj muroj gxis la kastela fortikajxo kie enfermigxis +la celulino de lia koro: cxion kion li sukcesigis tiel facile +kiel viro trancxanta gxiscentre Kristnaskan torton post kio la +savita damo senescepte konsentis edzinigxi kun li. + +Ikabodo, tute kontrauxe, devis venki la koron de kampara +koketulino vaganta en labirinto da kapricoj kaj apetencoj cxiam +starigantaj novajn gxenojn kaj malhelpojn. Kaj li devis alfronti +armeon da timigaj karno-kaj-sangaj kontrauxstarantoj kaj abundon +da kamparaj amkandidatoj atakantaj cxiun enirejon al sxia koro, +sin okulkontrolantaj zorge kaj kolere unu la alian, sed pretaj +kunligi siajn potencojn kontraux cxiu nova konkursanto. + +Inter tiuj la plej imponega estis solidkorpa, brubusxa, ludvola +homo nomigxanta Abrahamo, aux, laux la Nederlanda mallongigo, +Bromo Van-Brunto, heroo de la cxirkauxanta regiono kiu resonis +per raportoj pri liaj atingoj de fortiko kaj kuragxo. Li estis +largxsxultra kaj duoble artikita, havis mallongan nigran +bukloabundan hararon kaj krudan sed ne malplacxan vizagxon +elmontrantan miksajxon da gxojo kaj aroganteco. Pro sia Herkula +korpoframo kaj korpomembra potencego li kromnomigxis Bromo +Ostaro kaj tiel lin identigis cxiuj. + +Li renomis pro siaj grandaj scio kaj lerto pri rajdado, havante +tiom da surcxevala rajdkapablo kiel Tataro. Li superis okaze +de cxiuj konkursoj kaj kokbataloj. Kun la supereco kiun akiras +korpa fortiko en kamparaj komunumoj li arbitraciis en cxiuj +disputoj, metante sian cxapelon oblikvangule kaj anoncante +siajn decidojn en maniero kaj kun vocxtono permesantaj nenian +kontrauxstaron, nenian apelacion. Li pretis cxiam batali aux +kaprioli, sed lia karaktero estis pli petola ol malbonvola. +Malgraux sia gxenerala krudeco, li posedis cxebaze forton emon +al sxerca bonhumuro. + +Li havis tri-kvar bonajn kunulojn kiuj kondutis laux lia +modelo kaj estrante kiujn li cxirkauxvizitis la regionon, +partoprenante en cxiuj kvereloj aux distrigxoj okazantaj en +radiuso de multaj mejloj. Kiam la vetero estis malvarma lin +eminentigis peltcxapo surmuntita de pavanta vulpovosto. Kiam +cxeestantoj de kamparaj kunvenoj vidis tiun bone konatan kreton +vagflirtadi malproksimdistance inter aro da agresemaj rajdantoj, +senmanke ili atendis disputsxtormon. Foje lia brigado auxdigxis +preterhastegante la regionajn biendomojn je noktomezo, vokante +kaj kriegante, kvazaux Don-Rivervalo-Kozakaro. Tiaokaze la +maljunaj sinjorinoj, vekite el profunda dormado, auxskultis +momenton gxis la forpaso de la hastajxo-rapidajxo kaj tiam +deklaris: "Ho! Jen forpasis Bromo Ostaro kaj lia kunularo!" La +najbaroj lin konsideris kun miksajxo da miro, admiro kaj bonvolo +kaj kiam okazis en la komunumo iu ajn fantazia sxercajxo aux +rustika kverelo ili sxancelis la kapon, hipotezante ke gxin +kauxzis Bromo Ostaro. + +Ekde jam kelke da tempo tiu sendisciplina heroo elektis +la florigxantan Katrinon kiel celobjekton de siaj krudaj +galantajxoj kaj, kvankam lia amindumado iom pripensigis karesojn +kaj ammanovrojn de urso, lauxoniflustre la knabino ne nepre +emfaze malkuragxigis liajn esperojn. Verfakte estas ke lia +amkampanjo efektivigis auxtomate la retirigxon de rivalaj +kandidatoj sentantaj nenian deziron kontrauxbatali amoreman +leonon. Rezulte, kiam la cxevalo de Bromo vidigxis starante +dimancxvespere antaux la domo de Van-Taselo, sxnurligite al la +tiea barilo, preterpasantoj certis ke la mastro de la besto +sidas en la doma enajxo, amindumante aux "amscintilante", kiel +kromnomigxis tia entrepreno, kaj cxiuj ceteraj kandidatoj +preterpasis senespere la lokon, preferante militi sur ceteraj +batalkampoj. + +Tia estis la imponega rivalo kun kiu Ikabodo Gruo devis lukti +kaj, cxion konsiderante, pli forta viro ol li retirigxintus el +la konkurso dum malesperintus pli sagxa viro. Li disponis en +sia karaktero tamen pri miksajxo da fleksebleco kaj persistado. +Forme kaj spirite li iom similis "saltojocxjon", tiun flekseblan +grimpoplanton kiun oni ofte utiligas kiel irbastonon; cedema, +tamen malmola, kvankam li klinigxis, neniam li rompigxis; kaj +kvankam li kurbigxis sub la plej malforta premo, ekde kiam gxi +forlevigxis, sammomente li ekvertikaligxis kaj ree portis la +kapon tiel alte kiel iam ajn antauxe. + +Eniri la batalarenon malkasxe kontraux la rivalo estintus ega +malsagxeco, cxar Bromo, same kiel tiu fajra amanto Ahxilo, ne +estis viro malhelpota pri siaj amentreprenoj. Tial Ikabodo +efektivigis siajn manovrojn en trankvila kaj milde kamuflita +maniero. Sub la sxirmo de sia funkcio kiel kantomajstro, li +vizitis la biendomon ofte. Certe, li devis timi nenian sintrudan +intervenon flanke de la gepatroj, kiuj tiel ofte estigxas +obstakloj sur la vojo de amantoj. Balto Van-Taselo estis facila +dorlotema persono. Li amis sian filinon pli kare ol sian pipon +kaj, kiel bonsenca viro kaj bonkora patro, permesis ke sxi +kondutu lauxvole en cxiu agadkampo. + +Aldone lia rimarkinda edzineto cxiam suficxe okupigxis +prizorgante sian domon kaj siajn kortobirdojn. Laux sxia sagxa +deklaro, anasoj kaj anseroj estas stultaj estajxoj kiujn oni +devas zorge priatenti; knabinoj tamen kapablas sin prizorgi +proprapersone. Tial dum la aktiva dommastrino okupigxis tra la +tuta domo, aux utiligis la sxpinradon cxe unu ekstremajxo de la +verando, la honesta Balto sidis cxe la kontrauxa ekstremajxo, +fumante sian pipon, spektadante la sukcesojn de la ligna soldato +kiu, armite cxiumane de glavo, batalis kuragxe la venton sur la +bestodoma tegmento. Samtempe, Ikabodo amindumis la filinon apud +la rojo sub la granda ulmo, aux cxirkauxpromenigis sxin en la +krepuska lumo, tiu horo tiel helpa al la elokventeco de amantoj. + +Mi ne pretendas scii kiel oni amindumas kaj venkas virinajn +korojn. Miaopinie ili estas ekde cxiam studobjektoj de enigmo +kaj admiro. Kelkaj havas sxajne ununuran atakeblan flankon aux +atingopordon. Aliaj havas mil alvenvojojn kaj kapteblas en mil +malsamaj manieroj. Gajni la unuajn estas granda triumfo de +lerteco. Estas ankoraux pli granda pruvo de generaleco gajni kaj +dauxre reteni la lastajn, cxar viro devas protekti la fortreson +batalkoste cxe cxiu pordo kaj cxiu fenestro. Tiu kiu gajnas +mil ordinarajn korojn rajtas tial iom famigxi. Tiu tamen kiu +gajnas kaj ade regas senrivale la koron de koketulino estas +auxtenta heroo. Tia ne estis, certe, la kazo de la imponega +Bromo Ostaro kaj ekde tiam kiam Ikabodo Gruo komencis efektivigi +iomajn progresojn la avantagxoj de tiu antauxa versxajne +malpligrandigxis. La cxevalo de Bromo ne plu vidigxis starante +antaux la Van-Tasela domo en dimancxaj vesperoj kaj letala +kverelado estigxis inter li kaj la lernejestro de Dorm-Valeto. + +Bromo, kies karaktero ampleksis iomon da kruda kavalireco, +bonvolintus solvi la problemon per aperta militado, +kontrauxstarante aliajn pretendojn pri la damo laux la modo de +tiuj ege koncizaj kaj ege simplaj logikistoj de antikvaj epokoj, +la vagkavaliroj: per vir-kontraux-vira kombato. Sed Ikabodo +tro konsciis pri la supera potenco de sia kontrauxstaranto +por konsenti eniri la batalarenon kun tiu. Li jam subauxdis +fanfaronadon de Bromo laux kiu tiu "refaldos la lernejestron kaj +deponos lin sur breton de lia propra lernejo" kaj li estis tro +singarda por estigi al tiu la okazon. + +Estis en tiu obstine paca sistemo iu ege provoka. Restis al +Bromo nenia alternativo krom ekutiligi la provizojn da rustika +sxercado pri kiuj li disponis kaj okazigi krudajn trompludojn +kontraux sia rivalo. Tial Ikabodo farigxis viktimo de kaprica +persekutadkampanjo entreprenita de Bromo kaj lia aro da krudaj +kunrajdantoj. Ili cxagrenadis lian gxis nun pacan estrejon. +Ili sxtopis la fumtubon kaj tiamaniere fumpelis la klientojn +de la kantolernejo. Ili enrompigxis la lernejon dumnokte, +malgraux gxiaj imponegaj fiksfermajxoj (pordo-vimentigoj kaj +fenestropalisoj) kaj tohuva-bohuigis cxion, rezulte de kio la +kompatinda lernejestro komencis opinii ke cxiuj sorcxistinoj +de la lando tie kunvenis. Sed ecx pli gxenis lin tio ke Bromo +elprofitis cxiun oportunon lin ridindigi antaux lia damo. +Ekzemple, tiu havis kanajlan hundon kiun li instruis ploracxi en +la plej absurda maniero kaj prezentis kiel rivalon de Ikabodo +pri la arto de psalmokantado. + +La afero antauxenevoluis tiumaniere dum kelke da tempo sen +rezultigi materialan efikon en la relativa situacio de la +kontrauxstarantaj potenculoj. En bela auxtuna posttagmezo, +Ikabodo, spertante penseman humoron, sidis regxpoze sur la alta +skabelo ekde kiu li kutimis superrigardi cxiujn eventojn de sia +eta literatura imperio. En la mano li balancis punbastoneton, +tiun sceptron de despota potenco. Betula vipilo, simbolo de +justeco, ripozis sur tri najloj malantaux la trono, konstanta +terurajxo por malbonkondutaj lernantoj. Sur la instrutablo +antaux li vidigxis diversaj kontrabandajxoj kaj malpermesataj +armiloj malkovritaj sur la personoj de senokupaj buboj: +kiaj duonmangxitaj pomoj, aerpafiloj, giriloj, musxkagxoj, +kaj kompletaj legioj da etaj paperaj ludkokoj furiozantaj. +Versxajne tre lastatempe trudigxis iu terura prijusteca akto +cxar cxiuj liaj lernantoj okupigxis atente pri siaj libroj aux +flustris ruze malantaux ili, samtempe kontrolante kasxrigarde +la majstron. Tial speco de zuma silento regis tra la tuta +lerncxambro. + +Interrompis la silenton la subita apero de Negro surportanta +stupotolajn jakon kaj pantalonon kaj rondkronan cxapelfragmenton +similantan la cxapon de Merkuro. Sidante surdorse de nekombita, +sovagxaspekta, nur duondresita cxevalido kiun, ne havante +kaprimenon, li gvidis pere de sxnuro, li alvenis klakadante +la lernejan pordon kaj transdonis leteron invitantan Ikabodon +partopreni en gxojfesteno aux "peplomdistrajxo" okazontan tiun +vesperon cxe S-ro Van-Taselo. Liverinte sian mesagxon kun +mieno de graveco kaj vortelekto de altkvalito kiujn Negroj +emas elmontri okaze de tiaj etaj misioj, li transiris haste la +rivereton kaj forkuretis lauxvale, sin admirante pro la rango +kaj la urgxo de sia tasko. + +Nun cxio estis hastado kaj bruado en la jxus antauxe trankvila +lerncxambro. La lernantojn la instruisto rapidigis tra la +lecionoj sen pauxzi por pritrakti sengravajxojn. La lertaj +preteratentis senpune duonon el siaj taskoj. La mallertaj +ricevis de tempo al tempo fortan surpostajxan instigajxon +devigantan ilin plirapidigxi aux kuragxigantan ilin ekkompreni +malfacilan vorton. Libroj jxetigxis surplanken sen surbreta +remetigxo. Inkujoj renversigxis, benkoj flankensxovigxis kaj la +tuta lernantaro liberigxis unu horon frue, hastante eksplode +eksteren kiel legio da junaj diabletoj, kriegante kaj bruegante +sur la gazono, gajigite pro sia antauxhora forsendigxo. + +La galanta Ikabodo pasigis almenaux suplementan duonhoron pri +sia tualeto, brosante kaj renovigante sian plej bonan kaj +verfakte ununuran kompleton de rustonigra koloro kaj arangxante +sian aspekton helpe de peco de rompita spegulo pendanta surmure +en la lerncxambro. Por ekaperi cxe sia damo laux auxtenta +kavalira stilo li prunteprenis cxevalon de la kultivisto tiam +lin gastiganta, kolerema maljuna Nederlandano nomigxanta Johano +Van-Ripero kaj, tiel galante surseligxinte, survojigxis kvazaux +vagkavaliro sercxanta aventurojn. + +Sed decas, laux la auxtenta spirito de romantika rakontado, ke +mi transdonu priskribon pri la aspekto kaj la ekipajxo de mia +heroo kaj lia cxevalo. + +La besto kiun li surrajdis estis disfalinta plugcxevalo +pretervivinta preskaux cxion krom sia malicemo. Gxi estis +marasma kaj dikvilega kun sxafinkolo kaj martelkapo. Gxiaj +rostaj kolhararo kaj vosto estis implikitaj kaj noditaj je +lapoj. Unu okulo perdis sian pupilon kaj havis koleran, fantoman +rigardmanieron. La alia tamen elmontris la briladon de vera +diablo. Tiomalgrauxe gxi estis sendube fajra kaj spirita en sia +bona epoko se ni jugxu laux gxia nomo: Pafilpulvo. Efektive gxi +estis antauxe sxatata rajdcxevalo de sia mastro, la kolerema +Van-Ripero, kiu estis agresema rajdanto kaj impregnumis la +beston, povas esti, je iom de sia propra spirito, cxar, kvankam +gxi havis maljunan paneintan aspekton, kasxigxis en gxi pli da +diableco ol en iu ajn juna cxevalo. + +Ikabodo estis tauxga figuro por tia besto. Li rajdis kun +mallongaj piedingoj kiuj levis liajn genuojn preskaux al +la nivelo de la selpomelo. Liaj kubutoj elsxovigxis kiel +akridkruroj. Li portis sian vipon perpendikulare en la mano +kiel sceptron. Dum lia cxevalo antauxentrotis, lia brakmovaro +multe pensigis pri la batado de flugiloj. Malgranda lancxapelo +sidis sursuprajxe de lia nazo cxar tiel oni rajtus nomi lian +mallargxan, striaspektan frunton. La basko de lia nigra jako +preskaux atingis flirtante la voston de la cxevalo. Tiel +aspektis Ikabodo kaj lia rajdbesto kiam ili eliris trenmarsxante +la barilpordon de Johano Van-Ripero: aperajxo nepre malkutime +renkontata dum plena taglumo. + +Estis bela auxtuna tago, kiel mi jam diris. La cxielo estis +klara kaj trankvila kaj la naturo surportis tiun ricxan oran +livreon kiun ni kunligas cxiam al la koncepto de abundo. La +arbaroj vestigxis en sobraj brunoj kaj flavoj dum kelkajn pli +malfortajn arbojn la frostoj jam vundetis, ilin farbinte per +brilegaj orangxaj, purpuraj kaj skarlataj koloroj. Glisantaj +vicoj da sovagxaj anasoj komencis aperi altnivele en la +cxielo. La bojo de la sciuro auxdigxis elirante la fag- kaj +hikoriboskojn kaj de tempo al tempo la pensema fajfo de la +koturno sonis en la najbara stoplejo. + +La birdoj gxuis siajn adiauxbankedojn. En la abundo de sia +festado ili flugetis, pepante kaj kapriolante, interarbuste, +interarbe, kapricaj pro la kvanto kaj la diverseco ilin +cxirkauxantaj. Vidigxis la honesta virturdo, la plej sxatata +predajxo de komencantaj cxasistoj, kun sia lauxta, plendema +noto; kaj la kvivitantaj merloj, flugante en zibelkoloraj +nubajxoj; kaj la orflugilspego, kun siaj karmezina hupo, +plenforma nigra gorgxo kaj belega plumaro; kaj la cedrobirdo +kun siaj rugxpintaj flugiloj kaj flavpinta vosteto kaj sia +Hispanaspekta hupcxapo; kaj la blua garolo, tiu brua dando +vestita en palblua jako kaj blankaj subvestajxoj, kricxante kaj +babilante, kapjesante kaj saltante kaj riverencante, sxajnigante +disponi bonajn rilatojn kun cxiu boskokantanto. + +Dum Ikabodo trotetis malhaste lauxvoje, lia rigardo, cxiam +sercxante cxiun simptomon pri gastronomia abundo, kontrolis +kun plezuro la trezorojn de la bela auxtuno. Cxiuflanke li +rimarkis vastajn provizojn da pomoj: iuj pendantaj kun prema +ricxeco surarbe; aliaj kunigitaj en korboj kaj bareloj por la +merkato; ceteraj amasigitaj konusforme por la cidropremilo. +Pli fore li ekvidis grandajn kampojn da Indianmaizo, kun gxiaj +orkoloraj spikoj gvatantaj eksteren el siaj foliaraj kovriloj +kaj promesantaj aliigxi en kuketojn kaj rapidpudingojn. Aldone +vidigxis, kusxante submaize, flavaj kukurboj, suprenturnante +siajn belajn rondajn ventrojn sunodirekten kaj antauxanoncante +siajn kvalitojn kiel luksegaj tortoj. Kaj baldaux poste li +preterpasis la bonodorajn fagopirkampojn elsxvebigantajn +abelujan aromon kaj dum li rigardis tiujn, kaptis lian menson +dolcxaj antauxbildoj pri delikataj patkukoj, bone buteritaj, +garnitaj de mielo aux melaso far la rafinita kavethava maneto de +Katrino Van-Taselo. + +Tiel nutrante sian menson per multaj dolcxaj pensoj kaj "sukeraj +supozoj", li vojagxis lauxflanke de montetaro disponanta pri +panorama vidajxo laux kelkaj el la plej bonaj pejzagxoj de +potenca Hudsono-Rivero. La suno iompostiome radirigis sian +vastan diskon okcidenten. La largxa sino de Tapan-Lago kusxis +senmove kaj vitroaspekte, krom tio ke tie kaj tie milda ondado +movigxis kaj dauxrigis la bluan ombron de la fora monto. Kelkaj +sukcenaj nuboj sxvebis en la cxielo sen ununura aerspiro por +ilin antauxenirigi. La horizonto elmontris belan oran kolorajxon +kiu iom post iom transformigxis en puran pomverdon kiu siavice +aliigxis en la malhelan bluon de la mezcxielo. Oblikva lumradio +pauxzis sur la arbaraj firstoj de la klifegoj superpendantaj +kelkajn areojn de la rivero, plimalheligante la preskaux nigrajn +grizon kaj purpuron de iliaj rokaj muroj. Fordistance lantanta +slupo, malsuprenfalante laux la tajdoritmo dum gxia velo +pendis senutile kontrauxmasten kaj la reflektoj de la cxielo +speguligxis en la trankvila akvo, aspektis kiel sxipo pendanta +en la aero. + +La tago jam vesperigxis kiam Ikabodo atingis la kastelon de +S-ro Van-Taselo, plenegan je la plej estimataj kaj sukcesintaj +homoj de la apuda regiono. Maljunaj kultivistoj--magra, +ledvizagxa gento--surportantaj hejmfaritajn jakojn kaj +pantalonojn, bluajn sxtrumpojn, grandegajn sxuojn kaj belegajn +stanalojajn bukojn. Iliaj energiaj sxrumpintaj edzinetoj +vestitaj en kapformaj krispigitaj cxapoj, longtaliaj etroboj, +hejmkudritaj subjupoj, kun tondiloj kaj pinglokusenetoj +kaj gajaj kalikotaj posxoj pendantaj ekstere. Plenfiguraj +frauxlinoj, preskaux tiel antikvamodaj kiel siaj patrinoj, krom +tie kie pajlocxapelo, altkvalita rubando aux eble blanka frako, +malkasxis simptomojn de urba novigxo. La filoj, surportantaj +mallongajn kvadratrandajn jakojn havantajn longajn vicojn +da mirindaj latunaj butonoj kaj elmontrantaj kapdorsajn +harplektajxojn laux la modo de la epoko, precipe se ili sukcesis +akiri tiucelan angilhauxton, multe estimatan tra la regiono kiel +potencan harnutrilon-kaj-fortikigilon. + +Bromo Ostaro tamen estis la heroo de la sceno, alveninte la +kunvenon surdorse de sia plej sxatata rajdbesto, Cxioriskulo, +estajxo, same kiel li, plena je spirito kaj malico, kaj kiun +kapablis mastri neniu krom li. Li famigxis efektive kiel viro +preferanta atakemajn bestojn emantajn efektivigi cxiuspecajn +ruzmanovrojn konstante minacantajn la bonfarton de la rajdanto, +cxar li opiniis ke obeema, bonkonduta cxevalo maltauxgas al +verva knabo. + +Tre placxus al mi pauxzi cxi-tie por primediti la mondon da +cxarmoj kiu ektrafis la ravitan rigardon de mia heroo kiam li +eniris la gastosalonon de la Van-Tasela domego. Ne tiuj de la +aro da plenformaj junulinoj kun ilia luksa ekspocizio de rugxo +kaj blanko sed la malavaraj cxarmoj de auxtenta Nederlanda +kamparsocia tetablo en la ricxega auxtuna sezono. Tiom da pladoj +sxargxitaj de amasoj da diversaj, preskaux nepriskribeblaj +kukoj kiujn scipovas baki nur spertaj Nederlandaj dommastrinoj! +Inkluzivigxis la timiga pastokuko, la pli afabla oleokuko kaj +la krusta kaj dispecigxema tordbulo; sukerkukoj kaj buterkukoj, +zingibrokukoj kaj mielkukoj kaj la tuta kukofamilio. Apud tiuj +elmontrigxis pomtortoj, persiktortoj kaj kukurbtortoj; kaj +aldone trancxajxoj da sxinko kaj bukanita bovajxo; kaj poste +teleroj da bonsaporaj konfititaj prunoj, persikoj, piroj kaj +cidonioj; krome, rostitaj alozo kaj kokinoj; kune kun bovloj da +lakto kaj kremo, cxiuj interarangxite ege hxaose, iom laux la +ordo de mia rakontado, dum meze de tiuj--nia alta Cxielo benu +la lokon--staris la tekrucxo, suprenlevante nubojn de vaporo. +Mankas al mi spiro kaj tempo por pridiskuti tiun bankedon laux +gxiaj meritoj kaj mi ege avidas repreni la evolufadenon de +mia rakontado. Felicxe, Ikabodo Gruo ne tiom hastis kiel sia +historiisto kaj li dece traktis cxiun bongustajxon. + +Li estis bonvola kaj dankema persono kies koro sxvelis samritme +kiel lia korpo kontentigxis kaj kies spirito vigligxis post +bona mangxado samritme kiel la spiritoj de aliaj viroj post +multa drinkado. Krome, mangxante, li ne povis malkonsenti +cxirkauxpasigi sian rigardon kaj subridi pri la eblo povi +ekestri iun tagon tiun tutan scenon de preskaux neimageblaj +lukso kaj ricxeco. Tiam li pensis kiel rapide li sin forturnos +disde la malnova lerndomo, klakigos la fingrojn antaux la +vizagxo de Johano Van-Ripero kaj cxiu cetera avara patrono, kaj +eksterdomigos piedbate cxiun vagabondan pedagogon kuragxintan +lin nomi kamarado. + +Multagxulo Baltuso Van-Taselo cxirkauxvagadis inter siaj +gastoj kun la vizagxo dilatita pro kontentigxo kaj bonhumoro, +same ronda kaj gaja kiel rikoltsezona luno. Liaj gastamaj +atentajxoj estis mallongdauxraj sed signifoplenaj, konsistante +el manpremoj, sxultrobatetoj, lauxtaj ekridoj kaj urgxaj +invitoj: "Ekmangxu! Vin provizu!" + +Kaj nun la sono de la muziko eliranta la komuncxambron aux +halon alvokis cxiujn al la balo. La muzikanto estis maljuna +grizhara Negro kiu jam de pli ol duonjarcento rolis kiel migra +orkestro de la regiono. Lia muzikilo estis preskaux tiel malnova +kaj eluzita kiel li mem. La plej grandan parton de la tempo +li surskrapis du-tri kordojn, akompanante cxiun arcxmovon kun +samtempa kapmovo, antauxenklinigxante preskaux gxistere kaj +piedbatante cxiun fojon kiam alvenis danci nova paro. + +Ikabodo fieris tiom pri sia danckapablo kiel pri siaj +kantotalentoj. Nenia korpomembro, nenia karnofibro senokupis +cxe li. Vidinte lian malkompakte muntitan korpoframon en plena +movigxado, klakade rondirantan en la cxambro, vi supozintus ke +Sankta Vito mem, tiu benita patrono pri dancado, surscenejigxas +proprapersone antaux vi. Li estis admirata de cxiuj Negroj +de la bieno kaj la cxirkauxanta komunumo kiuj, kunigxinte, +cxiuagxaj, cxiudimensiaj, konsistigis piramidajxojn da brilaj +Nigraj vizagxoj, starante amase cxe cxiu pordo kaj fenestro, +spektadante kun ravo la scenon, rulante siajn blankajn +okulglobojn, elmontrante de orelo al orelo largxe ridetantajn +vicojn da eburkoloraj dentoj. + +Kiel la buboskurgxanto povus konduti alie ol vigle kaj gxoje? +La mastrino de lia koro estis lia kundancantino kaj ridetis +afable responde al liaj amaj okulumadoj. Dume, Bromo Ostaro, +ege frapite de amo kaj envio, sidis sole kaj pauxte en fora +cxambroangulo. + +Kiam la dancado finigxis, Ikabodo aliris interparoli kun +ensemblo da sagxuloj sidantaj kaj fumantaj kun maljuna +Van-Taselo cxe unu ekstremajxo de la galerio kie ili klacxadis +pri antauxaj tempoj kaj rakontis longajn anekdotojn pri la +milito. + +La regiono, en la tempo pri kiu mi parolas, estis unu el +tiuj bonfavoritaj lokoj en kiuj kronikoj kaj heroaj viroj +abundas. La Brita-Usona batallinio etendigxis proksime al gxi +dum la milito. Gxi rolis tial kiel prirabejo kiun infestis +rifugxintoj, gerilistoj kaj cxiuj specoj de limlinia kavalireco. +Nun forpasis, kvankam apenaux, suficxe da tempo por povigi +cxiun rakontanton ornami sian rakonton per kelkaj belaj fikcioj +kaj, pro la malprecizo de siaj memorajxoj, sin heroigi en cxiu +rakontata bravajxo. + +Estis la rakonto pri Dofuo Martlingo, grandkorpa, blubarba +Nederlandano preskaux kaptinta Britan fregaton kun malnova +nauxfunta ferkanono pafanta ekde kotbarikado, krom tio ke +je la sesa salvo la armilo eksplodis. Kaj estis la maljuna +sinjoro--li restu anonima estinte gxentilhomo tro ricxa +por ke mi nomu lin nur rapidvorte--kiu, dum la batalo de +Blanka-Ebenajxaro, estante bonega defendomajstro, deturnis +musketkuglon per eta glavo. Laux lia raporto la kuglo +cxirkauxzumis la klingon kaj forkarambolis de sur la mansxirmilo +kaj li pretis certigi la raporton cxiumomente, elmontronte la +glavon kun ties iom fleksita sxirmilo. Estis pluraj ceteraj, +egalvalore estimigxintaj sur la batalkampo, neniu el kiuj +maldubis pri la gravo de sia propra agado kaj la influo kiun tiu +estigis sur la finan venkon. + +Sed cxiuj tiuj neniel gravis kompare al la pli sukcesaj legendoj +pri fantomoj kaj aperajxoj. La komunumo ricxas je tiaj legendaj +trezoroj. Lokaj fabloj kaj supersticxoj pli bone prosperas +en tiuj izolitaj, de longe enlogxataj retirigxejoj sed nun +tretas ilin subpiede la nomadega homamaso aktuale konsistiganta +la logxantaron de la plej multnombraj el niaj kamparejoj. +Krome, fantomoj spertas nenian kuragxigon en la plejparto +el niaj vilagxoj cxar ili apenaux gxuas la tempon finsperti +sian unuan dormeton kaj sin renversi en siaj tomboj antaux +ol iliaj travivintaj amikoj jam forlasas la najbarejon. Tial +kiam ili eltombigxas nokte por cxirkauxpromeni, restas al ili +neniaj viziteblaj konatoj. Jen sendube la kialo pro kiu ni nur +malofte auxdas pri fantomoj escepte kiam temas pri niaj de longe +enlogxataj Nederlandaj komunumoj. + +La tuja kauxzo tamen--la ofteco de supernaturaj rakontoj +en tiuj lokoj--atribueblas sendube al la proksimeco de +Dorm-Valeto. Kontagxon alportis la aero mem elblovanta tiun +hantejon. Gxi elspiris etoson de revoj kaj fantazioj infektantan +la tutan landon. Pluraj Dorm-Valetanoj partoprenis en la +cxe-Van-Tasela festo kaj, kiel kutime, disrakontis siajn +sovagxajn kaj mirindajn legendojn. Multaj mornaj historietoj +raportigxis pri funebraj procesioj, okazintaj kun malgajaj +ploregoj kaj plendoj proksime al la arbego, ankoraux staranta +en la najbarejo, kie la bedauxrinda Majoro Andreo punmortis. +Ankaux iom menciigxis la virino vestita en blanko kiu hantis la +senluman ravineton cxe Korak-Rokego kaj ofte auxdigxis kriegante +en antauxsxtormaj vintronoktoj, pereinte tie en la negxo. +Plejparte tamen temis kutime en la rakontoj pri la plej sxatata +fantomo de Dorm-Valeto, la senkapa rajdanto, kiu auxdigxis +plurajn fojojn tre lastatempe, patrolante la kamparon kaj, +lauxraporte, sxnurante sian cxevalon cxiunokte inter la tomboj +de la pregxeja antauxkorto. + +La izolita situloko de la pregxejo, ekde cxiam versxajne, igas +gxin sxatata hantejo de cxagrenitaj spiritoj. Gxi staras sur +altajxeto, cxirkauxate de robinioj kaj altegaj ulmoj, de inter +kiuj gxiaj decaj, kalkolaktitaj muroj elbrilas modeste, kiel +Kristana pureco transbrilanta la rulkurtenojn de la dormcxambro. +Malkruta deklivo descendas de gxi gxis argxenta akvotavolo +cxirkauxlimigata de altaj arboj inter kiuj povas ekvidigxi la +bluaj montetoj de Hudsono-Rivero. Rigardante gxian gazonkorton +kie la sunradioj sxajnas dormadi tiom trankvile, oni povus +supozi ke tie almenaux la mortintoj rajtas ripozi en paco. + +Unuflanke de la pregxejo etendigxas largxa boskovaleto laux +kiu granda rojo bruegas inter rompitaj rokoj kaj trunkoj +de falintaj arboj. Super profunda, nigra parto de la rojo, +ne malproksime disde la pregxejo, lignoponto antauxatempe +transjxetigxis. La alvenvojon kaj la ponton mem superpendantaj +arboj dense ombradis, volvante tiulastan en malhelo ecx dumtage +sed estigante timigan nigregon dumnokte. + +Cxi-tiu estis unu el la plej sxatataj hantejoj de la senkapa +rajdanto kaj la loko kie li la plej ofte renkontigxis. Oni +rakontis la sperton de Multagxulo Brauxvero, la plej hereza +el la prifantomaj malkredantoj. Li renkontis la rajdanton +revenante de vizito al Dorm-Valeto kaj devis ekrajdi samcxevale +malantauxdorse de la fantomo. Ili galopis traarbuste-trapteride, +transmontete-transmarcxe, gxis atingi la ponton. Tie subite +la rajdanto aliigxis en skeleton, jxetis la maljunulon en la +rojon kaj foriris en fulmo kaj tondro, sin lancxante super la +arbosuprajxojn. + +Tuj egalis tiun rakonton tri mirindaj aventuroj de Bromo Ostaro, +kiu primokis la galopantan Heson, dirante ke tiu estas nomada +cxarlatano. Li deklaris ke kiam li revenis unu nokton de najbara +vilagxo Singo-Singo kaj kiam devancis lin tiu noktomeza trupano, +li proponis vetrajdi kun tiu kontraux bovlo da puncxo. Li aldone +raportis ke li gajnintus la veton, cxar Cxioriskulo nepre venkis +la koboldcxevalon. Tamen kiam ili atingis la pregxejan ponton, +la Heso kabeis kaj malaperis en eka fajrbrilo. + +Cxiuj tiuj raportajxoj, rakontite en tiu dormema subtono kun kiu +homoj parolas en la malhelo, dum la vizagxoj de la auxskultantoj +nur foje kaj refoje ricevis hazardan reflekton de la ekbrilo de +iu pipo, penetris profunde en la menson de Ikabodo. Li respondis +reciproke per longaj eltiroj prunteprenitaj de lia netaksebla +auxtoro Kotono Matero, kaj aldonis multajn mirindajn eventojn +okazintajn en lia denaska sxtato Konektikuto kaj timigajn +vidajojn kiujn li spertis dum siaj cxiunoktaj piedpromenadoj en +Dorm-Valeto. + +Nun la festeno finigxis. La maljunaj kultivistoj kunigis +siajn familiojn en siaj cxaroj kaj auxdigxis dum kelke da +tempo veturante klakante laux la valetaj vojoj kaj trans la +forajn montetojn. Kelkaj frauxlinoj rajdis sur kromseloj +malantaux siaj plej sxatataj amkandidatoj, kaj ilia legxerkora +ridado, miksite kun la hufbruo de la cxevaloj, ehxadis laux la +silentaj boskoterenoj, mallauxtigxante pli kaj pli gxis nepra +finauxdigxo--kaj la lastatempa sceno de bruo kaj kapriolado +ekestis silenta kaj dezerta. Ikabodo tamen iom lantis, laux +la kutimo de kamparaj amindumantoj, por interparoli kun la +heredontino, nepre konvinkite nun progresi sur gxissukcesa vojo. + +Kio okazis dum la intervjuo mi ne entreprenu diri. Efektive +tion mi ne scias. Mi devas timi tamen ke io misigxis cxar, +post mallonga tempo, li ja ekeliris kun malfelicxa kaj morna +mieno. Ho, tiuj virinoj! Tiuj virinoj! Cxu eblas ke tiu knabino +efektivigis kelkajn koketajn ruzojn siajn? Cxu tio ke sxi +kuragxigis la kompatindan pedagogon estis nura artifiko havanta +la celon certigi venkon kontraux lia rivalo? La respondon nur +Cxielo scias, ne mi! Suficxu diri ke Ikabodo eliris sxtelpasxe +kun la aspekto de kokineja rabisto, ne tiu de virinkora +konkerinto. Rigardante nek dekstren nek maldekstren por +cxirkauxkontroli la panoramon de kampara ricxeco pri kiu antauxe +li tiel ofte avargxojacxis, li iris rekte al la stablo kaj, per +pluraj energiaj man- kaj piedbatoj, vekis sian rajdbeston ege +malgxentile el la komfortejo kie tiu gxuis profundan dormadon, +songxante pri amasegoj da maizo kaj aveno kaj vastaj valoj +plenaj je fleo kaj trifolio. + +Estis la nokta sorcxhoro kiam Ikabodo, malgxojkore kaj +senkuragxe, lauxiris sian gxishejman vojon, laux la deklivoj +de la altaj montetoj elstarantaj super Lanto-Vilagxo kaj kiujn +antauxe en la posttagmezo li trairis tiom gxoje. La horo estis +same morna kiel li mem. Malproksime sub li Tapan-Lago etendis +sian malhelan kaj malklaran akvodezerton, elmontrante diversloke +altan maston de slupo sidanta trankvile ankrite kontrauxtere. +En la nepra noktomeza silento li auxdis la bojadon de gardhundo +patrolanta sur la kontrauxa bordo de Hudsono-Rivero. Sed tio +estis tiel svaga kaj mallauxta ke gxi prikonsciigis cxe li nur +la malproksimecon de tiu lojala kuniranto de la homaro. Cetere, +foje kaj refoje, la longdauxra kokerikado de iu virkoko, hazarde +vekita, ehxadis fore, forege, el kultivista domo situanta +intermontete, sed la bruo atingis liajn orelojn kiel songxsono. +Neniaj vivosignoj sentigxis proksime al li, krom malofta +grilcxirpo aux eble guturala ekvibro de virrano kiu, logxante en +najbara marcxo, dormis malkomforte kaj ekturnigxis surlite. + +Cxiuj fantomo- kaj koboldorakontoj auxditaj de li dum la +posttagmezo nun kunamasigxis en lia memoro. La nokto pli kaj +pli malheligxis. La steloj sxajnis sinki pli profunde en +la cxielo kaj pelantaj nuboj ilin malaperigis de tempo al +tempo el lia vidkampo. Neniam li sin sentis tiel soleca kaj +sengxoja. Li alproksimigxis krome la lokon mem kie la eventoj +de multaj el la fantomrakontoj surscenejigxis. Meze de la +vojo elstaris grandega tuliparbo kiu superaltis kiel giganto +la ceterajn arbojn de la najbarejo, konsistigante specon de +orientilo. Gxiaj brancxoj, torditaj kaj fantaziaj, estis tiel +dikaj kiel la trunkoj de ordinaraj arboj, klinigxante preskaux +gxistere antaux ol relevigxi en la aeron. Gxi jam rolis en +la tragika raporto pri la malbonsxanca Andreo militkaptita +tre proksime, pro kio gxi universale kromnomigxis "la arbo de +Majoro Andreo". La popolamaso konsideris gxin kun miksajxo da +respekto kaj supersticxo, duone pro kompato pri la sorto de ties +malbonfortuna samnomulo, duone pro la rakontoj pri strangaj +vidajxoj kaj malgajaj lamentadoj kiujn oni cxirkauxauxdigis pri +gxi. + +Dum Ikabodo alproksimigxis tiun timindan arbon, li komencis +lipfajfi. Li kredis auxdi respondan fajfadon: tio estis nur +ventoblovajxo sin pelinta akratone tra la sekaj brancxoj. +Kiam li alvenis iom pli proksime li opiniis ekvidi blankajxon +pendantan mezarbe: li pauxzis kaj cxesis fajfi. Kiam li rigardis +pli atente tamen li konsciis ke temas pri loko kie fulmo trafis +la arbon kaj malkovris la suban blankan lignon. Subite li +auxdis gxemadon. Liaj dentoj klaketadis kaj liaj genuoj batis +kontrauxselen: tio estis nur unua brancxego frotinta duan dum la +vento ilin ambaux vagbalancadis. Li preterpasis la arbon sekure, +sed lin atendis novaj dangxeroj. + +Proksimume ducent jardojn for de la arbo eta rojo transiris la +vojon kaj eniris kotan, densboskan terkavajxon konatan laux la +nomo Vilejo-Marcxo. Pluraj krudaj sxtipegoj, apudmetite, rolis +kiel transroja ponto. Jenflanke de la vojo kie la akvoflueto +eniris la boskon, aro da kverkoj kaj kasxtanoj, pezege implikite +per sovagxaj vitoj, jxetis kavernspecan malhelon sur gxin. +Transiri tiun ponton farigxis malfacilega provo. Cxe tiu sama +loko mem la malbonsorta Andreo kaptigxis kaj sub la kovrajxo +estigita de tiuj kasxtanoj kaj vitoj kasxigxis la fortikaj +rajdmilicanoj lin surprizintaj. Ekde tiam, ecx hodiaux, cxiuj +taksas la lokalon kiel hantitan rojon kaj terurfrapitaj estas la +sentoj de la lerneja knabo devanta gxin preterpasi solapersone +post la sunsubigxo. + +Dum li alproksimigxis la rivereton lia koro komencis bategi. Li +amasigis tamen sian tutan rezolutecon, piedbatis sian cxevalon +surripare dekduon da fojoj kaj entreprenis transiri haste la +ponton. Sed anstataux ekkuri antauxen la perversa maljuna +bestacxo flankenmovigxis, trafante la barilon. Ikabodo, kies +timo pligrandigxis pro la prokrasto, ektiris la bridrimenon en +la kontrauxa direkto kaj batis malavare per la kontrauxflanka +piedo. Cxio vanis. Lia besto ekmovigxis, verdire, sed nur +sukcesis enplongxi densejon da dornarbustoj kaj alnoj situantan +aliflanke de la vojo. + +Nun la lernejestro utiligis kaj vipon kaj kalkanon sur la +senkarnajn ripojn de la maljuna Pafilpulvo kiu antauxenhastegis, +snufadante kaj ekronkante, tamen eksenmovigxis apud la ponto kun +subito kiu preskaux antauxenjxetis superkape sian rajdanton. +En tiu sama momento la delikata auxdkapablo de la lernejestraj +oreloj perceptis likvajxan apudpontan piedpasxegon. En la +malhela ombro de la bosko, sur la rojrando, li ekvidis gigantan, +misforman, nigran, turegantajxon. Tiu restis senmove sed havis +kuntirigxintan aspekton, kvazaux kolosega monstro preta sin +lancxi kontraux la vojagxanton. + +La haroj de la timigita pedagogo elstarigxis surkape pro teruro. +Kion fari? Jam forpasis la oportuno turnigxi kaj forfugxi. +Krome, kiun sxancon li havus eskapi fantomon aux koboldon--se +temis pri tiajxo--povantan surrajdi la flugilojn de la vento? +Tial, estigante ioman pseuxdokuragxon, li demandis balbutante: +"Kiu vi estas?" Nenian respondon li ricevis. Li ripetis la +demandon en ankoraux pli maltrankviltona vocxo. Dauxre okazis +nenia respondo. Novan fojon li piedbatis la flankojn de la +senmova Pafilpulvo kaj, fermante la okulojn, kun senintenca +fervoro ekpsalmis pregxejan himnon. + +En tiu momento la timiga ombrajxo ekmovigxis kaj, pergrimpe, +persalte, subite ekstarigxis meze de la vojo. Kvankam la nokto +estis malhela kaj morna, la formo de la nekonatajxo nun iom +konstateblis. Gxi sxajnis esti vastdimensia rajdanto sidanta sur +fortikframa nigra cxevalo. Gxi faris nek minacan geston, nek +afablan inviton, preferante sin apartigi aliarande de la vojo, +antauxentrotante blindaflanke de multagxa Pafilpulvo, kiu nun +renormaligxis post siaj timo kaj obstino. + +Ikabodo, al kiu tiu stranga noktomeza kunrajdanto nepre +malplacxis, kaj memorante la aventuron kiun Bromo Ostaro +spertis kun la Galopanta Heso, plirapidigis sian cxevalon, +esperante forlasi la fremdajxon. Ankaux tiu tamen plirapidigis +sian cxevalon, egalante la progreson de Ikabodo. Tiulasta +malrapidigxis, ekpromenadpasxigis sian beston, intencante lanti +malantauxe--la aliulo same agis. Lia koro komencis malfortigxi. +Li ekstrebis reaktivigi sian psalmokantadon sed lia malsekigita +lango algluigxis al lia palato kaj la notoj mortis en lia +gorgxo. En la malbonhumora kaj obstina silento de tiu insista +kunulo kasxigxis io mistera kaj ege timiga. La afero baldaux +klarigxis. + +Lauxgrimpante ioman deklivon reliefigantan kontrauxcxielen la +figuron de lia kunvojagxanto, gigante altan kaj envolvitan +en mantelo, Ikabodo hororegis, ekkonsciante ke tiu senkapas. +Lia hororo pligrandigxis kiam li rimarkis ke la mankantan +kapon, anstataux porti gxin sursxultre, la fremdajxo-fremdulo +transportis antaux si sur la selpomelo. La teruro de Ikabodo +atingis senesperan nivelon. Li strebis instigi Pafilpulvon per +kaskadajxo da man- kaj piedbategoj, dezirante per subita movigxo +preterkuregi sian kunulon, sed la fantomo subitmovigxis samritme +kiel li. Tial kune ili ekkuregis, vole malvole, dum sxtonoj +forflugetis kaj fajreroj ekbruletis je cxiu salto. La malpezaj +vestajxoj de Ikabodo flirtadis en la aero dum li etendis sian +longan, magran korpon super la kapo de sia cxevalo pro sia avida +deziro forfugxi. + +Ili nun atingis la vojon kiu flankenturnigxas en la direkto al +Dorm-Valeto. Tamen Pafilpulvo, lauxsxajne sorcxite per demono, +anstataux resti survoje, turnigxis kontrauxdirekten kaj plongxis +impete lauxdeklive, descendante malrektaflanke. Tiu vojo trairas +sablan kavajxon ombratan de arboj dum preskaux kvaronmejlo, kie +gxi transiras la ponton tiam faman en lokaj fantomrakontoj kaj +aliflanke de kiu suprensxvelas la verda monteto sur kiu staras +la kalkolaktita pregxejo. + +Gxis nun la paniko de la cxevalo havigis al gxia malcerta +rajdanto sxajnan avantagxon en la konkurso. Bedauxrinde jxus +kiam li atingis la mezan punkton de la kavajxo, la selzono +cedis kaj li sentis gxin forgliti de sub li. Li mankaptis gxin +perpomele kaj strebis gxin reteni surcxevale, tamen sensukcese. +Restis al li nur suficxe da tempo por cxirkauxbraki la kolon de +multagxa Pafilpulvo antaux ol la selo terenfalis kaj li auxdis +sian postkuranton gxin treti subpiede. + +Dummomente trapasis lian menson timo pri la kolero de Johano +Van-Ripero cxar estis la dimancxa selo de tiu. Al la momento +tamen maltauxgis etaj timoj. La koboldo postkuris lin +proksimegdistance kvazaux preta ekrajdi lian postajxon mem +kaj, estante malbonlerta cxevalisto, li spertis grandan gxenon +penadante reteni sian sidpozon. Foje li glitis unuflanken; +alifoje, aliflanken. Multfoje li sidsaltis sur la alta kresto de +la cxevala spino kun tiom da fortego ke li timis sperti tujan +tiean korpofendigxon. + +Malfermajxo en la arboj nun kuragxigis lin esperi ke la pregxeja +ponto proksimas. La sxanceligxanta reflekto de argxenta stelo en +la rojo sciigis al li ke li ne eraras. Li vidis la murojn de la +pregxejo lumetantajn malhele sub la foraj arboj. Li memoris la +lokon kie malaperis la fantoma kontrauxstaranto de Bromo Ostaro. +"Se mi nur sukcesos atingi tiun ponton," pensis Ikabodo, "mi +estos sekura." + +En tiu momento li auxdis la nigran cxevalon anhelantan kaj +blovantan malantaux li. Li ecx kredis senti gxian varman +spiradon. Novfoja konvulsia piedbato en la riparon kaj multagxa +Pafilpulvo sursaltis la ponton. Gxi kuregis tondrobrue trans +la ehxantajn tabulojn, atingis la kontrauxan bordon. Nun +Ikabodo rigardis malantauxen kontrolante cxu lia postsekvanto +malaperos, lauxtradicie, en ekbrilo de fajro kaj sulfuro. +En tiu momento mem li vidis la koboldon elstarigxi en siaj +piedingoj entreprenante antauxenlancxi sian kapon kontraux la +lernejestron. Ikabodo strebegis eviti la hororan misilon sed +li tro malfruis. Gxi trafis lian kranion kun grandega kolizio +kaj faligis lin kapon antauxen en la polvon. Pafilpulvo, la +nigra cxevalo kaj la koboldrajdanto lin preterpasis, cxiuj tri, +tornadrapide. + +La sekvintan matenon la maljuna cxevalacxo trovigxis sensele +antaux la barilpordo de sia mastro. Dum gxia brido kusxis +subpiede gxi solene macxadis tiean herbon. Ikabodo ne aperis +matenmangxhore. Tagmezhore li ne aperis. La knaboj kunvenis +cxe la lernejo kaj vagpromenadis lauxborde de la rojo. Nenia +lernejestro. Johano Van-Ripero komencis iom maltrankviligxi +pri la sorto de la kompatinda Ikabodo kaj sia selo. Enketo +ekestigxis kaj post zorga esplorado oni trovis spurojn de li. +En unu parto de la vojo iranta al la pregxejo oni trovis la +selon tretitan en la teron. La spuroj de cxevalhufoj, profunde +enfiksite en la vojo kaj versxajne kun furora rapideco, kondukis +al la ponto preter kiu, sur la bordo de largxa parto de la +rivereto kie la akvo fluis pli profunde kaj pli nigrakolore, +trovigxis la cxapelo de la malbonsxanca Ikabodo kaj proksime al +gxi frakasita kukurbo. + +Oni prisercxis la rojon, sen malkovri tamen la kadavron de +la lernejestro. Johano Van-Ripero, kiel ekzekucianto pri +lia heredajxo, kontrolis la pakon enhavantan liajn cxiujn +surterajn posedajxojn. Tiuj konsistis el du cxemizoj kaj +duono; du kolskarpoj; unu-du paroj da glatlanaj sxtrumpoj; +malnova gxisgenua korduroja pantalono; rusta razilo; libro da +psalmhimnoj kun multaj kornitaj pagxoj; kaj rompita diapazono. + +Pri la libroj kaj mebloj de la lernejo, ili apartenis cxiuj al +la komunumo krom _Historio de Sorcxarto_, verkita de Kotono +Matero; _Nov-Anglia Almanako_; cetera libro pri songxoj +kaj sortdivenado kaj, en tiulasta, malmultkosta paperfolio +surportanta skribacxajxojn kaj inkmakulojn faritajn okaze de +sensukcesaj klopodoj kopii poemojn honorantajn la heredontinon +de Van-Taselo. Tiujn magi- kaj poezilibrojn tuj bruligis Johano +Van-Ripero kiu decidigxis de tiam antauxen ne plu edukigi siajn +gefilojn cxelerneje, opiniante ke laux lia scio, la leg- kaj +skribartoj neniam efektivigas bonajn rezultojn. Kiom ajn da mono +la lernejestro posedis--li ricevis sian kvaronjaran salajron +nur unu-du tagojn antauxe--li kunportis tion sendube surpersone +en la momento de sia malapero. + +La mistera evento instigis grandan spekulativadon cxepregxeje la +sekvintan dimancxon. Aroj da spektantoj kaj klacxemuloj kunigxis +en la pregxeja antauxkorto, cxe la ponto kaj tie kie trovigxis +la cxapelo kaj la kukurbo. Rememorigxis la rakontoj de Brauxvero +kaj Bromo Ostaro kaj tuta repertuaro da ceteraj samspecaj +raportajxoj. Kiam la diskutpartoprenantoj konsideris cxiujn +tiujn kaj komparis ilin kun la simptomoj de la koncerna kazo, +ili sxancelis la kapon kaj finkonkludis ke Ikabodon la Galopanta +Heso fortransportis. Pro tio ke li estis frauxlo kaj sxuldis +monon al neniu, neniu pasigis pluan tempon maltrankviligxante +pri li. Oni translokigis la lernejon al alia najbarejo kie alia +pedagogo lin anstatauxis. + +Vere estas ke maljuna kultivisto vizitinta Nov-Jorkon plurajn +jarojn poste kaj dissciigintan la nunan raporton pri la fantoma +aventuro, aldone informis ke Ikabodo Gruo dauxre vivas; ke li +forlasis la najbarejon duone pro timo pri la koboldo kaj Johano +Van-Ripero, duone pro embaraso pri sia forsendigxo cxemane de la +heredontino; ke li translokigxis al fora regiono de la lando; ke +li tie instruis kaj samtempe fakigxis pri juro, advokatigxis, +politikistigxis, kandidatigxis, jxurnalistigxis kaj jugxistigxis +en malalttribunalo. + +Bromo Ostaro, kiu baldaux post la malapero de sia rivalo +edzigxis triumfe kun la florigxanta Katrino, cxiam elmontris +cxioscian mienon kiam ajn oni rakontis la aventuron de Ikabodo +kaj cxiam ekridegis plenpulme kiam menciigxis la kukurbo, pro +kio kelkaj homoj suspektis ke li scias pli longe pri la afero ol +li bonvolas raporti. + +La multagxaj kamparaj edzinoj, tamen, la plej bonaj jugxantoj +pri tiuj aferoj, asertas ecx gxis hodiaux mem ke Ikabodo +forsxteligxis pere de supernaturaj rimedoj, cxio kio estas unu +el la plej sxatataj historietoj ofte rakontataj en la najbarejo +cxirkaux vintraj vesperfajroj. + +La ponto farigxis pli ol iam fokuspunkto de supersticxa miro kaj +povas esti ke jen la kialo pro kiu dum lastatempaj jaroj oni +sxangxis la itineron de la vojo, rezulte de kio gxi nun aliras +la pregxejon lauxpasante la bordon de la muellageto. + +Forlasite, la lernejo baldaux malkomponigxis kaj gxin ekhantis, +lauxraporte, la fantomo de la malbonsxanca pedagogo. Plugknaboj, +lantante sur la gxishejma vojo en trankvila somervespero, ofte +kredas auxdi la vocxon de Ikabodo, cxantantan en fora distanco +malgajan psalmomelodion inter la pacaj solecejoj de Dorm-Valeto. + + + POSTINFORMO ALDONITA EN LA MANSKRIBADO DE S-RO KNIKERBOKERO + + +La antauxa rakonto raportigxas en preskaux la sammemaj vortoj +en kiuj mi auxdis gxin raportitan cxe korporacia kunveno de +la multagxa urbo Manhatuso, kunveno kiun cxeestis multaj el +la plej sagxaj kaj plej estimataj burgxoj de la urbo. La +rakontinto estis afabla, kaduka, sinjorema maljunulo vestita +sal-kaj-piprokolore kaj elmontranta malgxoje komikan vizagxon. +Mi forte suspektis lin esti malricxa cxar li tiel kuragxe +klopodis distri. Kiam li finrakontis sian historieton, okazis +multe da ridado kaj aprobado, precipe cxe du-tri deputitaj +magistratanoj tradormintaj la plej grandan parton el la +rakontotempo. + +Estis tamen unu alta, sekaspekta, maljuna sinjoro kun +skarabsimilaj brovoj kiu elmontris seriozan kaj iom severan +mienon dum la tuta rakontado. Fojfoje li faldis la brakojn, +antauxenklinis la kapon, malsuprenrigardis, kvazaux kontrolante +la plankon, dum li primeditadis ioman dubon. Li estis unu el +tiuj singardaj homoj kiuj neniam ridas krom responde al bonega +kauxzo kiam ilin subtenas bonsenco kaj justeco. Kiam la gajeco +de la aliaj cxeestantoj finestigxis kaj reestigxis silento, li +apogis unu brakon sur la brakon de sia segxo kaj, arkiginte la +alian, demandis, kun ege sagxaj kapmovo kaj brovkunpremo, kio +estas la moralajxo de la rakonto kaj kion gxi pruvas? + +La rakontinto, kiu lipenlevadis glason da vino, kiel postlaboran +refresxajxon, pauxzis momenton, rigardis sian demandinton kun +mieno de senfina respekto, tiam malsuprenigis la glason tre +malrapide gxistable kaj deklaris ke la rakonto celas pruvi, laux +la plej forta logiko, la jenon: + +"Ne estas vivosituacio kiu ne havigas avantagxojn kaj plezurojn +kondicxe ke ni konsideru sxercon nur kiel sxercon." + +"Rezulte, kiu rajdas konkurse kontraux koboldoj, tiu povas +sendube sperti malfacilan rajdadon." + +"Tial, se kampara lernejestro malsukcesas sin edzigi al +Nederlanda heredontino, certe tio estas sekura pasxo en la +direkto al altnivela estimo en la lando." + +La singarda maljuna sinjoro kunpremis la brovojn dekoble pli +strecxe post la klarigo, ege perpleksigite par la rezonado de +la silogismo; dume, sxajnis al mi, la sal-kaj-pipre vestita +viro fiksrigardis lin kun iom triumfa vizagxacxo. Tempofine la +seriozulo komentis ke cxio tio tre bonas. Tamen, liaopinie, +la rakonto iom troigas. Gxi havas unu-du punktojn pri kiuj li +dubas. + +"Kredu min, sinjoro," respondis la rakontinto. "Rilate al tiu +afero, mi mem ne kredas duonon el gxi." + + + + + + +End of Project Gutenberg's La Legendo de Dorm-Valeto, by Washington Irving + +*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA LEGENDO DE DORM-VALETO *** + +***** This file should be named 19293.txt or 19293.zip ***** +This and all associated files of various formats will be found in: + http://www.gutenberg.org/1/9/2/9/19293/ + +Produced by Robert L. Read, William Patterson and the +Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net + + +Updated editions will replace the previous one--the old editions +will be renamed. + +Creating the works from public domain print editions means that no +one owns a United States copyright in these works, so the Foundation +(and you!) can copy and distribute it in the United States without +permission and without paying copyright royalties. Special rules, +set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to +copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to +protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project +Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you +charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you +do not charge anything for copies of this eBook, complying with the +rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose +such as creation of derivative works, reports, performances and +research. They may be modified and printed and given away--you may do +practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is +subject to the trademark license, especially commercial +redistribution. + + + +*** START: FULL LICENSE *** + +THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE +PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK + +To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free +distribution of electronic works, by using or distributing this work +(or any other work associated in any way with the phrase "Project +Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project +Gutenberg-tm License (available with this file or online at +http://gutenberg.org/license). + + +Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm +electronic works + +1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm +electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to +and accept all the terms of this license and intellectual property +(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all +the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy +all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. +If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project +Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the +terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or +entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. + +1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be +used on or associated in any way with an electronic work by people who +agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few +things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works +even without complying with the full terms of this agreement. See +paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project +Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement +and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic +works. See paragraph 1.E below. + +1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" +or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project +Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the +collection are in the public domain in the United States. If an +individual work is in the public domain in the United States and you are +located in the United States, we do not claim a right to prevent you from +copying, distributing, performing, displaying or creating derivative +works based on the work as long as all references to Project Gutenberg +are removed. Of course, we hope that you will support the Project +Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by +freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of +this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with +the work. You can easily comply with the terms of this agreement by +keeping this work in the same format with its attached full Project +Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. + +1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern +what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in +a constant state of change. If you are outside the United States, check +the laws of your country in addition to the terms of this agreement +before downloading, copying, displaying, performing, distributing or +creating derivative works based on this work or any other Project +Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning +the copyright status of any work in any country outside the United +States. + +1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: + +1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate +access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently +whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the +phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project +Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, +copied or distributed: + +This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with +almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or +re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included +with this eBook or online at www.gutenberg.org + +1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived +from the public domain (does not contain a notice indicating that it is +posted with permission of the copyright holder), the work can be copied +and distributed to anyone in the United States without paying any fees +or charges. If you are redistributing or providing access to a work +with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the +work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 +through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the +Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or +1.E.9. + +1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted +with the permission of the copyright holder, your use and distribution +must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional +terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked +to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the +permission of the copyright holder found at the beginning of this work. + +1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm +License terms from this work, or any files containing a part of this +work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. + +1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this +electronic work, or any part of this electronic work, without +prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with +active links or immediate access to the full terms of the Project +Gutenberg-tm License. + +1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, +compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any +word processing or hypertext form. However, if you provide access to or +distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than +"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version +posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), +you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a +copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon +request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other +form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm +License as specified in paragraph 1.E.1. + +1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, +performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works +unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. + +1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing +access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided +that + +- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from + the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method + you already use to calculate your applicable taxes. The fee is + owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he + has agreed to donate royalties under this paragraph to the + Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments + must be paid within 60 days following each date on which you + prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax + returns. Royalty payments should be clearly marked as such and + sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the + address specified in Section 4, "Information about donations to + the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." + +- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies + you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he + does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm + License. You must require such a user to return or + destroy all copies of the works possessed in a physical medium + and discontinue all use of and all access to other copies of + Project Gutenberg-tm works. + +- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any + money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the + electronic work is discovered and reported to you within 90 days + of receipt of the work. + +- You comply with all other terms of this agreement for free + distribution of Project Gutenberg-tm works. + +1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm +electronic work or group of works on different terms than are set +forth in this agreement, you must obtain permission in writing from +both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael +Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the +Foundation as set forth in Section 3 below. + +1.F. + +1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable +effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread +public domain works in creating the Project Gutenberg-tm +collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic +works, and the medium on which they may be stored, may contain +"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or +corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual +property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a +computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by +your equipment. + +1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right +of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project +Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project +Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all +liability to you for damages, costs and expenses, including legal +fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT +LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE +PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE +TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE +LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR +INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH +DAMAGE. + +1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a +defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can +receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a +written explanation to the person you received the work from. If you +received the work on a physical medium, you must return the medium with +your written explanation. The person or entity that provided you with +the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a +refund. If you received the work electronically, the person or entity +providing it to you may choose to give you a second opportunity to +receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy +is also defective, you may demand a refund in writing without further +opportunities to fix the problem. + +1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth +in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER +WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO +WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. + +1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied +warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. +If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the +law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be +interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by +the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any +provision of this agreement shall not void the remaining provisions. + +1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the +trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone +providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance +with this agreement, and any volunteers associated with the production, +promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, +harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, +that arise directly or indirectly from any of the following which you do +or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm +work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any +Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. + + +Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm + +Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of +electronic works in formats readable by the widest variety of computers +including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists +because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from +people in all walks of life. + +Volunteers and financial support to provide volunteers with the +assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's +goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will +remain freely available for generations to come. In 2001, the Project +Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure +and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. +To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation +and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 +and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. + + +Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive +Foundation + +The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit +501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the +state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal +Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification +number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at +http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent +permitted by U.S. federal laws and your state's laws. + +The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. +Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered +throughout numerous locations. Its business office is located at +809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email +business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact +information can be found at the Foundation's web site and official +page at http://pglaf.org + +For additional contact information: + Dr. Gregory B. Newby + Chief Executive and Director + gbnewby@pglaf.org + + +Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg +Literary Archive Foundation + +Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide +spread public support and donations to carry out its mission of +increasing the number of public domain and licensed works that can be +freely distributed in machine readable form accessible by the widest +array of equipment including outdated equipment. Many small donations +($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt +status with the IRS. + +The Foundation is committed to complying with the laws regulating +charities and charitable donations in all 50 states of the United +States. Compliance requirements are not uniform and it takes a +considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up +with these requirements. We do not solicit donations in locations +where we have not received written confirmation of compliance. To +SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any +particular state visit http://pglaf.org + +While we cannot and do not solicit contributions from states where we +have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition +against accepting unsolicited donations from donors in such states who +approach us with offers to donate. + +International donations are gratefully accepted, but we cannot make +any statements concerning tax treatment of donations received from +outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. + +Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation +methods and addresses. Donations are accepted in a number of other +ways including checks, online payments and credit card donations. +To donate, please visit: http://pglaf.org/donate + + +Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic +works. + +Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm +concept of a library of electronic works that could be freely shared +with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project +Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. + + +Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed +editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. +unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily +keep eBooks in compliance with any particular paper edition. + + +Most people start at our Web site which has the main PG search facility: + + http://www.gutenberg.org + +This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, +including how to make donations to the Project Gutenberg Literary +Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to +subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks. diff --git a/19293.zip b/19293.zip Binary files differnew file mode 100644 index 0000000..9257b75 --- /dev/null +++ b/19293.zip diff --git a/LICENSE.txt b/LICENSE.txt new file mode 100644 index 0000000..6312041 --- /dev/null +++ b/LICENSE.txt @@ -0,0 +1,11 @@ +This eBook, including all associated images, markup, improvements, +metadata, and any other content or labor, has been confirmed to be +in the PUBLIC DOMAIN IN THE UNITED STATES. + +Procedures for determining public domain status are described in +the "Copyright How-To" at https://www.gutenberg.org. + +No investigation has been made concerning possible copyrights in +jurisdictions other than the United States. Anyone seeking to utilize +this eBook outside of the United States should confirm copyright +status under the laws that apply to them. diff --git a/README.md b/README.md new file mode 100644 index 0000000..ce0d0ad --- /dev/null +++ b/README.md @@ -0,0 +1,2 @@ +Project Gutenberg (https://www.gutenberg.org) public repository for +eBook #19293 (https://www.gutenberg.org/ebooks/19293) |
